Eventoj n-ro 0032, 2/junio - '93, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - SOLIDARECO EN LA PRAKTIKO - SEVERE KONFIDENCE! Organizaj demandoj: - NI KONSERVU NIAJN TREZOROJN - "Monda kunagado" vigle evoluas! - Kial malaperas multaj varbitoj Faka aplikado: - ILERA provizore sen gvidantoj - MEL 30-jara - Internacia Medicina E-Konferenco - Sukcesonta fakverko sercxas eldoniston! - Internacia Sxakfestivalo - Informilo por interlingvistoj Esperanto aplikata: - Euxropo-kurso en esperanto - Matematika instruprogramo - Supersignaj problemoj- (baldaux) NE PLU! Arangxoj: - Antauxkongreso de UK - Antwerpen '93 - Boatado - Biciklado - Internacia E-kurso por gejunuloj - 49-a IJK - Internacia vegetarana esperanto-renkontigxo - 9-a gxenerala konferenco de Monda Turismo - Somera Lingva Lernejo - Skoltaj arangxoj... Movado: - Komuna Cxeha-Germana E-kongreso - "Balkana Stelo" 90-jara - 5-a konferenco de alp-adriaj esperantistoj - Kiel fari internaciajn pagojn en Esperantujo? - Kongresoj: cxu popularaj, cxu kulturaj? TEJO: - TEJO - Katalunio- Pasporta Servo - ERARO EN LA ALIGxILO! Lingvo: - Verba transitiveco - eterna plago por esperantistoj ILEI: - Metodika kurso en Budapest - Esperanto en usonaj lernejoj Revuoj, gazetoj: - Kontakto Hungara angulo: - *** Historio: - Tre konciza historio de la Esperanto-movado Libroj: - "Cxu vi auxdis, ke..." Lastminute: - PASPORTA SERVO-93! Esperanto en radio: - Kunlaboru la redaktadon de la esperanto- elsendoj Alvoko: - Internacia TELEFAKS-LISTO! - Helpu! Anoncetoj: - *** Konkurso: - Internacia konkurso de bazlernejanoj Anonco: - ITALA ESPERANTO-KONGRESO ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// SOLIDARECO EN LA PRAKTIKO ========================= Antaux unu jaro estis lancxita la kampanjo Ne al glavo..., kies praktika sekvo estis la ekesto de konto en la konto-sistemo de UEA sub la nomo espero. Gxi celis, kaj plu celas, helpi esperantistojn, kiuj suferas pro milita stato, aux eventuale pro aliaj eksterordinaraj katastrofoj, en iu ajn parto de la mondo. Gxi, do, ne celis nur la eks-jugoslavian esperantistaron, ankaux se tiam kaj ankoraux nun granda parto de la atento de esperantistoj iras al tiu bedauxrinda situacio. La esperantista respondo al tiu alvoko estis tiom granda ke gxi surprizis ecx maljunajn cinikulojn, kun sperto pri la mondo kaj la movado. Tio estas klara pruvo pri la vivanteco de nia komunumo kaj pri gxia preteco apogi aliajn idealajn iniciatojn apud esperanto. Atingis gxis nun la Centran Oficejon de UEA donacoj por tiu celo je la valoro de proksimume 25000 NLG. Estis donacoj grandaj kaj malgrandaj, kaj ofte la malgrandaj havis pli da signifo ol la grandaj cxar ili venis de homoj kaj de landoj, kiuj mem bezonus helpon, se oni jugxas laux la vivkondicxoj en la nordokcidenta mondo. Krome ni malkovris mirindajn ekzemplojn de jam okazinta helpado je persona nivelo, ekzemple per gastigado de eks- jugoslaviaj rifugxintoj, per plurspecaj materiaj helpoj al siaj korespondantoj, ktp. Atingis la Centran Oficejon ankaux helpopetoj, cxefe de kroatoj, sed ankaux de esperantistoj el aliaj partoj de la eksa Jugoslavio. Neniu peto gxis nun estis malakceptita. Kompreneble la helpo ne estis simila en cxiuj kazoj. En kelkaj kazoj ni nur kontribuis part(et)on de la mono, bezonata por rekonstrui bombitan domon, en kelkaj kazoj ni nur sendis subtenon financan al familianoj de mortigitaj esperantistoj ne cxar tio iel revivigas la homon aux povas subteni la familion dum pli ol unu monato, sed nur por pruvi nian volon helpi. La plej granda problemo estas, ke ni ne povas helpi esperantistojn en la momento kiam ili pli bezonas helpon, tio estas kiam okazas la efektiva batalado. Ekzemple nuntempe la ligoj kun la teritorio de Bosnio estas neekzistantaj. Nek posxto iras, nek homoj povas vojagxi tien sen apartaj permesoj de UN en Gxenevo kaj de la armeoj regantaj en la unuopaj bosniaj regionoj. Aliflanke mi supozas, ke ecx se oni sukcesus kontrabandi monbiletojn al Sarajevo, restus la problemo kion acxeti per ili en cxi tiu momento. Tamen ni atente sekvas la situacion kaj estas pretaj ekagi tuj kiam eblos. La dua problemo por la zorgantoj de la konto espero estas trovi manieron por atingi esperantistojn en aliaj militantaj mondpartoj. La fakto, ke neniu peto atingis nin el Armenio aux el kelkaj afrikaj landoj ne signifas, ke tie cxio estas en ordo, sed ke tieaj esperantistoj tre versxajne ecx ne scias pri la ebleco peti helpon aux ne havas eblecon komunikigxi kun la cetera mondo. Pro tio mi alvokas cxiujn legantojn de Eventoj pri helpo trovi tiajn helpindajn kazojn, kiuj mem ne aperus. En la dauxre frenezigxanta mondo ni restu sobraj kaj solidaraj. Renato Corsetti, Italio ************************************************************************* SEVERE KONFIDENCE! ================== En Moskvo oni unu post la alia prezentas gxis nun sekretajn dokumentojn, inter ili ankaux pri la tagorderoj de la Sekretariaro de Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio. Laux informo (Esperanto, februaro 1993) la 28-an de marto en 1978 estis tagordero Pri la ordigo de la agado de sovetiaj esperantistoj. Ankaux en Hungario en gxis nun fermitaj arkivoj jam estas elfositaj kelkaj dokumentoj. Ni ecx povas prezenti la kompletan tekston de dokumento, kiu havas similan temon: supera instanco de la Partio decidis pri la E-movado. Gxi estas protokolo pri la kunsido de la Sekretariaro de Centra Komitato de la 26-a de julio 1960. La Propono pri la arangxo de la situacio de la Esperanto-movado inter la kvar tagordaj demandoj estis pritraktita la unua. La decido estis, ke la esperanto-movado venonte funkciu en formo de la landa societo, gxi preskribas gxian nomon kaj gxeneralan organizformon, kiujn oni devos elekti en la estraron (precipe malnovajn membrojn de la laborista e-movado), kaj ecx konkretajn kandidatojn por la cxefaj postenoj. Por auxspici la agadon de la societo estis nomumita Landa Konsilio de Sindikatoj (LKS). Krome, la Sekretariaro decidis, ke esperantistoj eldonu revuon, kies cxefajn produktokostojn kovru LKS. Por kompreni la tutan aferon, ni skizas la situacion, en kiu estigxis tiu dokumento. Hungarlanda Esperantista Societo (HES) en 1950 estis likvidita. Esperantistoj ekde 1953 provis oficiale restarigi la landan asocion, sed sensukcese. Tamen en 1960 la diktaturo en Hungario jam komencis sian transiron al paternalisma regximo, kaj la esperantistoj atingis tion, kion ili volis, por kio ili batalis en la antauxaj jaroj. La decido naskigxis en la kapoj de esperantistoj, kaj ili kvazaux decidigis la konvenan instancon. La landa e-konferenco okazis la 29-30-an de oktobro 1960. La 30-an oni fondis Hungaran Esperanto-Asocion. La prezidanto, konforme al la partia decido, igxis Gyula Baghy, vicprezidantigxis Borbala Szeremi, malnova esperantisto kaj komunisto, kaj dr. Istvan Bacskai. Sole la lasta vivas hodiaux, li estas honora prezidanto de la Fevojista Fako de HEA kaj honora prezidanto de HEA, honora membro de UEA. La revuo, pri kiu la decido temas, estis la Hungara Vivo (1962 - 1990). Arpad Ratkai. ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// NI KONSERVU NIAJN TREZOROJN =========================== En nia mondoparto cxion forte malhelpas la malricxeco. Aboni kaj aperigi gazetojn, librojn, partopreni arangxojn ecx enlandajn tre malfacilas. Kaj plibonigxo proksimtempe ne antauxvideblas. Do, ni devas adaptigxi al modestaj materialaj cirkonstancoj kaj sercxi manieron por la pluvivo, ecx progreso. La plej grava problemo estas, kiel la posedanto de la lingvo povas utiligi siajn sciojn? Restas nur cxefe la individua agado, sed per lerta organizado ankaux gxi povas igxi alloga kaj utila. Mi pensas pri organizado de iaspecaj memklerigaj grupoj, en kiuj saminteresanoj povus kunlabori per korespondado ecx internacie. Tio povus esti grupoj de tradukemuloj, kiuj tradukus el sia nacia lingvo kaj reciproke kontrolus, korektus unu la alian. Simile povus labori verkantoj de beletrajxoj, popularaj kaj fakaj studoj, ktp. Unue estus bezonataj personoj kun altnivela lingvoscio por gvidi tiajn grupojn, kaj necesos ankaux krei certan organizan strukturon por zorgi pri kompostado kaj deponado de la prespretaj pecoj. Foj-foje en iu gazeto, kiu prenus sur sin tiun taskon (ekzemple EVENTOJ), aperus listoj de novaj verkoj, kaj cxiu povus mendi kopion de tio, kio lin interesas. Tiamaniere funkcius diversaj virtualaj beletraj kaj fakaj gazetoj, kiuj ne aperadus komplete, en granda eldonkvanto, sed cxiu povos kolekti ion interesan por si, kaj ecx bindi gxin, se la formato cxiam estos sama. Cetere, cxu ne sxparema, ekologia maniero? Per uzebleco de la nunaj modernaj tekstoprilaboraj aparatoj, kopiiloj, teknike tio estas facila kaj relative nemultekosta. Tio povos doni al multaj laboremaj kaj lernemaj esp-oj utilan laboron, ebligas sukcesajn travivajxojn, kiuj ligos ilin al esperanto. Kaj, krome, tio ebligos riveligxon de veraj talentoj kaj aperon de valoraj verkoj, meritaj libroforman eldonon. Antaux multaj jaroj Andras Lukacs jam kolektis por tiu celo tradukajxojn natursciencajn, certe ili ekzistas ie. Mi esperas, ke tiaspeca laboro estas realigebla kaj utila. La komencan organizadon volonte mi entreprenos, do, kiujn interesas la projekto, emas partopreni gxian efektivigxon, skribu al mia adreso. Janos Sarkozi Pk. 127, H-2600 Vac, Hungario. Rim: En la 70-aj jaroj A. Lukacs iniciatis similan projekton, el kio poste kreskis la Scienca Eldona Centro, SEC de UEA... ************************************************************************* "Monda kunagado" vigle evoluas! =============================== En la unua jaro kaj duono de sia ekzisto la esperantista Unesko- asocio Monda Kunagado por Eduko, Scienco kaj Kulturo vastigis sian agadon al cxiuj kontinentoj. Inter gxiaj projektoj trovigxas eduka kaj trejna subteno al afrika e-komunumo, seminarioj kaj eldonajxoj pri minoritataj lingvoj kaj kulturoj, kontrauxrasisma trejnado, kolektado de vivrakontoj el diversaj landoj, kaj esplorado de la rilatoj inter lingvo, kulturo kaj ekologio. En cxiuj aktivecoj Monda Kunagado sercxas kunlaboron kun organizoj ekster la esperanto-movado. Nun en la asocio membras cx. 300 homoj en pli ol 40 landoj. La revuo Monda Forumo (redaktoro M. Fettes) aperas kvarfoje jare kaj traktas plej diversajn internaciajn temojn: ekz. la "novan mondan ordon" proklamitan de prezidento Bush, la laboron de UN pri la medio kaj evoluigo, strategion por klerigo kaj pacedukado, kaj, kompreneble, la agadon de Unesko kaj de Monda Kunagado mem. La ekzistokialo de la asocio trovigxas ja en gxiaj projektoj. Tre sukcesa estis la seminario pri minoritataj lingvoj kaj kulturoj en Nordio, kiun gxi pasintjare organizis kun la nordiaj e-asocioj kaj la Samea Societo de Gotenburgo sub gvido de Martha Andreasson; oni provos okazigi similajn seminariojn en aliaj regionoj. Pludauxras ankaux la projekto de Ulrich Becker kolekti skizojn pri la vivo de ordinaraj esperantistoj en diversaj partoj de la mondo, kun la celo plivastigi komprenon pri ties kultura kaj socia diverseco. Grandajn eblecojn de kunagado prezentas nova projekto de Annsibyll Kamphausen. E-klubo en la benina vilagxo Cxacxu komencis gxardenkulturan projekton, por kiu sxi jam trovis financan kaj teknikan subtenon de internacia virina organizajxo. Vastajn perspektivojn havas Lev Medvedev, la organizanto de la rusa AIS-sesio pri la temaro "lingvo-kulturo-ekologio". Similtemajn konferencojn oni planas arangxi en aliaj mondopartoj. Responde al kreskantaj zorgoj inter euxropaj esperantistoj, Monda Kunagado okazigos praktikan seminarion pri "trejnado kontraux rasismo" en auxtuno 1993 sub gvido de Elisabeth Schwarzer. Gxis 15 esperantistoj povos, per tritaga intensa klerigado, profundigi sian komprenon pri la fontoj de rasismo kaj lerni kiel malfortigi kaj forigi ilin. Schwarzer kontribuos ankaux al la Tago de la Paco en la valencia UK, kiun organizos Monda Kunagado. Mark Fettes Organo de la organizo Monda Kunagado estas la revuo Monda Forumo, abonebla kontraux 30 gld cxe : Ulrich Becker, Plauner Str. 39, DO-1092 Berlin, Germanio. ************************************************************************* Kial malaperas multaj varbitoj ============================== Lastatempe ne unufoje mi legis en Eventoj pri preskaux senefika lerneja instruado, nome pri tio, ke cxiujare miloj komencas lerni la internacian lingvon, tamen la membraro dauxre stagnas. Kvankam la kritiko ne eldiris verdikton, tamen cxiu povas subsenti malkontenton pri la laboro de instruistoj. Mi longe meditis pri la problemo kaj estis momentoj kiam mi preskaux akceptis la argumentojn de la kritikintoj. Faktoj estas la faktoj. Refuti ilin estas ne estas facile. Poste mi komencis kompari nin kun la ceteraj instruistoj de fremdaj lingvoj. Cxu ili donas pli da scio, cxu ili pli bone preparas la geknabojn, cxu ili pli sindone dedicxas sin al la instruata lingvo? Al cxiuj supraj demandoj oni povas respondi per kategoria NE. La diferencoj estas konstateblaj jene: 1. Ni, esperantistoj-instruistoj konsideras helpo aux subteno, se la direktoro aux kolegoj rilatas al ni neuxtrale, se ili toleras nian cxeeston. 2. Niaj eblecoj estas multe pli modestaj ol tiuj de la ceteraj. 3. La instruisto de esperanto laboras pli ol liaj kolegoj, senpage prenas sur sin taskojn, kiujn la ceteraj nur malofte entreprenas. El kio do rezultas la diferenco sxajne negativa kompare al la aliaj lingvoj? Mi emfazas, ke la negativa rezulto estas sole sxajna. Niaj lernantoj montrigxas tiel same bonaj aux malbonaj kiel cxe aliaj fremdaj lingvoj, ecx mi trovas iom da pluso antaux alilingvuloj. La bazan diferencon mi trovas en la praktika uzebleco de esperanto. Rigardu nur kiel vastaj eblecoj malfermigxas antaux lernanto pli malpli posedanta fremdan etnan lingvon! Oni bombardas lin per allogaj libroj, revuoj, kanzonoj, vidbendoj, konkursoj, ekskursoj, tendaroj, prezentas al li aron da okupoj, profesioj, el kiuj ili povas eltiri konsiderindan profiton. Nia oferto estas malricxa kaj senbrua. Ni konas la kialojn. Kio sekvas el cxio cxi por nia lerneja e-instruado? Estas necese turni pli da atento al spirita preparo de la lernantoj. Ni devas hardi ilian konvinkon pri demokratia destino de la internacia lingvo. Necesas fari cxion eblan por ricxigi nian oferton. Al tio sendube la unua pasxo estas fruktuzi la ekzistantajn eblecojn: konkursojn, revuojn, renkontojn ktp. Ni ne tro vipu tiujn, kiuj laboras super la fortoj, cxar tio rezultigos nur antauxtempan foriron el la movado. Ni estu paciencaj, toleremaj kaj persistaj. Por tio mi deziras multajn sukcesojn. Geza Kurucz (Hungario) ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// ILERA provizore sen gvidantoj ============================= Fragmento el la lasta ILERA-cirkulero: "Pro miaj funkcioj, akceptitaj en la prezidio de Hungara Landa Radioamatora Asocio mi rezignas pri mia sekretaria funkcio en ILERA. En la estonto mi povas agi nur kiel landa reprezentanto. UW9YE, Gena, prezidanto de ILERA same abdikis en februaro pro diversaj personaj kialoj. La du abdikoj ne estas kunligitaj, ili estas hazarda kongruo. La bulteno de ILERA estonte estos redaktita en eksterlando, do estas antauxvidita la altigxo de posxtaj kostoj. Laszlo Matusinka, Hungario ekssekretario de ILERA." Rim: La nova estraro de ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj) estos elektita versxajne dum la UK en Valencio. La red. ************************************************************************* MEL 30-jara =========== De la 4-a gxis la 7-a de januaro 1993 en la bulgara urbo Stara Zagora okazis muzikseminario lige kun 30-jarigxo de Muzika E- Ligo (MEL). La ligon en 1963 fondis Giovanni Battista Briano, la auxtoro de la kanto Brilanta stelo, kiu igxis himno de la e-muzikistoj (vd. gxin en Muziko 1992/2). La seminarion gvidis s-ro Dimitar Terziev, nuna prezidanto de MEL kaj estro de la Internacia E-koruso Hirundoj el kvin kontinentoj. La Internacia E-Muzikseminario okazos, dedicxita al 30-jarigxo de MEL kaj 70-jarigxo de s-ro Terziev, okazos en Stara Zagora 12.- 20.06.1993 same en Stara Zagora. Pli detale pri MEL kaj ties organo Muziko oni povas informigxi cxe: MEL, ul. Milin Kamak 58, BG-1421 Sofio, Bulgario. Laux "Bulgara esperantisto" n-ro 2/1993 ************************************************************************* Internacia Medicina E-Konferenco ================================ 08 - 11. julio, Veszprem, Hungario Inf: Istvan HEGYI, Batthyany u. 19/D, H-8200 Veszprem, Hungario. ************************************************************************* Sukcesonta fakverko sercxas eldoniston! ======================================= Libro de d-rino Aira Kankkunen "Klopodu kompreni min", originale finnlingva, aperis jam ankaux en la sveda, angla, hebrea, norvega, itala, hispana, kataluna, portugala kaj rusa lingvoj. La libro temas pri la familia eduko de la auxde handikapitaj infanoj ekde momento, kiam oni rimarkas, ke la bebo estas plene aux parte surda. Nun la auxtorino plibonigite reverkis la libron - en esperanto. Do, temas fakte pri la originala e-libro, kiun nepre atendas sukceso kaj tradukoj al naciaj lingvoj profite al la auxtoro, eldononto, malsanaj infanoj kaj - esperanto. Sed dume mankas eldonisto. Se aperos tiurilata propono, skribu al: Aira Kankkunen, Dr.Forselius Gata 60, S-41326 Goteborg, Svedio. Inf. Andrzej Pettyn ************************************************************************* Internacia Sxakfestivalo ======================== Esperantista Sxak-Ligo Internacia (ESxLI) havas 135 aktivajn membrojn en 17 landoj. Gxi organizas plurajn korespondajn sxak- turnirojn kaj por individuoj kaj por teamoj. La kvaronjaran bultenon "Esperanta Sxako" redaktas J. Canibal (Okruzni 867, CS-73401 Karvina-Raj, Cxehio), kaj gxin ricevas cxiu paginta membro. Inter la 8-a kaj 22-a de auxgusto ESxLI organizas la XVIII-an Internacian Esperantistan Sxakfestivalon (la I-an Mondcxampionadon de ESxLI) en la urbo Tulca, Rumanio. Okazos diversaj sxakturniroj de unuopuloj, laux svisa sistemo. Startkotizo: de 2 gxis 30 DEM laux tipo de la turniro. Mangxado en bufedo, 5-8 DEM/tago. Logxado: private 3-5 DEM tage. Por pagintaj membroj de ESxLI rabato de 30 %-oj. Pliaj informoj pri la sxakfestivalo estas haveblaj cxe: Laszlo Noel, Pk. 74, RO-8800 Tulcea 5, Rumanio. ************************************************************************* Informilo por interlingvistoj ============================= Gxi estas eldonata de Centro de Esploro kaj Dokumentado (C.E.D.) pri la Monda Lingvo-Problemo cxe UEA, redaktas D-ro Detlev Blanke. En 1993 la gazeto aperos 4-foje, la abonkotizo estas 20 NLG (por adresoj en la Euxropa Komunumo - 21,2 NLG). La periodajxo sciigas pri diversaj interlingvistikaj konferencoj, revuoj, libroj, kaj donas aliajn valorajn kaj aktualajn informojn al cxiuj interesigxantoj pri interlingvistika kaj esperantologia sciencoj. Provekzemplero kaj abono cxe: UEA-CED, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Euxropo-kurso en esperanto ========================== En Popola Altlernejo de Karlskoga, Svedio inter 23.08.1993 kaj 13.05.1994 okazos interesa kurso. Dum gxi la studantoj lernos pri Euxropo - idehistorie, historie, politike, etnologie ktp. - en tri lingvoj: la sveda, angla kaj esperanto. La kurso komencigxos (koncerne esperanton) per tre intensa lingvo-kurso, por ke la lernantoj povu poste almenaux legi gazetojn. Cetere, la organizantoj sxatus kolekti por la lernantoj diversajn gazetartikolojn - novajn kaj malnovajn - pri Euxropo, esperantlingve. Jam aligxis junaj gestudantoj (plejparte 18 gxis 22-jaraj). Do, ili uzos esperanton ne nur kiel komunikilon, sed ankaux kiel scioperilon. En la Altlernejo ekde 1988 regule okazas diversgradaj 8-semajnaj kursoj de esperanto kiujn povas partopreni ankaux eksterlandanoj. Tio vekis tian intereson kaj komprenon pri la internacia lingvo cxe la estraro, ke la lasta decidis konsideri gxin esti inda por la prieuxropa kurso. Mi esperas, ke ankaux la legantoj de EVENTOJ kontentos pri la ideo kaj ecx kontribuos per artikoloj, opinioj, spertoj, travivajxoj pri Euxropo! Lars Forsman, gvidanto de la E-Fako Pk. 192, S-69124 Karlskoga, Svedio. ************************************************************************* Matematika instruprogramo ========================= Por siaj komercaj celoj ekuzis e-on la firmao ATOS en Slovakio, kiu estas produktanto de instruprogramoj. Gxia cxefa produkto estas instrua kaj testa programo VYTEST, per kiu la firmao venkis en la konkurso de la projekto Comenius. VYTEST estas destinita por instruado kaj testado de matematiko en superaj klasoj de la bazlernejoj kaj en mezlernejoj. La firmao dank'al e-o ekligis kontaktojn kun similaj firmaoj en aliaj landoj kaj tiucele ankaux pretigis demonstran programon en la internacia lingvo. Tiel e-o farigxis ponto-lingvo por tradukoj de la program-sistemo al unuopaj naciaj lingvojn. Pli detalajn informojn petu cxe: ATOS, spol. s.r., Zvolenska 5, CS-01008 Zilina, Slovakio. ************************************************************************* Supersignaj problemoj- (baldaux) NE PLU! ======================================== Post plurmonata prepara laboro cxe nia redakcio proksimigxas al la fino la esperantigo de plurdek diversaj litertipoj, uzeblaj al la komputilaj Windows-programoj. Paralele estas solvita ankaux la redifino de klavaro kaj konvertado de WP kaj ASCII tekstoj. Post la pretigxo cxiuj litertipoj kaj programoj staros je la dispono de aliaj E-redakcioj kaj individuaj esperantistoj. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Antauxkongreso de UK ==================== Al la antauxkongreso en Barcelono (20-a gxis 23-a de julio 1993) jam aligxis pli ol 100 gekongresanoj, inter kiuj plej multnombra estas 22-persona japana grupo. La temo de la antauxkongreso estas Naciismo-esperantismo kaj mondunuigxo-homarunuigxo. Prelegos s-ro Giordano Moya, la auxtoro donacos al la cxeestontoj ekzempleron de sia verko La homa vivaventuro. Oni planas krome eldoni brosxuron aux libreton pri la konkludoj de la debatoj. En la tuttaga ekskurso tra Katalunio oni inauxguros straton Esperanto en la urbo Castellbisbal kaj festos la 25-an datrevenon de la fondigxo de Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Pau d'Ordal. Salvador Aragaj, prezidanto de la O.K, Carreas Candi, 34-36, E-08028 Barcelono, Hispanio. ************************************************************************* Antwerpen '93 ============= Cxi-jare Antverpeno (Belgio) estas la cxefurbo de la euxropa kulturo. Okaze de tio tie pasas diversaj arangxoj kun la cxefa temo ARTo. Ankaux esperantiustoj prezentigxos-partoprenos dum la Internacia Kultuta Semajno de la 16-a gxis la 23-a de julio 1993. Por la alvenontaj esperantistoj estas preparita interesa kaj varia programo kun diversaj ekskursoj, kulturaj kaj amuzaj arangxoj en la urbo mem, kaj ankaux ekskursoj al Brugge kaj Brussel. Lokaj esperantistoj zorgos pri la plejeble nekostaj mangxeblecoj ktp. Detalajn informojn, invitilon petu cxe: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antverpeno, Belgio. ************************************************************************* Boatado - Biciklado =================== de Litovio al Germanio 12.08. - 15.09.1993 La partoprenantoj boate ekveturos en Ignalina, poste ili biciklos tra Polio, survoje vizitonte E-renkontigxon, kaj je 09.09.'93 atingos Germanion, kie plu biciklados. Certe eblos partopreni ankaux partatempe. Pliajn informojn petu cxe: Esperanto-Junularo-Brandenburgio, Berliner Str. 49, DO-1560 Potsdam, Germanio. Tel. +49-0331-24003. ************************************************************************* Internacia E-kurso por gejunuloj ================================ La komuna arangxo de Cxeha kaj Germana E-Junularo okazos en Prago inter 02-09 de auxgusto. Estas antauxvidataj 4 grupoj: komencantoj (laux la materialo Gerda malaperis); paroliga kurso por duon-progresintoj; perfektiga kurso por progresintoj; trejnkurso por e-instruemuloj. Kompreneble la cxiutagan lernadon kompletigas distraj, junulecaj programeroj. Kotizo inter 110 kaj 210 DEM.Pliaj informoj cxe: Pavla & Vladimir Dvorak, Ostravska 637, CS-19900 Praha 9, Cxehio.Fakso: +42-2-899602 ************************************************************************* 49-a IJK ======== Aperis la dua antauxkongresa bulteno de Internacia Junulara Kongreso, okazonta en Vraca, Bulgario 07.-14.08.1993. Gxi informas pri la eblecoj atingi la kongresurbon, enhavas la provizoran programon ktp, kaj memorigas, ke la kongresa temo estas Ekonomio kaj socio en sxangxigxo. La bulteno atentigas, ke la oficiala antauxkongreso estos IJS en Hungario, de kie oni planas auxtobusan karavanon al Vraca. Cetere, la unuaj kvin aligxintoj al IJK kaj IJS ricevas senpagan abonon al Eventoj... Antauxlasta limdato por aligxoj: 30-a de junio. Se vi ankoraux ne aligxis, skribu al: pk. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario. Rim. Hungaroj devas pagi la kotizon en forintoj al la redakcio de EVENTOJ. ************************************************************************* Internacia vegetarana esperanto-renkontigxo =========================================== La renkontigxo okazos inter la 17-a kaj 21-a de julio 1993 en Klujx, Rumanio. Krom vegetaranoj partoprenos bahaanoj, joganoj, fervojistoj, ekologiistoj, kuracistoj, pupistoj, abelistoj kaj alispesaj esperantistoj proksime de la naturrezervejo de la kanjono Cheile Turzi. Estas antauxviditaj ankaux pluraj interesaj ekskursoj. Diverseco de partoprenantoj garantias diversajn interesajn prelegojn. Intersigxantoj skribu al: Esperanto-Asocio, pk. 1111, RO-3400 Cluj-1, Rumanio. ************************************************************************* 9-a gxenerala konferenco de Monda Turismo ========================================= okazos en Poprad de la 16-a gxis la 18-a de julio 1993. Kontaktu: Esperanto-Centro, Sobotske nam. 6, CS-05801 Poprad, Slovakio. Tel. +42-o92-32419. ************************************************************************* Somera Lingva Lernejo ===================== en Hodmezovasarhely Apartaj komencaj, dauxrigaj kaj progresigaj kursoj. Antauxtagmeze 3-oble 45 minutaj studhoroj, kiujn kompletigas lingvaj ludoj kaj la vesperaj amuzaj programoj. Logxado en 4-litaj lignaj dometoj (dusxejo aparte). Kotizo: 5100 HUF, aligxdato: la 6-a de junio. Pliaj informoj cxe Katalin Farago, Pk. 89. H-6801 Hodmezovasarhely, Hungario. Tel: (lab) +36-62-344211 ************************************************************************* Skoltaj arangxoj... =================== ...en Bulgario -------------- De la 8-a gxis la 18-a de julio la skolta turisma klubo el Gabrovo (Bulgario) organizas ekologian ekspedicion laux la rivero Tantra gxis Danubo. Bonvenas cxiuj lernejanoj- esperantistoj, sxatantaj piediradon en la naturo. Anoncigxu gxis la fino de junio! Dum la vintra ferio 28.12.1993 - 07.01.1994 en Gabrovo okazos la Unua vintra skolta jxamboreo kaj e-renkontigxo. Aligxojn petu cxe: Hristo Mandev, bul. Mogilev 2, II, 19, BG-5306 Gabrovo, Bulgario. ...kaj en Slovakio ------------------ SELSLO - Skolta Esperanto-Ligo en Slovakio - estis printempe fondita en Bratislava. Gxi preparas agrablan renkontigxon por skoltoj kaj esperantistaj familioj je 40 km de la cxefurbo de la 1-a gxis la 6-a de auxgusto 1993. En la programo - agrabla ripozo en bela montara naturo, ekskursoj, inkluzive al Vieno kaj Budapesxto. Fine de oktobro - komence de novembro oni povos ripozi samloke dum unu, du aux tri semajnoj kadre de Ora Skolta Auxtuno. Kotizo por unusemajna logxado: de 120 gxis 160 DEM. Aligxilojn kaj pliajn informojn petu cxe: SELSLO, Lesxkova 14, SK-81104 Bratislava, Slovakio. ************************************************************************* MOVADO ////// Komuna Cxeha-Germana E-kongreso =============================== Du landaj asocioj kune kongresis dum la lastaj kvar tagoj de majo 1993 en la limproksima cxeha banurbo Karlovy Vary. La urbestrino Sxtorkanova bonvenigis tiun "kontribuon al interkomprenigxo kaj amikeco inter nacioj" en siaj salutvortoj. 354 gekongresanoj (156 el Germanio, 198 el Cxehio) auxdis raportojn pri la okazintaj laboroj de GEA kaj de CxEA kaj tiel oni reciproke informigxis pri tio, kion oni faris enlande. Ambaux partoprenantaj landaj asocioj arangxis siajn jarcxefkuvenojn. Cxe la germanoj d-ro Schwanzer estis reelektita kiel prezidanto, cxe la cxehoj d-ro Chrdle plenuminta sian mandatperiodon pludonis la prezidantecon al s-ro Vlastimil Kocxvara. GEA, kiu kongresas cxiujare, akceptis kiel kongreslokon por 1994 la nordgermanan urbon Kiel, kien certe venos ankaux multaj danoj. Tiel denove estos komuna kongreso kun esperantistoj el najbara lando. Sekvante la alvokon de UEA al gxiaj landaj asocioj malgravigi per kunlaborado la eksan dividlinion inter la okcidento kaj oriento, okazis forumo sub gvido de V. Kocxvara kaj d-ro W. Bormann. Gxin cxeestis kaj kontribuis la vicprezidanto de UEA d- ro U. Lins. En la diskuto kaj la sercxado de ebloj por kunlaboro partoprenis 23 personoj. Rezulto estis pli granda klarvido pri la problemoj kaj el tio kaj el tio - kelkaj konkretaj pasxoj, cxefe en interurba kunagado, arangxado de regionaj renkontigxoj, ebloj de libroeldonado, fakasociaj seminarioj, translimaj koncertoj kaj artaj prezentajxoj, eventuale denove komuna kongreso. De cxiuj vidpunkto, i.a. ankaux pro la ricxa kultura programo, la komuna kongreso estis sukceso. La partoprenantoj interkonatigxis, la gvidantoj nun konas unu la alian pli bone kaj povos pli efike kunlabori estonte, cxar ekhavis komprenon pri situacioj en la du landoj. Kaj estigxis amikeca etoso. Werner Bormann ************************************************************************* "Balkana Stelo" 90-jara ======================= La e-societo Balkana Stelo en la bulgara urbo Trojan la 15-an de majo 1993 festis sian 90-jaran jubileon. Partopreni la solenajxojn venis pli ol 50 esp-oj el diversaj urboj de Bulgario, inkluzive la prezidanton de BEA. Inf. Petko Arnaudov ************************************************************************* 5-a konferenco de alp-adriaj esperantistoj ========================================== De la 7-a gxis la 9-a de majo 1993 okazis en Maribor (Slovenio)la 5-a konferenco de alp-adriaj esperantistoj, kiun partoprenis 50 personoj el Italio, Auxstrio, Hungario, Slovenio kaj Kroatio. La Konferencon telegrame salutis la prezidanto de Slovenio Milan Kucxan. Gxi komencigxis per simpozio "literatura kunlaboro de popoloj en alp-adria landaro", kiun kontribuis kelkaj gravaj fakuloj pri literaturo: L. Detela (Vieno), I. Nemere (Esztergom), V. Osxlak (Klaudiforumo), Z. Tisxljar (Zagrebo). Aparta interesajxo estis ke oni aplikis novan metodon por internaciaj konferencoj: cxiu povis paroli en la propra lingvo aux en esperanto. La parolojn en naciaj lingvoj oni tradukadis nur al esperanto. Tiel egalrajte povis partopreni kiu ajn, kompreni cxion povis nur tiu, kiu komprenas esperante, kaj la aliaj komprenis nur tiujn, kiuj parolis en konataj al ili lingvoj. La projekto tiusence bone sukcesis kaj la konferenco sekve estis malfermita al cxiuj, ne nur al esperantistoj. Cxeestis unu el la plej bonaj slovenaj verkistoj Boris Pahor. Oni prezentis lian romanon "Pilgrimanto inter ombroj", jxus eldonitan en esperanto. La romano temas pri koncentreja vivo kaj estas bazita sur propraj spertoj de la auxtoro. Krome okazis ankoraux du gravaj publikaj arangxoj: tribuno "Nekutimaj homoj" kies gasto estis fama hungara verkisto Istvan Nemerte kaj teatra prezentajxo "Stilaj ekzercoj" (surbaze de la verko de Raymond Queaneau esperantigita far I. Ertl). Gxin prezentis en bona kunlaboro gimnazianoj el tri landoj: Slovenio, Kroatio kaj Hungario. Pri la konferenco raportis slovenaj televido, informagentejoj, pluraj radiostacioj, kiuj elsendis ankaux kelkajn intervjuojn; kaj aperis deko da artikoloj en tagjxurnaloj. Zlatko Tisxljar ************************************************************************* Kiel fari internaciajn pagojn en Esperantujo? ============================================= Ofte oni plendas pri la altaj bankokostoj por pago de kotizoj, libroj, ktp. Gxis antaux kelkaj jaroj posxtgxirsistemo funkciis senpage. Tamen ankaux tiu servo iom post iom igxas pagenda; gxi cetere ne cxie ekzistas. Alia, gxis nun senpaga ebleco, estas kurantaj kontoj cxe Universala Esperanto-Asocio kaj Flandra Esperanto-Ligo. Se vi deponas sumon cxe unu el tiuj asocioj, la mono estas disponebla por viaj pagoj al plejparto de la E-movado. Uzante tian sistemon, ne forgesu ankaux rekte informi la ricevonton de la pago, cxar la UEA- kaj FEL-konteltiroj ne estas tre detalaj! Roland Rotsaert "La merkato", No 39/1993 ************************************************************************* Kongresoj: cxu popularaj, cxu kulturaj? ======================================= Keneto kaj mi estis sidantaj sur tolereble komfortaj segxoj kaj trinkis tasojn da kafo dum ni babilis en la "Bonveniga Cxambro" de la urba Muzeo kaj Arta Galerio. Jen ni sidis, malrapide sorbante kafon kaj avide babilante en nia verda lingvo, kiam viro, iom pli ol tridekjara, portante tason da kafo kaj telereton kun kuko, venis al nia tablo kaj diris per klara esperanto: "Saluton, cxu vi permesas?" kaj sidigxis apud ni. Post la interkonaj vortoj ni libere parolis. Mi ne mencios lian nomon, sed diros, ke li logxas ne malproksime de nia urbo kaj venis tiutage pro iuj aferoj siaj. Li ankaux diris, ke li ne vizitas lokajn klubojn cxar li trovas la programojn kaj ties etosojn iom mucidaj kaj dormemaj (liaj vortoj). Laux li, la kluboj bezonas renovigon, modernigon kaj vigligon. Li uzas la lingvon - li agnoskas - malpli ol li volus, cxar li ne trovas "la dinamismon dezirindan en la nuna moderna vivo". Ni devas uzi la lingvon, li emfazas, "ne informante pri gxi, sed informante per gxi! Informante per gxi pri scienco, ingxenieraj metodoj, komerco inter landoj de malsimilaj lingvoj, kaj cxiam uzante bone presitajn librojn kaj revuojn". Li menciis la uzon de esperanto far de iu itala politika partio kun euxropaj celoj, kiel etapon, pasxon, en tiu moderna uzado de de la lingvo, kaj dum li aprobis, ecx lauxdis, la presadon de pluraj libroj kaj revuoj, li forte kondamnis eldonojn, kiuj ankoraux aperas nebone multobligitaj kaj malklarte fotokopiitaj, kiam nun la ebleco pri bona presado kaj kopiado estas nek malfacila, nek multekosta. Li volis ankaux pli da altnivelaj prelegoj, renkontigxoj por du- aux tritaga lingvouzado kaj simila lingvo-altigxo. Keneto menciis la teknikajn kaj sciencajn prelegojn dum la Universalaj Kongresoj, agnoskante ilin tauxgaj, ecx se ili iom perdigxas, laux li, en granda amaso da eroj en la UK-programoj, sed li ne sciis, kion diri pri la jam tradiciaj kongresoj. Nia nova amiko diris, ke li partoprenis kvar el ili kaj ankoraux debatas, cxu konsideri ilin kiel kulturajn eventojn aux kiel grandajn popularajn kermesojn. Mi konfesas, ke ankaux mi ricevis tiun impreson el la ses aux sep, kiujn mi partoprenis dum mia longa verda kariero. La festajn inauxgurojn mi cxiam kredis imponaj, dum la sekvintaj eroj sxajnis al mi, pli-malpli, amikaj popularaj renkontigxoj. La kongreso en Brighton, mia lasta gxis nun, certe havis similecon, en la enirhalo, al granda bazaro de malmultekostaj vendajxoj. Ankaux mi jam konstatis, ke iuj kulturaj eroj ne altiras pli ol 30 cxeestantojn. La UK-oj sendube prezentas problemojn. Cxu konservi la multjarajn tradiciojn, ke cxiu libere babilas kaj agas, cxu apartigi la kulturajn erojn al lertuloj, kiuj serioze auxskultos kaj debatos pri gravaj sciencaj teorioj? La solvo inter populareco kaj kermesoj, kaj eliteco kaj kulturo, certe ne estas facila. Ni atendu gxis Valencio. Keneto kaj mi esperas vojagxi tien. Alariko el La Brita Esperantisto 1/1993 ************************************************************************* TEJO //// TEJO - Katalunio- Pasporta Servo ================================ ---------------------------------------------------------------- Kelkaj gastigantoj de Pasporta Servo renovigis sian aligxon kun la kondicxo, ke ili aperu sub Kataluna lando. Tiun peton jam oni senrezulte faris en aliaj jaroj, sed neniam oni estis kondicxiginta la aligxon al tio. La respondo al tiuj personoj estis jena: ---------------------------------------------------------------- Karaj gehomoj, la redaktoro de Pasporta Servo (PS) Rob Keetlaer informis la TEJO-estraron pri via deziro aperi sub aparta landa rubriko Katalunio. Kvankam kelkaj el vi pli frue aligxis kaj simple menciis "Katalunio" kiel landon sur la formularo, ni komprenis el la posta letero de Hector Alos i Font kaj Ferriol, ke por vi cxiuj la aparta apero sub Katalunio estas kondicxo por aligxi al PS. La estraro diskutis cxi tiun demandon dum la Internacia Seminario en Germanio. Ni konsideris multajn flankojn de la afero: i.a. la fakton, ke TEJO havas Landan Sekcion en Katalunio; la versxajnon, ke multaj partoprenantoj en la UK en Valencio antauxe aux poste sxatus viziti la regionon de Barcelono; la facilecon por uzantoj trovi la bezonatajn informojn en la PS-libro; kaj la riskon, ke esperantistoj el aliaj regionoj aux federaciaj sxtatoj venos al similaj petoj venontjare. Finfine la lasta argumento plej pezis, kaj ni decidis ne komenci novan politikon per la starigo de aparta rubriko Katalunio; kaj do (laux via peto) ni ne povos aperigi viajn adresojn. Kvankam TEJO estas sentema pri la rajtoj de minoritatoj (speciale lingvaj minoritatoj), ni konsternigxas pri la horora batalado en eks-Jugoslavio, en la Kauxkaza regiono, en Somalio kaj tiel plu kaj plu. Jes, cxiuj tiuj situacioj estas malsamaj, sed ili ankaux iel similas; estos tre maloportune, se TEJO nun faros signon (ecx se temas pri malgranda eldonajxo kiel PS), kvazaux kuragxiganta la "sangosoifan" naciismon, per kiu oni kelkloke provas dividi la mondon en cxiam pli et(n)aj pecoj. Espereble vi komprenas, ke ni ne celas kritiki Katalunion aux la katalunojn; via peto devigis nin rigardi la problemon pli grandskale, kaj tiel ni venis al cxi tiuj konsideroj. Cxar UK '93 okazos en Valencio, estos tre bedauxrinde, se vojagxemuloj ne havos la sxancon konatigxi kun viaj urboj kaj la regiono; pri la speciala situacio de Katalunio vi persone povus plej bone klarigi al viaj gastoj. Mi petas vin rekonsideri vian aligxon kiel gastiganto de PS: cxu pli gravas propagandi memstarecon de Katalunio, aux la ebleco konatigxi kun esperanto- amikoj, kiuj certe tre gxojus gasti cxe vi? Vi povos ankoraux rapide kontakti la PS-redaktoron pri tio. Amike salutas Saskia Idzerda, prezidanto de TEJO El "Kataluna Esperantisto", aprilo 1993 Rim: La leteron sekvis pluraj objxetaj reagoj de la katalunaj esperantistoj, kies cxefaj argumentoj estas konataj el antauxaj artilokoj, aperintaj en EVENTOJ. ************************************************************************* 66-a kongreso de SAT ERARO EN LA ALIGxILO! ===================== La cifero de "restadkostoj" en la cxi-jara SAT-kongreso en Kazanlak, Bulgario aperis erare kaj en la aligxilo kaj en pluraj gazetoj! La restadkostoj en dulita cxambro + la mangxoj en la kategorio A estas 1600 FRF, en kategorio B: 80 FRF. Tiu en unulita cxambro + la mangxoj por A-kategorianoj estas 1850 FRF, por B-kategorianoj: 92,5 FRF! Prezoj: La gxis nun menciitaj prezoj ne estas definitivaj. Nur fine de junio oni traktos la kontrakton kun la Organiza Kongreskomitato pri la definitivaj prezoj (poste kalkulotaj al FRF USD kaj DEM). Invitilo: Al kongresanoj de kategorio B la Organiza Komitato sendos kongresan invitilon nur komence de julio, kaj samfolie informos pri la definitivaj prezoj podetale pri la kongresejo, mangxejo, hoteloj, ekskursoj, k.a. Asekuro: Cxiu kongresonto nepre bezonos havi asekurkontrakton kontraux akcidentoj kaj akutaj malsanoj, bazonantaj eventualan enhospitaligon. Mono: Cxiu B-kongresano nepre devas havi cxe la alveno revenbileton, krome invitleteron aux 50 USD/tago (escepto: H, PL, CS kaj eks-YU). Postkongreso: La kvintaga restado en Burgas kaj cxe Suna Bordo en dustelaj hoteloj kostas cx. 2000 levojn. Por eventualaj pliaj informoj turnu vin al: SAT-OKK, ul. Makariopolski 7, BG-6100 Kazanlak, Bulgario. laux Sennaciulo, majo/93 ************************************************************************* LINGVO ////// Verba transitiveco - eterna plago por esperantistoj =================================================== Eraraj uzoj de la verboj rilate al ties transitiveco renkonteblas ofte en verkoj ecx de tre spertaj esperantistoj. Ekzemple, oni konstante uzas kiel transitivan la verbon situi kaj la pasivan participon situita(ata). Tamen, laux PIV, la verbo estas netransitiva, kaj la pasivan participon formi ne povas, sed nur la aktivan. PIV tion ilustras per la ekzemplo: turo situanta norde de la placo. Kiaj estas la kauxzoj de tiaspecaj eraroj? Mi povas listigi ilin jene: A. Lernantoj de esperanto. Ili ofte estas ne suficxe inteligentaj kaj diligentaj. Ecx se ne, gravas interfero kaj neadekvata pozitiva transfero de la gepatra lingvo. B. Instruantoj de esperanto. Pluraj estas nekompetentaj instrui pro nesuficxa lingvonivelo. Kial ili kapablus instrui, se mem ne regas la gramatikon? C. Lerniloj kaj konsultlibroj. Ili neadekvate priskribas la transitivecon de verboj en esperanto. Aux informoj mankas, aux estas malakordoj inter leksikografoj. Teoriuloj elcerbigas komplikajn klasifojn de verboj kaj regulojn, kiuj ne estas praktike uzeblaj. Cx. Esperanto. La fonto de la malfacila uzo de transitivaj kaj netransitivaj verboj trovigxas en la lingvo mem. Esperanto estas ja facila lingvo, sed gxi havas kelkajn tre malfacilajn gramatikajxojn, kiuj stumbligas lernantojn kaj uzantojn, senkonsidere de ilia gepatra lingvo, grado de inteligenteco kaj nivelo de edukiteco. Bernard Golden, Hungario ************************************************************************* ILEI //// Metodika kurso en Budapest ========================== Stefan MacGill gvidos tritagan metodikan kurson bazita al la lernolibro "Tendaraj Tagoj" por e-instruistoj en la budapesxta klubejo "Esperejo" inter la 24-a kaj 26-a de septembro 1993. La kotizo (1000 HUF por reform-euxropaj landoj, 50 NLG por okcidentanoj) inkluzivas la kurson mem, lernolibrojn kaj tagmangxojn, sed NE inkluzivas logxadon, maten- kaj vespermangxojn. Aligxu (indikante, cxu vi mem prizorgos logxadon, aux bezonas lokon en hotelo, aux emus senpage logxi cxe esperantistoj) gxis la 31-a de julio cxe: Erika Toth, Kinizsi u. 6, H-2360 Gyal, Hungario. ************************************************************************* Esperanto en usonaj lernejoj ============================ Aldone al la 3 lernejoj en Chicago, nun esperanto estas instruata en la jenaj elementaj lernejoj: S-ro Rudolf Hinke, Jackson School, 925 Swain, Elmhurst, IL 60126. S-ro Thomas Kloecker, Greenfield School, 1711 S. 35th, Milwaukee, WI 53215, Usono. S-ino Constance Reinhard, Princeton Middle Scool, 606 S. :rd, Princeton, MN 55371, Usono. S-ino Phyllis Orth, Holy name of Jears Scool, 814 Siperior, Sheboygan, WI 53081, Usono. Mi petas ke la tutmonda esperantistaro gratulu ilin en septembro, je la rekomenco de la lerneja jaro. Kent Jones, Komisiito pri Klerigo de ELNA. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Kontakto ======== Gxi estas la sola esperantlingva soci-kultura junulara gazeto, ekzistanta jam 30 jarojn. Dum la lasta tempo gxi sxangxigxis enhave kaj grafike en tre pozitiva direkto. Gxin ricevas cxiuj individuaj membroj de TEJO/UEA, sed gxi, dank' al interesa enhavo kaj speciale komprenebla lingvo, povas esti interesa por cxiu kursgvidanto kaj lernanto, por cxiu e- grupo, kie estas junuloj. Abonu mem kaj abonigu viajn lernantojn cxe via UEA-kotizperanto aux petu provekzempleron kontraux IRK cxe: TEJO, Neuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// ATENTON! -------- La Gxenerala Jarkunveno de HEA kaj la "Aktivula Konferenco" okazos ne en la anoncita adreso de Szabadsag ter, sed en: Budapest, V. Suto u. 2. (apud metrostacio Deak ter) je la 10-a horo la 19-an de junio. La jarkunvenon povas cxeesti ne nur la delegitoj, sed cxiu interesigxanto. Bonvenon! Pacamika Renkonto ----------------- La 25-a jubilea Teritoria Pacamika (TEP) renkonto okazis en bona amika etoso la 8-an kaj 9-an de majo en la urbo Hodmezovasarhely. Gxin partoprenis multaj esperantistoj el Hungario kaj ankaux el eksterlando. Mezgranda vortaro ----------------- Post precize 10-jara preparlaboro, en majo estis finita la redaktado de la mezgranda hungara-esperanta vortaro, kaj la kompostita manuskripto estas transdonita por eldono al la eldonejo Akademia. Por fini la grandan projekton la redaktajn taskojn faris d-rino Ilona Koutny, la kompostadon Sandor Hideg kun la financa subteno de Fondajxo Esperanto. Printilo vendata ---------------- Ni ne plu uzas la matrican printilon C-ITOH-8501A, kiun ni volonte transdonus malmultekoste (por 12.500 Ft) al iu. Gxi funkcias kun Windows-aj programoj, kaj donace ni donos ankaux 20 esperantigitajn litertipojn TTF. Interesigxantoj turnu sin al la redakcio. ************************************************************************* HISTORIO //////// ---------------------------------------------------------------- Historio de nia movado, komunumo estas organika parto de nia kulturo. La instruado de la historio devas esti integra parto de cxiu lingvokurso. ---------------------------------------------------------------- Tre konciza historio de la Esperanto-movado =========================================== (dauxrigo. Komenco en n-roj 28 - 31) Politika neuxtraleco prave estis kaj restas fundamenta principo de UEA kaj la t.n. "neuxtralaj" esperantistoj. Sed la klaskonscia laboristaro inter la mondmilitoj farigxis adeptoj de tiu aux alia formo de socialismo, kies konata devizo estis "Laboristoj de la mondo unuigxu!". Tre multaj el ili - komunistoj, socialdemokratoj, anarkiistoj k.a. - tiris el tio konsekvencan konkludon: kiel la diverslandaj laboristoj povu efike kunlabori sen komuna lingvo? Ili do trovis Esperanton, kaj kreis sian propran internacian organizajxon, kiu eduku kaj klerigu laboristojn pere de la internacia lingvo. Tiu movado floris, kaj post nur kelkaj jaroj jam havis pli da anoj ol la neuxtrala movado. Al gxia frua prosperado multe kunlaboris la postrevolucia sinteno de la sovetaj bolsxevikoj. Dum kelkaj jaroj la sovetia registaro vigle kuragxigis la esperantistojn, konforme al sia tiama linio. Sed cxirkaux 1930, rezulte de la disvolvigxo de stalinismo, tiu linio (fido je baldauxa mondrevolucio) estis forlasita. Esperanto estis malpermesita, kaj silentigxis la sovetiaj esperantistoj dum kvarona jarcento, kaj - post la Dua Mondmilito - en la plimultaj socialismaj landoj okazis same. Nur post la morto de Stalin kaj la oficiala distancigxo de liaj krimoj fare de la sovetia registaro Esperanto iom post iom estis permesata: estis miraklo, ke post tiu jardekojn longa tempo aperis denove esperantistoj en Sovetunio. Sovetunio ne estis la sola lando, en kiu Esperanto estis malpermesata. Ankaux aliaj diktatoraj registaroj - nazia Germanio, frankisma Hispanio, makartisma Usono k.a. - proskribis gxin, cxar gxi estis por ili "lingvo juda", aux "lingvo komunista", aux "lingvo kosmopolita": sed fakte pro tio, ke gxi ne nur malfermas fenestron al eksteraj influoj, sed ankaux implicas ideojn pri interhoma frateco, paco k.s. El tiu fakto, kiel sobre demonstris Lins (Lins, Ulrich. La dangxera lingvo. Kioto, 1973), la esperantistoj ricevis - ne la unuan fojon, cetere - siajn martirojn. Tiu ekfloro de Esperanto inter la laboristaro tamen vidis la formadon de fenomeno tute unika: komplete nova politika filozofio, kiu estus nepensebla, se Esperanto ne ekzistus. Gxi nomigxis sennaciismo. Gxian unikecon pruvas la fakto, ke en aliaj lingvoj - versxajne cxiuj? - ne ekzistas, aux almenaux ne ekzistis pli frue, ekvivalenta termino. La sennaciismo efektive radikigxis en la sama 19-jarcenta humo kiel aliaj filozofioj, bazitaj sur konceptoj pri socihistoria evoluo. Gxi antauxsupozas, ke la nacioj estas nur provizora sxtupo survoje al tuthomara socio, kaj la sennaciistoj estas la avangardo de realigo de tiu koncepto. Ili konsekvence malakceptas cxion naciecan: landlimojn (ili substituas horzonojn), naciajn lingvojn (ili substituis Esperanton kaj lauxeble insistis uzi gxin en la cxiutaga vivo); sed ili insistis ankaux pri la klasbatalo, cxar laux la kriterioj de la epoko la socialisma movado estis la portonto de la sennacia mondo. Evidente, la sennaciistoj neniam estis tre multaj. La laborista organizajxo nomigxas Sennacieca Asocio Tutmonda (kaj tio estas trafa nomo, cxar la Asocio ne estas, kiel UEA, federacio de naciaj asocioj, sed kunigxo de individuoj), kaj ties organo Sennaciulo; sed la subtileco de la lingvo Esperanto klare difirencas inter sennaciulo kaj sennaciisto. Oni ne antauxvidas, almenaux en nunaj cirkonstancoj, furoran sukceson pri la sennaciismo; sed iasence gxi estas konsekvenca konkludo el unu faceto de la idealisma Esperanto. (dauxrigota) el: "William Auld. La fenomeno Esperanto". Rotterdam: UEA, 1988. ISBN 9290179. 120 p. 21 cm. Prezo: 18,00 NLG ************************************************************************* LIBROJ ////// "Cxu vi auxdis, ke..." ====================== aperis samtitola instrumaterialo de Katalin Smideliusz? La instru-paketo enhavas testojn kaj tekstojn de mezgrada lingvonivelo por evoluigi kaj kontroli la komprenon de 25 esperantlingvaj historietoj, auxdeblaj sur akcesora kasedo. La kompleto bone uzeblas dum engrupa instruado kaj por memstara sinperfektigo. La prezo de la libro kaj kasedo estas 24 NLG aux (por nepagipovaj landoj) 410 HUF plus sendokostoj; gxi mendeblas cxe la auxtorino laux la adreso: Katalin Smideliusz, Apaczai setany 10, H-9700 Szombathely, Hungario. ************************************************************************* LASTMINUTE ////////// PASPORTA SERVO-93! ================== Jxus aperis la cxi-jara eldono de la adresaro "Pasporta Servo". La adresaro enhavas pli ol 900 adresojn el 72 landoj. La listo de Pasporta Servo (P.S.) kutime estas acxetebla cxe cxiuj libroservoj, kaj ankaux cxe UEA. Gxia prezo: 24 guldenoj. UEA donas trionan rabaton cxe samtempa mendo de min. 3 ekzempleroj. Al la kostoj aldonigxas la ekspedokostoj (10 % de la neta faktursumo, sed min. 5 NLG). Esperantistoj el la landogrupo A (laux UEA-kategorio) povas akiri la liston tre favorpreze cxe sia landa sekcio de TEJO aux cxe sia landa organizanto de P.S. Pri cxiuj aferoj (adressxangxo, nova aligxo, informpeto ks. (krom la mendoj!!!) turnu vin al la komisiito de TEJO: Rob Keetlaer, Postbus 2310, NL-1000 CH Amsterdam, Nederlando. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Kunlaboru la redaktadon de la esperanto-elsendoj ================================================ Ni invitas cxiujn niajn geauxskultantojn partopreni en la kunredaktado de la e-elsendoj de Pola Radio per proponado de konkretaj temoj por priparolo, prezento en la elsendoj. Oni proponu diversajn temojn, kiuj rilatas la vivon de Polio aux estas ligitaj al iuj temoj jam prezentitaj en niaj elsendoj. Bv. skribi viajn temo-proponojn (klare skribu vian adreson!). La temo-proponoj partoprenos en lotumado de premioj, kiujn konsistigos sonkasedoj kun interesaj paroladoj, intervjuoj ktp. el nia e-arkivo de Pola Radio. Ni krome lotumos iom da e-libroj kaj sonkasedoj kun e-kantoj. Pola Radio, Esperanto-Redakcio pk. 46, PL-00950 Varsovio, Polio Fakso: +48-22-444123 ************************************************************************* ALVOKO ////// Internacia TELEFAKS-LISTO! ========================== La e-eldonejo kaj librovendejo Sonorilo planas kompili tutmondan liston de esperantistoj, e-eldonejoj, gazetoj, libroservoj, kiuj posedas telefaksojn. Valoras enesti en tiu listo, ja gxi plifaciligas kaj plirapidigas kontakton al vi, kaj povas helpi ricevi diversajn informojn. Do, se vi havas telefakson, bonvolu sendi viajn nomojn kun aliaj donitajxoj (adreso, telefon- kaj faksnumero, profesio, movadaj funkcioj, eduknivelo). La liston ni planas aperigi en nia revuo gxis la fino de 1994. La librovendejo volas havi eblecon disponigi al siaj klientoj cxiujn titolojn de la nun akireblaj e-libroj, pro tio petas cxiujn eldonistojn sendi al gxi specimenojn de cxiuj novaperintaj libroj kaj listojn de al disponeblaj. SONORILO, De Schepper Patrick, Doornstraat 23, B-2610 Wilrijk, Belgio. Tel./fakso +32-3-8272403. Rim: Pri kompilado de simila listo okupigxas ankaux D. Weidmann Svisio, (vidu EVENTOJ n-ro 0023/93). Indas enesti en ambaux... ************************************************************************* Helpu! ====== Venezuela E-o Unuigxo havas tre modestan bibliotekon en la urbo Maracaibo. Dauxre okazas pluraj kursoj, kaj por la novuloj ili petas helpon de eksterlandaj geesperantistoj. Viaj sendajxoj libroj, gazetoj, brosxuroj (ne gravas cxu malnovaj aux uzitaj), eventuale kasedoj ktp. estas bonvole akceptataj. Antauxdankon pro via helpo. Venezuela Esperanto-Unuigxo, David G. Valecillos V., Calle 79 n-ro 3C-72, Maracaibo-4002 (Zulia), Venezuelo. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Rabaton de 5 % por unuopaj esperantistoj kaj 10 % por e-grupoj min. 10 personaj dezirantaj pasigi feriojn en la plej bela cxeha montaro Krkonosxe, proponas pensiono Klecanda. Prezoj estas moderaj, mancxoj bongustaj, aero pura, naturo alloga . Pension Klecanda, Strazne 67, CS-54352, Cxehio. * * * Mi disvendas mian ricxan e-bibliotekon. Petu katalogon kontraux 1 IRK laux la adreso: Nikolaj Grisxin, Brivibas 27-11, LV-3601 Venspils, Latvio. * * * La naskigxon de nia filino Iris la 15-an de majo mi anoncas kun granda gxojo. Encarna Teruel Rodriguez kaj Lu Wunsch-Robinshoven, Berlino * * * Esperantistoj povas senpage lui gxardenon (dekliva) kun gxardendomo (kabano) 9 m2; maks. por 1 monato. Enestas trietagxa kajut- lito, elektra forno-disko kaj aliaj utilajxoj. Hans Kastli, Esperanto-Tendumejo,Sunhejmo, CH-9424 Rheineck, Svisio. * * * La redaktoro de Esperanto, internacie konata e-aktivulo kaj verkisto Istvan Ertl, la 19-an de junio 1993 en Budapesxto edzigxas al la franca esperantistino Fabienne Berthelot. La 27-an de auxgusto en Saint-Lambert-la-Potherie (Francio) okazos ankaux la eklezia nupto-ceremonio. Gratulojn kaj multan felicxon! * * * Por la alsendo de uzita karto el eksterlando por auxtomata pago de telefonalvoko mi intersxangxas je fresxe eldonita posxtmarko kun esperanto-temo; mi volas pruvi ke per esperanto mi povas pli sukcese kolekti internaciskale. R.Verbeeke, Vredestraat 66, B-8310 Brugge, Belgio. * * * Por kontroli tradukon de La sencxesa rakonto de Michael Ende mi sercxas du korektemajn esperantistojn, sxatantaj lingvajn sagacajxojn kaj arkaikan stilon; gepatra lingvo de unu devas esti slava, de la alia - latinida. Wolfram Diestel, Bauvereinsstr. 3, DO-7113 Markklerberg, Germanio. * * * Humanisma kaj etika Unuigxo! Faldfolio pri gxiaj celoj estas senpage havebla de IHEU: Oudkerhof 11, NL-3512 GH Utrecht, Nederlando. ************************************************************************* KONKURSO //////// Internacia konkurso de bazlernejanoj ==================================== Konkurson, kies taskfolioj regule aperadis en Eventoj, partoprenis 168 bazlernejanoj el diversaj landoj. Jen la fina rezulto, 1993, de la plej sukcesintaj: Komencantoj 1. Bozzay, Monika (Miskolc, Hung.) 137,5 p. 2. Bandi, Nora (Miskolc, Hung.) 136,5 p. 3. Derycke, Eddy (Outreau, Francio) 136,5 p. 4. Battesti, Sandrina (Outreau, Francio) 135,5 p. 5. Banko, Henrieta (Miskolc, Hung.) 134,5 p. Progresintoj 1. Gyorkos, Nora (Papa, Hungario) 140 p. 2. Bodnar, Zoltano (Szirmabeszenyo) 140 p. 3. Artim, Kristina (Sz.besenyo, Hung.) 139,5 p. 4. Szucs, Edina (Sz.besenyo, Hungario) 139,5 p. 5. Nagy, Csilla (Sz.besenyo, Hung.) 139,5 p. Ni gratulas al cxiuj gajnintoj kaj samtempe ankaux al la organizantoj pro la farita laboro. La red. ************************************************************************* ANONCO ////// ------------------------------------------------------------------------- "Sin kompreni reciproke por konstrui pacon" estas la cxeftemo de ITALA ESPERANTO-KONGRESO - Pineto (Teramo) 27.08.- 04.09.1993 kiu estos disputata en la antikva fortikajxo de L'Aquilakun pacalvoka multnacia partopreno. Luksa kongreso por cxies posxo cxe la Adriatika maro! Teatrajxoj, interlingvistikaj prelegoj kaj ekskursoj(plejparte senpagaj). Aligxkotizo: 30.000 italaj liroj kaj duone ? por orienteuxropanoj. Petu kongresan brosxuron cxe: Azienda Soggorno e turismo, I-64025 Pineo (Teramo), Italio. Tel. kaj fakso +39-085-9491745. ------------------------------------------------------------------------- ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor