Eventoj n-ro 0028, 2/aprilo - '93, retposxta versio **************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Iom post iom... - LIBRO PRI LIBROJ Organizaj demandoj: - FEDERACIO DE E-GRUPOJ Faka aplikado: - Stagxo por agentoj - Anatomio populare - IGxU MAGISTRO Aux DOKTORO CxE AIS - Kuko-receptoj kaj bakado - Scienca suplemento Arangxoj: - Internacia renkontigxo en Tallinn - JUSETUR - Labor-feriado Esperantista en Irlando - 12-a Internacia Literatura Forumo - 5-a konferenco de Alp-Adriaj esperantistoj - Memzorga lagumado - KISO en Marburg - INTERNACIA INFANA KONGRESETO - KLERIGKIBERNETIKO KAJ EUxROPA KOMUNIKADO Movado: - Pola Esperanto Asocio sen prezidanto! - Cxu obligi monumentojn al Zamenhof? Alvoko: - SENPAGE AL IJK! - Somera Universitato en San Francisko - TEJO Tutmonde redaktote en Svedio - Ricevu profesian diplomon pri esperanto! - "Ju malpli laborema, des pli luksa la cxambro" ILEI: - 27-a ILEI-konferenco kaj 2a Gimnazio de ILEI Azia agado: - Esperanto inter hindaj skoltoj Por via notlibro: - GEJ-estraro - UK-95 en Tampere: Hungara angulo: - Kulturaj-turismaj kunvenoj en 1993 en Hungario Historio: - TRE KONCIZA HISTORIO DE LA ESPERANTO-MOVADO Esperanto en radio: - Informilo de Pola Radio Korespondi deziras: - *** Anoncetoj: - *** Interese: - La Biblio de Esperantalo Konkurso: - Internacia konkurso por lernejanoj ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Iom post iom... =============== En 1988 la Komitato de UEA akceptis Strategian Planon, titolitan "En la duan jarcenton" kaj paralele specifan laborplanon por 1989- 1992. La periodo pasis, kaj pli kaj pli lauxtas la vocxoj, postulantaj cel-konscian analizon kaj agadon ene de niaj organizoj. Cxirkaux ni la ekstera mondo rapidege sxangxigxas, por nia originala celo ni havas nemultajn sxancojn, se ni ne adaptigxas al la novaj cirkonstancoj. En la orient-euxropaj landoj la organizita e-movado kuntirigxis, kelkloke ecx disfalis, - kvankam antauxe la tieaj landaj asocioj estis ne neglekteblaj. Maloftigxis aux malaperis la landaj informiloj, malkreskis la membraro, draste malpliigxis la nombro de aktivuloj, kaj la lokaj e-centroj pasxo post pasxo cxesis sian agadon. La kauxzoj estas ne nur soci-geografiaj, ili estas influitaj ankaux de la nuna stato de nia komunumo, de nia movado. Sed unu post la alia aperas lumetoj. La estraro de UEA en sia februara kunsido dedicxis pli ol duontagon al la strategiaj demandoj. Konceptigxis tri apartaj ideoj de Fettes, Jackson kaj Bakker, prezentitaj/otaj en la revuo Esperanto. Estas repensataj la celoj, rimedoj - kaj la necesa direkto de la agado. Estas rekonceptataj pluraj "tezoj", kaj unu post la alia naskigxas novaj ideoj. La diskutoj dauxras ne nur cxe la UEA-estraro, post pluraj jaroj la movadaj temoj aperis ankaux dum internaciaj e- arangxoj. La junularaj e-organizoj de ses mezeuxropaj landoj (D, CH, I, H, CS, HRV) novembre jam la duan fojon organizis sian regionan kunlabor-konferencon. La Germana kaj Cxeha E-Asocioj okazigos en majo komunan kongreson. Post kelkjara pauxzo sxajnas renaskigxi la kunlaboro ankaux cxe orient-euxropaj landoj. Inter la 6-a kaj 9-a de majo Poprad gastigos la gvidantojn de la tieaj landaj e-organizoj por priparoli la komunajn problemojn, kaj sercxi la komunan utilon. Trovi la tauxgajn vojojn estas ne simpla afero, neniu povas atendi tujajn rezultojn. La kvanto kaj kvalito de nia movado kaj komunumo dependas nur de ni, esperantistoj. Neniu faros la laboron, se ni mem ne faras gxin. Sed la lumetoj brilas, iom post iom plimultigxas - kaj dauxre esperigas. Szilvasi Laszlo ************************************************************************* LIBRO PRI LIBROJ ================ La esperantistoj emas fieri, fanfaroni pri la ricxeco de la esperanta literaturo, pri originala kaj tradukita. Oni parolas cxiam pri literaturo kaj nur tre malofte pri la libroj mem. Kvankam oni bone scias, ke la palpebla enkorpigxo de la literaturo estas la libro. Sed kie ni povas montri al la neesperantista interesigxanto - ecx al la esperantista - librojn amase, okulfrape? Nur kelkaj grandaj bibliotekoj de la mondo gardas la dum jarcento - nur dum unu jarcento - amasigxintan trezoron de la esperantista kulturhistorio, tiun parton, de la tuthomara kulturhistorio. La kolektajxo Fajszi -------------------- Tia trezorejo estas la kolektajxo de K roly Fajszi, Budapest, kiu sxajne estas unu el la plej grandaj privataj bibliotekoj en Esperantujo. La logxejo de Fajszi havas lokon en la esperantaj vojagxlibroj, ja multaj homoj kontaktas kaj vizitas lin, lian bibliotekon. La kolektajxon mem - 20000 bibliografiaj unuoj inter ili pli ol 9000 libroj, pli ol 4000 binditaj jarkolektoj - ni prezentos alian fojon. En Esperantujo tre mankas bonaj bibliografioj. Nenie estas kune la listo de la gxis nun aperintaj esperantaj eldonajxoj. Neniu povis preni sur sin la superhoman taskon: trarigardi, trasercxi cxiujn akireblajn eldonajxojn, aperintajn dum cent jaroj en la tuta mondo. La katalogo de Biblioteko Hodler cxe UEA - se ekzistas - ne estas konsultebla de iu ajn, kaj la lasta katalogo de la Viena Internacia E-Muzeo estas datita al 1975. Tial estas salutindaj cxiuj novaj katalogoj, cxar ili - almenaux parte - prilaboras certan teritorion kaj helpas kunkolekti la materion de la estonta "granda bibliografio". Unika katalogo -------------- En 1991 per grandega laboro estis kompilita kaj eldonita la unua katalogo de la Fajszi-biblioteko pri 5000 libroj (el 9 mil entute). La katalogo enhavas priskribon de esperantlingvaj libroj, brosxuroj, manuskriptoj kaj ankaux alilingvaj eldonajxoj pri esperanto kaj aliaj planlingvoj. La bibliografia priskribo estas farita laux la Internacia regularo por libroregistrado "International Standard Bibliographic Deskribtion" ISBD/M. La biblioteka uzo de tiu cxi normo ebligas perkomputilan prilaboron de dokumentoj, cxar la priskriboj enhavas cxiujn necesajn informojn pri la libroj. Helpe de tekniko la uzantoj povas diversmaniere elektadi el cxi tiuj indikoj, aux eventuale aldoni ion ajn laux siaj bezonoj. Per plena priskribo estis dezirata kontribui ankaux al la novaj esperanto-bibliografiaj laboroj. En la katalogo la dokumentoj (libroj) portas la vicnumerojn 1 - 5100. Enhave la kolektajxo estas ordigita laux la internacia faksistemo, kio ebligas universalan bibliografiecan uzadon de la katalogo. La faksistemo bazigxas sur la mallongigita eldono de la Universala Decimala Klasifiko aprobita de la Internacia Dokumentada Federacio sub la numero FID Publ. Nu 555. La enhavtabelo sekvas la sistemon de la fakgrupoj kaj aludas al la vicnumeroj de la priskribajxoj. Pri la bibliografiaj priskriboj laux sciencobrancxoj aldonigxis du alfabetaj indeksoj. La unua, lauxnoma, enhavas la nomojn de verkistoj, tradukistoj, redaktistoj aux ilustriistoj, lauxeble en ilia propra nacia lingvo. La alia alfabeta indekso grupigas la librojn laux titoloj senkonsidere al la komencaj artikoloj. Cxu akirebla? ------------- La katalogo estas interesa kaj utila legajxo por cxiu esperantisto kaj esence bezonata por esperantaj bibliotekoj, kolektajxoj. Gxi estas havebla kontraux 98 NLG cxe la libroservo de UEA. Sincerajn gratulojn kaj pliajn sukcesojn al onklo Fajszi! Szanto Anna Gorogne, Hungario ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// FEDERACIO DE E-GRUPOJ ===================== ------------------------------------------------------ Mia respondo al Joachim Werdin (aperinta en EVENTOJ oktobro 1 kaj 2, 92) estas, eble, iom longa, tamen necesas "aerumi" la temon, cxar gxi estas ege grava, kaj kiel (jxusa) eksoficisto de UEA mi havas iom alian perspektivon ol la ceteraj kontribuintoj al la debato. Mi komprenas la frustracion de Joakimo, kiu forte laboris dum pluraj jaroj por esperanto en orientaj landoj. Plej ofte liaj atingoj estis tre kontentigaj. Malpli ofte li ricevis adekvatan kompenson. ------------------------------------------------------ 10 milionoj? ------------ Nuntempe okazas la plej seriozaj gxis nun provoj (fare de estrarano Hans Bakker kaj aliaj) ekstermi la plagon de deficitoj. Cxiu konsentas, ke tio estas problemo, sed mi atentigas - ke se la kapitalo de la Asocio dauxre kreskas la stabileco de UEA ne estas de ili minacata; krome - ke ne povas esti celo de UEA fari profilojn, cxar tio povus altiri la atenton de la fisko (kial pagi malnecese impostojn?). Tamen kio estas tiuj 10 milionoj da guldenoj kiujn flirtigas JW antaux niaj okuloj? Cxu vere cxiujara gajno? Li ne malkasxas la sekreton, kiel atingi tiun felicxan staton. Se serioze li supozas tion ebla, li bonvolu tuj veni al Roterdamo kiel Financa Konsilisto; mi persone garantias al li, kontraux sukceso, unu procenton de la dek milionoj, kaj li estos ricxa! (Mi prenos plian procenton!) Regionaj filioj? ---------------- Sxajnas al mi, ke la sugestitaj regionaj filioj de UEA jam ekzistas, en la formo de la alilandaj landaj asocioj, ja la kolonoj mem de UEA! Sed da ili estas nur kvindeko - en multaj landoj ili mankas. Ni bezonas multajn teamojn da Joakimoj Verdenoj por adekvate organizi aliajn filiojn. La proponita organizo APUEA (Asocio por progresigi UEA) sen kotizo nelonge vivos. Sen kotizo gxi forprenos de UEA normalajn enspezojn gxiajn. Mi ne certas, ke tio eblas la gxusta maniero solvi la problemon. Jes, UEA estas necesa, gxi povas tamtami cxe gravaj pordoj pri esperanto; gxi estas ankaux ombrelo por la tuta gxenerala esperanto-movado. Jes, UEA estas ni, la membroj! Iel, mi ne tute kontrauxus la ekziston de la sendependa forumo por gvati la financojn kaj la rezultan aktivadon de UEA, sed miaj pensoj flugas en tute alia direkto. Federacio de E-grupoj --------------------- Siatempe, per demandaro dissendita kun la aprila, 1991, numero de la revuo Esperanto, UEA lancxis "Enketon" en kiu la lasta alineo tekstis: "Cxi tie ni disponigas al vi spacon por esprimi kritikojn aux lauxdojn pri la aliaj servoj aux agadoj de UEA. Bonvolu indiki cxion, kion vi opinias grava, ecx se gxi ne rilatas al la (antauxaj) demandoj. Mi plenigis la vakan spacon per la jena auxdaca propono, kaj mi volonte auxdos la opinion de aliaj. La venonta evolu-stadio de la internacia esperanto-movado devus esti la kreo de mondfederacio de esperanto-grupoj - cxu sub la ombrelo de UEA cxu sendepende de UEA. Cxu eldonu apartan almanakon kaj donu specialan atenton al gxemelurboj, al ties esperanto-societoj kaj al cxiuj esperanto-grupoj. Tio estas tute serioza propono. Kompreneble, la propono restis sen reeho fare de la CO, kio vere ne surprizis min. Finfine: kiel gxi reagu al (espereble) centoj da "kritikoj kaj lauxdoj"? La esperanto-movado ne estas nur UEA. La plimulto de la esperanto- parolantoj en la mondo malmulton scias pri UEA; multaj kiuj scias pri gxia ekzisto ne povas kompreni kial gxi ekzistas, aux supozas, ke gxi "ne estas por mi". Ekster dubo tamen, gxi estas la plej granda, la plej internacia, la plej potenca organizajxo je la dispono de la esperantistoj. Ni palpu kaj auxskultu gxian korpon. Laux sia strukturo UEA estas versxajne tro kompleksa por kontentige plenumi plurajn el siaj lauxstatutaj devoj, ekzemple faciligi la internacian komunikadon, plifaciligi la cxiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter homoj kaj kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco (paragrafoj 3 a/b/c). Kion havas UEA-anoj komuna? La revuon Esperanto, la jarlibron... Mi havas alian, du-partan, demandon, kiu rilatas al la unua magia momento kiam oni firme decidis lerni esperanton; kaj al la dua magia momento kiam oni unuafoje fakte uzis la internacian lingvon interparolante kun eksterlandano. Cxu ili okazis en kadro de UEA? La respondon mi povas nur konjekti - eble 0.1% jes rilate la unuan okazon; maksimume 10% jes (certe cxe Universala Kongreso) en la dua. Tiuj magiaj momentoj do preskaux cxiam okazis sub la auxspicioj aux de la landa asocio aux (pli versxajne) de grupo, cxu loka, cxu fervojista, cxu religia ktp. Ili estas tamen tre gravaj eventoj, cxar ili estas la sparkoj kiuj farigas la motoron por la dauxrigo de esperanto. Mia konkludo estas, ke la rolo de la esperanto-grupo estas gxis nekredebla grado subtaksata. Monda Federacio de E-grupoj kaj aktivuloj: MEGA ----------------------------------------------- Sed kial MEGA? Cxu gxi povus utili al la internacia lingvo kaj al gxiaj parolantoj pli ol la jam ekzistanta movado? Mi kredas, ke jes! Cxar gxia plej grava celo estus pliproksimigi la individuojn kiuj nun kasxas sin en la miloj da esperanto-grupoj tra la tuta mondo. Kiel ni difinu la esperanto-grupon? ----------------------------------- Tiun ni povus diskuti, sed mia difino estus tre baza kaj fleksebla por ke la organizo povu enplekti la plej modestan grupigxon de esperanto-parolantoj. Ni komencu, do, cxe tri personoj. Kelkajn kondicxojn, tamen, oni devus povi plenumi, ekzemple: 1. La grupo havu nomon (kiu tamen povus esti tute neformala, ne registrita) kaj konstantan adreson. Cxi tie "konstanta" signifas, ke la adreso antauxvideble validu minimume tri jarojn. 2. La grupestro estu persono, kiu parolas adekvate la lingvon kaj kiu povus, do, gvidi la grupon kaj intersxangxi korespondajxojn. 3. La grupo estu preta deklari, ke gxi kunvenas minimume trifoje jare. Tia malofteco ebligus ecx tre disigitojn (foje federaciojn) aligxi al MEGA. 4. La grupestro estu preta transpagi cxiujare modestan kotizon al adreso aux konto difinota. La kotizo estos bazita sur la deklarita nombro de grupanoj. 5. La grupestro aux selektita grupano respondecos pri regula livero de informoj al la redaktoro de MEGA kaj disdonos al siaj kungrupanoj en konvena maniero la MEGA-bultenon, kies koston kovros la kotizo. 6. En esceptaj okazoj tre izolitaj individuoj povus aligxi kiel Aktivuloj kun apartaj kondicxoj. MEGA ebligos nin survoji al la plej kompleta gxis nun censo da esperanto-parolantoj. Multaj grupanoj membras nur en sia grupo kaj/aux konas aliajn kiuj ne povas aux ne volas aligxi al iu esperanto-organizo. Oni kuragxigus "enfiltrigxon" en la lokan gxemeligan aux partnerurban societon, kiu ofte (sed ne cxiam) estas organizita de urba magistrato aux registaro. La esperantistoj en la respektivaj urboj povas pozitive helpi la evoluigon de partnero- rilatoj kaj la ne-esperantistoj povas konstati tiel la praktikecon de la internacia lingvo. Tia aktivado ne kostas dek milionojn! Ni raportus pri reciprokaj vizitoj kaj kuragxigus rektajn kontaktojn inter la grupoj, intersxangxon de klubaj programoj ktp. Tralego de la planoj de aliaj grupoj estas ofte tre interesa, kaj donas instigon al kreo de similaj projektoj. Eble fakte alvenis la horo por detala ekzameno, fare de Joachim Werdin kaj aliaj kun fresxaj ideoj, de la nuna sanstato de la esperanto-movado. Ni ne dependu de ekonomiaj mirakloj, sed precize diagnozu la problemojn kaj trovu la gxustan solvon, kiom ajn radikala gxi estu. John Rapley, Roterdamo ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Stagxo por agentoj ================== Homoj, interesataj labori ene de la organizo EKA (Esperanto-Komerca Agado) estas invitataj partopreni en la 1-a stagxo por agentoj, okazonta en Pecs, Hungario la 15-an kaj 16-an de majo. Pro organizaj kialoj la nombro de cxeestantoj estas limigita al 20 personoj. Je la fino de la kurso la partoprenantoj ricevos atestilon kaj estos nomumitaj kiel EKA-agentoj. Aligxilojn kaj pagkondicxojn demandu cxe: EKA, pk 485, I-34100 Trieste Italio. Telefone: +39-40-828764, Telefakse: + 39-40-763158. ************************************************************************* Anatomio populare ================= "La korpo de la homo - enkonduko al konstruo kaj funkcio" estas la unua el vico de fakaj, (popular-)sciencaj libroj en esperanto, eldonotaj de MZ-Verlag, danke al Harald Schicke, Germanio; gxi estas facile komprenebla, bone ilustrita enkonduko al anatomio kaj fiziologio de la homa korpo. Tia libro delonge ne plu estas havebla. "La korpo de la homo" aperos okaze de UK en Valencio, kaj gxi havos 128 pagxojn. En la okcidentaj landoj gxi kostos 29,80 DEM; por nepagipovaj landoj ni antauxvidas senmonan intersxangxon kontraux aliaj e- eldonajxoj aux utilaj varoj. La libro estas havebla cxe la eldonejo aux en via librovendejo per la numero ISBN 3-89240-078-4. Harald Schicke, MZ-Verlag, Postfach, DW-2110 Buchholz 5, Germanio. Tel. kaj fakso +49-4183 4653. ************************************************************************* IGxU MAGISTRO Aux DOKTORO CxE AIS ================================= La Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) estas registrita kiel plenrajta universitato, kies diplomoj estas agnoskataj krom San Marino ankaux en pluraj aliaj euxropaj landoj, ekz. en Germanio kaj Italio la Akademio organizas ankaux universitatajn stud-sesiojn (SUS) kaj en San Marino kaj en aliaj urboj de Euxropo, kien venas AIS-profesoroj kaj faras prelegojn kaj ekzamenojn. La diplomoj estas eldonitaj post difinita nombro de sukcesaj ekzamenoj. SUS-oj okazas almenaux dufoje jare. Ne estas studeblaj tiaj fakoj, cxe kiuj necesas multaj praktikaj ekzercoj, laboratorioj k.s. Do, vi ne povas elekti medicinan studon, aux studon por esti elektroingxeniero k.s. Sekve, vi povas studi en unu el jenaj 6 studgrupoj, profesiaj kampoj (kies klasifiko estas iom arbitra): 1. Kibernetiko (teorio de informado, psikokibernetiko, informprilaborado, komputila programado, interlingvistiko, psikologio, merkatkomunikado, fremdlingvoj); 2. Humanistiko (gxenerala kaj kompara lingvistiko, humanistika pedagogio, speciala lingviko, retoriko, publikigado, interlingvistiko); 3. Struktursciencoj (simbola logiko, aritmetiko kaj nombroteorio, probablokalkulo, matematika didaktiko, statistiko gxenerala sistemiko, geometrio, kinematiko, formalaj matematikaj studoj); 4. Filozofio (filozofiaj bazaj sciencoj, filozofiaj valorteorioj, model- kaj sciencteorioj, ide-historio); 5. Natursciencoj (Fiziko kaj konstrustatiko, masxinteknologio, elektroteknologio, kemio kun siaj teknologioj, geo- kaj astrosciencoj, gxenerala biologio, botaniko, zoologio, humanbiologio, medicino, agronomio, nutradscienco); 6. Morfosciencoj (auxdvida dokumentado, formigo de industriaj projektoj, mediplanado, arkitekturo, ekologio, urbo- kaj regionplanado, turismiko, komunikilsurfacoj, komputilgrafikoj). Vi povas atingi jenajn gradojn de titoloj: 1. Bakalauxreco (kiel 2 - 3-jara universitata studo post antauxa sialanda 12 jara lernado en lernejoj); 2. Magistreco (kiel 4 - 5-jara universitata studado); 3. Doktoreco (kiel 2 - 3 jara postuniversitata studo); 4. Habilitatdoktoreco (la plej alta grado de scienca doktoreco, profesornivela). Sen apartaj kondicxoj eblas aligxi al la studsemajnoj se oni povas pruvi per dokumentoj, ke oni finis minimume 12 jaran lernadon en sia lando. Ankaux se vi studis post la meza lernejo sed ne finis la studon, vi povas postuli ke oni agnosku al vi grandan parton de la studobjektoj kiujn vi auxskultis en via nacia universitato. En cxiu SUS la alvenontaj profesoroj prezentas sian prelegserion de 8 horoj kio estas konsiderata kiel studunuo, post kiu vi jam povas fari etan ekzamenon. Dum unu SUS teknike estas eble auxskulti gxis 4 tiajn unuojn kaj fari gxis 4 tiajn ekzamenojn. Sekve, por fari 12 studobjektojn (unuojn) vi devas veni al tri tiaj SUS-oj. Por kompleta studo por atingi bakalauxrecon (se vi nur havas finitan mezlernejon, kaj vi neniam antauxe studis) vi bezonas entute 40 studunuojn. Unuopaj ekzamenoj kostas 30 DM kaj la enskribo proksimume same. Kompreneble, vi devas pagi la kostojn de via alveturo kaj restado, kaj kostojn de la restado de la profesoroj en formo de kotizo. La sekva (prov)sesio de la akademio okazos en Slovenio, en la urbo Maribor. Inter la 5-a kaj 12-a de junio 1993 cxeestos 7 profesoroj el kibernetika, humanistika kaj naturscienca kampo. Interesigxantoj turnu sin kaj aligxu plej malfrue gxis la fino de aprilo cxe: INTERKULTURO, Kocxevarjeva 12, 62000 Maribor, Slovenio; Tel./fakso +38-062-221371. Zlatko Tisxljar ************************************************************************* Kuko-receptoj kaj bakado ======================== En Lepsiko (Germanio) de la 25-a de februaro gxis la 3-a de marto okazis semajno de kukobakado. La rezulto de tiu renkontigxo estas 36-pagxa brosxuro, kiu enhavas vortareton-terminareton, receptojn, ludojn, enigmojn kaj historietojn, cxio ligita al kukobakado. La brosxuro estas havebla kontraux 4 DEM (aux respondkuponoj) cxe: Wolfram Diestel, Bouvereinstr. 3, DO-7113 Markkleeberg, Germanio. ************************************************************************* Scienca suplemento ================== La revuo Franca Esperantisto preparas specialan sciencan suplementon, kiu anstatauxos unu el gxiaj kutimaj kulturaj suplementoj. Por tio gxi petas verki en aux traduki al esperanto sciencajn kaj sciencpopularajn artikolojn. Pri via eventuala kunlabora propono kontaktu la redaktoron: Christian Bertin, 60 allee de la Rrenaudiere, F-35510 Cesson-Sevigne, Francio. laux Franca Esperantisto, januaro/1993 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Internacia renkontigxo en Tallinn ================================= Esperanto-Asocio de Estonio organizos gxin de la 2-a gxis la 4-a de julio 1993. La pritraktotaj temoj: 1. Historio de la movado kaj agado. 2. Problemoj de regiona agado por aktivigi la movadon. 3. Estonio - la stato kaj perspektivoj. Krom la diskuttemoj okazos pluraj ekskursoj. Partoprenkotizo - 10 USD, pago surloke. Limdato por aligxo 1a 1-a de junio. Petu invitilojn cxe: J. Ojalo, Narva mnt 9-5, EE-0001, Tallinn, Estonio ************************************************************************* Junulara Semajnfina Turisma Renkontigxo JUSETUR ======= okazos en cxirkauxajxo de Prago la 20-an - 23-an de majo 1993. Dum la tradicia, internacia arangxo, pasigota la sesan fojon okazos la ekskursoj tra Prago kaj cxirkauxajxo, kantado, lignofajro, ludoj, diskutrondoj... Partoprenkotizo - depende de la lando 70 - 130 DM. Aligxo cxe: Cxehxa E-Junularo, Jilska 10, CS-11000 Praha 1, Cxehxio ************************************************************************* Labor-feriado Esperantista en Irlando ===================================== Gxi estos organizata inter la 3-a kaj 17-a de julio 1993 en malnova farmbieno je 80 km-oj de Dublino, kies esperantista posedanto transformas gxin al kompara konferencejo por ekologiistoj, vegeteranoj, esperantistoj kaj aliaj similaj "minoritatoj". Cxi-jare estas akceptataj 20 ekologiemaj laboremaj membroj de TEJO. Aparte bonvenaj estas tiuj, kiuj posedas konstrumetiojn, kaj ankaux spertuloj pri muziko, popoldancoj ktp. Unusemajna partopreno kostas 120 NLG, la plentempa - 200 NLG. La loko estos rezervita kondicxe de antauxpago de 30 NLG al la UEA- konto chrf-x. Kontaktadreso: C. Fettes, St. Columbiaees College, Dublin 16, Irlando; fakso: +353-1-936655. ************************************************************************* 12-a Internacia Literatura Forumo ================================= kun la cxeftemo "La literatura kritiko en esperanto - inter estetika universalo kaj poetika relativo" okazos en Barcelono, inter la 18-a kaj 21-a de julio 1993, per la organizo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kooperativo de Literatura Foiro. Aligxkotizo: 50 CHF. Informas: Kooperativo "Literatura Foiro" CP 232, CH-6830 Chiasso 1, Svisio. ************************************************************************* 5-a konferenco de Alp-Adriaj esperantistoj ========================================== 7a - 9a de majo 1993 en Maribor En kadroj de la arangxo okazos: faka konferenco "Literatura kunlaboro de popoloj en Alp-Adria regiono", teatrajxoj, ekskursoj kaj ankaux elekto de nova estraro de la Alp-Adriaj esperantistoj. Cxiutage aperos kongresaj bultenoj, la unua - en 5 lingvoj. Aligxkotizo: 150 ATS, por infanoj senpage, por gejunuloj 50%; logxado: 210 ATS por du noktoj. Skribu al: INTER-KULTURO, Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio. ************************************************************************* Memzorga lagumado ================= Inter la KISO en Marburgo (17-a gxis 25-a de julio) kaj IJS en Hungario (31-a de julio gxis 6-a de auxgusto) okazos plejeble neorganizita kunestado, cxirkaux 30 km-ojn sude de Budapesxto cxe la lagoj kaj vilagxo Delegyhaza. Cxiu mem zorgu pri la propraj mangxoj, tendo, dormsako, ktp., venu kaj forveturu lauxplacxe. Kompreneble, laux interkonsento eblas kuiri kune. Cxe la lagoj estas kaj nudistaj kaj tekstilaj plagxoj... Pliaj informoj haveblas cxe: Andi Munchow, Oberstr. 15, DW-3000 Hannover-1, Germanio, Tel.... +49-511-703689 ************************************************************************* KISO en Marburg =============== La Brandenburga E-Junularo kaj la Marburga E-grupo invitas al la 8- a Kafoklacxa Somera Internacia Semajno (KISO), okazonta de la 19a gxis la 25a de julio en Marburg, en arbara naturamika domo. Estas antauxvidata la partopreno de 20-40 gejunuloj. La mangxado okazos post komuna kuirado. Okazos pluraj laborgrupoj, ludoj, ekskursoj, prelegoj! Aligxiloj kaj pliaj informoj cxe: Esperanto-Grupo Marburga, Kaffweg 9-b, DW-3550 Marburg, Germanio ************************************************************************* INTERNACIA INFANA KONGRESETO ============================ okazos la 24-an - 31-an de julio 1993 en junulargastejo "Torre de Alboracbe", 40 km okcidente de Valencio, kun regula busa trafiko al la kongresurbo. Por la gepatroj, kiuj volus anticipe pli bone konatigxi kun la organiza teamo de UK, ekde merkredo 21.07 gxis la komenco de UK okazos sameje Antaux-Kongreseto - familia renkontigxo. Partopreni UK rajtas infanoj inter 6 kaj 12 jaragxaj (tamen la agxlimoj ne estas tro rigoraj), kapablaj dum semajno travivi sen paroli nacilingve. Pri tio estas bezonata atesto de sendependa esperantisto, kies adreson sendu al la organizantoj, dua atestanto (kies adreson ankaux sciigu) devas konfirmi bonan karakteron de la infano. Kotizo: 325 NLG gxis la 1-a de majo, poste 400 NLG; por nepagipovaj landoj 150 NLG. Korespondadreso de la organizanto: Christopher Fettes, St. Columbaes College, Dublin 16, Irlando, Tel. +355-1-931984; telefakso: +353-1-936655. ************************************************************************* Simpozio KLERIGKIBERNETIKO KAJ EUxROPA KOMUNIKADO ======================================== ("Berlina Majo") La simpozio okazos en Berlina Institut Fur Kommunikations-, Medien- und Muzikwissenschaft 14-17.05.1993. La celoj de la simpozio estas: (1) reliefigi kunlabore la akiritajn rezultojn; (2) iniciati novan kunlaboron, i.a. dauxrigi la preparlaborojn por nova euxropa projekto "Lingvo- orientiga instruado"; (3) interkonsenti pri efika publikigado; (4) plani kaj kunordigi la plifirmigon de la instruado de klerigkibernetiko kaj interlingvistiko en universitatoj. Estos prelegoj de multaj profesoroj pri interlingvistiko kaj klerigkibernetiko. La laborlingvoj, krom ILo (esperanto), estas la germana kaj la franca. La informojn petu cxe; AIS, Kleinenberger Weg 16b, DW-4790 Paderborn, Germanio. ************************************************************************* MOVADO ////// Pola Esperanto Asocio sen prezidanto! ===================================== Jam pli ol unu jaron PEA estas sen prezidanto! Kiam en decembro 1989 oni elektis novan cxefan estraron de PEA, gxia prezidanto - devigite de la delegitoj - farigxis Andrzej Pettyn. Sed, akceptinte cxi tiun taskon, li publike deklaris, ke li pretas plenumi la funkcion nur kelkajn monatojn. Malgraux la multfojaj alvokoj neniu el la estraranoj volis transpreni pli poste la prezidantecon de PEA, do antaux pli ol unu jaro A. Pettyn definitive rezignis, deklarante, ke "Ni vivas nun en Polio en tute novaj sociekonomiaj kondicxoj, kiuj necesigas gxisfundan restrukturigxon de PEA, forigon de superfluaj kostoj, ligitaj al la plenumado de burokratecaj taskoj, nuntempe de neniu postulataj. Mi kredas, ke per mia rezigno mi plirapidigos la ellaboron de nova statuto kaj plifruigos la tutlandan elekto-konferencon de PEA". La ellaborado de nova statuto longigxas, kaj gxis nun oni ne fiksis la daton de la elektokonferenco. En la sidejo de PEA okazas nenio, la cxefa estraro ne kunsidas regule, kaj sxajnas, ke PEA, iam unu el la plej aktivaj landaj asocioj sinkas en marasmon. En kelkaj lokoj, ekz. en Vroclavo, Bydgoszcz, Lodzo, Gliwice ktp, la tieaj e-societoj ne cxesas aktivi, kaj ecx atingas konsiderindajn sukcesojn. Ekz. en Gliwice komencis aperadi nova e-revuo "Monda Diskutilo", en Vroclavo trilingva genealogia revuo, en Staragord Gd. oni planas aperigi propran informilon. Okazas la tradiciaj feriadoj iam en Miedzygorze, nuntempe en Kodowa. Plue vigle agas pastro J. Zielonka eldonante "Leterojn de animzorganto" kaj kompreneble plue agas la E-redakcio de E- Redakcio de Pola Radio. Jan Mleczko ************************************************************************* Cxu obligi monumentojn al Zamenhof? =================================== Antaux nelonge inauxgurigxis en Chamberry monumento kun bronza medaliono, kiu reprezentas la kapon de juna Zamenhof, same kiel en Pau. La modelon faris Jean-Pierre Dubuas el Tulono. S-ro Dubuas pretas disponigi senpage la sxablonon al esperantistoj, kiu pretas fandigi gxin por donaci al sia urbestro. La fandado kostas cx. 2000 FRF (malpli se plurekzemplere samtempe). Se vi interesigxas, kontaktu Ren'e Troille, prezidanton de UFA (4 impasse des Charpenti'res, F-54100 Thonville, Francio. Se vi kontaktas la urbestraron kun la tutpreta medaliono, via sxanco multe kreskas, se vi premas por fari ecx monumenton... laux "Franca Esperantisto", januaro/1993 ************************************************************************* ALVOKO ////// SENPAGE AL IJK! =============== Pro la malfrua apero de TEJO Tutmonde 93/1 (la oficiala organo de TEJO), limdato por aligxi al la subvencio de TEJO por senpage partopreni IJK-n en Vraca (vidu EVENTOJ n-ro 23) estas sxangxita. La petleteroj devas alveni al UEA-TEJO gxis la 14-a de majo! ************************************************************************* Somera Universitato en San Francisko ==================================== En San Franciska Sxtata Universitato cxiujare okazas someraj kursoj, kiuj estas unu de la plej renomaj en Esperantujo. La cxi-jara Somera Universitato okazos inter la 28-a de junio kaj la 16-a de julio, auxspiciita de Esperanto Ligo por Norda Ameriko, ELNA. Okazos baza, postbaza, meza kaj supera kursoj, kiujn gvidos tri profesoroj, cxiuj famaj esperantistoj; David K. Jordan, Mark Fettes kaj Boris Kolker. La kursoj kostas 321 USD, la logxado - de 640 gxis 780 USD inkluzive mangxojn. Eksterlandanoj estas aparte bonvenaj. La kontaktadreso: s-ino Cathy Schulze, 410 Darrel Road, Hillsborough, California 94010, USA; telefono: +1-415-3421796. ************************************************************************* TEJO Tutmonde redaktote en Svedio ================================== La redaktajn taskojn de TEJO Tutmonde, la centra organo de TEJO, ekde la sekva numero de Klaus Dahlmann transprenos Kalle Kniivil" en Lund, Svedio. "...Redaktantoj de aliaj e-periodajxoj - por certigi la bonan informfluon en la movado - estas petataj sendadi siajn eldonajxojn al la nova adreso. Atentu tamen, ke la adreso de Germana Esperanto-Junularo kaj la Informa Fako de TEJO restas sensxangxaj en Bonn. Plej utile estas sendi la materialojn kaj al Bonn kaj al Lund. La nova redaktoro bonvenigas kaj atendas artikolojn kaj kontribuajxojn al TT ankaux de Vi..." Kalle Kniivila, S:t Hans grand 30 B, S-226 42 Lund, Svedio. Telefono: +46-46-123919 ************************************************************************* Ricevu profesian diplomon pri esperanto! ======================================== ----------------------------------------------------- Ekde 1966 funkcias esperanto-fako en la Budapesxta Universitato Eötvös (ELTE). Gxin gvidis gxis morto en 1997, prof Szerdahelyi. Nun la fakon prizorgas d-rinoj Ilona Koutny kaj Zsuzsa Varga-Haszonits. En la universitato plenrajte funkcias ankaux esperantologia fako, al kiu konstante kontribuas ankaux eksteraj lekciistoj. ----------------------------------------------------- Krom la tagaj studoj ekzistas ankaux postdiplomaj studoj pri esperantologio. Ekde 1990/91 funkcias ankaux trijara internacia koresponda interlingvistika kurso, kiu samtempe plilargxigas la kadron de interlingvistiko kaj ebligas specialigxon pri diversaj terenoj de esperantologio. La Internacia Koresponda Esperanto-Fako komencigxos denove en la studjaro 1993/94 (poste cxiun trian jaron). La 2 + 1-jara formado (entute 6 semestroj) intencas doni gxeneral- kaj aplikadlingvistikajn bazojn por la studado de e- lingva komunikado, kie oni okupigxas detale pri la problemoj de interlingvistiko kaj pri diversaj terenoj de esperantologio (praktika gramatiko, literaturo, movadhistorio). La bazaj studobjektoj koncentrigxas en la unuaj du jaroj, cxe kies fino la gestudentoj trapasas sxtatan ekzamenon kaj defendas sian diplomverkon, por akiri la magistran titolon. La tria jaro ebligas enprofundigxon en la elektitan fakon (esperanta gramatiko, esperanta literaturo, interlingvistiko, lingvopedagogio, jxurnalistiko, kaj redaktado de eldonoj aux komputila lingvistiko). Surbaze de tio oni povas eventuale doktorigxi, se ene de tri jaroj prezentos sian disertajxon kaj ekzamenigxos antaux doktora komisiono. - Priakceptaj postuloj: supergrada diplomo (min. bakalauxr- nivela), bona scio de kaj pri esperanto. - Instru-formo: La instruado okazas en koresponda formo. La gestudentoj ricevas informojn kaj materialojn por la semestro. Ili devas memstare labori surbaze de la disdonita temaro kaj plenumi skribajn taskojn. Cxe semestro-finoj oni devas restadi en Budapesxto unu semajnon por partopreni prelegojn, konsultigxojn kaj ekzamenojn (en septembro kaj februaro). - Enskribigxo kaj unua vizito: inter la 6-a kaj 10-a de septembro. Kotizo: 500 USD (aux egalvaloro en HUF) semestre. Pliajn informojn, aligxilon petu cxe: Esperanto-fako, Universitato Eotvos, pk. 107, H-1364 Budapest, Hungario. ************************************************************************* "Ju malpli laborema, des pli luksa la cxambro" ============================================== Letero al GEJ-gazeto Estimataj legantoj! Cxiuj IS-anoj estas egalaj - sed la minorio de GEJ mosxtuloj estas pli egalaj. Ili ne donis bezonatan varman komfortan cxambron al familio kun bebo, nek al en la trinkejo kaj aliloke labor(eg)antaj homoj, sed nur al si mem. Ju malpli laborema, despli luksa la cxambro. Geja paro pli multe validis, ol familio kun bebo. Suficxas! Pensu kaj agu vi koncerne la GEJ estraron, kiel vi volas. Kompatinda nur nia kara misuzata lingvo. Ursula Praniec, Polio Reago de la organiza teamo: --------------------------- Ursula akuzis nin unue pri la fakto, ke la familio kun bebo ne ricevis la plej luksan cxambron, kaj due pri mallaboremo. La respondo do devas esti duparta. Unue: La koncerna familio entute ne aligxis al IS, kaj krome nur alvenis dum la dua tago de la renkontigxo. Cxiuj, kiuj atente legas la aligxilon, scias, ke la organiza teamo povas garantii litojn nur al tiuj personoj, kiuj gxustatempe aligxis. Kiuj venas sen aligxi, venas proprariske. Tio validas ankaux por familioj. Cetere, la familio mem ne plendis cxe ni. Due: Ursula havas la impreson, ke la organizantoj estas la plej mallaboremaj de la tuta IS. Se ni ne dum la tuta jaro laborus, IS entute ne povus okazi. Kaj ankaux dum la IS mem ni dauxre estis alparolataj de la partoprenantoj, kaj klopodas plenumi cxiujn petojn (ni havas la fortan impreson, ke Ursula mem neniam organizis renkontigxon por 300 homoj). Cxion cxi ni volonte faras, sed neniam ricevas ecx pfeningon por la laboro. La laborantoj en la gastejo menciitaj de Ursula, ekzemple, estis pagitaj. Oni povas diskuti pri la demando, kiu ricevu la plej belajn cxambrojn, sed ni ne akceptas tiajn nepripensitajn riprocxojn. Nikola Buskotte nome de la organiza teamo de Int. Seminario, Dagmar Schutte prezidanto de Germana Esperanto-Junularo el GEJ-Gazeto, 2/1993 ************************************************************************* ILEI //// 27-a ILEI-konferenco kaj 2-a Gimnazio de ILEI ============================================= La Paterna, Valencio, 31a julio - 6a auxgusto 1993 Tiuj du eventoj okazos en Hispanio tuj post la Universala Kongreso. La situo kaj la kondicxoj estas tre favoraj - rekta metrolinio gxis la urbocentro, luksaj cxambroj en tristela hotelo... Tarifo - 340 aux 240 NLG (depende de la lando). La konferenca temo estas la kleriga valoro de la esperanto- instruado. Diference de la antauxaj konferencoj oni pritraktos ne la demandon, kiel instrui esperanton, sed la problemojn per kio ni utiligas gxin, sekve, kia estas la komunik-enhavo de la kursoj. Kontribuajxojn ni atendas en formo de prelego, diskut-gvidemo, leciono aux ekspozicio pri: - diversaj sferoj de la kultura fono de esperanto; - kiel integrigi materialon pri la kultura fono en la lingvan stud-materialon; - kiel didaktike kaj metodike prilabori la konojn pri la kultura fono en la diversnivelaj kursoj kaj unuopaj lecionoj; - prezento de lerniloj, kiuj estas modelaj de cxi tiu vidpunkto; - konkretaj propraj spertoj pri instruado de la kultura fono; - proponoj por kolekti materialon aplikeblan en la instruado diversnivele... Kandidato por ILEI-Gimnazio devas prezenti ateston flanke de ILEI-sekcio, instruisto aux esperantistaj gepatroj pri tio, ke: - la lingvokono de la kandidato suficxas, por ke li/sxi lernu diversajn fakojn en esperanto dum gimnazia semajno; - li/sxi jam pruvis emon adaptigxi al komunumo de samagxuloj kaj al baza disciplino; - kaze de akcepto, pri la kandidato respondecos dum la semajno kaj pri revojagxo certa persono, kiu samtempe partoprenos la konferencon de ILEI. Pliajn detalojn petu cxe: ILEI, Stefan MacGill, Eso u. 7, H-1034 Budapest, Hungario. ************************************************************************* AZIA AGADO ////////// Esperanto inter hindaj skoltoj ============================== La organizo Pioneer Scolts of India (PSI) la 16-an de auxgusto 1992 oficiale enkondukis esperanton kiel devigan instruan temon por tutlanda skolta programo. Lauxplane la nacia komisiono kaj gxenerala sekretario de PSI, d- ro Robin Bhattacharya, sindona defendanto por disvastigo de esperanto en la hinda skolta rondo, organizis dektagan tutlandan skoltan trejnan kampadon en Calcutta por skoltaj instruistoj en septembro 1992. Eklernis la lingvon entute 75 instruistoj kaj estraranoj el la tuta lando. cxiuj opiniis, ke esperanto estas tauxga lingvo nacie kaj internacie por cxiuj skoltanoj. Estonte PSI planas organizi altnivelan esperanto-kurson por komencantoj, al kio petas helpon per instruaj kaj propagandaj materialoj! Anticipan dankon al via kontribuo! s-ro A. Halder, Jamboni, P.O. Bolpur-731204, Hinda Unio. el "Esperanto en Azio" 4/1992 ************************************************************************* POR VIA NOTLIBRO //////////////// GEJ-estraro =========== ------------------------------------------------ Germana Esperanto-Junularo (GEJ) estas unu el la plej bone funkciantaj junularaj asocioj en Esperantujo. Jen la adresoj de la estraro, elektita dum la lasta IS: ------------------------------------------------ Prezidanto: Dagmar Schutte, Schulstr. 19, DW-4400, Munster, tel. +49-251-372306. Vicprez., internaciaj rilatoj: Daniel Svejda, Bruchwiesenanlage 4, Zi. 501-3, DW-6602 Dudweiler, tel +49-6897-766224. Vicprez., interna informado, redaktado de GEJ-Gazeto: Ulrich Gortz, Manfredstr. 29, DW-4400, Munster, tel. +49-251-36397; Publikaj rilatoj: Thomas Pusch, Enggasse 29, DW-5300 Bonn 1, tel.+49-228-254358. Financoj: Heidi Schiller, Suarezstr. 15/223, DW-1000, Berlin, tel. +49-30-3217645. Sekretario: Marko Lins, Gemarkenstr. 150, DW-5000 Koln 80, tel. +49-221-6803250. Berlina oficejo: Steffen Pietsch, Franz-Mehring-Platz 3, Fach 301540, DO-1017. Renkontigxoj: Nicola Buskotte, Jagerstr. 29, DW-4400, Munster, tel.+49-251-521708. Eksteraj rilatoj: Christian Nitsche, Winsstr. 14, DO-1055 Berlin, tel. +49-331-24003. Estrarano: Adrian Bourcevet, Bei St. Georgen 5, DW-3200 Hildesheim, tel. +49-5121-133620. ************************************************************************* Definitiva decido UK-95 en Tampere: ================= Fine de februaro la estraro de UEA decidis arangxi la 80-an Universalan Kongreson en Tampere, Finnlando inter la 22-a kaj 29-a de julio 1995. Prezidanto de la provizora loka kongresa komitato estas Jukka Laaksonen (Uudenkylankuja 2 B 11, SF-33530 Tampere). ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Kulturaj-turismaj kunvenoj en 1993 en Hungario ============================================== 08-09. majo Pacrenkontigxo en Hodmezovasarhely okaze de 80-jara datreveno de la Esperanto-movado en la urbo. 03-04. julio Landa Amika Renkontigxo de fervojistoj en Pecs. Org. adr.: 1938 Budapest, Pf.7. 08-11. julio 9-a Internacia Medicina Konferenco en Veszprem. Org. adr.: Dr. Hegyi Istvan, 8200 Veszprem, Batthyany u. 19. 12-19. julio Gastama Hungario, 8-taga ekskurso. Plena pansio: 660 NLG. Org.: Kultturist Kft. 1055 Budapest, Stollar B. u. 3/b. 16-24. auxgusto Somera tendaro kaj lernejo en Martely 10-12. septembro Kultura Foiro en Martely ("kulo-kaptado"). ************************************************************************* HISTORIO //////// ------------------------------------------------------- Historio de nia movado, komunumo estas organika parto de nia kulturo. Gxia kono estas nepre necesa por kompreni nian nunan staton, por gxui nian esperantistan vivon. La historio devas esti integra parto de cxiu lingvo-kurso, sed cxar ne multas tauxgaj libroj, kun la afabla permeso de UEA ni poparte represas cxapitron el la libro "William Auld: La fenomeno Esperanto". ------------------------------------------------------- TRE KONCIZA HISTORIO DE LA ESPERANTO-MOVADO =========================================== La historio de la Esperanto-movado estas tre interesa kaj kelkrilate miriga studobjekto. Gxi estas ankaux komplika, cxar gxi ampleksas pli-malpli la tutan mondon, kaj la sorto de 7a lingvo kaj de la esperantistoj tre ofte dependis de apartaj registaroj kaj de politikaj cirkonstancoj. Iuj registaroj kuragxigis Esperanton, aliaj persekutis la esperantistojn kaj malpermesis la movadon. Oni povas facile imagi la efikon de du mondmilitoj al movado celanta internacian kunlaboron kaj - implicite se ne eksplicite - tuthomaran fratecon. La fakto, ke la lingvo Esperanto travivis la mondmilitojn, atestas pri la forta realeco de gxia fundamenta ekzistorajto, kaj pri valoro de la konceptoj, kiujn gxi reprezentas. Pro tiuj komplikeco kaj amplekso, do, estas eble cxi tie nur skizi la cxefajn konturojn de gxiaj progresoj kaj malprogresoj dum la pasinta jarcento. Zamenhof eldonis proprakoste sian Unuan Libron en julio 1887. Gxi estis tute modesta brosxureto, kaj al Zamenhof mankis, ekzemple, propra presorgano aux alia konkreta rimedo por vaste diskonigi gxian ekziston. Li dissendis gxin al la gazetaro, al diversaj kluboj kaj al konataj individuoj. Kiel komencigxo gxi estis suficxe modesta. Tamen jam antaux la komencigxo de 1888 Zamenhof ricevis surprize multajn promesojn ellerni la lingvon, kaj la unuaj mil esperantistoj estis registritaj gxis 1889. En decembro 1888 transiris al Esperanto la grava volap?ka klubo en N?renberg, Germanujo, kaj farigxis la unua Esperanto-klubo en la mondo. En septembro 1889 gxi fondis la unuan Esperanto- gazeton, "La Esperantisto". Tion la esperantistoj jam trebezonis, por kontaktigi ilin unu kun aliaj, kaj por liveri modelajn tekstojn en la nova lingvo kaj unuecigi la stilon de la plejparte izolitaj adeptoj. Fine de 1890 Zamenhof transprenis la eldonadon, sed en decembro 1891 li trovis sin tiel senmona, ke li devis anonci cxesigon de la revuo. Tia bato eventuale mortkondamnus la lingvon. Felicxe, intervenis germano, W. Trompeter, kiu garantiis la necesan monon, kaj efektive savis la burgxonantan lingvon. Tamen en 1895 la cara cenzuro malpermesis la gazeton en Ruslando, tiel ke "La Esperantisto" perdis tri kvaronojn de sia abonantaro. Tio estis la unua, kaj neniel la lasta, el la registaraj-politikaj atencoj kontraux Esperanto, kaj, rezulte, Zamenhof devis cxesigi la eldonadon. Sed la situacio por pluaj kvar jaroj (la lingvo estis tiam nur ok jarojn agxa!) estis jam multe pli esperiga ol en 1891. Estis oficiale registritaj 3602 esperantistoj; estis eldonitaj 47 lernolibroj kaj vortaroj, en 19 lingvoj; estis eldonitaj ecx 12 literaturaj verkoj, ne nur tradukitaj sed ankaux originale verkitaj, el kiuj la cxefa estis mirinda traduko de la sxekspira Hamleto far Zamenhof mem. Tiu traduko estis tiel matura kaj tiel arte bela, ke gxi restas plene valida kaj plene leginda gxis hodiaux. Gxi ankaux startigis en 1894 lingvajn kaj stilajn kriteriojn imitindajn de aliaj tiamaj verkemuloj. Cetere, la praktika utilo de Esperanto jam komencigxis, en la formo de vojagxoj, dum kiuj la lingvo ludis seriozan rolon. Ekzemple, en 1895 du svedoj vojagxis tra Rusujo, Turkujo, Rumanujo, Auxstrujo, Hungarujo kaj Germanujo, kontaktigxante kun lokaj esperantistoj. Tiaj vojagxoj donis faktan pruvon pri la tauxgeco de la parola lingvo. Malfacile imagebla por hodiauxaj esperantistoj estas la etoso kaj efiko en tiuj pioniraj tagoj. Jarojn poste la franco Carlo Bourlet priskribis sian propran sperton: "Tuj aperas antaux miaj okuloj la fantoma bildo de maldika, pala viro kun longaj blondaj haroj, maldensa flava barbeto kaj fikse rigardantaj bluaj okuloj: Seleznev! "Tiu asketo, kun sia longa griza palto, kies kolumno estis cxiam levita, estis la unua eksterlanda Esperantisto, kun kiu mi parolis en Esperanto. Mi bone memoras la festenon en la 'Caf' Voltaire', kiun ni organizis, en Oktobro 1902, je lia honoro, lian flaman parolon, la fluantecon de tia esprimado, kiu tute mirigis nin. "Seleznev estis nia parolinstruisto; cxar li, la unua, pruvis al ni, Parizanoj, ke Esperanto povas esti parolata kun la samaj facileco, eleganteco, rapideco, kiel iu ajn nacia lingvo". (Monumento de Carlo Bourlet Rio de Janeiro, 1940, p.11) el "William Auld: La fenomeno Esperanto" Rotterdam: UEA, 1988. ISBN 92 90179. 120p. 21 cm. Prezo: 18.00 NLG. La kovrilpagxon desegnis Peter Oliver (dauxrigota) ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Informilo de Pola Radio ======================= Post unujara eksperimenta eldonado la E-Redakcio de Pola Radio lancxis informilon (4 pagxoj la formato A/5), kiu raportas pri aktualaj eventoj cxe la Varsovia Redakcio. En gxi aperas reagoj al auxskultantaj leteroj, resumoj pri statistikajxoj, la novaj horaro kaj frekvencoj kaj multaj utilaj sciindajxoj. La informilo aperas en sxangxigxanta eldonkvanto de 100 gxis 800 ekzempleroj, kaj gxi estas sendata al la regulaj auxskultantoj (kiuj ofte skribas al la redakcio), sed en 1993 oni sendas gxin senpage al cxiuj dezirantoj. Por mendi gxin suficxas simpla letero, fakso aux ecx posxtkarto. Adreso de la redakcio: Esperanto-Redakcio de Pola Radio, pk. 46. PL-00150 Warszawa, Polio, Telefakso: +48-22-444123 ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Koresponda Servo de Venezuela Esperanto-Unuigxo volonte helpos al Vi trovi korespondamikojn. Skribu al: Venezuela E-Unuigxo, David G. Vallecillos V., Calle 79 n-ro 3C-72 Maracaibo-4002 (Zulia), Venezuelo. * * * 39 jara lerneja instruistino interesigxas pri turismo kaj sxatas vojagxi: Miroslawa Baran, PL-23241 Prowno 7, woj. Lubelskie, Polio/Polska. * * * Wei Yu ming, 9-jara knabo, sxatas e-kantojn kaj pentradon. Kontaktu kun li tra: s-ro Wu Jiang Xi, Jianxi Institute of Agricultural Machinery, Nanchang Jianxi, CN-330044, Cxinio. * * * Xu Lei, 11 jara knabo, sxatas pentradon kaj esperanton: adreso, kiel la antauxa. * * * 24 jara s-ro volus intersxangxi bk: Asim Raza, p.a New Dhoke Jumman, Kachary Road, Jhelum, Pakistano * * * 12-jara knabino interesigxas pri muziko, sporto, bildkartoj kaj sercxas geamikojn en Hungario: Irma Kotkute, Trioblisxkies km 4-7, Marjampole, Litovio * * * 21-jara junulo sercxas kontaktojn: Rauf Mirza, Mohallah East, Kala Gujran, Jhelum, Pakistano. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// -------------------------------------------- Anoncetoj, rilatantaj al e-o estas senpagaj. Anonctarifojn vidu en la numero 0027. -------------------------------------------- Mi estas 35 jara frauxlo, polo, naturisto. Mi sercxas naturistinojn, kiujn mi volonte ecx gastigus. Mi interesigxas ankaux pri vojagxoj, komputiloj, baleto, filmo. Mi estas tre sola. Skribu al mi! Grzegorz Wienc, Poprzeczna 14 C / 13, PL-62-005 Owinska, Polio. * * * Se vi volas viziti Volgogradon, la e-klubo "Vega" proponas diversajn interesajn eblecojn. Skribu al: Aleksandr Kotelnikov, ul. Korolova 9-19, RUS-400015 Volgograd, Rusio. * * * Se Vi estas kristano, kaj sxatas pregxi, kanti, lauxdi Dion esperante, venu al Grekio, al la insulo Rodes! Athanasios Pimenidis, B. Nikitara 12, GR-85100 Rodes, Grekio. Telefono: +241-75353 * * * S-ano proponas sian terpecon en bela regiono kaj parton de konstrumaterialoj por konstrui vilagxan Esperanto-domon por senegoisma vegetara vivo. Tamen mankas mono (cx. 12.000 USD) kaj laborforto, do necesas frateca helpo. Tie povos logxi samideanoj en familieska komunumo! Antonio Cybulski, Kosciuzski 24, PL-89632 Brusy, Polio. * * * Por eksterlandaj esperantistoj mi povas arangxi libertempadon ekstersezonan malmultekoste en hotelo en turisma regiono de "Cxeha paradizo" (87 km-ojn nordokcidente de Prago). Josef Hradil, o Mlada Boleslav, CZ-29501 Mnichovo Hradiste c. 1161, Cxehio. * * * Kun gxojo ni anoncas, ke la 29-an de marto 1993 naskigxis al ni filino Linda Miaela Wiedmann. Linda dankas sian vivon al la ekzisto de Esperanto kaj al la internacia kongreso de TEJO okazinta en Kubo 1990 en Playa Giron. Nelida kaj Dietrich Weidmann, Svisio. * * * Esperanto=Interlingvo? JES! Cxar nun ekzistas la HUNGARA LINGVOKURSO Enkonduko kaj kurso pri tiu finnougra lingvo, kun multaj klarigoj, tekstoj, ekzercoj kaj plena vortlisto. Eldonis: Flandra Esperanto-Ligo Prezo: 810 belgaj frankoj + afranko ************************************************************************* INTERESE //////// La Biblio de Esperantalo ======================== La biblio de Esperantalo konsistas el du partoj: la Antikva Testamento, nome, la Parnasa Gvidlibro (PGL=pogolo); kaj la Nova Testamento, nome, la Plena Ilustrita Vortaro (=PIVo). En la komenco, ZamenDio kreeme iniciatis la simplan, facilan Lingvon Internacian Esperanto... kun apenaux 16 gramatikaj reguletoj. Kaj oni simple, facile lernis gxin, per simpla, facila Sxlosilo (kun apenaux kelkaj pagxoj!)... kaj la Cxe- metodaj instruistoj simple, facile instruis gxin. Unuvorte, la Esperantistoj estis felicxuloj retrovintaj la perditan paradizon: ili felicxe vivis en kvazaux fea, mirinda mondo, nome, en Esperantujo! Dum ZamenDio logxis sur la Tero, felicxaj estis la tagoj de niaj Gxisostaj Verduloj... sed iun malfelicxan tagon (por esti tute preciza, la 14-an de aprilo 1917), senrevigxinte pro tiom da homa malsagxeco kaj terurite pro tiom kruela mondmilito, nia kara Majstro neatendite forlasis nin por cxiam kaj revenis al sia ZamenDia logxejo de sentempa kaj senspeca etemeco! Dum la mondmilito, la cxielo vidigxis certe nigra... sed, kiam refarigxis la paco, gxi vidigxis ecx multe pli nigra, almenaux por: Esperantistoj, kvankam nur kelkaj rimarkis, aux konsciis pri tio? Komencis aperadi plej nigraj korvoj, malbonauxguraj strigoj, haladzoplenaj sxakaloj kaj ridacxemaj hienoj. Inter la unuaj aperintoj menciendaj estas Kalosxakalo aux Korvocxajo, kaj Strigohieno aux Var-el-hieno. Memkompreneble ili sin prezentis kvazaux angxeloj, nome, alivestitaj per sxafofeloj kun flugiloj, kaj ili trompeme mensogis ke ili venis por ricxigi Esperanton?!! (Fakte por kacxigi kaj kaosigi gxin!). Kaj aperis PGL, la Pratestamento de Esperantalo, kiu inside-perfide komencis la deflankigxon de Esperanto; kaj Esperantujo ektransformigxadis en Esperant-ion aux pli gxuste, Esperant-alion, nome, ion alian; kaj en 1970 kompletigis la skismon la nur diskriminacie uzebla PIVo, kiu sankciis la deflankigxon de Eo per triobligo de lernomaterialo: amasego de nenecesaj neologismoj, kaj maltrafega, nepravigebla uzo de poezivortacxoj kiuj forpelas tiujn de la ZamenDia sistemo, la mal-vortojn, kaj tiuj, kiel spetsio, kiuj lasas la Fundament-konformajn vortojn (speco) dormi forgesitaj en la Fundamento! Jen kiel aperis cxi tiu pseuxdo-Eo, Esperantacxo, aux pli gxuste Esperantalo, nome, alo aux deflankigxo de la klasika, ZamenDia Eo. Kaj cxar la 16-regula gramatiketo estis tre facila, ili fortostrecxis kompliki gxin kiel eble plej acxe: Jen aperis Plena Gramatiko kaj plena Analiza Gramatiko! (Granda kalo de Eo!) Per kio ili rekte kontrauxstaris la ZamenDian volon kaj lian trafe sagxan rekomendon. Eo ne bezonas dikajn gramatikojn, grandajn lernolibrojn kaj pufajn vortarojn! Kaj nuntempe la Esperantistoj trovigxas en profunde malgxojiga, priplorinda situacio, cxar ecx tre kleraj homoj misuzas Esperantalajn vortojn kaj cxiupasxe, vole-ne-nevole, fusxadas Esperanton, kiel mi jam plurfoje atentigis en miaj artikoloj, pamfletoj, libroj kaj brosxuroj. Cxu la gvidantaj organoj kaj homoj sukcesos gxustatempe konsciigxi kaj provos reveni al la gxusta, tradicia klasika uzo Ea? Aux cxu necesas fondi novan tutmondan Organizon de veraj Esperantistoj, ne de tiuj, kiuj nomas sin tiaj, kaj tamen redaktas kaj verkas en Esperantalo!? La nuntempaj "profetoj" kaj "apostoloj" (inter kiuj trovigxas la subskribinto): Mila Kolinsko, Marselo Lereveldo, Anastazo Lopeluno, Klauxdo Pirono, Rikardo Sxulco, ktp., dauxre avertas pri la minacanta pereo! Tial, vi decidu, samideano, sed rapide, cxar kontrauxe Esperanto frue-malfrue tute malaperos! Ergoto el Bonaero Rim: Por gardi la stilon de la materialo ni aperigas gxin sensxangxe en la origina manuskripta formo. La red. ************************************************************************* KONKURSO //////// Internacia konkurso por lernejanoj ================================== 7-a TASKFOLIO POR BAZLERNEJANOJ 1. Cxiu vorto entenu alian vorton kiel ekzemple: kompreni (3 poentoj) 2. Kiom "valoras" la subaj vortoj en Romo? VIDI, VIVI, MI (3 poentoj) 3. Diru cxiun el la subaj vortoj alivorte: trista, olda, altigi, sxatokupo (4 poentoj) 4. Nur unu litero diferencas! Sercxu tiajn parojn al la donitaj vortoj: akcidento, atento, mono (3 poentoj) 5. Aldonante unu literon ie ajn faru almenaux ses vortojn el "ero". Ekz.: koro koron, korpo, korbo, korko, koreo, korto... (3 poentoj) 6. Kion oni deziras cxe tablo antaux mangxo, (2 poentoj) 7. Kion signifas kaj kiu esperantigis gxin? "Johano la brava" (2 poentoj) ONI POVAS IAM AJN EKPARTOPRENI LA KONKURSON! Regularon vidu en la numero auxgusto (1)92. La solvojn sendu gxis 26-a de aprilo al: Diosgyori Altalanos Iskola, Esperanto-grupo, Blaha L. u. 30, H-3534 Miskolc, Hungario. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor