Eventoj n-ro 0035, 1/auxgusto - '93, retposxta versio ****************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - 38 gradoj C ekstere, ardaj diskutoj interne Organizaj demandoj: - Esperanto kaj civilservo - K o n s i l a r o - Projekto "Lingvo-Kulturo-Ekologio" Faka aplikado: - Biologia esperanta krestomatio - La tempa trako Komerca aplikado: - Komerca ponto en Germanio - Monda merkato - pola eldono Arangxoj: - 4-a MKR - KEF - 4 - Internacia seminario pri instruado laux la zagreba metodo - Vina seminario - 37-a Internacia Seminario - 5-a Kolonja Propagando: - Neesperanta aktiveco far esperantistoj Muzika kulturo: - "Vi kuras de vi..." Movado: - Konkludo de la Euxropa Esperanto-Forumo - Ni ne revu pri iu "fina venko" - Osiek-premio al Ulrich Lins - Manaus - cxefurbo de delegitoj - BEA - denove nova prezidanto - Esperantistoj ankoraux kiel observantoj Anonco: - * Konkurso: - 33-aj Internaciaj Floraj Ludoj Kulturo: - Libro kaj vidbendo el Islando Hungara angulo: - * Esperanto en radio: - Fine miskomprenis la radio - Berno, 2-an de novembro 1992 ILEI: - Internacia Konkurso por lernejanoj Historio: - Tre konciza historio de la Esperanto-Movado TEJO: - UNUAJ PASxOJ DE LA JUNULARA MOVADO Anonco: - Debrecena Bulteno - senpage! Interese: - Kampanjo por defendi la anglan lingvon kaj gxiajn parolantojn - KIEL? - REPLIKO Korespondi deziras: - *** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// 38 gradoj C ekstere, ardaj diskutoj interne =========================================== Pli ol 1800 partoprenantoj de la Universala Kongreso gxuis la valencian someron, ecx se la temperaturo tagmeze superis 35-38 gradojn. Pro la varmo ecx la kongresa programo havis tagmezan 'sieston' inter la 12-a kaj 16-a horoj, kio ja kauxzis, ke la tradicie bunta programo de IJK matene kaj posttagmeze donis nesolvebajn taskojn al multaj personoj: kiun partopreni el la paralele okazantaj kunsidoj, prelegoj, renkontigxoj? Rezulte de la profesia zorgado de Gian Carlo Fighiera pri la gazetara servo, la lokaj kaj landaj jxurnaloj per multaj intervjuoj, tutpagxaj artikoloj raportis pri la "fenomeno esperanto". Pri la kongreso estis informita pli ol 400 gazetoj, novajxagentejoj, kaj s- ro Fighiera igxis kvazaux "proparotanto" direkte al la jxurnalistoj. Mem la kongreso okazis en la Muzika kaj Kongresa Palaco kaj en la t.n. Instruista Lernejo situantaj unu de la alia je cx. 500 metroj. Tiu duejeco kauxzis iom da problemoj, cxar pro manko de vojindikiloj aux simpla granda E-flago en la unuaj tagoj multaj personoj simple ne trovis la ejon. Poste la vizitemon jam retenis nur la senkompata sunvarmo. Dum la partoprenantoj povis elekti el inter pli ol 100 diversaj programeroj, la Komitato de UEA kunsidis dum cx. 18 horoj en plenkunsidoj aux en 6 laborgrupoj. Estis akceptita la reanigxo de Urugvaja Esperanto-Societo, kiu ja foje jam estis L.A. de UEA gxis 1974, sed post la hamburga kongreso gxi eksigxis. La Komitato akceptis 9 novajn honorajn membrojn: Werner Bormann kaj Richard Hirsch (Germaio), Mihail Mandrik (Belorusrio), Gregoire Maertens kaj Edward Symoens (Belgio), Nguyen Minh Kinsh kaj Nuyen Hai Trung (Vietnamio), kaj Luiz Hernandez Yzal (Katalunio, Hispanio). Estis aprobite, ke ekde nun la februara numero de la revuo Esperanto donu vastan trarigardon pri la pasintjaraj eventoj de la E-movado, sed la estrara raporto de UEA enhavu nur la agadon de la Estraro mem. Gxin auxtomate ricevu la komitatanoj, sed cxiuj aliaj povas ricevi gxin lauxpete de CO de UEA. Por havi rektan kontakton kun la individuaj membroj, estas enkondukita nova publika programero dum la UK: "La Estraro respondas". La Komitato jam en sia unua kunsido frontis la nune plej gravan demandon: Kia estu la nova strategio de UEA? Pri la neceso de iu gvidlinio estis gxenerala interkonsento, sed pri la direkto okazis pli ol 2-hora diskuto, kion pluraj komitatanoj komentis, ke "tiu cxi sesio estis la plej valora kaj interesa en la lastaj jaroj". Oni longe diskutis, ke cxu por antauxenigi la aferon de esperanto estas necese prioritati la propagandon de esperanto, aux oni devas subteni la internan vivon de la komunumo. Formala decido fine ne akceptigxis, sed la temo mem influis multajn aliajn traktotajn demandojn dum la semajno. La favoro de plimulto al "disvastigo" manifestigxis cxe la temo de financoj, kie oni akceptis transformon de la bugxeto tiel, ke estu apartigita aparta cxapitro "Evoluigo". Tio devas enhavi la rimedojn, dedicxendaj al eksteroficejaj (= ekster CO) kostoj, ligitaj al informado, eksteraj rilatoj kaj instruado!!! Laux aliaj decidoj la bugxeto ekde 1994 devas montri en memstara cxapitro "Estraro" la kostojn, kiuj rilatas al la funkciado de la Estraro, kaj oni devas en aparta raporto prezenti la staton kaj rezultojn de cxiu fondajxo de UEA. En apartaj kunsidoj estis traktataj la problemoj de orient- euxropa movado, la agado de EEU (Euxropa Esperanto-Unio), la aziaj kaj afrikaj agado, kaj la kunlaboro inter la landaj asocioj. En la viena UK oni akceptis provizoran (!) decidon pri la malpliigxo de rabatoj de UK-kotizoj de 50 al 25 % por la evoluantaj kaj malricxaj landoj. Malgraux tio, ke la diferenco de vivnivelo en diversaj landoj estas grandega kaj de tempo al tempo oni levas la ideon de "proporcia sxargxo-portado", la propono definitivigi tiun pasintjaran decidon estis akceptita sen ecx unu kontrauxa vocxo... - kio sxokis plurajn orienteuxropajn aktivulojn, ecx surprizegis multajn komitatanojn el okcidenta Euxropo! Aliaj eventoj ------------- Dum la semajno havis siajn fermitajn kaj nefermitajn kunsidojn ankaux la Akademio de Esperanto. En la publika kunsido longe sed senrezulte estis traktita la demando: cxu la vorton esperanto oni skribas per minusklo aux majusklo? Regularo de Terminologia E-Centro estas "frostigita", por gvidi la agadon de TEC por 2 jaroj estas nomumita komisiono el: W. Bormann, I. Jackson kaj A. Wandel. Laux interkonsento, la cxi-jara internacia esperanta ago-tago okazos la 2-an de oktobro kun la subteno de UEA! Cxi tie ni povis nur skizi la cxefajn eventojn, okazintaj en la komitato kaj en kongreso. Certe la nekomitatanaj partoprenintoj gxuis la agrablan someron, la abundan programon, la koncertojn kaj teatrojn, la sinrevidon kaj la rerenkontojn. Kompreneble ni ne povas raporti pri cxiuj programeroj, artaj kaj kulturaj prezentoj. Por tiuj aferoj dedicxas apartajn numeron kaj la revuo Esperanto, kaj Heroldo. Cxi lastan oni povas senpage ricevi, se petas gxin de ties redakcio en letero aux ecx per simpla posxtkarto. Laszlo Szilvasi ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Esperanto kaj civilservo ======================== La laborgrupo de Itala Esperantista Junularo (IEJ) celis ekkoni perspektive la eblecojn oficigi civilservantojn kadre de la itala e-movado. Laux la auxtoritataj klarigoj, asocioj povas akiri civilservantojn aux per rekta konvencio kun la minesterio aux per pli simpla subkonvencio kun suficxe fortaj kaj bone organizitaj naciskalaj asocioj (ekz., Amnistio Internacia ks.), kiuj jam delonge havas tauxgajn konvenciojn kaj formalajn rilatojn kun la minesterio. Starigi rektan konvencion inter FEI aux IEJ kaj la minesterio estus versxajne la plej bona solvo, sed pro longaj tempoj, burokratajxoj kaj teknikaj komplikajxoj ne estas konsilinde. Kompreneble la dua vojo (subkonvencioj) estas certe pli glata precipe por lokaj societoj, kiuj ne povas bone prizorgi konstante kontaktojn kun la minesterio, plenumi burokratajxojn ktp. La italia organizo de kulturaj kaj libertempaj asocioj ARCI jam havas rektan konvencion, tial rajtas subkonvencii siajn asociojn. Avantagxoj ---------- La plej gravaj kaj evidentaj avantagxoj estas por junaj esperantistoj kiuj povus civilservi ene de la esperanta medio anstataux kazerne militservi. Aliflanke alia avantagxo estas por la e-movado mem, kiu povus taski tauxgajn projektojn, alimaniere malfacile solveblajn aux kiel helpo al lokaj e-kluboj (organiza laboro, redaktado, informiloj, kontaktoj inter kluboj, seminarioj, kursoj, kongresoj, arangxoj ktp.). Kompreneble, tio postulas tauxgan laborplanon por la tuta civilserva periodo kiun oni devas oficiale prezenti al minesterio kaj ARCI. Malavantagxoj ------------- Eventualaj civilservantoj-neesperantistoj sen emo al esperantaj temoj (tio povas okazi, cxar la minesterio kelkfoje, bonsxance suficxe malofte, ne konsideras dezirojn de la civilservantoj kaj de la societoj kiuj akceptas ilin, kie civilservumi kaj povas destini tute hazarde la civilservantojn). Logxado ------- Gxis nun gxi estis la plej granda malfacilajxo. Fakte lauxlegxe la asocioj devas garantii la logxadon de la civilservanto kaj la mangxadon. Pri mangxado la problemo estas solvita per konvencioj inter ARCI kaj privataj entreprenoj, sed pri la logxado estas malfacilajxoj, cxar nek ARCI, nek e-asocioj havas nuntempe tauxgajn strukturojn. Lauxlegxe la konvencia aux subkonvenciita asocio devas formale garantii la logxadon dum la tuta periodo de la civilservo ankaux se la civilservanto logxas en la sama urbo. Tial nepre necesas trovi tauxgan logxejon (minimume dormocxambron kaj bancxambron) oficiale je dispono de la civilservantoj. Oni povas solvi tion per konvencio kun junulargastejoj, privataj aux publikaj logxejoj. Kostoj ------ Oni devas pagi 333 mil lirojn jare po civilservanto al ARCI, kiu zorgas cxion pri burokratajxoj kaj rilatoj kun la ministerio, armea distrikto ktp. plus eventualaj elspezoj pro la logxado, se la civilservanto ne logxas hejme (venis el aliaurbo). IEJ starigis specialan komisionon por pli detale esplori la eblecojn, kaj baldaux provos starigi cxirilatan eksperimenton, versxajnr en Trieste. el ITINFO, No 84, februaro 1993 ************************************************************************* K o n s i l a r o ================= de "Croisade de la presse" (Kampanjo de la gazetaro) al provincaj gazet-korespondantoj, sed kiu tauxgas por cxiuj jxurnalistoj 1. Kion vi intencas komuniki al via jxurnalo, vi senprokraste skribu kaj sendu. 2. Verku mallonge por sxpari la tempon de la redaktistoj, de la kompostistoj, de la korektistoj kaj de vi mem. Via fundamenta regulo estu jena: faktoj, ne frazoj, nek longaj prikonsideroj. 3. Nenion vi substreku por eviti senutilan laboron de la redaktistaro, kiu mem rajtas decidi pri substrekinda teksto. 4. Pensu klare, skribu legeble, cxefe ciferojn kaj proprajn nomojn. 5. Uzu pli punktojn ol komojn, sed forgesu neniun el ambaux. 6. Cxiam lasu suficxan margxenon por lauxnecesaj korektoj kaj aldonoj. 7. Neniam, neniam, neniam skribu ambauxflanke de folio. 8. Atente relegu vian artikolon antaux sendado; gxenerale restas io korektota. Germain Pirlot ************************************************************************* Projekto "Lingvo-Kulturo-Ekologio" ================================== Antaux la Rusa AIS-sesio, kiu pasis en Moskvo kaj Peterburgo en fino de decembro 1991 - komenco de januaro 1992, ties organizkomitato ricevis gravan subtenon de la Rusia UNESKO- Komisiono. Nome de la sekretariaro de la Monda Jardeko por Kultura Evoluigo, proklamita de UN kaj UNESKO por la jaroj 1988 - 1997, la Komisiono informis, ke la sesio ricevis oficialan agnoskon kiel projekto No 1068 de la Monda Jardeko. La Projekto No 1068 ricevis la nomon laux la cxefa temo de la sesio - Lingvo-Kulturo-Ekologio. Tiel la sesio eliris kadrojn de la esperanto-komunumo, kaj igxis fenomeno de la kulturo gxenerale. Gxi servos bazo por agado kadre de la projekto en la jaroj 1993 - 1997, kaj, se ni bone uzos la sxancon, permesos al esperantistoj digne prezenti sian movadon per kontribuo al solvado de la mondaj problemoj, rilataj al la homara pluvivo. La projekton auxspicios E-Asocio por Unesko Monda Kunagado por Eduko, Scienco kaj Kulturo, kaj la informoj pri gxi aperos en ties gazeto Monda Forumo. Estas akcepteblaj diversspecaj arangxproponoj, kiuj kongruas kun la gxenerala celo de la projekto: kunigi per rimedoj de scienco kaj arto vidpunktojn de lingvisto, kulturologo, ekologo kaj aliaj por konservi la kvaliton kaj variecon de la vivmedio kun ties partoj natura, socia kaj spirita. Por esti pli universala kaj facile alirebla la celaro devas esti largxigita. Rolo de la Internacia Lingvo en Noosfero - jen unu el la eblaj pliaj esplor-celoj de la projekto. Ecx inter esperantistoj tiu cxi rolo de ilia lingvo estas apenaux konsciata. La teoriajn rezultojn de la projekto sumos libroserio Lingvo- Kulturo-Ekologio. Jam estas preparita ties unua volumo Problemoj de integrado (Materialoj de la Rusa sesio de Akademio Internacia de la sciencoj San Marino), kiu aperos en du variantoj (ruslingva kun e-suplemento kaj esperantlingva kun angla suplemento) po 120 pagxoj cxiu. La prezo - 15 DEM. Krome, jam acxeteblas la 32-minuta videofilmo Ekologio de la Spirito (en la esperanta, rusa kaj angla variantoj - 70 DEM en unu, 90 DEM en du kaj 110 DEM en tri lingvoj). Kunordigas la projekton No 1068 Centro "Esperanto-Kulturo- Ekologio", al adreso de ties direktoro necesas sendi ideojn, proponojn kaj mendojn: d-ro doc. Lev Medvedev, pr. Mira 196-44, RUS-129128 Moskvo, Rusio; tel. +7-095-1870222; fakso +7-095-2926511 RAISS 6845 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Biologia esperanta krestomatio ============================== Se tiu cxi libro kusxos sur la stando de iu e-libroservo, la potenciala acxetonto simple preteriros gxin: la kovril- kaj titol-pagxoj estas nacilingvaj, kaj oni apenaux povas diveni, ke la enhavo estas preskaux pure esperantlingva, kaj tre valora! Temas pri la dua reviziita eldono de la "Biologia esperanto- krestomatio" (Eszperanto nyelv es biologai szoveggyujtemeny), kompilita de docento Bela Mezaros kaj eldonita en Debrecena universitato (Hungario) por studentoj pri biologiaj, agrikulturaj kaj medicinaj sciencoj, studantaj ankaux la internacian lingvon, en 1992. La libro (312 p., 17x24 cm) enhavas koncizan kurson de esperanto (38 p., 10 lecionoj kaj gramatika skizo), en kiu jam estas tekstoj pri gxenerala biologio; krestomation (pp. 39 - 249) kaj e-hungaran vortaron. Cetere, ankaux la lasta povas esti utila ne nur por la hungarlingva publiko, cxar estas samtempe listo de la plej utilaj biologiaj terminoj en esperanto. Ne tro abundas biologia literaturo en esperanto, apartajn artikolojn oni devas fosadi en diversaj revuoj, ne cxiam facile atingeblaj. Do, kolekto de tiaj fragmentoj sub unu kovrilo estas bona servo por cxiuj, kiuj volas lerni korekte uzi biologian lingvajxon en nia lingvo. Plu ne aperas popularaj antauxe gazetoj La mevo, Fokuso, Sciencaj komunikajxoj, delonge ne akireblas jam klasikaj verkoj de Paul Neergaard, sed ilia enhavo ne malnovigxis, kaj la ebleco konatigxi, almenaux parte, kun gxi havas gravan valoron por cxiuj pli-malpli ligitaj kun la biologiaj sciencoj. Kaj ja signifo de biologio, intereso al gxi en la gxenerala socio konstante kreskas, cxar ili donas la bazon por la racia mastrumado, kiu en nia tempo de medidetruo tre gravas. La krestomatio penas kiel eble plej vaste reflekti la tutan spektron de la biologiaj sciencoj; se gxi ne povas esti en rekta senco lernolibro pri biologio, gxi tamen montras ties amplekson kaj multflankecon, inkluzivante artikolojn pri la molekula biologio, mikrobiologio, botaniko, zoologio, paleontologio, ekologio, etologio, antropologio, bestkuracado, medicino... La pleneco de artikoloj, diversnacieco de la auxtoroj donas suficxe klaran bildon de la vivebleco de nia lingvo en la biologia tereno. La kompilinto prave rimarkas, ke pli gxuste, laux sia karaktero, la libro devus nomigxi "Cxapitroj pri la biologiaj sciencoj". La mankoj de la libro, krom foresto de la esperantlingva titolo, estas nekorektitaj eraroj, devenantaj de la represataj artikoloj (ja kelkaj pres- kaj lingvo-eraroj estas tre evidentaj, kaj ne indas ilin reprodukti), foresto de indikoj de fontoj, el kiuj estis erpitaj kelkaj el la meterialoj, kaj foresto de almenaux konciza bibliografio de pribiologiaj e-eldonoj. Ni esperu, ke en la sekva eldono (kiu nepre sekvos - ja la unua eldono de 1989 elcxerpigxis dum du jaroj, kaj speciale se la libro atingos la internacian e-merkaton, la nunan eldonon atendas la sama sorto) oni povos facile korekti tion. N. G. La libro mendeblas cxe UEA kaj cxe la redakcio de EVENTOJ kontraux 28,2 NLG plus 10 % sendokostoj pagenda al la UEA-kodo: ELLS-S aux perposxte al la redakcia adreso. ************************************************************************* La tempa trako ============== Spino estas tre grava parto de la homa korpo; malordoj en la spino povas esti kauxzo de tre diversaj malordoj en la vivo. Ekzistas speciala metodo de helpo , uzanta influon al la spino, kiu laux gxi estas konsiderata kiel tempa trako (TT). Esp-ino Margarete Bettmann, aplikanta kaj propagandanta la TT- helpon, fondas en diversaj landoj TT-domojn, ili jam ekzistas cxe sxi en Duren (Germanio), en Cotonou (Benino), Klajpeda (Litovio) kaj Bydgosczc (Polio), sxi strebas plivastigi tiun reton. Interesigxantoj turnu sin al sxi laux la adreso: Pitzlergasse 6, D-52353 Duren, Germanio. La TT-helpo estas en kelkaj landoj intime ligita kun la e- movado. En Benino en la sama TT-domo trovigxas Benina Esperanto Asocio kaj situas esperanta biblioteko. La movado tie estas nova kaj la biblioteko ege bezonas helpon en formo de librodonacoj. Kontaktu laux la adereso: Direktoro de la TT-domo Attolou Gbohoun Comlan Dantel. B.P. 03-1589 Cotonou, Benin ************************************************************************* KOMERCA APLIKADO //////////////// Komerca ponto en Germanio ========================= Tre estimataj amikoj, esperantistoj! Post la unuigxo de Germanio la situacio en la orienta parto de nia lando signife sxangxigxis. Multaj homoj perdis sian laborlokon, ali-flanke la nova libero malfermis grandegajn perspektivojn. Multaj homoj el la iama GDR havas bonajn konatojn kaj kontaktojn en orienta Euxropo kaj konas la situacion kaj la vivmanieron. Mi kun kelkaj amikoj fondis la firmaon "Falcom GmbH", Tiu firmao volas esti bazo por internacia komerco kaj kunlaboro kun esperantistoj kaj aliaj interesuloj. Orienta Germanio estas laux mia opinio bonega loko por tiaj aferoj. Ni povos kaj havas la rajton eksporti kaj importi diversajn varojn, arangxi la oficajn aferojn por investemuloj en Chemnitz (industria regiono en Saksio), arangxi aferojn por specialistoj en diversaj terenoj, povas arangxi internaciajn kontaktojn, ktp. Mi tre gxojus al efektiva kunlaboro, kaj atendas viajn leterojn: Christian Papenmeier, Falcom, Ob. Hauptstr. 104, D-09376 Oelsnitz/E, Germanio. Rim: GmbH signifas K.l.r. tio estas "Kompanio kun limigita respondeco". La red. ************************************************************************* Monda merkato - pola eldono =========================== La gazeto estas fondita komence de 1993 surbaze de la inform- kaj anonc-gazeto Monda merkato (vd. ekz. Eventoj n-roj 26, 31), gvidata de bavara e-isto Alfred Schubert. La celo estas helpi al homoj, kiuj volas havi kunlaborantojn en komercado, en hobio, agado pere de esperanto La pola eldono estas dulingva (sekve, internacie uzebla) kaj estas iom alia, ol tipaj komercaj revuoj, cxar havas iomete aliajn taskojn: krom anoncoj kaj komercaj informoj gxi publikigas informojn pri la pola e-movado, kio estas nun bezonata por subteni gxin en tiu lando manke de tutpolia movada revuo. La gazeto invitas kunlaborantojn, kiuj interesigxas pri establo de kontaktoj - komercaj kaj aliaj - kun polaj esperantistoj. Por pli detalaj informoj skribu al: Sylvia Brylska, bei Kai Pohlman, Schiffbekerweg 32, D-22111 Hamburg, Germanio. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// 4-a MKR ======= Cxi-jare denove okazos la (jam preskaux) MondKonata Renkontigxo (MKR) de la Auxstria Esperanto-Junularo. Gxi pasos la 7-an - 10-an de oktobro 1993 en MMitterbach kaj inkluzivos ekskursojn al montaro kaj diversaj vidindajxoj. La kotizo de 470 gxis 870 auxstriaj sxilingoj, depende de la agxo, lando, kaj dato de pago. Pliaj informoj kaj aligxiloj cxe: AEJ, P.k. 804, A-8011 Graz, Auxstrio. ************************************************************************* KEF - 4 ======= Kultura Esperanto-Festivalo, okazonta en Kopenhago 19.- 22.08.1993 havas jam provizoran programon, kiun karakterizas ricxeco je famaj en Esperantujo nomoj de kontribuantoj: muzikos Kajto kaj Persone, donos koncertojn Jxomart kaj Natasxa, Jxak le Poil; prezentos teatrajxojn Jerzy Fornal kaj Krizalido... Oni prezentos krimi-filmon, okazos diskotekoj. Aligxi (kontraux kotizo, egala al 500 DKK = 145 NLG, inkluzivanta la programon, mangxojn kaj logxadon) ankoraux eblas. Pagu al: Posxtgxirkonto 1960830 (bankkodo: 1199), Foreningen for KEF, Kultura Esperanto-Festivalo, Sigvald Olsensgade 4, 2. th., DK-2450 Kobenhabn SV, Danio (zorge indiku vian nomon!). Kontaktu ankaux telefone: +45-86-283524 aux fakse: +45-86-281397. ************************************************************************* Internacia seminario pri instruado laux la zagreba metodo ========================================================= La 29-an - 31-an de oktobro 1993 gxi pasos en Triesto (Italio) sub gvido de instruistino Visxnja Brankovicx. Kotizoj - 50 NLG al UEA-konto ikoe-t, aux surloke (por orienteuxropanoj senpage). La kotizoj ne inkluzivas logxadon en junulargastejo kaj mangxojn. Kontaktadreso: Mauro Tauzzi, str. Rozzol 47, I-34139 Trieste, Italio. Tel. +39-40-946847 ************************************************************************* 30.09 - 03.10.1993 Vina seminario ============== Prelegoj pri vinproduktado, vizitoj al vinfarejoj kaj vinkeloj... Limo de maksimume 40 personoj. Kotizo de 1000 KCS gxis 100 DEM. Pliaj detaloj: Jana Burianova, Rennesxka 35, CS-63900 Brno, Cxehio ************************************************************************* 37-a Internacia Seminario ========================= La vica IS okazos en Neumunster (Nordgermanio) 27.12.1993 - 03.01.1994 La temo de la seminario estas "Rilatoj inter Sxtatoj", inkluzive cxiujn tiklajn problemojn cxi-rilatajn. Ankaux la distra programo estas, memkompreneble, antauxvidebla... La partoprenkotizoj - de 180 gxis 360 DEM, depende de la agxo kaj tempo de aligxo. Petu aligxilojn cxe: Marc Stessgen, Hagedornstr. 6a, DW-5000 Koln 80, Germanio. ************************************************************************* 5-a Kolonja Esperanto-Seminario =============================== La seminario, kiu estas oficiala IS-preparseminario, pasos en Kolonjo 15.- 17.10.1993. Oni serioze pridiskutos la IS-temon "Internaciismo kiel nacia politiko?", havos abundan distran programon, sportos. Aligxkotizo de 45 gxis 60 DEM. Pliaj informoj cxe: Esperanto-Junularo Kolonjo, p/a Marc Stessgen, D-51069 Koln, Germanio. ************************************************************************* PROPAGANDO ////////// Neesperanta aktiveco far esperantistoj ====================================== Ekde 1991 KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) efektivigas interesan projekton: eldonas pure nacilingvan gazeton, kies temo estas ecx (plejparte) ne ligita al esperanto! La gazeto nomigxas Frequencies kaj pritraktas popularforme etnografiajn temojn: popolojn kaj lingvojn de la mondo. La aspekto estas altkvalita, inkluzive la (nigra-blankajn) ilustrajxojn, la temoj estas tre variaj kaj interesaj. La katalunaj junuloj opinias, ke pri esperanto gxenerale la publiko scias (temas ja pri Katalunio, kie, diference de la cetera mondo, tio jam efektivigxis). Sed necesas montri, ke esperantistaro estas ne iu bizara komunumo de kadukuloj kaj songxemuloj, sed kapablas respondi al la rauxma defio: komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo, ke ni kapablas ankaux diri ion - ion kulture originalan kaj kulture valoran. La temo de la revuo estas suficxe facile alirebla al cxiu movadano, la artikoloj plejparte estas verkitaj de esperantistoj kaj cxerpitaj el Esperanto, Monato, Etnismo ktp. Tiamaniere efektivigxas nerekta propagando de la valoroj de la esperanto-komunumo inter neesperantistoj, kiuj jam trovigxas inter la abonantoj. La redakcian kolegio bonvenigas cxiujn materialojn pri etnoj kaj lingvoj, kiujn petas sendi al: Frequencies, Apartat 1163, E-08300 Mataro, Katalunio, Hispanio. ************************************************************************* MUZIKA KULTURO ////////////// "Vi kuras de vi..." =================== Tiel nomigxas la nova kasedo kun 13 novaj kantoj de Jxomart [Amzeev] kaj Natasxa [Gerlahx], eldonita de Edistudio, sed registrita en Stokholmo, en Pigo-studio. Ne hazarde tie - ja jan famaj kantistoj el Kazahxio nun penas enradikigxi en Svedio, kie jam logxas kaj mastras la studion V. Soroka-Pigo, eksukrainano... De kiu kuras Jxomart kaj Natasxa? Oni konjektu mem, sed la kantoj estas plejparte tristaj. Kaj Natasxa jam forkuris ien - almenaux de la kovrilpagxo de la kasedo, sur kiu videblas nur Jxomart. Tiuj, kiuj sxatas la antauxajn kantojn de la geparo (konataj laux la disketo Somera mondo, kasedoj Debuto en eksterlando kaj Folioj de mia memoro) povas mendi la novan kasedon laux la adreso: eld. Vinilkosmo, c/o EUROKKA, F-31450 Donneville, Francio ************************************************************************* MOVADO ////// Konkludo de la Euxropa Esperanto-Forumo ======================================= ---------------------------------------------------------------- La 15-an - 18-an de julio en Poprad (Slovakio) kunvenis cx. 100 esperantistoj el 9 landoj en kadroj de tiel nomata "Euxropa Esperanto-Forumo". Ili traktis la gxeneralan temon "kunlaboro de esperantistoj en Euxropo". Rezulte de la laboro la kunveno venis i.a. al la konkludo, ke malgraux la politikaj sxangxoj, kiuj devus plifaciligi kontaktojn, kaj penoj de certaj esperantistoj akceli la kunlaboron, gxi progresas malrapide. Do, la Forumo ---------------------------------------------------------------- PROPONAS al euxropaj esperantistoj mense prepari la grundon por tuteuxropa kunlaboro, sercxi la konvenajn kadrojn de kunlaboro; DECIDIS dauxrigi la EEF-ojn kun la temo "euxropa kunlaboro de esperantistoj" kiel libera forumo de diskuto pri la temo; forumo de kunordigado de konkretaj internaciskalaj agadoj; ALVOKAS landajn kaj fakajn asociojn, ke jam dum la periodo de planado ili kunordigu siajn laborplanojn kun aliaj e-asocioj; TAKSAS grave krom la tuteuxropa kunlaboro ankaux la kunlaboron de regionoj de Euxropo; APROBAS, ke Hungaria Esperanto-Asocio organizu la kvaran EEF-on kaj Internacian E-Kongreson inter la 9-a kaj 15-a de julio 1994. Laux informo de O. Princz ************************************************************************* Ni ne revu pri iu "fina venko" ============================== ...Niaj komunaj strebadoj denove kolapsas. Antaux 5 jaroj en niaj deko da kluboj estis 400 membroj, nun 40. Oni ne havas monon por pagi la kotizon, kiu cxe ni estas 10 kronoj. La tria eldono de mia lernolibro stagnas en la eldonejo pro manko de kelkaj materialoj por presado, kiam floradas vulgara pseuxdokulturo, en vido de libroj kaj gazetacxoj. Ni travivas la periodon de nova naskigxo de kapitalisma sistemo en niaj landoj, kiam oni strebadas ricxigxi per kiu ajn metodo kaj maniero. Kulturaj fenomenoj, inter ili ankaux e-o, havas valoron nur tiom, kiom ili helpas ricxigxi. Cxe ni neniu volas e-on lerni. Nia strebado estas: vivteni la kernon de tiuj esperantistoj, kiuj tion komprenas kaj kredas, ke la krizo estas nur lauxvica, kiajn ni jam kelkajn travivis. Ni ne revu pri iu "fina venko". Uzu e-on nur tiuj, kiuj trovas, ke gxi estas utila ankaux en la nunaj kondicxoj. Des pli, ke nia krizo ne estas tutmonda krizo de la movado... Jean Ojalo, Estonio el "Rezistanto", No 3 (1993) ************************************************************************* Osiek-premio al Ulrich Lins =========================== La 23-an de julio OSIEK-seminario estis aljugxita vica OSIEK-premio por neficia originala esperantlingva verko al Ulrich Lins pro lia libro "La dangxera lingvo". Dum vocxdonado li sukcesis venki la cxefan konkuranton Andr'e Cherpillod kun lia libro "Glozel kaj la prahistoria skribo" nur dank' al unu plia vocxo. laux informo de Bruno Masala ************************************************************************* Manaus - cxefurbo de delegitoj ============================== Kun granda surprizo mi malkovris sur pp. 121 - 124 de la jxus ricevita Jarlibro de UEA, ke en brazilia urbo Manaus trovigxas 53 aktivaj esperantistoj, kiuj prizorgas 59 delegitajn postenojn. Budapest, unualokito ekde jardekoj, kun siaj fidelaj 21 delegitoj en 1993 okupas nur kvaran lokon en tiu imagita konkurso post tri braziliaj urboj (Manaus 53, Rio de Janeiro 24, Sao Paolo 24). En la nomo de budapesxtaj delegitoj mi elkore gratulas miajn braziliajn kolegojn kaj deziras al ili multajn informpetajn leterojn, valorajn kontaktojn kaj fakajn kaj movadajn. Kaj, krome, mi petas ilin klarigi al mi (sur pagxoj de Eventoj): kiel eblis tiu neatendita granda salto: ja en 1992 en Manaus trovigxis nur 22 delegitoj! Arpad Mathe (Hungario) ************************************************************************* BEA - denove nova prezidanto ============================ La duan fojon en 1993 en la Bulgara E-Asocio Sxangxigxas prezidanto. Komence de la jaro G. Mihalkovon sxangxis Zdravko Velikov, nun lin anstatauxis prof. Kiril Popov... Cxu tio estas simptomo de profundigxo de la akrizo aux - eliro el gxi? Finfine sukcesa agado dependas ne tiom de prezidantoj, kiom de kativeco de la membroj! ************************************************************************* Esperantistoj ankoraux kiel observantoj ======================================= La Esperanta PEN-Centro partoprenos, kiel observanto, en la Mondkongreso de PEN, okazonta en Santiago de Kampustelo cxi- auxtune. Tiun novajxon promesis al Istvan Nemere la prezidanto de PEN Internacia Gyorgy Konrad. Intertempe, nia centro atingis la suficxan membraron por aspiri al aligxo laux la internacia statuto. Profesiaj verkistoj, eldonistoj aux jxurnalistoj en esperanto rajtas peti la aligxon cxe la adreso: EPC, p.k. 117, H-1581 Budapest, Hungario. el "Literatura Foiro", jun. 1993 ************************************************************************* ANONCO ////// ------------------------------------------------ Kara Leganto! Ankoraux ne malfruas aboni al EVENTIJ Por julio-decembro 1993! Ne forgesu informi pri tio viajn konatojn, kiuj ankoraux ne abonis! ------------------------------------------------ ************************************************************************* KONKSURSO ///////// 33-aj Internaciaj Floraj Ludoj ============================== atendas vian poemon, novelon, fabelon, beletran eseon gxis la 30-a de septembro 1993. La premiado okazos mardon la 7-an de decembro, fine de la 26-a Kataluna Kongreso de Esperanto en Alcudia (Majorko). Informas: J. Guinon, Ap. 32318, E-08080 Barcelono, Hispanio ************************************************************************* KULTURO /////// Libro kaj vidbendo el Islando ============================= Islanda Esperanto-Asocio eldonis la 70-pagxoan libron Agorde - poemtradukojn kaj komponajxojn de Stefan Sigurosson, nestoro de la islanda movado. Krome, gxi produktis vidbendon kun la titolo Tero el maro. La filmo temas pri submara erupcio, kiu okazis sude de Islando en la jaroj 1963-67. Dum tiu erupcio konstruigxis tri insuloj, du el kiuj poste malaperis. La filmo rakontas pri geologiaj kaj biologiaj esploroj dum kaj post la erupcio. La vidbendo estas eldonita laux tri sistemoj: Pal, Secam kaj NTSC, kaj estas mendebla kontraux 60 NLG cxe la asocio: Pk. 1081, 121 Reykjavik, Islando. Inf. Hallgrimur Saemundsson ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Kie acxeti Pasportan Servon? ---------------------------- "Pasporta Servo-93" por hungaroj kostas 480 forintojn (membroj de HEJ gxuas rabaton de 50 %). Por ricevi la adresaron sendu perposxte la supran sumon al la hungara distribuanto: Balogh Katalin, 2100 Godollo, Fenyvesi nagyut 17. En agxo de 68 jaroj, la 7-an de julio subite mortis fidela esperantisto d-ro Pal Avar, medicinisto. Dum jaroj li estis kunlaboranto de Hungara Vivo, prizorgis ties rubrikon Poezio. Ni funebras lian foriron, kaj kondolencas la familion. Amika Societo de D-ro Kalman Kalocsay ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Fine miskomprenis la radio ========================== Post 1989 la sxangxoj de la politikaj ekvilibroj en Euxropo kaj en la mondo influas ankaux la lingvouzon en la radio. Ni rimarku tuj, ke inter la stacioj kiuj reduktis aux cxesigis la elsendon de siaj esperanto-programoj, nur unu situas okcidente: Svisa Radio Internacia [SRI]. La problemoj estas grandaj precipe en Orienta Euxropo, kie oni ofte dependas de personaj kauxzoj: kelkaj esperantistoj estas tro kompromititaj kun la antikva regximo, por placxi al la nova, speciale en tiel delikata kampo radiofonia informado - ni ja ne kasxu nin malantaux fingro... Parenteze, pluraj stacioj havis dum tro longa tempo la saman esperanto-redaktoron: kiel en Zagrebo tiel en Berno la sxangxo de la epoko "hazarde" koincidis kun la emerita agxo de la esperanto- nestoro... Ne konsolu nin la ideo, ke nia lingvo maloftigxus cxar la radio mem malgravigxus. La Golfo-milito vidis la radion venkanta super la televido: la novajxoj el la ekrano ofte prezentis nur la bildon de sencxese filmata transistoro- kial do spekti, se suficxas auxskulti? Konsekvence, la krizo de la diversaj stacioj ne dependas de ia "seniligxo" de la radio mem, sed de aliaj faktoroj. La forigo de nia lingvo el la SRI-programoj situis ene de pli gxenerala redimensiigo, diktita de financaj kaj merkataj konsideroj. El naux idiomoj unuafaze restis ses... Kaj tial, la lingvoj minoritataj ne meritus protekton, cxar la ekvacio inter la merkato kaj la kostoj rezultas malprofita. <...> Al tiu cxi tendenco, pli fiziokratia ol kapitalisma, apartenas plene ankaux la elektoj de SRI por la internacia publiko. Se ni restas cxe la surfaco, ni legas el la letero de s-ro Fankhauser, ke la angla, franca kaj germana anstatauxas/os esperanton en gxia komunika rolo por Orienta Euxropo; sed se ni iras pli profunden, ni legas ion alian - gxis 1991 al SRI interesis la orienteuxropa merkato (kaj tial SRI utiligis esperanton), ekde 1992 ne plu (cxar se jes, SRI aux plu utiligus gxin aux elsendus en slava lingvo, same kiel okazis kun la araba kaj la hispana por certaj blokoj). <... > Giorgio Silfer Plene la artikolon oni povas legi en "Literatura Foiro", junio 1993 ************************************************************************* Berno, 2-an de novembro 1992 ============================ Tre estimata sinjoro Liechti, Ni ricevis vian leteron kaj la artikolon en la bulteno de via societo kaj legis gxin kun granda intereso. Rilate la reenkondukon de la esperanto-elsendoj ni havas plenan komprenon por viaj argumentoj, sed ni ne sxangxos nian decidon. Nur post profunda pripenso ni decidis pri la cxesigo. La financaj kriterioj ludis cxe tio nur subordigitan rolon. Multe pli grava estas la klara celkonscio al la deziroj kaj interesoj de la plej grava celpubliko kaj al la estont-orientita graveco de la elsendo-lingvoj. La sekvo de la nova alstrebo al la plej grava celpubliko estis, ke ni hodiaux proponas du diversajn kurtondajn programojn: unu por svisoj en eksterlando kaj unu por internacia publiko. Por la internacia auxskultantaro cxiu sendbloko entenas po 2 oble 15 minutoj en angla kaj franca, kaj po 15 minutoj en germana, franca kaj itala lingvoj. Elsendataj estas la araba programo en aparta elsendobloko, kaj la hispana (nur por Latinameriko) paralele al la franca programo. Se vi atente legas nian programaron vi konstatas, ke la hodiauxa interkonsentita elsendostrukturo ne ebligas konsideri pliajn (aldonajn) lingvojn, krom se ni dissplitigus la jam sen tio modestajn elsendorimedojn kaj per tio senteble malutilos al prioritataj celgrupoj. Koncerne la forfalon de la esperanto-elsendoj en la euxropa programo la argumento ne estas cxe la elsendostrukturo, sed cxe la signifo de esperanto mem. La prioritataj celregionoj de la esperanto-elsendoj de SRI estis tute klare Orienta Euxropo kaj eksa Sovetunio. Ni estas konvinkitaj, ke per tiuj elsendoj dum la pasintaj jardekoj ni plenumis gravan kontribuon al la internacia komprenigxo, kaj ni dankas al la svisaj esperantistoj pro la multvalora subteno. Per la malfermigxo de oriento principe cxio sxangxigxis. Estas vere, ke ankoraux por longa tempo ne cxiuj problemoj de interkomprenigxo estos solvitaj; sed oni ne povas ignori la fakton, ke hodiaux la angla, germana kaj franca lingvoj estas sur la vojo forpusxi esperanton en gxia origina rolo. Aldonigxas, ke hodiaux partnerecoj kun amaskomunikiloj en oriento pli gravas, ol la tradiciaj proponoj de la internacia kurtonda radio. Tial ni investas rimarkindajn rimedojn en la rektan kunlaboradon kun jxurnalistoj el Pollando, Hungario, Bulgario ktp. Finfine ni volus atentigi, ke post la cxesigo de la esperanto elsendoj ni proponis kasedoservon al multnombraj auxskultantoj, esperanto-organizajxoj kaj radiostacioj. Intertempe montrigxis nur tre modesta nombro da interesuloj kaj tial ni, antaux kelkaj tagoj, decidis plene rezigni ankaux pri tiu cxi kompromiso. Kun afablaj salutoj, Walter Fankhauser Estro de PR kaj Merkatado ************************************************************************* ILEI //// Internacia Konkurso por lernejanoj ================================== Antaux la nova lernojaro ni denove lancxas la internacian konkurson memore al I. Szerdahelyi, kaj cxi-jare ni aperigos la taskojn unu monaton antaux la limdato, restos do tempo solvi la taskojn kaj sendi ilin al la korektonto. Kvankam la konkurso celas lernejanojn (soluloj povas partopreni kun la atesto de la klasestro), tamen ni akceptos cxies solvojn eksterkonkurse. Ni petas la helpon de cxiuj legantoj kaj esperas, ke vi instigos konatajn lernantojn al partopreno en la renoma E-konkurso. Jen la regularo de la konkurso, kiu eniris sian 4-an jaron. La Regularo 1. En la konkurso povas partopreni nur lernejanoj gxis la agxo de 19 jaroj. Nelernejanoj rajtas alsendi siajn solvofoliojn, sed ili ne eniras la oficialan liston, t.e. ili partoprenas en gxi eksterkonkurse. Oni povas aligxi al la konkurso cxe ioma ajn numero. 2. La konkurso havas du kategoriojn laux agxo de 14 jaroj, la dua - lernejanojn inter la agxolimo de 15 gxis 19 jaroj. Ambaux kategorioj havas du grupojn, nome: tiun de komencantoj (=K) kaj de progresintoj (=P). La unuan formas geknaboj kun ne pli ol du lernojaroj en Esperanto, al la dua apartenas cxiuj, kiuj lernis Esperanton dum pli ol du jaroj. Entute do kvar grupoj, po du en ambaux kategorioj. 3. La konkurso cxiam dauxras unu lernojaron: de oktobro gxis majo. En la dauxro de la lernojaro gxiumonate aperas taskofolietoj por ambaux kategorioj (entute po 7 folietoj jare). La unua estas sendita al tiu lernejo, kiu gxin petas letere kaj almetas posxtmarkojn aux respondkuponon por la respondo (ekssocialismaj landoj ricevas gxin senpage). Cxiu folieto enhavas 6 gxis 10 simplajn tasketojn, per kies senerara solvo cxiufoje 20 poentoj estas akireblaj. La solvoj estu skribitaj en Esperanto sur simpla paperfolio en la formato de duona tajpofolio (A/5) kaj senditaj al la adreso donita sur la taskofolieto mem (redaktinto de la koncerna taskofolieto). La redaktado kaj korektado iras de instruisto al instruisto kaj la taskofolio aperas en la dusemajna revuo Eventoj. 4. En la konkurso povas partopreni nur lernantoj, sur kies solvofolio la E-instruist(in)o atestas per sia subskribo kaj stampo de la lernejo, ke la konkursanto estas lernejano. La solvofolio enhavu la kompletan nomon de la lernanto, la kategorion (B=bazlernejo; M=mezlernejo) kaj la grupon (K, P0, ekz.: M/K (mezlernejo, komencanto). Por konkursantoj el lernejoj sen E-instruisto estas bezonataj lerneja stampo kaj la subskribo de la klasestr(in)o. 5. La instruisto de Esperanto kolektas cxiujn solvofoliojn de sia lernejo kaj sendas ilin en komuna koverto gxis la indikita limdato (validas la posxta stampo) al la donita adreso. (Solulo mem sendas sian solvon.) Por rericevi la konkretajn solvojn kaj por ricevi novajn taskofolietojn la instruisto sendas kun la solvoj posxtmarkojn aux respondkuponon. (Lernejoj de ekssocialismaj landoj povas kovri la posxtkostojn laux interkonsento.) Kun la korektitaj solvoj cxe-mete cxiam trovigxas la gxusta solvo de la antauxa numero kaj la kompleta listo de konkursantoj, kun indikoj de ties lernejoj kaj akiritaj poentoj. La nomoj de la plej sukcesaj konkursantoj aperas 2-foje en la revuo Eventoj, kaj estas vocxlegataj cxiufoje en la E-programo de la Hungara Radio Bartok. 6. Post la lasta numero la plej sukcesaj konkursantoj estos premiitaj. RIMARKO. La konkurso havas post si tri sukcesajn lernojarojn kun pli ol 250 konkursantoj el Hungario. Lastjare aligxis du francaj lernejoj kaj unu cxeha lernantino. Espereble la rondo plivastigxos en cxiuj kvar grupoj. Helpu nin, alligu viajn kursanojn al la lingvo kaj movado. Kontrolu vian lingvan nivelon, partoprenu en la konkurso! Komisiono de ILEI pri Lernejaj Konkursoj ************************************************************************* HISTORIO //////// ------------------------------------------------------------- Historio de nia movado, komunumo estas organika parto de nia kulturo. La instruado de la historio devas esti integra parto de iu lingvokurso. ------------------------------------------------------------- Tre konciza historio de la Esperanto-Movado =========================================== (fino. Komenco en "Eventoj" No 28 - 34) En 1965 UEA denove turnis sin al UN, kun propono, ke "Unuigxintaj Nacioj solvu la lingvan problemon per efektiva kaj efika helpo de la neuxtrala Internacia Lingvo Esperanto, rekomendante ankaux al la Sxtato-Membroj progresigi gxian instruadon kaj stimuli gxian uzon en la internaciaj rilatoj de la popoloj". La proponon cxi-foje subskribis 930025 individuoj, kaj 3851 organizajxoj kun sume cx. 73 milionoj da membroj! La propono estis transdonita al la Sekretariato de UN en 1966, kaj la Sekretariato efike malaperigis gxin. Se la historio instruas al ni ion ajn, gxi instruas jenon: en tiu cxi mondo Esperanto tre malofte ricevis ecx minimumon da normala justa traktado. Tamen, tio ne dauxros senfine. Kuragxiga estas la rezolucio, adoptita unuanime de Unesko en sia 23a sesio, la 8an de novembro 1985 en Sofio, laux kiu la Gxenerala Konferenco, --------------------- Konsiderante, ke gxi en sia sesio de 1954, okazinta en Montovideo, per la rezolucio IV.1.4.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj intersxangxoj kaj reciproka komprenigxo inter la popoloj de la mondo, kaj rekonis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko, Memorigante, ------------ ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de komprenigxo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj, Rekonante --------- la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia komprenigxo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj, Notante ------- la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel gxian partoprenon en tiu agado, Konscia ------- pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjarigxon de la ekzisto de Esperanto, 1. Gratulas ----------- la Esperanto-movadon okaze de gxia centa datreveno; 2. Petas -------- la Gxeneralan Direktoron dauxre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj; 3. Invitas ---------- la Sxtatojn-Membrojn marki la centjarigxon de Esperanto per konvenaj arangxoj, deklaroj, eldono de specialaj posxtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvoproblemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado; 4. Rekomendas ------------- al la Internaciaj neregistaraj organizajxoj aligxi al la festado de la centjarigxo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj cxiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko. el "William Auld: La fenomeno Esperanto". Rotterdam: UEA, 1988. ISBN 9290179. 120 p. 21 cm. Prezo: 18,00 NLG ------------------------------------------------------------ La redakcio de "Eventoj" dankas UEA kaj s-ron W. Auld pro la afabla permeso represi parton de la libro en nia gazeto. ------------------------------------------------------------ ************************************************************************* TEJO //// UNUAJ PASxOJ DE LA JUNULARA MOVADO ================================== Gesinjoroj van Veenendaal, instruista paro el Nederlando, estas la gepatroj de la nuna TEJO. En julio 1934 ili komencis eldoni kaj redakti la revuon por junaj komencantoj La juna vivo, sub la sama titolo aperis tri eldonoj de internacia lernolibro. Por testi la rezulton de tiuj siaj iniciatoj, la gesinjoroj van Veenendaal kunvokis en auxgusto 1938 Internacian Junularan Kunvenon (IJK) al la nederlanda urbeto Groet, instigitaj de renkontigxo inter britaj kaj francaj lernantoj, kiu okazis iom pli ol jaron antauxe en Birmingham. Kun 200 partoprenantoj el dek landoj, la Kunveno de Groet estis tiel sukcesa, ke la cxeestantoj, laux sugesto de la geinstruistoj, entuziasme decidis fondi Tutmondan Junular-Organizon (TJO) TJO deklaris sin "supertendenca" kaj nomis kiel siajn celojn: a) Konsciigi la junularon pri tutmonda interfrateco kaj akceli gxin pere de 1. propagando de la lingvo esperanto inter la junularo de la tuta mondo; 2. arangxado de internaciaj renkontigxoj; 3. legado de komuna gazeto; 4. korespondado en esperanto; 5. cxiuj indaj rimedoj por interfratigi homojn de diversaj nacioj, religioj, rasoj kaj politikaj konceptoj. b) Akceli, ke esperanto estu akceptita en la lernejojn. Unu jaron poste en Tervuren (Belgio) okazis la dua IJK, kiun partoprenis ecx cx. 400 gejunuloj. TJO ekprogresis sub la bonvolaj rigardoj de la e-movado, sed fakte ne estis subtenata de gxi. La promesplena evoluo de TJO estis kruele interrompita per la dua mondmilito. En marto 1941 gxia havajxo en Nederlando estis konfiskita de la naziaj okupantoj. Sed jam en auxtuno 1945 la Juna Vivo reaperis, kaj TJO reaktivigxis kun ecx pli granda vervo. Diverslandaj reprezentantoj konferencis en auxgusto 1946 por reorganizi la laboron kaj formuli la Regularon. En auxgusto 1947 TJO estis akceptita kiel faka organizajxo de UEA sed jam unu jaron poste la gvidantoj amare notis: "...intencan kaj entuziasman helpon ni gxis nun ne povis konstati." En 1948 TJO kunfandigxis kun alia organizajxo, "Denaska Esperantistaro". Laux sia postmilita Regularo TJO havis i.a. aktivajn (14 - 30 j.) kaj aspirantajn membrojn (6 - 14 j.). La estraro estis elektata de gxenerala kunveno aux per referendumo de la aktivaj membroj. La Juna Vivo estis la oficiala organo, kaj de la Internaciaj Junularaj Kunvenoj, kiuj rekomencis okazi en 1947, oni postulis "festan kaj propagandan karakteron". La gvidantoj de TJO estis gxis 1949 plenagxuloj, plejofte instruistoj, kaj la membraro konsistis plejparte el lernejanoj, kiuj lernis esperanton en sia klaso. Sed post la 5-a IJK en Versailles (1949) vigligxis la aktivado de la junula membraro mem. En la 6-a IJK en Konstanz partoprenis pli ol 600 gejunuloj; en la Estraron eniris pli junaj fortoj. La cxefaj celoj de TJO tamen restis la regula apero de La Juna Vivo kaj cxiujara okazigo de IJK. Dum la 8-a IJK en Ry, Danio, en 1952, oni decidis la nomsxangxon je Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Laux "esperanto en Perspektivo" el "Itinfo" apr.-majo 1993 ************************************************************************* ANONCO ////// --------------------------------------------------------------- Debrecena Bulteno - senpage! "Debrecena Bulteno" estas dumonata, cx. 50 (!) pagxa, varia kaj vere interesa revuo. Vi povas pxari la abonkorizon, kaj povas ricevi senpagan ekzempleron, se intersxangxe vi sendos specimenon de ajna esperantilingva revuo! Kontaktu: Debrecena Bulteno Tibro Papp Trombitas u. 12, HU-4031 Debrecen Hungario -------------------------------------------------------------- ************************************************************************* INTERESE //////// Kampanjo por defendi la anglan lingvon kaj gxiajn parolantojn ============================================================= En la "Enkonduko" de Ne facilas esti... sloveno en Italio mi trovis la sekvan frazon el la plumo de Renato Corsetti: "ili [la usonanoj] trudas al cxiuj siajn kantojn en la uson-nigrula dialekto". Tiel Corsetti emocie elvomas kalumnion kontraux usonanoj kaj samtempe nigrigas ilian lingvon per la esprimo "nigrula dialekto". ... Jam estas tempo silentigi mallargxmensajn esperantistojn per starigo de defend-kampanjo aux movada organizajxo rajtas partopreni cxiu denaska parolanto de la angla. La angla lingvo estas difinebla kiel la tradicia sxtata lingvo de Britio, Usono, Kanado, Auxstralio, Nov-Zelando kaj ankaux aliaj landoj, kie gxi havas oficialan statuson kaj estas uzata en la cxiutaga vivo. Cxiu sxtato difinas por si mem la normlingvon kaj instruas gxin en lernejoj. Sekve, atako kontraux la angla gxenerale signifas atencon kontraux la kultura suvereneco de cxiuj popoloj de la anglalingva komunumo. Kiam tiu agresado kontraux la angla venas el la vitriolaj plumoj kaj galplenaj busxoj de esperantistoj, tiam nepra devo de angleparolantaj samideanoj estas unge kaj pugne defendi sian denaskan lingvon. Mi proponas ke la unua pasxo en la kampanjo estu publikigo de nigra listo de malamikoj de la angla lingvo, kune kun la koncernaj citajxoj. La dua pasxo estu fondo de respond-servo por praktiki misprezentadon en esperantaj publikajxoj kaj proponi al redakcio kompetentan refutadon de la mensogoj kaj troigoj. ... Bernard Golden ************************************************************************* REPLIKO ======= ------------------------------------------------------------- "tiam nepra devo de angleparolantaj samideanoj estas unge kaj pugne defendi sian denaskan lingvon" ------------------------------------------------------------- KAMPANJO POR DEFENDI LA ANGLAN LINGVON KAJ GxIAJN PAROLANTOJN Ho, povra lingvo ja persekutata, sen inter siaj vicoj cxampiono. Sen bazo mona aux subteno sxtata, dependa nur de sia dolcxa sono. Sen ia ajn instinkto kontrauxbata, naiva kiel sxarko aux pitono; drednauxte, dinosauxre delikata, timida kiel tondro aux ciklono. Mi ironias, tamen, serioze: cxu la sxafido por la lupo pledas? cxu ni defendu lingvon, kiu predas? Sed iu ja kampanjas furioze, bizara ecx por verda Donkihxoto. Anglalingvanoj diras: "Idioto!" Timoty B. Carr, Britio El "The Worker Esperantist", julio 1993 ************************************************************************* KIEL? ===== Lavu la manojn! Mangxu per via forko! Prenu la fingron el via nazo! Ordigu vian cxambron! Certe vi memoras tiujn ordonojn el via infana periodo. Sed ankaux nun la ordonoj abundas: Uzu la publikan trafikon! Lavu la vestojn en A! Uzu nian margarinon! Kaj ecx sen la bruo de la reklamo ni dauxre estas ordonataj. Ni trafikas dekstre, ni pagas imposton, metas malnovajn botelojn kaj gazetojn en specialajn ujojn, jes cxiutage ni obeas al centoj da reguloj. Ni ja apartenas al popolo kiu ne estas tre obeema, tamen ofte obeanta. Ne cxiam kun plezuro, sed ofte kontrauxvole. Tiu, kiu aldonas la admonon: Lernu esperanton!, kaj poste kolerigxas se oni ne tuj aligxas al la kurso, nepre malmulte komprenas de la homa konduto. Kelkfoje la malgranda emo al lernado ecx tute mal-aperas kiam oni rigardas la personojn, kiuj tiel instigas. Tro ofte ili estas fanatikuloj, kiuj acidmiene kiel sklavoj dedicxas tempon kaj energion al la varbado por la sankta idealo. Pli facile oni instigas homojn al okupo, kiu donas plezuron, kiu plibeligas la vivon. Fakuloj pri reklamo ja scias: oni ne vendu varojn, sed promesu la plenumon de deziroj, oni ofertu gxojon kaj felicxon. Kaj esperanto tauxgas por tio. Per gxi oni povas kolekti bildojn pri folkloraj kostumoj, kasteloj aux pontoj, intersxangxi kasedojn kun muziko el foraj landoj, legi librojn el aliaj kulturoj. Oni povas intersxangxi ne nur posxtmarkojn, sed ankaux spertojn pri sia fako aux hobio. Foje oni lernas kiel la nacia gazetaro misprezentas la faktojn, kiam gxi uzas la vorton "ribelanto" por homo kiu defendas sian rajton. Oni povas ferii en malproksimaj landoj, ne kiel turisto, sed kiel gasto. Ofte oni trovas amikojn, kelkfoje ecx felicxon per edzo aux edzino. Esperanto povas ricxigi la vivon. Se ni kapablas sciigi tion al la publiko, tiam la admono "lernu!" ne plu necesas. Ko Nurmi el "Fenomeno", aprilo 1993 ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 15-jara lernanto pri turismo, matematiko, lingvoj: Csaba Csako, Szanto Kovacs str.28 II/6, H-4400 Nyiregyhaza, Hungario. * * * Dez. intersxangxi spertojn pri instruado de e-o en lernejoj, korespondaj kursoj ks.: Hektor Jimenez, Ave. 47, Nr. 3803, e/48 y 40, Rpto. Kohlly, Playa, La Habana, Kubo. * * * Filologo kaj jxurnalisto pri esperantologio, gazetara laboro kaj historio de la e-movado: Juan Ramon Rodriguez Gomez, Aptdo 6189, Plaza de la Revolucion, C-10600 La Habana, Kubo. * * * 14-jara lernantino pri libroj kaj biciklado: Helga Kek, Deak u. 11, H-3910 Tokaj, Hungario. * * * Lernejanoj de la 6-a kaj sepa klaso, kaj direktoro de la lernejo kie ili lernas esperanton:Mato Pekuljak, Otarijska 8, HR-41000 Zagreb, Kroatio. * * * 17-jara komencanto sxatas historion, poezion, diplomation: Miklos Takacs, Polgari ut 99/A, H-4080 Hajdunanas, Hungario. * * * Helpiloj por korespondado ------------------------- Esperantlingva korespondado estis, versxajne, unua speco de la movada aktiveco, ekde apero de la unua "Adresaro", sed ankaux gxis nun gxi restas unu el la cxefaj manieroj de amasa aplikado de la internacia lingvo. Por helpi al korespondemuloj multaj e- gazetoj (ankaux Eventoj) havas rubrikon "Korespondi deziras", sed tio ne plene kapablas saturigi la postuladon. Pro tio speciale gravas gazetoj, kies cxefa celo estas helpi trovi tauxgajn korespondamikojn al cxiuj dezirantoj. Unu el provoj krei tian gazeton oni entreprenis en Krasnojarsko; la gazeto havis tauxgan aspekton kaj enhavon, sed ne cxio estas glate- glite - la redakcio ricevis sekvan leteron: Amikaj Adresoj - pauxzas ------------------------ ...de la lasta UK en Vieno mi ne eldonis la gazeton "Amikaj adresoj", cxar mi ne havas monon por eldoni. Ses numerojn mi eldonis dank' al bankkredito, sed gxi finis kaj duonjare mi akiradis monon por redoni la krediton. Sed leterojn oni sendas al mi, cxar la gazeto estas aktuala por nia lando (simila en Rusio ne ekzistas), kaj ankaux por la E- movado. Ni havas kelkajn abonantojn de Usono, Kanado, Finnlando, Polio. Sed, sed, sed... Nun mi klopodas trovi monon por dauxrigi la eldonadon... Andrej Grigorjev, Krasnojarsk, Rusio Internacia koresponda adresaro ------------------------------ Tamen por korespondemuloj ekzistas ankaux aliaj eblecoj - oni povas uzi Internacian korespondan adresaron, kiu aperadas 4-foje jare kaj cxiu numero enhavas cx. 1000 adresojn el 100 landoj. Pro tio la adresoj estas presitaj per tre malgrandaj leteroj, do oni preparu lupeon! La unuopa numero kostas 2 USD, la jarabono - 8 USD (aux egalvalore). La adreson de deziranto oni publikigas senpage, kondicxe ke li/sxi trovos du novajn korespondemulojn. Por pli detalaj informoj kaj abono skribu al: R. J. Zverina, 5. kvetna 26, CZ-46001 Liberec, Cxehio. ************************************************************************* HEF (Hispana Esperanto-Federacio) ricevis nean respondon al sia peto, ke pluraj junuloj venu helpi al gxi kadre de la Socia Servo de Konscienc-objxetantoj pri armeservado. el "Boletin. majo-junio 1993 Rim. de la red. La nea respondo ne signifas, ke la afero estas senespera - oni devas scii gxuste agi, por atingi sukceson tiurilate! ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Keszult a SZELKER nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor