Eventoj n-ro 0036, 2/auxgusto - '93, retposxta versio ****************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - IJK-93: Nova estraro, diskoteko gxis mateno, kaj devanco de UEA! - ESPERANTO KAJ EUxROPA KOMUNUMO Faka aplikado: - Komputikaj vortaroj - Naturkuracado en esperanto - E-lingva komputila ludo Arangxoj: - 26-a Kataluna kongreso de esperanto - Internacia Hejmara Renkontigxo - Renkontigxo en arbaro - Metodika kurso en Budapesxto Reagoj: - DISVASTIGO DE KIO? La leganto: - *** Revuoj, gazetoj: - Novaj e-gazetoj en Polio Propagando: - Propedeuxtika valoro de esperanto - Gazetartikoloj enhavu la vorton "esperanto" titole! Movado: - Tribunoj kaj kursoj en Maribor - ESPLORE PRI LA MOVADO - Ni traduku gvidilojn ILEI: - KION NI CxIAM VOLIS SCII PRI INSTRUADO Lingvo: - Lingva evoluo Muzika kulturo: - Vi povas mendi muzikon! - "Esperanto" - muziko sen vortoj Hungara angulo: - *** Esperanto en radio: - ESPERANTAJ RADIOELSENDOJ EN AUxSTRALIO Historio: - Esperantista sxtato - cxu nur sinonimo de utopio? Korespondi deziras: - *** Interese: - Postmorta versajxo de la Majstro? - KIU ESTAS ABSOLUTA ESPERANTISTO? Anoncetoj: - *** Anonco: - * ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// IJK-93: Nova estraro, diskoteko gxis mateno, kaj devanco de UEA! ================================================================ Cx.150 gejunuloj gxuis la internacian etoson de IJS meze de la arbaro en la kastelo de Mikossz'eplak, el kiuj trideko preparis sin al la vojagxo al la cxi-jara IJK en Vraca. Pro la malagrabla informo, ke cxe la rumana-bulgara landlimo oni devas atendi eventuale 2 ecx eble 3 tagojn, la karavanontoj devis ne uzi la antauxmenditan auxtobuson. Pluraj decidis flugi, aliaj trajnis tra Rumanio aux Serbio - sed estis ankaux tiuj, kiuj decidis rezigni pri plua vojagxo... Fine en Vraca kolektigxis cx.130 eksterlandaj kaj cx. 50 bulgaraj esperantistoj el 33 landoj. Agrabla surprizo estis, ke LKK organizis tage-nokte funkciantan akcepton cxe flughaveno aux stacidomo en Sofio, Mazdra kaj Vraca por cxiuj, kiuj laux la peto de LKK antcipe signis sian alvenhoron al la organizantoj. Mem la kongreso okazis en apudurba universitata kvartalo. La loko estus tre tauxga por arangxi kongreson kun la antauxviditaj 50-450 personoj - sed cxe la nuna nombro gxi sxajnis iom tro vasta. (Avantagxo tamen estis, ke oni nuligis la amaslogxejan kategorion, kaj cxiu ricevis lokon en la 2x2 litaj cxambroj de la studenta logxejo.) Tage oni havis nemultan eblecon por enui, ofte ecx embarasigxis pro la kolizio de pluraj interesaj programeroj. Estis koncerto de Nikulin', diskuto pn la modernaj tendencoj en la e-komunumo, prelegoj de la "kongresa universitato", renkontigxo de redaktoroj de junularaj gazetoj, de partoprenantoj de IJK en 1963, inauxguro de memortabulo, diversaj kursoj, forumo pri Bulgario, okazis la internacia ekzameno de UEA/ILEI, pluraj e- lingvaj videofilm-prezentoj, oni povis konatigxi kun la agadoj de albana, rumana kaj usona e-junularoj, kun LF-Koop kaj la eldonejo Bero, kaj oni povis lauxdi aux mallauxdi la "kongresan gazeton" ktp, ktp. La vesperoj jam pasis iom alietose. Kun intereso kaj posta lauxdo oni rigardis la spektaklojn de Bulgara E-Teatro kaj de la la Pupteatro (kies dramaturgo estas Ljubomir Trifoncxovskij, la prezidanto de LKK), sed pro manko de sinanoncoj ne vere sukcesis la internacia vespero kaj la oratora konkurso. Sed junuloj ja estas junuloj, kion pruvas ankaux la plenlauxta nokta diskoteko, dauxranta plurfoje gxis matena krepusko... Orienteuxropa IJK - preskaux sen tieaj komitatanoj -------------------------------------------------- IJK estas kongreso pro la cxeesto kaj laboro de la Komitato de TEJO. La profundecon de la problemoj jam signis ankaux tio, ke kvankam la kongreso okazas en "orienta Euxropo", pro la altaj kotizoj kaj vojagxkostoj ne alvenis la komitataj reprezentantoj el Polio kaj Slovakio, kaj alvenis nur po unu el Cxehio kaj Rusio. La estraro raportas ------------------- La raporto de TEJO-Estraro pri la agado en 1992-93 aperis en la gazeto TEJO- Tutmonde 3/93. Same kiel cxe UEA, la membronombro falis ankaux cxe TEJO: en 1990 gxi estis 6329 en 1992 nur 3937. Finance la organizo bonstatas, la spezoj en 1992 estis 51.039 guldenoj. La komitato akceptis novan landan sekcion: Cxinan Junularan EAsocion (Pk. 825, Beijing Cxinio. Tel.: +86-1-896346), sed decidis prokrasti la traktadon de la aligxpeto de Irana E- Junularo. En la kadro de landa kaj regiona agadoj estis traktita la ideo pri komuna TEJO membrokarto (decido poste), la jam funkcianta mezeuxropa kaj la nun preparata balkana junularaj regionaj kunlaboraj konferencoj. Kataluna kompromiso ------------------- Pluraj katalunaj e-istoj kondicxigis la aperon de ilia adreso en Pasporta Servo al ekzisto de aparta cxapitro "Katalunio" en la adresaro - kion la Estraro de TEJO ne aprobis (vidu EVENTOJ 2/junio-93), ja i.a. tio kontrauxdirus al praktikaj pripensoj. Post longa diskuto, fine la komitato akceptis kompromisan direktivon: oni havu subcxapitrojn cxe la koncerna sxtato, - se la tieaj esperantistoj petas tion. (Do la subcxapitroj Katalunio, Andalluzio, Euxskio aperu sub la cxefa cxapitro Hispanio). TEJO devancis UEA ----------------- La kotiztabelo de la sekvajara IJK sxokis la cxeestantajn orient-euxropajn komitatanojn. Tiu fakto, ke cxe 330 (!) guldena averagxa kotizo la orienteuxropanoj ricevas malpli ol 8 % rabaton certigas, ke preskaux neniu tiea esperantisto povos gxin partopreni! Por subteni la agadon de la iam plej grandaj landaj sekcioj, kaj por fari la unuan pasxon al la proporcia sxargxoportado, la komitato akceptis du gravajn decidojn: - Ekde 1995 orient-euxropaj esperantistoj havu minimume 50 % rabaton cxe la kotiztabelo de IJK-j. - Pro la tempa proksimeco jam oni ne sxangxu la kotiztabelon de IJK-94, sed emfaze petas ties LKK-n esplori la eblecon akcepti tieajn esperantistojn kun pli favoraj kondicxoj. Tiu unua decido signifas, ke TEJO ekiris al nova direkto, kio pli konsideras la mondan realecon; - inverse al UEA, kie oni jxus malaltigis tiun saman rabaton. Nova estraro ------------ En la lasta kunsido estis elektita por 2-jara mandato la nova estraro de TFJO: Saskia Idzerda (prezidanto), Danny Ten Haaf (vicprezidanto + kasisto), Edlyn Teske (vicprezidanto + KER), Thomas Push (informado), Giovanni Grossi (gxenerala sekretario), Zdravka Bojcxeva (vic-gxen.sekr.), Klaus Dahmann (aktivula trejnado + landa agado) kaj Jelena Lebedeva (kongresoj). LS. ************************************************************************* ESPERANTO KAJ EUxROPA KOMUNUMO ============================== Bela revo de multaj esperantistoj estas enkorpigo de esperanto fare de gravaj politikaj organizoj. Tial la klopodoj de esperantistaj politikistoj, kiuj prizorgas la re- konon de esperanto en EK. Kiel jesas la Gxenerala Direktorino de Studoj (Direkcio A) de la Euxropa Parlamento en letero sendita al nia s-ano Jose Matos de Castro la cxi- jaran 27-an de januaro, oni prezentis multajn rezoluciproponojn por ke e-o estu la ununura oficiala lingvo de la Komunumo, kvankam neniu el ili sukcesis plene. Gxis nun, akorde al la terminoj de la reglamento No 1 de la ministra konsilantaro (Oficiala Gazeto de EK No 385 de 06.10.1958), en kiu oni fiksas la lingvan ordon de EK, la oficialaj lingvoj de la Euxropa Parlamento estas la oficiale rekonitaj en cxiu sxtato- membro. La plej gravaj dokumentoj pri la uzo de esperanto fare de la Euxropa parlamento estas la jenaj. A) Euxropa Parlamento-Dokumentaro pri la sesio okazinta la 21-an de junio 1982, Dok.1-306/82 - Raporto prezentita je nomo de la komisiono de la reglamento kaj de la petoj pri la multlingveco de EK Raportisto: M. Kai Nyborg. Temas pri tre interesa dokumento, 44pagxa, en kies fina parto, la komisiono pri junularo, kulturo, edukado, informado kaj sportoj: atentigas pri la fundamenta demokratia principo laux kiu neniu persono aux grupo estu senlavorigata kauxze de ajna lingvo; favoras la estigon de laborgrupo, kiu devas studi la problemojn de la multlingveco en la Komunumo; proponas, ke gxi prizorgu: 1. ekzamenon de la jura bazo laux kiu la oficialaj ingvoj kaj la laborlingvoj estas difinitaj kaj, se necese, konsilojn cele al eblaj sxangoj; 2. ekzamenon da la bugxetaj konsekvencoj de iuj lingvaj ordigadoj; 3. ekzamenon de la proponoj prezentitaj cele al la utiligo de la lingvaj limigitaj (aux sensimetriaj) sistemoj; tre atentan vigladon de cxi tiuj sistemoj, se oni aplikas ilin; 4. ekzamenon de la progresoj, okazintaj en EK pri la esploro rilata al auxtomata tradukado; 5. evoluon de la komunuma politiko favora al malplimultaj lingvoj, speciale ties situacion kompare al tiu de la oficialaj lingvoj; 6. eblecon utiligi Esperanton aux aliajn planlingvojn; 7. instruadon de la lingvoj en la programoj de la Komunumoj kaj praktikajn konsilojn al la amaskomunikiloj pri la uzo kaj rangaltigo de iuj lingvoj; 8. Lingvajn aspektojn de la juraj dokumentoj, cxar tiuj tradukoj, verkitaj en la oficialaj lingvoj, estas samvalidaj. B) Skriba demando No 151/85 pri esperanto (J.O. No C 78. 07.04.1986, pagxo 23). Gxin prezentis M. Dieter Rogulla (S-D) al la Komisiono de EK la 17-an de septembro de 1985. (86/78/42). 1 - Kiujn konkludojn atingis la Komisiono post la observado kaj studo realigitaj de gxi en la lastaj du jaroj pri la universala lingvo kiu estas esperanto 2 - Cxu la baldauxa aligxo de Hispanio kaj Portugalio kaj la kostoj de la lingvaj servoj devenantaj de tio estas suficxe gravaj por modifi la gxisnunan malfavoran sintenon de la Komunumo en cxi tiu afero? 3 - Cxu la Komisiono pretas kontakti universitatojn de pluraj sxtatoj-membroj kiuj ekesploris el financa kaj teknika vidpunktoj la uzon de esperanto por helpi ilin en la financa plano kaj en tiu de la kapitalo en la realigxo de cxi tiuj laboroj? 4 - Cxu la Komisiono pretas atenti la evoluon de la lingvo esperanto tutmonde kaj en la Komunumo? Respondo de M. Kristophersen, je nomo de la Komisiono (2.12.1985): La Komisiono poziciis plurfoje kaj speciale en sia respondo al la skriba demando No 246/76 de M. Laban rilata al la rezolucio de de la Centre Europeen d'Esperanto en Eidhoven de la 18-a de aprilo 1976. La Komisiono atentas tre interese la laborojn plenumatajn de la komisiono pri junularo, kulturo, edukado, informado kaj sportoj de la Euxropa Parlamento rilatajn al la problemoj de la multlingveco kaj de la eventuala uzo de esperanto aux aliaj artefaritaj lingvoj. La Komisiono ekplenumis la konkludojn de la Konsilantaro kaj de la Ministroj pri Edukado de la 4-a de junio 1984 pri la instruado de l'alilandaj lingvoj kaj en cxi tiu kunteksto la fakuloj nomitaj de la sxtatoj-membroj emos al disvastigo de la instruado de lingvo esperanto en la edukaj sistemoj de la sxtatoj-membroj. Tamen la Komisiono rimarkas ke, unuflanke, la oficialaj kaj la laborlingvoj de la Komunumo estis fiksitaj per la reglamento No 1 de 15.04.1958, samkiel per la interna reglamento de la Komisiono kaj, aliflanke, la kono de pluraj vivaj lingvoj konsistigas cxiam la plej bonan rimedon iniciati la komprenemon inter la popoloj kaj la kulturoj de malsamaj landoj. Do, la Komisiono ne antauxvidas proponi modifon de sia lingva regximo. C) Skriba demando No 2149/85 prezentita de M. Diester Rogulla (S-D) al la Komisiono de la Euxropa Komunumo la 3-an de decembro 1985 (86/C150/21). 1 - Cxu la Komisiono ekarangxis rilate al la sxtatoj-membroj por iniciati la enkondukon de e-o en la lernejajn programojn kaj oferti gxin kiel la oficialan lingvon cxar cxi tiu estas neuxtrala rimedo de komunikado? 2 - Cxu oni antauxvidis enkondukon de e-o kiel rimedon de komunikado en la unuaj klasoj aux en adekvataj pedagogiaj niveloj de la euxropaj lernejoj? Se ne, kiel oni ne faris tion? 3 - Cxu la komisiono pretas ebligi la lernadon de e-o en la preparaj klasoj aux en la adekvataj pedagogiaj niveloj de la lernejoj de la sxtaloj-membroj? Kiujn iniciatojn gxi povas proponi kaj laux kiu karaktero? Respondo de M. Marin je nomo de la Komisiono (24.02.1986): 1 - La lernejaj programoj koncernas la naciajn, regionajn kaj lokajn auxtoritatojn, ne estas eble al la Komisiono peri cele al la enkonduko de e-o en la lernejajn programojn de la sxtatoj-membroj. 2 - La programoj de la euxropaj lernejoj koncernas la Superan Konsilantaron de la euxropaj lernejoj. 3 - Kiel oni diris en la respondo al la skriba demando No 1511-85 de la honorinda parlamentano, la stratagioj kaj la metodoj de instruado de l'alilandaj lingvoj estas diskutataj en la Komitato pri Edukado ene de la grupo de naciaj respondeculoj por helpi la Komisionon en la realigado de la kontaktoj de la Konsilantaro kaj de la Ministroj pri Edukado de la 4-a de junio 1984. Cx) Skriba demando No 1213/91 ds sro James Ford (S) al la Komisiono de la Euxropa Komunumo, la 11-an da junio 1991. (91/C 323/42). La antauxparolo de la nacia plano de studoj en lernejoj de Britujo malpemesas nun la instruadon de e-o flankenigante gxin kiel aferon ne apartenantan al la studplano. Kion opinias tiurilate la Komisiono? Respondo de s-ino Papandreou je nomo de la Komisiono (29-a de junio 1991): La Komunumo difinis en la programo LINGUA sian planon de la instruado de l'alilandaj lingvoj en la Euxropa Komunumo. Kiel oni diris en la antauxaj respondoj de la Euxropa Parlamento (cxefe al la skriba demando No 2149/85 de s-ro Rogulla) nur la sxtatoj-membroj rajtas decidi 6ri la programoj de siaj propraj lernejoj kaj la komisiono ne intencas iniciati ion rilate al la instruado de esperanto. La nuna situacio ---------------- Euxropa Esperanto-Unio (EEU), kies sekretario estas Gregoire Maertens kaj prezidanto Claude Nourmont, okupigxas pri la problemoj de la interkomunikado en la Euxropa Komunumo. En la unua okazigo de la "Euxropa Esperanto-Kongreso" (5 -10 de junio, 1992, Verona, Italio) oni prezentis la dokumenton Komunikado en la Euxropa Komunumo, kiu priskribas lingvo-politikan projekton por meti la euxropan lingvoproblemon en la tagordon de EK instancoj. La auxtoroj de la projekto estas Hans Erasmus (nuntempa gvidanto de naturmediaj programoj de la Euxropa Komisiono en Bruselo), estrarano de ILEI Edward Simoens, UEA- eksestrarano Gregoire Maertens kaj Michael Cvik. La Radikala Partio ankaux subtenas la projekton de EEU. La 26-an de novembro 1992 la Komisiono pri kulturo, junularo, edukado kaj informiloj de la Euxropa Parlamento akceptis plimulte la rezoluciproponon prezentitan de Marco Panella, gvidanto de la Radikala Partio, kaj decidis plenumi enketan studon pri esperanto kaj internaciaj lingvoj. Sxajne, la movado havas novan sxancon por atentigi la parlamentanojn de EK pri la rolo de esperanto es la internacia komunikado. Interesitoj pri la temo turnu sin al G. Maertens, Pr. Leopoldstraat 51, B-8310 Brugge, Belgio aux al Radikala Partio, Via di Torre Argentina 76, I-00186 Roma, Italio. Andres Martin el "Gazeto Andaluzia" junio 1993 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Komputikaj vortaroj =================== --------------------------------------------------------------- Multaj esperantistoj lasttempe uzas komputilojn, sed ofte estas malfacile pridiskuti la problemojn kun aliaj esperantistoj - mankas vortoj, specialaj terminoj. Tamen la uzeblaj fakaj vortaroj ekzistas - la suban liston de aktuale uzeblaj komputikaj terminaroj kompilis kaj analizis la Komputila Rondo (KompRo). --------------------------------------------------------------- Computer Dictionary English-Esperanto [draft] --------------------------------------------- formato A/5, 106 p. Christian Bertin, 1985, 60 allee de la Renaudiere, F-35510 Cesson-Sevigne, Francio. Alfabete ordigita, donas rektajn tradukojn el la angla sen ekspliko. En la malantauxa parto trovigxas klarigoj pri la tradukoj. Nova versio estas en preparo kaj aperos antauxvidebla fine de 1993. (Rekomendinde, eble indas atendi la novan version.) KompRo-vortareto English-Esperanto ---------------------------------- trovigxas sur la KompRo-disketo, prezo 10 DEM. KompRo, 1993, Jurgen Wulf, Bornkamp 12, D-22043 Hamburg, Germanio. La KompRo-vortareto enhavas la plej ofte uzatajn vortojn de la KompRo-eldonajxoj (cx. 250), gxi respegulas la lingvo-uzon de KompRo. La vortareto aperos en presita formo en KompRo-informilo 3/93. (Rekomendinde, se vi planas acxeti la Komp Ro- disketon. Aliel, atendu la presitan varianton.) Mikroszamitogep- Mikroelektronikai Ertelmezo Szotar --------------------------------------------------- English-Deutsch-Espanol-Esperanto-Magyar 16x23 cm, 840 p. D-ro Kovacs Magda, 1989, LSI Instrua instituto, Budapesxto. Uzeblas kiam oni referencas la anglajn vortojn kiel bazon. La selektitaj vortoj bone respegulas la diversajn kampojn. Tamen ekzistas multaj registrajxoj tre malofte uzataj kaj mankas tre uzataj vortoj. (Parte rekomendinda.) Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto- Suplemento ------------------------------------------------ formato A/5, 45 p. SAT, 1987. Kvankam ne komputika vortaro, gxi enhavas kelkdek komputikajn vortojn kun eksplikoj. (Rekomendinde rilate al la komputikaj vortoj nur, se vi planas acxeti la Suplementon sendepende al la komputikaj aferoj.) Plena Pekoteko 1985 - 1990 -------------------------- formato A/5, 1816 p., 80 USD + 10 USD sendokostoj (disketoj 40 + 5 USD). Rudiger Eichholz, 1985, Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, KOI 1BO, Kanado. Ne estas vortaro en ordinara senco. La nealfabeta ordigo malrapidigas la sercxadon. La uzanto mem jugxu kiun terminon li prenu el la prezentataj variantoj (ekz. komputilo, komputoro, komputero). La prezo estas relative alta. (Rekomendinde). el KompRo n-ro 2/1993 ************************************************************************* Naturkuracado en esperanto ========================== Esperantista Naturkuracista Asocio (ENA) estis fondita en 1986. La celo ne estas flankenmeti la kutiman kuracsistemon, kvankam oni bone scias, ke kelkfoje ordinara drogo anstataux kuraci - kaj ecx kiam gxi kuracas - okazigas aliajn malsanojn precize kauxzitajn de la sama farmacajxo intencanta kuraci. La naturmetodaj kuracistoj, estante kontraux superemo, favoras toleremon kaj kunekziston. Ilia nura intenco kaj klopodo estas helpi la naturon kuraci, ne anstatauxigi la naturan laboron. Do, la celoj de ENA estas jenaj: A) interligi fakulojn kaj interesulojn pri naturkuracado kaj intersxangxi informojn pri la temo; B) veki intereson pri naturkuracado cxe esperantistoj; C) veki intereson pri esperanto cxe tiaj neesperantistaj fakuloj. La Asocio sendas ateston kaj membrokarton al novaj gemembroj kontraux la membrokotizo (egalan al duono de membrokotizo kun jarlibro de UEA). Por esti membro estas invitataj ne nur naturkuracistoj mem, sed ankaux interesigxantoj, kiuj deziras scipovi kaj malkovri la enhavon de la naturmetoda kuracado. La organo de la Asocio Naturkuracado (36-pagxa, formato A/5) aperas dufoje jare sub redakto de Puramo Chong (gxenerala sekretario de ENA) laux la adreso: Kwangmyong-shi, Kwangmyong 2dong 50-5, Kyonggi-do, Koreio. ************************************************************************* E-lingva komputila ludo ======================= Kvankam esperantistoj jam ofte uzas la utilajn masxinojn, ekzistas ankoraux nur malmultaj ludoj en esperanto por ili. Nun mendeblas "Sercxu Angela L.", uzebla por IBM-komputiloj. En tiu cxi ludo oni ricevas la taskon persekuti kaj aresti la internacian krimulinon Angela L. Sxi postlasas en cxiu urbo informojn pri sia sekva celo, kiujn oni bezonas por la persekuto. De Adisabeba al Salzburg, de Hammerfest en norda Norvegio al Kaap-stad en Sudafriko, la ludo povas dauxri tra entute 216 urboj en la tuta mondo. Oni devas havi iujn sciojn pri geografio, sed la ludo havas tri nivelojn de malfacileco, do ludebla por cxiuj. Grafikoj kaj muzikoj kontribuas al la amuzo. Esperantaj tekstoj estas kun cxapelitaj literoj, tamen, bedauxr- inde, ne cxiam seneraraj. Se oni havas IBM - komputilon kun EGA- aux VGA-ekrano kaj ludemon, la disketon eblas mendi kontraux 10 NLG aux 8 DEM (sendendas en koverto en formo de monbiletoj, posxtmarkoj aux IRK-oj) cxe: Markus Sikosek, Kampstresse 75a, D-45966 Gladbeck, Germanio. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// 26-a Kataluna kongreso de esperanto =================================== okazos la 4-an - 7-an de decembro 1993 en Alcudia (Majorko). Inter aliaj programeroj okazos ankaux la 33-aj Internaciaj Floraj Ludoj - tre populara en Esperantujo tradicia poezia festo. Pliaj informoj cxe: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, E-08200 Sabadell, Katalunio, Hispanio. ************************************************************************* Internacia Hejmara Renkontigxo ============================== NEJ - Nederlanda Esperanto-Junularo - organizas la unuan hejmaran renkontigxon inter la 1-a kaj la 3-a de oktobro 1993 en Deventer, Nederlando. Oni dormos cxe esperantistoj hejme, kaj la laborgrupoj okazos en en ejo en la historia centro de la urbo. Okazos prezentajxo de Kajto kun nova programo. Eblos veni pli frue aux foriri pli malfrue. La kotizo, inkluzive cxion - 47,5 NLG. Pliaj informoj cxe: Sandra van de Hoef, Spijkerpad 89, NL-7415 AT Deventer, Nederlando; tel. +31-5700-45840. ************************************************************************* Renkontigxo en arbaro ===================== La "Berlina Arbara Renkontigxo" okazos 02.09.(18-a h) - 05.09.(15-a h) en en arbaro apud "Bad Munder" cxe Hanovro. Kotizo 15 DEM tage, inkluzivas cxion kaj pagendas surloke. Pliaj informoj cxe: Michael Peters, Steglitzer 32, D-12169 Berlin, Germanio Tel./fakso: +49-030-7969740. ************************************************************************* Metodika kurso en Budapesxto ============================ Stefan MacGill gvidos tritagan metodikan kurson, bazitan sur la lernolibro Tendaraj Tagoj por e-instruistoj. Gxi okazos en la budapesxta klubejo Esperejo inter la 24-a kaj 26-a de septembro 1993. La kotizo (1000 HUF por reformeuxropanoj, 50 NLG por okcidenteuxropanoj) inkluzivas la kurson mem, la lernolibrojn kaj du tagmangxojn, sed NE inkluzivas logxadon, maten- kaj vespermangxojn. Aligxu (indikante, cxu vi mem prizorgos logxadon, aux bezonas lokon en hotelo, aux emus senpage logxi cxe esperantistoj) gxis plej malfrue la 15-a de septembro cxe: Erika Toth, Kinizsi u. 6, H-2360 Gyal, Hungario. ************************************************************************* REAGOJ ////// DISVASTIGO DE KIO? ================== Jes ja, viaj pensoj (Eventoj, 2/julio -'93, La cxefa tasko de UEA estas disvastigi) min interesas... Sed viaj pensoj ne estas tiel evidentaj kiel vi kredas. Kompreneble, disvastigo estas cxefa tasko de UEA, sed la aktuala UEA ne estas cxie kaj cxiel akceptebla. La estonteco estos ekologia aux tute ne estos! Al tiu fakto ankaux UEA finfine devas submetigxi. Se ne - nenia disvastigxo, nenia estonteco por esperanto. Estas mirige, ke tiu kvazaux scienca vero oficiale ne rolas en UEA. Cxie en la mondo okazas rekonsciigxo pri la biosfera idento de la homo kaj ties kulturo kiel parto kaj partnero de la naturo. Sed UEA ne rimarkas tion, lingveme ekdormis kaj intern-idee songxadas. La rezulto jam estas kaj pliigxe estos: grava parto de la ekstera mondo ne povas kaj volas akcepti organizajxon, nekapablan difini la propran ekologian identon. Kaj gxuste pro la lasta esperanto ja tauxgas por la vivo kaj estonteco. Disvastigo de gxi valoras pro gxiaj imanentaj pacemo, homrajteco kaj pormedieco. Ne temas pri politiko, sed pri baza kaj suficxe scienca valorsistemo. Gxi estas bezonata kiel legitimilo de internaci(ism)a agado, kiu ja estas ankaux medidetrua. Lauxstatuta certeco, ke la oficiala perorganizajxa disvastigo de esperanto okazas laux kriterioj de medikonformeco estas grava premiso de cxiu sukcesa laboro en la nova jarmilo. Esperanton necesas disvastigi nur per pormediaj rimedoj, kaj eksplikante gxian pormedian signifon. D-ro med. W. Gunter, Germanio ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// ...Via revuo estas lauxdinda iniciato. Tamen mi konstatas, ke ankoraux multaj informoj el aliaj revuoj mankas. Interesopetoj de aktivuloj, resumoj aux almenaux enhavo de plej eble multe da revuoj kun indiko de adresoj ktp. Kion vi opinias?... Herman Deceuninck En nia datumbazo trovigxas pli ol 200 e-lingvaj gazetoj, periodajxoj! Do ecx por fari resumon aux enhavliston oni bezonus apartan gazeton. Nia pagxonombro pro financaj kialoj estas limigita, do ni devas elekti artikolojn kaj materialojn, kiuj estas la plej interesaj por la supozita leganto. En nia unua jaro ni aperigis informojn el 88 gazetoj... Tamen ni klopodas konsideri vian rimarkon. La red. * * * * * En Eventoj mi legis sur la titolpagxo pri abiturientigxo de tuta klaso pri esperanto. Eble do la informo, ke ankaux mi abiturientigxis pri esperanto, estas interesa. Supozeble mi estas la sola homo en Germanio abiturientigxinta pri esperanto. Tio okazis antaux 20 jaroj en Hamburgo. Tiam eblis elekti fakon lernitan proprainiciate ekster la lernejaj fakoj por abiturientigxo. Kondicxo estis trovi instruistojn, kiuj ekzamenus kaj atestus la sciojn. Mi prezentis la atestojn de Germana Esperanto Instituto pri diversaj lingvaj ekzamenoj kaj trovis du instruistojn, kiuj ekzamenis kaj atestis miajn sciojn. Harald Schicke, Germanio * * * * * En sia artikolo (Eventoj n-ro 23) Simo Milojevicx mencias la proponojn de homoj el Rusio pri "kunlaboro". Depost la disfalo de "komunismo" oni vidas multajn proponojn en la e-gazetaro pri komerca kunlaborado de homoj el la landoj de la antauxa "orienta bloko". Se la movado estas profitanta per e-ligiloj, oni bezonas scii, kiuj esperantistoj estas laborantaj por komercaj firmaoj kaj por kiuj. Cxu estas tiaj homoj inter la legantoj de Eventoj? La gazeto povus presi liston. Tiuj povus uzi la informon por forgxi utilajn ligojn inter la firmaoj, por kiuj ili laboras. La homoj, kiuj skribas al e-gazetoj, sxajnas al mi, volas havi kontaktojn por vendi (aux acxeti) amase. Sed cxu ne estus pli bone proponi varojn podetale? Simplaj homoj inter la legantoj eble riskus mendi se la kosto ne estus tre granda. Mi diras tion cxar mi kredas, ke la e-gazetaro gxis nun ne atingis komercan merkaton. Henry Palmer, Britio Jam ekzistas IKEF - Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Gxi cxiujare eldonas liston de ekonomikistoj kaj komercistoj esperantistaj t.n. "Identec-sxildaro", kaj kvaronjaran bultenon "La Merkato". IKEF bonvenigas la aligxon de cxiu interesigxanto. Skribu al: Franz Josef Braun, Hornisgrindestr. 8, DW-7580 Buhl 16, Germanio. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Novaj e-gazetoj en Polio ======================== Tempo kaj sxangxoj en la vivo senkompate malaperigas konatajn periodajxojn. Jam delonge ne videblis iam fama Pola esperantisto... Sed anstatauxe pli relifigxis la aktivado de apartaj esperantistoj kaj societoj, kio montras, ke landa movado kun bonaj tradicioj ne povas malaperi: estas organizataj internaciaj renkontigxoj, blovas Varsovia vento - internacia klubo, kies bultenoj-"raportoj" estas bone arangxitaj movadaj ligiloj; regule - 6-foje jare kunligas infanojn Kara amiko, gazeto de bonege funkcianta tutmonda koresponda Kastora Klubo, kaj ankaux aperas novaj, ofte tre interesaj kaj nekutimaj gazetoj. Unu el ili nomigxas Monda diskutilo, kiun eldonas Filio de PEA en Gliwice, cxefredaktoro Aleksander Zdechlik. Gxi estas okpagxa, en formato A/4. En gxi oni povas esprimi sian opinion pri kiu ajn temo, cxu esperanta, cxu politika, cxu morala, rememori pasintecon, rakonti pri specialajxoj de la vivo en sia lando... nur estu interese! Ke la esperantistaro bezonas tiaspecajn liberajn tribunojn ne estas dubo, kaj la unuaj numeroj de la nova gazeto esperigas, ke gxi povas atingi sukceson. La alian novan gazeton en Polio lancxis Joachim Werdin. Gxi havas simplan nomon Mono, kaj estas dedicxita al tiuj personoj, kiujn interesas metodoj gajni monon kaj pli efikigi tiucelan agadon (tamen morala devo de la abonantoj estas parton de la gajnita mono elspezi por disvastigo de espranto!). Cxiu povas igxi abonperanto de la gazeto, kaj ju pli da mongajnemuloj oni varbos, des pli da mono ricevos... Plej grava, ja cxiutaga, "e-periodajxo" en Polio, kaj eble, en la tuta mondo, estas elsendoj de la Pola Radio. Sed ankaux en la presita formo ties redaktoro eldonas monatan bultenon Parolas Varsovio en Esperanto, el kiu oni povas ekscii pri la plej gravaj novajxoj koncerne la radielsendoj el Varsovio. La pastro Jozef Zielonka, auxdebla cetere ankaux en la Pola Radio, eldonas Leteron de animzorganto - por religiemaj, speciale katolikaj esperantistoj. Por peti specimenon kaj demandi pri la aboneblecoj kontaktu rekte la redakciojn: MONDA DISKUTILO, Pola E-Asocio, Filio en Gliwice, skr.poczt. 21, PL-44100 Gliwice, Polio. MONO, Pionerow 6 A 9, PL-47220 Kedzierzyn, Polio. VARSOVIA VENTO RAPORTAS, Ireneusz Bobriak, ul. Torunska 82/133, PL-03226 Varsovio, Polio. LETERO DE ANIMZORGANTO, J.Zielonka, Lwowska 102, PL-33100 Tarnow, Polio. POLA RADIO, Esperanta Redakcio, pk.46, PL-00950 Varsovio, Polio. KASTORA KLUBO DE ESPERANTO, ul. Pulewska 3 - 11, PL-02515 Varsovio, Polio. ************************************************************************* PROPAGANDO ////////// Propedeuxtika valoro de esperanto ================================= En nia ekstera propagando okupas gravan rolon la propedeuxtika valoro de esperanto. Por havi konkretajn sciojn pri tio, estas utile legi cxi-teman studon de Helmar G. Frank, prezidanto de la Internacia Akademio de la Sciencoj San Marino, aperinta en 22 pagxa dulingva (esperanta kaj cxeha) kajero, aperinta cxe la eldonejo KAVA-PECH (Dr. Petr Chrdle, Anglicka 878, CS-25229 Dobrichovice, Cxehio). La studo en facile komprenebla stilo prezentas la eblojn por plibonigi la rezultojn de fremdlingva instruado, la teorian kaj observitan sukceson de la lingvo-orientiga instruado. Paralele aperis en januaro ankaux cxe UEA samtempa brosxuro en la serio de Dokumentoj: "Al nova internacia lingvo-politiko: la propedeuxtika valoro de Esperanto", verkita de Edward Symoens, Belgio. La brosxuro estas akirebla pere de la kutimaj kanaloj de UEA-libroservo. ************************************************************************* Gazetartikoloj enhavu la vorton "esperanto" titole! =================================================== Ofte aperas bonaj - ecx grandaj - artikoloj pri esperanto en norvegaj gazetoj, sed la titoloj estas trafaj nur por tiuj, kiuj jam scias, pri kio temas. Ni ja devas atenti, ke la plej multaj legantoj vidos nur la titolon, ne havante tempon por legi la tekston mem de cxiu artikolo en la gazeto. El tiaj titoloj la legantoj gxenerale ricevas neniun informon, sed se estus en ili nur vorto "esperanto", oni jam vidus, ke gxi ekzistas kaj utilas. Problemo estas, ke la titolon elektas ofte jxurnalistoj aux redaktoro. Tamen vi povas doni al li/sxi proponon, kaj peti inkluzivi almenaux la vorton mem. Same validas pri leteroj de legantoj, cetere rekomendinda formo, cxar ili estas fervore legataj. Douglas Draper el "Norvega Esperantisto", No 3/1993 ************************************************************************* MOVADO ////// Tribunoj kaj kursoj en Maribor ============================== Inter-kulturo en Maribor (Slovenio) organizas regulajn monatajn tribunojn por gxenerala civitanaro de la urbo sub la komuna nomo "Nekutimaj homoj". Kadre de tiuj tribunoj gastas ofte eksterlandaj esperantistoj, cxar inter ili estas vere multaj interesaj kulturagantoj, specialistoj, vojagxantoj ktp. En tiaj kazoj oni organizas tradukadon de la prelegoj al la slovena lingvo. En la unua duono de 1993 gastis en tiuj tribunoj: Vinko Osxlak - slovena kaj esperanta verkisto, Tone Partljicx - slovena verkisto kaj parlamentano, Spomenka Sxtimec - esperanta verkistino el Kroatio; Antila Perisx-Altherr - mondvojagxanto el Italio, Istvan Nemere - fama hungara kaj esperanta verkisto, kaj Tiburciusz Tyblewski - pola sciencisto kaj profesoro en AIS. Partoprenis inter 20 kaj 50 auxskultantoj en cxiu el la prelegoj kaj la tribuno farigxis cxiam pli konata en la urbo. Post pluraj jaroj en Maribor okazis e-kursoj por junularo, kiujn organizis INTER-KULTURO. En du elementaj kursoj por mezlernejanoj finlernis 9 gejunuloj kiuj cxiuj senescepte iris firmigi siajn sciojn al IJS en Hungario. Ankaux Fervojista E-Societo de Maribor organizis kurson, en kiu lernis deko da gejunuloj el specialigita mezlernejo por fervojo. Tiel Maribor gajnas novajn junajn fortojn por vigligi la agadon en la urbo kun du e-societoj kaj profesia peresperanta entrepreno Inter-kulturo. Zlatko Tisxljar, Slovenio ************************************************************************* ESPLORE PRI LA MOVADO ===================== Estas grave, ke oni ne nur disvastigu esperanton kaj varbu novajn adeptojn, sed ankaux esploru nian movadon en gxiaj simptomoj! Tio servas por plua evoluigo de la movado. Unu el la lokoj, kie oni pri tio okupigxas, estas E-Societo Flamo en Torun, Polio. Estas kolektataj materialojn, kiuj atestas pri diversaj simptomoj de la movado, kaj la societo analizas ilin. Gxi ankaux esploras la temon de efikaj propagandiloj por nia movado. Membroj de la societo deziras ricevi cxiujn eblajn informojn pri cxiuj signifaj simptomoj de la movado. Bonefika propagandilo, bonefika klarigmetodo pri la lingvo kaj movado, bonefika arangxo pri aux por e-o - cxio tia interesas la Societon en Torun, kaj do cxiuj, kiuj havas ion interesan koncerne la menciitajn aferojn, estas petataj bonvole sendi gxin al: Esperanto-Societo "Flamo", Pk. 16, PL-87100 Torun-1, Polio. ************************************************************************* Ni traduku gvidilojn ==================== Kiu legas fremdlingvajn gvidilojn? Britaj lingvoinstruistoj, fremduloj - kaj esperantistoj! Antaux dek jaroj vizitante turistejon La Mondo de Sxekspiro mi petis konsenton de gxia direktoro kaj poste sendis al li mian tradukajxon de lia gvidilo, por ke li povu meti gxin inter la aliaj fremdlingvaj versioj. Cxu vi vidis gxin en Stratford-upon-Avon? Antaux kvar jaroj mi faris similan arangxon kun la direktoro de la antikva abatejo en Laycock, Wiltshire, kie en 1837 oni inventis pozitiv- negativan procezon kiu startis la fotografian industrion. Tradukinte la tiean gvidilon mi iris kun nederlanda samideano Eswin Burg al la abatejo. Oni fotis nin dum ni ceremonie transdonis al la direktoro la esperanto-tradukajxon. Cxu vi vidis gxin? Je Maja Tago cxi-jare, vizitante 13a-jarcentan priorejon en Michelham, Sussex, mia edzino, trasercxinte amason de tiaj gvidiloj, surprizegis min, cxar sxi transdonis al mi version en esperanto! Kovrante tri kvaronojn de A4-folio, krom suba plano kun esperanto-etikedoj, gxi estis subskribita de Alan G. Rickwood. Cxu vi vidis gxin? Cxu vi konas lin? Diskutante la aferon kun iuj el la volontuloj helpantaj la publikon, mi malkovris, ke la tradukajxo estas farita antaux 18 jaroj. Bonvolu trasercxi la tradukajxojn, vizitante trezorejojn. Se vi trovos version en esperanto, gratulu la direktoron pro lia aux sxia bona gusto. Se ne, petu permeson traduki la tiean gvidilon. Certiginte ke via tradukajxo estas korekta, ceremonie transdonu gxin, atentante de jxurnalisto kaj fotografisto, se eble. La efiko povus esti bona reklamado por esperanto inter fremduloj, kaj, pli grave, britaj lingvoinstruistoj. David Curtis el "La Brita Esperantisto, jul.-auxg. 1993 ************************************************************************* ILEI //// KION NI CxIAM VOLIS SCII PRI INSTRUADO ====================================== (sed ne sciis, kie demandi)... gxis ni partoprenis inter la 9-a kaj 17-a de julio la metodologian kurson en KCE (Kultura Centro Esperantista en Svisio) cxe Jxurasa montaro je 1100 m super marnivelo. La kurson gvidis d-ro Duncan Charters, profesia trejnisto de lingvoinstruistoj en Usono, kaj partoprenis dekdu instruistoj kaj instruontoj de esperanto el Albanio, Britio, Germanio, Hungario. Israelo, Nederlando, Rumanio. Dum ok plenegaj studtagoj ni auxdis kaj diskutis pri diversaj flankoj de instruista laboro, interalie pri: - psikologiaj aspektoj de instruado kaj lernado; - la plej multo de instrumetodoj; - diversaj ekzercotipoj; - lernolibroj kaj instrumaterialoj; - prezentado de la prononcado en diversaj metodoj; - rolo de bildoj en la instruado; - gramatikaj malfacilajxoj kaj interferoj dum la lernado; - planado de studhoroj; - instruado de literaturo, uzo de literaturo en la instruado; - tio, kiel sisteme taksi la kompetentecon de la lernantoj, lernolibroj kaj lecionoj. Krom profesoro Charters prelegis dumkurse Katalin Smideliusz (instruistino de Pedagogia Altlernejo en Hungario), Ilona Koutny (estrino de Esperanto-fako en Budapesta Universitato) kaj Stefan MacGill (prezidanto de ILEI). Post teoria trarigardo de multaj instrumetodoj, teknikoj, ni detale analizis ilin emfazante la avantagxojn kaj malavatagxojn, kaj notante, ke el cxiuj metodoj oni povas preni elementojn. Tiun cxi procedon multege helpis demonstradoj de diversaj konataj kaj nekonataj lingvoj (esperanto, albana, angla, hebrea, hispana, hungara, kataluna, rumana) laux diversaj metodoj. Post kelktaga strecxa laborado ni "liberigxis" por unu posttagmezo, kiam ecx la dauxra pluvado cxesis kaj la suno pligxojigis nian montaran ekskurson al la fama akvofalo. La vesperoj estis ankaux tute okupitaj de interesajxoj pri la gastiganta kaj aliaj landoj, pri esperanta kinoarto... Oni povas iusence bedauxri, ke la ekzamenprepara paralela kurso malhelpis la konstantan gruplaboron, cxar multaj parto- prenantoj eluzis la eblecon poste ekzamenigxi. Tutcerte povas bedauxri cxiuj, kiuj ne partoprenis cxi tiun altnivelan kurson, kvankam sen subvencio de ILEI kelkaj nunaj kursanoj ankaux ne povus cxeesti pro la vere alta kotizo. Tiuj kotizoj por kursoj en belega, sed multekosta lando iom altas ecx por "okcidentanoj", kaj des pli por homoj el "finance handikapaj" landoj. Oni eble povus organizi similan kurson alifoje en malpli kosta, sed tamen suficxe alloga loko. Tiaj kursoj ja devus ripetigxi kaj plimultigxi atingeble por cxiuj dezirantoj! Erika Toth, Majk Sadler ************************************************************************* LINGVO ////// Lingva evoluo ============= Cxiu vivanta lingvo evoluas per la duobla principo de neologismoj kaj arkaismoj, kaj estas interese konstati tiun procezon en esperanto. Cxe sia apero gxi estis jam lingvo en plena senco, cxar Zamenhof elprovis gxin dum pluraj jaroj antaux ol elpasxi publike kun gxi. Li mem rakontas, ke la lingvo restis peza kaj malflua dum li ekzercis gxin, tradukante tion kaj alion, gxis fine li komencis verki rekte en la lingvo kaj tiam gxi farigxis viva kaj pasxis elaste kaj bele. Ekstremo -------- Post la debuto en 1887 restis kelkaj formoj, kiuj ne prosperis kaj baldaux cedis al pli oportunaj formoj. Ekzemple "ponardego" falis en ignoron favore al lanco, sed armeo ne estingis "militistaron", kaj "malsanulejo" dauxris apud hospitalo same kiel "malsagxa" kaj "malsprita" apud stulta. Zamenhof nenion pelis al ekstremo. Trovigxas jes kaj ne, do ne "jes" kaj "maljes" (dum restas jesi, nei kaj maljesi kiel utilaj formoj). Trovi kaj perdi, memori kaj forgesi estas pluraj paroj sen bezono de "mal". Oni povas ecx sxerci "Mi havas bonan forgesilon" anstataux "malbonan memoron". Aux "Mi ne povas malhavi gxin". Cxu ne bone? Iniciato -------- Kaj se temas pri koncizo, tre helpas la interjekcioj: ha! (dubo), ej! (milda malaprobo), oj! (doloro), uj! (peno), fu! (lacigxo) ktp. Mi ne lecionas aux diskutas. Mi nur observas kaj raportas. En 1930 la rusoj bezonis novan vorton por "maldekstra" kaj ekuzis "leva" (laux la rusa lev- kaj la angla left), sed tiu iniciato ne prosperis. La solvo venis du jardekojn poste kiam John Francis aplikis "lifa" en sia novelaro Vitralo. Dum tri jardekoj regis torporo. Fine la Akademio anoncis "liva" laux sia apriora kutimo. El praktika bezono SAT frue kaj solide uzis fare de por marki la aganton kaj tiu realismo donis dignon al gxia laboro dum la neuxtraluloj sxvebis en la aero per teoriaj ludoj. Oni sugestis "ab": en la antauxparolo de Parnasa Gvidlibro Waringhien skribis "age de" kaj cxe la reeldono tion sxangxis al "fare de". SAT ne fluktuis tiele. Fiasko ------ Dume dauxris la abortaj projektoj, ne nur ido, sed ankaux esperantido. interlingua, novial (cxi lasta sxatata de Bernard Shaw). Elpasxis Lancelot Hogben kun la greke bazita interglossa, kiu aperis en granda Penguin- eldono kun totala fiasko. Li tamen ne hezitis, kun kolego Frederick Bodner, produkti The Loom of Language en kiu li dekretis, ke cxiu varianto de esperanto estis memkomprene plibonigo de gxi! La supra skizo estis nur - skizo. Gxi celas nur instigi la legantojn al trafa partopreno. Mi invitas vin esplori la internacian uzadon kaj sendi al ni la fruktojn de via sercxo. Bonan apetiton! Reto Rossetti 40 Solent Way, Gosport, Hants, PO12 2NS, Britio el "The Worker Esperantist", printempo 1993 ************************************************************************* MUZIKA KULTURO ////////////// Vi povas mendi muzikon! ======================= Henri Lasserre estas preta verki kantojn kaj muzikojn laux temoj liveritaj de kantistoj, verkistoj aux organizantoj de spektakloj. Interesigxantoj precizigu la specon de muziko (gxazo aux klasika muziko), spektaklo (varieteo ekzemple), kaj uzotajn instrumentojn. Interesigxantoj bv. skribi (aldonante afrankitan koverton aux IRK) al Henri Lasserre, 2, rue Bonlenne, F-86000 Poitiers, Francio. ************************************************************************* "Esperanto" - muziko sen vortoj =============================== Usona muzik-bando Shadowfax (la nomo devenas de la nomo de la magia cxevalo de Gandalf el la epopeo de Tolkien) produktis la novan kompakt-diskon kun titolo Esperanto. La grupo, kiu aplikas diversajn muzik-stilojn kaj -instrumentojn el la tuta mondo, estas nek esperantista, nek ecx "papaga" (t.e. parkeriganta e-tekstojn sen kompreno), sed uzis la nomon de nia lingvo metafore, por emfazi sian sintezan tutmondecon. Ilia muziko estas nur instrumenta, senteksta, do pri iu misuzo de la lingvo kaj ties ideo ne temas. Finfine, ilia bela etera muziko povas fakte propagandi veran esperanton! Interesigxantoj povas mendcele kontakti la muzikistojn (eventuale, anglalingve) laux la adreso: Shadowfax, P.O.B. 2525, USA-93423 Atascadero-CA. Laux "Rok-gazet'", No 5/1993 ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Merkredaj vesperoj en ESPEREJO septembre ---------------------------------------- Krom interesa babilado kun (diverslandaj) esperantistoj, ekde la 20-a horo okazos jenaj programeroj en la budapesxta klubejo ESPEREJO (Peterfy S. u. 21, apud la stacidomo Keleti): la 1-an: rakontoj, rememoroj pri cxijara IJS kaj IJK; la 8-an: tradukrondo/drama grupo; la 15-an: somero en e-centroj (KCE kaj Poprad); la 22-an: tradukrondo/dramaj ludoj; la 29-an: studentoj de ELTE sin prezentas. Lunde, la 6-an de septembro, okazos la internacia arta vespero kun partopreno de diverslandaj studentoj de la internacia fako de ELTE. Cxiam estas bonvenaj dezirantoj kontribui la programon (merkrede aux lunde). Anoncu vin en la klubejo cxe Edit Lindwurn aux Erika Toth. * * * * * VESPERTO -------- Gxi estas informilo de la klubo "Gajaj migrantoj", sed estas ne nur, ecx plejparte ne ordinara kluba bulteno. Gxi servas publika podio, sur kiu cxiu verkemulo povas provi siajn fortojn, kaj por veraj talentuloj eble estos la unua sxtupo al la granda literaturo. Cxiumonate sur kvar pagxoj aperadas poem(et)oj, noveletoj, malgrandaj eseoj... La gazeto estas senpaga, ricevebla kontraux surskribita afrankita koverto aux IRK. Skribu al la redaktanto: Kovacs Bela, Bela kiraly u. 44, H-7400 Kaposvar, Hungario. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// ESPERANTAJ RADIOELSENDOJ EN AUxSTRALIO ====================================== Esperanta radia disauxdigo komencigxis en Melburno, Auxstralio en junio 1989, kaj jam okazis pli ol 220 elsendoj. Nun la elsendoj okazas cxiulunde po 30 min. en kadroj de privata radiostacio, kiu apartenas al etnaj rondoj de cxiuj etnoj (entute 54), logxantaj en Melburno, kaj elsendas en ties lingvoj. La elsendoj okazas en la ultrakurtaj ondoj, do auxdeblas nur surloke, sed por Auxstralio, malproksima de la cetera mondo, ili estas grava inform- kaj propagandfonto. Por la fora lando cxiam bonvenaj estas fresxaj e-novajxoj el Euxropo kaj aliaj mondopartoj, do ni petas sendi al ni tiajn informojn al: 3.ZZZ Radio 92,3 FM,Esperanto-programo, PO. Box 1106Melbourn, Collingood Vic.Australia 3066. Svetislav Kanacxki ************************************************************************* HISTORIO //////// Esperantista sxtato - cxu nur sinonimo de utopio? ================================================= Cxar la homaro estas tro malrapidema kaj konservativa, la entuziasmuloj de novaj ideoj ne malofte ekrevas pri iu sendependa terpeco, kie tiuj ideoj povus sengxene realigxi. Kelkfoje cxi-jarcente okazis ankaux provoj establi sxtaton, kies oficiala lingvo estus la artefarita helplingvo esperanto. Oni rezonis, ke tia sxtato estus preskaux ideala, cxar gxi estus supernacia kaj cxiuj gxiaj civitanoj estus lingve kaj nacie egalaj. Cxu la rezonado estis prava? Neniu scias, cxar cxiuj provoj fiaskis. En 1907 - 1908 franca esperantisto Gustave Roy kaj liaj simpatiantoj laboris pri projekto establi Esperantistan Sxtaton en Neuxtrala Moresnet, neniesa 340-hektara teritorio, ekzistinta de 1815 gxis 1919 inter Nederlando (poste ankaux Belgio) kaj Germanio (Prusio). La projekto antauxvidis fondi tie Internacian Komercan Cxambron en kies uzon oni iom post iom enkondukus esperanton. Do, aperus neuxtrala internacia komercejo, uzanta neuxtralan internacian lingvon - en geografie gajna pozicio - inter Francio, Germanio kaj Britio. Konsiderante, ke dum antauxaj jaroj pluraj euxropaj komercaj cxambroj deklaris sin favoraj al la uzado de esperanto kiel internacia komerca lingvo la projekto havis certajn sxancojn je sukceso. La adeptoj de G. Roy komencis amasan instruadon de esperanto en Moresnet, funkciigis tie oficejon, lancxis varbokampanjon en la internaciaj komercaj kaj industriaj rondoj, sed pro ne tute klaraj kialoj la realigo de la projekto baldaux haltis. En 1964 - 68 itala ingxeniero Giorgio Rosa konstruis je 12-kilometra distanco de la itala bordo en Adria maro platformon, kiu en julio 1968 estis deklarita sendependa sxtato kaj adoptis esperanton kiel sian oficialan lingvon. La oficiala nomo ankaux estis esperantlingva: Insulo de la Rozoj. Tiun surskribon oni trovas sur la posxtmarkoj, kiujn sukcesis eldoni la nova sxtato. La plano estis fari la platformon turisma allogajxo. La eventuala suvereneco promesis multajn avantagxojn. Tamen, kiam "la registaro" de la Insulo de la Rozoj deklaris sian intencon aligxi al UN kaj havi ambasadorojn, la itala sxtato intervenis: la 26-an de junio 1968 la itala polico "invadis" la platformon. La insulanoj estis deportitaj kaj la konstruajxo eksplodigita. En 1987 anonima persono tra la populara internacia gazeto Heroldo de Esperanto invitis esperantistojn instaligxi sur insulo en Polinezio, apartenanta al esperantisto kaj krei tie memstaran landon, kiu havus nomon Akvonezio. Poste venis neniu plua informo... La internacia esperanto-movado tradicie malaprobis similajn iniciatojn, klopodante resti ekster politiko - kaj tio alportas rezultojn. Nun UEA havas membrojn en 114 landoj de la mondo, en cxiuj signifaj urboj trovigxas gxiaj "delegitoj" - lokaj esperantistoj, kiuj pretas helpi cxu konsile, cxu informe al ajna alia esperantisto. Cxiujare en diversaj urboj de la mondo kunvenas Universala Esperanto-Kongreso - kvazaux parlamento de la internacia supersxtata komunumo. Esperantaj poetoj foje uzas la vorton Esperantio [Esperantujo] - lando, kiu trovigxas cxie, kie oni parolas esperanton. Lando sen limoj. Ja esperanto estis kreita por komunikado - interhoma, internacia. Ne por novaj limoj. Istvan Ertl, Nederlando el Kuspe, No 5 ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 16-jara knabino interesigxas pri libroj kaj historio, kolektas bildkartojn pri urboj:Tanja Motrunich, Medvedeva 14, UKR-265411 Beresno, Rovenskaja obl., Ukrainio. * * * 14-jara lernanto sxatas librojn, plantojn kaj bestojn:Beata Szmetena, Hirsch u. 8, H-3910 Tokaj, Hungario. * * * 14-jara knabo interesigxas pri libroj kaj akvaj sportoj:Istvan Rombacs, Szabadsag u. 43, H-3910 Tokaj, Hungario. * * * Ingxeniero Mariano Justiz Luna, Calle Primiera Nr. 5, Ave Garzon y calle i Apto Sueno, Santiago de Cuba 9, C.P. 90900, Kubo. * * * 12-jara Aleksandr Greenough Gorsky, Bloque Q 121, apto 10, Distrito Jose Marti, Santiago de Cuba, Kubo. * * * Doktorino-okulkuracistino: Donika Pleqi, M.Gjollesha P.64/1, shk. 2, ap. 10, Tirana, Albanio. * * * 30-jara frauxlo kun eksterlandaj frauxlinoj: Jan Wgsala, Stupska 10, PL-63645 Kuznica, Polio. * * * 15-jara knabo kolektas specimenojn de mono de diversaj landoj: Konstantin Osipov, ul. Kommunarov 169-72, RUS-426075 Izevsk, Rusio. * * * 15-jara knabino sxatas danci kaj legi librojn: Natalja Utrobina, ul. Udmurtskaja 261-107, RUS-426035 Ijxevsk, Rusio. * * * 15-jara lernanto pri turismo, matematiko, lingvoj: Csaba Csako, Szanto Kovacs str. 28 II/6, H-4400 Nyiregyhaza, Hungario. * * * Dez. intersxangxi spertojn pri instruado de e-o en lernejoj, korespondaj kursoj ks.: Hektor Jimenez, Ave. 47, Nr. 3803, e/48 y 40, Rpto. Kohlly, Playa, La Habana, Kubo. * * * Filologo kaj jxurnalisto pri esperantologio, gazetara laboro kaj historio de la e-movado: Juan Ramon Rodriguez Gomez, Aptdo 6189, Plaza de la Revolucion, C-10600 La Habana, Kubo. * * * 14-jara lernantino pri libroj kaj biciklado: Helga Kek, Deak u. 11, H-3910 Tokaj, Hungario. * * * Lernejanoj de la 6-a kaj sepa klaso, kaj direktoro de la lernejo kie ili lernas esperanton: Mato pekuljak, Otarijska 8, HR-41000 Zagreb, Kroatio. * * * 17-jara komencanto sxatas historion, poezion, diplomation:Miklos Takacs, Polgari ut 99/A, H-4080 Hajduhakas, Hungario. ************************************************************************* INTERESE //////// Postmorta versajxo de la Majstro? ================================= Zamenhof mortis la 14-an de aprilo 1917. Sur la skribotablo li krajone forlasis skizon pri senmorteco de l'animo, kiu diras en la 4-a pagxo: "Mi eksentas, ke la morto kredeble ne estas la fino... ke ekzistas certaj legxoj de la naturo... ke io direktas al supera celo." La 27-an de septembro 1943 la mediumo Francisco Valdomiro Lorenz psikografie ricevis jenan versajxon: HO, MIA KOR'! Ho, mia kor', nun batu jam trankvile, jam proksimigxas la felicxa hor', en kiu povas spiri mi facile, ho, mia kor'! Ne mortis cxiuj gxermoj de l'semado, aperas jam la fruktoj de l'labor'. Suficxas! trankviligxu en batado, ho, mia kor'! Revenas en la mondo nova sento, de l'malliber' la birdoj flugas for; ekgxoju pro la grava do evento, ho, mia kor'! * * * * * Jen kelkaj titoloj de spiritismaj libroj pri similaj okazajxoj: Libro de spiritoj Libro de mediumoj Evangelio laux spiritismo La cxielo kaj la infero Kio estas spiritismo? Esperanto kiel revelacio Ago kaj reago Almanakoj Lorenz - 1989, 1990, 1991. Oni povas peti ilin laux la adreso: Spirita eldona societo "F.V. Lorenz", C.P. 3133, 20000 Rio de Janeiro, Brazilio. Laux Konkordo, jan-marto/1992. ************************************************************************* KIU ESTAS ABSOLUTA ESPERANTISTO? ================================ - Kiu prizorgas ejon, hejtadon, lumigadon, lernolibrojn kaj gelernantojn kaj ekgvidas e-kurson, poste - lernigas programeton al la gelernantoj, poste - arangxadas solenan kunsidon por prezenti la programeton, poste - skribas artikolojn pri la sukcesa programo kaj fine - tralegas (eble nur li/sxi) la aperigitajn artikolojn. Kaj kiu estas RELATIVA ESPERANTISTO? - Kiu kritikas la absolutan esperantiston. El Esperantisto Slovaka, 4/1992. ************************************************************************* ANONCETO //////// Kuracisto sercxas por sia praktikejo en Italio-Sudtirolo kuracistan helpistinon 18-26-jaran, kiu scias uzi tajpilon, komputilon kaj bone scias la ilalan, germanan kaj esperanton. Salajro laux sindikataj tarifoj. D-ro Pier Luigi Simari, Via Monte 4, I-39040 Salorno (BZ), Italio. Tel. +39-471-884648; fakso +39-471-884634 * * * Profesia fotisto deziras helpe de e-o rapide kolekti por ekspozicio tiujn vortojn: "Ni partigu" (alvoko al tutmonda solidareco) en la plej diversaj lingvoj. Bonvolu skribi tiujn vortojn sur la plej diversaj kaj originalaj suprajxoj, objektoj, materialoj... kaj precizigi la lingvon, la lokon kaj nomon de la sendinto. Cxiu respondo ricevos memorajxon pri la ekspozicio, mi pretas ankaux repagi la sendokostojn: Jean-Claude Thumerelle, Rue Pierre Desimpel 10, B-7784 Warneton, Belgio. * * * Esperantlingvaj informiloj pri Nico disponeblas cxe cxiuj turisminformejoj (kaj ankaux kelkaj hoteloj) de la Lazurmarborda cxefurbo. Petu ilin cxu perposxte, cxu propramane okaze de vizito: Office du tourisme, avenue Thiers, F-06000 Nice, Francio. * * * Seula Esperanto-Kulturcentro volas intersxangxi esperanto- librojn kontraux libroj aux esperantajxoj el Koreio. Bv. turni vin al SEK. Dir. Lee Jung-ke, CPO kesto 3047, Seulo, Koreio. * * * Kiu povas perkomputile indiki al mi la oftecon de cxiu litero uzata en la e-alfabeto por atribui tauxgan valoron al cxiu inter ili kadre de preparata vortfaradludo esperantlingva, skribu al: D. F. Cousineau, 268 route de Befler, F-06200 Nice, Francio. * * * La ordeno de la Rozkruco A.M.O.R.C. jxus eldonis bonkvalitan 36-pagxan brosxuron La Regado de la Vivo cele de informi la lumsercxantojn pri gxia filozofio kaj instruo. Sendata senpage. Petu cxe: A.M.O.R.C., Chateau d'Omonville, F-27110 Le Tremblay, Francio. * * * Renkontigxoj de Varsovia Filio de PEA okazas cxiumerkrede inter la 17-a kaj 20-a horoj cxe str. Andersa 27, m. 59a. La sidejo trovigxas en norda parto de la centro de la urbo, facile atingebla per tramoj kaj busoj. Vizitantojn atendas bongusta teo aux kafo. Telefonu al: 31-40-95 ************************************************************************* ANONCO ////// RIPOZU EN komfortaj farmo-domoj! Pluraj feri-lokoj en arbaro, bieno aux apudrivere. Skribu en esperanto al: Pehely Kft, Horvath D. u. 14, H-6000 Kecskemet, Hungario ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Keszult az SZELKER nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor