Eventoj n-ro 0048, 2/februaro - '94, retposxta versio ****************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Cxu nur kultivi nian gxardenon? - Pri la televida kurso Faka aplikado: - Sesioj de AIS en 1994 - Novajxoj el KompRo-bultenejo - BIOLOGIA KRESTOMATIO Arangxoj: - IJS-94 - Printempa renkontigxo - Semajnfina kurso - Cxeha paradizo 1994 - 30-a Brazila Kongreso de Esperanto - Esperanto hejme - Arangxoj en Gresillonen 1994 - Esperanto-klasoj kaj kongreso en Usono Movado: - La unuan fojon esperanto-arangxo en kunlaboro kun UN - Semajno de Internacia Amikeco - Familiojn en la rondon familian - La Papago - En 117 landoj - La Internacia Esperanto-Muzeo - Pilgrimo al Romo-Vatikano - Pri membrokampanjoj - Cxu vi estas tipa esperantisto? Anonco: - * ILEI: - 28-a ILEI-konferenco Intervjuo: - KIAJ ESTAS LA CxEFDELEGITOJ? Esperanto en radio: - Lokaj radiostacioj esperante Mallonge: - Internacia ekspozicio - Por Nova Kulturo - Cxu la merkato saturigxis? Recenzoj: - Eta protoenciklopedio "de l'esperantismo" Kulturo: - OSIEK-premio-1994 Revuoj, gazetoj: - La domo Afrika agado: - Esperantumi cxe fontoj de Nilo! Hungara angulo: - *** Anoncetoj: - *** Korespondi deziras: - *** Konkurso: - INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Cxu nur kultivi nian gxardenon? =============================== <...>Ekzistas iuj vocxoj, kiuj diras, ke esperanto jam sukcesis, kaj ke la espranto-movado ne bezonas disvastigxi, cxar jam ekzistas reto de samideanoj, kiu kovras la mondon, jam ekzistas kongresoj kaj konferencoj, jam ekzistas parolkomunumo (kiel nomas gxin la lingvistoj), kiuj post cent jaroj da agado subtenas vivantan kaj maturan lingvon. "Ni ne bezonas felicxigi la mondon, se tiu ne volas", lastatempe skribis en la revuo Esperanto unu apoganto de tiu vidpunkto. "Ni felicxigu nin mem, kiuj ja volas". Tiu spirito, almenaux certagrade, kusxis malantaux la deklaracio, kiun junaj parolantoj de esperanto prezentis al la mondo antaux pluraj jaroj el internacia konferenco en Rauxmo, Finnlando. Tiu Rauxmismo, kiu baze asertas, ke estas pli grave profundigi nin en la scio kaj utiligo kaj gxuo de esperanto ol konvinki aliajn aligxi, havas certan agrablanallogon. Se niaj kolegoj mokas nin, cxar ni praktikas strangan lingvon, se niaj amikoj nin kritikas, cxar ni traktas kun strangaj homoj el foraj mondopartoj, estas ja facile simple deklari, ke ni kasxos nian esperantistecon, ke ni evitos la mokojn, evitante iliajn kauxzojn. Kaj ne minimumigu tiun problemon.<...> Tamen ni frontas grandajn obstaklojn. Cxar esperanto proponas la eblecon de senpera internacia komunikado, ekster oficialaj kanaloj, sxirmata de interveno de burokratoj (precipe cxar la burokratoj ne komprenas gxian gravecon), gxi emas flori kaj prosperi en totalismaj landoj, kie la libera komunikado de la homoj estas malhelpata. Sekve, gxi floris en Sovetunio, en Hungario, en Polio, en eksa Jugoslavio. Venis la tielnomata libero, kaj la esperanto-movado multrilate velkis, cxar la homoj nun havas aliajn kanalojn por la internacia komunikado, ne trovigxas sub rigardo de instancoj, kaj ankaux ne havas la liberan tempon, kiun ili posedis, cxar nun necesas perlabori la panon. Perdigxis ankaux tiu oficiala pozicio, kiun esperanto akiris jen kaj jen, kiel sxajne facile regebla elemento en sxtata komunika politiko. Tiel - kaj jen granda ironio - la lingva movado, kiu tiel profunde (multe pli profunde ol multaj homoj imagas) subfosis la totalismon de tiuj landoj, estas nun vundita de la diskolapso de la totalisma domo, kiun gxi subfosis. Dume, en la tielnomata libera mondo, la homoj perdigxas en la hedonismo de konsumado, kaj ili neglektas la valorojn, sur kiuj la (por tiel diri) rajto al hedonismo estas fundamentita. Pola Radio mallauxtigxas iom post iom. La revuo Hungara Vivo malaperis. Bulgara Esparanta Asosio estas nura ombro de tiu kiu ekzistis pli frue. Kaj tra la tuta iama Sovetio lokaj kluboj fermigxas, la agado por esperanto igxas periferia. Kaj en tiu iama lando, Jugoslavio, kie esperanto eble, el cxiuj landoj, plej komplete eniris la gxeneralan fluon de la socio, gxiaj principoj neglektigxas kaj falas kontraux la tajdo de la sango, kiu nun sufokas la tieajn popolojn.<...> En unu aspekto, la mondo de Zamenhof kaj tiu de hodiaux estas malsimilaj: tiam regis granda lingva diverseco: hodiaux pli kaj pli la elito de la mondo, la internacia klaso, por tiel diri, utiligas la anglan lingvon pli-malpli kompetente. Cxu la epoko de esperanto finigxis, cxar la angla venkis? Mi opinias, ke ne. Unue ni notu, ke en certaj mondopartoj, kaj precipe la Euxropa Komunumo, la lingva batalo dauxras, ecx atingas absurdan kaj kompletan sxtopigxon. Esperanto prezentas pli racian, pli malmultekostan solvon ol iu ajn alia tiel nomata solvo al tiu problemo de la Euxropa Komunumo. Simila, malpli ekstrema problemo restas nesolvita en Unuigxintaj Nacioj.<...> Tamen, tiuj , kiuj supozas, ke Esperanto povos en hodiauxa estonteco ludi la rolon de la angla lingvo en internaciaj aferoj, tiuj revas. Sed unu el la mesagxoj de la esperantistoj, jam tra multaj jaroj, estas, ke unu lingvo ne suficxas por cxiuj homaj intertraktoj. Se la angla lingvo ludas, kaj plu ludos, la rolon de teknika ligilo, kaj de portanto de la valoroj de la libera ekonomio, la esperanta lingvo povas paralele ludi rolon de filozofia, neuxtrala lingvo, en kiu la profundaj demandoj de la homaro povas esti traktataj en spirito interpopola, neekspluata. Kaj se la angla lingvo, almenaux dum potencos la anglalingvaj landoj, restos komuna dialekto de la internacia kapitalista vivo, tamen restas loko por la facila kaj senpartia lingvo esperanto, cxar gxi estas portanto de valoroj dauxraj, esencaj, kaj (mi tamen kredas) vendokapablaj en nia suferanta mondo. Sed se ni ne traktos serioze tiun seriozan lingvon, se ni ne kredos je la potenco de esperanto kaj riskos enkasigi la miskomprenojn kaj ecx mokojn de aliaj, esperanto neniam sukcesos - kaj ni esperantistoj ne portos al la komuna tablo de la homaro nian kontribuon al pli paca mondo. <...> Humphrey Tonkin (Fragmentoj el cxefparolado en la 41-akongreso de ELNA, la 17-an de julio1993.) laux "Esperanto USA", 3/1993 ************************************************************************* Pri la televida kurso ===================== En Eventoj 2/decembro-'93 estis artikolo pri kurso de esperanto per televido, kie temis pri tri gravaj mankoj, malhelpantaj disvastigi la lingvon per televido: mankoj de mono, tempo kaj profesiaj kunlaborantoj. Jen kelkaj spertoj kaj faktoj, kiujn mi kolektis kiel sekretariino de la projekto "TV-kurso". Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago jam de 3 jaroj esploras eblojn realigi e-instru-filmon, kun jenaj rezultoj - montrigxis, ke ni nepre bezonas: a) kompletan scenaron tauxgan por filmado, do instru-materialon. Ni sercxas gxin dum 2 jaroj kaj fine anoncis konkurson, kiun venkis la scenar-propono de Ilona Koutny (Hungario) kaj Zbigniew Galor (Polio); b) profesian regxisoron kaj filmiston (tiun taskon akceptis Roman Dobrzynski, Polio); c) bugxeton por scii kiom da mono ni bezonos / havos por almenaux komenci la laboron. Ni havas komencan sumon de 20.000 USD kaj ni ricevis promesojn pri kelkaj malpli grandaj sumoj, sed kun diversaj kondicxoj (ne cxiam realigeblaj). Laux mia imago, sumo de 20 mil dolaroj estis grandega (se temas pri donaco, certe!), sed montrigxis tute "mizera", kiam temas pri kostoj de produktado de profesi-nivela instrufilmo, tauxga por elsendo en TV! Esplorante ilin, pere de laborkontraktoj de nia profesia filmisto kaj regxisoro R, Dobrzynski, montrigxis, ke estas granda diferenco inter amatore plani kaj profesie fari. Temas pri mono (proks. 500.000 USD) kaj tempo (3 - 4 jaroj). Tio superis niajn eblojn, do ni preskaux rezignis. Flanke de s-ro Dobrzynski tiam venis nova propono: adapti al esperanto jam ekzistantan instru-filmon de BBC por la angla lingvo "Muzzy from Gondoland" kaj "Muzzy Comes Back". Temas pro 180-minuta video-filmo (en du partoj), gxi estas tre bone prilaborita laux didaktika vidpunkto, kaj jam adaptita al kelkaj aliaj lingvoj. Konsiderante la avantagxojn (mono kaj tempo) mi/ni venis al la konkludo, ke en nia financa kaj tempa situacio valoras almenaux provi, des pli ke la geauxtoroj de la akceptita scenaro, gxuste pro manko da tempo ne povis dauxrigi la kunlaboron. Mi do komencis esplori la opiniojn de esperantistoj, kiuj konas la Muzzy-filmon (interalie pere de la komputila reto InterNet). Ricevinte 3 pozitivajn opiniojn de usonano, brito kaj Stefan MacGill (ILEI), mi petis la kunlaboron de Stefan, por adapti gxin lingve al la jam ekzistantaj scenoj, provante enkonduki en la dialogon e-enhavon. Havante jam profesian helpon por la adaptado de la lingvo, mi petis s-ron Dobrzynski konkretan projekton kaj bugxeton. Tion mi ricevis lastnovembre. Laux la ricevita projekto montrigxis, ke gxi estas (laux mono kaj tempo) ununura sxanco por ni produkti ion, kio helpos al ni pruvi al la t.n. "ekstera mondo", ke esperanto estas samvalora lingvo kiel cxiuj aliaj, cxar la filmo estas jam adaptita al la franca, germana kaj itala. La filmo estas profesi-nivela kaj du regxisoroj pretas adapti gxin al niaj lingvaj kaj teknikaj bezonoj, ecx laux niaj financaj ebloj (ni esperu, ke tiom da mono - 35.000 USD - ni sukcesos kolekti). Gxi ankaux tauxgas (laux teknika vidpunkto) por uzi gxin dum TV-dissendoj, sed tiucele ni devos pagi apartan licencon, do la kostoj kreskos. Resume: se ni cxiuj kunlaboros en la realigado de tiu projekto, cxu finance, cxu labore, gxi povus (laux mi: devus) farigxi nia vizitkarto, per kiu ni montros la valorojn de nia lingvo, gxian logikan strukturon, rapidecon lerni kaj tuj komuniki, forigon de antauxjugxoj, ke esperanto estas lingvo nur por korespondi inter hobiuloj. Mankos scenoj el la e-vivo, sed gxi povas kaj devas farigxi nia plej bona reklamilo pri la lingvo kaj helpilo por e-instruistoj en la varbado de junuloj kaj infanoj, kiuj devos fortigi niajn vicojn. Plenkreskuloj ofte estas tro okupitaj por lerni ion, kio ne tuj alportas financan profiton, tial infanoj kaj junularo estu nia celo. Mi menciis kunlaboron de cxiuj, cxar intertempe mi eksciis, ke ELNA en Usono ankaux faris/as esplorojn por produkti instru-filmon, ke Dana E- Asocio posedas monon tiucele (cxu ili ion faris, ne estas konate), ke auxstraliaj esperantistoj ion planis (sed cxu ili havas monon tiucele?),eble pri tio ni ankoraux auxdos. Ni kunlaboras jam kun ILEI kaj havas skriban kontrakton kun ELNA. La novproponita projekto (ni nomu gxin Muzzy-projekto) ne estas tio, pri kio ni revis, sed estas io, kion ni eble sukcesos realigi, se konsciaj esperantistoj apogos gxin! Krome, gxi permesos al ni kolekti diversspecajn spertojn, antaux ol ni aliros al la projekto "Espero nia amo", verkita de I. Koutny kaj Z. Galor. Por akcepti financan helpon, funkcias la posxtbanka gxirkonto 3653959 je la nomo VR.v.h.IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 Den Haag. Sur la pagilo bv. indiki "por E-TV-kurso". Pri la financa flanko de la projekto respondecas IEI-estrarano s-ro A. J. Bout. Ni atendas ne nur financan apogon, sed volonte akceptos ankaux raciajn opiniojn de legantoj de Eventoj pri la projekto kaj ties realigo. Mila van der Horst-Kolinska, IEI, Riouwstr. 172, NL-2585 HW Den Haag,Nederlando. ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Sesioj de AIS en 1994 ===================== Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino okazigos la 13-an studsesion en San Marino inter 27.08 kaj 04.09. La prelegoj estos en 6 sekcioj: kibernetiko, humanistiko, struktursciencoj, natursciencoj, filozofio kaj morfosciencoj. Informoj kaj aligxoj cxe: d-ro Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio, Tel./fakso +42-2-9912126. La 14-a studsesio de AIS okazos en Sibiu inter 26 kaj 30 de oktobro. Informoj kaj aligxoj cxe: d-ro Sara Reisenauer, str. Livezii 19, RO-2400 Sibiu, Rumanio. La unuaj du orientaziaj AIS-studsesioj okazos lige al la 79-a UK: la unua dum kaj senpere post la UK en Seulo kiel komuna arangxo de UEA kaj AIS (informoj kaj aligxiloj cxe s-ro P. Chrdle, vd. supre), la dua sinsekve en nova klerigejo de Internacia Kultura Laborejo "Arbaro Esperoza" proksime de Tokio inter la 1-a kaj 4-a de auxgusto. Infomoj kaj aligxiloj pri la lasta cxe: Internacia Kultura Laborejo, direktoro Yosimi Umeda, Hirai 6-30-3, Edogawa-ku, Tokyo 132, Japanio; Tel/fakso +81-3-36105882. ************************************************************************* Novajxoj el KompRo-bultenejo ============================ Per telefona linio iu ajn povas konekti sian komputilon al tiu de KompRo, kaj povas alsendi aux kopii por si mem diversajn materialojn. La KompRo-bultenejo (BBS) estas atingebla per la numero +49-40-6570110. Gxi utiligas 1200 / 2400 / 9600 bauxdon, 8,N,1 kaj ANSI-sekvencojn. Cxiu rajtas uzi la bultenejon sen tempolimo. La alsendo de interesaj programoj estas bonvena! Listo de elsxuteblaj dosieroj: - .TXT kaj *.VOR estas ASCII-tekstoj. Lasta aktualigo: 24.01.1994. Atentu: datoj en la listo mem estas: mm-tt-jj. KompRo-arkivo (en krampoj la n-ro de la KompRo-informilo en kiu la teksto aperis): - AI.TXT 13215 Artefarita intelegenteco (1/87). - PCUNIVER.TXT Recenzo de programo PC Universala (3/92). Adresoj: - RETADR.TXT Retoadreso. - FLAVPAGX.TXT flavaj pagxoj. - Esperantaj literoj en Windows 3.1: - ESPLIT.TXT Kiel havigi al si e-literojn en Win. 3.1 - MAKRO.TXT Kiel krei Win 3.1 makroojn por e-literoj. - ESPLIT.REC Makrooj por Windows 3.1 por e-literoj. - EFUTURA.TTF karaktraro E-Futura kun e-literoj. - EFUTURE.TTF karaktraro E-Future kun e-literoj. - EGALAXY.TTF karaktraro E-Galaxy kun e-literoj. Vortaroj: - KOMPRO.VOR KompRo-vortareto. - PIERRE.VOR vortaro de P. Jelenc. - KBT.VOR Komputada baza terminaro. - PFEIFF.VOR vortaro de D. Pfeiffer. Muzikumi en Windows 3.1: - WAV.TXT priskribo pri SPEAKER.DRV kaj *.WAV. - SPEAKER.DRV Windows 3.1 drivilo por lauxtparolilo. - APLAUXDO.WAV aplauxdo. - BONAN.WAV diras "Bonan tagon". - GXIS.WAV diras "Gxis baldaux". - REVIDO.WAV diras "Gxis revido". - SALUTON.WAV diras "Saluton". Ikonoj por Windows 3.1: - IKONOJ.TXT eksplikoj. - IKONOJ.EXE diversaj e-ikonoj, programo IconMaster por rigardi, programo - IcoMagic por krei/sxangxi ikonojn. Programoj: - EKAL.EXE elektronika kalendaro en esperanto versio 3.02. - LEKTION.EXE Schnupperlektion Esperanto, versio 1.0. Komprimita, mem elpakigxas. WRITE-teksto por ekkoni Esperanton. Bezonas SPEAKER.DRV kaj EGALAXY.TTF. Jurgen Wulff, Bornkamp 12, D-22043 Hamburg, Germanio. Tel. kaj fakso: +49-40-6560659 ************************************************************************* BIOLOGIA KRESTOMATIO ==================== en Esperanto cx. 30 fakaj artikoloj en 210 pagxoj! Eldonita de Universitato KLTE en Debrecen por studentoj pri biologio. Prezo: 30 gld, inkluzive la sendokoston. Mendu gxin kun samtempa pago cxe EVENTOJ: pk. 87. H-1675 Budapest, Hungario. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// IJS-94 ====== Internacia Junulara Semajno 1994 okazos en Koszeg (sudokcidenta Hungario) en studenthejmo inter la 15-a kaj 21-a de julio. Estas atendataj cx. 200 gejunuloj por partopreni la tradician arangxon, amuzan kaj utilan por esperanto. La programoj estos ecx pli multkoloraj ol pasintjare, cxar la organizantoj penas trovi por gxi cxion la plej bonan el la hungara esperanto-vivo. La bazaj prezoj estas inter 150 - 240 DEM, por la hungaroj 7000 - 10000 HUF. Cxiuj partoprenintoj de IJS '92 kaj '93 ricevos aligxilojn, la aliaj petu ilin cxe: Pf. 263, H-8901 Zalaegerszeg, Hungario. ************************************************************************* Printempa renkontigxo ===================== Fervojista sekcio de Cxeha E-Asocio invitas al sia tradicia Printempa renkontigxo 15 - 17.04.1994 en la urbo Opava, kun ekskursoj, debato kun funkciuloj de CxEA kaj faka seminario. La kotizo - 220 cxehaj kronoj. Informoj kaj aligxoj cxe: MUDr. Eva Kopecxne, Pekarska 84, CZ-74705 Opava 5, Cxehio. ************************************************************************* Semajnfina kurso ================ En arbara kabano 25 km de Oslo 12 - 13.03.1994 okazos kurso por progresantoj. Eksterlandanoj bonvenas. Eblos skiekskursi. Partoprenkosto: 400 kronoj. Kontaktu: Klubo Esperantista , Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, Norvegio, Tel.: +47-22-350894. ************************************************************************* Cxeha paradizo 1994 =================== Tradicia Internacia Printempa Renkontigxo de Esperantistaj Naturamikoj en ripozcentro Eepero en nordbohemia pitoreska regiono "Cxeha paradizo" okazos dum tagoj 29 aprilo - 1 majo. Programo : turisma migrado inter belega rokaro kaj mezepokaj kasteloj, amuza vespero kun bivakfajro, diskutado pri naturprotekto ktp. Partoprenkotizo - 20 DEM por cxiu tago, pagendaj surloke. Aligxu gxis la 15.03 per posxtkarto (aux petu pliajn detalojn) cxe: Miloslav Jira, Mecbova 8-32, CZ-46604 Jablonec nad Nisou, Cxehio. ************************************************************************* 30-a Brazila Kongreso de Esperanto ================================== 14-a Brazila E-Junulara Kongreso La arangxoj, organizataj de Asocio Potgvara de Esperanto sub auxspicio de Brazila Esperanto-Ligo, okazos inter la 10-a kaj 15-a de julio 1994 en la malnova urbo Natal, surborde de la Atlantika Oceano. La temo de la kongreso estas "Esperanto: Aliro al Lingvoj kaj Kulturoj", gxi tre tauxgas por la etoso de la kongresurbo, cxar Natal estas loko, kie lasis siajn spurojn diversaj popoloj kaj kulturoj, kaj ankaux nun, pro konstanta fluo de enlandaj eksterlandaj turistoj, evoluas kosmopoliteco. La landa kongreso, por plifortigi la internaciecon de la e-medio, insiste invitas eksterlandajn partoprenantojn kaj eventualajn kontribuantojn por la programo. Krome, por eksterlandaj prelegontoj la organizantoj pretas organizi tra cxefaj urboj de Brazilio turisman prelegvojagxon. Interesigxintoj pri la partopreno kaj kontribuo turnu sin al sekretario de Loka Organiza Komitato d-ro Ivaldo Alves de Souza: C.P. 291, BR-59001-000 Natal, Brazilio. ************************************************************************* Esperanto hejme =============== estas feriado, kiun organizas Silezia esperanto-Asocio en kuracloko Kudowa Zdroj 17-29.08.1994. En la programo diversgradaj kursoj, esperantologia kaj herbkuracada seminarioj, prelegoj, tre diversaj amuzajxoj kaj ekskursoj. La tuta 12- taga restado kun mangxoj kostas 380 DEM; auxtobusaj ekskursoj estas pagendaj aparte. Pliaj informoj kaj aligxoj laux la adreso: Silezia E-Asocio, ul. Dubois 3, P.O. Kesto 16, PL-50-952 Wroclaw 17, Polio. ************************************************************************* Arangxoj en Gresillonen 1994 ============================ 23.04 - 01.05 - internacia renkonto de infanoj (kiuj jam konas la lingvon) 22.06 - 09.07 - internacia amika renkonto 10.07 - 23.07 - trinivelaj kursoj (la 1-a kaj 2-a niveloj laux Cseh- metodo) 24.07 - 06.08 - lernu, praktiku kaj perfektigxu (1-a kaj 2-a nivelaj kursoj) 07.08 - 20.08 - trinivelaj kursoj 21.08 - 03.09 - kursoj por e-instruistoj Detalaj informoj kaj aligxiloj cxe: Kastelo Gresillon, F-49150 Bauge, Francio. ************************************************************************* Esperanto-klasoj kaj kongreso en Usono ====================================== Universitato de Harford ----------------------- La dato: 8-16 julio. Prezidanto: Humphrey Tonkin. Instruistoj: Spomenka Sxtimec, Boris Kolker. Proks. prezo: 407 USD (inkluzive la klasojn, logxadon, du tuttagajn ekskursojn al Novjorko kaj Bostono, piknikojn kaj la programon cxe la universitato, sed ne la mangxojn). San Francisko Sxtata Universitato --------------------------------- La dato: 9-15 julio. Instruistoj: Duncan Charters, Stefan MacGill, Joachim Werdin. Proks. prezo: 487 USD (inkluzive la klasojn, logxadon, tri mangxojn tage, ekskursojn kaj programon en la universitato). Landa kongreso -------------- Post la klasoj, cxiuj iru al la usona landa kongreso de Esperanto en Sakramento, la cxefurbo de Kalifornio. La programo inkluzivas prelegojn, distrajxojn kaj ekskursojn, finigxas en San Francisko, de kie oni povos flugi al la UK en Seulo. La kongresa temo esta Venu, vidu, ridu, gxoju inter ni. Euxropaj kaj aziaj esperantistoj povas uzi la tarifon "Vizitu Usonon" por flugoj ene de Usono, aux acxeti cxirkauxmondan bileton. TWA kaj Korean Air vendas la plej malmultekostajn kombinajxojn. Detaloj pri la klasoj, ekskursoj kaj flugoj haveblas de Esperanto Vojagx-Servo, 6104 La Salle Ave, Oakland CA-94611 USA; Tel.: +1-510-3392001, Fakso: +1-510-3396317. ************************************************************************* MOVADO ////// La unuan fojon Esperanto-arangxo en kunlaboro kun UN ==================================================== La preparoj por la cxefa esperantista arangxo dedicxita al la Internacia Jaro de Familio (InJaF) Scienca Simpozio "Internacia familio - utopio aux realeco?" en Graz, Auxstrio (vd. Eventoj n-ro 37) tre bone progresas. La delegitaro de UEA-komisiono pri la InJaF en kiu estis d-ro H. M. Maitzen, J. Reinvart kaj Z. Tisxljar vizitis 13-an de decembro d-ron H. J. Sokalski, direktoron de UN-sekretariejo por InJaF en Vieno. Oni interkonsentis, ke la Internacia Scienca Simpozio de UEA en Graz okazos "kunlabore kun la sekretariejo de UN pri InJaF" kaj ke UN reklamos la arangxon en sia publikajxo "The family". Krom la cxefkonferenco de UN aprile en Vieno, la simpozio de UEA estas la nura internacia arangxo en Auxstrio, trovigxanta en la oficiala kalendaro de UN, kvankam Auxstrio mem dedicxis plurdekon da arangxoj al InJaF landnivele. Dum la oficiala lancxkonferenco de la InJaF inter neregistaraj organizajxoj en oficialaj rilatoj kun UN, okazinta en Malto fine de novembro, reprezentis UEA-n s-ro Carmel Mallia. Li distribuis informilon pri la simpozio en Graz. D-ro Maitzen kaj Z. Tisxljar vizitis en Vieno d-ron Gardos en Auxstria Unesko-sekcio, kiu havis ankaux kontraktojn kun d-rino Barbara Despiney en Parizo. Rezulte de tio iris peto por financado de la arangxo al Unesko nome de Auxstria sxtato. La peton subtenis ankaux la Pola kaj la Slovena sxtatoj. La simpozio okazos en seminariejo "Maien Exerzizienhaus" en Graz, kie samloke estas konferencejo, seminariaj klasoj, restoracio kaj dormcxambroj. Aligxantoj gxis la fino de marto pagas aligxkotizon 40 NLG, kaj post tiu dato - 60 NLG. Kompleta 3-taga pensiono dum la Simpozio (de la 6-a gxis la 9-a de julio) en dulita cxambro kostos 180 NLG, kaj en unulita - 210 NLG. Nura tranoktado en dulita cxambro kun matenmangxoj - 115 NLG. Teknika organizanto de la simpozio estas INTERKULTURO en Maribor, cxe kiu petu aligxilojn, logxmendilojn kaj detalajn informojn. Aligxante vi kontribuos al la arangxo, kiu konsciigos la internaciajn instancojn kiaj UN kaj Unesko pri ekzisto de unu alispeca humanisma solvo por eduki infanojn en internaciaj familioj. Tiuj, kiuj planas mem eduki infanojn en esperanto, ekscios multon pri teknikoj, metodoj kaj spertoj tiusence. Zlatko Tisxljar, Interkulturo, Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio; Tel. kaj fakso +386-62-221371. ************************************************************************* Semajno de Internacia Amikeco ============================= SIA okazos de la 20-a de februaro gxis la 26-a (kiel kutime dum la fina kompleta semajno de februaro). La Semajno estis la ideo de la UEA- komitatano Erik Carlen, kiu mortis en 1987. Li estis sveda industriisto kaj lancxis sian ideon en 1969. Li volis, ke homoj dum SIA faru sian eblon renovigi kontaktojn kun siaj eksterlandaj geamikoj kaj okazigu eventojn pri internacia amikeco. Li uzis la esperanto-movadon por disvastigi sian ideon, tamen li ne intencis, ke gxi estu nur por esperantistoj. Fakte urbestroj en multaj landoj subtenis SIA-n. Kial ne skribi al via urbestro por instigi sxin/lin sendi bondezirojn al gxemeligita(j) urbestro(j)? Legantoj mem nepre tuj skribu al siaj foraj geamikoj. Henry D. Palmer, Quaking House, Miherton, Taunton,Somerset, TA4 1NG, Britio. ************************************************************************* Familiojn en la rondon familian =============================== Gxis nun mi havis du edzinojn kaj kvar infanojn, kaj samtempe provis (ne cxiam sukcese) resti aktiva esperantisto. Do vi povas kompreni, ke mi dauxre luktas kontraux tio, kio igas la mezan generacion resti for de la movado. Temas pri realaj problemoj, kiuj cxefe dependas de la cxeesto de infanoj kaj de la neceso mastrumi familion. Kiel familianoj scias, oni estas devigata uzi sian tempon por gajni monon kaj poste uzi sian monon kaj sian restantan tempon por acxeti telerlavilon, riparigi televidilon, viziti sian maljunan boonklinon. Evidente oni preferus arangxi esperanto-kursojn aux/kaj traduki mongolajn elegiojn al la kara lingvo, sed ofte simple ne restas tempo por tio. Tre fervoraj esperanto-aktivuloj gxenerale ne sukcesas kompreni la premon de la banalaj cxiutagaj vivproblemoj, cxar ofte ili mem ne havas "kompletan" familian vivon, kaj tre malofte, se entute, vizitas maljunajn boonklinojn. Tiuj aktivuloj plendas pri la malapero de iam tre agemaj TEJO-anoj, arangxas debatojn pri la problemoj de la malaperanta meza generacio (mi mem partoprenis kelkajn), sed gxenerale celas trovi rimedojn por partoprenigi tiujn malaperintojn en la movado, tia kia gxi estas. Ili nek volas nek povas sxangxi la movadon, por ke gxi igxu ebla vivmedio por homoj en la meza agxo kaj en la mezo de siaj vivproblemoj. Mi lancxas la hipotezon (esperantologoj, bonvolu esplori), ke Kabe ne kabeigxis pro elrevigxo pri la beleco de la internacia lingvo, sed pro la fakto ke li edzigxis kaj la familio ne plu lasis al li la tempon kaj energion por esperantumi. Aliflanke, mi ne proponas sxangxi la movadon por ke gxi igxu infanvartejo, aux konsultejo pri acxetado de domoj aux riparado de lavmasxinoj. La movado, de Zamenhof gxis Simo Milojevicx, havas siajn pravigojn, celojn, labormetodojn, kiuj estas pli netusxeblaj ol la Fundamento. Gxi respondas al la bezonoj de homoj, kiuj havas tempon kaj energion por fari ion por la nobla celo konkeri la mondon por esperanto. Mi simple proponas fari ion, por ke la membroj de UEA en la meza generacio trovu en UEA mem (kaj en gxiaj landaj kaj lokaj filioj) ion, kio plutenos ilin en la movado laux iliaj interesoj kaj eblecoj. Pri kio interesigxas homoj en la meza generacio? Vi eble ne kredas tion, sed ili cxefe interesigxas pri siaj vivproblemoj. Nun, certe, ni ne sukcesas fari ion konkretan por helpi ilin trovi laboron aux acxeti domon, sed eble ni povos fari ion por ebligi al ili vivi esperanton en sia familio, la loko, kiu plej multe tenas ilin en tiu vivoperiodo. La homoj kun neesperantistaj partneroj estas en la plej malfacila situacio, kaj multaj el ili, se ili iam devas decidi inter la partnero kaj esperanto, nature elektas la partneron. Mi ne havas la impreson, ke ni sukcesis gxis nun pensi multon por helpi ilin. Ecx la cxiam anoncitaj eblecoj por paralelaj programoj dum UK-oj neniam realigxas. La homoj kun infanoj, aliflanke, ofte interesigxas pri siaj infanoj multe pli ol pri la cirkuleroj de la Komitato de UEA (tio estas malfacile komprenebla fenomeno por multaj el ni, fervoraj komitatanoj, ankaux cxar cirkuleroj ne ploras, ne postulas bombonojn, ne vekas onin nokte, sed tamen...). Tiuj homoj pretas acxeti librojn aux ludilojn por siaj infanoj, ili pretas (aux estas devigataj) akompani siajn infanojn dum ferioj kaj ludi kun ili, ili tre ofte estas devigataj pasigi sian tutan tempon en sia hejm-regiono (vojagxo al Seulo por kvarpersona familio estas io praktike neimagebla por 90% de esperantistaj familioj, krom tiuj, kiuj logxas en Koreio aux Japanio). Kaj cetere, ecx se ili sukcesus vojagxi al Seulo, cxu la Universala Kongreso tauxgus por ili? Kaj do? Do, mi proponas, ke TEJO kaj UEA pluiru sian vojon. Ili tauxgas por difinita speco de esperantista publiko, bone-malbone tamen servas sian publikon, kaj, malgraux cxiuj kontrauxaj blagoj, ili restas ia nemalhavebla bazo de la movado por esperanto. Por la meza generacio, precipe por la meza generacio en familia situacio, ni havu, en la kadro de UEA, apartan intereso-grupon (mi intence ne uzas la vortojn "organizajxo" aux "fakorganizajxo"), kiu provu respondi al ties bezonoj. Ni provizore nomu gxin Rondo Familia. Ne ekzistus kromaj membrokartoj aux membrokotizoj. Membroj estus cxiuj membroj de UEA, kiuj deziras esti registritaj. Inter si ili elektus (prefere perletere) estraron, kiu prefere nomigxus "komisiono" aux "agad-komisiono". Gxi konsistus el 5 gxis 10 membroj, kaj enhavus homojn, kiuj respondecas pri difinitaj agadoj kaj mem realigas ilin. Gxiaj financaj bazoj estus certigitaj per libervolaj donacoj al la jam ekzistanta UEA-konto idoj-p, kiun tiu komisiono administros. Aliflanke mi plu restas konvinkita, ke neniam mono estis vera problemo en nia movado. La vera problemo estis cxiam la manko de bona materialo. Pri kio gxi okupigxos? Gxi kunordigos kaj rekte instigos la agadojn, kiuj nun estas iom dise farataj sen iu ajn certeco pri konstanteco. Tiuj nuraj agadoj ankaux ne alportas al UEA apartajn meritojn. Temas esence pri: adresaro de esperantistaj familioj (nun gxi ekzistas en sia plej gxisdata versio en Poprad); informilo por la membroj de la rondo (nun ekzistas la neregula Cirkulajxo, kiun mi mem redaktas kaj oni el Slovakio dissendas); renkontigxoj por familioj (nun tiaj renkontigxoj okazas nur en Orienta Euxropo; okcidentanoj neniam sukcesis arangxi ion tian pro la altaj vojagx-kaj restad-kostoj por familioj, pensu pri tio!); eldonado kaj instigado al eldonado de libroj por infanoj (la situacio estas preskaux same mizera kiel tiu de libroj pri matematiko); kunlaborado kun kelkaj aliaj grupoj, kiuj agas pri similaj temoj (cxefe instruado de esperanto al junaj infanoj); subtenado diversspeca al homoj, kiuj efektive uzas esperanton en la cxiutaga vivo, kaj instigado al produktado de tre komplikaj studoj pri tio; ktp. Cxu oni bezonas tiun plian grupon en la komplika sistemo de UEA, kiu jam ne kapablas plenumi siajn certajn taskojn? Mi kredas ke jes, cxar cxiukaze ni ne sukcesas igi niajn mezagxajn famili-centrajn esperantistojn interesigxi pri renkontigxoj en foraj mondopartoj aux pri strategia planado. Ne diru, ke vi konas kelkajn familiojn, kiuj tamen restis aktivaj ankaux kun malgrandaj infanoj. Ne diru, ke s-ro Ikso partoprenis seninterrompe la unuversalajn kongresojn de kiam li estis dekkvinjara gxis la morto. Temas pri esceptoj. Ne diru, ke io tia ne estas en la prioritato-plano de UEA. La tuta debato pri prioritatoj kaj strategioj sxajnas al mi el tute persona vidpunkto iom artefarita. Estas evidente, ke ni devas konkeri la mondon. Same evidente estas, ke ni devas prizorgi nian komunumon, cxar sen tiu komunumo la konkero de la mondo igxus iom pli malfacila. Mi proponas prizorgi parton de tiu komunumo. Ne diru, ke tiaj esperantistoj ne ekzistas. Mi mem havas adresojn de proksimume tricent tiaj familioj. Kaj multaj aliaj aperus, se oni sercxus ilin. Ne diru: "Baf! Jen plia nebezonata gxeno! Ili pagu sian kotizon kaj trankvile legu la revuon!" Vi, kaj mi, estas unu el la respondecaj reprezentantoj de la esperanto-komunumo (eble, kiel en mia kazo,memelektita), kaj via tasko estas kontentigi ties bezonojn. La cxefa argument-temo, kiun vi povus porti, por konvinki min pri tio, ke cxe mi la agxo komencas produkti strangajn menso-difektojn, estas ke mi tute eraras pri la ekzisto kaj la bezonoj de tiuj mezgeneraciaj esperantistoj, pri kiuj mi retamburadas en cxi tiu cirkulero. Fine, mi kredas, ke la plej oportuna momento por lancxi cxi tiun aferon (se entute oni devas lancxi gxin) estas la nun komencigxanta jaro, kiu estas deklarita de UN kiel jaro de familio. (Mi jxuras, ke tiu deklaro ne sxuldigxas al konspiroj de mi aux de la familioj, kiuj legas la Cirkulajxon.) Eble oni povus oficiale anonci gxin dum la konferenco en Graz en julio. Kion mi petas de vi? Je cxi tiu punkto la homaro dividigxas en du partoj: estraranoj de UEA kaj neestraranoj de UEA. Estraranoj de UEA estas petataj pripensi la aferon kaj alveni (se ili tion pritaksas oportuna) al iu formala decido komisii iun, eventuale min (sed mi tute ne insistas pri tio) plutralabori la ideon kaj alveni en la venonta aprilo kun formale polurita propono. Estraranoj kaj neestraranoj estas petataj pripensi la aferon kaj diri al mi, kion ili opinias pri la tuto. Diru sincere. Mi tute ne ofendigxos, ecx se vi uzos sakrojn kaj insultajn epitetojn (ili estos utilaj por venontaj kolektoj pri la efektive uzata esperanto). Tamen mi ne povas rezisti miajn kutimojn pri malbona retorikumado, kiel cxiu provinca advokato. Pro tio mi finas per citajxo de Zamenhof - proksimuma, cxar mi estas tro maldiligenta por sercxi la fonton. (Zamenhof, kiel Mao'Zedong kaj la Biblio, diris cxion kaj la malon al cxio. Vi nur bezonas suficxan tempon, kaj vi certe trovas aserton kiu apogas la strategian starpunkton de la desupristoj aux la malan starpunkton de la desubistoj). Nu, antauxvidante cxi tiun artikolon, li iam diris, ke cent familioj, kiuj uzas esperanton dum la vespermangxo, estos pli granda garantio por la progreso de la lingvo ol cent politikistoj, kiuj deklaris, ke ili cxiam aprobis la idealajn strebadojn de esperantistoj por paco kaj interkomprenigxo. Renato Corsetti, Colle Rasto, I-00036 Palestrina, Italio. ************************************************************************* La Papago ========= Eventoj jam informis (2/septembro-1992) pri La Papago - telefona esperanta gazeto en Montreal, Kanadio. Nun gxi translogxigxis, kaj ties numero estas la sama, kiel tiu de Kebekia E-Asocio: +1-514-2720151. Fakte, la komputilo, gastiganta La Papagon, nun servos ankaux kiel Societa respondilo. Tial por atingi la gazeton, necesos, ke la vokantoj klavu 5 sur sia ton-telefonilo. La komputila respondilo povos baldaux mem doni multajn informojn pri esperanto. Laux "La Riverego", vintro '93-'94 ************************************************************************* En 117 landoj ============== En la novembra numero de la anglalingva gazeto "Newsweek", legata en 117 landoj, aperis priesperanta artikolo ?The Chance for Communication? (Sxanco por Komunikado) fare de la germana esperantisto Ulrich Matthias. La auxtoro tuj poste ricevis plurajn informpetojn. El Heroldo de Esperanto, n-ro 2/1994 ************************************************************************* La Internacia Esperanto-Muzeo ============================= Parto 1. Biblioteko kaj muzeo ............................. La ideo ------- Dum la 19-a Universala Kongreso en Gdansk/Dancigo la ideo vage formuligxis. Speciale Felikso Zamenhof, Frato de Ludoviko, argumentis por la starigo de institucio simila al naciaj bibliotekoj, kiuj memkompreneble funkcias en preskaux cxiuj sxtatoj de la mondo. Oni prenis la decidon atendi ankoraux 10 jarojn por festi la inauxguron en la jubilea jaro 1937 (50 jaroj de esperanto). La realigo ---------- 1927. Hugo Steiner, partopreninto de la Universala Kongreso de 1927, ne povis kontentigxi pri tiu prokrasto, cxar la avantagxoj de internacia, cxiujn esperantajn verkojn kuniganta biblioteko, estis evidentaj. Li do lauxplane komencis la unuajn pasxojn. Tipaj por tiutempa Vieno estis la kafejoj, en kies inspira etoso multaj famkonataj auxtoroj pasigis sian "labor"-tempon. Multnombraj verkoj naskigxis tie kaj ankaux - la Internacia Esperanto-Muzeo. En la kafejo "Postsparkasse" fondigxis vespere de la 23-a de novembro 1927 la "Asocio de la Amikoj de la Internacia Esperanto-Muzeo", kies tasko estis krei la financan bazon por la IEM. Sed la tiamaj ekonomiaj kaj sociaj cirkonstancoj certe ne promesis baldauxan sukceson... 1928. La pena sercxado de tauxgaj ejoj trovis sian provizoran finon. Ne plu uzata cxeval-barako, senluma kaj apenaux hejtebla, estis adaptita kiel libro-arkivejo. La prospero ----------- Hugo Steiner jam tre frue klopodis pri intensaj interrilatoj kun politikistoj. Evidente la bonaj kontaktoj inter li kaj la tiama kanceliero Ignaz Seipel nun helpis al li realigi siajn altcelajn intencojn. 1929. Hugo Steiner kaj Dr. Bick, gxeneraldirektoro de la Auxstria Nacia Biblioteko, subskribis kontrakton, laux kies enhavo la Internacia Esperanto-Muzeo estu parto de la Auxstria Nacia Biblioteko. Kia granda pasxo! La bindigo kaj konservado de la libroj ekde tiam estas tasko de la Nacia Biblioteko. Same la hejtado kaj lumigo de la ejoj. Kaj kompreneble la ejoj mem senpage estis disponigitaj al Steiner: unu, poste du malgrandaj cxeloj de iama monakejo. La librotrezoro kreskis dank' al malavaraj donacoj de esperantistoj el la tuta mondo. 1930. Pro spac-bezono la tuta IEM denove translokigxis. Sed nun gxia hejmo estis vere impona: de cxeval-stalo kaj monak-cxelo rekte en grandan salonegon en Hofburg! Kompreneble Steiner ne laboris sola. La jam amasigxinta materialo postulis du kromajn laborantojn, kies malgrandaj salajretoj estis pagitaj de la jam supre menciita asocio de la IEM. 1936. IEM aldone ricevis novan salonon kaj per tio havis sian plej grandan lauxarean amplekson en sia gxisnuna historio. La katastrofo ------------- La enmarsxo de Hitler en Auxstrion havis terurajn konsekvencojn por la auxstria esperanto-vivo, do ankaux por IEM. Esperanto igxis malpermesita lingvo. 1938. La Internacia Esperanto-Muzeo estis fermita. Hugo Steiner estis "sxirm"-arestita. La esperantistoj gxenerale estis persekutataj kaj multaj ecx spertis terurajn turmentojn en la koncentrejoj, kie centoj el ili mortis. Post trimonata aresto Hugo Steiner liberigxis kaj gxustatempe sukcesis persvadi la koncernajn instancojn ne detrui la materialon de IEM, sed nur forpaki kaj meti gxin en kelon. Speciale kruelan sorton suferis unu el la laborantoj en IEM: Gustav Weber estis mortturmentita en koncentrejo kelkajn tagojn antaux la liberigo de Auxstrio en 1945. (dauxrigota) ************************************************************************* Pilgrimo al Romo-Vatikano ========================= Cxeha kaj Pola sekcioj de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista organizas komunan pilgrimon al Romo-Vatikano 6 - 12.04.1994 okaze de kanonizo de Johano Sarkander. Dumvoje estos vizitado de Venecio, Gxenovo, Asizo, Padovo, Monte-Casino. Kostas cx. 3,5 milionojn da polaj zlotoj. Organizas s-ino Gertruda Pisarek, str. Targova 22/45; PL-43-350 Skoczow, Polio. ************************************************************************* Pri membrokampanjoj =================== Reage al interesa artikolo de O. Princz (Eventoj, 2/januaro-'94), mi volas diri jenon. Cxiu kampanjo estas io, kion en gvidad-sciencoj oni nomas "ag-ciklo". Agciklon oni kutime priskribas kiel konsistantan el dek fazoj. Por ke la agado sukcesu, necesas trairi cxiujn dek fazojn, plenumante cxiujn specifajn postulojn de cxiu unuopa fazo. Jen la dek fazoj: 1. Pusxmotivo 2. analizo de ebloj 3. Difino de celo reala 4. Difino de rimedoj 5. Difino de metodoj 6. Elekto de realigantoj (kaj kunordigantoj) 7. Kalendaro de ag-pasxoj, plano de plenumo 8. Kontrolo (retro-informo), ev. korekto en plenumpasxoj 9. Pritakso, analizo de rezultoj 10. Raporto, konkludoj Nun ni analizu, cxu niaj agadkampanjoj vere estis kompletaj aux nur estis projekcio de deziroj (deziroj kaj planoj ne estas sama afero), instigitaj per la forto de la pusxmotivo. Ja estas bele havi pli da membroj, sed cxu eblas, kaj se jes, kiel? Kiu faru tion, per kiuj rimedoj, metodoj kaj homopotencialoj? (Bv. noti, ke ne suficxas havi homojn, necesas ankaux gxusta distribuo de la kapabloj.) Laux mi, la problema demando ne estas "kial indas lerni espernaton?", sed "kiel .......................... Tamen necesas katalogi ankaux tiujn argumentojn, kaj ne lasi, ke cxiu nova varbemulo dekomence malkovradu ilin. Alia eco de "agciklo", kaj kondicxo de agsukceso, estas la ritmo, t.e. postulo, ke la agado ne cxesu aux ne tro malintensigxu. Do, oni ne povas respondi, cxu niaj kampanjoj estas realbazaj, antaux ol unufoje oni faros ilin "gxustmaniere". Nikola Rasxicx, Nederlando ************************************************************************* Cxu vi estas tipa esperantisto? =============================== Nikola Rasxicx, lingvisto, sociologo, plurlingvulo, krome organizanto de UK-oj, baldaux publikigos sian sintezon de cxiuj seriozaj sociologiaj esploroj pri la esperantistoj. Li mem efektivigis tre interesan esploron cxe "aktivaj" esperantistoj, t.e. kongres-partoprenintoj. Jen kelkaj rezultoj: 2/3 estas viroj. Hej, ulinoj, ni vekigxu! Agxo: gxis 30 jaroj - 21% 31-40 jaroj - 14% 41-50 jaroj - 17% 51-60 jaroj - 25% super 60 jaroj - 19% La pli agxaj, do, ne cxiam tiel oftas, kiel oni iafoje kredas (ni rememorigu, ke temas pri kongresanoj). Studnivelo: Elementa - 6,5% Gimnazia - 29,5% Universitata - 61,5% Ne pro facileco esperanto alireblas por la malplikleruloj; male gxin adoptas la plikleruloj, kiuj konas gxian ekziston kaj interesigxas pri lingvoj. Duono konsistas el gefrauxloj kaj eksedzoj. Kiam aperas la familio, igxas malpli ofta la esperantista vivo, ecx se esperantistas la tuta familio. Multaj paroj renkontigxas en la esperantista medio aux poste esperantistigis la edz(in)on. Esperanto konservas cxiutagan gravecon en familioj, ankaux kies infanoj esperantistigxas malgraux adoleskanta kontrauxesperanta ribelo. Multaj estas instruistoj aux oficistoj. Grandan socialan movigxemon oni observas, cxar devenas el malplialtaj klasoj la plimulto, inter kiuj granda parto devenas el la kamparo. Ankaux geografia estas ilia movigxemo, cxefe evidente kiam temas pri miksgeedzigxo. Cxiu mezkvante parolas 3,3 lingvojn. Ecx du asertas paroli 9! Nur 3% neniun fremdan lingvon parolas. 80% ne havas iujn ajn politikajn emojn; aliuj cxefe estas maldekstruloj kaj ekologiistoj. Plimulto da ili estas ateistoj, malfidas islamon kaj katolikismon. Sxajnas, ke esperantismo estas la religio (kantoj, komuna fervoro, idolo, sigloj, biblio, spiritaj valoroj, malpermesoj...). La esploro aperos en 1994. Fabienne Berthelot, elfrancigis RAFI el "JEFO-Informas", 1/'94 ************************************************************************* ANONCO ////// ATENTON! Eventoj kaj LINGVO-Studio havas novan telefon- kaj faksnumeron: +36 - 1 - 2907019 ************************************************************************* ILEI //// 28-a ILEI-konferenco ==================== Loko: Universitato Kangnam, Koreio. Temo: La aziaj edukado kaj kulturo. Periodo: 30-a de julio - 5-a de auxgusto. Logxado en dupersonaj cxambroj, la logxejo situas je 1 km de la konferencejo. La mangxoj en la universitata mangxejo, korestilaj. Kotizo: okcidenteuxropanoj, nordamerikanoj, auxstralianoj, koreoj kaj japanoj - 190 USD, alilandaj partoprenantoj je 20% malpli. Partoprenantoj praktikos kaligrafion, korean lingvon, artojn kaj kulturajxojn; por koreoj kaj japanoj estas planata altranga metodika programo. ILEI-gimnazio cxijare ne okazos. Kontaktadresoj de LKK: Koreio, Kyonggi-do, Yongin-gun, Kihung up Gugal-ri 6-2; Tel.: 0331-2815500; fakso 0331-2813604; hejma tel. de d-ro So Jinsu 0331-2839995. ************************************************************************* INTERVJUO ///////// KIAJ ESTAS LA CxEFDELEGITOJ? ============================ Dum sia vizito al Estonio, la cxefdelegito de UEA por Francio s-ino Louise Marin respondis al demandoj de "Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio". S-ino Marin, kia estas via esperanta biografio? Unuan fojon mi auxdis pri e-o en radio-elsendo por infanoj, kiam mi estis cxirkaux 10-jara. Temis pri dana knabo, kiu promesis respondi per bildkarto. Gxin mi ricevis kaj la unuan fojon vidis skribitan Esperanton, kiun proksimume tradukis mia neesperantista patro. Restis en mi la ideo, ke ekzistas lingvo, kiu ebligas komunikigxi kun multaj alilingvanoj. En 1947 mi frekventis Cseh-metodan kurson, kiu ege placxis al mi kaj post jaroj influis mian propran instruadon de la franca lingvo al junaj gelernantoj. La Universalajn Kongresojn mi vizitis en 1949, 1950, 1959 kaj pauxzis gxis 1977. Mi dauxre legis esperantajn librojn kaj revuojn kaj aligxis al Unuigxo Franca por Esperanto (UFE) kaj UEA. Ekde 1975 mi pli vigle reaktivis pri e-o kaj ekde 1978 oficas en la nacia sidejo de UFE en Parizo. Mi uzas la lingvon cxiutage hejme kaj oficeje. Kiaj estas viaj devoj kaj okupoj kiel cxefdelegito de UEA en tia granda lando kiel Francio? Kiam mi farigxis la UEA-cxefdelegito, mi precize ne memoras. Eble en 1985. UFE proponis min al UEA, kiu akceptis. Francio antaux nelonge estis la lando kun plej granda nombro de delegitoj. Nun probable estas Brazilio kaj reunuigita Germanio. La franca delegitaro maljunigxas kaj - malgraux miaj klopodoj - junaj esperantistoj ne sxatas aligxi al la asocio, ankaux ne proponi sian helpon. Dum la tuta jaro mi informas UEA pri adressxangxoj kaj forpasoj. En novembro-decembro mi sendas al UEA la gxisdatigon de la venonta jarlibro per korektado de komputil-eltirajxo sendita el Roterdamo. Gravas, ke la Jarlibro donu gxustajn informojn. Gravas, ke cxefdelegito estu aktiva homo en la movado, cxar ne temas pri honorposteno, sed pri laborposteno. Mi esperas, ke mi scipovas konscii, kiam mi ne plu kapablos plenumi la laboron, ke tiam mi trovos iun pli junan, kiu anstatauxos min. Post kvin jaroj UFE festos sian centjarigxon. Kiaj estas la nuntempaj zorgoj kaj problemoj de la plej malnova landa e-unuigxo en la mondo? Mi supozas, ke UFE mencios sian centjarigxon en gazetoj kaj per nacia kongreso, sed sen apartaj solenajxoj, kiujn ni ne kutimas. Tio estas nur mia propra opinio. Niaj zorgoj estas: 1) ke multaj francaj esperantistoj sxatas "sendependecon" kaj preferas ne aligxi al la nacia asocio - ili ne volas kompreni, ke per la nombro kaj mono la asocio povus pli vaste propagandi kaj aspekti grava cxe instancoj; 2) la junulara sekcio de UFE sxatas ribeli kontraux UFE, kiel gefiloj en iu agxo ribelas kontraux gepatroj. Ili uzas parton de nia nacia sidejo en la centro de Parizo. Tiun sidejon ni acxetis antaux cxirkaux 20 jaroj. Nun, pro kresko de prezoj, ni tion ne povus. Kion donas e-o kaj agado en gxi al vi persone? Esperanto plirigxigis mian menson. La problemojn mi ne vidas naciskale, sed internaciskale. Mi ne plu povus ne legi alilandajn e-gazetojn aux ne legi nefrancajn librojn aux ne renkonti alilandanojn. La ofica laboro, kiun mi plenumas ekde mia profesia emeritigxo, helpaskonservi memoron kaj intelektan laborkapablon. Mi cxiusemajne dum naux monatoj jare gvidas e-an konversacian rondon en Parizo, kiun vizitas alilandanoj preskaux cxiusemajne dank' al anonco en la Jarlibro de UEA. Dum mia e-ista vivo mi renkontis homojn, kiuj per sia internacia kulturo multon instruis kaj donacis al mi ecx ne konscie. Dank' al e-o mi farigxis pli largxanima, kvankam ne perfekta! ... el "Informoj de EAE", jul.-sept./1993 ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Lokaj radiostacioj esperante ============================ En Tampere, Finnlando, la universitata radio-stacio Radio Moreeni havas 15-minutan dulingvan programon en kaj pri esperanto cxiun duan merkredon je 19.30. La programoj estas auxdeblaj en cxirkauxajxo de Tampere en 98,4 MHz. La programon redaktas vic-prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando Jukka Laaksonen. Lia kontaktadreso: Uudenkylankuja 2 B 11, FIN-33530 Tampere, Finnlando. ************************************************************************* MALLONGE //////// Internacia ekspozicio ===================== Kroata Esperantista Unuigxo, gxia pedagogia sekcio, kolektis dum la lastaj monatoj de la jaro 1993 desegnajxojn de la e-lernantoj pri la temo: "Mia novjara mesagxo". Al la invito reagis kursgvidantoj el Albanio, Hungario, Italio, Kroatio, Rumanio, Slovenio kaj Usono. Ducenton da desegnajxoj oni prezentas/os en pluraj kroataj urboj dum la unuaj monatoj de la jaro 1994. ************************************************************************* Por Nova Kulturo ================ Lernejoj por la Nova Kulturo neprofitigaj estas loko por lerni arton vivi. La unua lernejo komencigxis en marto 1991 en Argentinio, kun 6 infanoj 3-jaraj. Baldaux aperos lernejoj en Meksikio. En marto 1994 d-ro Ruben Feldman Gonzalez vizitos Peruon kun la intenco fondi novan lernejon tie. 5 instruistoj por esperanto estas bezonataj. Sendu vivresumon al: R. P. Gonzalez, P.O. Box 230662, Anchorage, Alaska-99523, Usono. el "El Popola Cxinio", 2/1994 ************************************************************************* Cxu la merkato saturigxis? ========================== La jxusa varbkampanjo por Monato celis 2000 adresojn en Usono, Svedio, Francio kaj Britio. Abonontoj devis ricevi senpagan libron. Reagis pozitive 40 homoj. Dua alvoko al ne-reagintoj donis ankoraux 10 abonojn... Nun provlegadon de la revuo okazigas 9 personoj el 7 landoj. Ili ricevas provlegajxojn tre rapide per elektronika reto, kio ege plirapidigas la laboron. laux "Vertikale" (peridajxo de FEL),okt.- dec. 1993 ************************************************************************* RECENZOJ //////// Eta protoenciklopedio "de l'esperantismo" ========================================= En Esperantujo estas fame konata "Enciklopedio de Esperanto", eldonita fare de "Literatura Mondo" en 1930-aj jaroj en Budapesxto (kaj represita samloke en 1979). Gxis nun gxi restas la sola nia enciklopedio (se ne konsideri la libron "Esperanto en perspektivo", kiu ankaux havas enciklopediecan karakteron). Sed la "Enciklopedio" ne estis la unua provo krei similan verkon; antauxaj provoj estis faritaj jam pli frue, sed restis pro diversaj kauxzoj nekonataj al la vasta publiko. La plej interesa, kaj la plej plena, el tiuj "protoenciklopedioj" jxus estis represita fare de kompanio "Ruthenia" kaj eldonejo "Impeto" en Moskvo. Temas pri verko de I. F. Szmurlo "Ariadna fadeno. Universala nomaro- adresaro (ANA)", aperinta en 1917 en Rigo kaj Peterburgo. Preskaux neniu vidis antauxe la verkon en la plena formo; nemultaj vidis ankaux gxiajn partojn. Nun en cxi tiu eldono la verko aperis en sia plena formo, dank' al iniciato de la editoro S. Kuznecov, kiu verkis ankaux la enhavricxan antauxparolon, kiu pritraktas historion de la Esperanto-enciklopedioj, la signifon de la prezentata verko kaj ties auxtoron. La libro ne estas granda enciklopedio; gxi ne enhavas longajn artikolojn, en gxi estas uzataj diversaj mallongigoj kaj koncizigoj kaj rezulte gxi okupas nur 116 pagxojn; sed en tiu "kondensita" formo interesita leganto povas trovi en ANA abundajn informojn pri esperanto- agantoj, bibliografiaj sciigoj, movadaj centroj kaj aktivecoj ktp., ktp. Temas, certe, pri la fruahistorio, sed ja historio de nia lingvo kaj movado interesas ne nur historiistojn kaj interlingvistojn (por kiuj la libro estos de nun tre grava fonto), sed ankaux multajn scivolemajn esperantistojn. ANA donas al ili cxiuj eblecon ricevi precizajn, kaj ofte novajn, sciojn pri nia movado komence de la jarcento. N.Gudskov La libro mendeblas kontraux 4 USD cxe: AsAIS, Pk. 90, RUS-111524 Moskva, Rusio. ************************************************************************* KULTURO /////// OSIEK-premio-1994 ================= La klerula societo OSIEK (Organiza societo de internaciaj esperanto- konferencoj) atribuas cxiujare premion al nefikcia (!) verko internacilingva. Tiuj cxi verkoj rajtas esti esperantigajxoj aux verkoj originale verkitaj en nia lingvo. La premion atribuas ne iu komitato, sed cxiuj membroj de la societo, kiuj proponas verkojn-kandidatojn. El tiuj proponoj estas elektataj kvin la plej ofte proponataj, kaj dum Internacia Esperanto-Konferenco la cxeestantaj membroj per duobla sekreta vocxdonado difinas la gajninton. Estas premieblaj cxiuj tekstoj pli ol cent pagxaj ankoraux ne premiitaj, jam eldonitaj, de vivanta auxtoro. Ne estas premieblaj noveloj, romanoj, poeziajxoj. Gxis nun estis premiitaj Zamenhofa ekzemplaro de Rihej Nomura, Mil jaroj de kristana filozofio de Evaldo Pauli, Etimologia vortaro de Esperanto de Ebbe Vilborg, La dangxera lingvo de Ulrich Lins. Siajn proponojn rajtas sendi cxiu kotizpaginta membro de OSIEK (la kotizo egalas nur al 25 kostoj de posxtmarkoj de la koncerna lando). La premio, kiun konsistigas la kotizoj, egalas al 350 ekuoj. Membrigxi rajtas cxiu, kiu volas subteni la kulturan uzadon de esperanto. Membroj de OSIEK gxuas, krome, 25%-an rabaton cxe aligxkotizoj de la Internaciaj Esperanto-Konferencoj. Cxi-jare la konferenco okazos en Homburg-Saar, Germanio (vd. Eventoj, 1/januaro-'94). La detalojn, aligxilojn ks. petu cxe la selretario de OSIEK: Patricia Sarica, 50 rue Haute, F-57210 Feves, Francio. La kotizojn (kun mencio "OSIEK-kotizo") sendu al la kasisto: Eric Laubacher, 1 rue de Vosges, F-78180 Montigny-le-Bretonneux, Francio, posxtcxekkonto 1399 87 R Paris. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// La domo ======= TAKE (tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj), kiu celas al arigo de cxiuj esperanto-parolantoj fakuloj pri konstruado, promociado de esperanto en ekonomia medio kaj disponigo de informoj kaj servoj al entreprenistoj kaj domlogxantoj, tuj post establigxo pasintjare ekeldonis propran gazeton. La gazeto havas la nomon "La domo. Jarcento 21". Kiu devos aperadi kun trimonata ritmo. Jam aperis, krom la nula, la unua numero (januaro ?94). La enhavo estas varia kaj respegulas aktualajn interesojn kaj aktivecojn de TAKE. Estas artikoloj pri novajxoj en la konstruado, tekniko (dume temas preskaux nur pri Francio, kie rezidas TAKE), raporto pri kolokvo en Mittelwihr (Elzaco) pri diversaj startegiaj planoj cele al kreskigo kaj valorigo de la esperanto-movado, kiun okazigis Orientfrancaj esperantistoj kunlabore kun TAKE, Junulara movado, valoro de koloroj en reklamo ktp. Jam de la unua numero la 16-pagxa gazeto (formato A4) povas esti bona modelo por nialingvaj fakaj organoj. Oni povas aligxi al TAKE, kio signifas ankaux abonon je "La domo", kontraux de 35 gxis 150 FRF (depende de sia socia stato kaj lando). Abonoj kaj informoj cxe: Bruno Schmitt, TAKE, RN 83, Rue du Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim-Colmar, Francio ************************************************************************* AFRIKA AGADO //////////// Esperantumi cxe fontoj de Nilo! =============================== De la 11-a gxis 18-a de junio 1994 okazos la dua kongreso de la Tanzania Esperanto-Asocio en Mwanza cxe la Lago Viktoria, fonto de la rivero Nilo, en la loko, de kie komencigxis disvastigxo de esperanto en la lando. La temo de la kongreso estas "Homa kaj kultura diverseco en Orienta Afriko". Oni kalkulas je partopreno de ne nur diversurbaj tanzaniaj, sed ankaux alilandaj esperantistoj el afrikaj kaj neafrikaj landoj. Estas antauxviditaj pluraj ekskursoj al la mondfamaj naturvidindajxoj kaj naciaj parkoj, eblos viziti klubojn en aliaj urboj. La asocio ankaux sercxas eksterlandan kompetentan e-instruiston, kiu instruos en la kluboj kaj en seminario al instruistoj. Pri detaloj demandu de la sekretario de TEA: s-ro Constantine Mashauri, P.o. Box 23390, Dar-es-Salam, Tanzanio nur por urgxaj komunikoj utiligu la adreson: s-ro Horst Gruner, cxe Germana Amdasadejo, P.O. Box 9541, Dar-es-Salam; Tel. +255-51-67807. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Al cxiuj hungariaj memstaraj e-societoj --------------------------------------- Estimataj Samideanoj, laux la tradicioj de hungarlanda Esperanto-movado la Esperanto-kongresoj en Hungario cxiam estis organizitaj por cxiuj esperantistoj de la lando. La lasta kongreso okazis antaux kvar jaroj. Por dauxrigi la tradiciojn, HEA proponas al esperantistaj asocioj, registritaj en Hungario, komune organizi la sekvan, 30-an Hungarlandan Esperanto-Kongreson la 21-an kaj 22-an de majo 1994. Ni proponas fondi organizan komitaton por inde arangxi la kongreson. Gxis la fondigxo de la organiza komitato HEA pretas esti kunordiganto de la preparlaboroj.Budapest, 02.02.1994. Atendante viajn reagojn Oszkar Princz, sekretario de HEA *** Abonu E-gazetojn! Cxe HEA (1368 Bp. Pf. 193): --- Esperanto de UEA - 1000 Ft Kontakto - 390 Ft Heroldo de Esperanto - 1200 Ft Cxe Libroservo Kft (1426 Bp. Pf. 54): --- Norda Prismo - 1450 Ft La Kancerkliniko - 1450 Ft Monato - 3850 Ft Cxe Eventoj (1675 Bp. Pf. 87): --- Moskva Gazeto - 450 Ft Rok'-Gazet' - 1100 Ft La abonkotizojn sendu per rugxa posxtmandato, indikante vian adreson kaj la gazet-nomon. Labori profesie por esperanto Kultura E-Asocio kaj Eventoj sercxas administranton-kunlaboranton por 4 gxis 8-hora cxiutaga laboro. Kontaktu nin telefone: 2907019 ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// ANONCTARIFOJ ------------ Tarifo por unukolumna kadrita anonco kun 3 cm-oj de alto estas 30 NLG, por ekssoclandanoj: 10 NLG (= 500 Ft).Unukolumna anonco 6 cm-ojn alta kostas 60 NLG, por ekssoclandanoj: 20 NLG (= 1000 Ft). Dukolumnaj anoncoj kostas duoble. Tauxgaj materialoj pri firmaoj, aplikantaj esperanton povas aperi senpage en la koncerna rubriko. Movad- kaj privattemaj anoncetoj de abonantoj, deziroj korespondi ks. gxis 20 vortoj aperas senpage, tamen pro eventula manko de loko la redakcio ne garantias ilian tujan aperon. Samtema anonc(et)o povas aperi senpage nur unufoje. Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al esperanto, estas duobla. Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago. * * * La 8-an de januaro per sana kaj e-lingva ploro salutis la gepatrojn Izabella, la dua filino en la sveda-hungara familio Csilla & Martin Stread. (Vardklockeg 12. S-62157 Visby, Svedio). * * * Esperantistoj el Gliwice organizos en majo '94 ekspozicion de filatelajxoj, kaj petas helpon de kolektantoj. Rekompenco per speciala filatelajxo preparata. Kontaktu: Pk.21, PL-44-101 Gliwice, Polio. * * * Frank Bucklej, la esperanta dramaturgo, regxisoro kaj prelegturneanto, la 16-an de junio 1994 havos 80-jarigxan jubileon. Li bonvenigas gratulkartojn de cxiuj esperantistoj, el kiuj poste planas arangxi propagand-ekspoziciojn en bristolaj bibliotekoj. La gratulojn bv. sendi al: Frank Buckley, 620 Filton Avenue, Bristol BS12 7LD, Britio. * * * Tutmonda Vegetarana Asocio, kiu eldonas la gazeton Esperantista vegetarano, havas novan reprezentanton en Auxstrio: s-ro Walter Klag, Rudolfnegrasse 8/11,A-1190, Wien. * * * Mi havas tradukojn de nia Himno "La Espero" angle, bulgare, cxehe, dane, estone, finne, france, germane, hebree, hispane, hungare, ide, irlande, itale, jide, kaltagxire, katalune, koree, makedone, nederlande, norvege, pole, portugale, rumane, ruse. Kompletigojn, proponojn bonvenigus Georgo Csullog, Mikszath K. u. 34, H-5530 Veszto, Hungario. * * * Marco Bezzi, estrarano de IEJ edzigxis al Sylwia Janikowska el Polio auxtune enTrento, Italio. Gratulojn kaj multajn felicxojn! ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 52-jara komencantino kun la tuta mondo: Margaret Adick, Kais.-Friedrich- str. 163, D-47169 Duisburg, Germanio. * * * 32-jara ingxeniero pri komputado: Ermani Sperandio Verissime, Rua Marechal Deodoro 2568, BR-14091500 Riberao Preto, Sao Paulo , Brazilio. * * * 14-jara lernanto, sxatanta sporton: Andre Luis de Silva, Rua Washington Luiz 790 Vila Tamandare, BR-14085-190 Ribeirao Preto, Sao Paulo, Brazilio. * * * Mi sercxas korespondan partneron, eksterlandan aux hungaran, kiu volas fari ion kontraux la milito, - kaj sxatas uzi ankaux komputilon: ifj. Jozsef Csoka, Petofi u. 9, H-4164 Bakonszeg, Hungario. ************************************************************************* KONKURSO //////// INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ ===================================== 6-A TASKFOLIO - 1. Jen la unua kaj lasta vorto de frazo. Faru almenaux ses kompletajn frazojn! Li ....... sandvicxojn. (3 poentpj) - 2. La literoj estas konfuzitaj. Rearangxu ilin! klocxadoo, zidaser, sukorkon (3 poentoj) - 3. Kiuj vortoj ne prezentas verajn estrojn? regnestro, lernejestro, fenestro, laborejestro, centestro, sekvestro (2 poentoj) - 4. Kion signifas la sekvaj mallongigoj: UEA, UK, HEA? (3 poentoj) - 5. Kion vi diras al frizisto, se vi havas tro longajn harojn? (3 poentoj) - 6. Sercxu la paron! La diferenco estas nur unu cxapeleto.sako, judo, peco, sango, sercxo, muso (3 poentoj) - 7. Kiu verkis la jenajn versojn? Skribu la sekvajn du versojn kaj titolon! Vagabond' de la mondo estas mi, / vaganta sur la ter' (3 poentoj) La solvojn gxis la 22-a de marto 1994 sendu al: Diosgyori Altalanos Iskola, Esperanto-grupo, Nagy Lajos kiraly utja 30, H-3534 Miskolc, Hungario. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI, Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj. Abonkotizo: 65 gld (aere 76 gld) al la UEA-konto ELLS-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor