Eventoj n-ro 0045, 1/januaro - '94, retposxta versio ***************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - BATALI KONTRAUx MALJUSTO Kulturo: - Kultura Centro Esperantista 25-jaras, sed... - Nia libromerkato en 1992 Faka aplikado: - Amatora radio-stacio de la Seula Esperanto- Kulturcentro - TAKE-esperanto cxe la televido - Genealogoj uzas esperanton - La scienca e-eldonejo establigxas! Esperanto aplikata: - Atlaso de Andaluzio - Ne gutas mielo el la cxielo... - Adresaron de firmaoj, - Poprad igxis komerca kompanio Arangxoj: - Litero - Fervojista postkongreso - 16-a Cxebalta Esperantista Printempo - La 67-a kongreso de SAT - Biera semajnfino - Germana Esperanto-Kongreso - Latvia Internacia Printempo - Alp-Adria Konferenco - IEK-94 en Homburgo Anoncoj: - ** Movado: - La "guto malgranda" - La japana kontribuo por esperanto: go-ludo - Domo, kie logxis Zamenhof - Kiel frenezuloj... - Brita kongreso 1995 en ... Parizo? - Esperantaj stampoj en Cxinio Afrika agado: - Agado en Malagasio Esperanto en radio: - Ondolongoj de Pola Radio Lingvo: - esperanto aux Esperanto? Mallonge: - Gxardeno Esperanto - Estraro de ELNA Reagoj: - Norvega E-eldonejo tute ne malfondita! Hungara angulo: - *** Anoncetoj: - *** Anoncoj: - *** Intervjuo: - La viron eblas detrui, sed ne venki Bazaj informoj: - Skolta agado en esperanto Interese: - Dia imposto - Liftoj por sxipoj Konkurso: - INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ Korespondi deziras: - *** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Novjara mesagxo de la Prezidanto de UEA BATALI KONTRAUx MALJUSTO ======================== Kiam ni staras sur la sojlo de la nova jaro, konvenas pauxzi foje kaj fari bilancon pri la stato de la mondo kaj pri nia propra stato. Sur la sojlo de la jaro 1994 ni vidas mondan situacion, en kiu ni trovigxas - kiel kutime - elementoj pozitivaj kaj elementoj negativaj. Kiel cxiam, la estonteco estas necerta. En Sud-Afriko reprezentantoj de la du cxefaj partioj, de la du cxefaj rasoj, atingis interkonsenton, kiu antaux nur mallonga tempo sxajnis utopiajxo. Kvankam ne mankas malkonsentaj vocxoj, almenaux oni nun vidas la eblecon de paca solvo, kie antauxe oni atendis nur sangan militon. Finfine, post longa malpaco nun vidigxas perspektivoj de paco en Kambogxo kaj en Palestino. En la insuloj, kie mi logxas, ni havas en Norda irlando pli bonan perspektivon de paca solvo, ol ekzistis de multaj jaroj. En cxiuj tiuj lokoj provizore sukcesis paca traktado inter la konfliktantaj flankoj. Ni ne forgesu lauxdi la finan sukceson de la sepjara interregiona traktado pri GATT (Gxenerala Akordo pri Tarifoj kaj Komerco) - kvankam ankaux pri tiu atingo, kiu pozitive influos la mondan ekonomion, ne mankas malkonsentaj vocxoj. Forest as tie, ekzemple, interkonsento gxis kiu grado la kulturo kaj ties produktoj estas varo. Tamen, en pluraj mondopartoj ni vidas nur disfalon kaj seniluziigxon. En Bosnio kaj Hercogovino la kruelo kaj la batalado dauxras: la bela idealo de sxtato, en kiu diversaj etnoj povus kunvivi en harmonio, sxajnas definitive perdita. En Angolo, en Kartvelio, en Somalio, en Sudano, ne venas fino al militado. Granda perturbo trafis Rusion kaj aliajn partojn de la eksa Sovetunio, kie la situacio ankoraux tute ne estas stabila. Oni ne povas ne havi gravajn timojn pro la tiea kres ko de ekstremaj naciismoj, naskitaj el malespero, malordo kaj ekonomia mizero. Kvankam la vivo sxajnas dependi de hazardaj aferoj, ni cxiuj havas la moralan devon pledi kaj kampanji por tio, kio estas bona kaj justa. Ni devas batali kontraux maljusto. Kiel individuoj, ni sxajnas atingi malmulton. Ni tamen memoru, ke el niaj malgrandaj, cxiutagaj decidoj povas flui ankaux gravaj rezultoj. Eventoj, sxajne negativaj en si mem, povas ja havi grandajn kaj netakseblajn sekvojn. Tio validas same en nia persona vivo, kiel ankaux en publikaj aferoj. Unu ekzemplo: en Litovio, antaux iom pli ol cent jaroj, Aleksandro Zilbernik donis al sia filino Klara doton okaze de sxia edzinigxo al juna okulkuracisto. Tuj (fakte, ecx antaux la geedzigxa ceremonio) la juna fiancxo foruzis grandan parton de la doto por eldono proprakoste libron pri sia fantazia projekto de lingvo internacia. Imagu, se Ludoviko estus trovinta alian fiancxinon, kies patro ne povus aux ne volus doni doton; imagu, se Klara aux sxia patro estus malpermesinta tiun neortodoksan uzon de la dotita sumo. Sen tiu doto la Internacia Lingvo de Zamenhof eble neniam estus vidinta la taglumon. Vere, se tiuj eventoj estus iom aliaj, ankaux grava elemento en la kulturhistorio de la homaro estus alia, nia As ocio ne ekzistus, kaj vi ne legus cxi tiujn vortojn. Estas agrable konstati, ke Esperanto nun ricevis alian "doton" de Aleksandro Zilbernik: lia renovigita domo en Kaunas la 11-an de decembro farigxis Litova Esperanto-Centro. Okazis io grava pri la Internacia Lingvo dum la jaro 1993 - pluraj ekstermovadaj instancoj okupigxas pri la lingva problemo kaj implicite rekonis la rezultojn, kiujn la Esperanto-movado atingis tra la pasinta cento da jaroj: Umberto Eco per siaj dokto kaj intelekta kuragxo sukcesis skui la letargian silenton pri la komuna lingvo; en la ejoj de Euxropa Parlamento oni simpoziis pri planlingvoj; UNICEF establis konsultajn rilatojn kun UEA, Internacia PEN-klubo rekonis Esperanto n kiel beletran lingvon kaj akceptis la membrecon de Esperanto-sekcio, Unesko denove rezoluciis pri Esperanto. Kvankam ofte povas sxajni, ke nia laboro ne portas la esperatajn fruktojn, tio ne estas kialo por cxesi labori. ni ne povas scii, kiaj fine estos la rezultoj de nia strebado. Antaux kvin jaroj kiu estus povinta imagi la nunan politikan situ acion de la mondo? Kiu scias, kio estos post ankoraux kvin jaroj, post dek jaroj, post cent jaroj? Kiu scias, kia estos la lingva situacio en la mondo de la jaro 2094? Ni laboru kaj esperu. Ni cxerpu la inspiron el la ankoraux cxiam plene aktuala mondvizio de Zamenhof: Ni semas kaj semas, neniam lacigxas, Pri l'tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas, - Ni semas kaj semas konstante. "Ho cxesu!" mokante la homoj admonas, - "Ne cxesu, ne cxesu!" en kor' al ni sonas: "Obstine antauxen! La nepoj vin benos, Se vi pacience eltenos". Kun bondeziroj por la jarsxangxaj festotagoj kaj por la nova jaro 1994, salutas via John C. Wells ************************************************************************* KULTURO /////// Kultura Centro Esperantista 25-jaras, sed... ============================================ En la 70-aj, 80-aj jaroj KCE estis novajxo, kiun indis viziti. Sed la mondo sxangxigxis, kaj la nunaj problemoj de KCE (La Chaux-de-Fonds, Svisio) similas al problemoj de aliaj similaj esperantistaj institucioj. KCE estas konsista parto de Esperantujo. En la sepdekaj kaj okdekaj jaroj esperanto-centroj ne abundis. KCE estis novajxo, kiun indis viziti. Lastatempe aperas kaj malaperas diversaj aliaj similaj centroj, kie la esperanto-komunumo kolektigxas; plioftigxas la kongresoj, kunvenoj, renkontoj. En Esperantujo cxi-rilate ekzistas ne subtaksebla konkurenco; la esperantistaro, do, fakte havas suficxe grandan elekteblon. En tiaj kondicxoj institucio kiel KCE ne plu altiras tiom da gastoj, kiom antauxe. Tamen, Esperantujo ne kontesteble bezonas propra(j)n lernejo(j)n, kie okazas lingvaj, klerigaj kaj pedagogiaj kursoj kun ekzamenoj. Ekzistas la impreso, ke la e-movado ankoraux ne komprenis la gravecon de tiu fakto. Kiel jxus menciite, al La Chaux-de-Fonds "pilgrimas" multe malpli da esperantistoj ol oni siatempe esperis. Nature, tio estas tre seniluziiga por aktivuloj de Esperantujo. Tial prave aperas duboj, cxu dauxre valoras investi tiom da mono kaj energio por cxiurimede vivteni relative pompan kaj multekostan institucion kiel KCE. La lastatempa sxangxigxo de la bazaj kondicxoj por la esperantaj socio kaj movado cxiukaze havas konsekvencojn ankaux por ilia infrastrukturo. La esperant o-komunumo estas devigata adekvate reagi al gxi. Kiel ni organizu nian laboron pli efike kaj celtrafe? La partoprenkotizoj kaj restadkostoj por la gastoj kaj klientoj de KCE estas relative altaj, kvankam por svisa monujo ili estas ecx suficxe malaltaj. Cxu indas viziti cxiam la saman lokon? La vojagxemaj esperantistoj sxatas foje vidi ankaux ion alian ol cxiujare nur KCE, la Jxurasan regionon ktp. Diversaj duboj pri la kursprogramo mem, kaj la libertempo-ebloj, kiuj en KCE estas bedauxrin de infrastrukture mankohavaj, certe ludas rolon en la decido veni aux ne veni al KCE. En la 70-aj - 80-aj jaroj Gastejo "Edmond Privat" akiris sep domojn por gastigi la studentojn de KCE kaj CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia). Sekvis renovigaj transformoj kaj konstruoj; instaligxis restoracio, studejoj, salonoj ktp. Dume restis la bankaj monsxuldoj. Skeptikaj observantoj prave sin demandis: kie estas la enspezoj cxe supozeble tiom da elspezoj? Antaux kelkaj jaroj la asocio "Kultura Centro Esperantista" kaj la fondajxo "Gastejo Edmond Privat" (GEP) ekzamenis sian financan staton kaj malkovris, ke bedauxrinde gxi estas dangxere malekvilibrita. La kauxzoj estas multfacetaj. Lastatempe la Direkta Komitato de KCE, helpe de la Fonduma Konsilio de KCE/GEP, strebas ordigi la financojn. Estis decidite vendi kvin el sep domoj, kiujn GEP siatempe acxetis, sed neniam amortizis, kaj provi novan komencon surbaze de la du kernaj domoj. Tamen, malgraux tio, resanigi la financojn evidentigxas tre malfacile. Organizi la centron kauxzas grandan investadon de administraj elspezoj. Diversaj servoj kiel varbiloj, informiloj, la perkoresponda kurso programita (PKP) ktp. dauxre estas senpagaj. KCE/GEP deziras agadi profesie, ne diletante, tial gxi garantias minimuman salajron al tri surlokaj dejxorantoj (sekretario de KCE, administranto de GEP kaj intendanto de KCE/GEP), kiuj estas bonaj esperantistoj kaj kompetentaj kunlaborantoj sur sia kampo. Ni opinias, ke nur tia strukturo ebligas efektivigi nian laborplanon fakule. Tial, en la bilanco kaj bugxeto la elspezoj dauxre superas la enspezojn. Por 1994 estas provizore bugxetita granda deficito. Memkompreneblas, ke tia ekonomio ne estas reala. La eliro estas nur en pli granda kvanto de uzontoj de la servoj de KCE, kio siavice dependas de pligrandigo de la kvanto de esperantistoj kaj konscio pri la utilo de KCE por ili. KCE instigas la esperantistojn partopreni gxiajn arangxojn por lerni, kunveni, feriadi kaj uzadi gxiajn servojn. Tamen KCE/GEP dumjare registras tro malmulte da kursanoj, gastoj kaj klientoj. Pli granda kvanto da ili urgxe necesas por pleni gi la kason. Nia filantropa instalajxo, kiu baze komprenas sin senprofita, tamen gxuste tiom bezonas solidan monprofiton por garantii la pluekzistadon de la entrepreno. Pro cxiuj indikitaj kauxzoj KCE devas komenci draste sxpari. Reduktigxos salajroj, do nur unu kunlaboranto estos plene salajrata, la aliaj du nur parte; la instruontoj kaj prelegontoj estos petataj labori senhonorarie; PKP igxos pagata; kos to por logxado en GEP plialtigxos je 5-10% ktp. Kaj oni akcelos vastan poresperantan propagandon, kunlabore kun Svisa Esperanto-Societo kaj la lokaj grupoj. KCE kiel kultura asocio kaj GEP kiel fondajxo cxiam dependis de mondonacoj kaj monpruntoj. Sxtatajn subvenciojn gxi ne ricevis kaj supozeble ne ricevos. La estonteco de KCE/GEP, do, plene dependas de gxiaj uzantoj. Gxi bezonas mecenatojn, k iuj povas aux donaci al gxi monon, aux prunti senintereze, partoprenantojn de esperantaj arangxoj kaj ecx neesperantistajn feriumantojn, kiuj (individue aux grupe) deziras moderpreze pasigi tempon en Svisio. laux M. Grosjean kaj A. Kunzli el "Monata cirkulero KCE", decembro/1993 Gxeneralan programon 1994 de KCE oni povas mendi tute senpage cxe: KCE, pk. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Telefono: +41-39-267407; Telefakso: +41-39-266203. ************************************************************************* Nia libromerkato en 1992 ======================== Jen la statistiko pri la esperanta libromerkato en 1992, kiu bazigxas sur la rubriko Laste aperis en Esperanto por 1992. Laux tiu rubriko en 1992 surmerkatigxis 205 libroj en kaj pri esperanto. Tiu nombro esence samas kun la sumo, atingita antaux dek jaroj. jaro 1982-1992 nombro de libroj en/pri esperanto - 228205 originalaj beletrajxoj - 2234 tradukitaj beletrajxoj - 5131 informiloj pri esperanto,lernolibroj, vortaroj - 4836 averagxa pagxonombro - 135126 averagxa prezo (NLG) - 11,815,9 La libroj estis verkitaj pri tute diversaj temoj: lernolibroj, vortaroj, informiloj - 36 originala beletro - 34 traduka beletro - 31 interlingvistiko, esperantologio - 27 esperanto (historio, literaturo,movado, instruado ks.) - 18 politiko, filozofio, historio - 17 scienco kaj tekniko - 13 religio - 12 aliaj temoj - 17 En 1992 la libroj venis el 31 landoj. La rang-liston malfermas la kongres-lando Auxstrio kun 20 libr(et)oj, sed laux la totala pagxo-kvanto Auxstrio okupas nur la sesan lokon, je granda distanco de Japanio. En la suba tabelo, kun deko da plej aktive eldonantaj landoj, la unua nombro indikas la librokvanton, krampe estas la sumo de la pagxoj de la eldonitaj libroj. Auxstrio 20 (1607) Germanio 18 (1950) Japanio 17 (4480) Francio 17 (2798) Brazilio 15 (2059) Bulgario 14 (1440) Nederlando 13 (1648) Rusio 13 (1590) Cxinio 11 (1566) Belgio 8 (801) 205 libroj estis eldonitaj de ... 105 eldonejoj, el kiuj nur 10 produktas po pli ol 3 libroj jare: Press-Esperanto (Bulgario) 10 (1056) Sezonoj (Rusio) 9 (896) Pro Esperanto (Auxstrio) 9 (640) Fonto (Brazilio) 8 (1256) Cxina E-Eldonejo (Cxinio) 8 (1174) Ludovikito (Japanio) 7 (3141) UFE (Francio) 5 (1401) el "Ruslanda Esperantisto", oktobro/1993 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Amatora radio-stacio de la Seula Esperanto-Kulturcentro ======================================================= En la oficejo de Seula Esperanto-Kulturcentro la 1-an de novembro 1993 estis instalita nova amatora radio-stacio. Direktoro de SEK, s-ro Lee Jung-kee (voksigno HL-1-SZQ) malfermis la stacion por praktiki kaj propagandi nian lingvon pere de radio-reto. La stacio de SEK atendas la vokon de radio-amatoroj cxiutage. En Koreio radio-amatoroj interesigxas pri esperanto por plifaciligi siajn kontaktojn kun eksterlandanoj. Koreaj esperanto-amatoroj nun havas regulan kontakton cxiuvespere de la 18.30 gxis 19.00 en la frekvenco 21.266 kHz. ************************************************************************* TAKE-esperanto cxe la televido ============================== Francis Guthleben, jxurnalisto cxe CANAL E, perkabla televidstacio pri ekonomio en la orientfranca departamento Haut-Rhin, intervjuis dum dek minutoj Jen-Pierre Cancel, sekretarion de TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj-Esperantistoj), kaj Edmond Ludwig, redaktoron de la revuo La Domo kaj prezidanton de Orientfranca Espe ranto - Federacio. La celpubliko (50.000 spektantoj) estas la entreprenoj de la departamento kaj ilia klientaro. CANAL E akceptas por elsendo bonkvalitajn mallongajn videokasedojn pri esperanto kaj prezenton de entreprenoj, laborantaj per esperanto. Sendu ilin al TAKE-Esperanto, RN 83, rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim-Colmar, Francio. ************************************************************************* Genealogoj uzas esperanton ========================== Genealogio farigxas cxiam pli populara hobio. Jam tri neesperantistaj genealogiaj asocioj uzas la internacian lingvon en siaj korespondado kaj publikajxoj. Temas pri Orienteuxropaj Familihistoriaj Asocioj (sidejo en Salt Lake City, Usono), Genealogia Arkivo de la gento Knobloch "Alleum" (Vroclavo, Polio) kaj Silezia Genealogia Societo (Vroclavo). UN proklamis la jaron 1994 "La jaro de familio". Lige al gxi la Silezia Genealogia societo proponas al esperantistoj, kiuj interesigxas pri siaj radikoj, genealogio kaj heraldiko, fondi similajn genealogiajn societojn (urbajn, regionajn kaj landajn). Statuto de Silezia Genealogia Societo kaj aliaj organizaj dokumentoj jam estas tradukitaj en esperanton kaj en plurajn naciajn lingvojn. Tiuj dokumentoj povas servi kiel modelo por nove organizataj genealogiaj societoj. Personoj, kiuj volus fondi similajn societojn bonvolu skribi al ni. En Okcidenta Euxropo, Nordameriko kaj Auxstralio agas pluraj genealogiaj societoj (landaj, regionaj, etnaj). En Orienta Euxropo, Afriko, Azio kaj Sudameriko tiaj societoj preskaux ne ekzistas. En kelkaj orienteuxropaj landoj dum jardekoj ge nealogio estis malpermesita. Ekde 1994 Silezia Genealogia Societo eldonos kvaronjaran bultenon en esperanto "Kroniko", kiu ofte enhavos informojn pri internaciaj gentaj societoj kaj iliaj bultenoj. Genton formas cxiuj familioj, devenantaj de la komuna prapatro. Ne ekzistas homogenaj (ununaciecaj) gentoj. Cxiuj gentoj kun 200-500-jara historio posedas debrancxigxojn, kiuj vivas nuntempe en diversaj landoj kaj apartenas al diversaj nacioj. Multaj gentoj eldonas proprajn familiajn bultenojn. Tamen tiuj bultenoj ne cxiam atingas samgentanojn, kiuj jam ekde kelkaj generacioj logxas en aliaj landoj kaj parolas aliajn lingvojn. Silezia Genealogia Societo proponos al ili uzadon de la internacia lingvo esperanto. La societo "Alleum", al kiu apartenas personoj en 16 landoj, jam eldonas sian bultenon en esperanto. Personoj, kiuj deziras fondi internacian familian genealogian societon, povas ricevi de ni modelan statuton, aligxilon, laborplanon kaj adresojn de samnomuloj el polaj telefo nlibroj. Novefonditaj genealogiaj societoj el orienteuxropaj landoj ricevados dum kelkaj jaroj la bultenon "Kroniko" senpage. Membroj de la Silezia Genealogia Societo prilaboras multlingvan genealogian kaj familian vortaron. Antaux ol aperos libroforma eldono, la vortaro estos presata en lauxvicaj kajeroj de la bulteno "Kroniko". La projekto fondi en 1990 Esperantistan Genealogian kaj Heraldikan Asocion ne sukcesis. Tamen nun ni opinias, ke anstataux ol fondi pure esperantistan asocion, estas multe pli bone agi en regionaj aux landaj neesperantistaj societoj kaj ka xuzigi, ke tiuj societoj uzu la internacian lingvon. Estraro de la Silezia Genealogia Societo, P.O. Kesto 312, PL-50950 Wroclaw 2, Polio. ************************************************************************* La scienca e-eldonejo establigxas! ================================== Post brila debuto - eldono de la libro "La korpo de la homo" (vd. Eventoj n-ro 0042) de Harald Schike - la eldonejo MZ-Verlag jam preparas por aperigo tri novajn fakajn librojn: Aira Kankkurnen: Klopodu kompreni min. La 50-pagxa libreto estas traduko kaj reverkajxo de la renoma verko, kiu aperis jam en diversaj lingvoj, kaj estas instrukcilibro por gepatroj de auxdodifektitaj infanoj. H. S. Stoker, M. R. Slabaugh: Gxenerala, organika kaj biologia kemio. Traduko el usona prestigxa lernolibro pri kemio sub gvido de R. K. Jones kaj D. A. Portmann. La 600-pagxa libro estas tute unika en esperanto! Jaime Scolnik: Sanon! - Sanigu vin mem per naturmetoda kuracado. Originale verkita 700-pagxa konsillibro por cxiu homo. Gxi montras, kiel kuraci sin per la naturmetoda medicino. La malsanojn kaj iliajn kuraceblojn oni trovas facile en la de tala indekso. Tiu libro, merita atenton de cxiu esperantisto, estas senprecedenca en Esperantujo. La unua libro aperos printempe de 1994, la aliaj je UK en Seulo. Sed tio, kaj ankaux la prezo, dependas ankaux de la kvanto de antauxmendoj. Do, por certigi ilian aperon, cxiu interesigxanto nepre antauxmendu ilin laux la adreso: Harald Schicke, Im Heidewinkel 45, D-21271 Asendorf, Germanio; Tel./fakso: +49-4183-4653. ************************************************************************* Esperanto aplikata ////////////////// Atlaso de Andaluzio =================== Interesigxantoj pri la esperant-lingva Atlaso de Andaluzio kontaktu gxian kompilinton: Jose M. Rodriguez, Pk. 611, E-14080 Kordovo, Hispanio ************************************************************************* Ne gutas mielo el la cxielo... ============================== ... sed oni povas importi gxin! Al la eksportisto eblas skribi esperante, hispane, angle: Ruban Rorres, Carrea 85# 15-68, Cali, Kolombio ************************************************************************* Adresaron de firmaoj, ===================== uzantaj esperanton, sur teritorio de eksa Sovetunio kolektas Mihaelo Cxertilov, Pk. 111, RUS-143000 Odincovo, Rusio ************************************************************************* Poprad igxis komerca kompanio ============================= La E-Centro de Slovaka Esperanto Asocio en Poprad transformigxis al komerca kompanio. Gxi interesigxas pri cxiuspecaj komercaj kaj turismaj proponoj. Kontaktadreso: SEA, Sobotske nam 6, CS-08501 Poprad, Slovakio el "Gazeto Andaluzia", decembro 1993 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Litero ====== Cxu vi jam foje rajdis sur Pegazo? Cxu vi volas pliperfektigxi sur la literatura, proza, kaj poema kampoj? Cxu vin simple nur interesas strukturoj de poemoj? Cxu vi sxatas krei fabelojn? Se jes, tiam ne hezitu aligxi al "Litero" okazonta inter la 12-a kaj 15-a de majo en Brandenburgio. Informoj cxe: Esperanto-Junularo Brandenburgio, Berliner Str. 49, D-14467 Potsdam, Germanio; Tel.: +49-331-24003. ************************************************************************* Fervojista postkongreso ======================= Post la 46-a kongreso de IFEF en Krems (Auxstrio) 13-20.05.1994 (vd. Eventoj n-ro 0042), esperantistoj-fervojistoj, kaj amikoj de fervojoj, povos partopreni ankaux postkongreson, okazonta en Breclav (Cxehio) inter 21-24 de majo 1994. En la programo - abundaj interesaj ekskursoj. Prezo de la postkongreso, ne inkluzivanta la hotelprezojn - 3000 cxehaj kronoj (170 DEM). Por la alvenontoj indas scii, ke Breclav trovigxas cxe la fervojnodo sur linioj Vieno - Varsovio kaj Budapesxto - Prago. Pliaj informoj cxe: Jaroslav Pokomy, Nova 832, CS-69142 Valtice, Cxehio ************************************************************************* 16-a Cxebalta Esperantista Printempo ==================================== Pola Esperanto-Asocio, Filio en Koszalin, organizas inter 06-12 de junio 1994 renkontigxon de esperantistoj kaj naturamikoj en la cxebalta ripozloko Mielno. En la programo estos kaj simpla ripozado, kaj ekskursoj, perfektigaj lingvaj kursoj, prelegoj, distreroj ktp. La partoprenkotizo por semajna restado en komfortaj cxambroj kun mangxoj de 80 gxis 90 USD (depende de aligxdato). Pliaj informoj cxe: PEA, Filio en Koszalin, skr. poczt. 30, PL-75-016 Koszalin, Polio. ************************************************************************* La 67-a kongreso de SAT ======================= La 67-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazos en Straznice (Cxehio) 16-23.07.1994. Straznice situas en la sud-orienta Cxehio cxe la limo kun Auxstrio kaj Slovakio, gxi famas pri moravia folkloro kaj bongusta vino. Krome, la partoprenontoj povos viziti Pragon, kie 07-14.07 okazos antauxkongreso, kaj/aux kolokvon de Akademio de Esperanto, kiu samtempe pasos en Prago. La bazaj kongreskotizoj varias de 340 gxis 590 FRF, depende de membreco en SAT kaj dato de aligxo; partoprenontoj el landoj kun averagxaj salajroj cx. 800 FRF ricevas 30%-an rabaton; el la landoj kun averagxa salajro malpli ol 800 FRF - 60%-an rabaton. Pli detalajn informojn ricevu cxe: Vladislav Hasala, Pk.36, CS-69662 Straznice, Cxehio. ************************************************************************* Biera semajnfino ================ Inter la 28-a de aprilo kaj 1-a de majo 1994 okazos en Kopenhago junulara renkontigxo pri biero, gxia rolo en socio, historio kaj praktiko. La seriozaj programeroj alternos kun malseriozaj. Ankaux iom pli esperantistaj trinkajxoj ne estos malpermisitaj. Aligxo kaj informoj cxe: Jakob Nordfalk, Radmandsgade 53, 2.th., DK-2200 Kopenhavn N, Danio. ************************************************************************* Germana Esperanto-Kongreso ========================== okazos cxi-jare en Kiel, cxe Balta Maro, inter la 20-a kaj 23-a de majo, kun antauxkongreso en Hamburgo kaj postkongreso en Oslo. Kongrestemo: Lerni kaj kompreni - fremdlingvoj kaj esperanto. Pliaj informoj cxe: GEA, Ursula Felholter, Lathener Str. 4, D-49078 Osnabruck, Germanio; Tel. +49-541-433825 Rim. La kongreso okazos proksime al la limo de Danio, kaj gxi estis planita kiel komuna kongreso kun la danaj esperantistoj, laux la pasintjara cxeha-germana modelo... ************************************************************************* Latvia Internacia Printempo =========================== Gxi okazos 29.04 - 02.05.1994 en Lielupe, apud Riga. La temo de LIP estas "Latvio kaj latvoj hieraux, hodiaux kaj morgaux". Okazos Cxe-metoda kurso por komencantoj, ekskursoj al Riga, Jurmala kaj aliaj lokoj. Partoprenkotizo, depende de la lando, aligxdato kaj logxkondicxoj de 9 gxis 340 USD. Pli detalajn informojn kaj aligxilojn petu cxe: Mara Timermane, Kr. Valdemara 145/1 - 32, LV-1013 Riga-13, Latvio Tel.: +7-032-361395 ************************************************************************* Alp-Adria Konferenco ==================== La 6-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco okazos en Triesto (Italio) de la 22-a gxis la 25-a de aprilo 1994. Temo: La popoloj de Alp-Adrio renkontigxas, interparolas, kaj tuj ekfloras amikeco! Detalojn pri la arangxo petu cxe: Esperanto, C.P. 601, I-34100 Trieste, Italio. ************************************************************************* IEK-94 en Homburgo ================== Internacia Esperanto-Konferenco havos la temon: Ksenofobio: kauxzoj kaj rimedoj. Laux la temo okazos prelegoj kaj diskutoj; oni aljugxos OSIEK-premion; antauxvideblas ricxa kultura programo, lingvo-kursoj, distraj posttagmezaj ekskursoj... Post la konferenco mem, inter 23-25 de julio estos ekskursoj al Strasburgo, Luksemburgo, Vianden kaj en Sarlando. Pliaj informoj cxe: Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL), Querstrasse 11, D-66287, Germanio; Tel.: +49-6897-62142. ************************************************************************* ANONCOJ /////// ------------------------ I Cxu vi ne forgesis I I reaboni al EVENTOJ I I por 1994? I ------------------------ * * * --------------------------------- I Internacia Junulara Semajno I I IJS-94 I I 15-21 julio I I Koszeg Hungario I --------------------------------- ************************************************************************* MOVADO ////// La "guto malgranda" =================== La guto malgranda iom post iom boras sian truon en la monton granitan. Kompreneble ni scias, ke granito estis, estas kaj estos cxiam malmolega. Ie esperanto disfloras kaj aliloke gxi velkas, sed ni plue preparu gxian grandan gxeneralan samtempan disfloradon tra la tuta mondo. En Orienta Euxropo multaj kluboj malaperas, sed aliflanke aperas iniciatemo antauxe neimagebla. Tiom da aferoj pri kiuj "ekspertoj" (ha! ha!) asertis ke ili neniam sxangxigxos - aux pri kiuj ni mem estus povintaj supozi aux kredi tion - finfine sxangxigxis dum la lastaj jaroj, ke ni ne maltrankviligxu pri la sorto de esperanto. Faktoj montras ke niaj "decidantoj" eniris eraran vojon. Ni estu pretaj. el "La Parizano" ,oktobro 1993 ************************************************************************* La japana kontribuo por esperanto: go-ludo ========================================== Inter orient-aziaj kontribuoj al la tuthomara civilizo trovigxas la japana ludo goo. En la jaro 1979 kolektigxis go-amantoj inter la subtenantoj de esperanto kaj fondis Esperantistan Go-Ligon Internacian kaj kiel ties bazon - Japanan Esperantistan Go-Asocion por la celo disvastigi tra la mondo la japanan tradician heredajxon goon pere de esperanto kaj ankaux atentigi go-sxatantojn pri esperanto. Por tio Emori Minosuke, unu el la fervoraj fondintoj de la asocio kaj la ligo, verkis kaj eldonis du esperantajn lernolibrojn pri goo: "Invito al Go-ludo" kaj "Fundamento de taktiko kaj strategio en Go-ludo". Deposte gxis hodiaux la asocio dauxre eldonas trimonatan organon parte japanan kaj parte esperantan. La nombro de la japanaj membroj de la asocio nun atingas cx. 50. Kaj cxiujare la 15-an de januaro (la nacia festotago de maturigxo) kunvenas tiuj kamaradoj por okazigi amikan go-konkurson, kiu estas malfermita ankaux por eksteruloj. Ankaux ekster Japanio - cxefe en Euxropo - trovigxas kelkdek esperantistoj, kiuj jam scipovas go-ludon, kaj regule okazigas Internacian Korespondan Go-Turniron, kiu uzas 13x13 kampan go-tabulon. Gxin partoprenas, krom la japanoj, germanoj, francoj, usonanoj, nederlandanoj, rusoj, litovoj, poloj, kroatoj, cxehoj, cxinoj k.a. Go-ludo nun plejparte disvastigxas tra la mondo pere de la angla. Sed estas nekonvene, ke la valorajxo de la japana kulturo disvastigxas pere de la alia nacia lingvo - esperanto por tiu celo multe pli konvenas. Krome, la terminoj de goo, ki el "atari" aux "seki", malfacile tradukeblaj en la anglan lingvon, trafe tradukigxas en esperanton. N. Sakurai, Japanio La adreso de EGLI: 2-26-2 Kozima, Tyohu, Tokyo, 182 Japanio. ************************************************************************* Domo, kie logxis Zamenhof ========================= En la urbo Kaunas (Litovio) konservigxis domo de A. Zilbernik, bopatro de L. Zamenhof, kiu, cetere, donis monon por eldono de la Unua Libro. En la domo dum kelka tempo logxis ankaux la geedzoj Klara kaj Lazaro Zamenhof. La adreso de la domo estas nun: strato Zamenhof n-ro 5. Tiun domon-relikvon la registaro de Litovio donacis al Litova Esperanto- Asocio. Post rekonstruaj laboroj, la 16-an de auxgusto, LEA translogxigxis tien. La oficiala inauxguro okazis la 11-an - 12-an de decembro, dum tradiciaj cxiujaraj Zame nhof-tagoj. En la ceremonio, i.a., partoprenis, kaj parolis en esperanto, la urbestro de Kaunas Arimantas Racxkauskas. informis Povilas Jegorovas ************************************************************************* Kiel frenezuloj... ================== Bonaj esperantistoj laboras kiel frenezuloj. Sen ripozo ili cxiam aktivas, tiel aktivas, ke ecx mankas tempo por pensi. Kun miro mi rigardas la multajn diversajn glumarkojn, kiujn mi trovis sur miaj korespondajxoj dum lastaj monatoj. Preskaux mi hontas, ke mi ankoraux ne eldonis mian propran. Kial la homoj faras tion? Ne por informi la publikon. Estas ja fakto, ke tiuj, kiuj komprenas la sloganon "esperanto, cxies dua lingvo!", ne bezonas gxin, kaj tiuj, kiuj bezonas gxin, gxin ne komprenas. Kaj cetere nur la leterportisto vidas gxin, kaj li havas tiom da laboro, ke la tempo mankas por legi ion pli ol la adreson. Ecx pli strangaj ol la objektoj estas la labormetodoj. Antaux nelonge mi vidis dum granda esperanto-evento belegan plastan glumarkon kun nederlanda teksto. Vere gxi invitis al la lernado de nia lingvo en placxa maniero. Mi tuj volis acxeti kelkdek. kelkcent ecx, por disdoni dum foiro en nia urbo. Sed, sed, sed... La prezo estis pli ol tri guldenoj por nur unu... mia amikino post iom da hezito acxetis ekzempleron, kiun sxi poste zorgoplene metis en albumon. Plej strange tamen estas ke mi neniam, nenie vidis alian oferton. Neniu el miaj konatuloj sciis pri la ekzisto de la glumarko. La presado kaj distribuo klarvideble okazis kun la singardo kiu necesas cxe la distribuo de falsa mono. Mi do ne disdonis glumarkojn, sed mia amikino hazarde ie trovis balonojn. Dum la foiro infanoj de amikoj ricevis ilin. Dudek verdaj balonoj kun teksto, kiun la publiko ne komprenis. "Ili kostis al mi dekkvin guldenojn plus la sendokostojn", mia amikino plendis. Dume super niaj kapoj sxvebis ducent balonoj, de ia vendisto de frandajxoj. Kaj en la budo apud ni oni disdonis kvincent glumarkojn de la loka sportklubo. Senpage, kompreneble! Ko Nurmi el "Fenomeno", februaro/1989 ************************************************************************* Brita kongreso 1995 en ... Parizo? ================================== Apenaux kredebla, vi diros. Sed kial ne? Mi klarigu la fonon de cxi tiu propono mia. En 1995, cxirkaux la tempo de pentekosto, okazos kongreso de Euxropa Esperanto-Unio (EEU) en Parizo. EEU ampleksas cxiujn landajn asociojn en la Euxropa Ko munumo (EK), kaj strebas kunligi ilin por antauxenigi esperanton en la komunumo. Cxiujn tri jarojn EEU klopodas arangxi kongreson, en kiu partoprenas la 12 landaj asocioj de EK. Pasintjare gxi okazis en Verona, Italio, kaj en tiu urbo okazis ne nur la itala kongreso, sed ankaux la franca; kaj preskaux cxiuj EK-landoj (kaj ne nur ili) reprezentigxis. En Parizo en 1995 ne nur la francoj do havos sian nacian kongreson - la italoj kaj germanoj same faros, kaj eble la hispanoj. Britio ne tiom foras de Francio - kaj ecx pli apudos tiam, post la finkonstruo (setio okazos!) de la tunelo - do mi proponas, ke EAB (Esperanto-Asocio de Britio) rezignu pri sia nacia kongreso en Britio tiun jaron, kaj anstatauxe okazigu gxin en Parizo. Tio estos bona elmontro de nia euxropeco kaj samtempe pli gravigos la kongreson; cetere, lauxdire, Parizo en printempo ne estas tiom malplacxa loko. Mi tamen klarigu, ke mi antauxvidas, ke nia jarkunveno ne okazos en Parizo: gxi prefere okazu en alia dato ie en Britio, por ke tiuj, kiuj ne povos iri al Francio, ja havu okazon partopreni gxin. Geoffrey Greatrex, Prezidanto de EEU el "La brita esperantisto", nov.-dec./1993 ************************************************************************* Esperantaj stampoj en Cxinio ============================ En la 30-aj jaroj cxina esperanto-movado ligis sin kun la batalo por liberigo de la lando. En 1933 dum la 2-a kongreso de Sxanhaja Esperanto- Asocio estis oficiale prezentita la slogeno: "Per esperanto por la liberigo de Cxinio". La 10-an de septembro 1993 estis la 60-a prezent- datreveno de tiu evento. Okaze de tio, la Pekina Xiqu-a Posxtmarka Kompanio uzis oficialan esperantan posxtstampilon, desegnitan de ges-anoj Xie Shaoxing kaj Tan Ailing kun e-flago, e-torcxo sur cxina m apo. La 6-an de novembro estis farita la oficiala posxtstampo kun portreto de fama cxina esperantisto Tikos (Fang Shanjing, 1907 - 1983), kaj la 16-an de novembro 1993 - stampo kun portreto de fama verkisto kaj subtenanto de esperanto Quo Moruo. Ambaux stampoj havas esperantajn surskribojn. Cxin Kajgxi, Filatela Societo de Pekina Esperanto-Asocio, Quanyuan 2-7-201, CN-100034 Beijing, Cxinio. ************************************************************************* AFRIKA AGADO //////////// Agado en Malagasio ================== Antananarivo - Universala Kultura Servo, UKS sub gvido de s-ro Roger Raspolo cxiusabate dum unu horo organizas rektmetodan kurson de esperanto por komencantoj cxe EPST (Profesia Komerca kaj Teknika Lernejo) en Analamahitesy. La kurson, kome ncigxintan 16.10.1993, frekventas 60 personoj. Por konvinki ilin kaj alilokajn kursanojn pri internacia praktika utilo de esperanto, UKS tre rekomendas al eksterlandaj esperantistoj plani iliajn feriojn en Malagasio. Estas atendataj el plej diversaj landoj ankaux kuragxigaj leteroj aux posxtkartoj (la adreso: EPCT, Esperanto- kurso, Lot.II.N. 54 bis , Analamahitsy, MG-101 Antananarivo, Malagasio). Oni preparas ankaux fondon de kluboj por ebligi al kursanoj de UKS praktiki la lingvon. Por konstantaj kontaktoj skribu al: Universala Kultura Servo, LogementNo 387, Cite Analamahitesy, MG-101 Antananarivo, Malagasio. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Ondolongoj de Pola Radio ======================== De la 1-a de oktobro 1993 la Esperanto-Redakcio de Pola Radio elsendas en iom sxangxitaj ondolongoj: 15.30 h.: 25,39 m, 31,45 m, 48,90 m, 41,99 m (= 11815 kHz, 9540 kHz, 9525 kHz, 6135 kHz, 7145 kHz); 22.30 h.: 48,90 m, 50,04 m, 200 m (= 6135 kHz, 5995 kHz, 1503 kHz). La horoj estas indikitaj laux la mezeuxropa tempo. En la elsendo je la 15.30 h. cxiutage, escepte de dimancxoj, oni prezentas novajxojn kaj trarigardon de la varsovia gazetaro; dimancxe samhore oni auxdas malgrandan kultur-kalejdoskopon kaj komentarion; krome oni povas trovi polajn kaj e-movadajn temojn. En la elsendo je la 22.30 h. - post la novajxoj plej ofte sekvas aktuala komentario kaj poste unu el la konstantaj programeroj: lunde - koncerto kun bondeziroj; marde - revuo de e-revuoj kaj e-bultenoj; merkrede - familia magazino "Pollando hodiaux"; jxauxde - kulturmagazino aux literatura programo; vendrede - "Homoj kaj problemoj" (cxefe pri esperantaj temoj); sabate - leterkesto; dimancxe - "Esperanto-ekspreso". La redakcio volonte senpage disponigas al e-kursoj, e-kluboj ktp. kvanton de program-informiloj pri la elsendoj. Mendu cxe la adreso: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, PL-00-950 Varsovio, Polio; Faksnumeroj: +48-22-444123;+48-22-444119 (frontloke menciu: Esperanto-Redakcio). ************************************************************************* LINGVO ////// esperanto aux Esperanto? ======================== Kiu nur iom konas la historion de nia lingvo, tiu scias: gxi unue fakte ne havis nomon. La titolo de la unua (rusa) eldono de la Unua Libro estis: "Doktor Esperanto: Mejxdunarodnyi Jazyk" (Doktoro Esperanto: Internacia lingvo), kiu titolo estis tradukita poste en cxiun idiomon, en kiu aperis la brosxuro. Do tio ne estis vera nomo de la lingvo, diference de, ekzemple, Volapuk de Martin Schleyer. La unuaj adeptoj tial devis la novan lingvon nomi iom komplike: Internacia lingvo de Doktoro Esperanto aux pli simple: Lingvo de Esperanto, kaj plej simple: Esperanto, kio tre rapide farigxis nomo de nia lingvo. Kaj nun ni faru ekskurseton en lingvistikon. En la lernejaj lecionoj pri lingvoj oni parolas pri "gramatikaj esceptoj", kvankam la scienculoj ekde la hindaj gramatikistoj scias: esceptoj ne ekzistas, nur plusaj reguloj, al kiuj povas aparte ni malmulte da vortoj, ecx nur unusola vorto. Laux la historiistoj de la lingvoj tiuj sxajnaj malregulajxoj cxiam gardas malnovajn regulojn, kiuj iam estis disvastigxintaj, sed poste perdigxis; nur la plej ofte uzataj vortoj ne povis perdi la malnovigxintajn gramatikideajxojn. (Gxuste tial, ekzemple, la plej oftaj verboj estas konjugaciataj "malregule" en iu ajn etna lingvo.) Do, temas pri "vivaj fosilioj" de la lingvo. Io simila okazis al la nomo de nia lingvo. Ja gxia senartikola apero en la parolo (nun ne temu pri la skribo) sxajnas esti malregula, cxar cxiun lingvon oni povas nomi simple "la angla", "la rusa", "la hungara", "la cxina" ktp. anstataux la angla, la rusa ktp. lingvo, dum la vorton Esperanto oni uzas sen "la". Sed ankaux la nomojn de aliaj planitaj lingvoj oni uzas senartikole, ja ili estas propraj nomoj - Volapuko, Ido, Interlingua. Same validas tio je Esperanto, ja gxi signifas originale "Zamenhof". Se oni volas solvi la dilemon de la titolo de tiu cxi artikolo: cxu skribi tiun cxi vorton kun majuskla aux minuskla komenclitero, laux la diritaj argumentoj oni devas decidi por majusklo. Ja, kvankam deviga regulo mankas, lauxkutime la propraj nomoj en Esperanto skribitas kun majuskla komenco. Alia demando: cxu la derivitaj formoj komencigxu de minusklo aux majusklo? La respondo: estas egale, cxar lauxkutime (regulo ankaux cxi tie mankas) oni skribas tiujn vortojn kaj tiel, kaj tiel, Budapesxta aux budapesxta, Usona aux usona, Moskve aux moskve. Mi persone pli sxatas la adjektivojn kaj adverbojn, ecx la afiksitajn vortojn, derivitajn el propraj nomoj, komenci majuskle, tamen la minusklan komencon mi tute ne konsideras eraro. Gxuste tial: kvankam mi tute ne emas ortografion "esperanto" anstataux "Esperanto", mi tute konsentas kun "esperanta", "esperante" kaj "esperantisto". Radozo ************************************************************************* MALLONGE //////// Gxardeno Esperanto ================== 25-29.05.1994 Esperanto-Klubo en Staszow, Polio, invitas al la 8-aj Esperantaj Tagoj. En la programo estas prelegoj, lecionoj, ekspozicioj, ekskursoj, diversaj amuzajxoj... Logxkondicxoj tre bonaj. Plena partoprenkotizo: de 350000 gxis 700000 zlotoj, (t.e. proksimume de 18 gxis 35 USD), depende de la lando.). Pliaj informoj kaj aligxiloj cxe: Esperanto-klubo, Parkowa 6, PL-28-200 Staszow, Polio; tel.+48-15-644112 aux +48-14-642074. Gxardeno Esperanto Al la publika gxardeno en Cuorgne (Torino, Italio), renovigita kaj reordigita, la urba administracio decidis doni la nomon Giardini Esperanto. La Esperanto-gxardeno estas jam malfermita al la publiko, sed la "oficiala inauxguro", kun malkovro de tabulo kaj de kupra ronda bildo de Zamenhof, okazos en iu dimancxo de majo 1994. el "K.E.C.-Bulteno", novembro/1993 ************************************************************************* Estraro de ELNA =============== Dum kongreso de Esperanto-Ligo de Norda Ameriko, okazinta cxi-jare en Hartford inter 17-a kaj 20-a de julio, estis elektita nova estraro de ELNA: prezidanto - Donald J. Harlow; vic-prezidanto - Sherry A. Wells; estraranoj - Derek Roff, David Richardson, Dorothy Holland-Kaupp. ************************************************************************* REAGOJ ////// Norvega E-eldonejo tute ne malfondita! ====================================== En Eventoj n-ro 0041 aperis la erara informo, ke la norvega Eldonejo Esperanto estas malfondita. Tiu sciigo estas bazita sur miskompreno flanke de la redaktoro de norvega Esperantisto, publikigita en n-ro 4/1993. Dum la 53-a Norvega Esperanto-Kongreso en Skjeberg en majo 1993 okazis i.a. la gxeneralaj kunvenoj de Norvega Esperantista Ligo kaj de la aparta, komerca firmao Eldonejo Esperanto A/S. La vero estas, ke la norvegaj auxtoritatoj sxangxis la legxon pri akciaj societoj tiel, ke tiu formo de agado ne plu estas avantagxa por nia eldonejo. La gxenerala kunveno de Eldonejo Esperanto diskutis pri nova agadformo, sed prokrastis decidon, kiun oni kredeble faros dum la gxenerala kunveno en 1994; sed ne temas pri malfondo, nur pri sxangxo de la agadformo, kiu ne havos praktikajn sekvojn por la libroserva aux la eldona agado. C. Stop-Bowitz, prezidanto de Eldonejo Esperanto A/S ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// E-kurso kun risko ----------------- En la studjaro 1993-94 denove ekfunkciis esperanto-kurso en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely. 20 studentoj eklernis la internacian lingvon entreprenante grandan riskon eksterigxi el la altlernejo. Ili skribe rifuzis lerni la devigajn anglan aux germanajn lingvojn, cxar ili sentis sin nekapablaj sxtate ekzamenigxi pri unu el tiuj lingvoj. La estraro devigis ilin mezgrade ekzamenigxi pri esperanto ene de unu jaro. La kursgvidantino Katalin Smideliusz klopodas fari lauxeble cxion por sukcesigi la kuragxan entreprenon. * * * Televid-filmo pri movadanino ---------------------------- Je la iniciato de la studentoj de la Pedagogia Altlernejo de Szombathely la loka televido pretigis pli ol 10-minutan portretfilmon pri Katalin Smideliusz, kiun la loka kablotelevido dissendis la 10-an de decembro. En la filmo auxdeblas informoj pri la kultura valoro, praktika uzebleco kaj nuna situacio de la esperanta movado. Tion kolorigas eroj, filmitaj dum la lingvolecionoj en la Altlernejo kaj partoj de la ekspozicio, organizita okaze de la decembra Zamenhof-festo. * * * Budapesxtanoj ------------- En la oficejo de Kultura E-Asocio kaj en la redakcio de EVENTOJ ni volonte akceptas vian helpon en administraj, komputilaj, libroservaj ktp. aferoj. Se pli da helpo - pli da rezulto! Telefono: 1288-258. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Movad- kaj privattemaj anoncetoj de abonantoj, inkluzive de "korespondi deziras"gxis 30 vortoj estas senpagaj. La sama anonceto povas aperi senpagenur unufoje. La aperdato de anoncetojdependas de la disponebla spaco. * * * Plurnivela stagxo de Orientfrancia Esperanto-Federacio okazos la 12-13.03.1994 en Hettange-Grande apud Thionville. Prelegos d-ro Dudich, geologo el la universitato de Budapesxto. Informas: C.Gallego, 49 av. du General de Gaulle, F-57330 Hettange-Grande, Francio. * * * Mankas al mia kolekto la numero 1-2/91 de Komputila Rondo. Se iu posedas gxin, bv. sendi al mi gxin aux gxian fotokopion; kostojn mi repagos. Mauro Tauzzi, Str. Rozzol 47, I-34139 Trieste, Italio. * * * Nigxeria Junulara Esperantista Klubo (NIJEK), fondita en 1991, deziras gxemeligxojn kun alilandaj kluboj kaj ties subtenon. La adreso: P.O. Box 3059, Owevri-Imo, Nigxerio. * * * E-poeto, profesia juvelisto, financa apoganto de loka e-grupo Marian Zdrankowski (MAZDA), rezulte de sxtelo perdis tutan sian havajxon, kaj suferis teruran nervan sxokon. Bv. skribi al li kelkajn konsolajn liniojn, kio nepre plibonigos lian moralan staton, al la adreso: M. Zdrankowski, Pana Tadeusza 15 m 69, PL-10-461 Olsztyn, Polio. * * * Mi sercxas kunvojagxantojn al euxropa rondvojagxo, kiuj parolas kaj esperantan kaj germanajn lingvojn, havas auxtomobilon kaj rajtigilon stiri gxin. Julia Horvath, Szekfuvirag u. 6, IV/14, H-1103 Budapest, Hungario * * * Maurice Merger el Troyes, Francio, nask. en 1924. mortis la 13-an de decembro 1993 en terura auxtomobila akcidento veturante al Hungario. Li estis e-isto de 30 jaroj, aktiva membro de MEM kaj FET. Doloras lia perdo. ************************************************************************* ANONCOJ /////// --------------------------------- Cxu vi jam resendis la enketilon? Ni atendas ankaux la vian... --------------------------------- * * * ANONCTARIFOJ ------------ Tarifo por unukolumna anonco kun 3 cm-oj de alto estas 30 NLG, por ekssoclandanoj: 10 NLG (= 500 Ft). Unukolumna anonco 6 cm-ojn alta kostas 60 NLG, por ekssoclandanoj: 20 NLG (= 1000 Ft). Dukolumnaj anoncoj kostas duoble. Tauxgaj materialoj pri firmaoj, aplikantaj esperanton povas aperi senpage en la koncerna rubriko. Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al esperanto, estas duobla. Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago. * * * La esperantaj katoj de pentristo -------------------------------- Familio de pentristo el Kimrio Roberto Parker-Munn tre sxatas katojn kaj havas multe da tiuj bestetoj. Pluraj el ili videblas sur la pentrajxo, kiu aperis sur bildkarto kun esperantaj surskriboj. La pentristo estas ne nur katsxatanto, sed ankaux esperantisto, kaj membras en esperantista Kato-Rondo, kies anoj intersxangxas informojn, fotojn, anekdotojn pri siaj katoj... Se oni volas havi esperantajn bildkartojn "Kvin katoj" (baldaux aperos ankaux aliaj), ilin eblas mendi cxe la pentristo (3 pecoj kontraux unu brita pundo): Roberto Parker-Munn, Nantyrhebog Farmhouse, Glynbrochan, Llandloes, Powys, SY18 6PJ, Britio. ************************************************************************* INTERVJUO ///////// La viron eblas detrui, sed ne venki =================================== Mihaelo Bronsxtejn estas gitaristo-kantisto kaj verkisto el Rusio. Lia rakontaro "Legendoj pri SEJM" kaj romano "Oni ne pafas en Jamburg" priskribas la sovetian junularan movadon de la brejxneva periodo kaj forte impresas ankaux la okcidentan leganton - tiom proksime en tempo kaj loko, kaj tiom fore de "lia" mondo vivis la sovetiaj esperantistoj de la sepdekaj jaroj. Intervjuis lin Jelena Lebedeva. Kion vi opinias pri la rolo de esperanto- literaturo por la junularo? La esperantista popoleto maljunigxas. Cxu vi ne rimarkis? En okcidenteuxropaj landoj, en Auxstralio, Ameriko - unuavice. Lastatempe ankaux cxe ni, en Rusio. Plendas esperantistoj, ke eksteruloj moknomas ilin. Jen la moknomoj: fantaziuloj, revuloj, ecx stultuloj! Cxar kiu, krom tiuj, en la moderna epoko serioze parolas pri la utilo de esperanto en scienco, tekniko, politikaj kontaktoj? La angla, la germana - jen la kolosoj! Laux mi, do, igxas pli allogaj la atingoj de nia kulturo. Altkvalita, legivoka literaturo povas amasigi la vicojn de esperanto- junularo. Tio gravas. Pri la eduka influo de esperanto-literaturo ni ne parolu - cxio cxi klaras. Cxu vi vidas gravan diferencon inter la influo de esperanto-literaturo al okcidenta kaj orienta junularo? Ja jes! Diferenco de la vivogravaj problemoj - diferenco de la libroj preferataj por lego. Sekve ankaux la influo diferencas. Ecx la influo de la samaj libroj, legataj tie kaj cxi tie. Diversajn sentojn ili vekas. Kial vi mem komencis verki? Se temas pri rimado - mi ne memoras, kial. Cxar mi komencis rimi en sesjara agxo. Al mi placxis tiu ludo - jen la kauxzo. Se ni konsideru seriozajn okupojn - ankaux poeziajn - mi komencis, kiam venis al mi la ideo, ke mi havas ion gravan por diri al homoj. Al esperantistoj, unuavice, cxar mi amas ilin. Rakontu kelkvorte pri la romano... Gxi estas mallonga. Mi proponas al vi legi la tuton. Sed kelkajn vortojn mi povas diri, ne pri gxi, sed rilate. Unue, al mi sxajnas, ke la romaneto definitive fermas la temon pri SEJM (Sovetia Junulara Esperanto-Movado). Por mi. Estas kelkaj aliaj planoj, kiujn mi esperas efektivigi. Due, mi volas averti, ke, kvankam la romaneto estas bazita sur realaj okazintajxoj, la legantoj ne sercxu realajn personojn inter la homoj, agantaj en gxi. Cxiu el ili ensorbis la trajtojn kaj la vivofaktojn de kelkaj realaj civitanoj. Cxiu, krom unu. Li estas reala persono, liajn parolojn mi pensis transdoni preskaux precize kaj ecx la nomon mi metis realan. Kaj trie. Dum la auxkcio en la jara kongreso de Sveda Esperanto-Federacio mi akiris la libron Verdkata testamento de mia sxatata Raymond Schwartz. La unuan eldonon - 1930, sxajne. La libron prezentis por la auxkcio la malnova esperantisto. Mi prenis gxin kaj miregis: la flavigxintaj pagxoj ecx ne estis distrancxitaj. La libron neniu legis! Gxi surbretis senuze dum pli ol 60 jaroj! Savu dio miajn verkojn de simila sorto... Kiu literatura verko pleje impresis vin en la junagxo? En la juneco cxiuj ni estis tre impresigxemaj. Multajn verkojn mi akceptis tro proksime al la koro. Eble pro tio mi, kaj ne nur mi, multe suferis poste, kiam niaj idealoj falis. Sed tiam... Jes - Hemingway. Certe li. "La oldulo kaj la maro" . Rememoru: Viron eblas detrui, sed ne venki). Tiam cxi vortoj sxajnis absoluta vero. el "TEJO-Tutmonde, 4/1993 Rim. La verkoj de Mihaelo Bronsxtejn "Legendoj pri SEJM" kaj "Oni ne pafas en Jamburg" estas haveblaj cxe la Libroservo de UEA. ************************************************************************* BAZAJ INFORMOJ ////////////// Skolta agado en Esperanto ========================= En oktobro 1993 pasis 75 jaroj de kiam Alexander William Thompson skribis libreton "Propono pri Skolta Esperantista Ligo". Tio estis la komenca pasxo por la kunligo de du grandaj idealaroj, la skolta kaj esperanta. Tio naskis la Skoltan Esperantistan Ligon, ekde 1972 nomatan Skolta Esperanto-Ligo, SEL. La unuaj jaroj estis sukcesaj, okazis internaciaj SEL-tendaroj kaj en 1933 partopreno en la Monda skolta jxamboreo en Hungario, sed... la Monda Skolta Organizo praktike malpermesis la uzadon de esperanto en 1934. Tiun decidon oni nuligis en 1964, sed post tiam la kontaktoj restas malmultaj, cxefe pro malforto de SEL. Nun SEL foriras el longtempa krizo, ekde la fino de 1992 mi ekredaktis "La Skoltan Mondon". Jam okazis plurnaciaj SEL-tendaroj SKOLTO-91', '92, '93 kaj aliaj SEL-arangxoj en diversaj landoj. Ekzistas planoj ankaux por 1994. Kiel redaktoro, mi gxojas ricevi raportojn de lokaj SEL-grupoj el la tuta mondo. Okazas kursoj laux la skolta lernolibro Jxamborea Lingvo, kiu baldaux aperos en renovigita eldono. SEL planas aktive partopreni la grandajn skoltajn tendarojn en Nederlando 1994 kaj 1995, la Euxropan kaj Mondan Jxamboreojn. La jubilean numeron de La Skolta Mondo oni povas ricevi kontraux du internaciaj respondkuponoj, mondonaco (UEA-kodo: SELX-M) aux ecx senpage, skribinte al mi. En gxi estas informoj pri historio de SEL, kaj pri nuna agado. Membroj de SEL ricevas la gazeton (presatan en Polio) kvarfoje jare. Krome, pri membreco, pri SEL volonte mi donos pliajn informojn. Anna Margareta Ritamaki, Peltolavagen 6 B 36, FIN-20720 Turku, Finnlando. ************************************************************************* INTERESE //////// Dia imposto =========== Tri semajnojn antaux Kristnasko maljuna avino donis leteron al la posxtisto, kies adreso estis tre mallonga: Al Dio. Nu, la posxtisto ne sciis, kien porti la leteron kaj fine gxin metis en la keston de la financoficejo. La oficisto, kiu prilaboras la posxtajxojn, legis tiajn liniojn: "Kara Dio, volu sendi al mi cent markojn, por ke mi povu acxeti donacojn al miaj genepoj!" Emociite la oficisto parolis kun siaj kolegoj pri la letero kaj petis de cxiuj kelkajn monerojn, sed sukcesis kolekti fine nur sepdek markojn. Tamen li sendis la monon al la malricxa avino. Kelkajn tagojn poste la posxtisto denove ricevis de la avino leteron, adresitan Al Dio: "Kara Dio, mi tre dankas al vi pro la cent markoj, sed venontfoje ne sendu ilin pere de la financoficejo, tiuj fiuloj deprenis tridek markojn de la mono". el "Leipziga Cirkulero", nov.-dec. 1993 ************************************************************************* Liftoj por sxipoj ================= Asocio por Esperanto en Belgio organizas 26.06.1994 esperantan tagon kun itala tagmangxo, prelego kaj ekskurso pri liftoj por sxipoj sur kanaloj. Informas: Association pour l'esperanto APE-KGE, Rue de Glacieres 16, B-6001 Charleroi(Marcinelle), Belgio. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// - 55-jara malnova esp-o interesigxas pri esperantajxoj, pm, bk; pretas gastigi esp-ojn el la tuta mondo: Cvjatko Todorov, str. "Vladjajxsko vastanie" No 20, BG-9701 Sxumen, Bulgario. - Kun hungaraj frauxlinoj: Kemal Orouche, Pk.161, TR-44201 Malatya, Turkio. - Cxiu el 22 gelernantoj 10-14-jaragxaj de la e-instruisto s-ro P. Gajdos volas trovi samagxajn geamikojn en cxiuj landoj. Adreso de la lernejo: Kinizsi Pal Altalanos Iskola, Kurucz u. 32, H-4028 Debrecen, Hungario. ************************************************************************* KONKURSO //////// INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ ===================================== 5-A TASKFOLIO 1. Trovu la komunan elementon de kunmetitaj vortoj: ...folio, ...masxino, ...haveno (3 poentoj) 2. Sxangxu la logike malgxustajn vortojn en la cxi-subaj frazoj! Kapro naskis tri idojn.Ezoko, haringo kaj siluro estas reptiloj. (2 poentoj) 3. ...kara estas la kapo ... la cxapo. Mi pensas, ... mi ekzistas.Kompletigu la frazojn! (2 poentoj) 4. Kio estas la komuna propreco de vortoj: ereto / arigxi / peranto / kunajxo? (2 poentoj) 5. Kio estas la diferenco inter la jenaj frazoj:Ankaux li estis en teatro. / Li estis ankaux en teatro.? (2 poentoj) 6. Kiuj ili estas: Cindrulino, Rugxa Cxapeto, Fingruleto? (3 poentoj) 7. Versxajne vi faris iam aprilsxercojn. Priskribu koncizealmenaux unu el ili! (3 poentoj) 8. Kie okazos la UK kaj la Euxropa Festivalo de Esperanto cxi-jare? (2 poentoj) La solvojn sendu gxis 07.02.1994 al: II. Rakoczi Ferenc Mg. Szakkozepiskola, Esperanto-grupo, Kossuth L. u. 39, H-6400 Kiskunhalas, Hungario ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1288258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI, Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor