Eventoj 1/novembro '93, n-ro 0041 ********************************* TITOLPAGxE ////////// Karaj legantoj, =============== proksimigxas la fino de la jaro, kaj samtempe fino de la jara abonperiodo. Tiu cxi jaro estis la dua en la vivo de EVENTOJ, kaj estis plena de eventoj - almenaux por ni. Printempe ni kompilis la adresaron de E-gazetaro, kiun ni intencas ripeti ankaux sekvajare. Somere kiel speciala suplemento ni aperigis la unuan numeron de nova bulteno "Periodajxoj", kiu ekde tiam dauxre estas kompostata cxe ni. Partoprenantoj de IJK povis gxui la donackuponon, aperinta en la 2/februara numero, kaj ni disponigas senpage e-literarojn por komputiloj al niaj abonantoj . Kiel multaj rimarkis laux la stilo de artikoloj, ekde printempo la redaktan laboron partoprenas ankaux Nikolao Gudskov el Rusio. Ni esperas, ke Vi estas kontenta pri la akurateco de la gazeto. Dum la tuta jaro gxi aperis akurate, ecx aperis ankaux somere, kio ja ne estas vasta kutimo en nia movado. Ni klopodis utiligi la dusemajnan aperritmon por fresxe informi pri aktualaj temoj. (Dum la IJK ekz. la partoprenantoj jam povis legi la aperintan numeron pri UK!) Ni esperas, ke vi estas kontenta ankaux pri la enhavo de la gazeto, kaj ni invitas vin renovigi vian abonon ankaux por 1994. Aldone vi trovas la abonilon. Malgraux tio, ke niaj elspezoj kreskis je cx. 35 procentoj, la kresko de abonprezo es tas multe malpli. Ni esperas, ke kresko de abonnombro rekompencos tiun perdon. En tiu afero ni petas ankaux vian helpon. Se vi estas kontenta pri la gazeto, ni petas vin, helpu en la varbado de novaj abonantoj. Ju pli multe da legantoj, des pli utilas la aperintaj artikoloj kaj viaj anoncoj. Multe ni klopodas helpi la praktikan kaj fakan aplikadon de esperanto, sed necesas, ke tiuj informoj atingu kiel eble pli da homoj. Varbu inter viaj samklubanoj, konatoj, abonigu la kursanojn - kaj vi povas varbi ankaux en diversaj renkontigxoj. Se vi petas por tiu celo, volonte ni sendas stoketon de varbek zempleroj kaj aboniloj. Je la unua vido la abonprezo povas sxajni multa. Sed se vi logike pripensas, la tabelo sur la oka pagxo montras, ke EVENTOJ estas eble la relative plej malmultekosta internacia E- periodajxo (por taksi ajnan abonprezon indas subtrahi la sen do-koston...). En Hungario unu numero de la gazeto samvaloras kiel 2 trambiletoj. Cxu eblas produkti dusemajnan gazeton malplikoste? Nek nia movado, nek nia gazeto povas atendi eksterajn miraklojn kaj subtenon. Ni povas kalkuli nur pri si mem, nur pri nia komuna ago. Ankaux en la estonto ni laboros en tiu spirito. Kun salutoj via redaktoro Szilvasi Laszlo *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Interlingvistika instruado en Bulgario ====================================== Ekde 1992 en la Sxtata Pedagogia Instituto de Vraca, kiu preparas instruistojn, ekzistas ankaux la fako Interlingvistiko. Studentoj povas elekti interlingvistikon kiel duan fakon, apud la cxefa. La interlingvistika studado dauxras 4 semestrojn. Temas entute pri 330 studhoroj kaj 6 studobjektoj: enkonduko al interlingvistiko; fundamento de la lingvo esperanto; sociaj aspektoj de esperanto; esperanta literaturo; metodiko de esperanto-instruado; informadikaj aspektoj de esperant o. El la listo de la studobjektoj videbligxas, ke la kurso estas malpli interlingvistika ol esperantologia. La Pedagogia Instituto aligxis al Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino kaj organizas ankaux diversajn kursojn, krome korespondajn kaj praktikajn seminariojn. Oni okazigis ankaux internaciajn seminariojn de ILEI/UEA. Preparigxas ins truhelpiloj. La lektoroj, kiuj instruas pri interlingvistiko kaj esperantologio, estas d-ro Emil Pavlov, d-ro Kiril Velkov, prof. Kiril Popov, Ljubomir Trifoncxovski, Snejxana Angelova, Venelin Mitev, Dobrinka Zagorova. La kontaktadreso: L. Trifoncxovski, str. Al-Stambolijski 17,ap. 11, BG-3000 Vraca, Bulgario. el "Informilo por interlingvistoj, n-ro 4 (1/1993) *************************************************************************** Homeopatoj uzas esperanton ========================== Homeopatio, aux homeoterapio, estas medikamenta kuracmetodo, bazita sur la "legxo de simileco": se grandaj dozoj de iu substanco elvokas certajn patologiajn simptomojn, malgrandaj dozoj de tiu substanco povas kuraci malsanojn, kiuj havas similajn patologiajn simptomojn (ekz., kinino en granda kvanto elvokas febron, similan al tiu dum malario, sed en malgranda kvanto gxi efike kuracas malarion). Kuracistoj-homeopatoj praktikas kaj faras esplorlaborojn en multaj landoj tra la tuta mondo. Brazilia Instituto de Homeopatio Francois Lamasson (IHFL), ekzistanta pli ol 10 jarojn, en 1992 starigis esperanto-departamenton, kiu komencis e-kurson por instruistoj kaj lernantoj de la instituto. Krome, la faka revuo, eldonata de la instituto, Homeopatia esplorado, nun igxis dulingva - portugala kaj esperanta. La Muzeo de Homeopatio Abrahao Brickmann, funkcianta cxe la instituto, eldonis tre interesan scienc-popularan libron pri la fako "Homeopatio. Populara orientado" de Izao Carniero Soares ankaux en la du lingvoj. Specialistoj de la instituto kun aliaj esperantistoj-homeopatoj, partoprenintaj en la 54-a Tutamerika Medicina Kongreso de Homeopatio, akceptis rezolucion por apliko de esperanto kiel la laborlingvon por la sekvontaj kongresoj. En sia agado ili sekvas la sloganon: "Homeopatio = ekvilibro de sano. Esperanto = ekviklibro de komunikado". N.G. Pri la menciitaj eldonajxoj kaj aktivecoj pli detale interesigxu cxe: IHFL, Rua Americo brasilense, 1418, CEP 14015-050, Rjbejrao Preto-SP, Brazil *************************************************************************** Japanaj STS-interesantoj volas komunikigxi kun alilandanoj! =========================================================== Ni komencas novan eksperimenton por komunikigxi kun alilandanoj pri nia temo STS per esperanto. Ni ne scias, kiom da tempo tiu cxi eksperimento dauxros. Cxio dependas de la intereso de alilandanoj. Niaj temoj estas: scienco, tekniko, socio, kaj alie: ekologio, medio, evoluigo, politiko, ekonomio, etiko, eduko, kulturo, vivo, liberigo, demokratio... Tiuj cxi temoj havas interrilatojn, kaj konsistigas unu grandan kampon. Oni nomas gxin STS. STS estas mallongigo de Scienco-Tekniko-Socio (originale angle: Science- Technology- Society). Nuntempe gravaj problemoj enlandaj kaj mondaj rilatas iusence al scienco kaj/aux tekniko. Tial nun pli gravas tiu studkampo STS. En Japanio en marto 1989 aperis Japana STS-Reto (angle: STS Network Japan), organizo por enretigo de homoj interesataj pri la temo Scienco-Tekniko- Socio. La membroj konsistas el universitataj kaj altlernejaj instruistoj, universitataj studentoj, sciencaj jxurnalistoj, registaraj kaj kompaniaj esploristoj pri scienco kaj tekniko, k.a. La membraro nombras cx. 100. La Reto organizas simpoziojn pri STS-temoj, kunsidojn por STS-esplorado kaj -instruado, publikigas novajxleterojn k aj planas publikigi STS-temajn librojn. Ni komunikas ne nur per skribajxoj kaj rekta parolado, sed ankaux per komputila reto, per kiu ni povas intersxangxi informojn kaj diskuti pri diversaj STS-temoj facile kaj rapide. Nia agado gxis nun estas limigita enlande. Kompreneble ni volas komunikigxi kun alilandanoj. Estas signo de tio, ke la nomo de nia organizo estas anglalingva. Tamen, komuniki en la angla estas tre malfacile por la japanoj, ecx plej edukitaj . Kiam ni parolas kaj skribas angle, ni sentas ke ni farigxas infanoj. Ni volas komunikigxi kun alilandanoj lingve egale. Esperanto povas esti ilo por bonigi nian situacion. Ni lancxas Novajxleteron en esperanto, kiu estas resumo de la originala Newsletter, skribita japane, malgraux sia angla titolo. Respondoj al gxi povos sukcesigi la tutan projekton, kaj helpos krei signifan esperantistan grupon de la Reto. S kribu kaj respondu! TAKAKA Hiroaki el "Novajxletero" n-ro 1, nov. 1992 Kontaktadreso: 2-26-15-103 Kashii, Higashi-ku,Fukuoka 813, Japanio *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Ripozi en Kecskemet =================== La sxatantoj ripozi en kamparo povas fari tion en la regiono de la hungara urbo Kecskemet. La pli ol 600-jara urbo konservis sian fizionomion, samtempe estas tute moderna. La farmodomoj same prezentas cxiujn oportunajxojn en tradicia vilagx a etoso. Ekzistas eblecoj rajdi, ekskursi al proksimaj urbetoj, stepo kaj arbaro, gustumi bonan lokan vinon ktp. En la regiono de Kecskemet ekzistas e-asocio kun cx. 100 membroj, kun ili eblas interkonsenti pri renkontigxo(j). Ekzistas vasta elektebleco de la farmodomoj kaj diversaj kondicxoj. Pri la detaloj oni povas demandi cxe: Falusi-tanyai turizmus, Management Kft., Palasti Ferencne, Horvath D. u.14, H-6000 Kecskemet, Hungario; tel. +36-76-321908; fakso +36-76-481884. *************************************************************************** La 10-a Internacia Festivalo ============================ Gxi prezentos specialan programon por "la dua generacio" de esperantistoj, t.e. 25 - 55-jaruloj, kaj al junaj e-familioj (cxu kun, cxu sen infanoj). Gxi okazos 27.12.1993 - 03.01.1994 en Sensenstein, Germanio (do, samtempe, sed ne samloke kun la junulara arangxo IS). La kadra temo estas la Esperanta literaturo, okazos prelegoj kaj diskutrondoj, kaj ankaux, certe, distra programo. La logxkondicxoj estas tre oportunaj, estos senpaga nagxejo, sauxno, gimnastikejo. La plena kotizo, depende de la agxo kaj aligxdato, de 160 gxis 430 DEM. Por nepagipovaj landoj specialaj kondicxoj. Pliajn informojn kaj aligxilojn petu cxe: Hans-Dieter Platz, P.k. 1148, D-34303 Niedenstein, Germanio. *************************************************************************** PSI 10-jara! ============ La Printempa Semajno Internacia (PSI) de Germana Esperanto-Asocio festos sian 10-jaran jubileon en la urbo Junkeroto (apud la landlimo de Belgio kaj Luksemburgio) de la 1-a gxis la 9-a de aprilo 1994. PSI estas arangxo por familioj, sed ne nur - ankaux unuopuloj estas bonvenaj. Gxi estas arangxo por turismemuloj, sed oni ankaux prelegas, diskutas, lernas, ludas, okupigxas pri manlaboroj. Pliajn informojn kaj aligxilojn petu cxe: PSI, Wolfgang Bohr J. Kirschweg Str. 11, D-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio. Tel. +49-02641-4885; fakso +49-02641-4014. *************************************************************************** Esperante interreligie - cxu retrovi homaranismon? ================================================== Kiel eduki al toleremo, kiel forgesigi la rasajn, klasajn, naciajn ktp. diferencojn kaj prioritatigi la interligan komunon? Kaj cxu ne gxuste la religio devas montri la vojon? Cxu ne la interreligiaj tensioj kaj konfliktoj estas unu el la p lej plorigaj cxapitroj de la homara historio? Jen la centraj demandoj pri kiuj temos la unua Interreligia Seminario Esperantista (ISE), Tabor/Cxehio 31.03 - 04.04.1994 (pasko). Tiuj demandoj certe sonas konate al multaj esperantistaj oreloj. Cxu ne gxuste ili naskis la zamenhofajn hilelismon, homaranismon, la alvokon al la diplomatoj ("Post la granda milito") kaj, kompreneble, la lingvon internacian mem? Kiom do p rosperis la zamenhofaj solvoproponoj kaj cxu ili restis - cxu entute ili iam estis - aktualaj kaj realismaj? La seminario estas organizata de ASISTI (Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj), la juna interreligia e-asocio. Informilo kaj aligxilo cxe: Bernhard Westerhoff, pk. 500133, D-60391 Frankfurt, Germanio *************************************************************************** 15-a Novjara Junulara Renkontigxo ================================= "La plej granda regado en la mondo estas regado super si mem" diris Leonardo da Vinci, kaj tiu moto igxis la temo de la renkontigxo, kiu okazos de la 28.12.1993 gxis la 02.01.1994 en montara kuracloko Polanica Zdroj (100 km sude de Wroclaw) , Polio. Dum la arangxo estos pritemaj prelegoj kaj diskutoj, esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresantoj, ekskursoj, diskotekoj, koncertoj, ludoj kaj - la cxefa - Granda Novjara Maskobalo kun konkurso pri la plej originala kostumo. La partopreno kostos de 180 gxis 220 DEM, depende de la lando kaj aligxdato. Pliaj informoj cxe: Silezia E-Asocio, ul. Dubois 3, skr. poczt. 16, PL-50-992 Wroclaw 17, Polio tel./fakso +48-71-226954 *************************************************************************** KULTURO /////// Ne legi estas rajto! ==================== En la cxi-suba intervjuo la redaktoro de la revuo "Esperanto", Istvan Ertl, intervjuas soci-psikologinon, Fabienne Berthelot. - Vi estas soci-psikologino. Kion vi diagnozas en la esperanta komunumo: cxu literaturo estas pli grava por nia identeca sento ol gxi estas cxe alilingvaj komunumoj? - Jes, cxar cxe la esperantistoj multaj el la kutimaj identec-eroj ne ekzistas: mankas ekzemple identigxo kun iu teritorio, alpreno de iu vivmaniero, aux komunaj mangxkutimoj... Sed tre forte kunligas la komuna lingvo, kaj literaturo estas gxuste ties grava manifestigxo. - Sekve, ni nomu nur tiun vera esperantisto, kiu legas esperantan literaturon? - Tio estas absolute malgxusta! Tio estas elitismo kaj diskriminacio! Gxuste tiu kiu asertus tion, estus, laux vera senco de "esperantismo", neesperantisto, pro tio ke la plej grava eco de esperantisto estas toleremo. Por mi, la "interna ideo" estas toleremo mem. - Esperanto estas lingvo ankoraux plie skribata ol parolata. La esperanta kulturo konsistas 90-procente el libroj. Estas do nature atribui al ili grandan gravecon. - Jes, oni honoru niajn bonajn verkistojn. Sed ne nur ilin! Estas centoj kaj miloj da tiel nomataj "simplaj esperantistoj" - certe ne pli "simplaj" ol multaj verkemuloj - kiuj kreas interhomajn kontaktojn, intense vivas sian esperantismon. Mi protestas kontraux la tiraneco de iuj beletremuloj, kiuj prenas en konsideron nur la verkantojn kaj, eventuale, la legantojn. Ne legi estas rajto! - Sed ne legi ankaux signifas maltrafi valorojn. Oni devas instigi la homojn legi en esperanto. - Tamen, la bona maniero por tio ne estas deklari legadon iaspeca morala devo. Multaj jam forgesis sian komencantecon, kiam estis malfacile legi esperantan tekston. Fakte, krom por eta malplimulto, tio cxiam restas malfacila. Almenaux pli malfacila ol legi en sia propra lingvo. - Mi konscias, ke oni devas fari fortostrecxon por akiri la kapablon gxue legi en esperanto, sed tio ja valoras la penon. - Konsentite. Ankaux mi havis tiajn legoplezurojn ke mi forgesis, en kiu lingvo mi legas: ekzemple cxe la romano Ombro sur interna pejzagxo de Spomenka Sxtimec aux cxe la auxtobiografiaj Aventuroj de pioniro de Edmond Privat. Interese verkita historio povas instigi kiun ajn al legado, kaj tiel al la lingva perfektigxo. - Do ni popularigu legadon per interesaj historioj ekde la eklerno, cxu? Tiel okazas kiam oni uzas la rakonton "Gerda malaperis"... - Por la popularigo de literaturo oni ankaux arangxu dum la esperanto- renkontigxoj malstrecxajn babiladojn kun kaj pri verkistoj. Ecx nelegantoj venos tien se la temoj tusxas ilin. Tiel mi spertis ekz. en la IS de 1990/91, kiam oni diskutis en plenplena salono pri la libro "Fajron sentas mi interne" de Ulrich Matthias. Kaj, anstataux ripetadi, ke legado estas gravega por la esperantista movado, oni apliku la metodojn de moderna merkatado! el "TEJO tutmonde", n-ro 4/1993 (mallongigita) *************************************************************************** AGO-TAGO TRA LA MONDO ///////////////////// Turku, Finnlando ================ Du lokaj gazetoj kaj kvar radistacioj anoncis anticipe pri nia esperanto- informejo en la urbocentro. Tri horojn ni aktive allogis publikon proksimigxi al nia ekspozicia tablo. Evidentigxis, ke esperanto al multaj homoj ankoraux estas nekonata fenomeno. Kelkaj el ili ecx ne kuragxis akcepti niajn prospektojn kvazaux timante iun infektigxon! Felicxe, tamen, multaj scivolaj gejunuloj vizitis nian standon kaj konatigxis kun revuoj, libroj, muzikkasedoj ktp. El la plej proksima radistacio venis raportisto intervjui la arangxantojn en rekta disauxdigo. Certe, la programero iom klarigis signifon de la internacia lingvo kaj, espereble, vekis ies intereson ankaux lerni, sed ni devas disdoni pli da informoj pere de amaskomunikiloj por fari esperanton konata kaj - antaux cxio - dezirata. Kvankam por nia informado en Turku nek la tempo nek la loko estis la plejeble tauxgaj, ni entute povas esti kontentaj pro ricevita atento. Anna-Liiza Ali-Simola *************************************************************************** Adelajdo, Auxstralio ==================== Ne estante multnombraj kaj ne havante longan prepar-tempon, la esperantistaro en Adelajdo decidis por Ago-Tago 1993 ne okazigi surstratan manifestacion, sed (kiel ofte antauxe) sercxi partoprenon en jam planitaj eventoj suficxe videblaj. La centra elektita evento en Adelajdo estis la unua landa konferenco de la Auxstralia Asocio pri Lingvistiko, kies jam anoncita temo estis "Lingvo por Internacia Komunikado". S-ro Bill Menary, esperantisto kaj lekciisto pri la skota kaj skandinavaj lingvoj en la Universitato de Adelajdo, sukcesis enmeti en la programon de tiu konferenco forumon pri esperanto. Kompreneble, oni devis sendi komunikojn al la cxiusemajna gazeto de la unuversitato kaj al la publika gazetaro. Krom mencioj en novajx-bultenoj, oni ricevis du radio-intervjuojn. Estis granda priesperanta ekspozicio apud la forumo-salono, kaj gastprelegis Kep Ennderby, Prezidanto de la Auxstralia E-Asocio, eksministro de la auxstralia registaro kaj antauxa jugxisto en la regiona alta kortumo. La lingvistoj bone re agis, la demandoj kaj komentoj estis inteligentaj, sen kutimaj stultaj antauxjugxoj pri la lingvo. La esperantistoj en Adelajdo alte taksas la ideon de tutmonda Ago-Tago. Gxi povas farigxi la plej granda cxiujara tradicio de la e-komunumo. Oni jam celebras en cxiu lando la naskigxdatrevenon de Zamenhof en klubejoj. Estas ecx pli grave, se oni povos celebri la naskigxdatrevenon de "Lingvo Internacia" en la "cxefvojoj" de la mondo la 26-an de julio. Cxar tiu dato kutime okazas dum UK, gxia celebrado povus farigxi parto de informado pri tiu grandioza evento. Max Wearing *************************************************************************** Triesto, Italio =============== Triesta Esperanto-Asocio decidis partopreni la iniciaton pri la publika propagando, per starigo de surstrata ekspozicio kaj disdonado de inform- materialoj. La afero okazis sub arkadoj de urbocentra strato. Oni disdonis pli ol 2.000 flugfoliojn kun informoj pri la movado, okazigo de la venontaj kursoj, ktp. Dum deko da horoj aro da klubanoj klopodis atentigi preterpasantan civitanaron pri la problemoj de internacia interkomunikado kaj pri la s olvo "esperanto". Por la triestaj aktivuloj estis interesa sperto tiu rekta kontakto kun la ekstera publiko. Pro la konstanta propagando de TEA (oni klopodas cxiumonate aperigi ion pri esperanto en la du triestaj taggazetoj) triestanoj ja konas la ekziston de nia helplingvo, sed vere malmultaj pri ties ecoj kaj aplikebloj. Evidentigxis, ke la gxis nun farita propagandado lasis nesuficxajn spurojn. Gxuste pro tio estas gxenerala impreso, ke eliri el nia kutime fermita nesto estas konsilenda kaj sugestenda al cxiuj aliaj esperanto-grupoj. Elda Doerfler *************************************************************************** Tuluzo, Francio =============== Kiel lastjare, en Tuluzo la esperantistoj respondis al la alvoko de Esperanto-Kultur-Centro, kiu preparis tiun tagon helpe de la diversaj esperanto-asocioj de Tuluzo kaj la regiono. Tiel cxi partoprenis membroj de Esperanto-Haufe Garonne (UFE/UEA), Esperanto 31, SAT-Amikaro (SAT), Tuluzaj Esperanto-Fervojistoj, EUROKKA, Esperanto Ariege, Esperanto Tarn-et-Garonne, Esperanto-Verduloj. Entute estis dudeko da esperantistoj, do malpli ol lastjare. Bedauxrinde la malfrua anonco de la Ago-Tago kaj la veteracxo ne helpis venigi homojn. Tamen, la agado ne estis manifestacio, kiel pasintjare. Je la 14-a horo ni rendevuis sur la cxefplaco Capitole, antaux la urbodomo, kaj tie ni unu-, du- kaj triopigxis sur la placo, en apudaj stratetoj, kaj cxe la metro- enirejo, por plenigi enketilon pri esperanto kaj la lingvo-problemo al preterpasantoj. Samtempe, la fervojistoj prezentis ekspozicion kaj enketis en la stacidomo Matabiau. Estis bonega kontakto kun la sonditoj! Respondis proksimume 200 personoj. La rezulto estis signifa kaj pozitiva. Pli ol duono (68 %) da ili ne sciis, kio estas esperanto, kaj cxirkaux 50 personoj donis sian adreson por ricevi informojn kaj eventuale lerni la lingvon - esperanton, ne la anglan! Je la 17-a horo cxiuj regrupigxis antaux la urba domo kun flagrubandoj kun surskribo "Esperanto" kaj "Pour defendre nos langues: l'esperanto" ("Por defendi niajn lingvojn: esperanto"). Esperanto-Kultur-Centro invitis la jxurnalistojn renkonti nin tie, sed venis nur fotisto de la plej grava gazeto de la regiono (La Depeche du Midi). Gxis nun nenio aperis, ecx ne la teksto kiun ni pretigis surloke. Tamen, la antauxan tagon TLT (Televido de Tuluzo) dissendis 7-minutan programeron pri esperanto kun Jomo, la kantisto de la Rozmariaj Beboj (esperanta rokbando) anoncante Ago-Tagon. Gxi estis anoncita ankaux en la priesperanta programo de R adio FMR. Esperanto-Kultur-Centro, 1 rue Jean Aillet, F-31000 Toulouse, Francio *************************************************************************** En Albanio ========== La 10-an de oktobro en cxe-mara urbo Durres estraro de Albana Esperanto- Junularo arangxis grandan tutnacian renkontigxon. Gejunuloj-esperantistoj intersxangxis sian gxisnunan sperton kaj en konstrua debato priparolis estontan plivigligxon d e la movado. Tiun eventon honorigis lokaj urbodomaj auxtoritatuloj kaj reprezentantoj de politikaj partioj. Pri gxi anoncis ankaux amaskomunikiloj. Bardhil Merimi *************************************************************************** MOVADO ////// Kontrauxrasisma iniciato en Berlin ================================== Rasismaj eldiroj kaj faroj ekzistas en multaj landoj. Ili ofendas homajn rajtojn de la atakitoj. Rasismo povas penetri la socion je diversaj niveloj. Esperantistoj premisas, ke ili estimas cxiujn homojn kaj ne diskriminacias. Kiugrade tio gxustas? Ne mankas diversformaj kontrauxagoj al rasismo. En la seminario, kiu okazos de la 21-a gxis 23-a de januaro '94, ni atendas esperantistojn, kiuj pretas memsperte percepti proprajn rasismajn kondutojn. La celo estas pli sentigi kaj pensigi pri kasxita rasismo kaj proponi kontrauxagojn. La seminario estos senprelega. La partoprenantoj laboros en pleno, grupetoj kaj duopoj. La seminaria koncepto orientigxas laux metodo de la kontrauxrasisma trejnistino kaj auxtorino Lida van den Broek. Grava elemento estas la sercxo pri pro pra sperto de diskriminacio. Gvidos profesiaj kontrauxrasismaj klerigantoj de la internacia klerigejo Cxaskastelo Glienicke en Berlino. 15 partoprenantoj povos cxeesti la tritagan seminarion en Glienicke. La unua seminario estos en la germana lingvo, sekvaj estos en esperanto. Gxi estas destinita unuagrade por homoj kun ligo al la temo, cxu pere de ilia profesio, cxu aliman iere. Pliajn informojn petu cxe: Elizabeth Schwarzer, Kaiserin-Auguste-Str. 75, D-12103 Berlin, Germanio. *************************************************************************** PASPORTA SERVO: faktoj, faktoj kaj faktoj pri niaj gastigantoj ============================================================== Jxus aperis la tioma eldono de la sukcesa Pasporta Servo. Laux la enkonduko gxi jam ekzistis en 1966, sed dauxris gxis 1974, kiam aperis la nuna sistemo "Pasporta Servo". Jam delonge mi estas scivola pri kiun (nova) gasto povas antauxvidi dum vojagxo. Pro tio mi faris statistikan esploron pri la listigitaj gastigantoj. Jen la rezultoj: En PS troveblas 1116 personoj en 813 adresoj, inter kiuj 1087 viroj, 457 virinoj kaj ecx 148 senseksaj homoj (?!). La adresoj siuas en 72 landoj kaj 615 urboj/lokoj. Tio signifas, ke cxiu PS-lando averagxe havas 8,5 urbojn kun gastiganto(j) . El 813 adresoj 695 atingeblas per telefono, telefakso, e-posxto, radio, telekso aux kombino de la supre menciitaj komunikiloj. Strange estas ke 690 homoj (legu: adresoj) mencias telefonnumerojn, kvankam nur 466 deziras telefonan peton! Mi ankaux kalkulis la averagxan naskigxjaron de cxiuj gastigantoj en PS, nome 1953. Sed se oni taksas, ke naskigxtagoj estas egale disdivastigitaj dum la jaro, tiam la "averagxa" naskigxtago estas la 15-a de decembro. Do ni povas konkludi, ke la meza PS-gastiganto estas vera esperantisto! Krome kalkuleblas kiom da tagoj vojagxema PS-uzanto povas esti for de la hejmo sen renkontigxi kun sama gastiganto. Mi montras tion en la sekva grafikajxo: Vi legu gxin jene: grupo el dek personoj povas vojagxi dum 111 tagoj. Kaj por unuopa homo eblas vojagxi dum 4719 tagoj tra la mondo, do pli ol 12 jarojn! Sed tiam ne plu validos tiu cxi nova PS. Entute la gastigantaro "disponas" pri 13.053 gastonoktoj. Do, kun tiuj cxi informoj mi deziras al vi bonan vojagxon, kaj gxis la revido de N. Enurmi P.S. PS haveblas cxe UEA (Niewe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) kaj cxe la landaj sekcioj de TEJO. el "Koncize", 5/1993 *************************************************************************** AFRIKA AGADO //////////// Laborejeto pri kudrado ====================== En Bujumbura, Burundio, en aprilo 1993 laux iniciato de Kikulu Mukeba Bertin estis fondita laborejeto pri kudrado, kiu funkcias kune kun esperanta klubo, cxar la klubo volas doni al la klubanoj vivintereson. La celo de la iniciato estas, unue, disvastigi la uzadon de esperanto al la georfoj kaj, due, metilernigi al ili la kudrometion, kiu permesas al ili vivi en cxi tiu mondo kaj en esperantista mondo. La laborejeto celas intersxangxi laborajxo jn kun aliaj laborejoj, komerci siajn laborajxojn tra la esperantista mondo kaj al neesperantistoj, kunlabori kun cxiuj dezirantoj, havi kiel klientojn por siaj laborajxoj cxefe esperantistojn. Estus bele, se spertuloj pri kudrado en la tuta mondo kontaktus niajn amikojn en Burundio. Ne nur por ke ili trovu klientojn (povas esti praktikaj malhelpoj), sed precipe por intersxangxi spertojn, sciojn, ideojn. La klubanoj volas lerni pl i pri kudrado, pri esperanto. Aliflanke, de ili oni povas lerni pri afrika vestado, k.s. Korespondado povas esti interesa reciproke! Do, la kontaktadreso: Kikulu Mukeba Bertin, B.P. 4083 Ngagara, Bujumbura, Burundio. laux imformo de H. Bakker *************************************************************************** MOVADA TEORIO ///////////// Cxu oni povas surmerkatigi esperanton? ====================================== Dum kvin tagoj oni pridiskutis tiun tiklan temon en stagxo, kiu okazis somere en Francio, en la e-centro "Kvinpetalo". La gxenerala temo estis: "Surmerkatigo de esperanto laux la modernaj teorioj de merkatiko". Kiu devas informi pri esperanto ------------------------------- Al esperantistoj mankas entreprenemo. Se ni analizas, fakte, kiuj estas la esperantistoj, ni povas dividi ilin en tri kategoriojn: la orienteuxropanoj, vivintaj dum generacioj sen iu ebleco farigxi entreprenistoj; en la okcidentaj landoj - instruistoj, do sxtataj dungitoj; intelektuloj aux laboristoj, kies cxefaj interesoj neniam estis konsideri la lingvon entrepreneme. Sekve, tiuj esperantistoj cxiam klopodas "vendi" esperanton kiel lingvon aux kiel filozofion/religion (la interna ideo, la frateco, la dua lingvo por cxiuj, ktp.). Kian esperanton vendi? ---------------------- Tiu estis la plej grava parto al kiu pli da tempo estis dedicxita, kaj kiu kontentige donis al la stagxantoj la eblecon revizii kelkajn bazajn opiniojn. Laux la moderna merkatiko lingvoj posedas du partojn: "hard"-an (firman aux malmolan) kaj "soft"-an (molan). Firma estas la strukturo, la gramatiko; gxia norma parto. Mola estas la valoroj de la lingvo, ekz. gxia literaturo, kulturo, la sento de prestigxo, la praktika utilo... Kiujn firmajn kaj molajn valorojn havas esperanto? -------------------------------------------------- Tradicia propagando insistas per kutimaj sloganoj, kaj pro tio distancigxas de la moderna lingvomerkatado. Esperanto estas forta lingvo kompare al la aliaj en sia firma parto, sed malpli forta ol ekz., la angla laux sia mola parto (nome la avantagxoj ekonomia, kariera, por persona prestigxo ktp.). Surmerkatigi esperanton estas cxefe tio: oni tendencas "vendi" gxian firman parton (facilecon, rapidan lerneblon, belsonecon) sed ne kapablas vendi la molan, nome la kulture pliricxigajn valorojn. Ankaux cxar, ofte, la tradicia propagandisto mem ne bone konas gxin. Estas klare ke tiu mola parto ne konkeras amasojn; sed samtampe gxi povas konkeri pli interesajn homojn, fari ilin pli celkonsciaj kaj reteni ilin en la lingvouzo. Tio signifas celi al kvalito antaux ol kvanto. La enhavo de esperanto estas tero nekonata por la varbato, sed ofte ankaux por la varbanto! Kiel surmerkatigi esperanton laux gxia "mola" parto? ---------------------------------------------------- Tio signifas analizi la produkton laux tio, kiel gxi situas en la merkato, kian bildon gxi havas, kian postvendan servon kapablas doni? Cxu nur kluban vivon, UK-ojn, festivalojn, bultenojn, aux, kiel en la makrosocio, kulturajn servojn? Per analizo de fortaj kaj malfortaj punktoj de nia lingvo evidentigxas interesaj "merkataj nicxoj", la celgrupoj, al kiuj oni direktu siajn informajn klopodojn. Kuncerbumado (la tiel nomita "cerbo-sxturmo" de la profesiaj reklamistoj) inter la stagxantoj starigis longan liston de nekutimaj fortaj punktoj, tre ofte forgesataj de informistoj. Post analizo de la mola parto de esperanto la stagxantoj ekzercadis pri tiu ne suficxe taksata aspekto (pli socia ol lingva), kaj sur tiu bazo oni verkis novtipajn mesagxojn, celantajn al specifaj grupoj; la metodo, kiu, cetere, sxparas monon kaj tempon. Ankaux la analizo de konkurenco (cxagreniga punkto) farigxas, laux tiu cxi vidpunkto, pli simpla, se ni akceptas rezigni disinformadon kaj preferas mesagxi al selektitaj grupoj. Tiam ni jam de la komenco evitas sensukcese kontrauxbatali la cxefan konkurencon, kiu estas "neniu intereso krom mono kaj kariero", aux "neniu kultura intereso". Tio konsciigu nin, ke esperanto ne tauxgas por konsumantaj amasoj, sed nur por elitoj, kvankam ne necese nombre limigitaj; ke kvalito multe pli gravas ol kvanto; ke nova pozitiva bildo por esperanto devas veni de esperantistoj mem, kiuj formu altnivelan klason, kiu povos pruvi al la makrosocio la verajn valorojn de tiu ne multnombra sed disa, unika mikrosocio. Nome, cxar ne plu eblas kaj ecx ne interesas, almenaux dum venonta jardeko, ke esperanto farigxu la "lingvo de flughavenoj", kiel Umberto Eco diris, restas nur unu alternativo: la Rauxma vojo. Marco Picasso, Italio *************************************************************************** REAGOJ ////// Oni bezonas fakvortarojn! ========================= Nikolao Gudskov (Eventoj, 1/oktobro 1993) alvokas, ke "ni ne disipu la fortojn kreante al neniu bezonatajn fakvortarojn, sed disvastigu nian lingvon por gxia plej rekta kaj aktuala destino: amik(ig)a interkomunikado!" Tio estas starigo de falsa prioritato, cxar ankaux kreo de fakvortaroj servas por "amik(ig)a interkomunikado". Kiam "fakgrupo decidas apliki esperanton" (tiaj decidoj ja foje estas deklarataj: de verduloj, homeopatiistoj ktp.), malmulto okazas rekte pro tiu decido; en kiu ajn fako pli gravas la realaj komunik-bezonoj de la fakuloj lernintaj la lingvon. Kiam tiuj, "disipante siajn fortojn", ellaboras fakvortarojn, tio okazas cxar ili "amik(ig)e interkomunikis" ne nur pri veter o kaj cetero, sed ankaux pri sia fako. Nuraj kaj puraj terminologoj, kiuj revas pri dikaj vortaroj logantaj movaden la fakulojn, estas malofta specio. Krome, kiu ajn "simpla" esp-o povas ekbezoni fakan vorton, cxar li verkas artikolon por Monato, cxar li kuiras laux internacia receptaro, cxar lia korespondanto petas specialan medikamenton, cxar li devas interpreti en biciklofabriko... (al mi cxi-lasta ja okazis). Kiam mi demandis la konatan interlingviston kaj psikiatron Tazion Carlevaron pri lia uzo de la nekutimaj terminoj refuli, imaginara kaj gesxtalto, li respondis: "ekzistas necerteco en la uzo de fakvortoj psikologiaj en esperanto, samkiel ekzistas io tia en ties uzo en la romancxa kaj indonezia. Cxar ne suficxas ke ekzistas vortaro. La vera lingvo-uzo establigxas per faka verkado". Simile, Gudskov mem konstatas en sia "La infana etno" (Esperanto, majo 1993): "Cxiu lingvo estas tia kian bezonas la uzantoj... se iu parto de la popolo maturigxas por akcepti iom novkarakteran lingvajxon, gxi akceptos kaj uzos gxin". Esperantujo jam bezonas, akceptas kaj uzas fakvortojn. Istvan Ertl, Nederlando *************************************************************************** Ege fatala eraro ================ Leginte la artikolon de M. Cwik "Kiel diplomatece propagandi?" (Eventoj, 2/septembro), mi deziras diri, ke mi tute aprobas la konceptojn de nia tre certe kompetenta samideano, krom unu punkto: mi absolute kontrauxas la ideon paroli pri alia j "planitaj lingvoj", kiel interlingua, novial, glossa ktp. Mi memoras ke prof. Lapenna konstante diris kaj skribis, ke tio estas ege fatala eraro. Ni bone scias ke - fakte - nur esperanto estas reale funkcianta planlingvo, kun relative multaj praktikantoj, literaturo, kongresoj ktp. Ni neniam devas konfuzi la ideojn de niaj kunparolantoj kaj, vere stulte, mem doni al tiuj multegaj pro jektoj surpaperaj la gravecon, kiun ili tute ne havas, sub la maljusta preteksto de senpartieco! A. Frangeul, Francio *************************************************************************** ...Via helpo pri e-literaro por komputiloj estas bonega ideo, jam de longe gxenis min la manko de perkomputilaj esperantoliteroj specialaj... Mi aldonas mian gratulon kaj admiron pri la gazeto. Mi taksas gxin eble la plej multfaceta gazeto en nia movado, certe unu el la plej viglaj kaj elanaj... Walter Ruck, Auxstrio *************************************************************************** ILEI //// Monda kongreso de lingvo-instruistoj en Hamburg =============================================== La "18th World Congress of the Federation Internationale de Professeurs de Langues Vivantes (FIPLL)" (18-a Kongreso de la internacia federacio de instruistoj de vivantaj [modernaj] lingvoj) okazos de la 28-a de marto gxis 1-a de aprilo 1994 en Hamburgo (kongrescentro). Ligita al la kongreso estas konferenco de la germana "Fachverband Moderne Fremdsprachen" (IMF, faka asocio de instruistoj por modernaj fremdlingvoj) kaj ekspozicio de lerniloj. Hamburga grupo pretas fari surlokajn organizajn laborojn por helpi la eventualan fakan partoprenon flanke de kompetentaj e-instruistoj. Aparte, kompreneble, temas pri vere kompetenta faka partopreno en la ambaux gravaj arangxoj. Pri la faka komponento okupigxas d-ro Till Dahlenburg (D-19412 BruelFeldstr. 13). Pro aliaj aspektoj de eventuala partopreno aux kunagado skribu al: d-ro Werner Bormann, Scharstr. 26,D-21031 Hamburg, Germanio el "Informilo por interlingvistoj" 2/1993 *************************************************************************** 25 abiturientigxintoj! ====================== En la "Eksperimenta Mezlernejo Endre Ady" en Sarkad, suda Hungario, antaux kvin jaroj komencigxis la instruado de esperanto, komence kiel fakrondo, nune jam kiel elektebla fremda lingvo. Pasintjare 25 gelernantoj abiturientigxis pri esperanto, kaj cxi-jare lernas gxin 17 gelernantoj, kiel elektebla (sed tiam deviga) studobjekto. Instruisto Georgo Flender kaj la lernantoj volonte plilargxigus iliajn internaciajn kontaktojn. Skribu al: Mezlernejo Endre Ady, Gyorgy Flender, Vasut u. 2, H-5720 Sarkad, Hungario. *************************************************************************** ALVOKO! /////// HOMARANOJ, ========== registru senkoste vian adreson en Tutmonda Homaranista Adresaro! Zamenhof skribis: "Lingvo internacia havas la celon krei inter la gentoj neuxtralan ponton en rilato lingva, la homaranismo volas krei tian saman ponton en cxiuj rilatoj. La homaranismo estas nur plifortigita esperantismo, kaj cxiuj tion cx i sentas, kvankam ne cxiuj volas tion cxi lauxte diri". Info-servo celas ebligi kontaktojn inter cxiuj, kiuj interesigxas pri homaranismo. Tial ni preparas Tutmondan Homaranisman Adresaron. Se vi deziras registri vian adreson en tiu cxi adresaro, bv. sciigi vian adreson al: Info-Servo, Bismarkstr. 28, D-35037 Marburg, Germanio. *************************************************************************** Cxu relancxi Moresneton? ======================== Reage al la artikolo en Eventoj (2/auxgusto) de A. Ananjin mi volas doni kelkajn pliajn informojn pri la iama sxtateto esperantista en Moresneto laux artikolo en bulteno Hejmoj (n-ro 2, aprilo 1993). Post la malvenko de Napoleono naskigxis dum Viena Kongreso en 1815 malgranda neuxtrala teritorieto inter Nederlando kaj Germanio. Gxia areo estis nur 3,44 km2, sed ties logxantoj, pro la praktike memstara sxtato, farigxis tiom memkonsciaj, ke ili per publika peticio evitis disigon de la teritorieto en 1897. En 1906 franca esperantisto kaj la dua urbestro decidis provi krei sendependan sxtaton sub la nomo Amikejo. La plano estis, ke amikejo igxu komerca centro per vasta uzado de esperanto. Kiel s-ro Ananjin skribas, la internacia lingvo estis amase instruita. Ecx oni havis aprobon de Zamenhof. La 13-an de auxgusto 1908 la sxtato fondigxis oficiale. Dum la 4-a UK en Drezdeno estis pli-malpli decidita la translokigxo de la internacia esperanto-oficejo de Gxenevo al Amikejo. Sed baldaux eksplodis la unua mondmilito kaj la sxtaton la 4-an de auxgusto 1914 invadis prusaj trupoj. En 1918 la sxtato per traktado de Versailles estis atribuita al Belgio. Do, efektive la sxtato Amikejo estis malkreita perforte de militistoj! Mi havas la saman opinion kiel s-ro Ananjin pri la neuxtraleco de esperanto. Nepre neniu sxtato igu la lingvon esperanto la gepatra lingvo de siaj logxantoj. Sed en Moresneto/Amikejo ja oni ne volis forigi la gepatran lingvon de la homoj, sed uzi esperanton en internacia komerco. Tio, laux mi, ne tusxus la neuxtralecon de esperanto, sed donus pli vastan bazon kaj rimedojn al la movado. En cxiu kazo la logxantoj de Kelmis (kiel Moresneto nomigxas hodiaux) havas la rajtojn je propra sxtato, estu gxi esperantista aux ne. Fakte, dum la hodiauxaj kvereloj inter belgaj anoj de diversaj lingvogrupoj ekestis nova situacio por la urbo. En eventuala disfalo de Belgio la urbo ja povus esti nek parto de Valonio, nek de Flandrio, cxar gxi estas germanlingva. Sed tio estas tute alia historio... S. G. Ralf Frohlich, Danio *************************************************************************** La unua esperantista geedza paro ================================ En Eventoj n-ro 39 mi legis la artikolon de Bernard Golden "La unua internacia esperantista geedzigxo". Li skribas, i.a.: "Mi ankoraux ne sukcesis malkovri donitajxojn pri la unua geedzigxo inter samnaciaj esperantistoj". Nu, miaopinie, ecx se tio fakte estas malfermi nefermitan pordon, tiu honoro apartenas al la paro Zamenhof! Ja, la 26-a de julio 1887 estas la naskigxdato de la plej unua lernolibro de Doktoro Esperanto, eldonita dank' al doto, ricevita de Klara Silbernik. L. L. Zamenhof kaj Klara Silbernik geedzigxis la 9-an de auxgusto 1887. Jean Amouroux, Francio *************************************************************************** REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Por esperanto en Euxropo ======================== La Euxropa Esperantisto estas la kvaronjara revuo de la Euxropa Esperanto- Forumo, kiu kreigxis antaux du jaroj. La celo de la organizo estas kunligi la esperanto-movadon kun la euxropa movado. La gazeto eldonigxas kvarfoje jare, kaj kostas 2 GBP (aux 4 IRK) jare - por euxropanoj. Por ekstereuxropanoj gxi aboneblas kontraux 6 GBP (6 IRK). Gxi enhavas informojn kaj artikolojn pri Euxropo, la Euxropa Komunumo, la lingva situacio en Euxropo kaj esperanto; la numeroj kutime havas 8 pagxojn A5. Redaktas la gazeton Edmund Grimley Evans. La gazeto aboneblas laux la adreso: La Euxropa Esperantisto, First Floor Flat, 27 Montpellier Str., Brighton, BN1 3DL, Britio. *************************************************************************** HUNGARA ANGULO ////////////// Literatura kunveno ================== Esperanta PEN-Centro la 21-an de novembro je 17.30 en Esperejo organizas literaturan kunvenon kun la temo: "La esperanta literaturo antaux la jaro 2000". Prelegas d-ro Vilmos Benczik. Estigxintaj jam tradiciaj, la arangxoj de la Esperanta PEN-Centro (cxiun trian dimancxon de monato) estas karakterizataj de alta nivelo de la prelegoj kaj viglaj diskutoj pri la problemoj de la e-kulturo. Esperantistoj ne hezitu partopreni ilin! Esperantaj mesoj ---------------- Cxiun unuan dimancxon de la monato je la 1430 okazas esperantlingvaj mesoj en la katolika pregxejo sur placo Mikszath Kalman, Budapest VIII. Tutlanda Esperanto-Deklamkonkurso --------------------------------- Gxi okazos 09. - 11.04.1994 en Papa laux 4 kategorioj: 6 - 10-jaruloj; 10 - 14-jaruloj; mezlernejanoj, plenkreskuloj. Cxiu prezentu unu verkon libere elektitan. Pli detalajn informojn oni ricevu cxe: 8500 Papa, Anna ter 1; tel. +89-324896 Estrarkunsido de HEA -------------------- Gxi okazos la 13-an de novembro je la 10-a horo en la centra oficejo (Andrassy ut. 27). En la tagordo du cxefaj demandoj: - la taskoj de la centra oficejo en la novaj cirkonstancoj; - farendajxoj laux la nova organiza kaj funkcia regularo de HEA. Oszkar Princz *************************************************************************** KOKURSO /////// Rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA ======================================== Poezio: ------- - 1a premio: Georgo Kamacxo (Hispanio) pro Monologo kun Mediteraneo. - 2a premio: Miguel Fernandez (Hispanio) pro Iama am' aux songxo cxiunoktas. - 3a premio: Goncalo Neves (Portugalio) pro Metropulo. - Honora mencio: Goncalo Neves pro Lavistino fonta kaj Miguel Fernandez pro Poeto. Partoprenis 57 verkoj de 20 auxtoroj el 19 landoj. Prozo: ------ - 1a premio: Miguel Fernandez (Hispanio) pro Ek al barikadoj! - 2a premio: Liven Dek (Hispanio) pro Semo. - 3a premio: Goncalo Neves (Portugalio) pro Jozefo. - Honora mencio: Miguel Fernandez pro Esencen persense. Partoprenis 25 verkoj de 13 auxtoroj el 10 landoj. Teatrajxo: ---------- - 1a premio: ne aljugxita. - 2a premio: Sten Johansson (svedio) pro Savboato. - 3a premio: Stefan MacGill (Hungario) pro Konvena rezulto. - Honora mencio: Abel Montagut (Katalunio) pro Don Kihxoto eksterlande kaj Sten Johansson (Svedio) pro Heliko - aux podia diskuto pri la lingva evoluo de esperanto. Partoprenis 4 verkoj de 3 auxtoroj el 3 landoj. Eseo: ----- - Premio Luigxi Minnaja: ne aljugxita. - Honora mencio: Waldek Pastuszka (Polio) pro Problemoj kaj eblecoj de sxaradtaska kreado en esperanta lingvo. Partoprenis 4 verkoj de 4 auxtoroj el 3 landoj. Premio An-okin pri kanto: Flavio Fonseca (Brazilio) pro Babelturo kaj Miguel Fernandez, teksto, kaj Pedro Vilarroig, muziko (Hispanio) pro la kantoj Amtemo kaj Tarde. Partoprenis 9 kantoj de 5 auxtoroj aux auxtoraj duopoj el 5 landoj. - Premio nova talento: ne aljugxita. Premio Infanlibro de la jaro 1992: Tiel do. Rakontoj por malgrandaj infanoj de Rudyard Kipling; tradukita el la angla de Wouter F. Pilger. Eldonita de Vulpo-Libroj, Lelistad (Nederlando). Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj de 2 landoj. *************************************************************************** INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ ===================================== 2-a taskfolio ------------- 1. Mankas duono de kunmetitaj vortoj. Trovu la du komunajn elementojn: ...floto. ...dromo, ...kastelo / hor..., nagxo..., mam... (2 poentoj) 2. Esprimu per unu vorto uzante afiks(oid)ojn!homo el la sama urbo / sxangxi logxejon / viro sen hejmo (3 poentoj) 3. La tablo estas primetita por tagmangxo. Skribu almenaux ses objektojn,kiujn vi vidas sur gxi! (3 poentoj) 4. Vi tagmangxas en kompanio. La kunuloj deziras al vi bonan apetiton.Kion vi rediras?(2 poentoj) 5. Kiuj tabelvortoj mankas en la proverbo? Pli bone estas ... ol ... (2 poentoj) 6. Kion signifas la mallongigoj: n-ro, P.S., cx.? (3 poentoj) 7. Somere - en pelto, vintre - sen vesto. Kio estas tio? (2 poentoj) 8. Solvu la krucvortenigmon, skribu la nomon kaj tion, kion vi scias pri li! (3 poentoj) KRUCVORTENIGMO Vi trovas strangajn malvortojn. Trovu iliajn sinonimojn, kiujn oni uzas anstataux ili. 1. malkun; 2. malplori; 3. malpreni; 4. malperdi; 5. malacxeti; 6. malricevi; 7. malmateno; 8. maltrovi; 9. malcxio; 10. malblindi; 11. mal-unua; 12. malviva La solvojn sendu gxis la 6-a de decembro 1993 al: Banyai Julia Gimnazium, Esperanto-grupo, Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet, Hungario *************************************************************************** HISTORIO //////// Pri la familio Kovary ===================== Kontribuajxo al la historio deesperanta denaskismo En la numero 100 de "Literatura Foiro" (decembro 1986) estas artikolo de Jaroslav Marik La unua agnoskita esperantlingvano. Gxi rakontas pri vizito al e-klubo en Praga de oficiro de usona armeo, esperantisto, nomata Kovary. Liaj gepatroj, estante malsamnacianoj, uzis e-on kiel la hejman lingvon, kaj, sekve de tio, iliaj infanoj edukigxis kiel denaskaj parolantoj de tiu lingvo. Kiam estis necese en la jaroj 1922-28 enskribi la gepatran lingvon en lerneja dokumento de tiu s-ro Kovary, liaj gepatroj insistis, ke gxi estu esperanto. Laux Marik, tio estis la "unusola kazo", kiam e-o estis oficiale agnoskita kiel gepatra lingvo. La patro de la familio nomigxis Julio. Poste, pro la okupado de Cxehoslovakio fare de la nazioj, la familio Kovary translogxigxis al Nov-Jorko. Pli detalaj informoj en la artikolo mankas. Kvankam mi esperantistigxis en Nov-Jorko, mi neniam renkontigxis kun s-ro Kovary. Sed en la libro de F. A. Postnikov "Kiu estas kiu inter nord- amerikaj esperantistoj" (2-a eld. -1947-48) mi trovis informojn, kompletigantajn la artikolon de Marik. En 1947 Olivio (ne Julio!) Kovary (o en Usono igxis o) logxis en Nov-Jorko. Li naskigxis en 1890 kaj logxis en Bratislavo. Kvankam ne estis eksplicite dirite, ke li estis hungaro, la familia nomo atestas tion. Laux profesie li estis peltist o. Li komencis lerni e-on en 1900, kiam li havis 10 jarojn, kaj frekventis klason, kies instruistino senpage donis lecionojn pri e-o al infanoj, kiuj deziris lerni la lingvon. En 1918 s-ro Kovary edzigxis al virino, kiu plej probable estis slovakino, kaj li esperantistigis sxin. Sxi lernis la lingvon en tri monatoj; poste la gepatroj parolis esperante al siaj infanoj ekde ties naskigxo. La familio cxeestis UK-on en Vieno en 1924 kaj poste plurajn aliajn. Dum tiuj arangxajxoj ili sukcese uzis siajn infanojn por propagando de esperanto. Tamen la citita fonto ne mencias nomojn de la infanoj, kiuj denaske parolis esperante. Mi provis spuri ilin aliloke. En malnovaj Jarlibroj de UEA mi trovis jenajn informojn pri Olivio Kovary (denove o anst. o!) kaj liaj du filoj. La patro naskigxis en 1890 kaj esperantistigxis en 1899 (unu jaron pli frue ol laux unua fonto). Li havis honoron esti nomata pioniro, formala titolo aplikebla al tiu, kiu esperantistigxis en la pasinta jarcento. Pro tio lia nomo aperis en la listo de vivantaj pioniroj, kompilita de Veterana Esperantista Klubo kaj publikigita cxiujare en la Jarlibro. La lastan fojon lia nomo aperas en 1973; plej versxajne li mortis en 1973 aux 1974. Alia rubriko, kiu aperis en la Jarlibroj en 1960-aj jaroj, listigis denaskajn esperantistojn. En la Jarlibro por 1966 aperis la unuan fojon la nomoj de du filoj de Olivio Kovary: Ernest, kiu naskigxis la 2-an de aprilio 1919 kaj logxis en N ov-jorko; kaj Tom, kiu naskigxis la 23-an de junio 1920 kaj logxis en Ithaca (sxtato Nov-Jorko, Usono). Mi ankoraux ne sukcesis klarigi cxiujn aspektojn de la historio de la familio. Kiel aperis la nomo "Julio" anstataux "Olivio" en artikolo de Marik? Kiu el la filoj estis la usona armea oficiro, kiu vizitis la pragan e-klubon en 1945? Nun venas la plej tiklaj demandoj el cxiuj. Kio okazis al la du denaske parolantaj esperantistoj, kiuj estis "ekspoziciataj" de la gepatroj cxe UK- oj? Kiel povis okazi, ke la e-movado perdis ilin? Aux cxu ili perdis la movadon? Por kiu celo estas la hejma uzo de e-o, se gxi ne preparas infanojn por partopreno en la vivo de e-komunumo ekster la limigita rondo de la familio? Cxu denaska esperantisteco estas travivajxo simila al iu infana malsano, kiun kelkaj infanoj suferas dum relative mallonga periodo, sed kiun ili cxiam sukcesas superi? Mi estas tre scivola pri la adoleska kaj adolta vivhistorio de la infanoj, kiuj tre frue verdigxis. Kiom da ili en postaj jaroj perdis sian koloron kaj ecx farigxis malesperant istoj? Jen temo por sociologia esploro. Kaj fine: cxu vere, ke la filoj de O. Kovary estis "la unusola kazo", kiam esperanto estis oficiale agnoskita, kiel gepatra lingvo? Bernard Golden *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Nepala E-Asocio, kaj gxia bulteno: "Montejo" havas novan adreson: P.O. Box 6304, Kathmandu, Nepal. Cxiaspecaj kontaktoj estas bonvenaj. *** E-klubo "Brilanta Stelo" (la plej aktiva en Nigxerio) deziras gxemeligxi kun alilandaj kluboj. Cetere, de la 26-a gxis 29-a de novembro la klubo orgfanizas partoprenon de esperantistoj en la 4-a Tutima Kultura Festivalo "Ozueuimo '93", post kio okazos rondvojagxo en norda Nigxerio kaj semajna restado en Benino. Interesigxantoj tuj Kontaktu! La adreso de la klubo: P.O. Box 99, Owevri-Imostate, Nigxerio. *** Adresaron de firmaoj, uzantaj esperanton el eks-Sovetio kompilas Mihail Cxertilov: "Esperanto-Inform", pk.111, Moskovskaja obl., Odincovo-6, RUS-143000, Rusio. *** Skorpio (naskigxinta la 30-an de oktobro 1967), 1,6 m alta, maldika kaj latinaspekta deziras konatigxi kun esperantistino, naskigxinta je la 2h30m la 30-an de aprilo 1971 en Cxehio, Slovakio, Luksemburgio, Svisio, Islando aux euxropa parto de eks-Sovetio. Otavis das Almas, Paraiba de Sul-RJ,BR-25850-000, Brazilio. *************************************************************************** MALLONGE //////// Norvega eldonejo - malfondita ============================= Dum sia jarkunveno en Skjeberg en majo Norvega E-Ligo decidis malfondi sian Eldonejon ESPERANTO kiel akcia societo. La decido rilatas cxefe al la formo de agado, do gxi apenaux havos praktikajn sekvojn por la libroserva aux eldona agado. laux Norvega Esperantisto 4/1993. *************************************************************************** Esperanto en "Satanaj versoj" ============================= En la fama verko "Satanaj versoj" de Salman Rusxdi aperas sur la pagxo 385 jena frazo: "Inter cxiuj televidaj bildoj de la hibridaj tragedioj - senutileco de tritonoj, malsukcesoj de plasta kirurgio, stulteco de la grandparto de la nuntempa arto, tiom sengusta kiom Esperanto, freneza koloniigo de la planedo - oni ofertas tiun cxi donacon. Suficxas. Li elsxaltis televidilon". el "Heroldo de Esperanto", 16.10.1993 *************************************************************************** Cxu EVENTOJ estas la relative plej malmultekosta? ================================================= -------------------------------------------------------------------------- Nomo de la ! kiomfoje ! simpla ! proporcia ! neta (sen ! proporcia gazeto ! aperas ! abonkotizo ! prezo de ! posxt- ! neta prezo ! jare ! por 1994 ! 1 numero ! elspezoj) ! de 1 numero ! ! ! ! abonkotizo ! -------------------------------------------------------------------------- ! ! ! ! ! Eventoj ! 24 ! 65 nlg ! 2,70 ! 41 ! 1,71 Esperanto ! 11 ! 58 nlg ! 5,27 ! 47 ! 4,27 Kontakto ! 6 ! 29 nlg ! 4,83 ! 23 ! 3,83 Heroldo ! 16 ! 50 nlg ! 3,12 ! 34 ! 2,13 Monato ! 12 ! 69 nlg ! 5,75 ! 57 ! 4,75 Sennaciulo ! 11 ! 44,5 nlg ! 4,05 ! 33,5 ! 3,05 Tejo ! ! ! ! ! Tutmonde ! 4 1 15 nlg ! 3,75 ! 11 ! 2,75 -------------------------------------------------------------------------- Por taksi la abonprezon eble estas interese studi la supran tabelon. Kiel abonkotizo (por kompareblo) estis konsiderata la nederlanda kotizo. Ju pli ofte aperas iu gazeto, des pli kostas la posxta afrankado, do ni kalkulis ankaux la netan ( =sensendokostan) kotizon. Kiel sendokosto, estas subtrahita po 1 NLG por sendo de 1 numero, kio pli-malpli validas en cxiuj koncernaj landoj. *************************************************************************** HELPU ///// Por verko pri esperanto en radio ================================ Mi verkas libron pri esperantlingvaj radioprogramoj. Sed mi havas malmultajn materialojn kaj bezonas helpon. Bv. sendi al mi materialojn pri la historio, programoj ktp. rilate al la temo "esperanto en radio" al la adreso: Marcelo Luis Brasil, Rua Professor Joao Doetzer 33, jardin Santa Barbara 81. 540-190 Curitiba-Parana, Brasil ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 41, 1/novembro-93 Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Aperas dusemajne Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. ************************************************************************** **************************************************************************