Eventoj n-ro 0039, 1/oktobro - '93,  retposxta versio
*****************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - SxOKAJ RAKONTOJ, AL KIUJ NE EBLAS INDIFERENTI

Organizaj demandoj:      - Konkurso por aktivigi esperantistojn

La leganto:              - Estis mi, kiu raportis al CK de Kompartio!

Arangxoj:                - 3-taga Cseh-kurso
                         - Vegetaranoj sxangxis la kongresdaton
                         - Internacia Kultura Festivalo en Parizo

Afrika agado:            - Nova landa asocio fondota
                         - Nuna situacio en Zairio

ILEI:                    - Nova rekordo
                         - VERBOJ CxEF-ROLU!

Faka aplikado:           - Malplena skatolo
                         - Cxu rapide kreskas la afero?
                         - Cxu estas bezonataj fakaj terminaroj?

Movado:                  - Esperanta PEN-Centroplenrajtas!
                         - EVA plu viva!
                         - Startis nova kurso en la E-fako de
                           Universitato ELTE
                         - 1995 - postkongreso en Tallinn
                         - Pri la fondajxo "Espero"
                         - Cxu nur por novuloj?
                         - "Zamenhof-lernejo" en Nederlando

Por via notlibro:        - ***

Lingvo:                  - Loko-motivo?
                         - Elsarki erarojn el la font-artikoloj!
                         - PV ankoraux aktualas!
                         - Oftec-kalkulo facilas!

Opinioj:                 - Tre gravas bona informado!

Revuoj, gazetoj:         - Longe fluu "Riveroj"!

Hungara angulo:          - ***

Esperanto en radio:      - Kiu volas ricevadi senpagan gazeton?

Kulturo:                 - Ni teatrumu!

Historio:                - La unua internacia esperantista geedzigxo

Recenzoj:                - La infera kvarangulo

Reagoj:                  - Mi nur korektis mian eraron!

Alvoko:                  - Helpu esperantigi blindulojn!

Anoncoj:                 - ***

Bazaj informoj:          - Vegetaranismo kaj esperanto

Konkurso:                - Internacia konkurso por bazlernejanoj

Korespondi deziras:      - ***

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

SxOKAJ RAKONTOJ, AL KIUJ NE EBLAS INDIFERENTI
=============================================

-----------------------------------------------------------------
Jxus aperis en Nederlando la libro "Rakontoj pri Sarajeva Siegxo"
de Zlatko Dizdarevicx (vd.en Eventoj n-ro 38). Unu el la kvar
kuneldonintoj de la libro, Istvan Ertl donis intervjuon pri gxi
al la Pola Radio . La intervjuo en eventuala pli plena formo
aperos en "Internacia Jxurnalisto" 4/1993. La intervjuon faris
Andrzej Pettyn.
-----------------------------------------------------------------

Demando: Kion vi dirus pri la enhavo de cxi tiu libro, kaj kiel
gxi kreigxis? En kiuj cirkonstancoj?

Respondo: "Rakontoj pri Sarajeva siegxo" estas tute aparta
libro, cxar laux mia scio gxi estas la unua atestajxo de iu, kiu
mem vivis kaj plu vivas en Sarajevo. Zlatko Disdarevicx estas
jxurnalisto cxe la jxurnalo "Oslobodjenje", tio estas sendependa
sarajeva jxurnalo, en kiu li laboras kune kun serboj, kroatoj
kaj muzulmanoj, tiel pruvante, ke la siegxo de Sarajevo tute ne
rezultas de interetna malamo. Estas aldoninde, ke gxi estas la
sola sendependa jxurnalo en Bosnio kaj Hercegovino, kiu cxiutage
aperis, malgraux la manko de papero, ecx en la plej teruraj
momentoj de la milito. En iu tempo Dizdarevicx verkis ankaux
cxiutagajn notojn por kroata jxurnalo "Slobodna Dalmacia", por
kiu li cxiutage telefaksis la artikolojn. Kaj okazis tiel, ke en
Sarajevo la telefaksa kontakto ne cxiam estas facila, kaj ofte
li ne sukcesis transkomuniki siajn artikolojn al Kroatio, sed al
pariza konato, kiu estas esperantisto. Kaj de tie oni resendis
la artikolojn per fakso en Kroation, kie ili aperis. Tiu cxi
serio felietona farigxis kompleta verko. Kaj estis la ideo de
Sasxa Sirovec, ke oni eldonu gxin kiel libron, unue en la franca
lingvo. Kaj tiu franclingva libro aperis en februaro nunjare kaj
tuj farigxis furora, cxar kompreneble cxiuj volis scii, kio
okazas en Sarajevo de la unua mano. Kaj ankaux tuj aperis la
ideo, ke oni eldonu gxin en esperanto. La franca eldonisto tre
afable konsentis pri cxiuj kondicxoj kaj gxi vere realigxis en
internacia kunlaboro. La esperantiginto estas Francois Lo
Jacomo, la edzo de Sasxa Sirovec, franco, la kontrolinto de la
lingvajxo estas mi, hungaro, laboranta en Nederlando.

D. Kaj kuneldonis gxin kelkaj homoj...

R. Kunfinancis gxin krom la geedzoj Lo Jacomo kaj mi ankaux Mark
Fettes kaj Jxak Le Puil. Fakte Jxak Le Puil, la redaktoro de "La
Kancerkliniko", estas disvendanto de la libro cxefe en la
okcidentaj landoj.

D. Sxajnas al mi, ke cxi tiu vere unika dokumenta libro, kiu jam
estas acxetebla en esperanto, havas la sxancon atingi diversajn
lokojn de la mondo, cxar vi, la kuneldonantoj, laux mia scio,
faras specialan oferton al libroservoj...?

R. Jes, gxuste, vi pravas, cxi tion mi volus elstarigi, la celo
tute ne estas profiti, ecx malmorale estus realigi tion, sed
ankaux ni ne povas profitigi la auxtoron, cxar la esperantaj
eldonkvantoj estas tro malgrandaj por esperi ian enspezon, sed
ni esperas, ke cxiuj esperantistoj povos gxin legi, pro tio ni
estas pretaj oferti specialajn kondicxojn al orienteuxropaj,
triamondaj kaj fakte cxiuj libroservoj, kiuj sxatus, ke en tiu
aux tiu lando la libro estu atingebla je la prezo, kiun povas
permesi al si tiulandanoj. La okcidenta prezo estas dudek
guldenoj, sed por oriento oni zorgos pri tute aliaj kondicxoj.

D. Kvankam la libro rakontas pri tute antauxnelonga pasinteco,
tamen la enhavo estas ege aktuala, cxar la demando de Bosnio kaj
Hercegovino tute ne finigxis. Ecx kiam, espereble baldaux, oni
finos la aferon, oni solvos la problemon, la priparolata libro
plue estos dokumento leginda, cxu ne?

R. Certe jes! Krome jam pretigxis, bedauxrinde aux felicxe, la
dua libro de Zlatko Dizderevicx en la franca lingvo. Ni ne
scias, cxu gxi iam havos la e-tradukon, eble tio dependos de la
disvendigxo de la unua volumo, sed tiu dua parto dauxrigas tiun
saman dokumentan stilon. Ni esperu, ke tiu Sarajeva siegxo
baldaux finigxos...

D. ...ni interparolas la 26-an de julio...

R. ...sed ni ne scias, kiam tiu katastrofo finigxos...

D. ...ni esperu, ke oni trovos solvon, sed tamen ni ankaux
esperu, ke entreprenemaj esperantistoj utiligos tiun e-eldonon
por lauxeble vaste diskonigi gxin tra la mondo, por eventuale
traduki gxin en diversajn naciajn lingvojn cele al la diskonigo
de la vero pri Sarajevo kaj cele al la montro de la komunika
valoro de esperanto.

R. Jes, certe tion esperas ankaux la franca eldonisto. Kaj ni
fieru, ke post la franca kaj ne-derlanda eldonoj la esperanta
estas la tria, gxi ankaux antauxas la usonan eldonon,
ekzemple...

D. Malofte aperas tiaj dokumentoj, en kies realigo la iniciato
trovigxas en la manoj de esperantistoj...

R. Jes, la celo estis, ke ankaux esperantisto, kiu konas eble ne
pli ol du mil vortojn, povu gxin facile kompreni. Cxiu nekutima
vorto estas glosita. Fakte estas problemo, kiun mi frontis, sed
ne pri vortoj, tamen pri kulturaj realajxoj, kiuj en la momento
de la verkado estis evidentaj, cxar finfine verkis gxin
Sarajevano unuavice por kroataj legantoj, do finfine por la sama
kulturo. Kaj por auxtentikeco ni gardis gxin, sed fine notis nur
la nepre nekompreneblajn vortojn. Do, ekzemple, li menciis foje
Mickey Mouse (Miki Muso), cxu gxi estas glosenda? Ni devis
decidi pri tiaj aferoj.

D. Kaj...?

R. Mickey Mouse finfine oni ne glosis.

D. Certe temas pri konata estajxo. Nu, bone, finante mi
ankorauxfoje volas rekomendi la libron al cxiuj, kiuj sxatas
"unuamanajn" dokumentojn kaj dezirantoj aperigi gxin aux gxiajn
fragmentojn en sia nacia lingvo. La libro estas acxetebla pere
de libroservo de UEA kaj de la cxefa distribuanto Jxak le Puil
laux la adreso: "les Cocherats", F-18210 Thaumiers, Francio.

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Konkurso por aktivigi esperantistojn
=====================================

Unu el la oftaj kritikoj pri la kluba vivo nuntempe en multaj
landoj temas pri gxia stagnado. Membroj venas por gxui la
societan vivon: ili babiladas - prefere krokodilante -, trinkas
kafon aux teon, kaj pasive spektas diapozitiv-prelegojn.

En la sekvaj kunvenoj estas similaj programoj. Agante tiel, la
samideanoj faras nenion por plialtigi la nivelon de sia
lingvoscio kaj apenaux portas pozitivan kontribuon al la celoj
de la esperanto-movado. Antaux dudeko da jaroj, kiam mi
respondecis pri programoj de la semajnaj kunvenoj de urba
esperanto-grupo, mi sercxis manierojn aktivigi la klubanojn,
t.e. instigi ilin al plenumo de agoj, kiuj havas signifon kaj
gravecon ne nur por la individuoj mem sed ankaux por la
esperanta komunumo.

Cxar homoj cxie en la mondo emas partopreni en konkursoj, mi
elpensis specon de ludo, en kiu povas havi rolon cxiu membro de
la loka grupo, senkonsidere de sia agxo, eduko aux lingva
kompetenteco. Alivorte dirite, la konkurso konsistas el multaj
variaj taskoj, kies plenumado estas ebla por cxiuj, ecx tiuj,
kiuj komencas lerni la lingvon. Partoprenantoj devas, dum
periodo de unu jaro, kolekti poentojn, kiujn ili ricevas por
diversspecaj agadoj. La kluba sekretario kolektas informojn pri
la gajnitaj poentoj kaj, okaze de la zamenhofa memorfesto en
decembro, anoncas la sumojn. Tiam oni decidas, kiu ricevos la
premiojn. La premioj estu esperantaj libroj.

La unua pasxo estas atribui poentojn, kiuj spegulas la gravecon
de la agadoj de la klubanoj. Mi preparis la sekvan provizoran
liston laux kategorioj. Iom da arbitreco ne estas evitebla, do
la poentoj por cxiu tasko povas esti modifitaj konforme al
specialaj kondicxoj en cxiu kazo.

Agadoj                                      Poentoj

A. Membreco en organizajxoj
---------------------------
loka klubo                                  10
landa asocio                                20
internacia organizajxo                      30

(kromaj poentoj por membreco en
junularaj kaj fakaj organizajxoj)

loka                                        10
landa                                       20
internacia                                  30

B. Plenumo de funkcioj
----------------------
prezidanto                                 100
vic-prezidanto                              50
sekretario                                  75

kasisto bibliotekisto                       25
estrarano                                   20
komitatano                                  10

(Tiuj cxi poentoj estas por la loka grupo;
por funkcioj en landa organizajxo
multobligu per du, por internacia
organizajxo multobligu per kvar.)

C. Cxeestado en kunvenoj, seminarioj, kongresoj ks.
-----------------------------------------------
lokaj klub-kunvenoj (por cxiu tago)          5
landaj arangxajxoj                          25
internaciaj arangxajxoj                     50
Universalaj Kongresoj                      100

Cx. Frekventado de lingvokurso 
------------------------------
en klubo aux aliloke                       100
(nur por kursfinintoj)

D. Akiro de atestiloj
---------------------
elementa                                   100
mezgrada                                   200
altgrada                                   400

speciala (por instruado, tradukado,
cxicxeronado...)                           500

E. Instruado (por cxiu aparta kurso)
------------
neprofesie kvalifikita instruado           150
profesia lingvoinstruisto
aux esp-o kun instruista atestilo          300

F. Redaktado
------------
bulteno de la loka grupo                   100
organo de la landa asocio                  200
faka periodajxo                            300
internacia periodajxo                      500

G. Verkado, tradukado, recenzado ks.
--------------------------------
cxiu pagxo de publikigita verko             10

Gx. Partopreno en la kluba vivo
-------------------------------
organizo de programo                       100
prezentado de programero                    25

H. Korespondado
---------------
por cxiu bildkarto ricevita                 10
por cxiu letero ricevita                    25

Hx. Propagandado kaj varbado
----------------------------
artikoloj en nacilingvaj gazetoj,
leteroj al la redakcio, radio-
kaj televidintervjuoj                       50

inform-prelego pri esperanto en
ne-esperantista medio                      100

partopreno en publika manifestacio          25
varbado de novaj membroj
(por cxiu membro)                           25

En cxi-speca konkurso partoprenantoj konkursas ne nur kontraux
aliaj homoj. Cxar estas evidente, ke pli spertaj esperantistoj
havas grandajn avantagxojn, kiujn malfacile povas superi
novbakitaj esperantistoj, estas necese krei rimedon por kompensi
la handikapon. Tion oni faras, ebligante al cxiu konkuron ankaux
kontraux si mem. En cxiu dujara periodo oni komparas la
poentaron de la konkursantoj, kaj al tiuj, kiuj montras la plej
grandan sumon kompare al tiu de la antauxa jaro, estos
aljugxitaj premioj. Tiu cxi procedo donas al cxiuj konkretan,
objektivan manieron mezuri sian lauxgradan progreson kiel
esperantisto, kaj servas por intensigi ilian intereson kaj
kuragxigi ilin farigxi pli aktivaj.

La konkurso havas ankoraux unu dimension: konkuradon inter
grupoj. Gxi estas utila maniero taksi la agadon de pluraj
similaj lokaj kluboj en regiono aux lando. Tiel fine de la jaro
eblas scii, kiu grupo havas la plej aktivajn kaj produktivajn
membrojn laux la totala poentaro de cxiuj partoprenantoj. En tiu
cxi kazo necesas proporcie gxustigi la poent-rezultojn, por ke
klubo kun multaj membroj ne havu mal-gxustan avantagxon kontraux
malpli granda grupo. Cetere, cxiuj kluboj devas akordi pri
atribuado de poentoj.

Bernard Golden

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Estis mi, kiu raportis al CK de Kompartio!
==========================================

Ekde 1986-87 en Bulgario oni komencis paroli pri publikeco kaj
rekonstruo de la bulgaria socio. Mi estis naiva ekkredi ke en
mia lando auxtoritatoj eklaboris por rekonstruo de la vivo. Kia
iluzio miaflanke!

Komence de januaro 1987 mi persone parolis kun tiama prezidanto
de BEA Hxristo Gorov. Li substrekis, ke Bulgara E-Asocio ne plu
devas agi laux dokument-burokrata metodo de gxia Centra Estraro.
Mi diris al Gorov, ke bedauxrinde la komand-burokrata sistemo
influis negative al la bulgara e-movado, kie multaj
esperantistoj, anstataux esti idealistoj, farigxis koruptitaj
senrespondecaj personoj. Oficistoj en BEA laboras profesie nur
por gajni monon, ne por disvastigi esperanton. Ekzistas misuzoj,
ktp., sed cxiam la estraro de BEA deziras montri, ke cxio pasxas
bonege.

Do, tion mi diris al la prezidanto de BEA Gorov, kiu estis
fidela al la totalisma regximo de Jxivkov. Li respondis al mi,
ke en BEA cxio estas en ordo kaj ne akceptis miajn proponojn, ke
la estraro sxangxu la metodon kaj stilon de sia agado. Tiam mi
sincere kaj honeste diris al li, ke mi raportos al la Centra
Komitato de la Bulgara Komunista Partio (kiu tiam estis
prizorganto de BEA). Gorov konsentis, sed ne supozis, ke mi vere
faros tion.

Sed mi en januaro 1987 faris tiun skriban raporton, kaj per
faktoj skribis pri la vera situacio en BEA. Mi faris proponojn
por plibonigi la laboron de BEA.

Sendube, la raporto ne placxis al Gorov kaj la CK de la
Komunista Partio. Sed dank' al gxi estis sxangxita la prezidanto
de BEA - anstataux Gorov venis Sava Dalbokov. Jen kiamaniere
sxangxigxis la estraro kaj prezidanto de BEA, sed ne per "la
pucxo de 1987", kiel skribis Hektor Alos i Font en la artikolo
"Milda revolucio revenigas Todorov" en revuo Esperanto. Ja ne
povas eksterlandano, ecx logxinta kelkan tempon en Bulgario,
profunde koni la situacion en la lando. Mi konkludas: en 1987 ne
estis pucxo, kaj mi deziras, la esperantistaro sciu la veron.

Sed pro mia raporto la tiama polico kun permeso de prokuroro
trasercxis mian domon en Plovdiv. Tiamaniere mi estis
turmentita, kvazaux mi preparis sxangxon de la bulgara
registaro.

Krome en la sama jaro prokuroro Popcxev en Plovdiv prezentis
falsajn informojn, ke mi estas freneza kun manio skribi
raportojn, kaj ordonis per forto de polico enmeti min en
psikiatrian hospitalon. Mi tuj ricevis dokumenton de psikiatroj
ke mi estas tute sana, kaj savis min; se mi ne rapidus, oni
enmetus min en hospitalon por silentigi.

Jen kiel agis la totalisma regximo, se iu kuragxis diri la
veron.

Maria Tasxeva,
Plovdiv, Bulgario

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

3-taga Cseh-kurso
=================

Inter la 15-a kaj 17-a de oktobro de 1993 en Salzburg, Auxstrio
okazos ekspres-kurso laux Cseh-metodo, kies gvidanto estos prof-
ino Katalin Smideliusz el Hungario. Prezo - 640 ATS. Pliaj
detaloj:

Volkshochschule Felberstrasse 16,
A-5020 Salzburg, Auxstrio;
Tel: +43-662-876151-0.

*************************************************************************

Vegetaranoj sxangxis la kongresdaton
====================================

En Eventoj n-ro 37 estis anonco pri 31-a Vegeterana Kongreso,
okazonta en Nederlando en 1994. Laux la jxusa informo de TEVA
(Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) la dato de la kongreso
estas sxangxita: gxi okazos de la 8-a gxis la 13-a de auxgusto
1994. Pliaj detaloj cxe la gxenerala sekretario de TEVA:

Lilia Fabretto,
Via Pietro Cartoni 12/12, I-00152 Roma, Italio.

*************************************************************************

Internacia Kultura Festivalo en Parizo
======================================

UFE (Unuigxo Franca por Esperanto) organizos la 8-an festivalon
inter la 12-a kaj 14-a de novembro 1993.

En la programo estos konkurso de videobendoj, prezento de filmoj
en esperanto (i.a. fama Angoroj); ekspozicio de akvareloj;
folkloraj dancoj, teatrajxo kun partopreno de Vida Jerman
(Kroatio); koncertoj de artistoj el Hispanio (SOLO), Germanio
(Franz-Georg kaj Rita Rossler), Rusio (Mojsxe Bronsxtejn!);
kabaredajxoj el Francio (Jxak Le Puil), literatura forumo de
tradukistoj sub gvido de Istvan Ertl (Hungario)... Eblas aligxo
ankoraux de aliaj artistoj.

La Festivalo okazos en la salono Martin Luther King, (32, rue
Olivier Noyer, F-75014 Paris). La definitiva programo estos
auxdebla per la auxtomata respondilo de UFE ekde 25.10.1993 laux
la numero:

+33-1-48870742

Kromajn informojn oni povas ricevi cxe:

C. Nourmont,
2 om Klappchen, L-5682 Dalheim, Luksemburgio
Fakso: +352-676602

*************************************************************************

AFRIKA AGADO
////////////

Nova landa asocio fondota
=========================

Kelkaj nigxeriaj gesamideanoj jam delonge estas tusxitaj pro
neekzisto de nacia esperanto-movado en la lando. Tial nome de
tiuj interesuloj mi alvokis cxiujn nigxeriajn gesamideanojn
kunlabori unu kun la aliaj por fondi fortan nacian asocion. La
alvoko aperis en gazeto en decembro 1992. Multaj samideanoj jam
respondis al la alvoko kaj petis plidetalon.

Nun la kunordigantoj de la proponita nacia asocio (kiu nomigxas
"Nigxeria Esperantista Federacio", NEF) planas renkontigxi fine
de cxi tiu jaro por diskuti pri inauxguro de NEF. Per cxi tiu
informilo ni volas sciigi gesamideanojn pri nia grava plano, kaj
ni aprezos kunlaboron de cxiuj. Estas notinde, ke "Esperanto-
Grupo Kronach" en Germanio jam komencis kunlabori kun ni. La
klubo sendis al ni diversajn legajxojn kaj promesis dauxrigi
tian helpon. Ankaux franca klubo "Vekigxu!

Esperanto-Rondo" sendis al ni legajxojn. Al ili ni estas dankaj.

S-ro Evaristus Attah,
Esperanto-Amikoj,c/o P.O.Box 234 Nsukka Enugu State, Nigxerio.

*************************************************************************

Nuna situacio en Zairio
=======================

Cxar niaj gazetoj nur malofte, preskaux neniam, tusxas la
sxtatan situacion kaj la vivon de Homoj en Zairio, mi volas citi
kelkajn faktojn el la letero alveninta al mi de mia
korespondanto el Lukala. Tiel li skribas:

"Koncerne nian situacion mi bedauxrinde sciigas al vi, ke la
vivo estas cxiam mizera. Lernejoj sxtataj fermis siajn pordojn
dum preskaux unu jaro nun. Neniu el la instruistoj tusxis sian
monatan salajron dum 15 monatoj. Regas mizero en cxiuj familioj.
Oni postvivas nur per dia miraklo.

Ni arangxis iun kampon por kultivi maniokon, sed oni devas
atendi dum du jaroj antaux ol ion rikolti. Se oni ne havas
monon, la vivo estas vera kalvario. Cxie okazas milito: Zairio,
Ruando, Somalio, Angolo..."

Tiel skribas ekslernejestro, patro de naux infanoj kaj fervora
esperantisto, kiu ecx planis konstrui domon por esperanto, sed
la projekto almenaux provizore stagnas pro manko de rimedoj kaj
malstabila sxtata situacio. Tamen li ne perdis sian esperon
rilate estontecon, sed planas kiam li fine de cxi tiu jaro
emeritigxos, dedicxi siajn fortojn por gvidi esperanto-grupojn
kaj por tio unue mem perfektigxi pri esperanta instru-metodiko.
Cxu ni havas en bonfarta Finnlando similan entuziasmon inter
esperantistoj?

Helvi Jaakkala

el "Esperantolehti" 4/1993

*************************************************************************

ILEI
////

Nova rekordo
============

Ekde 1989 cxiujare multigxas la klasoj en la gimnazio Thuri
Gyorgy (Varpalota, Hungario), kie estas instruata esperanto, kiu
nun estas egalrajta al aliaj fremdaj lingvoj. Entute gxi estas
instruata devige (post libera elekto) en ses klasoj paralele al
alia lingvo (la gelernantoj devas lerni du lingvojn samtempe).

Tio ne estas iu eksterordinare granda miraklo, kiu nenie kaj
neniam povas ripetigxi. La klarigo estas, ke en tiu gimnazio -
kiel plurloke en Hungario - mankas diplomitaj lingvoinstruistoj.
La rusa lingvo estas en escepta kazo, sed gxin ankoraux la
gelernantoj tute ne emas elekti kaj lerni.

Post plurjara sperto ankaux la racio povas influi la gepatrojn:
laux ili estas pli sagxe parigi la anglan lingvon (aux la
germanan) kun esperanto, ol elekti samtempe du malfacilajn
studobjektojn. La statistikoj pri la malsukcesoj okulfrape
montras, ke por la plimulto de la gelernantoj neniu studobjekto
estas pli malfacile alproprigebla ol la tre popularaj
"mondlingvoj"!

Erno Csiszar, Hungario

*************************************************************************

VERBOJ CxEF-ROLU!
=================

En la situaci-komunika instruado ni enfokusigas verbojn! Ne
abundas de-eksteraj priskriboj de statikaj scenoj kaj objekto-
nomado; kontratuxe, svarmas homoj, aktoroj, agantoj kun deziroj,
opinioj kaj faroj, kiuj spronas ilin komuniki unu kun la alia.
Dialogoj, rol-ludoj kaj diskutigaj taskoj abundas kaj
dinamikigas la lernadon. Ni simulas en la kurso realajn
komunikajn situaciojn.

"Necesas trovi tiun punkton en esperanto, kiu unike gravas en
gxia lernado kaj konstrui propran didaktikan gramatikon cxirkaux
gxi. Pli kaj pli mi konvinkigxas, ke tiu centro estas la verbo
kaj gxia aparteno al unu el du kategorioj: transitiva aux
netransitiva. Jam dekomence, ni prezentu la verbojn en tiuj du
kategorioj kaj ni prezentu ilin en minimumaj kuntekstoj, tiel ke
instrukcia uz-kapablo enradikigxu kiel eble plej frue".

Jen du el pluraj asertoj diritaj komence de tritaga intensa
kurso por instruistoj, organizita de ILEI en la budapesxta
klubejo "Esperejo" (24 - 26.09). La ceteraj tagoj disvolvigxis
cxefe praktike, por defendi kaj ekzempligi tiujn asertojn de la
kursgvidinto Stefan MacGill.

La dekdu kursanoj devis en tri grupoj plenumi donitajn rol-
ludojn kaj laux tiu modelo mem verki kaj enscenigi proprajn rol-
ludojn. Tiel oni malkovris, kiom zorge necesas instrukcii la
aktorojn kaj kiom neatenditaj (kaj amuzaj) povas esti la
rezultoj. Por kontrauxpezi la kunpusxigan karakteron de la rol-
ludoj la kursanoj devis ankaux plenumi kunlaborigan komunan
taskon el la kurslibro Tendaraj tagoj.

Foninte kvin-nacie, la kursanoj portis diversajn vidpunktojn al
tre diversaj diskutoj.

SMG

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Malplena skatolo
================

Kadre de 78-a UK en Valencio 27 homoj el 19 landoj partoprenis
en la TEC-kunveno: 4 italoj, 3 germanoj, 2 francoj, 2 svedoj kaj
po 1 el Belgio, Brazilio, Britio, Cxehio, Cxinio, Danio,
Hispanio, Kanado, Luksemburgio, Nederlando, Nov-Zelando, Polio,
Portugalio, Usono.

Reprezentigxis preskaux duono de la landoj kun pli ol 5 UK-
aligxintoj kaj cxiuj unuaj 11 landoj de la aligxstatistiko, laux
p. 127 de la Kongresa libro.

Laux profesio cxeestis 3 ingxenieroj, 1 administranto, 1
artisto, 1 ekonomikisto, 1 entreprenisto, 1 juristo, 1 kemiisto,
1 leksikografo, 1 pedagogo, 1 universitata fakulo kaj 15 homoj
de nekonataj profesioj.

Tre gravas tiuj donitajxoj, kiuj evidentigas vastan intereson
pri terminologio dismonde - de Kanado al Cxinio, al Nov-Zelando
- kaj precipe rilate al teknikaj profesioj.

Cxiuj cxeestantoj montrigxis vere konsciaj pri la ega graveco de
terminologio por esperanto, kiu, dum cxi-lasta fazo, kompareblas
al iu "malplena skatolo", de ni plenigenda. Fakte mankas fakaj
gxisdatitaj terminaroj, specifaj glosaroj kaj aliaj samspecaj
verkoj, ecx se nacilingvaj fakvortaroj abundas kaj facile
ebligus tradukon de tiuj difinoj de nocioj kiuj, kiel diris
ingx. Jan Werner el Brno (Cxehio) dum sia parolado en Vieno
1992, konsistigas la "elirpunkton por terminoj".

Dum tiu unua pretiga fazo de la difinoj tute ne bezonatas
fakuloj: suficxas kunordigado de bonvoluloj aux, pli bone,
starigo de organizajxo kapabla distribui la laboron inter etaj
grupoj (3 - 4 homoj) laux la diversaj sektoroj. La fakdifinaroj
kaj la unuaj proterminoj estos poste kontrolataj kaj aprobataj
fare de kompetentuloj laux la reguloj de terminologio.

Do, miaopinie, nepras antauxeniri survoje al vastskala pretigo
de fakaj terminaroj; fakte cxiuj klopodoj kaj streboj fare de la
tuta esperantistaro por enkonduki esperanton en la praktikan
vivon, en komercon ktp. povus fiaski pro tiu manko, cxar ni
neniam trovas "acxetantojn de malplena skatolo", nome homojn
interesigxantajn pri lingvo, kiu ne kapablas difini ekzakte kaj
firme cxiujn fakterminojn en teknikaj kaj sciencaj sektoroj,
plene regantaj nian hodiauxan vivon.

La nuntempan situacion de TEC-organizo mi ne precize konas, sed
gxi sxajnas al mi ne tro bonfarta. Cxefe mankas diskonigo de
informoj pri la ekzistanta glosararo.

Pasintfoje, sekve de enketo cxe la CDELI-biblioteko en La-Chaux-
de-Fonds, mi trovis nur 38 fakvortarojn, kies eldono averagxe
datigxis je 1936. Mi opinias, ke gxenerala konsciado de la
nuntempo pri la novaj kaj malnovaj glosaroj tre gravas por
starigi iun planon kaj kunordigi la malmultajn fortojn en ne
disfluga laboro.

Ne plu troveblas manlibroj kaj lecionaroj pri terminologio:
kiamaniere haveblas "Baza Principaro" kaj "Terminologia Kurso"
de J. Werner, 1986? Kaj la diversfakaj instrukajeroj por la
Antauxuniversitataj Someraj Kursoj en Santiago de Compostelo?
Cxu ekzistas aliaj tekstoj pri terminologio?

Dise en la mondo oni laboras laux unuopulaj iniciatoj: de la
indega kaj plurdekjara Pekoteko de R. Eichholz, Kanado, gxis la
lastaj fakterminaroj de ingx. J. Pospisxil, Cxehio.

Nepras gxisdatigi "Medicinan vortaron" kaj cxiujn aliajn verkojn
eldonitajn antaux la dua mondmilito. Ju pli da terminaroj,
glosaroj, fakvortaroj la esperantistoj kapablos eldoni, des pli
la akceptado de esperanto estos favorata. Malgrandaj, sveltaj
malmultpagxaj libretoj pri la diversaj fakoj (de aeronauxtiko al
mineralogio, de zoologio al ekologio, ktp., ktp.) estus
atestajxoj multe pli valoraj ol cent, mil prelegoj pri la "fina
venko".

La laboro ne mankas. Ni plenigu la skatolon, cxiuj kune.

Viktor

el "La Eta Gazeto", 9/1993

*************************************************************************

Cxu rapide kreskas la afero?
============================

"Mono", gazeto por tiuj, kiuj volas gajni monon, interalie per
esperanto, lancxita de Joachim Werdin pasintjare, progresas. Jam
aperis la 4-a numero, kio, konsiderante la kvaronjaran
aperritmon, signifas la unuan jubileon de la nova periodajxo. La
aspekto de la 4-a esperantlingva numero (ja estas jam la pola
kaj hungara variantoj) estas kontentige agrabla, kion multe
helpis sxangxo de formato al A/5; la enhavo pli varias kaj
estas, fakte, interesa ne nur po avidaj mongajnemuloj, sed
ankaux por cxiuj homoj.

Cxu la aspekta kaj enhava progreso de la gazeto sxuldas al la
progreso en la funkciado de la komplika sistemo de abonado (kiu
mem devas helpi gajni iom da mono al la abonantoj)? La respondon
oni ne havas, cxar gxi apartenas al la komercaj sekretoj de
eldonanto, sed aboni "Mono-n" indas, speciale al la homoj
entreprenemaj kaj scivolaj.

La adreso de la redakcio estas:

Skrytka 147,
PL-47220 Kendzierzyn, Polio

*************************************************************************

Cxu estas bezonataj fakaj terminaroj?
=====================================

Oni ofte konstatas, ke la fakaj terminaroj malmultas en
esperanto, kaj pro tio la fakuloj ne interesigxas, aux ne
serioze rilatas al nia lingvo. Laux tia logiko, se en esperanto
ekzistus multnombraj grandaj modernaj terminaroj, glosaroj pri
cxiuj eblaj, aux almenaux pri cxefaj, fakoj, la fakuloj
(sciencistoj, ingxenieroj, komercistoj, kuracistoj ktp.) amase
aligxadus al la movado kaj la "fina venko" jam kusxus en nia
posxo.

Sed kial do stagnas la terminologiaj laboroj en esperantujo kaj
nur apartaj entuziasmuloj okupigxas pri ili (sen tro gravaj
rezultoj)? Kial do, mole dirite, ne progresas TEC? Se la
sukcesoj de la movado dependus de tio, devus esti male... La
afero estas tiu, ke la tezo mem pri la kreo de terminaroj por
interesi la fakulojn pri la lingvo estas erara!

Se apliki la lauxmodan merkatikan jxargonon, ni provas vendi al
la mondo ne jam pretajn fakajn aplikojn (je kio ni simple ne
kapablas pro magraj kvantoj da esperantistoj en koncernaj
fakgrupoj), sed la ideon de la internacia lingvo. Ni povas
montri, ke la lingvo funkcias en kelkaj fakoj (amika babilado,
politikaj diskutoj, amindumado ks.), kaj al cxiu interesito tio
suficxas, por kompreni, ke gxi povas same funkcii ankaux en
aliaj fakoj, kaj acxeti nian varon sendepende de nia preteco
servi tuj al lia konkreta fako. Li multe pli bone adaptos poste
la varon-lingvon al siaj bezonoj, ol kapablos ni, mallertaj
laikuloj. Ja kiam oni vendas novan specon de sxtofo, oni ne
penas por gxin reklami kudri el gxi cxiujn eblajn vestajxojn -
ekstremokaze suficxas du-tri specimenoj, - ja la tajloroj pli
bone scias, kiel utiligi la sxtofon, ol antauxvidas la
teksistoj. Se la tajloroj ne acxetas la novan sxtofon, tio
signifas, ke ilin plene kontentigas uzado de la malnova.

Do, la fakuloj ne aligxas al la movado ne pro tio, ke ne estas
fakvortaroj, sed kontrauxe, la fakvortaroj ne ekzistas, cxar la
fakuloj ne aligxas kaj ne kreas ilin! Kial - estas jam alia
problemo. Ni nur konsciu, ke komence devas esti la disvastigxo
de esperanto, kaj nur poste la vastskala faka aplikado, sed ne
male.

Cetere, la fakuloj kontentigxas pri la uzado de naciaj lingvoj,
unuavice la angla kiel la internacia, pro tio, ke gxi en sia
faka aspekto ja estas tre facila. Cxiu fakulo en sia tereno
bonege gxin povas uzi, ecx ne kapablante konversacii pri iu
normala temo. Avantagxo de esperanto estas ne facileco de la
faka aplikado - por tio suficxas la plej primitiv(igit)a
lingvajxo, sed ebleco relative facile ekposedi la konversacian
nivelon. Do, ni ne disipu la fortojn, kreante al neniu
bezonatajn fakvortarojn, sed disvastigu nian lingvon por gxia
plej rekta kaj aktuala destino - amik(ig)a interkomunikado!

Kaj kiam iu fakgrupo decidos apliki esperanton, gxi tuj mem
ellaboros tauxgajn por si terminojn, esprimojn ktp., kiel jam
faras, ekzemple, suficxe por tio multnombraj esperantistoj-
komputistoj kaj komputiluzantoj - sed pri tio zorgas kaj devas
zorgi ili mem!

Nikolao Gudskov

*************************************************************************

MOVADO
//////

Esperanta PEN-Centro plenrajtas!
================================

La esperanta PEN-Centro partoprenis oficiale en la 60-a
Mondkongreso de PEN en Santiago (Hispanio). Gxin reprezentis d-
ro Giorgio Silfer, vicprezidanto de la Centro, kun la statuso de
observanto.

Ankaux la esperanta gazetaro cxeestis la kongreson pere de la
revuo Literatura Foiro, kies cxefredaktorino Perla Martinelli
intervjuis kelkajn el la plej interesaj nuntempaj verkistoj,
speciale el Hispanio.

La 10-an de septembro kun tre granda plimulto la Esperanta PEN-
Centro estis akceptita en la sinon de la tutmonda verkista
familio.

Post la jura akcepto de la Esperanta PEN-Centro al PEN
Internacia kaj agnosko de esperanto kiel literatura lingvo, G.
Silfer igxis plenrajta delegito de la kongreso kaj aktive
kontribuis al la diskutoj, speciale en la debato pri la
situacioj de verkistoj en la eksa Jugoslavio.

Laux la gazetaraj komunikoj de laEsperanta PEN-Centro

Rim. La Esperanta PEN-Centro estis fondita en 1991 de Perla
Martinelli, Istvan Nemere kaj Giorgio Silfer. Hodiaux gxi havas
21 membrojn, preskaux cxiujn en Euxropo. Gxia prezidanto estas
Istvan Nemere.

*************************************************************************

EVA plu viva!
=============

Diskuris la famo, ke Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) estos
malfondita... Tamen, la kunveninta dum la Valencia UK dekduo da
membroj, en cxeesto de samnombraj interesitoj, decidis konservi
EVA-n kaj akceptis Gerrit Berveling (Nederlando) kiel sekvanton
de William Auld en la prezidanta posteno. La jxusa redaktorigxo
de Berveling cxe Fonto inspiris la ideon, ke tiu revuo donu pli
regule spacon al komunikoj de EVA, anstatauxante la nunajn
cirkulerojn. Proponigxis, ke verkistoj kunvenu por longa
semajnfino, probable en 1994 en Gresillon, por pli trankvile
babili pri la fajnoj de la metio.

el "Esperanto", septembro/1993

La adreso de la nova prezidanto de EVA:

Gerrit Berveling,
Muiderslotstraat 69, NL-4834 KM Breda, Nederlando

*************************************************************************

Startis nova kurso en la E-fako de Universitato ELTE
====================================================

La universitataj studoj pri espeantologio denove allogis multajn
homojn el diversaj landoj.

La duan fojon startis jam en septembro en Budapesxto la
koresponda internacia e-fako de universitato ELTE kun 12
partoprenantoj (Koreio-1, Israelo-2, Rumanio-2, Francio-2,
Finnlando-3, Britio-1, Svisio-1).

Post la akcepta ekzameno okazis 4 plensxtopitaj studtagoj. En la
unua tago, hungaraj esperantistoj organizis bonvenigan vesperon
en ESPEREJO, poste ankaux s-ro Fajszy prezentis al ili sian
vidindan bibliotekon. La semajnon finis vizito al hungara rok-
opero "Attila" - por iom sentigi la hungarian etoson.

Dauxrigo sekvos en februaro jam kun ekzamenoj, kaj kun la sekvaj
konsultadoj.

dr-ino Ilona Koutny

Rim: En la universitato oni gxenerale nuligis la korespondan
instru-formon, la sola escepto restis tamen la E-fako...

*************************************************************************

1995 - postkongreso en Tallinn
==============================

La 80-a Universala Kongreso okazos la 22-an - 29-an de julio
1995 en Tampere, Finnlando. La finnaj esperantistoj jam aktive
preparas la kongreson. Nun UEA aprobis ankaux la lokon de la
oficiala postkongreso. Gxi estos la cxefurbo de Estonio,
Tallinn. Do, revenante de la UK la kongresanoj povos viziti tiun
belan antikvan urbon kun vigla e-movado.

Menciindas, ke Tallinn foje jam akceptis la oficialan
postkongreson. Tio okazis en 1934 post la 36-a UK en Stockholm.

laux "Informoj de Esperanto-Asociode Estonio", 2/1993

*************************************************************************

Pri la fondajxo "Espero"
========================

En Eventoj n-ro 37 oni trovas informon pri la fondajxo. En gxi
oni mencias, ke Internacia Kultura Servo kaj Kroatia Esperanto-
Ligo kolektas informojn pri militsuferintaj esperantistoj el
Kroatio, Bosnio kaj Hereogovino, kaj ke la alveninta helpo estis
donita al esperantistoj el pluraj urboj, inter ili el Osijek.

Do, Kroata Esperantista Unuigxo (KEU) devas korekti la informon.
Nome, jam en februaro evidentigxis, ke el la enketado simple
elfalis la urbo Osijek. Tial KEU decidis informi esperantistojn
el tiu urbo pri la fondajxo, kaj KEU kolektis informojn, kiujn
sendis al CO de UEA kaj al R. Corsetti, iniciatinto de la
fondajxo. Post iom longa tempo, tamen la helpo venis, kaj KEU
ecx ricevis dankleteron de la gxenerala sekretario de UEA, Simo
Milojevicx pro la kolektado de la informoj.

KEU ne insistas, ke oni nepre menciu gxin, sed se oni jam
mencias, almenaux ne menciu tion, kion oni ne faris. KEU
profitas la eblecon, kaj dankas al cxiuj, kiuj pretas helpi!

Marija Belosxevicx sekretario de KEU

*************************************************************************

Cxu nur por novuloj?
====================

Kongresanoj de la Valencia UK estis la unuaj, kiuj konatigxis
kun nova iniciato de UEA - Manlibro por novaj membroj. Gxi estas
24-pagxa, klare presita ilustrita brosxuro, konatiganta la nov-
aligxintajn individuajn membrojn kun strukturo kaj funkciado de
la asocio, kun celo plifaciligi al ili uzadon de ties servoj
(kaj, eventuale, ankaux helpi al UEA).

Multaj aferoj estas priskribitaj koncize kaj klare, pli
kompreneble ol en la kutimaj manlibroj (Jarlibro, Gvidlibro),
kio vere povas helpi al la novaj membroj orientigxi en komplikaj
aferoj. Sed cxu nur por la novaj? Ja ankaux inter la malnovaj
UEA-membroj ne cxiuj scias vere partopreni agadon kaj uzi
eblecojn de nia organizo... Do, gxi povus servi ankaux al la
jamaj membroj, kaj esti bona propagandilo por tiuj
esperantistoj, kiuj ankoraux hezitas aligxi al UEA. Ni esperu,
ke la CO disponigos gxin al cxiuj mendontoj!

N.G.

*************************************************************************

"Zamenhof-lernejo" en Nederlando
================================

Hugo Rollinger, delegito kaj komisiito de UEA, kompilis la
tutmondajn ZEO-jn (ZEO - Zamenhof-Esperanto-Objekto), t.e.
cxion, kio estas oficiale nomita laux Zamenhof aux Esperanto
(vd. UEA-jarlibro 1993, p. 90).

Dank' al tiu konsiderinda laboro mi povis ekfoti ilin okaze de
vojagxoj, cxar mi tutcerte sciis, kie trovi ilin. Lastauxguste,
cele foti ZEO-jn en Nederlando, mi vojagxis tra tiu vizitinda
lando. Tiel mi iris en la urbon Leeuwarden, kiu estas ZEO-
plenricxa. Tie estas duhektara parko nomita "Dr. Zamenhofpark".
Meze de tiu parko staras monumento, kiu simbolas esperanton
(inauxgurita 24.09.1966, skulptisto Tjeerd Visser). Cxe la
enirejo de la parko staras Zamenhof-monumento. Promenante en la
cxirkauxajxoj post la fotado, tuthazarde mi rimarkis ankoraux ne
registritan ZEO-n: Zamenhof-lernejon. Gxi kusxas en la strato
nomita "Jelle Bangastraat". Cxar gxi estis fermita pro
libertempo, mi ne povis peti informojn. La skribajxo sur la
tabulo signifas: "Lernejo por baza instruado". Laux mi, gxi
estas la unua Zamenhof-lernejo en la Euxropa Komunumo. Sed eble
mi eraras?

R. Bore,
481 Square Zamenhof, F-73000 Chambery, Francio

*************************************************************************

POR VIA NOTLIBRO
////////////////

Mark Fettes, estrarano de UEA havas novan adreson:

695 B-King Edward Avenue,
Ottawa, Ontario, Kanado KIN 7N9
Telefono: +1-613-5659282,
Telefakso: +1-613-5659279.

* * * *

En la Jarlibro '93 cxiuj numeroj de Humphrey Tonkin aperis
nekorekte. Jen la gxustaj:
Telefono:+1-203-2335463,
fakso: +1-203-7685435.

* * * * *

UFE (Unuigxo Franca por Esperanto) ekde nun estas kontaktebla
ankaux per
telefakso: +33-1-42780847

*************************************************************************

LINGVO
//////

Loko-motivo?
============

B.Golden en Eventoj n-ro 37, p.6 kritikas la titolon "Centra
artikolo lokigita" (Eventoj, nro 34, p.1).

Ja ekzistas transitiva verbo "loki" kun signifo "meti en
difinitan lokon". Sekve, se pro vi artikolo aperas en gazeto, vi
lokis gxin tie. Nur se vi kauxzis, ke iu alia aperigu gxin, vi
lokigis gxin. Sed fakte, tiu ne estis la senco de la titolo!

La kutima regulo pri aplikado de ig/igx (nenie specife
deklarita, laux mia scio) diras, ke se ekzistas entute verbo kun
aktiva signifo de iu radiko, gxi estas cxu transitiva cxu ne,
kaj tio regas la uzon de ig/igx. Nesuficxa estas la kriterio,
cxu la radiko estas verba aux ne, cxar pluraj aktivaj verboj
ekzistas el neverbaj radikoj, ekz.: trui, diplomi, ekstrakti,
komplezi, k.m.a.

Kutime, nur kiam mankas aktiva verbo, ni rajtas konstrui stat-
verbon, el kio sekvas la uzo de ig kaj igx, ekz.: regxi - esti
regxo, regxigxi - ekesti regxo, regxigi - kauxzi ke iu ekestu
regxo; beli - esti bela, beligxi - ekesti bela, beligi - kauxzi
ke iu/io ekestu bela. Plej ofte, kiam radiko havas aktivan
verbon, la principaj verb-formoj "esti -o" aux "esti -a" estas
komunike senutilaj kaj neniu ploras pro la malpermeso konstrui
ilin.

Sed la verbo "loki" prezentas ion apartan. Kiel pluraj radikoj
en esperanto, gxi havas pli ol unu parencan signifon. Sed
malkiel la plimulto, la senco-diferenco koincidas kun la
gramatika kategorio. Nome, la adjektivo "loka" signifas
"rilatanta al limigita teritorio" kontrasta al "regiona",
"monda" aux "universala".

La kritikita titolo ne volis diri, ke la artikolo estis lokita,
t.e. "metita en difinitan lokon", sed laux la adjektiva senco de
la radiko, ke oni kauxzis ke la artikolo ekhavu lokan (ne-
universalan) karakteron. Sekve, Eventoj devas rajti je la formo
"lokigi", samsignifa kun la nemulte uzata zamenhofa vorto
"lokalizi".

Jen konkludo ne tro dezirinda, sed neevitebla. Spacomanko
malhelpas farendan esploron pri la sekvoj de tiu konkludo, kiel
ankaux de la citita kaj bezonata verbo "recikli", kiu starigas
alian fundamentan demandon. Eble alian fojon?

Stefan MacGill

*************************************************************************

Elsarki erarojn el la font-artikoloj!
=====================================
Sur la p. 2 de Eventoj n-ro 35 trovigxas artikolo pri projekto
organizita en Rusio. La verkinto klarigas, ke "La teoriajn
rezultojn de la projekto sumos libroserio Lingvo-Kulturo-
Ekologio." Stranga estas la uzo de la verbo "sumos", cxar oni
kutime uzas la transitivigan verbformon "sumigi" kun la signifo
"adicii". Tamen, en la kunteksto, pli konvenas la verbo
"resumos", cxar "resumi" estas transitiva.

Bernard Golden

*************************************************************************

PV ankoraux aktualas!
=====================

En Eventoj n-ro 37 B. Golden skribas pri misuzo de la
transitiviga sufikso "-ig-". Sub punkto 2) li citas: "Gxia celo
estas pere de informoj pri la Universala Kongreso ... interesigi
jxurnalistojn". Kaj sub la 2-a punkto 2) li eksplikas signifon
de la verbo "interesi" laux PIV kaj finas: "Ankaux tie cxi
"-ig-" estas superflua. La esprimo "interesigi jxurnalistojn"
povas signifi nur "igi jxurnalistojn interesaj"".

Mi ne scias, kiom da esperantistoj posedas PIV-on. Sed certe pli
multaj posedas PV-on. Bone, en PIV nenia citajxo estas koncerne
"interesigi". Sed en PV estas la jeno:

INTERESIGI:
1) fari ion interesa: "por pli interesigi la gazeton",
2) igi iun interesata: "interesigi la komercan cxambron pri esp-o".

Do gxuste la dua ekzemplo estas uzata en la kritikata citajxo:
"interesigi jxurnalistojn ... pri la Universala Kongreso ...".
Laux PV la vortuzo estas tute korekta!

Jozef Vanecxek, Cxehio

*************************************************************************

Oftec-kalkulo facilas!
======================

Responde al la anonco en Eventoj n-ro 36, p.8 mi sendis al la
indikita adreso tiun statistikon memfaritan. Cxar eventuale gxi
povus esti interesa ankaux por aliaj, jen gxi por via uzebleco.
Oni povas gxin mem fari posedante komputilon, suficxe oportunan
tekstoprogramon kaj longan tekston. La anstatauxigfunkcio de
multaj programoj indikas la nombron de anstatauxigoj, do,
anstatauxigante unuopan literon per si mem aux nenio, oni
ricevas la nombron de tiu litero en la teksto.

Volframo Diestel

Ofteco de unuopaj literoj en la traduko de "Sencxesa rakonto"

(ofteco/100.000)

a 11.852
i 10.862
e 8.786
n 7.738
o 7.718
s 6.967
l 6.249
r 5.834
t 5.670
k 4.235
u 3.504
j 3.324
m 3.013
d 2.676
p 2.390
v 1.874
g 1.242
b 989
f 959
cx 784
gx 732
ux 696
c 610
z 462
sx 355
h 337
jx 26
hx 17

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Tre gravas bona informado!
==========================

Ni cxiam konstatas, ke vere mankas bona informado pri esperanto.
Agadas e-organizajxoj kaj kluboj, sed tamen informado nenie
estas efika aux preskaux nenia estas. Homoj ne ofte renkontas
esperanton. Tio speciale gravas inter junularo. Ni volas diri,
ke tre valora estus negranda, sed placxa kaj sagxe, boninforme
prilaborita informfolio. Tian flugfolieton oni devus distribuadi
en lernejoj, inter studentoj, en organizajxoj neesperantistaj
ktp. Efikas ankaux belaj kaj bonaj ekspozicioj de esperantajxoj.
Dum ekspozicioj devus funkcii lertaj kaj sciantaj geesp-oj, kiuj
scipovas tre klare kaj konvinke rakonti pri esperanto.

Ni proponas, ke e-kluboj kaj organizajxoj en siaj programoj
planu eldoni bonajn informfoliojn kaj arangxu interesajn e-
ekspoziciojn por vasta publiko.

Ni sxatus ricevi korespondajxojn pri tiuj temoj.

Esperanto-societo FLAMO,
pk.16, PL-87100 Torun-1, Polio

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Longe fluu "Riveroj"!
=====================

Jam de kelkaj jaroj fakte mankis iu esperantlingva kultura
gazeto el Japanio - ja "La revuo orienta" kaj "La movado" ne tre
multe donas por la nejapana leganto, kelkaj aliaj
esperantlingvaj periodajxoj ne estis suficxe grandaj por dece
prezenti la tradiciricxan kreivan potencialon de tiea
esperantistaro... Sed se ne estas ebleco prezentigxi, la kreivo
estingigxas. Konsciante tion, estas lancxita nova interkultura
(do, ne nur literatura) periodajxo de la orientaziaj
esperantistoj - Riveroj, kies unua numero aperis en auxgusto
1993.

La gazeto nun estas 32-pagxa (A/5), kaj estas planata kiel
kvaronjara eldonajxo. La enhavo de la unua numero (artikoloj pri
eskatologio kaj japan-koreaj kulturaj rilatoj, beletrajxoj,
leteroj de Regulo al Miyamoto kaj de Shi al Mine ktp.) promesas
bonan estontecon. La revuon eblas aboni cxe la cxefredaktoro s-
ro Mine Yositaka kontraux 48 NLG (UEA-konto: mine-v) laux la
adreso:

Mine Yositaka,
Kitahama-Kitawaki 29-16, Hyogo-ken, 671-01 Japanio.
Tel. kaj fakso: +81-0792-54-2802.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Kunvojagxanto sercxata!
-----------------------

Al la "Internacia Festivalo" en Germanio 27.12 - 03.01 mi
veturos per auxto, kie ankoraux estas 3 liberaj lokoj.
Dezirantoj bv. kontakti min:

Gabor Markus,
Aranylud u. 4, H-1173 Budapest.

* * *

Oktobra kultura kunveno
-----------------------

La 17-an de oktobro (dimancxo) en la budapesxta klubejo
"Esperejo" je la 17.30 okazos prelego de s-ro Marion Luczywo
(Polio) pri la temo: "Patro de esperanta literaturo Antoni
Grabowski".

* * *

Aktivula konferenco de HEA
--------------------------

Planita dato: la 16-a de oktobro. Pliaj detaloj cxe la CO de
HEA. Tel: 2680306


*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Kiu volas ricevadi senpagan gazeton?
====================================

La Esperanto-redakcio de Pola Radio por la sekvonta jaro volas
renovigi la adresaron de la personaj ricevantoj de la senpaga
bulteno "Parolas Varsovio..." En la nuna adresaro estas multaj
adresoj de mortintoj, de homoj, kiuj sxangxis logxlokon, cxe
kiuj sxangxigxis posxtkodoj (speciale en Germanio!), nomo de
kies lando sxangxigxis (ekz., anstataux Cxehoslovakio oni nun
logxas en Cxehio aux Slovakio, sed oni ne cxiam scias, en kiu
nova lando trovigxas la logxurbo de la homo) ktp. Tial cxiuj
esperantistoj, kiuj estonte deziras ricevadi la bultenon, sendu
al la redakcio sian plenan nomon kaj precizan adreson, inkluzive
la posxtan kodon kun landosimbolo. Bonvolu skribi klare,
legeble.

La adreso de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio restas
sensxangxe:

Pk. 46,
PL-00950 Varsovio, Polio;
fakso :+48-22-444123

*************************************************************************

KULTURO
///////

Ni teatrumu!
============

Por konsciigi esperantistojn ne nur pri teoria, sed ankaux pri
praktika flankoj de esperanta teatro, okazos en januaro, cxe
Wedgwood Memorial College, Barlaston, semajnfino Ni Teatrumu!
dedicxota al tiu cxi neglektata aspekto de esperanta kulturo.

Deirpunkto estas unuaktajxo de Julio Baghy Dum tondras kanonoj,
(el la kolekto En maskobalo, HEA, Budapest, 1977). Krom
enkonduka komuna vocxlegado okazos seminario pri aktualeco,
moralo, karakterizado en la teatrajxo, kune kun praktikaj sesioj
cele al prova surscenigo de elektitaj eroj el la peco.
Inkluzivigxos gxenerala debato pri la nuna stato de esperanta
teatro.

La semajnfino - iom eksperimenta, kaj kies definitiva programo
dependos de la nombro kaj de la orientigxo de partoprenontoj -
interesos cxiun, kiu scivolas pri esperanto-teatro gxenerale aux
kiu deziras pliprofundigxi en regxisorajn, aktorajn artojn.

Espereble, se sukcesa, la semajnfino cxiujarigxos kaj tiel
kontribuos al trejnado de esperantaj geaktoroj, regxisoroj,
eventuale dram-verkistoj. Oni emas konsenti kun Julian Modest
kiu, en Monato (julio, 1993), notis: "La nuna esperanto-socio
bezonas la teatron kaj mi opinias, ke estonte la esperanta
teatro ludos pli gravan kaj pli signifan rolon."

Detaloj pri kostoj de la semajnfino Ni Teatrumu! (kiu okazos
inter la 28-a kaj 30-a de januaro 1994) haveblas cxe d-ro Derek
Tanon, Wedgwood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12
9DG, Britio. Notu: cxiu aligxinto auxtomate ricevos antaux la
semajnfino tekston de la unuaktajxo.

Paul Gubbins

el "La Brita Esperantisto", sept.-okt. 1993

*************************************************************************

HISTORIO
////////

La unua internacia esperantista geedzigxo
=========================================

Nuntempe anoncoj pri geedzigxoj inter geesperantistoj estas
cxiutagajxo en la esperanto-gazetaro. Jam delonge oni parolas
pri "edzperanto", tre trafa vorto de la esperanta slango.
Kompreneble, la plej interesvekaj nuptaj novajxoj koncernas
diversnacianojn, kiuj renkontigxas en Esperantujo. Mi ankoraux
ne sukcesis malkovri donitajxojn pri la unua geedzigxo inter
samnaciaj esperantistoj, sed la versxajne unua internacia
geedzigxo okazis en 1899, kaj la novgeedzoj estis nordianoj. La
edzo ecx dufoje "edzperantigxis", cxar post la morto de sia unua
edzino li denove edzigxis al alilandanino en 1925. Sxi estis la
filino de unu el la pioniroj de la esperanto-movado en Rusio.
Cxu vi scias, pri kiu temas?

Valdemar Langlet, pioniro de la sveda esperanto-movado, edzigxis
al Signe Blomberg, kun kiu li konatigxis pere de esperanto, la
3-an de auxgusto 1899 en Abo (Turku), Finnlando.

Langlet naskigxis en 1872 en Lebro, Svedio, kaj esperantigxis en
1890. Dum li ankoraux estis universitata studento, li kunfondis
en 1891 la esperanto-grupon en Upsalo. Post cxesigo de la revuo
La Esperantisto Langlet helpis lancxi novan internacian gazeton
Lingvo Internacia en 1895. Dum la sekvaj jaroj Langlet faris
poresperantajn vojagxojn tra Rusio, Turkio, Auxstrio-Hungario
kaj Germanio.

Post la morto de lia unua edzino en 1921, Langlet edzigxis al
Nina Borovko en Moskvo en 1925. Sxi estis la filino de la
esperantista amiko de Langlet, Nikolaj Afrikanovicx Borovko
(1863 - 1913), konata al esperantistoj pro la fama letero, kiun
Zamenhof skribis al li pri la deveno de esperanto. Ankaux
Borovko "edzperantigxis". Lia edzino estis la rusa
esperantistino Antonina Justinovna Cxajkovskaja, kiu akompanis
Langlet kiel esperanto-gvidistino dum lia vizito al Krimeo en
1895.

Bernard Golden

el "Bona Espero", vol.1993/30 n-ro 1.

*************************************************************************

RECENZOJ
////////

La infera kvarangulo

"Infero en Auxtuno" estas la titolo de romaneto (pli gxuste,
novelo) de Bernard Golden, kiun eldonis "Debrecena Bulteno". La
leganto de tiu cxi 47-pagxa brosxurforma eldonajxo povas
konatigxi kun krimhistorieto de la ama tri- aux kvarangulo. Laux
la auxtoro, temas pri io infera. Mi ne rakontu pli detale pri la
enhavo - rilate al la krimrakontoj tio estus malhoneste! La
recenzanto malice atentigas la eventualajn legantojn, ke,
sendepende de la enhavo de la verko, oni povos okupigxi pri
"ekzekutado de ekzekutisto": ja s-ro Golden estas konata en
Esperantujo kiel senkompata cxasanto de lingvaj misajxoj en
alies verkoj - nun pretas okazo cxasi liajn proprrajn misajxojn
en esperanto! Ecx malgraux ilia eventuala cxeesto, oni povas
rekomendi la libreton kiel postkursan legajxon.

- Priester -

La libro estas mendebla kontraux nur (!) 3 IRK, inkluzive
sendokostojn (en Hungario - kontraux 60 HUF) cxe la redakcio de

"Debrecena Bulteno":
s-ro Tibor Papp,
Trombitas u. 12, H-4031 Debrecen, Hungario.

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Mi nur korektis mian eraron!
============================

Mi atentigas pri la baza eraro en la n-ro julio/1 de EVENTOJ.

En la 9-a eldono de la Fundamento mi kulpis 8 erarojn kaj tajpis
ok nomojn per minuskloj. Mi estis erarigita de tiam reganta
modo!

En la 10-a eldono mi nur korektis miajn proprajn erarojn. Studu
tion legante mian artikolon en Akademiaj Studoj, 1885, p. 28 -
30.

Vi povas ankaux mem rigardi sur la pagxo 124 de la 9-a eldono
(p. 70 de la auxtenta Fundamento): vi tie legos Hispano kaj
Germano en la vortlisto, sendube kun majuskloj; same sur p. 74
Franco, ktp.

D-ro Andre Albault,
prezidanto de la Akademio de Esperanto

*************************************************************************

ALVOKO
//////

Helpu esperantigi blindulojn!
=============================

Mi, kiu estas neblinda kaj juna japano, fondis negrandan e-
klubon por blinduloj. Mane skribi brajle tre lacigas min, kaj mi
ofte sentas doloron en la brako. Brajlan komputilon aux tajpilon
mi ne havas, por acxeti brajlan tajpilon en mia lando oni devas
atendi almenaux unu jaron. Sed mi esperas, ke mia agado ne estas
stultajxo...

Do, por mia klubo "Verdaj okuloj" mi havas peton:

1) cxu iu auxtoro aux tradukinto povas doni mallongajn rakontojn
    kiujn mi traduku brajlen?

2) cxu iu klubo povas sendi al mi interesan e-raporton per
   kasedo?

3) cxu iu e-kantisto permesos al mi, ke mi surbendigu liajn
   kantojn en songazeton? Se jes, bv. sendi al mi la kantojn.

Se iu povas sendi nebezonatajn kasedojn al mi, mi estos tre
felicxa, cxar mi volas uzi gxin por blinduloj.

Harada Tsukuru,
Hakuzan 2-7-4, Kimamoto, 862 Japanio.

*************************************************************************

ANONCOJ
///////

La 5-an de auxgusto 1993 en Nov-Zelando en la agxo de 89 jaroj
mortis Jozefo Major, samideano kun esperantista stagxo pli ol
70-jara.

Li lernis la lingvon en Hungario, en 1931 forlasis euxropon kaj
multe vojagxis, i.a. en Japanio, kie multon faris por esperanto.
Dum 5 jaroj li redaktis la revuon Oomoto.

Fine li enlogxigxis en Nov-Zelando, kie igxis motoro de la tiea
movado. Dum ok jaroj li redaktis la monatan gazeton Nov-Zelanda
Esperantisto.

Amika societo de d-ro Kalman Kalocsay

* * *

Esperantlingvaj informiloj pri Nico disponeblas cxe cxiuj
turisminformejoj (kaj ankaux kelkaj hoteloj) de la Lazurmarborda
cxefurbo. Petu ilin cxu perposxte, cxu propramane okaze de
vizito:

Office du tourisme,
avenue Thiers, F-06000 Nice, Francio.

* * *

Al cxiuj, kiuj interesigxas pri amikeco, paco, parapsikologio
kaj misteraj aferoj ligitaj kun Erao de Amforo, mi sendas
senpage la informon pri nova agado de Kastora Klubo.

Barbara Chmielewska,
Kastora Klubo,
ul. Pulawska 3-11, PL-02-515 Varsovio, Polio

* * *

Esperanto estas parolata en Hotelo Apollo, Udine (nordorienta
Italio). Esperantlingva prospekto je via dispono. La adreso:

Hotel Apollo,
Via Paparotti 9, I-33100 Udine, Italio.

* * *

Ni deziras koni kaj gastigi samtipan familion por ke Jxereni (7
j.), Marjxolen (5 j.) kaj Letisja (18 m.) parolu esperanton
(dume ili respondas france).

Francoise Noireau,
Les Pommiers 14 B, Chemin de la Tour, F-05100 Briancon, Francio

* * *

Adventistoj vivas pli longe, ol aliaj homoj. Kial? Ekkonu la
sekreton pri ili pere de senpaga biblia kurso. Post fino de la
kurso vi ricevos donace Biblion en esperanto. Poste ni intencas
eldoni kurson pri sana vivo. Skribu al:

Kjell Peder Hoff,
Bjorkenes, N-1970 Hennes I Holand, Norvegio,

aux al:

Kristina Malgorzata Poreda,
skr. poczt. 70, PL-43-100 Tychy, Polio.

* * *

Diversnivelajn kontaktojn - inter individuoj, e- familioj kaj
kun e-kluboj - sercxas tutmonde:

Esperanto-societo "Hristo Kozlev",
pk. 61, BG-5180 Polski Trambesx, Bulgario.

*************************************************************************

BAZAJ INFORMOJ
//////////////

Vegetaranismo kaj esperanto
===========================

Ideoj de vegetaranismo cxiam estis popularaj en la esperantista
medio, suficxas rememori ke d-ro L. Zamenhof estis vegetarano.
Nuntempe pri disvastigo de esperanto inter vegetaranoj kaj de
vegetaranismo inter esperantistoj okupigxas TEVA - Tutmonda
Esperantista Vegetarana Asocio, fondita en 1908, kies unua
honora prezidanto estis L. Tolstoj.

La oficiala organo de TEVA estas la revuo Esperantista
Vegetarano. Antauxe gxi estis eldonata en (Cxeho)Slovakio kaj
estis pli ofte aperigata (tiuj revuoj gxis nun cirkulas en
Esperantujo, kvankam enhavas multajn jam neaktualajn informojn),
nun gxi estas eldonata en Italio unufoje jare. Por doni al la
membroj rapidajn kaj aktualajn informojn, la asocio dissendas al
siaj landaj reprezentantoj bultenon "La letero de Esperantista
Vegetarano", kaj tiuj jam memstare fotokopias gxin en la necesa
kvanto kaj dissendas al TEVA-membroj en siaj landoj. (Necesas
rimarki, ke aliaj esperantlingvaj vegetaranismaj gazetoj,
kvankam aprobataj de TEVA, ne havas al la asocio rilaton).

Krom la gazetoj, TEVA liveras al siaj membroj la libron "Vivo de
Zamenhof" de Edmond Privat, kalendarojn ktp. Por ricevi pli
detalajn informojn, kiel igxi membro de TEVA (se oni estas
vegetarano aux simpatianto de vegetaranismo), oni turnu sin al
la landa reprezentanto aux al:

TEVA,
C.P. 5050, Roma, Italio

Estraro de TEVA

Prezidanto: Christopher Fettes, Saint Columba's College,
Rathfarnbam, Dublin 16, Irlando.

Honora prezidanto: Ernesto Vana, CS-96271 Dudince 163, Slovakio.

Vicprezidanto: William Simcock, Clayton House, Butterton, Leek,
staffs, ST13 7SR, Britio.

Gxenerala sekretario: Lilia Fabretto, Via Pietro Cartoni 12/12,
I-00152 Roma, Italio.

Kasisto: William Parrott, 15 Aldbourgh Court, Douglas Ave,
Exmouth EX8 2HA, Britio.

Posxtgxirkonto TEVA: 27 141 8907.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

Internacia konkurso por bazlernejanoj
=====================================

2-a taskfolio

1. Formu almenaux ses vortojn el la vortradiko: bov-(3 poentoj)

2. Ordarangxu la konfuzitajn triopojn: (3 poentoj)
   lito, tablo, pomo / ansero, cxerizo, kolombo / segxo, piro, pavo

3. Kiuj vortoj ne estas veraj iloj?(3 poentoj)
   kudrilo, krokodilo, tondilo, kombilo, aprilo, bofilo, trikilo,
   trancxilo

4. Sxangxu po unu litero kaj bestoj aperos!(3 poentoj)
   kapo, bildo, loko, kameno, piro, karbo

5. Reordigu la vortojn por veni al komprenebla frazo!(2 poentoj)
   papiliojn, la, provas, aux, ranojn, kapti, knaboj

6. Kompletigu la subajn demandojn:(3 poentoj)
   ... estas fruktoj en la kuirejo? Jes, estas fruktoj.
   ... fruktoj estas en la kuirejo? Pomoj kaj piroj.
   ... estas la fruktoj? Ili estas maturaj kaj tre bongustaj.

7. Kial la jaro 1887 kaj la urbo Varsovio estas famaj por
   esperantistoj? En kiu libro trovigxas la bazaj reguloj de
   esperanto? (3 poentoj)

La solvojn sendu gxis la 29-a de oktobro al:

College Albert Camus,
Esperanto-klubo,
F-62230 Outreau, Francio.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

33-jara tradukisto kun frauxlinoj 24 - 30-jaraj (dezirindas
foto) ne nur esperante, sed ankaux hungare, angle, france,
germane:

Attila Szekely,
str. Tudor Vladimirescu 47, R-4300 Turgu-Mures, Rumanio.

* * *

20-jara estonta turistgvidanto, nekuragxa, sed kapabla esti
gaja, volas trovi sincerajn amikojn:

Radoslaw Sienicki,
Sienca Lipusy, Poczia-czyzew, PL-19220 Woj. Lomzynskie, Polio.

* * *

13-jaraj knabinoj Balint Adrienne, Ambrus Darina, Irsa Katalin,
Papp Timea, Soos Krisztina kaj samagxaj knaboj Ratyi Andras,
Toth Zsolt, Balazs Geza, Klemena Balazs - cxiuj lernas e-on 5
jarojn - laux komuna adreso:

Anna ter 1, H-8500 Papa, Hungario.

* * *

21-jara komencanto pri naturo, birdoj, arbaro:

Yahla Abdelkader,
17 rue de la poste, 13530 Remehi, Tlemcen, Algxerio.

* * *

Studentino pri fizika kemio kun gejunuloj el orienteuxropaj
landoj:

Nathalie Rossignol,
8 rue de l'Insurrection parisienne, F-94600 Choisy-le-Roi, Francio.

* * *

45-jara frauxlo, biera teknikisto:

Jose Lois Montes de Ola,
70 Calle Jose M. Sanches, Santa Domingo, 53000 Villa Clara, Kubo.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado 'es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Keszult a SZELKER nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor