Eventoj n-ro 0040, 2/oktobro - '93,  retposxta versio
*****************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:             - PLI OL 4 MILIONOJ DA HOMOJ AUxDIS PRI 
                          ESPERANTO
                        - INTERNACIA ESPERANTA AGO-TAGO EN ZAGREBO 
                        - Lingva politiko, debatita cxe la Euxropa 

Propagando:             - Cxu naciaj lingvoj povas esti artefaritaj?

Faka aplikado:          - Fakaj kunvenoj dum UK
                        - Medicinistoj en Veszprem
                        - 32-a jarkunveno de UMEA

Komerca aplikado:       - "Vojoj kunigas landojn, esperanto - la 
                          popolojn!"
                        - FALCOM

Arangxoj:               - 10-a K.E.K. konferenco
                        - Zamenhofaj festotagoj en Kroatio
                        - "Migroservo" en Estonio
                        - Esperantologia konferenco
                        - 37-a Internacia Seminario
                        - KIE ORGANIZI RENKONTIGxON?
                        - KEFiro sanigas!

Por via notlibro:       - *
Lastminute:             - *

Movado:                 - Cxu "Oskar-premio" por esperantistoj?
                        - Nova sxtelo cxe Norvega Esperantisto
                        - Kongresa rezolucio sendita al Nordia Ministra 
                          Konsilio
                        - Kial fari gxin por cento da membroj...?	
                        - "Blumarkoj" propagandu esperanton!
                       
Helpu!:                 - *

Mallonge:               - Kiril Popov - prezidanto de BEA
                        - Turisma foiro

ILEI:                   - Juna Amiko - 1994
                        - Ekzameno de ILEI/UEA en Kroatio

Konkurso:               - Literatura konkurso
                        - INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ

Lingvo:                 - Konfuzo pri la uzo de laradikoj "foj/-" kaj 
                          "obl/-"

Esperanto en radio:     - Novaj ondo-longoj de Pola Radio

Revuoj, gazetoj:        - Nepalo prezentas sin

Hungara angulo:         - ***

Reagoj:                 - Preter misteraj ofendigxoj

Historio:               - Rakontas Ada Fighiera Sikorska

Anoncetoj:              - ***

Interese:               - Putinoj kaj gejoj? Fi!!

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

PLI OL 4 MILIONOJ DA HOMOJ AUxDIS PRI ESPERANTO
===============================================

La cxi-jara ago-tago en Budapesxto pasis kun granda sukceso! Pri agado 
de esperantistoj, pri iliaj postuloj raportis la centraj televido, 
radioj kaj multaj gazetoj.

La kampanjon kunorganizis pluraj hungaraj e-societoj. Celo da la 
kampanjo estis kapti la atenton de amaskomunikiloj, kaj turni ilian 
atenton al la lingvaj problemoj.

Dum 10 tagoj antaux la Ago-Tago cxiutage (!) estis senditaj telefakse 
aux perletere diversaj materialoj pri esperanto kaj la preparata arangxo 
al la sxtata inform-agentejo, televid- kaj radistacioj, centraj gazetoj 
- entute al 43 adresoj. Cxefa akcento estis farita ne al esperanto mem, 
sed al la aserto, ke mal-grandaj lingvoj devas havi la samajn rajtojn, 
kiel la grandaj!

Invitilo por partopreni la komunan agadon estis dissendita al cx. 1000
budapesxtaj esperantistoj, el kiuj fine cx. 100 alvenis iam en la dauxro
de la tago. Krome partoprenis dekoj da partoprenantoj de la turisma
karavano de Monda Turismo, h azarde trovigxanta en Budapesxto.

Komence malgrandaj grupoj (po du gxis kvin personoj) "okupis" la
metrostaciojn, kie ili disdonadis speciale preparitajn flugfoliojn,
entute preskaux 10.000! Poste en la vigla loko en la urbocentro, apud la
stacidomo Okcidenta okazis kvardek minuta mitingo kaj por la ekstera
publiko, kaj por la partoprenantoj mem, kun alparoloj de L. Szilvasi,
S. Jakab, O. Princz, S. MacGill, kaj prezentoj de kelkaj kantoj de Anjo
Amika (el la kasedo Por vidi la mondon...).

Post la mitingo la partoprenantoj faris cx. 10 minutan promenon, kaj
transiris al la ministerio pri eksterlandaj aferoj, kie estis vocxlegita
kaj akceptita publika alvoko, direktita al la ministro mem. En la alvoko
estis emfazita la baza po stulo pri la samrajteco de malgrandaj lingvoj,
kiel la hungara, kaj oni alvokis la ministerion, kiel reprezentan
instancon de unu el la plej koncernitaj landoj iniciati la traktadon de
lingvaj demandoj en internaciaj forumoj, kaj la postulo , ke en tiuj
kazoj la hungara flanko subtenu la neuxtralan internacian lingvon
esperanto! Gxuste tiu alministeria alvoko kaptis la atenton de la 
amaskomunikiloj, - kaj diferencigis la esperantistojn de aliaj 
"surstrataj" grupoj. (Bedauxrinde, la estraro de HEA ne perceptas tiajn 
nuancojn, timis pro la malsukceso, kaj pro la forta kontrauxstaro de la 
prezidanto, HEA kiel organizo rifuzis sub-skribi la komunan alvokon...).

La alvoko estis sendita kaj al la ministerio, kaj al la parlamenta
komisiono pri eksteraj aferoj, kaj al gvidantoj de la politikaj partioj.
Rezulte, tage cxe la centra televidprogramo okazis preskaux kvinminuta
intervjuo pri esperanto kun d-rino Ilona Koutny, kaj vespere, en la
novajxprogramo, kiun spektas cx. 4.000.000 da homoj, okazis pli ol
unuminuta raporto pri la evento. Pri la evento raportis preskaux cxiuj
novajxprogramoj de la hungaraj radistacioj; du grandaj cxefurbaj
tagjxurnaloj kaj unu semajna virina gazeto (kun eldonkvanto 440.000 
ekz.) publikigis grandajn artikolojn pri esperanto.

La afero kostis ne nur tempon, sed ankaux monon - cx. 40.000 forintojn
(aux 900 guldenojn), sed la propaganda rezulto tion valoris. Estas
domagxe nur, ke la esperantistoj ne suficxe aktive subtenis la arangxon 
- venis nur malpli ol 10 % de la invititoj! Eble, pro la regantaj
tendencoj, dum la lastaj jaroj ili alkutimigxis konsumi servojn de la
movado, anstataux okupigxi mem pri disvastigo de la lingvo...

L.S., N.G.

*************************************************************************

INTERNACIA ESPERANTA AGO-TAGO EN ZAGREBO
========================================

Cxi-jare Zagrebo la unuan fojon aligxis al la urboj, kie oni okazigis
Ago-Tagon la 2-an de oktobro. Programon de la Tago oni pridiskutadis dum
la kunsido de la Mal-granda Konsilio de Kroata Esperantista Unuigxo kaj
ties junulara sekcio.

Sur la Placo de Floroj en la urbocentro, la populara loko por okazigi
amasarangxojn, frumatene kolektigxis trideko da junuloj. Ili preparis 
ses grandajn informafisxojn, prezentantajn diversajn aspektojn de la e-
movado: e-gazetoj, milito en Kroatio en e-gazetoj, e-o kaj junularo, e-
renkontigxoj, aktivado de KEU ktp. Sur la granda tablo oni prezentis
kvindekon da diveresaj verkoj en e-o, de Biblio gxis turismaj brosxuroj
kaj lernolibroj. Tie trovigxas ankaux flugfolioj pri e-o. Pluraj
vizitantoj plenigis enketilon "Kion vi scias pri esperanto".

En la urbo junuloj disdonadis flugfoliojn kaj sur la stratoj promenis
"sandvicx-homo".

La du plej grandaj taggazetoj anoncis la manifestacion. Unu el ili, 
i.a., skribis: "Tiaj e-manifestacioj estas parto de la peno, ke oni 
egaligu e-on kun aliaj fremdaj lingvoj, kaj ke oni donu pli da atento al 
e-kulturaj okazajxoj."

Vesperaj novajxoj de la sxtata radio kaj de du aliaj radio-stacioj
informis pri la arangxo. KEU eluzis la eblecon, kaj sendis peton al la
estraro de la Kroata radio kaj televido. En la letero oni atentigis pri
la nuligo de e-elsendoj kaj in vitis la estraron rekonsideri la decidon
pri la nuligo.

Maria Belosxevicx

*************************************************************************

Lingva politiko, debatita cxe la Euxropa Parlamento
===================================================

La 29-an de septembro en la Euxropa Parlamento okazis unutaga 
konferenco, kiun okazigis la Fondajxo Hans Seidel de la germana partio 
Kristan-sociala Unio (CSU), kunlabore kun EP-anoj kaj kun studgrupo de 
Euxropa Esperanto-Centro. La konfere nco traktis la temon: "La komunika 
kaj lingva problemo en la Euxropa Komunumo: kiugrade planlingvo 
povuskontribui al gxia solvo?"

La artikolo pri la evento, tre grava por esperantistoj, aperos la revuo
Esperanto, novembro/1993, kaj poste ankaux ni intencas reveni al la 
temo.

*************************************************************************

PROPAGANDO
//////////

Cxu naciaj lingvoj povas esti artefaritaj?
==========================================

En Heroldo de Esperanto de la 20-a de aprilo 1993 aperis artikolo pri
debato, kiu okazis la 29-an de januaro 1993 en la Itala Parlamento.

Esperanto-Radikala Asocio iniciatis la fondon de Federalisma Parlamenta
Grupo por la Reformo de la Lingva Politiko, kiu nombras 28 deputitojn 
kaj 8 senatanojn.

La 29-an de januaro 1993 vicministro pri publika instruado Giuseppe
Matulli respondis en la parlamento demandon, faritan de deputito Elio
Vito, reprezentanto de la supre menciita grupo. La koncerna respondo
informas pri la jenaj punktoj.

En la jaro 1993 cxe la elementaj lernejoj 96 procentoj da lernantoj
elektis la anglan lingvon, 3,5 procentoj la francan, kaj 0,5 procentoj 
la germanan. Nuntempe ne ekzistas la antauxkondicxoj por 
enkondukiesperanton en la lernejojn. La italia registaro volas kuragxigi 
la instruadon de la lingvoj de la Euxropa Komunumo. Tamen en la 
estonteco supernacia neuxtrala lingvo kiel esperanto povos esti 
enkondukita en la lernejojn. En tiu kadro la komunikajn kaj didaktikajn 
ecojn de e speranto esploros aparta komisiono.

Tiu diplomata diro havas tiun meriton, ke gxi estigxis el la 
Italaparlamento. Gxi estas ligota kun alia afero, kiu datigxas jam de 20
jaroj. Tiam Itala Socialdemokrata Partio proponis esperanton kiel 
unuigan lingvon por la socialismaj partioj kaj la labormedio. Longa 
estis la vojo sekvata de Alberto Menabene. Kiel socialisto li unue 
aktivis en kadroj de sia partio. Paralele kun tiu agado li klopodis por 
arangxi kurson en la sia partia sekcio. Tio estis bona okazo por verki 
artikolon pri esperanto, destinitan por la gazeto de la partio, kvankam 
komence la koncerna direktisto rigardis la internacian lingvon kiel 
stultajxon. Post la publikigo de la artikolo Alberto Menabene arangxis 
la sendon de leteroj por grat uli la respondeculojn de la gazeto. Sekve 
de tio li havis la eblon aperigi aliajn artikolojn en la sama gazeto.

Tiam la koncerna aktivulo petis la helpon de esperantistoj, logxantaj en
diversaj italaj urboj, havante la celon esti en rilato kun gravuloj de 
la partiaj federacioj. La estro de la provinca federacio de Trento (700 
km de Romo) akceptis esperantistan delegitaron en la cxeesto de Alberto
Menabene, kiu montris la artikolojn aperintajn en la partia gazeto, kaj
prezentis pretigitan rezolucion destinitan por eventuala vocxdonado en 
la sino de la federacio. La provinca komisiono por la junularo vocxdonis 
por la rezolucio, kiu estis poste prezentita al la partia direktantaro. 
La sekretario de la partio sendis la rezolucion al la Socialista 
Internacio, por ke oni diskutu pri gxi. Alberto Menabene redaktis 
dulingvan cir kuleron (en la itala kaj esperanto) dissendotan al al 
cxiuj socialistaj partioj. Tiu dokumento celas resumi la motivojn, kiuj 
instigis la Italan Socialdemokratan Partion preni sur sin la iniciaton 
de la afero.

Ni prezentas cxi tie du eltirajxojn el la koncerna cirkulero, 
kiujprezentas argumentojn, probable konatajn ne por cxiu esperantisto.

Tiuj du agadoj ne ebligas fari konkludon, sed ili montras, ke ke la
publika opinio estas la lasta instanco en politiko. Estas tre bone
interesigi politikistojn, sed cxi tiuj lastaj cxefe atentas sian
vocxdonantan bazon.

La adopto de nobela lingvo
--------------------------

Rekoninte la neceson de internacia lingvo, kaj ekskludante la eblon
adopti unun el la nunaj naciaj lingvoj, la elekto malgrandigxas gxis
inter nobela lingvo (la latina) kaj artefarita lingvo (espreranto).

Oni devas tuj diri, ke la klasika latina lingvo estis jam ordinara 
lingvo antaux 2000 jaroj, kaj la unuopaj popoloj, dum la dauxro de 
jarmilo, spontane transformis gxin en la respektivajn "vulgarajn" 
lingvojn, malpli nobelajn, sed pli simpl ajn.
Gxi restis ankoraux dum kelkaj jarcentoj lingvo de kulturitaj klasoj, 
kaj poste gxi estis lauxgrade cxiam pli neglektata ankaux de ili, kiam 
gxi montris sian netauxgecon, por esprimi simple kaj praktike la novajn
konceptojn de la sciencaj e ltrovoj. Scienculo Galileo Galilei, kiu
perfekte sciis tiun lingvon, konstatis cxi tiun netauxgecon, kaj,
skribinte en la latina siajn fruajn sciencajn verkojn, preferis uzi la
"vulgaran" latinan lingvon en la postaj.

Tio altiris al li la kritikojn tre viglajn de la kleraj homoj de lia
epoko; tamen iom post iom aliaj scienculoj sekvis lian ekzemplon. 
Hodiaux neniu scienculo uzas la latinan lingvon, kaj cxar estas 
nedubeble, ke la estontaj epokoj estos ka rakterizataj per rapidega 
evoluo teknika kaj  scienca, naskigxas pravaj duboj pri la tauxgeco de 
cxi tiu nobela lingvo por sekvitiun evoluon.

Cxiuokaze temas pri lingvo tre malfacila, netauxga por la popolaj 
klasoj, kiuj en cxiuj mondpartoj certe havas malmulte da tempo 
dedicxebla al la studo.

Eblo adopti artefaritan lingvon
-------------------------------

Se oni ekskludas la utiligon de la nobela lingvo, ne restas alia solvo
krom tiu de esperanto, kiu estas la sola ekzemplo de internacia
artefarita lingvo firmigxinta en la mondo.

Kontraux esperanto oni ofte vidas antaux-jugxan opozicion, kiu bazigxas
sur la aserto, ke artefarita lingvo - sen radikoj en la historio de
difinita popolo kaj sen literatura valoro -neniam povas atingi la firman
pozicion de natura lingvo.

Oni povas tre facile rebati cxi tiun akuzon, se oni memorigas, ke unu 
ella du plej disvastigxintaj lingvoj hodiaux parolataj en Norvegio
naskigxis artefarite antaux 125 jaroj.

Indas konatigxi kun detaloj pri tio.

Dum preskaux 400 jaroj Norvegio estis submetita al la Dana Regno, kaj
fine de cxi tiu longa periodo oni tie parolis la danan lingvon, 
modifitan laux lokaj influoj. Filologo Aasen, dezirante doni al sia 
lando nacian lingvon, studis la plej m alnovajn kaj purajn norvegajn 
dialektojn, ilin sintezis cxe skribotablo kaj prilaboris gramatikon, 
kiun prezentis al la publiko en la jaro 1848.

Cxi tiu lingvo, nomata "landsmall", estis tre favore akceptita de la
pligranda parto de la norvegaj verkistoj, kaj pere de ili gxi rapide
disvastigxis, precipe cxe la popolaj klasoj. Tio okazis malgraux la
opozicio de aliaj verkistoj (inter kiuj estis la fama Ibsen), kiuj 
akuzis la novan lingvon, ke gxi estas artefarita kaj sen literatura 
valoro: tial ili dauxre uzadis la iaman danan lingvon.

La nova lingvo multe disvastigxis cxe la popolaj klasoj, tiel ke pli
poste, en la jaro 1892, la Norvega Parlamento oficiale agnoskis gxin.
Hodiaux gxi havas pli ol 125 jarojn da vivo, estas nomata "nyorsk", kaj
estas la lingvo plejmulte par olata en Norvegio. Kompreneble, gxi estas
tre malsimila al tiu origina de la jaro 1848, cxar malnovaj terminoj ne
plu estas uzataj, dum aliaj terminoj kaj dirmanieroj eniris en la
cxiutagan uzadon. Krome, multnombraj verkistoj intertempe pl iricxigis 
la lingvon "nyorsk" per literaturaj verkoj.

La ekzemplo de lingvo "landsmall" pruvas, ke artefarita lingvo igxas
matura, se iu ajn komunumo adoptas gxin: ekde tiu momento gxi spertas
cxiujn evoluojn, kiuj estas kutimaj cxe natura lingvo.

Inter lingvoj "landsmall" kaj esperanto ekzistas plena analogeco, cxar
ankaux esperanto estas sintezo - sed simpla kaj racia - de la plej
disvastigxintaj euxropaj lingvoj. Tamen, diference de "landsmall" de 
1848 jaro, nuntempa esperanto est as eksperimentita jam de pli ol 85 
jaroj, kaj havas sian esperanto-popolon, dissemitan en la tuta mondo, 
kaj kiu atestas gxian plenan funkcikapablon kiel internacia lingvo.

Kaj oni ne devas subtaksi la fakton, ke jam estas tre multenombraj
geparoj da esperantistoj, apartenantaj al diversaj sxtatoj, kiuj uzas
esperanton kiel familian lingvon: por iliaj gefiloj esperanto estas
konsiderata kiel gepatra lingvo.

(Teksto presita en 1974)

Jean Selle
el "SAT-amikaro", julio/1993

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Fakaj kunvenoj dum UK
======================

Dum kunveno de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) okazis
raportoj pri la agado (interalie, la membronombro nun atingis 114) kaj
diskutoj pri ekspozicio en Pekino antaux la Seula UK, neceso de stagxoj
por sukcesigi la orient-okc identan komercon pro neprofesieco de
orientanoj, ka.

Cxar neniu el la pluraj grupoj de komputilistoj antauxvidis iun kunvenon
dum la UK, Thomas Goldman lastmomente mem organizis kunvenon. Estis 
cxefe priparolataj du temoj: la uzo de elektronikaj retoj por pli efika
komunikado, kaj la esperant aj supersignoj.

Kvankam dum kunveno de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista)
cxeestis suficxe granda publiko, antauxvideblas ke la asocio pereos pro
manko de gvidaj personoj.

IKEO (Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo) estis reprezentita nur
de sia brita vicprezidanto kaj versxajne ne sukcesis vigle agadi. Oni 
nun klopodos almenaux eldoni modestan revuon. Pluraj membroj laboris
individue pri tradukado kaj t erminologio.

TEC (Terminologia Centro de UEA) dum sia ekzisto nur spertis
malfacilajxojn: en la momento kiam la centra oficejo 
ekfunkciis,komencigxis la milito en Jugoslavio; sxajne mankas apogo de 
la Akademiode Esperanto (jes, estas subteno de individuaj akademianoj);
UEA Hezitas dauxrigi sian financan helpon; por eksteruloj la ekzisto de 
Pekoteko (Eichholz) eble donas la impreson, ke du sistemoj konkurencas
(kvankam ili fakte kompletigas sin...). Sinjoroj Blanke kaj Bormann 
akceptis la taskon sercxi vojon por eliri la problemojn.

laux S. Yamasaki kaj R.Rotsaert
el "La Merkato", oktobro /993

*************************************************************************

Medicinistoj en Veszprem
========================

La hungara urbo Veszprem cxi-jare akceptis la 9-an Internacian Medicinan
Esperanto-Konferencon. La miljara, historia urbo kaj ties moderna
universitato certigis bonajn kondicxojn por ricxenhava scienca agado kaj
por varia kultura programo.

Partoprenantoj (cx. 70) kolektigxis el dek du landoj. Ilin salutis
direktoro de loka hospitalo kaj vicurbestro.

La sciencan programon malfermis la prelego de d-ro I. Ferenczy
(prezidanto de UMEA) "Kunlaboro de la Monda Federacio de Kuracistoj, 
kiuj Respektas la Homan Vivon, kaj UMEA". Cxi tiun sekvis aliaj 30 
sciencaj prelegoj, enhavantaj ege varian temaron, parolantaj pri la tre 
diversaj kampoj de san-sciencoj. Temis pri stomatologiaj kaj 
oftalmologiaj problemoj, pri la instruado de naturkuracado, pri gxis nun 
ne suficxe konataj malsanoj (kiel la kronika laceca sindromo kaj la 
limeborelozo), pri auxtomata diagnoza aparato, ktp. Estis prezentita 
nova serio de la revuo Sano, nun eldonata de la privata entrepreno Kava-
Pech en Cxehio. La prezentitaj prelegoj estis rezulto de longdauxra 
dokumentado kaj sciencaj esploroj; ili havis rimarkindan sciencan 
nivelon. La plej granda parto de laborajxoj, prelegoj estis vigle 
komentataj, pri-traktataj de la partoprenantoj, kio montris la realan 
intereson, kiun montris la cxeestantoj.

La faka programo de la arangxajxo kompletigxis ankoraux per vizito al la
fama kor-malsanulejo en Balatonfured. La partoprenantoj havis okazon
ekkoni la resanigan kaj rehabilitan agadon de la malsanulejo kaj
intersxangxi spertojn pri diversa j diagnozaj kaj terapiaj problemoj.

laux Stefano Budahazy, Rumanio

La sekva, 10-a, IMEK okazos en 1995 en Ternopol, Ukrainio.
el "Debrecena Bulteno", oktobro/1993

*************************************************************************

32-a jarkunveno de UMEA
========================

En la kadroj de la 78-a UK la 26-an de julio 1993 okazis la jarkunveno 
De UMEA (Universala Medicina Esperanto-Asocio). Prezidis d-ro Imre 
Ferenczy, kiu raportis pri la agado de la Asocio, pri la okazinta 9-a 
IMEK en la hungara urbo Veszprem . La jarkunvenon cxeestis 30 gekolegoj 
el 14 landoj. La prezidanto de UMEA akcentis, ke ni devas plifortigi la
kontaktojn kun la diversaj internaciaj neesperantistaj organizajxoj.

D-ro Vladimiro Opoka sendis salutleteron al la jarkunveno. Li informis
skribe la cxeestantojn, ke laux la vocxdonadoj de la landaj delegitoj la
Estraro de UMEA estis reelektita. Prezidanto: d-ro Imre Ferenczy
(Hungario); vicprezidanto: d-ro Kiril Popov (Bulgario), gxenerala
sekretario: d-ro Vladimir Opoka (Polio); sekretariino: d-rino Arja
Kuhanen (Finnlando); kasisto: prof. d-ro Saburo Yamazoe (Japanio);
inspektoroj: d-ro Katuya Sumiyosi (Japanio) kaj s-ro R. Kent (Usono).
Ankaux laux la vocxdonoj ricevis la cxi-jaran UMEA-SHINODA-premion d-ro
doc. Vaitilavicius (Litovio).

Poste sekvis la paroloj, i.a. pri la vortaraj temoj kaj resumo de la
prezidanto de UMEA.

En la kadro de la UK funkciis la laborejo de la Internacia Instituto por
Preventa Medicina Praktiko sub gvido de s-ro Masajuki Saionji (Japanio).
Li prezentis la specialan orientan diinan masagxon.

La 27-an de julio malgranda grupo de medicinistoj vizitis la sxtatan
hospitalon de La Fe, kie oni montris departamenton pri bruligitoj. En 
tiu cxi hospitalo oni transplantas organojn (ekz. hepaton).

La Rugxa Kruco de Valencio starigis unuon dum la UK por preni sangon
inter kongresanoj. UMEA subtenas tiun cxi iniciaton!

laux d-ro Imre Ferenczy

*************************************************************************

KOMERCA APLIKADO
////////////////

"Vojoj kunigas landojn, esperanto - la popolojn!"
=================================================

Mia iniciato, lancxita en Eventoj n-ro 23, jam havas konsiderindan
rezulton. Mi jam havas lingvajn tradukojn de la supra frazo al preskaux
cxiuj euxropaj lingvoj, kaj al la lingvoj persa, cxina, araba, nepala,
korea, japana.

Mi planas kolekti 100 tradukojn de la frazo, kaj poste mi komencos
produkti T-cxemizojn kaj glu-markojn por valizoj kaj auxtomobiloj kun
kelklingva aperigo de la frazo.

Kvankam ankoraux mankas multaj planataj tradukoj, mi sxatus jam komenci
la produktadon. Tion indas fari nur tiukaze, se mi estos certa pri
bezono de la varoj. Pro tio mi petas cxiujn, kiuj sxatus acxeti niajn
ajxojn, informi min kiel eble p lej baldaux, lauxeble kun indiko de
bezonata kvanto. Ju pli da mendoj venos, des pli favora povos esti la
popeca prezo! Se mi ricevos mendojn por almenaux po 100 cxemizoj aux 
gluajxoj, mi povos komenci la produktadon.

Momente la prezoj por T-cxemizoj estas jenaj (okaze de la kolekto de la
mendoj): 1 peco 4 USD + 1 USD sendokosto; 100 pecoj 300 USD + 60 USD
sendokostoj.

Por fari mendojn kaj ricevi pli detalajn informojn pri la eblecoj kaj
prezoj, skribu al mi laux la adreso:

Imre Bajaki,
Pf. 138, H-6100 Kiskunfelegyhaza, Hungario

*************************************************************************

FALCOM
======

Nia firmao FALCOM KLR (Gmbh), fondita en 1992, volas revivigi kaj flegi
la historiajn komercajn interrilatojn inter orienteuxropaj sxtatoj kun 
la iama GDR, nun jam FRG.

Ni organizas konsultadon, peradon kaj plenumon de komercaj negocoj inter
novaj orienteuxropaj, orientgermanaj firmaoj kaj entreprenoj de la
Euxropa Komunumo por la reciproka avantagxo.

Ni sercxas orienteuxropajn advokatojn kaj notaristojn por kunlabori cxe
preparo de kontraktoj por eksportaj, importaj negocoj, fondo de komunaj
firmaoj, acxeto de tieaj nemoveblajxoj kaj organizado de seminarioj pri
tiuj demandoj.

Ni sercxas ankaux solidajn orient- kaj okcidenteuxropajn finance
likvidajn firmaojn por komercado de diversaj produktoj kaj servoj.

Laborlingvo kompreneble estas esperanto, kies bona kono estas baza
postulo.

Per pliaj detaloj ni volonte staras je via dispono. Skribu al:

FALCOM Klr, Ch. Papenmeier,
O. Hauptstr. 104, D-09376 Oelsnitz/E, Germanio.
Telefakso: +49-371-34993

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

10-a K.E.K. konferenco
======================

10-a konferenco de Kolektivo Esperantista Komunista okazos inter 30.10 -
01.11. 1993 en la franca urbeto Kasiso (Cassis) apud Marselo. En la
programo - laborkunsidoj, diskutado, elekto de KEK-estraro, ekskurso tra
la regiono.

Por pliaj informoj turnu vin al:

Vincent Charlot,
4 Alles des Myositis, F-93300 Aubervillers, Francio.

*************************************************************************

Zamenhofaj festotagoj en Kroatio
================================

Kroata Esperantista Unuigxo cxi-jare okaze de la Zamenhofa Festo, de la
11-a gxis la 19-a de decembro 1993, organizas diversajn e-okazajxojn en
pluraj kroataj urboj:

   - Internacia Ekzameno de ILEI/UEA la 11-an de decembro;
   - Diservo en e-o;
   - Festo okaze de la 85-a datreveno de la e-movado en Kroatio kaj
     Zagrebo;
   - proklamo de la rezultoj de la literatura konkurso "Ivo Rotkvicx
     '93";   - internacia ekspozicio de la desegnajxoj de esp-oj;
   - renkontigxo por la junaj esp-oj.

Pliaj informoj cxe la sekretario de KEU:

Maria Belosxevicx,
Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio;
tel. +38-41-576092;
fakso +385-41-433407.

*************************************************************************

"Migroservo" en Estonio
=======================

En Estonio estas fondita firmao "Migroservo", kiu helpas trovi
noktumlokon por individuaj turistoj en privataj hejmoj, somerdomoj ktp.
en urboj kaj kamparo, inter arbaroj, apud rivero, lago aux maro, somere
kaj vintre...

La servo konvenas por tiuj, kiuj preferas ne luksajn hotelojn, sed
simplajn kondicxojn, konatigxi pli proksime kun simplaj estonoj kaj
ripozi per ne tro grandaj elspezoj.

Nutrado, ekskursoj ks. dependos de viaj deziroj kaj eblecoj de la
gemastroj, same diversa povas esti la pago, kiu tamen cxiam malpli altas
ol en la hoteloj (noktumado ecx kelkfoje povas esti senpaga, kiel en la
Pasporta Servo).

La lingvo estas cxefe esperanto, sed lauxeble ankaux aliaj. Por la
gastigantoj (kaj ankaux la gastoj) kiuj ne scias esperanton, la firmao
proponas korespondan kurson.

La interesitoj turnu sin al;

Endel Ojasild,
pk. 24, EE-0090 Tallinn, Estonio

*************************************************************************

Esperantologia konferenco
=========================

Esperanto-Ligo de Israelo kaj Kooperativo de Literatura Foiro invitas al
la 3-a Mediteranea Konferenco pri Esperantologio (MKE) en Tel-Avivo de 
la 31-a de decembro 1993 gxis 2-a de januaro 1994 pri la 
temoZamenhofologio: esploroj kaj kontri buoj.

Okazos diversaj zamenhofologiaj prelegoj, ronda tablo pri Zamenhof kaj
hilelismo, kaj vespera recitalo de Nikoline.

Aligxkotizo: 50 CHF

Informas:

LF-koop,
CP 232, CH-6830 Chiasso, Svisio.

*************************************************************************

37-a Internacia Seminario
=========================

de Germana Esperanto-Junularo

La vica IS okazos en Neumunster (Nordgermanio)

                          27.12.1993 - 03.01.1994

La temo de la seminario estas Rilatoj inter Sxtatoj, inkluzive cxiujn
tiklajn problemojn cxi-rilatajn. Ankaux la distra programo estas,
memkompreneble, antauxvidebla...

Partoprenkotizoj: de 180 gxis 360 DEM, depende de la agxo kaj tempo de
aligxo; por memzorgantoj: de 90 gxis 110 DEM.

Petu aligxilojn cxe:

Marc Stessgen,
Hagedornstr. 6a, D-51069 Koln 80, Germanio.

Atenton! Paralele en Sensenstein okazos arangxo por pli agxa generacio
(25-55-jaruloj): INTERNACIA FESTIVALO.
Detaloj en Eventoj n-roj 37 kaj 41.

*************************************************************************

KIE ORGANIZI RENKONTIGxON?
==========================

Se oni havas ideon organizi fakan, kulturan aux alispecan e-arangxon, 
Sed ne tre bone imagas, kie kaj kion fari, eblas turni sin al la 
Esperanto-Centro en Poprad, Slovakio. Gxin cxirkauxas belega naturo kaj 
estas cxio preta por restado de e sperantistoj. Ankaux la restadprezoj 
estas moderaj: 10 USD por unu tago kun tri mangxoj.

Por 1994 jam estas planataj du tiaspecaj renkontigxoj:

  - "Vendu kaj acxetu", internacia seminario de komercistoj-
    esperantistoj,  06 - 08.06;

  - Mikologia seminario (terminologia agado, praktika fungokolektado),
    09. - 13.09.

Pri la pliaj detaloj skribu al:

Esperanto-Centro,
Sobotske namestie, CS-05801 Poprad, Slovakio.

*************************************************************************

KEFiro sanigas!
===============

Raporto de partopreninto de Kultura Esperanto-Festivalo en Kopenhago en
auxgusto.

Alvenis mi kvar tagojn antaux la Solena Malfermo, tial mi povis sekvi la
LFK-anojn (=Loka Festivala Komitato) dumtage kaj dumnokte. Simple mi
diru, ke dum kvar tagoj mi preskaux ne vidis aeron krom tiun en 
cxambroj. Jesus (Kim) montris (aux kasxis, lauxplacxe) la festivalan 
vojon: pro nekonataj kialoj Jakob, Lisbeth, Helle, Jimmy, Lene, Eckhard 
kaj Jens sekvis sep diversajn. La rezulto? Nekredeble harmonia!

Malfermis gxin Ludoviko mem, helpe de EFFE (demandu al iu dano, kio gxi
estas). Dancoj komencigxis, festivalejo plenigxis, homoj gxojegis la
ricxan programon.

Se vi vin demandas, kio estas esperanta kulturo, ne forgesu pensi pri
Jxomart kaj Natasxa: iliaj kantoj jam tre konataj ecx meritis la 
atentonde la cxefa dana televidkanalo. Persone mirinde skuigis korojn 
kaj korpojn. Ecx la angla frauxlin o Emily Barlaston kapablis amuzi
cxiujn "malgraux" la angla. Profesiaj estis la teatro de Krizalido kaj 
Teatro en kofro. Pri Kajto? Tiom konataj, ke ili vortojn ne plu bezonas.

Tute sukcesa festivalo, laux mi: pli ol 150 bonsxancaj partoprenintoj
povis ecx vidi la marvirineton!
Kio restas por diri al tiuj, kiuj ne cxeestis? Ke la varbado pri KEF
estis absolute mirenda: KEF-afisxoj cxie plibeligis la belajn 
kopenhagajn murojn. Radiajn programojn kaj intervjuojn elsendis la 
cxefaj danaj radiostacioj, kaj la du cxefa j danaj televidkanaloj 
okupigxis pri KEF. Dekoj da artikoloj aperis en la gazetoj. Kion pli? La 
LFK-anoj jam laboras por KEF en 1996. Ne maltrafu gxin!

Guido Carravieri
el "TEJO tutmonde", 4/1993

*************************************************************************

POR VIA NOTLIBRO
////////////////

Ekde 1-a de oktobro validas novaj lando-prefiksoj cxe telefono- kaj 
telefaksnumeroj en la eksa Jugoslavio. Anstataux la gxisnuna prefikso 
+38 uzu la novajn:

Bosnio:    +387 
Kroatio:   +385
Macedonio: +389
Slovenio:  +386
Etjugoslavio(Serbio kaj Montenegro): +381

* * *

Ekde 28-a de oktobro Claude Rouget, redaktoro de la gazeto VERDire havas 
novan telefonan kaj telefaksan numeron: 

+47-77-680299

*************************************************************************

LASTMINUTE 
////////// 
 
Publikaj eventoj en la Ago-Tago okazis ankaux en Albanio (Durres), 
Auxstralio (Adelaide), Finnlando (Turku), Italio (Triest) ? almenaux pri 
ili ni ricevis informojn jam post la fermo de la gazeto. Pliaj detaloj 
en la sekva numero.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Cxu "Oskar-premio" por esperantistoj?
=====================================

La Loka Kongresa Komitato de la 63-a Itala Kongreso en Pineto lancxis
ideon starigi premion por sia diskoniga agado de esperanto. Gxi 
konsistas el reproduktajxo de la fama antikva statuo "Soldato de 
Kapestrano", kiu farigxos simbolo de akti veco kaj distingilo por premii 
"batalanton de la jaro".

Por inauxguri la premion, LKK elektis, kun aprobo de la kunlaborantoj,
tri cxampionojn en luktado por esperanto dum la jaro 1993:

- Francesco Amerio el Torino, cxar li organizis tre bonkvalitan
  Internacian Junularan Festivalon en Vasto, regiono tute nova al
  esperanto;
- Giorgio Pagano el Romo, pro persista strebado kaj eksterordinara 
  atingo en 1993, nome starigo de Komisiono Jervalino por enkonduko de 
  esperanto en elementajn lernejojn;

- Aldo Viotto el Triesto, pro malfermo de novaj vojoj kaj rimedoj cele 
  al disvastigo de la internacia lingvo, kiel "Esperanta Komerca Agado",
  tokso-mikologiaj seminarioj, kursoj pri komerca interpretado, ktp.

Post la acxeto de la statuetoj fare de LKK la Regiona Konsilio de Abruco
komunikis ke gxi disponigos donace tri ekzemplerojn de la fama 
skulptajxo
por premii tri aliajn esperantistojn.

Do, oni jam havas la premiojn por la venontaj tri jaroj, se oni volos
dauxrigi la premiadon, elektante cxiujare la "batalanton de la jaro" 
(nur unu).

el "La Eta Gazeto", oktobro 1993

*************************************************************************

Nova sxtelo cxe Norvega Esperantisto
====================================

Norvega Esperanto-Ligo, kaj la tieaj komputiloj sxajne estas tre 
sxatataj de sxtelistoj.

Pasintjare decembre foje jam okazis pri-sxtelo de la oficejo de la Ligo,
kiam oni proprietigis la komputilon kaj fotokopiilon.

La komputila felietono plu dauxras. "...Novan komputilon estis acxetinta
por ni nia konsilanto, kaj gxi staris preta en lia ejo. Sed nun ankaux
tie okazis sxtelenrompo, kaj malaperis cxio. Povos nun dauxri monatojn,
gxis la asekura repago e stos en ordo..."

Gxis la komputila demando solvigxos, oni devas uzi la "tradiciajn"
laborilojn (skribilo, tajpilo, sliparo, ktp).

laux Norvega Esperantisto 4/1993.

*************************************************************************

Kongresa rezolucio sendita al Nordia Ministra Konsilio
======================================================

Norvega Esperantista Ligo dum sia landa kongreso inter 28 - 31 majo 1993
diskutis la lingvosituacion en Nordio. Delonge ekzistas lauxtakse 23
diversaj lingvoj en Nordio, kvankam kelkaj el ili havas nur malmultajn
uzantojn, sed ni ja deziras liberan kaj seneraran komunikadon por cxiuj.
Malgraux grandaj kulturaj kaj lingvaj diferencoj ni deziras kunlaboradi,
kaj komuna lingvo donas la plej bonan interkomprenon. Cxi tiu grava
demando pri lingva interkomprenigxo ecx pli aktuali xgis pro niaj novaj
rilatoj kun niaj proksimaj najbaroj, la baltaj landoj - kiuj mem havas
reciproke malsimilajn lingvojn.

La landa kunveno de Norvega Esperantista Ligo petas Nordian Ministran
Konsilion levi la demandon pri enkonduko de la internacia komuna lingvo
esperanto kiel lerneja fako - konforme al la instigo de Unesko (en ties
gxenerala kunveno 08.11.19 85) - kun Nordia Lingvosekretariato kaj
parencaj organoj. Norvega Esperantista Ligo kaj niaj esperanto-amikoj en
la ceteraj nordiaj landoj, kaj en la baltaj landoj, povos enkonduke
asisti per konsiloj, per kursagado je universitata kaj altl erneja
nivelo, kaj per lernolibroj kaj alia literaturo.

La landa kunveno memorigas, ke milionoj da homoj tra la tuta mondo pli 
Ol cent jarojn disrompas lingvajn barojn, kaj ni esperas ke ankaux ni en 
la nordiaj landoj ekprenos cxi tiun eblon por lingva interkomprenigxo.

el "Norvega Esperantisto", n-ro 4/1993

*************************************************************************

Kial fari gxin por cento da membroj...?	
=======================================

Kiel kasiston, la pasinta jaro (1992-93) devas min kontentigi: financoj
montris pluson je 561,67 CAD, parte el la profito de KEA-kongreso,
okazinta fine kaj kadre de IJK. Suma jara enspezo estis 3626,77 CAD.
Bedauxrinde, tiu pluso okazas  xce malkresko de la membraro (nun estas
107), kio estas tute nepravigebla: nia societo celas disvastigi
esperanton, ne amasigi monon. Cetere, tiu malkresko de la membraro jam
konstantas de pluraj jaroj. Mi konfesas ne scii kion fari.

Krome, se estus pli da membroj, mi versxajne pli entuziasmus cxe 
Diversaj laboroj. Eblus kaj indus, ekzemple, plibonigi kaj ecx plioftigi 
(al 5 fojoj jare) La Riveregon, kiun mi nun enhave kaj ankaux grafike 
redaktas. Sed kial mi farus tion por nur cento da membroj? Krome necesas 
verki novajn flugfoliojn kaj arangxi varbadon; mi agadis ankaux en cxi 
tiu kampo. Sed tempo ne senlimas...

Mi ecx sxatus depreni de mi parton de miaj nunaj taskoj, kiuj igxas,
sxajne, pli kaj pli multaj, kaj foje tedaj. Kvankam cxiuj cxeestantoj de
la gxenerala kunsido trovis ege grava la laboron de sekretario-kasisto,
neniu proponis sin por tra nspreni gxin. Kiel solvi tian problemon?

Sylvain Auclair,
sekretario-kasisto de Esperanto-Societo Kebekia, Kanado

el "La Riverego", auxtuno/1993

*************************************************************************

"Blumarkoj" propagandu esperanton!
==================================

S-ro Henty D. Palmer produktis "blumarkojn" por aerleteroj kun trilingva
surskribo (angle, esperante kaj france). Evidente tiuj kaj similaj 
markoj uzeblas en cxiuj landoj. Laux lia opinio, ili povas servi al 
propagando de nia lingvo, se esp erantistoj abunde uzos ilin en sia 
korespondado. Ja laux la ekzistantaj reguloj oni akceptas leterojn kun 
la aerposxtajetikedoj en ajnaj lingvoj.

Oni povas provi mendi la markojn cxe la oficejo de Esperanto-Asocio de
Britio (140 Holland Park Avenue, London W11 4UF) kontraux 0,5 GBP por
folio kun 56 etikedoj (la stokon al gxi disponigis s-ro Palmer), sed pli
bone estas, ke oni provu f ari similajn markojn en siaj landoj (kun
nacilingva, esperanta kaj franca surskriboj) kaj ecx provi atingi, ke
nacia(j) posxto(j) akceptu tion, kiel sian stardarton!

*************************************************************************

HELPU 
/////

La E-societo de la urbo Clij-Napoca (Kolozsvar) cxiujare organizas E-
ekspozicion en decembro en la plej granda librovendejo.

Mi petas la legantojn de Eventoj sendi cxiuspecajn materialojn, 
(gazetojn, librojn, afisxojn, plakatojn, ktp.) por subteni ilian agadon. 
La adreso: 
CP 1111, RO-3400 Cluj-Napoca, Rumanio.

Dankon pro via helpo.

Laszlo Szilvasi

*************************************************************************

MALLONGE
////////

Kiril Popov - prezidanto de BEA
===============================

Prof. K. Popov, kiu provizore igxis prezidanto de Bulgara E-Asocio
komence de cxi-somero (vd. Eventoj, 1/auxgusto), estis konfirmita en sia
posteno en la kongreso de BEA, kiu okazis en Razgrad inter la 4-a kaj 5-
a de septembro.

LT

*************************************************************************

Turisma foiro
=============

Inter la 25-a kaj 30-a de septembro 1993 en Bydgoszcz (Polio) okazis la
19-a Internacia Foiro de esperanto-turismo. Reprezentantoj de dudeko da
vojagxoficejoj el deko da landoj resumis la turisman aktivadon pere de
esperanto en 1993 kaj su bskribis kontrakton por la jaro 1994.

Aleksandr Korjxenkov

*************************************************************************

ILEI
////

Juna Amiko - 1994
=================
La abonkotizo por Juna amiko en 1994 en guldenoj kaj preskaux cxiuj
okcidentaj valutoj restos sensxangxaj (t.e. 16 NLG). La abono en 
Hungario estos 200 HUF, en najbaraj landoj (krom Auxstrio) 250 HUF, en 
Malnajbaraj reformeuxropaj landoj 35 0 HUF. Latinamerikaj landoj gxuos 
favoran tarifon: 10 NLG.

Rabatoj por kvantaj mendoj - 50%!

*************************************************************************

Ekzameno de ILEI/UEA en Kroatio
===============================

Kroata Esperantista Unuigxo organizos ekzamensesion de la Internaciaj
Ekzamenoj de ILEI/UEA. Gxi okazos la 11-an de decembro en Zagrebo.
Limdato por aligxi estas 15.11.1993.

La ekzamenkotizo egalas al 60 % de la UEA-kotizo por la koncerna lando;
al la unuaj tri aligxontoj KEU donacos la kotizon!

Paralele al la ekzameno en Kroatio okazos kelkaj interesaj e-arangxoj.

Interesitoj povas sin turni al la sekretario de KEU:

Maria Belosxevicx,
Sveti duh 130, HR-41000, Zagreb, Kroatio.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

Literatura konkurso
===================

Zagreba Esperanto-Ligo invitas partopreni literaturan konkurson "Ivo
Rotkvicx '93". Gxi enhavas kvar brancxojn:

   1) Poezio (originala poemo aux kelkaj teme ligitaj poemoj; tradukita
      poezio);
   2) Etprozo (rakonto, eseo, novelo, skizo, sceno - ne pli ol 500
      vortoj);

   3) Libroforma eldonajxo (por la plej bone eldonita verko en 1993,
      originala aux tradukita);

   4) Video-filmo (temo libera, prefere ligita kun esperanto; maksimuma
      dauxro 30 min., sistemo VHS).

Kontribuajxoj en unuopa brancxo povas esti maksimume tri, antauxe NE
publikigitaj en iu formo. Necesas sendi tri kopiojn de la kontribuajxo 
en brancxoj 1 - 3 kaj unu en la brancxo 4; provizu ilin per pseuxdonimo
(cxifro), kaj en aparta kove rto estu indiko pri la plena persona nomo
kaj adreso. Limdato: 15.11.1993. Cxiuj kontribuajxoj igxos posedajxo de
ZEL.

La premio-gajnintoj estos anoncitaj dum la Zamenhofa Tago '93.

Sendante 1 IRK oni povas ricevi plenan regularon de la konkurso.

La adreso por sendi la kontribuajxojn:

Maria Belosxevicx,
Sveti Dud 130, HR-41000, Zagreb, Kroatio.

*************************************************************************

INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ
=====================================

2-a  taskfolio

   1. Unu el la cxi-lastaj vortoj distingigxas de la ceteraj. Kiu?
      malsano, malsaniga, malsanigxi, malsaneca, malsanulo
      (3 poentoj)

   2. Kiuj prepozicioj mankas?
      Sxi demandis ... batanta koro. Li tradukis ... helpo de vortaro.
      Ne nur ... pano vivas la homo. (3 poentoj)

   3. Trovu sinonimojn:  aktujo, trinkujo, monujo. (3 poentoj)

   4. Kion vi rediras al tiu, kiu sin prezentas al vi? (2 poentoj)

   5. Metu demandojn al la kursivaj frazelementoj!
      Li agxas 15 jarojn. La kunveno komencigxos je la sepa vespere.
      (2 poentoj)

   6. Cxu plu aux pli?
      Neniam ... mi vizitos vin. Iam li konis ... belajn tagojn. Cxesu,
      ne parolu ...! (3 poentoj)

   7. Ellernu almenaux tri proverbojn (sube)! (3 poentoj)

   8. Klarigu esperantlingve, kion signifas krokodili? (3 poentoj)

PROVERBOJ:
   1. Kiu volas, tiu povas.
   2. Kiom da domoj, tiom da homoj.
   3. Komenco bona, laboro duona.
   4. Bona vino al la fino.
   5. Unu hirundo printempon ne alportas.
   6. Estas pli da tagoj, ol da kolbasoj.
   7. Matena horo estas plena de oro.
   8. Kio iras el koro, venas al koro.
   9. Kiu cxasas du leporojn, kaptas neniun.
  10. Tro rapida faro estas nur baro.

La solvojn sendu gxis la 8-a de Novembro 1993 al

Kossuth Gimnazium, Esperanto-grupo,
Dayka G. u. 4, H-3525 Miskolc, Hungario.

*************************************************************************

LINGVO
//////

Konfuzo pri la uzo de laradikoj "foj/-" kaj "obl/-"
===================================================

Erarojn en la uzo de la radikoj "foj/-" kaj "obl/-" plej ofte faras
esperantistoj, kies gepatra lingvo estas la franca, germana aux angla.
Jen tri citajxoj, kiuj ilustras la malgxustan lingvouzon.

1. "Uzigxas kvar- gxis kvinfoje pli da energio por produkti
   reciklitan..." (Sennaciulo, 5/1995, represita en Eventoj, 2/julio
   1993).

2. "Bildo 2 montras kelkajn atomojn de la gaso ksenono pligrandigitajn
   10-milion-foje" (Monato, 2/1993).

3. "[la teleskopo] pligrandigis nian kapablon trarigardi la spacon 
milojn kaj milojn da fojoj. (Heroldo de Esperanto, 2/1987).

La radiko "foj/-" esprimas la oftecon de ago aux evento. Uzata adverbe
(ekz. "kelkfoje", "plurfoje") gxi indikas, kiom da difinitaj, sporadaj
aux difineblaj okazoj io farigxas. La sufikso "-obl-" donas al la radiko
la signifon de kvanto, mezuras grandon aux nombras partojn. La verkintoj
de la tri frazoj stumblis, cxar en iliaj gepatraj lingvoj unu sama vorto
posedas ambaux signifojn, do gxi estas uzata sammaniere, kaj nur
kuntekstoj rivelas la gxustan signifon (fois en la fra nca, mal en la
germana, times en la angla). Jen gxustigo de la misaj partoj de la
citajxoj:

   1. kvar- gxis kvinoble
   2. 10-milion-oble
   3. mil- kaj miloble

La ridindeco de la eraro estas okulfrape evidenta en la lasta frazo, 
cxar la rigardado ne plioftigxas dum longa tempodauxro, konsistanta el 
pluraj miloj da okazoj. Tion oni ja povas fari sen teleskopo. La funkcio 
de teleskopo estas pligrand igi per faktoro de pluraj miloj la enhavon 
de la spaco.

Por eviti cxi-specan semantikan konfuzigxon, oni devas unue lerni la
precizan signifon de la radikoj, kaj poste elekti la gxustan konforme
kuntekston de la frazo, en kiu gxi aperos.

Bernard Golden

************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Novaj ondo-longoj de Pola Radio
===============================

Pola Radio elsendas siajn esperanto-programojn cxiutage de la 4-a de
aprilo 1959. Nun la eelsendoj estas emanigataj dufoje tage:

15.30 h. - 25,39; 31,45; 31,50; 48,90; 41,99 m (= 11815; 9540; 9525;
6135; 745 kHz)

22.30 h. - 48,90; 50,04; 200 m (= 6135; 5995; 1503 kHz)

ATENTON! La horoj estas indikitaj laux la mezeuxropa tempo! (= UT + 1
horo)

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Nepalo prezentas sin
====================

Aperis la kvara numero de la kvaronjara gazeto de la Nepala Esperanto-
Asocio Montejo. Do, la gazeto festis sian unuan jubileon (cetere,
speciale celebritan en la asocio).

Nun jam eblas diri, ke la lancxo de la eldono ne estis vana. Havante tre
modestan amplekson, la gazeto estas kaj enhavricxa (zorgo 
delacxefredaktoro Dipendra Kumar Piya), kaj zorge, kun bona gusto, 
grafike ornamita (merito de la redaktanto-desegnanto Razen Manandhar). 
Oni povas konatigxi kaj kun la juna nepala e-movado, kaj kun la nepala 
historio, kulturo, aktualajxoj. Sendube, cxiu, kiu interesigxas pri 
Oriento, kaj speciale - pri tiu, unu el la plej izolitaj per la altaj 
montoj, lando de la mondo, kun plezuro ricevados la gazeton. Pri la 
aboneblecoj oni kontaktu la redakcion:

Montejo,
NEspA, P.O. Box 6304, Kathmandu, Nepal.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Esperanta literaro por hungaroj
-------------------------------

Hungaraj abonantoj de Eventoj povas ricevi esperantajn literarojn,
sendante 500 forintojn al la redakcia adreso. Ne forgesu indiki, kian
disketon vi uzas! Tiuj, kiuj subtenas la Fondajxon Esperanto per min.
5000 forintoj (= 5 jarabonoj de E ventoj), povas ricevi cxiujn 30 e-
litertipojn.

Artikoloj pri Ago-Tago
----------------------

Se vi trovis en iu gazeto artikolon, kiu temas pri la pasinta Ago-Tago,
bonvolu sendi gxin aux kopion de gxi al la redakcio de Eventoj!
En "Esperejo" oktobre-novembre

En la budapesxta klubejo "Esperejo" (Peterfy S. u. 23.) okazos la sekvaj
prelegoj:

   27.10 - pri Cxinio kun diapozitivoj (Tereza Kapusta);
   03.11 - pri la e-ensemblo "Kajto";
   17.11 - pri la e-ensemblo "Persone".

Komenco je la 20-a horo.

Ekskurso al la fonto "Esperanto"
-------------------------------
La 23-an de oktobro okazos la tradicia ekskurso al la fonto "Esperanto"
en Piliscsev. Je la 1000 okazos surloka prelego pri la historio de la
fonto.

Budapesxtanoj povos atingi la lokon per la trajno al Vac-Szob, forveturo
de Nyugati je la 657.

Adresoj de esp-oj-entreprenistoj
--------------------------------

Por kolekti adresojn de esperantistaj entreprenistoj en Hungario, 
Eventoj bezonas vian helpon!

Sendu al ni bonvolu adreson de personoj, kiuj estas entreprenistoj,
partoposedantoj, aux estas gvidantoj en iuj firmaoj.

Szilvasi Laszlo

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Preter misteraj ofendigxoj
==========================

Reeho al la artikolo de Claude Rouget en "Sennaciulo" n-ro 5/1993,
represita en "Eventoj" n-ro 34. Plene la reehon oni povas legi en
"Sennaciulo" n-ro 9/1993. Mallongigo de la auxtoro mem.

Same kiel okazis pasintece, mi tute ne deziras, ke unu aux alia homo
aligxu al SAT pro kiu ajn opinio insulta, ofenda mia. Mi kredas, ke kiel
amatora jxurnalisto, kaj laux pluraj redaktoroj kiuj taksis miajn
skribajxojn, mi prezentas suficxe da objektivaj faktoj por fundamenti
miajn argumentojn, kiuj tamen igxas insultaj kaj ofendaj nur por tiuj,
kiuj plenrajte ne volas konkordi kun simpla, racia pensmaniero sed 
restas en subjektiva mistika sinteno. Tipa ekzemplo de mistika sinteno 
estas gxuste, rilate al ekologio, la problemo de uzo aux ne de 
recikligita, blanka aux griza papero, cxar tia uzo aux neuzo, neniel 
helpas al la ekologiaj problemoj. Kiel ni povas konstati, ne foruzo de 
arboj donas ekologiajn problemojn, sed la nereplantado de anstatauxaj 
arboj, aux lasenpensa, senkonscia detruado, kiu ja ekzistas. Tiel la 
nura konsidero por neuzo de arboj aux aliaj aferoj estas, laux la racio, 
kiun oni devas apliki en SAT, falsa ekologio, sekve tiu k onstato ne 
povas esti insulta aux ofenda al kiu ajn.Sendube en jxurnalismo (kaj la 
jxurnalisto, ecx amatora, kiel Claude Rouget tion devas scii) oni povas 
uzi diversajn stilojn por sin esprimi, cele al emfazo aux malgravigo de 
la koncerna temo. Mi konfesas, ke, kvazaux kolere, pro la teda ripeto de 
tiu idiota (jen pli da insulto)sensignifa ekologie, falsa problemo, mi 
intense elektis akran, krudan formon de esprimado, kaj mi plie konfesas, 
ke kiam mi skribis tiujn kelkajn liniojn, mi fakte ankaux pensis pri la 
sintenoj de Cla ude Rouget, sed mi kompreneble ne citas lin, kaj tute ne 
pensis pri insultado kaj ofendado, cxar nenio estis persona.
Evidente mi estas aparte kontenta, cxar miaj vortoj atingis sian celon
pri senmaskigo de vera kaj falsa ekologio.

Claude Rouget kaj la aliaj povas resti trankvilaj, mi neniel intencas
malrespekti, ofendi, insulti iun ajn; mi neniam skribas miajn 
argumentojn (akrajn, krudajn aux ne) sen prezento de faktoj, kiujn mi 
klopodas pluki kiom eble plej racie, ekster la subjektiveco de la 
mistiko. Mi ne pretendas esti plenprava, sed mi kredas, ke rilate al 
ekologio la taksadoj estas aparte facilaj. Tial miaj skribajxoj (miaj 
libroj), kiujn vi, C. Rouget, sendube ofendocele taksis gxuste nur 
tauxgaj por recikligo de la papero, prezentas tiujn problemojn. Male al 
vi, deko da recenzintoj rekonis se ne valoregon, do almenaux 
objektivecon de mia verko. Mi jam eniris klason de maljunuloj, sed ne de 
tiuj, kiuj volas detrui aux bremsi la ev oluon de SAT-konceptoj. Male, 
mi provis dedicxi mian gxisnunan tutan vivon al sennacieca kulturo.

Gilbert Ledon, Brazilio

*************************************************************************

HISTORIO
////////

Rakontas Ada Fighiera Sikorska
==============================

cxefredaktoro de Heroldo de Esperanto, Italio

Mia universitata kolego Jerzy Uspensky, konata pola esperantisto, ni 
Kune studis en Vroclavo, poste en Varsovio, polan filologion, diris al 
mi, ke li estas esperantisto. Sed li ne tro aktive varbis min, cxar mi 
tiam estis suficxe kontrauxstara. La cxefa stimulo [por mia 
esperantistigxo] estis, kiam en 1955 en Varsovio okazis la tiel nomata 
renkontigxo de demokratia junularo, festivalo.<...> Kaj la manko de 
tradukistoj estis tiom granda, ke mi, kiu magre konis en tiu tempo la 
anglan lingvon, ecx mi estis en mia libroeldonejo direktita al tiu 
dusemajna festivalo por akompani angloparolantojn. <...>

Post la festivalo, cxar Jerzy Uspensky estis mia amiko, ni renkontigxis
sur Vistulo kaj luis kanoton, kaj remante mi al li rakontis la impresojn
de la festivalo. Mi havis magran rezulton kun miaj angloparolantoj, kiuj
estis angloj kaj hindoj - mi diru entute 15 personoj ne tre variaj laux
la nacieco. Kaj tiam Jerjxi komencis rakonti al mi, ke ankaux li havis,
dank' al Esperanto, renkontojn kun cxiuj eblaj nacioj kaj tio forte
impresis min. En la jaro 1956 okazis la unua, post la morto de Stalin,
paca politika sxangxo en Pollando, kaj oktobre okazis la unua postmilita
pollanda kongreso de Esperanto. Kaj al tiu kongreso venis ankaux kiel la
delegito Julio Baghy por reprezenti sian landon. Okaze de tio oni faris
ku rsojn de Esperanto - mi eksciis pri tio el gazeto. Kaj mi trafis en 
la kurson, kiun gvidis Julio Baghy.

Tio estis felicxa hazardo. En 1956 en Pollando okazis paca sxangxo, sed
ne en Hungario. En Hungario estis revolucio. Baghy ne povis reveni al
Budapesxto dum du monatoj. Pola Esperanto-asocio luis por li cxambreton
kaj volis iamaniere rekompensi tion, do li gvidis kurson, kaj mi estis
bonsxanca, cxar tio estis eksterordinara kurso. Baghy estis 
grandapersoneco, granda poeto, granda esperantisto kaj tre bona homo, 
tre vigla, kaj vere povis infekti per Esperanto-bacilo kiun ajn. Do mi 
estis infektita.<...>

En Pollando oni enkondukis cxiutagan Esperanto-elsendon en 1959, kaj mi
kun s-ro Jerzy Uspensky estis direktitaj por komenci duope Esperanto-
elsendojn. Tio estis ankaux tre amuza travivajxo, cxar ni cxion devis
lerni, ni estis redaktoroj de eldonejo. Ni havis dekpersonan stabon de
profesiaj parolistoj de la Pola Radio de la cxefa programo, kiuj lernis
Esperanton, do estis garantiita tuj perfekta prononcado de la Esperanto-
elsendoj.

Poste venis mia estonta edzo, tiam nekonata al mi Gian Carlo Fighiera
kiel konstanta kongresa sekretario (KKS). En tiuj tempoj KKS logxis
almenaux dek monatojn en la lando kie devis okazi UK. Li estis dum ses
jaroj KKS. ... Kaj li dum la tuta jaro laboris, havis cxambron en la 
Pola Esperanto-Asocio. Iom post iom ni konatigxis - mi kunlaboris kun la 
gazetara servo de la kongreso. Kiam Gian Carlo post la kongreso devis 
forlasi Pollandon, ni decidis pri renkontigxo en Bruselo. M i sukcesis 
veni al la kongreso en Bruselo, ni geedzigxis.<...>

Mia edzo estis KKS ankoraux dum unu jaro, kiam la kongreso okazis en
Halveto en meza Britujo. Kaj al kongreso alvenis ankaux s-ro Teo Jung. 
Li estis jam iom pli ol 70-jara. En 1936 li devis fugxi el Germanio pro
nazia regximo, cxar fakte tie oni malpermesis E-agadon. Li fugxis en
Nederlandon kaj tie logxis gxis 1940, kiam la germanoj okupis
Nederlandon. Do fakte unusola interrompo de 1920 kiam la gazeto Heroldo
de Esperanto estis fondita kaj nun, estis 6 jaroj de milito 1940 - 1946.
Li intencis trovi anstatauxanton por Heroldo, do li ekgxojis, kiam li
eksciis, ke Gian Carlo edzigxis al iu jxurnalistino, kiu jam laboris en
Pola Radio, do devas jam esti suficxe bona esperantistino. Mi iomete
hezitis, cxar mi ne sciis, cxu mi vere povas fari tiun laboron. Ni
subskribis privatan kontrakton sen iu ajn jugxisto aux advokato. La
kondicxo estis, ke mi iru por du monatoj en Sweingen - antauxurbo de
Hago, kie li logxis, kaj ni kune faris 4 lastajn numeroj n de la jaro
1961.

Heroldo ne estas kutima gazeto. Kiam Teo Jung komencis, estis granda
stabo - 10 personoj, kaj gxi aperadis en la 30-aj jaroj dekpagxa,
cxiusemajne, kaj dum kelka tempo ecx 2-foje semajne. Pri eldonkvanto en
la 20-aj mi ne povas diri, tiam estis suficxe libera ebleco de
dissendado en Euxropo, cxar la tuta orienta Euxropo apartenis ankoraux 
al kapitalisma mondo. Kaj li tiam vere estis cxefredaktoro. Nun mi estas
cxefredaktoro, sed ankaux cxiuj aliaj, inkluzive la knabinon, kiu iras 
al la posxtejo, cxar mi ne havas, kiun sendi. En tio estas la difirenco.
Kiam mi transprenis la gazeton, mi faris en la unua jaro 24 numerojn,
poste 19, poste 18, poste 17, kaj fine mi haltis je 16. Pro ekonomiaj
kauxzoj, cxar, bedaux rinde, malhelpis ankaux tio, ke Euxropo estis
dividita je du blokoj. Kiel polino, mi povis akcepti abonojn el tiuj
landoj en limigita kvanto,cxar mi uzis tiun monon, kiam mi veturis al
Pollando. Sed tio ne solvis la problemon de la presado, cxar mi povas
labori senpage, sed nek la presisto, nek aliaj personoj. Kaj ankaux al 
la posxto oni devas pagi. Cxi jare, januare, pasis 30 jaroj, ekde kiam 
mi komencis fari la unuan numeron. Tiam mi logxis en Bruselo.

Gxenerale, Heroldo ne donas al mi monprofiton, ekde 20 jaroj ni faras
gxin absolute senpage kaj ecx havas deficiton. Kaj la situacio ne
plibonigxas. La inflacio estas pli granda ol oni povas plialtigi
abonkotizojn. Do en Bruselo dum 17 jaroj estis tre bone, cxar fakte
Belgio estas malgranda lando, kie cxio bone funkcias, la posxto
inkluzive, kaj ciklo de Heroldo en tiu tempo estis 10 tagoj. Mi ridas,
kiam mi rigardas, kia la ciklo farigxis nur pro la posxtaj kialoj. Kaj
tiuj 17 jaroj de mia privata vivo kaj mia Herolda vivo apartenas al la
plej felicxaj. <...>

(Fragmentoj el intervjuo al Moskva Gazeto, No 5(13), 1992).

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Kun granda plezuro ni informas, ke la 1-an de oktobro ni fondis novan
Esperanto-familion. Sylvia Brylska & Kai Pohlmann, Schiffbekerweg 32,
D-22111 Hamburg

* * *

Por oficiala eksperimenta instruado de e-o al infanoj 7 - 9-jaraj la
instruisto urgxe bezonas trovi samagxan klason por korespondado. Eblas
sendi leterojn en nacia lingvo kun tradukado en e-on. Euxgeno
Perevertajlo, pk. 140, pocxtamt, 7000 Tasxkent, Uzbekistan.

* * *

Mi kolektas kaj intersxangxas fotojn de ZEO-j (Zamenhofaj Esperanto-
Objektoj) el la tuta mondo. Se vi logxas en urbo, kie estas ZEO, sendu
ekzempleron de gxia foto (aux diapozitivo). Indiku viajn preferojn.
Raymond Bore, 481 Square Zamenhof , F-73000 Chambery, Francio.

* * *

La 5-an de decembro okazos Zamenhofa festo de Esperantista Federacio de
Laboro. Bonvolu sendi salutkartojn. Ni respondos al cxiuj. Le 
Travailleur Esperantiste,G. Requigny, Cite Franc Moisin Bat. 3, Esc. 10, 
F-93200 Saint Denis, Francio.

* * *

28-jara belgo kolektas (ecx acxete) cxiuspecajn esperantlingvajn
T-cxemizojn, kondicxe ke ili estas (laux li) belaspektaj. Sendu
priskribon aux cxemizon kun repagrimedo al: Pascal Blondian, 86 rue de
Parvijse, B-1040 Bruselo, Belgio.

* * *

Numismato sercxas el 1912 Spesmilo-monerojn por ekspozicio. Pago gxis 
100 USD eblas, depende de stato. Cxefdel. Wm. R. Harmon,1016 King Dr. El
Cerrito, CA 94530 Usono.

* * *

Kultura Esperanto-Centro de Angers en 1994 festos sian 90-jarigxon 
kaj50-jarigxon de la refondo post la dua mondmilito. La jubilea festo 
okazosen oktobro, novembro kaj decembro 1994. Ni volonte akceptos 
eksterlandajn esperantistojn, kiuj en tiu tempo trovigxos en okcidenta 
Francio, por pliampleksigi la jubilean efikon al la gazetaro, urbestraro 
kaj angersanoj.
Daniel Durand, Les Nids, F-49190 Saint Aubin de Luigne, Francio.

* * *

Mi sendos esperantajn librojn, eldonitajn en Rusio, kaj abonos monatan
gazeton Ruslanda Esperantisto, al tiu hungaro, kiu abonos por mi 
EVENTOJ-n. Leo Mezencev, pk. 23-B, RUS-620116 Jekaterinburg-44, P-166, 
Rusio.

*************************************************************************

INTERESE
////////

Putinoj kaj gejoj? Fi!!
=======================

La asocio de esperantistaj naturistoj INOE (Internacia Naturista 
Organizo Esperantista) havas inter siaj diversaj kotiz-kategorioj ankaux 
Specialan rabaton al gea paro. Xesus Muinos Pardavila el Galegio 
(Hispanio), kiu permesis publikigi si an nomon, ekopiniis tion 
diskriminacia, cxar oni ne donas similan rabaton al samseksemaj paroj en 
la asocio, kie li membras de la jaro 1989.

Por kritiki tiun neegalecon, Xesus sendis tiuteman artikolon al la
redaktoro de la organo de INOE, Naturista vivo, Ervin Fenyvesi. La
artikolon oni ne publikigis en la sekva, februara numero, nek en la
postsekva, junia. Anstatauxe Xesus ricevis fine de julio leteron de la
sekretario de INOE, Ferdinand Simon, kiu anoncis, ke li proponis la
eksigon de Xesus, cxar "en la lokaj naturistaj kluboj oni malakceptas
samseksemulojn kaj la prostituinojn. Plie, la naturista movado estas
cxefe familia movado". El la kvin estraranoj de INOE, tri konsentis kun
la sekretario.

Laux Xesus, la decido de INOE tute preteratentas liajn elementajn
rajtojn, kiel homo, kaj ne reflektas mond- kaj socikonceptojn, kiujn
devus sekvi naturista kaj esperantista organizo. Krome li deziras scii,
cxu vere la statuto de INOE perme sas tiaspecan eksigon.

Tre sxoka estas la vortumo de la eksiga letero, en kiu oni kvazaux
egaligas samseksemon kun prostituo. Xesus mem tamen ecx pli indignigxis
pro la implico, ke samseksemulo ne povas havi familion. En sia letero al
la sekretario de INOE li po stulas pli profundan pripensadon pri la
signifo de diskriminacio pro la seks-orientigxaj kauxzoj kaj certigas, 
ke "la koncepto 'familio' ne limigxas al kuneco gepara".

Krom ke li forte protestis pri la eksigo en letero al la sekretario de
INOE, Xesus turnis sin ankaux al TEJO, je kies apogo li esperas. La
prezidanto de TEJO, Saskia Idzerda, tuj leteris al la sekretario de INOE
por esprimi sian konsternon pro la decido kaj pro la vortumo.

En sia letero Saskia Idzerda tre dubas, cxu vere la statuto de INOE
ebligas tian decidon, kaj petas de la sekretario pliajn informojn pri la
decido de la estraro kaj la statutaj artikoloj, sur kiuj gxi bazigxas.

Laux la propraj vortoj de la prezidanto de TEJO, sxin tre sxokas, ke 
"enla esperanto-movado ankoraux trovigxas homoj kun tiaj eksmodaj 
opinioj pri samseksamo kaj samseksamuloj". La menciita frazo pri 
samseksemulojkaj putinoj estas laux sx i netolerebla insulto ne nur al 
Xesus, sed al cxiuj samseksemuloj.

Bedauxrinde tamen TEJO ne povas multon fari por helpi al Xesus. Ni ne
havas ian influon al INOE, kiu estas faka asocio kunlaboranta kun UEA.
Tamen indas, ke oni ne preteratentu tiajn faktojn de diskriminacio, kiuj
bedauxrinde ankoraux okaza s, ne nur en totalismaj sxtatoj, kiuj punas
cxiun devion de la griza mezuro, sed ecx inter esperantistoj, en 
lauxdire civilizitaj okcidentaj landoj.

La okazintajxo estas des pli bedauxrinda, cxar la sekretario de INOE,
Ferdinand Simon, ecx ne klopodis maski sian decidon per iaj pretekstoj,
sed senhonte konfesas, ke oni eksigas Xesus gxuste pro lia samseksemo. 
Li sxajne ecx ne konscias p ri tio, ke lia agado estas hontinda.

Oni esperu, ke post cxi tiu skandalo okazos diskuto pri samseksemo ene 
De INOE, kaj ke Xesus rericevos sian membrecon kiel pardonpeton flanke 
de la naturista asocio. Alikaze indus ke UEA konsideru, cxu konservi
kunlaborajn rilatojn kun asoc io, kiu malferme diskriminacias kontraux
samseksemuloj.

Kalle Kniivila
el "TEJO tutmonde", nr-o 4/1993

Rim. Ni tamen konsideru, ke INOE estas memstara asocio, kiu mem decidas
pri siaj reguloj. Cetere, UEA havas kunlaborajn rilatojn kun kaj
katolikoj, kiuj diskriminacias ateistojn, kaj kun ateistoj, kiuj
diskriminacias katolikojn... N.G.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado 'es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Keszult a SZELKER nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor