Eventoj n-ro 0038, 2/septembro - '93, retposxta versio ******************************************************* ENHAVO ////// Titolpagxe: - Kiel diplomatece propagandi? - Kial ne esti objektiva...? Faka aplikado: - Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj 2/1993 Esperanto aplikata: - TEKNIKAJ KRIBRILOJ - Diina masagxo - KIU ESTAS KIUen la scienco kaj tekniko ILEI: - Esperanto en elementaj lernejoj de Usono - Pli fresxa metodiko Komerca aplikado: - Litovia-cxinia komerca ligo Arangxoj: - Somermezo en januaro - Interreligia seminario - Akademia kolokvo - 1-a internacia Kultura kaj Turisma Semajno - REF sub la signo de la stelo-pluvo Anonco: - * TEJO: - Aktivula trejnseminario Movado: - KIEL KONSERVI ESPERANTAJN ARKIVOJN? - Impona gazetara servo en UK - Berlina Esperanto-Ligo 70-jara - Esperantologoj kaj ekspozicio pri historiaj temoj - Bulteno sonanta Opinioj: - Por kio premgrupoj? - Cxu radioelsendoj por eternaj komencantoj? - Verdaj marsanoj en librovendejoj Revuoj, gazetoj: - Euxska kverko - Por ke via artikolo ne flugu al paperkorbo... La leganto: - Pri la "interna ideo" Esperanto en radio: - Radio Vatikana per satelito Hungara angulo: - *** Reagoj: - Ne sxangxo, sed korekto de la Fundamento! - Per pano motivigu la lernadon de esperanto Historio: - La turnopunkto Kulturo: - VIDA JERMAN, aktorino kroata kaj esperanta Korespondi deziras: - *** Anoncetoj: - *** Konkurso: - 1-a taskfolio por bazlernejanoj ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Kiel diplomatece propagandi? ============================ STRATEGIO POR SOLVI LA LINGVAN PROBLEMON EN LA EUxROPA KOMUNUMO --------------------------------------------------------------- Prelego de Dr. Michael Cwik, Bruselo, en la seminariaj tagoj, organizita de Sveda E-Instituto en Kungalv en novembro de 1992. --------------------------------------------------------------- 1. Motivo --------- Multaj aktivaj esperantistoj regule klopodas influi politikistojn kaj euxropajn instancojn per leteroj en kiuj ili proponas enkonduki esperanton oficiale en la lernejojn kaj en la EK-instituciojn por solvi la lingvan problemon. Se ili estos bonsxancaj ili ricevos respondon, en kiu oni kore dankas por la "interesa" propono, sed, bedauxrinde, tio ne estas en la kompetenteco de la respondulo aux ne eblas, cxar esperanto ne estas oficiala lingvo de la Euxropa Komunumo. En la lastaj jaroj mi vidis amasojn da bonintencaj leteroj de esperantistoj, kiuj skribis al la komisiono de la EK. La respondo cxiam estis la sama: la EK volas konservi la kulturan kaj lingvan diferencon kaj laux tiuj "kompetentaj" respondintoj en la euxropaj instancoj esperanto sxajne ne estas tauxga solvo por tiu oficiala kaj eminenta celo. 2. Problemo ----------- Ni vidos, ke rilate al planlingvo cxe la oficialaj naciaj kaj euxropaj instancoj ekzistas granda psikologia kaj praktika muro, sed estas gxuste tiuj instancoj, kiuj finfine devos decidi, organizi kaj poste realigi enkondukon de planlingvo en la edukan sistemon. 3. Celo kaj metodo ------------------ Por trapasi tiun firman muron ni nepre bezonas novan strategion (inter la esperantistoj kaj en la movado). En la studgrupo "Komunikado en la Euxropa Komunumo", unue ni klopodas prilabori la terenon por ke ni efike atingu naciajn kaj euxropajn instancojn pri la lingva problemo en la nuna 12-membra EK kaj eventuale por la estonta, multe pli granda EK. Due, ni klopodas lancxi demokratan procezon, kiu estu largxskale subtenita en la membro-sxtatoj de la EK. Do, la elirpunkto de tiu strategio estas la ideo, ke solvo de la lingva problemo en la EK estos akceptita nur se la diversaj, ne nur kompetentaj, sed ankaux interesitaj grupoj partoprenas en tiu procezo kaj konas la problemojn, kaj cxiujn eblojn, kaj tauxgajn solvojn. Tial necesas, ke ni, esperantistoj kaj aliaj interesuloj, unue konsciigu la politikistojn, ke ekzistas grava lingva problemo en la EK, kiu dangxerigas gxian politikan kohezion en la estonteco, kaj due, instigu ilin pridiskuti publike tiun problemon en la Euxropa Parlamento, por finfine starigi studgrupon pri la komunika kaj lingva problemoj en la EK. 4. Studgrupo pri la komunika kaj lingva problemoj en la EK ---------------------------------------------------------- La kerna studgrupo kun spertuloj kaj reprezentantoj de diversaj interesitaj fak-grupoj devus esti kompletigita pere de granda koresponda reto en la membro-sxtatoj. La tasko de tiu grupo estas - analizi la lingvan situacion en la EK laux aspekto de egalrajta interkomunikado, poste - ekzameni eblajn solvojn kaj strategiojn en longtempa vidpunkto, inkluzive la kvalitojn, kapablecojn kaj limojn de planlingvoj, poste - konkludi pri opcioj kaj priskribi la plej konvenajn strategiojn rilate al cxiu opcio, poste - prezenti tiujn al la politikistoj kaj al la politikaj instancoj, minimume sur la nivelo de la EK (eble ecx de la Euxropa Konsilio), ke ili decidu pri la plej tauxga solvo, kaj finfine - realigi en la cxiutaga vivo de la membro-sxtatoj kaj en la tiurilataj euxropaj instancoj. 5. Taskoj de la esperantistoj ----------------------------- En tiu strategio estas tre grave, ke la esperantistoj kondutu kiel objektivaj spertuloj rilate al planlingvoj! Se nia cxefa celo estas neuxtrala, aux pli bone, ne-diskriminacia interetna komunikilo, nia unua etapo devas esti, ke oni parolu pri la lingva problemo kaj ecx - eble miraklo - pri la ebleco de planlingvo! Do, se vi tiurilate parolas kun politikistoj aux skribas leteron al naciaj aux euxropaj instancoj, mia konsilo estas: 1. Prezentu, se eblas, konkreta(j)n ekzemplo(j)n de lingva diskriminacio en la Euxropa Komunumo, kaj emfazu, ke vi deziras konservi en tiu multnacia komunumo la lingvan kaj kulturan diversecon kaj egalrajton. 2. Tial petu, ke oni priskribu serioze la lingvan problemon en la EK, kaj krome starigu studgrupon pri tiu problemo en la kadro de la EK kune kun largxa partoprenado en la membro-sxtatoj. 3. Ne parolu pri esperanto aux proponu gxin kiel solvon (cxar tio jam estas antauxprenita rezulto de farinda ekzameno), sed petu nur, ke oni priskribu en tiu grupo ankaux la eblecon de ne-diskriminacia planlingvo, specife la kvalitojn, kapablecojn kaj limojn de planlingvoj por solvi la komunikan kaj lingvan problemojn en la EK kaj inter gxiaj etne kaj kulture diversaj popoloj! Se oni demandas vin: Kion signifas la vorto "planlingvo" kaj kion vi celas? - menciu kiel ekzemplojn la planitajn (artefaritajn) lingvojn kiel bahase indonezia, ivrit, nynorsk, internacia lingvo/esperanto, interlingua, novial, glosa ktp.; la tri unuaj ekzemploj povas esti konsiderataj kiel sukcesa aplikado de iama planlingvo en cxiutaga popola vivo, uzataj dum pli ol unu generacio en la tiurilata lando (Indonezio, Israelo kaj Norvegio). Se ni sukcesos atingi tiun pasxon de starigo de studgrupo pri la komunika kaj lingva problemoj en la EK, esperanto havos bonajn "ludkartojn" kaj sxancojn esti elektota inter la planlingvoj. Nur en tiu fazo, kiam oni efektive diskutas en la studgrupo la diversajn eblecojn, inkluzive tiun de planlingvo, esperantistoj povos prezenti sian lingvan solvon kaj konvinki la spertulojn pri gxia kvalito kaj gxia jam tutmonda disvastigxo! Nia sperto montras, ke homoj, kaj certe ankaux politikisoj, ne akceptas solvon kiun ili ne konas, pri kiu ili malmulton scias aux pri kies kvalitoj ili ne estas konvinkitaj. Do, ni bezonaslargxskalan diskuton pri la lingva problemo, pristudon de eblaj solvoj, inkluzive diversajn planlingvojn, kaj eble ecx ankoraux, lingvajn eksperimentojn en planlingvoj. 6. Estu diplomatecaj -------------------- Se oni demandos vin, kiel vi vidas la solvon de la lingva problemo, estu tre diplomata! Komencu konfirmi (ankaux laux vi), ke la internacia komunikado devus minaci la kulturan kaj lingvan diversecon nek en Euxropo, nek en la mondo, kaj devus esti nediskriminacia. Ne respondu, ke la ununura gxusta solvo estas planlingvo, cxu esperanto, cxu iu ajn alia planlingvo. Tio povas nek interesi, nek konvinki la plimulton de la auxskultantoj, cxar preskaux cxiuj jam konas kiel "simplan" internacian komunikilon la anglan lingvon, kaj ili certe ne sxatas lerni alian ankoraux "neuzatan" internacian lingvon! Via respondo estu: Por konservi la lingvan kaj kulturan diversecon kaj la egalecon inter la lingvoj de la popoloj, la ideala solvo estas lerni, ek de la lernejo, unu planlingvon kun la devigo lerni poste minimume unu (!) fremdan nacian lingvon konforme al profesia aux privata intereso. Nur tiam ekzistos la ebleco, ke cxiu povos internacie interkomuniki per facile lernebla kaj nediskriminacia planlingvo, kaj samtempe kompreni la kulturon kaj la lingvon de la najbaro, granda aux malgranda popolo. Se oni kontrauxas, ke cxiuj ne kapablas lerni la lingvojn, cxar ecx unu, ekzemple la ofte nomata facila angla lingvo, ne estas bone parolata de cxiuj, demandu, cxu ili akceptus tiun solvon, se ili povus lerni la planlingvon en dekono da tempo, bezonata por lerni la normalan nacian lingvon, kaj restu naux dekonoj por lerni la selektitan nacian lingvon? Vi ecx povas aldoni, ke granda avantagxo de planlingvo, kiel, ekzemple, la internacia lingvo/esperanto, estas gxia tre tauxga propedeuxtika valoro por lerni fremdan nacian lingvon. Lingvaj eksperimentoj jam montris, ke lerninte la planlingvon cxiu povas sukcese lerni cxiun ajn fremdan (nacian) lingvon multe pli rapide kaj ecx pli bone! Do, se en la lernejo oni lernas, ekzemple, la anglan lingvon pli bone kaj pli rapide helpe de enkonduko de planlingvo, kial ne fari? Emfazu cxe via(j) auxskultanto(j), ke nur tiu solvo (planlingvo plus unu fremda lingvo) donas al cxies propraj kulturo kaj lingvo la sxancon, ke gxi estos selektita kiel fremda lingvo de viaj najbaroj kaj de aliaj popoloj. - Do, emfazu kaj subtenu cxiam la defendon de malgrandaj kulturoj kaj lingvoj!1 Tiamaniere vi subtenas la oficialan starpunkton "konservi cxies kulturan kaj lingvan identecon" kaj samtempe la defendon de malplimultoj. En la nuna evoluo de la internacia komunikado cxiu lingvo, escepte la anglan, farigxas malplimulta (minoritata) lingvo. La argumento ne devas aspekti, kvazaux vi estas kontraux lernado de la angla, sed nur kontraux la monopolo de unu nacia lingvo kiel nura internacia komunikilo kaj kontraux la neglekto de aliaj lingvoj. Klarigu, ke via cxefa celo estas la lernado de diversaj lingvoj speciale por konservi la kulturan kaj lingvan diversecojn. Eble tiel vi ecx stimulos via(j)n auxskultanto(j)n, ke ili komencos pensi pri la defendo de siaj propraj nacia, kultura kaj lingva identecoj kaj pri la kauxzoj, kial la aliaj popoloj aux la najbaroj ne elektas por lerni ilian lingvon. Eble ili eniros en la kampon de tiuj, kiuj estas pretaj solvi la lingvan problemon en la EK, interalie helpe de planlingvo. Plej grava argumento por starigi studgrupon en la EK por ekzameni la lingvan problemon kaj eblajn solvojn inkluzive tiun de planlingvoj estas vi mem: - vi jam lernis planlingvon, la internacian lingvon/esperanton, kaj tiel vi estas iomete "spertulo" en nediskriminema neuxtrala planlingvo; - estas pli konvinke, se vi deklaros ke vi estas preta lerni tute alian planlingvon, se spertuloj en la proponita studgrupo konkludus, ke ekzistas neuxtrala planlingvo kiu estas pli facila, pli klara, pli vortigebla kaj pli evoluema ol esperanto. Neniu povos ataki vin kiel esperanto- frenezulon, sed vi eble varbos interesiton por planlingva solvo. Tio jam estas pasxo al la elekto de esperanto kiel internacia lingvo! Michael Cwik, Belgio ************************************************************************* Kial ne esti objektiva...? ========================== En Rusio de du jaroj ekzistas du e-organizoj, nomataj sin "tutlandaj". Rusia E-Unio, REU, posteulo de la fama, iama SEJM, (kiu siatempe transdonis sian rolon al ASE, poste SEU) estas la landa sekcio de UEA, kaj arigas cxefe klubajn kaj lastatempe ankaux individuajn membrojn. La alia, Ruslanda E-Asocio, REA, fondigxinta surbaze de la iama "Urala E-Societo en Jekaterinburg", havas nur individuajn membrojn, nuntempe cxirkaux 200, kaj estas subtenata de la eldona firmao Sezonoj. Post longa kverelo fine sxajnas alveni la tempo, kiam la du asocioj proksimigxas unu al la alia. Estas fresxa interkonsento pri estonta (paca) kunlaboro, pri organizado de komunaj arangxoj, servoj, pri komunaj kongresoj, ktp. En la jxus (!) aperinta numero 1/93 de la dumonata revuo "La Ondo" el Jekaterinburg aperis artikolo de Halina Gorecka, resumanta la e-movadon en Rusio. Bedauxrinde la prezentita bildo estas unuflanka, subjektiva, kaj plurloke superflue ofenda. "...(la antauxaj movadestroj) ne plu pledas por propagando de la sovetunia vivmaniero pere de e-o, nek por internaciisma edukado de junularo. Simile al eksaj komunistaj gvidantoj, tiuj 'verdaj komisaroj' nun nomas sin demokratoj, kaj en siaj rememoroj ecx donas al si kaj siaj kunuloj disidentan nuancon - sed krom limigita rondo de komencantoj neniu kredas ilin en Ruslando. Ilia rolo, malgraux la hasta kameleonigxo, estas jam finludita..." Legante la enviemajn liniojn, mi pensis pri tio, ke certe estas malfacile digesti, se esperantistoj respektas alian homon. La aludita sindona homo (kial ne nomi lin? Temas pri Mihail Bronsxtein, la fama e-kantisto kaj poeto, kaj la rememoroj - tre interesa libro "Legendoj pri SEJM", pasintjare aperigita en la moskva eldonejo "Impeto") almenaux jam havas pri kio rememori, ja agis por esperanto ankaux dum la malpermesita periodo de SEJM, kaj ecx nun li zorgas pri la sorto de la enlanda movado (kontrauxe al Jekaterinburga eldona e-firmao, kiu siajn e- librojn ne vendas al enlandanoj...). Mi pensis krome, ke la demando pri la finludita rolo kaj ke 'kiu kredas al kiu' - estas tasko por historiistoj. Kaj ili certe konsideros ne nur la artikolon de Gorecka... Sed gxis tiam - almenaux mi - tenas mian fidon al tiu, kiu longan tempon jam pruvis sian sinoferton al sia enlanda e-komunumo. Intereso de rusiaj esperantistoj estas certe la normala kunlaboro inter la du movadaj centroj. Se ambaux organizoj konsentas pri tio, kial provoki superflue la alian, kaj cxe la analizo de la nuna situacio kial oni ne estu objektiva? Laszlo Szilvasi ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj 2/1993 ====================================== La dua cxi-jara numero de la revuo montras grandan variecon de la temoj - ekologia teknologio, gxenerala biologio, ekologio de plantoj, lingvokapabloj de simioj, strategio pri evoluo de scienco kaj tekniko, usxuo, cxenlaborada reto en konstruado... Cxio estas zorge elektita el nacilingvaj fontoj, kaj bone esperantigita. La alta scienca nivelo de la artikoloj ne kontrauxdiras al la populara stilo, komprenebla por ne-specialistoj. Dank' al tio la revuo jam atingis nivelon de la similaj nacilingvaj scienc-popularaj gazetoj, kaj estas rekomendinda al cxiuj sxatantoj de tiatipaj legajxoj. Kiu memoras antauxe ekzistintan revuon Fokuso, povas rimarki la kreskantan similecon en karaktero de la du gazetoj. Ne mankas ankaux la esperantaj novajxoj, precipe pri la sciencaj kaj komercaj kontaktoj de cxinaj esperantistoj kun alilandanoj. La informoj povas servi modeloj kaj sugestoj por la simila agado al aliaj. La revuo aboneblas kontraux 12 USD (aux 23 NLG) cxe libroservo de UEA aux cxe la redakcio: 52, Sanlihe, CN-100864 Beijing, Cxinio. ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// TEKNIKAJ KRIBRILOJ ================== La firmao Verdichter-Service Klr el Chemnitz, Germanio eldonis koloran dulingvan var-prospekton, en plurmil ekzempleroj, kie la dua lingvo estas - esperanto! La firmao produktas cxiuspecajn kribrilojn kaj kribrajn filtrilojn (ekz. por auxtomobiloj, teknikaj masxinoj sed ankaux por kuireja uzo) en vasta vario. Fakaj interesigxantoj petu la prospekton cxe: Verdichter-Service Gmbh, Zschopauer Str. 63, D-09111 Chemnitz, Germanio Telefakso: +49-371-61167 ************************************************************************* Diina masagxo ============= Internacia Instituto de Preventa Medicina Praktiko anoncas eldonon de la nova esperanta gazeto DIINA MASAGxO, kiu aperigos rezultojn pri uzo de tiu cxi metodo, kiu havas siajn apogantojn en la tuta mondo. Petu provnumeron laux la direktora adreso: Masayuki SAIONJI SAIKI, Tokyo, C.P.O. Box 405, 100-91, Japanio. Tel.: +81-3-38371310, fakso: +81-3-38333490. ************************************************************************* KIU ESTAS KIU en la scienco kaj tekniko ======================================= estas faka kompilajxo de sciencistoj kaj teknikistoj, kiuj parolas esperanton, por faciligi ilian kontaktojn. Jam pasis pli ol dekunu jaroj post la apero de la unua eldono de 'KIU ESTAS KIU..', kaj finfine mi intencas produkti novan. Estas grave, ke kiel eble plej da teknikuloj kaj sciencistoj respondu, cxar nur tiamaniere la listo povos iom respeguli la situacion de esperanto en la scienco kaj tekniko. Dum la lastaj jaroj mi sukcesis kolekti cx. 400 plenigitajn demandarojn, tiel ke la venonta eldono de KIU ESTAS KIU... kun via helpo certe superos 500 personojn. Mi petas cxiujn teknikistojn, ingxenierojn, sciencistojn resendi la eventuale ricevitan demandaron, aux se ne ricevis, petu gxin cxe mi: Christian Darbellay, Kaiserstr. 43/II, D-24143 Kiel, Germanio ************************************************************************* ILEI //// Esperanto en elementaj lernejoj de Usono ======================================== En Eventoj (junio/2) ni informis pri kelkaj usonaj elementaj lernejoj, kie oni instruas esperanton. Jen la aldona listo: s-ino Susan Claunch, Conley Elementary School, Houston, TX 77066, USA; s-ro Dave Anderson, Washington Elementary School, 300 East, 300 North, Washington, UT 84780, USA; s-ino Linda Jackson, Winfield Scott Elementary School, 10th and Eddy Streets, Fort Scott, KS 66701, USA. Estas dezirinde, ke esperantistoj sendu al la instruantoj gratulojn, por kuragxigi ilin! Krome, la lernantoj de la usonaj lernejoj estas potencialaj korespondamikoj por infanoj el Euxropo kaj aliaj partoj de la mondo, kaj la instruistoj ne preterlasu tiun okazon. Kent Jones ************************************************************************* Pli fresxa metodiko =================== "Teorio kaj praktiko de lingvo-instruado": jen la unua nova baza metodika libro por instruistoj de esperanto kaj aliaj lingvoj depost la apero de la siatempe pionira verko de Rakusxa antaux 25 jaroj. Gxin verkis mag. Irena Szanser el la Centra Instituto por Pliperfektigo de Instruistoj en Varsovio. La verko bazigxas sur kursmaterialo preparita en KCE, sed nun ILEI donis al gxi difinitivan formon en zorge preparita 174-pagxa, firme bindita libro. Gxiaj cxefaj sekcioj prezentas: - historion kaj bazajn nociojn de metodiko; - modernajn konceptojn kaj praktikajn konsilojn; - psikologiajn faktorojn influantajn la lern-procezon. Prezo cxe UEA-libroservo: 24 NLG. Reform-euxropanoj povas acxeti gxin en Hungario kontraux 600 HUF. Stefan MacGill ************************************************************************* KOMERCA APLIKADO //////////////// Litovia-cxinia komerca ligo =========================== Multaj civitanoj de la antauxa Sovetunio volas veni al Cxinio kun la celo fari negocon kun cxinoj. Cxi tie tio bone iras, sed ili renkontas lingvajn malfacilajxojn. Kiam ili negocas, ili marcxandas farante man-signojn aux uzante kalkulilojn. Alfredas Marusxka estas litovo, kaj antauxe li estis kuracisto. Nun li okupigxas pri sia dua profesio, farigxinte komercisto. Pere de esperanto li kontaktis la Sciencisto-Teknikistan Esperanto- Asocion sub la Cxina Akademio de sciencoj, kaj li jam kvarfoje vizitis Cxinion. Utiligante la internacian lingvon kiel ponton, li akiris la helpon de la supremenciita esperanto-asocio, kaj li faris vizitojn al diversaj fabrikoj kaj entreprenoj en Beijing (Pekino), Liaoyang, Dlian kaj Yantai kaj kontaktis kun multaj cxinoj en la komerca rondo. Rezulte de intertraktado kun cxinaj entreprenoj li subskribis kelkajn kontraktojn kaj tiamaniere li akiris bonajn fruktojn. Li planas denove viziti Cxinion gvidante komerc-turisman grupon, konsistontan el cx. 40 negocistoj kaj negocante kun cxinaj komercistoj grandskale. A. Marusxka diris kun profunda emocio, ke sen la helpo de esperanto kaj la Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio li neniel povus fari ion ajn. Esperanto malfermis por li la pordon por efektivigi amikan kontakton kun Cxinio kaj por klopodi pri komerca aktivado. Li plue diris, ke nur dank' al esperanto li trovis novan vojon por sia vivo. el "Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj" 2/1993 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Somermezo en januaro ==================== En la Suda Pacifiko trovigxas parto de Esperantujo, kie la somero estas en decembro-februaro. Tieaj samideanoj planas la sekvajn arangxojn, kiujn ili volas fari internaciaj: Nov-Zelanda E-Kongreso en Auckland inter 04 - 09 de januaro 1994. Detaloj riceveblas cxe: ges-roj Brain kaj Jackie Fox, 634 South Titirangi Road, Auckland 1007, Nov-Zelando. Auxstralia E-Somerkurso en Adelaide, inter 10-22 de januaro 1994; Auxstralia E-Kongreso en Adelaide, inter la 17 -22 de januaro 1994; Auxtobusa kaj junulgasteja karavano de Adelaide al Melbourne, Canberra, Sydney, Surfers' Paradise kaj Brisbane 22 januaro - 3 februaro 1994. Detaloj pri la auxstraliaj arangxoj riceveblas cxe: s-ro Max Wearing, 30 Westbury Street, Hackney, SA 5069, Australia. ************************************************************************* Interreligia seminario ====================== ASISTI (Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj) okazigos en Cxehio la 2-an - 5-an de aprilo 1994 la unuan Interreligian Seminarion Esperantistan kun la temo: Nenia estonto sen interreligia paco: akcepti diferencojn, venki ba rojn kaj konstrui komunan estonton. La kotizoj varios laux kategorioj inter 100 kaj 300 DEM. Pliaj informoj kaj aligxoj cxe: Bernhard Westerhoff, Ulrichstr. 20, DW-6000 Frankfurt 50, Germanio; tel. +49-69-519845. ************************************************************************* Akademia kolokvo ================ La Akademio de Esperanto arangxos kolokvon pri la stato kaj estonteco de la internacia lingvo esperanto en Prago (Cxehio) inter la 07 - 14. 07. 1994. La prelegoj kaj diskutado okazos en jenaj fakoj: 1. La lingvo esperanto; 2. Kulturportanto esperanto; 3. Lernobjekto esperanto; 4. Sciencobjekto esperanto; 5. Fakaj aplikoj de esperanto; 6. Esperanto en la opinioj de la ekstera mondo; 7. Esperanto kaj informado. Interesitaj pri la partopreno turnu sin al: Petro Chrdle, Anglicka 878, CS-25229 Dobrichovice, Cxehio ************************************************************************* 1-a internacia Kultura kaj Turisma Semajno ========================================== okazos 09 - 16.10.1993 en Sant-Cugat del Valles (Barcelono) sub auxspicio de la Hispana Esperanto-muzeo. Okazos prelegoj, konversacia kurso, vesperaj arangxoj, ekskursoj... Informoj cxe Hispana Esperanta Fervojista Asocio, Pk. 15027, E-08080 Barcelono, Katalunio, Hispanio. ************************************************************************* REF sub la signo de la stelo-pluvo ================================== De la 6-a gxis la 13-a de auxgusto en la kampadejo de Sumeg (Hungario), apud arkeologia loko, okazis internacia Renkontigxo de Esperantistaj Familioj. Partoprenis 14 familioj, reprezentintaj dudekon da landoj, entute 51 personoj, el ili 21 infanoj (preskaux cxiuj denaskaj esperantistoj). Tuj post la alveno la grupo estis akceptita en la urbodomo, kie lokaj infanoj, lernantaj esperanton, prezentis etan programon. La partoprenantojn salutis la urbestro kaj deputito de la Parlamento; departamentaj televido kaj tagjxurnalo detale informis pri la arangxo, dank' al kio REF prezentigxis al la ekstera mondo. Dum tuta semajno infanoj kaj plenkreskuloj gimnastikis, rajdis, kantis, ludis kaj promenis en la cxirkauxajxo. Vizito al potisto, panfabriko, apudaj arkeologiaj elfosajxoj, fortikajxo (kie okazis prihistoria spektaklo), franciskana pregxejo (kie pastro diservis en esperanto), budha templo... Nia amiko Micxjo fake rakontis pri la stela pluvo, kiu estis atendota. Felicxe la vetero favoris tiun eksterordinaran spektaklon. Fakte, la steloj pli gutetis, ol pluvis, sed estis okazo gvati gxis frumateno la cxielon, la mirindan Laktan Vojon, kaj al kelkaj knabinoj - dormi sub cxielo sur la herbo. La semajno finigxis per nagxado kaj konkurso de familioj. Do, ricxa kaj varia programo, kiu permesis al la infanoj el diversaj landoj rekte komunikigxi en esperanto - en familia etoso. Dankegon al la organizantoj! Oni jam planas la okazigon de la venontjara renkontigxo, kiu okazos en Slovenio. laux Maurice Merger, Francio ************************************************************************* ANONCO ////// Korekto ------- La auxtoro de la artikolo ?Esperantista sxtato ? cxu nur sinonimo de utopio??, represita el ?Kuspe? en EVENTOJ n-ro 36 (auxgusto/2) estas ne Istvan Ertl (kiu nur redaktis la artikolon), sed Andreo Ananjin. Ni petas pardonon de s-ro Ananjin kaj de la legantoj La red. ************************************************************************* TEJO //// Aktivula trejnseminario ======================= La malbona stato de nia movado parte dependas de tio, ke la spertoj de antauxaj aktivuloj ne bone transdonigxas al novaj generacioj. Por plenigi tiun mankon, TEJO kunlabore kun Mez- Euxropa Junulara Konferenco (MEJK) planas organizi en septembro- auxgusto 1994 dusemajnan seminarion. La cel-grupo estas aktivemaj junuloj inter 18 kaj 26 jaroj, kiuj jam atingis mezan lingvonivelon kaj havas bazajn sciojn pri la esperantaj movado kaj kulturo. Oni atendas po 2 - 3 partoprenantojn el diversaj (plejparte) mezeuxropaj landoj - entute cx. 20 personojn. La trejnseminario havos tre modestan kotizon, kiun lauxeble kovru la sendantaj landaj sekcioj, oni provos akiri subvenciojn de diversaj instancoj, kaj financan subtenon de privatuloj. La programo enhavos tre ampleksan temaron, traktotan en prelegoj, diskutrondoj, laborgrupoj kaj similaj ludoj. Grandan emfazon oni atribuos al la tuja praktikado de akiritaj scioj por plej efike prepari la partoprenantojn al la onta agado. Antauxvideblas kursoj pri lingvo kaj kulturo, movado kaj agado, kapabligo kaj eduko en la organizaj kampoj, kaj ankaux la distra programo por ke la semajnduo ne estu tro strecxa por la partoprenontoj. Por ke la kursfinontoj povu praktike apliki poste la sciojn, al multaj el ili oni ofertos stagxojn en esperanto-centroj (CO, KCE, L.S. ks.). Cxiuokaze, TEJO dauxre zorgos pri ili kaj helpos ilian integrigxon en la movadon. La aligxado povas okazi laux du vojoj: 1. Interesitoj sin turnu rekte al la organizantoj; dezirindas informi ankaux sian landan junularan organizon kaj peti de gxi akompanan leteron. 2. Junulara (aux nejunulara, aux faka) landa organizo proponu esperigajn novajn aktivulojn al la organizantoj. La aligxdokumento devas nepre enhavi informojn pri la kandidato (nomo, adreso, telefonnumero, naskigxdato, profesio, dato de esperantistigxo, eventualaj lingvaj certifikatoj kaj gxisnuna aktivado) kaj kelklinian teksteton en kiu la kandidato rakontu pri siaj hobioj kaj klarigu kiuj kampoj de la esperanto-agado lin/sxin plej interesas. La limdato por aligxo estas 01.03.1994. Partopreno en cxiuj arangxoj nepras; partatempa cxeesto ne eblas. Pliajn informojn petu cxe, kaj aligxpetojn sendu al: TEJO, Aktivula trejnseminario, Klaus Dahmann, c/o Germana Esperanto-Junularo, Rheinweg 15, D-53113 Bonn, Germanio ************************************************************************* MOVADO ////// KIEL KONSERVI ESPERANTAJN ARKIVOJN? =================================== Letero al Pola Radio "...Kun granda intereso mi auxskultas viajn elsendojn, sed por mi speciale grava estis la letero de D. Blanke pri arkivoj. Dum miaj esploroj en arkivoj kaj bibliotekoj mi konvinkigxis kiel grave estas konservi cxiujn dokumentojn por eviti eventualajn erarojn en postaj esploroj. Latva e-movado havas grandan felicxon, cxar en la Latva Sxtata Arkivo konservigxis ricxa dokumentaro de diversaj e-kluboj gxis 1941, kiam Latvia E- Societo estis likvidita lige kun la sovetia okupacio. Tie estas protokoloj de kunsidoj, nomaroj, invitiloj, leteroj, revuoj ks. Sed kiom da gravaj arkivaj dokumentoj perdigxis dum milito kaj postaj jaroj, kiam multaj esperantistoj estis en ekzilo aux forpasis! Muzeoj kaj bibliotekoj ne cxion prenas, oni sukcesis fordoni nur parton de abundaj arkivoj de L. Jevsejeva, Ed. Jaunvalks, E. Lappe, I. Cesxe kaj de aliaj. Por E-Asocioj mankas ejoj por lokaj arkivoj, kaj dokumentoj konservigxas nur se trovigxas iu sindona samideano, kiu kolektas cxion en propra hejmo, sed ankaux tie estas dangxero, ke iam arkivoj povos perdigxi. Tre grandan esperon mi havis rilate E- Muzeon en Vieno, mi scias, ke iam kelkaj niaj samideanoj sendis al gxi dokumentojn el siaj arkivoj, sed kiam mi petis de ili informon, mi ricevis respondon, ke en la muzeo nenio estas pri latvia e-movado. La temo estas tre grava. Volonte mi scius, kiamaniere la arkiva problemo estas solvita en aliaj landoj..." Saulcxerite Neilande ************************************************************************* Impona gazetara servo en UK =========================== ...Grandan reehon de la kongreso oni certe devas danki al cxi- jara speciala informado, fake kaj grandskale gvidata de s-ro Gian Carlo Fighiera, jam monatojn antaux la kongreso. La rezultoj estis eksterordinaraj - la fotoj kaj artikoloj (ankaux tutpagxaj aux ecx plurpagxaj) aperadis cxiutage en hispanaj gazetoj, dekoj da radiostacioj dissendis intervjuojn, pluraj televidstacioj filmis, ecx plurfoje, diversajn programerojn. La informojn la kongresa gazetara servo sendis entute al 440 adresoj en 26 landoj. Oni devas substreki, ke la laboro estis bremsita de malgrandigita bugxeto flanke de UEA... Visnja Brankovicx el "La Eta Gazeto" 9-1993 Rim: Ni aldonu, ke la dissendado de komunikoj okazis per manuala aparato, cxar ne eblis uzi ordinaran auxtomatan programeblan faksilon. L.S. ************************************************************************* Berlina Esperanto-Ligo 70-jara ============================== Berlina E-Ligo festos la 27-an de novembro 1993 sian 70-an ekzistojaron. Por soleni gxin en tauxga kaj malferma kadro, gxi invitis reprezentantojn de esperanto-kluboj kaj -institucioj el la euxropaj cxefurboj veni al komuna arangxo en la kunvenejo Nachbarschaftshaus Lietzensee. Aparte partoprenantoj el orienteuxropaj landoj estos finance subvenciataj. En la programo de la du tagoj estos prelego kaj ekspozicio pri la historio de la berlina Esperanto-movado, forumo kaj diskutoj cxirkaux la kadra temo "Ni komprenas nin. Partoprenu en Euxropo", ekskurso tra la urbo kaj pluraj kulturaj eroj. Fritz Wollenberg el "Esperanto aktuell", 4/1993 ************************************************************************* Esperantologoj kaj ekspozicio pri historiaj temoj ================================================= Dum la UK en Valencio antaux 100 personoj la prelegintoj de la 16-a esperantologia konferenco traktis en du partoj diversajn aspektojn de la historiografio de esperanto: Humphrey Tonkin (signifo de la historiaj studoj pri esperanto), Ulrich Lins (direktoj kaj nunaj problemoj de la esperanta historio-grafio), Rainer Noltenius (la neesperantista "Fritz-Huzer-Instituto pri germana kaj internacia laborista literaturo" en Dortmund/Germanio kun esperanta laboristmovada arkivo), Hirai Yuoko (Verda Majo kaj generalo Mangada), Juan Azcuenaga Vierna (esperantistoj en la hispana intercivitana milito), Nikola Rasxicx (sociologiaj aspektoj de esperantaj historiaj studoj), Luis Ma. Hernandes Yzal (Hispana Esperanto-Muzeo), Detlev Blanke (metodologiaj aspektoj de laboristmovadaj esploroj). Aparte interesa estis la 35-elementa multkolora ekspozicio en la kongreseja vestiblo "Ilustrita historio de la laborista esperanto-movado: Al la laboristoj de cxiuj landoj unu lingvon!", kiun senpage disponigis al la kongreso la supre menciita instituto, kaj kiun petontoj povas prunte ricevi kiel migrantan ekspozicion (la adreso: Ostenhellweg 56-58, D-44135 Dortmund, Germanio). Aperis 116-pagxa dulingva (e-a kaj germana) katalogo, havebla cxe UEA, kun studoj kaj eseoj de Noltenius, Blanke, Weichmann, Proskovec kaj Lins. La 17-a konferenco, en 1994 en Seulo, eble traktos la temon "Azia rigardo al esperanto". Detlev Blanke, Germanio ************************************************************************* Bulteno sonanta =============== Jam aperis la 46-a numero de la sonkasede auxskultebla revuo "Internacia Neuxtrala Bulteno Esperantista", redaktata de ges- roj Goralski. La songazeto estas senpaga, vi devas nur alsendi novan aux uzitan kasedon al la prizorgantoj! ATENTU! La redaktoro havas novan adreson: s-ro Adamo Goralski, str. Generalo Fanjul N. 17-1 D, E-38006 Santa Cruz, Tenerife, Kanariaj Insuloj. ************************************************************************* OPINIOJ /////// Por kio premgrupoj? =================== Kion faru la premgrupo, alinome la volontularo? Gxi agu kolektive, rifuzante intencajn aux senintencajn atakojn kontraux esperanto. Gxi iniciatu komunajn elpasxojn, demonstraciojn, t.e. gxi defendu la gxisnunajn poziciojn unuflanke, aliflanke konsekvence propagandu niajn ideojn, levu sian vocxon cxiam, kiam iu atencas kontraux la ideo de esperantismo, koncize: gxi farigxu grupo, kiu volas kaj povas ne nur paroli, sed efektive agi por la intereso de la internacia lingvo. G. Kurucz, Hungario ************************************************************************* Cxu radioelsendoj por eternaj komencantoj? ========================================== ...Se iu(j) de ni propagandas al aliuloj, ke nia lingvo estas facila, sed samtempe la tutan vivon li/sxi nur parolacxas, balbutas la lingvon, do tiu persono agas kontrauxdirece, anstataux plibonigi sian aplikon de la lingvo. Ne nur koncerne esperanton, sur cxiuj kampoj, kie amasigxas praktikantoj, cxiuj aferoj degenerigxas (vidu ekz. amasturismon). - Kruela fakto! Amasmovado estas bona por enkasigo de kotizoj, por kvalito ni cxie bezonas ian eliton. Cxu ne estas "ironio de la sorto", ke certaj personoj en la t.n. facila lingvo petas cxe la e-redakcio de Pola Radio, ke gxi parolu "la facilan" esperanton pli malrapide, por ke ili povu kompreni la enhavon?... ...Jes, pri esperanto suficxas la nacilingva informado plus tiaj informiloj kiel EVENTOJ kaj Heroldo. Dedicxi sin al presado aux redaktado de aliaj bultenoj pri Esperanto estas malsxparado kaj de mono kaj de energio... Bertil Englund, Germanio ************************************************************************* Verdaj marsanoj en librovendejoj ================================ aux: kiel vendi librojn en normalaj librovendejoj? Gxenerale esperantistoj sxatas sekreteme agadi inter si kaj ili acxetas librojn pere de la verdaj libroservoj. Sekve, kiam iu demandas pri esperanta libro en normala librovendejo, li estas konsiderata kiel marsano (ja sxajne ankaux marsanoj estas verdaj). Tamen dulingva verkajxo estas vendebla kaj al esperantistoj, kaj al la gxenerala publiko, kiu tiamaniere povas konatigxi kun la internacia lingvo. En 1984 mi provis proponi tian materialon al librovendistoj, sed mi nur trovis arkaikajn propagandilojn kiuj tute ne tauxgis. Do, mi decidis dulingve eldoni nepropagandajn, ordinarajn librojn, acxeteblajn kie ajn. Komence mi intencis francigi iujn el niaj plej bonaj auxtoroj, sed la kontaktitaj aux petis monon por permesi tradukon, aux ne respondis. Pro tio en 1987 mi decidis verki propran tekston, kaj verkis "La Regxeton" ("Le Petit Roi"), kiun afable korektis prof. J. P. Beau. Tiam komencigxis mia veturado tra Francio por proponi tiun verkon al la plej famaj librovendejoj en pli ol 40 urboj. La tasko estis ege malfacila. Neniu tuj acxetis, kaj mi deponis cxe cxiu nur po kelkaj ekzempleroj. Cxar la libro estis dulingva, neniu povis preteksti "neniam oni mendas libron en esperanto". Nur kelkaj rifuzis per kutimaj malraciaj argumentoj kontraux internacia lingvo. Intertempe mi prezentis la libron al regionaj jxurnalistoj, kaj tio rezultis pli ol 20 artikolojn, pri la libro kaj, kompreneble, pri esperanto. Ankaux aliaj jxurnalistoj recenzis gxin favore kaj pluraj gratulis min pro la franca versio. Tiamaniere centmiloj da personoj povis denove legi pri esperanto. Iom post iom la libro vendigxis. La afero kostis al mi 40.000 frankojn (kiujn mi pruntis de banko) kaj la elspezojn mi kovris nur post ses jaroj. Sed evidente neniam estos repagitaj miaj peno, laboro kaj la kilometroj (cx. 12.000)... La afero ege kostis! Nun mi trovis pli malkostan manieron por la produktado, nome, faras po cent ekzempleroj kaj liveras ilin laux miaj vojagxoj; la afero nun igxis pli facila, kaj la kvanto de librovendejoj, en kiuj la libro trovigxis, atingis 65 en Francio, Belgio kaj Svisio. Grava rezulto estas ke nun, en dekoj da librovendejoj homoj havas okazon vidi kaj acxeti esperanton, kie gxi igxas normala varo kaj oni povas gxin tusxi... Por tio necesas eliri el niaj verdaj nestoj. Plie: cxar mi registras sonbendojn por blinduloj, en cxiu libro oni povas trovi anoncon, ke sampreze al la libro eblas mendi de mi sonbendon de la libro en unu el la lingvoj. Imagu la propagandan efekton, se dekoj da verkistoj faros la samon! Volonte mi intersxangxos spertojn kun alilandanoj. Marc Louste, 8 ave. de la Gare F-94430 Chennevieres-s/Marne, Francio. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Euxska kverko ============= Inter diversaj soci-kulturaj gazetoj, uzantaj esperanton, aperis nova luksa eldono - Euxska kverko, kiu estas eldono pure peresperanta, kaj dedicxita al konatigo de la mondo (eventuale, ties esperantparolanta parto) kun la euxska kulturo, historio kaj soci-politika situacio. Euxskoj (laux PIV vaskoj) estas malgranda popolo, logxanta en Pirenea montaro en teritorio de Hispanio kaj Francio. La bela, 24-pagxa revuo en formato A/4 permesas ekscii pri euxskoj de la euxskoj mem, kiuj zorgante pri sia minacata lingvo, bone uzas por internaciaj kontaktoj esperanton. Abonantoj de la revuo ricevas samtempe ankaux la movadan informilon de la Euxska Esperanto-Asocio Kuspe. Pli detalajn informojn petu cxe: E-Grupo, Barrenkale Barrena 7-1, E-48005 Bilbao, Euxskio, Hispanio. ************************************************************************* ---------------------------------------------------------------- Ofte oni sendas artikolojn al la e-gazetoj, kaj ankaux al la nacilingvaj gazetoj - pri esperanto. Sed verkado de gazetartikoloj, por atingi sukceson, t.e. publikigon, devas obei certajn regulojn. Ni esperas, ke la suba materialo helpos al la artikolverkontoj iom konatigxi kun la bazaj reguloj. ---------------------------------------------------------------- Por ke via artikolo ne flugu al paperkorbo... ============================================= Gxenerale, tiu kiu verkas, verkas por ke oni legu ties tekston. Lia celo do estas, ke tuj oni interesigxu pri lia teksto. Pro tio, la teksto devas rapide liveri informojn. La eventuala leganto, kiun oni volas allogi, devas tuj kompreni pri kio temas, kaj preskaux same scii kion oni diras pri tio. Kiu legas? ---------- Teksto, por aperi en revuo, estas unue legata de... la redaktoro. Do, kiam vi verkas, vi devas unue konvinki lin, ke vi ne flankenlasu vian verkajxon, ke li ne atendu pli liberan momenton por pli funde ekzameni gxin. Vi devas veki lian atenton, kaj ne per aparta letero. Li jam havas suficxe por legi. Post la aperado la artikolo, artikoleto, letero ktp. estas antaux la okuloj de la celata leganto. Same, via verko devas allogi. Gxi devas konvinki la leganton, ke indas komenci la legadon, gxisfine legi, ke valoras la penon iom pripensi cxi tiun temon, ke eblas prave ecx foje sxangxi la opinion. Trovu interesan titolon! ------------------------ Kio unue aperas? Kio estas unue legata? Evidente, la titolo. Kiam gxi ekzistas, ankaux la cxapelo. Poste ankaux la intertitoloj. Kiam la leganto alkrocxigxas, li rapide trapasas la tekston, kaj de tio venas alia grava regulo. Por rapida trapaso la teksto devas havi etapojn, t.e. paragrafojn, alineojn. Kaj, en cxiu paragrafo, oni devas trovi tuj en la unua frazo, se ne en la unuaj vortoj, la temon mem de la paragrafo. Tiu cxi paragrafo estas gxuste malbona ekzemplo, kiun mi korektis, uzante tipografian rimedon. Do, en bona paragrafo la cxefa punkto trovigxas en la komenco, kaj poste sekvas klarigoj, detaloj, ekzemploj ktp., kiujn oni detale legas en kazo de intereso. Grava por teksto estas tio, kio trovigxas apud gxi: la ilustrajxoj, la apudaj tekstoj. Kaj ni povas nun paroli pri foje bagatelo, nome la cxefa teksto, la artikolo mem. Kompreneble, gxi devas esti bone konstruita. Sed, antaux ol verki, vi devas unue forgesi cxion, kion oni instruis al vi en la lernejoj pri verkado de disertacioj. Cxar artikolo estas io tute alia. Fakte, la ordigo de la ideoj devas esti inversa: de la cxefajxoj al detaloj, de la tezo al ekspliko. La konkludo devas aperi unue. Se leganto devas legi cxion antaux ol kompreni kion vi volas diri, li haltos jam tro frue. Via unua paragrafo, via enkonduko, devas allogi, alkrocxi la leganton per trafa kazo, per gxusta citajxo, per pinta provoko. Kaj la intereson vi ne devas lasi foriri en la centro de la teksto. En via lasta paragrafo, en la konkludo, vi devas redoni (redoni, cxar gxi estas jam indikita, ecx plurfoje) la cxefan punkton, la tezon de via artikolo. Evitu doni en cxi tiu parto direkton, kien vi poste ne iros. Evitu fini per demando sen respondo. Escepte eble, se la respondo sxajnas evidenta, kaj se vi volas fari el la leganto vian komplicon. Laste, por helpi, konvinki la redaktoron, vi bone prezentu vian manuskripton. Kiam la teksto estas apenaux legebla, aspekte konfuza, gxi preskaux certe ne estas tuj aperonta. Kaj pensu, ke bona lingvajxo bone helpas en tio. Valoras la penon ---------------- Kiam vi verkas, pensu, ke vian tekston aliaj legos, espereble, kondicxe ke vi bone pretigu vian verkajxon. Tiam, kion vi havas por diri, tio estas konata de aliaj. Philippe Cousson el "Internacia Jxurnalisto" 2/93 ---------------------------------------------------------------- Kaj nun sugesto al eventualaj kontribuantoj de Eventoj: vi bone komprenu la informan karakteron de la gazeto. Ju pli konciza kaj preciza estos via informo, des pli da sxancoj ke gxi rapide aperos. Antaux ol verki, planu, al kiu rubriko vi celas, kaj adaptu vian artikolon al kutima longeco kaj karaktero de la artikoloj en tiu rubriko. - La red. ---------------------------------------------------------------- ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Pri la "interna ideo" ===================== S-ro T. Chmielik prave konstatas, ke "cxiam forfalis de e-o tiuj, kiuj alvenis al gxi nur pro lingva intereso" (EVENTOJ, n- ro 20, p.6). Mi ege bedauxras tion, cxar tio signifas, ke e-o neniel utilas kiel lingvo por fakaj, profesiaj celoj; gxi restus nur amuza klubajxo por idealistoj, t.e. por apenaux 0,01 % de la homaro. Sekve, plej ega absurdajxo estas revadi pri "fina venko". Multe pli realisme estas ellerni la anglan, kiu estas vera, utila lingvo internacie. Post preskaux 20 jara kontakto kun esperanto, mi pli kaj pli konvinkigxas, ke tre multon faras kontraux e-o mem la tradiciaj esperantistoj! Senkompate ili forigas homojn, kiuj venis al e-o celante gxian aplikadon kiel internacia lingvo! Mi komparas tradiciulon al homo, kiu vendus auxtomobilojn, sed kiu freneze kontrauxstaras al ilia uzado surstrate... Cxu ne estus preferinde, male, varti tiujn realismajn homojn, por ke aplikante la lingvon utilcele, ili iom post iom malkovru tiun "internan ideon"? Germain Pirlot, Belgio. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Radio Vatikana per satelito =========================== Radio Vatikana jam dum jaro elsendas per satelito, interalie la esperantlingvajn elsendojn. La signalon dissendas satelitoEutelsat II-F1 (13 gradoj oriente, 11.544 GHz, video MBC, kun subportanta frekvenco 7.74 MHz en frekvenco-modulado, horizontala polarizado). En Euxropo kaj Norda Afriko la elsendoj kapteblas per anteno kun unumetra diametro, en aliaj lokoj la diametro devas esti 1,8 - 2,4 m. Esperantlingvaj elsendoj de Radio Vatikana auxdeblas cxiudimancxe je la 20.20 laux la Universala Tempo en la ultrakurtaj (93,3 kaj 105 MHz), kurtaj (49 m / 5882 kHz, 6245 kHz kaj 41 m / 7355 kHz) kaj mezaj (1530 kHz) ondoj. Fine de la jaro 1993 - komence de 1994 okazos ankaux ekstervicaj programoj en esperanto: 01.11, 08.12, 24.12, 25.12, 31.12, 01.01 kaj 06.01, cxiam je la 20.20 laux la Universala Tempo. Pliaj informoj cxe: Radio Vatikana, Esperanto-redakcio, SCV-00120 Citta del Vaticano. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// En "Esperejo" oktobre (komenco je la 19 h.) ------------------------------------------- 06.10 - "Refoja vojagxo al Zagrebo" (rakonto de Peter Denke kun lumbildoj). 13.10 - tradukado; dramaj ludoj laux deziro. 20.10 - pri cxijaraj UK kaj familia renkontigxo rakontas Anna Besenyei. 27.10 - tradukoj kaj ludoj. Se vi havas interesan proponon por la programo, bv. kontakti en Esperejo (Bp. VII. Peterfy S. u. 23.) Erika Toth. * * * En HEA ------ Budapesxta komitato de HEA dejxoras cxiumarde inter la 16-a kaj 18-a horoj en la CO de HEA (1061 Budapest, Andrassy ut 27). Kotizado en la CO de HEA: la unuan mardon de la monato inter la 17-a kaj 18-a horoj. Dejxorhoroj de la CO de HEA: de lundo gxis jxauxdo de la 9-a gxis la 17-a. * * * Vendredaj vesperoj ------------------ La 1-an de oktobro en Esperejo okazos kunveno pri la temo: "Diskuto pri la praktika aplikado de esperanto lige al sia profesio." La diskuton gvidos O. Princz. Estas bonvenaj cxiuj, kiuj uzas (volas uzi) e-on en sia profesio. * * * Renkontigxo en Szank -------------------- La 22-an de majo 1993 en la vilagxo Szank (proksime al Kecskemet) okazis Departamenta Esperanta Paca kaj Amikeca Renkonto. Venis cx. 60 gastoj kaj proksimume saman kvanton konsistigis la loka teamo. Okazis prelegoj pri e-o por la ekstera publiko, prezentoj de diversaj artajxoj ks. La organizintoj esperas, ke sekvontjare en alia loko de la departamento okazos same granda kaj sukcesa arangxo. Istvan Balint ************************************************************************* REAGOJ ////// Ne sxangxo, sed korekto de la Fundamento! ========================================= En via rimarko al la artikolo "Fundamenta sxangxo, cxu?" (Eventoj, 1/julio) vi demandas: "Kiu havas la rajton sxangxi ion ajn en la Fundamento?" Tion vi nur povas demandi, cxar vi ne posedas la dekan eldonon de la Fundamento kaj cxar vi tial ne havis la eblecon kontroli, cxu s-ro Albault (Albauxlto aux Alboo en la esperantigita formo) vere estis sxangxinta ion en la Fundamento. Ne, li tute ne estas sxangxinta ion, sed li estas korektinta la sep popolnomojn, kiuj piednote estas aldonitaj al la Universala Vortaro kaj kiuj gxis nun estis malkorektaj, cxar - ili kontrauxas al la majuskla skribado de la popolnomoj en la Ekzercaro kaj en la Tabelo de la Enhavo en la fino de la Fundamento; - laux la multegaj ekzemploj en la Universala Vortaro la finajxe kaj afikse derivitaj vortoj estas formataj sen sxangxo de la koncerna radiko. Jozef Schiffer, Germanio ************************************************************************* Per pano motivigu la lernadon de esperanto ========================================== En Eventoj n-ro 29 aperis interesa artikolo Kial mi ne estas esperantisto? Nu, dum 35 jaroj de mia esperantisteco mi jam renkontis multajn milojn da homoj, kiuj aux promesis lerni la lingvon, aux diris, ke la lingvo ne interesas ilin. Multaj homoj tuj post komenco de la konversacio elsprucis amasojn da plibonigoj, per kiuj oni multe pli bone povus interesigi la homojn lerni la lingvon. Sed... gxuste la sagxuloj, kiuj volis doni la bonegajn konsilojn, mem ne volis lerni la lingvon! Oni lasu la neinteresitojn brezigxi en propra inteligenteco, kaj sin turnu al la interesitoj, kaj ankaux ne tro miru, se el ili ankaux nur malmultaj poste restas. Tiaj estas la homoj, do oni vere gxoju pri etaj sukcesoj. Kiuj estas "esperantistoj"? Ekzistas multaj homoj, kiuj ja faras ion por esperanto, sed ne nomas sin esperantisto, sed ekzistas aliaj, kiuj absolute nenion faras, sed volonte sin nomas tiel. Rilate la lastajn, kiuj iom lernis la lingvon kaj gxin iomete aplikis, sed tute ne strecxis sin por la afero, mi proponas la vorton "esperantano". Estu kiel ajn, ni versxajne neniam sukcesos esperantigi la tutan homaron. Kion ni tamen povus, estas motivigi pli multajn homojn lerni la lingvon kiam ni sukcesus peri laboron kaj panon helpe de esperanto! Mi mem havis pagitan (kaj ne de la movado) laboron por esperanto en Bavario, sed certe ne cxiam la cirkonstancoj povas favori al tiajxoj. Sed ni, laux niaj ebloj, strecxu la fortojn por klini la politikon tiudirekten. Esperantistoj estas tro malmultaj por rapide krei favorajn politikajn cirkonstancojn, sed ie oni jam nun povus atingi sukcesojn. Hermann Schmid, Germanio ************************************************************************* HISTORIO //////// ---------------------------------------------------------------- Fragmento el la libro: Karl Beckmann. Historio de Esperanto. 2-a aktualigita eldono. Auxstria Esperanto-Instituto, Vieno 1988. 16 p., 21 cm. Represo laux la permeso de la eldonejo. ---------------------------------------------------------------- La turnopunkto ============== 1987 sentigxis kiel grava turnopunkto. En tiu jaro Esperanto festis sian centjarigxon - plene funkciante kaj en forta prospero. Unesko reagis al tiu fakto akceptante jam en 1985 rezolucion, kiu instigis la unuopajn membro-sxtatojn digne kaj inde honori la meritojn de la planlingvo Esperanto. En 1987 organizigxis tra la tuta mondo aro da fest-arangxoj, inter kiuj ni substreku la Universalan Kongreson en Varsovio kaj la internacian sciencan simpozion "Esperanto 100-jara" en la universitato de Vieno. Tiu simpozio respegulis la aktualan staton de scienca okupigxo kun la lingvo de d-ro Zamenhof. Lascienc- brancxoj koncernataj estis la teoria kaj aplika lingvistiko, sociolingvistiko, lingvopedagogio, lingvokibernetiko kaj informadiko, la literaturscienco kaj la historio. Specialan atenton vekis la raporto pri la auxtomata lingvotraduka programo DLT (Distribua Lingva Tradukado) de nederlanda firmao, en kiu Esperanto ludas centran rolon, kaj la fakto, ke lingvistoj malkovris Esperanton kiel studobjekton, kiu permesas pritrakton de fundaj lingvo-sciencaj problemoj. NOVAJ AKCENTOJ -------------- Konsiderante tiujn faktojn, oni ne miru, ke Esperanto instaligxis firme sur akademia nivelo: La budapesxta Esperanto- katedro en la Universitato Eotvos dauxrigas sian vojon de sciencaj formigo kaj esploro sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, kiu postsekvis la meritplenan profesoron Istvan Szerdahelyi post ties morto en 1987. En la Universitato Humboldt en Berlino nova docenta posteno koncernas ekskluzive planlingvojn kaj la dauxraj klopodoj instali en San Marino universitat-similan instituton, kies instrua kaj administra lingvo estu Esperanto, kondukis al kontentiga rezulto: La Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino plene ekfunkciis kaj gvidis jam plurajn studentojn al magistrigxo kaj doktorigxo. Relative nova estas ankoraux la fenomeno de Esperanto-centroj: ekde la 70-aj jaroj estigxis en plej diversaj landoj - preskaux cxiam surbaze de privataj iniciatoj de unuopuloj - diversaj stagxejoj, kiuj ofertas vastan gamon da kursoj kaj servoj dum la tuta jaro. Jen kelkaj el ili: Esperanto-Kursejo en Pisanica (Bulgario), Internacia Kultura Servo en Zagreb (Kroatio), Kvinpetalo en Bouresse kaj la Kastelo Gresillon (ambaux en Francio). Gxenerale tiuj centroj posedas domojn, logxigajn eblecojn, konstantajn dungitojn. Ili klopodas kreski kaj evolui inter la antagonismaj polusoj de komercaj legxoj kaj idealisma agado. La plej grava el tiuj institucioj estas sendube la Kultura Centro Esperantista (KCE) en La Chaux-de-Fonds, Svisio, kiu - funkciante kiel tut-jara altlernejo - farigxis intertempe renkontigxejo de internaciaj intelektularo kaj turistaro. KCE estas unu el la lokoj, kie Esperanto estas cxiu-tage parolata lingvo... Por ricevi la libron senpage, oni devas minimume trifoje sendi iun posxtajxon al: Auxstria Radio Internacia, Esperanto-redakcio, Wurzburgg. 30, A-1136 Wien, Auxstrio. ************************************************************************* KULTURO /////// VIDA JERMAN, aktorino kroata kaj esperanta ========================================== Ve, ni ne auxdas plu tiun belan esperantan vocxon el Zagrebo per radio, dank' al kiu antauxe Vida Jerman, kroata aktorino, estis konata ankaux al multaj personoj, kiuj ne vizitis diversajn kongresojn. Sed ecx plu neauxdebla kiel antauxe, sxi cxiam restos unu el la plej brilaj steloj de la verda teatro. Sxi naskigxis en Zagreb, tie diplomigxis pri aktorado en Akademio pri Teatra Arto kaj paralele studis la anglan kaj italajn lingvojn cxe Filozofia fakultato. Multajn elstarajn rolojn sxi ludis en la zagreba teatro "Cxerizo", kaj ankaux en multaj radio- kaj televiddramoj kaj serioj. Sxi ludis la cxefan rolon en la filmo "Maskerato" de Bosxtjan Hladnik, kaj gravajn rolojn en aliaj jugoslaviaj filmoj. En diversaj kunlaboraj filmoj sxi ludis ankaux itale, germane kaj angle. En esperanto Vida Jerman ekludis en 1973 kiel membro de Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo. Sxi gastis en pluraj Universalaj, Junularaj kaj SAT-kongresoj, kie prezentis monodramojn kaj recitadon de poemoj. Speciale fama en Esperantujo sxi igxis post prezento dum la Pekina UK (1986) de la monodramo de Hasegawa Teru kaj Spomenka Sxtimec "Virino kiu flustras en uragano", kiun sxi ripetis sekvontjare en la jubilea UK en Varsovio. Sxi ludis en Graz, Budapesxto kaj aliaj esperanto-centroj. Grandan sukceson havis sxia prezento (kune kun S. Pilipovicx) de "Amo per proverboj" de Artur Azevedo, kaj ankaux recitado de poemoj de Nikolas Gulillen dum UK en Havano (1990). En 1992 en la SAT- kongreso en Kauxnas sxi recitadis poemojn de Nikolas Gulillen kaj Eduardas Miezelaitis. Pretas sxia nova monodramo, "Inventante ke mi songxas" de Jose Agustin. Gxis nun ne ofte naciaj aktoroj, famaj sialande, gxojigas la esperantistan publikon per profesinivela prezentado - por tio ja necesas esti sindona ne nur al sia arto, sed ankaux al la internacia lingvo. Vida Jerman, aktorino kroata, estas felicxe tia! Nikolao Gudskov Kontaktadreso de Vida Jerman: Republike Austrije 7, HR-41000 Zagreb, Kroatio. Tel: +38-41-172236 ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 22-jara studento: Dominie Me Mlowe, Peramiho Majore Seminary, P.O. box 22 Peramiho, Ruvuma-Tanzania * * * 29-jara instruistino: Ra-Lehoczki Anka, str. G. Cosbuc, bl. C2, RO-2954 Nadlac, Rumanio * * * 23-jara studentino pri diversaj temoj, sed precipe pri literaturo kaj edukado: Jerneje Jezernik, Parazlje 15, SLO-63314 Braslovce, Slovenio ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Brosxuro de W. Gunter "Esperanto - internacia lingvo por monda demokratio kaj sana medio", kiu traktas pri la moderna koncepto de la biosfera, ekologiisma pensmaniero, gxiaj rilatoj kun homaj rajtoj, demokratiaj valoroj kaj la internacia lingvo (kaj ties interna ideo) aperis en Germanio. Pri la mendeblecoj turnu vin al la auxtoro: Centro pri Ekologia Medicino (EKOMED), d-ro med. W. Gunter, Schulstr. 7, D-34292 Ahnatal, Germanio. * * * La produktantoj de la komputila programo DAGESx konsideras la inkluzivon de esperanto. Tiuj, kiuj volas informon pri eventuala inkluzivo turnu sin al: Yehuda Miklaf, PK 10356, Baka 91103,Israelo. * * * En mia laborejo (Mediprotekta Instituto pri meza regiono de Tisza) mi organizas kaj helpas la uzadon de komputiloj (mi estas "informadika kunlaboranto"). Mi pretas kunlabori en la profesia uzado de esperanto. Zoltan Nemeth, Kassai ut 38.IV/13, H-5000 Szolnok, Hungario. Tel. of. +36-56-375111/395 aux +36-56-423422/395 * * * Ni sxangxas uzitajn hispanajn posxtmarkojn kontraux uzitaj posxtmarkoj el aliaj landoj. Andaluzia E-Unuigxo, pk. 864, E-29080 Malaga, Hispanio * * * Esperantlingvaj informiloj pri Nico disponeblas cxe cxiuj turisminformejoj (kaj ankaux kelkaj hoteloj) de la Lazurmarborda cxefurbo. Petu ilin cxu perposxte, cxu persone okaze de via vizito: Office du tourisme, avenue Thiers, F-06000 Nice, Francio. ************************************************************************* KONKURSO //////// 1-a taskfolio por bazlernejanoj =============================== INTERNACIA KONKURSO POR LERNEJANOJ 1. Cxirkauxkrajonu la akcentitajn vokalojn:cxi tie, baldauxa, Germanio ( 3 poentoj) 2. Kion vi diras al tiu, kiu vin donacis per io? (2 poentoj) 3 Skribu almenaux ses vortojn per prefikso ge-! (3 poentoj) 4. "Prepari mangxajxon per bolanta oleo."Esprimu per unu vorto! (2 poentoj) 5. Sur kio oni bezonas sxipon por veturi? Kolektu almenaux kvar vortojn! (3 poentoj) 6. felicxan mi vi deziras al lernojaron! Arangxu la vortojn por ricevi sencohavan frazon! (3 poentoj) 7. Elpensu ses cxenvortojn (la lasta kaj komenca silaboj estas la samaj)! Cxiu devas konstrui propran cxenon! (3 poentoj) 8. Ellernu almenaux tri proverbojn (vidu sube) kaj diru ilin parkere al via instruisto, kiu jxurios de 1 gxis 3. (3 poentoj) PROVERBOJ 1: Kiu volas, tiu povas. 2: Kiom da domoj, tiom da homoj. 3: Komenco bona, laboro duona. 4: Bona vino al la fino. 5: Unu hirundo printempon ne alportas. 6: Estas pli da tagoj ol da kolbasoj. 7: Matena horo estas plena de oro. 8: Kio iras el koro, venas al koro. 9: Kiu cxasas du leporojn, kaptas neniun. 10: Tro rapida faro estas nur baro. La solvojn sendu gxis la 29-a de oktobro 1993 al: Banyai Julia Gimnazium, Esperanto-grupo, Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Keszult a SZELKER nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor