Eventoj n-ro 043, retposxta versio ********************************* TITOLPAGxE ////////// Propraj nomoj en la Fundamento de Esperanto =========================================== La Fundamento de Esperanto estas verko, pri kiu cxiu Esperantisto, post la elementa stadio de la lernado, certe ion scias, kvankam malmultaj el tiuj lernantoj efektive studas la verkon. Cxiu bona instruanto iam atentigas lernantojn pri la sistemoj, uzataj en kaj la Plena Vortaro kaj en la Plena Ilustrita Vortaro, marki la radikojn kiuj apartenas al tiu Fundamento, kaj certe mencias la ne-tusxeblecon de la verko en tuto. Cxiuj rekonas la sagxecon de D-ro Zamenhof, la iniciatinto de nia lingvo, en la averto: "Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun ecx plej malgrandan sxangxon!" Ni cxiuj respektas la subtenan konsilon de Ak-ano Albault, ke "... La Fundamento estas dokumento, kiu fiksas precipe la strukturon kaj gxeneralajn konturojn de la lingvo, ...". Ne estas surprizo, ke la fojaj provoj enkonduki sxangxojn neniam ricevas grandan subtenon. Tiu Fundamento estas zorge elektita kolekto de tekstoj, prezentita al la Bulonja Kongreso, en 1905, far D-ro Zamenhof, kaj adoptita de tiu Kongreso dum laborkunsido. Gxi restas ankoraux, sen iuj sxangxoj, por nia studado. La pli ol tri mil kvarcent radikoj de tiu verko farigxis arkaikaj formoj, kaj por tiuj apartaj kazoj ni nun uzas aliajn formojn, sed tiu fakto neniel detruas la valoron de la verko. La Fundamento esence estas la tuto de tri verkoj: la Gramatiko, en kvin lingvoj, de 1887; la Universala Vortaro, de 1893, kaj la Ekzercaro, de 1894, plus plurpagxa Antauxparolo, de 1905, cxiuj verkitaj de Zamenhof mem. El tiuj verkoj, la U.V. estas eble la plej interesa por ni, pro tio ke en gxi estas, pli-malpli, la tuta stoko de ordinaraj, komunuzaj vortoj, uzataj ankoraux hodiaux. En tiu verko, oni ne trovas vere teknikajn, fakajn vortojn, krom tiuj, kiuj spegulas la vivkutimojn gxeneralajn dum la lastaj jaroj de la dek-nauxa jarcento. Sed ni ja trovas la bazan stokon de substantivoj, adjektivoj, adverboj, ktp., komunaj en la cxiutaga vivo. Nur la radikoj aperas tie, sen finajxo kiu montras la vortkategorion, kaj sen difino, sed kun ekvivalentaj vortoj en la kvin lingvoj, la franca, angla, germana, rusa kaj pola lingvoj. Dum la jaroj, pluraj eminentaj verkistoj faris studojn tra la Fundamento, kaj raportis konkludojn, kun la celo, aux prilumigi dubajn punktojn aux erarajn formojn, aux plivastigi nian komprenon pri la strukturo de la lingvo. Inter la koncernaj studoj, tiu de Ak-ano Albault, en la verko Fundamento de Esperanto, eldonita en 1963 far Esperantaj Francaj Eldonoj, estas la plej ampleksa. Estas tiu verko, kiu venis al mia atento lastatempe, kiam mi volis esti informita pri landnomoj Fundamentaj. La komenca ago por tiu mia studo estis fari liston de cxiuj propraj nomoj, kaj tiu listo mem portis surprizojn al mi. La unua surprizo estis konstati, ke en la Fundamento la dek du monato-nomoj aperas kun majuskla inicialo, kaj do kiel propraj nomoj. Tradicie nun, kaj versxajne jam dum multaj jaroj, tiuj nomoj, simple kiel pri tago-nomoj, estas komunuzaj formoj, kiuj ne meritas majusklon. Sed la formoj Fundamentaj restas ankoraux en la U.V., sen la sxangxo. Ni do respektas la Fundamenton, sed permesas, ke aliaj formoj iom post iom enradikigxu en nia lingvo. Kaj sekve, mi ne plu okupigxas pri monato-nomoj en mia listigo de propraj nomoj. Elsarkitaj ankaux estas pluraj kazoj de kvazauxa duplikatado de nomoj, kiam unu formo estas derivajxo de alia formo (ekzemplo estas Maria kaj Marinjo). La rezulto estas, ke el la pli ol sesdek propraj nomoj listigitaj nur 49 restas en mia fina listo. La fina analizo, do, temas pri: 4 nomoj el la Antauxparolo; 3 nomoj el la Gramatiko; 10 nomoj el la Universala Vortaro; kaj 32 nomoj el la Ekzercaro. La sekva pasxo estis ordigi la nomojn en diversajn kategoriojn. Estis facila tasko elekti la kategoriojn, jene: a. Lingvo-nomo: Esperanto; b. Kontinento-nomo: Euxropo; c. 5 landonomoj: Germanujo, Hispanujo, Izraelo, Rusujo, Turkujo; cx. 6 urbonomoj: Berlino, Bulonjo, Londono, Nov-Jorko, Parizo, Varsovio; d. 29 personaj nomoj: Aleksandro, Anno, Antono, Auxgusto, Berto, Elizabeto, Emilio, Ernesto, Georgo, Henrieto, Johano, Jozefo, Kalvino, Klaro, Ludoviko, Lutero, Mario, Mihxaelo, Nikodemo, Pauxlo, Petro, Sofio, Sxillero, Stefano, Teodoro, Vasxington', Vilhelmo, Zamenhof; e. 7 nomoj el religioj aux festoj: Aninciacio, Dio, Korano, Kristo, Mesio, Pasko, Pentekosto. Du el la 6 urbonomoj venas al ni el la Antauxparolo, unu, (Bulonjo) pro la antauxvidita prezento tie de la verko en tuto, kaj alia pro tio, ke Zamenhof verkis la tekston en Varsovio. El la 7 religiaj nomoj, kvin estas klare el Kristanismo, sed neniu klare el Judaismo, la religio de Zamenhof mem. Ni notu denove, tiun indikon de la volo de Zamenhof, ne trudu sian propran religion al Esperantistoj. Aparte notinde estas, ke la nomo de nia lingvo, Esperanto, aperas en la Fundamento kiel propra nomo, sen ia ajn pretendo de alia ebla traktado. La lastatempaj provoj malaltigi la rangon de la nomo de nia lingvo al komunuza vorto, estas klare kontraux-Fundamentaj. Kaj la laste notinda punkto estas tio cxi, ke en la Fundamento aperas nur kvin landonomoj. El ili, la nomo Izraelo aludas al la antikva lando de la hebreoj, kaj ne al la nuna lando, por kiu ni uzas la formon Israelo. Restas, do, kvar nomoj kun la finajxo -ujo; unu el ili aperas en la formo de klariga noto. Tio sciigas al ni, ke la Fundamento vere proponas nur tri nomojn en tiu formo. Pensu pri la granda bruo dum la jaroj, por provi devigi nin agnoski tian formon por multaj aliaj landoj, kaj por kondamni cxiun alian formon. Mi pensas, ke nur pro tiuj kazoj, mia tempo kaj energio neniel estas perditajxoj. Lorens' Mi, Britio *************************************************************************** Karaj legantoj, =============== Resendinte la abonilojn al 1994, multaj el vi gratulis, kaj demandis, kiel helpi nian agadon? Sincere ni dankas al cxiuj, kiuj finance kontribuis al nia abonhelpa fonduso, aux al la Fondajxo Esperanto en Budapesxto: Csiszar Erno, Hungario, 4000 HUF Christian Darbellay. Germanio, 46 DEM dr. Saghy Vilmos, Hungario, 500 HUF Dieter Rooke, Svisio, 53 CHF Gerard Fleuter, Francio 90 NLG Arpad Mathe, Budapest, 2000 HUF Mauro Tauzzi, Italio, 20 DEM dr. Palovits Gyulane, Hungario, 3000 HUF Veli Hamalainen, Finnlando, 59 NLG Horvath Jozsef, Hungario, 2000 HUF Szemok Balazs, Hungario, 1000 HUF. La listo ne estas kompleta, en postaj numeroj ni dauxrigos gxin. Ni tre dankos ankaux vian ne-financan helpon, se vi varbos novan abonanton por EVENTOJ, ekz. dum la proksima Zamenhof-festo. De tio dependas la sorto de la gazeto... Szilvasi Laszlo *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// 1001 komercaj ofertoj! ====================== 1001 estas la titolo de semajna (!) komerca informilo, eldonata jam preskaux jaron de la firmao "Zonai kaj kompano". Gxi aperas cxiumarde en formato A/4, kaj aperigas plej diversajn ofertojn kaj sercxon pri diversaj varoj en tre konciza formo. (Ekz. "Mi acxetus 20 tunojn da kristalsukero, par. ukraina-hungara limo aux EXW, liverota al Moskvo." aux "Egipta firmao ofertas uzitan motoroleon, 2000 tunoj monate, el Sauxd-Arabio".) La ofertoj kaj sercxoj havas kodon, surbaze de kio oni povas peti pliajn informojn cxe la firmao "Zojai". La anoncoj estas tute ne e-movadaj, estas pure komercaj! La firmao havas esperantistajn (!) reprezentantojn en 23 landoj! Mem la inform-bulteno "1001" aperas en modesta aspekto, nun en la lingvoj hungara kaj esperanta, preparatas la cxinlingva, kaj ekde januaro aperos ankaux en angla-esperanta varianto. Komercistoj, firmaoj, petu specimenon de "1001" kaj pliajn informojn cxe: Zonai kaj Komp., pk. 331. H-6501 Baja, Hungario. Telefakso: +36-79-328048. *************************************************************************** Tutmondaj sciencoj kaj teknikoj n-ro 3-4/1993 ============================================= La nova, duobla (88-pagxa) numero de la plej ampleksa scienca periodajxo en Esperantio cxi-foje elstaras per tema varieco. Abundas la rubrikoj: "Altaj scienco kaj tekniko", "Scienco kaj socio", "Tribuno de scienco", "Scienca krestomatio"... - cxiu kun interesaj, ofte ampleksaj artikoloj pri robotoj, mikrolaseroj, artefarita intelekto, elektronikaj retoj, interlingvistika modeligo kaj auxtomata tradukado, bioritmoj, ktp. Ne mankas en la numero represoj el e-periodajxoj kaj apartaj eldonoj, kun tre serioza elekto. La plej grava estas represo en la rubriko "Monda ekonomio" de la teksto de "Mallonga enkonduko en la socialan merkatekonomion", antauxe eldonita brosxurforme en Leipzig (vd. Eventoj n- ro 42). Gxi povas esti tre utila kiel unua klerigilo pri merkatekonomio. Tre ricxas la rubriko "Esperanto-aplikado", kun esperantigita studo de D. A. Portman "Esperanto por kemiistoj", kontribuo pri uzado de amaskomunikiloj por esperanto kaj tre pensigaj artikoloj de M. Malovec, D. Harlow, G. Pirlot. La meditoj de la lastaj tri auxtoroj estas konendaj por cxiu esperantisto, kiu interesigxas pri la movada teorio, ekstermovada agado kaj efikaj manieroj propagandi kaj apliki la lingvon. En la mallonga recenzo ecx ne eblas mencii cxiujn legindajxojn de la numero, sed inter ne menciitaj materialoj estas pluraj kromaj interesajxoj por sciemaj esperantistoj. N.G. Abonkotizo cxe libroservo de UEA por 4 numeroj en 1994: nur 22 NLG. Adreso de la redakcio: Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio en la Cxina Akademio de Sciencoj, 52 Sanlihe, CN-100864 Peking, Cxinio. *************************************************************************** Unikodo aux unikorno? ===================== Unikorno estas mita cxevaleto, kiun oni okaze vidas pentre sur blazonoj kaj iufoje kineje aux televide en animajxoj kiel realisman artan produkton de la plej modernaj komputiloj. Cxirkaux iom pli reala produkto el la komputista haladzejo, jen unikodo, volvigxas koncerne esperanton ne malpli da legendoj. En preskaux cxiu magazino oni entuziasme raportas, ke post la baldauxa enkonduko de unikodo la esperantistoj nun fine ne plu havos problemojn komputile skribi siajn kuriozajn cxapelitajxojn kaj sian strangan literon Uxo. Ne tiel estas! Unikodo estas nenio escepte de kodo. Kodo estas, simpligite, vico da numeroj, indikantaj signejojn por deponi signojn. Nu, ne ekzistas la legxo, kiu postulas, ke cxiu signejo de kodo estas sxargxenda per signo. Tial mi avertas cxiujn entuziasmulojn, ke kiam unikodo aperos sur la merkato, la esperantaj signejoj estos versxajne vakaj. Tute fresxdate estas en Germanio la tekstoprilaborilo Uni-Verse surbaze de unikodo havebla. La alfabetoj kaj klavararangxoj por preskaux cxiuj lingvoj de amhara, araba, aramea, gxis ukraina, urdua, vjetnama estas implementitaj. Por preskaux cxiu alfabeto trovigxas tri aux kvar skaligeblaj (TTF) litertipoj kiel Times Roman kaj Helvetica. Memkompreneble la produktoproponanto financpense taksante la atendotan debiton rilate al nia lingveto rezignis indiki niajn akcentliterojn. Nun ne evoluante cxiujn detalojn, mi asertas, ke unikodo praktike neniel sxangxos nian situacion. Preskaux cxiuj komputilaj programoj havas la eblecon pere de klavo-kombinoj pene konstrui niajn supersignitajn literojn. Do, ora konsilo, prenu solidan plugcxevalon anstataux atendi unikornon. Pejno Simono, Germanio el "Monato", 10/1993 Rim: Abonantoj de EVENTOJ povas ricevi senpage 4 bazajn TTF esp-litertipojn al sia komputilo... (Vidu la nr-on 1/septembro-93!) *************************************************************************** Esperanton en doganon! ====================== Esperanta Internacia Asocio de Deklaristoj en Dogano estis fondita en kadro de Matadia Esperanto-Centro. Celoj: traduki internaciajn dogandokumentojn esperanten; enirigi esperanton en internacian komercon. Kunlaborantoj kaj subtenantoj (unualoke el la Euxropa Komunumo) estas bonvenaj. Provizora sidejo: B.P. 211, Matadi 1, Bas Zaire, Zairio. el "Gazeto Andaluzia", sept./1993 *************************************************************************** Entreprenistoj, atenton! ======================== Vi, kiu fondos la firmaon en Estonio, havos en via uzo nian altnivelan sciokapablon: ni faros la fondajn dokumentojn laux via bezono kaj registros la firmaon. Tuj poste ni pretas ekfari ankaux vian librotenadon. Niaj librotenistoj konas kaj la estonajn kaj la finnajn librotenajn legxojn kaj kutimojn, tial ni faras librotenadon ankaux por la firmaoj en Finnlando. Skribu al ni prefere en esperanto, estona aux finna lingvoj: As Konto Ak, Redise 10-3, EE-3054 Laagri, Estonio. el "Esperantolehti", 5/1993 *************************************************************************** Konferenco en Cxinio ==================== La 4-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en esperanto, laux la cxefa temo "Scienco, Tekniko kaj Nova Jarcento" kun komerc-negoca kunsido, okazos inter la 10-a kaj 17-a de julio en 1994. Paralele kunokazos la Sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino kaj la 2-a internacia seminario "Survoje al ekologia etiko". Partoprenkoti-zo (ne inkluzivanta logxadon, mangxojn kaj ceterajn pagendajn aferojn): 200 USD; por esperantistoj el evoluantaj landoj: 50 USD. Informoj cxe: Prof. Shen Chenru,52 Sanlihe, CN-100864 Peking, Cxinio; Tel. +86-1-2561724; fakso: +86-1-8511095. *************************************************************************** Speleologia vortaro =================== Esperantistoj sxatas vojagxi kaj ekskursi. Unu el la plej ekzotikaj specoj de tio estas vizitado de kavernoj. Sed la kavernoj kaj speleologia tekniko prezentas tiajn specialajxojn, ke aperas problemo pri vortoj kaj koncernaj nocioj. La Internacia Speleologia Fakgrupo ellaboris kaj eldonis malgrandan Esperanto-14-lingvan speleologian bildvortaron, kiu povas helpi la interkomprenigxon al diversnaciaj esperantistoj, sxatantaj subteran romantikon. La vortaro enhavas 83 esperantajn terminojn, tradukitajn al la lingvoj germana, cxeha, angla, hispana, franca, itala, hungara, litova, portugala, rumana, rusa, sveda, slovaka kaj slovena. Kompreni la terminojn helpas 3 informricxaj ilustrajxoj. La vortaro mendeblas cxe ties redaktoro: Peter Vukov, 48-as Ifjusag utja 36, HU-7400 Kaposvar, Hungario. *************************************************************************** ARANGxOJ //////// 8-a BEL-seminario ================= Baha-a Esperanto-Ligo invitas al la seminario, kies temo estas Praktika paca kunvivado, kaj kiu okazos en la Kultura Centro Esperantista (Chaux- de-Fonds, Svisio)12.- 14.02.1994. Okazos muzikado, ludoj, prelegoj, filmado, e-kurso por komencantoj ktp. Informojn petu cxe: Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. *************************************************************************** IJF-1994 ======== La sekvajara IJF okazos inter la 30-a de marto kaj 5-a de aprilo en la montara restadejo de Pracatinat, cx. 70 km-oj de Torino. La cxeftemo estos: "Narkotajxoj en la nauxdekaj jaroj". Pliaj detaloj en la postaj numeroj. *************************************************************************** Internacia Junulara Kongreso de TEJO ==================================== La datoj: 30.07 - 06.08.1994 La loko: Suda Koreio,Ch'Onan, Dan Kook Universitato. La temo: Kia popolo, tia kulturo. Oni havas siajn proprajn kutimojn, pensmanierojn kaj vivmanierojn, kiuj povas okazigi miskomprenojn. La kongresorganizantoj - Korea Esperanto- Junularo - deziras plian interkomprenigxon, proponante la kongrestemon. La kotizoj varias de 280 gxis 400 NLG depende de la agxo kaj aligxdato de partoprenontoj (ju pli fruaj ili estas, des malplialtas kotizoj); krome, reprezentantoj de afrikaj, latinamerikaj, orienteuxropaj kaj aziaj (krom Israelo, Koreio, Japanio, Malajzio, Singapuro, Tajvano, Honkongo) landoj havas 25-guldenan rabaton (TEJO-membroj - ecx 60-guldenan); infanoj gxis 13-jaraj ricevas duonan rabaton. La aligxilojn petu cxe TEJO (Neuwe binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aux cxe la organizantoj: KEJ, CPO Kesto-7998,Seul, 100-679, Koreio. *************************************************************************** Sportaj kaj turismaj arangxoj en Poprad ======================================= En 1994 Esperanto-Centro en Poprad, Slovakio, proponas la sekvajn sportajn kaj turismajn arangxojn por esperantistoj: Skisemajno (ebleco skii en Altaj Tatroj). 12 - 19.02. Turisma semajno en Slovakia Paradizo - TUSE '94. 16 - 22.07. Auxtuna Subtatra Semajno - Altmontara turismo. 14 - 20.09. Pliaj detaloj cxe: Esperanto-Centro, Sobotske namestie,CS-05801 Poprad, Slovakio; tel. +42-92-32419. *************************************************************************** Internacia Esperanto-Semajno ============================ okazos en Tampere, Finnlando (la kongresurbo en 1995!) 27.06 - 01.07.1994. Kontaktpersono: Jukka Laaksonen, Uudenkylankuja 2 B 11, FIN-33530 Tampere, Finnlando. *************************************************************************** Turiste vojagxu Mongolion ========================= Mongola turisma korporacio ekde 1993 decidis akcepti esperantistojn aux turistajn grupojn kun esperanto-interpretistoj. Turismajn prospekton kun e- aldonajxo vi povas ricevi kontraux 3 IRK. Turismaj organizajxoj kaj vojagxdezirantoj kontaktu la korporacion pertelekse: 232 JULN MH, aux 79318 JULN MH; aux la esperanto-peranton laux la adreso: Sx. Jansangxav,pk 21/797, Ulanbator, Mongolio. *************************************************************************** Konversacia kurso semajnfina ============================ Gxi okazos 14 - 16.01.1994 je 25 km sudokcidente de Oslo en arbara kabano (skiebleco!). La kurso estos plene en esperanto, do, bonvenas eksterlandanoj (tamen oni nepre antauxanoncu sin, cxar la kvanto de lokoj estas limigita). Prezo - 400 norvegaj kronoj inkluzive mangxajxon. La adreso de la organizantoj: Klubo Esperantista en Oslo, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, Norvegio. *************************************************************************** MOVADAJ AFEROJ ////////////// Cxu Ludovikito plueldonos? ========================== Lige al 3-semajna prelegvojagxo al Japanio, invitita de Japana Pacdefenda Esperantista Asocio, mi kaj mia edzino Wera la 10-an de septembro renkontigxis en Kyoto kun Ludovikito (= Ito Kanzi). Kiu ne konas la nigrajn kaj flavajn librojn, kiuj preskaux senhalte venadas el Japanio? Sed cxu ili ankaux estonte venados tiom samritme? Tio ankaux dependas de ni, la acxetontoj kaj, eventuale, mondonontoj... Ludovikito ne nur estis ege cxarma kaj sprita konversacianto, li ankaux donis al mi intervjuon (kiu aperos en la gazeto de Germana E-Asocio Esperanto aktuell). Cxi-loke mi nur volas informi, ke kun granda konsternigxo mi eksciis, ke ekmankas mono al Ludovikito. Li menciis la titolojn, kiuj estas, kiel li diris, "pli-malpli pretaj por tuja presado", kaj li dauxrigis: "bedauxrinde, la posxo de la emerito jam elcxerpigxis kaj tial mi devas atendi la enspezojn, akirotajn de la vendigxo de niaj jam apreintaj libroj. Sed la vendigxo estas tiom malvigla, ke mi estas preta akcepti la amaran antauxvidon, ke por akiri suficxan sumon por aperigi unu titolon el ili, mi bezonas probable ses aux sep jarojn". Mi esperas, ke tia ne estu la situacio. Ja estas terure! Cxiuokaze, ni devas helpi kaj certigi iel, ke Ludovikito povu dauxrigi sian eksterordinaran laboron. Eble oni fondu "Fondajxon Ludovikito". Certe trovigxas homoj, komprenantaj la eksterordinaran signifon de tiu volumserio por la stabileco de esperanto, kaj pro tio donos monon. Krome, en la intervjuo videblas, ke Ludovikito sercxas kelkajn titolojn el la 118 inkunabloj. Eble iu povas helpi. Jen ili: 1. n-ro 32: Marietta Frollo. Vortaro Esperanta-Rumana. 2. n-ro 42: Meza vortaro germana-internacia. 3. n-ro 50: v. 1. Kravcov. Tutmonda afero. 4. n-ro 65: Novaj esperantistoj. Serio XIV. 5. n-ro 69: D-ro Diodono. Universala revo kaj bulgara ortografia revolucio. 6. n-ro 102: A. Zakrjevski. Regularo por la komencantaj fotografistoj. 7. 2-a eldono de la n-ro 30: De Wahl. Princidino Mary. (Nur gxia kajero II) 8. n-ro 110: Costa e Almeida. Lernolibro por portugaloj. 9. n-ro 113. Ch. Lemaire. Esperanto, la triumfa solvo de la mondlingva problemo. Detlev Blanke, Germanio *************************************************************************** Datreveno de IABE ================= En la Itala urbo Ankono la 17-an - 19-an de septembro okazis renkontigxo de Internacia Asocio de Blindaj Esperantistoj (IABE), kiu festis sian 60- jarigxon. Partoprenis pli ol 50 homoj (blinduloj kaj akomponantoj). Abundis la programeroj, i.a. okazis vizito al muzeo "Omero", unika loko, kie la blinduloj povas "vidi" skulptajxojn, tusxante per manoj kopiojn de la famaj cxefverkoj de la monda arto. La gxeneralan asembleon de IABE vizitis ankaux la urbestro de Ankono. La renkontigxo estis tre sukcesa, kaj nur malgajigis gxin subita ekmalsano (dum la asembleo) kaj posta morto de s-ano Luigi Tola. laux Livio Fioroni el "K.E.C.-Bulteno", novembro 1993 *************************************************************************** Korektoj ======== En Eventoj n-ro 40 aperis informo "'Blumarkoj' propagandu esperanton!" La auxtoro de la markoj Henry D. Palmer atentigas, ke ne li provizis per ilia stoko BEA-n, tion faris iu alia, nekonata de li persono. La blumarkoj por la internacia uzo devas havi la francan surskribon "Par avion", krome aldoneblas surskriboj en kiu(j) ajn lingvo(j). En Eventoj n-ro 41, p.3, en artikolo pri "Komputada baza terminaro", la adreso Wolfram Diestel estis indikita ne gxuste. La interesigxantoj turnu sin al li laux la adreso: Bauvereinsstr. 3, D-04416 Markkleeberg, Germanio. *************************************************************************** Komerca perado kun Irano ======================== Mi okupigxas pri perado kun iranaj komercistoj por importo kaj eksporto. Mi sercxas katalogojn de perposxtmendaj kompanioj el tuta mondo (ekz. pri komputiloj, fotiloj, auxtopartoj, ilaro, sportvestajxoj, ktp.). Povas intersxangxe sendi iranajn komercajn jxurnalojn. Reza Saadat,P.O. Kesto 17185-533, Teheran, Iran. *************************************************************************** POSxTKARTO-KALENDARO ==================== Internacia Esperanto-Instituto eldonis posxtkartan esperanto-kalendaron 1994. Gxi tauxgas por sendi al amikoj kun novjaraj bondeziroj kaj ankaux por e-lernantoj. Unu peco kostas 0,35 NLG; 2 - 1,00; 10 - 3,00; 50 - 13,50; 100 pecoj: 25,00 NLG. Mendu cxe: IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Hago, Nederlando. Posxtbank-gxiro: 162626; UEA-konto: iein-q. *************************************************************************** Lerneja eksperimento ==================== "... Mi sukcesis konvinki la Pedagogian Fakultaton en Maribor komenci organizi eksperimentan duonjaran instruadon de esperanto por la celo esplori kiom tio helpos al rapidigo de lernado de aliaj fremdlingvoj kaj la gepatra. La ideo estas, ke en la eksperimento partoprenu 8 lernejoj, kaj en cxiu lernejo unu grupo de proksimume 10 gelernantoj el 5-a klaso ekde la unua de februaro gxis junio 1994. Estos 4 paroj de lernejoj: unu el la paroj estus elementa lernejo en Maribor kaj elementa lernejo en Zalaegerszeg (Hungario). Dum tiu duonjara lernado mi arangxos testadon pri la fremdaj naciaj lingvoj en komenco (februaro), aprilo, kaj fine en junio de tiu e-lernanta grupo kaj ankoraux unu alia samgranda kaj samkvalita grupo de la sama lernejo, kiu ne lernas e-on (por kompari la rezultojn). Dum la lernado okazus 1-2 reciprokaj vizitoj inter la grupoj en Zalaegerszeg kaj MAribor kaj poste komuna renkontigxo de cxiuj 8 grupoj en Slovenio (4 lernejoj de Slovenio kaj po unu el Auxstrio, Italio, Kroatio kaj Hungario). Mi petas lauxeble rapide informi min, cxu vi povas trovi tian lernejon, kiu pretas partopreni en la eksperimento. Gxin oficiale organizas Pedagogia Fakultato de Maribor kunlabore kun AIS San Marino kaj la testoj estos farataj kaj kontrolataj de internacia komisiono de AIS. La raporto post la eksperimento iros al cxiuj lernejministerioj de la 5 landoj kaj al instancoj de Euxropa Komunumo..." Zlatko Tisxljar Rim: Lernejoj por la eksperimento jam estas kontaktitaj en la koncernaj landoj. Tamen, cxar ili eble retirigxos, interesigxantaj lernejoj kontaktu: INTER-KULTURO, Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Sercxas por kolekto, intersxangxe aux repage, glumarkojn de Universalaj Kongresoj 1, 2, 3, 4, 5, 6, 8, 9, 10, 11, 12, 14, 15, 17, 18, 19, 23, 25, 28, 32, 33, 34, 35, 36, 38, 39, 72, 76 kaj 77. Mario Canevari, via Degli Ortaggi 42,I-00157 Roma RM, Italio. * * * * * Mi sercxas e-instruistojn, kiuj pretas sendi kaj ricevi simplajn verkajxojn pri la cxiutaga vivo, faritajn de lernantoj aux rekte en e-o, aux tradukitajn de la instruisto. P. J. van Tol, Haanstraat 34,NL-1531 Et Wormer, Nederlando. * * * * * Nigxeria Junulara Esperantista Klubo (NIJEK), fondita en 1991, deziras gxemeligxojn kun alilandaj kluboj kaj ties subtenon. La adreso: P.O. Box 3059, Owevri-Imo, Nigxerio. * * * * * Kontoj de "Monda Merkato" Monda Merkato - la internacia anoncgazeto - enkondukis "kontojn" por siaj klientoj. Ili funkcias simile al la UEA-kontoj. Pliaj informoj en la ontaj numeroj de MM. * * * * Ofertas informleteron pri lokaj kaj specialaj valutsistemoj kontraux IRK- oj. Sukcesaj sistemoj en anglalingvaj landoj! Bv. kontakti: LIDS-o, Leterfako 1731,Kitchener ON, Kanadio N2G 4R3. * * * * Mi sercxas seriozan filatel-sxangxulon de neuzitaj p.m. (hungara jarkolekto kontraux pola jarkolekto el la jaroj 1985-1993). Piotr Smigeiel, ul. Bronikowskiego 3 m. 2,PL-85426 Bydgoszcz, Polio. *************************************************************************** ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Vivu la kluboj ============== Ne pensu, ke eblas starigi esperantajn klubojn nur en grandaj urboj. Laux mi, se vi estas tri esperantistoj, vi jam povas aktivi kune. Tio ne postulas multan tempon kaj povas esti tre agrabla okupo por vi. Plej bona maniero varbi pri esperanto estas organizi ion, montri ke esperanto estas interesa kaj utila. Komencu modeste, ne necesas havi klubejon. Simple kunvenu en ies salono cxirkaux trinkajxo. Kune planu la jaron, nome kion vi volas organizi aux fari. Unu aktiveco monate estas jam suficxa. Ekzemple vi povas havi "temon" kiel paco, ekologio, sporto, ktp., kaj cxiuj devas prepari ion. Gravas praktiki la lingvon parolante pri diversaj temoj por plibonigi vian parolkapablon. Esploru, cxu via logxloko (urbo, vilagxo) estas gxemeligita kun alia logxloko en la mondo. Ofte tiel estas, kaj tio estas tre bona ebleco kontakti la esperantistojn kiuj logxas en la gxemelloko. Se via logxloko ne gxemelas, tiam vi povas gxemeligxi kun triamonda klubo. Vi povas peti adreson de Hans Bakker cxe UEA. Montrealo gxemelas kun Lyono (Francio), Sxanhajo (Cxinio) kaj Moskvo (Rusio). Mia celo estas fortigi la rilatojn inter tiuj urboj kaj ni. Multo eblas, kiel intersxangxo de korespondajxoj, ecx kasedojn oni povas facile sendi kaj auxskulti dum kluba vespero. Fine, se vi volas plibonigi la mondon plie, mi invitas vian klubeton aligxi al Amnestio Internacia. Tiam vi helpos al la liberigo de malliberuloj kiuj nenion malbonan faris kaj estas maljuste malliberigitaj. Tio kio gravas estas, ke via klubeto havu celon kaj komunan agadon. Se samtempe vi plibonigas la mondon, viaj agadoj estos des pli valoraj. Normando Fleury, vicprezidanto de Kanada Esperanto-asocio el "Lumo", vintro/1992 *************************************************************************** INTERVJUO ///////// LKK-prezidanto de Seula UK: Han Moo-hyup ======================================== Demando. Estimata, longan tempon! Jam surbusxigxadas Seulo ankaux en Esperantio. Kiuj eventoj fakte en 1994 okazos en Koreio? Respondo. Krom la 79-a UK, la duonjarcento de Internacia Junulara Kongreso, kaj la 13-a Komuna Seminario inter Korea kaj Japana Junularoj, kiu fame konatas en la orientazia e-movado. Ankaux la 29-a Konferenco de ILEI. D. Koreio en la sekva jaro ricxos je grandskale internaciaj e-arangxoj. Tio sendube estas turnopunktiga al la historio de nia movado, cxu ne? R. Kompreneble. UK gxis nun okazis dufoje en la kontinento plej vasta en la mondo, Azio: en Tokio kaj Pekino. IJK nur unufoje en la orienta Azio: en Ootu. Okazigi ilin mem estas granda signifo, kaj esprimas progreson de la movado. Ankaux tio estas efika montrilo al la neesperantistaro. D. Dum mia trijara restado en Euxropo mi ofte renkontis tiujn, kiuj diris al mi volontan aligxon aux deziregas salutumi. Tamen, la distanco troe foras por alia kontinentano. Kiom povas atingi la nombro de kongresanoj? R. Ne cxiam gravas la kvanto, sed gxi foje pli efikas al la manifestacio de la esperantistaro enmonde dislogxanta. Do, la LKK supozas ke la maksimuma nombro povos superi tri milojn, se venos kutimaj kongresemuloj el Euxropo kaj pli multaj japanoj ol en euxrope okazintaj UK-oj kaj aldonigxos la nombro el Cxinio kaj ceteraj landoj. D. Kiel nun iras la preparado? R. La LKK cxiumonate kunsidas kaj kontrolas gxisdatajn laborojn kaj pridiskutas la sekvajn farendajxojn. Baldaux aperos la kongresaj afisxo kaj emblemo. Redaktatas aparte la nacilingva informilo pri la UK por cxiu gazetredaktejo. Ni atendas la rezulton de nia peticio pri eldono de memora posxtmarko al la ministro de komunikado. Ni baldaux invitos kapablan esperantiston eleuxropan gvidi lingvokursojn por la kongresa volontularo, kiu diversflanke servos al la kongresanoj. Ni dauxre tenas kunlaboran rilaton kun oficialaj instancoj. Do lauxplane iras la preparado. La LKK pleje klopodas gxuigi la kongresanojn kaj sukcesigi UK-on, kiu ege malofte surscenigxas en Azio. D.Laux viaj vortoj valoras la slogano: "Ni rezervu someron por Seulo en 1994". La jaro estos nepreterlasebla okazo por ekkoni Landon de Kvieta Mateno kaj la kvinmiljaran historion, kulturon, popolon de gxi kaj stampi en memoro nePIVajn vortojn - kimcxio, pulgogio, hanboko, makolio. Cxu ne? Dankon pro viaj respondoj. Intervjuis CHTS el "La espero el Koreio", 1/1993 *************************************************************************** Jam 14 pagxoj ============= En siaj n-roj 303/306/307 (majo-oktobro 1993) la Bulteno NATO/OTAN dedicxis 14 pagxojn al esperanto. Partoprenis la debaton norvega poligloto, cxefredaktoro kaj legantoj el pluraj landoj (C. Piron, R. Triolle, G. Pirlot, L. Bourgois...). el "Mallonge", n-ro 12/1993 *************************************************************************** Novaj kotizreguloj por SAT ========================== Ekde 1994, kotizo kaj abontarifoj en Sennacieca Asocio Tutmonda estas disigitaj. Cxiuj membroj, pagantaj la bazan kotizon, ricevos auxtomate dujaran SAT-Adresaron kaj jaran kajeron de Sennacieca Revuo (sen plia abonpago). Sed la asocia organo Sennaciulo estos abonebla nur aparte por cxiu SAT-membro, same kiel por nemembro de la asocio. Nemembroj povos, certe, aboni aparte ankaux Sennaciecan Revuon. Por membroj: junuloj gxis 25, senlaboruloj, emerituloj havas duonan rabaton kaj por la baza kotizo, kaj por la abonkotizo. La baza kotizo (en francaj frankoj) estas 130; jarabono por Sennaciulo - 150, abono por S.R. - 40. La SAT-perantoj trovigxas en 36 landoj; logxantoj de aliaj landoj por pagi membrokotizojn kaj/aux aboni la gazeto(j)n, devas turni sin rekte al SAT: 67 avenue Gambetta, F-75020 Paris, Francio; tel.: +33-1-47978705; fakso: +33-1-47977190. *************************************************************************** HEA atakis "SAT-anojn" ====================== Ni, hungarlandaj SAT-anoj naive pensis, ke ... en nia lando ekfloros vera demokratio. Domagxe, ni eraris. HEA draste kontrauxatakis nin en sia cirkulero, kiu estis sendita al multaj hungaraj esperantistoj. ... HEA malpermesis la propagandon de SAT kaj proponas al siaj membroj cxesigi cxiun kontakton kun SAT en Hungario. Krom tio, HEA-anoj estas petataj konvinki la hungarlandajn SAT-anojn, por ke ili ne politiku kaj ili ne partoprenu en la aktiva laboro de SAT. Ni alvokas la atenton de la estraro de HEA al la sekvaj: SAT ne estas partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, kiu celas ke gxiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj kaj sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj... (citajxo el la brosxuro de Henri Masson: Kio estas SAT?) ... La brosxuro pri SAT estis sendita al HEA... Apati Kovacs Bela la hungarlanda SAT-peranto el "Vesperto" n-ro 17. *************************************************************************** Sur la kultura vojo =================== Jen la gazeto, kiu relative senbrue, malgraux kutimaj por esperanto-gazetoj malfacilajxoj, cxiam pli firme starigxas sur proprajn piedojn (aperis jam 15 numeroj) kaj, evidente, trovis sian originalan vojon. Survoje komencis de tre auxdacaj teorioj kaj senbrida avangardismo, sed kun paso de tempo igxis pli modera kaj bilancigxinta - certe, signo de vera maturigxo. Plibonigxis ankaux la tipografia aspekto (la cxefa riprocxo - tro malgrandaj literoj uzataj). Ne mirinde, ke al la gazeto nun ne hezitas sendi siajn kontribuajxojn William Auld, Georgo Kamacxo, Blazio Vaha kaj aliaj korifeoj de la nuna e-kulturo. Do, Survoje nun rekomendindas ne nur por sxatantoj de e-avangardismo, sed por cxiuj, kiuj volas sekvi evoluon de nia kulturo en ties cxiuj facetoj. Abono de 6 numeroj kontraux 130 FRF cxe "La Gazeto" (F-55210 Creue, Francio; posxtkonto 1025 02 Nancy). La redakcia adreso: Aleksandr Fjodorov (redaktoro), pk. 168, UKR-335057 Sevastopol, Ukrainio. *************************************************************************** Esperanto - sur tramo ===================== Eksteraj surfacoj de tramoj kaj busoj estas populara kaj efika loko por meti reklamon. La turisma agentejo "Esperantotur" el la urbo Bydgoszcz (Polio) jam uzas tiun manieron reklami sin - kaj, samtempe, esperanton! (Foto de Wojciech Sobolewski). *************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Kiel vi auxdas? Respondu! ========================= De la 1-a de oktobro ni dissendas plue je la sama horo, sed per iom sxangxitaj ondolongoj. Ni petis rimarkojn de la auxskultantoj pri la funkciado de la ricevoj en la novaj frekvencoj (ondolongoj), kaj de multaj personoj ricevis tiajn informojn, do, tutkoran dankon al cxiuj! Sed montrigxis, ke cxi tiu kvanto da raportoj estas por nia Teknika Fako nesuficxa kaj ni petas sendi similajn informojn pri la ricevebleco gxis la fino de nuna jaro. La estro de tiu Teknika Fako volas informigxi lauxeble vaste, cxu la unuopaj frekvencoj estas tauxgaj, kaj se ne, li pretas helpi niajn e-auxskultantojn kaj eventuale liveri en estonteco aliajn frekvencojn. Do, por tio estas bezonataj lauxeble pli da raportoj. Kompreneble, paralele bonvenas "Rimarkoj pri la programo", kaj diversaj proponoj pri la estontaj temoj. Andrzej Pettyn, Pola Radio, Esperanto-Redakcio, PL-00-950 Varsovio, P.O. Box 46, Polio. *************************************************************************** LINGVAJ DEMANDOJ //////////////// Kiel skribi la datojn per ciferoj? ================================== En parola lingvo (en esperanto) oni unue indikas la tagon, poste la monaton kaj fine la jaron. En la Fundamento oni trovas: "Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua", kio egalas al: la 22-an de februaro 1932. Oni povas ecx mallongigi kaj skribi: 22.02.1732. En la lastaj jaroj, skribante la datojn per ciferoj, oni suficxe ofte indikas unue la jaron, poste la monaton kaj fine la tagon, tiel ke "La tria de februaro 1981" farigxas "81.02.03" aux sen la nuloj. Tio povas kauxzi konfuzojn. Se oni ellasas la jaron, kiel ofte oni faras, oni ne povas scii cxu "02.03" estas la 3-a de februaro, aux la 2-a de marto. Por eviti cxian ajn konfuzon, plej bone estas sekvi ankaux tiurilate Fundamenton, la solan garantion de la lingva unueco, kaj indikadi per ciferoj unue la tagon, poste la monaton, kaj fine la jaron: 02.03.81 estas, do, la 2-a de marto 1981. La redakcio de Horizonto aplikas tiun principon kaj afable petas kunlaborantojn agi same. Ivo Lapenna el "Horizonto", n-ro 33 (3), majo-junio/1981 *************************************************************************** ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Quo vadis, la movado? ===================== 10 jarojn antauxe, en la jaro 1983, en Varsovio aperis libro el verkoj de la triopo Ryszard Krasxko, Jerzy Leyk, Walter Zelazny, kun la titolo Zamenhof - Movado - Doktrino. Unu el la tri studoj, aperintaj en la volumo - Sociologia karakterizo de la esperanto-movado - estis verkita de Jerzy Leyk. Estas inde ekkomenti la nociojn uzatajn de Leyk ankaux por bone sekvi la diskutojn sur pagxoj de Eventoj. La auxtoro en cxi tiu studo kaj en artikoloj en la revuo Pola Esperantisto asertas, ke la esperanto-movado komence estis kaj parte ankaux nun estas unu el reformismaj movadoj. Por klarigi la aferon, oni povas diri jenon: Reformismaj movadoj estas aktivadoj a) kun komuna celo de homoj el ne tre vasta rondo, ne el la tuta socio; b) aktivadoj ne persekutataj fizike; c) aktivadoj ne pri esenca organizado de la koncerna socio; d) kun aktivuloj (gvidantoj, ideologoj) liberaj, kun rajto sin esprimi. Tipaj reformismaj movadoj laux Leyk pasas tra ses fazoj: 1) Maltrankvilo, malkontento de apartaj, disaj homoj pro certa problemo, aferstato. 2) Spontaneaj sercxado, konceptoj, vizitoj (de individuoj). 3) Aperas konscio de komuneco de celoj; aperas gvidantoj. 4) Formigxas agadprogramo kaj institucioj. 5) Oni utiligas tion (= organizajn formojn, asociojn, programon, ideologion) por atingi la celon. 6) Kadukigxas la asocioj (post atingo aux ne-atingo de la celo). Leyk en la 80-aj jaroj opiniis, ke la esperanto-movado estas atinginta la 5-an fazon, kiu dauxras longe, kaj pri kies disvolvigxo oni povas havi diversajn hipotezojn. Estas specialajxo de la afero esperantista, ke gxi produktas komunumon. Post la ekesto kaj stabiligxo de la komunumo oni povas supozi (aux pridubi) koncerne esperanton de du sociaj fenomenoj: a) la menciita reformisma movado (kun celo modifi ion en la pli vasta socio); b) ekzistado de komunumo kun bezonoj kaj mekanismo sin konservi (laux ne deklarataj, sed funkciantaj motivoj). Se tribo konfesas, ekzemple, ke la tribanoj devenas de ora cervo, tio reprezentas ian mondkoncepton. Sed tio nepre helpas ankaux konservi la unuecon de la tribo. Simile, elementoj de la esperantistaj kulturo, simboloj, ideologioj ne nur kaj ofte ne tiom rolas kiel speciala maniero analizi iujn aferstatojn, sed ankaux kiel faktoroj integrantaj la komunumon. Koncerne la evoluon de la komunumo (kaj do ne de la reformisma movado por internacia lingvo), Leyk opinias, ke la esperantistaro trovigxas en la dua (granda ) fazo de sia evoluo. Inter 1887 kaj 1920 la esperantista komunumo elformigxis; ekde 1920 (kaj ankaux en la verkperiodo) gxi estas stabiligxanta. (Subfazoj ekzistas). Faktorojn konservantajn la esperanto-komunumon Leyk metas en la sekvajn kategoriojn: a) integraj sloganoj; b) simboloj kaj kanzonoj; c) kongresoj, festivaloj; d) kluba vivo kaj korespondado; e) komunikiloj; f) organizoj. Konservanta faktoro estas ankaux la propra kultura tradicio. Stabiligaj mekanismoj estas diverstempe diversaj: A) Gxis proksimume 1905-07 laux Leyk inter la esperantistoj regis ideocentrismo (konvinko kaj agemo por reformi la sistemon de la internacia lingvo-komunikado). B) De 1907 gxis post la dua mondmilito superregis esperanto-centrismo: sxajnis gravaj la evoluo kaj la bono de de esperanto kaj gxia komunumo. C) Post la dua mondmilito disvolvigxis organizocentrismo. La celo igxas la esperanto-organizajxo mem. La sinsekvo en formo simpligita do estas: A) Ideo reformi la internacian komunikadon - B) Emo flegi esperanton - C) Emo flegi kaj konservi organizojn de esperanto. En la periodoj B kaj C la sociaj procezoj koncernantaj esperanton ne plu, pli precize jam nur parte estas karakterizeblaj kiel reformisma movado. Leyk skribas: "La movado alprenis la formon konservi kaj evoluigi la komunumon, pli ol konsciigi la sociojn pri la motivoj, kiuj gxin naskis... En la degenerita formo, la procezo konsciigi la celojn de la movado: reformi la internacian lingvan komunikadon alprenis en la e-komunumo formon de deklara ekspansieco". Leyk do parolas pri sxajna disvastigemo, pri agado, kiam oni ja parolas pri intenco disvastigi esperanton, sed efektive oni nur varbas unuopulojn, oni agitas lerni esperanton kaj aligxi al la komunumo, agante efektive por konservado de la komunumo. Post kiam la emon reformi komencis anstatauxi la emo flegi kaj konservi, aperis cxe la komunumanoj esperanto-komplekso. La esperanto-komplekso, asertas Leyk, "rezultas el la divergxo inter la aspiroj de la komunumo (reformemo)". "La esperanto-komplekso alprenas ... tri cxefajn formojn: prozeliteco, t.e. strebo "konverti aliajn... ofte agreseme, trude kaj aroge; kasxo de sia kontakto kun esperanto...; eskapo de la gxisnunaj priesperantaj interesigxoj pro la perdo de iluzioj". La esperanto-komplekson reciprokas malaprezo de la ekstera medio. La fonto de la malaprezo estas sama kiel tiu de la komplekso: la diferenco inter deklarata ekspansiemo, disvastigemo, unuflanke, kaj praktikata sinkonservemo, aliflanke. La esperantistaro vivas diaspore. Leyk - laux modeloj de la sociologio - distingas tri nivelojn de la organizajxo: 1) globa; 2) regiona (ekz., landa); 3) loka (ekz., urba). La evolumekanismoj laux tiuj niveloj diferencas. Cxiunivele oni havas populacian plafonon: nombron super kiu (en certa etapo) la organizajxo nepre cxesas, cxe kiu la komunumo en sia medio ne plu kapablas funkcii. Antaux atingo aux ne-atingo de tiu plafono oni transpasas du sojlojn: la ekzisto-sojlon (post kiu la kolektivo perspektive ekzistas) kaj stabiligxo-sojlon (nombro post kiu la kolektivo havas sxancon direkti sian agadon ankaux eksteren, sen la dangxero de malfortigo aux malorganizigxo). Blazio Vaha, Hungario *************************************************************************** HISTORIO //////// La radikoj de nia literaturo ============================ Oni ofte diras, prave, ke la originala literaturo de nia lingvo komencigxis jam en la Unua Libro, en kiu Zamenhof presigis sian poemon "Ho mia kor'". Tamen ankaux tio estas fakto, ke originalaj verkoj estis maloftaj, kaj de multaj personoj malalte taksataj dum la unuaj preskaux dudek jaroj de la movado. Aperis en diversaj revuoj manpleno da poemoj, plejparte banalaj kaj senvaloraj, kaj unu-du rakontoj, el kiuj eble nur "En la brikejo" (1898) de Wasniewski estis vere atentinda. Efektive, ne malmultaj asertis, tiam kaj ankaux poste, ke originala literaturo en esperanto estas io tute superflua kaj nebezonata! Laux ili, necesis nur tradukadi el la naciaj literaturoj. Sxajnas, ke laux ili esperanto ekzistis kvazaux speco de servanto por la regantaj, "naturaj" lingvoj kaj ties potence valoraj literaturoj. Kompreneble, ne cxiuj havis tiun opinion. En Lingvo Internacia (1901, p. 86) M. S. Rakitski skribis: "Entute mi pensas, ke unu originala verko, kvankam ne tre bona, estas multe pli grava kaj sxatinda por ni, ol dek plej bonaj tradukoj de plej bonaj naciaj verkoj, cxar nur originala verko estas plene nia proprajxo, laux formo kaj ankaux laux enhavo. Nur originala verko povas pruvi al la mondo, ke nia lingvo estas io efektive vivanta". En tiu epoko, antaux 90 jaroj, tiu penso estis suficxe auxdaca: nome, ke esperanto estu vivanta lingvo de aparta socia grupo ("grava por ni", "plene nia proprajxo"). Ke gxi estas tia, tion jam pruvis nia historio; kaj hodiaux estas gxenerale akceptate, ke tia grupo postulas propran kulturon, al kiu nepre kontribuas propra originala literaturo. La penso de Rakitski kompreneble ne restis senresponda. Anonima kontribuanto, sub literoj A.Z-v (versxajne A. Zinoviev el Poltava, Ukrainio/Rusia Imperio), nomis gxin "suficxe stranga", kaj iom longe refutis gxin. La argumentoj de A.Z-v tute ne estas malsagxaj, cxar ilia cxefa tezo estas, ke gravas la enhavo de verko multe pli, ol la lingvo en kiu gxi estas originale verkita - kaj la originalaj verkoj en esperanto estas "kutime trivialaj". Tamen laux li, ankaux multaj tradukitaj verkoj estas same trivialaj kaj malbone elektitaj. En la jaro 1901, tiu vidpunkto estis tre ofte pravigebla. En la kadro de sia artikolo, s-ano A.Z-v starigas interesan kaj trafan demandon. Pri Rakitski li skribas: "Plezuriga faro estas ke la auxtoro posedas esperanton tiel bone, ke li povas ecx pensi en esperanto - tamen oni povas demandi: en kia grado tiu cirkonstanco signigxis sur lia verko?" (Laux A.Z-v, rakonto de Rakitski "estis pensita en pura rusa lingvo".) Mi ne scias, cxu li pravis, sed la demando denove estis sagxa. Tute klare, verko estas originala nur se gxi estas "pensita" en esperanto. Nur kaj nur tiamaniere evidentigxis iom post iom la fakto, ke esperanto estas lingvo kun propraj karakterizoj, lingvo tiel unika al si kiel la aliaj lingvoj. Gxuste tio, apud gxia socia rolo, estas la cxefa valoro de la verkado originala: ekspluato de la lingvaj latentajxoj sendepende de rekta influo de aliaj lingvoj pro la tradukprocedo. Necesas fine ne nur pensado en la lingvo, sed ecx pli spertado per la lingvo. Kun sola escepto de Zamenhof, tio ne ekzistis en 1887, gxi devis iom post iom establigxi dum la jaroj. Al la artikolo de A.Z-v la redaktoro de Lingvo internacia, Paul de Lengyel, aldonis komentojn, interalie: Jes oni pensas ordinare nur en sia patrolingvo - sendube ankaux s-ro Z-v pensis sian artikolon ruse, kiel ankaux la redaktoro pensis tiujn cxi rimarkojn hungare kaj li, tradukinte en sia spirito gxin en esperanton, skribis rekte esperante". Ne mirinde, ke multaj samideanojdauxre subtaksis en tiu epoko la valoron de originala verkado! Pro tio kaj aliaj kialoj sxajnas al mi, ke la vera naskigxo de nia originala literaturo datigxas de la jaro 1907, kiam aperis la 515-pagxa romano Kastelo de Prelongo de Henri Vallienne. Anonima recenzanto en La revuo (1907, p. 205) salutis gxin jene: "La originalaj verkoj en esperanta literaturo en la lasta tempo aperadis suficxe ofte, sed cxiuj ili prezentis nur malgrandan provon en tiu cxi direkto. Ni ecx ne esperis, ke la granda originala verko tiel rapide aperos en nia literaturo". Ecx pli eksplicita estis la sama revuo, kiam aperis en 1908 la dua romano de Vallienne, Cxu li?: "Oni povas havi diversajn vidpunktojn pri la neceseco en nia en nia literaturo de originalaj verkoj, sed sxajnas al mi, ke neniu, ecx principa kontrauxulo de esperantaj originalajxoj... [miaj kursivoj, W.A.] riprocxas d-ron Vallienne, ke li ricxigis nian literaturon per efektive bonaj romanoj... Laux mia profunda konvinko originalaj verkoj en esperanto estas ne nur permeseblaj, sed ecx tre dezirindaj. Nur originala verkado donas al la lingvo la necesan sendependecon kaj elastecon de stilo [miaj kursivoj, W.A.]". La necesan sendependecon! Do esperanto estu ne nur pala imitajxo, sed sendependa lingvo! Kaj tia gxi farigxis, iom post iom. Sxajnas al mi, ke "principaj kontrauxuloj de esperantaj originalajxoj" estas gxuste samspecaj homoj, kiel tiuj, kiuj en la samaj jaroj kondukis nin al la ido-krizo (kiu liberigis nin, almenaux provizore, de la ludemuloj, por kiuj esperanto ne estis lingvo, sed "helplingvo"). Post 1907 nia originala literaturo ekkreskis atentinde. Komencis aperi maldikaj poemaroj - de Frenkel, Schulhof, Hankel, Karolczyk, Braun, Kozlowski, kaj fine Privat - du romanoj de Luyken, kaj pluraj novelaroj, cxio en dauxro de sep jaroj, antaux ol la unua mondmilito renversis kaj funde sxangxis la mondon. Tuj post la milito aperis la unuaj talentuloj, kies verkoj vere atestas, ke ili ne nur pensis, sed ankaux spertis, en esperanto. La poemoj kaj la du romanoj (Viktimoj kaj Sur sanga tero) de Baghy, kiuj estis inspiritaj de dummilitaj travivauxoj en Siberio, klare sentigas siajn radikojn en la esperanta lingvo. Amo al esperanto, kaj gxia uzebleco inter multnaciaj militkaptiyoj, igxis la cxefa apogilo por Baghy kaj aliaj en la mizerajxoj de la milita vivo. Gxi atestis, ke eblas pli bona mondo, kiun ili volis krei post forpaso de la kataklismo. Sur alia nivelo, cxu necesas argumenti por pruvi, ke Raymond Schwartz kreis siajn geniajn vortludojn ne "pensante en patrolingvo... kaj traduinte em sia spirito en esperanton"? Tio estas evidente neebla. Tiuj spritajxoj levigxis nature el la lingvo esperanto kaj travivajxoj en ties movado, do kulturo. La poezio de Mihalski, kiu esploras la latentajxojn de kla lingvo, ne povus kreigxi se necesus perado de lia nacia lingvo. Oni povus multobligi tiajn ekzemplojn. Komencigxis la epoko de esperanto kiel vere vivanta lingvo, kaj ne plu kiel "help-lingvo" malsupera al la aliaj, "realaj" lingvoj. Hodiaux nia originala literaturo formas solidan kaj gxenerale rekonatan bazon de mondvasta diaspora kulturo. William Auld el "La Brita Esperantisto", sept.-okt. 1993 *************************************************************************** BAZAJ INFORMOJ ////////////// Stipendio Ivo Lapenna ===================== Memore al prof. d-ro Ivo Lapenna (1909-1987) kaj al liaj elstaraj meritoj por la internacia lingvo gxenerale kaj ties aplikado en scienco speciale, "Fondajxo Ivo Lapenna" starigis Stipendion Ivo Lapenna. La stipendio konsistas el subvenciado al kiel eble plej multaj disertacioj je universitata nivelo (doktorigxoj, magistrigxoj, licencioj), kiuj temas pri esperantologio kaj/aux pri esperanto en rilato kun interlingvistiko kaj estas ellaboritaj en la spirito de L. L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna. Ankaux en 1993 la stipendio estis aljugxita por unu faklaborajxo (100 svisaj frankoj): "Lingue naturale e lingue artificiali: La sintassi dell'inglese e dell'Esperanto" (Naturaj kaj artefaritaj lingvoj: sintakso de la angla lingvo kaj de esperanto), disertacio akceptita de la Universitato de Pavia (Italio); la auxtoro: d-rino Paola Pruzzi. Stipendio Ivo Lapenna refoje estos aljugxita en 1994 por disertacioj oficiale akceptitaj de universitata instanco en la jaro 1993. Auxtoroj, dezirantaj kanditatigxi al la stipendio, bv. peti la detalan regularon de la sekretario-kasisto de "Fondajxo Ivo Lapenna" (Torden Svendsen, Vanlose Alle 57, DK-2720 Vanlose, Danio). Por la transsendo de la faklaborajxo en du ekzempleroj la limdato estas fino de februaro 1994. La adreso: D-ro Klaus Perko,Lenkai 111, A-8020 Graz, Auxstrio. *************************************************************************** Esperanto kaj sxako =================== La okupado pri sxako inter esperantistoj estas preskaux tiom agxa, kiom la lingvo mem. La probable unua sxak-problemo en esperanta publikajxo estas la "Problemo de sxako" de Aurelio Abela, trovebla en la tria jarkolekto de "La Esperantisto" de januaro 1892, p. 16. Tra la tuta jaro 1892 aperas cxiun monaton sxaka problemo gxis la februara numero de 1893, kie la serio kun "Problemo 14" estas finita, la malmulta spaco en "La Esperantisto" igxis uzata por aliaj celoj. Estis Zamenhof mem, kiu tiutempe redaktis la "Gazeton de la lingvo internacia Esperanto" kaj kiu enigis ilin. Poste sxak-rubrikoj estas troveblaj ekzemple en "German-Auxstria Esperantisto" 1910, sub la gvido de S. Steiner kaj en la dudekaj jaroj en "Heroldo de Esperanto", "Sennaciulo" kaj ecx en "Esperanto", la oficiala organo de UEA (de 1921 gxis 1927 sub redakto de Fr. Hajek el Prago). La angulo reproduktis ne nur la kutiman materialon, sed - kiel jugxas Enciklopedio de Esperanto - "alportis ankaux suficxe da originalaj problemoj de alta arta valoro". Laux la sama fonto partoprenis en gxi 170 samideanoj el 35 landoj. Sxak-anguloj estas same spureblaj en la esperanto-gazetaro post la milito 1939-45. Ni citu nur la rubrikon "sxako" kun leksikoneto en "Hungara Vivo", startinta en numero 4/1976, p. 31 sub gvido de Jozefo Nemeth, la rubrikojn en "Esperanto", "Nuntempa Bulgario" kaj "El Popola Cxinio". Al la frua intereso pri sxako inter esperantistoj korespondas la organiza situacio. "Societo de Esperantistaj Sxakistoj" ekzistis jam en 1907. La nuna "Esperanto-Sxak-Ligo Internacia" (ESxLI) estas fondita en 1958. Gxi celas grupigi cxiujn sxakistojn, kiuj scias esperanton, kaj varbi por la internacia lingvo inter sxakistoj en la tuta mondo. La unua prezidanto farigxis Torston Lindberg el Svedio, sekretario Vaclav Faigi el Cxehoslovakio. La plej grandan disvastigxon atingis ESxLI en la 70-aj jaroj, kiam gxi havis en la adresaro cxirkaux 700 adresojn de amikoj el 42 landoj. La cxefa agadcentro konsistas el organizado de korespondaj turniroj de diversaj tipoj. La baza estas tiel nomita "Monda Pokalo", ekde la plej malalta 3-a klaso gxis la finalo, kies venkinto farigxas "Cxampiono de ESxLI". Regule estas startigata turnire de 4-membraj teamoj de unuopaj landoj - "Teamturniro". Cxi-junie komencisxis jam la 7-a jaro. Multajn jarojn jam estas konstanta parto de la agado la "Keres-memorturniro", organizita de geamikoj el Estonio (A. Reede) omagxe al ilia plej granda sxakisto. Okaze de diversaj datrevenoj estas startigataj jarturniroj, amikaj macxoj inter landoj ktp. Se la koresponda sxako estas la gvida linio de ESxLI, la personaj renkontigxoj estas spicajxo de la agado. Jam 17-foje okazis renkontigxoj okaze de la tiel nomata "Internacia Esperanta Sxakfestivalo" - turniro de unuopuloj el la klasika praktika sxako, dum kiuj okazas pluraj societaj arangxoj, vesperoj, renkontigxoj, ekskursoj. Cxiuj IESxF-oj gxis nun okazis en tiel nomataj "Orientaj landoj", en kiuj estas la plej granda nombro de ESxLI-anoj kaj en kiuj estis gxis nun la plej malmultekosta restado. Volontulan organizanton el la "okcidento" ni nur atendas. La partoprenantnombro en IESxF diversas inter 30 kaj 50 personoj. La 18-a Festivalo kaj samtempe la "1-a Mondcxampionato de ESxLI" okazis en 1993 en la rumana urbo Tulcea. La plej granda renkontigxo kun gxis 100 partoprenantoj estas la "Verda Olimpiko", la turniro de kvarmembraj teamoj, okazanta unufoje en kvar jaroj. La lastan fojon gxi okazis en 1991 en la cxeha urbo Podebrady. La nevidebla parto de ESxLI-agado estas eldonado de la trimonata gazeto "Esperanta Sxako". Gxin lancxis d-ro Jean Duthilleul el Francio. Longan tempon gxi estis aperigata en Nederlando, kaj ekde 1991 aperas en Cxehio. La tutjara membrokotizo estas 10 USD, kiu inkluzivas membrecon en ESxLI, eblon ludi en lauxplacxa kvanto da turniroj laux propraj kapabloj kaj kvar numeroj de "Esperanta Sxako". Jaromir Canibal, Bernhard Fabet el "Esperanta Sxako", 3/1993 *************************************************************************** Kulturo /////// Por cxiu, kiu sercxas informojn pri asocio aux instituto en nia urbo, ekzistas valora libreto, senpage disdonita, kaj eldonita kun la helpo de la urbestraro. La titolo: "Kiu, Kio, Kie en nia Urbo". Kompreneble ankaux nia esperanto-klubo aperas en gxi. Pri tio mi ricevis gravan plendon. La libro estas dividita en cxapitroj, kaj pro tio nia klubo devis aperi en la rubriko pri "Hobiaj asocioj". En kelkaj similaj libretoj ankaux ekzistas cxapitroj pri "Kulturaj asocioj", kaj oni atentigis min, ke nia klubo nepre estu en tiu cxapitro. Oni povas demandi sin: kio estas kulturo? Mi ne kuragxas doni la respondon, cxar ekzistas multaj opinioj pri tio. Tamen al kulturo nepre apartenas intereso pri literaturo, teatrajxoj kaj aliaj specoj de arto. Nu, literaturo cxe ni certe ne mankas. Per nia lingvo regule aperas verkoj, ofte tradukoj de la cxefaj verkoj, kiuj iam aperis en ia nacia lingvo. Tamen, bonvolu informigxi cxe niaj libroservoj, kiom da ili cxiujare estas vendataj. Pli simple: kontrolu vian librosxrankon, kaj nombru la cxefverkojn de la internacia skriba kulturo, kiuj tie trovigxas. Diru, se vi kuragxas, kiom da tiaj verkoj vi legis dum la pasinta jaro. Kaj, se vi volas esti gxentila, mi konsilas al vi: nepre ne faru enketon pri tio inter la membroj de via klubo, por ne embarasigi ilin. Por esti vera kultura movado, ni nepre devus pli bone uzi la eblecojn, kiuj ekzistas en la literatura kampo. Kvankam oni ne povas nei, ke ankaux niaj libroservoj parte kulpas pri la stagnanta vendado, cxar bona vendo-politiko ofte mankas. En la pasinteco vivis la tradicio acxeti esperanto-libron okaze de la Zamenhofa festo en decembro. Estus bona ideo revivigi tiun tradicion por spirite ricxigxi kaj por subteni nian movadon. Ko Nurmi el "Fenomeno", decembro 1991 *************************************************************************** KONKURSOJ ///////// INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ ===================================== 4-A TASKFOLIO 1. Trovu almenaux kvar vortojn, kiuj konsistas el nuraj afiks(oid)oj, kiel, ekzemple, aligxilo(2 poentoj) 2. (Diri lauxvorte) sen helpo de teksto, libro. Esprimu per unu vorto!(2 poentoj) 3. Skribu per literoj la sekvajn matematikajn operaciojn: 3+3=6; 10-3=7; 2x3=6; 6:2=3(4 poentoj) 4. Cxu da aux de? duono ... torto / dek linioj ... teksto / plena ... akvo(3 poentoj) 5. Kiel oni diras per unu vorto: viro, kiu legas / tiuj, kiujn oni kaptis?(3 poentoj) 6. Kion oni diras, akceptante kara(j)n gasto(j)n?(2 poentoj) 7. Ju pli oni forprenas, des pli granda gxi farigxas. Kio estas tio?(2 poentoj) 8. Rigardu la bildon. Gxi konfuzas la nomojn! Rearangxu ilin!(3 poentoj) La solvojn sendu gxis la 10-a de januaro 1994 al: Banyai Julia Gimnazium, Esperanto-grupo,Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. *************************************************************************** LETEROJ DE LEGANTOJ /////////////////// Kara Laszlo! ============ ...Mi devas reagi al via frazo: "Sed kie estas viaj gxisnunaj lernantoj? Cxu ili restas en la movado? Cxu ili iel utiligas la lingvoscion?" Viaj demandoj estas veraj. Miaj respondoj: Nenie estas miaj gxisnunaj (cxefe) lernantinoj. Ili estas post la abiturientigxo senlaboraj aux vizitas ian kurson (anglan, komputilan, sanitaran). Kelkaj lernantinoj diris: ili povus utiligi Esperanton; gxi helpas la anglan, latinan lingvolernadon. Por la movado ili ne havas tempon. Ili ne restas, ne estas en la "movado". Kial? Krom la manko de libertempo, ili ne havas monon. En nuna unu E-grupeto el dek lernantinoj la patro aux patrino de kvar lernantoj estas invalida, pensiul(in)o aux senlaborulo. Cxe tiuj patroj aux patrinoj kiuj laboras, la monata salajro estas nete 8-10 mil forintoj! Malgraux tio, la lernantinoj, kiuj komencis lerni E-on, dezirus vojagxi al Kecskemet okaze de Zamenhofa memorfesto (en tiu urbo estas tre bone funkcianta instruado de E-o), al Graz, sed ili ne dezirus deklami, kanti kaj konstante lerni... Tiuj lernantinoj (dek) kolektis 500 forintojn por la Fondajxo Esperanto en Budapesxto. Mi petas Vin, ke tiun aferon bv. mencii en EVENTOJ! Esperantistaj lernantinoj opinias, ke ili volonte vojagxus, sed mankas la mono... Tiuj estas miaj konkretaj reagoj pri viaj demandaj frazoj. Alia temo: La gvidanto de Radio "Csaba", s-ro Gyula Major dezirus telefoni al vi, sed ne sukcesis pro nekonataj aparataj kialoj. Ni deziras organizi telefonan ludon pri E-o, kaj petas vian helpon. Cxu vi povus apogi, sponsori tiun ludon per kasedoj, libroj? Tiuj, kiuj bone respondos al la demandoj, estos premiitaj per libroj, kasedoj. La nomo de donacanto estos menciata. Laux mi tiu estas bona helpilo por la Internacia Lingvo... ...Vi skribis, diris: "Estonto de Esperanto dependas ankaux de Vi!" Pro tio, mi anoncis kaj legis, legos novajxojn esperante en la loka radio "Csaba" (91,8 MHz) de mezo de oktobro vendrede, sabate, dimancxe kaj lunde. La informoj estas landaj (en- kaj eksterlandaj), urbaj kaj movadaj (el Eventoj), fine veterprognozo. Mi planis, ke miaj E-lernantoj legos, sed la novajxoj ne estas registrataj, nur vivaj en la studio, tial mi mem legas, cxar aliaj esperantistoj ne entreprenis la tradukadon kaj lauxtlegadon de la novajxoj. La programo de Radio "Csaba" estas auxdebla krom Bekescsaba en la najbaraj urboj (Gyula, Bekes, Mezobereny, Kondoros). "La movadon faras la esperantistoj mem..."... dr. Gyorgy Flender Rim: Komente nur al unu parto de la letero: certe estas bonvenaj subtenoj ankaux de aliaj e-organizoj, e-entreprenoj al la radia telefona konkurso. Kontaktadreso: dr. Georgo Flender, Ady E. Kozepiskola, Vasut u. 2, H-5720 Sarkad, Hungario. *************************************************************************** *************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 43, 2/novembro 1993 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: + 36-1-2828885. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. *************************************************************************** *************************************************************************** La kompiladon de reta versio prizorgis: Krist ly Tibor ***************************************************************************