Eventoj n-ro 0030, 2/majo - '93, retposxta versio ************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - CxU NI PROGRESAS? - La itala ministrino esploras problemon pri Esperanto - ABITURIENTIGxO PRI ESPERANTO DE TUTA KLASO! Organizaj demandoj: - KONGRESI... Faka aplikado: - Scienca Revuo - Sanktaj Mesoj en esperanto - Per AIS akiri sciojn aux titolojn? - Komputila Rondo - 300.000-ana kuracistaro pretas auxskulti esperanton - MATEMATIKO TRANSLIMEN, No 7, Arangxoj: - BET-29 - Renkontigxo de esperantistaj familioj - Somera montara feriado en Bulgarario - Somera renkontigxo de handikapuloj - KCE preparas sin por la somero - Seminario pri Socia Instruo de la Eklezio - Kial paroli esperanton? - INTERNACIAJ E-ARANGxOJ EN KUBO - Hejmo(j) de Internacia Kulturo Movado: - "Radikaluloj" batalas por esperanto - Ni starigu la celojn! - Gepatroj de denaskaj esperantistoj! - IMS ne okazis! Revuoj, gazetoj: - Kultura ondo el Uralo - "Konkordo" ne plu ekzistas - Debrecena Bulteno senpage! Opinioj: - Jes, fakvortarojn ecx superlingvo bezonas! - Esperantista helpo - Letero el Nepalo Konkurso: - Konkurso de mezlernejanoj Literaturo: - Eldonprojekto de "Pro Esperanto" Hungara angulo: - *** Historio: - Tre konciza historio de la Esperanto-Movado Esperanto en radio: - Nova iniciatode la Pola Radio Alvoko: - UNIVERSITATA INTERSxANGxO Korespondi deziras: - *** Anoncetoj: - *** Bazaj informoj: - KASTORA KLUBO, kio gxi estas? Interese: - George Orwell kaj esperanto - En Germanio reunuigxos ankaux la posxtkodoj ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// CxU NI PROGRESAS? ================= Cxiun fojon, kiam la bruo en nia afero trankviligxas, kiam pasas kelka tempo sen novaj videblaj faktoj, ni ricevas de kelkaj amikoj la demandon: "cxu nia afero progresas aux cxu haltis?" Kelkaj el niaj amikoj pensas, ke afero progresas nur tiam, kiam gxi bruas; tial la humoro kaj opinio de tiuj cxi amikoj kun cxiu tago alte sxanceligxas: kiam ili trovas en nia gazeto multajn konsolajn novajxojn, ili ekkrias: "vivu Esperanto! ni iras, ni venos, ni atingos baldaux la celon!" Kiam pasas kelka tempo sen novaj aperoj, tiuj cxi amikoj venas al konvinko, ke ni staras sur loko aux ke ni ecx mortas - kaj ili perdas la kuragxon kaj lasas fali la manojn. Tamen egale sen kauxzaj estas la tro granda gxojo en la unua okazo, kiel la malgxojo en la dua. Ni iras antauxen regule. La celo lumas al ni cxiam tiu sama, kaj, cxu hodiaux la cirkonstancoj estas pli favoraj, morgaux - malpli kaj postmorgaux denove pli - la veraj amikoj de nia ideo laboras trankvile kaj kun egala animo. De flanka bru o kaj de ekstera sxajno neniel dependas la sorto de nia afero. Ni devas brui, kiom ni povas, ni devas peni, kiom ni povas, krei cxiam novajn faktojn por la okulo, cxar... la blinda amaso tion cxi amas kaj povas esti altirata la plej bone per tia maniero (la fakto, ke ni bedauxrinde ne havas ankoraux la eblon, por suficxe brui kaj fari reklamon, multe malhelpas al ni en la altirado de la amasoj); sed por ni mem tiu cxi bruo aux silento ne povas esti mezurilo de nia progresado aux starado! Plej granda bruo kaj ekstera brilo povas kovri sub si objekton tute senfundamentan, putran, mortantan aux jam mortintan, dum kontrauxe, nokta mallumo kaj morta silento povas kovri sub si objekton, regule kaj energie kreskantan kaj disvolvigxantan. Ni lasu al la amasoj taksi la aperojn laux ilia ekstera brilo; se la amaso nun adoras ian luman meteoron, nenio gxin detenos post kelkaj minutoj tute forgesi pri la meteoro, kiam tiu cxi perdos sian malveran lumegon; se la amaso hodiaux silente rigardas aferon, malrapide sed konstante disvolvigxantan, tio cxi ne detenos la amason morgaux aligxi al la afero nerimarkite kaj tiri el gxi utilon. Ni lasu al la amasoj jugxi la faktojn laux ilia sxajno; kiam ni mem volas sci i, cxu nia afero progresas aux ne, ni devas esplori la faktojn internajn... ...Ju pli multe da homoj ekscias kaj ekuzas nian lingvon, des pli multe ni proksimigxas al nia celo, des pli multe ni progresas. Sekve la sola efektive vera montro, cxu ni progresas aux ne - estas la kreskado aux nekreskado de la nombro de esperantistoj. Cxio alia estas nur rimedoj, sed ne faktoj. ...Se la nombro de la personoj kiuj ellernas kaj uzas nian lingvon ne kreskos - tiam ni malgraux la sxajna potenco devos diri, ke nia afero mortis, ke gxia lumo baldaux estingigxos, kiel la lumo de minuta meteoro; - sed se ecx la tuta mondo silentos, se cxiuj obstine kovros antaux ni la okulojn kaj la orelojn, se nia afero longe ankoraux restos tute nekonata en la plej granda parto de la mondo sed se la nombro de la esperantistoj regule, se ecx malrapide kreskados, - ni povos kuragxe diri, ke ni regule progresas, ke ni regule iras antauxen kaj ke la estonteco apartenas al ni. Se Vi deziras scii la staton de nia afero, ne sercxu en nia gazeto en la rubriko "Nia afero", kiu prezentas eksterajxon; sercxu en la rubriko "Novaj Esperantistoj", kiu estas la plej grava rubriko de nia tuta gazeto. Tiu cxi rubriko estas ankoraux malgranda, sed gxi estas konstanta, cxiu numero de nia gazeto alportas regule novan serion de novaj esperantistoj, kaj tio cxi donas al ni la plej bonan garantion por la estonteco, tio cxi montras la plej klare, ke ni regule progresas. Se cxiu amiko penos alportadi cxiam novajn sxtonetojn al la konstruo de tiu cxi rubriko, gxi kreskados pli kaj pli, eliros el la kadroj de nia malgranda gazeto kaj farigxos iom post iom potenca memstara organo kun centoj kaj miloj da no vaj nomoj en cxiu numero. Ju pli ricxa estos la dirita rubriko, des pli grandaj farigxos niaj fortoj kaj des pli bone iros jam per si mem ankaux cxiuj aliaj flankoj de nia afero. Kaj kiam fine la numeroj en tiu cxi rubriko atingos potencan altecon kaj la kolektitaj nomoj prezentos tutan grandan popolon, tiam ni povos gxoje gratuli al ni... Kaj tiu tempo venos! L.Zamenhof el "Esperantisto" No 9, septembro/1892 ************************************************************************* La itala ministrino esploras problemon pri esperanto ==================================================== La ministrino pri publika instruado Jervolino subskribis la dekreton, kiu starigas komisionon pri lingvo-orientiga instruado en la elementaj lernejoj kaj pri instruado de esperanto en la ceteraj lernogradoj. En sia dekreto la ministrino konsideras ke "necesas akirigi al la element-lernejanoj pli grandan lingvan kapablecon por pli facila lernado de pluraj fremdaj lingvoj" kaj agnoskas, ke "tiucele programado de intervenoj por antauxenigi la inte rnacian lingvon esperanto sxajnas oportuna". Tasko de la komisiono estas pretigi planon por atentigi, informadi kaj trejnadi la intereshavajn kaj necesajn insruistojn. laux gazetara komuniko de ERA, 10.05.1993 Pliaj informoj cxe: "Esperanto" Radikala Asocio, via di Torre Argentina 76, I-00186 Roma, Italio ************************************************************************* ABITURIENTIGxO PRI ESPERANTO DE TUTA KLASO! =========================================== En la Gimnazio Thuri Gyorgy ekde 1970 estas instruata esperanto, kiel elektebla studobjekto. En 23 jaroj la internacian lingvon studis pli ol 500 lernantoj. Nun, la 15-an de majo, okazas la unuan fojon, ke tuta klaso, 16 personoj abiturientigxos pri esperanto! Ili studis la lingvon de 4 jaroj, semajne en 3 horoj. Pluraj el ili jam (!) antauxe plenumis la sxtatan lingvo-ekzamenon, do ili ricevos la abiturientan atestilon auxtomate. La instruisto Erno Csiszar meritas cxiujn aprezojn kaj gratulojn pro la elstara laboro. Rim: Adreso de la gimnazio: Voros Oktober u. 9, H-8100 Varpalota, Hungario ************************************************************************* Organizaj demandoj ////////////////// KONGRESI... =========== De la Unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer gxis hodiaux sennombraj gravaj eventoj okazis en la mondo. Ankaux ene de la movado oni evoluis gramatike kaj beletre, niaj organizoj pliigxis kaj la pli-ol-centjara travivado de la movado havigis al gxi maturecon. En Esperantujo vicas gravaj fakuloj kaj kontribuas pozitive al la rekono de esperanto fare de la socio je naciaj kaj internaciaj niveloj. Gxuste cele al la rekono de la atingoj kaj ties mezuro en ajna organizo de tempo al tempo renkontigxas la respondaj membroj. Tiurilate okazas "seminarioj","kongresoj"... Tradicie niajn renkontigxojn oni nomas"kongresoj", kiam en ili kunvenas relative multaj personoj. Nu,hodiaux ekaperas en kaj ekster la movado malkonsentoj kaj pri la nomo de tiaj esperantaj renkontigxoj ("kongresoj")kaj pri la aferoj, konsistigantaj ilian enhavon. La programoj ------------ Cxar la persono cxiam agas klopodante sian propran kontentigon, memvideblas ke neniu aliras kongresojn por alio krom la trovo kaj gxuado de tio, kion li bezonas. La respondaj organizantoj devas antauxvidi tion, almenaux se ili klopodas sukcesi laux la kriterioj de la partoprenantoj. Aliflanke, la pristudo de la cxeestantaro ebligas estigi konkludojn tre gravajn rilate al la tauxgeco de la nomo (kongreso), la programoj kaj la matureco de la esperantistaro. Seriozaj enketoj estas iloj tauxgaj por kompreni la realon. Tamen, absurde, inter ni ili malabundas. Certe, se oni esplorus, oni ege surprizigxus pro la nombro de la enketiloj, respondintoj kaj esprimataj opinioj. Tamen nur taksinte la rezultojn eblas estigi agadplanon per plenumo de kiu oni atingu decajn celojn en la bezonata evoluo de la movado. Dume, jen kelkaj rimarkoj rilate la kongresojn: ----------------------------------------------- - abundas la cxeestantoj en amuzaj (muzikaj,beletraj) agadoj; - malabundas la cxeestantoj en prilingvaj kunvenoj; - neniam oni taksas la realan nivelon de la esperantigo de la socio; - maloftas proponoj kaj profundaj studoj de strategioj cele al pli efika agado kolektiva kaj individua; - preskaux neniam oni atentas serioze la aplikadon de esperanto en ekonomia sfero. El tio provizore eblas konkludi ke: ----------------------------------- - la gxisnunaj kongresoj helpas al la aplikado de esperanto en muzika kaj beletra kampo; - la plejmulto kredas sin lingve kapabla; - malgranda nombro da esperantistoj interesigxas pri lingvaj problemoj; - gxenerale, la esperantistaro ne konscias la neceson travivi kaj travivigi esperante cxiutage; - estas troa amatoreco; - ankoraux multaj opinias, ke esperanto ne utilas hodiaux por enspezi monon ekster la movado. Kompreneble, de tempo al tempo ene de la kongresoj okazas fakajkunvenoj, en kiuj oni parolas pri sciencaj temoj kaj, ankoraux malpli ofte, asembleoj, en kiuj oni pricerbumas movadajn aferojn. Tamen tiuj agadoj, krom maloftas,ne havas suficxan pezon por karakterizi grave kaj fake niajn kongresojn. Memevidente, oni povas aserti, ke por pritrakti tiuspecajn temojn, estas aliaj renkontigxoj. Al tio mi respondas, ke ankaux certas ke cxi lastaj malabundas inter ni kaj ke tiu malofteco pruvas la pri-esperantan malklerecon de multaj personoj. La graveco de esperanto postulas profundajn kaj periodajn studojn de la cxirkauxa realo por agadplani trafe, estigi strategiojn, plenumi la projektojn, provi la rezultojn kaj mezuri gxin tuj, por denove plani, ebligi la evoluon, la disvastigon kaj la influon de esperanto en nia mondo. La eblecoj ---------- Komence ni rememoru la argumentojn aliratajn de kontrauxulojn de nia lingvo. Resume, ili diras ke: - e-o ne estas necesa hodiaux por la internacia komunikado; - e-o ne estas lerninda gxis kiam alvenos la momento en kiu oni amase uzos gxin; - ni parolas pri belega projekto, kiun oni nekapablis plenumi siatempe; - la esperantistoj malprofitas la sxancojn trudigi e-on kaj, tial, ni devas klopodi pri alia afero; - esperanto ne utilas en la ekonomia kampo; - e-o estas simpla kolekto da vortoj el diversaj lingvoj; - la uzantoj de e-o apenaux utiligas gxin pro manko de e- parolantoj en la mondo; - la gazetaro apenaux informas pri esperanto;- en neniu ofico trovigxas personoj parolantaj e-on; - en neniuj internaciaj renkontigxoj estas uzata e-o kiel laborlingvo; - e-o neniam sukcesos, cxar gxi ne havas teritorion, kulturon, tradicion, beletron, arton, amaskomunikilojn, etnecon, ktp., ktp.; - e-o estas lingvo de maldekstruloj kaj anarkiistoj. Ne nur la esperantistoj, ankaux la simpatiantoj auxdis tiajn asertojn konversacie. E-on, politikon, religion kaj ekonomion, cxar ili rilatas gravajn bezonojn de la homo,cxiu persono opinias sin kapabla prijugxi. Tamen dum politiko, religio kaj ekonomio disponas proprajn kaj efikajn rimedojn, ekzemple, lernejojn kaj universitatojn kie oni kapabligas plene siajn defendantojn, en Esperantujo malestas tiuj studlokoj. Tial estas necese de tempo al tempo kunveni por gxisdatigi cxion en la movado, cxar aliel impona giganto kiel esperanto dormos por cxiam kulpe de ni mem. Dume, per niaj revuoj oni devas kapabligi la esperantistaron por partopreni en tiaj renkontigxoj. Interne la esperanta gazetaro povas agadi kiel "papera parlamento", "lernejo", "gimnazio" kaj "universitato". Se niaj asocioj kaj lokaj grupoj kontentigxas per "revuetoj", amuzaj kaj beletraj renkontigxoj, iuj ekskursoj,troigo de la graveco de nia lingvo, kaj samtempe renkontigxas timeme sen alfronti la realon, ni perfidas nin mem! Ne abundas personoj kun almenaux meza esperanta kulturo. La plejmulto kontentigxas maksimume per baza kono de la lingvo. Por solvi tiun gravan problemon necesas havi almenaux mezan kaj superan kursojn, kie la homoj ricevu sistemajn sciojn pri la esperantaj komunumo kaj movado. Renversi la situacion, anstatauxi la endemian amatorecon je profesieco ni povas nur cxiuj kune. Ne timu proponi agadojn, ne silentu. Al esperanto mankas nur kuragxaj kapabluloj. gxia kultura, ekonomia kaj politika potencialo estas impona. A. Martin Gonzalez, prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuigxo. ************************************************************************* Faka aplikado ///////////// Scienca Revuo ============= Jxus aperis nova numero de Scienca Revuo [Vol. 44 (1993)(1) - 162], eldonajxo, festonta sekvajare sian 90-jarigxon. La enhavo estas varia: oni povas legi artikolojn pri artologio (F.-G. Rossler, La muziko de la dua viena skolo), zoologio (S. D. Brewer, Pri la konduta ekologio de la larvaj odonantoj), tekniko (I. Uhlir, P. Chrdle, Influo de balancigxo de elektra reta frekvenco al funkciado de sinkronaj motoroj)... Sed la plej karakterizaj por tiu cxi numero de SR estas artikoloj kulturologiaj, el kiuj estas plena serio: A. A. Fedorov, Scienca kaj humanisma formo de la mondekkono; C. Stop-B owitz, Bestoj en folkloro kaj arto, R. Hanger, Andaluzio - el vido de andaluzo... Ecx artikolo de B. Szemok Dentopikilo auxdentofadeno malgraux medicina karaktero sxajnas havi iun rilaton al la kulturologio. Do, cxar la homo ekzistas en ce rtaj kulturaj kadroj, tia gxenerala karaktero de la nova numero faras gxin interesa por suficxe vasta publiko, ne nur por fakuloj. La jarabono (2 numeroj) de SR kostas 35 NLG al la UEA-konto ISAE-Z. Pri SR kaj ISAE, kies eldonajxo gxi estas, informigxu cxe: R. Hauger, Ringstrasse 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio ************************************************************************* Sanktaj Mesoj en esperanto ========================== En pluraj polaj urboj regule okazas e-lingvaj romkatolikaj diservoj, kie estas bonvenaj ankaux eksterlandaj religiemaj vizitantoj. (Kontaktadreson por pliaj informoj vi trovas enkrampe). Bydgoszcz - en cxiu kvara dimancxo de la monato. (Jozef Paulo Bielinski, str. Jaworowa 2/13, PL-85628 Bydgoszcz). Krakow - en cxiu dua dimancxo de la monato, en pregxejo St. Szczepan. (Franciszka Bardecka, ul. Litewska 24/2, PL-30-014 Krakow). Sopot - en cxiu unua lundo de la monato, pregxejo St. Andreo (Stanislavo Platek, ul. Lowczynskiego 17, PL-80-544 Gdansk). Sosnowiec - en cxiu tria dimancxo de la monato, pregxejo St. Luko. (Cecylia Jedynak, ul. Spokojna 14, PL-41-200 Sosnowiec). Warszawa - okazadas malregule sanktaj mesoj. (Bohdan Wasilewski, ul. Kmicica 3, PL-05-800 Pruszkow). Wroclaw - en cxiu lasta dimancxo de la monato en studenta (!) pregxejo s. Petro kaj Pauxlo (Janina Korytowska, Plac Karola Marksa 23/15, PL-50-224 Wroclaw). laux "Letero de animzorganto" n-ro 33. ************************************************************************* Per AIS akiri sciojn aux titolojn? ================================== La "Akademio Internacia de Sciencoj San Marino" instruas al studentoj kaj, kiel institucio de "pluklerigado" al profesiuloj valorajn sciojn el la sciencoj de siaj profesoroj kaj docentoj. Tiun lernadon AIS ekzamenas kaj konfirmas per diplomoj, kiuj portas lauxgradajn nomojn ("titolojn"). Cxu eblas uzi siajn titolojn apud sia nomo, tio estas dua kaj laux mia opinio ankaux duaranga afero. Dum jardekoj mi gvidis departamentojn kaj mi dungis dekojn da novaj salajruloj. Tiuj prezentis diplomojn de sxtataj institucioj sed "ankaux" atestilojn de lernejoj kaj akademioj el la privata sfero, kiuj ne havis sxtatan aprobon. Sed ne nur la lernitajxo, la karaktero de instruejo kaj la kapablo (kaj rangoj) de la lekciistoj pruvis la sincerecon kaj la kvaliton de la studoj, ankaux tiuj diplomoj plenvalore pledis por la kandidato. Tial estas ne esence, cxu la diplomoj de AIS rajtigas al uzataj titoloj, sed kiomgrade AIS gxuas reputacion pro sia sagxa kurselekto kaj siaj profesoroj kaj docentoj. Tiukampe AIS bone agis per sia internacieco kaj per sia zorga disdono de la instrurajto al nur kvalifikitaj personoj. Gxia apartajxo, havi multnacian instruistaron (kaj apliki Internacian Lingvon!) substrekas la apartan valoron de la diplomoj de AIS senkonsidere cxi la titolvortoj uzeblas aux ne. La venonta plenrajta studsesio de AIS (post provsesio en Maribor, v. Eventoj n-ro 28) okazos en San Marino de la 28-a de auxgusto gxis la 5-a de septembro 1993. La informojn eblas ricevi cxe mi: d-ro doc. Werner Bormann, Scharstr. 26, DW-2050 Hamburg 80, Germanio. *********************************************************** Komputila Rondo =============== "Komputila Rondo" (KompRo) estis fondita en 1985 kaj celas faciligi kontaktojn inter homoj, kiuj hobie aux profesie interesigxas pri komputiloj kaj uzas esperanton. Unufoje jare KompRo aperigas adresaron sur 34 pagxoj, kiuj enhavas adresojn el 24 landoj, kaj trifoje jare - 20-pagxan informilon KOMP-RO. Ambaux havas formaton A/5. La informilo estas forumo de cxiuj siaj legantoj, kiuj publikigas aux proponas tie ion interesan por la aliaj. Oni povas trovi en la informilo spertojn pri apliko de diversaj programoj en esperanto, starigo de komputilaj retoj, terminologiaj problemoj, ktp. Interesigxantoj povas kontakti la redakcion laux la adreso: Jurgen Wulf, Bornkamp 12, DW-2000 Hamburg 70, Germanio Telefono kaj fakso: +49-40-6560659 ************************************************************************* 300.000-ana kuracistaro pretas auxskulti esperanton =================================================== D-ro Ph. Schepens, gxenerala sekretario de "Monda Federacio de Kuracistoj kiuj Respektas la Homan Vivon" (MFKRHV) favore konsideras esperanton, kvankam li ne lernis gxin. Tiu asocio de kuracistoj havas cx. 300.000 anojn en pli ol 60 landoj. Jam aperis esperantigita artikolo de d-ro Schepens La estonteco de la medicina profesio je la servo de la homo kaj jxus estas eldonita faldfolio en esperanto pri MFKRHV. Jam antaux du jaroj li ecx proponis e-anguleton en la federacia bulteno (trilingva: angla, franca, hispana), sed gxis nun UMEA (Universala Medicina E-Asocio) ne kaptis tiun okazon! Se vi konas e-kuracist(in)on, instigu lin/sxin kontakti d-ron Schepens, cxu por peti tiujn dokumentojn en esperanto, cxu proponi tradukon de aliaj el la angla, franca, hispana, nederlanda; cxu ankaux por prizorgi "e-anguleton" en la bulteno (kies ekzempleron oni mendu). Skribu al: D-ro Ph. Schepens, Serruyslean 76, B-8400 Oostende, Belgio. Telefakse: +32-59-707446. inf. Germain Pirlot ************************************************************************* MATEMATIKO TRANSLIMEN, No 7, ============================= Enhavo de la antauxnelonge aperinta eldonajxo de IAdEM (Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj): - William F. Orr, El Letero al Umar Kajjam (versajxo) - William F. Orr, Umar Kajjam kaj la ne-euxklida geometrio - H.-W. Burrmann kaj H. S. Holdgrun, La konstruo de la regula deksepangulo - Balogh Viktoria, Okupigxo kun kapablaj gelernantoj pri matematiko - Francois Lo Jacomo, Triangulaj probabloj - Sergeo B. Pokrovskij, Kalkuli kaj komputi - Sergeo B. Pokrovskij, Prezenti kaj reprezenti - Christer O. Kiselman, Studo pri la vorto dateno - Rudolf-Josef Fisher, Kontraux dateno, por datumo. La kajero (ISBN 2-904752-00-5) estas mendebla kontraux 30 FRF (+ afranko) al la UEA-kodo de IAdEM: iaem-z, aux cxe: Francois Lo Jacomo, 21, rue Juliette Dodu, F-75010 Paris,Francio. ************************************************************************* Arangxoj //////// BET-29 ====== La arangxo "Baltiaj Esperanto-Tagoj" (BET) - estas tradicia internacia arangxo, okazanta cxiujare alterne en Estonio, Latvio kaj Litovio. La cxijara, 29-a BET pasos en Latvio, de la 9-a gxis la 17-a de julio 1993. La cxefa temo: "Baltio kaj la mondo" Krom seminarioj pri la cxefa temo estas antauxvidata ricxa primovada kaj distra programoj. Aligxkotizo: de 2 gxis 35 USD (depende de la lando kaj tempo). Partoprenkotizo: de 4 gxis 30 USD (depende de la elektitaj kondicxoj). Krome, en Riga okazos de la 4-a gxis la 6-a de julio antaux-BET kun kanto-festo kaj post-BET kun ekskursoj, de kiu eblos perbuse forveturi al UK en Valencio. Adreso de la Organiza Komitato: BET-29, p.k. 150, LV-1050 Riga, Latvio. ************************************************************************* Renkontigxo de esperantistaj familioj ===================================== Smeg, Hungario, 06.-13.08.1993 La renkontigxo okazos en pitoreska regiono kun multaj historiaj kaj naturaj vidindajxoj en la okcidenta Hungario. Estas planataj diversaj feriaj amuzoj, krome interesaj renkontigxoj, i.a. kun lingvistoj. Kosto: 150 DM, el kiuj 50 DM necesas antauxpagi al al UEA-konto ESCI-P. Kontaktadreso: Erno Csiszar, Erdody P. T. u. 25. V/16, H-8100 Varpalota, Hungario. ************************************************************************* Somera montara feriadoen Bulgario ================================= Se vi volas ferii en pitoreska Rodopi-montaro proksime de la urbo Pazargxik en julio-auxgusto 1993 (tempdauxro kaj datoj laux deziro, nur skribu monaton pli frue), partopreni naturamikan vivon, ekskursojn kaj esperantistan etoson, vivante e n montara hotelo aux vilao, bonvenon! Skribu al: s-ro Pejo Peev, str. L. Sxkodrov 38.II, BG-4400 Pazargxik, Bulgario; tel. +359-034-21737 ************************************************************************* Somera renkontigxo de handikapuloj ================================== Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj organizas internacian, semajnan renkontigxon inter la 10-17a de julio en la banurbo Frantisxkovy Lazne, Cxehio. La arangxo estos cxefe feri-karaktera. Restadkostoj: 2000 KCS, por ekssoclandanoj rabato de 20 %. Estas plenigenda aparta aligxilo por la handikapula partoprenonto kaj por la akompanonto. Pli detale informas: Josef Vanacxek, Soukenicka 58, CS-27401 Slany, Cxehio. ************************************************************************* KCE preparas sin por la somero ============================== En 1993 jam pasis pluraj interesaj arangxoj cxe KCE. Nun la internacia Esperanto-centro en Svisio verve preparas sin por la somero. La kursaro kaj prelegaro prezentita en la nova, ricxenhava Gxenerala Programo '93 estas promesplena: al la sukceso de la esperanta institucio provos kontribui ne nur elstaraj prelegantoj kiel Claude Gacond, Claude Piron, Tazio Carlevaro, Gi orgio Silfer, Francois Degoul, Tomasz Chmielik, Duncan Charters, Ilona Koutny, Aleksandro Melnikov kaj aliaj, sed ankaux la nova Direkta Komitato de KCE kaj ties surlokaj stabanoj. Petu nian senpagan Gxeneralan Programon: KCE, Andy Kunzli, CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio; Tel. +41-39-267407. ************************************************************************* Seminario pri Socia Instruo de la Eklezio ========================================= La Internacia Katolika Unuigxo Esperantista en Pollando, Germanio kaj iama Cxehoslovakio (IKUE) organizas inter la 01-a kaj 08-a de julio en la klostro "Sxwieta Gora" en Gostyn, Polio seminarion pri la socia instruo de la eklezio cele kontr ibui al la internacia amikigxo. Prezoj de 250000 PLZ gxis 250 DM depende de la kondicxoj kaj lando. Kontaktadreso: Jozef Zielonka, Lwowska 102, PL-33100, Tarnow, Polio. ************************************************************************* Kial paroli esperanton? ======================= estas la cxeftemo de la esperanto-konferenco, kiun organizas OSIEK (Organiza Societo por Internaciaj Esperanto-Konferencoj) kaj kiu okazos en Kondoros (Hungario) 17.-24.07.1993. En la programo okazos prelegoj, debatoj, kursoj, simpozioj, teatrajxoj, distroj; funkcios libroservo. En la kadro de la konferenco oni aljugxos la OSIEK-premion. Inter 24-a kaj 27-a de julio la partoprenontoj pasigos tri tagojn en Budapesxto. Baza kotizo: 480-700 FRF (depende de la agxo kaj membreco en OSIEK). Por BG, eks-CS, H, PL, R, eks-SU, eks-YU rabato 50 %. Informoj kaj aligxoj cxe: Erik Laubacher, 1, rue des Vosges, F-78180 Montigny-Le-Bretonneux, Francio. ************************************************************************* INTERNACIAJ E-ARANGxOJ EN KUBO ============================== De la 12-a gxis la 19-a de septembro 1993 Kuba Esperanto-Asocio organizos la internacian konferencon kun la temo Esperanto kaj Turismo. Estas preparata densa labora programo sed ankaux ekskursoj kaj festoj. Kotizoj de 205 gxis 423 USD depende de la dezirataj kondicxoj. En la venonta jaro ankaux KEA invitas ankoraux al du internaciaj arangxoj: Tutamerika Esperanto-Festivalo (dum la unua semajno de marto); Internacia Konferenco Esperanto kaj Unesko: 40-jara kunlaboro (en la tria semajno de septembro). Kuba Esperanto-Asocio, p.k. 5120, La Habana 10500, Kubo. Fakso: +537-795007 (notu "Esperanto"). ************************************************************************* Partoprenu fondon de nova asocio Hejmo(j) de Internacia Kulturo ============================== Tiuj, kiuj volas partopreni en la projekto de esperantista hejmo, povas veni al la 1-a HEK-renkontigxo en Francaj Pireneoj inter la 11-a 15-a julio 1993. (estas ebleco alveni ekde la 30-a de junio kaj antanuxkunveni en la komunumo). Tie okazos ne nur kunsidoj, ekskursoj kaj artaj programeroj, sed ankaux engagxigxo en vilagxan vivon: Melkado de kaprinoj, nutrado de kunikloj kaj kokinoj, tradicia komuna kuirado ks. La prezoj estas tre malaltaj: nur 10 NLG tage por okcident- kaj 5 NLG por orienteuxropanoj, pro studentoj duonpreze. Pluajn informoj petu cxe: Christian Lavarenne, 7 rue Parmentier, F-18000 Bourges, Francio ************************************************************************* MOVADO////// "Radikaluloj" batalas por esperanto =================================== Ekde apero de la gazeto "La partio nova" (organo de la Transnacia Radikala Partio kun sidejo en Italio) en gxi aperadis pledoj por esperanto kiel solvo de la euxropa kaj tutmonda lingva problemo. Do, simpatio de radikaluloj al nia ideo ne estas novajxo. La lasta, 36-a kongreso de la partio, okazinta en Romo inter la 4-a kaj 8-a de februaro 1993, faris pluan pasxon en la batalo por la enkonduko de esperanto por atingi la lingvan demokration. En la kongresa sesio la problemon ilustris fakuloj pri rajto je la lingvo (Prof. Joseph Turi) kaj pri internacia juro (Prof. Glandomenico Caggiano), pri la problemoj de la euxropa unuigxo kaj federismo (D-ro Andrea Chiti Batelli kaj Prof. Guy Heraud) kune kun reprezentantoj kaj kleruloj de la esperantistaro (Barbara Despiney, UEA-reprezentanto cxe UNESKO; John Wells, prezidanto de UEA; Hans Erasmus, kunordiga aktivulo de Euxropa Esperanto-Unio kaj funkciulo de EK-komisiono; Ulrich Lins, fama historiisto de la e-movado kaj UEA vic-prezidanto; Claude Piron, psikologo, lingvisto kaj e-verkisto). La tempo laboras kontraux subtenantoj de la tutmonda lingva demokratio kaj, baldaux, la hegemonio de la anglalingvaj popolojpovos neinversigeble evolui al absoluta superregado de ties lingvo, neniigante kaj forglutante malpli fortajn lingvojn kaj sigelante, eble definitive, la sortojn de la tera lingva-kultura ekologia sistemo, kaj ankaux misnaturigante la anglan lingvon mem. Temas do pri neceso ekirigi tuj, en Euxropo kaj en la mondo, grandan Transnacian Kampanjon por la rajto je la lingvo kaj je la Internacia Lingvo, kiu devos konduki al oficiala agnosko pri tutmonda lingva demokratio. La Radikala partio prezentis detalan planon por la jardeko 1994 - 2004 plenumendan por atingi la celatan rezulton. Gxin subtenis nemalmultaj deputitoj de diverslandaj kaj urbaj parlamentoj. Sed ankoraux restas ne suficxe responditaj jenaj demandoj: ---------------------------------------------------------- 1) Kiaj estas la kapabloj de memfinancado de la Transnacia Kampanjo? 2) Kiaj eventualaj prioritatoj en la institucia aktivigo? Kaj kun kiuj tempolimoj? 3) Al kiuj necesaj momentoj de civitana mobilizo oni strebu? Kaj kiam? 4) Per "kio" oni vehiklu la informadon al la publika opinio, ankaux konsiderante la amaskomunikilojn? Nun la tuta esperanto-movado devas komenci engagxigxi en la sorto de tiu cxi kampanjo: dum la radikaluloj malfermis la mondon al esperanto, la esperantistoj ne malfermu sin kontraux la mondo. Laux la gazetara komuniko de Giorgio Pagano ************************************************************************* Ni starigu la celojn! ===================== ...La mondo de hodiaux neniel similas al la mondo de hieraux. Cxi tiuj grandaj sxangxoj tusxas cxiujn aspektojn de nia vivo. Fakte estas sxangxigxanta ankaux la rolo de esperanto, kaj la subteno de la lingvo... Tamen, en la sxangxigxanta mondo la tradicie disvastigitaj trajtoj de la lingvo dubindigxas. Tial, ni devas denove pripensila celojn de la lingvo, kaj rilatigi ilin al la sxangxoj - aliel esperanto ne prosperos en la 21-a jarcento. Nia esperanto-movado devas starigi celojn kaj atingo rezultojn! Ni devas lancxi sukcesan kampanjon krei fortikan komunumon... Nura skribado de leteroj aux de artikoloj bedauxrinde ne enspiras novajn esperantistojn kaj ne sukcesas varbi nova jn membrojn: anstatauxe ni bezonas valorajn, interesajn, vigligajn, inspirajn agadojn! Ni starigu la celojn, kaj atingu kune la rezultojn! Sean, Sud-Afriko el "Bona Espero", 1/93. ************************************************************************* Gepatroj de denaskaj esperantistoj! =================================== S-ro Renato Corsetti preparis malnetan provon de la brosxuro pridenaska dulingveco. Antaux ol aperigi gxin bonaspekte, li bonvenigus konsilojn kaj rimarkojn pri gxia enhavo, indikojn pri la samtemaj verkoj ks. Por koantigxi kun gxia enhavo kaj partopreni en la preparoj, skribu al: Renato Corsetti Colle Rasto, I-00039 Zaragolo, Italio ************************************************************************* IMS ne okazis! ============== Pluraj E-gazetoj (v. Eventoj n-ro 24.) anoncis pri Internacia Metodika Seminario, varbis homojn, sed sxajnas ke tio ne suficxis. La 10-a IMS pro nesuficxa kvanto da aligxintoj ne okazis! Zagrebo, bedauxrinde ne sukcesis gastigi la E-kunveno n cxi-foje. Ni uzas la eblecon kaj dankas al cxiuj aligxintoj, unuavice al la albana grupo (kiun ni nepre penos gastigi alifoje) kaj al cxiuj, kiuj kuragxigis kaj helpis nin! Ni esperas, ke tamen ni sukcesos bone akcepti en Kroatio, cxu individue, cxu grupe, cxiujn esperantistojn, kiuj volos veni al ni! Maria Belosxevicx, sekretario de Kroata Esperantista Unuigxo Sveti Duh 130, HR-4100 Zagreb, Kroatio Rim. Certe, nealigxon al IMS iom influis timo veni al la militanta lando. Sed ja samtempe TEJO-seminario komence de majo en Pula pasis normale. Versxajne plurajn interesigxantojn fortimigis ankaux la altaj prezoj, kiuj nur malmulte diferenc is por orient- kaj okcidenteuxropanoj... La red. ************************************************************************* Revuoj, gazetoj /////////////// Kultura ondo el Uralo ===================== Anstataux la samizdata kvaronjara kultura almanako Sezonoj, tre populara en la iama Sovetio, la eldonejo Sezonoj (Jekaterinburg, Rusio) eldonas belaspektan 32-pagxan dumonatan revuon (formato A/5) La Ondo [de Esperanto], kiun redaktas A. K orjxenkov. En la revuo oni povas trovi originalajn prozajxojn kaj poeziajxojn, primovadajn kaj e-historiajn artikolojn, recenzojn, impresojn pri la nuna vivo en Rusio ktp. Aldone al gxi jxus estis lancxita 24-pagxa trimonata samformata esperantologia revuo Spektro (redaktoro A. Birjulin) kun varia interesa enhavo. La alta literatura nivelo de uralaj e-istoj estas vaste konata, do la kvalito de la materialoj estas senduba. La abonprezo por La Ondo estas 19 NLG, por Spektro - 12 NLG. Pliajn informojn kaj provekzempleron petu cxe: Sezonoj, ab. ja. 162, RUS-620014 Jekaterinburg, Rusio. ************************************************************************* "Konkordo" ne plu ekzistas ========================== Pro neeblo ricevi abonkotizojn kaj pro altaj posxtaj tarifoj, la eldonado de la gazeto Konkordo, kiu lastjare jam internaci-skale estis distribuita de la samnoma societo de invalidoj- esperantistoj en Latvio, estas cxesigita. el "Ruslanda Esperanrtisto", No 3/1993 ************************************************************************* Debrecena Bulteno- senpage! =========================== "Debrecena Bulteno" estas dumonata, cx. 50 (!) pagxa, varia kaj vere interesa revuo. Vi povas sxpari la abonkotizon, kaj povas ricevi senpagan ekzempleron, se intersxangxe vi sendas specimenon de ajna e- lingva revuo! Kontaktu: Debrecena Bulteno, Tibor PAPP, Trombitas u. 12., H-4031 Hungario. ************************************************************************* Opinioj /////// Jes, fakvortarojn ecx superlingvo bezonas! ========================================== Mi dankas al s-ro Malovec (Eventoj n-ro 26) pro la instigo, ke esperantistoj okupigxu pri ellaborado de fakvortaroj. Sendube nia lingvo bezonas ankoraux multajn fakvortarojn. Tamen, kiel li gxuste atentigas "ellabori fakvortaron estas terure pena laboro". Tial mi opinias, ke ni postulas iom tro, se ni petas esperantistojn ellabori proprajn fakvortarojn. Estus jam progreso, se cxiu, kiu sentas mankon de trafaj esprimoj aux kelkaj nocioj, notus tiujn mankojn, difinus ilin klare en esperanto, eble ecx kun desegno, aldonus etnolingvajn ekvivalentojn kaj proponus la plej tauxgajn terminojn, kiujn tiu persono povus elpensi. Tiujn informojn oni sendu al mi, por ke ili estu publikigitaj en kadro de la Pekoteko-servoj ( pri Pekoteko vd. Eventoj No 29). Tio havas multajn avantagxojn: proponinto de unuopaj fakvortoj ne devus kolekti multajn terminojn, kiuj estas suficxaj por aparta fakvortaro. Li ne devus pripensi, kiel li arangxu tiun vortaron. Li ne devus zorgi pri financaj rimedoj por eldoni la vortaron. Ne gravus, se unuopaj proponitaj terminoj ne placxas al iuj. Cxiu ja rajtas proponi kaj aldoni aliajn. Legantoj de la Pekoteko-servoj povos ankaux plibonigi la difinojn. Cxiuj termino-proponoj ricevos UDK-numerojn por detala klasifo, kaj tiel estos auxtomate atribuitaj al la fako(j), al kiu(j) ili apartenas. pere de Pekoteko-indeksoj la terminoj estos facile troveblaj kaj ili restos por cxiame tiel troveblaj. Do oni ne devos timi la elcxerpigxon de iu fakvor taro. Nomo kaj adreso de cxiu proponinto estos registrita en font-indika dosiero, por ke legantoj, kiuj sxatas diskuti kun la proponinto pri iuj terminoj aux nocioj kapablu tion fari. R. Eichholz, Bailieboro, Ontario, Kanado, KOL 1BO; Telefono: +1-705-9396088 ************************************************************************* Esperantista helpo ================== En nia rubeto logxas bosniaj fugxintoj, al kiuj mia edzino instruas la germanan lingvon. Por pliefikigi la instruadon, sxi bezonis lernolibrojn verkitajn en la serbo-kroata lingvo kaj pli ampleksan vortaron. Mi esperis, ke eble per e-o oni povas havigi tiajn librojn. Telefone mi turnis min al s-ro Stupping en Arnoldstein. Li afable ecx veturis aparte al Klagenfurt kaj transdonis al ni telefonnumerojn de librovendistoj vendantaj ankaux librojn el Jugoslavio. Sed la vendistoj ne povis servi al ni. Antaux nelonge mi ekmemoris pri adreso de la Kroata Esperantista Unuigxo, aperinta en la gazeto "Eventoj". Mi skribis al la Unuigxo, kaj post certa tempo mi ricevis la librojn. Cxar en Kroatio nuntempe ecx ne simplaj vortaroj kroataj-germanaj- kroataj estas havebla, ano de la Unuigxo donis sian propran, tre ampleksan kaj tauxgan vortaron el la kvindekaj jaroj. Por mi tre kortusxa donaco. Mi esprimas dankon al s-ro Stupping kaj al KEU. Do, ne estis vana obstineco, ke mi lernis esperanton! Walter Ruck, Auxstrio Laux Auxstria Esperanto-Revuo, No 1-3, 1993. ************************************************************************* Letero el Nepalo ================ Nepala Esperanto-Asocio estis fondita en 1990. La esperanto- movado ja estas io tute nova en mia lando kaj homoj gxenerale ecx ne scias ke ekzistas iu neuxtrala internacia lingvo. Aliflanke ili ne volas kontaktigxi kun esperanto cxar ili jam estas mense kaptitaj de la angla lingvo kaj ili persiste lernadas gxin almenaux por ekhavi bonan laboron... Nia asocio frontas monajn kaj aliajn problemojn kaj igxas malforta organizajxo. Neniu inter ni havas la eblecon donace kontribui al la financoj de la asocio, multaj ecx ne povas pagi la membrokotizon. Problemo estas ankaux, ke mankas konkre ta programo... Kion mi faru en cxi tiu konkreta situacio? Cxu situacioj en aliaj landoj, almenaux en malricxaj landoj, estas similaj? Razen Manandhar, P.O. Box 4098, Kathmandu, Nepalo el "Tejo Tutmonde", No 2, 1993 Rim. La situacio en Nepalo, dank' al tiaj aktivuloj kiel Razen Manandhar, ne estas senesperiga. Jam estas fondita e-asocio, iuj homoj lernas la lingvon. Aperadas la gazeto "Montejo" (cxefredaktoro Dipendra Kumar Piya, la adreson vd. supre) kun interesa kulturologia enhavo pri Nepalo, kiu devas helpi starigi ligojn kun samideanoj, interesigxantaj pri tiu mondregiono. La hoko en ezoko estas plejparte en tio, ke Nepalo estas fore de la gravaj espernto-centroj de la mondo, kaj la kontaktoj estas limigitaj, sed ja ne estas pli bona propagandilo por ni ol viva eksterlanda esperantisto! Do, gravas ne nur malr icxeco de la lando, sed ankaux ties malproksimeco. Necesas specialaj programoj por la movado ne estingigxu tie, kie gxi jam ekzistas. Cxu UEA pretas por tio? Aux eble Monda Turismo? La red. ************************************************************************* KONKURSO //////// Konkurso de mezlernejanoj ========================= La konkurso, kies taskfolioj regule aperis de septembro 1992 gxis la pasinta numero, havas post si jam 3 lernojarojn kun pli ol 250 konkursantoj. Kvankam gxin partoprenis lernantoj ankaux el Francio, Cxehio, ktp. la unuajn lokojn cxi-jare (ankoraux) okupis hungaroj. Ni petas la helpon de redaktoroj, instruistoj, legantoj, ke sekvajare gxi estu ecx pli internacia, kaj multnombra. Fina rezulto en 1993 de la plej sukcesaj partoprenintoj: Komencantoj: ------------ 1. Hegedus Szilvia, (Kecskemet), 130,5 p. 2. Pasztor Eva (Miskolc) 127,0 p. 3. Toth Diana (miskolc), 126,5 p. Kenybeczi Aurora (Miskolc) 126,5 p. Cserko Zsolt (Kiskunhalas) 126,5 p. Progresintoj: ------------- 1. Kristo Ildiko (Miskolc) 135,0 poentoj 2. Bodolai, Maria (Miskolc) 131,0 p. 3. Szabo Szilvia (Miskolc) 130,5 p. 4. Petrovics Szilvia (Miskolc) 130,0 p. Kenybeczi Agnes (Miskolc) 130,0 p. Geza Kurucz, organizinto, Kecskemet Rim: Ni gratulas al la organizantoj pro la grandega laboro kaj akurata precizeco. Ni klopodas helpi tian agadon ankaux estonte. - La red. ************************************************************************* Literaturo ////////// Eldonprojekto de "Pro Esperanto" ================================ La eldonejo Pro Esperanto ekde 1987 sin dedicxas al eldonado de originala literaturo kaj studaj kaj teoriaj verkoj pri esperanto. Nun gxi projektas krei novan forumon por verkistoj de originala prozo, kun la celo periode aperigi serion da volumoj, provizore nomatan moderna prozo originala, kun aperritmo cxiujara. La unua volumo estas eldonota fine de 1993. Tial auxtoroj de originalaj noveloj, rakontoj, romanoj estas petataj sendi siajn verkojn al Pro Esperanto, sen tempolimo. Aparta atento estas direktata ankaux al fantom- kaj hororrakontoj, literatura gxenro tre sxatata de amaso da legantoj. La kolektotaj noveloj aperos volumforme. Tempolimo: novembro 1993. La projekto inkluzivas ankaux poezian sekcion kaj fina intenco estas publikigo de antologio de modernaj originalaj poemoj. Cxiu poemo estu akompanata de du komentoj: unu de la auxtoro mem, la dua verkita de literaturaj fakuloj. Tio por help i al leganto kompreni modernan poezion kaj orientigxi en gxia evoluo. La apero de la unua volumo estas planata por la jaro 1994. Pro Esperanto, Postfach 28, A-1014 Auxstrio * * * GRAVE: Auxtoroj! Sendu cxiam kopion de viaj verkoj al la Internacia Esperanto-Muzeo. Multaj Literaturaj verkoj savigxis nur pro la fakto, ke trovigxis en la Muzeo manuskriptoj, laux kiuj oni povas eldoni ilin. Internacia Esperanto-Muzeo, Hofburg, Michaelerkuppel, A-1010 Wien, Auxstrio. ************************************************************************* Hungara angulo ////////////// Esperejo -------- 23-an de majo je 17.30 okazos la vica literatura kultura vespero en la centra E-klubejo ESPEREJO. Dommastrino: Judit Felszeghy, gastprelegos Imre Szabo pri "Zigzage tra la E-literaturo". En la vespero oni povos acxeti kasedojn kaj librojn d e LF-Koop kun 10 % de rabato. * * * Esperanto en la radio --------------------- Ekde 26-a de aprilo la e-lingva programo (Eszperanto felora) estas auxskultebla lunde inter 16.300 kaj 17.00 en la frekvencoj de Radio Bartok! * * * Jarkunveno de MESZ ------------------ La jarkunveno de Hungaria E-Asocio okazos la 19-an de junio. La prepara estrarkunsido okazos la 22-an de majo (je la 10-a horo en Andrassy u. 27), kun la tagorderoj: - jara raporto; - pasintjara kaj cxijara bugxetoj; - nova laborplano; - transdono de distingoj; La kunsido estas publika, interesigxantoj estas bonvenaj. ************************************************************************* Historio //////// ------------------------------------------------- Historio de nia movado, komunumo estas organika parto de nia kulturo. La instruado de la historio devas esti integra parto de cxiu lingvokurso. ------------------------------------------------- Tre konciza historio de la Esperanto-Movado =========================================== (Dauxrigo. Komenco en "Eventoj" n-ro 28 kaj 29) La kongresoj de Esperanto gxis hodiaux okazas cxiujare, cxiufoje en alia lando, ne nur en Euxropo. Hodiaux, kompreneble, okazadas ankaux centoj da aliaj internaciaj kunvenoj cxiujare, landaj, fakaj, studaj, simple turismaj; sed la Universal aj Kongresoj formas la cxefan manifestacion de la spirito unuafoje spertita en Bulonjo-cxe-Maro. Nur du jarojn post tiu evento komencigxis krizo, kiu denove minacis detruon de la afero Esperanto. Necesas kompreni, ke ekde la komenco ekzistis en la movado du tendencoj, kiujn oni povas simplige nomi praktikemo kaj teoriemo. La praktikuloj celis antaux cxio funkciigi kaj uzigi la lingvon, la teoriuloj emis trakti gxin kiel projekton, kiun oni povus en cxiu momento sxangxi kaj "plibonigi". Iuj el tiuj lastaj postulis diversajn reformojn, kiel ekz-e forigon de supersignoj, fo rigon de akuzativa finajxo, pluralon -i anstataux -oj, ktp. Jam en 1894 tiaj reformproponoj trudis al Zamenhof la neceson vocxdonigi la abonantojn de La Esperantisto, cxu reformi la lingvon aux ne. Per grandega plimulto la esperantistoj rif uzis reformojn: venko por la praktikuloj, kiuj komprenis, ke sxangxado de la lingvo detruos fidon de la adeptoj pri la stabileco de la lingvo de ili lernita kaj ekuzita. (Se paroli gxenerale, la lingva nivelo de la reformemuloj estis malpli kontentiga. Ni konstatu ankaux, ke la t.n. "plibonigoj" celis plieuxropigi la lingvon, kio estis kontraux la intenco de Zamenhof kaj kontraux la tutmonda neuxtraleco, kiu estas grava gxia karakterizo.) Estas notinde, ke Zamenhof antauxvidis sxangxigxojn en sia lingvo, kaj tion ebligis per vojo de neologismoj, kiu estas normala vojo en aliaj lingvoj. Laux tiu vojo, oni rajtas ekuzi novan formon apud jam ekzistanta, kaj la viva uzado decidos finfine inter ili. Pluraj sxangxigxoj efektive okazas en Esperanto tiamaniere, precipe sur tereno de la vortprovizo. Ekzemple, kiam televido estis nova fenomeno, iuj diris televido, aliaj televideo, aliaj televizoro, sed tio gxenis neniun , kaj relative rapide la uzado normigxis en televido. Sed iuj reformoj estus neeblaj. Pluralo en -i ne eblas, cxar -i estas jam signo de la infinitivo. Oni rimarku, cetere, ke se la akuzativa finajxo estus vere tiel superflua, kiel iuj volis kredigi, la esperantistoj povus tute facile forigi gxin per simpla neuzado; la fakto, ke tio ne okazis dum centjara cxiutaga uzado de la lingvo, estas per si mem suficxa pruvo pri gxia utileco kaj dezirindeco! - sed ecx tia fundamenta sxangxigxo, se gxi okazus , tute ne atencas la ekzistadon de la lingvo mem! Sed iuj homoj, por kiuj Esperanto restadis projekto, speco de ludilo anstataux serioza lingvo, ne agnoskis tiajn praktikajn konsiderajxojn, kaj en 1907 du el ili ekkaptis prezentitan okazon trudi al la movado - ili antauxsupozis - siajn pri vatajn marotojn. La afero de Delegacio estas komplika, sed sumigxas jene: En 1900 franca sciencisto, L. Couturat, helpate al alia sciencisto L. Leau, fondis "Delegitaron por Alpreno de Lingvo Internacia". Tiu Delegitaro neniam havis karakteron de publike organizita asocio; gxiaj sekretario Leau kaj kasisto Couturat estis de neniu elektitaj, kaj ili fakte tenis la tutan aferon auxtokrate en siaj manoj. Tamen ilia agado bezonis la subtenon, moralan kaj financan, de la Esperanto-movado. En 1906 tiu Delegitaro sin turnis al la Internacia Asocio de Akademioj kun peto, ke gxi prenu la definitivan solvon de la mondlingvo en siajn manojn. Tion la Asocio rifuzis en 1907, deklarante sin nekompetenta por decidi pri problemo"solvota de la vivo mem". Couturat do proponis, ke la Delegitaro elektu 18-membran komitaton por memstare solvi la problemon. Zamenhof delegis elstaran francan esperantiston, la jam menciitan de Beaufront, kiel sian reprezentanton en la komitato. Tamen tiu lasta havis privatan ambicion, versxajne por pligravigi sian rolon en la movado, enkonduki reformojn en Esper anto, kaj tio, kun diversaj ruzajxoj de Couturat, same reformema, rezultigis, ke la Delegacio "decidis alpreni Esperanton principe, pro gxia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj de gxi", sed modifitan la xu projekto de reformoj, kiu ricevis, laux evidentaj kauxzoj, la nomon Ido. Rezulte de tio, la Esperanto-movado efektive skismigxis. Parto de la esperantistoj transiris al Ido; sed estas interese ke, same kiel en 1894, la granda plimulto restis fidela al Esperanto. Kaj, kvankam la idistoj gxenis la progreson de Esperanto dum du jardekoj - gxis Ido formortis pro sia propra malsano, la eterna reformemo, kiu neniam finigxis - tamen tiu skismo havis ankaux gravan bonan flankon. Nome, gxi liberigis la movadon de la reformemo kaj starigis novan epokon de k onservativeco lingva, kiu fortikigis la bastionojn de la movado kaj dauxris unu tutan generacion. Gxi havis ankaux alian sekvon tre gravan: la fondo de Universala Esperanto-Asocio. Gxis la Ido-krizo, la grupigitaj esperantistoj havis kiel sian preskaux solan celon propagandi la lingvon kaj varbi novajn adeptojn. (dauxrigota) el "William Auld: La fenomeno Esperanto". Rotterdam: UEA, 1988. ISBN 9290179.120 p. 21 cm. Prezo: 18,00 NLG ************************************************************************* Esperanto en radio ////////////////// Nova iniciatode la Pola Radio ============================= Cxi-jare la pola radio invitas cxiujn siajn auxskultantojn partopreni Turisman Konkurson, en kiu cxefpremio estas senpaga partopreno en la Esperanto-Tagoj en Varsovio kaj Bjalistoko (13.09. - 18.09.1993), kaj krome estos kelkaj objekt-premi oj (e-libroj, sonkasedoj ks.). La partoprenontoj devos sendi gxis la 15-a de junio respondojn al la konkurso-demandoj: 1. Kiun urbon aux alian lokon de Polio vi deziras viziti kaj kial? 2. Kiu(j)n loko(j)n de Polio vi jam vizitis en la pasintaj jaroj kaj kio aparte interesis vin tie? Pri la konkurso kaj E-Tagoj, dedicxitaj al Zamenhof kaj liaj familianoj pliajn informojn eblas ricevi cxe: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, P.O.Box 46, PL-00950 Varsovio, Polio. ************************************************************************* Alvoko ////// UNIVERSITATA INTERSxANGxO ========================= ----------------------------------------------------- Post la regximsxangxa ondo de ekssocialismaj landoj en 1989 estis establita la Fondajxo TEMPUS, kies celo estas helpi finance kaj aliel la plimultigxon de kontaktoj inter la orient- kaj okcidenteuxropa junularo. La Fondajxo de Euxropa Komun umo subvencias intersxangxon de junularaj kaj studentaj grupoj, profesoroj kaj esploristoj, pagante grandan parton de la realaj elspezoj. ----------------------------------------------------- La Ekonomia Fakultato de Universitato en Murcia (Hispanio) estas preta subskribi kunlaboran kontrakton kun Orient-Euxropaj Universitatoj aux Altlernejoj. Por la programo ni petos aprobon de la Fondajxo TEMPUS. Ni antauxvidas intersxangxi studentojn, profesorojn kaj esploristojn (cxi lastajn prefere en la kampoj de merkatiko, financoj, ekonomia teorio kaj statistiko) de la koncernaj universit atoj, gxenerale dum tuta tempodauxro de iu kurso. Por la kunlabora kontrakto ni kondicxigas la uzon de la Internacia Lingvo Esperanto. Dauxras la traktadoj kun nia Biologia Fakultato, do oni povas kalkuli ankaux pri tiufaka kunlaboro. Ni atendas la sinanoncon de interesitaj Fakultatoj kaj Universitatoj perletere aux dum la UK en Valencio. Universitata E-Societo, Pedro Antonio Macanas Valverde, Avda. Libertad 6-2, 2B, Murcia, E-30009 Hispanio. Rim: La Fondajxo TEMPUS havas propran oficejon en cxiu ekssoclando (eventualaj informoj cxe Ministerioj pri Junularaj aux Kulturaj Aferoj) kaj subvencias amason de intersxangxoj, - inter kiuj pro manko de sinanoncoj ege maloftas esperantist aj projektoj. Kial ne utiligi tiun subvenci-eblon? L.S. ************************************************************************* Korespondi deziras ////////////////// Katja Belcheva, gvidanto de Internacia Koresponda Klubo (servo) sercxas kontaktojn al similaj kluboj, servoj dise en la mondo: Pk. 5, ul. Zvezda 53, BG-4002 Plovdiv, Bulgario. * * * 25-jara s-ro pri cxiuj temoj: M. Abaidullah, DK 915 Dhoke Paracha S. Town, Rawalpindi, 46000, Pakistano. * * * F-ino Fraza Khan, P.O. box 1261 Rawalpindi, Pakistano. * * * Umesh Man Bayracharya, Ka 1-222, bhote Bahal, Kathmandu, Nepalo. * * * 34-jara viro kun auxstroj pri turismo, e-movado, sociaj aferoj kaj reciprokaj rilatoj: mag. Ryszard Djakow, Plac Wojska Polskego 3/67, PL-41902 Bytom, Polio. * * * Geparo (24-jara juristo kaj 21-jara bibliotekistino) interesigxas pri multaj esp. kaj eksteresp. temoj, aparte pri muziko: Pavel kaj Jelena Skiba, p.k. 60, RUS-644071 Omsk, Rusio. * * * 34-jara elektristo, edzo, interesigxanta pri turismo kaj filatelio: Stanislaw Broniewski, Stalingradska 20 m, 112, PL-03488 Warszawa, Polio. * * * 30-jara viro korespondus kun juna slovakino pri lingvoj, vojagxoj k.a., emas lerni la slovakan: Hilaux Ruiz, c/Jaume I num. 26 1er 1a. E-08600 VIC Barcelona, Katalunio-Hispanio. * * * 16-jara knabo, sxatas motorciklojn, basketbalon, kun samagxuloj el Usono: Selim Tezzin, Mirake-Librazho, Albanio. ************************************************************************* Anoncetoj ///////// Andrea Kerekes (Budapest, Hungario), konata aktivulo de HEJ kaj Dr. Janos Zakonyi (Kopenhago, Danio) geedzigxis. Multan felicxon al la komuna vivo! * * * Hungara firmao sxatus fondi komunan entreprenon kun okcidenta firmao (Auxstrio, Svislando, Germanio, Nederlando) por reciproke avantagxe kunlabori. Ni sxatus akiri malmultekoste relative novajn, sed karambole rompitajn auxtomobilojn por dismuntado kaj lauxpeca disvendado (germanaj kaj italaj auxtomarkoj). Plie ni sercxas el okcidento uzitajn sed bonstatajn biciklojn, motociklojn (sub 50 cm3 ), kaj dommastrumadajn masxinojn lauxeble por komisia disvendado. Ni ofertas grandkvan te (po 4000 kg-oj semajne) rostitajn helianto- semojn. Uzado de e-o bonvenas. Kontaktadreso: Agentejo SORTIMENTO, H-6100 Kiskunfelegyhaza Pf. 138, Hungario. Fakso: +36-76-361-841. * * * Anonctarifoj ============ Tarifo por unukolumna anonco kun 3 cm-oj de alto estas 30 NLG, por ekssoclandanoj: 10 NLG (=500 Ft). Unukolumna anonco 6 cm-ojn alta kostas 60 NLG, por ekssoclandanoj: 20 NLG (=1000 Ft). Dukolumnaj anoncoj kostas duoble. Tauxgaj materialoj pri firmaoj, aplikantaj esperanton povas aperi senpage en la koncerna rubriko. Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al esperanto estas dobla. Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago. ************************************************************************* Bazaj informoj ////////////// KASTORA KLUBO, kio gxi estas? ============================= KASTORA KLUBO estas internacia koresponda klubo por infanoj kaj gejunuloj, kiuj konas aux lernas esperanton (la unua organizajxo speciale por ili) kaj ankaux por plenkreskuloj. Gxi estis fondita en la angla urbo Denton, sur kies blazono est as bildo de tiu simpatia laborema besto, kaj de tiu tempo gxi igxis simbolo de la klubo. Gxiaj cxefaj celoj estas: - disvastigadi amikajn sentojn kaj rilatojn inter infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj de diversaj nacioj; - ekkoni la vivon de samagxuloj el aliaj landoj, ties historion kaj kulturon, ktp.; - instigi infanojn kaj gejunulojn lerni kaj uzi la internacian lingvon kaj labori por la lingvo kaj ties idealoj (frateco); - praktike helpi al e-instruantoj en ilia laboro. Samtempe la klubo donas al la infanoj senton de apartenado al la e-movado. Nun al la klubo apartenas cx. 6000 membroj el 60 landoj kaj la membraro konstante kreskas. Por farigxi membro de la klubo oni devas skribi sian nomon, naskigxdaton kaj adreson, sendi tiujn cxi informojn al la klubo kaj deklari membrokotizon aux alian formon de la helpo. Cxiun duan monaton Kastora Klubo eldonas la kluban bultenon sub la titolo "Kara Amiko". La bulteno konsistas el 16 pagxoj kaj enhavas lecionojn de e-o, informojn pri kluba agado, leterojn de la membroj, facilajn legajxojn, kanzonetojn, ludo jn, versajxetojn, ilustritan vortareton, konkursojn kaj enigmojn, adresojn por korespondado ktp. Kastora Klubo havas sian KORESPONDAN SERVON - senpagan. Oni nur sendu la informojn pri nomo, adreso kaj agxo. Tiujn cxi informojn oni enmetos en la klubajn bultenojn kaj en la kluban adresaron. Cxe la fino de cxiu jaro la klubo eldonas kaj dissendas la kluban adresaron al la membroj kun aktuale pagitaj membrokotizoj, kaj se estas tiaj eblecoj, ankaux al aliaj membroj. La Kastora klubo havas ecx la propran sistemon de "sciencaj" gradoj: kastoreto, bruna kastoro, arenta kastoro kaj ora kastoro, kiujn la membroj ricevas laux siaj atingoj en la scio de esperanto, aktiveco de korespondado kun eksterlandaj ami koj, partopreno en la e-arangxoj k.s. La kastoroj de diversaj gradoj portas diversajn insignojn. La klubon fondis en 1964 s-ro J.H. Sullivan en la urbo Denton. Nun li estas honora membro, la cxiutagajn laborojn plenumas, kaj la klubon gvidas s-ino Barbara Chmielewska: Kastora Klubo de Esperanto ul. Pulawska 3-11, PL-02-515 Warszawa, Polio ************************************************************************* Interese //////// George Orwell kaj esperanto =========================== En januaro, inter la rabatvendejaj libroj estis granda stoko da ekzempleroj de Orwell, aprobita biografio de George Orwell, auxtoro de 1984 kaj Bestofarmo. La biografio enhavas interesajn informojn pri la (tute negativa) sinteno de tiu verkisto rilate al esperanto, kaj al Lanti, fama franca esperantisto kaj fondinto de SAT, kiu estis edzo de onklino de Orwell. Lauxsxajne, Orwell tiom malamis esperanton, la solan lingvon permesitan en Lanti-hejmo, ke li konceptis "novparolon" (newspeak), la lingvan ilon uzatan de totalisma registaro en 1984 por limigi la pensadon de la popolo. Novparolo estis malica parodio de esperanto, per kiu Orwell vengxis sin kontraux Lanti. Garbhan MacAoidh el "Nova Irlanda Esperantisto" No 2, 1993 ************************************************************************* En Germanio reunuigxos ankaux la posxtkodoj =========================================== Post la unuigxo de la du germanaj sxtatoj (GDR kaj FRG) ekestis la problemo, ke kelkaj urboj havas la saman kodon, ekz. Munkeno kaj Drezdeno - 8000. Pro tio oni devis aldoni literon W por la okcidenta parto, kaj O por la orienta parto de la lando al la kodo. Ekde la 1-a de julio 1993 estos enkondukitaj tute novaj posxtkodoj por la tuta Germanio, kiuj anstatauxos la nunan sistemon kun O/W. Ekde tiu dato gxia aplikado plirapidigas la alvenon de la posxtajxo al la adresito. La tuta listo de la novaj posxtkodoj estas dika, dukilograma libro. Eblas mendi gxin (kun nepra aldono de euxrocxeko je 10 DEM), laux la adreso: Postamt Marburg, Postfach 1100, DW-3550 Marburg, Germanio. La mendo povas esti skribita ecx en esperanto, sed gxi nepre enhavu la vorton Posteitzahlenverzichnis kaj la klare latinlitere skribitan adreson de la sendinto. Inf. A. Schubert ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor