Eventoj n-ro 0029, 1/majo - '93,  retposxta versio
**************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:            - Kial mi ne estas esperantisto?
                       - Nacilingvaj eldonoj de E-gazeto!!!

Organizaj demandoj:    - Membro parolas
                       - For la megalomanion

Arangxoj:              - Arta Semajno '93
                       - "Oriento-Okcidento- kunlaboro, interhelpo"
                       - Amikeca renkontigxo
                       - Kunlaborado Esperantista Ekologia
                       - IKEL-seminario en Svisio
                       - Komuna Korea-Japana Seminario
                       - Komuna kongreso de GEA kaj CxEA
                       - Revivigo de la tradicia cxehxa-pola-slovaka
                         renkontigxo
                       - Ekumena Esperanto-Kongreso
                       - Somera Studsemajno en Finnlando

Faka aplikado:         - "Pekoteko" 1985-90
                       - Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj
                       - Katalogo pri e-turismaj servoj!

Esperanto aplikata:    - Estimataj,

Movado:                - Rusia Esperanto Kongreso
                       - Kiel komunigi la libran merkaton?
                       - Kiel malkomunigi la libran merkaton?
                       -
                       - Jarraporto de UEA - perletere?
                       - SAT-kongreso: denove en Orienta Euxropo
                       - La urbestro de Chicago kuragxigas esperantistojn
                       - E-novajxoj en nacia magazino

Rvuoj, gazetoj:        - Debrecena Bulteno

ILEI:                  - Trejnado por e-instruado: KIO PLEJ GRAVAS?

Kulturo:               - 500 KASEDOJ DUM UNU JARO

Hungara angulo:        - ***

Opinioj:               - Etnaj liberecoj estas relativaj

La leganto:            - Cxu ne varbi maljunulojn?

Esperanto en radio:    - Esperanto-muziko en radio

Korespondi deziras:    - ***
Anoncetoj:             - ***

Historio:              - Tre Konciza Historio de la Esperanto-Movado

Suplemento:            - ADRESARO DE LA ESPERANTO-GAZETARO, 1993

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Kial mi ne estas esperantisto?
==============================

En No 378 de The Worker Esperantist SATEB (Sennacieca Asocio
Tutmonda en Britio) anoncis esean konkurson pri du temoj, unu el
kiuj estas "Cxu por vi esperanto estas pli ol lingvo?". Sxajnas,
ke tiu formulado de la temo estas simple modifita versio de la
demando ofte uzata en enketoj: "Kial vi farigxis esperantisto?"

Senvalora demando: "Kial mi estas esperantisto"?
------------------------------------------------

En la historio de la e-movado pluraj similaj konkursoj aux
enketoj estis organizitaj por akiri donitajxojn pri la motivoj
instigantaj homojn al lernado de la lingvo kaj, eventuale,
partopreno en movadaj agadoj. Versxajne la celo de kelkaj
enketantoj estas kolekti faktojn, kiujn ili poste utiligos en
propagandaj kampanjoj por allogi la publikon. Kaj, laux la
vidpunkto de partoprenantoj en tiuj enketoj, povas esti bona
ekzerco por ili respondi la demandon, cxar tiel ili pravigas al
si la foroferon de tempo, mono kaj energio por esperanto.
Miaopinie, tiaspecaj ekzamenoj de la verda animo de
esperantistoj ne havas grandan valoron. Estas ja eble fari
statistikan analizon de la diversaj kialoj, kiujn la enketiloj
don as, sed tiuj motivoj havas limigitan utilon, cxar ili
plejparte estas subjektivaj kaj dependas de personaj reagoj de
individuaj esperantistoj kun rilato al ilia socia kaj kultura
cxirkauxmedio. Alimaniere dirite, personaj motivoj ne necese
konsistigas suficxe bonajn aux fortajn argumentojn por konvinki
aliajn homojn kun malsama mondrigardo.

Pli interesas la malo
---------------------

Antaux longe mi havis planon organizi enketon pri multe pli
profunda temo: "Kial mi ne plu estas esperantisto!" Ne estas
malfacile trovi homojn por partopreni en tiuspeca enketo aux
konkurso. Mi asertas, sen timo de refutado, ke nuntempe en la
mondo la nombro de eks-esperantistoj estas multoble pli granda
ol tiu de esperantistoj. Kiu auxdacos nei tion, unue prezentu
fidindajn statistikajn donitajxojn pri la nombro de
esperantistoj en la mondo. Cxiuokaze, enketoj inter eks-esp
erantistoj, se ne mondskale, jam estas faritaj sur pli limigitaj
terenoj en unuopaj landoj. La plej fresxdataj esploroj okazis en
Cxeho-Slovakio kaj Hungario, kaj la rezultoj estis interpretitaj
en artikolo titolita "Motivoj de esperantisti gxo", verkita de
Oskar Princz (Budapesxta Informilo, No 11-12/1989). Unu el la
okulfrapaj konkludoj estas, ke esperantistoj estas anoj de
asocioj nur averagxe 6 - 8 jarojn. Poste ili tute cxesas
okupigxi pri esperanto, aux ili aligxas al ti u nebulece
difinebla grupo nomata "la neorganizita movado". Mi dubas, ke
ecx en tiu situacio ilia "mielmonato" kun esperanto estas tre
longdauxra.

Mi proponas, ke unu el la esperantaj periodajxoj lancxu novan
esean konkurson kun la temo "Kial mi ne plu estas
esperantisto?". Kompreneble, konkursantoj rajtas verki siajn
eseojn en la gepatra lingvo, se ili ne havas la kapablojn fari
tion en esperanto. Kelkaj el la respondoj sendube estos
cerbskuaj por tiuj memkontentaj samideanoj, kiuj opinias, ke
cxio estas en ordo malantaux la verda pordo.

Ni esploru la problemon
-----------------------

Estas atendeble, ke la eks-esperantistoj respondos al la demando
same diversmaniere kiel la esperantistoj al la demando adresita
al ili. Tamen, miaopinie, la motivoj por forlaso de la movado
kaj perdo de interesigxo pri la lingvo estas pli signifoplenaj
laux psikologia kaj sociologia vidpunktoj, cxar estos eble
ekscii, kial la e-movado dauxre stagnas - unu pasxon antauxen,
du pasxojn malantauxen, du pasxojn antauxen, unu pasxon
malantauxen... Kial e-organizajxoj ne sukcesas a ltiri amasojn
da homoj, kaj kial ili ne povas longe reteni multajn el la jam
aligxintoj? Cetere, la respondoj jxetos lumon sur ankoraux unu
ofte diskutatan punkton: kiuj aspektoj de esperanto efikas por
forpusxi homojn? Cxu kulpas la lingvo mem, cxar lernantoj facile
seniluziigxas, kiam ili konstatas, ke esperanto ne estas tiel
facila, kiel distrumpetas tro fervoraj propagandistoj? Aux cxu
eks-esperantistoj trovis la esperantistojn mem malsxatindaj
homoj?

Mi scivolas, cxu estas redakcio de revuo aux gazeto en
Esperantujo, kiu entreprenos konkurson aux enketon pri eks-
esperantistoj.

Bernard Golden

Rimarko.
--------
Certe la demando de B. Golden, se respondita, ebligos pli
profunde sciigxi pri ecoj de esperantismo, ankaux pri gxiaj
negativaj flankoj (cxu ne estas la tabua temo inter ni?),
konsidereblaj por pli firma pasxado antauxen. Aperas ankaux
kromdemandoj: cxu ni rajtas kalkuli kiel esperantistojn tiujn
milojn da kursfinintoj, kiuj forgesas pri la lingvo preskaux tuj
post kursofino? Al mi sxajnas, ke ni povas cxerpi multe pli el meditoj de
kabeiigxintoj (t.e. tiuj, kiuj su kcese partoprenis
en la esperantismo, kontribuis al gxi konsiderindan parton de la
vivo, sed malgraux tio forlasis la movadon), aux el spertoj de
esperantistoj, starantaj survoje de kabeigxo?...

Redakcio de "Survoje"el "Survoje" n-ro 13

*************************************************************************

Nacilingvaj eldonoj de E-gazeto!!!
==================================

Nova gazeto: MONO

Post 2 pasintjaraj provnumeroj, ekde 1993 aperas nova gazeto
"MONO", eldonata de Joachim Werdin.

"MONO" estas gazeto por tiuj, kiuj volas finance utiligi sian e-
lingvoscion, kiujn interesas la metodoj gajni monon, kaj
pliefikigi sian tiudirektan agadon. La aperantaj artikoloj estas
utiligeblaj kaj por individuoj, kaj por entreprenistoj , ja
estas traktataj pluraj merkatikaj temoj - en interesa, populara
stilo, facila lingvajxo.

MONO ne nur parolas pri mono, sed donas eblecon al la legantoj,
abonantoj, mem gajni monon. La abonsistemo estas la reta
sistemo, kiu donas repagon al cxiu varbanto de nova abonanto.
(Vi ricevas repagon kaj por rektaj varbitoj, kaj por abon antoj
varbitaj de "viaj" varbitoj!!)

MONO aperas kvarfoje jare, - kaj havas ankaux nacilingvajn
eldonojn! Jam ekzistas la pollingva versio, eldonata de J.
Werdin mem, jxus aperis la hungarlingva eldono, prizorgata de
Imre Bajaki, kaj jam dauxras traktadoj pri la germanlingva v
ersio. Estas atendata sinanonco de dezirantoj eldoni pliajn
nacilingvajn variantojn. (La nacilingvaj eldonoj ne estas
simplaj tradukoj, sed estas adaptitaj al la lokaj
cirkonstancoj).

En MONO aperas ankaux reklamoj (ne nur e-aj), estas perataj
pluraj servoj, kaj donas plurflankan profiteblon al la
abonantoj. Oni pagas honorarion al la auxtoroj de originalaj
artikoloj!

Aboni la gazeton oni povas nur pere de iu jam aboninto!
Abonkotizo por 1993: 30 guldenoj al la UEA-kodo: jwer-i, aux al
landaj perantoj. Pli detalajn informojn kaj provnumeron petu
cxe:

MONO, Joachim Werdin,
skrytka 147, PL 47-220 Kedzierzyn, Polio.

Rim: La hungarlingva versio (formato A/5, 26 pagxoj, kompostita,
presita) estas abonebla por 800 forintoj cxe Agentejo Sortimento
(pk. 138. H-6100 Kiskunfelegyhaza), unuopaj numeroj kostas 270
forintojn. Gxi estas distribuata same laux la r eta sistemo.
Unika propono: Se gxis la fino de majo vi sendos mezformatan
afrankitan koverton, vi senpage ricevos la numeron 1993/1!

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Membro parolas
==============

Sur pagxoj de la revuo Brita Esperantisto (sep/okt 1992) nia
prezidanto "multe miris" pri la vigla jarkunveno de la "Unuigxo
Franca por Esperanto".

Li sciu, ke en antauxaj jaroj niaj EAB-jarkunvenoj (EAB =
Esperanto-Asocio de Britio) ankaux estis longdauxraj kaj viglaj.
Kaj cxiu estrarano sidis sur la podio respondprete - sxance, ke
membro faros demandon pri ties fako.
Sed, depost la "reorganizo" la cxefaj celoj de la EAB-estraro
cxe niaj jarkunvenoj estas: lauxdi la laboron unuj de la aliaj,
gvidi kunvenon de jesuloj, malkuragxigi demandojn aux opiniojn
de membroj, kaj fermi la kunvenon kiel eble plej ba ldaux.

Nu, neniu domagxos la lauxdojn, sed intertempe la nombro de
membroj dauxre malaltigxadas. Kaj la estraro ne alfrontas la
demandojn - "Kial ni ne sukcesas teni la plej multajn novajn
membrojn, kaj kion ni faru pri tiu problemo?"

Kiel jam menciite, la tiamaj BEA-jarkunvenoj estis tre viglaj.
Ne cxiuj demandoj, opinioj aux proponoj estis prudentaj aux
praktikaj, sed tiuj kunvenoj estis multe pli demokrataj. Kaj
rimarku, ni tiam havis pli ol duoblon de la nuna nombro de
membroj.

Rimarku ankaux, ke ekde la jaro, kiam la estraranoj decidis
maldungi nian malnovan, nejunan skotan sekretarion, s-ron
Leslie, la nombro de niaj membroj reduktigxas al malpli ol duono
de la tiama nombro. Kaj, ke iuj el la estraranoj, kiuj vo
cxdonis kontraux la maldungo, estis la unuaj, kiuj eksigxis post
tiu tempo.

Sxajnas, ke la argumento estis: "maldungi la sekretarion kaj ni
tuj havos multe pli efikan, modernan, puran centran oficejon -
kaj ni eniros paradizon!".

Sed la malo okazis. Dum suficxe multaj jaroj post tiu maldungo
la oficeja laboro estis malpli efika. Kaj ecx nun, kun la helpo
de komputilo, la centra oficejo administras por malpli ol duono
de la nombro de membroj, por kiuj s-ro Leslie lab oris - sen
komputilo. Tio ne signifas, ke nia nuna sekretario ne laboregas
kaj ne bezonas cxian helpon, kiun ni povas doni al li. Sed cxu
la estraranoj cxiam pravas? Absolute ne! Sen malmulte da dubo
tiu "pri s-ro Leslie"-afero povus esti k ondukita en pli bonvola
kaj pli efika maniero, sen tuja maldungo de tiu sekretario.

Okazis aliaj mispasxoj kaj fusxoj. Sed cxi tie mi nur avertu, ke
kiam estraranoj uzas la vortojn "fresxa vento", estu skeptika
pri la kapablo de la persono priparolita. Tiaj homoj emas veni,
fusxfaradi, suficxe multe elspezi malsxpareme, eb le
"reorganizi", kaj poste malaperi.

Eble vi opinias, ke mi pikas la estraranojn. Tute ne, ili bone
laboras - sed neniu estas perfekta. Kaj unu tasketo de ordinara
membro estas, scii, kio okazas cxe la supro; pro tio, ke efikeco
kaj bona etoso - aux la malo - komencigxas (en i u ajn
organizajxo) je la supro, ne male. Do, kiam necesas, membroj
levu la vocxojn!

Kiel ordinara membro, mi ne scias, kio okazas en la nunaj EAB-
komitatkunvenoj. Mi nur scias kaj scios la rezultojn. Foje mi
gxentile faris demandon al estrarano pri presigo de resumo de la
protokolo aux la tuto de gxi. Bedauxrinde li reagis kvazaux mi
ne estus EAB-membro "kiu pagas kaj laboras", sed kvazaux mi
estus malamiko de esperanto. Sed nova esperantisto mi ne estas,
do mi ne eksigxis.

Tio denove memorigas min pri la delonge grava problemo - tenado
de novaj membroj. Inter aliaj aferoj, oni povas diri, ke cxiu
vorto, kiun nova esperantisto auxdas aux legas de plena
esperantisto, estas aux "restiga" aux "eksiga" - alivorte
bonvola, bonveniga, kuragxiga kaj helpa, aux male.

Nu, konsideru la menciitan artikolon. Cxu gxi povas teni novajn
membrojn aux eksigas ilin? Gxi donas al ni necesan informon -
bonege! Sed, ecx se gxi estis verkita iomete sxerce, cxu nova
esperantisto konsiderus gxin iomete aroganta? Rigard u la
titolon kaj la plej lastan frazon. Kaj memoru, ke britoj havas
etan elementon de ribeleco kaj obstineco en si (- dankinde,
historie!). Kaj se oni briton ordonas - ecx sxerce - lia
respondo tre kredeble estos "perdigu vin!" aux elsputo de pli
maldeca esprimo. Sed se oni gxentile "bonvolas" aux "petas", sen
ia ombro da dubo oni ricevos tute alimanieran respondon.

Cetere, kial verki tiajn artikolojn anglalingve? La unua kaj
cxefa tasko de komencanto estas lerni esperanton; kaj iu, kiu ne
kapablas legi tian informon (kaj ordonon!) en esperanto, ne
estas preta por publika laboro.

Delonge ni emfazas la publikecon kaj strebis influi
parlamentanojn. Dume, ni perdadas membrojn. Efektive, britaj
parlamentanoj ne faros ion - malgraux iliaj subskriboj - gxis ni
havos multe pli multnombran kaj multe pli fortan movadon de fl
ue parolantoj kaj uzantoj de nia lingvo. Kaj ni ne faros
subitan, miraklan, grandegan pasxon, kvankam ni havas miraklan
lingvon. Necesas persista, efika, progresiva, neegoisma
laborado. Unue, gxis ni reatingos 2500 membrojn.

Estas tempo esplori ene, kaj doni pli da emfazo al efika
instruado de novaj esperantistoj, kaj al la kreo de pli bonvola,
pli bonveniga, kamaradeca, sensuperuleca, senklacxemula, klikema
etoso, ktp - en grupoj, en federacioj, kaj en EAB-kon gresoj.
Kaj nepre, ni pli bonvenigu, pli kuragxigu, pli helpu kaj pli efike
instruu novajn membrojn. Kaj ni kuragxigu ilin legi la
vortojn de d-ro Zamenhof. (Foje, respondeculo pri publikaj
rilatoj sendis leteron al cxiu EAB-ano, en kiu ni legis: "Neniam
menciu Zamenhof!" Kia dirajxo! "Kia sensencajxo!" Cetere, inter la unuaj
demandoj de neesperantistoj cxiam trovigxas - "Kiu
verkis gxin?")

Estas pli, sed se oni tro longe verkas aux paroladas, ecx la
universo oscedos. Do, estu felicxa! Punkto.

Arthur Jackson

el Brita esperantisto, nov-dec/92.

Rim: Ni emfazu, ke laux ni gravas ne la internaj aferoj konkrete
de EAB, sed la traktita fenomeno mem, kio bedauxrinde ne estas
rara afero! Kaj dauxre restas la demando: kion fari, por ne
perdi la malnovajn membrojn?

La red.

*************************************************************************

Petolaj pensoj pri la reformo de la Delegita Reto
=================================================

For la megalomanion!
--------------------

La reputacio de la Delegita Reto envere suferas jam de pluraj
jaroj. "Foje gxi impresas preskaux skleroze" - rimarkis pri gxi
antaux ne longe Ian Jackson, gxenerala sekretario de UEA. Mi
aldonas, ke la tuta institucio suferas ankaux de megalomanio. Ja
suficxas rigardi en PIV, ke envere temas nek pri delegitoj, nek
pri konsuloj (pli frua nomo de la delegitoj). Temas pri
volontuloj de UEA, kiuj senpage plenumas difinitajn servojn por
gxia anaro. Kial ne sxangxi la nomon?

Temas unue pri movadorganiza afero (ni liberigxos de tiuj, kiuj
fakte ne servas, sed estas "delegitoj" pro la bela titolo), due
pri terminologia gxustigo, normaligo (ni nomas la aferon tio,
kio gxi estas).

Sen tiu organiza reformo certe restos la sklerozo, malgraux
aliaj renovigoj. Ecx po-vos reaperi la jam preskaux forgesita
titolo konsulo, eble ni havos ankaux ambasadorojn, prefektojn,
ecx gubernatorojn...

Alia komika doktrino de la nuntempa sistemo estas, ke en cxiu
urbo povas esti nur unu volontulo de UEA (plus unu
vicvolontulo). Tiuj, kiuj decidos pri reformo, ne devas alpreni
tute novan pensmanieron. Se restos tiaj doktrinoj, ne surpriziax
gu, se UEA iun belan tagon difinos ankaux la maksimuman nombron
de la esperantistoj en unu loko.

Arpad Ratkai, Hungario

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Arta Semajno '93
================

dauxre atendas vian partoprenon inter 17.-24.05.1993 en
Brandenburgio!

Kiu volas ankoraux plu resti, povos aligxi al la Pentekosta
tendaro, okazonta inter 28-31.05.1993 je 50 km norde de Berlino.
Por informigxi tuj skribu al:

Esperanto-Junularo Berlin,
Haus der Jugend, Berliner Str. 49, DO-1560 Potsdam, Germanio.

*************************************************************************

Internacia seminario

"Oriento-Okcidento- kunlaboro, interhelpo"
==========================================

SEJM (junulara E-organizo de eksa SU) kunlabore kun "Monda
Turismo" kaj morala subteno de TEJO organizas renkontigxon de
junaj esperantistaj aktivuloj el eks-sovetiaj landoj kun
eventualaj interesigxantaj el aliaj landoj en Bydgoszcz (Polio)
15.-18.08.1993.

"Esperantotur" speciale por tiu arangxo ofertas la plej favorajn
kondicxojn, la partoprenkotizoj apenaux kovras la netajn
elspezojn - plena kotizo de 18 gxis 60 USD plus 2 gxis 5 USD la
organiza kotizo.

Pri la programaj demandoj turnu vin al SEJM:

fakso +7-095-2926511
(aldonu indikon: por SEJMO box 12701);
E-posxto pin@forigu.hq.demos.su("SEJM").

Por anonci vian venon turnu vin al Esperantorur:

ul. M. Skladowskiej-Curie 10,
PL-85094 Bydgoszcz, Polio;
Tel.: +48--52-415744;
fakso: +48-52-415115

*************************************************************************

Amikeca renkontigxo
===================

La renkontigxon arangxas la 5-an kaj 6-an de junio la E-Klubo de
One World Language Institute en Kedzierzyn-Kozle. La renkontigxo
nepre havos internacian karakteron. Pri la detaloj informigxu
cxe:

Esperanto-Klubo,
Skrytka 147, PL-47220 Kedzierzyn-Kozle, Polio

*************************************************************************

Kunlaborado Esperantista Ekologia
=================================

En la Suda Francio, meze de Mauraj montoj, estos organizita
esperantista kunlaborado (labortendaro) en ekologia etoso, cele
de purigado de la loka rivereto. La laboro, cetere, okazos nur
antauxtagmeze, poste estos esperantumado laux kompete nteco de
la partoprenontoj, krome oni penos propagandi e-on al la loka
logxantaro kaj okazaj turistoj.

Logxado - en propraj tendoj, mangxado - per propraj fortoj.

Antauxviditaj datoj: de la 9-a gxis la 23-a de julio kaj de la
1-a gxis la 15-a de auxgusto.

Aligxpetojn (indikante vian nomon, adreson eblecojn helpi al la
distra programo) sendu al Francois Xavier Dupont, Mairie de
Collobrieres, F-83610, Francio; aux:

Andre Brest,
2449 Chemin du Landon,
F-83230 Bormes les Mimosas, Francio;
Tel. : +33-94-716701.

*************************************************************************

IKEL-seminario en Svisio
========================

La cxeftemo de la seminario estas Etnismo: fundamenteroj,
problemoj kaj perspektivoj. Kadre de tiu cxi cxeftemo, manpleno
de kontribuantoj prelegos kaj/aux gvidos debatojn pri teoriaj
kaj praktikaj aspektoj: Kio kaj kia estas etno?; Kiaj rilatoj
ekzistas inter etnoj kaj nacioj?; Cxu oni denaske apartenas al
unu certa etno?; Cxu oni povas eksetnanigxi?; Kio okazas en la
balkana duoninsulo kaj en aliaj konfliktozonoj?; Kiun rolon
ludas (ludu) IKEL?

La seminario okazos de la 19-a gxis la 23-a de julio 1993 en
KCE, Svisio.

Pluajn informojn petu cxe KCE aux IKEL laux la adreso:
Im Romerfeld 44,
DW-5180 Eschweiler, Germanio.
Telefakso: +49-2403-64041

*************************************************************************

Komuna Korea-Japana Seminario
=============================

La komuna arangxo de koreaj kaj japanaj esperantistoj okazas
cxiujare alterne en la du landoj. La cxi-jaran arangxon
organizos Rondo Harmonia proksime al Kyoto, inter 30.07. kaj
01.08.1993.

Por eventualaj pliaj informoj turnu vin al:

Rondo Harmonia,
Yamaguti Sineiti, Tutihara 3-205, Tenpaku-ku, J-468 Nagoya-si.

*************************************************************************

Komuna kongreso de GEA kaj CxEA
===============================

28-31. majo, Karlovy Vary, Cxehxio.

Pri partopreneblo en la kongreso, kaj pri aldona 4-taga restado
en Prago turnu vin al

Vladimir & Pavla Dvorak,
Ostravska 637,
CS-19900 Praha 9, Cxehxio
Tel+fakso: +42-2-899602

*************************************************************************

Revivigo de la tradicia cxehxa-pola-slovaka renkontigxo
=======================================================

Filioj de PEA en Katowice kaj Gliwice volus renovigi antauxan
(multjaran) renkontigxon de cxehaj, slovakaj kaj polaj
esperantistoj. Tial oni invitas cxiujn (ne nur el tiuj tri
landoj) esperantistojn por partopreni la 20-an de junio 1993 sur
la monto Cxantoria cxe la pola-cxeha limo la (denove) tradician
renkontigxon.

Pluajn informojn petu cxe
Esperanto,
skr.poczt. 239, PL-40900 Katowice, Polio

kaj

Esperanto,
skr.poczt. 21, PL-44101 Gliwice, Polio

*************************************************************************

Ekumena Esperanto-Kongreso
==========================

La 9-a Ekumena E-kongreso (46-a kongreso de IKUE kaj 43-a de KELI)
okazos inter la 16-a kaj 23-a de julio en Viviers, Ardeche, Francio

Pliaj informoj cxe:

G.A. Heroux,
Ecole St. Josepf, F-26400 Allex, Francio

*************************************************************************

Somera Studsemajno en Finnlando
===============================

Inter 04-09.07.1993 en la Universitato de Jyvaskyla okazos la
26-a somera studsemajno kun prelegoj kaj kursoj por komencantoj,
progresantoj.
 La instruistoj: Eva Farkasne Tatar (Hungario) kaj Luc Feidangai
(Centr-Afrika Respubliko).

Vespere: varia libertempa programo.

Pliajn informojn petu de:

s-ini Seija Kettunen,
Kaihasmiehenkatu 3, SF-40630 Jyvaskyla, Finnlando.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

"Pekoteko" 1985-90
==================

---------------------------------------------------------
Post plurjara preparlaboro antauxnelonge aperis dika,
trivoluma vortarego kun cx. 10.000 fakaj terminoj, nomata
"Pekoteko". Kaj la eldonajxo kaj la labormetodo indas
je pli detala konatigxo, ja ili povas signife kontribui
al la fak-lingva e voluigo.
---------------------------------------------------------

Pekoteko estas akronima mallongigo por "Per-komputila termino-
kolekto". "Plena Pekoteko 1985 - 1990" (PP 85-90) estas kolekto
de pli ol 10.000 terminoj, kiuj estas ekregistritaj en la jaroj
1985 gxis 1990, realigita per la helpo de komputiloj. Temas pri
8500 nocio-kompleksoj, cxar tiuj kompleksoj enhavas kelkfoje pli
ol nur unu esperantan terminon. Mi diris ekregistritaj, cxar la
enhavo de la nocio-kompleksoj ofte sxangxigxas pro aldono de
etnolingvaj terminoj kaj de pliaj e sperantaj terminoj aux
termino-proponoj.

Unu el la avantagxoj de per-komputila termino-kolektado estas,
ke oni tre facile povas aldoni ion al elektronika registrajxo,
aux korekti ion en gxi. Alia avantagxo estas, ke granda parto da
teksto povas esti registrita sur magnetaj diskoj, kiuj estas
facile multobligeblaj, kaj kies dissendo estas pli malmultekosta
ol tiu de multe pli pezaj libroj samenhavaj.

Malmultekostaj fakvortaroj
--------------------------

Presado de libroj en kvantoj malpli ol 1000 ekzempleroj estas
nerentabla. Sed elektronikaj registrajxoj estas facile
surpaperigeblaj (printeblaj), kaj tiujn tekstojn oni lauxmende
povas multobligi per fotokopia aparato. Eldono de
fakvortaroj tial ne plu postulas multe da mono. Ofte preferindas
eldoni ilin ne surpapere, sed rekte pere de komputilaj diskoj,
cxar tiel terminoj estas pli facile re-sercxeblaj. Cxiu povas en
la surdiskaj registrajxoj mem aldoni komentojn, pliajn te
rminojn, kaj povas prepari kopion de la disko por sendi gxin al
amiko, por ke tiu esprimu siajn opiniojn pri la registrajxoj.

La sistemo de "Pekoteko"
------------------------

Por doni stimulon al tiuspeca terminara laboro mi detale
ellaboris la Pekoteko-sistemon, kiu precize preskribas kiel oni
registru nocio-kompleksojn. Tiun registradon ege faciligas
"makrooj", kies kreadon ebligas bonaj teksto-programoj.

Cxiu noci-komplekso (termin-aro) havas UDK-numeron ebliganta
auxtomatan lauxteman ordigon, klasifan numeron, la esperanta(j)n
esprimo(j)n, kaj unu post la alia la nacilingvajn tradukojn.
Ilin sekvas la difina kaj font-indikaj kampoj.

Post la font-indika kampo trovigxas la Pekoteko-numero largxe
printita, por ke oni facile povu trovi gxin. Gxiaj unuaj ciferoj
indikas la jaron, en iu cxi tiu nocio-komplekso estis
ekregistrita. Postaj ciferoj estas aldonitaj en la sinsekvo de
la registradoj. Tiuj cxi Pekoteko-numeroj identigas nocio-
kompleksojn kaj servas por referenci inter ili. Se oni uzas
novan terminon aux terminon kun iom sxangxita difino, tiam oni
povas per indiko de Pekoteko-numero facile referenci al la
nocio-komplekso por trovi tie pliajn informojn. Post la
Pekoteko-numero trovigxas kelkfoje en Plena Pekoteko, en kiuj
problemoj estas pli detale traktataj, kiuj rilatas al la
koncerna nocio-komplekso.

Fine trovigxas la rimarkigo-kampo, en kiu oni aldonu komentojn
pri terminoj aux difinoj. Oni klarigu kial iu termino sxajnas
esti evitinda. En tiu cxi kampo okazu ankaux diskuto por la
terminoj en la komplekso. La signo EB# referencas al bi ld-
kompleksoj en la Esperanta Bildvortaro.

Rudiger Eichholz,

Esperanto Press,
Balieboro, Ontario, Kanado, KOL 1BO.

Rim: La auxtoro en sia teksto konsekvence uzas la terminon
"komputoro".

*************************************************************************

Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj
===============================

Ne multas sciencaj eldonajxoj en esperanto, sed ja sen ili
malfacilas disvastigi la aplikadon de la lingvo. Cxiam pli
gravan rolon prenas sur sin Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj
(42 pagxoj, formato 19 x 26 cm, 4-foje jare). La revuon eldonas
Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio cxe la Cxina Akademio de
Sciencoj.

Komence la gazeto estis dulingva, cxina kaj esperanta, kaj la
kontribuajxoj venis plejparte el tiu lando, sed nun gxi jam
farigxis tute internacia laux la auxtorkonsisto kaj pure
esperantlingva.

Enhave gxi ne konkurencas kun la malnovekzistantaj gazetoj,
unuavice kun Scienca Revuo, cxar havas iom alian direkton: la
temoj kaj lingvajxo estas pli popularnivelaj (do, gxiaj
artikoloj povas interesi ne nur fakulojn, kaj povas esti
facile komprenataj por cxiu esperantisto), kaj celas ne nur
puran sciencon, sed ankaux plifaciligi la komercan aplikon
internaciskale de la scienc-teknikaj atingoj, kaj servi kiel
ligilo inter cxinaj kaj alilandaj sciencistoj, kiu plifaciligas
i liajn kontaktojn.

La jarabono kostas 12 USD. La revuo mendeblas aux cxe libroservo
de UEA, aux cxe la redakcio:

52, Sanlihe,
CN-100864 Beijing, Cxinio.

*************************************************************************

Katalogo prie-turismaj servoj!
==============================

Mi intencas eldoni adresaron de esperantistoj kaj entreprenoj,
kiuj estas pretaj organizi esperantan turismon aux alimaniere
helpi esperanto-turistojn.

La adresaro havos tri partojn:

Parto A enhavos la adresojn de tiuj esperantistoj, kiuj
   interesigxas pri reciproka gastigado. Do, se vi volas
   intersxangxi logxejon dum ferioj kun alilandaj esperantistoj,
   donu la adreson al la listo.

Parto B enhavos la adresojn de tiuj esperantistoj, kiuj volas
   luigi somerdometon aux cxambron aux lokon por tendo por
   esperantistoj.

Parto C enhavos adresojn de esperantistoj kaj entreprenoj,
   kiuj estas pretaj helpi al esperanto-turistoj trovi
   malmultekostan tranoktejon aux alimaniere helpi ilin
   (ekzemple oni povas sendi turismajn informojn, mapojn ktp.).

Mi multobligos la liston unuafoje por la jaro 1994, se mi
ricevos minimume 50 adresojn (A+B+C) de esperantistoj aux
entreprenoj, kiuj volas ke iliaj informoj aperu senpage (!) en
la unua listo.

Se ankaux vi volas, ke via nomo kaj informoj aperu en la unua
"Listo de Esperanto-turisma Servo 1994", sendu viajn informojn
gxis la 30.11.1993 al la adreso:

Raimo Tuisku,
Puitotie 81 C 14,
SF-04430 Jarvenpaa, Finnlando.

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Estimataj,
==========

En nia Instituto pri preparo de "Managxeroj" (specialistoj pri
ekonomia administrado, merkatorientigita produktado) funkcias
Esperanto-fako.

La gvidantaro de tiu instituto pretas vaste uzi esperanton en
sia agado, kaj pretas financi tiurilatajn elspezojn. Por
eventualaj kunlaboraj kontraktoj ni sercxas kontaktojn kun
similaj organizoj, - kiuj deziras uzi esperanton por kunlabori
pri lerno-procedo, intersxangxo de studentoj, kaj eble komuna
komerca agado en la ekssovetia merkato.

Aleksandr Sergeevicx,
gvidanto de la E-fako
a/ja 10, UKR-343263, Slavjansk, Ukrainio

*************************************************************************

MOVADO
//////

Rusia Esperanto Kongreso
========================

Rusia Esperanto Kongreso (12-a kongreso de REU - Rusia
Esperantista Unio) okazos inter la 6-a kaj 9-a de novembro 1993
en la fama ripozurbo Socxi.

La kongreso estos organizita laux komuna iniciato de REU kaj REA
(Ruslanda Esperanto-Asocio) kun la celoj:

-pridiskuti kaj fari interkonsenton pri kunlaboro inter diversaj
 landaj e-organizoj;

-prezenti la aktualan staton de la e-movado en Rusio kaj por si
 mem kaj por esperantistoj el aliaj landoj, tiel ke gxi estu
 samtempe festivalo de la e-kulturo.

De la 1-a gxis la 5-a de novembro samloke pasos antauxkongreso
kun seminario pri aktivado de esperanto-kluboj. Antauxvideblas
ankaux postkongreso kun ekskursa programo.

Por partoprenontoj el Rusio kaj netranspagipovaj landoj unu
tagnokto kun mangxoj kostos cx. 1000 rubloj, por tiuj el la
pagipovaj la tuta partopreno kostos ne pli ol 90 USD.

Informojn petu cxe:

Vladimir Bespalov,
pk. 913, RUS-354000 Socxi, Rusio.
Tel.: +7-862-9972281.

Rim: La kongresoj de REU gxis nun havis cxefe laboran
karakteron, kio gravas por aktivuloj, sed ne cxiam - por la
vasta tavolo de esperantistoj. Artaj programoj kaj ekskursoj
kvankam ekzistis, ne estis suficxaj pro manko de tempo. Pro tio
cxi jare estis decidite organizi la kongreson en internacie
alloga urbo Socxi, arangxi ricxan kulturan kaj ekskursan
programon, diverstemajn seminariojn ktp. por ke la kongreso igxu
iaspeca esperanta festo.

Sed la labora kongreso (la vica kongreso de REU kaj, eble, la
kongreso de REA) tiel neeviteble defensivas al la dua plano,
kiel jam okazis en Universalaj kaj fervojistaj kongresoj. Se oni
sukcesos konservi tauxgan proporcion, do bone, sed se la
amuzajxoj superos cxion ceteran, la kongreso perdos sian sencon
kaj igxos simpla vica (ecx se bona) renkontigxo. Do, ne klaras,
cxu en tiu etoso oni sukcesos plenumi unu el la cxefaj planitaj
celoj - establi konstantan kunlaboran formo n por diversaj
alternativaj landaj organizoj de esperantistoj.

N. G.

*************************************************************************

Kiel komunigi la libran merkaton?
=================================

Unu el la problemoj rilate la vendadon de libroj en esperanto
estas la granda kvanto de malgrandaj eldonejoj, ekzistantaj tra
la esperantista mondo kaj gxenerale la amatoreco laux kiu la
plej granda parto laboras. Aliflanke mi scias, ke la prezoj de
la libroj, eldonitaj en pluraj landoj de la Orienta Euxropo
estas pli malaltaj, sed ne estas facile starigi kontaktojn kun
la koncernaj eldonejoj aux libroservoj por ricevi la deziratajn
librojn.

Kelkfoje mi intersxangxis librojn en esperanto, eldonitajn en
Hispanio, kontraux libroj, eldonitaj en aliaj landoj, sed vere
la rezulto ne estis tre kontentiga.

Mi opinias, ke estus bone intersxangxi opiniojn pri la temo en
Eventoj.

Luis Hernandez (Hispanio)

*************************************************************************

Kiel malkomunigi la libran merkaton?
====================================

Baldaux mi eldonos la libron "La korpo de la homo - konstruo kaj
funkcio", por 29,80 DEM. Mi scias, ke tiu prezo por multaj homoj
ne estas pagebla. Tial mi sercxas eblecojn vendi gxin je modesta
prezo por homoj en nepagipovaj landoj. Sed ki el preventi, ke
gxi poste reaperu en la okcidenta merkato, kiel okazis al aliaj
libroj?

Harald Schicke, Germanio

Antaux kelkaj jaroj estis eldonita la lingvo de U. Lins: La
dangxera lingvo cxe UEA. Por ebligi la acxeton ankaux por
ekssoclandanoj, paralele la libro estis presita ankaux en
Moskvo. Sed okazis, ke la moskvepresitaj libroj estis "nigre" ve
ndataj en okcidenteuxropaj renkontigxoj, al libroservoj por 10
guldenoj anstataux la originala 66 guldenoj - kio ja kauxzis
signifan perdon al UEA. Kio estas la solvo?

L.S.

*************************************************************************

Ekumena vilagxo
===============

Senprecedenca okazo estos la E-stando kadre de oficiala "Ekumena
Vilagxo" en la 25-a Evangelia Eklezia Kongreso (Deutscher
Evangelischer Kirchentag) inter la 9-a kaj 13-a de junio en
Munchen, kiun antauxvideble partoprenos cx. 120.000 homoj .

Cxe la stando, kies najbaroj estas plejparte tre prestigxaj
institucioj, ni planas cxiutagan aktivajxojn. Kunlaboros ankaux
Eva Farkas-Tatar el Budapesxto kaj Jacques Tuinder, iniciatinto
de Blindula Agado E-3 el Nederlando.

En tiu periodo, la 12-an de junio okazos ekumena diservo en la
pregxejo St. Andreas (Zenottistr. 46) kun muziko, originale
komponita laux esperanto-tekstoj.

Pliaj detaloj cxe:

Germana E-Junularo,
Rheinweg 15, DW-5300 Bonn, Germanio.

Inf.: A. Burkhardt

*************************************************************************

Jarraporto de UEA - perletere?
==============================

En la lasta estrar-kunsido de UEA estis pridiskutata i.a. ankaux
la plua evoluo de UEA-eldonajxoj.

Laux la vortumoj, la revuo Esperanto, la centra organo de UEA
devus pli orienti la legantojn, pli mobilizi ilin por niaj
agadoj. Relancxigxis la ideo pri eventuala latinamerika eldono
de la gazeto. Pri la Estrara Raporto de UEA, kiu gxis nun estis
plene aperigita en la maja aux junia numero de la revuo estis
decidite, ke ekde nun gxi ne aperu en Esperanto, sed gxi estu
sendata kiel aparta presajxo al la komitatanoj, kaj al
dezirantoj, kiuj petas gxin cxe C.O.

La revuo Kontakto malgraux la ioma kresko de abonantoj donas
grandan malprofiton. Oni do decidis pri provperiodo: gxis la
fino de 1994 Kontakto igxu finance ekvilibra, alikaze UEA devos
konsideri ne plu gxin eldoni.

laux Esperanto, aprilo/1993.

Rim: Por orientigxi pri la agado de UEA ni rekomendas, ke petu
per simpla letero la jarraporton de la Centra Oficejo de UEA:

Nieuwe Binnenweg 176,
NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Telefakse: +31-10-4361751

*************************************************************************

SAT-kongreso: denove en Orienta Euxropo
=======================================

Pasintjare SAT-kongreso okazis en Kaunas, Litovio; cxi-jare gxi
okazos en Kazanlak, Bulgario. Por la 67-a kongreso en 1994 jaro
SAT akceptis proponon de la urbo Straznice en Cxehxio por inter
la 16-a gxis 23-a de auxgusto, kaj tiel la trian sinsekvan fojon
la SAT-kongreso pasos en la Orienta Euxropo.

Organizan kongres-komitaton kreas Petro Churdle, prezidanto,
Vlada Hasala, sekretario-kasisto kaj Jana Nelicharkova,
respondeculo pri la programo.
 Interesigxantoj pri la sekvajara SAT- kongreso turnu sin al:

Vlada Hasala,
Pk. 34, CS-69662 Straznice, Cxehxio.

*************************************************************************

La urbestro de Chicago kuragxigas esperantistojn
================================================
Cxi-jare la esperantista grupo de Chicago, organizante en sia
urbo Internacian Semajnon de Amikeco (21-27.02.93), sukcesis
trovi apogon cxe la urbestro Richard M. Daley por la iniciato.
En lia oficiala proklamo estas ecx la vortoj: "mi ... kuragxigas
la civitanojn de Chicago kaj de la mondo rekoni kaj akcepti
esperanton kiel la tutmondan duan lingvon [por cxiu]".

inf: R. Kent Jones

*************************************************************************

E-novajxoj en nacia magazino
============================

Pri la e-novajxoj oni povas informigxi ne nur el movadaj e-
lingvaj gazetoj, sed ankaux nacilingve en la magazino "Magazyn
Domowy" - almenaux en Polio.

Tiu plurkolora 32 pagxa magazino (eldonkvanto 100.000) estas unu
el la plej popularaj en Polio, kaj en cxiu numero havas la
trionpagxan (!) rubrikon "Klub Esperanto".

La rubriko festis sian 100-an aperon en decembro de la pasinta
jaro. Gratulojn al gxia redaktoro Andrzej Pettyn, (redaktoro de
la E-redakcio de Pola Radio), kiu ekde pluraj jaroj kontribuas
al la magazino!

Lastatempe la magazino havas ankaux rubrikon "Korespondi
deziras", al kio oni bonvole atendas ankaux e-lingvajn leterojn (menciu
vian agxon, hobiojn, kaj klare legeble vian nomon kaj
adreson).

Adreso de la redakcio:

Magazyn Domowy,
E-Klubo, ul. Wiejska 17, PL 00-480 Warszawa, Polio

Rim. Ni jam komprenas, kial tiom malmulte da poloj abonas al
Eventoj... La red.

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Debrecena Bulteno
=================

Multaj lokaj bultenos estas multobligitaj en Esperantujo...
sed laux enhava varieco malmultaj povas konkurenci kun
Debrecena Bulteno, kiu jam pli ol dek jarojn aperas regule
en cxiu dua monato en pli ol 50 pagxoj...

La enhavo de la gazeto estas vere tre ricxa. En gxi oni povas
trovi kaj priesperantajn kaj historiajn kaj popularsciencajn
kaj kulturajn materialojn... krome , humurajxojn, karikaturojn
(ofte pri e-movadaj aferoj), ktp. ktp. Malgraux la simpla
masxinskria kaj frontlitera kompostado la gazeto estas zorge
enpagxigata kaj meritas vastan legantaron.

Abonkoriyo por hungaroj: 280 HUF, por aliaj landoj 10 DEM.

Redaktoro:
Tibor Papp
Trombitas u. 12., Debrecen, H-4031, Hungario

*************************************************************************

ILEI
////

Trejnado por e-instruado: KIO PLEJ GRAVAS?
==========================================

En sia novjara salutletero Stefan MacGill, prezidanto de ILEI,
prave atentigis pri la bezono emfazi la trejnadon de instruistoj
de esperanto (vd. Eventoj No 22). Ne sxajnas al mi troigo aserti
ke sxlosila elemento en la pluvivigo de
esperanto-parolanta komunumo estas la plifortigo de instruado de
la lingvo kvante kaj kvalite. Tiu demando tamen ne ricevis la
konstantan atenton kiun gxi meritas, kaj pro tio estas aparte
bonvenaj kaj salutindaj iniciatoj de ILEI kaj la subteno d e
UEA.

La diversajn lingvoelementojn ni atentu instrui laux
inteligentaj kriterioj. La auxskultokomprenadon, aparte se gxi
estas aux povas esti vera fundamento de lingvoakirado, oni lernu
instrui. Certe mia relative sengxena uzado de esperanto sxu
ldigxas grandparte al la fakto ke post lernejaj tagoj mi povis
auxskulti preskaux cxiutage dum duonhoro la elsendojn de la
tiama Pola Radio.

Ni lernu instrui la parolan komunikadon, konsciante la barilojn
psikologiajn kaj lingvajn kiuj bremsas la progreson de niaj
lernantoj al tiu dezirata celo. Ni konsciu ke "legado" por
neinstruitoj estas en la komenco malmulte pli ol decxifrado kaj
tradukado, kio ne helpas kuragxigi al la lernantoj farigxi
pasiaj legantoj de nia literaturo. Kaj se ni instruas
literaturon, ni ne forgesu ankaux instrui al la lernantoj - kial
oni legu literaturon, kaj kiajn praktikajn avantagxojn tio donas
ne nur por alproprigo de esperanto kaj gxia kulturo sed ankaux
por la homa spirito kaj vivspertoj. Kaj pri kulturo, ni ne
forgesu ke pere de esperanto oni povas aliri tiun kulturon kiu
unuigas kaj ne dividas (kiom ofte fiaskas la fremdlingvaj klasoj
pri tiu punkto!), kaj ke nia lingvo havas propran kulturon kies
instruadon ni ne neglektu...

Kaj la skribado celu al verkado, ne nur al skriba reaperigo de
sxablonaj parolekzercoj.

...Ni estu en la avangardo de la lingvoinstruado kaj demonstru
ke esperanto povas fundamente kontribui al tiu profesio kiel
preparsperto por lingvostudado kaj kiel plifortigilo de la
instruado de aliaj studobjektoj. Kaj ni ne postlasigxu de la
teknologio, cxu videa, cxu komputila, cxu alispeca. En Usono
kreigxis nova entrepreno (SLIC), kiu en 1993 lancxos al la
merkato unikan sistemon por subteni lingvolernadon pere de
komputilo sub la nomo "SpeakToTheWorld". Mi kunlaboras kun
programisto kaj esperanto-subtenanto Denis Ferland kaj ni jam
povis produkti eksperimentajn materialojn por sistemo, kiu
unuigas tekston, grafikajxojn kaj altkvalitan sonon. Tiu laboro
jam estas nacie rekonita, kaj e-o dekomence estis ese nca parto
de la projekto.

Duncan Charters, Usono

laux IPR 1993/1

Rim. La supraj temoj estos traktataj ankaux dum la Internacia
Kurso por Instruistoj, okazonte en KCE inter 9-17 de julio, kiun
ILEI konsideras sia plej signifa arangxo cxi-jare...

*************************************************************************

KULTURO
///////

POR VIDI LA MONDON...

500 KASEDOJ DUM UNU JARO
========================

estas disvenditaj! Tiun sukceson atingis Anna Laszay, alinome
Anjo Amika kun sia kasedo Por vidi la mondon, debutinta antaux
la internacia publiko dum la Viena UK. En e-medio 500 kasedoj
disvendigxas
kutime en 2-5 jaroj, sed la bela vocxo de Anjo, la
agrablaj melodioj rezultis la acxeton de cxiuj 500 kasedoj dum
unu jaro, cxefe post sxiaj koncertoj en diversaj e-arangxoj.

Pro la dauxra pretendo la eldonejo decidis eldoni la duan
serion, do la kasedo ankaux estonte estos havebla.

Kontaktadreso de la kantistino:

Anna Laszay,
Ov u. 101, H-1141 Budapest, Hungario.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Abonu e-revuojn
---------------

LIBROSERVO Kft estas peranto por pluraj e-revuoj:

Norda Prismo - 1200 Ft.
Monato - 1750 Ft
La Kancerkliniko - 1200 Ft.
Kroatia Esperantisto - 600 Ft
Literatura Foiro - 1060 Ft
Aktuale Euxropo-Azio - 500 Ft

Por aboni tiujn gazetojn simple sendu perposxte la kotizon (kun
la nomo de la revuo) al la adreso de Libroservo Kft: 1426
Budapest pf. 54.

Regiona renkonto
----------------
La E-Societo Kecskemet kaj Gxia Regiono okazigos tuttagan Amikan
Renkonton en la vilagxo Szank la 22-an de majo. Bonvenon! Pliajn
informojn petu de la prezidanto Voros Laszlo, aux rekte de
Istvan Balint, Beke u. 70, H-6131 Szank.

Deklamkonkurso
--------------
Gajnintoj de deklamkonkurso, organizita en Papa inter 3-5 de
aprilo:

Bazlernejanoj:
   1. Gados Daniel, Budapest
   2. Szutor Judit, Zalaszabar

Mezlernejanoj:
   1. Hokker Zsolt, Papa
   2. Kiss Henriette, Kecskemet

Plenkreskuloj
   1. Kirsch Janos kaj Kirschne Rojik Agota, Zalaszabar
   2. Csomorne Tilimpas Maria, Mako

Gratulojn al la gajnintoj, kaj dankojn al cxiuj partoprenintoj!

Nemeth Jozsef, Papa

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Etnaj liberecoj estas relativaj
===============================

En Eventoj n-ro 26 aperis artikolo, en kiu s-ro Alonso Munez
taksas la IKEL-rezolucion pri la Valencia UK (aperinta ankaux en
Eventoj n-ro 16) "apokalipsa kaj pamfleta, ordonema". Mi miras
pri tiu reago, cxar laux aliaj gxi estas tro milda.


S-ro Alonso Munez konfuzas malsimilajn konceptojn: laux li
sendependigxo de iu hispana nacio kaj "ekskluziva uzado de
propra denaska lingvo nekastilia" estas la sama afero. Temas
tamen pri du konceptoj tute sendependaj, cxar eblas fakte cxi a
kombino de ili.

La sxlosila punkto tamen, laux mia opinio, estas, ke li favoras
la ideon, ke cxiu uzu sian personan bontrovon, "laux tute natura
vojo", por prezenti la lingvan problemon en Valencilando. Tamen
tie, kiel cxie en Hispanio, ni heredas plurjarcentan koloniadon,
kiu plej multe en la lastaj jardekoj igis, ke la loka kataluna
lingvo farigxis nur hejma, kaj ke la gepatroj transdonadas al
siaj gefiloj nur la kastilian. En tiu situacio oftege
valencianoj suferas diglosian fenomenon: la kastilia lingvo
estas la skriba lingvo, dum la kataluna estas nur parola.
Ekzemple, absolute cxio nacilingve aperinta en la aligxilo kaj
Dua Bulteno estas en la kastilia - ecx la loknomoj, pri kiuj
pledis la Rezolucio.

La esperantistoj ne devas resti indiferentaj al lingva problemo
kaj lasi pro "inercio" ke granda lingvo forglutu malgrandan.
Bedauxrinde, denove UEA pruvas, ke gxi efektive interesigxas nur
pri la rajtoj de sxtatlingvoj en internaciaj organ izajxoj - pri
kio mi persone sin detenas, cxar mia lingvo ne estas sxtata:
same bone povus venki la angla aux la cxina, cxar mia ne
konkurencas.

Alia afero estas, ke bedauxrinde la katalunaj esperantistoj
devis alveni al tiu manifesta sinesprimo, cxar UEA kaj la LKK
tute neglektas ilian ekziston: Kataluna Esperanto-Asocio ne
ricevis ankoraux ecx unu aligxilon, Unuan Bultenon aux Dua n
Bultenon!

Fine, mi devas esprimi, ke la nuna Hispana Sxtato ne tiel kruele
kaj evidente kiel antaux tre malmultaj jaroj subpremas siajn
naciajn malplimultojn. Hispanio ne estas lando de etnaj
liberecoj, cxar ekzemple largxega plimulto da euxskoj kaj
katalunoj deziras plivastigxon de sia memregado, kion la sxtato
kontrauxas. Cxiookaze, evidente Hispanio estas multege pli
tolerema pri siaj malplimultoj, ol, ekzemple, apuda Francio. La
libereco estas relativa koncepto.

Hektor Alos i Font

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Cxu ne varbi maljunulojn?
=========================

La citajxo, aperinta en Eventoj No 22, en la artikolo Kien iras
BEA? de Aleksandr Sxivarov, vere apartenas al Edmond Privat. Jen
gxia plena teksto: "varbi maljunulojn estas vane labori, cxar
ili cxiuj baldaux mortos kaj estos perditaj por nia afero
(rido). Sed ni devas labori en la radiko kaj varbi tiujn, kiuj
morgaux estos siavice plenagxuloj kaj havos infanojn, kiujn ili
instruos pri Esperanto". (el Boulogne 1905 - Testo kaj triumfo,
kolekto Zamenhof en sia tempo, Esperanta j francaj eldonoj,
1965). Dum la 1a UK Privat diris tion, prelegante pri
"Disvastigo de Esperanto inter gejunuloj".

Ljubomir Trifoncxovski, Bulgario

Rim: En tiu kongreso Privat estis 15 jaragxa... Jes, al junuloj
oni devas dedicxi apartan atenton, sed ni asertas, ke en nia
komunumo cxiu agxo havas lokon. Des pli, ke "juna estas tiu, kiu
sentas sin tia" - dirajxo de eksjunulo, gxuste fes tanta sian
30-an naskigxtagon... L.S.

* * *

Karaj geamikoj,

okaze de la 25-a SIA (Semajno de Internacia Amikeco), kiun nia
klubo festas cxiujare per diversaj programeroj, mi kore kaj
amike salutas Vin.

Cxu eblas, ke Vi raportu pri SIA-arangxoj tra la mondo? Mia
klubo ekde 1969 festas gxin. Cxu ankaux en aliaj kluboj tra la
mondo tion oni faras? Mi nur scias, ke (bedauxrinde) nun
malmulte oni auxdas pri SIA.

Mario Amadei, Italio

* * *

Kara Mario Amadei,

jam venis kelkaj aliaj similaj petoj, sed ni sincere konfesas,
ke ni scias ege malmulte pri SIA. Ni klopodas informigxi pri
gxi, pri ties origino, ktp, sed volonte ni akceptus la helpon de
Vi kaj de aliaj legantoj.

La red.

* * *

... Kun agrabla surprizo mi trovis en via n-ro 19 la vorton
"Nederio", kiun mi neniam antauxe kuragxis ekuzi. Gxi estas,
laux mi, tre trafa retroderivajxo, kia ekz. Auxstralio (=
Auxstral-lando) ... Gratulojn pro via kuragxo kaj klarvido!

Antonio Martins, Portugalio

P.S. Cxu vi dirus "Isio" kaj "Irio" anstataux Islando kaj
Irlando?

La vorto Nederio trovigxis en la artikolo Statistiko pri la
gxisnunaj UK-oj (n-ro 19, pagxo 2), kie ni simple lasis la
originan vort-uzon de la auxtoro.

La red.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Esperanto-muziko en radio
=========================

Brian Krueger en Vasxingtono havos cxiusemajnan radio-programon
pri esperanto-muziko kaj bezonas kasedojn kaj kompaktdiskojn de
esperanto-muziko. Kontaktu lin cxe:

Brian Krueger,
2900 Limited Ln. NW #B305, Olimpia WA 98502, Usono
Tel.: +1-206-7052513

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

13-jara knabino kun geamikoj el Hungario pri muziko, sporto ktp.:
Inga Stankevicxuite, Trobisxskies km 1-4, Marijampole, Litovio.

* * *

22-jara junulo volas intersxangxi bildkartojn kun samagxuloj:
Azhar Javaid, P.O. Majhi Teh Phalia, Disst. Gujrat, Pakistano.

* * *

S-ro Ali Azhar kousari, Ershad Bazar No 91, Shahid Mazheri St.
Kangavar, 67417, Irano.

* * *

S-ro kolektas perkoresponde fotojn kaj adresojn de
esperantistoj: Muhammed Ishtiaq Paul, p.a. Paul Mizic Centre,
Iqbal Road, Jhelum, 49600, Pakistano.

* * *

21-jara lernanto interesigxas pri ekonomio, sc-fikc. libroj,
karateo: Nikolao Abaltusov, ul. K. Marksa 379-5, RUS-426001,
Izevsk, Rusio.

* * *

14-jara knabo interesigxas pri lingvoj kaj bredado de akvariaj
fisxetoj: Aleksandro Suanov, ul. Molodojxnaja 52-105,
RUS-426072, Izevsk, Rusio.

* * *

20-jara estonta teknikisto de turisma servo, sxatanta naturon
kaj filatelion, iom nekuragxa, sed gaja sercxas verajn,
sincerajn amikojn: Radoslaw Sienicki, Sienica Lipusy, 15 Poczia-
Czyzew, PL-18220 Woj. Lomzynskie, Polska/Polio.

* * *

22-jara arkitekturisto, vojagxema kaj interesigxanta pri
lingvoj: Janos Farkas, Batthyany u. 26, H-5100 Jaszbereny,
Hungario.

*************************************************************************

INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO
      07-14.08.1993
    Org: HEJ, pk. 263.
  H-8901 Zalaegerszaeg

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Mi estas serioza kolektanto de himnoj. Nun mi sercxas e-
tradukojn (tekste, surdiske, kasede) de landaj, landpartaj,
naciaj, popolaj kaj sxtataj himnoj. Kiu povus helpi al mi?

Georgo Csullog, Mikszath K. u. 34, H-5530 Veszto, Hungario.

* * *

Esperanto-rondeto en Schedt (Germanio, 3 km de la polia
landlimo, 100 km de Berlino) sercxas polan Esperanto-grupon en
lima regiono (ne pli ol 100 km de Schwedt) por kunlaboro,
reciprokaj vizitoj ktp. Kontaktadreso:

Dieter Wilke,
Hanns-Eisler-Weg 17, DO-1330 Schwedt, Germanio;
Tel.: +37-03332-521785.

* * *

En nia mezlernejo estas e-grupo el 12 komencantoj, 16-19-jaraj,
kun instruisto. Ni sxatus komenci kunlaboron kun unuopuloj aux
simila(j) grupo(j).

Liceum Ogolnoksztalcace,
ul. M. Curie-Sklodowskiej 5, PL-95070 Aleksandrow Lodzki Polio.

* * *

Esperantistoj povas senpage tendumi en la tendumejo de
H.Kaestli. Adreso de la tendumejo:

Esperantista Sunhejmo, CH-9424 Rheineck, Svisio.

* * *

La mirindan agxon de 99 jaroj atingis s-ro Volk la 15-an de
aprilo 1993.

Esperantisto de 77 jaroj, Friedrich Volk el Wurzburg (Germanio),
dumviva membro de UEA, vizitis multajn universalajn kongresojn
tra la mondo. En eksterordinare bona sanstato li fratece gvidas
la preskaux blindan s-aninon Rita Beug dum tagme zaj promenadoj.
Ni deziras al li ankaux estonte sanon, felicxon kaj multe da
gxojo.

Ludwig Robel

* * *

Mi kolektas bildkartojn kunligitajn kun e-temo por prezenti ilin
dum renkontigxoj de e-kolektantoj. Cxiu sendonto ricevos
rekompence esperantan bildkarton de mia urbo:

Stanislaw Mandrak,
pk. 329, PL-44100 Gliwice, Polio.

* * *

Mi estas 14-jara knabo, kolektas katalogojn, revuojn kaj bildojn
de militaviadiloj. Mi petas sendi al mi tiajxojn kun klarigoj
pri tipoj, armiloj ktp. Rekompensos laux interkonsento. Mia
adreso:

Indrit Mezini,
Rr. Maliq Muco, Pall 50 Ar 3, Tirane, Albania.

*************************************************************************

HISTORIO
////////

------------------------------------------------------
Historio de nia movado, komunumo estas organika parto
de nia kulturo. La instruado de la historio devas esti
integra parto de cxiu lingvokurso.
------------------------------------------------------

Tre Konciza Historio de la Esperanto-Movado
===========================================

(Dauxrigo. Komenco en EVENTOJ n-ro 28.)

Post la cxesigo de La Esperantisto, la movado ne longe restis
sengazeta. En 1895 svedoj eldonis unuan numeron de nova revuo
Lingvo Internacia, kiu post kelkaj debutaj malfacilajxoj
farigxis grava kontaktilo. En 1898 franco, Louis de Beaufront,
lancxis revuon L'Esperantiste kaj iniciatis periodon de vigla
varbado en franclingvaj landoj, kiu baldaux rezultigis fortegan
kaj multnombran francan movadon. Tiu movado transprenis
(neoficiale) gvidan rolon en la afero Esperanto.

Eble gxia plej grava sukceso estis varbo de la potenca eldonejo
Hachette en 1901. Tiu komerca firmao disponis grandajn rimedojn
kaj iniciatis eldonadon de libroj en Esperanto, kiujn gxi povis
disvendi pere de sia internacia reto de agentejoj. Gxi ankaux
eldonis ekde 1906 cxiumonatan literaturan periodajxon, La Revuo.
Efektive, en junio 1905 ekzistis jam 27 revuoj, el kiuj du estis
eldonitaj en Sudameriko (Cxilio kaj Meksikio).

Samjare, ekzistis jam kvin Esperanto-societoj en Japanujo.

Rivalecoj interne de la franca movado rapide konkuris al starigo
de propra eldonejo Presa Esperantista Societo en konkurenco al
Hachette.

Dank' al tiuj du eldonejoj - samtempe kun eldonado pli aux
malpli modesta en aliaj landoj - la literaturo de Esperanto
kreskadis abunde. Klasikajxoj el franca k.a. lingvoj aperis
tradukitaj, kaj pli kaj pli da verkoj diversfakaj originale
verkitaj en Esperanto. En 1907 aperis la unua, 500-pagxa,
originala romano, Kastelo de Prelongo, de Henri Vallienne. Tio
estis firma refuto al tiu sekcio de esperantistoj, kiu pridubis
la "neceson" de originala literaturo en Esperanto.

Dum la sama periodo alia granda pasxo antauxen estis farita. En
1904 esperantistoj en norda Francujo kaj suda Anglujo organizis
eksperimentan "Unuan Kunvenon Internacian de Esperantistoj", kaj
en auxgusto tiujare cx. 200 el ili pasigis semajnfinon en la du
regionoj, kun, kompreneble, transmarkola vojagxo sur boato. Tiel
sukcesa estis la arangxo, ke la grupo en Bulonjo-sur-Maro
konsentis en tiu urbo organizi en la somero 1905 la unuan
Kongreson de Esperanto.

En auxgusto 1905 tiu kongreso okazis: cxeestis 688 esperantistoj
el 20 nacioj. Cxeestintoj atestas pri la emocia travivajxo de
tiu epokfara semajno. Por la unua fojo en la historio de la
mondo homoj el multaj diverslingvaj nacioj kunvenis kaj uzadis
neuxtralan arte kreitan lingvon inter si. Tio ripetigxis jam
dekmilojn da fojoj, kaj iasence neniam tute mankas sento de miro
pri la miraklo de tiuj sengxenaj komunikigxoj, sed la unikeco de
tiu semajno en 1905 trasentigxas ankaux nun.

La inauxgura parolado de d-ro Zamenhof - kiel la leganto mem
konvinkigxos - estas unu el la grandaj paroladoj de la historio,
kaj meritas seriozan atenton de cxiuj homoj, kaj antaux cxio de
cxiuj politikistoj. ... Cxi tie ni ripetu nur kelk ajn liniojn:

"Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realigxi.
En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el
la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin
reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili
parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio.
Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la
alian; sed kiu grandega diferenco estas inter ilia reciproka
komprenigxo kaj la nia!"

"Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da
kunvenintoj, kiuj havis la eblon dedicxi multegon da tempo kaj
multegon da mono por lerni fremdajn lingvojn, - cxiuj aliaj
partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo:
sed en nia kunveno reciproke sin komprenas cxiuj partoprenantoj,
nin facile komprenos cxiu kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek
malricxeco, nek nehavo de tempo fermas al iu la orelojn por
niaj paroloj. Tie la reciproka komprenigxado estas atingebla
per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, cxar tie la
membro de unu nacio humiligxas antaux membro de alia nacio,
parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj
rugxigxas kaj sentas sin gxenata antaux sia kunparolanto, dum
tiu cxi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne
ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privelegiitaj kaj
senprivelegiaj, neniu humiligxas, neniu sin gxenas; ni cxiuj
staras sur fundamento neuxtrala, ni cxiuj estas plene
egalrajtaj; ni cxiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel
membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio
ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne
kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne
altrudante unu al la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke,
ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin
reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite,
kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo.
Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiauxa tago, cxar
hodiaux inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne
francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.
Benata estu la tago, kaj grandaj kaj g loraj estu gxiaj sekvoj!"

(dauxrigota)

el "William Auld: La fenomeno Esperanto"

Rotterdam, UEA, 1988,
ISBN 9290179.
120p. 21 cm.
Prezo: 18,00 NLG

*************************************************************************

SUPLEMENTO
//////////

ADRESARO DE LA ESPERANTO-GAZETARO, 1993
=======================================

-------------------------------------------------------------------------
La adresaro ne estas kompleta, gxi estas simola eltirajxo el la
datumbanko de LINGVO-Studio. Se vi ne trovas vian fakan, landan aux
lokan revuon en la listo, bv. sendi ilin al la redakcio de EVENTOJ. Same
ni petas informi pri eventualaj eraroj kaj ankaux pri sxangxo de
redaktoro aux redakcia adreso. Pli detalajn informojn pri la gazetoj vi
trovos en la baldaux eldonota Manlibro de TEJxA.
-------------------------------------------------------------------------

ABC
  Eldonas: E-Societo de Porto Alegere
  Redaktoro: Cleonice de Lima
     R. dos Andradas 1137/1704,
     BR-90001 Port Alegre, pk. 1415, Brazilio

AFEF-Bulteno
  Eldonas: Auxstria Fervoja E-Federacio
  Redaktoro: Leopold Patek
     Pf. 117, Wien A-1103, Auxstrio

Agu kaj fidu
  Eldonas: Utrechta Esperantista Rondo
     Duifstraat 55. NL-3514 EP Utrecht, Nederlando

Aktuale Euxro-Azio
  Eldonas: V.Minin
  Redaktoro: V.Minin
     pk. 2000, RUS-634063 Tomsk, Rusio

Albana Esperantisto
  Eldonas: Albana Esperanto-Ligo
     p/a Gafur Mucxo, Tirana, Rruga Thanas Ziko 56, Albanio

Alumeto
     765 Braemer Av. V8L 3S1 Sidney BC, Kanado

Andaluzia Esperanto-Informilo
  Eldonas: Andaluzia Esperanto-Unuigxo
     Apartado 3275, E-29080 Malaga, Andaluzio, Hispanio

Argentina Esperantisto
  Eldonas: Argentina Esperanto-Ligo
  Redaktoro: Marta Suzana Solis
     C.Correo 407, RA-2600, Venado Tuerto, Argentino

Arizona Suno
  Eldonas: Edven Grobe
  Redaktoro: Edven grobe
     1620 North Sunset Drive, 85281 Tempe, Arizona, USA

Asistilo
  Eldonas: Asocio Int. de Spirito & Teologio
  Redaktoro: Christian Lavarenne
     "Les Mergaillans", F-13540 Aix-en-Provence, Francio
Auxstria Esperanto-Revuo
  Eldonas: Auxstria esperanto Federacio
     Funfhausgasse 16-18, A-1150 Wien-15, Auxstrio

Avanco
  Eldonas: Kuba Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Orlando raola Gonzales
     Pk. 2018, Havano 10200 Kubo

Babilemo sen Limoj
  Eldonas: Groupe Esperantiste Limous
  Redaktoro: Agnes Nourani
     2 Allee Fromentin, F-87000 Limoges, Francio

Balta-mara Informilo
  Eldonas: Rostocka E-klubo
  Redaktoro: Werner Plate
     Walter Stocker str. 5. DO-2510 Rostock, Germanio

Biblioteka Bulteno
  Eldonas:  T.E.B.A.
     228. Capworth Street, E10 7HL London, Britio

Boletin
  Eldonas: Hispana Esperanto-Federacio
  Redaktoro: Antonio Marco Botella
     Compr.de Caspe 27-29, 9$C, E-50002 Zaragoza, Hispanio

Bona Espero
  Eldonas: E-Asocio de Sud-afrika Respubliko
  Redaktoro: Harro von Blottnitz
     P.O. Box 9570, 9570 Sasolburg, Sud-afrika Respubliko

Budhana Kuriero
     Pf. 1323, DW-7292 Baiersbronn 1, Germanio

Bulgara Esperantisto
  Eldonas: Firmao Pres-Esperanto
  Redaktoro: Mariana Evlogieva
     Balgarska morava 80, BG-1303 Sofio, Bulgario

Cirkulajxo por E-familioj
  Eldonas: Renato Corsetti
  Redaktoro: Renato Corsetti
     Colle Rasto, I-00039 Zagarolo, Italio

Cirkulero de CxEJ
  Eldonas: Cxeha Esperanto-Junularo
  Redaktoro: Pvla Dvorakova
     Zelenecska 20, 194 00 Praha 9, Cxehio

Cirkulero IAdEM
  Eldonas: Int. asocio de E-Matematikistoj
  Redaktoro: Francois Lo Jacomo
     21 rue Juliette Dodu, F-75010 Paris, Francio

Debrecena Bulteno
  Eldonas: E-Societo de Debrecen
  Redaktoro: Papp Tibor
     Trombitas u.12, H-4031 Debrecen, Hungario

DEFA Bulteno
  Eldonas: Dana Esperantista Fervojista asocio
  Redaktoro: Lene Niemann
     Edvard Munchsvej 9, DK-3000 Helsingor, Danio

Ekumenismo
     Piazza Duomo 4, I-48100 Ravenna, Italio

Ekzakte
  Eldonas: Urala E-Societo
  Redaktoro: Aleksander Korzenkov
     a/ja 67, RUS-620077 Ekaterinburg, Rusio

El Popola Cxinio
  Eldonas: Cxina Esperanto-Ligo
  Redaktoro: Wu Xunnan
     P.O. Box 77, CN-100037 Beijing, Cxinio

ELNA Update
  Eldonas: E-Ligo por Norda Ameriko
     Pk. 1129, El Cerrito, CA 94530, USA

Enigmo
     BP. 7. F-31914 Toulouse Cedex, Francio

Esperanta Literaturo
     P.O. Box 9204, CN-434000 Shashi, Hube, Cxinio

Esperanta Mormonaro
  Eldonas: Poresperanta Mormonara Ligo
  Redaktoro: Paul R, Kern
     Rue Haute Colline 28, B-4052 Beaufays, Belgio

Esperanta sxako
  Eldonas: esperanta Sxak-Ligo Internacia
  Redaktoro: Jeromir Canibal
     Okruzni 867, CS-73401 Karvina-Raj, Cxehio

Esperantisto Slovaka
  Eldonas: Slovakia Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Stanislav Kosecky
     Sklabinska 8, CS-83106 Bratislava, Slovakio

Esperanto
  Eldonas: UEA
  Redaktoro: Istvan ertl
     Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

Esperanto Aktuell
  Eldonas: Germana E-Asocio
  Redaktoro: Ulrich Becker
     Plauener str. 39, DO-1092 Berlin, Germanio

Esperanto Aktuell Auxstra
  Eldonas: Auxstria Esperanto Movado
     Margaretengurtel 100, A-1050 Wien, Auxstrio

Esperanto en Afriko
  Eldonas: UEA
  Redaktoro: Hans Bakker
     Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

Esperanto en Azio
  Eldonas: So Gilsu
  Redaktoro: DOJ Cxieko & Hirokaz
     Nisisiba 4-17-9, Kanazaua-ku, Yokohama, J-236 Japanio

Kontakto
  Eldonas: TEJO/UEA
     Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

Kooperativa Stelo
  Eldonas: Internacia Kooperativa E-Movado
  Redaktoro: Pal Jozsaf
     Bimbo u. 26, H-1022 Budapest, Hungario

Koresponda Adresaro
  Eldonas: World Frieds
     Pk. 5. CS-46002 Liberec 2, Cxehio

Kroata Esperantisto
  Eldonas: Kroatia Esperanto-Ligo
     Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio

Kulturaj Kajeroj
  Eldonas: Esperanrista Kulturdomo
  Redaktoro: P.Pabin
     17, rue Romain-Rolland, F-85100 LE Chateau-d'Olonne, Francio

Kuspe
  Eldonas: Euxska Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Inaki Gauna
     Zapateria 29, E-01001 Gasteiz, Euxskio, Hispanio

Kvinpinto & FEJO-bulteno
  Eldonas: Finnlanda Esperanto Junularo
     Pengerkatu 18 A 86, SF-00500 Helsinki, Finnlando

La Brita Esperantisto
  Eldonas: Esperanto-Asocio de Britio
  Redaktoro: William Auld
     20 Harviestoun Rd. Dollar, Clacks, FK14HG Skotlando

La dua jarcento
  Eldonas: Internacia Esperanto Muzeo
  Redaktoro: Herbert Mayer
     Hofburg, Michaeerkuppel, A-1010 Wien, Auxstrio

La Espero
  Eldonas: Sveda Esperanto-Federacio
  Redaktoro: Leif Nordenstorm
     Bjorknasvagen 3C, 2tr, S-96134 Boden, Svedio

La Espero el Koreio
  Eldonas: Han Moo-hyup
  Redaktoro: Puramo Chong
     C.P.O. Kesto 5154, Seul, Koreio

La Eta Gazeto
  Eldonas: Triesta Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Aldo Viotto
     C.P. 601, I-34100 Trieste, Italio

La Gzeto
  Eldonas: Esperanto klubo de Metz
  Redaktoro: Eugene de Zilah
     F-55210 Creue, Francio

La informilo
  Eldonas: Kultura E-Federacio de Orienta Francio
  Redaktoro: P.Denis
     27, rue de la Republique, F-54000 Nancy, Francio

La Kancerkliniko
  Eldonas: Jak Le Puli
  Redaktoro: Laurenco Septier
     `Les Cocherats', F-18210 Thauniers, Francio

La Lampiro
  Eldonas: E-Asocio de Sao Paulo
  Redaktoro: Svmilde Schenk Ledon
     C.P. 169, BR-12460 Campos do Jordano, Brazilio

La Lanterno Azia
  Eldonas: Korea Esperanto-Asocio
     CPO 4258 Seoul, 100-642 Koreio

La Libera Esperantisto
  Eldonas: Libera E-Asocio
  Redaktoro: Albert F.Stephan
     Carmen str. 5, DW-4000 Dusszeldorf, Germanio

La Merkato - bulteno de IKEF
  Eldonas: Internacia Komerca kaj Ekonimia Fakgrupo
  Redaktoro: Daniel Konig
     Schwarzwaldstr. 47, DW-6800 Mannheim 1, Germanio

La Migranto
  Eldonas: TANEF
  Redaktoro: Antje Nordewier-Jagtenbe
     Kon. Emmalaan 7, NL-3832 AH Leusden, Nederlando

La Mondo
     P.O. Box 825, CN- Beijing, Cxinio

La Movado
  Eldonas: KLEG (4 Japanaj E-Ligoj)
  Redaktoro: Kobori Mansion Toyonaka
     Sone-Higasimati 1-11 -46-204, Toyonaka-si, J-561 Japanio

La Ondo de Esperanto
  Eldonas: Triesta E-Klubo
  Redaktoro: Gerbec Dawilo
     via Macchiavelli 9, I-34100 Trieste, "Lega Ambiente", Italio

La Ondo [de Esperanto]
  Eldonas: Eldonejo Sezonoj
  Redaktoro: Aleksander Korjxenkov
     a/ja 162, RUS-620014 Jekaterinburg, Rusio

La Pacaktivulo
  Eldonas: Mondpaca Esperanto-Movado
  Redaktoro: Claude Glady
     36, rue de la Marne, B-1030 Bruxelles, Belgio

La Partio Nova
  Eldonas: Radikala Partio
     via de Torre Argentina 76, I-00186 Roma, Italio

La revuo Orienta
  Eldonas: Japana Esperanto Instituto
  Redaktoro: Ikawa Satio
     Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokyo, J-162 Japanio

La Riverego
  Eldonas: Esperanto-societo Kebekia
  Redaktoro: Sylvain Auclair
     6358-A, rue de Bordeaux, H2G 2E8 Montreal, Quebec, Kanado

La Skolta Mondo
  Eldonas: Skolta Esperanto-Ligo
  Redaktoro: Anna Ritamaki
     Peltolavagen 6 B 36, SF-27200 Abo/Turku, Finnlando

La Suda Kruco
  Eldonas: Auxstralia Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Dr. Donald Broadribb
     46 Great Eastern Highway, WA 6562 Bakers Hill, Auxstralio

La Suno Pacifika
  Eldonas: Tokia Esperanto-Klubo
  Redaktoro: Reza Kh. Hirayama T, Takadanobaba, Sinzyuku-ku, 310-3-1-5,
             Tokio, J-169 Japanio

La velo
  Eldonas: Islanda Esperanto Asocio
     Postholf 1081, IS-101 Reykjavik, Islando

Latvia Esperantisto
  Eldonas: Latvia E-Asocio
  Redaktoro: Saulcerite Neilande
     pk. 33, LV-1014 Riga-14, Latvio

Le Travailleur Esperantiste
  Eldonas: Federation Esp. du Travail
  Redaktoro: Gerar Reqigny
     Cite Franc-Moisin, Bat3-Esc.10, F-93200, Saint Denis, Francio

Letero de animzorganto
  Eldonas: Jozef Zielonka
  Redaktoro: Jozef Zielonka
     Lwowska 102, PL-33100 Tarnow, Polio

Letero el Zagrebo
  Eldonas: Internacia Kultura Servo
  Redaktoro: Judita Rey
     p.p. 499, HR-41000 Zagreb, Kroatio

Ligilo
  Eldonas: Brazila esperanto Asocio
     Caixa postal 3625, BR-70084 Brasilia (DF), Brazilio

Literatura Foiro
  Eldonas: Kooperativo "Literatura Foiro"
  Redaktoro: Perla Martinelli
     CP.232, CH-6830 Chiasso, Italio

Litova Stelo
  Eldonas: Litova Esperanto-Asocio
  Redaktoro: A. Vaitilavicxius
     ab.k. 167, LT-233000 Kaunas-C, Litovio

Lumo
  Eldonas: Kanada Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Jean Smythe
     P.O. Box 2159, VBL 3S6 Sidney B.C. Kanado

L'Esperanto
  Eldonas: Itala Esperanto-Federacio
  Redaktoro: Umberto Broccatelli
     Via G. Brodolini 10, I-00145 Roma, Italio

Matematiko Translimen
  Eldonas: IAdEM, Internacia Asocio de E-Matematikistoj
  Redaktoro: Christer Kiselmann
     Matematika Instituto, pk.480, S-75106 Uppsala, Universitato, Svedio

Medicina Internacia Revuo
  Eldonas: UMEA
  Redaktoro: S.Yamazone
     Iwagami-mati 4-8-9, Maebasi-si, J-371 Japanio

Mezmara Stelo
  Eldonas: Malta Esperanto-Societo
     P.O. Box 142, Valetta, Malto

Monato
  Eldonas: Flandra Esperanto-Ligo
  Redaktoro: Paul Peeraets, F.E.L.
     Frankfijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio

Monda Diskutilo
  Eldonas: Filio de Pola E-Asocio
  Redaktoro: Aleksander Zdechlik
     skr.poczt.21, PL-44100 Gliwice, Polio

Monda Forumo
  Eldonas: Monda Kunagado
  Redaktoro: Ulrich Becker
     Plauner str. 39, DO-1092 Berlin, germanio

Esperanto en Bavario
  Eldonas: Bavara E-Ligo
     Waterloo str. 21, DW-8900 Augsburg, Germanio

Esperanto en Pakistano
  Eldonas: Pakistana Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Muztar Abbasi
     228. Lower Mall, Muree, Pakistano

Esperanto en Singapuro
  Eldonas: Esperanto-Asocio Singapuro
     Tanjong Pagar, PO Box 0634, Singapore-9108

Esperanto en Skotlando
  Eldonas: d-ro A. Goodheir
     16. Woodlands Drive, Coatbridge, ML5 1LE, Skotlando

Esperanto Fervojisto
  Eldonas: G.Mazaud
     322 ave. de la Chatre, F-36000 Chateauroux, Francio

Esperanto Informilo
  Eldonas: Rumana E-Asocio
  Redaktoro: Dorin Hehn
     B-il V.Pirvan 4, RO-1900 Timisoara, Rumanio

Esperanto USA
  Eldonas: Esp-o Ligo por Norda Ameriko
  Redaktoro: Donald Harlow
     P.O.Box 551. Pinole, CA-94564, USA

Esperanto Veneto
  Eldonas: E-Grupo Veneto
  Redaktoro: Rinaldo Giancarlo
     via Savonarola 65, I-35137 Padova, Italio

Esperantolehti
  Eldonas: Esperanto-Asocio de Finnlando
  Redaktoro: Jukka Pietilainen
     Puutarhakatu 12B 18, SF-40200 Jyvaskyla, Finnlando

Espero Katolika
  Eldonas: D-ro U. Broccatelli
     Via Giacomo Brodolini 10, I-00139 Roma, Italio

Etnismo
  Eldonas: Komitato pri Etnaj Liberecoj
  Redaktoro: Uwe Joachim Moritz
     Im Romerfeld 44, DW-5180 Eschweiler, Germanio

Euxropa Esperantisto
  Eldonas: Esperanto-Euxropa Forumo
  Redaktoro: Matthew Smith
     30 Templeman Rd, Hanwell, London, W7 18T, Britio

Euxska Kverko
  Eldonas: Euxska Esperanto-Asocio
     Zapateria 29, Euxskio, Gasteizo, Hispanio

EVENTOJ
  Eldonas: LINGVO-Studio
  Redaktoro: Szilvasi Laszlo
     pk. 87., H-1675 Budapest, Hungario

Fenomeno
  Eldonas: Federacio de E-Organizoj
  Redaktoro: S.P.Smits
     Dunanstraat 164, NL-2713 VC, Zoetemeer, Nederlando

Fonro
  Eldonas: Gersi Alfredo Bays
  Redaktoro: William Auld
     20 Harviestoun Road, Dollar, Clacks. FK14 7HG, Skotlando

Forumo, LSG-bulteno
  Eldonas: Ligo de Samseksamaj Esperantistoj
     Kasteelstr. 5, B-2000 Antwerpen, Belgio

Franca Esperantisto
  Eldonas: Unuigxo Franca Esperantista
  Redaktoro: Herve Gonin
     4 bis rue de la Cerisaie, F-75004 Paris, Francio

GEJ-gazeto
  Eldonas: Germana Esperanto-Junularo
  Redaktoro: Ulrich Gortz
     Manfredstr. 29. Munster, DW-4400, Germanio

HEJS-Juneco
  Eldonas: Hisp. Esperantista Junulara Societo
  Redaktoro: Miguel Angel Sancho
     Marcelo Usera 163, E-28006 Madrid, Hispanio

Heroldo de Esperanto
  Eldonas: Ada Fighiera-Sikorska
  Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska
     Via N. Sandre 15, I-10078 Venaria Reale (TO), Italio

Hungara Fervojista Mondo
  Eldonas: Fervojista Fako de HEA
     Pf.7, H-1378 Budapest, Hungario

Hungaria MEM-Informilo
  Eldonas: Hungaria MEM-sekcio
  Redaktoro: Kereszthegyi T. & Boldog
     Alpar u. 55, Budapest, Hungario

ILERA bulteno
  Eldonas: Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj
  Redaktoro: Matisinka Laszlo
     Gyozelem ut 2, H-2730 Albertirsa, Hungario

ILTIS Forumo
  Eldonas: ILTIS eldonejo
  Redaktoro: Reinhard Haupenthal
     Pf. 1530, DW-6670 Rt. Ingbert, Germanio

Impulso
  Eldonas: Brazila E-ista Junulara Asocio
     C.P. 2761, BR-01051 Sao Paulo (SP), Brazilio

Informa Bulteno
  Eldonas: Gruppo Esperantista Bologna
     via Miramonte 14, I-40124 Bologna, Italio

Informilo de E-Handikapuloj
  Eldonas: Asocio de E-Handikapuloj
     Soukenicka 58, CS-27401 Slany, Cxehio

Informoj de Estona E-Asocio
  Eldonas: Esperanto Asocio de Estonio
  Redaktoro: Helve Leis
     Olevimagi 12/14, EE-200101 Tallin, Estonio

Inter NI
  Eldonas: Robert Williamson
     329 Poplar Drive, B2W 4K8 Dartmouth, NS. Kanado

Internacia Fervojisto
  Eldonas: Internacia Fervojista E-Federacio
  Redaktoro: E.Henning Olsen
     Aderupvej 182, DK-4700 Naestved, Danio

Internacia Jxurnalisto
  Eldonas: Tutmonda Esperantista Jxurnalista Asocio, TEJxA
  Redaktoro: Stefan Maul
     Pferseer Str. 15, DW-8900 Augsburg, Germanio

Internacia Pedagogia Revuo
  Eldonas: ILEI, Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj
  Redaktoro: Stefan MacGill & Kovacs Marta
     Eso u. 7, H-1034 Budapest, Hungario

Internaciisto
  Eldonas: Komunista Esperantista Kolektivo
  Redaktoro: Luis Serrano Perez
     str. Font Nova 32, E-08202 Sabadell, Hispanio

Internaj Informoj
  Eldonas: Dana Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Grete Kvist
     Sct. Mathias Gade 36. 2tv, DK-8800 Viborg, danio

Irlanda Esperantisto
  Eldonas: Esperanto Asocio de Irlando
  Redaktoro: Joy Davies
     9 Templeogue Wood, Dublin 6W, Irlando

Israela Esperantisto, red.
  Eldonas: Esperanto-Ligo en Israelo
  Redaktoro: Josef Semer
     POK 22041, IL-61220 Tel-Aviv, Israelo

Itala Fervojisto
  Eldonas: Itala Fervojista Esp. Asocio
  Redaktoro: Claudio Pavesi
     Via de'Poeti 5/2, I-40124 Bologna, Italio

It-info
  Eldonas: Itala Esperanto-Junularo
  Redaktoro: Pier Luigi Cinquantini
     Via D. Alighieri 2, I-01010 Blera (VT), Italio

JEFO
  Eldonas: Jun. Esperantista Franca Organizo
  Redaktoro: Evelyne Bounin
     4 bis rue de la Cerisaie, F-75004 Paris, Francio

JEN
  Eldonas: Flandra Esperanto Junulara Asocio
     Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpwn, Belgio

Juna Amiko
  Eldonas: ILEI
  Redaktoro: Stefan MacGill
     Eso u. 7, H-1034 Budapest, Hungario

Junaj Esperantistoj Informas
  Eldonas: Junulara Esperantista Svisio
  Redaktoro: Marion Grosjean
     CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio

KAE Informilo
  Eldonas: Kultura Asocio Esperantista
     Av. Onze de Setembre 59, E-08208 Sabadell, Katalunio, Hispanio

Kajeroj El La Sudo
  Eldonas: Hispana Asocio de Laboristoj
  Redaktoro: Antinio Marco Botella
     Av. Compr. de Caspe 27/29, E-50002 Zaragoza, Hispanio

Kara Amiko      Eldonas: Kastora Klubo
  Redaktoro: Barbara Chmielewska
     ul. Pulawska 3-11, PL-02515 Warszawa, Polio

Kataluna Esperantisto
  Eldonas: Kataluna Esperanto-Asocio
     Apartat 290, E-08200 Sabadell, Katalunio, Hispanio

Kata-luno      Eldonas: Kataluna Esperanto-Junularo
  Redaktoro: Felip Artero i Lozano
     Apartat de correus 32318, E-08080 Barcelona, Katalunio, Hispanio

Komencanto
  Eldonas: Viktor Kudrjavcev
     Pk. 132, RUS-620041 Ekaterinburg, Rusio

KOMP-RO
  Eldonas: Komputila Rondo
  Redaktoro: Jurgen Wulff
     Bornkamp 12, DW-2000 Hamburg 70, Germanio

Koncize
  Redaktoro: Ulrich Matthias
     Rheinweg 15, DW-5300 Bonn-1, Germanio

Konkordo
  Eldonas: Internacia Societo de Invalidaj Esperantistoj
  Redaktoro: Nikolaj Grisxin
     str. Brivibas 27-11, LV-229910 Ventspils, Latvio

Monda Merkato
  Eldonas: Linguistisches Bureau
  Redaktoro: Alfred Schubert
     Pf. 1539, DW-8129 Weilheim, Germanio

Mono
  Eldonas: Joachim Werdin
     Pionerow 6A9, PL-47220 Kedzierzyn-Kozle, Polio

Montejo
  Eldonas: Nepala Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Dipendra Kumar Piya
     PO Box 4098 Kathmandu, Nepalo

Moskva gazeto
  Eldonas: Eldonejo Impeto
  Redaktoro: Elene Sxevcxenko
     a/ja 428, RUS-119048 Moskva, Rusio

Muziko
  Eldonas: Muzika Esperanto-Ligo
  Redaktoro: Dimitar Terziev
     ul. Minin Kamak-58, BG-1421 Sofia, Bulgario

Najtingalo (songazeto)
  Eldonas: Reza
     C.P.O.Box 405, J-100-91 Tokio, Japanio

Naturista Vivo
  Eldonas: Int. Naturista Organizo Esperantista
  Redaktoro: Fenzvesi Ervin
     Ujvidek u. 58, H-1145 Budapest, Hungario

Nia Bulteno
  Eldonas: Portugala Esperanto Asocio
  Redaktoro: Antonio Martins
     Rua Dr.Joao Couto 6, r/c A, P-1500 Lisboa, Portugalio

Nia Verda Informilo
  Eldonas: Helena Esperantisto-Asocio
     Agiu Meletiu 54, GR-11252 Athina, Grekio

Norda prismo
  Eldonas: Oy Mendoservo Ak
  Redaktoro: Jukka Pietilainen
     Puutarhakatu 12 B 18, SF-40200 Jyvaskyla, Finnlando

Nordorienta Informilo
  Eldonas: Nordorienta E-Asocio
  Redaktoro: Maria Hilarina Aires Nun
     C.P. 291, BR-59010 Natal, Brazilio

Norvega Esperantisto/Kvinpinto
  Eldonas: Norvega Esperantista Ligo
  Redaktoro: Douglas Draper
     Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, Norvegio

Novajxoj Tamtamas
  Eldonas: Yokohama Esperanto Rondo
  Redaktoro: Hirokaz Doi
     18-14 Saido 1-coome, J-233, Yokohama, Koonan-ku, Japanio

Oomoto
  Eldonas: Oomoto kaj U.H.A.
  Redaktoro: Takasi Agou
     Tenon-kjo, Kameoka-si, J-621 Kioto-hu, Japanio

Paco
  Eldonas: Mondpaca Esperantista Movado
  Redaktoro: Clement Tholet
     Rtr. des Hineux 54, B-4040 Herstal, belgio

Parolas Varsovio
  Eldonas: Pola Radio, Esperanto Redakcio
  Redaktoro: Andrzej Pettyn
     PO Box 46, PL-00950 Warszawa, Polio

Penseo
  Eldonas: Lin Liyuan
  Redaktoro: Shi Chentai
     72/501, Xiatang Xilu, CN-510050 Guang Zhou, Cxinio

Ponteto
  Eldonas: E-Ligo en Kanto
  Redaktoro: Oohara Takasi
     Hinode-cho 27-3-1026, J-120, Tokyo, Adachi-ku, Japanio

REU Informas
  Eldonas: Rusia Esperanto-Unio
  Redaktoro: Irina Goncxarova
     Pk. 57, RUS-105318 Moskvo, Rusio

Revuo E-Centro Informas
  Eldonas: Instituto pri Managxarado
      a/ja 17, UKR-343206, Slavjansk, Ukrainio

Rok-gazet?
  Eldonas: EUROKKA
  Redaktoro: Bertrando Albaut
      F-31450 Donneville, Francio

Ruslanda Esperantisto
  Eldonas: Ruslanda Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Halina Gorecka
      a/ja. 67, RUS-620077 Jekaterinburg-77, Rusio

Sabadell Esperantista
      Gral. Mola 99, E-08207 Sabadell, Hispanio

Saluton
  Eldonas: E-Societo de Chicago
  Redaktoro: Doug Portmann
      1517 Raymond Dr. Apt. 101, IL 60563 Naperville, USA

Sano
  Eldonas: Cxeha Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Josef Hradil
     Druzstevni 1161, CS-295 01 Mnichovo Hradiste, Cxehio

SAT-Amikaro
  Eldonas: Laborista Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Johano Selle
     67 Av. Gambetta, F-75020 Paris, Francio

Savaria Esperanto-Revuo
  Eldonas: Vas Megyei Eszperanto Egyesulet
  Redaktoro: dr. Fulop Jozsef
     Hargita u. 36, H-9700 Szombathely, Hungario

Scienca Revuo
  Eldonas: ISAE, Internacia Scienca Asocio Esperantista
  Redaktoro: Rudi Hauger
     Ringstrasse 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio

Sennacia Revuo
Eldonas: SAT
  Redaktoro: Krys Unger
     67 Av. Gambetta, F-75020 Paris, Francio

Sennaciulo
  Eldonas: Sennacia Asocio Tutmonda
  Redaktoro: Kresimir Barkovic
     67 Av. Gambetta, F-75020 Paris, Francio

Spektro
  Eldonas: Eldonejo Sezonoj
  Redaktoro: Aleksej Birjulin
     a/ja 162, RUS-620014 Jekaterinburg-14, Rusio

Spiritisma Esperanto-Informilo
  Redaktor: Cesar Spares dos Reis
     Rua dos Invalidos 34, BR-20231 Rio de Janeiro (RJ), Brazilio

Starto
  Eldonas: Cxeha Esperanto-Asocio
  Redaktoro: Miroslav Malovec
     Bosonozska 15/10, CS-62500 Brno, Cxehio

Stomatologia Forumo
  Eldonas: UMEA
  Redaktoro: Friedrich Pfeifer
     str. der Einheit 17, PSF 12, DO-9430 SCHwarzenberg, Germanio

Sunradioj
     38 rue Jean Moulin, F-33220 Ste Foy La Granda, Francio

Survoje
  Eldonas: UNIKO
  Redaktoro: Aleksander Fjodorov
     Pk. 168, UKR-335057 Sevastopol-57, Ukrainio

TEJO-Tutmonde
  Eldonas: T.E.J.O.
  Redaktoro: Kalle Kniivila
     S:t Hans grand 30 B, S-22642 Lund, Svedio

Tempo
  Eldonas: Kroatia Esperanto-Ligo
  Redaktoro: Ljiljana Pranic
     Amruseva 5/1, HR-41000 Zagreb, Kroatio

The worker esperantist
  Eldonas: SAT en Britio (SATEB)
  Redaktoro: Erhel Prent
     29 Farrance Rd. RM6 6EB Romford, Essex, Britio

Tutmondaj Sciencoj kaj Tekniko
  Eldonas: Cxina Scienca Akademio
     52 Sanlihe, CN-100864 Beijing, Peking, Cxinio

UN kaj NI
  Eldonas: UEA
     Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

Varsovia vento
  Eldonas: E-klubo ?Varsovia Vento?
  Redaktoro: Ireneusz Bobrzak
     Ul. Torunska 82/133, PL-03226 Varsovio, Polio

Venezuela Stelo
  Eldonas: Venezuela Esperanto-Asocio
     Apartado 47675, Caracas 1041 A, Venezuelo

Verda Familio
  Eldonas: E-klubo Mnichovo Hradiste
  Redaktoro: Dr. Josef Hradil
     Druzstevni 1161, CS-295-01 Mnichovo Hradiste, Cxehio

Verda Lumo
  Eldonas: E-Societo de New England
  Redaktoro: Karl Heuer
     PO Boksz 655, Concord, MA 01742, USA

Verda Vocxo
  Eldonas: Korea Esperanto-Junularo
  Redaktoro: Choi Yoo-Sik
     C.P.O. 4258 Seoul, Koreio

VERDire
  Eldonas: Flandra E-Ligo
  Redaktoro: Claude Rouget
     Radarv 5, N-9014 Tromso, Norvegio

Vocxo el Ukrainio
  Redaktoro: Dimitrij Cibulevskij
     a/ja 9307, UKR-310003 Harkov-3, Ukrainio

Voko el Stirio
  Eldonas: Auxstria Esperanto-Junularo
     Pf. 804, A-8011 Graz, Auxstrio

ZEL-ano
  Eldonas: Zagreba Esperanto Ligo
     Amrusxeva 5/1, HR-41000 Zagreb, Kroatio

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor