Eventoj n-ro 0033, 1/julio - '93, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Kiel enkonduki esperanton en la intersxtatajn rilatojn? - Du proponoj por verdigi la verdulojn - "Ni ne povas dauxrigi kiel en la lastaj 50 jaroj" - LINGVOPOLITIKO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO Arangxoj: - Esperanto-stagxo en Elzaco - Sekso en Esperanto - Cxu vere Kongreso kaj Forumo? - Vina seminario - Konversacia seminario por instruistoj - 2-a Foiro de la Paco - SxANGxO Esperanro en radio: - Pola Radio el Valencio Kulturo: - Esperanto - Lingvo Arta (EOLA) Faka aplikado: - Esperanto kaj naturismo - FAKVORTOJ EN EKONOMIO, KAJ NE NUR... Komerca aplikado: - Komercaj vojagxoj tra Uzbekio - Kontaktoj kun Albanio - 1001 Movado: - Necesas esperantozofio - Laux belga invito - al Euxropo - Koliziaj koincidoj - Aldonu respondkuponon! - Esperanto en Okcitanio - Novajxoj el Cxinio - Cxu Japana Esperanto-Junularo? - Premio EVA aljugxita al Paul Thorsen - KIAL? Por via notlibro: - Estraro de Esperanta Sxak-Ligo Internacia (ESxLI) ILEI: - Komunika Instruado - MONDO-RONDO por disvastigi esperanton - Vivosigno de Fondumo Zamenhof! Ravuoj, gazetoj: - Aktuale Euxro-Azia Opinioj: - TEJO kaj Katalunio - Radikaluloj blufas Hungara angulo: - *** Recenzoj: - Ni studu praesperanton! Muzika kulturo: - Esperanto-afro-roko - cxu eble baldaux? Anonco: - * Historio: - Tre konciza historio de la Esperanto-Movado Interese: - FUNDAMENTA SxANGxO, CxU? Korespondi deziras: - *** Anoncetoj: - *** Anonco: - Internacia E-Telefakslisto haveblos en la UK! ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Kiel enkonduki esperanton en la intersxtatajn rilatojn? ======================================================= Enkonduko: la azerbajgxana peto ------------------------------- Sxaig Bahramoglu Mamedov anoncis en januaro, ke lian proponon pri la oficiala uzado de esperanto en la intersxtataj rilatoj de Azerbajgxano apogis kelkaj anoj de la registaro (kiu, cetere, sendis saluttelegramon al la lasta UK). Konsekvence li petis konsilojn pri tio, kiel kaj kiucele la registaro ekuzu esperanton? Estas amuze konstati, ke UEA ne havas politikon por respondi al tiaj demandoj, kvankam gxuste tian eblecon antauxvidis jam Edmond Privat en la 20-aj jaroj. Sekve, mi ellaboris jenan provizoran respondon. 1. Lingvopolitiko ----------------- Sukcesa enkonduko de esperanto eblas nur en la kadro de bone difinita lingvopolitiko de la sxtato. Necesas, ke cxiuj koncernatoj - ministroj, sxtatoficistoj, parlamentanoj k.s. - konu la kialojn de tiu elekto, gxian fonon en la ekzistanta internacia lingvopolitiko, kaj gxian rilaton al la cetera politiko de la sxtato. Tiucele la sxtato eventuale volos starigi lingvopolitikan fakon, kiu okupigxos pri jenaj demandoj: a) la oficiala(j) lingvo(j) de la regiono en sia enlanda agado; b) la lingvoj uzataj kaj instruataj en la lerneja sistemo; c) la lingvoj uzataj de la registaro en siaj intersxtataj rilatoj; cx) la lingvaj rajtoj de la civitanoj de la koncerna sxtato. 2. Instruado kaj trejnado ------------------------- Sukcesa enkonduko de esperanto dependas ankaux de la starigo de funkcianta sistemo por trejni la koncernajn oficistojn (eventuale ankaux ministrojn k.s.) gxis alta lingva nivelo. Depende de la celoj, la sxtato devos entrepreni la trejnadon de instruistoj, terminologoj, tradukistoj kaj aliaj oficistoj, kies laboro inkluzivos uzon de esperanto. Kompreneble, tiu trejnado povos progresi multe pli rapide, ol la trejnado de iu ajn alia lingvo; tamen gxi postulos financan kaj homan investon. 3.Temaro por intersxtataj intersxangxoj --------------------------------------- La uzado de esperanto en la rilatoj inter du sxtatoj, aux ene de grupo de sxtatoj, devos komencigxi malgrandskale. Plej oportunajn kampojn por la komencigxo inkluzivas jenaj: a) kultura intersxangxo, pro la neuxtraleco kaj eksterordinara fleksebleco de esperanto kiel lingvo por la tradukado de kulturaj valoroj; tia intersxangxo povas inkluzivi la literaturon, teatron kaj pupteatron, kantadon k.s.; b) la difino kaj aplikado de minoritataj rajtoj, pro la rolo de esperanto kiel defendilo kontraux kultura kaj lingva diskriminacio; tia kunlaboro estas specife grava en la kadroj de la Konsilio de Euxropo (KdE) kaj la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Euxropo (KSKE); c) la evoluigo de dauxripova ekologia politiko, kiu celas la harmonian kunvivadon de homoj kun homoj kaj homoj kun la naturo, pro la povo de esperanto transponti artefaritajn barojn kaj stimuli tutecan mondbildon. Post la sukcesa apliko de esperanto sur iuj terenoj la koncernaj sxtatoj versxajne volos konsideri plivastigon de gxia rolo laux siaj propraj bezonoj kaj la rekomendoj de siaj fakuloj. 4. Cxe la intersxtataj organizajxoj ----------------------------------- Sxtato, kiu enkondukis esperanton en siaj intersxtataj rilatoj sur limigita tereno, ricevos multoble pli grandan rekompencon por sia investo, se simile agus la intersxtataj organizajxoj, en kiuj gxi membras. Ju pli da sxtatoj ekuzus esperanton, des pli da avantagxoj kunportus gxia uzo. Por antauxenigi tiun procezon, la koncernaj sxtatoj povus komune proponi la efektivigon de studo pri la uzo de esperanto enkadre de organizajxoj kiel Unuigxintaj Nacioj, KdE kaj KSKE. Ili povas ankaux diskonigi siajn proprajn spertojn pri esperanto, uzante por tio la oficialajn formojn kaj komunikilojn de tiuj organizajxoj. 5. Konsultado kun Universala Esperanto-Asocio kaj aliaj E- organizajxoj La sxancoj de sukceso pligrandigxos, se la sxtato maksimume eluzos la pli ol centjaran sperton de la esperanto-komunumo kaj regule konsultigxos kun ties reprezentantoj. Inter tiuj trovigxas la landa esperanto-asocio kaj aliaj enlandaj institucioj: UEA, la organizajxo kun plej granda respondeco pri la movado je monda skalo, ties Terminologia Esperanto-Centro kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado, la Akademio de Esperanto kaj Internacia Ligo de Esperantistoj-Instruistoj. Sur iuj terenoj ekzistas konsultindaj fakaj esperanto-asocioj. Mi volonte ricevos komentojn kaj proponojn por plibonigo de la teksto laux la adreso: 3 - 332 Cumberland St., Ottawa,Ont., Kanado KIN 7J2; Telefono kaj fakso: +1-613-5620785; e-posxto: ad695@forigu.freenet.carleston.ca. Mark Fettes ************************************************************************* Du proponoj por verdigi la verdulojn ==================================== Kiel raportis la revuoj Esperanto kaj Monda Forumo (ambaux en oktobro 1992), la granda Esperanto-budo cxe la Globa (aux Planeda) Forumo de neregistaraj organizajxoj en Rio de Janeiro en junio 1992 estis plena trafo de informa vidpunkto. Miloj da homoj informigxis pri esperanto per faldfolioj, paroloj cxe la budo, aux ekspresaj kursoj an apuda tendo. Dum unu el la kunvenoj iu el la partoprenantoj plendis pri lingva diskriminacio, kaj Ursula Grattapaglia kaptis tiun okazon por prezenti la esperantistan solvon, je granda aplauxdo. Fine, unu el la alternativaj "internaciaj traktatoj", kiun ellaboris la NRO-oj (neregistaraj organizoj) dum la kongreso, enhavis rektan pledon por la uzado de esperanto. La organizantoj de la Forumo nun parolas pri dua kongreso en 1999. Kia sxanco por informi pri esperanto, ne abstrakte, sed kun tute konkreta celo! Ni devos prezenti la lingvon al cxiuj 471 NRO-oj, kaj klopodi kontaktigi ilin kun proksimaj delegitoj, asocioj, kluboj, kursoj ktp... Aliflanke ni devas ankaux sproni la esperantistojn, aparte delegitojn kaj asociojn, ke ili mem iniciatu kontaktojn. Tio estas nemalgranda laboro, kiu postulos persistemon kaj monon. Se ni faros nenion, la mono de UEA kaj la laboro de la organizantoj en Rio estos perditaj. Kaj la informita publiko estos seniluziigita. Cxu ni povos toleri tion, des pli kiam la idealoj de la Forumo - naturprotektado, paco, batalo kontraux malsano kaj mizero, edukado, kontrauxrasismo, religia interkompreno, protekto de minoritatoj - estas la samaj idealoj de la esperantistoj? May Bijlevid, Brazilio el "Influo", No 9, majo /993 ************************************************************************* "Ni ne povas dauxrigi kiel en la lastaj 50 jaroj" ================================================= La konfeso venas de estrarano de UEA kaj aperis en lia artikolo en Eventoj. Fine, post jaroj da insistado el la bazo de la movado kaj de obstina indiferenteco cxe gxiaj decidaj organoj, firmigxis la koncepto, ke ni ne plu povas kontentigxi havi grandan (laux esperantistaj dimensioj) administran strukturon - la CO, kiu prizorgas la tradiciajn servojn (revuo, jarlibro, libro-servo kaj kongresoj) kaj kiu ensorbas preskaux cxiujn financajn rimedojn - kaj malgrandan eksteran agadon, subvenciatan per modesta propaganda konto, kaj per libervolaj mondonacoj de la membroj al regionaj kaj aliaj fondajxoj. Al la maturigxo de la supra koncepto kontribuis la rezulto de la jarkalkulo por 1992: nova deficito de cx. 50 mil NLG (la bugxeto antauxvidis perdon de ecx 70 mil NLG), kio portas la kutimajn malgajnojn ek de 1983 al entute pli ol 550000 NLG. Pli ol duonmiliono da guldenoj, perditaj grandparte nur por administri servojn, malgraux la sxparoj promesitaj de la perkomputila auxtomatigo, enkondukita antaux jaroj, de la sekretariaj operacioj. Intertempe cxiuj ordinaraj kaj strategia planoj, kiuj kostis tagojn da diskutoj en la Komitato, fiaskis aux ecx ilia apliko neniam komencigxis. Samtempe gravaj informadaj inicatoj, ne nur regionaj, sed mondskalaj (plurajn mi mem proponis kaj pretis plenumi), estis rifuzitaj de UEA. Ke ni ne povas dauxrigi kiel en la pasintaj 50 jaroj estas nun klare al cxiuj, sed kun kelkaj esceptoj, cxar reprezentanto de CO skribis en raporto pri la pasinta estrara kunsido, ke estonte la deficito farigxos stabila je alteco de cx. 25000 guldenoj jare. Tiu deklaro okazas en 1993, en la epoko, kiam cxiuj entreprenoj en la mondo - sxtataj kaj ne - planas kaj atingas almenaux ekvilibron de la kontoj, por ne paroli pri profito! Do, rezisto montrigxas kontraux la sanigo de la asociaj financoj kaj tiu rezisto venas cxefe de kelkaj (felicxe ne cxiuj!) oficistoj de CO, kiuj imagas tiel defendi siajn postenojn. Ili, certe, malpravas, cxar ni nepre bezonas statute plivalorigi CO- n, ne inverse!<...> Kiam la financoj de UEA estos sanigitaj, la financaj reguloj kaj la kongresa regularo reverkitaj, la veraj kostoj de la libra kaj eldona servoj finfine anoncitaj, tiam liberigxos gravaj rimedoj dedicxendaj al la efektiva diskonigo de esperanto en la mondo, laux iom ambiciaj planoj. Ekzemplo estas donita de la Kongresa Gazetara Servo, kiun mi gvidos en Valencio: gxi informos pri esperanto 450 inform-agentejojn, radio- kaj televidstaciojn, gazetojn kaj periodajxojn en 25 landoj. Ankaux serioza propagando de esperanto - flanke de servoj al la membroj - estas devo de UEA. Tiel estis gxis 1974. UEA ne estas la celo de nia tuta laboro, sed io por antauxenpusxi esperanton. La Komitato faru la unuan pasxon: ne akceptu bugxeton por 1994 kun nova deficito. Gian Carlo Fighiera, Italio ************************************************************************* LINGVOPOLITIKO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO ============================================= A. Gxenerale ------------ 1. Statuso. La lingvopolitiko de UEA indikas la starpunkton de la Asocio. Cxiu oficohavanto de UEA devas en la plenumo de sia ofico respekti tiun politikon. 2. Apliko. Pri la apliko de la lingvopolitiko de UEA respondecas la estrarano pri lingvaj aferoj. 3. Nomo Esperanto. Esperanto ne estas la sola internacia lingvo, tamen ja la plej tauxga. Gxia nomo klare distingas gxin de la naciaj lingvoj kaj de la aliaj planlingvoj; cetere, tiu nomo gxuas vastan publikan rekonon. UEA ne akceptas alinomigon de Esperanto. 4. Oficiala lingvo. Lauxstatute, Esperanto estas la oficiala lingvo de UEA. Tio signifas, ke la tuta interna funkciado de la Asocio okazas ekskluzive en Esperanto. Oficohavanto de UEA uzas nacian lingvon en la plenumo de sia ofico nur tiam, kiam li/sxi traktas kun neesperantisto. La fakto, ke pluraj oficohavantoj scipovas saman nacian lingvon, ne permesas al ili konsenti inter si deflankigxon de tiu principo. B. Fundamento kaj Akademio -------------------------- 5. Fundamento. UEA akceptas neniun sxangxon en la Fundamento de Esperanto. La Asocio okupigxas nek pri projektoj reformi Esperanton (cxu ortografie cxu alie) nek pri aliaj planlingvoj. Persono, kiu ligas la nomon de UEA al iu tia projekto, planlingvo aux okupo, morale damagxas la Asocion. 6. Akademio. UEA agnoskas, ke la Akademio de Esperanto estas la supera protektanto de la Fundamento; ankaux auxtoritata kontrolanto pri la evoluo de la lingvo. UEA kunlaboras kun la Akademio en spirito de reciproka estimo. UEA kontribuas al la Akademio finance, konsultas gxin en okazo de neceso pri iu lingva demando kaj disponigas spacon en la revuo Esperanto por raportoj pri gxiaj laboroj. C. Lingva disvolvado -------------------- 7. Terminologio. Terminologia disvolvo estas strategia prioritato de UEA. Esperanto ne povos realigi sian potencialon kiel universala helplingvo, gxis cxiu faka nocio esprimebla en nacia lingvo estos samprecize esprimebla en Esperanto. Jen la fincelo, al kiu UEA direktas sian terminologian agadon. 8. Terminologia Esperanto-Centro. Terminologia Esperanto-Centro (TEC), integra parto de UEA, okupigxas pri la evoluiga lingvoprogramo de la Asocio. TEC funkcias kadre de la laborplano de UEA pri lingvaj aferoj kaj respondecas al la Estraro. 9. Lingvouzo. Individua lingvouzo estas intense persona afero kaj UEA ne povas, kaj ne volus, dikti iun lingvajxon al siaj membroj. Ali-flanke, oni facile konstatas, ke la lingvouzado en Esperanto estas malpli unueca, ol en tiuj naciaj lin gvoj, kun kiuj Esperanto konkuras por la rolo de mondskala komunikilo. UEA opinias, ke tiu relativa manko de unueco estas peza malhelpo al plia disvastigxo de la lingvo. La Asocio konsideras, ke sukcesa disvolvo de Esperanto implicas ne nur termin-kreadon sed ankaux lingvan normigon. TEC aktivas sur ambaux kampoj. 10. TEC-rekomendoj. UEA observas la rekomendojn de TEC en cxiuj tekstoj, pri kies lingva enhavo la Asocio havas decidrajton. Cx. Vortaroj ------------ 11. Dulingvaj vortaroj. UEA instigas al la esperantistoj de cxiu lando kompili Esperanto-vortarojn por sia gepatra lingvo, kun aparta atento al la specifaj terminoj de la kulturo kaj moroj de tiu lando. UEA prioritate klopodas certigi la ekziston de ampleksaj Esperanto-vortaroj por la plej vaste parolataj lingvoj de la mondo. 12. Unulingva vortaro. Nepras, ke la esperantistoj posedu modernan vortaron, verkitan ekskluzive en Esperanto, kiu: a) registras kun difino cxiun gxenerale akceptitan vortradikon; b) informas pri gxiaj gramatikaj karakterizoj; c) ilustras, kiel tiu radiko estas uzata en vortformado. Tia vortaro estas Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV). Tamen, kvankam majstra kompilajxo en sia tempo, gxi ne plu respondas al la bezonoj de la Esperanto-komunumo. Urgxe necesas prepari reviziitan eldonon aux bazi sur PIV fresxverkitan vortaron. UEA konsideras, ke kompili tute novan vortaron ne estus prudenta uzo de la malabundaj leksikografaj rimedoj. Gxi do favoras pretigon de reviziita PIV, kondicxe ke: 1) la revizio estos funda kaj plene spegulos la evoluon de la lingvo; 2) gxi atentos al aktualaj leksikografiaj metodoj; 3) gxi havos la kunlaboron de kompetentaj fakuloj pri la artoj, sciencoj kaj teknikoj; 4) gxi lauxeble evitos difinojn specifajn al nur unu lando, regiono aux kulturo. UEA volonte kunlaboros kun cxiuj koncernatoj por efektivigi tian reeldonon. Propono de Ian Jackson, gxen.sekr. de UEA al la Komitato, la 24-an de februaro 1993. * * * Rim: Al nia adreso dauxre venadas leteroj kun reformproponoj de esperanto. Iuj rekomendas sxangxi ortografion, aliaj kelkajn regulojn, aux reformi la tutan lingvon. Inter la reform-emuloj trovigxas ecx oficisto de la Centra Oficejo de UEA, kiu redaktas propran bultenon por la reformoj. Je tiu cxi fenomeno reagas la supra lingvopolitika projekto de UEA, kiu estos traktata (kaj espereble akceptita) de la Komitato en Valencio. Ni estas konvinkitaj, ke la situacio de esperanto, gxia disvastigxo, dependas NE de la lingvo mem, nek de gxia ortografio - sed de la agoj de gxiaj parolantoj. UEA estas (lauxstatute) organizo por disvastigi esperanton (t.e. tiun lingvon, kiu nun nomigxas tiel), kaj Eventoj estas gazeto por tiuj, kiuj uzas la neuxtralan internacian lingvon en la nuna formo. En la estonto ni intencas nek informi, nek okupigxi pri novaj ido-projektoj. La Red. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Esperanto-stagxo en Elzaco ========================== Orientfranca Esperanto-Federacio organizos 16.-17.10.1993 sian 36-an esperantostagxon en la elzaca vinregiono cxirkaux Colmar, en Mittelwihr. Krom la kutimaj paroligaj kursoj okazos seminario pri vendo de la produkto "esperanto "en foiroj kaj la rolo de la fakasocioj en nia movado. Prelegos membroj de TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj). Informoj kaj aligxiloj cxe: TAKE, Lucchina Rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim, Francio. ************************************************************************* Sekso en Esperanto ================== Auxtune, 30.10. - 01.11.1993, Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) okazigos seminarion pri tiu cxi temo, kie oni debatos pri cxio rilata al la temo: de la erotika esperanto-literaturo gxis la praktika umado. La konkreta loko de la arangxo estas decidota. Informojn kaj aligxilojn petu cxe: KEJ, Apartat de Correus 1163, E-08300 Mataro, Katalunio, Hispana Sxtato. ************************************************************************* Cxu vere Kongreso kaj Forumo? ============================= Esperantistoj kutimas al Universalaj Kongresoj, kiuj, ecx se ne perfekte, reprezentas la realan staton de la e-movado, ekzistas landaj kongresoj, kongresoj de SAT kaj fakaj organizoj... Kia arangxo povas nomigxi "Internacia Esperanto-Kongreso"? Laux la fiera nomo, ne malpli, ol iu alternativo al UK! Des pli, ke samtempe kaj samloke (evidente, en kadrob de la supra) estas anoncita "Euxropa Esperanto-Forumo", kio ja ankaux ne malpli orgojle sonas, kaj kvazaux pretendas prezenti opiniojn de la euxropa esperantistaro. Sed oni ne timu: neniu volas konkurenci kun UK-oj. Temas pri negranda arangxo de "Monda Turismo" en Poprad (Slovakio) 15 - 18 de julio, kiu estos dauxrigo (plejparte kun samaj partoprenantoj) de la simpozio de la turisma organizajxo en Budapesxto 12 - 15 de julio. Baldaux post tio la tuta kompanio veturos al UK en Valencio. "Monda Turismo" estas bone funkcianta faka organizo, kaj la planataj arangxoj estos, versxajne, bonaj kaj utilaj. Tamen tro fortaj nomoj, se ili ne koheras al la realo, povas ja ne allogi, sed nur forpusxi eventualajn parto-prenontojn. N. G. ************************************************************************* Vina seminario ============== Junulara sekcio de Cxeha Esperanto-Asocio 30.09. - 03.10.1993 okazigos la 5-an Vinan Seminarion en sudmoravia folklora urbeto Bzenec. En la programo - lauxtemaj prelegoj kaj ekskursoj, konatigxo kun la loka folkloro, diversaj amuzajxoj (emo al kiuj estas la nepra kondicxo por partoprenontoj!). Partoprenkotizo inter 1000 cxehaj kronoj kaj 100 DM, depende de la lando kaj agxo. Aligxilojn petu cxe: Jana Burianova, Renneska 35, CS-63900 Brno, Cxehxio ************************************************************************* Konversacia seminario por instruistoj ===================================== Gxi okazos 30.08. - 05.09.1993 en Maribor (Slovenio), en la programo estos ankaux praktikado pri film- kaj gazetfarado, prelegoj, ekskursoj ktp. Pli detalaj informoj cxe: Zlatko Tisxljar, Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio. ************************************************************************* 2-a Foiro de la Paco ==================== Gxi okazos en kadroj de la UK en Valencio jxauxdon la 29-an de julio, kaj estos kunveno de aktivuloj por socia reformo. Organizas gxin "Monda Kunagado por Eduko, Scienco kaj Kulturo". Monda Kunagado organizos ankaux la unuan parton de la Tago de Paco, kiu cxi-jare estos dedicxita al la paca aspekto de la kongresa temo "Klerigo por la 21-a jarcento". Partoprenontoj estas invitataj anonci sin cxe Mark Fettes, kongresnumero 507, cxe la hejma adreso: 3 - 332 Cumberland Street, Ottawa, Ont. K1N 7J2, Kanado; Telefono kaj fakso: +1-613-5620785 ************************************************************************* SxANGxO ======= En la n-ro 0029 de EVENTOJ (1/majo-93) aperis informo pri "Kunlaborado Esperantista Ekologia" kun la adreso de Andre Best. Bedauxrinde s-ano Brest subite forpasis, do viajn leterojn bv. direkti al la menciita alia adreso: Francois Xavier Dupont, Mairie de Collobrieres, F-83610 Collobrieres, Francio ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Pola Radio el Valencio ====================== Pola Radio planas fari rektajn kaj cxiutagajn dumkongresajn raportojn el Valencio. Do, ecx tiuj, kiuj ne povos cxeesti UK- on, havos la eblecon sekvi gxiajn eventojn kaj debatojn. Pli detalajn informojn oni povas scii el la bulteno "Parolas Varsovio en Esperanto" No 7/1993, mendebla per simpla posxtkarto laux la adreso: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, pk. 46, PL-00950 Varsovio, Polio. ************************************************************************* KULTURO /////// Esperanto - Lingvo Arta (EOLA) ============================== La Sovetia Junulara E-movado (SEJM) cxiam same multe kantis en esperanto, kiom parolis. En la kantoj esprimigxis niaj revoj, nia amo, nia amikeco. Kantoj estis parto de niaj revoj, nia koro, nia animo. La kantistoj pli multe influis la movadon kaj estis multe pli popularaj, ol la "movadaj politikistoj". Post la malfacilaj jaroj de politikaj kaj ekonomiaj sxangxoj oni povis havi dubojn, cxu ni restis samaj, cxu ne perdigxis tiu romantika kantemo pro la nova pragmatisma vivostilo. Kaj jen 05.- 08.03.1993 apud cxevolga urbo Cxeboksari denove okazis festivalo EOLA. La kvina. Jam ne en Sovetunio, jam en kapitalismo... Ve, dum la du pasintaj jaroj perdigxas pluraj iamaj korifeoj: iuj formigris eksterlanden, iuj malaperis pro la familiaj kaj ekonomiaj problemoj. Sed tiom granda estas la krea potencialo de nia movado, ke jen kaj jen oni povis auxdi pri la novaj talentoj. EOLA-93 permesis ilin renkonti kaj ekkoni. Sin prezentis konkursantoj - poetoj, deklamantoj, aktoroj, sed, tradicie, la kantistoj estis plej multaj. Pasis ankaux specialaj koncertoj de la majstroj: Mihxail Povorin (Moskvo), Sergej Bozin (Krasnojarsk) kaj Andrej Obrezkov (Ivanovo). Entute cxeestis 150 konkursantoj kaj spektantoj el la tuta Rusio (tomskanoj kaj krasnojarskanoj devis por tio flugi preskaux 4.000 km!); venis ankaux gastoj el Ukrainio, Belorusio, Japanio, Irano. Granda sensacio estis alveno de la hungaria ambasadoro en Rusia Federacio Gyorgy Nanovfszky akompane de la fama e-verkisto Istvan Nemere. La plej forta impreso de la konkurso estis diverseco. Diverseco de la stiloj, manieroj, vocxoj. Ankaux de la niveloj. Apud jam famaj artistoj (M. Povorin, A. Obrezkov) oni malkovris novajn eventualajn stelojn: Masxa Kocxetkova (Ivanovo), Ocxjo (Berdjansk, Ukrainio), Nina Djomusxkina (Peterburgo) kaj aliaj. Kvankam ne al cxiuj indaj suficxis premioj, ili sendube kapablas ornami ajnan internacian renkontigxon. Do, jen la nomoj de la gajnintoj: kantado - A. Bozin (Krasnojarsk), deklamado - G. Basov (Tomsk), propra versajxo - V. Melnikov (Moskvo), auxtora kanto - M. Kocxetkova (Ivanovo), majstra koncerto - A. Obrezkov/V. Vorobjov (Ivanovo), teatrajxo - grupo "Cxapelo" (Nijxnij Novgorod). Ankaux organizado de la renkontigxoj estas arto, kaj nepre necesas aprezi la preparan laboron de la organiza skipo, gvidita de Aleksandr Blinov. Andrej Ananjin, Elena Lebedeva (Rusio) REU, pk. 57, RUS-105318 Moskvo, Rusio ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Esperanto kaj naturismo ======================= Viziti alilandajn plagxojn, eble pli sunricxajn, foje pli romantikajn ol la hejme konataj, estas cxiama deziro de feriantoj. La senvestaj plezuroj cxe fremdaj akvobordoj dum agrabla boatado en pitoreskaj golfetoj aux riveroj, prezentas ofte ecx pli neforgeseblajn travivajxojn. Ni volonte vojagxas al naturistaj banlokoj por renkonti diversnaciajn aliulojn. Cxirkaux nia kompanio ni rigardu la "enviemajn" aliulojn, kiuj ne kapablas interkomprenigxi, almenaux ne kiel ni povas - sengxene, trankvile - en internacia gaja kunesto. Multfoje ni povas vidi interesigxeman rigardon de aliaj naturistoj, sentantaj sian lingvan izolon. En naturistaj plagxoj kaj terenoj, kie troveblas diverslandanoj, ne estas malofta fenomeno auxdi esperantan parolon. Bonvolu provi tion kiam vi alparolas fremdlingvajn naturistojn, diru al ili nian sxlosildemandon en esperanto: cxu vi parolas en esperanto? Vi povos ofte sperti, ke ecx neaj respondoj enhavos mencion pri iama e-kurso, pri kono de kelkaj, iam lernitaj frazetoj en nia lingvo! Estas ja ne mirinde, ke multaj esperantistoj troveblas inter naturistoj - kvankam eblas aserti inverse, ke inter esperantistoj oni trovas surprize multajn, kiuj kultivas la naturistan vivoformon. Tio estas vere ne mirinda afero - gxuante vivon sen vestoj oni pli komprenas la gxenon de fremdeco pro nekompreneblaj paroloj! Kiu volas forigi samtempe la gxenon de la lingva kaj vesta premoj, aligxu al INOE - Internacia Naturista Organizo Esperantista. La kotizo (10 IRK, 10 USD aux 19 NLG, aux egalvalore por solulo, por gejunuloj kaj familioj diversaj rabatoj) inkluzivas la abonon al la ilustrita revuo "Naturista vivo". Por detalaj informoj skribu al la redaktoro: Ervin Fenyvesi, Ujvidek u. 58, H-1145 Budapest, Hungario. El "Savaria Esperanto-Revuo", marto 1993 ************************************************************************* FAKVORTOJ EN EKONOMIO, KAJ NE NUR... ==================================== Dauxre okazas teknikaj inventoj kaj la lingvo bezonas vortojn por ili. La granda kesto por enpaki varojn en martransporto nomigxas kontenero, kvankam kestego decus por esperanto, formita kiel komputilo - kontraux kiu oni asertas, ke gxi apenaux rilatas al komputi. Aperas ankaux novaj okazajxoj kiel la abundigxintaj informado kaj distrigxoj por gazetoj, revuoj, filmoj, radio, televido: la komunikiloj; sed tiuj ja nur parte komunikas! Tamen komunikiloj farigxis la fakesprimo en esperanto. Sed por sistemluo (ekzemple de auxto) uzigxas la neologismo lizingo. La lingvoj transprenas siajn vortojn por novaj ajxoj aux fenomenoj el iliaj originoj. Iuj tradukigxas (longdistanca parolilo = telefono), aliaj restas fremdajxoj: joint venture, just-in-time. Cxiu lingvo devas solvi tiun cxi problemon! Iuj avancas en tiu cxi problemo, aliaj vidas la taskon ankoraux antaux si (ekz. multaj lingvoj de la Tria Mondo). Esperanto estas gxuste en tiu cxi pozicio! Gxi vivas en la nuntempo kaj gxi devas esti kapabla priskribi sian tutan cxirkauxajxon. Gxi bezonas siajn fakvortojn, la terminojn. Tio ne estas alvoko krei neologismojn, sed la pledo doni al cxiuj fakaj kaj novaj aperajxoj iliajn precizajn nomojn. Stabiligon de la terminoj en komerco, ekonomio kaj ekonomiko proponas la 9-lingva vortaro el 1974. Cxiuj 2800 fakvortoj devus esti nun ekster la diskutoj. Sed ecx esenca nocioparo kiel proponado kaj postulado ne ankoraux hejmigxis en esperanto, svarmas ofertoj, demando, demandumo, ktp. La specialistoj en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) klopodas pri aldonaj vortaroj: la Sxlosilvortoj de la Internacia Komerco de la Internacia Cxambro de Komerco en Bruselo (1989), la nova provtraduko de la EK-vortaro Ekonomio, Financo, Mono (EKOFIM). Eblas fake labori per la helpo de tiuj terminaroj. Pri temoj el la ekonomio mi ofte prelegis dum la Internaciaj Kongresaj Universitatoj de la Universalaj Kongresoj, mi lekciis antaux studentoj de AIS en San Marino, Berlin kaj Bialystok, kaj mi verkis tri librojn: Konjunkturpolitiko, Entrepreno, Trafiko. UEA partoprenis en la klopodoj pri faklingvo, kaj gxia instrumento estas la Terminologia Esperanto-Centro (TEC de UEA) fondita en 1987. Gxia celo estas la stimulado de terminverkado fare de la specialistoj en la unuopaj fakoj cxefe per konsilado. Konferencoj de TEC dum la Universalaj Kongresoj informis cxiujare pri gxiaj agadoj, kaj gxi ekligis laborrilatojn al neesperantistaj normigaj institucioj. TEC gxuste nun laux peto de la Komitato de UEA resumis siajn farojn en raporto por UEA. Gxi bezonas novajn kunlaborantojn. La Akademio de Esperanto laboris multe por doni al la esperantistoj iliajn fakvortojn (periodo de akademiano Haferkorn). Grava materialo por la faka lingvo trovigxas en PIV. Nun la akademia Sekcio Teknika Vortaro kolektas terminojn kaj akademiano Eichholz jxus eldonis la Plenan Pekotekon 85-90 en tri volumoj kiel valoran vortmaterialon. El kelkfoje pluraj vortproponoj la uzanto povas mem elekti sian preferajxon. Do multe da laboro okazas, sed mankas kunordiga efiko. Kelkaj fakoj vivas kaj viglas en esperanto, sed gxenerale la faka lingvo postrestas malantaux la literatura. Tio validas ankaux por la interesoj en la esperantista publiko. Pruvas tion la libromerkato en esperanto, same la recenzado en la revuoj de la movado. TEC luktas kontraux siaj problemoj, la Akademio sin tenas en la malantauxo. Al esperantistoj oftigxas la demando: "cxu esperanto povas esprimi tiun fakajxon?" Jes, gxi kapablas! Sed ni esperantistoj devas prizorgi la fakan lingvajxon. Cxiu devas mem trakti sian fakon en esperanto. Por gvidi tiujn laborojn UEA nun iniciatis pri sia "lingvopolitiko", cxar la Komitato de UEA akceptis dum sia kunsido de UK en Vienoen 1992 tian rezolucion. Gxi mem en siaj organoj (Estraro, Komitato, eventualaj Komisionoj) kaj la sendependa kaj plene respektata Akademio de Esperanto, kaj laux siaj kapabloj TEC, devas nun realigi tiun esencan intencon. Dr. Werner Bormann (Germanio) ************************************************************************* KOMERCA APLIKADO //////////////// Komercaj vojagxoj tra Uzbekio ============================= Firmao "Kultura" organizas por eksterlandaj entreprenistoj vojagxojn tra Uzbekio por konatigi ilin kun la investeblecoj en la la lando, la lando mem kaj ties kulturo gxenerale. La uzeblaj lingvoj: uzbeka, angla, rusa, esperanto. La adreso: Mirzo Ulugbek str. 148, UZ-703048, Samarkand, Uzbekistan. ************************************************************************* Kontaktoj kun Albanio ===================== Firmao Albatreg-93 jam havas peresperantajn rilatojn kun kelkaj entreprenoj eksterlande (en Cxehio, Bulgario, Italio, Francio) kaj celas ilin plivastigi. Gxi okupigxas pri establo de kontaktoj inter diversaj albaniaj firmaoj kun la alilandaj; pokvanta eksporto-importo de diversaj varoj kaj arangxado de akcepto de unuopaj turistoj kaj ekskurs-grupoj. La adreso: Albatreg-93, Rr. Punetoret e Rilindjes, Shkalla 4, Pallati 2, Ap. 63, Airana, Albanio ************************************************************************* 1001 ==== La firmao Zonai kaj Ko en la hungara urbo Baja cxiusemajne eldonas la komercan bultenon 1001, kiu enhavas ofertojn de diversaj entreprenoj el multaj landoj. La bulteno aperas dulingve: hungare kaj esperante, kaj jxus aperis alia, ankaux du lingva eldono: cxine kaj esperante. La firmao havas kunlaborantojn en multaj landoj, do ekzistas perspektivo de alilingvaj eldonoj. Interesigxintoj povas skribi al la firmao laux la adreso: p.k. 331, H-6501 Baja, Hungario. ************************************************************************* MOVADO ////// Necesas esperantozofio ====================== Esperantozofio estas sciencbrancxo, kiu konsideras la evoluon kaj signifon de esperanto kaj de gxia movado. Esperantozofio, do filozofio de esperanto, situas enkadre de esperantologio. Tiu filozofio iugrade ekzistis jam antaux ol esperanto aperis kaj koncernis gxenerale la problemon de internacia lingvo. En la momento de apero de la internacia lingvo esperanto, jam gxia kreinto kaj aliaj tiurilataj aktivuloj kaj pensuloj cerbumadis pri aferoj ligitaj kun tiu lingvo kaj problemaro. Romuald Skalinski, ul. Gagarina 158/11, PL-87100 Torun, Polio el "Heroldo", 18 jun. 1993 ************************************************************************* Laux belga invito - al Euxropo ============================== Belga Esperanto Federacio invitis du konatajn kubajn esperantistojn por 2 monatoj viziti Euxropon. Georgina Almanza, fama aktorino kaj Juan Ramon Rodriguez-Gomez, lingvisto kaj filologo vizitas diversajn belgiajn E-klubejojn, faras prelegojn kaj diversajn prezentojn pri la kuba kulturo, kaj fine partoprenos la UK-n en Valencio. Por ili tiu cxi invito ebligis la unuan vojagxon al eksterlando. Imitinda ago de invitantoj. laux Inter Ni, Liege, n-ro 3/93. ************************************************************************* Koliziaj koincidoj ================== En 1991 la firmao kiu aperigis la tre bonan kaj popularan e- vortaron de John Wells, decidis ne plu gxin eldoni. Kiam E- asocio de Britio promesis acxeti iom grandan kvanton, la firmao tamen eldonis la libron en pli luksa (kaj pli kosta) formo. Ni reklamis gxin. Ni vendis gxin. Sed ... subite el Polio venis informo, ke tie iu eldonis vortaron esperanta-angla-esperantan, malpli kostan, malpli grandan. [A. McLinen: Pocket Esperanto Dictionary, 392 p., 28,50 NLG cxe la Libroservo de UEA. La vortaro de Wells (428 p.) kostas 44 NLG]. Kial, mi miras, iu pola firmao tion faru, ecx sen konsiligxi kun ni? Jen neimitinda ekzemplo. Antaux ol produkti libron aux gazeton, oni sin demandu: Cxu ekzistas libera loko por tiu novajxo? Kiom da homoj gxin legos? Cxu la vendoprezo kaj -nombro pravigos la eldonon? Ecx verkistoj pripensu tion, cxar ekzistas ja multaj bonegaj manuskriptoj, principe eldonindaj, kiuj ne havas suficxan merkaton. Kelkaj fakuloj nun kunlaboras en Britio por krei novan kaj modernan vortaron dudirektan. La laboro, kiun kunordigas Martin Morris, dauxros 4 - 5 jarojn. Se vi mem prila-boras vortaron aux intencas kunlabori pri tiu cxi, skribu al Morris por eviti koliziojn: E-Centro, 140 Holland Park Avenue, London W11 4UF, Britio. Will Green, Britio el "Esperanto", majo 1993 ************************************************************************* Aldonu respondkuponon! ====================== Aldoni respondkuponon kiam oni skribas al delegito aux fakdelegito de UEA estas devige. Pluraj delegitoj plendas, ke multaj informpetantoj ne faras tion. Necesas konscii ke en multataj landoj afranko de internacia letero estas serioza procentajxo de monata salajro. Atentu pri tio, kiam vi kontaktas delegitojn. Antauxdankon. CO de UEA el "Esperanto", majo 1993 ************************************************************************* Esperanto en Okcitanio ====================== Tuluzo (Francio) havas aktivajn esperantistojn, kion atestis pasintauxtune vigle arangxita "ago-tago". Ankaux en neesperantaj arangxoj ili kapablas bone prezenti nian movadon! PRINTEMPO DE LINGVOJ "Printempo de Lingvoj" (en la okcitana Prima de las Lengas) estas granda festo pri lingvoj, okazinta 20.03.- 03.04.1993 en Tuluzo kaj gxia sudokcidentfrancia regiono. La preparon de la festo, kie la okcitana lingvo malfermis sin al aliaj lingvoj, partoprenis deko da diversaj asocioj, disvolvantaj kaj protektantaj la okcitanan kaj aliajn minoritatajn lingvojn de Francio, kaj kune kun ili la tuluza Esperanto-Kultur-Centro kunlabore kun aliaj e-asocioj, agantaj en la urbo (UFE, SAT, IFEF, EUROKKA). Esperantistoj organizis mem, aux kunorganizis, kelkajn arangxojn: ekspoziciojn pri esperanto, debatojn ks., kaj, interalie, telviddebaton pri la lingvaj problemoj, kie esperantistan vidpunkton prezentis Claude Piron. La televiddebato estis videoregistrita kaj oni povas mendi la registrajxon. Eble, ne suficxe da homoj vizitis la arangxojn kaj ne suficxe longe dauxris la televiddebatoj, sed almenaux la problemoj estis publike starigitaj kaj allogis atenton - ja faritaj samtempe en Tuluzo esplorenketo montris, ke plimulto da studentoj aux nenion auxdis pri esperanto, aux ne precize scias, kio gxi estas. La ricevitaj spertoj helpos venontjare pli gxuste organizi la agadon dum simila arangxo. Por pliaj informoj aux mendo de son- aux vidbendoj pri la detaloj skribu al: E.K.C., 1 rue Jean Aillet, F-31400 Toulouse, Francio. ************************************************************************* Novajxoj el Cxinio ================== En Pekino fondigxis samtempe Cxina Junulara Esperanto-Asocio (CxJEA) kaj Cxina Fervojista Esperanto-Asocio (CxFEA). En la kunveno partoprenis pli ol cent esperantistoj el Pekino kaj dek aliaj provincoj. La afero estas tre aktuala: ja plimulto de cxinaj esperantistoj estas gejunuloj, kaj ankaux la fervojista movado estas signifa memstara parto de la movado en Cxinio. laux "Heroldo", 31 de majo 1993 ************************************************************************* Cxu Japana Esperanto-Junularo? ============================== Junula e-movado en Japanio dum lastaj 30 jaroj travivis ondojn de kresko kaj malkresko, gxis preskaux plena malapero. La kauxzoj estas kutimaj por cxiuj landoj, sed gxuste nun oni povas vidi esperigan signon: aperas nova junulara organizo kun dume provizora nomo Japana Esperanto-Junularo (JEJ), kun propra organo La Junuloj. La organizo nun estas suficxe malgranda (117 membroj), kaj ties financa bazo ankoraux ne certa - pro malalta kotizo kaj malmultnombreco. Tamen la perspektivoj por gxi, kondicxe ke gxi aktive laboros, estas suficxe bonaj: ja intereso al esperanto en Japanio tute ne malaperis, nur la informoj pri la lingvo mankas. Se oni aktive agos en la kampo de la ekstera informado, la nombro de lingvolernontoj (respektive estontaj aktivuloj) tuj kreskos, kion pruvas la unuaj spertoj. La nova organizo emas esti memstara de la ekzistantaj tutjapaniaj e-asocioj (da kiuj ekzistas nun kvar), sed strebas havi kun ili cxiuj bonajn laborrilatojn - ja junulara organizo garantias ilian pluekziston sendepende de tio, cxu gxi estas formale ies junulara sekcio, aux ne. Des pli, ke 70 % de la nova organizo konsistas el efektivaj junuloj, ne elirintaj la junagxajn limojn. Laux "La Revuo Orienta", No 3, 1993 ************************************************************************* Premio EVA aljugxita al Paul Thorsen ==================================== La premio EVA-Edistudio, kiu cxiujare premias beletran manuskripton per gxia libroforma aperigo, por 1993 estas aljugxita al rakontkolekto de la dano Paul Thorsen, titolita Stokita vino. Laux la regularo de la premio la libro estos publikigita de la eldonejo Edistudio dum la dua parto de la jaro por esti disponebla libroforme por la tago de la libro en decembro. el "Heroldo", 18 jun. 1993 ************************************************************************* KIAL? ===== Demando al vi: kion vi faris hieraux? Eble vi riparis la domon, kudris vestojn, prizorgis la gxardenon aux legis libron, tute ne gravas. Sed pri unu afero mi estas certa: kiam mi demandas al vi "Kial vi faris tion?" - vi certe havos respondon. Vi aktivis pro la plezuro kiun gxi donis, pro la utilo, aux simple cxar la laboro estis necesa por pluvivi. Sen kialo normala homo nenion faras. Utilas pripensi tion antaux ol vi - kiel vera adepto de esperanto - klopodas varbi aliajn homojn por gxi. Facile oni diras "Lernu esperanton!", sed malofte oni havas respondon, se revenas la demando: "Kial mi lernu gxin?" Eble vi respondos: "Por korespondi kun eksterlanda amiko", pro la fakto, ke vi mem tiel jam dum longa tempo havas agrablajn kontaktojn. Sed via demandinto pensas pri sia skribotablo, sur kiu estas profesiaj raportoj, pagendaj fakturoj, legindaj gazetoj, kaj inter tio timiga kvanto de respondotaj leteroj - kaj jam li tiom multe skribas en la oficejo! Kaj nun li deziras liberan tempon por siaj geamikoj kaj parencoj, kaj tute ne sopiras al korespondo kun ia fremdulo... Necesas, ke ni respondu pro la kialo en maniero, kiu tauxgas por la demandinto. Kaj cxar cxiu homo havas aliajn dezirojn kaj esperojn, por cent homoj vi bezonos cent diversajn respondojn... Nur se ni komprenas tion, ni iam havos sukceson. Trovi la gxustajn respondojn nepre ne estas facile. Se tuj via najbaro vizitus vin, kaj demandus "Kial mi lernu esperanton?", kion vi respondus al li? Komprenu, ke neniam venos la sukceso, gxis la momento, en kiu vi trovos respondon, kiu tauxgas gxuste por tiu najbaro. Ko Nurmi el "Fenomeno", 2/1993 ************************************************************************* POR VIA NOTLIBRO //////////////// Estraro de Esperanta Sxak-Ligo Internacia (ESxLI) ================================================= Prezidanto: Dan Maxwell, Burg Riegerstr. 84, NL-3581 Utrecht, Nederlando Vicprezidanto: Alain Lehalle, 9, rue des Tilleuls, F-57050 Le Ban St. Martin, Francio Sekretario: Saulius Miliunas, Medvegalio 17-12, LIT-3035, Kaunas, Litovio Kasisto kaj redaktoro de "Esperanta Sxako": Jaromir Canibal, Okruzni 867, CS-73401, Karvina-Raj, Cxehio Membro: Antono J. Mechelynck, vd Meerschstr. 85, BG-1030 Brusel, Belgio ************************************************************************* ILEI //// Komunika Instruado ================== ILEI jam dufoje okazigis en Poprad (Slovakio) kurson por instruistoj Komunika Instruado de Stefan MacGill - en novembro 1992 kaj majo 1993. La tria ripeto okazos samloke 14. - 16.10.1993. Principoj de la Komunika Instruado estas: La bazo estas la verbo, ne la substantivo. Alivorte, gxi estas dinamika. Ni kreas situaciojn, en kiuj lernantoj volas kaj devas komuniki esperante. La sekreto estas la trafa ligo de gramatikaj punktoj kun situacioj en kiuj ili estas uzeblaj. La instruado estas paroliga, cellingva kaj inkluzivas enkondukon al la e-kulturo kaj komunumo. Aligxiloj cxe: ILEI, Eso u. 7, H-1034 Budapest, Hungario ************************************************************************* MONDO-RONDO por disvastigi esperanton ===================================== Kio estas Mondo-Rondo? Gxi estas nova internacia koresponda projekto pri monda geografio inter infanaj grupoj. Antaux kelkaj jaroj Charlotte Kohrs en Kalifornio iniciatis la lernejan projekton "Infanoj cxirkaux la mondo". Gxi bone funkciis kaj poste gxi ekpensis pri nova projekto, kiu estas Mondo-Rondo. Lastan februaron mi iniciatis Mondo-Rondon cxe la distrikta lernejo en mia vilagxo. Gxis la fino de la jaro mi gvidis la sesgradajn klasojn en la internacia intersxangxo de bildkartoj (kiujn la infanoj skribis esperante) kun aliaj Mondo-Rondaj klasoj tra la mondo, kaj mi gvidis la instruadon de monda geografio kaj esperanto. Mi tre gxuis la sperton, kaj la infanoj gxuis la programon. Tamen estis interesa afero por mi, kiam, antaux la fino de junio, kelkaj geknaboj el ambaux klasoj petis, ke mi dauxrigu la esperanto-instruadon - dum la someraj ferioj. Tio estis miriga sxoko por mi, kredu min! Ok dekdu jaraj geknaboj studis cxiun matenon de 9.30 gxis 11.00, kaj cxiu infano cxeestis cxiun tagon. Tio estis vera surprizo por la lernejestrino, cxar sxi opiniis, ke kelkaj perdos intereson post du aux tri tagoj. Mi devas konfesi, ke ankaux mi samopiniis. Oni petis de mi, ke ekde septembro mi denove gvidu Mondo-Rondon por la novaj sesgraduloj. Mi nun faras tion kaj denove gxuas la sperton. La geknaboj lernas pri esperanto, mond-geografio kaj la universo. Mi instruas ilin, uzante la novan lernolibreton de Mondo-Rondo "La Bela Planedo". Ili korespondas bildkarte kun aliaj mondo-rondaj kluboj sur kvar kontinentoj. Ili kantas etajn esperantajn kantojn kiuj sendolore instruas al ili gramatikon; la ludoj instruas al ili numeralojn ks. Mi instruas po unu horo cxiusemajne, sed ili lernas bone kaj rapide. Cxar nia lernejo havas la unuan Mondo-Rondon en Kanado, miaj gestudantoj fieras pri tio - kaj mi fieras pri ili. Laux mia opinio, Mondo-Rondo estas interesega projekto kaj estas bonega sxanco disvastigi esperanton en la mondo. Se la edukaj instancoj povus nur vidi kaj konstati, ke esperanto povas helpi en la lernado de fremdaj lingvoj kaj pri fremdaj kulturoj, kaj krome en la lernado de geografio, tiam eble oni instruus esperanton kiel studobjekton en kanadiaj lernejoj. Estas multe pli da intereso pri esperanto nuntempe en mia regiono pro Mondo- Rondo. Se iu interesigxas pri Mondo-Rondo, bonvolu skribi al: La esperanto-klubo, c/o "Infanoj cxirkaux la mondo", 3876 Belmont Avenue, San Diego, CA 92116, Usono. Kim Keeble (Kanado) el "Lumo", vintro/1992 ************************************************************************* Vivosigno de Fondumo Zamenhof! ============================== Enkadre de la arangxo "BEL-aj Tagoj", la 29-an de majo en Bjalistoko, en la salono "Esperanto" de la porinfana klinika hospitalo Ludoviko Zamenhof, reprezentantoj de Fondumo Zamenhof (la prezidanto Roman Dobrzynski kaj unu el la iniciantoj Humphrey Tonkin) kaj de Bahaa Esperanto-Ligo, transdonis al la hospitala direktoro komunan deklaron, per kiu ili utiligebligis dek mil guldenojn, donacitajn al la Fondumo Zamenhof de la bahaa monda komunumo. Per tiu monsumo la hospitalo ekipos relertigan salonon, kiu poste portos la nomon Lidia Zamenhof, filino de la majstro, kies agado kunligis la esperanto- kaj bahaa- movadojn. Tiel, per kunlaboro kun la hospitalo, Bahaa Esperanto-Ligo subtenas la Fondumon Zamenhof por efektivigi la fondumajn celojn: starigi en Bjalistoko ian Zamenhof-Centron. Gxi estos vera "viva monumento" al la iniciatinto de esperanto. Bernhard Westerhoff, Germanio ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Aktuale Euxro-Azia ================== Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) eldonis informilon Aktuale iam en 1970-aj jaroj . En fino de la 80-aj en la siberia urbo Tomsk la gazeto kun tiu nomo renaskigxis dank' al iniciato de tiea esperantisto Vladimir Minin. Gxi igxis sxatata informilo kaj diskutilo de e-aktivuloj en Rusio kaj aliaj eks-sovetiaj sxtatoj. La gazeto regule aperas 8-foje jare sur 8 pagxoj, formato A4, nun gxi atingis nivelon de la vera internacieco kaj strebas esti interkomprenilo kaj interkomunikilo inter la aziaj kaj euxropaj esperantistoj. Gxi aperigas ecx la plej herezajn opiniojn de siaj legantoj. La gazeto aboneblas cxe: Greta Gossl, Minnesangerpl 8, A-4020 Linz, Auxstrio. Abonemuloj el nepagipovaj landoj turnu sin por la interkonsento al la redaktoro: V. Minin, pk. 2000, RUS-634063 Tomsk, Rusio. ************************************************************************* OPINIOJ /////// TEJO kaj Katalunio ================== ...La decido rilate Katalunion estas skandalo! Mi konsilas al cxiuj membroj de TEJO konsideri, ke la decido ne aperigi laKataluniajn gastigantojn, cxar ili volas aperigi nur sub Katalunio, estas suficxe grava politika decido... La TEJO-respondeculoj per sia decido montras grandan malsagxecon! Tia decido neniam estintus akceptita en la epoko, kiam mi estis estrarano de TEJO. Mi tre dubas, ke tia sinteno respegulas laopinion de la plimulto de la membraro! Dietrich Weidmann, eksa gxen.sek. de TEJO Svisio ************************************************************************* Radikaluloj blufas ================== Mi ne scias, de kie vi ricevis la informon pri la cxi-jara kongreso Radikala, sed estis amaso de misinformoj. Ne partoprenis Despiney, Wells, Erasmus, Lins - ili cxeestis pasintjare. Piron kaj Heraud cxeestis nur skribe, ne persone. Radikaluloj tro blufas, kaj tio estas ne honesta ago. Michela Lipari, Italio ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Diplomigxis e-instruistoj ------------------------- La 2-an de junio 1993 akiris siajn sxtatajn e-instruistajn diplomojn tri studentoj, kiuj dum 5 semestroj fake studis la internacian lingvon en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely (Hungario): Tibor Budai, Csaba Nemeth kaj Agnes Verraszto. La aliaj du tagaj kaj sep korespondaj kursanoj ekzamenigxos en januaro 1994. Bedauxrinde per tio finigxos la serio, cxar la rektoro de la altlernejo ne permesas lancxi novajn diplomigajn kursojn malgraux peto de studentoj. Ni tamen ne cxesas esperi, kaj gxis kiam estos interesigxantoj mi volonte instruos la lingvon ecx neoficiale. Katalin Smideliusz * * * Novaj Komitatanoj de HEA ------------------------ Komitato de HEA konsistas el delegitoj de organizaj unuoj kaj de elektitoj de individuaj membroj. Jen la rezulto de la perposxta vocxdonado (enkrampe la nombro de ricevitaj vocxoj): O. Princz - Bp. (182), F. Phersy - Bp (171), A. Ratkai - Szeged (158), dr. I. Ferenczy - Gyor (147), I. Gulyas - Bp. (139), K. Kodmonne - Tata (137), L. Balazs - Szolnok (131), dr. J. Halasz - Miskolc (123), dr. P. Denke - Torokbalint (122), J. Patay - Bp. (114), I. Pallos - Pecs (113), dr. J. Horvath - Szhely (113), P. Tihanyi - Tatabanya (113), Margit Juhasz - Bp (111), F. Vago - Kkhalas (83), I. Sutka - Kelebia (71), I. Szebenyi - Miskolc (62), B. Fulop - Szhely (61). Entute alvenis 216 validaj kaj 5 nevalidaj vocxdonoj. Oszkar Princz * * * Veturkostoj... -------------- Auxtobuso de Budapest al la Literatura Forumo en Barcelona kostas cx. 13 mil forintojn. Ekzistas speciale rabatita flugbileto al Sofio (same cx. 13 mil Ft.) al IJK. Interesigxantoj turnu sin al Judit Felszeghy, tel: 1834084. ************************************************************************* RECENZOJ //////// Ni studu praesperanton! ======================= Esperanto ne estis inventita dum unu nokto, kiel volapuk, sed estis prilaborata dum multaj jaroj. De la unua varianto el 1878 restis nur 4 linioj (Malamikete de las nacies...), de la dua varianto el 1881 konservigxis jam 14 diversaj tekstoj, kun kiuj ni povas konatigxi en "Lingvo kaj vivo" de G. Waringhien. Sed detala studo kaj priskribo de tiu lingvo gxis nun fakte ne ekzistis. La studon pri gxi, kiu aperis kiel suplemento al La Kancerkliniko ("Kancerklinikoteko") sub la titolo Lingvo Universala, entreprenis Rikardo Cash. La 32 pagxa grandformata kajero enhavas kaj specimenojn de la tekstoj, kaj priskribon de la gramatiko, kaj principojn por esploro de gxiaj karakterizaj trajtoj. Krome, 10 pagxojn okupas la praesperanta-esperanta vortaro. Nun oni povas libere ekuzi la lingvon! Sed kiu bezonas tian studon? Nu, unue, certe, planlingvistoj, kies fako estas tiaj aferoj. Due, sendube, la psikolingvistoj kaj zamenhofologoj - jen estas vera atesto pri formigxo de esperanto! Trie, la verkistoj - teksto en praesperanto estas pli "nature" arkaika, ol teksto en iu "artefarita" formo (kiel, ekzemple, arcaicam esoerantom de K. Kaloscay). Kaj fine, pri la lingvoj gxenerale, pri planlingvoj speciale, kaj pri personeco de Zamenhof interesigxas tre multaj esperantistoj. Por ili cxiuj la studo de Rikardo Cash estos tre utila. N.G. Pri la libro demandu cxe: J. Le Puil, "Les Cocherats", F-18210 Thaumiers, Francio. ************************************************************************* MUZIKA KULTURO ////////////// Esperanto-afro-roko - cxu eble baldaux? ======================================= Reaperis novajxoj de Zhou-Mack ( = Tufuene Mafuila), muzikisto de la esperanto-afro-rokmuzikbando Esperanto-Muziko el Zairio. Nun li trovigxas en Francio, apud Parizo kaj sercxas muzikistojn seriozajn, kaj esperanto-asocion kiu pretus helpi lin por eldoni la unuan albumon esperanto-afro-rokan, cxu kasede, cxu kompakt- diske. La muzikajxoj kaj tekstoj pretas. La afero urgxas, kontaktu lin: s-ro Tufuene Mafuila (Zhou-Mack), P/a ZOLA - Sedi Monika, 4/B, rue Dumas, F-93800 Epinay-sur-Seine, Francio. el Rok-Gazeto n-ro 4/92. ************************************************************************* ANONCO ////// ---------------------------------------------------------------------- Se EVENTOJ placxas al vi, kaj vi opinias gxin utila por viaj amikoj en nepagipovaj landoj, vi povas fari por ili donacabonojn! Vi povas pagi ankaux kotizon al la helpa abonfonduso por ke la redakcio mem decidu, kiun el tiaj landoj abonigi. EVENTOJ estas abonebla ankaux por duonjaro (julio ? decembro) 1993! ---------------------------------------------------------------------- ************************************************************************* HISTORIO //////// ---------------------------------------------------------------- Historio de nia movado, komunumo estas organika parto de nia kulturo. La instruado de la historio devas esti integra parto de cxiu lingvokurso. ---------------------------------------------------------------- Tre konciza historio de la Esperanto-Movado =========================================== (dauxrigo. Komenco en "Eventoj No 28 - 32) Samepoke la neuxtrala movado trairis serion de organizaj krizoj, kiu kulminis en 1937 per splitigxo en la asocio kaj fondigxo de la Internacia Esperanto-Ligo, al kiu aligxis la plimultaj kaj certe pli aktivaj landaj asocioj. Tamen post la Dua Mondmilito oni atingis unuecon pro la energia organizkapablo de Ivo Lapenna - kiu samtempe iniciatis kampanjon kontraux tro multaj verdaj steloj (simbolo de Esperanto) kaj similaj "strangajxoj": la esperantistoj liberigu sin el aspekto de "stranga sekto eta" (laux esprimo de poeto Kalocsay), kaj eniru la normalan mondon. Lapenna insistis, ke la esperantistoj aligxu al la reala mondo, kaj uzu la rimedojn de tiu mondo por atingi siajn celojn. Li multon faris por krei senton de direkto en la Esperanto-movado kaj provizi gxin per adekvata, moderna strategio. Estas klare, ke la kampanjo de Lapenna sukcesis. La movado estas hodiaux gxenerale pli modera en siaj entuziasmoj kaj pli normalaspekta en sia publika prezentigxo. Cxu eble pro tio perdigxis io, precipe io grava, ne estas tiel klare. La 20a jarcento vidis la naskigxon de nova politika fenomeno, rezulto de la trauxmo de la Unua Mondmilito: la klopodo krei supernacian organizajxon, kies rolo estu certigi la pacon per kunlaboro de unuopaj registaroj en la kadro de konsilio. Post la Uunua Mmondmilito, tiu organizajxo estis la Ligo de Nacioj, kaj post la Dua Mondmilito (gxis hodiaux) la Organizajxo de Unuigxintaj Nacioj. Evidente tiuj organizajxoj spertas la kostojn kaj malfacilajxojn de la lingvaj difirencoj. Kiel ili sintenis al la internacia lingvo? La Ligo de Nacioj efektive okupigxis pri Esperanto. Jam en gxia unua kunveno 11 delegitoj starigis proponon favoran al instruado de tiu lingvo en la lernejoj de la membro-sxtatoj. Komisiono de la Ligo faris serizan esploron de la atingoj de Esperanto, kaj raporto publikigxis (League of Nations. Esperanto as an International Auxiliary Language. 1922), kiu estis ne nur honesta, sed ankaux tre favora al la adopto de Esperanto kiel oficiala lingvo. Ekzemple, pri Esperanta konferenco: "Gxis tridek du parolantoj auxdigxis en la sama kunveno, kaj dum tri tagoj plenumigxis kvanto da laboro, kiu eble postulus dek tagojn por plenumigxi en ordinara konferenco, kiu uzas plurajn oficialajn lingvojn". Tiu raporto havis grandan sukceson, kaj multaj delegitoj pretis vocxdoni por lerneja instruado de Esperanto. Sed al cxio simila senkompromise oponis la registaro franca: gxi timis konkurencon inter Esperanto kaj la franca lingvo, kiu estis tiam la prestigxa lingvo. Multaj el la aliaj nacioj timis ofendi la francojn, kaj tial submetigxis malgraux propra opinio al ties deziro malsukcesigi la proponojn. La franca prezidanto de la koncerna komisiono argumentis nekredeble analfabete (kvankam private li konfesis sian embarason pri la trudita tasko): "La celo de la Ligo estas proksimigi la popolojn, sed ne mehxanike per faciligo de komunikiloj. Ne pli ol fervojo aux telegrafo povos Esperanto alproksimigi la animojn. Tion sukcesas nur la lerno de fremda lingvo, kun gxia literaturo kaj kulturo. Kontrauxe, la disvastogxo de artefarita mondlingvo igos la lernon de fremdaj lingvoj nenecesa. Tiam oni ne plu lernos ilin kaj oni perdos tiun alproksimigilon de animoj trans la limoj. Tial nia rolo estas instigi lernon de fremdaj li ngvoj kaj ne de artefarita." La franca ministro Berard ne kontentigxis per tiu rezigno. Li deziris uzi la rifuzon de la komisiono kiel kontrauxpropagandilon, kaj por tio bezonis, ke la Ligo de Nacioj konfirmu gxin. En tio li ne sukcesis. Kiam kunsidis la kvara gxenerala kunveno de la Ligo en septembro 1923, la franca registaro aparte donis instrukciojn al la delegito Jacques Bardoux por utiligi la rezolucion de la intelekta komisiono por definitive elpusxi Esperanton. Li do prezentis gxin en la kvina komisiono sub formo de liga rezolucio rekomendanta la studon de fremdaj lingvoj prefere al lerno de artefarita. Sed alinaciaj delegitoj tuj vigle protestis. Pluraj klarigis al li, ke ili ne volis insisti pri la Esperanto-afero por ne malplacxi al la franca registaro, sed ke ili tute ne povus akcepti ian rezolucion, kiu sxajnus iel ajn kontraux Esperanto, cxar tiu movado havas tro multajn amikojn en ilia lando. Ecx la britaj delegitoj avertis lin, ke ili kontrauxbatalus la rezolucion. Tiam Bardoux retiris gxin, kaj tiel la opinio de la intelekta komisiono estis nek konfirmita nek akceptita de la Ligo mem, kiu restis cxe la raporto adoptita en 1922 konstatanta per faktoj la valoron de Esperanto kaj gxian vivan rolon. Kiel konsolan premion la Ligo tamen akceptis rezolucion, kiu estis la unua intersxtata agnosko de Esperanto kiel uzata lingvo kun oficiala difino pri gxia rolo en homaj rilatoj: "La gxenerala kunveno de Ligo de Nacioj rekomendas, ke la sxtatoj-membroj de l'Ligo konsentu al Esperanto la traktadon kaj tarifojn de lingvo 'klara' en telegrafaj kaj radiotelegrafaj interrilatoj, kiel praktika helpa lingvo de la internaciaj interkomunikiloj flanke de la naciaj lingvoj uzataj, kaj atentigas je tiu celo la organizon pri komunikado kaj transito." Tamen la tuta historio pri Esperanto kaj la Ligo bele ekzemplas la signifoplenan fakton, ke unu potenca malamiko de Esperanto sur la gxusta loko kapablas nuligi ecx plej favorajn kondicxojn por la sukcesigo de la afero. (dauxrigota) el "William Auld: La fenomeno Esperanto". Rotterdam: UEA, 1988. ISBN 9290179.120 p. 21 cm. Prezo: 18,00 NLG ************************************************************************* INTERESE //////// FUNDAMENTA SxANGxO, CxU? ======================== L.L. Zamenhof, Fundamento de Esperanto, deka eldono kun Enkondukoj, Notoj kaj Lingvaj Rimarkoj de D-ro A. Albault, Pisa (I): Edistudio, 1991. Preskaux tute sensxangxa represo de la nauxa eldono Marmande 1963, kiu tre salutinde faras la bazan verkon de Esperanto denove facile akirebla al ties adeptoj. Se la recenzanto tamen skribas "preskaux", li pensas pri la escepto: Sinjoro Albault, laux sia Antauxvorto al la 10-a eldono "faris ... ok korektojn, specife al la etno-nomoj... Tiel angl'(o) farigxis Angl'(o), franc '(o) farigxis Franc'(o), ktp." Jen..., jes ja, sensacio! Ni dauxrigu legi: "La etno-nomoj estas kolektivaj propraj nomoj aux apelativoj, laux la termino sub kiu mi priskribis aliloke tiun nom-klason: kiel tiaj, - ili ricevu majusklon konforme al la Fundamento."... "Gxi estas pli bone kaj ofte pli klare, kiel montris Waringhien (PIV) kaj kiel sugestas Tabelo de Enhavo de la Fundamento mem, ke la rekte derivitajn adjektivoj konservu tiun majusklon." Kaj kial cxio cxi nur nun, en la deka eldono?... el Terminoteko, informilo pri terminaralaboro, n-ro 7, okt/92. Rim: Ni havas nur la antauxan eldonon de Fundamento kaj unu novan demandon: Kiu havas la rajton sxangxi ion ajn en la "Fundamento"? La red. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 15-jara knabo, sxatas librojn, filmojn, bokson kaj tenison, kun samagxuloj el Usono kaj aliaj landoj: Arianit Berdufi, Gsinar- Elbasan, Albanio. * * * 15-jara knabo sxatas motorciklojn kaj basketbalon, kun samagxuloj el Usono: Altin Mussolari, Spathar-Libazho, Albanio. * * * Frauxlo interesigxas pri muziko kaj karateo: Zoltan Gombos, Zelemer str. 1, H-4224 Bodaszolo, Hungario. * * * 11-jara knabo interesigxas pri muziko, kolektas postmarkojn: Peter Nagy, Boda Katalin str.3, H-4224 Bodaszolo, Hungario. * * * 23-jara junulo, interesigxas pri fotado kaj turismo: Wieslaw Smolka, Miedzianow 15, PL-63451 Kotowiecko, Polio. * * * Junaj 10 - 14-jaraj lernejanoj. Skribu al la instruistino: Maria Luz Moya Luna, Zamorana 9 1/2 entre Aguilera y l Ra, Rpto: Zanorana, C-90300 Santiago de Cuba, Kubo. * * * Membroj de la municipa organizajxo de Kuba Esperanto Asocio. Skribu al la prezidantino Maria Luz Moya Luna (adreson vd. antauxe). * * * 23-jara studento pri ekonomiko: Azar Javed, PO Box 1261 Rawalpindi, Pakistano. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// La Nordhungaria Esperanto-Societo volas konstrui gxemelurbajn kontaktojn kun esperantistoj el Ukrainio, aliaj najbaraj landoj kaj la tuta mondo. Kontaktadreso: Lukacs Gusztav, Josika M. u. 3, X/2, H-3524 Miskolc, Hungario. * * * Esperantistoj el Samarkando (Uzbekio) organizos septembre de 1993 letervesperon, dedicxotan al dujara datreveno de la proklamo de uzbekia sendependigxo. La plej interesaj mesagxoj estos publikigitaj en la nacilingva gazetaro, radio kaj televido. Cxiu reehxinto ricevos bildkarton pri la 2500-jara Samarkando. Skribu al: Klubo de Internacia Amikeco "Esperanto", p.k. 76, UZ-703000 Samarkand, Uzbekistan. * * * Mi volas pruvi, ke esperanto donas avantagxojn por kolektantoj. Mi kolektas (uzitajn) telefonkartojn, kaj pretas intersxangxi ilin kontraux noveldonitaj posxtmarkoj kun e-temo. R.Verbeeke, Vredstraat 66, B-8310 Brugge, Belgio. * * * Meksika entrepreno, kiu sin dedicxas al produktado de filmoj kaj televidprogramoj, deziras produkti serion pri diverspopolaj kutimoj, tradicioj, muziko ktp, per kunlaboro kun diverslandaj esperantistoj. Pliaj informoj cxe: Maria Elena Najera de Manrique, Arrayanes No 13, Lomas de San Mateo, Naucalpan de Juarez, Estado de Mexico, C.P. 53240, Meksikio. * * * Por kunlabori en Polio internacia firmao sercxas polajn esperantistojn (nepre sendu telefonnumerojn!). Orosz Janos, Pozsonyi u. 24, H-3526 Miskolc, Hungario. * * * Al komencantoj-mezlernejanoj en Albanio ege mankas legomaterialoj kaj vortaroj (ne nur e-albanaj kaj alban-e-aj, sed ankaux kun alilingva bazo tauxgas!). Ni tre petas helpi nin! Gentian Umeri, Junulara e-grupo "Futuresp", posxte restante, Tirana, Albanio ************************************************************************* ANONCO ////// Internacia E-Telefakslisto haveblos en la UK! ============================================= La Tutmonda Esperanta Telefakslisto TELEFAKSARO No 1 / somero / 1993 aperos gxustatempe por UK en Valencio. La libreto konsistos el kvar partoj: laux nomoj, laux landoj, laux numeroj kaj laux fakoj. Por enesti la unuan Telefaksaron, tuj faksu viajn indikojn (nomo, adreso, plej grava titolo kaj funkcio en la esperanto-movado), telefon- kaj faksnumeroj kaj, eventuale rimarkoj (ne pli ol 30-literaj) al nia nova(!) kasnumero. Definitiva redaktofino por la eldono: 15-a julio 1993. Tiuj, kiuj ne cxeestos UK, povas mendi Telefaksaron kontraux 4 IRK. Dietrich Weidmann, telefakso: +41-1-2515025 adreso: pk. 301, CH-8034 Zuriko, Svisio ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor