Eventoj 0042 2/novembro '93 retposxta versio ************************************************ ENHAVO ////// Titolpagxe: - Verki populare: la unua libro en la serio - Post la budapesxta ago-tago - Rompo de tabuo en la Euxropa Parlamento - Karaj legantoj! Movada teorio: - PRI LA LATINA... - La tri kolonoj de la nova movado - Serioza demando Faka aplikado: - Fakaj brosxuroj diverstemaj - Japana Esperantologio - Lexicon silvestre - Spiritismo en esperanto Esperanto aplikata: - Katalogo pri e-turismo - Entreprenistoj, atenton! - Komerca perado kun Irano - Neuzitaj posxtmarkoj - Turiste vijagxu Mongolion Arangxoj: - Euxropa Esperanto-Festivalo - NEJ - Paska Renkontigxo 1994 - 46-a Kongreso de IFEF La leganto: - * Reagoj: - ISAE ne pereos! Movado: - Ago-Tago en Ternopol, Ukrainio - Cxu esperanto utilas? - Miaj spertoj dank' al Budapesxto TEJO: - Novstrukturigo de lajunulara kunlaboro Por via notlibro: - Posxtkodoj de novaj sxtatoj ILEI: - Nova porinfana lernoprogramo - Esperanto en usonaj lernejoj Alvoko: - Helpo al la viktimoj de tertremo en Bharato Revuoj, gazetoj: - Parapsikologio, NIFO-j, - misteraj aferoj Hungara angulo: - *** Anonco: - ATENTON! Anoncetoj: - *** Mallonge: - Dumkongresa nupto Historio: - La radikoj de nia literaturo Konkurso: - Belartaj konkursoj de UEA en 1994 - INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ Bazaj informoj: - Bahaismo kaj esperanto Suplemento: - ABONTARIFOJ - LANDAJ KOTIZPERANTOJ ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Verki populare: la unua libro en la serio ========================================= Eventoj (n-ro 28) antauxanoncis aperon de la libro de Harard Schicke La korpo de la homo. Enkonduko al konstruo kaj funkcio. Kaj jen okazis: la libro aperis. Kaj estas pli bona, ol oni povis ecx esperi: bele presita, konciza kaj populare verkita, la 128-pagxa libro povas servi kaj kiel gvidilo por tiuj, kiuj volas la unuan fojon konatigxi sciencnivele kun anatomio de la homo, kaj kiel lernilo por fakuloj (medicinistoj kaj biologoj), kiuj volas ekscii la koncernan esperantan terminologion, kaj kiel konsultlibro por cxiu ordinara homo, kiu volas rememori, aux ricevi precizan informon, pri signifo, strukturo kaj funkcio de iu sia organo... La libro estas bone ilustrita per 68 trafaj kaj bonguste-modestaj ilustrajxoj, kiuj ne estas tro sxargxitaj kaj pro tio bonege komplimentas la tekston. La auxtoro, lauxprofesie naturkuracisto, sukcese aplikis ne nur siajn fakajn sciojn, sed ankaux la pedagogiajn spertojn, dank' al kio la libro, ne perdante la sciencan precizecon, estas plene komprenebla por laikuloj. Tiaj libroj ni delonge, bedauxrinde, ne vidis sur la e-merkato - sed gxuste tiajn librojn ni tre bezonas: ja bazaj konoj pri diversaj fakoj mezlernej-nivele estas bezonataj por la esperantistoj ne malpli, ol por alilingvuloj! La auxtoro, Harald Schicke bone komprenas tion, kaj strebas dauxrigi la aferon. La libro estas la unua, eldonita de li en lia nova eldonejo MZ- Verlag, kiu celas eldoni similajn librojn - kaj popularajn, kaj sciencajn. Necesas nur tauxgaj manuskriptoj! Cxu la diversfakaj esperantistoj pretas respondi la defion kaj per siaj originalaj verkoj subteni la brilan iniciaton? Harald Schicke atendas la kontribuojn. N.G. La libro estas havebla cxe la eldonejo kontraux 29,80 DEM, kun interesigxantoj el nepagipovaj landoj eblas interkonsento pri intersxangxo kontra xe-eldonajxoj aux utilaj varoj. Adreso de la eldonejo: Harald Schicke, MZ-Verlag, Postfach, D-21244 Buchholz, Germanio. ************************************************************************* Post la budapesxta ago-tago... ============================== Ni ofte plendas pri indiferenteco de la ekstera publiko. La cxi-jara ago- tago pruvis, ke ni neniel diferencas de la kondamnitoj. Unu post la alia ni perdis gravajn terenojn, restis unu sola evento, per kiu ni havas sxancon eniri en la plej efikan informilon: la televidon. Tamen multaj kriemaj indignintoj forestis, "ne havis tempon" partopreni en la ago-tago. Per si mem donigxas la demando: cxu la forestintoj havos etikan bazon plendi, kiam la ceteraj ignoros iliajn ideojn? Kiam ni rimarkos finfine, ke sen reciproka apogo ni ne povos progresi? Ni estimu la laboron de aliaj aktivuloj por havi pretendon pri la samo. Geza Kurucz, Hungario ************************************************************************* Rompo de tabuo en la Euxropa Parlamento ======================================= La 29-an de septembro okazis unutaga konferenco pri la temo: "La komunika kaj lingva problemo en la Euxropa Komunumo: Kiugrade panlingvo povus kontribui al gxia solvo?" Gxin partoprenis cx. 100 personoj, inter kiuj kvardeko da esperantistoj, anoj de lingvo-servoj kaj kelkaj politikistoj. Malfermis la konferencon la prezidanto de EP Eon Klepsch. La elpasxintaj politikistoj, malgraux ke aludis verajn komunikproblemojn, plejparte pledis por konservo de la tradicia sistemo de plurlingveco. Heinz Zerwes, direktoro de lingva servo, agnoskis ke "multlingveco multekostas", sed prave atentigis, ke proponante planlingvon kiel alternativon, oni ankaux esploru: kiom kostus eduki instruistojn de planlingvo? Pri interlingvistiko kaj ties studkampo faris teoriajn prelegojn famaj esperantistoj Detlev Blanke kaj Claude Piron, kvankam en iliaj "objektivismaj" prelegoj ne temis konkrete pri esperanto. Aparte prezentis sin kelkaj el la planlingvoj: glosa, interlingua kaj esperanto (pri la lasta parolis Klaus Schubert); surbaze de tiu prezento interlingvisto Don Gasper komparis la tri lingvojn: laux li, la diferencojn inter "dialektoj de la sama universala lingvo" fakte kauxzis iliaj malsamaj cel-difinoj. Ankaux aliaj kelkaj elpasxoj montris la diversajn flankojn de la utileco de la planlingvoj, problemon de artefariteco, ktp. La cxefa signifo de la konferenco estis, laux Claude Piron, ke "donante lokon al studotago pri la rolo de planlingvoj en la euxropa komunikado, la EP rompis tabuon". Nun la fakuloj proponis starigi la laborgrupon pri la komunika kaj lingva problemo, kaj inviti la EP-on ke gxi mandatu komisionon prepari kaj organizi tian laborgrupon. Balda xakireblos la dokumentoj de la konferenco, kaj jam estas planata pli longa seminario pri simila temo venontjare. la xIstvan Ertl el "Esperanto", oktobro 1993 ************************************************************************* Karaj legantoj! =============== Jam pli ol jaro kaj duono en cxiu dua semajno ni ellasas la sekvan numeron de la gazeto. Ni cxiam strebis, ke ni donu vastan spektron pri la vivo de nia komunumo, kaj klopodis servi la interesojn de unuopaj esperantistoj. Tamen ni povas nur supozi, kiu temo, kiu rubriko placxas al vi, sed mankas ajna objektive mezurebla statistiko. Bedauxrinde gxenerale en Esperantio tiaj statistikoj apenaux estas alireblaj. Kiel suplemento al tiu cxi numero vi trovas dupagxan demandaron kun diversaj, foje "strangaj" demandoj. Ni petas Vin, dedicxu duonhoron al ni, kaj plenigu la enketilon! La analizado de viaj respondoj helpos al ni fari pli placxan, pli interesan gazeton! Gazeton oni faras, ke oni legu gxin! Ni klopodas fari gazeton, kio placxas ankaux al vi, sed por tio ni bezonas vian helpon! Mi atendas ankaux vian plenigitan enketilon! Via redaktoro Szilvasi Laszlo ************************************************************************* MOVADA TEORIO /////////////// PRI LA LATINA... ================= Se inter esperantistoj temas pri la internacie uzota lingvo de futuro, oni ofte listigas tri eblojn pri akcepto: 1. unu el la uzataj idiomoj; 2. artefarita lingvo; 3. antikva lingvo (cxefe la latina). Post la analizo de argumentoj por kaj kontraux tiuj ebloj, esperantistoj cxefe alvenas al la konkludo, ke la sola gxusta solvo de la problemo estas la uzado de arta lingvo, sed ecx inter ili nur esperanto tauxgas al tiu rolo. La jena artikoleto neniel strebas revizii tiun demandon, ecx se neesperantistoj gxenerale opinias tute male pri la afero. Mi volas nur mencii unusolan faceton de la problemo, nome la eblon (almenaux teorian) por tio, ke gxuste la latina estu la gxenerale uzata lingvo. Okazon al tio donis la laborajxo de Jean Selle, represita en Eventoj (n- ro 40). Gxi argumentas kontraux la latina ("nobela") lingvo per tio, ke gxi nature malhavas vortojn por la novaj konceptoj de scienco kaj tekniko. Fakte, sed cxu aliaj lingvoj ne malhavas tion? Nature jes, gxis "oni" (iu, iuj) ne adaptas esprimojn el aliaj idiomoj aux ne faras novajn en sia propra lingvo. La problemo ne mankas ankaux en esperanto. Cxar en kazo de etna "nacia" lingvo funkcias la relative unueca grupo de lingvo-uzantoj, subtenata de grandnombraj amaskomunikiloj, gazetoj, libroj, diversgradaj edukejoj de infangxardenoj gxis universitatoj, fakaj kaj prilingvaj instancoj, kiuj povas normigi la uzadon de la lingvo. En la kazo de esperanto la menciitaj instancoj kvankam ekzistas, estas iom malgrandaj kaj malfortaj. (Gxuste tial povas ekzisti paralele, ekzemple, la vortoj komputoro, komputero, komputilo). Do, tio ne estas argumento kontraux la latina, cxar ankaux en gxi oni povas eltrovi novajn vortojn por esprimi novajn konceptojn. La argumentadon per la historio de Galileo Galilei (1564 - 1642) mi trovas iom fusxa. Laux mia konvinko, li verkis en la itala ("vulgara") lingvo ne tial, ke li ne povus tion fari en la latina (kvankam li vere devus elpensi kelkajn vortojn), sed tial, ke li volis disvastigi siajn ideojn inter la popolo, ne leganta latine, dum liaj samtempanoj, ecx scienculoj vivintaj pli poste, tute nature verkis sciencajn verkojn en la latina, ekzemple Benedikto Spinoza (1632 - 1677), Karlo Linne (1708 - 1778). Ecx la fama verko de Johano Bolyai (1802 - 1860) pri la absoluta geometrio "Appendix" aperis en 1831 (!) latine. Interese, ke Nikolao Zrinyi (1620 -1664), hungara-kroata politikisto, armeestro, scienculo kaj poeto, kiu verkis plurajn sciencajn laborajxojn pri militarto en la latina, en antauxparolo de sia epopeo "Szigeti Veszedelem" (Obsidio Szigetiana) skribis: "Turkajn, kroatajn, latinajn vortojn mi miksis en miajn versojn, cxar mi pensis ke ili estas pli belaj tiel, krome, malricxa estas la hungara lingvo (kursivo mia - P.A.R.); kiu verkas historion, kredas mian parolon". Jen la malo de cxio dirita pri la latina. Laux homo, okupigxanta pri scienco kaj literaturo, vivanta en la jarcento de Galilei, ne la latina sxajnis esti malricxa, sed la propra "vulgara" lingvo, la hungara, en kiu li verkis klasikajxojn. Do, la lingvoj estas nek ricxaj, nek malricxaj. En ili cxiam mankas esprimoj pri novaj komunikendajxoj, sed ili cxiuj havas la eblon por produkti tiujn. Ne estas escepto cxi tie la latina. Se temas pri la malfacileco de la latina, mi estas konvinkita, ke se oni instruus la latinan al cxiuj de la frua infanagxo per bonaj metodoj, do cxiuj parolus gxin bonege, same kiel, ekzemple, la litovan aux la rusan iliaj denaskaj parolantoj, kiuj idiomoj ne multe estas pli facilaj ol la latina (ecx iom similaj al gxi strukture), ne parolante jam pri la denaskaj cxinoj, japanoj, araboj aux hungaroj, kies lingvoj estas vere komplikaj, samtempe tute aliaj strukture. Se temas pri uzebleco de la latina, mi opinias, ke unu el la kialoj, ke la multetna Hungara Regxlando dum preskaux unu jarmilo povis ekzisti, estas, ke gxis 1844 gxia oficiala sxtata lingvo estis la latina, kiu bonege funkciis en tiu rolo. Post la oficialigo de la hungara lingvo la alinacianoj komencis batali unue por egalrajtigi siajn idiomojn, poste pli kaj pli por sia sendependeco, kio kauxzis fine la disfalon de la miljara regno. La sola lasta mencio: se oni volas vidi, kiel funkcias amase renovigita antikva (kaj tute ne "facila") idiomo, oni studu la lingvon de Israelo, kiu estas renovigita varianto de tiu de "Biblia Hebraica" ("Malnova Testamento"). Konklude: se oni volas tamen argumenti por esperanto kontraux la same ne nacia latina, oni devas mencii nur la sekvajn verajn avantagxojn: 1. fonetika ortografio; 2. senescepta, simpla (ne "facila") gramatiko; 3. internacia vorttrezoro; 4. logika vortfarado. Tiuj ecoj faras esperanton por cxiuj agxoj pli rapide lernebla ol la aliaj lingvoj, inkluzive la latinan. Peter Andras Rados (Hungario) ************************************************************************* La tri kolonoj de la nova movado ================================ Gxis nun la esperanto-movado cxefe karakterizigxis per cxiuflanka amatoreco, kio per si mem ne estas malbonajxo. Tamen ofte tiu amatoreco estis akompanata de malzorgemo, ne tauxgaj komunikiloj, manko de planado kaj aliaj bedauxrindaj aferoj. Nu, jam estas tempo alpreni novan sintenon, kongruan al la nuntempa etapo de nia movado. Kiel proponon, mi prezentas tri kolonojn sur kiuj ekde nun la movado estu bazata: avangarda amatoreco, ebla duonprofesieco kaj gxisfunda profesieco. Jen iliaj gxeneralaj trajtoj: 1. Avangarda amatoreco. Cxiam ekzistis kaj ekzistas amatoroj en Esperantujo volontuloj, kiuj sindoneme kaj senpage sin dedicxas kelkajn horojn semajne al esperanto. Sed farigxu neakcepteble, ke tiuj volontuloj fusxu. Amatoreco ne nepre devas esti sinonimo de malaltkvalita agado. La movado devas krei mekanismojn por utiligi la bonvolemon de tiuj volontuloj laux bona volo (tasko de e-asocioj). Oni ne plu eldonu mimeografiajn bultenojn kaj similajxojn, cxefe se la celo estas la neesperantista publiko; oni prizorgu pli bone niajn propagandilojn, afisxojn kaj faldfoliojn; oni postulu de la asocio multflankan laborprogramon; esperantistoj unue lernu esperanton antaux ol gxin ekinstrui. Finfine, avangarda amatoreco signifas "kvaliton", gxi signifas meti la improvizemon en la balaajxon. 2. Ebla duonprofesieco. Esperanto-asocioj pli firme starigitaj, kun forta strukturo, profesiigu lauxeble kelkajn servojn. La instruado ne estu senpaga, la instruistoj estu salajrorajtaj, libroservo kaj vendado de esperantajxoj estu gravaj enspezfontoj. En regximo de produkta duonprofesieco la estraranoj ne ricevas salajron, sed plentempaj laboristoj kaj instruistoj perlaboru sian monon. 3. Gxisfunda profesieco. Jen afero ne por neprofitcelaj asocioj, sed por privataj entreprenistoj, kiuj pretas investi monon kaj tempon en Esperantujon. La kampo de agado por tiuj entreprenistoj estas suficxe granda: instruado de esperanto (kaj eventuale de aliaj lingvoj), eldonado (opcie oni povas eldoni ankaux nacilingve), turisma agentejo (ne "nur por esperantistoj", sed "ankaux por esperantistoj"), fabrikado de cxiuspecaj esperantajxoj, importado kaj eksportado (ne estas malpermesite utiligi ankaux la anglan, se esperanto ne tute maturigxis por tio), ktp., ktp. Nu, tiuj tri kolonoj donos al nia movado tre novajn perspektivojn, se ili vere estos firme starigitaj. Fabricio Valle el "Brazila Heroldo", n-ro 0, julio/1993 ************************************************************************* Serioza demando =============== Karaj amikoj, mi havas seriozan demandon al vi: cxu vi ofte vidas ratojn? Mi kredas ke via respondo estas "ne", krom se eble vi logxas en kamparo. Mi mem jam ne vidis ilin dum jardekoj, krom en televida programo, kie oni uzis ilin por ia eksperimento, pri kies utilo aux malutilo mi nun ne volas diskuti. Kaj tamen, laux sciencaj raportoj, en nia lando logxas pli da ratoj ol da homoj. Eble oni bezonas specialan edukon por vidi ilin... Nun pri la afero. Post la libertempo du kursanoj de mia amiko ne plu revenis. La kialo? Dum la vojagxo en eksterlando ili tute ne vidis esperantistojn! Oni povas bedauxri la malaperon, sed ni tamen devas demandi, cxu ne mia amiko, almenaux parte, mem kulpas. Mi tuj kontrolis cxe propraj kursanoj, kion ili atendas de nia lingvo. Unu volas korespondi kun iu el la Orienta Euxropo pri historio, alia kun Hungario kaj Bulgario pri folkloraj kostumoj kaj modeloj por brodado. Tria interesigxas pri la vivo de Sud- Ameriko, kaj kvara pri arto kaj literaturo en Azio. Ili cxiuj scias pri la valoro kaj utilo de la delegita reto de UEA, kaj ankaux pri la ekzisto de plurdekoj de "verdaj" kunvenoj, ferisemajnoj, kaj similaj, kvankam ili ankoraux ne kuragxas partopreni en ili. Kiam ili vojagxas en eksterlando, ili ne atendas tuj renkonti esperantistojn, cxar ili scias ke la lando "Esperantujo" estas samtempe cxie kaj nenie. La respondoj fakte tute ne mirigis min, cxar mi ja mem klarigis, kion oni povas atendi de esperanto, kaj kion ne, por eviti seniluziigxon... Eble vi mem instruas, aux regule renkontas "novajn" esperantistojn en via rondo. Tiam vi nepre komprenu: ne nur necesas instrui la lingvon, sed plej grave estas: eduki esperantistojn! Ko Nurmi el "Fenomeno", decembro /989 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Fakaj brosxuroj diverstemaj =========================== Esperantistoj el la germana urbo Lepsiko distribuas kelkajn novajn brosxurojn: ENKONDUKO EN LA SOCIALAN MERKATEKONOMION, 24 p., prezo: 4 DEM, mendeblas cxe: Michael Behr, Koburger Str. 83, D-04416 Markkleeberg, Germanio; La brosxuro estas speciale interesa por tiuj homoj, kiuj ne havas sperton de la vivo en la kondicxoj de la liber-merkatekonomio kaj volas ricevi teoriajn sciojn pri la problemoj de la merkatekonomio kaj ties socialigo. KUKOBAKADO - terminoj, receptoj, ludoj, enigmoj sur 36 p, 4 DEM; EKVILIBRITAJ ARBOJ - prezento de algoritmoj por tiu datumstrukturo, kun funkcianta programo en Turbo Pascal, 20 p, 5 DEM. La du lastaj brosxuroj mendeblas cxe: Wolfram Diestel, Bauvereinstr. 3, D-04416 Markkleeberg, Germanio. La unua kaj tria brosxuroj estas ankaux riceveblaj kiel hiperteksto por Vindozo 3.1 kun necesa skribo kaj legoprogrameto sur disko, kiu mendeblas kontraux 15 DEM cxe W. Diestel. Atenton! Homoj el netranspagipovaj landoj povas ricevi la brosxurojn (ne la diskon) senpage, kontraux interesa artikoleto pri la loka junulara e- movado aux alia rekompenco laux interkonsento. ************************************************************************* Japana Esperantologio ===================== Aperis nova grava esperantologia eldonajxo: Japana Esperantologio (Bulteno de Japana Esperanto-Instituto). La 90-pagxa unua numero enhavas kontribuojn en la japana kaj en esperanto i.a. pri - esperanto kaj masxintraduksistemo; - terminologiaj observoj; - vortlisto kaj komputilo, ktp. La revuo estas abonebla cxe Japana Esperanto-Instituto: Nasaga-nati 12-3, Sinzuku-ku,Tokyo 1029, Japanio el Informilo por Interlingvistoj 2-3/92. ************************************************************************* Lexicon silvestre ================= Ekde la jaro 1981 forstistoj de diversaj gepatraj lingvoj prilaboras terminaron pri la forsta fako por esperanto. Elirpunkto estas difinoj de forstfakaj vortoj - en la senco de la terminologia scienco. La difinoj estas indikitaj en esperanto, kiu rolas kiel gvidlingvo, krome en la angla, germana, franca, hispana kaj rusa. Sur tiu cxi bazo oni komencis kompili la ekvivalentajn fakterminojn en 25 etnolingvoj. Por la sistema arangxo de la forstfakaj terminoj oni proponis klasad-sistemon, kiu bazigxas sur la "Forest Decimal Classification". Tiu cxi klasadsistemo montrigxis tauxga dum la listigo de cx. 1000 nocioj. La kreajxon oni prezentis per provekzemplero kadre de la centjara jubileo de "Internacia Asocio de Forstfakaj Esplorinstitutoj" (IURFO) en Berlino, septembre 1992. En auxgusto de 1993 la manuskripto devis esti prespreta kaj ankaux disponebla kiel diskedo. Por la dua parto de tiu cxi "Lexicon silvestre" oni kompilas tiutempe la sekvontajn 1000 nociojn. Bedauxrinde, gxis nun ankoraux ne trovigxis eldonejo, preta eldoni la verkon. Pliaj informoj cxe: OBBB, D-ro Karl-Hermann Simon ABM 1607/91, "Mehsprachiges Forstworterbuch" Alfred-Moller-Str., D-16225 Eberswalde Finow, Germanio. el "Informilo por interlingvistoj", 2/1993 ************************************************************************* Spiritismo en esperanto ======================= Monda Spiritisma Asocio celas disvastigon de la spiritisma doktrino al la tuta mondo per senpaga distribuado de spiritismaj libroj, eldonitaj en pluraj lingvoj, inkluzive en esperanto. La libroj estas sendataj al bibliotekoj, librovendejoj, libroservoj, kiel specimenoj. Nun estas disponeblaj 33 titoloj de tiaspecaj eldonoj en esperanto. Inter ili - apartaj numeroj de la "Almanako Lorenz", esperantigitaj spiritismaj klasikajxoj, kiel "La libro de la mediumoj" de Allan Kardec kaj "Esperanto kiel revelacio" de F. C. Xavier k.s., mediumaj historiaj romanoj... Interesa estas la traduko far F. V. Lorenz de antikva hinda poemo "Bhagavad-Gita". Esperantistojn povas aparte interesi la kolektoj de postmortaj poemoj de Zamenhof, Grabowski k.a. esperantistaj poetoj, kiujn iliaj spiritoj diktis al mediumoj... Se vi interesigxas pri spiritismo, sendu la adreson de via biblioteko, de e-asocio, sindikato, universitato aux alia institucio, kaj eventuale, liston de dezirataj libroj (aux la tutan stokon), al la Asocio: C.P. 03507, BR-70084-970 Brasilia, Brazilio ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Katalogo pri e-turismo ====================== Limdato por alsendi datumojn al la "Listo de Esperanto-turisma Servo 1994" estas la 30-a de novembro 1993! (Detalojn vd. en Eventoj n-ro 29, majo/1 1993). Se vi funkciigas e-turisman servon kaj volas eniri la katalogon, urgxe sendu la datumojn al la kompilinto: Raimo Tuisku, Puitorie 81 C 14, SF-04430 Jarvenpaa, Finnlando. ************************************************************************* Entreprenistoj, atenton! ======================== Vi, kiu fondos la firmaon en Estonio, havos en via uzo nian altnivelan sciokapablon: ni faros la fondajn dokumentojn laux via bezono kaj registros la firmaon. Tuj poste ni pretas ekfari ankaux vian librotenadon. Niaj librotenistoj konas kaj la estonajn kaj la finnajn librotenajn legxojn kaj kutimojn, tial ni faras librotenadon ankaux por la firmaoj en Finnlando. Skribu al ni prefere en esperanto, estona aux finna lingvoj: As Konto Ak, Redise 10-3, EE-3054 Laagri, Estonio. el "Esperantolehti", 5/1993 ************************************************************************* Komerca perado kun Irano ======================== Mi okupigxas pri perado kun iranaj komercistoj por importo kaj eksporto. Mi sercxas katalogojn de perposxtmendaj kompanioj el tuta mondo (ekz. pri komputiloj, ktp.). Povas intersxangxe sendi iranajn komercajn jxurnalojn. Reza Saadat P.O. Kesto 17185-533, Teheran, Iran ************************************************************************* Neuzitaj posxtmarkoj ==================== Mi estas interesata pri importo-eksporto de neuzitaj posxtmarkoj (hungaraj kaj polaj) laux aktuala valuta monkurzo, se temas pri eldonoj de jaroj 1990 - 1993. Se temas pri pli malnovaj eldonoj, do la prezoj de la markoj estu laux interkonsento surbaze de la valoro en MICHEL- katalogo. Piotr Smigel ul. Bronikowskiego 3m. 2, PL-85426 Bydgoszcz, Polio ************************************************************************* Turiste vojagxu Mongolion ========================= Mongola turisma korporacio ekde 1993 decidis akcepti esperantistojn aux turistajn grupojn kun esperanto-interpretistoj. Turismajn prospekton kun e-aldonajxo vi povas ricevi kontraux 3IRK. Turismaj organizajxoj kaj vojagxdezirantoj kontaktu la korporacion pertelekse: 232 JULN MH, aux 79318 JULN MH; aux la esperanto-peranton laux la adreso: Sx.Jansangxav pk. 21/797, Ulanbator, Mongolio ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Euxropa Esperanto-Festivalo =========================== 4-a Euxropa Esperanto-Forumo La sekvontjara UK okazos en la Malproksima Oriento, kaj la euxropaj esperantistoj ne povos tiel amase, kiel kutime, gxin partopreni. Sed rekompense ili povos partopreni la Euxropan Esperanto-Festivalon, kiu okazos sub auxspicio de UEA kaj Monda Turismo en Budapesxto la 9-an - 15- an de julio 1994. La Festivalo havos 5 cxefajn programerojn: - 1. Kultura festivalo - 2. Euxropa Esperanto-Forumo - 3. Konferenco pri lingvouzo de minoritatoj - 4. Turismo - 5. Lingvoinstruado Aligxkotizo (depende de la lando) - de 35 gxis 55 NLG. Logxado por 6 noktoj kun matenmangxoj (depende de la kondicxoj) - de 60 gxis 500 NLG. Partopreno en cxiu unutaga ekskurso kun tagmangxo - 50 NLG. Cxiu tagmangxo - de 8 gxis 20 NLG. Lingvokurso - 30 NLG. Adreso de la organizanto: Hungaria Esperanto-Asocio, Pf. 193, H-1368 Budapest, Hungario. Tel. kaj fakso: +36-1-2680331. ************************************************************************* NEJ - Paska Renkontigxo 1994 ============================ La tradicia Paska Renkontigxo de NEJ (Nederlanda Esperanto-Junularo) okazos venontjare en Lemele, vilagxo situanta en orienta Nederlando. Gxi okazos de la 1-a gxis la 4-a de aprilo 1994. La temo, kiun ni praktikos, estos "Travivi la vivon". Kadre de la temo oni pridiskutos la problemon de veraj bezonatajxoj de la vivo, kaj provos respondi gravan tiurilatan demandon: Kion vi vere volas kunporti al nelogxata insulo? Kotizo de 95 gxis 115 NLG (depende de la dato de la pago). Pliaj informoj cxe: Sandra van de Hoef, Spirkejpad 89, NL-7415 AT Deventer, Nederlando ************************************************************************* 46-a Kongreso de IFEF ===================== La Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio okazos 13-an - 20-an de majo 1994 en Auxstria apuddanuba urbo Krems. La urbo Krems estas unu el malnovaj auxstriaj urboj, kiu pro bona konservado de sia historia centro ricevis la premion Euxropa Nostra. Antauxvideblas dumtaga ekskurso al Maraizell per la plej malnova en Auxstrio elektra fervojlinio kaj duontaga ekskurso al Durnstein. Kontaktadreso: 46-a IFEF Kongreso, Pf.194, A-3101 St.Polten, Auxstrio. ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Nome de Monda Fonduso de Solidareco Kontraux la Malsato mi estas eldonanto de la revuo Monda Solidareco. Bonvolu noti, ke la internacia lingvo esperanto estas la oficiala lingvo de la fonduso! Mi eldonadas tiun gazeton jam de dek jaroj po kvar numeroj (krom esperanto, gxi aperas ankaux en la franca kaj hispana lingvoj). Sed tiu aktivado ne estas nura. Kunlabore kun s-ro Paul Samain (9 Avenue de Verdun, F-60200 Compiegne, Francio) mi provas lancxi "tutmondan tradukreton pere de esperanto". Estas ellaborita la provizora regularo. Mi jam petis 6 tradukistojn provtraduki en sian lingvon mallongan tekston por demonstri cxe la Komerca kaj Industria Cxambro de Angers. Koncerne la Komercan kaj Industrian Cxambron de Angers, mi antaux nelonge randevuis kun ties respondeculo pri internaciaj rilatoj. Mi informis lin pri la ekzisto de esperanto kaj la servoj, eblaj pere de gxi. Li petis min pretigi dosieron kun suficxe da pruvoj pri tio, por konvinki la "Rilatan Komisionon", kiu povus fari longdauxran decidon. Pri kolektado de tiaj dokumentoj mi nun okupigxas. Plie, mi estas prezidanto de la Kultura Esperanto-Centro de Angers (60 membroj). Tiu centro post unu jaro (auxtune de 1944) festos 90-jarigxon de la fondo kaj 50-jarigxon de la refondo post la dua mondmilito. Ni bonvenigas cxiun esperantiston, kiu tiam trovigxos en la Okcidenta Francio, partopreni. Fine, kunlabore kun pluraj personoj, ni akceptas turistojn, kiuj vojagxas pere de esperanto. Tiu aktivado komencigxis antaux tri jaroj, kaj ni jam akceptis 38 busojn el Polio, Cxehio kaj Slovakio kun tre ricxa kvintaga programo, sed malalta prezaro kompare al ordinaraj prezoj en Francio. Volonte ni kontaktus homojn, pretajn kunlabori en la supraj terenoj. Daniel Durand, Les Nids, F-49190 Saint Aubin de Luigne, Francio. Tel. :+33-41784775; fakso :+33-41783277. ************************************************************************* REAGOJ ////// ISAE ne pereos! =============== Hazarde mi ricevis Eventoj-n gxuste antaux mia forveturo al Francujo. Al mi estas komplete malkompreneble, ke vi, kiel cxefredaktoro represas, sub "Faka aplikado", jenan tekston: "...ISAE ... antauxvideblas ke la asocio pereos..." (n-ro 40, p. 3). Mi taksas vian faradon kiel senrespondecan damagxan misinformon al viaj legantoj kaj al niaj ISAE-membroj. Redakcie vi skribas malgrandlitere ke "la redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de la unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri la anonc- enhavoj". En la supre menciita represajxo temas nek pri la unua, nek pri dua kazo, sed pri de vi elektita "represinda" teksto el alia gazeto, pri tiu cxi ago vi portas unusolan respondecon, antaux cxio se temas pri debila citajxo de esperantista produktacxo. Ne eblas al mi eviti, ke jenaj auxtoroj de "La Merkato" presas misinformojn laux ilia debila kompreno, sed vi - cxefredaktoro de multlegata citanta publikajxo - ne rajtas represi iun fiproduktajxon nur pro tio, ke aperis en unu de tiuj nedireblaj esperantistajxoj. Tiuj du herooj de kaduka esperantismo ja tute ne komprenas, el kio ekzistas la dauxra krizo de centjaraj malsukcesaj klopodoj ekz. en scienca esperantlingva asocio. Normale necesus al ISAE tuj malmendi vian gazeton, sed tio eble maltauxgas, cxar bedauxrinde mi devas gxin regule tralegi, cxu ne aperas denove fisensencajxo. Antaux cxio mi atendas, se vi ne volas represi cxi tiun mian leteron, ke vi minimume parte limigos damagxon, kiun vi per via citado kauxzas al ISAE en la okuloj de niaj kotizantaj membroj, kiuj ekde ses jaroj regule ricevis "Sciencan Revuon", tiel kiel eblis fari en niaj cirkonstancoj. Niaj membroj kaj interesatoj ne meritas estigxi malcertigitaj per jxurnalistaj malrespondecajxoj pri "antauxdirebla pereo". Ricevu mian akregan proteston. Rudi Hauger (Svisio),gxenerala sekretario de ISAE Kara samideano, vi bone scias, ke ni vere aprezas kaj subtenas la agadon de ISAE. Tamen la apero de la menciita artikolo en "La Merkato" signas, ke la "ekstera" (do ne ISAE-membra) e-movado bezonas pli da informoj pri la agado de la fakaj asocioj, alikaze elformigxas spontana, ne nepre pozitiva publika opinio. La represo en Eventoj atentigas gxuste (kaj nur) pri tiu fenomeno. (Cetere, ni ne ricevis informojn pri la kunsido el alia fonto...) Vi scias, ke cxiujn viajn senditajn materialojn pri ISAE kutime ni aperigas ekstervice. Ankaux estonte ni faros same por montri, ke jen, ISAE ekzistas kaj dauxre agas. L. Szilvasi ************************************************************************* MOVADO ////// Ago-Tago en Ternopol, Ukrainio ============================== Prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio Viktor Pajuk parolis en la nesxtata televidprogramo "TV-4" cx. 10 minutojn. La sama elsendo estis ripetita per Unuigxo de nesxtataj komunikiloj de Ukrainio "UNIKA TV", kiun povas spekti cx. 22 milionoj da homoj. Krome, li estis intervjuita en la unua programo de la radio de Ukrainio kaj disputis pri esperanto en la rekta elsendo de la plej populara radia programo "Promin", kiu estas oficiala dua landa programo. Post la disputo oni auxdigis esperantajn kanzonojn. Prezidanto de UkrEA kune kun prezidanto de ternopola e-klubo "Spinosfloro" Nikolao Kriveckij kaj estro de la landa sekcio de UMEA en Ukrainio Igor Halajcxuk preparis materialojn (ampleksajn artikolojn) por tri lokaj jxurnaloj kaj provinca radi-elsendo. Tiamaniere ukrainiaj esperantistoj allogis atenton de diversaj komunikiloj. Viktor Pajuk ************************************************************************* Cxu esperanto utilas? ===================== Per vera rakonto mi jesas al tiu demando. Mi lernis la lingvon de kvar monatoj, kiam mi ekkorespondis kun juna rusa esperantistino, kiu logxas meze de Siberio kaj estas kripla denaske. Sxi vivas kvazaux en malliberejo pro manko de tauxga rulsegxo, kio malebligas al sxi eliri el sia logxejo. Dank' al esperanto ni ambaux bone komunikis kaj sukcesis trafi la plej bonan rimedon. Familio de jxus mortinta kriplulo bonvolis donaci al sxi jam uzitan, sed tre oportunan rulsegxon. Sed restis la plej grava problemo: kiel transporti gxin mezen de Siberio? Sed dank' al miaj bahaanaj amikoj el Nico la problemo solvigxis: mi kontaktis junan virinon, kiu estis adoptonta rusan orfon kaj tuj forflugonta al Peterburgo. Sxi konsentis kunporti la rulsegxon kaj la franca aviadila kompanio Air France transportis gxin senpage kiel filantropan sendajxon (cxiuj ili estas sincere dankataj). Alveninte Peterburgon, nia amikino tuj klopodis transportigi la rulsegxon plu fervoje. Tiel, per cxies klopodoj, Natalija nun felicxe sidas sur la rulsegxo kaj sxangxigxis sxia tuta vivo korpe, kore, mense... Nun mi atestas, ke esperanto utilas! Rim. La artikolon verkis juna kuracisto, kiu tre rapide studis esperanton per koresponda kurso en Nico, en nur unu monato li finstudis la unuagradan, kaj en tri - la duagradan kurson. Sendis al "Eventoj" R. Llorens (Nico, Francio), ial ne menciinte la nomon de la verkinto. ************************************************************************* Miaj spertoj dank' al Budapesxto ================================ Kun granda kontento mi konstatas tion, kion mi spertis en Budapesxto: esperantistoj ne nur vivas, sed ankaux aktivas. Gxis nun mi estis konvinkita, ke esperantistoj estas homoj, kiuj precipe de tempo al tempo renkontigxas en siaj klubejoj, kie trinkas teon, kafon ks. Dume en Budapesxto la 2-an de oktobro mi spertis ion tute alian. Propraokule mi povis vidi la hungarajn geesperantistojn entuziasme labori por esperanto ekster klubejoj sur la stratoj inter neesperantistoj. Gxi restos por mi neforgesebla travivajxo. Regis bona vetero. Sur la budapesxtaj stratoj mi preterpasis serenajn kaj ridetemajn homojn. Mi direktis min al la Okcidenta stacidomo, kie oni okazigis la Internacian Ago-Tagon. La loko mem estis tre trafa, cxar gxi situas apud granda strato, kie preterpasas multaj homoj. Belega muziko kaj agrablaj esperantaj kanzonoj en plenumo de Anjo Amika allogis multajn homojn. Mi vidis, kiel multaj diversagxaj geknaboj, gejunuloj, geviroj haltadis kaj atente auxskultadis parolantojn, kiuj parolis tre interese kaj konvinke pri komunikado kaj lingvaj problemoj de nuntempa civilizo, internacia lingvo kiel lingvoponto kaj ununura solvo de la problemoj, interkomprenigxo de la popoloj en la mondo per komuna lingvo ktp. Kiam ili parolis pri lingvaj problemoj en la mondo, ili cxiam donis kiel ekzemplon la hungaran lingvon. Vere, gxi estis granda manifestacio de esperanto. Mi estis kortusxita rigardante junajn geknabojn, disdonintajn flugfoliojn pri esperanto. La ago-tago en Budapesxto estis por mi granda travivajxo, kaj gxi sxangxis mian opinion pri esperantistoj. Kazimirz Noculak, Polio ************************************************************************* TEJO //// Novstrukturigo de lajunulara kunlaboro ====================================== Falis la muroj, falis la baroj en Euxropo. La junulara movado frontas novajn problemojn, precipe en orienteuxropaj landoj, sed samtempe ankaux novajn sxancojn kaj defiojn. Konservi la gxisnunajn atingojn kaj superi la novkreskintajn malfacilajxojn gxis kaj trans la iama "fera kurteno" estas la granda tasko de la 90-aj jaroj. Jam en auxtuno 1991 kunvenis reprezentantoj de ses mezeuxropaj junularaj asocioj kadre de unua MEJK (Mezeuxropa Junulara Konferenco) en Radebeul apud Drezden (Germanio) por raporti pri la aktualaj situacioj en la unuopaj landoj, por interkonsiligxi kaj plani estontan kunlaboron. Kreskis la konstanta informfluo, kaj intersxangxo de aktivuloj, komencigxis transnacie organizitaj arangxoj (Mez-Euxropa Junulara Semajno en Olomouc, Cxehio kaj Pragaj feri-kursoj dum 1992), sed precipe eksenteblis ecx por la plej izolitaj aktivuloj la aparteno al kaj signifo en internacia movado. Allogite de tiu modelo MEJK, diversnaciaj aktivuloj dum la IJK en Vraca esprimis sian fortan interesigxon pri plivastigo de tiu "cxelara koncepto" al aliaj euxropaj regionoj, tiel ke jam tie oni konkrete ekplanis la starigon de balkana konferenco komence de aprilo 1994 en Sofio (Bulgario). La tria MEJK, jxus okazinta de la 14-a gxis 17-a de oktobro en La Chaux- de-Fonds (Svisio), preskaux krevis jam pro interesitaj "observantoj" - el Nederlando, Flandrio, Francio, Italio, Slovenio, Kroatio kaj ecx Albanio. Tiel unu el la cxefaj rezultoj igxis la starigo de okcident-euxropa cxelo OKEJ (Okcident-Euxropa Konferenco de Esperanto-Junularoj) kaj alp-adria cxelo JAAK (Junulara Alp-Adria Konferenco), kunvenontaj unuafoje same en printempo 1994. Inter la plej gravaj estontaj projektoj de la mezeuxropa junulara kunlaboro elstaras cxefe la plivastigo de la Pragaj kursoj kaj la komuna organizado de dua MEJS en suda Germanio. La progresanta ideo de cxelara strukturigo de la euxropaj junularaj asocioj signifas jam nun gravan pasxon al pli forta junulara movado. Akiri subvenciojn de sxtataj instancoj kaj registrigxi kiel plenrajta junulara asocio atingis jam konsiderinda parto de la cxi-jaraj cxeestintoj. Stabiligxo de la propra organizo funkcias ne plej laste pere de kontaktoj kun la najbaraj organizoj, cxu per aktivula intersxangxo, cxu per konkreta kunlaboro pri, ekz., instrua aux informa materialo. La proksimumaj datoj por la sekva jaro aspektas jene: JAAK (februaro- marto) en Slovenio, OKEJ (marto-aprilo) en Flandrio, BAJK (aprilo) en Sofio (Bulgario), MEJS (auxgusto) en suda Germanio kaj MEJK (septembro- oktobro) versxajne en Auxstrio. Klaus Dahmann, estrarano de TEJO pri Landa Agado kaj Aktivula Trejnado ************************************************************************* POR VIA NORLIBRO //////////////// Posxtkodoj de novaj sxtatoj =========================== Por ke oni ne hezitu, en kiu nova sxtato logxas certa persono el la antauxaj Jugoslavio kaj Cxehoslovakio, oni sciu, ke tion eblas diveni laux la komencaj ciferoj de la posxtkodoj: - 1, 2 aux 3 - malgranda Jugoslavio (Serbio kaj Montenegro); - 4 aux 5 - Kroatio; - 6 - Slovenio; - 7 aux 8 - Bosnio kaj Hercegovino; - 9 - Makedonio; - 1 gxis 7 - Cxehio; - 8, 9 aux 0 - Slovakio. ************************************************************************* ILEI //// Nova porinfana lernoprogramo ============================ Chalotte Kohrs, fondinto de esperanto-lernoprogramo por infanoj "Infanoj Cxirkaux la Mondo" kaj auxtoro de diversaj lern- kaj kantlibroj, informas pri nova lernoprogramo, kiun sxi starigis por pliricxigi kaj plietendigi la rezultojn jam akiritajn de sxiaj antauxaj programoj. Sian novan programon sxi nomas "La Monda Stelaro". Rajtas partopreni la programon cxiuj infanoj de 6 gxis 17-jaraj. La lernoprogramo estas arangxita sxtuparkaraktere laux diversaj sinsekvaj gradoj, laux kiuj la partoprenantoj supreniras konforme al siaj respektivaj lingvaj atingoj. Ekzemple, en la unua aux baza duono de la programo, komencantoj, rekompence kontraux la lernado de cxiuj 30 novaj vortoj, progresas ekde la antauxa gxis la posta el kvin sinsekvaj "pasxoj", ricevante de cxiu nova "pasxo" libro-premion. Tiam, en la dua aux supera duono de la programo, inter aliaj premioj, la lernantoj rajtas sin identigi kiel unika kaj aparta "stelo" de "La Monda Stelaro". Kune kun la nomo "stelo", tia suprenivelulo ankaux ricevas specialan ununuran identignumeron, kiun havas neniu alia samprogramano. Tial, kiam la diverslandaj "mondastelaranoj" intersxangxas transkontinentajn kaj transmarajn leterojn kaj bildkartojn, cxiu el ili rajtas subskribi ne nur sian kutiman nomon, sed ankaux sian apartan "stelnumeron". Tial la progresantan kreskon de la programo ties estraro povos cxiam facile kontroli per simpla kalkulo de la nombro da apartaj "Stelnumeroj", ajnmomente jam disdonitaj. Tiujn kaj aliajn aspektojn de la programo interesigxantoj povas ricevi skribante al la fondinto: Charlotte Kohrs, 3876 Belmont Avenue, San Diego CA 92116 California, Usono. Deborah Anderson el "Arizona Stelo", septembro 1993 ************************************************************************* Esperanto en usonaj lernejoj ============================ En 17 lernejoj en Usono oni oficiale instruas esperanton. Ni publikigas la liston, kiun prezentis al ni. Kent Jones (komisiito pri klerigo de ELNA), por ke alilandaj instruistoj havu adresojn por korespondi por siaj klasoj - je manko de korespondeblecoj tre malkuragxigas la lernantojn! Aliflanke, korespondado kun la samagxuloj nepre helpos al la sukcesa alproprigo de la lingvolernantoj de la prezentataj lernejoj. ------------------------------------------------------------------------- instruisto kvanto de agxo adreso de lernejo lernantoj ------------------------------------------------------------------------- Sino D.Abaroa 23 12j. Mesquite Elementary Scool, Gilbert, AZ-85234 S-ro D.Anderson 130 9j. Washington Elementary Scool, 300 North, Washington, UT-84780 S-inoj R.Bowen kaj P.Bradley 15 9-10j. Jopin School, 7931 S. Honore, Chicago, IL-60620 S-ino R.Feeney 29 12-14j. Bolton Center Scool, Bolton, CT-06043 S-ino J.Bybee 30 6-15j M.C. Early Schools, Box 96, Morrisville, MO-65710 S-ro T.Gerleman 24 12-14j. Riverside Middle School, Riverside, Circle, Plymouth, WI-53073 S-ino C.Goodfellow 31 9-10j. Freese Elementary Shool, 8140 Greenlawn Drive, San Diego, CA-92114 S-ino P.Hardgrave 12 10-12j. Buena Vista Elementary School, Box 310, Imperial, TX-79743 S-ro R.Hinke 70 10-11j. Jackson School, 925 Swain, Elmhurst, IL-60126 S-ro T.Kloecker 22 6-8j. Greenfield School, 1711 S. 35 St, Milwaukee, WI-53215 S-ino P.Orth 48 13j. Holy Name of Jesus School, 814 Superior, Sheboygan, WI-53081 S-ro S.Rabens 28 12-14j. Alcott School, 2625 N. Orchard, Chicago, IL-60614 S-ino C.Ray 24 12-14j. Lansing Middle School, 300 Olive, Lansing, KS-66043 S-ino C,Reinhard 11 13-14j. Princeton Middle School, 606 S. 3rd, Princeton, MN-55371 D-ino Sylvia Richard 22 6-7j. Northheast Arkansas Public Shools, 631 W. Court, Paragould, AR-72450 S-ino T.Sarabia (k.a.) 60 9j. Conlej School, 3345 W. Greens Road , Huston, TX-77066 ************************************************************************* ALVOKO ////// Helpo al la viktimoj de tertremo en Bharato =========================================== Dum la lasta semajno de septembro tertremo en sxtatoj de Bharato (= Hindio) Maharasxtra kaj Karnataka de granda intenseco lasis pli ol 30.000 mortintojn kaj faris milojn da homoj sendomaj. La Bharata registaro jam plenumas urgxan restarigan programon, sed tio ne suficxas. En Bangaloro nun aldone al tio kunigas la fortojn neregistaraj organizoj. Bangalora E-Centro decidis partopreni kaj subteni tiun cxi noblan penon kaj lancxis programon helpi. Ni petas esperantistojn sendi lauxeblan helpon al la restariga programo! M. C. Suresh Bv. sendi la helpon al: Bangalora Esperanto-Centro, 97, 3rd Block East, Jayanagar, Bangalore 56011, India. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ ///////////////// Parapsikologio, NIFO-j, - misteraj aferoj ========================================= La gvidanto de la "Kastora Klubo" s-ino Barbara Chmielewska entreprenis novan iniciaton: sxi lancxis la 16-pagxan gazeton "Agape" pri parapsikologio, strangaj kaj misteraj aferoj, nekonata mondo, kaj ankaux pri amo kaj amikeco de diversaj nacioj. Mem la vorto "agape" estas greka vorto, signifanta "AMO-n" en la plej alta kaj pura senco. Tiu titolo klarigas la cxefan celon de la periodajxo. La gazeto estis pli frue eldonata en la pola lingvo, sed vekis tian intereson, ke la e-eldono sxajnis igxi tre utila. La unuaj tri numeroj de 1993 estas riceveblaj kontraux 6 USD, jarabono por 1994 (kvar numeroj) - kostas 8 USD pagebla al la UEA-kodo: LEWS-H. Cetere, konstantaj kunlaborantoj ricevas gxin senpage... La interesigxantoj turnu sin al la redakcio: "Amiko", ul. Pulawska 3-11, PL-02-515 Warszawa, Polio. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Zamenhof-tago ------------- Zamenhof-tago okazos en Budapesxto la 13-an de decembro! Preciza loko kaj tempo en Eventoj n-ro 43, aux telefonu al HEA: 268-0306. Bonvenas cxiuj esperanto-parolantoj! Amika societo de K. Kalocsay ---------------------------- Amika Societo de Kalman Kalocsay havos sian jarkunvenon sabate, la 27-an de novembro 1993 je la 10-a horo en Esperejo. La 8-aj Pedagogiaj Tagoj ------------------------ 26-an - 27-an de februaro 1994 en la mezlernejo Egressy okazos la tradicia metodika konferenco Pedagogiaj Tagoj. Bv. proponi kontribuojn al la konferenco laux la sekvaj antauxviditaj temoj: - Situacio de la e-instruado en bone funkciantaj lernejoj tra la lando: spertintersxangxo; - Kial oni lernu e-on nuntempe? - Celoj, motivado, perspektivo, aplikado; - Komparo de diversaj metodoj surbaze de la diferencoj: teorio kaj publikaj lecionoj. Pliajn detalojn, aligxilon petu de : Kovacs Marta, 1221 Budapest, Ady E. u. 23-25/C; tel.: 2263602 ************************************************************************* ANONCO ////// ATENTON! ======== Restis nur kelkaj jarkolektoj de 1992 de EVENTOJ. (Mankas la numeroj 2, 5 kaj 10). Vi povas ricevi gxin kontraux nur 20 gld (UEA-kodo: ELLS-S). Petu gxin cxe la redakcia adreso. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Honore al Tibor Sekelj du hungaraj junuloj-esperantistoj ekiros la 12-an de februaro 1994 kun tri azenoj, kun la celo viziti 15 landojn cxirkaux Mediteraneo dum 18 monatoj. Ili bezonas helpon de esperantistoj. Kontaktu: Peter Csepin, Bakony u. 8, H-8100 Varpalota, Hungario. * * * Dum Expolingua (ekspozicio pri lingvoj) en Berlino la 18-an - 21-an de novembro 1993 estos prezento de Monda Merkato. Org.adr.: Ulrich Bungenstock, Esperanto-Haus, Micsendorf e.V., Tietzenweg 55, D-12203 Berlin, Germanio. * * * Kristana E-Societo de Nigxerio sercxas kontaktojn kun similaj organizajxoj: Andy Cluka (sekretario), P.O. Box 99, Owevri-Imo, Nigxerio. * * * Tradukisto sercxata! Mi sercxas poeton, kiu tauxge (!) tradukos mian 12 linian hungarlingvan poemon al esperanto. Kiel honorarion mi ofertas 2 mil forintojn. ifj. Csoka Jozsef, Petofi u. 9, H-4164 Bakonszeg, Hungario. * * * Mi planas eldonon de ilustrita kolekto de popolaj rakontoj el la plej malgrandaj sxtatoj kaj popoloj de Euxropo (pere de e-o en diversaj aliaj lingvoj). Se vi havas rakontojn el San Marino, Andoro, ..., aux de euxskoj, frisoj, bretonoj, ..., bv. sendi ilin al mi (preferindas la originallingva versio + la esperanta, sed ankaux alilingvaj tradukoj tauxgas). Sascha Ralf Frolich, Spobjergvej 147, DK-8220 Brabrand, Danio. * * * Membro de YMCA volas korespondi kun aliaj YMCA-membroj kaj aktivuloj tutmonde pri movadaj aferoj kaj por e-lingve intersxangxi ideojn: Michael J. Gunton, 62A Albert Road,Southsea, Hants P05 2SL, Britio * * * Turisman esperanto-servon ofertas Aspros-Francio: diversaj kvintagaj programoj de Atlantiko gxis Parizo: Aspros, Les Nids, F-49190 St. Austin, Francio. ************************************************************************* MALLONGE //////// Dumkongresa nupto ================= Dum la Brita E-Kongreso en Hamiltono, Skotlando fine de majo okazis nuptofesto inter muzikistino Guzal Adamsxina el Uzbekio kaj verkisto Josef Sheppard el Kalifornio, Usono. Interese, ke ili konatigxis en la hejmo de Marjorie Boulton. ************************************************************************* HISTORIO //////// La radikoj de nia literaturo ============================ William Auld (el "La Brita Esperantisto," sept.-okt. 1993) Oni ofte diras, prave, ke la originala literaturo de nia limgvo komencigxis jam en la Unua Libro, en kiu Zamenhof presigis sian poemon "Ho mia kor`". Tamen ankaux tio estas fakto, ke oroginalaj verkoj estis maloftaj, kaj de multaj personoj malalte taksataj dum la unuaj preskaux dudek jaroj de la movado. Aperis en diversaj revuoj manpleno da poemoj, plejparte banalaj kaj senvaloraj, kaj unu-du rakontoj, el kiuj eble nur "En la brikejo" (1898) de Wasniewski estis vere atentinda. Efektive, ne malmultaj asertis, tiam kaj ankaux poste, ke originala literaturo en esperanto estas io tute superflua kaj nebezonata! Laux ili, necesis nur traduki el la naciaj literaturoj. Sxajnas, ke laux ili esperanto ekzistis kvazaux speco de servanto por la regantaj, "naturaj" lingvoj kaj ties potence valoraj literaturoj. Kompreneble, ne cxiuj havis tiun opinion. En Lingvo Internacia (1901, p.86) M.S. Rakitski skribis: "Entute mi pensas, ke unu originala verko, kvankam ne tre bona, estas multe pli grava kaj sxatinda por ni, ol dek plej bonaj tradukoj de plej bonaj naciaj verkoj, cxar nur originala verko estas plene nia proprajxo, laux formo kaj ankaux laux enhavo. Nur originala verko povas pruvi al la mondo, ke nia lingvo estas efektive vivanta". En tiu epoko, antaux 90 jaroj, tiu penso estis suficxe auxdaca: nome, ke esperanto estu vivanta lingvo de aparta socia grupo ("grava por ni", "plene nia proprajxo"). Ke gxi estas tia, tion jam pruvis nia historio; kaj hodiaux estas gxenerale akceptate, ke tia grupo postulas propran kulturon, al kiu nepre kontribuas propra originala literaturo. La penso de Rakitski kompreneble ne restis senresponda. Anonima kontribuanto, sub literoj A.Z-v (versxajne A. Ziniviev el Poltava, Ukrainio/Rusia Imperio), nomis gxin "suficxe stranga", kaj iom longe refutis gxin. La argumentoj de A.Z-v tute ne estas malsagxaj, cxar ilia cxefa tezo estas, ke gravas la enhavo de verko multe pli, ol la lingvo en kiu gxi estas originale verkita - kaj la originalaj verkoj en esperanto estas "kutime trivialaj". Tamen laux li, ankaux multaj tradukitaj verkoj estas same trivialaj kaj malbone elektitaj. En la jaro 1901, tiu vidpunkto estis tre ofte pravigebla. En la kadro de sia artikolo, s-ano A.Z-v starigas interesan kaj trafan demandon. Pri Rakitski li skribas: "Plezuriga faro estas ke la auxtoro posedas esperanton tiel bone, ke li povas ecx pensi en esperanto - tamen oni povas demandi: en kia grado tiu cirkonstanco signigxis sur lia verko?" (Laux A.Z-v, rakonto de Rakitski "estis pensita en pura rusa lingvo".) dauxrigota ************************************************************************* KONKURSO //////// Belartaj konkursoj de UEA en 1994 ================================= La Belartaj konkursoj havis en 1993 unu el siaj plej bonaj rikoltoj de la lastaj jaroj. Plej elstare kontribuis junaj iberiaj auxtoroj, kiuj konkeris cxiujn premiojn de poezio kaj prozo. Eksterordinara estis la rezulto de kantoj. Tiu brancxo proponas nur unu premion, sed nur malofte oni trafis kanton, kiu meritus gxin. En 1993 la premio ecx devis esti dividita inter tri konkursajxoj. En 1994 la Konkursoj ne plu invitas fotojn. Ilia brancxo estas forigita pro manko de interesigxo. Des pli forta estas invito de eseistoj, kiuj en 1993 sxajne forgesis konkursi. Kutime ne mankas bonaj verkoj en tiu brancxo, sed lastfoje neniu estis premiinda. Cxiuj konkursajxoj devas esti novaj, kaj escepte de la infanlibroj, ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondicxoj: - Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. - Prozo: Maksimuma longo 200x65 tajpospacoj. Tri premioj. - Teatrajxo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. - Eseo: Teme ligita kun esperanto aux kun la temo de la 78-a UK: "Azio kaj la mondo". Premio Luigi Minnaja. - Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj auxtoroj. Premio An- okin. - Vidbendo: Teme prefere ligita kun esperanto. Maksimuma dauxro 30 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj. - Infanlibro de la Jaro: Originala aux tradukita libro, presforme aperinta en 1992. Unu premio. - Alsendo: Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra brancxo en tri ekzempleroj. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 1994. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron gxis la 1-a de julio 1994. Cxion oni sendu al la CO de UEA: Belartaj konkursoj , Nieuwe Binnenweg 176, 3015 Rotterdam, Nederklando. La konkursajxoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseuxdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas. Premioj: Unua premio: 380 NLG. Dua premio: 266 NLG. Tria premio: 152 NLG. Luigi Minnaja kaj An-okin: po 380 NLG. Infanlibro: 798 NLG. Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj. Detala regularo haveblas kontraux unu respondkupono cxe CO de UEA. ************************************************************************* INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ ===================================== 3-a taskfolio ------------- 1. avo kaj avino; peceto de pano; infano de cxevaloSkribu cxiun per unu vorto helpe de afiksoj! (3 poentoj) 2. Kompletigu la frazojn! Hungario situas okcidente de ... . ... situasnorde de Hungario. Britujo situas ... de Francujo. (3 poentoj) 3. Kion simbolas la sekvaj koloroj sur mapo: bruna, verda, blua? (3 poentoj) 4. Kion vi diras al homo, kiu donis al vi, ekz-e, mangxi? (2 poentoj) 5. El kio konsistas vizagxo? (3 poentoj) 6. Parigu la subajn vortojn: Azio, Belgio, Romo, Danubo, Kauxkazo, Aralo, Saturno, Atlantiko / montaro, urbo,planedo, lando, kontinento,lago, oceano, rivero (3 poentoj) 7. Kiuj estas la auxtoroj de "Ora duopo"? (3 poentoj) La solvojn sendu gxis la 20-a de decembro 1993 al: Altalanos Iskola, Esperanto-klubo, Allomas ut 1., H-3711 Szirmabesenyo, Hungario ************************************************************************* BAZAJ INFORMOJ ////////////// Bahaismo kaj esperanto ====================== La bazon por interrilatoj inter bahaismo kaj esperanto donas la instruo de tiu religio, ke la homaro estas survoje al unu granda, tutgloba civilizo, kaj ke tiu procezo de tutmonda unuigxo nepre iam devigos akcepti unu komunan lingvon kaj skribon. Bahaeuellah (1817 - 1892), la fondinto de la bahaa religio, cxi-rilate diris: "...la plej granda rimedo por la antauxenigo de la unueco estas por la popoloj de la mondo, ke ili reciproke sin komprenu skribe kaj parole... La tago alproksimigxas, kiam cxiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estos atingita, cxiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaux eniros sian propran domon. Tiuj cxi aferoj estas devigaj kaj nepre esencaj. Estas la devo de cxiu komprenema kaj racia homo klopodi pri la efektivigo de tio..." Li antauxvidis ke la internacia lingvo elektigxos el inter la ekzistantaj lingvoj aux estos nove kreita, do eblas diversaj solvoj. Tamen la fakto, ke esperanto kaj la e-movado formas la gxis hodiaux plej progresintan kaj konsekvencan provon solvi la lingvoproblemon, faras ilin aparte interesaj kaj allogaj por bahaanoj. Al tio ankaux kontribuas ke la idealoj de L. Zamenhof grandparte kongruas kun porpacaj kaj porunuecaj klopodoj de la tutmonda bahaa komunumo. Tion substrekis la filo de Bahaeuellah, Abdul Baha, kiu instigis bahaanojn lerni esperanton. Jam en la unuaj jardekoj de tiu cxi jarcento multaj bahaanoj eklernis esperanton kaj aktive partoprenis la movadon. Inter ili certe elstaras Lidia Zamenhof. Inter la mondmilitoj sxi konsiderinde kontribuis al la disvastigxo de esperanto. Sxi tradukis plurajn gravajn bahaajn verkojn. En 1920-aj jaroj enkondukigxis esperanto en la bahaaj lernejoj de la turkmenia urbo Asxhabad, kie la bahaa komunumo ampleksis milojn da adeptoj. La posta sanga persekutado de esperanto kaj bahaismo tamen abrupte tion cxesigis. En Germanio de 1925 gxis 1929 la bahaano d-ro Ernst Kliemke estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio kaj inter 1925 kaj 1936 tie eldonigxis internacia bahaa e-gazeto "La Nova Tago", en kiu kunlaboris i.a. F. Gerstner, d-ro H. Grossman, Vuk Echtner, prof. Auguste Forel, Martha Root kaj Lidia Zamenhof. "La Novan Tagon" trafis la sama sorto kiel la asxhabadan eksperimenton. La morto de Marta Root (1939) kaj de Lidia Zamenhof (1942 en la nazia ekstermejo Treblinka) kaj la detruoj, kiujn kauxzis la dua mondmilito, ege malfortigis la poresperantan agadon de bahaanoj. Tial klarigeblas, ke nur en 1972 dum la 57-a UK en Portland (Usono) per la klopodoj de Roan Orloff-Stone iniciatigxis la fondo de Bahaa Esperanto-Ligo (BEL), kiu sekvajare oficiale aprobigxis kaj ekde tiam rapide kreskas. En 1991 BEL nombris pli ol 400 membrojn el cx. 60 landoj. En Germanio, Usono, Britio kaj Svisio starigxis propraj bahaaj e-asocioj aux komitatoj; eldonigxis diversaj libroj kaj brosxuroj pri la bahaa religio; okazis aktiva partopreno de BEL en UK-oj kaj aliaj gravaj e- arangxoj. Kaj BEL-anoj organizas ankaux proprajn renkontigxojn. En 1992 estinta estrarano de UEA, Roman Dobrzinski faris videofilmon pri bahaismo en Haifa (la cxefa centro de la religio). La filmo estis prezentita dum UK-oj en Vieno kaj Valencio kaj dum IJK en Vraca. Oficiala reprezentanto de bahaaj esperantistoj estas BEL. Gxiaj cxefaj taskoj estas informado de esperantistoj pri la bahaa religio, kaj de bahaanoj - pri esperanto. Gxi disvastigas bahaan literaturon en esperanto (petu liston) kaj informas pri seminarioj, renkontigxoj kaj agadoj de bahaaj esperantistoj. La adreso: BEL, B.P. 60, L-4401 Belvaux, Luksemburgio. ************************************************************************* SUPLEMENTO ////////// ABONTARIFOJ =========== La baza jara abonkotizo por 1994 estas 65 guldenoj, kun aerposxta sendo: 76 guldenoj. Speciala abontarifo por orient-euxropaj landoj: 27 guldenoj. Duonjara abono validas por la periodo julio-decembro por 50% de la jara kotizo. La abonkotizo estas pagebla ankaux al la UEA-konto: ELLS-S aux rekte al la redakcio, sed NE sendu cxekojn pro la altaj bankkostoj! ************************************************************************* LANDAJ KOTIZPERANTOJ ==================== Auxstralio: Libroservo de EAE, Tom Elliott, Pk. 230, Matraville, 2036 N.S.W. Auxstrio: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, A-3400 Klosterneuburg (pcxk. 7.127.144). - 407 ATS Belgio: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen (pcxk. 000 - 0265338 - 43). Brazilio: Brazila Esperanto-Ligo, Cx. Postal 03625, Brasilia (DF) 70084. Britio: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London W11UF, gxirobanka numero: 548510008. - 24P, aere: 28P. Bulgario: Ljubomir Trifoncxovskij, AL. Stambolijski 17, ap. 11, BG-3000 Vraca. Cxehio: Cxeha Esperanto-Asocio, Vladimir Dvorak, Jilska 10, CS-11000 Praha-1. - 430 KCS. Danio: Eckhard Bick, Rugbjergvej 98, DK-8260 Viby-J. (Posxtgxirnumero: 6964737) Finnlando: Oy Mendoservo, Kivistontie Hyvinkaa, SF-05510. Francio: UFE, 4. bis, rue de la Cerisaie, F-75004 Paris (pcxk. 855-35 D Paris). Germanio: Monda Merkato, Alfred Schubert, Pf. 1539, D-82355 Weilheim, (konto 365255-806, postgiroamt Munchen, BLZ 700 100 80). - 58 DEM Hungario: LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, pk. 87. 1250 Ft, por duonjaro: 650 Ft. Hispanio: Juan Azcuenaga Vierna, General Davila 127, p.7, 2' izda, E-39007 Santander (Cantabria) Bankkonto cxe Caja Postal n-ro 03548531 (O.P.) Islando: Libroservo de IEA, Saemundsson Hallgrimur, Godatuni 10, IS-210 Gardabae. Italio: Itala Esperanto-Federacio, via Villoresi 38, I-20143 Milano (pcxk. 37312204). - 56,5 mil ITL, aere: 66 mil liroj. Japanio: Rondo Harmonia, Yamaguti Sin'iti, Tutihara 3-205, Tenpaku-ku, J-468 Nagoyasi. - aere: 4500JPY. Koreio: Seula E-Kulturcentro, Jung-Kee Lee, C.P.O. Box 3047, Seoul, 100-630. Kroatio: Kroatia E-Unuigxo, M. Belosxevicx, Sveti Duh 130, HV-41000 Zagreb. Norvegio: Esperantoforlaget, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, posxtgxirokonto 08095100318. Polio: P.W.H. NEPO, skrytka 105, Maciej Wnuk, ul. Broniewskiego 77. m. 137, PL-01865 Warszava. Portugalio: Libroservo de Portugala Esperanto-Asocio, Rua rd, Joao Couto 6, R/C-A, P-1500 Lisboa. Slovenio: INTER-KULTURO, Zlatko Tisxljar, Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio. Svedio: Sveda Esperanto Federacio, SEF, c/o Lisbet Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-24294 Horby. Svislando: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen. - 52 CHF, aere: 61 CHF. Usono: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, Mike Donohoo, POB 1129, El Cerrito, CA-94530. - aere: 45 USD. Venezuelo: Prof. J.E. Bachrich, Apartado 70782, Caracas 1071 A. - 20 USD. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI, Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj. Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor