Eventoj n-ro 0031, 1/junio - '93, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - CxU LA CSEH-METODO MALMODERNIGxAS? - Cirkulero al la Komitato de UEA Organizaj demandoj: - Konciza strategio (sugesto) - KONCIZA STRATEGIO? Arangxoj: - 12a Internacia Literatura Forumo - Turisma Semajno en Malto! - FERII EN ALBANIO - CxU VI JAM ALIGxIS? - E-ekskursado en nacia parko - Zamenhof - Esperanto - Pollando - Politika Seminario en klostro! - EUxROPO-AZIO '93 - Tendaro en Potsdam - 29-a Brazila Kongreso de Esperanto Faka aplikado: - Kelkaj pensoj pri komercado inter esperantistoj - Monda Merkatoen nova formo! - Libro pri lingv(ist)iko - Traduko per komputilo helpata de esperanto - Informistoj pri esperanto Movado: - Grandskala informado el Valencio! - Bulgariaj e-societojkunlaboras...! - Kongreso en Islando - "Koncize" trovis redaktoron - Nekapablo legi esperante - Gxis nun 76 personoj subtenis la E-domon en Nico... - Konsulta kaj eduka firmao - Anglalingva poluado endangxerigas esperanton - Adresaro de E-gazetaro... - Kio? Lingvo: - Anglalingva poluado endangxerigas esperanton Anonco: - Adresaro de E-gazetaro ILEI: - POR ATENTO DE ILEI-MEMBROJ Propagando: - Kiel mortigi esperanton? Hungara angulo: - *** Kulturo: - Kinoarto kaj esperanto Revuoj, gazetoj: - "Sano" - cxe nova eldonejo Historio: - Tre konciza historio de la Esperanto-Movado Esperanto en radio: - Brosxuroj de Auxstria Radio Konkurso: - Konkurso pri videofilmo Bazaj informoj: - La komisiono de UEA pri generaciaj problemoj Korespondi deziras: - *** Anoncoj: - ESTU INFORMITA - * ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// CxU LA CSEH-METODO MALMODERNIGxAS? ================================== Kelkfoje oni auxdas tian demandon de personoj, kiuj ne komprenas kio estas principo de tiu metodo. La "patrina" metodo ------------------- "Cxu"-demandoj apartenas al la plej facilaj demandoj, cxar la respondo estas jes aux ne. Cxifoje la respondo estas ne. Cxu la metodo, per kiu cxiuj patrinoj de la mondo instruas propran lingvon al siaj infanoj povas malmodernigxi? Certe ne, do la samo rilatas Cseh-metodon, kies bazo estas instrui "laux patrina metodo", kiel nomis gxin Cseh mem dum seminario en Harrogate en 1961. Cxar tiel kiel patrino adaptas la instruadon al la kapablo kaj intereso de infano, tiel kondutas instruisto, instruante esperanton laux Cseh-metodo. Pro tio ne ekzistas lernolibro por lernantoj, estas nur gvidlibro por instruantoj kun gramatika skeleto, aldonaj tekstoj kaj metodikaj konsiloj, kiujn cxiu Cseh-instruisto devas kapabli adapti al la nivelo kaj intereso de lernantoj. Cxio do dependas de la instruisto. Rolo de instruisto estas grava en cxiu instrumetodo, sed precipe en Cseh-metodo, kie la instruisto (pro foresto de lernolibro por la lernantoj kaj instruante per esperanto) estas la sola auxtoritato por ta lernantoj. Kiu estas Cseh-instruisto? -------------------------- Multaj homoj nomas sin Cseh-instruistoj, sed... nur malmultaj el ili konas vere la metodon. Tion mi konstatis, transprenante gvidadon de Cseh-seminarioj en 1984. Post tiu konstato la Internacia Esperanto-Instituto (IEI), dezirante helpi al e- instruistoj pli bone koni la lingvon, la metodon kaj atingi profesian nivelon, enkondukis (tiam kunlabore kun s-ino Audrey Childs-Mee) trigradan edukadon de Cseh-instruistoj: "A"-seminario (enkonduka), al kiu oni akceptas cxiujn, kiuj interesigxas pri la metodo. Nur tiuj, kiuj post tiu seminario sukcese demonstros 5-minutan provlecionon, ricevas ateston kaj rajtas dauxrigi la studadon en "B"-seminario (pliprofundiga) kaj "C"-seminario (diplomiga). Tiu lastnomita seminario finigxas per ekzameno antaux internacia komisiono, en kiu trovigxas reprezentanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). La diplomo estas aprobita de ILEI kaj nur personoj kun tia diplomo (do ne kun atesto post A- aux B-seminario) rajtas nomi sin Cseh-instruisto. Laux la 5 jara statistiko (1985-1990) A-seminarion partoprenis 365 personoj el 36 landoj. El tiu nombro (en la sama periodo la studadon dauxrigis kaj la metodon praktikis 67 personoj. El ili 12 sukcesis atingi diplomon. "Malfacila" sed ne "malmoderna"! -------------------------------- Tiu cxi statistiko montras, ke proksimume kvinono de la partoprenantoj de A-seminario komencas instrui laux la Cseh- metodo, la rstro pro la malfacileco de tia instruado transiras al tradicia instruado dum kiu ili edukas nur pasivajn uzantojn de la lingvo. La plendon ke tradicia instruado gxenerale edukas nur pasivajn uzantojn oni auxdas de diversaj flankoj kaj pri cxiuj lingvoj. Post kurso por komencantoj, gvidata devera Cseh- instruisto, la lernantoj aktive uzas la lingvon, jam ekde la unua leciono ili konversacias, do komunikas unu al la alia pri diversaj cxiutagajxoj. Ekzistas aktuala listo de diplomitaj Cseh-instruistoj (momente kun la nomoj kaj adresoj de 23 anoj el 13 landoj de 4 kontinentoj - mankas ankoraux Auxstralio). Organizantoj de e- kursoj, kiuj deziras dungi diplomitan Cseh-instruiston, petu la liston cxe IEI. Cxiujare okazas de 7 gxis 9 arangxoj dum kiuj funkcias kursoj,gvidataj de Cseh- instruistoj, ofte observataj de lokaj tradiciaj e- instruantoj, kiuj pli kaj pli montras intereson pri la metodo kaj foje ecx postulas organizon de Cseh-seminario. Pro tiu kreskanta intereso IEI komencis enkonduki trejnadon de gvidantoj de Cseh- metodaj seminarioj. Ekde 1991 okazas individuaj trejnadoj pri cxiuj tri gradoj de seminario. En kunlaboro kun la Azia Fondajxo de UEA en 1991 tian trejnadon finis s-ino Gu Jian- Hua el Cxinio, reprezentanto de IEI por Azio. En 1992 similan trejnadon sekvis s- ro Atilio Orellana Rojas, reprezentanto de IEI por Sudameriko. En 1993 diplomon de gvidanto de Cseh- seminarioj ricevis s-ino Katalin Smid'eliusz, Hungario. Supre menciitaj faktoj atestas ke la Cseh-metodo ne nur ne malmodernigxis, sed kontrauxe komencis pli kaj pli penetri la instruistan mondon, malgraux tio, ke intertempe "naskigxis" multaj aliaj instru-metodoj, de kiuj neniu gxuas tian famon, konfirmitan per praktiko, kiel la Cseh-metodo. Mila van der Horst-Kolinska IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Hago, Nederlando ************************************************************************* Cirkulero al la Komitato de UEA =============================== Estimataj gekolegoj, espereble vi jam legis en Esperanto la raporton pri la februaraj estrarkunsidoj. La Estraro uzis ilin por funde pripensi la strategion kaj financon de la Asocio.Pri tiu temelekto mi estas tre kontenta. La Estraro sagxe lasas la administradon de UEA en la manoj de la Centra Oficejo kaj permesas al la direktoroj largxan diskrecion mem decidi pri multaj detaloj. Aliflanke, CO estas foje tro proksima al tiuj detaloj por efike decidi prioritatojn. Jen la tasko de la elektitaj gvid organoj: la Komitato kaj la Estraro. Strategia planado ----------------- Por la strategia planado la Estraro de UEA procedas laux kvarsxtupa labormetodo, kiun mi priskribis en la aprila numero de Esperanto. Surbaze de la statutaj celoj (1) necesas difini koncizan strategion (2), kiun oni detaligu per klare formu lita asocia politiko (3) pri cxiu tereno de nia agado. Tion farinte, eblas kunmeti specifan, vere utilan laborplanon (4). La verkado de strategiaj deklaroj (ekzemple, tiu en la aprila numero) evidente sxajnas al vi sterila okupo. Ekster la poezio cxiu klopodo esprimi iun esencon per malmultaj vortoj emas impresi iom banale! Sed neniu asocio povas flori en kelkaj komunaj starpunktoj inter la membroj. Estas do grave, ke ni interkonsentu, cxu UEA ekzistas unuavice por disvastigi la uzadon de esperanto, aux unuavice por servi al esperantistoj. Pri tio nun mankas konsento, ecx inter la estraranoj. Same gravas, ke ni decidu komunan sintenon pri la rilato inter esperanto kaj dauxra pliuzigxo de la angla lingvo. Se ni ne fiksos starpunkton ecx pri tiaj fundamentaj demandoj, ni neniam sukcesos teame avanci nian aferon. Mi do esperas, ke vi reagos al mia artikolo kaj la samtemaj artikoloj de aliaj estraranoj, kiuj aperos en venontaj monatoj... Parto de unua sabato en Valencio estos dedicxita al strategia konkretigxo. Financo ------- Koncerne financon, Hans Bakker kaj la Komisiono pri Financoj diagnozis, ke UEA estas - el financa vidpunkto - grave malsana paciento. La malsanulo ne tuj mortos sed konstante malfortigxas: povus iam okazi kolapso. Hans rekomendas la jenan medikamenton: - fortigi la kapitalon de la Asocio; - atingi pli grandan likvidecon; kaj - redukti la salajrojn kiel proporcion de la konstantaj kostoj... Lingvopolitiko -------------- ...La Estraro taskis min kiel estraranon pri lingvaj aferoj kaj petis min ellabori kun Terminologia Esperanto-Centro kaj, se eble, konsulte kun la Akademio, proponon modifi strukturon de TEC, respecifi gxian rolon kaj difini konkretan plano n por gxia agado. Se vi havas pri tio opinion, bonvolu informi min... ...Mi aparte bovenigas vian opinion pri tre aktuala demando: cxu oficohavanto de UEA povas okupigxi pri proponoj reformi esperanton? Mia teksto kondamnus cxion, kio ligos la nomon de UEA kun tia okupo. Cxu tio estas trafa formulo? Universala Kongreso 1995 ------------------------ Kun plezuro mi povas konfirmi, kion vi jam legis en la revuo, UEA akceptis modele preparitan inviton okazigi la 80-an Universalan Kongreson de Esperanto en Tampereo, Finnlando.... Sincere salutas Ian Jackson, Gxenerala Sekretario ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Konciza strategio (sugesto) =========================== 1. Kiel efektivigi celojn: Cxi tiu strategio resumas, kiel UEA procedas por efektivigi siajn statutajn celojn. 2. Disvastigi esperanton: La principa celo de la Asocio estas disvastigi la uzadon de esperanto. Prioritatoj por tion atingi estas informado, instruado kaj lingva evoluo. 3. Disvolvi la esperanto-komunumon: UEA laboras ankaux por disvolvi esperanto-komunumon en direkto al tutmondeco, integrigxo kaj socia partopreno. 4. Informado: UEA stimulas la informadon pri esperanto surbaze de scienca esploro kaj dokumentado pri lingvaj problemoj, formulante argumentojn por pli vasta apliko de esperanto kaj instigante al ilia diskonigo. 5. Instruado: UEA subtenas la instruadon de esperanto, okupigxante pri provizado de instruistoj kaj trejnado de instruantoj, kaj difinante lingvosciajn normojn per internaciaj ekzamenoj. 6. Lingva evoluigo: UEA apogas la evoluigon de esperanto sur kiel eble pli da fakaj kampoj laux internacie rekonataj metodoj. 7. Tutmondeco: UEA subtenas la kreon de memstara esperanto- movado en cxiuj landoj kaj zorgas pri vasta malfermeco de siaj agadoj kaj servoj al esperantistoj el cxiuj mondpartoj. 8. Integrigxo: UEA provizas al lernintoj de esperanto rimedojn por trovi sian lokon en la komunumo kaj klerigxi pri la lingvo kaj gxia kulturo. 9. Socia partopreno: UEA provizas al lernintoj de esperanto rimedojn por trovi sian lokon en la komunumo kaj klerigxi pri la lingvo kaj gxia kulturo. 10. Asocia politiko/Laborplano: UEA laboras laux klara asocia politiko spegulita en konkreta, regule reviziata laborplano. 11. Esencaj ecoj: Cxiu agado kaj servo de la Asocio estu neuxtrala, fokusa kaj altkvalita. 12. Labordivido: UEA kunlaboras kun aliaj Esperanto-organizoj kaj unuopaj esperantistoj en spirito de reciproka estimo, koncentrante siajn rimedojn al aferoj ekster la kapablo de la landaj kaj regionaj asocioj. Ian Jackson, UEA-estrarano pri planado el "Esperanto", aprilo 1993 ************************************************************************* KONCIZA STRATEGIO? ================== La Konciza strategio (sugesto) de lan Jackson estas dividita al 12 punktoj. Certe la nombro 12 apartenas al la disvastigitaj en la homa historio... sed cxu vere la sugestita konciza strategio de UEA konsistas el 12 samgravaj temoj? Certe ne! Tiu cxi sistema listigo ne helpas, ecx malhelpas, kompreni la esencon de la sugesto. La unua punkto parolas pri la celo de la artikolo (gxia disvolvo traveblas en la 4-5-6-a punktoj), laux la unua lego gxi povus esti simpla enkonduko, sed en gxi troveblas la baza koncepto de la verkinto pri la strategio de UEA efektivigi la statutajn celojn de UEA. Jam cxi tie formuligxas la kerna, laux mi, problemo de UEA: mikso de la statutaj cetoj kun la strategiaj. Nun, kiam estas preparata nova strategia plano por UEA estas utile studi ankaux bazajn nociojn, kiuj rilatas al la strategia planado. Jen la tri bazaj nocioj por strategia plano (el PIV): Stategio: arto kombini, arto kombini, por akiri la venkon, la militajn, politikojn kaj ekonomiajn fortojn de la nacio kaj plej bone arangxi kaj movi trupojn, flotojn kaj aviadilojn, por trudi al la malamiko la lokon kaj la temon plej favorajn por la batalado. 2. Arto lerte kombini rimedojn por trafi iun politikan celon. Taktiko: arto arangxi kaj utiligi la armeojn sur batalkampo. 2. Maniero, metodo, uzata por atingi celon. Plano: Antauxe pripensita kaj ordigita arangxo de efektivigota verko aux entrepreno. 2. Skizi grandiozan planon de propagando. Cxiuj tri antauxvidas iun bazan nocion kio estas: celo. Laux PIV gxi estas "tio, kion oni penas atingi aaux plenumi". Do, kion ni penes atingi? En la statuto de UEA gxi tekstas jene: La celoj de UEA estas: (a) disvastigi la uzadon de Internacia Lingvo Esperanto; (b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; (c) plifaciligi la cxiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraux difirencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aux lingvo; (cx) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi cxe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj. Cxi-kaze mi ne volas analizi la celojn, sed mi akceptas ilin en tiu senco, ke ili estas suficxe gxenerale konceptitaj por ke oni povru konkludi el ili la aktualajn farendajxojn. Estas klare videble, ke la statutaj celoj de UEA estas verkitaj eventuale por pluraj generacioj, pro tio ili estas longdauxraj celoj, la strategia plano estas mezlonga plano, fine la taktikon priskribas la laborplano, kaj gxi estas la plano por mallonga tempo. La strategia plano de UEA devas bazigxi ne nur sur la Statuto de UEA, sed samgrave ankaux sur la aktuala soci-politika situacio en la mondo. La nuna strategia plano naskigxis en tute alia monda situacio ol la antauxaj, ja dum la pasintaj du-tri jaroj UEA perdis cx. unu trionon de sia anaro en la kategorio de aligxintaj membroj. Respondo por la nova situacio ne troveblas en la prezentita strategia plano. La lingva evoluigo, laux mi, tute ne devas esti inter la prioritataj celoj. Kaj nun konkrete pri tio, kio estas traktata en la konciza strategio de Ian Jackson. La precipa celo de la Asocio estas disvastigi uzadon de esperanto. Pri cxi tiu elstarigo mi plene konsentas, sed pri la sekva frazo, jam ne. Ja sxajnas al mi, ke la verkinto forgesis profunde analizi la antauxan frazon, kaj konkludis el la "precipa celo de la Asocio" nur partoj de la eblo, kaj ne metis la kronon sur sian kreitajxon. Laux mi disvastigo de uzado de esperanto ne finigxas je "informado, instruado kaj lingva evoluigo". Ili ja estas bazaj agadoj, sed mankas la konscia edukado por praktika uzado de esperanto. Dum analizo de diversaj esperantistaj agadoj evidentigxas, ke inforado pri esperanto estas relative efika. Ja cxiujare anigxas signifa nombro de homoj al diversaj esperanto-kursoj. Ankaux instruado estas relative ekika - pli da homoj finas la kursojn de esperanto kompare al la alilingvaj (el la komencintaj lerni). Sed granda parto de kursfinintoj ne aligxas al la esperanto- asocioj. Versxajne dum la instruado oni instruas nur la lingvon, sed ne kiel gxin uzi. Grandparte kaj cxiukaze pro tio ne okazas la disvastigado de esperanto, sekve disvastigo de la principo inter esperantistoj: ne suficxas nur lerni la lingvon kaj por agi por gxia disvastigo, sed cxiuj klopodu tuj uzi gxin laux sia eblo, devas esti inter la cxefaj prioritatoj de nova strategia plano de UEA. Evidente pluraj opinias same kiel mi. Unue mi citu el malnova dokumento: Kial venkis Esperanto? Esperanto ankoraux ne estas gxenerale rekonita kaj oficiale akceptita, tamen oni pvas jam paroli pri gxia venko, cxar gxi estas praktike elprovita kaj uzata, gxi pruvis sin tauxga por la rolo de internacia lingvo, gxi estas vivanta, dum gxiaj rivaloj mortis antaux ol vere ekvivi. (Enciklopedio de Esperanto, Budapest, 1933, p. 286) La sekva citajxo el la artikolo de Thomas A. Goldman "Venko estas procedo, ne okazo" el la revuo Esperanto (februaro 1989, p. 29-30): Starante sur la sojlo de kvindek kvin jaroj da sparto, kaj rigardante la aktualan situacion, mi konstatas bonan novajxon kaj malbonan novajxon. La bona novajxo estas, ke esperanto estas jam sukcesa. La malbona novajxo estas, ke la esperantistoj mem ankoraux ne konscias tion. La sekvo estas, ke ili ne uzas la lingvon tiom, kiom ili povus kaj devus, ne utiligas gxin por multaj celoj por kiuj gxi ja bone tauxgas. Mi memorigas, ke "la precipa celo de la Asocio estas disvastigi la uzadon de esperanto. Oszkar Princz, Hungario ************************************************************************* ARANGxOJ //////// 12a Internacia Literatura Forumo ================================ okazos en Barcelono la 17an - 21an de julio 1993. Temo de la Forumo estas La literatura kritiko en esperanto: inter estetika universalo kaj poetika relativo. La organizantoj: Kataluna-Esperanto Asocio kaj Kooperativo de Literatura Foiro. En la programo: prezentoj de e-filmoj (Judita Schiller), prelegoj de Giorgio Silfer, Abel Montogut, Georges Lagrange, Julian Modest k.a., ronda tablo de Claude Piron, ekskursoj. Aligxilojn petu cxe: Kataluna E-Asocio Apartat 290., ES-08200 Sabadell, Hispanio. Tel. +34-3-7163633; fakso +34-3-7274208 (inter lund. kaj vend. de 20a gxis 22a h.). ************************************************************************* Turisma Semajno en Malto! ========================= Malta Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la kvara Internacia Turisma Semajno, okazonta de la 4-a gxis la 10-a de septembro 1993. Prospektojn, detalajn informojn kaj aligxilojn oni povas ricevi de: Malta Esperanto-Societo, P.O.Box 142, Valetta CMR 01, Malta. ************************************************************************* FERII EN ALBANIO ================ Albanaj esperantistoj pretas akcepti eksterlandajn samideanojn kiuj volas konatigxi kun la lando kaj ties logxantoj kaj feriadi en gxi. Albanaj esp-oj povas organizi privatan logxadon kaj mangxadon malplikoste ol kutime, en diversaj partoj de la lando. Kontaktu: Grupo Futuresp (c/o - Gentian Ymeri), RR Muhamet Gjollesha Pall. 73, Sh. 1, Ap. 11, Tirane, Albanio ************************************************************************* CxU VI JAM ALIGxIS? =================== UK: 24-31.07. - Valencio (E) IJS: 31.07-06.08. - Mikosszeplak (H) IJK: 07-14.08 - Vraca (BG) ************************************************************************* E-ekskursado en nacia parko =========================== Pola Esperanta Asocio, Filio en Lodzo invitas de la 10-a gxis la 17-a de julio 1993 al la renkontigxo kun ekskursoj en la Karkonoski nacia parko en montaro Sudety kun multaj naturaj vidindajxoj, raraj plantoj kaj bestoj. Restado en junulargastejoj, tuttagan mangxon la partoprenantoj preparas mem. Informigxu cxe: PEA, Filio en Lodzo, ul. Moniuski 5, PL- 90950 Lodz, skr. poszt. 337, Polio. ************************************************************************* Zamenhof - Esperanto - Pollando =============================== La Turisma Oficejo Penelopa en kunlaboro kun la Esperanto- redakcio de la Pola Radio kaj Esperanto-Klubo de la revuo "Magazyn Domowy" organizas de la 13-a gxis 18-a de septembro 1993 Esperanto-Tagojn en Varsovio kaj Bjalistoko omagxe al la f amilianoj de L. Zamenhof, martire pereintaj en la koncentrejo Treblinka. En la ricxa programo: ekskursoj, prelegoj, teatrajxoj, konatigantaj kun la lando kun speciala atento al la vivo kaj sorto de Zamenhof kaj liaj familianoj; renkontigxo de auxskultantoj de la Pola Radio. La prezoj (en diversaj kategorioj) de 120000 zlotoj gxis 270 USD. Gajnintoj de la konkurso de la Pola Radio (vd. Eventoj, No 30) partoprenas senpage. Pliajn informojn kaj aligxilojn petu cxe: Turisma Esperanto-Oficejo Penelopa, Lwowska 17, lok. 2, PL-00660 Varsovio, Polio. ************************************************************************* Politika Seminario en klostro! ============================== Inter la 27-a de septembro kaj 4-a de oktobro okazos la "Tria Esperantista kaj Politika Seminario" en Komancza (Polio), klostro de Nazaretininoj. Dum la kunveno estos ne nur politikaj prelegoj kaj diskutoj, sed ankaux intensa lingvo-kurso kaj ekskursoj al la montara naturo. La arangxo havas fortan religian karakteron pro komunaj pregxoj, meso ktp. La semajnon organizas la "Euxropa Federalista Partio". Pliaj informoj cxe la prezidanto de la partio: Wojtech Soczowka, ul. Rathausstr. 92, DW-1000 Berlin-42, Germanio ************************************************************************* EUxROPO-AZIO '93 ================ Cxi jare tiu internacia e-renkontigxo okazos inter la 7-a kaj 19-a de auxgusto. Cxefa bazo de la arangxo estos la urala urbo Permo, sed survoje al gxi okazos la konatigxo kun Moskvo kaj Jekaterinburg. En la programo estas multaj ekskursoj, folkloraj prezentoj de la rusa kaj aliaj rusiaj popoloj, seminario pri apliko de e-o en internacia komerco, turismo kaj kulturo. Partoprenkotizo (depende de la agxo kaj aligxdato): de 290 gxis 440 NLG. La arangxo pasos sub auxspicio de Monda Turismo. Kontaktadreso: pk. 4220, RUS-614000 Permo, Rusio, fakso: +7-3422-624119 ************************************************************************* Tendaro en Potsdam ================== Brandenburgia Esperanto-Asocio invitas al 7-a Potsdam-a Somera Esperantista Tendaro, okazonta de la 22-a gxis la 28-a de auxgusto 1993. Gxi estos dedicxita al miljarigxo de la urbo Potsdam kaj gxia temo estas: "1000 jarojn Potsdam - geamikoj randevuas en la mezo de Euxropo" Pliajn informojn petu cxe: Brandenburgia Esperanto-Asocio, Berliner str. 49, DO-1560 Potsdam, Germanio ************************************************************************* 29-a Brazila Kongreso de Esperanto ================================== okazos en San Pauxlo la 12-an - 17-an de julio 1993. En la kadroj de la kongreso okazos 6 relative memstaraj kongresoj kaj seminarioj (BKE mem, de BEJO, de blinduloj, de la delegita reto, infankongreseto, kongresa universitato), krome ekskursoj al zoologia parko, instituto Butananta (serpente jo), Muzeo Ipiranga. En la programo partoprenos ankaux eksterlandaj esperantistoj! Pliaj informojn cxe: Esperanto-Asocio de Sao Pauxlo, Rua Fustolo, 124, 05041-000 Sao Paolo, Brazilio. ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Kelkaj pensoj pri komercado inter esperantistoj =============================================== En la kunsido pri azia agado en la Pacifika Kongreso (Qingdao, auxg. 1992) ni havis tre interesan diskuton. La temo estis tre baza kaj banala: kial mi lernas esperanton? Sed la enhavo estis tre neatendita. Japanaj samideanoj diris: mi lernas esperanton por interkomunikigxi kaj interamikigxi kun alilandaj samideanoj, cxu tio ne suficxas por kialo de esperanto-lernado? Multaj cxinoj asertis: absolute ne, ni devas ekonomie profiti pere de espera nto. En la azia kunsido en la 77a Universala Kongreso (Vieno) la sama temo estis diskutita. Iu pola amiko asertis, ke oni povas kaj devas enspezi monon pere de esperanto. Japana samideano diris: oni partoprenas en la esperanto-movado ne por ensp ezi, sed por elspezi. La temo estas nova, gxi aperis kiam ekssocialismaj landoj strebas adopti novan ekonomian sistemon. Cxi tie mi ne emas jugxi kiu estas prava, cxar en nia vivo cxio havas samtempe du flankojn. Almenaux gxis nun en la kapitalismaj landoj esperantistoj malsukcesis gajni monon per esperanto, kio povus rezultigi la nunan staton de la movado. Sed oni ne povas rekomendi la saman vojon al tiuj, kiuj emas iri alian vojon, male mi atendas grandan sukceson de novaj iniciatemuloj, kaj jen estas mia opinio por ili: 1. En kapitalismaj landoj nur komercistoj komercas, kaj tial vi ne vane pagu vian tempon por konvinki neprofesiajn amikojn pri komerco; male, komercistoj el el kapitalismaj landoj povas kontakti amatorojn, kaj cxiuj havas sxancon esti bonaj komercistoj. 2. Kapitalismaj komercistoj traktas limigitajn specojn de varoj, ofte nur unu specon, kaj tial vi devas demandi: "Kion vi komercas?" anstataux "Cxu vi estas komercisto?", por sxpari tempon. Iu cxina amiko diris, ke 80 %-oj de cxinoj estas komercistoj kaj kiam oni demandas: "Kion vi komercas?", ili respondas: "Cxion". 3. Kiom da komercistoj ekzistas inter esperantistoj en okcidentaj landoj? Malpli ol 1 %, kio estas tro malsuficxa por respondi al la demandoj de komercistoj el ekssocialismaj landoj. Se vi emas trovi iun, kiu traktas gxuste tiun varon, kiun vi mem traktas, la procento multe pli malgrandigxas. La problemo estas cxe tio, ke cxiuj ekssocialismaj komercemuloj sercxas partnerojn nur en okcidentaj landoj, sed ne en ekssocialismaj landoj, kie trovigxas plejmulto da komercemuloj. 4. Oni ne povas havi grandan sukceson inter la okcidento kaj oriento pro la manko de partneroj, sed oni povas trovi multajn partnerojn cxe la najbaroj kaj vi povus dauxrigi, kiam la landoj farigxos ricxaj. Tiam vi naskos novan modelon de la movado. 5. La temo estas tro peza, kaj cxi tie mi nur starigas la demandon. So Gilsu, Japanio el "Esperanto en Azio" decembro/1992 ************************************************************************* Monda Merkato en nova formo! ============================ Monda Merkato estas la internacia e-lingva reklam- kaj anoncgazeto. La germana posxto ekde aprilo altigis la gazet-tarifon de 0,6 DEM al 3,0 DEM, do Monda Merkato ekde nun aperos en sxangxita aspekto, en formo de informa letero - sed kun pli granda ofteco. Regule aperas jam ankaux gxia german- kaj pollingv a variantoj. La bazo de Monda Merkato estas perkomputile prilaborita datumbazo de anoncoj kaj de aliaj ekonomiaj aferoj. La "informleteroj" havas ankaux redakcian parton, kie aperas ekonomiaj informoj el diversaj landoj, senditaj de legantoj, abonantoj. En la jxus aperinta numero 1993/2 trovigxas 42 anoncoj kaj 4 artikoletoj. Monda Merkato estas abonebla kontraux 3 DEM/numero. La anonco en gxi kostas 0,1 DEM por cxiu signo. (1 IRK=1 DEM). Pliajn informojn petu cxe: Pf. 1539, DW-8120 Weilheim, Germanio. Telefono: +49-8809-757 telefakso: +49-8809-1234 ************************************************************************* Libro pri lingv(ist)iko ======================= Eldonejo kaj librejo Sonorilo eldonas novan esperantan libron Nova nomsistemo por lingviko de Manuel Helvelik. Gxi estas kompendio pri lingvistiko en formo de vortaro kun difinoj kaj nova metodo de gramatika analizado, sur cxiuj niveloj, ko nforme al novaj teorio kaj distribuo de lingvistikaj brancxoj kaj konceptoj. Nova kvantiga procedo prezenteblas geometrie. La 300-pagxa libro (formato A4) kostas 32 USD inkluzive afrankon. Mendu cxe: "Sonorilo", Doornstraat 22, B-2610 Wilrijk (Antwerpen), Belgio. ************************************************************************* Traduko per komputilo helpata de esperanto ========================================== En la 80-aj jaroj multe oni parolis pri la projekto DLT, subvenciata ankaux de la nederlanda registaro. La mono elcxerpigxis, kaj la duonpreta projektajxo kusxas en iu tirkesto. La dauxrigo dependas de trovo de plua mon-fonto... Distribuita Lingvo-Traduko (DLT) estis projekto por krei perkomputilan programon, kiu kapablas traduki informivajn tekstojn inter iaj ajn lingvoj. Fakuloj pri perkomputila tradukado ofte teoriumas pri la uzo de la lingvo inter la tradukenda kaj la celata lingvoj. Se estas pluraj lingvoj en la sistemo, unu avantagxo de tia lingvo klare evidentigxas: la nombro de tradukpasxoj reduktigxas. Sen pontolingvo necesas traduki cxiujn lingvojn en cxiun alian lingvon, sed kun pontolingvo necesas nur traduki cxiun lingvon en la pontolingvon kaj el gxi. Se ekzemple al 12 lingvoj de la Euxropa Komunumo estas cxiuj tradukendaj inter s i, la uzo de pontolingvo reduktas la nombron de pasxoj de 132 (12x11) al 24 (12x2). Nuntempe estas pluraj tiaj projektoj disigitaj tra la mondo, sed DLT estas la sola, por kiu homa lingvo - nome esperanto - funkcias kiel pontolingvo por transdoni la signifon de la tradukenda lingvo al la celolingvo. DLT estis konceptita jam en 1979 de la nederlanda ingxeniero Toon Witkam. Surbaze de kelkaj publikajxoj, inkluzive detalan priskribon de la eblecoj, kaj gxenerale kuragxiga subteno flanke de fakuloj, li sukcesis en 1984 ricevi 18 milionoj d a guldenoj - duone de lia firmao BSO (Buro voor Systeemontwikkeling), firmao konata por programado en Nederlando, kaj duone de la Nederlanda registaro, por komenca projekto, kiu dauxru 6 jarojn. Prototipa programo, kiu tradukas frazojn de simpligita angla en esperanton kaj tiun saman rezulton de esperanto en la francan, pretis fine de 1987. La projekto dauxris gxis 1990, sed grandparte pro la malforteco de ekonomio oni ne sukcesis trovi industrian partneron por dauxrigi la projekton post tiam. Dan Maxwell ************************************************************************* Informistoj pri esperanto ========================= De la 3-a gxis la 8-a de auxgusto 1993 specialan stagxon gvidos en Kvinpetalo Marko Picasso, fakulo pri merkatiko kaj informado. La celo estas formi homojn, kiuj deziras farigxi informistoj pri esperanto. Oni esploros la problemon, kiel surmerkatigi esperanton, kaj ankaux ekzercos praktike. Pliajn informojn petu cxe: "La Kvinpetalo", F-86410 Bourgesse, Francio. Tel.: +33-49428074 ************************************************************************* MOVADO ////// Grandskala informado el Valencio! ================================= La Universala Kongreso en Valencio estos okazo por tutmonda grand-stila informa kampanjo, eble la plej vasta gxis nun efektivigita en tia cirkonstanco. Tiucele LKK ekde majo sendadas el Madrido komunikojn pri la kongreso kaj pri esperanto al pli ol 450 hispanaj kaj eksterlandaj novajx-agentejoj, tagjxurnaloj, revuoj, radio- kaj televidstacioj. Dum la UK informoj estos dissendataj cxiutage per telefakso. Kelkaj gazetaraj konferencoj okazos en la hispana cxefurbo kaj en Valencio. La kampanjon gvidos: Gian Carlo Fighiera el Italio. ************************************************************************* Bulgariaj e-societojkunlaboras...! ================================== Kunlaboro de lokaj e-societoj enlande plivigligas esperantistan vivon, ecx kiam la landa movado travivas malbonajn tempojn. En Bulgario bonan ekzemplon de tia kunlaboro montras la societoj el urboj Pazargxik kaj Velingrad, kiuj faras komuna jn arangxojn, reciprokas vizitojn kun artaj programoj ks., kio ebligas evoluon de la e-artistoj kaj profundigas amikecon. inf. Petko Arnaudov ************************************************************************* Kongreso en Islando =================== Islanda Esperanto-Asocio okazigos sian Landan Kongreson inter 14-16 de auxgusto 1993. Gastparolanto estos Christer Kiselman, profesoro en Uppsala (Svedio) kaj inter aliaj programeroj trovigxos prelego de Baldur Ragnarsson, kiu jxus finis tr adukon de la plej fama el la islandaj sagaoj - La Sagao pri Njal. Hallgrimur Saemundson Godatuni 10, Gardabae 210, Islando. ************************************************************************* "Koncize" trovis redaktoron =========================== Koncize, komuna informilo de kelkaj euxropaj junularaj e- asocioj, finfine trovis novan redaktoron, Klaas Dijkstra. Do, oni esperas, ke la tre utila eldonajxo reakiros la dumonatan aperritmon. La redakcia adreso nun estas: Klaas Dijkstra, Jan Luykenlaan 102, 7412 NS Deventer, Nederlando. Tel. +31-5700-45850. ************************************************************************* Nekapablo legi esperante ======================== Unu el niaj legantinoj, fininta la elementan kurson, cxesigis abonon de Informilo (monata gazeto de handikapuloj eldonata en Cxehio - la red) kaj skribis: "Mi ankora'o ne tute scipovas e-on kaj la hodiauxa Informilo ne estas plene presata dulingve, kaj mi nur malfacile ekkomprenas la enhavon" Kion diri? Eble nur konstati samon, kion B. Golden en Nelegkapablaj esperantistoj, kiu skribis: "...miaopinie la cxefa tubero en la afero estas la nuda kaj kruda fakto, ke multaj esperantistoj ne povoscias legi espenante! Cxie en Esperantujo eblas konstati la priplorindan realon, ke la lingvoscio gxenerale estas malaltnivela. Kiel ekzistas tia morna situacio, se propagandistoj fiere fanfaronas, ke esperanto estas facila lingvo, kiu estas multoble pli rapide lernebla ol iu ajn etna lingvo? Unue, la granda amaso da verdstelanoj studas la lingvon dum relative mallonga periodo, kutime nur la te mpodauxro, kiu suficxas por alproprigi la rudimentojn de la gramatiko kaj bazan vortprovizon. Tio cxi ebligas partoprenon en kunvenoj kaj kongresoj, kie oni flue povas saluti kaj adiauxi aliajn samsortanojn. Do, multaj esperantistoj kontentigxas per suprajxa lernado kaj post la elementa kurso ili sentas nek emon nek bezonon studi plu. Sur la sama nivelo ili dauxre restas kaj - rustas". el "Informilo de handikapuloj-esperantistoj" No 31/93. ************************************************************************* Gxis nun 76 personoj subtenis la E-domon en Nico... =================================================== --------------------------------------------------- En Eventoj n-ro 21 aperis alvoko "Esperanto-domo en Nico!", interesa kaj promesplena projekto. Sed kiel statas la afero nun? --------------------------------------------------- "Bedauxrinde mi malesperas sukcesi pri Esperanto-domo en Nico. Kompreneble nur la "kapitalistaj" landanoj povas aligxi. Sed baldaux la kapitalistaj landoj similos al "ekssocialistaj". Kaj mi kredas, ke la esperantistoj ne komprenis, ke la turisma domo cxe la Lazura Marbordo estus tre utila kiel propagandilo por nia movado. Se esperantistoj povas logxi je la triono de la prezo de la Nicaj hoteloj, kial ne lerni esperanton? Eble oni riprocxus min, ke mi forgesas la Internan Ide on, kiun mi malkovris malantaux la naziaj dratfadenoj, sed ni ne devas forgesi, ke estas ne nur la idealistoj, kiuj devas uzi la ILon. Plie Nico estas la naskigxurbo de Joseph Darnand, naziisto respondeca pri la deportado de miloj da judoj en la koncentrejojn de Hitler. Krei la Domon de amikeco estus por mi mia plej kara fakto post preskaux 50 jaroj de agado por esperanto. Nun, post 15 monatoj de agado kun multaj artikoloj senpagaj aux de mi mem pagotaj en multaj revuoj de la mondo, nur 76 personoj promesis doni 65.490 FRF, inter ili mi kun 10.000 FRF, kaj mi mem pagas cxiujn elspezojn, sendkostojn, paperojn, fotokopiojn, anoncojn... Mi ne povas pli multe fari. En Nico por acxeti logxejon kvincxambran, mi bezonas minimume 1.000.000 FRF, poste la diversaj laboroj, mebloj acxetendaj... Mi dauxre agos dum kelkaj monatoj, sed certe poste mi forlasos. Bedauxrinde." Robert Llorens, "Les Hortensias 2", 121 bis B. Napoleon III , F-06200 Nice, Francio. ************************************************************************* Konsulta kaj eduka firmao ========================= KAVA-PECH - konsulta kaj eduka agadoj per pintaj fakuloj; - eldonado de scienca kaj faka literaturo; - organizado de kongresoj, konferencoj, seminarioj... - perado de kontaktoj al cxehaj firmaoj; - cxiuj servoj de vojagxoficejo. Anglicka 878, 25229 Dobrichovice, Cxehxio Tel. + fakso: +42-2-201641 ************************************************************************* Kio? ==== La mondo ne tauxgas, vi certe jam scias tion. Precipe en rondoj de viroj cxirkaux tablo, sur kiu staras boteloj kaj glasetoj kun alkoholajxo la scio pri la malbono de la mondo estas granda. Tie ia temo estas priparolata, kaj la konkludo est as ke nia socio absolute ne tauxgas. Post tio oni levas la botelon, denove plenigas la glasetojn, kaj priparolas novan problemon. Denove la konkludo estas, ke nepre nia socio ne tauxgas. Post tio oni levas... sed jam suficxas. Tiaj interparoloj estas senfinaj, kaj ne nur cxe viroj, ankaux virinoj havas siajn rondojn de lamentado. Ankaux inter ni tiaj rondoj ne estas nekonataj, kaj neniam mankanta plendo estas ke nek la radio nek la televido nek la gazetaro donas suficxe da atento al la bonegaj ecoj de nia kara lingvo. Kelkfoje miraklo okazas. Tiam tia rondo ne nur decidas ke io okazu, sed ecx mem ekaktivas. En rondo de esperantistoj la efiko de tia decido ofte estas la sama. Oni preparas tukojn kaj sxildojn kun protestaj sloganoj kaj ekiras al la oficejo por tie protesti pro la neglekto. Tra la fenestroj la oficistoj rigardas la strangan grupeton, kaj levas la sxultrojn. Ili ja ne kulpas pri la silentado, tion mi mem konstatis. Mi petis amikan jxurnaliston ke li donu al mi cxiujn informojn pri la esperanto- movado kiujn lia oficejo ricevis dum la pasinta jaro. Entute la rikolto nombris du komunikojn, kaj pri ambaux aperis mencio en la gazeto. Krome estis tri varbaj tekstoj - sed redakcio bezonas komunikojn, novajxojn. Varbaj tekstoj aperu en la anoncaj pagxoj. Restas la demando: pri kio jxurnalisto verku, se informoj mankas al li? Kaj de kiu venu la necesaj informoj, se ni mem ne donasilin? Plendoj facilas, precipe kiam oni sidas en la komforta segxo, sed faka laboro postulas iom pli da energio. Ko NURMI el "Fenomeno", majo 1993 ************************************************************************* LINGVO ////// Anglalingva poluado endangxerigas esperanton ============================================ Trarigardo de nuntempaj tekstoj, publikigitaj en gazetoj kaj libroj, malkovras, ke cxiam pli ofte trovigxas anglismoj kaj ankaux anglaj vortoj en diversspecaj verkoj. Respondecas pri tio ne nur esperantistoj, kies denaska lingvo estas la angla, sed ankaux fremduloj, kiuj, lerninte kelkajn vortojn el la angla, volas paradigi sian scion. Ili, do, "ornamas" siajn skribajxojn per anglaj vortoj same, kiel antauxe oni faris per latinaj kaj helenaj esprimoj. La sekvaj ekzemploj, cititaj el diversaj fontoj, ilustras la cxefajn tipojn de homoj, kiuj pensas angle, sed skribas esperante. En krampoj estas indikata nacieco de la auxtoro. 1. Uzo de anglaj vortoj interkrampe aux piednote por klarigi esperantajn vortojn. "Devigas min tion fari mia sento pri justeco (fair play)..." (anglo). 2. Uzo de esperantaj vortoj interkrampe por klarigi anglajn vortojn. "Mi proponis la principon wait und see (atendi kaj vidi)." (hungaro). 3. Uzo de la angla vorto aux esprimo sen glosado, kvazaux la verkinto supozas, ke liaj legantoj ja scias la internacian anglan lingvon. "... (la auxtoro) ... sur 92 malsxprare presitaj pagxetoj movigas siajn personojn slow-motion kvazaux en ligno-sxuoj." (dano). 4. Erara lingvouzo kauxzita de t.n. "falsa amikko". (Instrukcio por kanto en lernolibro por geknaboj): "dum la refreno ni klapu la manojn takte..." (germano). 5. Uzo de anglalingva mallongigo. "Ono portis L.P.-diskon, kiun versxajne acxetis survoje." (japano). 6. Hibrida vorto, farita per kunmeto de angla kaj esperanta morfemoj. "Multe da ili trovigxas en la futnotoj de la versio de la Biblio laux Regxo Jakobo." (usonano). 7. Kreado de densigita vorto (valiz-vorto) laux la maniero de Lewis Carrol. "Sub la premo de sia propra gravito, la nebulo sxrunkis." (isrraelano). (Noto: sxnuzki = esperanta sxrumpi + angla shrink.) Oni zorgu kontraux dangxero de la angla poluado de la lingvo kaj ne forgesu, ke nur pura, sana esperanto kapablos gxisvivi por esti komprenebla kaj uzebla. Bernard Golden, Hungario ************************************************************************* ANONCO ////// Adresaro de E-gazetaro... ========================= En la suplemento al la numero 29 de Eventoj ni atentigis, ke pli detalajn informojn pri la gazetoj (pagxnombro, ofteco, formato, kotizo ktp. ktp. oni povos trovi en la preparata "Manlibro de TEJxA" (Tutmonda Esparantista Jxurnalista Asocio) . Ni informos pri la apero de tiu manlibro, sed ecx gxis tiam vi povas turni vin al: Stefan Maul (prezidanto), Pferseer Str. 15, DW-8900 Augsburg, Germanio ************************************************************************* ILEI //// POR ATENTO DE ILEI-MEMBROJ ========================== Estimataj gekolegoj! Kutime Internacia Pedagogia Revuo raportas pri kurantaj projektoj. Sed pli tauxge ili aperus en dusemajna gazeto - Eventoj - ol en kvaronjara eldonajxo. Konferenco: Aligxoj por la 27-a ILEI-konferenco en La Paterna (10 km de Valencio, 01. - 07.08.1993) malmultas pro malfrua apero de aligxilo. Tamen ne maltrafu, ni proponas komfortan tri- stelan hotelon kun cxiuj mangxoj kaj la programo por n ur 340 NLG (aux 240 NLG, 8000 HUF) por ne-okcidentanoj). Ni diskutos la instruistan trejnadon, kune kun Duncan Charters el Usono. Gimnazio: Seso da aligxoj donas bazon por la dua somer-lerneja seminario de ILEI, sam-loke kaj -tempe kun la konferenco. Alirebla por 13- 16-jaruloj. Kosto: je 20 % malpli ol la konferenco. Instruista kurso KCE: Dekduo da aligxoj (plimulto el Nederlando, ankaux Israelo, Orkniaj Insuloj) stabiligas tiun gravan kurson. (09.- 17.07.1993). El ok petoj por stipendioj, ILEI/UEA/KCE subtenos unu hungaron, unu rumanon kaj du aux tri a lbanojn. Gvidos d-ro Charters kaj s-ino Katalin Smideliusz, kiu gvidos tie similan kurson en 1994. Ekzamenoj: Sesioj okazos en Jagodina, La Chaux-de-Fonds (fine de la supra kurso, kun prepar-kurso), Valencio, Barlaston, Gresillon kaj en Cxinio. Elcxerpigxis la populara gvidlibreto por la ekzamenoj, sed ene de semajnoj aperos la varko Cxu vi auxdis, ke..? de K. Smideliusz, kiu ampleksas libron kaj sonkasedon, kun 25 testoj de auxskulta kompreno. Tion ILEI rekomendas al preparantoj por ekzamenoj. ILEI urgxe bezonas novan sekretarion por administri la ekzamenojn internacie. T askpriskribo aperis en IPR 93/1. Nova sekcio: Aligxpeto el Kubo traktigxos konference. Reprezentanto de ILEI estis nomita en Kostariko. Eldonado: La 170-pagxa metodika libro Teorio kaj praktiko de E- instruado de mag. I. Szannser el Varsovio aperos tre baldaux post presado en Litovio. Lastaj provajxoj de Kunvojagxu, 200-pagxa nov-stila situaci-komunika lernolibro, reiris el Budapesxto al Edistudio, cele de aperigo gxis UK. Tendaraj tagoj: Elcxerpigxis sukcese la unua kajero, ILEI nun represas gxin, preskaux sensxangxe. Aldonigxos kvar novaj pagxoj, kun dukolora preso, kiuj pli frue kaj grafike. esfazas la difirencon inter unu- kaj du-ligaj verboj. Ok pliaj pa gxoj estos modifitaj. La trian kajeron vi povos ricevi nur auxtune, pro manko de laborfortoj. Fina alvoko: ILEI urgxe bezonas pli da membroj, pli da abonantoj por Juna amiko kaj pli da kunlaborantoj. Kiu opinias, ke la instruado gravas por ni, anoncu vin al: ILEI, Sodra Rorum pl. 455, S-24294 Horby, Svedio. Stefan MacGill, prezidanto de ILEI. ************************************************************************* PROPAGANDO ////////// Kiel mortigi esperanton? ======================== Tion plej bone kapablas fari iuj esperantistoj mem. Prezidanto de euxropa organizo, simpatianto de esperanto, telefonis al mi antaux ne longe por esprimi ne nur sian bedauxron sed ankaux sian malkontenton. Li antauxe petis de mi subtenon por ke iu el la respondeculoj de SAT-Amikaro cxeestu e n Parizo kunvenon de la asocio kiun li prezidas. Li deziris intervenon pri kaj por esperanto pro tio, ke li mem ne povis - kiel prezidanto - engagxi sin tute favore al gxi, cxar en la estraro kaj membraro de la asocio kiun li prezidas estas ankaux personoj tute malamikaj al esperanto. Bedauxrinde, neniu el SAT-Amikaro estis libera tiun vesperon. Iu esperantisto intervenis kun insistemo kaj kritikemo tia, ke li tedis la tutan cxeestantaron. Finfine li malutilis al nia lingvo kaj lasis nian amikon izolita en sia sinteno favora al esperanto. Ni vere bezonas informantojn, sed absolute ne propagandistojn aux iaspecajn "verdajn integristojn". Tiaj mispasxoj estas kaj restas ne ripareblaj por jardekoj en la opinio de homoj gxis nun sen antauxjugxo pri esperanto. Cxu vere ni bezonas ankoraux pli da malamikoj? Henri Masson el "La Parizano", majo 1993 ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Deklamkonkurso -------------- El la rezultoj de la Tutlanda Deklamkonkurso (EVENTOJ, n-ro 29) okazinta en Papa, forestis la kategorio 10-14 agxuloj. En tiu grupo venkis Edl Annamaria (Papa) kaj Totos Veronika (Budapest). Pardonpeton kaj gratulojn al ili. Nemeth Jozsef, organizanto * * * Kun malgxojo ni informas, ------------------------- ke en la lasta monato en Budapesxto mortis fidelaj kaj aktivaj esperantistoj Molnar Jeno, Szilagyi Janos, Szegedi Arpad kaj Balogh Ferenc. Ni funebras kaj kondolencas. * * * Aktivula konferenco ------------------- La gxenerala jarkunveno de HEA okazos la 19-an de junio je la 10-a horo (Budapest V. Szabadsag ter 14.), kion sekvos aktivula konferenco. Hungaroj vidu la specialan suplementon! * * * IJS-senpage! ------------ Gajnintojn de ambaux kategorioj de la internacia mezlerneja E- konkurso la estraro de HEJ premias per senpaga partopreneblo en IJS. Denove gratulojn al Szilvia Hegedus kaj Ildiko Kristo! ************************************************************************* KULTURO /////// Kinoarto kaj esperanto ====================== Dum la 48-a kongreso de SAT-Amikaro (Laborista E-Asocio de franclingvanoj) en Herouville-Saint-Clair 09.-13.04.1993 lokaj esperantistoj organizis grandan propagandan kampanjon por la ekstera publiko pri esperanto: ekspozicion en la urba bib lioteko, libroservon, ekspreskurson... La kerno de la kampanjo estis demonstro de kvar filmoj, kiuj iusence estas ligitaj kun esperanto kiel lingvo kaj idearo: La granda diktatoro de Charlie Chaplin, 1984de Michael Radford (laux romano de G. Orwell), Bashu, la eta fremdulo de B ahram Beyzaie kaj Danco kun la lupoj de Kevin Costner. Por tiu kampanjo estis eldonita profesie kompilita kaj arangxita reklama faldfolio kun bazaj informoj pri esperanto kaj ties interrilatoj kun la kinoarto, kaj ankaux pri la rilato de la demonstrataj filmoj al la internacia lingvo; gxi infor mis krome pri cxiuj aliaj samtempaj priesperantaj arangxoj. Tiaspecaj profesie organizitaj imitindaj arangxoj sentrude propagandas esperanton pere de kulturo... Laux informo de Y. Nikolas, Francio ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// "Sano" - cxe nova eldonejo ========================== Cxeha Esperanto-Asocio pro la cxiujara deficito de pli ol 10 mil kronoj decidis ne plu eldoni la kvaronjaran revuon "Sano". Tamen por savi la revuon, la "konsultacia-eduka" firmao KAVA- PECH de s-ano Peter Chrdle (prez. de CxEA) transprenis la eldonajn taskojn kaj la financajn zorgojn. Ekde la dua numero 93 la revuo aperos en kompostita, pli belaspekta formo. Abo nkotizo por 1 jaro 18 NLG, por B-landoj (laux UEA): 10,5 NLG al la UEA- konto: PCHR-S. La enhavon de la revuo dauxre prizorgos la gxisnuna redaktoro, d-ro Josef Hradil. Li dauxre atendas kunlaboron de medicinistoj, farmaciistoj, geflegistoj kaj de cxiuj, kiuj interesigxas pri medicino. Kontaktadreso: dr. Josef Hradil, Druzstevni 1161, CS-29501 Mnichovo Hradiste, Cxehio. ************************************************************************* HISTORIO //////// ------------------------------------------------- Historio de nia movado, komunumo estas organika parto de nia kulturo. La instruado de la historio devas esti integra parto de cxiu lingvokurso. ------------------------------------------------- Tre konciza historio de la Esperanto-Movado =========================================== (dauxrigo. Komenco en n-ro 28) Theophille Rousseau, franco, kaj Hector Hodler, sviso, estis du el la esperantistoj, kiuj pli interesigxis pri la praktika apliko de la lingvo kaj gxia socia rolo. Jam en 1905 Rousseau klopodis por la apliko de Esperanto en turismo; li propagandis cxe hotelestroj kaj instigis eldonadon de gvidfolioj kaj gvidlibroj. Kiam eksplodis la idista krizo, Hodler opiniis, ke neniu el ekstere rajtas trudi teoriajxojn al uzantoj de la lingvo. Pro tio li dissendis, kun Rousseau kaj kelkaj aliaj, cirkuleron al la grupoj, kiu proponis starigon de internacia organizajxo por servi al la lingvouzantoj. Kerna en tiu koncepto estis nomigo en lauxeble cxiu urbo kaj vilagxo de esperantista delegito, aux "konsulo" kiel oni tiam nomis ilin, kiu pretus helpi al vojagxantaj aux informsercxantaj esperantistoj. En marto 1908 pli ol cent grupoj aligxis al la ideo kaj elektis delegiton. En aprilo la asocio estis fondita, kun organo "Esperanto", kaj nova, praktika esperantismo estis lancxita. La funkciado de UEA multe kontribuis al la fakto, ke Esperanto travivis la Unuan Mondmiliton. Gxia Centra Oficejo estis en neuxtrala Svislando, kaj tial la oficistoj povis peradi informojn kaj transpagi monon, kiuj estis alivoje baritaj. La nombro de helpopetoj kaj la plenumitaj servoj estas konsterna. La traktitaj korespondajxoj (alvenintaj kaj forsenditaj) sumigxis je pli ol 175000 dum la dauxro de la milito. (Jakob, Hans. Universala Esperanto-Asocio 1908 - 1933: Historia s kizo. Gxenevo, 1933). Ekzemple, jam en septembro 1914 UEA dissendis cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu informo, tradukita en 30 lingvoj, aperis en centoj da gazetoj. Gxi tekstis: "Cxar la militagoj okazis preskaux subite, multaj personoj trovigxis surprizitaj en la malamikaj landoj kaj ne plu havis la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por lauxeble helpi ilin, la Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, sidanta en Gxenevo, jxus informis siajn Delegitojn en la militantaj landoj, ke gxi volonte servos kiel perilo por la intersxangxado de privataj korespondajxoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj cxe la Gxeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondajxoj, havantaj absolute nenian politikan aux militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funk ciado, estas petataj, sendi cxiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al Universala Esperanto-Asocio, 10, rue de la Bourse, Geneve, Svislando." Dum septembro gxis decembro 1914 la alveno de korespondajxoj farigxis timiga - pro la laboro, kiun postulis la plenumo. Por havi ordon en tio, sliparo devis esti starigita, tiel ke UEA povu, se necese, interveni mem, per propra demando, cxe personoj ne respondintaj. Sed la servo ne haltis cxe tia simpla ricevo kaj transsendo. Venis demandoj specialaj, sercxado de personoj, transsendo de mono, de pakajxoj, helpo al civilkaptitoj, kaj ankaux informpetoj pri soldatoj. Pri la amp lekso de la plenumita laboro suficxas diri, ke dum decembro 1914 la taga eniro de korespondajxoj estis inter 250 kaj 300. Kvankam, evidente, en tiu terura milito pereis esperantistoj, precipe junaj, kaj mortis Zamenhof mem, la movado rapide restarigxis en cxiuj landoj. Kaj aperis tute nova faktoro. (dauxrigota) el: "William Auld: La fenomeno Esperanto". Rotterdam: UEA, 1988. ISBN 9290179. 120p. 21 cm. Prezo: 18,00 NLG ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Brosxuroj de Auxstria Radio =========================== Auxskultantoj de la esperanto-elsendoj de la Auxstria Radio Internacia povas senpage ricevi interesajn brosxurojn en esperanto pri diversaj temoj (Vieno, porinfanaj poemoj, konsiloj pri la sano, Biblio, sxercoj...). La E-redakcio dankas la reagon de auxskultantoj per la alsendo de tiuj eldonajxoj . Necesas nur skribi de 1 gxis 4 "mendoleteroj" por cxiu brosxuro (tauxgas ecx simplaj posxtkartoj). Detalajn informojn kaj liston de mendeblaj brosxuroj petu cxe: Radio Osterreich Internacional, Esperanto-Redakcio, A-1136 Wien, Auxstrio ************************************************************************* KONKURSO //////// Konkurso pri videofilmo ======================= Unuigxo Franca por Esperanto (UFE) organizas konkurson pri videofilmo por prezenti esperanton al franca publiko. La konkursajxoj estu registritaj en PAL/SECAM sistemo sur VHS- kasedo kaj dauxru inter 15 kaj 30 minutojn. Ili estos prezentitaj okaze de la Festivalo en Parizo kaj devas alveni al UFE antaux la 4-a de novembro 1993. La kompleta regularo (en la franca lingvo) estas havebla cxe: UFE, 4 bis rue de la Cerisaie, F-75004 Paris, Francio. ************************************************************************* BAZAJ INFORMOJ ////////////// La komisiono de UEA pri generaciaj problemoj ============================================ En la mondo ekzistas nemalmulte da geparoj, uzantaj en la hejma vivo esperanton; familioj, edukantaj infanojn en esperanto denaske... Ili ja akumulis spertojn, kiuj nemalgravas por la novaj similaj familioj. Kaj por la jam ekzistantaj e-fam ilioj intersxangxi tiujn spertojn estas tre utile. Por helpi tion estis kreita speciala UEA-komisiono. La Komisiono ------------ celas: teni en kontakto kun la esperantlingva komunumo la homojn, kiuj trovigxas en la vivo-fazoj inter geedzigxo kaj malfrua matureco (tio estas kiam la gefiloj igxas sendependaj), provante solvi ties apartajn problemojn; proponas labori pri ------------------- - geparoj, kiuj uzas inter si esperanton; - geparoj, en kiu unu el la partneroj estas neesperantisto; - familioj kun infanoj en kiuj oni, prefere denaske, instruas esperanton al infanoj: jam nun funkciigas: ------------------- - cirkuleron por esperantlingvaj familioj; - adresaron de esperantlingvaj familioj; - kolekton de vortoj pri hejmaj ajxoj por hejmaj parolantoj de esperanto; - intersxangxon de informoj inter arangxantoj de familiaj enkontigxoj; konsistas el: ------------- - komitatanoj de UEA, kiuj kunordigas la laboron kaj raportas al la instancoj de UEA (nuntempe Renato Corsetti kaj Zlatko Tisxljar); - kunlaborantoj, kiuj samnivele decidas pri la farota laboro kaj plenumas gxin; sercxas kunlaborantojn pri: --------------------------- - rilatoj kun TEJO kaj informado al TEJO-anoj pri ilia ebla esperantista estonteco; - rilatoj kun naciaj kaj lokaj esperanto-organizajxoj por sercxado de adresoj kaj gxenerala informado pri cxi tiu laboro; - rilatoj kun aliaj esperanto-organizajxoj (SAT, ktp.) samcele; - okupigxado pri la problemoj de paroj kun unu neesperantista partnero; - arangxado de lokaj, naciaj kaj internaciaj arangxoj por paroj kaj familioj en cxiuj mondopartoj (gxis nun regulaj arangxoj okazas nur en la Orienta Euxropo). Se oni volas kontribui al la laboro de la Komisiono en unu el la menciitaj kampoj, gxi kontakteblas pere de la Centra Oficejo de UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel. +31-010-361539. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// S-ro Makesh Singh, H.No 7-559 St. 10, Dhoke Ratta, Rawalpindi, 46000, Pakistano. * * * D-ro Muhammad Yousaf Rahber, H. No BI-394, major Ikram, Shaheed Road, Jhelum, 49600, Pakistano. * * * Laxman Shakya, bhola Dhoka, Balkumari-9, Lalitpur, Nepalo. * * * 52-jara ingxeniero interesigxas pri aplikado de e-o en komerco, turismo, industrio: Ivan Petrov, bul. Mogilov 35, ap. 10, BU-5300 Gabrovo, Bulgario. * * * 36-jara librotenistino pri diversaj temoj: Ewa Giminsxta, ul. Grudziadzste k/1, PL-82520 Gardeja, Polio. * * * 16-jara knabino, sxatas vojagxojn kaj florojn, kun usonaj geknaboj: Genza Galarvchi, RR. Mihal Grameno Pall 88 shk 2, Ap.9, Tirane, Albanio. * * * 25-jara kemiistino, sxatanta naturon kaj florojn: Irina Zvjozdkina, ul. Bluera 16-42, RUS-620066 Jekaterinburg, Rusio. * * * 16-jara lernantino kun samagxuloj (aux iom pli agxaj) el Francio, Britio kaj Nederlando: Anjeza Miho, Rr. Ali Demi, Pall. 263 SH. 2, Ap. 20, Tirane, Albanio. * * * 17-jara lernantino kun s-anoj el Francio, Svisio kaj Usono: Rabela Dezhgiu, Rr. Ali Demi, Pall. 67/1, SH. 1, Ap. 5, Tirane, Albanio. * * * 24-jara instruistino pri muziko, turismo kc., kolektas bk., pm., ktp. kun s-anoj el malproksimaj de Euxropo landoj: Eva Gergely, Domokos str. 26, IV./20, H-4027 Debrecen, Hungario. * * * 11-jara lernantino pri muziko, turismo, kolektas cxion: Eniko Toth, Guher str. 19, H-4224 Bodaszolo, Hungario. * * * Artmetiisto-geografo: Gonzalo Collantes Garcia, N.Lopes No857 (altos) e, Barnada y S.Lora, C-90100 Santiago de Cuba, Kubo. ************************************************************************* ANONCOJ /////// ESTU INFORMITA ============== Se dum la someraj e-renkontigxoj oni demandos vin pri la aboneblo de EVENTOJ, vi sciu, ke gxi estas abonebla ankaux por la duonjara periodo julio-decembro kontraux duono de la jara kotizo. Ni petas vian helpon en varbado de novaj abonantoj, ja de ili dependas la financa bazo de la gazeto. Kun antauxdanko: La red. * * * En la gimnazio "Thuri Gyorgy" oni dungas ekde septembro diplomitan instruiston pri esperanto. Esperanto estas instruata en la gimnazio jam 20 jarojn; de 1989 gxi igxis plenrajta dua fremda lingvo, deviga abiturienta studobjekto. Se oni frue anoncos sin, eblos ricevi ecx favorpreze logxejon en la konstruajxo de gimnazio. Skribu al: Csiszar Erno, Szent Imre u. 9, H-8100 Varpalota, Hungario ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor