Eventoj n-ro 0046, 2/januaro - '94, retposxta versio ***************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Ne konsideru nin fremda gazeto? - Nova Unesko-rezolucio pri esperanto! - ALIAN AGADMANIERON! - JEFO post aux kontraux UFE? - Adresaro de esperanta gazetaro - 1994! Faka aplikado: - Masxinelementoj - DX-Klubo pri e-elsendoj - Mondkomerco kaj lingvo TEC de UEA: - *** Arangxoj: - Akademia kolokvo - Internacia kultura kaj turisma semajno - Liftoj por sxipoj - 79-a UK - Kuko-klacxo en Lepsiko - 8-aj Esperantaj Tagoj de Staszow - Arangxoj en KCE en 1994 - BET-30 Anoncoj: - ** Movado: - Novaj taskoj en Vraca - Ne cxiuj dezirantoj akcepteblas! - Aktivas cxinaj junuloj - REU kongresis en Socxi - Amika rondo helpas kolekti bildkartojn - Artikoloj - surdiske - Tradukoj por cxemizoj Reagoj: - Putinoj kaj gejoj... - Cxu naciaj lingvoj povas esti artefaritaj? - UEA: jes, ne, jes, ne ... - Kiom kostas? Hungara angulo: - *** Konkurso: - Internacia konkurso pri modela e-parolo - INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ Organizaj demandoj: - Duobligi la membraron Alvoko!: - Lokaj radiostacioj -cxu ekzistas? Kulturo: - Turneo de Kajto - Verkemuloj, atentu! Anoncetoj: - *** Bazaj informoj: - Tutmonde (Pacifista movado) Interese?: - Cxu albordebla haveno? - Pli ol mil versoj pri vetero Anonco: - * ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Ne konsideru nin fremda gazeto! =============================== Finigxis la dua abonperiodo de nia gazeto. Tiu cxi estas la lasta numero, Kion ricevas cxiuj malnovaj abonintoj, la februarajn jam ricevas nur tiuj, kiuj renovigis sian abonon. Iom fiere ni konstatas, ke en la tuta jaro ni sukcesis sen ajna malfruo aperigi la gazeton! En 1993 parte aux plene ni represis informojn el 83 aliaj e-periodajxoj. Plej ofte estis cititaj la revuoj La Brita Esperantisto (9 foje), Fenomeno (8 foje), Esperanto UEA kaj Norvega Esperantisto (7-7 foje). Ni aperigis adresaron de E-gazetaro, sed ni aparte informis pri, iom pli detale prezentis 41 aliajn E-gazetojn, periodajxojn. En julio ni aperigis ankaux la 1-an numeron de nova bulteno ?Periodajxoj? ? kiu ekde tiam dauxre aperas. Por solvi la problemojn pri esperantaj supersignoj, ni ellaboris komputilajn e-literarojn, kiujn ni sendis al cx. 150 dezirantoj. (Ilin povas ricevi abonantoj de EVENTOJ, vidu la numeron 37). Kun gxojo ni konstatas, ke tiujn literojn jam ekuzis almenaux 5 aliaj E-gazetoj (Esperanto-lehti, Ekumenismo, Vekilo, AFEF-bulteno, Pola Radio). Ne plu do la "lingvoreformistoj" havas bazon en tiu tereno! En marto de la pasinta jaro ni subskribis kontrakton pri kunlaboro kun ILEI, kaj decembre ni interkonsentis pri Terminologia Centro de UEA. La rezultojn vi povas vidi en la koncernaj rubrikoj. Aparte ni prioritatas la fakan aplikadon, la fakajn asociojn, sed estas ege malentuziasmiga la pasiveco de multaj t.n. "fakaj asocioj", - kies gvidantoj (?) ne respondas ecx plurajn, rektajn leterojn? Momente EVENTOJ estas la plej ofte aperanta movada gazeto, kaj ni esperas, ke ni povas iom kontribui al la pli efika interna informfluo. Sed ni povas aperigi nur tiujn informojn, kiujn ni ricevas! Uzu tiun eblecon, - kaj ne atendu la agojn de aliaj personoj - cxar se cxiu pensos tiel? Ni petas, ne konsideru nin "ia fremda gazeto", sed kiel nia komuna interna informilo! En novembro ni aperigis enketilon, petante vian helpon por plibonigi la gazeton. Se vi ankoraux ne respondis gxin, - do sciu, ke ni atendas ankaux la vian! En 1993 EVENTOJ aperis en 1200 ekzemploj. Ni havis 871 pagintajn abonantojn, la Abonhelpa Fonduso subvenciis 54 aktivulojn el netranspagipovaj landoj, ni sendis la gazeton al 81 e-redakcioj, eldonejoj, kaj 16 ekz-ojn al diversaj bibliotekoj. Entute do ni havis 1022 "abonantojn" el 47 landoj. Bedauxrinde niaj financoj estas malpli esperigaj. En 1992 ni fermis la jaron kun 476 mil forinta deficito, kaj ankaux en 1993 ni havis cx. 200 milon da malgajno (cx. 1 jara salajro en Hungario?). Gxis nun gxin subvenciis LINGVO-Studio - sed tio ne povas eterne dauxri. Ni devas trovi alternativan financan solvon - en kiu petas ankaux vian helpon! Starante je via servo Laszlo Szilvasi ************************************************************************* Nova Unesko-rezolucio pri Esperanto! ==================================== Por trapasigi rezolucion pri Esperanto en 1954 necesis heroecaj fortostrecxoj de Ivo Lapenna, en 1985 persista agado de Pariza laborgrupo cxe Unesko kaj vigla diplomatado de Tibor Sekelj. La movado devis tiam mobilizi siajn proprajn fortojn por tia atingo. En 1993 la iniciato venis de nemovada instanco. La rezoluci-propono, prezentita de la Unesko-delegacio de Italio, rezultis el efika premgrupa aktivado de Esperanto-Radikala Asocio (ERA), la "Esperanto-brancxo" de partio, kiu enskribis la internacian lingvon en sian politikan agendon: la transnacia (sed italdevena) Radikala Partio. La elpasxoj de la Radikala Partio ofte aperas subitaj, sed ili estas bone preparataj. Simile, ne estus eble formuli la proponon cxe Unesko sen unu jaro da preparaj kontaktoj, kiujn ERA havis en Italio kun la nacia Unesko-komisiono kaj estro de la kultura sekcio cxe la ministerio pri eksterlandaj aferoj. Tiel povis okazi, ke la Sekretariejo de Unesko ricevis de la itala delegitaro amendo-proponon al unu el la program- punktoj en la tagordo de la Gxenerala Konferenco. La submetita teksto i.a. invitis Uneskon, ke gxi petu siajn membrosxtatojn raporti kion ili faris reage al la Sofia rezolucio, kiu en 1985 invitis ilin "instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri esperanto". Fidele al siaj tradicioj, la radikaluloj planis apogi la proponon per surstrata manifestacio la 4-an de novembro. Por prepari tiun demonstracion, la sekretario de ERA, Giorgio Pagano venis anticipe al Parizo kaj sukcesis paroli kun kunlaborantoj de la Gxenerala Direktoro Federiko Mayor, kiuj certigis lin, ke la momento por starigi proponon por esperanto estas politike tauxga, kaj ke Mayor gxin apogos volonte. Efektive, la Gxenerala Direktoro (same kiel lia antauxulo M'bou) jam ofte esprimis sian simpation al la valoroj de esperanto, laux li "similaj al tiuj de Unesko". Kiel kutime pri proponoj submetotaj al la Gxenerala Konferenco, Mayor aldonis noton. Gxi tekstis jene: 1. La antauxenigantoj de Esperanto havas celojn similajn al tiuj de la Organizo, laux tio, ke ili strebas konkrete faciligi la komprenigxon kaj komunikadon inter popoloj kaj individuoj, kaj samtempe elimini potencialan fonton de nunaj kaj estontaj konfliktoj, kiujn kauxzas konfrontigxo de pensmanieroj kaj malsimileco de esprimmanieroj. 2. La Gxenerala Direktoro principe apogas la proponon kaj faras cxion eblan por doni al gxi sekvon en la kadro de la projekto "Linguapax" (27 C/5, par. 05220), kaj eventuale en la kadro de la Programo de Partopreno, se interesitaj sxtatoj-membroj submetos specifajn petojn. La noto de Mayor estis konigita al la reprezentantoj de la cx. 25 manifestacianoj la 4-an de novembro: Giorgio Pagano kaj Ada Fighiera- Sikorska, redaktorino de Heroldo de Esperanto. La demonstraciantoj - krom stari malantaux slogan-strio de la Radikala Partio - metis sur la glacojn de parkitaj auxtoj flugfoliojn kaj disdonis ilin cxe vojkrucigxo. Intertempe la sorto de la rezoluci-propono tamen ne estis certa. Proponoj prezentitaj de nur unu delegacio ofte devas esti retirataj, pro malsuficxa subteno. Barbara Despiney, kiu forestis en Francio dum preskaux du monatoj, eksciis pri la tuta demarsxo nur je sia reveno, la 5-an de novembro. Sxi kaj Jan Koszmaluk, ankaux kiu delonge reprezentis UEA cxe Unesko, tamen sukcesis paroli kun membroj de diversaj delegitaroj. La auxstralia prezidanto de la koncernata 5-a laborkomisiono, kies patro estis esperantisto (!), certigis Koszmaluk, ke la propono trapasos senprobleme, kaj ne necesos elpasxo de aliaj delegacioj. Efektive, la 12-an de novembro provizora raporto de la 5-a komisiono informis, ke "la Komisiono notis ... [la rezoluciproponon] 27 C/DR.373 ... (submetitan de Italio)". La vorto notis signifas, ke se la Plenkunsido (la 15-an de nov.) ne malaprobos gxin, la propono farigxos rezolucio sen iaj sxangxoj. Kaj tiel okazis: inter aliaj dekoj, ecx centoj da rezolucioj pri plej diversaj temoj, ankaux tiu pri Esperanto estis akceptita de Pleno. Gxuste en la pasintjara kongreso de la Radikala Partio prof. Giandomenico Caggiano diris: "La aktoj de organismoj kiel Unesko ordinare ne havas juran devigon, kaj do estas destinitaj lasi la aferojn sensxangxaj". Cxu li pravas? Koncerne la efikon de Unesko-rezolucioj al la e-movado, certe ne: se ni volus revui cxiujn konkretajn atingojn kiujn ni povas danki al la rezolucioj de Montovideo kaj Sofio - de libroeldonoj gxis konferencoj kaj subvencioj -, ni povus plenigi pagxojn. Jam dauxras la kunordigo de ideoj pri la projektoj prezentitaj al Unesko. Kiuj el ili farigxos realo, dependas de multaj faktoroj. Dume ni auxskultu kiel optimismas Giorgio Pagano: "Ni volis montri en unu lando, kio povas rezulti el insista agado. Post la favora sinteno de Italio, ni celu tut-euxropan sintenon; fine, pere de Euxropo, ni lancxu la defion de lingva demokratio al la mondo". Istvan Ertl laux "Esperanto", dec. 1993 Tekston de la Rezolucio vd. en la sekva numero. ************************************************************************* ALIAN AGADMANIERON! =================== Pro manko de fekundaj rilatoj kun la socia cxirkauxo la Esperanta movado stagnas en Hispanio. La hodiauxa situacio igxis tiel dangxera, ke se ni ne kapablos eltrovi kaj apliki tauxgan rimedon, esperanto estos tre baldaux muzea peco, kiu interesos ekskluzive, kaj nur de tempo al tempo, iun studemulon. Estas tre bedauxrinde, ke la plimulto el ni taksas bonaj niajn renkontigxojn kaj kongresojn nur se la responda LKK sukcesas havigi al la cxeestantaro senpagajn amuzojn kaj bankedon. Plie, rimarkeblas ke cxe ni: abundas ideologia senkapableco, cxar mankas persona e-kulturo; kvankam la aplikado de e-o en la komerca, turisma, scienca kaj aliaj terenoj estas jam konstatebla realo, sennombraj esperantistoj nek scias pri tio, nek kuragxas agadi per kaj en nia internacia lingvo; preskaux cxiuj opinias, ke e-o nek utilas, nek utilos por perlabori monon; tiu malkuragxa sinteno, nomata defetismo, estas terura anobio, kiu ruinigas la movadon. Oni kritikas la politikistojn, cxar ili ne subtenas e-on kaj, samtempe, oni aprezas la meritojn de kelkaj samideanoj elstarantaj en nia kulturo, dum ene kaj ekstere oni apenaux konscias tion. Naiveco, defetismo kaj facila utopiemo karakterizas la hispanan esperantistaron. Ecx pli: se ni ne sxangxigxos radikale, la ceteruloj opinios nin stultaj. Al novaj tempoj novajn solvojn! ... Andres Martin el "Boletin", nov.-dec./1993 Rim. La artikolo estas enkonduko al diskuto pri strategio en la preparata Hispania E-Kongreso, sed ja simila situacio estas konata ne nur en la movado en Hispanio... La red. ************************************************************************* JEFO post aux kontraux UFE? =========================== De kelka tempo vi povas legi en esperanto-gazetaro atakojn kontraux UFE (Unuigxo Franca por Esperanto) aux misprezentojn de faktoj fare de JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo). Kontrakto: Kiam dr. Albault estis prezidanto de UFE kaj mi de JEFO, estis pripensitaj la statutoj de JEFO: Junulara Esperantista Franca Organizo estas la Junulara sekcio de UFE kaj la landa sekcio de TEJO. Sekve, JEFO profitas de la strukturo de UFE: oficiala agnosko, uzo de la sidejo, de la asekuro, pagxo en Franca Esperantisto por konigi sian agadon al pli largxa publiko, parto de kotizo por speciala agado. En la (pra)tempo, kiam junulo farigxis memstara, kiam li estis 21-jara, junuloj membrigxis en junulara sekcio gxis sia 25-a jaro. Nun, kiam memrespondeca estas 18-jarulo, "junaj" esperantistoj membras en JEFO gxis ili farigxas 30-jaraj. Ankaux en tiu pratempo, eksjunuloj transprenis respondecon en UFE: konataj al cxiuj estas Jo Catil, Andre Grossmann, Dominique Despiney, Daniel Doye aux Isabelle Boulet. Nova grupo, nova spirito: Kvankam "junuloj" alkrocxigxas al la junulara sekcio kiel eble plej longe, venas momento, kiam ili devas transsalti al la adolteco. Pluraj ondoj tiel amikigxas, disigxas gxis venos nova teamo. Tiel antaux du jaroj aperis nova grupo, kiu sxajne, pretis relancxi junularan agadon. UFE aplauxdis, disponigis sian Minitelon (kiu kostas al la membraro de UFE 10 frankojn tage), sian sidejon; invitis reprezentantojn de JEFO al siaj estrarkunsidoj, sendis siajn protokolojn al la prezidanto de JEFO, alvokis al komitataneco inter JEFO-anoj ktp., cxiam sen reciprokeco. Sed cxu gepatroj atendas ion de siaj gefiloj? Almenaux ni povus atendi lojalecon, respekton kaj kunlaboron. Ho ve! Kelkaj JEFO-anoj (triopo da "partizanoj") vezikigis la kotizparton parolante pri "imposto" kaj tiom fieris pri sia eltrovajxo, ke ili tamburadis tion tra la tuta mondo. Tiel ili perdigis al UFE horojn da laboro (dum estrar- aux komitatkunsidoj) en tiu mutula dialogo: por UFE kontrakto devigas ambaux partojn, por JEFO, unu parto povas ne ligi sin al gxi. Gravas, ke dum ni perdas tempon tiamaniere, ni ne havas politikon por varbi junajn homojn, nenion faras por reteni la 15-jarulojn, kiuj lernas en lernejoj (ja estas preskaux tuta generacio inter ili kaj estraranoj de JEFO!), nenion faras por alkrocxi la 30-jarulojn al UFE. Kaj se JEFO sisteme bojkotas la arangxojn de UFE, kial gxi plendas, ke estas nur maljunuloj? Kotizo kaj membrigxo: Se UFE povas doni la kompletan kaj precizan liston de siaj membroj (ja temas pri homoj, kiuj sendante sian kotizon sendis siajn nomon, adreson, naskigxdaton, profesion), JEFO ne povas reciproki. Junulo povas paroli esperanton kaj profiti el gxi ne estante membro, kiu pagas kotizon - ne estas juna. Cxar ni, en la estraro kaj komitato de UFE, bone konscias, ke necesas junaj fortoj por anstatauxigi la esperantistojn, kiuj dum sia tuta vivo laboris por esperanto kaj por la asocio, ni kun granda pacienco provis solvon por grandigi tiun kotizparton, trovi komunan lingvon kaj solvon. Nia reprezentanto cxe JEFO estis elektita de la estraro de JEFO, cxar li estas la "malplej malbona el cxiuj". Sed tiu fokusigo cxe kotizparto (fina sumo estas malgranda, kvazaux guto en la bugxeto de UFE) kasxas pli profundan misrilaton al la principo de asocio. UFE pretas investi por kampanji inter gejunuloj, sed cxar dum la lastaj jaroj JEFO cxefe kampanjis kontraux UFE, ni ne estu tiom masohxistaj. Renee Triolle, la prezidanto de UFE el "Franca esperantisto", nov./1993 ************************************************************************* Adresaro de Esperanta gazetaro - 1994! ====================================== En majo de '93 ni aperigis nian datumbazan adresaron pri ekzistantaj e- periodajxoj, kiu - laux la nombro de petleteroj - montrigxis tre necesa por aktivaj esperantistoj. Ekde tiam la datumbazo estis kompletigita per multaj kontribuoj (de UEA, ILEI, pluraj asocioj ktp), gxi nun nombras pli ol 320 titolojn, kaj sxajne estas la plej kompleta ekzistanta listo. En printempo ni intencas aperigi la aktualan liston de e-periodajxoj. Ni petas vin, bv. kontroli la pasintjaran adresaron, kaj se iu gazeto, revuo, bulteno (ankaux lokaj, klubaj, ktp.) mankas en gxi, bv. sendu specimenon de tiu eldonajxo. (EVENTOJ, pk. 87. H-1675 Budapest, Hungario). Ni petas, ne atendu agadon de aliaj homoj, estas pli bone havi informon pri iu gazeto dufoje, ol neniomfoje. Kial ni ne havu kiom eble plej kompletan liston? Dankante vian helpon Laszlo Szilvasi ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Masxinelementoj =============== En la kadroj de scienc-teknika sekcio de SEA (Slovaka Esperanto-Asocio)ni prilaboris kaj tradukis libron "Masxinelementoj". Temas pri lernolibro por industriaj mezlernejoj. La libron preparis ingxeniero Julius Vansky kaj mi, kaj konsilojn donis ingxenieroj Alesx Bednank el Bratislava kaj Jan Werner el Brno. La libro estas kompilita kiel interesa legajxo ankaux por laikoj, kiuj interesigxas pri masxinfako. Temas pri rara masxinfaka literaturo en esperanto. La libro ampleksas 288 pagxojn en la formato A/4 kun 796 bildoj. La verko prezentas kelkjaran fakan laboron, gxis nun kasxitan senutile en tirkesto de la auxtoro. SEA ne povas la libron eldoni pro manko de financaj rimedoj. Mi proponis transdoni (donaci) gxin al iu pli forta asocio aux rekte al UEA. Bedauxrinde, gxis hodiaux sen eho. Estas domagxe lasi la verkon kusxi senutile cxe la auxtoro, precipe se neniu scias pri tio. Mi estos danka por iu propono, kiel utiligi la verkon kaj savi la multjaran fakan laboron. Jan Muzlay el "Esperantisto Slovaka", No 4, 1993 La verko estas preta por eldono, kvankam eventuala kompetenta redaktado neniel povas al gxi malhelpi. Fragmento de gxi aperis en la kolekto "Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko" (Zilina, 1981), sed ja nur fragmento... Por savi la verkon, kiu ekzistas en du ekzempleroj, se ne aperos la eldonebleco, necesas minimume multobligi gxin fotokopie kaj disponigi almenaux al cxefaj movadaj bibliotekoj. Ankoraux pli bone estus enkomputiligi gxin por povi pli efike plu redakti kaj por produkti tiom da ekzempleroj, kiom da estos mendoj. Por cxio tio necesas mono. La financado estas la sola baro de la projekto. Cxu vere nevenkebla? Ni starigas fondajxon "MASxINELEMENTOJ" por kolekti la bezonatan monsumon. La mondonacojn aux eldonproponojn oni sendu al la adreso: Alesx Bendarik, Lotysxska 8, CS-82106 Bratislava, Slovakio ************************************************************************* DX-Klubo pri e-elsendoj ======================= Multaj esperantistoj havas bonkvalitajn radioaparatojn, kaj foj-foje (aux ofte) cxasadas forajn e-lingvajn elsendojn. Tiu cxasado en la kurtondaj bendoj, se sekvas gxin ankaux raporto al la kaptita stacio, estas tre utila al la koncerna redakcio de la elsendoj. La redaktoroj povas ekscii pri la auxdeblo, intenso, kvalito ktp. de iliaj elsendoj kaj surbaze de tio oni povas eventuale sxangxi la povumon, emanigan direkton, aux la uzitajn frekvencojn. Por danki tiujn raportojn, la radiostacioj plejofte sendas belan konfirmkarton (QSL-karton) kiu estas la trofeo de la auxskultinto. La elsendo-cxasistoj (nomataj en radiista jxargono DX-uloj aux DX-istoj) ofte havas diversajn societojn aux klubojn, kie ili helpas unu la alian per diversaj informoj. Antaux jardakoj jam ekzistis esperanta DX-klubo, sed gxi formortis jam pli ol 10 jarojn. Tiu Esperanto-DX-klubo estas nun reorganizata. Interesigxantoj, radiistoj petu plian informon cxe: Marcelo Luiz Brasil, Rua prof. Joao Doetzer 33, BR-81.540-190 Jardim Santa Barbara, Brazilio. ************************************************************************* Mondkomerco kaj lingvo ====================== Tio estas la titolo de nova, 56-pagxa brosxuro, verkita kaj eldonita de W. Bormann. Gxi estas studmaterialo por kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, kaj konsistas el tekstoj de prelegoj dum la Internaciaj Kongresaj Universitatoj en Rotterdam kaj Havano. La brosxuro estas havebla cxe libroservo de UEA aux cxe la auxtoro kontraux 5DEM (inkluzive sendokostojn): Werner Bormann, Scharstr. 26, D-21031 Hamburg, Germanio. ************************************************************************* TEC de UEA ////////// EVENTOJ laux interkonsento kun Terminologia Esperanto-Centro lancxas novan rubrikon, kiu estos tribuno de opinioj pri la koncernaj problemoj kaj funkcios anstataux la gxisnuna TEC-bulteno. Stato de TEC-oficejo: kompatinda sed ne senespera ------------------------------------------------- TEC vere malbone fartas, kiel trafe konstatis Viktore (Eventoj, n-ro 0039). TEC de UEA kiel organizo nun praktike ne ekzistas. Gxia statuto (la regularo por TEC-UEA) kaj gxia plurmembra internacia komitato estis en januaro 1993 suspenditaj gxis la Seula kongreso. Sed ekzistas gxiaj cx. 350 membroj tra la mondo. Aliflanke ekzistas organizo "TEC en Cxehio" (landa sekcio de TEC-UEA) kun siaj 44 cxehaj membroj, kun sia statuto kaj jura personeco, kun sia oficejo en Kladno kaj, kompreneble, sen mono. La Fondajxo Wuster simple ne funkcias. (Estus certe interese esplori, kiu, kial kaj kiel igis gxin senfunkcia). Por vivteni la oficejon en Cxehio ekzistas sxtate registrita bonfara fondajxo Panglotta, kiu sercxas donacantojn/subtenantojn. Dank' al franclingva kurso, kiu okazis en la TEC-oficejo pasintjare kaj dank' al la fakto, ke mi laboras en usona firmao, la oficejo malgraux la krizo en TEC-UEA, nebona ekonomia situacio en Cxehio kaj relative alta lu-pago de la cxambro plu ekzistas! En la urbo laboras volontule por gxi s-roj Pospisxil, Krob kaj Sxtefan; ekstere plej multe subtenas gxin ges-roj Laube kaj Bartovska. Minimuma labor-forto: faka biblioteko ------------------------------------- En la oficejo kusxas multege da fakaj libroj: de STS-CxEA, de TEC-UEA, de TEC-CS, de la klubo de Esperanto-Amikoj, de la skolta esperantista grupo Kolomboj. Petr Chrdle komence de la jaro promesis (kondicxe, ke la faka biblioteko bone funkcios) pruntedoni ankaux fakajn librojn de CxAIS, kiujn eldonis Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino. En la oficejo trovigxas dukomputiloj, telefono kaj du printiloj. Jan Pospisxil kun 4 helpantoj laboras pri enkomputiligo de cxiuj libroj, kiuj en la oficejo trovigxas. Nia plano estas: 1-e katalogi, 2-e distribui informojn (disketoj, komputila reto, posxto), 3-e perposxte pruntedoni la librojn. D-ro Mathe el Budapesxto proponis publikigi en la katalogo ankaux sian kolekton de fakaj esperanto-gazetoj. Minimuma inform-fluo: rubriko en "Eventoj" ------------------------------------------ Por eldonado de memstara "TEC-bulteno" simple ne estas mono kaj necesaj hom-fortoj. Por tiaspeca bulteno devus ekzisti regula enspezo aux membro- kotizo por pagi paperon, posxt-afrankojn ktp. - Nia plano de minimuma inform-fluo: - kunlabore kun Eventoj ni lancxas regulan TEC-rubrikon; - rekomendas al cxiuj TEC-anoj aboni Eventoj-n, - atentigas pri la subteneblo kaj subtenindo pere de la kontoj de la sendependa terminologia fondajxo Panglotta, - petas sendi informojn, novajxojn, kontribuojn, rilatajn al terminologiaj/terminaraj aferoj de TEC duloken: unu kopion al TEC-CS, la - duan al d-ro Mathe, kiu redaktos la materialojn por Eventoj. Jan Pospisxil Kontaktadresoj: Panglotta kaj TEC-CS, Zadusxni 3092, CZ-21201 Kladno, Cxehio, Tel.: +42-312-6448; Arpad Mathe, Tusnadi u. 14, H-1135 Budapest, Hungario, Tel.: +36-1-1557144. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Akademia kolokvo ================ Akademio de Esperanto arangxas publikan kolokvon pri la stato kaj estonteco de la Internacia Lingvo Esperanto en Prago (Cxehio) inter 07 kaj 14 de julio 1994. La prelegoj kaj diskutado okazos en la sep fakoj: - 1. La lingvo esperanto - 2. Kulturportanto esperanto - 3. Lernobjekto esperanto - 4. Sciencobjekto esperanto - 5. Fakaj aplikoj de esperanto - 6. Esperanto en opinioj de la ekstera mondo - 7. Esperanto kaj informado La kolokvon povas partopreni iu ajn, ne nur akademianoj. Krom la faka programo estas planataj turismaj kaj distraj eroj. Informas: Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. ************************************************************************* Internacia kultura kaj turisma semajno ====================================== La unua internacia Kultura kaj Turisma Semajno en Sant Cugat del Valles, Barcelono, inter la 9-a kaj 16-a de oktobro estis sukcesa. La arangxo estas preparata ankaux por 1994, de la 15-a gxis la 22-a de oktobro en la sama sidejo de Sant Cugat de Valles, Centro Borja. Oni akceptas proponojn de sisertontoj kaj prezentadon de novaj verkoj en esp-o. Informojn kaj aligxilojn bonvolu peti cxe: Kultura Sekcio de Hispana Esperanto-Muzeo, Pk.15027, E-08080 Barcelono, Katalunio-Hispanio. Marti Guerrero Cots ************************************************************************* Liftoj por sxipoj ================= Asocio por Esperanto en Belgio organizas 26.06.1994 esperantan tagon kunitala tagmangxo, prelego kaj ekskurso pri liftoj por sxipoj sur kanaloj. Informas: Association pour l'esperanto APE-KGE, Rue de Glacieres 16, B-6001 Charleroi (Marcinelle), Belgio. ************************************************************************* 79-a UK ======= La 79-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Seulo, Suda Koreio, inter 23-a kaj 30-a de julio 1994. Gxi estos la tria UK en Azio (post Tokio, 1965 kaj Pekino, 1986), kaj ne hazarde la kongresa temo estas "Azio en la mondo". La kongresejo trovigxos en la luksa hotelo Walker Hill, kie ankaux logxos parto de kongresanoj. Je distanco de 1,5 km estos amaslogxejo (en gimnastikejo), kie oni povos tranokti en propraj dormosakoj. Estas preparata tre ricxa ekskursprogramo al historiaj, etnografiaj, naturaj ktp. vidindajxoj de la lando; dezirantoj pligrandigi sian konatigxon kun Koreio povos partopreni ankaux la antaux- (20-22 de julio) kaj postkongresojn; okazos ankaux postkongreso en Japanio. Internacia Infana Kongreseto estos organizita, nur se estos suficxe da anticipaj deziranoncoj de gepatroj; se ne, oni alternative organizos infanvartejojn en la kongresejo. Cxiuj aligxintoj ricevos konfirmilon, kiu principe tauxgos por ricevi la vizon por la bezonantoj; nur en kazo de rifuzo oni petu specialan invitleteron. Kontaktadresoj: Konstanta adreso: 79-a UK, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel.: +31-10-4361044; Fakso: +31-10-4361751. Adreso de LKK: 79-a UK, p/a Korea E-Asocio, C.P.O. Kesto 4258, Seoul-100-642, Korea Resp.; Tel.: +82-2-4243032; Fakso: +82-2-4194081. ************************************************************************* Kuko-klacxo en Lepsiko ====================== De la 25-a gxis la 28-a de februaro 1994 estos kukoklacxo en Lepsiko, la plej fama urbo de Saksujo (krom Drezdeno). Klacxi, baki kukojn, trinki teon kaj kafon, promeni en la urbo, legi kaj auxskulti rakontojn kaj multe plu? Partoprenkotizo por germanoj 50 DEM, por eksterlandanoj - nur po kvin esperantigitaj kukoreceptoj el iliaj landoj. Logxado en hejmoj de esperantistoj (eventuale surplanke). Anoncu la aligxon (aux anticipe informigxu) cxe: Esperanto-Junularo de Lepsiko, Wolfram Diestel, Bauvereinstr. 3, D-04416 Markkleeberg, germanio, Tel.: +49-341-312966 ************************************************************************* 8-aj Esperantaj Tagoj de Staszow ================================ 25-29.05.1994 Esperanto-Klubo en Staszow, Polio, invitas al la 8-aj Esperantaj Tagoj. En la programo estas prelegoj, lecionoj, ekspozicioj, ekskursoj, diversaj amuzajxoj... Logxkondicxoj tre bonaj. Plena partoprenkotizo: de 350000 gxis 700000 zlotoj, (t.e. proksimume de 18 gxis 35 USD), depende de la lando). Pliaj informoj kaj aligxiloj cxe: Esperanto-klubo, Parkowa 6, PL-28-200 Staszow, Polio; Tel.: +48-15-644112 aux +48-14-642074. ************************************************************************* Arangxoj en KCE en 1994 ======================= 29.01 - 30.01. Studa semajnfino por progresantoj. 26.02 - 27.02. Studa semajnfino por komencantoj kaj progresantoj. 06.03 - 11.03. Printempa stud- kaj ferifestado por komencantoj kaj progresantoj. 13.04 - 15.04. Antauxkolokvo al la interlingvistika simpozio en CDELI. 16.04 - 17.04. Interlingvistika simpozio en CDELI. 21.05 - 23.05. Jxurasa renkontigxo por migremaj esperanto-familioj kaj naturamikoj. 25.06 - 26.06. Studa semajnfino por progresantoj kaj studa semajnfino por fake interesitaj esperantistoj. (dauxrigo en iu posta numero) Pliajn informojn (i.a. detalan programon de la Kultura Centro Esperantista) eblas senpage ricevi cxe: Kultura Centro Esperantista, CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. ************************************************************************* BET-30 ====== La 30-aj Baltregionaj Esperanto-Tagoj okazos en la estona ban- kaj kuracurbo Parnu (ejoj de Humanitara Gimnazio) de la 23-a gxis 30-a de julio 1994. En la programo: konatigaj prelegoj pri Estonio kaj kuracurbo Parnu; debatoj pri situacio kaj problemoj de E-movado en landoj kaj lokoj de la partoprenantoj; muzikaj kaj artaj programoj; sxipekskurso al la insulo Kihnu; cxemara ripozado ktp. Partoprenkotizo: okcidentanoj kaj egaluloj - 20 USD (noktumado en hoteloj); aliaj - 3 USD (noktumado per propraj matracoj kaj dormosakoj). Pagado cxe alveno. Aligxo post la 1-a de junio per je 50 % pli alta kotizo. Aligxadreso: Estona Esperanto-Asocio, Olevimagi 12/14, EE-0101 Tallinn, Estonio. ************************************************************************* ANONCOJ /////// ---------------------------------------------- Aperos la 2-a eldono de Esperanto Telefaksaro Post la granda sukceso de la unua eldono fine de januaro aperos la kompletigita, aktualigita listo de ?esperantaj? telefaksnumeroj. Se vi ankoraux ne enestas, aux via faksnumero sxangxigxis, sendu la datumojn gxis 30-a de januaro perfakse al la eldonanto. La listo estas mendebla kontraux 4 IRK (aux 5 USD) CxE: Weidmann's Mondo-Servo, Pf. 301, CH-8034 Zurich, Svisio Telefakso: +41-1-2515025 ---------------------------------------------- * * * ------------------------------------------------- Poemoj el la rumana (tr. Onet), noveloj el Iberio (Wagner, Thurber), nova membro en la serio de Gerda plus aliaj libroj. Cxio de la plej aktiva usona eldonejo! Ni atendas ankaux viajn mendojn cxe: Eldonejo Bero, P.O. Boksz 13492, Berkeley CA 94701, Usono. ------------------------------------------------- ************************************************************************* MOVADO ////// Novaj taskoj en Vraca ===================== Somere okazis sukcesa IJK en Vraca. LKK estis malfondita en novembro, sed la Vraca-aj organizantoj, esperantistoj ne restas sen pliaj taskoj. La eldona firmao de BEA (Bulgara E-Asocio), Pres-Esperanto translokigxas al Vraca. La presmasxinoj jam estas transportitaj, ili ekfunkcios en januaro, pri ili zorgos Valtcxko Marinsky, gvidanto de la firmao M&W (subvencianto ankaux de IJK). Ankaux Bulgara Esperantisto (redaktado, presado, administrado) sxangxos sian adreson. Pri ili zorgos Ljubomir Trifoncxovskij kaj Kiril Velkov. Bulgara E-Junularo, BEJ en decembro havis Nacian Konferencon en Bankja (apud Sofio) kaj elektis novan estraron. Prezidanto igxis d-ro Aleksandr Zahariev, kaj sekretario restis Raja Androvska. La 4-a Balkana Esperanto-Kongreso estas planita al septembro '94 en Vraca. Pro la IJK-aj spertoj, la taskon de cxeforganizanto akceptis L. Trifoncxovskij. Adreso por eventualaj kontaktoj: Esperanto-Centro, L. Trifoncxovskij, str. Al. Stambolijski 17, ap. 11.BG-3000 Vraca, Bulgario. Telefono: +359-92-24890 ************************************************************************* Ne cxiuj dezirantoj akcepteblas! ================================ En la hungara urbo Debrecen en la universitato okazas regula instruado de esperanto al la studentoj. En la auxtuna duonjaro 1993 mi havis tie cx. 70 gestudentojn pri esperanto! Cxirkaux triono el ili bone lernis kaj ricevis bonajn notojn. La du trionoj ne tre ofte vizitis la kurson. Sed neniu pensu, ke tia sinteno apartenas nur al esperanto-lernado: aliaj lingvoj, inter ili la angla trovigxas en simila situacio. Laux la novaj reguloj, la studentoj ne devas nepre vizitadi la lecionojn, ili devas havi diplomon pri lingva ekzameno gxis la fino de la oka semestro. Tial multaj ne rapidas, kaj la lingvoinstruistoj estas senpovaj ion fari. Malgraux cxio, mi estas optimisto, cxar la lingvo esperanto farigxis vere egalrajta "fremda" lingvo, kaj gxi havas amasan intereson cxe la studentaro. Mi, kun alia esperanto-instruisto Attila Salga, ecx ne povas akcepti cxiujn dezirantojn enskribigxi. Bela Meszaros, Hungario Piac u. 45-47, H-4025 Debrecen ************************************************************************* Aktivas cxinaj junuloj ====================== De la 3-a gxis la 4-a de decembro 1993 kunsidis en Pekino pli ol 20 junaj esperantistoj el diversaj urboj de Cxinio. Partoprenis ankaux reprezentantino de TEJO Sabira Stahlberg. En la kunsido s-ro Yu Tao, prezidanto de Cxina Junulara Esperanto-Asocio, faris enkondukan parolon; poste la cxeestintaj junuloj diskutis pri la temo: nova etapo de cxina junulara e-movado. Post la diskuto oni atingis komunajn opiniojn en jenaj punktoj: plimultigi membrojn de CxJEA; starigi kontakto-reton de junaj aktivuloj en la tuta lando; kontakti kun alilandaj junuloj kaj e-junularaj organizajxoj; okazigi esperantistan kunvenon de kelkaj najbaraj provincoj; plialtigi la lingvonivelon de cxinaj junaj esperantistoj. Krome oni gxuis amuzan vesperon, kiu dauxris gxis profunda nokto. Yu Tao, Cxinio ************************************************************************* REU kongresis en Socxi ====================== Mirinda estas la vivkapablo de E-movado - laux iuj trajtoj la situacio en la lando alproksimigxas al la milita, sed malgraux tio la cxi-jara kongreso de Rusia Esperanto-Unio okazinta en Socxi allogis preskaux 70 partoprenintojn de pluraj urboj en Rusio kaj aliaj partoj de eksa Sovetio. La membraro en REU draste falis en la lastaj jaroj - je cx. 70 % de 1991.Senduba estas la influo de la ekonomiaj kaj politikaj faktoroj. Sed ne la lastan rolon ludis ankaux la absoluta pasiveco de la antauxa gvidantaro de REU, kiu okupigxis nur pri vocxdonadoj, statutoj kaj reglamentoj. Do, la kongreso decidis elekti novan estraron el 6 personoj (la prezidanto - Andrej Ananjin) kaj serioze sxangxi la strukturon de REU, por ke la respondeco de la estraranoj pligrandigxu kaj la aliaj funkciuloj estu pli memstaraj komisiitoj aux sekciestroj interne de la asocio. Estas planata kreo de sistemo de regionaj reprezentantoj, kiuj, estante pli intime ligitaj kun lokaj membroj, servos al pli viva kaj dinamika ligo inter la estraro kaj membraro. Estos dauxrigata traktado kun REA (estas planata krei E-Centron en Jekaterinburg, lancxi plurajn komunajn projektojn) kaj cxiuj aliaj rusiaj esperanto-organizoj por fari landajn kongresojn vera komuna forumo de cxiuj rusiaj esperantistoj. Estas esprimita deziro organizi la sekvan, 16- an kongreson en Nijxnij Novgorod, kaj la 17-an en Jekaterinburg. Cxu la nova teamo sukcesos pli bone gvidi la movadon, montros la tempo - cxiuokaze sekvajare okazos la reelekto! inf. Andrej Ananjin ************************************************************************* Amika rondo helpas kolekti bildkartojn ====================================== Amika Rondo de Bildkart-kolektantoj estas rondo, kiu helpas kolektantojn de bildkartoj pligrandigi siajn kolektojn kaj intersxangxi kartojn tutmonde kun gesamideanoj. Se vi deziras meti vian nomon en la liston, bonvolu sendi al mi viajn nomon kaj asreson. Ankaux bonvolu rakonti pri la temo de via kolekto, kaj cxu la kartoj estu uzitaj/neuzitaj. Bonvolu ankaux meti en la koverton unu internacian respondkuponon. Mi metos vian nomon en la liston, kaj por cxiu nova membro de la rondo eblos kontakti vin. Kiam vi deziras kontakti iun personon en la listo, sendu al li/sxi karton kun la temo, kiun li/sxi kolektas, kun viaj nomo kaj adreso kaj deziro pri la temo de la respondkarto. La korespondado haltas aux restas laux via interkonsento. Saija Talvala (gvidanto de la rondo), It. Linjapuisto 11 A 5, FIN-45700 Kuusankoski, Finnlando. el "Esperantolehti", 6/1993 ************************************************************************* Artikoloj - surdiske ==================== Pli kaj pli da kunlaborantoj de la magazino MONATO sendas siajn manuskriptojn al la eldonejo en elektronika formo. Ili tajpas sian tekston hejme aux en la laborejo, kaj ekspedas gxin tra elektronika reto rekte al la eldonejo. Aliaj liveras siajn kontribuajxojn sur diskedoj. La granda avantagxo de tiu sistemo estas la sxparo de tempo. En la eldonejo oni ja ne devas retajpi la tuton. Al la tipoj de diskedoj kiuj estas legeblaj en la oficejo de Flandra E-Ligo (FEL) en decembro aldonigxis plia speco: post Atari- kaj DOS-diskedoj 3,5 kaj 5,25 colaj FEL nun povas konverti ankaux tekstojn sur Macintosh-diskedoj al sia sistemo. el Monato, 12/1993. ************************************************************************* Tradukoj por cxemizoj ===================== El la diverslingvaj (kaj diversalfabetaj) tradukoj de la frazo "Vojoj kunligas landojn, Esperanto - la popolojn" mi jam kolektis 33 (la lingvoj: hungara, romancxa, hispana, itala, portugala, finna, turka, cxeha, rumana, nederlanda, friza, kataluna, sveda, kroata, serba, pola, franca, angla, germana, latina, ukraina, rusa, sanskrita, japana, cxina, nepal vasxa, has-kura, persa, korea, araba, uzbeka, tagxika, greka), kaj dauxre sercxas tradukojn al aliaj lingvoj. La tradukoj kun la esperanta teksto estas aperontaj sur T-cxemizoj (vd. Eventoj n-ro 40). Bv. sendi novajn tradukojn kaj eventualajn antauxmendojn de la T-cxemizoj al: Imre Bajaki, Pf. 138, H-6100 Kiskunfelegyhaza, Hungario. ************************************************************************* REAGOJ ////// Putinoj kaj gejoj... ==================== Surprizite mi legis (bedauxrinde tre malfrue) en Eventoj artikolon el "TEJO tutmonde" pri stranga afero en INOE (asocio de esperantistoj- naturistoj), kies membro mi estas delonge. Vane mi sercxis paragrafon en nia statuto pri neakcepto de samseksemaj personoj, tial mi ekagis por ricevi informojn diverslande. Felicxe mi povas rekoni, ke la afero ankoraux ne finigxis ene de la estraro, ja ne cxiuj partoprenis la abruptan decidadon, kaj kontrauxstatutan opinion (de la sekretario) la estraro ne rajtas aprobi. Plendaj leteroj de niaj membroj stimulis revizion de tiu malvalida starpunkto. La kritika (unua) letero de Xesus proponis korekton de kotizo-kategorio, kion kompreneble la estraro devus pridiskuti - sed tio ne okazis. Laux mia supozo, la sekretario en Bruselo forgesis ekigi tiun diskuton, kaj tio perturbis kelkajn estraranojn. Neniaj diskutoj okazis do pri samseksemo aux pri statutaj punktoj tiurilate. Nun jam tio komencigxis, kaj mi certas, ke oni alvenos al la gxusta opinio. M.X., Germanio ************************************************************************* Cxu naciaj lingvoj povas esti artefaritaj? ========================================== En Eventoj n-ro 0040 aperis artikolo de Jean Selle, el SAT-Amikaro julio/1993, kiu grave misprezentas la norvegan lingvosituacion. La lingvoformo konstruita de auxtodidakta lingvisto Ivar Aasen nomigxis "landsmaal". En 1929 la Parlamento sxangxis la nomon al "nynorsk" (ne "nyorsk"). Estas granda troigo aserti, ke gxi "estis tre favore akceptita de la pli granda parto de la norvegaj verkistoj" kaj ke gxi "estas la lingvo plej multe parolata en Norvegio". Hodiaux apenaux 10% de la popolo parolas gxin. Efektive la norvegoj, ecx dum la 400-jara dana regado, neniam parolis dane. La dana kaj la norvega lingvoj estas proksimume parencaj, sed precipe la prononcoj estas grave malegalaj. Norvegoj cxiam prononcis norvege, sed oni utiligis la danan ortografion, kiun post la liberigxo oni iom post iom adaptis al la norvega prononco. Tiu plej multe uzata lingvo estas "riksmaal", kies nomon la Parlamento en 1929 volis sxangxi al "bokmaal". C. Stop-Bowitz, Norvegio ************************************************************************* UEA: jes, ne, jes, ne ... ========================= En Eventoj 2/novembro '93 estis anonco pri "Euxropa Esperanto-Festivalo" okazonta en Budapesxto de la 9-a gxis la 15-a de julio '94. Krom la unua informo estis jam pluraj detaloj pri logxado, kosto, programo ktp., kaj mi gratulas la organizantojn pri la jam farita laboro. Bedauxrinde, ensxteligxis eraro, kiun vi certe bonvolos korekti en iu venonta numero: estas skribite ke "la festivalo okazos sub auxspicio de UEA kaj Monda Turismo". En Valencio mi klare diris al grupeto da interesitoj, ke pormomente UEA ne pretas entrepreni la organizadon de regionaj kongresoj, cxar tio ligigxos al pli funda debato pri la rolo de UK, kaj mi lasis vin liberaj decidi kiajn arangxojn vi emus prizorgi, aldonante ke mi cxiam volonte ricevas informojn pri la evoluo de gravaj kunvenoj, sed mi neniam parolis pri auxspicio flanke de UEA. Se hazarde mi eraras aux mia memoro ne plu funkcias, volonte mi ricevos faksan leteron pri auxspicio. Michaela Lipari Sato, estrarano de UEA pri kongresoj kaj kulturo Rim. La cxeestantoj de valenciaj komitatkunsidoj de UEA versxajne, sed mi mem certe memoras alimaniere... Ni ankoraux revenos al la temo. Laszlo Szilvasi, la redaktoro. ************************************************************************* Kiom kostas? ============ Por la beletra revuo FONTO mi kalkulis jene: 12 numeroj jare, simpla abonkotizo: 40 guldenoj; proporcia prezo: 3,30 gld, neta abonkotizo: 28 gld, proporcia neta prezo: 2,33 gld. Do, FONTO estas nepre inter la plej malmultekostaj! Sed ? kontraste al EVENTOJ kaj HEROLDO, kiuj estas la solaj pli malmultekostaj revuoj, FONTO donas multe pli da pagxoj cxiumonate: 36. Efektive el Brazilio la sendokostoj estas pli altaj ol la kalkulitaj laux la nederlanda tarifo. Do, la neta prezo preskaux samas je nulo! Por informoj/abonoj skribu al: Gerrit Berveling, Muiderslotstraat 69, NL-4834 KM Breda, nederlando ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Ne kongreso, nur jarkunveno! ---------------------------- En la decembra cirkulero de HEA erare kaj fusxe estis menciita la okazigo de "30-a Hungarlanda Esperanto-Kongreso". En majo okazos nur gxenerala jarkunveno de HEA! En Hungario ekzistas pli ol 10 E-organizoj, inter ili ne okazis ia ajn interkonsento pri okazigo de landa E-kongreso, kaj neniu organizo rajtas alproprigi tiun arangxon propravole. Laszlo Szilvasi, prezidanto de Kultura Esperanto Asocio, Budapest 4 esperantaj magistroj ---------------------- La trian de januaro 4 personoj - Helga Farukuoya (Auxstrio), Esperantina Mirska (Polio), Jozef Dorr kaj Bernhard Westerhoff (Germanio) ricevis siajn magistrajn diplomojn post tri-jara diligenta studado kaj verkado de diplomlaboroj en la Esperantologia fako de la budapesxta universitato ELTE. Ankoraux tri studentoj laboras pri siaj disertauxoj. Internacia vespero ------------------ Tradicia renkontigxo de la internacia esperanto-fako de la universitato ELTE kun budapesxtaj esperantistoj okazos en Esperejo la 2-an de februaro. Tio estos enkadre de la dua sesio de la 2-a internacia grupo (31.01 - 05.02) VEF ne okazis ------------- Malgraux la antauxa anonco de oficejo MOVILO, pro manko de aligxo de eksterlandaj grupoj, ankaux cxi-jare VEF (Vintra E-Feriado) tamen ne okazis. Hungariaj E-arangxoj -------------------- Por aperigi liston de e-arangxoj, okazontaj en Hungario en 1994. ni petas cxiujn organizantojn, bv. informi pri la planita arangxo (dato, nomo, kontaktadreso). Se vi ne sendos la informojn, poste vi ne rajtos plendi pri la "prisilento" de via arangxo! La red. UEA-kotizoj ----------- Membrokotizoj de UEA/TEJO kaj kongreskotizoj por UK/IJK estas pageblaj ankaux pere de la redakcio de EVENTOJ. Por pliaj detaloj kontaktu nin pertelefone: 1288-258. Ni sincere dankas ----------------- al la kontribuintoj por la Fondajxo Esperanto en Budapesxto: - Magyar Krisztina, Bp. - 1000 Ft. - Racz Laszlo, Tata, - 100 Ft. - Kovacsi Erzsebet, Bp. - 500 Ft. - Pava Jozsef dr., H, 1000 Ft. - Kovacs Miklosne, Kustany,- 500 Ft. - Bartko Janos, Miskolc, 500 Ft. - dr. Flender Gyorgy, Sarkad, 500 Ft - Ady E. Kozepisk. III.bc. csop. 500 Ft. - Fustoss Eva, Cirak, - 1000 Ft. - Balint Istvan, Szank, - 400 Ft. - Halasz Maria, Bp. - 1000 Ft. - Domokos Istvan, Tata, - 300 Ft. - Sulyok hazaspar, Mako, - 1000 Ft - Szolnoki Gyulane, Bp. - 100 Ft - dr. Denke Peter, Torokb lint, 5000 Ft. - R. Heckhausen, Germanio, 142 DEM - Molnar Laszlo, Bp. H, 10.000 Ft - Terbe Csaba, Hungario, 2000 HUF La listo ne estas kompleta, en iu sekva numero ni dauxrigos gxin. La red. ************************************************************************* KONKURSO //////// Internacia konkurso pri modela e-parolo ======================================= Por etendi al esperanto tradicion de pluraj landoj ni organizas internacian konkurson cxi-jare por bazlernejanoj, t.e. por 10 gxis 14 jaraj geknaboj. De jaro al jaro alternas la konkurso laux celgrupo: infanoj, junuloj, plenagxuloj. La konkurso volas turni atenton al bela, modela, por cxiu klara kaj komprenebla parolo en esperanto. La plej bonaj estos distingitaj per honoraj diplomoj de Ivo Lapenna. Cxiu aligxinto prezentos libere elektitan prozan tekston ne pli longan ol 20 tajpitaj linioj. La instruisto mem jxurios siajn lernantojn kaj sendos la plej talentajn (ne pli ol 2 personojn) al landa konkurso, kie la konkursantoj denove prezentos siajn tekstojn kaj poste nekonatan tekston ricevitan samloke. La vocxoj estos registritaj kaj la registrajxoj estos jxuriitaj de tri kompetentaj personoj, apartenantaj al tri diversaj etnaj lingvoj. Cxiu el ili poentos cxiun registrajxon ne konante la pritaksajn notojn (de 1 gxis 10) de ceteraj jxurianoj. Cxe prijugxado estos konsiderataj: 1) klara kaj regula prononco de cxiuj sonoj; 2) gxustaj akcentado kaj intonado; 3) ritmo kaj lauxsenca disigi de penselementoj. Aligxo cxe propra instruisto gxis la 31-a de januaro 1994. Loka konkurso: en la dua semajno de februaro 1994. Landaj konkursoj: fine de marto. Jxuriado dum aprilo. Prezento de distingitoj gxis la 15-a de majo 1994. Cxiuj instruistoj, kies lernantoj deziras partopreni en la konkurso, informu la organizanton gxis la 5-a de februaro 1994 laux la adreso: Geza Kurucz, Gimnazio Julia Banyai, Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet, Hungario ************************************************************************* INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ ===================================== 5-a TASKFOLIO ------------- - 1. Elektu la vortojn, kiuj ortografie estas malgxustaj!cxi-tie, cxi- vespere, au, sxporto, posxto, listo (3 poentoj) - 2. Faru almenaux po unu vorto el la cxi-subaj!golo, homo, telefono, domo, knabo, arbo (3 poentoj) - 3. Trovu sinonimojn al la kursivaj vortoj!2 plus 2 = 4 / Li ne plu legis. /Li posedas domon. (3 poentoj) - 4. Kion oni diras al klasamikoj ekirante hejmen? (2 poentoj) - 5. Kio estas duono de vivo (!) ? (2 poentoj) - 6. Kolektu almenaux ok dombestojn! (4 poentoj) - 7. Kio estas UEA, kie trovigxas gxia sidejo kaj kiuestas gxia prezidanto? (3 poentoj) La solvojn sendu gxis la 21-a de februaro 1994 al: Gimnazio Julia Banyai, Esperanto-grupo, Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Duobligi la membraron ===================== Mi forte esperas, ke s-ro Stefen Thomson ne ofendigxos pro miaj kritikaj rimarkoj rilate al lia alvoko: duobligi la membraron de Esperanto-Asocio de Britio (vd. Eventoj, 2/decembro '93), ja ankaux li - laux mi - estas nur viktimo de (oftaj) troigoj de niaj movadanoj. Li prave kalkulis, kiam preparis la supre cititan projekton, ja la propono ricevis aplauxdon dum la Brita Kongreso. Mi supozas, ke por la propono li sin preparis laux la publika opinio de esperantistoj: oni diras en kluboj, en kunvenoj, skribas en revuoj, ke estus bone, se la membraro ampleksigxus, do ni faru tion, kion multaj volas. mi supozas, ke li legis similajn alvokojn, kaj neniam legis pri ilia malsukceso, kaj ne analizis la similajn agadojn jam okazintajn. Similan iniciaton mi jam travivis kaj en Hungario kaj ankaux en UEA. La delegitara kunsido de Hungara Esperanto-Asocio en 1986 akceptis similan alvokon, kiun ni planis efektivigi dum unu jaro, okaze de centjarigxo de esperanto. Kun aplauxdo ni akceptis la proponon, sxajnis al ni, ke ne temas pri granda fortostrecxo, ja "nur" unu novan membron devas varbi ex ciuj membroj. Sed malgraux tio, ke ni vere klopodis, kaj ecx dum komitatkunsido la gxenerala sekretario de HEA d-ro Pal donis spritajn kaj valorajn ideojn kiel varbi simpatiantajn membrojn al HEA, la membraro ne duobligxis. HEA en 1985 havis 6290 membrojn, en 1987 7118 kaj en 1990 8170. Ankaux la estraro de UEA ne lernis el la spertoj de siaj landaj asocioj. En 1989 estis iniciatita nova kampanjo, anoncita en la revuo Esperanto kun la titolo: Por dekmilo post tri jaroj. Inter la motivoj de la kampanjo ni trovas la jenajn: "Sep mil individuaj membroj. Ridinde, cxu ne? De jardekoj UEA ne sukcesas preterpasi tiun sorcxan limon. Sep mil membroj en organizajxo, kiu pretendas porti la standardon de komunika kaj kultura revolucio por la tuta mondo." (Esperanto, 1989, p. 178-179). Sed malgraux la alvokoj, malgraux la helpo de Fondajxo Canuto, la kampanjo malsukcesis. Ni rigardu la ciferojn en tiu periodo en la Tabelo. La du prezentitaj ekzemploj montras, ke cxi-tipaj kampanjoj ne sukcesas. Post la supra skiza analizo levigxas du demandoj: (1) kial naskigxas tamen similaj kampanjoj cxiam denove en nia movado?, (2) kial ne sukcesas la membrokampanjoj? Por la unua demando mi respondas jene: movadaj gvidantoj ne volonte raportas pri siaj malsukcesoj, kaj la redaktoroj, kiuj publikigas la alvokojn ne volas komploti kontraux siaj cxefoj, kaj la sendependaj gazetoj gxis nun havis malgrandan influon al nia movado. Por la dua: la lancxantoj de la membrokampanjoj ne respondas honeste la demandon: kial indas lerni esperanton? Oszkar Princz, Hungario ************************************************************************* ALVOKO ////// Lokaj radiostacioj - cxu ekzistas? ================================== La E-redakcio de Radio Warszawa havas abundan sonmaterialon, per kiuj volonte helpus al lokaj radiostacioj, utiligantaj esperanton en sia programo. Por ili certe estus utile havi intervjuojn kaj aliajn diversajn materialojn, ja kutime ili baraktas kun inform-manko. La reciproka kunlaboro certe utilus por cxiuj stacioj - kaj ankaux por la auxskultantoj. La gvidanto de e-elsendoj de Pola Radio, Andrzej Pettyn iniciatas kolektadon de adresoj de e-radiostacioj, radioprogramoj. Ni petas helpon de Vi en la kolektado de tiu radiostacia datumbanko. Skribu al li (pk. 46, PL-00-950 Varsovio, Polio) pri regulaj e-radioprogramoj (nomo, frekvencoj, horoj) - kaj ankaux la nomon, adreson de la redaktoro aux alia kontaktpersono! La pretigxinta listo estos publikigita ankaux en EVENTOJ! Laszlo Szilvasi Rim: Peto al redaktoroj de aliaj e-revuoj: Bv. transpreni tiun cxi alvokon, gxia sukceso estas nia komuna intereso! ************************************************************************* KULTURO /////// Turneo de Kajto =============== De la 24-a de februaro gxis la 4-a de marto 1994 la konata muzik-grupo "Kajto" faros kantturneon tra Francio kaj Belgio. Informojn pri lokoj kaj datoj de iliaj koncertoj petu de Marcel Redoulez 25 av. Du Prince Noir, F-33750 Camarsac, Francio ************************************************************************* Verkemuloj, atentu! =================== La viena mikroeldonejo Pro Esperanto planas la eldonon de fantastaj (ne sciencfikciaj) rakontoj originalaj, kiujn oni kutime nomas fantom - rakontoj - sed povas interveni ankaux aliaj fantazi-instigaj supernaturajestajxoj kaj fortoj en la evoluo de la rakonto. Se en via tirkesto hazarde kusxas tia literaturajxo, bonvolu gxin sendi al: Pro Esperanto, Pf. 28, A-1014 Wien, Auxstrio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// La 10-an de novembro '93 naskigxis "esperantista bebo". La eta Dora estas filino de Edit HENCZ kaj Gabor GRAF el Mor, Hungario. * * * Gxenerala kunveno de la Konversacia E-Klubo en Kopenhago okazos la 16-an de februaro, je 19.30. (Rosenorns Alle 44, st. tv., Kopenhago). * * * Somere 1994 en Prago (Cxehio) okazos internacia renkontigxo de anarki- sindikatistoj. Esperantistoj-anarkiistoj eventuale povos kombini kun partopreno en SAT-kongreso en Straznice. Detalaj informoj cxe: Andrej Funk, Druzstvni Ochoz 25, CS-14000 Praha 4, Cxehio. * * * Familio kun junaj geinfanoj (1,5 j., 5 j., 7 j.) deziras gastigi esperantistan familion por paroli esperanton. Familio Bert-Noireau, Les Pommiers 14 B, Chemin de la Tour, F-05100 Briancon, Francio. * * * La duan dimancxon de cxiu monato okazas E-diservo en la pregxejo "Hinde St Methodist Church" en London. Vizitontoj interesigxu cxe Joan Dawson, tel.:081-427 9596. * * * Malprudente elspezi aux malkomforte tranokti? Se vi preferas la duan, petu la informilon de Gastejo Verda Lumo, 228 Capworth Street, London, E107HL, Britio. Tauxga por turismi, por komerci, por festi aux por anonimi. * * * Baldaux ni aperigos libron, dedicxitan al la Internacia koruso kaj ties fondinto kaj gvidanto, sub la titolo "Per flugiloj de la kantoj". Dezirantoj posedi gxin sendu monbileto(j)n kun valoro de 5 USD per registrita letero al: Dimitar Terziev, Milin Kamak 58, BG-1421 Sofia, Bulgario. * * * La fidelaj klientoj de la mikroeldonejo Pro Esperanto ricevas 20 %-an rabaton kaj ne pagas sendokostojn. Petu senpagan katalogon cxe: Pro Esperanto, Pf.28, A-1014 Wien, Auxstrio. * * * La 26-an de decembro 1993 en la agxo 81 jaro mortis en Britio fondinto de Geonkloj Esperantistoj kaj la Kastora Klubo de Esperanto, plentempa instruisto de esperanto en duagrada lernejo, auxtoro de kelkaj esperanto- libroj J. H. Sullivan. ************************************************************************* BAZAJ INFORMOJ ////////////// Tutmonde (Pacifista movado) =========================== Tiu pacifista movado fondigxis en januaro 1985, post la aprobo de gxia statuto fare de grupo de personoj el Euxropo kaj Ameriko, devenantaj de Humanisma Movado kaj de Esperantismo. Gxiaj celoj estas: kontrauxstari perfortojn kaj militojn; elradiki mizeron; impulsi starigon de Monda Konstitucio kaj Federacio de Popoloj por defendi pacon, liberecon kaj homajn rajtojn; certigi por iuj indan vivadon, sxirmitan kontraux senlaboreco per socipolitika organizado; agnoski la rajton de cxiu komunumo sendependigi sin aux sin federaciigi kun aliaj sxtatoj; defendi la naturan medion per ekologia protekto; klopodi por disvastigi esperanton. Estas du kategorioj de membroj: efektivaj (tiuj, kiuj estas enskribitaj en Adresaro) kaj subtenantaj (tiuj, kiuj ne konsentas, ke oni publikigu iliajn nomojn). La organizon gvidas tripersona Sekretariaro, elektita per referendumo. En landoj kun pli ol 25 efektivaj membroj eblas starigi nacian komisionon. Oni povas prezenti proponojn por publikigi en Kune, la bulteno de Tutmonde. Jen kelkaj el la temoj studeblaj: la homo kaj la socio; idealisma tenigxo; politikaj akceptoj; estonta perspektivo; "tutmondisma" movado... La adreso: Tutmonde, Posxtkesto 313, E-08220 Terrassa, Hispanio. el "Gazeto Andaluzia", septembro 1993 ************************************************************************* INTERESE //////// Cxu albordebla haveno? ====================== Eldonado de pornaj kaj erotikaj revuoj estas nun plej profitdona okupo por la gazetproduktantoj. Tiaspecaj revuoj aperas en la tuta Rusio abunde, kiel fungoj post somera pluvo. Unu el tiuj revuoj estas Seksodrom, krampe difinita kiel Fik-haveno. Sur la 24 pagxoj de la ruslingva revuo oni trovas, interalie, tradukojn el La Bugradilo kaj La Kancerkliniko, kaj ecx tutan pagxon en la internacia lingvo, iniciita de L. L. Zamenhof, kiu apenaux pensis, al kiu haveno povos albordigxi lia homaranisma sxipo. el "La Ondo de Esperanto", 2/1993 ************************************************************************* Pli ol mil versoj pri vetero ============================ Pasintjare en Juna Amiko kaj en Eventoj (kaj poste en aliaj diversaj eldonajxoj) aperis alvoko pri alsendo de priveteraj rimajxoj kaj sentencoj. La alvokinto, s-ro Leen Deij el Nederlando, kiu cetere mem tradukis 888 dirajxojn pri la vetero el la germana kaj nederlanda) ricevis buntan reagon: - 23 el la angla - 23 el la itala - 8 el la bengala - 10 el la japana - 20 el la bulgara - 4 el Kalifornio - 91 el la cxeha - 9 el Malto - 8 el la dana - 3 el al rumana - 5 el Eburio - 12 el la serba - 8 el la finna - 16 el la slovaka - 86 el la estona - 63 el la sveda - 79 el la franca - 5 el Togolando - 43 el la hungara. laux Juna Amiko, n-ro 62. ************************************************************************* ANONCO ////// ---------------------------------------------------- Ni urgxe bezonas diapozitivojn el la tuta mondo. Ni bone pagos! Kontaktu: INTERMONDE, 6358 de Bordeaux, Montreal, Quebec, Canada, H2G 2R8. ---------------------------------------------------- ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1288258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI, Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor