Eventoj n-ro 0050, 2/marto - '94, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Duoncenta! - Kial esperantistoj ne deziras kunlabori kun ne-esperantistoj? - Esperanto-videoklipo en televido Anonco: - * Intervjuo: - Cxe UNESKO en Parizo Lingvo: - Sciindajxoj pri aliaj internaciaj lingvoj Anonco: - * Esperanto aplikata: - Kampanjo "Esperanto kaj Turismo" ILEI: - Internacia ekzameno - Televida kurso Esperanto en radio: - Jubilea konkurso Anonco: - Ni sincere dankas Arangxoj: - La 27-a somera studsemajno en Jyvaskyla, Finnlando - Esperanto, politiko kaj religio - Internacia lernejo en Peterburgo - IJF - Skoltoj renkontigxos - Infana E-Semajno - 10-a Ekumena Kongreso - 13-a K.E.T. - 53-a Hispana Kongreso Por via notlibro: - Lokaj esperantaj radiostacioj Movado: - Elektronika Esperantista Novajx-agentejo (ELENA) - 85 jaroj de la e-gazeto - La internacia Esperanto-Muzeo - Kiom? - Gazet-diskuto - Euxropa kunagado TEJO: - Labortendaro de TEJO - Veturi en Krokodilujon La leganto: - * Reaagoj: - Farita arte = artefarita? - Problemo PAL-SECAM Recenzoj: - Tiam kiel nun Hungara angulo: - *** Kulturo: - Eksperimento cxe Barlastono Revuoj, gazetoj: - Raporto de "Varsovia Vento" Historio: - Streboj al internacia mono Anoncetoj: - *** Korespondi deziras: - *** Konkurso: - INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Duoncenta! ========== Jen vi tenas en la manoj la 50-an numeron de Eventoj. Tio signifas, ke la gazeto ekzistas jam 2 jarojn, kaj dum tiu periodo regule, dufoje cxiumonate, venis al via hejmo. Tio pruvas, ke ankaux nuntempe povas ekzisti esperanta primovada gazeto kun dusemajna aperritmo! 50 numeroj (400 pagxoj plus nemalmultaj suplementoj) estas suficxa kvanto, por ke firmigxu la karaktero de la gazeto. Ankaux por krei kernon de konstanta legantaro kiu interesigxas pri sukcesoj de la gazeto, aktive kunlaboras kun ni, kaj al kiu la redakciaj principoj estas proksimaj. Kiuj ja estas tiuj principoj? Tio estas, unue, nia sendependeco de iu ajn landa aux internacia e-organizo, cxu de UEA, cxu de iu alia. Tamen vi komprenu, ke sendependeco NE signifas iaspecan kontrauxstaron al la organizoj, same kiel en la internacia vivo la nocio "neregistara organizo" ja ne signifas "kontrauxregistara". Ni strebas prezenti la aktualan staton de nia movado, vidi gxian situacion el iom alia vidpunkto ol tio eblas elinterne de la asocioj - kaj per tio, lauxeble, helpi ilian funkciadon. Se ni aperigas iun kritikon pri la agado de UEA, ISAE, TEJO ktp, ni faras gxin ne por malutili al tiuj organizoj, sed inverse, por montri la problemojn, kaj veki pensojn pri eventuala solvo, elirvojo! Jes, nia "sendependeco" signifas, ke ni volas pli efikan, pli bonan funkciadon ne nur de 1 organizo, sed de la tuta e-movado.! Bedauxrinde ne cxiuj komprenas aux akceptas tion... Aliflanke ni pretas aperigi konstruan kritikon, sed ne pretas aperigi tekstojn, kiuj ofendas personojn, kondukas al senrezulta kverelo aux havas partipolitikan karakteron. Due, ni strebas al la rapida informado de esperantistaro pri la gravaj eventoj en Esperantujo kaj praktikaj aplikoj de la lingvo. Certe, ni ne atingis cxi tie la deziratan nivelon, kaj ni petas vian helpon. Ni povas aperigi nur tiujn informojn, pri kiuj ni ricevas sciigon! Uzu do la eblecon informi pri en- kaj ekstermovada utiligo de la lingvo, pri agado kaj funkciado de la fakaj asocioj! Trie, kaj tio estas tre grava trajto de Eventoj, ni strebas cxerpi informojn el cxiuj atingeblaj fontoj; tial ni represas tion, kio sxajnas al ni grava, el aliaj gazetoj, unuavice lokaj kaj landaj (malpli legataj internacie), sed ankaux internaciaj, cxar nia abonantaro plejparte ne koincidas kun abonantaro de aliaj internaciaj movadaj gazetoj. Kvare, ni strebas efektivigi aliajn praktikajn servojn, krom la informado, kiujn niaj legantoj povas uzi. Se nia legantaro plu kreskos, kio garantios pli certan financan bazon, tiaj servoj povos pligrandigxi. Dum pli ol jaro pri la redakta laboro okupigxis en Eventoj Nikolao Gudskov el Rusio. Nun proksimigxas lia reveno al Moskvo, kaj ni sercxas novan kandidtaton por 1,5-2 jara stagxo en Budapesxto. Ni tre gxojas, se Eventoj estas ne nur nia, sed ankaux via komuna gazeto. ************************************************************************* Kial esperantistoj ne deziras kunlabori kun ne-esperantistoj? ============================================================= 20-jara sperto konkludigas al mi, ke la plej grava malamiko de esperanto estas la sektismo. Ofte sxajnas, ke esperantistoj malsxatas uzadon de la "kara lingvo" por nemovadaj celoj! Jen mallonge ekzemploj, kiujn mi spertis kun la esperanto-movado. Euxropa Semajno de Euxropa Asocio de Instruistoj ------------------------------------------------ Danke al Patro Busse, lernejestro en Hannut, esperanto igxis laborlingvo apud la franca, la germana kaj nederlanda dum cxiujara Euxropa Semajno; tio okazis en Hannut (Belgio) kaj en Freiburg (Germanio). Bedauxrinde kaj malgraux antauxavertoj, samideanoj kondutis sekte kaj tedegis aliajn partoprenantojn per sencxesaj klopodoj por esperantigi ilin. Konkludo: la Euxropa Semajno pluiris sen esperanto. Euxropa Dokumentaro ------------------- Post preskaux 2-jara kontakto kun estro de euxropa centro, s-ro Goovaerts, instruisto pri fremdlingvoj, eblis aperigi esperanto-version de "Euxropa Dokumentaro", sed neniam eblis trovi en Bruselo samideanon por helpi pri korespondado en esperanto (cx. 3 horoj monate); mi mem devis iri el Oostende por prizorgi gxin, gxis kiam la eldonon transprenis "Euxropa Klubo" en Paderborn (Germanio). Rilatoj ILEI / Euxropa Asocio de Instruistoj (EAE) -------------------------------------------------- a) Tradukreto S-ro Kech, atasxeo cxe Ministerio pri edukado kaj euxropa prezidanto de EAI, petis starigon de tradukreto pere de esperanto por EAI. Sed la tiama gxen. sekr. de ILEI, d-ro Dazzini, rifuzis kunlabori pro strangaj kialoj! Kiel ILEI-ano mi funkciigis tian reton, al kiu kunlaboris esperanto- kolegoj el kelkaj landoj, i.a. Germanio, Grekio kaj Italio. b) Rilatoj ILEI/EAI ------------------- ILEI petis kunlabori kun EAI kaj tiurilate mi partoprenis 3-tagan kunvenon en Parizo, kie mi reprezentis ILEI-n kun s-roj Fairbank (Francio), Leon-Smith (Britio) kaj Piron (Svisio). Ni trafis kontentigan rezulton, sed, tiam, la estraro de ILEI (d-ro Dazzini kaj s-ro Sannabend) aldonis nepran kondicxon, ke esperanto estu LA sola laborlingvo por cxiuj rilatoj. Konkludo: la tuto fiaskis! Blua Mondcxeno / Asocio por protektado de bestoj ------------------------------------------------ Post esperantigo de Universala Deklaracio de la Bestaj Rajtoj, tiu asocio ricevis multajn leterojn en esperanto el diversaj landoj, ecx el Cxinio. Tia rezulto vekis intereson pri esperanto, sed, bedauxrinde, gxis nun ne eblis trovi bruselan samideanon por helpi pri korespondado en esperanto (eble 2-3 horoj monate)! Estas ankaux aliaj similaj ekzemploj. Konkludo -------- Pli kaj pli mi demandas min: cxu vere endas veki intereson pri esperanto cxe ne-esperantistoj? Kiam ili pretas uzi esperanton, la esperantistoj mem rifuzas helpon versxajne cxar ne temas pri tradiciaj klubajxoj. Laux mi, gravega manko en Esperantujo estas ekvilibro inter sagxa idealismo kaj sana realismo. Se esperantistoj deziras, ke esperanto restu nur kluba hobio, tiam gxi jam finvenkis de jardekoj! Germain Pirlot, ekstermovadano (Belgio) el "l'esperanto", 1/1994 ************************************************************************* Esperanto-videoklipo en televido ================================ La loka televidstacio "Oernes TV" (Lolland-Falster, Danio) kunlabore kun la nederlanda esperanta muzik- kaj kantogrupo "Kajto" (Manne Kalma, Marita Kruijswijk, Anike van der Meer kaj Marian Nesse) produktis en 1993 esperantlingvan muzikan videoklipon! La baza melodio estas la titolmelodio de ilia dua kompaktdisko "Procesio multkolora". La akompanantaj bildoj estas faritaj kaj ekstere en bela parko, kaj en la studio. La prezentado dauxras 5 minutojn. La E-videoklipo estis elsendita - cxu la unua en la mondo? - en la programo de "Oernes TV" la 3-an kaj 4-an de marto 1994! Informis Kaj Rossum kaj Ole Blaust (prezidanto de "Oernes TV") ************************************************************************* ANONCO ////// Korekto ------- En la artikolon de Lorens' Mi (Eventoj, 1/decembro 1993) ensxteligxis eraro (malaperis unu linio). Ni petas pardonon! (Leteron de la auxtoro kun la korekto vd. sur la p. 6). ************************************************************************* INTERVJUO ///////// Cxe UNESKO en Parizo ==================== Jxus aperis la tria rezolucio de UNESKO pri esperanto (vd. Eventoj n-roj 0046 kaj 0047), kio vekis gxeneralan intereson de esperantistoj al rilatoj kun tiu organizo. La suba artikolo kun Barbara Despiney- Zochowska, reprezentanto de UEA cxe UNESKO aperis en Moskva Gazeto antaux la nova rezolucio, en la pasinta jaro. MG: S-ino Despiney, pri kio vi okupigxas cxe UNESKO? B.D.: Mi jam delonge, ekde 1976, havas la funkcion de reprezentanto de UEA cxe UNESKO. Kaj pro la malgxoja fakto, ke antauxnelonge mortis la cxefreprezentanto de UEA cxe UNESKO Emmanuel Chicot, mi auxtomate igxis la cxefa kaj la sola reprezentanto. Mi devas konfesi, ke mi jam plurfoje provis kapti novajn reprezentantojn, sed por la laboro tie oni bezonas multe da liberaj horoj. Do, intertempe, ni havis du pensiulojn, sed tute ne sukcesis kapti junajn homojn; ili venis de tempo al tempo, sed ne tro sxatis longajn, ofte tedajn kunsidojn cxe UNESKO kaj retirigxis. MG: Bonvolu memorigi al niaj legantoj, kian rilaton havas UEA al UNESKO. B.D.: UEA havas la konsultan kategorion B, tio signifas, ke okazas intersxangxo de informoj inter UEA kaj UNESKO, kaj krome, UNESKO konsultas nin rilate siajn programojn por du jaroj. MG: Kian influon UEA havis al UNESKO? B.D.: Antaux 15 jaroj, kiam estis pridiskutata la t.n. projekto de MacBrite, ni kun la helpo de H. Tonkin, kiu tiam estis en Parizo, sukcesis enigi la mencion pri nepra konsidero de la lingvaj baroj. Intertempe nia influo al la gravaj organizaj decidoj ne estis tiom evidenta, cxar la neregistaraj organizoj, fakte, neniam havis grandiozan influon cxe UNESKO. Cxefe estas la "ludoj" inter sxtatoj- membroj. Oni konsultas la neregistarajn organizojn, sed ne cxiam uzas iliajn konsiderojn. UEA havis nekredeble gravan intervenon en 1985: havi rezolucion cxe UNESKO estas ege malfacile, malgraux ke UNESKO vocxdonigas amason da rezolucioj. Havi la duan rezolucion - post unua en 1954 - tio estas la cxefa atingo. Ni organizis interesan kolokvon de specialistoj pri lingvaj problemoj. La raporton faris Lo Jacomo. Ekde 1983 ni havas cxiam viglan agadon en la junulara kampo. Ni uzas la monon de UNESKO por venigi niajn junajn afrikanojn. UNESKO pagas tiel nomatan studvojagxon - do, almenaux la bileton de afrika lando gxis Euxropo. Ili povas veni por TEJO-kongresoj, por seminarioj ktp. Iam iu bulgara esperantisto demandis min, kial ni ankoraux ne postulis, ke esperanto estu oficiala lingvo de UNESKO. UNESKO nun okupigxas, ekzemple, pri la sepa lingvo - la portugala, kaj konante tiun organizon, absolute ne eblas postuli enkondukon de esperanto en tiu cxi momento. MG: Do, via cxefa funkcio estas cxeesti la kunsidojn kaj eventuale interveni... B.D.: ...kaj ankaux sciigi pri cxefaj programoj de UEA, partopreni la kunvenojn de neregistaraj organizoj. Mi estas membro de tri laborgrupoj. Dum la lasta gxenerala konferenco mi mem intervenis, por ke oni starigu la komisionon pri jardeko de la kultura evoluo. Bedauxrinde, ni ne havas oficejon de UEA cxe UNESKO, nek sekretarion. MG: Kaj cxe UN en Nov-Jorko la UEA-oficejo funkcias. B.D.: Jes, gxi okupas laborcxambron kun du aliaj organizoj. Tie konstante estas dejxorantoj. MG: Kion vi studis kaj kio estas via profesia laboro? B.D.: Mi studis ekonomion en Pollando kaj poste en Francio, kaj mi doktorigxis en Sorbonne-Universitato en 1983. Nun mi okupigxas pri esploroj en Pariza instituto pri Orienta kaj Centra Euxropo. Ni kreis soci-ekonomian sciencan laborgrupon... MG: Cxu vi mem devenas el Parizo? B.D.: Ne, mi estas poldevena, sed mi vivas en Parizo 18 jarojn. MG: Do, ni revenu al esperanto. Kiam vi esperantistigxis? B.D.: Preskaux antaux 25 jaroj. Mi ellernis esperanton ankoraux en Vroclava liceo pri ekonomio sub gvido de Z. Banet-Fornalowa. Mi prezidis la licean e-grupon. Poste mi gvidis studentan e-movadon en regiono de Silezio. Kiam mi venis al Fransio, mi igxis membro de JEFO, organizis TEJO-kongreson en Poitiers en 1977. En 1983 igxis estrarano de UEA pri junularo kaj eksteraj rilatoj (speciale kun UNESKO). Antaux UEA mi estis gvidanto de Komisiono pri eksteraj rilatoj de TEJO. MG: Koran dankon pro la intervjuo kaj sukcesojn en via agado! ************************************************************************* LINGVO ////// Sciindajxoj pri aliaj internaciaj lingvoj ========================================= 1. Ne estas gxuste aserti, ke volapuk estis internacia lingvo, cxar nuntempe ankoraux ekzistas, vere ne amase disvastigita, sed almenaux grupeto da parolantoj, aux pli bone diri, skribantoj, kiuj praktikas gxin. Ne temas pri la originala formo de Schleyer, sed alia perfektigita de Arie de Jong. Ecx ekzistas lernilo por esperantistaro, Gramat Smalik Volapuka medu puk Esperanto ko Vadem Brefik. 2. Eblas legi revuojn en aliaj internaciaj lingvoj, jen kelkaj ekzemploj: en ido, Progreso, Ido-Vivo; en interlingua Panorama, Unir, Lingua e Vita, Vias Boreal; en vikto Viktoblatt. 3. Kongresumi ne estas nur esperaantista kutimo, la interlingua-istoj renkontigxas duajare, cxi-somere en Nederlando, kaj ankaux idistoj organizas internacian kunvenon en cxiu dua jaro. Same la braziliaj kaj skandinaviaj interlingua-istoj organizas regionajn renkontigxojn. 4. Unu el la lastaj internaciaj lingvoj nomigxas unitario kaj estis ellaborita de la germano Mario Pleyer en 1990; ekzistas lernolibro por lerni gxin: Unitario per medio de pikturoyn. Jen frazo en cxi tiu nova lingvo: Ego un sombrero tenas in la mano, ego semismo donaros al kvista donina (Mi havas cxapelon en la mano, mi mem donos gxin al cxi tiu sinjorino). 5. Nuntempe parolantoj de aliaj internaciaj lingvoj tre bone interrilatigxas unuj kun la aliaj, kelkfoje ecx esperantisto parolas idon, interlingua-n, vikton ktp. Sed pasintece ne estis tiel, ecx en la Statutoj de la Akademio de Esperanto oni povis legi, ke gxi naskigxas por eviti la influon kaj disvastigon de reformita esperanto - ido. 6. Lastatempe la Union Mundial pro Interlingua kaj ties Servicio de Libros ofertas novajn verkojn originalajn kaj tradukitajn al interlingua: krom lernolibroj en multaj naciaj lingvoj troveblas ankaux literaturajxoj kiel Septe Contos de H. H. Andersen, Psalmos e Canticos, Versos Grec II, ktp. 7. Foliumante la Adresssario de Interlingua (Adresaron de interlingua), oni povas trovi kelkajn personojn, kiuj ankoraux kapablas paroli en internaciaj lingvoj, kiujn jam cxiuj kredas forgesitaj, kiel occidental, neo aux novial. J.M.R.H. el "Gazeto Andaluzia", sept. 1993 ************************************************************************* ANONCO ////// ---------------------------------------------------------------- Mi volas pruvi, ke esperanto donas avantagxojn por kolektantojn. Mi kolektas (uzitajn) telefonkartojn, kaj pretas intersxangxi Ilin kontraux noveldonitaj posxtmarkoj kun e-temo. R. Verbeeke Vredstraaat 66, B-8310 Brugge, Belgio ---------------------------------------------------------------- ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Kampanjo "Esperanto kaj Turismo" ================================ Komisiito de Germana Esperanto-Asocio pri turismo, s-ro Constant Borremans, en kadroj de lancxita en 1987 kampanjo "Esperanto kaj Turismo" kolektis interesajn informojn pri eldonoj de turismaj prospektoj, brosxuroj kaj libretoj en nia lingvo. Sxajnas, ke la resumo de tiu laboro kaj kelkaj sugestoj al la kolektantoj kaj eventualaj eldonantoj de tiaj turismaj reklamoj havas komunan intereson. Listo/katalogo pri turismaj eldonajxoj en esperanto aux kun esperanta traduko (resumo) - A. Landaj prospektoj: 23. - B. Regionaj prospektoj: 74 el 20 landoj. - C. Urbaj prospektoj:Auxstrio 12, Belgio 7, Brazilio 2, Britio 12, Bulgario 4, Cxehoslovakio 14, Cxinio 2, Danio 5, Finnlando 10, Francio 27, Germanio 84, Grekio 1, Hispanio 12, Hungario 16, Israelo 1, Italio 18, Japanio 1, Jugoslavio 9, Luksemburgio 3, Meksikio 1, Nederlando 11, Norvegio 3, Polio 16, Portugalio 1, Svedio 14, Svisio 14, Usono 3. - Cx.Turismaj brosxuroj/libretoj:Auxstralio 1, Auxstrio 4, Belgio 2, Britio 1, Bulgario 8, Cxehoslovakio 14, Cxinio 16, Danio 2, Estonio 1, Finnlando 1, Francio 1, Germanio 21, Hispanio 5, Hungario 10, Islando 1, Israelo 2, Italio 8, Japanio 3, Jugoslavio 3, Latvio 1, Litovio 1, Nederlando 7, Norvegio 4, Polio 18, Rumanio 2, Skandinavio 1, Svedio 2, Svisio 2, Uzbekio 1, Vjetnamio 1. - D. Bildkartoj kun e-teksto:Landaj 33, regionaj 10, urbaj 51, esperanto- monumentoj 8. - E. Tekniko - trafiko - transporto:Auxtomobila kaj auxtobusa - 16 eldonajxoj el 4 landoj, aviadila - 23 el 12 landoj, sxipa - 3 el 2 landoj, trajna - 26 el 8 landoj. - F. Muzeoj: 31 eldonajxoj el 16 landoj. - G. Diversajxoj: 26 eldonajxoj el 14 landoj; 2 universalajxoj. Sciindajxoj ----------- Rilate la prospektojn ekzistas tri diversaj eldonsistemoj: - 1. prospektoj nur en esperanto; - 2. prospektoj plurlingvaj, ankaux en esperanto; - 3. prospektoj nacilingvaj kun esperantlingva traduko kiel aldonajxo. Por turismo gxenerale tauxgas la prospektoj 2 kaj 3. Kelkaj landoj / regionoj / urboj eldonis plurfoje prospektojn en esperanto, aliaj nur je specialaj okazoj (kongresoj, jubileoj ktp.); pluraj prospektoj estas unikaj ekzempleroj. Duflanka aspekto: unue, montri al la publiko, kiaj kaj kiuj esperantlingvaj prospektoj jam ekzistas; due, instigi aliajn oficialajn instancojn (re)eldoni turismajn varbilojn. Montrigxis, ke lokaj esperanto-grupoj bone kaj celtrafe povas kontribui rilate la eldonon de esperantlingvaj prospektoj, se ili pretas kontakti la oficialulojn kaj lauxeble aux lauxbezone traduki en esperanton ekzistantajn prospektojn (kiel ekz. en Francio, Germanio, Italio k.a.). Skribante al turismaj oficejoj ne diru, ke vi estas kolektanto de prospektoj: ili estas komercaj entreprenoj kaj sercxas turistojn, ne kolektantojn. Sekve de la historiaj sxangxoj dum la antauxaj jaroj informoj el certaj landoj (ekonomiaj kaj politikaj) povas esti ne plu aktualaj. Grava atentigo el lingva vidpunkto: kelkfoje okazas, ke en e-prospektoj - ecx en belaspektaj kiel luksaj eldonoj - trovigxas tro da gramatikaj kaj lingvaj eraroj (ne nur preseraroj)! La prizorgantoj de e-versioj bonvolu nepre kontakti kompetentan kontroliston antaux ol publikigi e-tekston. Novkompilita plena listo/katalogo haveblas kontraux 2 IRK - aux cxiu ajn turisma eldono kun esperanto-teksto - cxe Constant M. J. Borremans, Nedersachsenweg 9 b, D-21244 Buchholz, Germanio. ************************************************************************* ILEI //// Internacia ekzameno =================== La landa sekcio de ILEI en Kroatio okazigos cxi-jare du ekzamensesiojn en Zagrebo, Kroatio: la 20-an - 21-an de majo (aligxo gxis la 10-a de majo) kaj la 9-an - 10-an de decembro (aligxo gxis la 20-a de novembro). Kaptu la okazon tiuj, kiuj ne povos veni al la ekzamenoj dum UK kaj en KCE. Sendante 1 IRK, oni povas ricevi pli da informoj (liston de la literaturo, regularon, ktp.). Prezo: 60 % de la landa MA UEA-kotizo. Unuaj tri aligxintoj povas aligxi senpage! Restado nemultekosta, eblas ecx senpaga logxado cxe esperantistoj. Informoj, aligxoj cxe sekretario de KEU: M. Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************* Televida kurso ============== Se vi volas kontribui al la financoj de "Televida kurso" (vidu Eventoj n-ro 0048), pro la altaj bankaj kostoj bv. uzi la vojon pere de UEA. La Internacia E-Instituto havas tie la konton iein-q, aux kolekti pli grandan sumon en via grupo/lando, kaj tiam sendi gxin per banko al IEI. Poloj, kiuj sxatus finance subteni la projekton, povas pagi al la konto cxe PKO, O.M. Szczecin, nr. 81520-193773-170-4 je la nomo de s-ino Diodora Kolinska, ul. Szymonowica 8, PL-71-482 Szczecin. Mila van der Horst-Kolinska ************************************************************************* Korekto! En la artikolo pri la TV-kurso erare aperis la vorto "kontrakto" anstataux "kontakto". Do, la frazo en gxusta formo: IEI kunlaboras jam kun ILEI, kaj havas skriban kontakton kun ELNA. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Jubilea konkurso ================ Okaze de la 35-jarigxo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio - okazonta la 4-an de aprilo 1994 - la Esperanto-redakcio organizas cxi-okazan konkurson. Ni invitas al la partopreno cxiujn niajn auxskultantojn, legantojn de e-gazetoj, membrojn de e-kluboj en diversaj landoj. Por partopreni la konkurson oni devas respondi al almenaux unu el la jenaj demandoj: 1. Kio instigas vin auxskulti la e-elsendojn de Pola radio kaj kian signifon ili havas por vi? 2. Kion vi opinias pri la rolo kaj signifo de la e-elsendoj de Varsovio en la tempo de grandaj politikaj kaj ekonomiaj sxangxoj en Euxropo kaj strebado al partnereca-paca kunlaboro sur la kontinento? 3. Kiagrade la e-elsendoj de Pola Radio - fone de viaj nacilingvaj amaskomunikiloj - proksimigas al vi bildon de Polio? Ni gxojus, se vi persone, viaj leter-amikoj, viaj samklubanoj, ktp. respondus al almenaux unu el la menciitaj demandoj! La amplekson de viaj respondoj ni lasas al via propra decido. Inter la auxtoroj de plej interesaj konkursajxoj ni lotumos unu specialan premion en la formo de fasko da magnetofonaj kasedoj kun kopioj de elektitaj intervjuoj kaj literaturajxoj el la arkivo de nia E-Redakcio, krome ni lotumos e-librojn, popolartajxojn, muzikkasedojn kun e-kantoj, ktp. Se iuj e-eldonejoj deziros subteni nian konkurson kaj pretus farigxi sponzoroj per senpaga disponigo de e-libroj, kasedoj, ktp. por plivastigi la kvanton de disponeblaj premioj - ni volonte kaj gxoje akceptos tion kaj informos en niaj e-elsendoj pri la nomoj de la firmaoj, eldonejoj, donacintaj la kromajn premiojn. La konkursajxojn oni sendu gxis la 30-a de junio 1994 al: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, PL-00-950 Varsovio, Pk. 46, Polio. ************************************************************************* ANONCO ////// Ni sincere dankas ================= cxiujn kontribuantojn al la Abonhelpa Fonduso de Eventoj! - Margaret Godfrey, Auxstralio - 25 NLG. - Maire Mullarney, Irlando - 20 USD - Judit Csek, D.ujvaros, H - 1250 HUF - Stella de Weerd, Belgio, 59 NLG. - Brian Moon, Luksemburgio, 65 NLG. - Magdolna Nadas, Bp. - 1500 HUF - Kanyaro Karoly, Bp. 1000 HUF - Istvan Sutka, Kelebia, H - 2000 HUF - Christian Darbellay, Germanio, 42 DEM. - Andre Grossmann, Francio - 27 NLG. - L. Tonacs & I.Marton, Hungario 1000 Ft. - Suranyine Katalin, Hungario - 1000 Ft. Al la hungaraj pagoxj --------------------- - Abraham Miklos, Bp. 250 Ft. - Kiss Gyozo, Tata, 100 Ft - Eva Gabor, Bp. - 200 Ft - Heringer Jozsefne, Bp. 200 Ft. - Szalay Jeno, Bp. 500 Ft. - Csirmaz Livia, Eger, 100 Ft. - Kiss Jozsef, Gyongyos, 200 Ft. - Rozsahegyi Vilmos, Pecs, 300 Ft. - Partay Denes, Kaposvar, 50 Ft. - Seres Nora, Oroshaza, 350 Ft. - Hrabanek Andrasne, Szob, 300 Ft - Kiss Jozsef, Tata, 200 Ft - Harsanyi Katalin 200 Ft - Karolyi Janos, Kerepestarcsa, 60 Ft - Fuzes Istvan, Kecskemet, 100 Ft - Bode Anna, Tapolca, 100 Ft. La listo ne estas kompleta, en sekvaj numeroj ni dauxrigos gxin. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// La 27-a somera studsemajno en Jyvaskyla, Finnlando ================================================== Somera universitato kaj Esperanto-klubo de Jyvaskyla arangxas gxin 04. - 08.07.1994. Okazos kursoj por komencantoj, preparkursoj por elementa kaj mezgrada ekzamenoj de ILEI (kiuj okazos post la studsemajno), esprimarta studrondo; krome - varia libertempa programo cxiuvespere. La instruistoj: Zsuzsa Barcsay (Hungario) kaj Till Dahlenburg (Germanio). Pliajn informojn petu cxe: s-ino Seija Kettunen, Keihasmiehenkatu 3, FIN-40630 Jyvaskyla, Finnlando. ************************************************************************* Esperanto, politiko kaj religio =============================== La kvara Esperantista kaj Politika Semajno okazos en Polio, en la natura regiono Biezczady, en klostro de Fratulinoj-Ursulaninoj. La seminario havos iom religian aspekton, cxar estas ligita kun s. meso, pregxoj kaj kantoj religiaj. Organizas gxin Wojciech Soczowka, Rathausstr. 92, DW-1000 Berlin 42, Germanio. ************************************************************************* Internacia lernejo en Peterburgo ================================ Sankt-Peterburga Esperanto-Asocio inter la 1-a kaj 9-a de majo funkciigos internacian lernejon, en kiu okazos Csah-kursoj por komencantoj kaj A-kaj B-gradaj kursoj por Cseh-instruistoj. La kursoj gvidos Ewa Bondar (Polio). Estas invitataj kaj komencantoj, kaj spertaj instruistoj, dezirantaj konatigxi kun vera Cseh-metodo. Por la partoprenantoj oni preparas interesan turisman, amuzan kaj teatran Programon. Pluaj informoj cxe: Ludmila Titova, Srednegavanskij pr., 9-45, RUS-199106 Peterburg, Rusio. Tel.: +7-812-2174052 ************************************************************************* IJF === Organizantoj de Internacia Junulara Festivalo (Fenestrelle, Italio) Informas, ke individuaj membroj de TEJO ricevas 5%-an rabaton de la aligxkotizo! ************************************************************************* Skoltoj renkontigxos ==================== Membroj de Skolta Esperanto-Ligo renkontigxos dum la Euxropa Jxamboreo en Dronten (Nederlando) 01 - 11.08.1994. Sekvajare samloke kaj samdate (t.e. 01 - 11.08.1995) okazos la 18-a Mondjxamboreo, ankaux kun renkontigxo de SEL-anoj. Informas: A. Bouman, Driesdrieef, 8, B-9030 Gent, Belgio. ************************************************************************* Infana E-Semajno ================ okazos en Kemio, Finnlando, inter la 14-a kaj 19-a de junio 1994. Pli detalaj informoj cxe: A. L. Ali-Simola, Friskink. 2 A 33, FIN-20360 Turku, Finnlando. Tel. +358-21-387767. ************************************************************************* 10-a Ekumena Kongreso ===================== La 10-a Ekumena Kongreso (samtempe la 47-a de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista kaj 44-a de Kristana Esperantista Ligo Internacia) okazos en Gostyn, Polio, de la 9-a gxis 16-a de julio 1994. Informoj kaj aligxoj cxe: Jozefo Zielonka, str. Lwowska 102, PL-33100 Tarnow, Polio. ************************************************************************* 13-a K.E.T. =========== Katolika Esperantista tendaro, organizata de la Cxeha IKUE, okazos 23.07 - 06.08.1994 apud Litomysxlo en bela historia regiono. En la programo kursoj de esperanto, esperant-lingvaj mesoj kaj pregxadoj, aliaj seriozaj kaj amuzaj eroj, banado. Informoj cxe: Miloslav Sxvacxek, Trsxicka 6, CZ-75127, Cxehio. ************************************************************************* 53-a Hispana Kongreso ===================== La hispana kongreso de Esperanto okazos en Malaga la 16-an - 21-an de julio 1994. La cxeftemo: La esperantigo de la socio. Raportoj kaj debatoj pri: a) aplikado de e-o en la ekonomia kampo; b) instruado de e-o; c) la amaskomunikiloj kaj e-o. Pliaj informoj cxe: Andaluzia E-Unuigxo, 53-a kongreso, Pk. 864, E-29080 Malaga, Hispanio. ************************************************************************* POR VIA NOTLIBRO //////////////// Lokaj esperantaj radiostacioj ============================= Krom la famaj e-radiostacioj, konataj en la tuta Esperantujo (Pola Radio, Radio Roma, Radio Vaticana, Radio Havano, Radio Pekino, Radio Vieno) ekzistas ankaux malpli konataj stacioj, tre gravaj por lokaj esperantistoj. Sube ni aperigas la liston de lokaj radiostacioj, plejparte ne auxdeblaj eksterlande, plene aux parte elsendantaj esperante (cxefe en ultrakurtaj ondoj). Ni indikas cxi tie nur la nomon de la stacio, la frekvenco(j)n, cxefajn respondeculojn kaj la adreson. Parte la adresoj estas cxerpitaj el "Jarlibreto 1994 de TEJxA", informojn pri la aliaj sendis al ni la radiostacioj mem aux ni cxerpis ilin el e-periodajxoj. Ni petas la helpon de la legantoj sendi la mankantajn adresojn (kaj aliajn informojn pri la stacioj) al la redakcio de Pola Radio aux al ni.. 3.ZZZ Esperanto radioprogramo (30-minuta elsendo unufoje semajne). 92,3 MHz. Svetislav Kanacxki. Pk. 1106, Collingwood, Melbourne, Victoria 3066, Auxstralio. Radio Rio de Janeiro (15-minuta elsendo unufoje semajne). Mezaj ondoj (?). Affonso Borges Gallego Soares. Av, Passos 30, BR-20051-040 Rio de Janeiro, Brazilio. Radio Clube de Sorocaba (1-hora elsendo unufoje semajne). Mezaj ondoj. Manuel Blaz Garcia. Rua Sao Bento, 190 13-0 Andar, BR-18010 Sorocaba SP, Brazilio. Radio Moreeni (15-minuta elsendo cxiun duan semajnon) en 98,4 MHz. Jukka Laaksonen. Uudenkylankuja 2 B 11, FIN-33530 Tampere, Finnlando. Radio Esperanto/Radio Libertaire (1-hora elsendo unufoje semajne). Yves Peyraut, Guy Cavalier, Michel Audibert. 145, rue Amelot, F-75011 Paris, Francio. Radio F.M.R. Esperanto-Redakcio (1-hora elsendo unufoje semajne). 89,1 kaj 94,4 MHz. Floreal Martorell kaj Rikardo Cash. 9 bis Avenue Frederic Estebe, F-31200 Toulouse, Francio. Radio Klara Sendependa (1-hora elsendo unufoje semajne). 102,6 MHz. Felix Navarro Clemente. Calido III, 36, E-46000 Valencia, Hispanio. Radio Bartok (30-minuta elsendo unufoje cxiusemajne). Eva Farkas-Tatar. Bartok Radio, Esperanto-Redakcio, H-1800 Budapest, Hungario. Access Radio (15-minuta elsendo unufoje monate). 783 KHz. David Ryan kaj Martin Purdy. La adreson scias la redakcio de "Esperanto sub la Suda Kruco" (46 Great Eastern Highway, Bakers Hill WA 6562, Auxstralio). ************************************************************************* MOVADO ////// Elektronika Esperantista Novajx-agentejo (ELENA) ================================================ Rusia Esperantista Unio (REU) la 4-an de januaro 1994 lancxis la unuan en la mondo Elektronikan Esperantistan Novajx-agentejon (ELENA). ELENA estas kompilata de A. Ananjin kaj aperigata monate en la plej granda elektronika reto Internet (aliron al gxi potenciale havas cx. 400 esperantistoj el dekoj da landoj, reprezentantajn la plej aktivajn e-organizojn kaj gazetojn). Krom kutimaj novajxoj pri nia movado la agentejo ofertas al la legantoj ankaux e-beletrajxojn kaj soci-politikajn informojn, kiuj estas cxerpataj el la fresxaj numeroj de "Movado" (nova titolo de "REU informas") kaj "Moskva Gazeto". La materialoj estas proponataj por represo en aliaj e-gazetoj. La retoadreso: pin@forigu.demos.su "ELENA" el "Movado", 2/'94 ************************************************************************* 85 jaroj de la e-gazeto ======================= La 10-an de aprilo 1909 en Zagrebo aperis unua e-gazeto en Kroatio, redaktita de Danica Bedenikovicx: "Kroata Esperantisto", organo de tiama Unuigxo de Kroataj Esperantistoj. Bedauxrinde, gxi vivis tiam nur tri jarojn, sed en 1991 reaperis kiel organo de Kroata Esperantista Unuigxo (KEU). Antaux kvin jaroj Zagreba E-Ligo metis memortabulon sur la domon de la unua redaktejo (Placo de Tomislav n-ro 21). Cxi jare, memorigante 85-jaran jubileon, KEU planas organizi ekspozicion de la unuaj numeroj de "KE" kaj de aliaj e-gazetoj, kiujn oni aperigis/as en Kroatio dum okdek jaroj. Estas planata ankaux rondotablo, dum kiu oni provos pridiskuti rolon de la e-gazetaro kaj esperanto en amaskomunikiloj. Cetere, gxi estos nova ebleco atentigi pri la antaux du jaroj nuligitaj E-elsendoj de la kroata radio. Maria Belosxevicx ************************************************************************* La internacia Esperanto-Muzeo ============================= fino; (komenco en la n-roj 48-49) Kio restos de ni ? ---------------- Per la invento de la rotacia presilo en la lasta jarcento la libroproduktado ricevis fortan antauxenpusxon. Presado farigxis malmultekosta kaj rapidega. Baldaux oni frontis problemon: la disponebla papero ne suficxis. Necesis do trovi novajn procedojn pli efikajn en la paperproduktado. Oni sukcesistamen riskante malavantagxon,kiun en ties tuta amplekso oni konas nur hodiaux: ekde proksimume 1850 produktigxis papero fikvalita, enhavanta tro da acido kaj tro da ligneca substanco. Tiu papero jam post cent jaroj komencas malstabiligxi kaj ekas procezo de lanta, tamen konstanta disfalo. Kaj imagu: en la bibliotekoj de la mondo tiel kadukigxas milionoj kaj milionoj da libroj. Kaj preskaux nia tuta esperanta literaturo estas presita sur tiu disfalema papero. Ecx la Unua Libro. La savo. En la lastaj jaroj oni evoluigis metodojn konservajn,kiuj povus agi kontraux la kadukigxo de la papero. Tio kondukis al partaj sukcesoj, sed la entreprenendaj dispozicioj estas multekostaj, temporabaj kaj dependas de granda aparataro. Konsiderante la rimedojn en Esperantio, ni devas konstati, ke neniu privatulo aux asocia biblioteko disponas pri la rimedojnecesaj por kontrauxbatali la plej drastajn perdojn. Sed jes la Internacia Esperanto-Muzeo, kiu - kiel parto de la Auxstria Nacia Biblioteko - povas kunlabori kun ties konservista instituto. Tio signifas, ke IEM sukcesos protekti siajn trezorojn. Publikaj rilatoj ---------------- Apud tiuj temporabaj bibliotekaj laboroj, kiuj kompreneble ankaux inkluzivas la dokumentendan prizorgadon de esplorantoj, IEM agas al ekstero. Kiel muzeo gxi estas cxiujare vizitata de kelkaj miloj da turistoj, grandparte neesperantistoj, kiuj volas bazajn informojn pri esperanto kaj ties utileco. Do, pacience la dejxorantoj klarigas, respondas demandojn, senfundigas antauxjugxojn...kaj tio en pluraj lingvoj. Volonte ili informas ankaux pri la diversaj landaj asocioj, tiel metante la publikon en kontakton kun esperanto-movado. Kaj ne forgesu, ke nia oficiala karaktero faciligas al ni kontaktojn pli vastajn en neesperantista medio. Kun la helpo de interesitaj jxurnalistoj ni ofte prezentigxas en la nacilingvaj gazetaro, radio kaj televido. Alvoko al auxtoroj kaj eldonejoj La Auxstria Nacia Biblioteko disponigas du bibliotekistajn postenojn al IEM. Tio jam estas multe kaj permesas kontinuan, seninterrompan laboradon. Aliflanke la bugxeto estas hontinde malgranda - gxi nur kovras la necesajn kostojn de bindado, sed preskaux ne permesas pligrandigon de la havajxo per acxetado. Tial IEM tute dependas de donacoj, t.e. de la bonvolo de la esperantistoj. Urgxa peto al la auxtoroj kajla eldonejoj: bonvolu cxiam sendi donace unu ekzempleron de viaj eldonajxoj al IEM, tiel garantiante, ke gxi restu ankaux en la estonto la universala biblioteko de esperanto. Kiel rekompenco la koncernaj publikajxoj menciigxas en la aktuala bibliografio de IEM, kiu estas legata de milo da kulture interesitaj homoj. Poste la titoloj aperos en la kreotalibroforma katalogo kaj plena interlingvistika bibliografio, por kiu jam ekis la unuaj preparaj laboroj. Gxuste en la preparo de la bibliografo IEM estas en kontakto kun CDLI (Centro de Dokumentado kaj Esploro de la Lingvo Internacia en La Chaux-de-Fonds, Svisio). Je via dispono -------------- IEM estas via biblioteko, gxiaj servoj estas je via dispono: 1. Vi povas veni kaj studi surloke. 2. Vi povas peti telefone aux skribe informojn pri la havajxo de IEM. (Tamen al turistaj aux similaj demandoj kaj petoj ni tute ne respondas. Cxi-koncerne bv. turni vin al la vienaj Esperanto-asocioj). 3. Vi povas en Euxropo pruntepreni librojn, sed nur pere de vialandaj naciaj aux universitataj biliotekoj, kiuj kunlaboras kun la teleprunta reto internacia. Rarajxoj kaj unikajxoj devas kompreneble resti surloke. 4. Kontraux pago vi ricevos fotokopiojn aux filmojn de la multobliga centro de la Auxstria Nacia Biblioteko. Por viaj interlingvistikaj aux esperantologiaj laboroj informigxu pere de IEM. En la biblioteka materialo vi versxajne trovos multon, kio povos helpi vin. Helpu! Por ke IEM povu plue ludi sian fruktodonan rolon de universala esperanto- biblioteko, gxi bezonas vian helpon. Kiel vi povas helpi? Jen kelkaj sugestoj: - 1. Sendu cxion, kio koncernas esperanton aux aliajn planlingvojn al IEM. - 2. Farigxu membro de la Asocio de la Amikoj de IEM. Vi ricevos kvinfoje en la jaro la revuon "La Dua Jarcento". - 3. Sendu naci-lingvan informmaterialon, kiun oni povas doni al vizitantoj el via lando. Tiamaniere IEM povas helpi al via landa asocio, metante la interesitojn en kontakton kun gxi. Same sendu informilojn pri viaj arangxoj en suficxe granda kvanto. - 4. Kompreneble IEM ankaux akceptas mondonacojn. Vi povus ekzemple pagi aligxkotizon por samideanoj, kiuj ne povas transsedi monon. - 5. Informu pri la laboro de IEM. Helpu, ke la esperantistoj konsciu, ke IEM estas ilia muzeo, ilia biblioteko. Pluajn informojn donas: Internacia Esperanto-Muzeo, Hofburg, Michaelerkupel, A-1010 Vieno, Auxstrio. Christian Cimpa, Herbert Mayer ************************************************************************* Kiom? ==== La membraro de SAT ------------------ En la antauxmilitaj jaroj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) havis signifan influon en la tiama e-komunumo. Post la dua mondmilito la membraro sinkis sub du mil. La aktuala jarlibro de SAT montras, ke nun SAT havas entute 1913 membrojn. En la unua landodeko logxas 73 % de "satanoj" Francio 337 Rusio 307 Bulgario 165 Nederlando 113 Germanio 99 Japanio 93 Litovio 81 Ukrainio 78 Svedio 65 Brazilio 57 Okulfrapas, ke en Ruslando SAT havas pli multajn membrojn ol UEA, ecx se ni konsideras, ke aliaj respublikoj aperas kiel ruslandaj. Tio estas videbla ankaux en la urbolisto: Moskvo (Rusio) 49 Sofio (Bulgario) 43 Peterburg (Rusio) 31 Roterdamo (Nederlando) 27 Parizo (Francio) 25 Elektrostal (Rusio) 23 Kauxnas (Litovio) 21 Bruselo (Belgio) 16 Slavjansk (Ukrainio) 15 Cxu ni fieru aux bedauxru pri tiom granda engagxiteco de ruslandaj esperantistoj en la klasbatala organizo? <...> laux Adresaro de SAT 1993-1994 el "Ruslanda Esperantisto", januaro/1994 ************************************************************************* Gazet-diskuto ============= TAKE - LA DOMO (Tutmonda Asocio de Konstruistoj-Esperantistoj kun sidejo en Francio) iniciatis plurmonatan debaton pri esperanto sur la pagxoj de DNA, la plej grava elzaca tagjxurnalo. La cxenon partoprenis membroj de Orientfranca E-Federacio. gazetkomuniko de TAKE ************************************************************************* Euxropa kunagado ================ Tre baldaux (en junio '94) okazos euxropa balotado. Ni nepre kaptu tiun okazon por senprokraste atentigi pri lingvaj problemoj en Euxropo euxroparlamentanojn, jxurnalistojn, politikistojn, euxropajn asociojn. Ni bone konsciu, ke tiaj homoj plej ofte estas malbone aux mise informitaj pri esperanto. Sekve ni singarde, diplomate kaj lauxsxtupe atentigu pri la lingva problemo, kiu faras diskriminacion inter euxropaj civitanoj (ekz. Euxropa Armeo, Euxropa Markoficejo ks.); sugestu uzadon de neuxtrala, supernacia lingvo (esperanto); klarigu, ke vera kaj bunta plurlingveco per esperanto igxus pli facila. Esperanto neniel estu fincelo, sed tauxga ilo; rebatu lauxbezone per trafaj, realismaj ekzemploj; informu objektive. Neniam ni ekpolemiku. La cxefcelo estas dialogi por atentigi pri esperanto. Akra rebato havigas nur novajn kontrauxulojn! Endas kunagadi amase kaj translime, intersxangxi spertojn, argumentojn, rezultojn. Al silento respondas silento. Ni malsilentu! Germain Pirlot, Steenbakkersstraat 21, B-8400 Oostende, Belgio. ************************************************************************* TEJO //// Labortendaro de TEJO ==================== apud Southampton, Britio 20.06-01.07.1994 Esperantista Labortendaro okazos unuafoje post multaj jaroj. Iam gxis la komenco de la 80-aj jaroj labortendaroj estis populara maniero al junaj esperantistoj de diversaj landoj por renkontigxi. Multaj jam agxaj esperantistoj nun varme rememoras la "tendarajn tagojn". Jen nova provo reaktivigi TEJO-n en tiu cxi kampo. TEJO-labor-tendaro-94 okazos en Neatley Marsh, apud Southampton, kunlabore kun brita organizo "Iloj Por Sinsubteno" (Tools For Self Reliance), kiu provizos la tendaranojn per cxio necesa, inkluzive laborcelojn. La partoprenontoj duontagon laboros en la metiejo de IPS, riparante malnovajn ilojn kaj laborinstrumentojn, kolektitajn de IPS-volontuloj tra tuta Britio. La riparitajn instrumentojn oni sendos al evolulandoj - plej versxajne al Tanzanio. La agado estas bazita sur la koncepto, ke vere helpas ne tiu, kiu donas mangxajxon, sed tiu, kiu instruas nutri sin mem. Dum la dua duono de la tago partoprenontoj lernos pri la labortendara movado kaj la problemoj de la tria mondo. Oni havos ankaux intensan kurson de esperanto, do estas bonvenaj ne nur bonaj parolantoj, sed ankaux dezirantoj ekposedi aux refresxigi la lingvon. La kotizo por partopreni la labortendaron estas ege favora - nur 25 britaj pundoj - kio inkluzivas nutradon por 10 tagoj, logxejon (necesos kunporti nur proprajn dormosakojn, litajxojn kaj visxtukojn) kaj ekskurson al mondfama Stonehedge. Atentu, estas nur 12 partoprenlokoj! La projekton kunordigas Andrej Ananjin Limdato por aligxoj: 10-a de majo! Aligxilojn petu de Edlyn Teske, Albrehtstrasse 125, D-12165 Berlin, Germanio. ************************************************************************* Veturi en Krokodilujon ====================== De la 17-a gxis la 21-a de novembro 1993 mi partoprenis Kolokvon pri la problemoj de la junularo en Orienta Euxropo kaj la Gxeneralan Asembleon de la Euxropa Kunordiga Buroo en Bled, Slovenio. Tie mi, kun Anna Ritamaki el Finnlando, reprezentis TEJO-n. La Euxropa Kunordiga Buroo (EKB) estas organizo-ombrelo de la Internaciaj Junularaj Organizoj kaj reprezentas iliajn interesojn antaux la Konsilio de Euxropo. TEJO ankaux membras en EKB, cxar pere de gxi ni (t.e. TEJO) ricevas subvenciojn por seminarioj kaj por siaj projektoj. En EKB indas membri ankaux pro la eblecoj kunlabori kun kelkaj organizoj. Kaj fine, la Euxropa Junulara Centro en Strasburgo, kun kiu EKB tenas bonajn rilatojn, peras trejn- kaj lingvokursojn por junaj aktivuloj. La unuajn du tagojn en Bled okazis la Kolokvo, dum kiu oni diskutis pri la nunaj rolo kaj stato de junularo en Orienta Euxropo kaj mi informis pri la situacio en nia lando. La 19-an de novembro ni havis la eblecon renkontigxi kun du jxurnalistoj el la nura cxiutaga gazeto en Sarajevo - Oslobodenje. Ili rakontis pri nekonataj flankoj de la tragedio en Bosnio, kiel ekzemple limigon de la eblecoj por komunikado kun la cetera mondo fare de UN. La saman tagon ni estis akceptitaj en la Urbestrejo de Ljubljana. Dum la du postaj tagoj oni priskribis la gxisnunan agadon kaj la planojn por la estonto de EKB kaj elektis novan estraron por dujara oficperiodo. Kiel kutime, la neformala parto de la arangxo estis pli interesa. Mi rimarkis, ke la plimulto scias pri nia lingvo, tamen ofte kiam mi kaj Anna interparolis esperante, ili miris, ke gxi ja vere funkcias - pruvigxis, ke foje utilas paroli en esperanto en neesperantista medio. Ni havis suficxe utilajn kontaktojn kun reprezentantoj de aliaj organizoj, kio promesas eventualan estontan kunlaboron. Tio certe gravas por plibonigo de la stato de nia junulara movado, cxar kvankam ni strebas al internacia komunikado, ni estas kvazaux fermitaj en la kadro de nia lingvo kaj komunumo, kaj pro tio ni ofte restas nekomprenitaj de la gxenerala publiko. Unu el la vojoj por malfermigxo estas la komunaj projektoj, kun aliaj organizoj, je internacia nivelo, kie oni uzosesperanton kiel unu el kelkaj laborlingvoj. Aleksandr Sxivarov el "Bulgara Esperantisto", 11-12/1993 ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// <...> kun konsterno mi konstatis, ke pro tajperaro grandege grava sxangxo en la teksto pli-malpli detruas la sencon. Mi nun ne plu miras pro tio, ke vi ne sentas la bezonon agi laux la senco de tiu artikolo. Mi ne miras nun, pri manko de iu reago al mi pri tiu artikolo: tutevidente, mi estas stultulo - laux tiu artikolo! La tria alineo de la manuskripto tekstas: "... La pli ol tri mil kvarcent radikoj de tiu verko estigxis bazo por cxiuj postaj esploroj. Kelkaj el tiuj radikoj farigxis arkaikaj formoj, kaj por tiuj apartaj kazoj...". La tria alineo presita de vi tekstas: "...La pli ol tri mil kvarcent radikoj de tiu verko farigxis arkaikaj formoj, kaj por tiuj apartaj kazoj...". Jam preskaux du monatoj pasis post la apero de tiuj tiel draste eraraj vortoj viaj. Kion vi povas nun fari por ripari la grandan damagxon al mia reputacio? Nenion, mi supozas! <...> Lowrence Mee, Britio, 23. februaro 1994 Rim. Denove ni petas pardonon. Tamen, la cxefa senco de la artikolo ne estis modifita, kaj en Eventoj estis pluraj reagoj al la artikolo de s-ro Lorense Mi, en kiuj oni atentis la cxefan temon. Estonte ni klopodas esti pli atentaj. La red. ************************************************************************* REAGOJ ////// Farita arte = artefarita? ========================= Du artikoletoj en Eventoj ("Artefarita" de Ko Nurmi, n-ro 44; "Cxu naciaj lingvoj povas esti artefaritaj?" de Jean Selle, n-ro 40) proponis pravigi la "artefaritecon" de esperanto komparante gxin aux al iu norvega lingvo aux al frisaj bovinoj. Sed kial mi tamen sentas ankaux negativan nuancon en tiu vorto "artefarita"? Plena Vortaro nin informas, ke artefarita = arta 2 = konforma al la reguloj de la beleco, artoplena, artista, artisma. Suficxe bone sonas, cxu ne? Ni tamen rimarku, ke inter la difinoj de la artorilataj vortoj estas noteto "Kp Artifiko". El nacilingva vortaro mi eksciis, ke la origina latina "artificialis" signifas "apartenanta al arto" kaj mem venas de "artificium", kiu signifas "lerto, artifiko". Interese - artifiko denove! Ni rigardu la PV-an difinon de artifiko: 1) arte lerta farmaniero 2) arte lerta kombinajxo 3) trompa ruzajxo. Ha, ni trovis ion! Mi turnigxis al mia anglalingva vortaro de sinonimoj kaj antonimoj kaj interalie trovis la jenajn vortojn: sinonimoj - imita, falsa, sxajna, afekta; antonimoj - auxtenta, natura, sincera, vera. Sxajnas al mi, ke estas tre malfacile sxangxi tiajn sentojn pri la vorto "artefarita" per argumentoj. Cxu estus pli bone simple malakcepti tiun epiteton kaj insisti pri alia, ekzemple "planlingvo"? Mi tamen pensas, ke devas ekzisti pli oportunaj vortoj. Kion vi proponas? Majk Sadler ************************************************************************* Problemo PAL-SECAM ================== <...> mi dankas vin pro la mencio de niaj eldonajxoj, espereble ili iom post iom vendigxos. (Temas pri poemaro Agorde kaj videokasedo pri submara erupcio Tero kaj Maro, vidu en Eventoj n-ro 0035 - Ndlr). Rilate al vidbendoj ni havas jenan problemon: En la landoj de iama Sovetunio, kaj en la najbaraj landoj ni vidas en registro de sistemoj, ke ili uzas SECAM, sed nun oni skribis al ni el Kamcxatko kaj Ukrainio, ke oni ne povas uzi tiun cxi sistemon. Cxu vi opinias utile aperigi liston pri tiu afero en Eventoj? <...> Saemundsson Hallgrimur, Islando Rim. Tiu problemo ofte aperas, do certe estas utile klarigi la aferon. En la iamaj soc. landoj nur la televidaj elsendoj (!) uzas la kolor-sistemon SECAM, sed hodiaux preskaux cxiuj hejmaj TV-aparatoj konas ankaux la sistemon PAL. La videoaparatoj funkcias per la sistemo PAL (ili ja estas importitaj...), kaj nur parto de ili rekonas ambaux sistemojn. Do, oni uzas videokasedojn kun la sistemo PAL - kion oni spektas en dunormaj TV- aparatoj. L.S. ************************************************************************* RECENZOJ //////// Tiam kiel nun ============= La diablo Voland el romano "Majstro kaj Margarita" de M. Bulgakov diris: "La manuskriptoj ne brulas". Ne cxiam, bedauxrinde, tio veras, sed tamen... Do, la manuskripto de Aleksandr Saharov (1865 - 1943) "Rememoroj de centprocenta esperantisto", verkita en 1940 kaj laste reviziita en 1943, ne nur "ne brulis", sed 50-jarojn post verkado, en 1993, trovis sian eldoniston ("Impeto", Moskvo). Kaj valorega homa kaj historia dokumento pri vivo de la cxefa motoro de la rusia e-movado antaux la revolucio de 1917, verkita de li mem, nun atingeblas por cxiuj. Saharov tenis sin konstante en ombro. Preskaux neniu el tiamaj esperantistoj ecx supozis, ke "La Ondo de Esperanto" (ankaux laux nuna mezuro brila gazeto kun preskaux 2000 abonantoj), moskva librejo-eldonejo "Esperanto" kaj Moskva Instituto de Esperanto (kaj ties Peterburga Filio) estis privataj entreprenoj de Saharov... Lin oni memoras preskaux nur kiel auxtoron de kelkaj propagandaj verkoj, lernolibro, vortaro kaj sprita primovada novelo "Superforta ambicio", kaj ne konscias pri lia grava rolo por la movado. Li ne estis aparta ricxulo, bezonis de la vivo nur minimumon, sed tutajn siajn rimedojn, forton, energion kaj kredon investis en disvastigon de esperanto. Se ne lia agado, la (kiel cxiam kaj cxie) kverelema esperantistaro de Rusio apenaux kreskus rapide, kaj pluraj postaj famuloj ne venus la komunumon. Necesas rimarki, ke Saharov, en sia agado, bone aplikis (ne nepre konscie) merkatikajn regulojn - kaj gajnis. Ne lia kulpo, ke la historiaj sxtormoj cxesigis por li pluajn agadeblecojn... La 200-pagxa libro facile legigxas kun grandega intereso kaj sugestas sercxi paralelojn inter tiamaj kaj nunaj statoj, kaj povas instrui multon utilan. Nikolao Gudskov La "Rememoroj de centprocenta esperantisto" estas eldonita de: Eldonejo "Impeto", pk. 428, RUS-119048 Moskvo, Rusio. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Estrarkunsido de HEA -------------------- okazos la 26-an de marto je la 10:00 en la CO de HEA (Andrasi u. 27). En la tagordo: - preparigxo al la delegitara kunsido kaj traktado de la kvarjara estrar-raporto. Pluaj kunlaborantoj sercxataj ----------------------------- En la CO de HEA regule kunlaboras 6 esperantistoj (Johano Balczer, Lilla Banyai, Johano Kovacs, Maria Antal, Tibor Torok, Gabriella Osz). Ni atendas ankoraux novajn volontulojn, kiuj kapablas helpi tajpi kaj/aux helpi en la kasista laboro. Telefonu: 2680306. Oszkar Princz ************************************************************************* KULTURO /////// Eksperimento cxe Barlastono =========================== Inter 28-a kaj 30-a de januaro okazis cxe la kolegio por plenkreskula edukado apud Stoke-on-Trent seminario kun la titolo "Ni teatrumu". Gxin partoprenis 17 personoj, celintaj serioze studi la praktikajn flankojn de la esperantlingvaj teatraj prezentoj. D-rinoj Boulton kaj Hall provizis teatran terminaron, kiu farigxis tre utila dum la sekvaj sesioj. La grupo rollegis unuaktajxon de Julio Baghy "Dum tondras kanonoj". Poste sonregistre kaj sceneje estis prezentita unu sceno. Kelkiuj ankaux prezentis originalan unuaktajxon de Katarina Gilmore. Do, tiaj ekzistas, tamen en Anglio nuntempe ne trovigxas suficxe da homoj, spertaj por kontroli kaj surscenigi ilin. Dum la fina sesio estis esprimita espero, ke la ideo de la semajnfino evoluos per la trejnado de la bezonata teatra personaro, por ke la vortoj ne restu senvivaj sur papero, kaj la vivanta esperanta teatro ekevoluu en Anglio. A. H. Lindsay ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Raporto de "Varsovia Vento" =========================== "Varsovia Vento" estas klubo de aktivaj junaj esperantistoj, kompreneble en Varsovio, kiuj, ne kontentigxante pri agado kadre de la tradicia movado, agas laux propra kompreno de esperantismo, en la zamenhofa etoso. Gvidas la klubon Ireneusz Bobrzak. Ili strebas al la tutmondaj kontaktoj, por tio eldonas "Raportojn", ses foje jare. Jam aperis 11 numeroj. "Raportoj" havas interesan enhavon: pri famaj esperantistoj, gravaj eventoj, novaj gazetoj ktp., kiu povas interesi kaj novulojn, kaj spertulojn, ne senrevigxintajn pri la Interna Ideo kaj sercxantajn esperantan etoson. La sola manko - foresto de bona lingva konsilanto, pro kio ensxteligxas eraroj kaj polismoj. Gxis nun la klubo dissendis la "Raportojn" al cxiuj dezirantoj senpage, pagante cxiujn elspezojn el la propra posxo. Tio ne plu eblas, kaj necesas pagi. Kiom? Tiom, kiom kostas en iu lando kopii 6 foje po 16 pagxoj, kaj 6 foje sendi ilin eksterlanden. Interesigxantoj informigxu cxe: Tomasz Abramowicz, ul. Targova 62/64, PL-03-734 Warszawa, Polio. ************************************************************************* HISTORIO //////// Streboj al internacia mono ========================== Cxu iam Euxropo havos sian komunan ekuon? Cxu la sama mono por pluraj landoj? Eble tio estas konkretigota espero, sed la esperantistoj - plian fojon! - jam estis montrintaj la vojon ekde la komenco de la jarcento. A. Invento de monunuo esperantista ---------------------------------- En majo 1907, en aparta eldonajxo de internacia Scienca Revuo, la gxenevano Rene de Saussure (1868 - 1943) publikigis sian projekton de internacia monunuo. El la franca vorto "espece" li eltiris la esperantan radikon "speso", kaj per derivado li ricevis la decimalajn terminojn: spesmilo (Sm), spescento (Sc), spesdeko (Sd), kiuj egalvaloris al 1000, 100 kaj 10 spesojn. La spesmilo egalvaloris al 0,8 gramoj da karata oro (t.e. 0,917 aux 11/12 da pura oro, aux 0,733 g da pura oro). Tio certigis al la spesmilo egalvaloron kaj transpagiblecon en multaj ekzistantaj monunuoj: du britaj sxilingoj, unu rusa rublo, duona usona dolaro, 2,5 frankoj svisaj aux francaj, 2,5 hispanaj pesetoj. Mallonga sxangxotabulo ebligis scii rapide la kurzon laux multaj monunuoj. Al la sama R. de Saussure la esperantistoj ankaux sxuldas la teorion pri esperanta vortkunmetado ("Fundamentaj reguloj de la vortteorio en Esperanto"), sciencan libron (Geometrio Folietara, 1908) kaj diversajn tradukojn. Bedauxrinde, inter la du mondmilitoj Saussure lancxis novan projekton de internacia lingvo "Nov-esperanto", kaj li estis eksigita el la Akademio de Esperanto. B. Aplikado al korespondado --------------------------- La jxus fondita UEA (la 28-an de aprilo 1908) propagandis senrezerve tiun spesmilan sistemon. La posxtkartoj, kiujn gxi eldonis por propra uzo aux uzo de siaj membroj, surhavis presitan posxtmark-lokon, kun indiko de postulata afrankoprezo: t.e. 4 spesdekoj. C. Apliko al bankoj ------------------- Herbert F. Hoveler (1859 - 1918) multe servis la naskigxantan movadon. Li elpensis "sxlosilojn" en diversaj lingvoj. La unua aperis en 1905, anglalingva. En 1912 la sxlosiloj aperis en 18 lingvoj, kion Hoveler pripagis preskaux tute el la propra posxo. En sia libera tempo li fondis ankaux esperanto-grupojn en Londono, Funchal, Sicilio, Italio, Palestino... Sed cxefe, dank'al Hoveler, sub la kromnomo E. Cxefecx, fondigxis en 1907 la "cxefbanko esperantista" kun sidejo cxe Merton Abbey, Londono, kaj funkcianta kun korespondantaj bankoj: Bankhaus Gebruder Amholf (Drezden) kaj A. Saharov (Moskvo). Transpagoj estis faritaj per specialaj cxekoj, cxiuj transpageblaj en Londono. Ekzistas cxekoj el cxekaro simila al la samepokaj (213 x 86 mm), sed redaktitaj en esperanto kun minimumaj indikoj tamen en la angla, verde presitaj sur helverda fono. Ankaux ekzistis pli lerte elpensitaj cxekoj laux formato 85 x 88 mm, tute redaktitaj en esperanto kaj detrancxeblaj. Tiuj cxekoj surportis la sloganon: Unu mondo, unu lingvo, unu mono. Per tiuj cxekoj oni debetis sian konton kaj transpagis en alian konton: tre oportuna kaj malmultekosta sistemo inter esperantistoj, kiuj ofte devis pagi etajn sumojn por acxeto de libroj aux aligxojn eksterlanden. En 1914 la cxefbanko esperantista havis 730 klientojn en 43 landoj. La klientoj montris sian anecon al la banko, stampante siajn korespondajxojn pere de stampilo kun sia propra kontnumero. Serio da cxekoj fluis el la "spesmilo": ties koncepto kaptis la intereson de svisa bankogrupo Schweizeriche Bankverein en 1908 kaj iom poste de banko Pictet en Gxenevo, kaj tiuj du eldonis internaciajn cxekojn kun spesmila valoro indikita en esperanto. Menciinde ankaux estas, ke en 1912 la medalfarejo Holy Freres en Svisio stampis argxentajn "monerojn" (fakte medalojn, cxar sen registara egido) de 1 kaj 2 spesmilaj valoroj, memore al la 25-jara jubileo de esperanto kaj kun la celo vendi ilin cxe UK en Berno en 1913. Sxajnas ke ili ankaux intencis eldoni 10-spesmilan moneron el oro, sed tio neniam efektivigxis. La du argxentaj moneroj presentas sur la averso blazonon, la valoron kaj la skribon: "Jubileo de esperanto 1887-1912", kaj sur la reverso buston de d-ro Zamenhof kaj skribon "D-ro L. L. Zamenhof - auxtoro de esperanto". La 1-spesmila monero havis diametron 28 mm, pezis 11 gramojn kaj entenis 11/12 da argxento kaj 1/12 da kupro. La 2-spesmila monero havis diametron 36 mm kaj pezis 22 gramojn de la sama alojo. La nun konataj ekzempleroj de tiuj moneroj ne nombras pli ol kvar - temas pri vera rarajxo! En tiu antauxmilita periodo la katalogoj de fakaj librovendejoj, la revuabonoj, havis prezojn indikitajn en spesmiloj. La kotizoj al internaciaj esperantistaj organizajxoj estis pagitaj en tiuj monunuoj, kaj dum Universalaj Kongresoj, de malgrandaj gxis grandaj elspezoj, ecx restoraciaj fakturoj, estis pagitaj per tiaj cxekoj. Tamen ne estas klare kiom longe gxi funkciis kaj kiom da komerco rezultis. La unua mondmilito bremsis konsiderinde la aktivajxojn de la banko, kiu cxesis funkcii en 1918 pro la morto de Hoveler. Cxiuj kreditoroj estis repagitaj. el "Franca Esperantisto", jan./1994 ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Novaj esperantistoj de pluraj urboj de itala regiono Abuzzo deziras interamikigxi kun samideanoj de aliaj landoj, precipe novaj kiel Cxehio, Slovakio, Rusio ktp. Skribu al la kunordiganto de la grupo: Giorgio Bronzetti, Viale A. Moro 37, I-66013 Chieti Stazione, Italio. * * * Sandor Hideg (Sxanjicxjo) kaj Adrienne Wospil igxis felicxaj gepatroj. Martkomence ilia familio pligrandigxis kun Matyas Hideg. Gratulojn! Halomi u. 61-B, IV/5,H-1182 Budapest, Hungario * * * Mi kreas korespondan reton por naturistoj (sed ankaux por vestitoj). Por ricevi la liston aux publikigi en gxi vian adreson skribu al: Grzegorz Wienc, Poprzeczna 14c/13, PL-62-005 Owinska, Polio. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 29-jara instruistino, interesigxas pri muziko, literaturo kaj montmarsxado: Agata Gajowa, Kopina 3, PL-21-422 Stanin, Polio. * * * 19-jara studentino, komencantino, interesigxas pri lingvoj, komputiloj, muziko kaj manlaboro, kun studentoj ekde 18-jaraj: Mia Rautiainen, Karlkoga FHS, Box 192, S-69124 Karlskoga, Svedio. * * * 31-jara pri cx.t. kun gejunuloj: Partay Denes, Damjanich u. 1/I. 3/2. H-7400 Kaposvar, Hungario. * * * 44-jara komencanto, instruisto pri biologio kaj geologio, interesigxas pri naturo, historio, fotografado: Pierre Cabaro, 21 rue Claude Thion, F-37000 Tours, Francio. * * * 28-jara komencantino, interesigxas pri naturo, birdoj kaj cetero, kun espuxoj el Usono, Svisio, Finnlando, Belgio, Svedio: Sandrine Charansonnet, 7 allee de Cange - Appt 21. F-37000 Tours, Francio. * * * 50-jara komencantino, interesigxas pri naturo, legado, sporto: Genevieve Collignon, 7 rue Jeanne d'Arc, F-37100 Tours, Francio. ************************************************************************* KONKURSO //////// INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ ===================================== 7-A TASKFOLIO - 1. Kompletigu! Antaux ...o ...as ...a ...o. Cxu la ...o ...as ...o ...ux ...o?Ankaux la ...o ...as ...a ...o (3 poentoj) - 2. Cxu -is, -igis, -igxis? Kiu el la finajxoj mankas? Ili pur... la fenestrojn.La patrino lav... la plankon. Mia horlogxo romp... (3 poentoj) - 3. Kie oni povas acxeti vortarojn, fruktojn, panon?(3 poentoj) - 4. Kial vi lernas Esperanton? (Skribu frazon kun almenaux ses vortoj!) (3 poentoj) - 5. Oni invitis vin al kinejo. Rifuzu la inviton pro tempomanko! (3 poentoj) - 6. Kiamaniere dividi 188 je du partoj tiel, ke la kvociento estu 1? (2 poentoj) - 7. Kiu estis Gaston Waringhien? (Minimume 3 informoj) (3 poentoj) La solvojn sendu gxis la 25-a de aprilo al: Nagy Laszlo Altalanos Iskola, Esperanto-grupo, Anna Ter 1., H-8500 Papa, Hungario. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI, Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj. Abonkotizo: 65 gld (aere 76 gld) al la UEA-konto ELLS-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor