Eventoj n-ro 0049, 1/marto - '94,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:            - Eventoj kaj la legantoj
                       - NE NUR REKLAMU!
                       - Fabelo pri auxspicio

Organizaj demandoj:    - Gvidlibro tra la diabla cirko

Faka aplikado:         - Alp-Adria internacia komputilrondo
                       - Unua e-terminaro sur CD-ROM?
                       - AIS - cxiam pli tutmonda agado
                       - Kio estas INTERNET?

Arangxoj:              - Euxropo-Azio '94
                       - 20-a Internacia Semajno de Esperanto en Sete
                       - Internacia renkontigxo en Odeso
                       - En Turku somere
                       - Berlina Arbara Renkontigxo
                       - Surmonta dimancxo
                       - La Kvinpetalo
                       - PSI 10-jara!
                       - NEJ - Paska Renkontigxo 1994.
                       - 18-a IJF
                       - 72-a Germana Esperanto-Kongreso

Movado:                - Alternativo al armea servo
                       - La Internacia Esperanto-Muzeo
                       - Kuba movado en 1993
                       - Korekto
                       - Ekspozicio de e-literaturo en Murmansk
                       - La gajnintoj de la Valencia konkurso
                       - Esperanto en PC Week

ILEI:                  - La plurlanda propedeuxtika eksperimento startis
                       - 100 jaroj post naskigxo de Rakusxa

Opinioj:               - Pri membrokampanjoj
                       - Argumento por majusklo

Libroj:                - Legmaterialo por progresantoj

Hungara angulo:        - ***

La leganto:            - Cxu JEFO devas finance subteni UFE aux la malo?
                       - Respondo al Werner Bormann

Anoncetoj:             - ***
Korespondi deziras:    - ***

Konkurso:              - INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Eventoj kaj la legantoj
=======================

Eventoj estas nova gazeto, kaj por tiuj, kiuj gxin faras estas aparte
interese, kion atendas la legantoj, kion preferas/us legi, kion sugestus
al ni... Por tio ni petis respondi la demandojn de la enketilo, kaj ni
dankas cxiujn tiujn 203 personojn el 1022 pasintjaraj abonantoj (do,
19,8 %), kiuj reehis. Ni scias, ke la enketilo estis kompilita ne cxiam
suficxe lerte, sed tio ne malhelpis al la plej fidelaj legantoj zorge
gxin plenigi.

Nun ni havas bildon pri niaj legantoj, kaj, espereble tio estos interesa
ankaux por ili mem, do, por vi! Ili plej parte estas mezagxuloj inter 25
kaj 60 jaroj (58 %), tre kleraj (70 % finis superan lernejojn) kaj lingve
edukitaj (49 % scias 2 kaj pli da fremdaj lingvoj, krom esperanto). 57 %
estas aktivuloj, t.e. estraranoj de lokaj, regionaj, landaj kaj
internaciaj e-unuigxoj; krome, pluraj personoj estis tre aktivaj antauxe.
Averagxa esperantisteco egalas al 22 jaroj(!), kvankam ne malmultas
komencantoj. Krom Eventoj, nia averagxa leganto abonas 3,45 aliajn
e-gazetojn (plej ofte tio estas Esperanto  - 38,5%,  Monato - 25 %,
Heroldo de Esperanto - 20%, El Popola Cxinio - 18%  kaj Sennaciulo -
17,5 %), sed por 19 % nia gazeto estas la sola ligilo kun la lingvo kaj
movado. 88 % membras en siaj landaj e-asocioj, 66 % - en UEA, po 17,5 % -
en ILEI kaj SAT, cx. 30 % en diversaj aliaj internaciaj asocioj. Membroj
de TEJxA kaj ISAE, bedauxrinde, tre malmultas - nur po 5 %. 90 % regule
partoprenas e-arangxojn (45 % ecx pli ol 2 cxiujare), kaj 55 % regule
vizitas sian lokan klubon aux societon. La plej ofta profesio inter ili
estas instruisto (27,5 %), abundas ankaux ingxenieroj (14 %) kaj
oficistoj. Bedauxrinde, tre malmultas studentoj kaj, gxenerale,
junularo...

Niaj abonantoj vivas en 47 landoj de la mondo, sed enketilojn ni ricevis
nur el 36. Aktiveco de la legantoj ne egalas en diversaj landoj . Jen, el
Germanio kaj Cxehio resendis enketilojn po 38 % de tieaj abonantoj, el
Britio ecx 42 %, sed el Svedio - nur 5,5 %... Ni esperas, ke rilato al
Eventoj ne cxiam reflektas la rilaton al e-movado en koncernaj landoj.

Cxe la menciitaj ciferoj cxiam konsideru, ke la enketilon resendis nur
malpli ol 20 %, gxuste la plej aktiva tavolo. Laux niaj aliaj enketoj,
granda parto de tiuj aliaj 80 % ne membras en internaciaj organizoj, kaj
ne abonas plurajn gazetojn...

Ni dankas niajn legantojn pri la gxenerale alta pritakso de la gazeto.
Nur tre malmultaj estas ne kontentaj pri ties gxenerala stilo, enhavo kaj
aspekto, granda plimulto aprobas la ilustrajxojn.

Ni nepre pli atentos pri preseraroj, kiel sugestas al ni kelkaj legantoj.

Prefero de diversaj rubrikoj estas, kiel ni, fakte, atendis, diversa
depende de la leganto. La plej popularaj estas informoj pri arangxoj,
anoncetoj, artikoloj pri aktualaj movadaj aferoj, pri lingvo kaj
historio. Certe, ankaux cxi tie estas esceptoj, kaj iuj proponis elimini
ankaux tiujn rubrikojn, sed ni orientigxos al la plimulto. Aliaj rubrikoj
estas pli direktitaj al koncernaj celgrupoj (instruistoj, sciencistoj
ks.), kaj evidentigxis ligo inter prefero de tiuj rubrikoj kun aparteneco
al certa grupo. Ekzemple, pluraj novaj homoj en la movado unuavice
sercxas en la gazeto la rubrikon "Korespondi deziras", kiu tute ne
interesas spertajn plurjarajn movadanojn; ILEI-rubriko kaj taskfolioj de
lerneja konkurso interesas plejparte instruistojn de esperanto, sed ne
klubgvidantojn, ks. Nu, plejparto de niaj legantoj bone tion komprenas.
Ni strebos kontentigi tiujn, tre multajn, kiuj volas pli scii pri la
aktualaj movadaj organizoj kaj ties historio; informi pri diversaj fakaj
asocioj kaj esperantaj arangxoj. Samtempe ni (almenaux nun) ne kapablas
publikigi plenajn kalendarojn de e-arangxoj - ni ne pri cxiuj havas
informojn suficxe frue. Ni strebos informi frue pri cxiam pli da
arangxoj; sed ni scias, ke tio ne anstatauxas kalendaron.

Ni ricevis dezirojn pri publikigado de poemoj, beletrajxoj, ecx romanoj;
enkonduko de rubrikoj "naturscienco", "religio", "filozofio",
"interlingvistiko", "sporto" ktp. Pro spacomanko (= financaj kauxzoj,
nombro de abonantoj) ni ankoraux ne povas plenumi tiajn dezirojn. Eventoj
estas, kaj restos informa gazeto pri la esperanto-movado kaj aplikoj de
la internacia lingvo. Ni cxiam gxojas, kaj volonte informas, pri apero de
nova faka libro aux revuo en esperanto, sed ne havas lokon por originalaj
aux represitaj artikoloj en diversaj fakoj. La samo rilatas beletron. Do,
ni strebos cxiam pli bone informi vin pri cxiuj novaj aplikoj de
esperanto, informos pri legindajxoj tiurilate, sed ni ne estas faka
gazeto: pli gxuste, nia fako estas informado.

Ni pretas variigi la karakteron de la gazeto ecx per humorajxoj, se ili
havos ligon al la movado kaj famaj esperantistoj. Ankaux aliajn dezirojn
de la legantoj ni volonte plenumus. Temas pri proponoj okupigxi pri vivo
de esperantaj kluboj kaj ties problemoj, prezentoj de famaj
esperantistoj, pliprofundigo de artikoloj pri movadaj problemoj ekster
Euxropo k.a. Sed tio dependas ankaux de vi! Ni, trovigxante en Euxropo,
mem ne kapablas verki seriozan artikolon pri problemoj en Auxstralio aux
Argentinio, kaj bonvenigas artikolojn el tiuj landoj. Artikolojn pri la
klubaj problemoj ni cxiam atendas, kaj planas lancxi pri tio apartan
rubrikon, al kio ni sercxas rubrik-gvidanton.

Neniam forgesu, ke Eventoj estas via gazeto, kaj vi cxiam povas gxin
plibonigi per via aktiva partopreno en la verkado.

Nikolao Gudskov

*************************************************************************

NE NUR REKLAMI!
===============

------------------------------------------------------------------------
Estas realajxo, ke UEA nun tro malmulte okupigxas pri disvastiga laboro,
kunordigon de kiu oni atendas de gxi. Do, la landaj asocioj devas agi
memstare, kiel ekas ekz. Norvega E-Ligo:
------------------------------------------------------------------------

Pluraj diras lastatempe, ke ni devus surmerkatigi Esperanton pli bone:
"La homoj ne komprenas, kia bonega lingvo estas Esperanto", kaj "Estas
tempo, ke ni disvidigu pli da reklamo por la internacia lingvo".

Tiuj, kiuj esprimas tiajxojn, certe estas bonintencaj, sed ili faras
kutiman eraron: ili identigas reklamon kun surmerkatigo. Sed bedauxrinde,
estas maltre kredeble, ke flugfolioj kaj anoncoj faros konsiderindan
kontribuon al atingo de nia celo - pliaj uzantoj de Esperanto.

Surmerkatigo en la moderna senco estas multe pli, ol nura reklamo! Cxi
tiu nova fako efektive ampleksas cxion, ekde la unua ideo (pri la
internacia lingvo niakaze) - gxis la sercxo (kaj trovo?) de celgrupo(j),
evoluigo de sistemo kaj metodo por instruado kaj vendado, publikaj
rilatoj kaj reklamo, pritakso de la ?vendado? kaj fine adapto de la tuta
sistemo laux la rezultoj.

La "publikaj rilatoj" temas pri gxenerala kontakto kun la socio, kaj
reklamo estas cxikonekse nur unu el pluraj moduloj aux rimedoj por
atingi plian uzadon de Esperanto.

La historio montras, ke Esperanto estas bona kaj tauxga internacia
lingvo. Malgraux la registaraj persekutoj kontraux Esperantistoj, kaj
malalta aux ecx neniu subvencio, milionoj da homoj lernis Esperanton.
Restas  nur tio, ke la ceteraj miliardoj da homoj ekuzu Esperanton en
siaj eksterlandaj rilatoj!

500 novaj e-istoj?
------------------

Nu, cxi-lastajxo estas eble nur revo. Sed kelkaj pliaj adeptoj, por
certigi kresketon, kaj eble ankoraux kelkaj pli, ne estus malkonvenaj.
Cxu ni diru: 500 novaj esperantistoj en Norvegio en la dauxro de du
jaroj?

La unua pasxo estas starigi klaran koncizan celon, kia cxi tiu. Poste ni
nur sekvu la modulojn de la moderna surmerkatigo, kaj por cxiu modulo
respondu la demandojn: Kio, kiu, kia, kial, kiam, kiel, kiom, kie?

Norvega Esperanto-Ligo baldaux arangxos seminarion pri cxi tio, do ni ne
bezonas uzi spacon cxi-tie. Sed unu el tiuj moduloj "tiu pri kontakto
kun la socio" devus funkcii la tutan tempon, kaj tial ni komencu tuj.
Kutime oni havas ian informan fakon por prizorgitiajxon. Cxar cxe ni
(kutime) estas nur unuopula respondeculo, jam trosxargxita, la afero devas
esti desajxo.

Cxi tial, karaj esperantistoj: eluzu cxian eblon por disvastigi la bonan
novajxon pri nia internacia lingvo. Almetu faktojn, rezulrajxojn de
esploroj, statistikajxojn pri Esperanto. Korektu trovitajn erarojn! Kiel
ekzemple aserton en jxus aperinta (norvega?ndlr) enciklopedio, ke
Esperanton konstruis Zamenhof en 1887. La viva lingvo Esperanto ja estas
multe pli, ol la nudaj vortlisto kaj gramatiko de la Unua Libro.

Diskonigu ekzemplojn pri Esperanto en praktika uzado! Trovu legantojn por
la libroj pri Esperanto, kaj abonantojn por la revuoj! Sciigu al
neesperantistoj pri tiu mondliteraturo, kiu staras je dispono de la
lernintoj de la lingvo!

Cxiam gravas niaj publikaj rilatoj. Ek!
---------------------------------------

La estraro de NEL planas arangxi (landan) seminarion en 1994 por diskuti
konkretan startegion por la informa laboro, kaj por la evoluigo de la
Ligo. Niaj finceloj ja estas difinitaj en la statutoj, sed mankas la
survojaj celetoj, kaj necesas pli konscie prioritati, en situacio kun tre
limigitaj homfortoj.

laux Bjorn Thuv, estrarano de NEL

el Norvega Esperantisto 6/93

*************************************************************************

Fabelo pri auxspicio
====================

Cxu estis, cxu ne estis, foje okazis, ke la esperula popolo decidis
okazigi kongreson en 1994 en Seulo. Sed cxar por la euxropaj esperuloj
gxi estis tre malproksime, plej granda parto de ili ne havis financan
eblecon veturi tien.

Tiu problemo ne estis nova fenomeno. La junulara organizo de esperuloj
jam en 1984 en sia Swanwick-a kongreso akceptis rekomendon organizi
regionajn, kontinentajn renkontigxojn. El tiu ideo poste naskigxis IJS
(Internacia Junulara Semajno), kiu jaron post jaro estis alternativa
junulara arangxo en mezo de Euxropo por tiuj, kiuj ne havis la eblecon
veturi al la vera, granda, sed fora kongreso.

Preskaux du jarojn antaux Seulo, en iu vespero dum la internacia arangxo
IJF en Italio unu el la plenkreskulaj estraranoj de esperuloj Mike Haela
kontaktis la antauxan organizanton de IJS-j s-ron Sil Vasxi, kaj proponis
organizi alternativan arangxon por plenkreskuloj kun karaktero de euxropa
kongreso, certigante pri plena subteno de sia organizo (Mik Haela
respondecis pri organizado de kongresoj). Sil Vasxi mem ne akceptis la
proponon (li havis tro da ceteraj taskoj) - sed promesis transdoni la
peton al sia landa organizo HEA. Li ja faris tiel, kaj tie la ideo estis
akceptita.

Okazis, ke en la Valencia kongreso - pro diversaj kauxzoj - ankaux Sil
Vasxi estis komisiita reprezenti HEA en la internacia komitato.
Kompreneble la ideo pri euxropa arangxo levigxis ankaux tie. La esperula
movado plej forta estis gxuste en tiu mondoparto, sed evidente granda
parto de la komunumo ne havas monon por veturi al alia kontinento, do
estus oportune organizi iun tutkontinentan renkontigxon.  (Eblus kunigi
la antauxajn Euxropa Kongreso de EEU kaj Euxropa Forumo...) En pluraj
debatoj, kaj en la plenkunsido, kaj en la laborkunsido pri landa agado
Sil Vasxi parolis preskaux duonhoron, kaj plurfoje emfazis, ke "HEA
intencas organizi la euxropan arangxon, NUR se la Komitato aprobas gxin,
cxar neniel volas agi kontraux UEA, nek kontraux la UK". La komitato
decidis ne okupigxi en la pleno pri la decido, - cxar intertempe anoncis
sin ankaux la cxeha, la brita kaj ankaux la litova landa sekcio por
organizi la arangxon, - sed komisiis gxin al la estraro. En la 5-a tago
de la kongreso kunsidis la reprezentantoj de cxiuj koncernitoj kun la
gvido de Mike Haela - kaj havis la komunan decidon, ke la arangxon
organizu la hungaroj pro ilia plej oportuna geografia situo kaj pro la
tiea favora prez-nivelo.

Post la fino de la kongreso semajnoj pasis unu post la alia, aperis la
unuaj informoj pri la Euxropa Festivalo - kaj venis frostigaj novajxoj.
Mike Haela - en la nomo de la estraro - informis la hungarojn, ke UEA
neniam decidis auxspicii la arangxon - kaj se iu ne kredas, montru
skriban dokumenton. Povraj hungaroj - kion ili faru nun? Vere, ili ne
havas subskribojn sur bela blua leterpapero, nek formalan kontrakton kun
3-4 stampoj, - nur amason de foruzita energio kaj mono por preparado kaj
propagando de la arangxo.

Jes, oni vere ne havas auxspicion de UEA. Kaj nun la hungaroj meditas...

Pri kio oni interkonsentis en Valencio? Kiom valoras la promesoj de
estraranoj, kaj kiom valoras la protokolo de la komitatkunsidoj (kie
kompreneble estas nek unu vorto pri la temo...)?

Fine, tamen oni decidis okazigi la festivalon. Evidente gxi pasis
sukcese, kaj la cxeestantoj nur iomete enviis tiujn samideanojn, kiuj
havis la eblecon pripagi la vojagxon al Seulo...

Reme More

Rim. La supra fabelo estas nura fantazia produkto. Ajna simileco al vivaj
personoj aux organizoj estas nur pura hazardo...

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Gvidlibro tra la diabla cirko
=============================

La auxtoro de la libreto "La diabla cirklo. Organizo kaj efikeco de la
esperanto-movado" (Peranto, Budapesxto, 1991) Eckhard Woite estas
instruisto el Darmstadt, Germanio, UEA-delegito kaj fakdelegito pri
naturprotektado. Lia verko originis ne kiel poresperanta propagandajxo,
sed kiel studfina laborajxo, preparita en 1972 sub la gvidado de
profesoro pri politiko. La celo de la esploro estis mezuri la efikecon de
la e-movado dum diversaj tempoj. La verko estis tradukita en esperanton,
sed pro malfacilajxoj ne povis esti publikigita tiutempe. Kiam en 1985 la
auxtoro rimarkis, ke la "diabla cirklo", en kiu stagnas kaj sximas la
e-movado ekde la ora epoko de la 1920-aj jaroj, estas pli aktuala ol en
1972, li reviziis kaj gxisdatigis la verkon por publikigo. Mi inklinas
samopinii kun Woite, cxar la movado vere havis sian oran-gloran (prefere
verdverdan) periodon en la jardeko tuj post la unua mondmilito, kiam
esperanto ricevis multe pli vastan agnoskon ol hodiaux en prestigxaj
rondoj de la politiko, kulturo kaj scienco.

Woite komencas sian pritrakton per mallonga cxapitro titolita "La
gxisnunaj sukcesoj de la esperanto-movado" kaj poste faras historiajn
komparojn inter esperanto, volapuko kaj ido, kaj inter UEA kaj SAT. La
tria parto estas prezento de la Diabla Cirklo de la e-movado, kaj
librofine estas dudeko de pagxoj kun enketdemandoj kaj aliaj statistikaj
informoj kaj grafikajxoj. Ke la studajxo de Woite estas bone dokumentita,
atestas detala bibliografio.

Senescepta sociologia legxo priorganizajxoj

Titolpagxe la sekvaj vortoj koncize resumas la cxeftemon de tiu cxi
pensinstiga libreto: "Esperanto havas en si la tendencon, ke gxiaj anoj
laboras pli kaj pli por la organizo - por si mem - per esperanto ol en la
publiko por esperanto". La auxtoro entreprenis alian studon por malkovri,
kial la klopodoj de esperantistoj tiel nekontentige efikas ekster la
movado, kaj la klopodoj de esperantistoj tiom nekontentige efikas ekster
la movado, kaj li sercxis legxojn, povantajn klarigi tiun fenomenon.
Tiucele li citas Robert-on Michels-on, germanan fakulon pri la sociologio
de organizajxoj, kiu deklaris, ke legxo, kiu validas sen escepto, estas
jena: ne estas rarajxo, ke la organizado farigxas memcelo de iu movado
kaj flankenigas la originalajn celojn. Tradukita en la lingvajxo de
Esperantujo, tio signifas, ke ju pli oni laboras por esperanto interne de
organizajxoj kaj la movado, des malpli oni sukcesas disvastigi informojn
pri esperanto aliflanke de la verda kurteno.

Mi rigardas kiel ekzemplon de tiu disipado de tempo kaj energio
surpaperigon de multevortaj, bombastaj rezolucioj okaze de kongresoj kaj
konferencoj, kaj ilia publikigo sur pagxoj de la verda gazetaro. Jam
delonge mi skeptike demandis: kiu, je la barbo de Bofronto, ekster la e-
movado montras intereson pri tiuj skribtaskoj, verkitaj de
superentuziasmaj movadaj politikistoj? Apenaux estas seka la inko sur la
opaperacxoj, ili malaperas en la abismon de la forgeso, kaj la
ekstermovada mondo perdas nenion. Tiu agado de rezoluciverkado efikas
kvazaux opiajxo por doni al multaj verdsteluloj iuspecan euxforian
senton, ke ili faras utilon por esperanto.

Ankoraux unu enmovada stuporigajxo estas la frazero "en konsultaj rilatoj
kun UN kaj Unesko", kiu aperas en publikigajxoj de UEA. Sxajnas, ke oni
vaste opinias en Esperantujo, ke tiuj vortoj estas tre signifaj por la
movado. Tamen Simo Milojevicx, nun la gxenerala direktoro de CO de UEA,
skribante en Esperanto (decembro, 1985) pri la senmerite fama rezolucio
de la Gxenerala Konferenco de Unesko de la jaro 1954, konfesis, ke ne
rezultis granda pozitiva efiko: "Kvankam Unesko neniam multe faris sekve
de tiu rezolucio, por la esperanto-movado gxi estas gravega historia
dokumento, per kiu ni persiste svingis tra la pasintaj tridek unu jaroj,
ecx kiam la aliaj ne vere volis auxskulti nin".

Woite plendas pri la konstanta malsxparo de energio kaj financaj rimedojde
la e-movado pro neefika propagando kaj provoj prezenti esperanton al
la ekstera mondo. Ke li pravas, oni povas konstati, objektive ekzamenante
la "ludojn" de kelkaj el la gxisostaj aktivuloj sur la verda scenejo. Unu
el la steluloj en tiu spektaklo estis Tibor Sekelj, kies foto aperadis
sur multaj pagxoj de Esperanto okaze de intervjuoj kun diplomatoj -
blankaj, nigraj kaj flavaj - en internaciaj kunvenoj, por la celo
konvinki ilin pri la valoro de esperanto kaj peti ilian apogon. Nu,
rolante kiel bone dresitaj profesiaj diplomatoj, cxiuj per ridetoj kaj
manskuoj diris "jes" al Sekelj, kvankam ili vere pensis "ne". Gxuste pro
tio ili estas diplomatoj!

Kiel diris la sagxa d-ro Zamenhof, "ecx el sub la tero aperas la vero".
Kelkajn monatojn post unu el la intervjuoj de Sekelj estis publikigita en
la sama revuo (Esperanto, jul.-auxg.1987) artikolo de eks-diplomato el
Auxstralio Ralph Harry, kiu admonas jene: "Ne suficxas persvadi
diplomatojn pri valoro de esperanto. Oni antaux cxio devis konvinki la
ministron kaj oficiston de la ministrejo".

Oldigxintaj lingvoperfektuloj

Same kiel aliaj sociologoj, kiuj esploris demografiajn aspektojn de la
esperantistaro, Woite reliefigas la troagxigxon de la movado. Li mencias
specife la "veteranan kulton", tiun tendencon al troa adorado de maljunaj
membroj, kiu kontribuas al konservado kaj fortigado de la superpezo
posedata de la pliagxularo. Ties parolemo kaj lingvokapableco estas

altigita kaj la laboro inter junaj neesperantistoj malaltigita. Ili bone
regas la lingvon, sed ne plu interesigxas pri praktikaj laborproblemoj,
cxar ilia volo esti aktiva lamigxis. Ili, do, farigxas "konsumaj
membroj", kiuj ne volas kaj ne povas efikece labori por esperanto.

Woite emfazas, ke gxuste la celo lerni paroli la lingvon kaj flue regi
gxin okazigas foruzon de energio. Tiamaniere esperanto-lernado farigxas
memcelo, postulanta fortostrecxon, kiu estas subtrahenda de la laboro
altiri neesperantistojn. La auxtoro opinias, ke trotaksado de lernado
prosperigas la enkapsuligxon de la movado en gxiaj organizajxoj. Li
prikomentas ankaux la fenomenon de mallonga restado en la movado post
eklerno de la lingvo. (Oszkar Princz faris statistikon kaj trovis, ke tiu
periodo estas averagxe sep jaroj!) Fine, Woite asertas, ke en la tuta
mondo ekzistas malpli ol 100 esperantistoj, kiuj laboras multe kaj cxefe
enla publiko, do ne por la esperantistoj, sed por esperanto.

La diabla cirklo estas diabla cirko

Surbaze de sia analizo de memceleco en la e-movado, Woite marteladas la
punkton, ke temas pri sakostrato sen elirejo kaj, sekve, titolas sian
libron "La diabla cirklo". Por la titolo de mia artikolo mi alivortumis
gxin per la esprimo "La diabla cirko". Jes ja, karakterizas la e-movadon
pluraj trajtoj de tutmonda cirko kun gxiaj klauxnoj, akrobatoj kaj
nemankebla tendo de anomaliuloj. Cxirkaux la areno cxiuj bone amuzigxas,
dancante la verdan valson - unu pasxon antauxen, du pasxojn retroen; du
pasxojn antauxen, unu pasxon retroen - rondirante cirkle, cirke...cirke,
cirkle...

Bernard Golden

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Alp-Adria internacia komputilrondo
==================================

Kadre de la 6-a Konferenco de Alp-Adriaj esperantistoj, okazonta inter la
22-a kaj 25-a de aprilo en Triesto (Italio), ni proponas laborgrupon pri
komputiloj, telematiko kaj terminologio al cxiuj interesigxantoj. Pliaj
informoj cxe:

Esperanto-Klubo Trieste,
via Machiavelli 9, I-34132 Trieste, Italio.
Tel. +39-40-946847.

*************************************************************************

Unua e-terminaro sur CD-ROM?
============================

Kompaktaj diskoj (laux angla mallongigo CD) jam igxis la kutima ilo por
registri muzikon. Iom post iom la sama teknologio estas ekuzata por
registri amasajn donitajxojn, ekzemple enciklopediojn kaj vortarojn,
konsulteblajn per komputilo. Tiujn oni nomas CD-ROM.

En la printempo de 1994 estas planata la aperigo de CD-ROM-versio de la
multlingva fervoja terminaro (kun i.a. esperanto), prizorgita de la
Internacia Fervoja Unuigxo (UIC). Gxi havos diversajn sercxeblojn kaj
estos ligebla al aliaj komputilaj programoj.

Informoj: UIC, fakso +33-1-44492059.

Komuniko de Roland Rotsaert, Belgio

*************************************************************************

AIS - cxiam pli tutmonda agado
==============================

La raportojn pri la agado de Akademio Internacia de la Sciencoj San
Marino oni povas regule, 4-foje jare, legi en la revuo
"GrKG/Humankybernetik", abonenda por cxiu universitata, firmaa kaj
publika biblioteko. Nun mi skizos la planojn por 1994.

Nova studsesio kun 12 kursoj el lingvopedagogio, klerigkibernetiko,
interlingvistiko kaj gxenerala kibernetiko en Internacia Lingvo (ILo) kaj
(paralele) en la germana okazos de la 26-a de marto gxis la 14-a de
aprilo en Paderborn. Aligxis jam studentaj grupoj el Rumanio, Slovenio
kaj Cxehio.

Novan polan studsesion de AIS okazigos sub scienca respondeco de prof.
Tyblewski la entrepreno "Monda Turismo" en Bydgoszcz 30.04 - 06.05. Poste
sekvos "Intersekcia studsesio" en Krynica, kiun prof. Tyblewski gvidos
flanke de la morfoscienca sekcio.

La unua orientazia studsesio okazos lige al UK en Seulo, komence en
Seulo, kaj poste en Japanio, en AIS-apogejo "Internacia Kultura Laborejo"
proksime al Tokio. (La datojn kaj adresojn vd. en Eventoj 2/februaro).

En 1994 okazos du SUS-oj, t.e. studsesioj, dum kiuj oni faras studfinajn
ekzamenojn por adapte adopti aux akiri originalajn sciencajn gradojn. SUS
13 okazos inter 27.08 kaj 04.09 en San Marino; SUS 14 - en Sibiu
(Rumanio) de la 26-a gxis la 30-a de septembro, kun turisma suplemento
gxis la 3-a de oktobro. Menciindas, ke la paroprenontoj el reformeuxropaj
landoj havos tre favorajn kurs-, ekzamen- kaj logxkotizojn. Plej probable
inter SUS 13 kaj SUS 14 okazos "survoja" studsesio en Maribor (Slovenio).

En Prago, kadre de la didaktika ekspozicio Edutech 94, 23 - 25.08
realigxos la 5-a Konferenco pri Kibernetika Pedagogio, unu el ties
laborlingvoj estos ILo. AIS estas kunorganizanto de la konferenco (prof.
Lansky).

Retrorigardante sxajnas al mi, ke la plej granda evento en 1993 estis la
lupreno de 2-etagxa domo en San Marino. Tiel ni ne nur ekhavis finfine la
adreson (Via Piagge Superiore 48) kun propra telefon- kaj faksnumero
(+378-990601), sed ankaux la eblon logxigi kunlaboremajn AIS-anojn kune
kun siaj kunuloj (sed tio ne estas hotelo por sole alvenintaj
fremduloj!).

Akademia libroservo aperigis en 1993 tre favorpreze la lukse binditajn
volumojn 6 - 8 de "Kybernetische Padagogik" kun subtitolo
"Klerigkibernetiko" resp. (vol. 8) "Bildunginformatik".

Unuaj kontaktoj al fakultatoj en Nitra (Slovakio) kaj Maribor (Slovenio)
havigas perspektivon al la starigo de tieaj landaj asocioj kaj ecx filioj
de AIS surbaze de subskribotaj interkonsentoj.

Momente la plej grava tasko de AIS estas la pliefikigo de nia
administrado kaj en financa sekurigo. Pro tio nun estas enkondukitaj
dumvivaj kotizoj por la membroj.

laux la "Jarfina Cirkulero" de la prez. de AISProf. Helmar Frank

Adreso de Prezidanta Sekretariejo de AIS:

D-33100 Paderborn, Kleinenberger Weg 16b, Germanio.
Fakso: +49-5251-163533.

*************************************************************************

Kio estas INTERNET?
===================

Jen kelkaj klarigoj pri la dua plej grava elpenso por faligi la
landlimojn.

Dum komenco de 70-aj jaroj la sercxaddepartamento de la milita ministrejo
en Usono decidis interkonekti kelkajn el la plej gravaj sercxadcentroj
pere de komputila reto. Do naskigxis la reto ARPANET, kiu ebligis al siaj
uzantoj ne nur intersxangxi komputilajn sliparojn, sed ankaux sendi de
unu al la alia simplajn - ecx personajn - mesagxojn pere de elektronika
posxtmekanismo. La sciencistoj pli kaj pli kutimigxis uzi tiun rimedon
por kontakti siajn kolegojn. La reto kreskis pro sia sukceso kaj la
militistoj forlasis la aferon al civiluloj. ARPANET igxis INTERNET, kiu
nun interkonektas la universitatojn, la sercxadcentrojn kaj la plej
grandajn kompaniojn en la tuta mondo (en cx. 100 landoj). Uzas gxin nun
minimume 5 milionoj da homoj.

Cxiu uzanto de la reto havas sian propran adreson kaj povas kontakti
simple kaj efike iun ajn ie ajn en la mondo. Suficxas scii la adreson de
sia korespondanto.

Pere de tiuj individuaj mesagxoj kreigxis la novajxgrupoj. Se vi sendas
mesagxon al iu novajxgrupo, via mesagxo estos ricevita de cxiuj abonantoj
de la grupo. Kaj vi povas aboni iun ajn novajxgrupon, laux viaj deziroj
kaj interesoj. La novajxgrupoj do traktas diversajn aferojn: precipe pri
komputiloj kaj sciencoj, sed ankaux pri kulturoj, lingvoj, sxercoj, sekso
ktp. Jen du ekzemploj de mesagxoj, kiujn mi jam legis en diversaj
interesgrupoj. En la grupo pri transputeroj (ia speco de mikroprocesoro)
studento el Auxstralio petis informojn pri ia transputero, kiun li tute
ne sukcesis funkciigi. Fakte li estis tute strecxita, cxar li devis remeti
raporton al sia instruisto. Respondo venis el Usono... de la inventisto
mem de tiu transputero, kiu do povis helpi lin pli bone ol iu ajn. En la
grupo pri randomadoj oni multe babilis pri "kiel sekigi vestojn dum
tendaro en vintro?". Iu proponis solvon: temis pri meto de la vestoj en
negxon dum la tuta nokto. Iu respondis skribinte: "Bone funkcias, mi
provis cxi-nokte!". Tiu respondo mirigis min, cxar fakte ni estis en
somermezo. Sed kiam mi scivole pli bone rigardis la adreson de la
ekspedinto, mi tuj komprenis: tiu ulo logxis en Alasko!

Tiu reto povas esti utila en nia cxiutaga vivo. Ekzemple mi iam acxetis
kompaktodiskon de rokgrupo "Led Zeppelin". Sed bedauxrinde en la libreto
ne estis tekstoj de la kantoj. Do mi tuj konektigxis al INTERNET kaj
petis informojn de Archie, la datumbazo de la reto. Archie donis al mi
adreson de komputilo en Usono (pub/lyrics/ffiles cxe net-1.iastate.edu),
en kiu trovigxas la tekstoj de la kantoj de mia preferata grupo.

Kaj kio pri esperanto?

Vi nun komprenas, ke ekzistas similecoj inter INTERNET kaj esperanto. En
ambaux kazoj la landlimoj ne ekzistas kaj cxiuj uzantoj havas la samajn
rajtojn. Do, eble, tio klarigas la sukceson de la esperanto-grupo sur tiu
reto. Cxar en tiu grupo legigxas multaj mesagxoj pri diversaj kaj vere
interesaj aferoj. Ankaux okazas dunivelaj kursoj. Jes vere, tiu reto
indas, speciale por esperantistoj.

Tony (tony@forigu.altern.com)

el "JEFO-informas", 1/'94

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Euxropo-Azio '94
================

La unuan fojon internacia e-renkontigxo okazos cxe la plej profunda lago
de la mondo Bajkalo, proksime de Irkutsk, en surborda ripozejo. Gxi estas
la kvara Euxropo-Azio, okazonta inter la 15-a kaj 21-a de julio. Tie oni
seminarios, ripozos, vizitos muzeojn kaj promenos per sxipo; eblos
piedmargxi en belega cxelaga montaro.

Euxropajn esperantistojn oni povos anticipe renkonti en Moskvo,
Peterburgo aux Bresto; aziajn - en Irkutsk, Habarovsk aux Vladivostok.

Dezirantoj partopreni en la 79-a UK (Seulo) povos veni al gxi tuj post la
fino de Euxropo-Azio'94 per aviadilo el Habarovsk, atingebla de Irkutsk
fervoje.

La partoprenkotizo (inkluzivanta cxiujn servojn) - 280 NLG; trajna
vojagxo Moskvo-Irkutsk - 300 NLG (la samo kun halto en Jekaterinburg -
400 NLG); Irkutsk-Habarovsk - 200 NLG.

Pliaj informoj kaj aligxiloj cxe:

P.k. 67, RUS-620077 Jekaterinburg-77, Rusio.
Fakso: +7-3432-518647 Esperanto 224501.
Elektronika posxto: vak@forigu.ntmk.e-burg.su.

*************************************************************************

20-a Internacia Semajno de Esperanto en Sete
============================================

Pro la pasintjaraj sukcesoj, cxi-somere estos organizata internacia
semajno, kiu okazos de la 3-a gxis la 10-a de septembro 1994 cxe
mediteranea bordo, en havenurbo Sete, 30 km  de Montpellier, en bela
parko apud la maro.

Estas proponata lerni aux perfektigi la scipovon de esperanto en
diversnivelaj kursoj. Nepros vere internacia etoso, diversaj plezuroj.
Tre modesta restadkosto, la restadejo tauxgas por rulsegxuloj; eblos
tendumi apude.

Aligxoj kaj informoj cxe:

Centre Culturel Esperanto de Montpellier,
5 Rue du Docteur Roux, F-34000 Montpellier, Francio;
Tel. +33-67-541543.

*************************************************************************

Internacia renkontigxo en Odeso
===============================

30.08 - 06.09.1994 okazos Unua Internacia E-Renkontigxo, dedicxita al
200-jara jubileo de la urbo Odeso - lulilo de esperanto en Ukrainio.

En la programo busaj kaj piedaj ekskursoj al esperantaj lokoj, muzeoj kaj
aliaj vidindajxoj, vizito al teatroj, partopreno en la tuturba karnavalo.
Logxado kaj nutrado en la urbaj hoteloj kaj pensionoj. Aligxkotizo - de
10 gxis 30 USD; plena partoprenkotizo - de 80 gxis 270 USD depende de la
lando.

Detaloj cxe:

Tamara Popova,
str. Jakir 51-76, UKR-270072 Odeso, Ukrainio.
Tel. +7-0482-692694.

*************************************************************************

En Turku somere
===============

Esperantistoj de la finna urbo Turku okazigas 6 - 10.06.1994 kursojn por
komencantoj kaj progresantoj, kiujn gvidos la redaktoro de la Pola Radio
Andrzej Pettyn.

En auxgusto (de la 1-a gxis la 6-a) en Turku okazos granda ekstermovada
kultura arangxo: Nordia Forumo kun la temo: Vivo kaj laboro de virinoj -
gxojo kaj libereco", kiu atendas 10.000 partoprenantojn. Finnlandaj
esperantistoj partoprenos kun prelego, ekspozicioj kaj bazaro. Oni
invitas cxiulandajn esperantistojn. Pli detalajn informojn petu cxe:

E-societo de Turku, Tiina Oittinen,
Puutarhakatu 26 A 11, FIN-20100 Turku, Finnlando.

*************************************************************************

Berlina Arbara Renkontigxo
==========================

Berlina Arbara Renkontigxo okazos en la arbaro "Bad Munder" cxe Hanovro
18.04 - 27.04.1994.

Kotizo, pagenda surloke - 15 DEM tage (inkluzivas cxion), rabato eblas.
Aligxo senforma. Pliaj informoj cxe:

Michael Peters,
Steglitzer Damm 32, D-12169 Berlin.
Tel. kaj fakso: +49-30-7969740.

*************************************************************************

Surmonta dimancxo
=================

La 19-an de junio sur la monto Cxantoria cxe la limo inter Cxehio kaj
Polio okazos tradicia internacia renkontigxo. Informoj cxe:

Skr. poczt. 21, PL-44101 Gliwice, Polio.

*************************************************************************

La Kvinpetalo
=============

En La Kvinpetalo, internacia stagxejo de Kooperativo de Literatura Foiro,
estas planataj la sekvaj arangoj por komenco de 1994:

  01 - 05.03 - praktikado de la lingvo sub gvido de S. Bourot kaj G.
               Lagrange.
  17 - 23.04 - kurso pri bonfarta vivo per simplaj rimedoj sub gvido de
               Nicole Pairoux (Nikolin').
  25 - 30.04 - inico al botaniko (teorio kaj praktiko) sub gvido de Alain
               Favre.
  03 - 07.05 - tradukstagxo sub gvido de Georges Lagrange.
  21 - 25.05 - ripozo por piedirantoj: proksimume po 10 km tage.

Detalajn informojn petu cxe:

Suzanne Bourot,
route de Civaux, F-86410 Bouress, Francio.
Tel. +33-49-428074.

*************************************************************************

PSI 10-jara!
============

La Printempa Semajno Internacia (PSI) de Germana Esperanto-Asocio festos
sian 10-jaran jubileon en la urbo Junkeroto (apud la landlimo de Belgio
kaj Luksemburgio) de la 1-a gxis la 9-a de aprilo 1994.

PSI estas arangxo por familioj, sed ne nur - ankaux unuopuloj estas
bonvenaj. Gxi estas arangxo por turismemuloj, sed oni ankaux prelegas,
diskutas, lernas, ludas, okupigxas pri manlaboroj.

Pliajn informojn kaj aligxilojn petu cxe:

PSI, Wolfgang Bohr,
Johannes-Kirschweg Str. 11, D-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio.
Tel. +49-02641-4885.
Fakso :+49-02641-4014.

*************************************************************************

NEJ - Paska Renkontigxo 1994.
=============================

La tradicia Paska Renkontigxo de NEJ (Nederlanda Esperanto-Junularo)
okazos cxi-jare  en Lemele, vilagxo situanta en orienta Nederlando. Gxi
okazos de la 1-a gxis la 4-a de aprilo 1994. La temo, kiun ni praktikos,
estos Travivi la vivon. Kadre de la temo oni pridiskutos la problemon de
veraj bezonatajxoj de la vivo, kaj provos respondi gravan tiurilatan
demandon: Kion vi vere volas kunporti al nelogxata insulo?

Kotizo de 95 gxis 115 NLG (depende de la dato de la pago).

Informigxu cxe:

Sandra van de Hoef,
Spirkejpad 89, NL-7415 AT Deventer, Nederlando

*************************************************************************

18-a IJF
========

Internacia Junulara Festivalo de la Itala Esperantista Junularo okazos en
montara restadejo de Pracatinat (7 km de Fenestrelle, provinco de Torino)
de 30.03 gxis 05.04. 1994.

La temo de diskutoj estos "Narkotajxoj en la 90-aj jaroj", kaj la nocion
"narkotajxoj" oni traktos en la plej vasta senco (rimedo por sklavigi la
homon, igi lin dependa), do temas ankaux pri reklamo, politiko, religio,
sporto...

La kotizo (depende de la agxo kaj aligxdato) 165.000 - 290.000 italaj
liroj, nepre antauxpagenda por homoj el transpagipovaj landoj.

Petu aligxilojn kaj pluajn informojn cxe:

Matilda Molino,
via Ventimiglia 204, I-10126 Torino, Italio.
Fakso: +39-11-54531.

*************************************************************************

72-a Germana Esperanto-Kongreso
===============================

La 20-a - 23-a de majo 1994 en Kiel (cxe la Balta Maro).

Pro miskompreno estis malpli da lokoj, ol planite cxe la hoteloj.

Pro tio ni petas la homojn, kiuj intencas partopreni la kongreson,
Mendi Mendi plej rapide cxambrojn cxe la anoncitaj hoteloj (Berliner Hof
- 0431-66340; Schweriner Hof - 0431-61416 kaj Duvelsbeck - 04331-81021).

Se tie ne plu estas loko, bv. Turni sin al Turist Information, D-24103
Kiel, tel. 0431-679100.

Kongresanoj, ne parolantaj germane kontaktu
Christian Darbellay, Kaiser str.43, D-24143 Kiel.
Tel. +49-431-735016

*************************************************************************

MOVADO
//////

Alternativo al armea servo
==========================

La Universitata Esperantista Asocio "Roseta Sxtono" en Murcio, Hispanio,
kune kun grupo de kvin sociaj kunlaborantoj (junuloj, kiuj faras socian
dejxoron alternative al la armea servo), disponigitaj de la Hispana
Justica Ministerio, estas realigantaj la sekvantajn agadojn: radia
programo, dedicxita al la disvastigo de la esperantaj kulturo kaj muziko;
kunlaborado kun loka kino-klubo; sendo de leteroj al Amnestio Internacia;
koresponda esperanto-kurso, kunlaborado kun la Murcia universitato por
realigi studadon de postlicenciatoj de la Ekonomia Fakultato en Lodz
(Polio).

Por profiti tiujn cxi lastajn stipendiojn, oni devas nepre paroli
esperanton. Okazas demarsxoj por atingi fratigxon de Murcio kun la litova
urbo Kauxnas: tiu cxi projekto havas apogon de litovaj parlamentanoj.

Estas antauxviditaj ankaux aliaj agoj, kiel kurso de la kastilia lingvo
por enmigrintaj magrebanoj, kaj kurso de esperanto en katolika komunumo.
La Asocio estas malfermita al internaciaj kontaktoj kun aliaj e-asocioj:

Asoc. Universitaria Esperantista "Piedra de Rosetta",
C/Sta Teresa 10, bajo A, E-300005 Murcia, Hispanio.

el "Heroldo", 3/1994

*************************************************************************

La Internacia Esperanto-Muzeo
=============================

(dauxrigo; komenco en la n-ro 0048)

La rekonstruo
-------------
1945. La antauxmilitaj ejoj de IEM servis nun kiel restejo de la sovetiaj
garnizonoj kaj ne plu estis disponeblaj. La materialo senorde kusxis en
kelo.

La situacio certe estis pli malfavora ol en 1927. Sed denove Hugo Steiner
trovis potencan subtenanton inter la politikistoj: la fama auxstria
kanceliero Leopold Figl, pri kiu rondiris la onidiro, ke li venkis tutan
sovetian delegacion en vodko-drinkado, disponigis al IEM kvin salonojn,
denove en Hofburg. Cxu bonsxanco? Nu, jes kaj ne.

Evidentigxis, ke ili antauxtempe estis restejo de hungaraj trupoj, kiuj
kaosigis ilin kaj postlasis gravajn detruojn. La tuj komencigxintaj
renovigaj laboroj dauxris gxis la komenco de 1947. Tiam oni povis
transporti la milojn de libroj en ilian novan hejmon kaj per pena,
longdauxra laboro denove ordigi ilin.

1958. IEM ricevis sian unuan plan-postenon. Tio signifas, ke ekde tiam
unu oficisto de IEM estas plene pagita de la sxtato.

1966. IEM ricevis duan plan-postenon. Kaj per tiu pasxo IEM atingis sian
nunan staton.

Parto 2. IEM - funkcio kaj perspektivoj

La rolo de naciaj bibliotekoj

Preskaux cxiu etna lingvo-komunumo havas siajn bibliotekojn, kie
kolektigxas cxio, aperinta en la koncerna lingvo. Tiajn instituciojn oni
nomas naciaj bibliotekoj - kaj ili fakte plenumas gravegan rolon. Ili
formas kvazaux la komunan memoron de la unuopaj nacioj kaj estas
instrumentoj por socia, kultura kaj scienca progresoj. Tion konscias la
registaroj, respektive etnoj, investante gigantajn monsumojn por la kreo
kaj vivtenado de tiaj bibliotekoj.

La esperanto-parola komunumo pro sia diasporeco ecx en pli alta grado
bezonas tian stokejon kaj spiritan trezorejon, kiu savu nian kulturan
heredajxon. Esperanto ne havas "nacian bibliotekon", sed gxi posedas la
Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno, kiu estas la plej granda
funkcianta esperanto-biblioteko en la mondo. Multaj homoj utiligas gxiajn
servojn, konsultante la vere unikan materialon. Tiel IEM farigxis la
centro por esplor-laboroj, kiuj rezultigis jam plurajn doktorigajn
tezojn, esperantologiajn kaj interlingvistikajn verkojn. Fakte, sur
multaj esplorterenoj serioza interlingvisto ne povas verki sen la servoj
de IEM.

Funkcianta biblioteko
---------------------

Ofte jam spertigxis la jeno: privatulo kolekte ekagas, fondas
bibliotekon, kunigas kelkajn milojn da libroj - tiel kreante kernon de
valora kultura instrumento. Sed post la morto de la iniciatinto plejofte
estas neniu, kiu povus pluflegi la heredajxon. Gxi aux dissplitigxas aux
farigxas posedajxo de esperanto-asocioj, kiuj havas nek la monon, nek la
laborfortojn por garantii konvenan kreskon, katalogadon, disponigon,
utiligon kaj konservadon de la materialo. Ankaux la spaca problemo ofte
nesolveblas.

Viva, funkcianta biblioteko devas dauxre plenumi jenajn taskojn:

   - 1. konstante pliampleksigi la kolektendan materialon,
   - 2. katalogi gxin lauxalfabete kaj lauxteme,
   - 3. konvene stoki kaj protekti gxin kontraux perdoj,
   - 4. disponigi gxin al interesata publiko,
   - 5. respondi dokumentadajn informpetojn,
   - 6. malhelpi pereon de kaduka materialo per konservado,
   - 7. fari esploran kaj publikigan laboron.

Kaj cxiujn cxi taskojn IEM granddimensie plenumas.

(dauxrigota)

*************************************************************************

Kuba movado en 1993
===================

La jaro '93 estis suficxe grava kaj sukcesa por la kubaj esperantistoj!
Spite al cxiuj konataj malfacilajxoj enlande, kiuj neeviteble influis la
cxiutagan vivon, Kuba Esperanto-Asocio dauxre kaj sencxese laboris kaj
tiusence estis ege grava la solidareco de samideanoj en diversaj
mondpartoj.

Inter la plej elstaraj okazintajxoj ni devas mencii la estigxon de la
grupo KUUK (kubanoj en UK) en Britio, kies cxefaj inspiro kaj motoro
estis Ana Montesinos de Goniz kaj Ann Johnson. Ili sukcesis altiri
atenton de multaj sindonemaj samideanoj en Euxropo, kio rezultis
partoprenon de kubanoj en internaciaj eventoj, nome la UK en Valencio kaj
ILEI-konferenco samlande. Aliflanke, du el ili, Julian Hernandez la
prezidanto, kaj Alexis Otero, estrarano pri edukado, partoprenis
renkontigxojn kun e-kluboj en Britio danke al KUUK, dum Jose Luis Montes
de Oca partoprenis la konferencon de ILEI. Du kromaj estraranoj, Alberto
Fernandez-Calienes kaj Orlando Raola, estis invititaj cxeesti aliajn
eventojn en Francio kaj Brazilio respektive.
Do, la internacia reprezentigxo de KEA estis eksterordinara kompare al
antauxaj jaroj.

el "La Noktuo", 1/1994

*************************************************************************

Korekto
=======

En la artikolo pri SEL (1/januaro 1994) estis erare indikita, ke la
gazeto "La skolta mondo" estas presata en Polio. Fakte, estis nur
neefektivigxinta plano pri tio; la numero 4/'93 estis presita en Anglio,
la sekvaj estas presotaj en Finnlando.

*************************************************************************

Ekspozicio de e-literaturo en Murmansk
======================================

Gxis nun informoj pri esperanto kaj niaj arangxoj aperadis en  gazetaro,
radio kaj televido de nia ekstreme norda urbo nur fojfoje. Sed ni trovis
manieron por dauxre informi almenaux la legantojn de la scienca
biblioteko, kiun konas cxiuj esperantistoj, pri la lingvo internacia: la
ekspozicio. Ni kolektis lernolibrojn, vortarojn, beletron, e-revuojn ktp.
de niaj geklubanoj kaj okazis, ke dum 5 jaroj ni sukcesis akiri suficxan
kvanton de literaturo por gxin arangxi.

La ekspozicio funkcias en la fako de fremdlingva literaturo ekde novembro
1993. Pri gxi informis kaj la gazetoj, kaj la lokaj radio kaj televido.

Organizo de simila ekspozicio estas preparita en junulara biblioteko. Jam
venis unuaj pozitivaj rezultoj.

Aleksas Masiukas, Rusio

*************************************************************************

La gajnintoj de la Valencia konkurso
====================================

En la Kongresa numero de "Heroldo" estis anoncita komuna konkurso,
proponita de A. Pettyn kaj organizita de LKK kaj "Heroldo", pri impresoj
koncerne la UK-on en Valencio.

Alvenis entute 25 konkursajxoj, kiuj substrekis cxiaspecajn travivajxojn
en la kongresurbo: la abundo kaj la alta nivelo de la programoj trafis
cxiujn.

La konkursintoj ricevis premie kongresan vid-bendon, preparitan de LKK.
Krome, "Heroldo de Esperanto" asignis senpagan abonon por 1994 al kvar
personoj.

el "Heroldo", 2/1994

*************************************************************************

Esperanto en PC Week
====================

En konata komputista usona gazeto PC Week de 27-a de septembro 1993
aperis kolumno kun la titolo "NT: The Esperanto of tomorrow?" La auxtoro,
s-ro Aaron Goldberg, komparas esperanton al ebla sukceso de Microsoft
Windows NT. En la kolumno li bedauxras, ke Esperanto ne estis vaste
uzata, kaj asertas ke gxi estis malsukceso.

Tio provokis reagojn de kelkaj membroj de ELNA kaj redakcio de KompRo,
kiuj sendis leterojn al PC Week, konstatante faktojn pri la uzado de
esperanto en komputiko, kiujn s-ro Golding evidente ne konas.

La rikolto de tiuj protestoj, tri leteroj sub la komuna titolo "Esperanto
retenas lojalan uzantaron", aperis en la numero de la 1-a de novembro
1993.

Utilas skribi al fakaj gazetoj, kiam esperanto estas menciita. Do, atente
legu viajn fakajn gazetojn - kaj reagu!
el KompRo, 1/'94

*************************************************************************

ILEI
////

La plurlanda propedeuxtika eksperimento startis
===============================================

La planita propedeuxtika eksperimenta instruado de esperanto al 5-
klasanoj de elementaj lernejoj en Slovenio kaj gxiaj najbaroj startis.
Komencigxis la kursoj en februaro 1994 en elementaj lernejoj en Zagrebo
Kroatio) kaj en Maribor (Slovenio) kun cxie po 15 lernantoj. Ambaux
kursoj finigxos post 70-hora instruado en junio. En aprilo kaj junio oni
testos la kursanojn pri la scio de la angla lingvo kune kun du
samkvalitaj lernantogrupoj, kiuj ne lernas esperanton por havi komparajn
rezultojn.

La sciencan traktadon kaj kontrolon plenumas aparta profesora teamo cxe
la Pedagogia fakultato de Maribor, kies membroj cxeestas cxiun testadon.
La gelernantoj ankaux reciproke vizitos sin kaj praktikos vive la scion.

Aliaj planitaj lernejoj komencos la samon en auxtuno 1994. En Auxstrio la
adekvata lernejo (Hauptschule 2) en Deutschlandsberg jam enplanigis la
aferon por auxtuno kaj en italio kaj Hungario oni ankoraux traktas kun
lernejoj en Triesto kaj Zalaegerszeg.

Povas aligxi ankaux lernejoj ne cxi tie menciitaj laux la propra
iniciato: nur se temas pri 5-klasanoj (10 - 11-jaraj) kaj ke ilia nombro
ne estu malpli ol 10 kaj ne pli ol 15. Tiukaze skribu al

INTER-KULTURO,
Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio.

Zlatko Tisxljar

*************************************************************************

100 jaroj post naskigxo de Rakusxa
==================================

Rudolf Rakusxa (1893 - 1970) estis elstara pedagogo, fakulo pri
stenografio kaj masxinskribado, kies nomon portas stenografia societo kaj
placo en Maribor, kaj la plej elstara slovena esperantisto.

Rakusxa esperantistigxis en 1922, kaj de tiam multe okupigxis amatore pri
antauxenigo de esperanto kiel lingvo, kiel movado kaj kontribuis al e-
instruado.

Jam en 1926 li estis prezidanto de la 3-a jugoslavia e-kongreso, kaj
elektita kiel vicprezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo. Ekde 1935 li
estis membro de Akademio de Esperanto, kaj samjare - direktoro de la
Slovena Esperanto-Instituto. Li fruktodone okupigxis ankaux pri tradukado
al esperanto.

La plej signifaj liaj verkoj estis la lernolibroj de esperanto, kaj
Metodiko por instrui esperanton, kiu jam aperis en du eldonoj (1957,
1970). Gxi estas gxis nun la plej kompleta esperanta instru-metodiko kaj
unu el la plej acxetataj fakaj libroj cxe UEA.
laux Zlatko Tisxljar, Slovenio

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Pri membrokampanjoj
===================

Reage al interesa artikolo de O. Princz (Eventoj, 2/januaro-'94), mi
volas diri jenon. Cxiu kampanjo estas io, kion en la gvidad-sciencoj
oni nomas "ag-ciklo". Agciklon oni kutime priskribas kiel konsistantan
el dek fazoj. Por ke la agado sukcesu, necesas trairi cxiujn dek fazojn,
plenumante cxiujn specifajn postulojn de cxiu unuopa fazo. Jen la dek
fazoj:

   - 1. pusxmotivo;
   - 2. analizo de ebloj;
   - 3. difino de celo reala;
   - 4. difino de rimedoj;
   - 5. difino de metodoj;
   - 6. elekto de realigantoj (kaj kunordigantoj);
   - 7. kalendaro de ag-pasxoj, plano de plenumo;
   - 8. kontrolo (retro-informo), ev. korekto en plenumpasxoj;
   - 9. pritakso, analizo de rezultoj;
  - 10. raporto, konkludoj.

Nun ni analizu, cxu niaj agadkampanjoj vere estis kompletaj aux nur estis
projekcio de deziroj (deziroj kaj planoj ne estas sama afero), instigitaj
per la forto de la pusxmotivo.

Ja estas bele havi pli da membroj, sed cxu eblas, kaj se jes, kiel? Kiu
faru tion, per kiuj rimedoj, metodoj kaj homopotencialoj? (Bv. noti, ke
ne suficxas havi homojn, necesas ankaux gxusta distribuo de la kapabloj.)

Laux mi, la problema demando ne estas "kial indas lerni espernaton?", sed
"kiel prezenti tiujn motivojn invite kaj konvinke por la eksteruloj".
Tamen necesas katalogi ankaux tiujn argumentojn, kaj ne lasi, ke cxiu
nova varbemulo dekomence malkovradu ilin. Alia eco de "agciklo", kaj
kondicxo de agsukceso, estas la ritmo, t.e. postulo, ke la agado ne cxesu
aux ne tro malintensigxu.

Do, oni ne povas respondi, cxu niaj kampanjoj estas realbazaj, antaux ol
unufoje oni faros ilin "gxustmaniere".

Nikola Rasxicx, Nederlando

*************************************************************************

Argumento por majusklo
======================

Kiam mi ekstudis la lingvon, mia instruisto klarigis, ke la nomo
"Esperanto" devenas de la radiko "esper-". Do, efektive, "esperanto"
signifas: "iu, kiu estas esperanta". Tial por eviti eblan miskomprenon,
oni uzu majusklon, kiam temas pri la lingvo.

Laux tiu instruo "esperantaro" ktp. rilatas al la ideo de "espero", dum
"Esperantisto" ks. temas pri la lingvo mem.

Albert H. Lindsay, Anglio

*************************************************************************

LIBROJ
//////

Legmaterialo por progresantoj
=============================

Kurs- kaj klubgvidantoj ne cxiam povas proponi iun tauxgan libron por
legigi novajn esperantistojn, montri diversajn bonstilajn specimenojn de
esperanta literaturo. La Fundamenta Krestomatio tro malnovigxis, la Nova

Esperanta Krestomatio ne por cxiuj atingeblas. Tamen oni povas uzi
"Esperanto-krestomation por studentoj de filologiscienca fakultato", kiun
kompilis d-ro Atilla Salga kaj eldonis Universitato Lajos Kossuth en la
hungara urbo Debrecen (kie oni regule instruas esperanton al la
studentoj!).

En la 208-pagxa libro estas represoj de klasikaj kaj modernaj e-auxtoroj
(J. Baghy, E. Lapenna, G. Mihalkov, S. Stimec...), historiaj,
arkeologiaj, kultturologiaj eseoj, cxerpitaj  el diversaj esperantaj
gazetoj, originalaj kaj tradukitaj versajxoj, fabloj... Komplikaj por
progresantoj tekstoj, trosxargxitaj de neologismoj, forestas. Onin ne
timigu, ke la libro estas dedicxita por studentoj-filologoj - ja ankaux
tiujn studentojn, same kiel ajnajn esperantistojn, oni ligas al la lingvo
per bona literaturo!

Por akiri la libron turnu vin al:

Tibor Papp,
Trombitas u. 12, H-4031 Debrecen, Hungario.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Junulara Esperanto-Renkontigxo (JER-94) okazos 07-10.04.1994 en Dobronte.
Informas:

HEJ, Csizmadia Eva,
8456 Noszlop, Beke u.10.


Fisxkurso
---------
Superintensa e-kurso okazos inter la 4-a kaj 9-a de aprilo en Kecskemet.
Kotizo (inkluzive logxadon kaj mangxadon) 7123 Ft. Junuloj, pensiuloj,
senlaboruloj, studentoj havas rabaton 1000 Ft. Interesigxantojn bv.
direkti al Rados Peter, 1031 Bp. Varsa u. 8, I/3. Tel.: 1607819.


Estu aktoro
-----------
Dum la Euxropa E-Festivalo (09 - 15.07.1994) estos prezentataj unuaktaj
teatrajxoj. Organizantoj sercxas rolantojn por la prezentado. Kontaktu
HEA (1368 Bp. Pf. 193, tel. 2680306)


Diskuto pri rauxmismo
---------------------
En kadro de arangxoj de la Esperanta PEN-Centro la 21-an de marto (lundo)
je la 18.30 en Esperejo okazos prelego "Rauxmismo: la sorto kaj vojoj" de
Nikolao Gudskov, kunpreleganto-oponanto Judita Schiller.


Ni sincere dankas
-----------------
cxiujn kontribuantojn al  la Abonhelpa Fonduso de Eventoj!

   - Toth Lajos, Baj, 1000 Ft
   - Nagy Katalin, Bp. 1000 Ft
   - Nagy Agnes, Bp. 1000 Ft
   - dr. Mathe Arpad, 12.000 Ft
   - Lukacs Gusztav, Miskolc, 5000 Ft
   - Selectrade Kft, Bp, 10.000 Ft
   - Fondajxo TALENTO, Budaors, 2000 Ft.
   - Oravecz Laszlo, Bp. 2000 Ft.
   - Margaret Godfrey - 25 gld.
   - Maire Mullarney, Irlando - 20 USD
   - Stella de Weerd, Belgio, 59 gld.
   - Brian Moon, Luksemburgio, 65 gld.
   - Christian Darbellay, Germanio, 42 DEM.
   - Andre Grossmann, Francio - 27 gld.
   - Judit Csek, Dujv, H. - 1250 Ft
   - Magdolna Nadas, Bp. - 1500 Ft
   - Kanyaro Karoly, Bp. 1000 Ft.
   - Istvan Sutka, Kelebia, 2000 Ft
   - L. Tonacs & I.Marton, Kkflhaza, 1000 Ft.
   - Suranyine Katalin, Baracska, 1000 Ft.

Al la hungaraj pagoxj
---------------------

   - Abraham Miklos, Bp. 250 Ft.
   - Kiss Gyozo, Tata, 100 Ft
   - Eva Gabor, Bp. - 200 Ft
   - Heringer Jozsefne, Bp. 200 Ft.
   - Szalay Jeno, Bp. 500 Ft.
   - Csirmaz Livia, Eger, 100 Ft.
   - Kiss Jozsef, Gyongyos, 200 Ft.
   - Rozsahegyi Vilmos, Pecs, 300 Ft.
   - Partay Denes, Kaposvar, 50 Ft.
   - Seres Nora, Oroshaza, 350 Ft.
   - Hrabanek Andrasne, Szob, 300 Ft
   - Kiss Jozsef, Tata, 200 Ft
   - Harsanyi Katalin, 200 Ft
   - Karolyi Janos, Kerepestarcsa, 60 Ft
   - Fuzes Istvan, Kecskemet, 100 Ft
   - Bode Anna, Tapolca, 100 Ft.

La listo ne estas plena, dauxrigo en sekvaj numeroj de Eventoj.

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Cxu JEFO devas finance subteni UFE aux la malo?
===============================================

Tiu titolo eble memorigas al vi pasintan artikolon de Rene Troille (el
Franca Esperantisto, nov.'93, represita en Eventoj, 2/januaro '94). JEFO
ne povas muti konsiderinte asertojn de la prezidantino de UFE.

Ni ja scias, ke JEFO estas la junulara sekcio de UFE. Tio ebligas
disponigi parton de la sidejo al gejunuloj por ties kunvenoj. Avantagxoj
ne plias. Cxu vere temas pri avantagxo, kiam JEFO devas lasi en UFE-kaso
40% (pasintan jaron ecx pli) de siaj propraj kotizoj por tio? Cxu ni
devas kompense plialtigi niajn kotizojn ecx se tiuj pagatas de studentoj
kaj infanoj? Ja principe malplacxas al ni, ke junulara asocio financu
nejunularan, sed JEFO-estraranoj finfine konsentis pri principo de repago
al UFE je fiksa sumo por du sabatoj kiam ni dejxoras sideje. Certe UFE-
membroj havu opinion. Cxi-tema referendumo eble utilus por sennodigi tiun
tiklegan punkton.

JEFO esperadas (kaj eme esperantas!). Same kiel pri telefonlinio. Ni
rimarkigas, ke UFE-estraro, onidire tutbonvola (fakte ilidire) promesis
iam instali tion por JEFO (kiu ne rajtas uzi telefonon de UFE)
senprokraste... antaux unu jaro!

Alia ekzemplo: JEFO proponis (kun entuziasmo) helpi UFE por Expolangues
'93. Junulara kontribuo konstatis kaj estis taksata kiel efika de
esperantistoj vizitintaj la budon. Sed de pli ol unu jaro UFE-estraro
neniam redonis la adresojn, kiujn ni fide (mi diru: naive) pruntedonis al
ili tuj post la ekspozicio. JEFO esperadas. Cxu ne jam dum la renaskigxo
de JEFO UFE-estraro atendis pli ol unu jaron por komuniki al ni la
adresojn de siaj plej junaj membroj?

Ekzemploj bedauxrinde multas por miri pri la konduto de UFE-estraro, kaj
rilate ne nur al JEFO... Sed tie ni finu cxi liston por iomete regxustigi
la misasertojn de Rene Troille. Unue, Minitel' neniel disponigitas de UFE
al JEFO, dank' al mono de UFE-membroj! UFE pagas sumon al France-Telecom
nur por posedi la ekskluzivecon de la kodo "3615 ESPERANTO". Tiu enirkodo
estas por publiko, sed JEFO-anoj kaj aliaj minitelemuloj eniras per alia
malpli multekosta kodo, kiun ili jam uzis antaux ol UFE gluis sian
etikedon sur tiun servilon. Ni ankaux memorigu, ke la tradukojn en
esperanton de la tuta sistemo faris JEFO-estrarano, kaj ke la konstantan
informplenigon (listo de eventoj, kontaktebloj en Francio, ktp.)
prizorgadas alia JEFO-estrarano.

Tamen indas gratuli UFE-estraranojn por la posedo de la menciita kodo
(ecx se bedauxrinde ni ne ofte sxancas ilin renkonti ene), des pli ke UFE
estas versxajne la plej trafa asocio por instigi esperantistojn el cxiuj
departamentoj aligxi en la telefonlibro al "ESPERANTO". Cxar tiu
operacioestas
tute senpaga, JEFO-anoj delonge gxin plenumis.

Konklude, malgraux tiu bedauxrinda emo de kelkaj UFE-estraranoj, JEFO
deziras danki la multnombrajn membrojn de UFE kiuj subtenas nin, kaj
estante JEFO-patronoj, kaj per kuragxigaj mesagxoj, tiuj kiuj komprenis,
ke ni tute ne malamas la maljunularon, sed nur tiujn, kiuj fitaksas nin.
Ni ne deziras finon de UFE, sed prefereble ties renaskigxon. Cxefe morton
de UFE ni ne volas, denove, kiel jam okazis antaux kelkaj jaroj. La tiama
UFE-estraro estis la sama, kiel tiu kiu hodiaux strangole postulas monon
de ni. La fama "natura" transigxo de pli-ol-30-jaragxaj JEFO-aktivuloj al
UFE ne estas tiom natura (ne facile tuj farigxi premanta mano jxus
estinta premata kolo...). Sorbigxi unu post la alia en tiu strukturo ne
estas solvo. Cxu ne estus pli trafe, ke UFE-estraro mem rekonsideru siajn
proprajn poziciojn kaj agadon?

Bruno Flochon, JEFO-komitatano

*************************************************************************

Respondo al Werner Bormann
==========================

Mi konfesas, ke mi emocie lacigxis dauxre korekti la oftajn malverajxojn
pri mia edzo, Ivo Lapenna, kiujn oni de tempo al tempo povas legi ekz. en
"Eventoj" (2/januaro-'94) kaj en aliaj gazetoj. Mi sugestas al la
legantoj mem studi lian dokumentan verkon "Hamburgo en Retrospektivo".

Ankaux gxenas min legi pri "konfliktoj", pri "malamikoj/amikoj". Mia edzo
estis serioze laboranta sciencisto, kiu ne miksis eblajn personajn
simpatiojn/antipatiojn en sian laboron. Por li la esperanto-agado kaj la
principoj, laux kiuj li gvidis la movadon, estis tiel gravegaj, ke
personaj sentoj neniam influis liajn decidojn.

Mi ne miras, ke d-ro W. Bormann skribas: "...rerakontas fabelon" (legu
"mensogon"), cxar lia nomo estas menciita sep fojojn en "Hamburgo en
Retrospektivo". <...>

<...>Oni povas skribi kion ajn oni volas, sed la faktajn pruvojn mi
posedas en la arkivo de mia edzo, cxar cxiuj dokumentoj kaj leteroj estas
cxe mi, kaj iam cxio  eniros la nacian arkivon en Kopenhago. Kiel la
cxefo de tiu arkivo diris: "Prof. d-ro Ivo Lapenna ja estas mondkonata
sciencisto, kaj liaj verkaro kaj materialoj estas parto de la monda,
historia kulturo. Estas honoro por mi konservi cxion de li".

Iam serioza esperanto-historiisto studos la tutan materialon kaj verkos
pli sxokan ol la libro kontraux d-ro L. L. Zamenhof.

S-ino Birthe Lapenna

Rim.: Eventoj, estante sendependa de iu ajn nacia aux internacia
e-organizo, aperigis sur siaj pagxoj opiniojn de ambaux flankoj.

Nia redakcio egale estimas meritojn de esperantistoj, se ili servas al la
progresigo de nia afero. Sed ni ne donas lokon por esprimoj, ofendantaj
alian personon, kaj opinias ne tre utile uzi en polemiko esprimojn kiel
"pucxo" ks, cxar tio pli jugxas pri akuzantoj, ol pri akuzatoj.

Ni tamen konsentu kun s-ino Birthe Lapenna, ke veran prijugxon pri la
hamburgaj okazintajxoj povos fari novgeneraciaj esploristoj, neniel
implikitaj en la afero. Sed por tio ni ankoraux devas atendi, kaj nun ni
fermas la diskuton.

La redaktoroj

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Longe planita kelktaga esperanto-ekspozicio fine povas realigxi, cxar ni
trovis gastejon kun grandaj cxambroj, kiu sin malfermas por esperanto. Ni
intencas venontan auxtunon ekspozicii, kaj petas la gesamideanojn el la
tuta mondo sendi al ni ekspozici-materialojn laux la adreso:
Esperanto-Centro Humanismo, Roland H. Hegen,
Iggelbach, Schloss-gasse 30, D-67471 Elmstein, Germanio.

* * *

Mi intersxangxas hispanajn uzitajn posxtmarkojn kontraux alilandaj uzitaj
p.m.: Andres Martin Gonzalez,
Andaluzia E-Unuigxo, Pk. 864, E-29080 Malaga, Hispanio.

* * *

Cxu jam aperis en esperanto la Deklaracio de UN pri la Rajtoj de la
Infano, 1988? Jeskaze mi sxatus ricevi ekzempleron kaj repagos cxiujn
kostojn: Germain Pirlot,
Steenbakkersstraat 21, B-8400 Oostende, Belgio.

* * *

Cxu ankaux vi kolektas uzitajn telefonkartojn? Se jes, skribu al mi:
Aldo Simonazzi,
via Bianchi 10, I-46020 Pegognaga (Mantova), Italio.

* * *

Nova libroservo aganta en Italio kaj Slovenio petas informojn kaj
proponojn pri eldonajxoj de eldonejoj, verkistoj, organizantoj de
arangxoj pri literaturo ks.: Visxnja Brankovicx,
Via Leghissa 6, I-34131 Trieste, Italio;
Tel. +39-40-767875.

* * *

Esperantistoj el Gliwice sercxas kontaktojn kun samideanoj el la
gxemelurboj Dessau (Germanio), Doncaster (Britio), Nacka (Svedio),
Salgotarjan (Hungario) kaj Valenciennes (Francio). Nia adreso:
Gliwica Filio de PEA,
Pk. 21, PL-44101 Gliwice, Polio.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

110 lernantoj inter 6 kaj 11 jaroj, sub gvido de e-instruistino L.
Jackson: Winfield Scott
Elem. School, 10th kaj Eddy St. Ft. Scott, KS 66701, Usono.

* * *

16-jara lernantino de liceo pri cxiuj temoj:
Krystina Michalska, Witkowo, PL-87-140 Chelmza, Polio.

* * *

21-jara frauxlo pri okultismo, magio, jogo, filozofio, muziko, vojagxado
ktp.: Vadim Cxajkin, Pk. 124, UKR-326520 Cjurupinsk-1, Ukrainio.

* * *

14-jara lernantino:Iara Balieiro de Alimeida, Rua Trajano Garcia 263
Cohab III, BR-14160-000 Sertaozinho Sao-Paolo, Brazilio.

* * *

27-jara oficistino kaj studentino pri biologio: Rosana Pires de Souza,
Rua S. Ponton 614, BR-140060-790 Ribeirao Preto, S.P. Brazilio.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ
=====================================

7-A TASKFOLIO

1.      Kolektu ses kunmetitajn vortojn per akv-! (3 poentoj)

2.      Vidajxo en dormo. Esprimu per unu vorto! (2 poentoj)

3.      Kiu riparas pordon nesxloseblan?  (2 poentoj)

4.      Hejme la virino sinjoras. Klarigu la parolturnon! (2 poentoj)

5.      Per kiuj vortoj vi regalus gastojn cxe la tablo? (2 poentoj)

6.      Trovu la antonimojn de la sekvaj vortoj (mal-vortoj ne estos
        Kceptitaj)! Diablo, preni, milito, jes, post, kun (3 poentoj)

7.      Cxiu vorto kasxas en si alia(j)n vorto(j)n (ne radiko(j)n!).
        Trovu ilin! Vetero, okulo, revolvero, diamanto (3 poentoj)

8.      Kie aperas la sekvaj e-periodajxoj:
        Monato, Esperanto, Heroldo de Esperanto? (3 poentoj)

La solvojn sendu gxis la 13-a de marto 1994 al
Banyai Julia Gimnazio, Esperanto-grupo, Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet,
Hungario.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI,
Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj.
Abonkotizo: 65 gld (aere 76 gld) al la UEA-konto ELLS-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor