Eventoj n-ro 0034, 2/julio - '93, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - "CENTRA ARTIKOLO" LOKIGITA - GE-SAM-IDE-AN-O-J - - Esperantajn literojn ankaux al via komputilo! Organizaj demandoj: - La cxefa tasko de UEA estas la disvastigo! Faka aplikado: - Scienca Revuo 1993/2 - Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj Komerca aplikado: - EKA - esperanto komerca agado ILEI: - Instruistoj invitas - konatigxu kun ILEI! Anonco: - Cxu al vi placxas EVENTOJ? Arangxoj: - 3-a CxAIS studsesio - Invito al Berlino - EKA-stagxo por agentoj - Internacia amikeca renkonto - 18a kaj 19a Internaciaj Semajnoj de Esperanto - Internacia E-Tablotenisa Konkurso - IJK en Vraca1963 - 1993! Revuoj, gazetoj: - "La skolta mondo" restartas - Gazeto por komencantoj - Nova vegetarana gazeto Movado: - Kreditkartoj akceptataj - ankaux en Esperantio! - OSIEK-premioj aljugxotaj - Kulturpremio al B. Vogelmann kaj R. Schulz - Alp-Adrio: propono akceptita - Profesiigxo pri esperantologio - Esperanto helpas handikapulojn Anonco: - * Intervjuo: - "La tempo laboras por esperanto" Korespondi deziras: - *** Muzika kulturo: - Rok-gazet'- la 5-a Hungara angulo: - *** Recenzoj: - Kiel diskonigi vian asocion? Reagoj: - Nia historio Historio: - Tre konciza historio de la Esperanto-Movado - BALBUTANTOJ Interese: - Kia sorto de la "domo SAT"? Anoncetoj: - *** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// "CENTRA ARTIKOLO" LOKIGITA ========================== En 1990 la agadon kun tiu nomo lancxis Ulrich Matthias. Gxia celo estas pere de informoj pri la Universala Kongreso - kiu ja estas atentokapta internacia evento - interesigi jxurnalistojn, por ke ili kontaktu lokajn esperantistojn kaj aperigu novajxojn pri la Kongreso (kaj pri esperanto gxenerale) antaux (kaj, lauxeble, dum kaj post) la UK. Cxiu kompetenta esperantisto povas plenumi la taskon, sed tio, certe, postulas iom da tempo kaj penoj, cxar necesas sinsekve plenumi la sekvan laborplanon. 1. Kolekti la adresojn de gazetoj (kaj, eventuale, aliaj amaskomunikiloj) en la regiono. 2. Traduki la suban "centran artikolon" al sia nacia lingvo. 3. Adapti la tekston al la lokaj kondicxoj: aldoni komence la nomon de la urbo aux regiono (sed nur se lokaj esperantistoj efektive veturos al la UK); lauxbezone aldoni informojn loke interesajn aux forpreni aliajn; adapti la stilon al la postuloj de la certa nacia lingvo. 4. Kontroli, cxu estas kongresanoj en la regiono laux listo de LKK. Al la jxurnalistoj estas aparte interese intervjui kongresanojn el sia propra regiono. 5. Aldoni lokajn kontakt-adresojn: landa/regiona asocio, klubo k.s.; adreso de la informanto. La adresoj devas esti facile kontakteblaj. 6. Sciigi la Informan Fakon de UEA pri la partopreno en la agado, cxar al tiuj, kiuj gxin partoprenos ni tuj post la fino de la kongreso sendos novan "centran artikolon". 7. Lauxeble informi nin, post la fino de la UK, pri la rezultoj. Istvan Ertl, Informa fako de UEA fakso +31-10-4361751 LA "CENTRA ARTIKOLO" 78-a Universala Kongreso de Esperanto Valencio (Hispanio), 24 - 31 julio Mondkongreso de esperantistoj en Valencio Cxi somere la ......-aj esperanto-amikoj pasigos semajnon en internacia etoso. Ili veturos al la 78-a Universala Kongreso de Esperanto en Valencio (Valencia, Hispanio). De la 24-a gxis la 31-a de julio la kongresa cxeftemo "Klerigo por la 2 1-a jarcento" kunigos tie minimume 1700 parolantojn de esperanto el cxirkaux 60 landoj. Universala Esperanto-Asocio, la organizanto de la mondkongreso, havos plurajn sesiojn de sia "parlamento" (la komitato), kiu reprezentas 28.273 UEA-membrojn el 116 landoj [por la membronombro en via lando vidu Esperanto, marto/1993 ]. Tamen, tiuj membroj konsistigas nur onon de la tutmonda esperantistaro, kies nombro kalkuligxas inter centmiloj kaj pluraj milionoj. (La taksoj varias laux tio, kiun oni konsideras esperantisto: cxu nur la flue parolantajn, aktivajn membrojn de la lingvokomunumo, aux ankaux la izolitajn, ofte pasivajn konantojn de la lingvo.) La Honoran Komitaton prezidas Joan Lerma, prezidanto de Valencilando (unu el la 17 auxtonomaj regionoj de Hispanio). En la Komitato membras i.a. la Nobel-premiita verkisto Camilo Jose Cela kaj Juan Antonio Samaranch, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato. Inter la pli ol 100 kongresaj programeroj trovigxas (kiel kutime): Internacia Kongresa Universitato (kun prelegoj de fakuloj ekz. pri astronomio, ekologio, la ultrasona diagnozado de fetoj), Infana Kongreseto (por la plej junaj kongresanoj), teatrajxoj (I.a. la klasika monodramo "Medea" de Euxripido, prezentota de belga aktorino Julia Castiau, kaj la komedio "Parencoj provizore" de Alan Ayckbourn, kiun surscenigos la brita trupo La Vaguloj), kabaredo, rapid-kurso pri la lingvoj de Hispanio (euxska, kataluna, kastilia, galega kaj "valencia"), Nacia Vespero (kun fama valencia blov- orkestro) kaj Internacia vespero. La lokan tradicion reprezentos giganta paeljo ("paella") [hispania (kaj speciale valencia) plado el rizo, kokidajxo, marfruktoj] mangxota dum la interkona vespero, kaj la surstrata folklor-spektaklo "Florbataloj". La Urba Simfonia Orkestro de Valencio, eble la plej prestigxa en la lando, premiere ludos la unuan Esperantlingvan kantaton, kunan verkon de Miguel Fernandez Martin (teksto) kaj Pedro Villaroig (muziko). En speciala programero prezentigxos junaj esperantlingvaj verkistoj el la Iberia duoninsulo. Kvankam kunvenos en Valencio miloj da homoj el plej diversaj nacioj, dum cxi tiu kongreso oni ne bezonos tradukistojn, cxar cxiuj uzos la lingvon internacian. Tiun cxi neuxtralan kaj facilan lingvon en 1887 lancxis d-ro L. Zamenhof sub la pseuxdonimo "d-ro Esperanto", kiu poste farigxis la nomo de la lingvo mem. La parolantoj de esperanto uzas gxin por plej diversaj celoj ene de sia tutmonda komunumo: por korespondado, vojagxoj kaj legado, sed ankaux por rok-koncertoj, sciencaj seminarioj, aux evolu-helpaj projektoj en la Tria Mondo. Por pluaj informoj turnu vin al: Loka(j) adreso(j) Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ, Rotterdam, Nederlando Gazetara Servo de la Kongreso:fakso +34-63-40-13-69 ************************************************************************* GE-SAM-IDE-AN-O-J ================= Esperantio ideale estas la tutplaneda socia medio, en kiu estas parolata esperanto kaj reganta la "interna ideo" de interhoma frateco kaj justeco, kiu esence fondas kaj ja estigis la lingvon... Tial dekomence la geesperantistoj kutimis reciproke alparoli sin "gesamideanoj", unu dolcxa vorto tiel kara al ilia koro, same kiel "gesamlandanoj"... El Usono iu fidela leganto de "La Letero" jxus skribis jene: "Dum mia pli ol kvindekjara esperantado mi rimarkis, ke la karesa vorto "samideano" estas iom post iom depusxata elde uzado en libroj, gazetoj kaj korespondado. Ecx plie, multaj komencantaj esperantistoj el la novaj generacioj ne scias, kion gxi signifas; aliaj ignoras la vorton kaj ankoraux aliaj, malgraux cxia atento, malrespektas pri gxi. Cxu mi povas ... sugesti, ke vi verku por "La Letero" ... artikolon, pri la animtusxa signifo de la vorto "samideano"?..." Efektive jam de la Universala Kongreso en Hamburgo (1974) la etoso de Esperantio multege sxangxigxis: interalie akrigxis kaj multigxis la polemikaj ecx vipaj kritikoj, se ne intrigoj! El cxio cxi sekvas la nuna situacio, cxu mirinde? Ne, bedauxrinde! Jean Thierry el "La letero de l' Akademio de Esperanto", No 22 ************************************************************************* Helpo al niaj abonantoj Esperantajn literojn ankaux al via komputilo! ============================================= Post plurmonata preparlaboro en nia redakcio, nun ni havas cx. 30 diversajn litertipojn, kiuj enhavas cxiuj E-literojn. La literoj estas uzeblaj por cxiuj "subvindozaj" programoj de IBM-komputiloj, kaj estas faritaj variantoj ankaux por Macintosh-komputiloj. Oni povas uzi starantajn, kursivajn, dikajn literojn en ajna grandeco, kaj ili povas esti printitaj per laseraj aux matricaj printiloj! Ni pretas helpi al niaj abonantoj, kaj volonte ni sendos 4 bazajn esperantajn litertipojn al la dezirantoj - tute senpage! Tiuj 4 litertipoj plene suficxas por skribi leterojn, movadajn dokumentojn, ecx eldoni bultenojn aux brosxurojn... Vi devas nur kovri la koston de disketo kaj de la posxta sendo. Do se vi volas havi tiajn esperantajn literojn, informu nin, kian komputiloj vi havas (IBM aux Macintosh), kiajn disketojn vi uzas (5 1/4 aux 3 1/2), kaj sendu 10 guldenojn al nia UEA-konto: ELLS-S. ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// La cxefa tasko de UEA estas la disvastigo! ========================================== La strukturo de UEA kaj de LA-oj (= landaj asocioj) en la praktiko elformigxis cxefe por subteni la praktikan aplikadon de esperanto. Tion celas la delegita reto, la diversaj servoj, la eldonagado, la arangxoj, ktp. Post la regximsxangxo en Orienta Euxropo - pro la abrupte sxangxigxinta valorsistemo - la LA-oj (do ankaux UEA) perdis grandan parton de sia membraro. Pro la kresko de vojagxkostoj, kaj pro la neeblo de la antauxa "konsumstila" esperantado, radikale sxrumpis la movada aktivado. Pri similaj evoluoj oni plendas ankaux en aliaj mondopartoj, sed la strukturo de UEA ankoraux ne estas adaptita al la sxangxigxintaj cirkonstancoj. Diablaj, sed rompeblaj cirkloj ------------------------------ Pro la malkresko de la nombro de esperantistoj (= malkresko de "servo-konsumantoj"), post atingo de iu kriza maso, pro simplaj ekonomikaj kialoj malkreskas la nombro kaj kvalito de diversaj servoj, kio kauxzos plian malkreskon de aplikantoj. Pro la nesuficxa kvanto (kaj nesuficxe alta kvalito) de la alekstera propagando ne venas pozitivaj reagoj el la ekstera medio. La memfido de esperantistoj malkreskis - kio siavice kauxzas pluan retirigxon el la ekstera agado. Ekz. oni ne plu portas verdan stelon sur la vestoj, kio subkonscie signifas la nekuragxon elmontri, ke "mi estas esperantisto...". La manko de ekstera agnosko malebligas aux malfaciligas la ricevon de diversaj subvencioj, kiujn aliaj sociaj aux kulturaj movadoj tre bone utiligas. Anstataux rekoni la erarojn... ------------------------------ Pro la nesukceso realigi siajn iluziojn, pluraj "malnovaj" esperantistoj trovas novajn pretekstojn. Anstataux analizi kaj rekoni la erarojn, oni postulas politikan agadon de UEA (sub la nomo de homaj rajtoj, paco ks), aliaj postulas, ke UEA rezignu pri disvastigo de e-o, aux kulpigas la lingvon mem pro la nesukceso, kaj ekagas por fari novan ido-movadon... Ni devas dufronte labori! ------------------------- En la strategia planado oni devas strikte apartigi la movadon (= disvastigo, propagando de esperanto) kaj la komunumon (= interna e-vivo, enmovada aplikado de la lingvo). Gxis nun - ne oficiale, sed en la praktiko - la cxefanprioritaton havis la aplikado de la lingvo. La cxefa varba argumento estis la tuja, mondskala aplikeblo de esperanto. La neplenumitaj promesoj, la ofte malalta nivelo de la servoj (renkontigxoj, bultenoj ktp) kaj la instrua praktiko (oni kun kelkaj esceptoj instruis cxefe nur la lingvon, sed ne la esperantismon, - mankas la konscia (!) edukado esti esperantisto) kauxzis, ke plejmulto de la kursfinintoj ne restas en la movado, kaj post kelkaj monatoj, aux jaroj, plene malaperas el inter ni. Ni devas dufronte labori. Unuflanke ni devas zorgi pri la plialtigo de la servo-nivelo (gardo de la gxisnunaj esperantistoj), aliflanke ni devas turni nin al la eksterapropagando por akiri eksteran pozitivan rekonon (rompi la diablan cirklon, menciitan en la unuaj alineoj). Teoria bazo: e-o estas cxefe ideo --------------------------------- En la komenca pasxo, ni devas fiksi la teorian bazon: esperanto estas cxefe ideo, la celo de UEA estas disvastigi gxin. Gxi signifas, ke pro nia sensxtateco la realigxo dependas nur de la esperantistoj mem, do necesas cxies partopreno en la movado. Tiu cxi devas esti la bazo de niaj varbaj argumentoj, kiuj mencias (ankaux), ke ene de la movado la lingvo jam plurterene bone utiligeblas. Donas pli da rezulto allogi kunlaboremajn homojn ol seniluziigxontajn aplikontojn... Pli konscian instruadon! ------------------------ Ecx cxe la nuna nivelo de propagando estas konstanta alfluo de novaj esperantistoj. Tamen post la kursoj la plejparto de ili malaperas, ja ili ne estas edukitaj esti esperantistoj (vidu la kontraston al la etna, nacia edukado). Ni agas kontraux ni mem, se la lernolibroj ne enhavas devige (!) cxapitrojn (ekz. kiel suplemento) pri la historio de e-o, la movada strukturo, e- servoj, centraj kaj lokaj adresoj, ktp.! Post la kurso la lernanto perdas la ligon al la movado. Do estas nia elementa intereso atingi la staton, ke jam dum la kurso lagvidanto zorgu pri abonigo de la lernantoj al iu internacia movada gazeto. Tio ebligas al la kursfininto ne forgesi la lingvon, ricevi dauxran (dusemajnan, monatan) instigon por okupigxi pri esperanto, havi fresxajn informojn pri la movadaj eventoj kaj servoj, - do tio helpas kaj al la servodonantoj, kaj al la loka, landa organizo, kaj al la kursfininto mem, ja li/sxi ne perdas la ligon al la movado. UEA estas nia organizo! ----------------------- UEA reale estas iu loza aro de e-grupigxoj. Laux la nuna strukturo gxi ne estas organizo por plenumi iun celon, sed estas amasorganizo, inter kies membroj funkcias nur informintersxangxo. La landaj asocioj NE estas filioj de UEA, ja ili estas tute memstaraj. La komitato krom pri administraj internaj aferoj, fakte havas nenian potencon kaj decid-povon, ja la landaj asocioj ne estas devigataj plenumi iun ajn decidon. Se ni supozus, ke UEA (cxu la estraro, cxu la komitato) ekdeziras lancxi iun kampanjon, konkretan agadon - gxi simple ne havus eblecon plenumi gxin pro manko de strukturo. Ni devas decidi, kion ni volas: Unu el la ebloj estas sxangxi la decidsistemon. La landaj asocioj devus havi du kategoriojn: plenrajtan kaj observan. Plenrajta LA havu vocxdonrajton, sed la komunaj decidoj (ekz. pri movadorganizaj aferoj, kampanjoj, lernolibroj, eldona agado, agoj kontraux la piratado, membrosistemo ktp) estas por ili devigaj. Se iu LA ne plenumas la komunajn decidojn, gxi igxos observanta membro. UN havas similan decidsistemon: Ellaboritajn kontraktojn subskribas tiuj LA-oj kiuj konsentas pri gxi, kaj ili devigas sin plenumi la enhavon de tiuj kontraktoj. Alia ebleco estas gardi la nunan strukturon, kaj paralele elformi novan reton de aktivuloj, kiuj devigas sin plenumi taskojn, ricevitajn de centra respondeculo. Tia aktivula reto povas tre bone funkcii, kiel montras la ekzemplo de "rebata servo" cxe kelkaj organizoj, aux la agado "centra artikolo" de la Informa fako de UEA. Ago-tago sub gvido de UEA ------------------------- La ago-tago (kelkloke "surstrataj demonstracioj") en 1992 pruvis, ke nia samtempa, kunagordita agado - se gxi estas zorge preparita - vekas grandan interesigxon cxe la amaskomunikiloj. Por eluzi tiun eblon, UEA devas kunagordi la agadon. Intereson de jxurnalistoj kaptis ne esperanto mem, sed la fakto ke io tia, nekutima okazas samtempe (!!!) en pluraj euxropaj landoj! Universalaj Kongresoj --------------------- La UK-oj, kiel la plej grandaj publikaj manifestigxoj estas tradicie necesa parto de la movado. Tamen oni devus foje pripensi, cxu la nuna formo tauxgas esti ankaux labora kongreso de esperantistoj? Dudekhora komitatkunsido certe suficxas nur, se la Komitato estas formala instanco, kaj inter la membroorganizoj de UEA necesas nur inform-intersxangxo, kaj nenia plia kunagordita agado... Rilatoj al la fakaj asocioj --------------------------- UEA tenas kontaktojn kun cx. 40 "fakaj asocioj". Plejmulto de ili plenumas nur la taskon: "registri la samfakulojn" sen aparte zorgi pri faka aplikado, nek pri disvastigo de e-o en sia faka tereno. Cxu oni ne devus repensi la celon kaj la estonton de tiu agado? Fakte la fakaj asocioj devus funkcii kvazaux specialaj komisionoj, kiuj plenumas la bazajn celojn de UEA en sia tereno. Sed por atingi tion, oni devus respondi al la demandoj: kiel rilati al ili, kaj kio estas necesa por ke ili povu plenumi la celojn (taskojn...) Cxefa rolo de UEA ----------------- Plejmulto de esperantistoj konscias, ke komuna agado donas kvalite pli altajn rezultojn ol la individua. Pro tio multaj aktivuloj, ecx landaj asocioj atendas iniciatojn, (ecx instrukciojn) de UEA: kion mi, ni faru? La tasko de UEA estas gxuste tiu iniciatado, lancxo de komunaj agoj, de kampanjoj kaj eventuale disdono de taskoj. Sed tiuj aferoj estas ne realigeblaj cxe la nuna strukturo. Oni ne povas tusxi nur unu aferon, ja por havi rezulton estas necese, ke la tuta strukturo de la organizo servu tiujn celojn. Oni devas de komenco gxis fino analizi la funkciadon de UEA, devas respondi al dekoj da demandoj. Cxi tie mi tute ne tusxis esencajn demandojn, kiel financado, proporcia sxargxoportado, subteno de aplikado, rolo de individuaj membroj, celo kaj tasko de e-grupoj, fondajxoj, informfluo, oficejoj (filioj) de UEA en aliaj mondopartoj, ktp. La Komitato en Valencio diskutos pri gvidlinioj por la estraro de UEA. Por ke la afero de esperanto progresu, evidente nur la disvastigo povas esti prioritato. Aplikado estas samtempe celo kaj rimedo por la disvastigo! Por solvi la aktualajn strategiajn demandojn, ne suficxas 1-2 pagxa suprajxa dokumento, tio tauxgas nur por flankensxovi la aferon nesolvita. Por pridiskuti la tutan komplekson estus oportune organizi apartan, plurtagan seminarion. Sed kiun interesas tiuj pensoj? Szilvasi Laszlo ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Scienca Revuo 1993/2 ==================== Aperis - tre rapide post la antauxa - la vica numero de la ISAE- eldono "Scienca Revuo" [Vol. 44 (1993)(2) - 163; ISSN 0048-9557). Kiel en la antauxa numero, oni povas, malgraux la tema varieco de la artikoloj, eltiri ion komunan por la tuta kajero. En antauxa numero tia cxefa fadeno estis kulturo, nun gxi estas lingvo. Vere, cxiuj problemoj, konsiderataj en la artikoloj, estas rilatoj al lingvo: cxu tio estas didakttikaj problemoj en instruado de esperanto al his- panlingvanoj (A. G. Fumero, Lingvaj malfacilajxoj de la kubaj lernantoj de e-o.), cxu klasike terminologia diskuto pri kemia nomenklaturo (D. Portmann, Nova rigardo al la nomoj de kemiaj elementoj), cxu pri per- komputila tradukado (A. G. Fumero, Tradukesploroj per malgrandkapacita komputilo) aux restarigo de la senco por malaperintaj en la teksto fragmentoj (R. Fossmeier, Pri resinkronigo en kodoj). Speciale interesa por esperantologoj estas propono sxangxi la liternomojn en e-o (Gx. Cool, Alfabetoj en etnaj lingvoj kaj en esperanto) - propono apenaux iam akceptota, sed ja reflektantaiun reale ekzistantan problemon. La sola por la unua rigardo ne ligita al la cxefa temo artikolo (V. I. Ionesov, Problemoj de la sociologia interpretado de la enteriga rito en antikvaj scioj) finfine ankaux estas ligita al la lingvo en vasta senco, cxar temas pri mesagxoj, kiujn transdonis al la nuntempo la antikvuloj, cxifrante ilin en la entombiga rito. Tiaspeca tema unueco de apartaj numeroj de la scienca gazeto estas, sendube, tre bona iniciato, cxar donas iom mankantan unuecon al la tro bunta multprofila scienca eldonajxo. Krom la artikoloj mem la kajero enhavas mallongajn informojn el la scienca literaturo, recenzojn kaj bibliografion de SR 1988 - 1993. N.G. La jarabono (2 numeroj) de SR kostas 35 NLG al la UEA-konto isae-z. Por detaloj pri SR kaj ISAE turnu vin al: R. Hauger, Ringstrasse 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio. ************************************************************************* Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj =============================== Fine de junio aperis la unua cxi-jara [n-ro 1(31)/1993] de "Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj". La pure esperantlingva kajero prezentas abundajn interesajn artikol(et)ojn de diversnaciaj auxtoroj pri diversaj temoj, akcentante la aplikan flankon de la sciencoj; abundas komercaj informoj kaj movadaj sciigoj (ekz. pri Monda Kunagado ks.). Specialan intereson elvokas artikoloj de Pan Chuan Plano de Eskalado de Cxinio, de Zhao Hongzhou Pri la kontraux-scienca ideologia tendenco kaj de auxtorkolektivo Pri senmedikamenta kurac-metodo de Cxinio. Necesas tamen konstati, ke la menciitaj artiloloj ne estas originale verkitaj en esperanto. Interesa kaj utila por cxiu uzanto de la internacia lingvo estas artikolo de Sergio R. Docal Pri la uzo de la komo, kie la auxtoro pruvas, ke malgxusta uzo de tiu signo povas sxangxi la sencon de la frazo. Informojn pri la aboneblecoj petu cxe la redakcio: Esperanto-Asocio, Academia Sinica, 52 Sanlibe, 100864 Beijing, Cxinio. ************************************************************************* KOMERCA APLIKADO //////////////// EKA - esperanto komerca agado ============================= Esperantistoj el Triesto (Italio) kunlabore kun kelkaj alilandaj esperantistoj ellaboris tute novan iniciaton, kiel apliki esperanton por la komerca agado. Temas pri speciala reto de komercaj agentoj, kiuj agas en siaj landoj, kolektante informojn pri vend- kaj acxeteblecoj de diversaj varoj. La infomoj pri la agentoj estas kolektataj en la triesta datum-bazo, kaj tiohelpos trovi al la agento, scianta pri io ofertata, agenton, kiu scias, kiu tiun oferton bezonas. Poste la agentoj kontaktigos inter si la interesitajn entreprenojn, kaj se la kontrakto bonorde rezultos, ili ricevos maklerajxon. Cxi-momente la projekto trovigxas en komenca fazo. Ankoraux malmultas la agentoj, ecx ne en cxiuj landoj ili trovigxas. Sed se tiu sistemo ekfunkcios pli vaste, speciale inter okcident- kaj orienteuxropaj landoj, kie ankoraux ne ekzistas densa reto de tradiciaj komercaj ligoj, gxi povos, dank' al vasta uzo de esperanto, alporti renomon al nia lingvo kaj movado en la plej influhava tavolo de Euxropo - la komercistoj kaj entreprenistoj. Nun, por ke la ideo ne restu nur bona projekto, aktive plivastigi la agentan reton - cxiu povas farigxi agento, se havas kontakton kun entrepreno(j), interesitaj pri komercado kun alia parto de Euxropo - kaj aktive propagandi la aferon en la nacilingva gazetaro, por ke la potenciale interesitaj entreprenoj sciu, ke esperantistaj agentoj povas plifaciligi iliajn taskojn. Interesigxantoj povas turni sin al: EKA, P.k. 485, -4100 Triesre Centro, Italio. ************************************************************************* ILEI //// Instruistoj invitas - konatigxu kun ILEI! ========================================== ------------------------------------------------------------- Tiu cxi numero de EVENTOJ estos sespage disdonata dum UK. La suba materialo direktas sin cxefe al la tieaj partoprenantoj. ------------------------------------------------------------- Dum la UK en Valencio nepre atentu 15-minutan prelegon enkonduke al la kongresa temo 'Klerigo por la 21-a jarcento' de d-ro Duncan Charters (Usono) en la inauxguro de la UK. La Tago de la Lernejo mard-matene dedicxigxos ekskluzive al tiu temo, kun kelkaj prelegoj, iuj de ILEI-anoj, kaj vigla panel-diskuto. Kunsido de ILEI okazos dimancxe posttagmeze. Ni skizos la pasintjaran agadon, la celojn por la venonta jaro, invitante komentojn. Ni klarigos la bezonon por pliaj laborfortoj. Ni traktos propon-tekston por eduka rezolucio antauxmetota al la komitato de UEA, kiu devos trakti la kernan debaton: cxu ni prioritate servu la ekzistantan esperantistaron, aux ni emfazu kaj direktu rimedojn al sistema informado kaj instruado? Alparolos krom estraranoj de ILEI, s-roj Milan Zvara pri E- Centro en Poprad kaj Laszlo Szilvasi pri "Eventoj". Estrarano d- ro So Jin Su prezentos informojn pri la 28-a ILEI-Konferenco en Koreio. En la ILEI-budo ni akceptos membrigxojn al ILEI, abonojn al Juna amiko kaj EVENTOJ, montros niajn eldonajxojn, akceptos aligxojn al la 27-a kaj 28-a ILEI-konferencoj en Paterna (10 km de Valencio) kaj resp. Kangnam (Koreio), tuj post la koncernaj UK. Aligxojn ni same akceptos por la 2-a kaj 3-a gimnazioj de ILEI. Registrigxo por la ekzamenoj de UEA kaj ILEI okazos posttagmeze en mardo, kun skriba parto jxauxde kaj parola vendrede. Kosto: 60% de la MA-kotizo por via logxlando. Ne forgesu rigardi la reviziitan reeldonon de la unua kajero de "Tendaraj tagoj" en la libroservo. Prezo sensxangxa, spite 4 novajn pagxojn, 8 reviziitajn, kaj aldonon de koloro. Konversaciaj rondoj okazos tra la semajno en kvar grupoj je diversaj niveloj. Stefan MacGill ************************************************************************* ANONCO ////// --------------------------------------------------------------- Cxu al vi placxas EVENTOJ? Cxu vi opinias gxin utila por la movado, por la rapida informfluo en Esperanto? Se jes, abonu mem kaj ne hezitu rekomendi gxin al viaj amikoj! Abonu al EVENTOJ povas esti bona donaco al samideanoj el netranspagipovaj kaj malricxaj landoj. Vi povas ankaux pagi kotizon al la redakcia abonfonduso - tio helpos abonigi al EVENTOJ aktivulojn el tiuj landoj, kie gxi momente sxrumpas pro ekonomiaj kauxzoj. --------------------------------------------------------------- ************************************************************************* ARANGxOJ //////// 3-a CxAIS studsesio =================== La tria studsesio de AIS en Cxehio, CxAIS, okazos en Prago en Pedagogia fakultato de Karla Universitato 06. - 10.09.1993. En la programo estas antauxvidataj 10 diversaj kursoj, kiujn faros profesoroj kaj docentoj de AIS. Pluaj informoj kaj aligxoj laux la adreso: Ing. Irena Fialova, Pedagogicka fakultakatedra didakticke technologie, Rettigove 4, CZ-11639 Praha-1, Cxehio ************************************************************************* Invito al Berlino ================= Okaze de la 90-a datreveno de sia fondigxo, Esperanto-Ligo Berlin invitas samideanojn el aliaj euxropaj cxefurboj al jubilea renkontigxo, kies cxeftemo estas "Ni komprenas nin. Kunlaboru en Euxropo!". La renkontigxo okazos semajnfine la 27-an - 28-an de novembro 1993. Tranokto en pensiono kun matenmangxo (en unu- aux dulita cxambro) - 50 DEM. Busa rondveturo tra Berlino - 15 DEM. Aligxu cxe: Esperanto-Ligo Berlin, Unter den Linden 38, DO-1086 Berlin, Germanio. ************************************************************************* EKA-stagxo por agentoj ====================== Post la unua sukcesa stagxo por agentoj en Pecs (Hungario) en majo 1993, EKA (Esperanta Komerca Agado) organizas la duan stagxon, cxi foje en Pineto (Italio) la 28-29-an de auxgusto 1993, en kadroj de la Itala E-kongreso. Cetere, la kongresa LKK disponigas al 20 reprezentantoj de nepagipovaj landoj (ne pli ol 3 personoj el unuopa lando!) senpagan tranoktadon kaj mangxadon (akceptigxos tiuj, kiuj la unuaj sin anoncos). Por pliaj detaloj kontaktu la organizantojn: pk. 485. I-34100 Triesto, Italio Telefakso: +39-40-828764. ************************************************************************* Internacia amikeca renkonto =========================== okazos 24-27-an de septembro 1993 en "The Frairs" (antikva Karmelana monahejo), en Kent, Anglio. Oni dormos en modestaj, sed komfortaj cxeloj, mangxos en tradicia refektorio, renkontigxos en tauxge ekipita Konferenca Centro. Apude fluas la rivero Medway, estas lageto kun akvo- birdoj, parkoj kaj gxardenoj. Prezo ne pli ol 79 GBP. Informas kaj havigas aligxilojn: Terry Page, 37 Bullfinch Close, Riverhead, Sevenoaks, Kent, TN 13 2 BB, Anglio. ************************************************************************* 18a kaj 19a Internaciaj Semajnoj de Esperanto ============================================= Pro pasintjaraj sukcesoj estas organizotaj dum la venonta somerodu internaciaj semajnoj, kiuj okazos: 1) de la 4-a gxis la 11-a de septembro 1993 cxe mediteranea marbordo, en havenurbo Sete, en bela parko apud la maro; 2) de la 21-a gxis la 28-a de auxgusto 1993 en Alpoj, 1100 m super la marnivelo, meze de kampoj kaj arbaroj, 25 km sude de la urbo Thonon. Vi lernos aux perfektigos vian scipovon pri esperanto, trovigxante en vere internacia etoso, krome vin atendas ricxa distra programo. Tre modesta restadkosto; ambaux restadejoj tauxgas por rulsegxuloj; eblas tendumi proksime. Aligxojn kaj informojn petu cxe: Centre Culturel Esperanto de Montpellier 5, Rue de Docteur Roux, F-34000 Montpellier, Francio. ************************************************************************* Internacia E-Tablotenisa Konkurso ================================= 14-an de auxgusto 1993. Informigxu cxe: pk. 89, Hodmezovasarhely, H-6801 Hungario. ************************************************************************* IJK en Vraca 1963 - 1993! ========================= La 19-a IJK de TEJO okazis same en Vraca, kiel la cxi-jara. La organiza komitato aparte invitis la tiamajn partoprenantojn por cxeesti la nunan kongreson, kaj organizas por ili apartan kunvenon la 13-an de auxgusto. Jam konfirmis sian cxeeston tiamaj kongresanoj el Germanio, Auxstrio, Polio, Svisio, Israelo ktp. Danke al la "Fonduso Partopreno IJK" de TEJO al la cxijara kongreso ricevis senpagan partopreneblon 14 gejunuloj el Albanio, Serbio, Rumanio, Kroatio kaj Rusio. Membro de LKK de IJK dejxoros cxe la TEJO-gicxeto dum la UK en Valencio por informi pri aligxoj, veturoj al Vraca, k.s. Dum la kongreso okazos publika diskuto pri la modernaj tendencoj en la E-komunumo kun partopreno de pluraj internacie konataj personoj... Surloke eblos aligxi al postkongresaj ekskursoj al la Nigra Maro (Varna, Nesebar), Turkio (Istambulo) kaj Kazanlak. En la numero de 1/februaro-93 de EVENTOJ aperis donackupono, kiu donas la rajton ricevi specialan donacon por la pagintaj abonantoj de EVENTOJ (partoprenantaj IJK-n). Ne forgesu kunporti vian kuponon (aux la koncernan numeron)! ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// "La skolta mondo" restartas =========================== Post la provnumero (vd. Eventoj No 26), jxus aperis la dua, jam vica numero de la organo de Skolta Esperanto-Ligo sub la redakto de Anna Ritamaki. La revivigxo de la gazeto certe kontribuos al la plivastigxo de la e-movado en la infana medio - almenaux la bona kompilo kaj agrabla aspekto de la nuna numero promesas tion. Por informoj pri SEL kaj pri la revuo turnu vin al : Anna Margareta Ritamaki, Peltolavagen 6 B 36, FI-20720 Abo, Finnlando. ************************************************************************* Gazeto por komencantoj ====================== En Ekaterinburg (eksa Sverdlovsk) oni lancxis novan gazeton por komencantoj. Ekzistas jam Juna amiko kaj Kastora klubo. Cxu tamen indas lancxi novan gazeton? Versxajne jes, cxar tiuj gazetoj aperas ne ofte kaj estas dedicxitaj precipe por junaj legantoj. Komencanto - tiel nomigxas la nova gazeto - estas trisemajna(!), kaj tauxgas laux la enhavo por cxiuj agxoj. Krom lingvaj aferoj gxi informas ankaux pri kulturo, historio ktp. de esperanto. Komencanto jam havas pli ol 500 legantojn, precipe finintojn de diversaj korespondaj kursoj. Por ricevi sesnumeran serion sendu en koverto 5 USD aux 6 IRK al la eldonanto: Viktor Kudrjavcev, Pk. 132, RUS-620041, Ekaterinburg, Rusio. ************************************************************************* Nova vegetarana gazeto ====================== Cxesis "Esperantista vegetarano", sed la multnombraj esperantistoj-vegetaranoj ne povas ne havisian tribunon - kaj jen aperis la unua numero de VEGO, kiun eldonas Vegetarana Esperanto-Grupo. Laux la anonco, VEGO estas gazeto por: - bestaj rajtoj - homaj rajtoj - media protektado. Jam la unua numero enhavas multajn gravajn kajautilajninformojn pri diversaj hom- kaj bestrajtprotektaj asocioj, vegetaranismaj principoj ktp. La gazeto planas aperadi 4-foje jare, la jarabono kostas 5 GBP aux egalvalore. La redakcia adreso: Brian W. Burnet, Nant Yr Hafod Cottage, Llangdela, Clwyd LL11 3BG, Britio Tel: +44-978-88442 ************************************************************************* MOVADO ////// Kreditkartoj akceptataj - ankaux en Esperantio! =============================================== Uzi la servojn de "eksterlandaj" libroservoj ofte estas malfacile pro transpagaj problemoj, kaj pro la altaj bankkostoj. En la cxiutaga vivo vaste estas uzataj la kreditkartoj, - tamen plejmulto de E-organizoj, libroservoj ne povas, ne pretas akcepti ilin. La konata E-eldonejo kaj librovendejo SONORILO rompis la vicon, kaj akceptas plurajn kreditkartojn, kiel VISA, EUROCARD, MASTERCARD, American Express, JCB ktp. Por la posedantoj de tiuj kartoj do ne plu ekzistas transpagaj problemoj ankaux en Esperantio, ja SONORILO estas unu el la plej grandaj E- libroservoj, kie oni povas mendi librojn, video- kaj sonkasedojn, diskojn - ecx aboni revuojn! Posedantoj de tiuj kreditkartoj simple sciigu per subskribita karto aux telefaksa letero ties numeron, validodaton kaj la nomon de la kreditkarto al: Eldonejo & Librejo SONORILO, Doornstraat 22, B-2610 Wilrijk, Belgio. Telefono kaj fakso: +32-3-8272405 Rim: SONORILO peras ankaux EVENTOJ-n, do por aboni gxin sekvajare per kreditkarto vi povas turni vin al ili. La red. ************************************************************************* OSIEK-premioj aljugxotaj ======================== Cxiujare OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto- Konferencoj) aljugxas premion al nefikcia verko al vivanta auxtoro. La debatoj kaj vocxdonado okazas cxiujare dum la konferenco de OSIEK, kiu cxi-jare pasos inter 17-23.07. en Kondoros (Hungario). La elekto estos malfacila, cxar preskaux cxiuj verkoj proponitaj por la premioj estas bone konataj en Esperantujo, kaj estas gravaj por la movado; kelkaj estas ecx tradukitaj al diversaj naciaj lingvoj. Jen la listo de validaj proponoj: William Auld: La fenomeno Esperanto Detlev Blanke: traduko de Manifesto de la Komunista Partio de K. Marks kaj F. Engels Andre Cherpillod: Glozel kaj la prahistoria skribo Ulrich Lins: La dangxera lingvo G. F. Makkink: Nia Fundamento sub lupeo Claude Piron: La bona lingvo Rikardo Sxulco: Pledo por unueca lingvo Bruno Fogelmann: La nova realismo ************************************************************************* Kulturpremio al B. Vogelmann kaj R. Schulz ========================================== FAME-fondajxo kaj la urbo Aalen (Germanio) dedicxis la 3-an Esperanto-kulturpremion al Bruno Vogelmann kaj Richard Schulz (Rikardo Sxulco). Dum la kulturmatineo en Aalen la du premiitoj ricevis la premion 10.000 DEM el la manoj de la urbestro, Ulrich Pfeifle, kaj de prezidanto de FAME, Alois Meiners (la lasta, bedauxrinde, mortis antauxnelonge). Bruno Vogellmann: elstaras liaj 9-lingva komerca vortaro (reeldonita en 1990 kun 2500 terminoj kun aldonoj en la cxina kaj japana lingvoj), kaj filizofia verko La nova realismo. Richard Schulz: per la furorlibro Mia amata Esperamto li gajnis multajn simpatiojn por la ideo de mondvasta dua lingvo. Sed kulture plej gravas liaj tradukoj el la germana; menciindas ankaux liaj originalaj verkoj. Antauxe la premion ricevis KCE en La Chaux-de-Fonds (Svisio) kaj la japano Ito Kanzi (Ludovikito). el "Heroldo", 10 julio 1993 ************************************************************************* Alp-Adrio: propono akceptita ============================ Dum la estrarkunsido, okazinta la 16-an de junio 1993, la gvidantaro de Triesta Esperanto-Asocio decidis akcepti la sugeston, proponitan dum la lasta Gxenerala Asembleo de Alp- Adria Kunlaboro en Maribor, pri translokigxo de la sekretariejo al Triesto kaj pri okazigo de la 6-a Konferenco de Alp-Adriaj esperantistoj en tiu urbo en majo de 1994. La nova sekreterio estas Edvige Ackermann. el "La Eta Gazeto", julio 1993 ************************************************************************* Profesiigxo pri esperantologio ============================== Establigxas esperantologiaj studoj por eksterlandanoj en la Budapesxta Universitato Eotvos. Sep gestudentoj (1 auxstrino, 1 polino, 2 germanoj, 1 franco, 1 koreo) pretigxas por magistrigxo cxi septembre en la Universitato Eotvos. Kelkaj el ili planas dauxrigi la stoduojn por doktorigxo. Post anonco en Eventoj (2/aprilo-1993, n-ro 28), la dua grupo komencos siajn studojn en septembro, kaj espereble cxiun trian jaron multaj aliaj elektos profesiigxon pri esperantologio kaj interlingvistiko. La aligxantoj devas havi bonan lingvoscion kaj bazajn konojn pri la esperanta kulturo. Tiel jam dum du jaroj eblos magistrigxi kaze de serioza hejma laboro. La tria jaro ebligos specialigxon (pri esperanta lingvistiko, literaturo, metodiko, interlingvistiko, komputa lingvistiko aux eldonado kaj redaktado) kaj pretigxon por doktorigxo. Esperanto-fako planas inviti gastprelegantojn, konatajn fakulojn ankaux el aliaj landoj. Al la auxtuna starto jam aligxis studontoj el Britio, Bulgario, Finnlando, Francio, Irano, Israelo, Italio, Koreio, Turkio kaj Ukrainio. La universitato akceptos aligxojn ankoraux en auxgusto! Por pli detalaj informoj vd. Eventoj No 28 aux turnu vin rekte al Esperanto-fako, Universitato Eotvos, p.k. 107, H-1364 Budapest, Hungario ************************************************************************* Esperanto helpas handikapulojn ============================== En 1992 dum la 1-a Mondkongreso de Esperantistoj-Handikapuloj en Frantisxkovy Lazne estis fondita Internacia Klubo de Esperantistoj-Handikapuloj. La klubo celas faciligi la komunikadon inter handikapuloj kaj ties organizoj internaciskale, uzante esperanton. Nun la Klubo jam havas 729 membrojn de diversaj kategorioj el 15 landoj, en kelkaj landoj ekzistas ecx apartaj sekcioj. Gxi organizas kongresojn kaj aliajn renkontigxojn, okupigxas pri disvastigo de esperanto (diversnivelajn kursojn finis jam 406 personoj), ecx arangxis la konstruadon de Zamenhof-monumento. Cxiumonate aperas la interna ligilo "Informilo de Asocio de E- Handikapuloj", kvaronjare estas eldonata propra almanako "Antauxen" kun soci-politika kaj beletra enhavo (jarabono por ambaux eldonoj kune nur 5 DEM). Pri pliaj detaloj turnu vin al: Josef Vanecxek, Soukenicka 58, CS-27401, Slany, Cxehxio. ************************************************************************* ANONCO ////// -------------------------------------------------------- EVENTOJ aboneblas por kalendara duonjaro kontraux duono de la jara kotizo. Abonu kaj abonigu viajn amikojn! -------------------------------------------------------- ************************************************************************* INTERVJUO ///////// "La tempo laboras por esperanto" ================================ Intervjuo kun Andrzej Pettyn, redaktoro de la Esperanto-Sekcio de la Pola Radio En kiuj cirkonstancoj vi eksciis pri esperanto kaj kiamaniere vi esperantistigxis? Kiam mi estis kelkjara knabo, dank' al mia patrino mi malkovris la mirindan mondon de libroj kaj mi farigxis pasia libroleganto... En unu el la libroj verkita de pola auxtoro Grabinski ankoraux antaux la dua mondmilito, mi tralegis pri homoj, kiuj interkomprenigxis per komuna internacia lingvo esperanto. Tiu ideo tre forte ekgxermis en mi, cxar inter miaj samlernejanoj estis tiutempe modo uzi la propran "lingvajxon", por ke la instruistoj ne komprenu nin. Estis multaj specoj de tiaj lingvajxoj... Ne estas do strange, ke la informo pri tio, ke jam ekzistas preta lingvo, ege fascinis min. Sed neniu informis, kie oni povus acxeti lernolibron de tiu cxi lingvo, kie oni povus gxin lerni ktp. Mi memoras, ke logxante en la jaroj 1953-54 en Zombkowice Slazkie mi demandis pri tiu cxi lingvo mian instruiston, kiu informis min, ke alia instruisto Karol Gede estas esperantisto. Kiam mi vizitis tiun Gede en apuda vilagxo Tarnawa, li diris: mi ne povas helpi vin, e-o estas malfavore traktata de la auxtoritatoj, forgesu pri mia esperantisteco. Kelkajn jarojn pli poste mi renkontis tiun Karol Gede dum la UK en 1959 en Varsovio. Intertempe la sinteno al esperanto flanke de la auxtoritatoj farigxis pli favora. Oni permesis okazigon de UK en Varsovio. Mi mem en 1956 komencis lerni esperanton koresponde, sed la unuajn du ekzercojn skribis suficxe malbone, kaj mi iom seniluziigxis. Tamen pli poste en 1957 mi partoprenis e-kurson en la Junulara Palaco en Varsovio. La kurso disfalis, sed mi mem ellernis la lingvon auxtodidakte. Cxu la laboro en Pola Radio kaj la ideo de e-radioelsendoj estis efiko de via penado? Rakontu koncize pri la historio de la e- redakcio. La elsendoj kreigxis prepare al UK en Varsovio en 1959 kaj komencigxis la 4-an de aprilo. La unuaj du redaktoroj estis Ada Sikorska-Fighiera kaj Jerzy Uspenski. Mi komencis mian kunlaboron la 8-an de aprilo 1959 tute hazarde. S-ino Sikorska, kun kiu mi estis en la estraro de Varsovia Filio de PEA, venis subite al la Asocio, kaj petis, ke mi traduku suficxe longan tekston por la sekvonta tago. Mi sxvite laboris la tutan nokton. Matene mi venis en la sidejon de Pola Radio, kie Jerzy Uspenski, poste Andrzej Rajski kaj Isaj Drawter terure korektis la tekston. Nu, mia lingvouzo rapide evoluis kaj baldaux mi farigxis konstanta kunlaboranto kune kun Jerzy Grum kaj aliaj. Estis amaso da personoj, kiuj pasis tra la redakciaj cxambroj, sed fakte gxis nun restis Barbara Pietrzak, kiu aligxis al la laboro en 1969. El la malnovaj, iamaj redaktoroj nunmomente kunlaboras Milada Szwedo kaj Jan Klinek. Kelkaj homoj mortis, ekz. Piotr Rowinski, Zbignew Lutogniewski, Jerzy Grum, kelkaj malaperis, ekz., la unua regxisoro Zbigniew Laskowski de jaroj logxas en Svedio, samkiel M. Birbrajer, iuj pensiuligxis, ekz. Jerzy Uspenski, iuj trovis por si alian laborlokon. La elsendoj evoluis de unu duonhora programo en 1959 gxis sesduonhoroj en 1983 - 1989, poste ili sxrumpis gxis la nunaj du elsendoj tage. Pri kio vi okupigxas ekster via profesia laboro por esperanto? Unuavice pri finnaj aferoj, i.a. mi aktivas en la Cxefa Estraro de Pola-Finna Amikec-Societo, kie mi respondas pri la instruado de la finna lingvo, krome mi estas gvidanto de la Pola-Finna Filmoklubo en Varsovio. Kion vidirus konklude? Mi deziras plifortigi vian kredon pri la nuno kaj estonteco de esperanto. En iu momento de mia vivo mi komencis dubi, cxu indas okupigxi pri cxi tiu lingvo, cxu esperanto havas la sxancon farigxi vere internacia? Mi diros al vi: gxi jam estas internacia, sed gxia pli vasta aplikado grandparte dependas de la talentoj kaj energio de gxiaj popularigantoj. Iam mi kredis, ke Euxropo estas poreterne dividita per la berlina muro. Sed kiam falis la berlina muro, kiam realigxis io sxajne nekredebla, mi pli kaj pli firme komencis kredi, ke falos la antauxjugxoj pri esperanto, ke venkos la prudento de la homoj kaj esperanto ricevos pli da internacia aplikado. La pliintimigxo de internacia kunlaboro, kiu lastatempe pli kaj pli sekvas, komprenigas al la homoj, ke sen komuna internacia lingvo vera komprenigxo globskale ne eblas. Tial mi kredas, ke la tempo laboras por e-o. Intervjuis Ireneusz Bobrak laux "Varsovia Vento", 9/1993 ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Seula Esperanto-Kulturcentro sercxas esperantistojn, kiuj volas korespondi kun koreaj gesamideanoj: S.E.K., CPO Kesto 3047, Seulo, Koreio. * * * La Japana E-Koresponda Servo, funkcianta cxe la Kansaja Ligo de E-Grupoj, dauxre akceptas korespondpetojn. La servo tenas la leterojn por unu jaro, kaj klopodas peri al tauxga persono. Kontaktadreso: Sonehigasimati 1-11-46-204,Toyonaka-si, 561, Japanio. * * * 15-jara lernanto pri turismo, matematiko, lingvoj: Csaba Csako, Szanto Kovacs str. 28 II/6, H-4400 Nyireghaza, Hungario. * * * Dez. intersxangxi spertojn pri instruado de e-o en lernejoj, korespondaj kursoj ks.: Hektor Jimenez, Ave. 47, Nr. 3803, e/48 y 40, Rpto. Kohlly, Playa, La Habana, Kubo. * * * Filologo kaj jxurnalisto pri esperantologio, gazetara laboro kaj historio de la e-movado: Juan Ramon Rodriguez Gomez, Aptdo 6189, Plaza de la Revolucion, C-10600 La Habana, Kubo. * * * 14-jara lernantino pri libroj kaj biciklado: Helga Kek, Deak u. 11, H-3910 Tokaj, Hungario. * * * Lernejanoj de la 6-a kaj sepa klaso, kaj direktoro de la lernejokie ili lernas esperanton: * * * Mato pekuljak, Otarijska 8, HR-41000 Zagreb, Kroatio. * * * 17-jara komencanto atas historion, poezion, diplomation: Miklos Takacs, Polgasi ut 99/A, H-4080 Hajduhakas, Hungario. ************************************************************************* MUZIKA KULTURO ////////////// Rok-gazet'- la 5-a ================== Jxus aperis la kvina numero de tiu cxi bela eldono, sur 32 pagxoj. La enhavo buntas: komunikas pri rok- kaj malrok- novajxoj, klerigas, atentigas, intervjuas... Rok-Gazet' estas la plej profesi-aspekta revuo en Esperantio, plene gxi indas je subteno. (Cetere gxuste nun komencigxis la vica abonperiodo por la sekvaj kvar numeroj). Kvar sinsekvaj numeroj kostas 100 FRF, aux 35 NLG, pagendaj al UEA-kodo rokk-h, aux 26 IRK (13 USD por nepagipovaj landoj), sendendaj al la redakcio: EUROKKA, F-31450 Donneville, Francio. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Adressxangxo ------------ Nord-Hungaria Esperanto Societo ekde 1-a de julio havas novan sidejon: 3525 Miskolc, Szechenyi u. 35. II.em. La posxta adreso restis sensxangxa: 3548 Miskolc pk. 679. Kiel atingi la IJS-ejon? ------------------------ IJS (31.07.-06.08, kastelo en Mikosszeplak) estas la plej granda somera E-arangxo en Mez-Euxropo. Por viziti gxin per trajno (ekz. Budapest Deli 06.30 11.55 17.20) atingu la stacion Zalaber-Batyk, kaj de tie per auxtobuso veturu tra la vilagxo Zalaveg gxis la haltejo "Mikosszeplaki kastely" (cx. 8,5 km). Karavano IJS-IJK ---------------- De IJS veturos auxtobusa karavano al IJK en Vraca, Bulgario. La veturkosto estas 4500 forintoj. Por demandi pri liberaj lokoj por eventuale kunveturi, telefonu aux faksu al Edit Borsos +36-92-313688 gxis 29-a de julio, aux poste jam alveturu al la IJS-ejo. OSIEK en Kondoros ----------------- Inter 17-24 de julio okazos internacia E-konferenco de OSIEK en Kondoros kun partopreno de cx. 60 eksterlandanoj (kaj gxis nun 1 hungaro...) Kvankam pri la preciza loko kaj programo ne estas detalaj informoj (la organizantoj kontaktis neniun hungarian e-organizon...) indas viziti la arangxon. Kondoros estas ne tre granda vilagxo, do certe estos facile trovi ilin surloke. Libroservisto sercxata ---------------------- Nia redakcio volas ekfunkciigi perposxtan libroservon, por kio ni sercxas budapesxtan kunlaboranton (prefere kun telefono). Se vi pretas okupigxi pri tiu servo, bv. telefone kontakti nin, aux renkonti persone en la centra klubejo "Esperejo" en merkredoj post la 20-a horo. Sercxu: Laszlo Szilvasi! ************************************************************************* RECENZOJ //////// Kiel diskonigi vian asocion? ============================ Tiel nomigxas la 24-pagxa kajero, eldonita de UEA, kiel la unua en la serio Konsilaroj por Aktivuloj. La brosxuro estas la esperanta traduko far G. Pirlot de franca originalo. Sur limigita spaco gxi prezentas respondojn al la cxefaj demandoj, kiujn frontas ajna landa kaj ankaux internacia e-asocio kiam strebas dece prezenti sin al la ekstera publiko. Ofte gxuste nescio de la plej bazaj reguloj de reklamado fiaskigas la agadon, bone planitan en ceteraj rilatoj. La brosxuro plenigas veran e-merkatan truon. Oni ekscias el gxi, kiel korekte prezenti sian celaron, kiel plej bone formuli mesagxon, uzi la informilojn (gazetaron, radion, televidon, proprajn presajxojn ktp.), kiel mem organizigxi (ja ecx tion ni ofte imagas nur nebule!), ecx kiel indas kaj kiel ne indas kompili afisxojn... Certe, la brosxuro mem ne helpos cxiam al cxiu, same kiel la plej bona kuirreceptaro ne permesos tuj igxi cxefkuiristo en restoracio. Sed ecx la plej sperta kuiristo bezonas kuirlibrojn, kaj niaj aktivuloj tre ofte estas kuiristoj amatoraj, por ili la plejmulto de la prezentataj konsiloj povos esti tute novaj. Krome, surbaze de la pritraktataj demandoj oni povas plani aktivultrejnajn seminariojn, kie eblos konsideri ilin kiom ajn pli detale. Aktivuloj de nia movado devas scii uzi la merkatikajn metodojn por disvastigi esperanton en la mondo. Kaj la eldonajxo Kiel diskonigi vian asocion povas bone helpi por tio! La brosxuron oni povas mendi cxe la libroservo de UEA kontraux 3 NLG (rabato de 33 %-oj cxe samtempa mendo de 3 ekz.-oj). N.G. ************************************************************************* REAGOJ ////// Nia historio ============ Alariko skribis en La Brita esperantisto 3/93 (represo en Eventoj n-ro 27, 1/aprilo-93), ke ni ne havas libron pri la historio de la movado. La plej bona libro, laux mi, pri tio estas "Historio de Esperanto", en tri volumoj, de Leon Courtinat, kiu finigxas je 1959. Estus bone se iu povus verki kvaran volumon por dauxrigi gxin. Charles Field el "La Brita Esperantisto" jul.-auxg. 1993 ************************************************************************* HISTORIO //////// ---------------------------------------------------------------- Historio de nia movado, komunumo estas organika parto de nia kulturo. La instruado de la historio devas esti integra parto de cxiu lingvokurso. ---------------------------------------------------------------- Tre konciza historio de la Esperanto-Movado =========================================== (dauxrigo. Komenco en "Eventoj No 28 - 33) Post la Dua Mondmilito la nova intersxtata mondorganizajxo estis kaj restas Unuigxintaj Nacioj, al kiu sin turnis UEA en 1950 per jena peticio: Mi opinias, ke la solvo de la problemo de internacia helpa lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuigxintaj Nacioj devas preni gxin en seriozan konsideron. Mi opinias, ke monda helpa lingvo, kiu ne forigos la lingvojn naciajn, sed servos al ili kiel helpa lingvo, estas necesa por faciligi la rilatojn inter la popoloj de la tuta mondo kaj por rapidigi la socian progreson. Pro la bona akcepto de Esperanto en cxiuj partoj de la mondo - la sola helpa lingvo, kiu havas rimarkindan sukceson - mi esperas, ke Unuigxintaj Nacioj helpos, per cxiuj rimedoj disponeblaj, la vastigon de la uzo de tiu cxi lingvo, ekzemple kuragxigante gxian in struadon en la lernejoj, kiuj disponas pri kompetentaj instruistoj, kaj evoluigante gxian uzon en turismo, internacia komerco kaj korespondado. Vere rimarkinda estis la popola subteno de tiu peticio. Subskribis gxin 895432 individuoj, kaj 492 organizoj (kun sume 15454730 membroj), el 76 landoj. La peticio estis transdonita al UN, kiu siavice transdonis gxin al la sekretario de Unesko (la eduka, scienca kaj kultura organizajxo de Unuigxintaj Nacioj). Tiu transdono estis en si mem provo flankensxovi en neglekton la tutan aferon, sed insistado de la esperantistoj gvidataj de d-ro Ivo Lapenna sukcesis enigi en provizoran projekton de programo por 1953 kaj 1954 ian gxeneralan rezolucion, kiu tenis la aferon vivanta. Unesko tamen, kiel kutime en la kazo de Esperanto, util igis cxiujn procedurajn eblecojn por malhelpi gxian pluan evoluon, tamen en la fino de 1952 la svisa delegacio prezentis al la Gxenerala Konferenco rezolucion, kiu estis akceptita, ecx se en radike sxangxita formo, de la Pleno: kio signifis, ke finfine Unesko estis devigita pritrakti la aferon. La oka sesio de la Gxenerala Konferenco en Montovideo devis okupigxi pri du demandoj rilate al Esperanto. Unuflanke UEA petis t.n. konsultajn arangxojn kun Unesko (kion gxi cetere ricevis, tamen ne sen batalado), kaj aliflanke Unesko devis pritrakti la peticion, en tiu aux alia formo. La okazajxoj en Montovideo multrilate havas la ecojn de romano. D-ro Lapenna kaj lokaj esperantistoj mobilizis la publikan opinion, organizis imponan Esperanto-ekspozicion (kiu tre favore impresis multajn delegitojn, kaj persone kontaktigxis kun gravaj personoj. Rezulte, la meksikia delegacio decidis prezenti rezolucion al la Programkomisiono. La Komisiono pritraktis la rezolucion malfrue en sabata posttagmezo, kiam cxeestis nur 45 el 72 delegacioj - kaj ecx la cxeestantaj tre ofte ne estis reprezentitaj de siaj cxefoj, sed de neinformitaj subuloj. La prezidanto de la Komisiono intence lezis la proceduron: anstataux doni la parolon al la proponinto de la rezolucio, kiel estus normale, li transdonis gxin al kontrauxulo de la rezolucio, prof. Blinkenberg el Danlando. Tiu lasta atakis Esperanton, kaj malseriozigis la etoson per diversaj "spritajxoj". Post tiu malrespondeca parolado, d-ro Lapenna, kiel observanto de UEA, ricevis permeson paroli dum tri minutoj! Kompreneble, la rezolucio estis rifuzita de granda plimulto de la vocxoj. Felicxe, d-ro Lapenna ne estis homo, kiu facile lasis sin venki. Per lerta informado al la gazetaro kaj radio, kaj per multaj personaj kontaktigxoj, esperantistoj atingis, ke la meksikia delegacio, apogita de Urugvajo kaj kelkaj aliaj, postulis rekonsideron de la rezolucio en la Pleno, kie gxi estis akceptita per 30 vocxoj kontraux 5, kun 17 sindetenoj. Vera triumfo en nekredeble malfavoraj cirkonstancoj. La akceptita rezolucio tekstas jene: ----- La Gxenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Gxenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto; Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj intersxangxoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo; Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko; Notas, ke pluraj Sxtato-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aux ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aux superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Sxtato- Membrojn informadi la Gxeneralan Direktoron pri la rezultoj, atingitaj sur tiu kampo; Komisias la Gxeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaux organizajxojn. (finota) el "William Auld: La fenomeno Esperanto". Rotterdam: UEA, 1988. ISBN 9290179. 120 p. 21 cm. Prezo: 18,00 NLG ************************************************************************* INTERESE //////// BALBUTANTOJ =========== Antaux nelonge vizitis min jxurnalisto por verki artikolon pri esperanto. Grava vizito, cxar jam antauxe montrigxis, ke ne necesas defendi nian lingvon: temas pri amiko de nia lingvo. Dum la konversacio mi konstatis ke la vizitanto lauxspirite estis esperantisto, kiu tamen forlasis la movadon. Kial? Kio okazis? La tre okupita persono iam konatigxis kun esperanto, kaj eklernis gxin. Sed lingvon oni devas ekzerci per la uzado. Do: li aligxis al klubo, kaj liberigis sin de cxiuj aliaj taskoj dum du vesperoj en gxiu monato por viziti esperanto-grupon. Sed kia elrevigxo! Inter samlingvanoj la uzo de esperanto tute ne necesas, kaj tial oni parolis nur nacilingve. La klubo tiel degeneris gxis "spabo": societo por agrabla babilado, kaj la klubanoj restis la fifamaj "eternaj komencantoj", kapablaj nur al infaneca babilado kaj balbutado. Se iu volas pravigi tion per la fakto ke cxeestas novuloj, kiuj ankoraux ne cxion komprenas, mi memorigas pri poemeto de Poul Thorsen (el libreto PLUK, 1960): Se ni pro la novuloj nacilingve en kluboj parolas, laux similaj reguloj lerni nagxi sen akvo utilas. Kiom grava la problemo estas, mi konstatis dum jarkunveno de landa asocio, kie oni petis permeson diskuti nacilingve - kio poste (almenaux parte) okazis. En Evangelio de Mateo estas jena cxi-rilata dirajxo: Se la salo sengustigxas, gxi jam tauxgas por nenio krom por esti forjxetata! Vortoj, kiuj nepre validas en nia epoko, en kiu tiom da principoj malaperas, kaj tiom da koloroj paligxas. Espereble la grava averto kiun tia teksto enhavas estos komprenata. Se ne, la demando restas: kiom nia lingvo valoras ecx por ni mem? KO NURMI el "Fenomeno", junio 1992 ************************************************************************* ------------------------------------------------------------ Letero de la gvidanto de la ekologiisma frakcio de SAT, redaktoro de la ekologiisma e- gazeto "Verd-ire" aperinta en Sennaciulo: ------------------------------------------------------------ Kia sorto de la "domo SAT"? =========================== Mi havas tiun malbonan kutimon en SAT esti inter brufarantoj, t.e. fari demandojn tute ne deziritajn. Eble mi estis tro naiva por kredi, ke SAT povas akcepti maldekstrajn ekologiistojn. Pri mia naiveco mi konvinkigxis dank' al insulta letero de Ledon en la februara Sennaciulo. Jam antaux kelkaj jaroj mi provokis tondregon en SAT pro artikolo titolita "Klasbatalo: cxu ridinda vorto por gejunuloj?" (S-ulo, nov.1988). Bone, mi komprenis ke ne eblas tusxi la enhavon de SAT: ecx se la socio sxangxigxis kaj la okcidenteuxropa (kaj ankaux usona, japana) laboristaro fakte kunlaboras kun la samlanda burgxaro por ekspluati la triamondan laboristaron (almenaux kiel konsumantoj, ekzemple de kafo, bananoj kaj aliaj varoj), tion ne volas la maljunaj SAT-anoj vidi kaj agnoski. Pli bone lukti por ke cxiu laboristo en Euxropo havu eblon acxeti duan auxton, ol postuli frostigon de l'salajroj cxi-tie kaj prezaltigon por varoj el la tria mondo. Mi finfine rezignis pri tia demando, kaj pensis kreante la ekologiisman frakcion de SAT, ke tio i.a. kontribuos al informado de miaj samasocianoj. Sed nun oni taksas min, kaj cxiujn kiuj samopinias, "falsaj ekologiistoj" kaj simile. Do se mi rezignis sxangxi la enhavon, kaj tial perdis la emon varbi aliajn junulojn al SAT, almenaux mi provu sxangxi la pakajxon, pensis mi. Tial mi demandis dum SAT-kongreso kial ni ne uzas reciklitan paperon por S-ulo. Nu, ankaux cxi-teme mi eraris! Blanka papero estas pli bela kaj malpli multekosta, asertas multaj. Bone, pri beleco ne eblas diskuti: iuj preferas blankan brilan paperon, aliaj preferas nebrilan grizetan. Povas esti, ke prezo samas, kvankam ekonomie reciklita papero 4devas kosti multe malpli pro la produktprocezo mem. Sed la sciencajn argumentojn oni bedauxrinde neas same blinde kiel por la demando pri klasbatalo. Ecx pli blinde, cxar en la unua kazo eblus diskuti kiomgrade la laboristoj konscie kunlaboras kun la burgxularo, dum pri reciklita papero neniel dubeblas: por ties produktado oni ja sxparas arbojn (evidente!) kaj uzas malpli da akvo, malpli da energio kaj malpli da dangxeraj kemiajxoj (se la finprodukto ne estas klorblankigita). Uzigxas kvar- gxis kvinfoje pli da energio por produkti novan gazetpaperon ol por produkti reciklitan. Cetere kvalito ne dependas de recikligo: ekzistas bonkvalitaj recikligitaj kaj nerecikligitaj paperoj, same kiel troveblas acxaj recikligitaj kaj nerecikligitaj paperoj. Tamen, malgraux cxiuj argumentoj, nin ekologiistojn insultas malsamopiniantoj: "vi ne kapablas pripensi aliajn valorojn" skribas Prevost, sed pli gravaj estas la insultoj de Ledon: "ili (falsaj ekologoj, ekologi-maniuloj, ekstremistoj, hipokritoj) havas blindigitan menson, kaj pledas por pseuxdopapero, kiu apenaux indas por purigi la pugtruon". Ledon kompreneble rajtas opinii kion li volas, sed ke nek la redaktoro, nek la PK (Plenuma Komitato, la supera organo de SAT) trovis ion por mildigi la insultajn dirajxojn de nia "kamarado", tio sxokegas min. Mi tie vidas konsenton de la P.K. al la malrespektaj vortoj. Mi fakte tiom ofendigxis, ke mi decidis ne realigxi al SAT, antaux ol mi certigxos ke la P.K. ne subtenas la vortojn de Ledon. Cxiukaze, montrigxas en tiuj temoj vera generacia konflikto, pri kiu la maljunaj SAT-anoj provizore venkas. Problemo tamen estas, cxu ili deziras ke la "domo SAT" estu plu logxata post ilia malapero: ekologiaj problemoj pli gravas por junuloj, cxar ili vivas pli longe ol tiuj, kiuj mem, konscie aux ne, kontribuis al la estigo de la problemoj. Mi sincere esperas, ke la neesperantistaj ekologiistoj ne havas tiom fortajn antauxjugxojn kontraux esperanto, kiom iuj SAT-anoj havas kontraux veraj ekologiistoj... Claude Rouget el "Sennaciulo", 5/1993 ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// ----------------------------------------------------------- Anoncetoj de abonantoj, havantaj rilatonal esperanto, estas senpagaj! ----------------------------------------------------------- Paola Nigrelli kaj Alessandro Perna, ambaux konataj eksestraranoj de IEJ (Itala E-Junularo) la 12-an de junio en Torino geedzigxis. Dumvivan felicxon kaj multajn sukcesojn! * * * La konata eks-sovetia junulara aktivulo Garik Kokolija (= Garik) kun la tuta familio sukcesis eskapi el la milito, kiu furiozas en lia eksa logxurbo Suhumi. Ili nun trovigxas en Moskvo, kie vivas trankvile. (Itinfo) * * * Fine de la jaro la moskva eldonejo Impeto aperigos 200-pagxan ilustritan libron SEJM, historia skizo surbaze de esploroj pri la sovetia esperanto-movado inter la 1950aj - 1970aj jaroj. Interesigxantoj povas antauxmendi gxin cxe la auxtoro: Dmitrij Cibulevskij,p.k. 9307, UKR-310003 Harkov, Ukrainio. * * * KOREKTO! -------- En la numero 032 (2/junio-93) la faksnumero de Eldonejo SONORILO aperis nekorekte! Datumojn al la kompilota internacia telefakslisto sendu al la preciza numero: +32-3-8272405 ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercs'enyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor