Eventoj n-ro 0027, 1/aprilo - '93, retposxta versio **************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Baltaj Sxtatoj - cxu plej favora medio por Esperanto? Organizaj demandoj: - Harmoniigo de la UEA-rimedoj Opinioj: - Cxu Euxgeno de Zilah pravas? Faka aplikado: - REF: Rondo de esperantistaj flauxristoj Esperanto aplikata: - Esperanto-PEN - Esperantaj literaroj por komputiloj - Familia asocio - 10.000 persona - TAKE konstruigxas... Komerca aplikado: - 100 miloj de profito Arangxoj: - TUTA - 93 - VII-aj Esperanto-Tagoj - Internacia Junulara Semajno! - San Francisko invitas studi Esperanton - Junie en Olsztyn - IS-o-o-o-o! - Kongreso de IFEF - TANEF feriosemajno Movado: - Memormedalo al IKEL - La germana jam estas oficiala... - Maloftigxo de KONCIZE pro manko de redaktoro - Logxejo por gejunuloj en Valencio Revuoj, gazetoj: - Litova Stelo Propagando: - Novaj porokazaj posxtstampoj rilatas al espranto Konkurso: - MUZO - 93 - Internacia konkurso por lernejanoj Alvoko: - Fakaj asocioj! Afrika agado: - Silento de togolandaj esperantistoj Hungara angulo: - *** Opinioj: - Esperanto igxis mokinda en Katalunio Esperanto en radio: - Koncerto kun bondeziroj - Radio Vilnius Kulturo: - Publikaj kulturaj tribunoj en Maribor pri nekutimaj homoj Korespondi deziras: - *** Interese: - Ni bezonas historion Anoncetoj: - *** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Baltaj Sxtatoj - cxu plej favora medio por Esperanto? ===================================================== En baltaj sxtatoj estas suficxe bonaj cirkonstancoj por oficiala enkonduko de esperanto kiel supernacia dua lingvo krom la gepatraj lingvoj. Kompreneble la esprimo "bonaj cirkonstancoj" estas relativa. Mi scias, ke ili ne vere estas bonaj. Tamen mi asertas, ke ne ekzistas en alia loko de la mondo la cirkonstancoj pli favoraj. Kial? - La sola komuna lingvo inter la popoloj de la tri cxebaltaj sxtatoj estas la rusa. Tiun lingvon plejparte la civitanoj ne sxatas, cxar gxi simbolas la rusian imperiismon. Aliaj lingvoj krom esperanto ne konsiderindas kiel anstatauxigo de la rusa. - En Baltio logxas relative multaj esperantistoj. Versxajne preskaux cxiuj civitanoj de tiuj landoj jam auxdis pri esperanto kaj iom alkutimigxis al gxi. - Baltio trovigxas tre proksime al la naskigxurbo de esperanto kaj ecx pli proksime al la naskigxurbo de gxia kreinto. La litova estis ja unu el la lingvoj parolitaj en la bjalistoka regiono, instigintaj d-ron Zamenhof krei esperanton. - Por oficiala enkonduko de esperanto ne necesas krei novajn kapacitojn aux malgrandigi la pozicion de respektivaj naciaj lingvoj. Suficxas konsekvence forpusxi la rusan lingvon kaj anstatauxi gxin per esperanto. - En kazo de kreskonta signifo de esperanto ni devas esti preparigxintaj por gravaj atakoj flanke de apogantoj de la angla lingvo. La "anglalingvanoj" gxis nun ne taksas esperanton serioza. Sed tio povas rapide sxangxigxi. Tamen ilia potenco, precipe iliaj financaj eblecoj estas grandegaj. Ili havas la potencon subpremi la kreskon de esperanto- movado en cxiu euxropa lando, kaj ili tutcerte uzos gxin. En la sxtatoj de iama Sovetio iliaj eblecoj estas limigitaj, kaj ili ne sentas sin tie tre certaj. Ne ekzistas alia loko en la mondo, kie renkontigxas tiom da favoraj faktoroj!. Kion signifus la novajxo, disvastigxanta en la mondo, ke registaroj de Litovio, Latvio kaj Estonio interkonsentis pri lauxpasxa enkonduko de esperanto kiel komuna lingvo supernacia? Tio ne nur donus stimulon al cxiuj esperantistoj en la tuta mondo, sed antaux cxio sxovus nian lingvon en la lumon de la monda publikeco. Nuntempe en Euxropo vivas multaj homoj, kiuj ankoraux nenion auxdis pri esperanto, kaj ecx pli da homoj, kiuj auxdis pri gxi unu aux du fojojn, sed la informoj estis ligitaj kun tiom da antauxjugxoj, ke ili neniam ekinteresigxis pri tiu lingvo. Mi mem dum la unuaj tridek jaroj de mia vivo auxdis pri gxi nur du fojojn. La unuan fojon mi auxdis, ke tiu lingvo ekzistis iam antaux la milito, sed ne havis sukceson, kaj mi konkludis el tio, ke gxi plu ne ekzistas. En Germanio la oficiala politiko koncerne esperanton jam ne estas tiom malkasxe malamika, kiom gxi estis dum unua duono de la jarcento, sed entute gxi ne estas amika. La gxenerala strategio koncerne tiun lingvon ek de la dua mondmilito estas: prisilenti kaj ridindigi. En preskaux cxiuj okcident- kaj mezeuxropaj landoj la situacio aspektas simile. Bedauxrinde tiu politiko dum preskaux kvindek jaroj havis suficxe grandan sukceson. Sed gxi abrupte cxesus efiki, se estus kelkaj landoj en Euxropo, kie esperanto estus oficiale enkondukita. Mi certas, ke tiukaze jam baldaux sekvus aliaj landoj. Mi pensas precipe pri aliaj sxtatoj de la iama Sovetio, kie la rusa ankaux ne estas sxatata, pri Polio, Hungario kaj aliaj mez- kaj orienteuxropaj landoj. Ankaux en Euxropa Konsilio tiu temo (post la sensukcesaj provoj dum la okdekaj jaroj) tutcerte denove estus pridiskutota, kaj cxifoje versxajne sukcese. Koncize dirante: oficiala enkonduko de esperanto en baltaj sxtatoj versxajne kauxzus cxenreakcion, kaj la cxiam pli rapida disvastigxo de esperanto jam ne estus haltigebla. Persone mi taksas, ke suficxus dek jaroj, kaj gxi estus la unua lingvo en Euxropo. Kaj kiam gxi venkos en Euxropo, certe dauxros nur kelkaj jaroj gxis gxi venkos en la tuta mondo. Laux la "Litova Stelo" mi konatigxis kun la rezolucio de la 27a Balta Esperanto-Kongreso, sendita septembre de 1990 al la registaroj de la baltaj sxtatoj kaj la rifuza respondo de la tiama litova registaro (vd. Eventoj, n-ro 26). Kaj, bedauxrinde, en Litovio vi havas la saman problemon kiel la esperantistoj en versxajne cxiuj landoj de la influsfero de la iama Sovetio: la intereso pri esperanto subite malkreskis. En Polio mi konstatis la similan fenomenon. En la cxi-jara varsovia e-kurso de PEA partoprenis nur kvar personoj, tiom malmultaj kiom neniam antauxe. Samtempe en la okcidenta Euxropo, kie ne okazis sociaj sxangxoj, la intereso pri esperanto estas stabila aux ecx kreskanta. Por la negativa evoluo en la orienta Euxropo mi supozas precipe du kauxzojn: 1. Orientigxo okcidenten, kapitalismen, ligita kun la deziro ekposedi precipe la lingvojn angla, franca kaj germana. 2. La misa impreso, ke esperanto estas "komunista" lingvo. (Laux onidiro pro tiu kauxzo unu el la novaj estroj de Radio Zagreb nuligis esperantlingvajn elsendojn de tiu radiostacio, vd. Eventoj, n-ro 12). Por kontrauxefiki tiun evoluon mi proponas jenan strategion: A. Konvinki kaj la civitanojn kaj la registarojn de baltaj sxtatoj, ke ne indas, jxus liberigxinte de unu grandpotenco, submeti sin al alia. Cxar tiel mi vidas la nunan perspektivon de la baltaj landoj. Mi opinias, ke en ligo de okcidentaj sxtatoj ilia pozicio estus relative pli malbona ol ene de Sovetio. En Sovetio, kvankam opresitaj, ili tamen estis sxtatoj kun relative bone funkcianta ekonomio, kaj la plej bonstataj kompare kun aliaj sxtatoj de la Unio. Sed ene de Euxropa Komunumo ili estus la lastaj de la lastaj. Do necesas konvinki civitanojn kaj registarojn, ke anstataux libervole submeti sin kaj farigxi la lastaj, estus pli bone farigxi la unuaj, i.a. per enkonduko de esperanto, kaj mem dikti certajn kondicxojn. B. Ne nur en baltaj landoj la antauxjugxoj kaj eraraj informoj pri esperanto estas harstarigaj. Nepras ampleksa klarigo. Por tiu celo mi rekomendas traduki en lingvojn litova, latva kaj estona la libron de Ullrich Lins "La dangxera lingvo - studo pri persekutoj kontraux Esperanto", kaj aliajn studojn pri tiu temo. La kvinpinta stelo de esperanto iam estas asociata kun la komunista, ekz. en Varsovio antaux cx. du jaroj kelkaj antikomunistoj detruis la monumenton en la loko de iama logxdomo de d-ro Zamenhof en Zamenhofstrato, grandan betonan kvinpintan stelon, plenigitan de sablo kaj surkreskitan de herbo. Gxis nun neniu auxdacis rekonstrui gxin. Nepras klarigi, ke la verda stelo nenion komunan havas kun la rugxa. Ekde la sendo de la rezolucio de 27a Balta Esperanto-Kongreso al la baltlandaj registaroj pasis pli ol du jaroj. Intertempe sxangxigxis la litova registaro. Mi ne scias la verajn intencojn de la nuna, sed mi havas la esperon, ke tiu registaro pli realisme vidas la situacion de Litovio, ke gxi volas esti sendependa de Rusio, sed samtempe ne volas novan dependecon de la okcidentaj landoj. Ankaux en la du aliaj baltaj sxtatoj oni hodiaux certe vidas multajn aferojn pli realisme, ol antaux du jaroj. Eble indas denove prezenti la proponon por oficiala enkonduko de esperanto? Dumtempe ne forgesu, ke oficiala enkonduko de esperanto estas nepre necesa, kaj ke vi, esperantistoj de baltaj sxtatoj, kapablas fari pasxon, ege gravan por la tuta homaro. Mathias Behlert, Germanio/Polio el Litova Stelo, n-ro 5/1992. ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Harmoniigo de la UEA-rimedoj ============================ --------------------------------------------------------- Felicxe alvenas de tempo al tempo bonaj novajxoj. Du el ili sxajnas al mi menciindaj: 1) UEA ricevis antaux nelonge testamentajxon de duonmiliono da guldenoj; 2) la individua membraro de la asocio kreskis en la pasintaj jaroj. Ambaux novajxoj konvergxe kaj esence kontribuas al la sama celo: plifortigi la financan bazon de UEA. --------------------------------------------------------- Tio gravas, cxar UEA estas la sola organizajxo kun tutplaneda dimensio, kiu havas la forton ( kaj ecx, iomete, la rimedojn) por progresigi nian aferon. En la pasinto gxi sukcesis porti la demandon de esperanto antaux Unesko kaj UN, kaj plurfoje mobilizis cxiujn esperantistojn por komunaj kampanjoj. Gxuste tial ni rigardas nian asocion ne kiel celon en si mem, sed kiel instrumenton por la antauxenpusxo de la internacia lingvo. Por plenumi tiun cxi historian taskon kaj por plue liveri al la membroj siajn kutimajn servojn (revuo, jarlibro kaj libroservo) UEA bezonas sanajn financojn. Ili, nuntempe, ne estas tiom bonfartaj, kiom ni rajtas esperi. Se ni sinoptike komparas la jarkalkulojn, ni rimarkas, ke ekde 1975 duobligxis la jarenspezoj (bone!), sed ke la jarkalkuloj ekde 1983 registris deficitojn (malbone!), kiuj kune, gxis fino de 1990, superis 400 mil guldenojn; eble fine de 1992 la malgajnoj alproksimigxos al duonmiliono. Tiu sumo estis gxis nun pagita el la kapitala konto. Mi dauxre revas pri la konkretaj agadoj por la disvastigo de esperanto, kiujn ni estus povintaj entrepreni per tiu mono! La du pozitivaj novajxoj, pri kiuj mi skribis en la unuaj linioj, kuragxigas min peti cxies engagxigxon por la atingo de ekvilibro de la spezoj en la tuj venontaj jaroj kaj por pli klara difino (kaj bugxeta financado) de la agado de UEA en la du tradiciaj kampoj: - administrado kaj livero de servoj, - disvastigo de la internacia lingvo. Ekvilibrigi la kontojn ---------------------- Laux modernaj konceptoj, deficito povas esti allasita kiel mallongtempa akcidento, sed ne kiel kronika bugxeta bilanca elemento. La subskribinto mem mastrumis en sia profesia vivo amason da kontoj (esperantistajn kaj de intersxtata organizajxo) kaj neniam suferis unu solan deficiton: el tiu sperto mi cxerpis - en la mallonga periodo, kiam mi estis estrarano de UEA pri financoj - kelkajn proponojn por sanigi niajn financojn. Kiam oni proponas ekvilibrigi jarkalkulojn, la tuta reago el administracia flanko estas aserti, ke ne eblas algxustigi la fiksajn enspezojn ktp. Tamen cxiuj, kiuj havas managxeran sperton, scias, ke tio cxiam eblas, ecx sen trauxmoj kaj ke tio cxie okazas en la mondo. En tiu strebado al definitiva normaligo de la spezoj (kaj al ilia pli granda librotena travidebleco) devas cxiuj kontribui: de la simplaj membroj, tra la Financa Komisiono gxis la Komitato, Estraro kaj Centra Oficejo. Precipe tiu cxi lasta havas la cxefan rolon en tiu cxi komuna lukto. Ekstera agado ------------- Paralele al la antauxa celo estas oportune, ke UEA pli energie dedicxu siajn fortojn al konkretaj iom ambiciaj kaj prioritataj projektoj, utilaj al la praktika diskonigo de esperanto. Fakte la agado de UEA en tiu kampo estas, laux mi, margxena kaj ne suficxa, kiel montras la rezultoj de la gxisnunaj planoj, strategiaj kaj ne. Sxajnas al mi, ke por plenumi la disvastigan celon pli vastskale ol gxis nun, necesas investi pli da financaj rimedoj kaj klare dividi bugxete inter, unuflanke, la rimedoj dedicxitaj al pure administraj kaj priservaj elspezoj kaj, aliflanke, la rimedoj disponigataj al informado kaj specialaj projektoj. En tiu perspektivo estas nur teknika demando dedicxi, cxu ni havu dubugxetojn, ordinaran (administran) kaj eksterordinaran (propagandan), nutratajn de du apartaj tipoj de enspezoj (fiksaj kaj pli hazardaj), aux cxu ni en la sama bugxeto aperigu la du terenojn de nia agado, tiel ke la propagando de esperanto ne estu cindrulino. Ne teknikan, sed principan signifon havas, kontrauxe, la demando pri revizio de la financaj reguloj de la kapitala konto. Gxi bonsxance kreskas pro donacoj kaj heredajxoj. Tamen, se mi heredigos ion al UEA, mi volus esti certa, ke tio servas al la disvastigo de la lingvo, ne por kovri administrajn deficitojn. Eble estus bone fiksi eventualan plafonon (t.e. rezervo) de la menciita kapitalo, kaj difini, kiu kroma parto, aldone al la rentumo, estu destinita al subvenciado de surterenaj agadoj. La legantoj renkontis supre kelkajn konsiderojn, kiuj espereble tauxgas por plia pristudo. Mi mem plue pretas kunlabori, por trovi elirvojon al la skizitaj problemoj, kiuj atendas solvon jam de dek jaroj. Gian Carlo Fighiera el "Heroldo de Esperanto" n-ro 8 (1859) en junio 1992. ************************************************************************* OPINIOJ /////// Cxu Euxgeno de Zilah pravas? ============================ Reage al la artikolo en Eventoj 1993/2 "Superlingvo". Kion mi komprenas en mia nacia lingvo, tion mi komprenas ankaux esperantlingve, ecx povas traduki gxin en esperanton (se tiu teksto entute estas tradukebla en iun ajn lingvon). En la plej diversaj sferoj mi jam verkis artikolojn pri vakutekniko, elektraj lumigiloj (povas esti kiel pioniro), krome historio, filozofio, ekologio,komputado - sen specialaj fakvortaroj. Tamen estas necesaj precizaj, tute unuecaj fakterminoj (da tiuj po fakoj povas esti kelkcent) por tiuj kazoj, kiam la tuja, tete unueca kompreno estas nepre bezonata, kie la homaj vivoj dependas de la preciza kompreno (aerotrafiko, sxiptrafiko, fervojo ks.). En aliaj sferoj, cxefe en originala beletro (kiu estas verkita ne por kritikistoj, sed por ordinaraj legantoj), oni klopodu esprimi sin ne "elegante", per vortoj tre malofte uzataj, cxerpitaj el fakterenoj, sed per vortoj vaste konataj. Laux mia opinio la valoro de iu verko dependas cxefe de la valoro de la enhavo, ne de la kvanto de la uzitaj sinonimoj. Kio koncernas la volumenon de la vortaroj: kiam mi partoprenis la skriban parton de la "lingva sxtatekzameno", kunportis nur maldikajn posxvortarojn. Por traduki komplikajn esperantajn kaj hungarajn tekstojn ili estis suficxaj por mi. En la sama tempo kaj loko okazis la ekzameno pri fremdaj naciaj lingvoj (angla, germana k.a.). Estis personoj, kiuj en dorsosakoj kunportis vortaregojn (tio estas ne sxerco, sed vero)! La tradukendaj tekstoj estis same malfacilaj en cxiu lingvo. Kompilantoj de fakvortaroj faras lauxdindan laboron, ja ili kontribuas al la unuecigo de fakterminoj, faciligas la laboron de fakaj verkantoj, tradukantoj. Sed kiu volas labori, verki, traduki, ne atendu aperon de ampleksaj vortaroj. Se trovigxas en esperanto ne ekzistanta vorto, konsultu vaste uzatajn nacilingvajn vortarojn, elektu el ili la bezonatan vorton kaj post esperantigo (kiel Zamenhof konsilis) en krampoj skribu post tiu la plej ofte uzatan nacilingvan ekvivalenton. Tre felicxa mi estus, se tiuj, kiuj nomas sin esperantistoj, povus bone uzi la vortojn, trovigxantajn en la nuntempaj vortaroj. Janos Sarkozi, Hungario. ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// REF: Rondo de esperantistaj flauxristoj ======================================= REF estas iniciato de la pastro Bernhard Eichkorn, kiu en 1985 organizis la unuan flauxristan seminarion en KCE (Kultura Centro Esperantista en La Chaux de Fonds, Svisio). Li sukcesis varbi internacian grupon de entuziasmaj plantemuloj amatoraj kaj profesiaj. Ili ne nur sxatas ekskursi en la naturo, sed krome pretas dedicxi multan tempon al la kompilado de internacia (multlingva) plantnomaro, bazita sur la "Provizora privata listo de komunlingvaj nomoj de plantoj en Nord-okcidenta Euxropo" de W. F. Pilger, konata nederlanda esperantisto, kiu siavice bazis sian laboron sur la origine anglalingva verko de Fitter/Blarnej, lastatempe aperinta ankaux en pluraj aliaj okcident-euxropaj lingvoj kaj kompletigita per nemalmultaj sudeuxropaj plantoj. La laboro de REF krome estas bazita sur la direktivoj de la eseo de prof. d-ro Paul Neergard, mondkonata biologo kaj esperantisto, titolita "Plantnomoj en la Lingvo Internacia". REF aktive kunlaboras kun la kanada vortaristo R. Eichholz kaj kun la Normiga Centro de TEC (Terminologia Esperanto-Centro), gvidata de d-ro Stop-Bowitz. Intertempe pli kaj pli da REF-anoj perkomputile kunlaboras. Cxiujare ili kaj aliaj interesatoj kunvenas en flauxrista seminario en iu florricxa regiono, gxenerale ekde Pentekosto, cxar "ni volas ne nur labori, sed ankaux ekskursi kaj praktiki nian scion. En kelkaj sinsekvaj jaroj ni kunvenis en KCE, poste en bela regiono de Belgaj Ardenoj, en la naturamika dorno de Godine kaj lastjare en 'Kvinpetalo' en la vilagxo Bouresse." Cxi-jare la seminario okazos samloke de la 8-a gxis l4-a de majo. Interesatoj bonvolu sin anonci cxe s-ino Suzanne Bouret, 'Kvinpetalo', route de Civaux, F-86410 Bouresse, Francio. Ru Bossong (Nederlando) el "La Migranto" marto 1993 ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Esperanto-PEN ============= -------------------------------------------------- La akcepto de Esperanto PEN-Centro (vidu EVENTOJ februaro/2-93) al la organizo PEN Internacia povas okazi nur en la kongreso de cxilasta. Sed okazigo de tiu kongreso igxis necerta. -------------------------------------------------- Malcerta estas arangxo de mondkongreso de Internacia PEN- organizajxo. La verkistoj onidire malvolonte renkontigxus en Kroatio,kaj precipe en Dubrovnik, kie lauxplane oni volis organizi la kongreson. La milita situacio estas malcerta kaj laux nekontroleblaj sciigoj la gvidantoj de la internacia verkista organizajxo provos trovi alian urbon - eble en alia parto de la mondo - por organizi tie la kongreson, versxajne auxtune de 1993. I. Nemere ************************************************************************* Esperantaj literaroj por komputiloj =================================== Estas ofertataj tri esperantigitaj Trutajp-literaroj por Windows 3.1.: Romano (normala, oblikva, dika, dikaoblikva), Koncize (dika, oblikva, dikega, dikega oblikva), Voluto (normala, spegulita). Post la pago estos sendita disketo kun la tri literaroj kaj helpilo por la tekstoprogramo Winword (Esperanto.dot) por tajpado de la specialaj literoj, kiuj havas la kodojn de 128 gxis 139. Krome tiu helpilo entenas makroon, kiu post malgrandaadapto povas transformi tekstojn, en kiuj vi uzis aliajn kodojn por la e-signoj. Ekzistas krome la ebleco doni al la e-literoj aliajn kodojn, se iu tion deziras. Gxiru 20 NLG al la UEA-kodo wdil-b aux sendu egalvaloran sumon al: Wolfram Diestel, Bauvereinsstr. 3, DO-7113 Markkleeberg, Germanio. ************************************************************************* Familia asocio - 10.000 persona =============================== En 11-12-a jarcento familio Knobloch logxis en Sxvabio. Post tiam la nombro de iliaj posteuloj - sen kalkuli la virinajn brancxojn - estas cx. 10.000. Parto el ili plu logxas en la germanlingvaj landoj, sed multaj dissemigxis tra la mondo, kaj la gepatraj lingvoj de diversaj Knobloch, Knoblauch, Knoblich, Knoblach, Knobeloch, Knoblau ks. estas la angla, cxeha, pola, norvega, afrikansa, hispana ktp. Nun 28 reprezentantoj de tiu familio entreprenas la genealogiajn esplorojn, kaj volas iaspece unuigi la familion, konsciigi ties membrojn pri ilia komuna historio, kaj helpi la interkomunikadon. Celo al tio estis fondita speciala genealogia asocio Aleum, (tio estas latinigita nomo de Knoblich), kaj estas lancxita samnoma, speciala familia bulteno kiel rimedo en la unuigo de la societo. La bulteno estas eldonata en lingvoj: germana, angla, pola - kaj en esperanto! La 1-a numero de la familia bulteno vortumas jene: "...Latino estis la internacia lingvo de la mezepoka Euxropo, en la periodo, kiam formigxadis la gento Knobloch. La internacia lingvo de la nuntempa Euxropo - tiel ni esperas - ke estos Esperanto. Tial ni volas konatigi junajn Knoblach-ojn kun tiu lingvo...". Kontaktadreso de la societo: Alleum, pk 312, PL-50950 Wroclaw, Polio. ************************************************************************* TAKE konstruigxas... ==================== Sub la direktorado de Michel Basso kun la helpo de Jean-Pierre Cancel - prikomerca ingxeniero - la fondogrupo de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj (TAKE) elpensis merkatesploran strategion, kio maloftas cxe domkonstruistoj, kaj des pli en e-asocio! La strategio konsistas el tri punktoj: 1. Ellaborado de demandaro, cele al kiel eble plej tauxga precizigo de la bezonoj de estontaj membroj de TAKE. 2. Adaptado de la sciigitaj bezonoj al la celoj kaj rimedoj de la kreota asocio. 3. Strategio de strukturita agadprogramo. Laux la nuna stato, 170 enketiloj estas jam dissenditaj, 47 % de la respondintoj tre rapide montris intereson. 44 landoj povus konsistigi potencialan merkaton, sed ni atendu la definitivajn rezultojn! Post la unua fazo finota per ekonomia analizo ni transiros al la dua pasxo: la oficiala kreo de TAKE. Se la projekto interesas vin, bv. kontakti nin: TAKE, Michel Basso, RN 83 - rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim, Francio. Fakso: +33-89-797993 ************************************************************************* KOMERCA APLIKADO //////////////// 100 miloj de profito ==================== Bulgara Esperanto-Kooperativo, BEK estas komerco-produkta entrepreno de la bulgaraj esperantistoj kaj ankaux de neesperantistoj, kiuj laboras en iu el gxiaj fakoj. La 5-an de marto okazis la 47-a jara kunveno de la kooperativo. Dum la pasinta jaro gxi travivis pezajn tagojn: en julio la bilanco estis negativa per 100 mil levoj, sed dank' al la gvidantaro, kaj al la plenumo de cxiuj 102 decidoj faritaj en 14 kunsidoj, fine de la jaro cxio estis en ordo: la gajno estas 475.000 levoj, el kiuj 125.000 estis disdividita inter la membroj, kaj la ceteran parton oni distribuis al diversaj fondusoj. Oni venkis la malfacilajxojn per propraj fortoj: ecx ne unu levo estis prenita kiel banka kredito kaj estas ecx ne unu debitora konto. Tiurilate BEK estas unika inter la 2O kooperativoj en Sofio, kie gxi funkcias. En la diskutoj partoprenis la membroj el diversaj partoj de la lando kaj ankaux la nova prezidanto de BEA Zdravko Velikov. La agadon de BEK gvidas ingx. Maria Paskova. La partoprenintoj de la kunveno disigxis esperplenaj pri la estonto kaj la prospero de BEK. Petko Arnaudov, Pazargxik, Bulgario. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// TUTA - 93 ========= La 15-aj Turismaj Tagoj (TUTA) en Zilina (Slovakio) okazos cxijare 01.- 07.08.1993. Ili estas organizitaj en pitoreska monta regiono, placxa por naturamikoj. Por partoprenontoj estos preparitaj piediraj ekskursoj elekteblaj laux komplikeco, kaj busaj ekskursoj al aparte belaj lokoj. Cxiu partoprenanto devas havi turismo- tauxgajn vestajxojn. Partoprenkotizo (depende de la kategorio kaj lando) - de 75 gxis 400 DEM. Ne parolantoj esperante alpagas 10 DEM. "Partoprenantoj ekskursas proprariske, kaj devas obei la ordonojn de ekskursgvidantoj". Informojn kaj aligxilojn petu cxe: Esperanto-klubo, Pk. B-152, CS-01241, Zilina, Slovakio. ************************************************************************* VII-aj Esperanto-Tagoj ====================== de Staszow, Polio La arangxo okazos de 27-a gxis 30-a de majo 1993. En la programo: lecionoj, prelegoj, foto- kaj gazetarekspozicioj, ekskursoj, diskoteko, brulsxtiparo... Aligxkotizo (inkluzive logxadon kaj plenan mangxadon) - 300.000 PLZ (cx.19 USD). Studentoj, lernantoj, infanoj havas rabaton de 30-60 %! Aligxilon kaj kotizon necesas sendi antaux 25.04.1993. al: Esperanto-klubo, Parkova 6, PL 28-200, Staszow, Polio. ************************************************************************* Internacia Junulara Semajno! ============================ La cxi-jara IJS okazos inter la 31-a de julio kaj 6-a de auxgusto en la kastelo de Mikosszeplak, Hungario. Post IJS eblas veturi en komuna karavano al IJK en Bulgario. Organiza adreso: Pk. 263, H-8901 Zalaegerszeg Rim: Ekde tiu cxi jaro IJS estas organizata de HEJ kaj ne de LINGVO- Studio. ************************************************************************* San Francisko invitas studi Esperanton ====================================== En San Francisko State University de la 28-a de junio gxis la 16-a de julio okazos - Summer Esperanto Workshop, kiun auxspicios Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Okazos baza, postbaza, meza kaj supera kursoj, kiujn gvidos tri profesoroj, cxiuj famaj esperantistoj; David K. Jordan, Mark Fettes kaj Boris Kolker. La kursoj kostos 321 USD, la logxado - de 640 gxis 780 USD inkluzive mangxojn. Eksterlandanoj estas aparte bonvenaj. Kontaktadreso: s-ino Cathy Schulze, 410 Darrel Road, Hillsborough, California 94010, USA; Tel. +1-415-3421796. ************************************************************************* Junie en Olsztyn ================ La loka filio de la Pola Esperanto-Asocio organizas okaze de la urba jubileo en Olsztyn Esperantan semajnfinon la 25-an gxis 27-an de junio 1993. La titolo de la arangxo: "Ni sercxas kontaktojn kun la unuigxanta Euxropo". Logxado cxe lokaj esperantistoj aux en hotelo. Aparte bonvenaj estas esperantistoj, kiuj povas prezenti interesan prelegon. Aligxo gxis la unua de majo. Detalajn informojn petu de: Esperanto-Filio, pk. 420, PL-10-900 Olsztyn 2, Polio. ************************************************************************* IS-o-o-o-o! =========== - varma etoso en malvarma seminariejo - Cxi-jarfine la Germana Esperanto-Junularo denove okazigis la legendan Internacian Seminarion, jam la 36-an fojon. Por seminarii estis elektita Bad Kleinen en Meklenburgio, proksime al Schwerin. Mem la ejo similis forlasitan skoltan tendaron, kun multaj dometoj kaj granda komunumejo. Kaj ekis la tradicia IS-umado! Al tiuj, kiuj ankoraux hazarde ne konas tiun fenomenon, jen la klarigo: oni vekigxas, tagmangxas, partoprenas iun interesan prelegon pri la ekologia instruado de krokodiloj laux la Lozanov-metodo, rakontas al amik(in)o en kvin minutoj, kio okazis ekde la lasta IS, vespermangxas, rapide promenas kun simpatia knab(in)o, pro la malvarmo tuj vizitas la drinkejon, gxuas iom la etoson, malgxuas la fumon, demandas amikojn pri amikoj, kiuj ne venis, spektas la vesperan programon, eble mem gxin partoprenas, kaj malaperas diskotekejen por ekkoni la plej novan germanan disko-muzikon kaj kelkajn belul(in)ojn, foje revizitas la drinkejon (eble tie okazis io), foje babilas sur la hejtilo kun amik(in)o pri diversaj manieroj savi la mondon kaj vojagxi malmultekoste, fine rimarkas, ke jam denove lumas, kaj iras liten por iom ripozi antaux la sekva tagmangxo. Do, iel-tiel IS-umis ankaux cxi-jare la 300 IS-antoj, dume ili foje frostis en Schwerin, foje sxvitis dum afrika koncerto, foje nagxis, foje Kajto-kantis, foje inernacivesperumis, kompreneble horo post horo festis la alvenon de la nova jaro, iom nostalgiis pri Persone, Amplifiki, Kim... kaj fine priparolis kun novaj kaj malnovaj geamikoj la refojan renkonton dum IJF, IJS, TEJO-KER, UK, IJK, sed plejmalfrue dum la sekva IS... Ho, kronikisto, ne forgesu: la cxi-jara oficiala temo de IS estis "Lernado kaj edukado, tasko por la 90-aj jaroj". Attila Kaszas, Hungario ************************************************************************* Kongreso de IFEF ================ IFEF estas unu el la plej multmembraj fakaj E-organizoj. La 45-a kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF okazos inter la 6-a kaj 12-a de junio l993 en Cervia, Italio. La partoprenkotizo (depende de membreco en IFEF) estas de 90.000 gxis 120.000 ITL, por gejunuloj gxis 25-a jaragxo kaj por familianoj - duono de tiu sumo. Dum la kongreso krom la tradicie distraj programeroj estas antauxvidata ankaux labora parto. La 13-an - 15-an de junio okazos la postkongreso kun ekskursoj al Urbino, Predaffia, Venecia k.c. Parta pago - 100.000 ITL. Adreso de LKK: IFEF-kongreso, via de'Poeti 5/2, I-40124, Bologna-1, Italio ************************************************************************* TANEF feriosemajno ================== La arangxo de E-fako de Naturamika Internacio okazos inter 04-11 de septembro en Maklenburgio. Pri la arangxo pli detale vidu en la numero marto (1)-93, sed al la menciitaj kotizoj aldonendas ankaux aligxkotizoj: 50-100 DEM, depende de la dato de aligxo. Aligxilon petu cxe: Erna Doring, pf. 225, CH-4003 Basel, Svisio. ************************************************************************* MOVADO ////// Memormedalo al IKEL =================== Kadre de ceremonieto en la Bonn-a ambasadejo de la Respubliko Litovio, la prezidanto de la litova parlamento, Cxeslovas Jursxenas, transdonis la memor-medalon al la prezidanto de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), Uwe Joachim Moritz. Kiam specialaj tacxmentoj de la ministerio pri internaj aferoj de la tiama Sovetunio, la 13-an de januaro 1991 frumatene estis pafmortigintaj aux subcxenigintaj al tankoj 13 nearmitajn manifestaciantojn antaux la televida turo de Vilnius, IKEL tuj turnis sin per akra protesto al Gorbacxov, kaj gxi postulis sankciojn flanke de la registaro de Germanio. Multaj kunlaborantoj kaj amikoj de IKEL estis mobilizitaj kaj siaflanke starigis protesto-kampanjon. Tiel IKEL iomete kontribuetis al evidentigo, por la sovetia gvidantaro, de internacia unuanima malakcepto de la perfortajxoj kontraux la cxebaltmaraj popoloj. Tiu cxi engagxigxo por la libereco de Litovio estis nun honorita per la medalo. (Gian aljugxon, cetere, iniciatis L. Skupas, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio.) Renato Corsetti, vicprezidanto de IKEL la komuniko de IKEL, 14.03.l993. ************************************************************************* La germana jam estas oficiala... ================================ La unuan pagxon de la n-ro 24 vi dedicxis al la lingva situacio en Euxropo laux tre neegalaj manieroj: dum la teksto pri "La federacia lingvo" klare prezentis tre interesajn ideojn, la alia duono de la pagxo ("741 interpretistoj...") evidentigis teruran konfuzon kaj nekomprenon pri la realeco en la Euxropa Komunumo. Sxajnas al mi grave klarigi kelkajn punktojn. Unue, necesas precizigi, ke s-ino Van Haferkamp estas gxenerala direktoro pri interpretistaj kaj konferencaj servoj, ne pri tradukado; en la organoj de EK oni faras tre netan distingon inter tradukado (skriba) kaj interpretado (parola), kaj cxiu el la organoj havas sian propran tradukservon. La ciferoj, kiujn vi citas titole, versxajne estas proksimume gxustaj - krom tio, ke oni eble atingos ciferon ecx super 2000, kunkalkulante la tradukistojn de cxiuj organoj. Due mi atentigu, ke la cxefaj organoj (aux "institucioj") de la Komunumo estas la Konsilio (t.e. la decida organo, en kiu kunsidas la ministroj reprezentantaj cxiun Membrosxtaton), la Komisiono (la plenumorgano), la Parlamento kaj la Kortumo. La frazo "konsilantaro pri Parlamento kaj Komisionoj" simple havas nenian diveneblan signifon. Trie kaj plej grave, via citajxo enhavas almenaux tri reciproke kontrauxdirajn aludojn al "oficialaj lingvoj". Mi insiste atentigas, ke la situacio estas jena: la Euxropa Komunumo havas naux oficialajn lingvojn (la naciajn lingvojn de la gxisnunaj membrosxtatoj), kiuj estas principe egalaj kaj samrangaj. Tio signifas ekzemple, ke la dana teksto de iu komunuma akto estas same "auxtentika" kaj jure valida kiel la franca teksto aux la angla. Aliflanke, ekzistas amaso da cxiutagaj aferoj, por kiuj oni ne uzas samtempe cxiujn 9 lingvojn sed nur du aux tri - se du lingvoj estas uzataj en iu subkomisiono aux konsultigxo, temas evidente pri la angla kaj la franca, kaj la eventuala tria lingvo estas la germana. Diversaj klopodoj firmigi la germanan kiel la trian lingvon de la komunumo temas nur pri tio - ke ankaux la germana estu cxiutage uzata en diversaj kadroj; oni ne povas igi gxin la tria "oficiala" lingvo de la komunumo, cxar gxi ja dekomence estas oficiala. Verdire, gxuste pri tiu punkto regis plena nekompreno lastatempe ankaux en la diverslandaj naciaj gazetaroj, kaj suficxe oftis artikoloj pri la klopodoj oficialigi la germanan lingvon. Ni uzu tamen niajn komunikilojn en Esperantujo por forigi tiajn miskomprenojn, ne por eternigi kaj ecx plimisigi ilin. Brian Moon, Luksemburgio (tradukisto cxe la Komisiono de EK) Rim.: La artikolo "La federacia lingvo" estas transprenita el La Partio Nova majo/1992, kaj "741 interpretistoj..." estas represita el Internaciisto 1/1993. La red. ************************************************************************* Maloftigxo de KONCIZE pro manko de redaktoro ============================================ -------------------------------------------- KONCIZE estas la komuna bulteno de 11 landaj junularaj asocioj, aperiganta aligxilojn de junularaj arangxoj kaj raportojn pri ili. -------------------------------------------- Cirkulero al junularaj esperanto-asocioj Saluton karaj! -------------- La plej multaj el vi jam dum IS auxdis pri la malfacilajxoj rilate al Koncize: Ulrich Matthias volas post kvar jaroj de engagxoplena laboro fini la redaktadon de nia komuna bulteno. Cxiuj klopodoj estis vanaj, ni ne trovis iun, kiu pretas transpreni la redaktadon. En tiu cxi situacio GEJ proponis la jenan provizoran solvon, por almenaux ne tute bucxi Koncize: Koncize ekde nun aperos nur trifoje jare, en januaro, marto kaj septembro. Tio estas malmulte, kaj ni konscias tion. Sed laux nia supozo tamen la gravaj aligxiloj kaj informoj povos relative sensxangxe atingi la membrojn. Se ni aplikos tiun cxi proponon, la radaktadon transprenos Ulrich Matthias kaj mi. Komprenu gxuste, ke cxiuj rigardas tiun cxi solvon provizora. Ni esperas lauxeble baldaux trovi novan redaktoron, kio ebligos regulan, dumonatan aperon. Tiu homo kompreneble ne devas esti germano: GEJ volonte transdonos la prizorgadon de la tuta projekto (redaktado, presigo, dissendado) al iu el viaj asocioj. Mi ne kasxu antaux vi, ke GEJ ne plene malgxojas pri la malpli ofta aperritmo, cxar tio por GEJ signifas ankaux malaltigxon de la kostoj ligitaj al Koncize. Tamen - kaj tion oni diru emfaze - tio ne estas decida kialo por la malaltigo de la aperritmo. GEJ jes, ja devas sxpari, kaj ni do iel devas redukti la elspezojn. Sed ni havas la konvinkon, ke Koncize estas vere grava por la esperanto-movado, kaj tial GEJ ankaux estonte subtenos gxin. GEJ sxatus dauxrigi eldonadon de Koncize samkiel en la pasintaj jaroj, sed tio ne eblas pro la manko de laborfortoj. Ni jes plusercxos, kaj trovinte aktivulon kiu volas transpreni Koncize ni relancxos la sesfoje jaran aperadon. Sed - kiel dirite - cxar ni ne disponas pri alternativo, ni sekvos nian proponon, kaj se ne okazos ankoraux iuj sxangxoj, Koncize cxi-jare aperos - bedauxrinde - nur tri foje. La numero 2/93 do estos la unua, kiu forfalas. Anstataux gxi ni pretigas informfolion, kiun ricevu cxiuj Koncize-abonantoj, por ke ankaux ili eksciu pri la situacio. Tio estas drasta rimedo - sed estus ecx pli malbone, se sen antauxanonco Koncize 2/93 tute ne alvenus. Mi esperas je via komprenemo pri la malfacilajxoj, kaj krome, ke ankaux vi klopodos trovi alternativon pli facile akcepteblan. Ulrich Gortz, estrarano pri informado de Dermana Esperanto-Junularo Rheinweg 15, D-W-5300 Bonn 1, Germanio. ************************************************************************* Logxejo por gejunuloj en Valencio ================================= LKK de la 78-a UK en Valencio sukcesis rezervi tutan junularan gastejon, proksime de la kongresejo, kontraux tre favora prezo: 105 NLG (6600 PTE) por la tuta semajno (24-31 de julio, ne eblas mendi por aliaj datoj), kun matenmangxo. Grave! Tiu prezo validas nur por gejunuloj gxis 26-jaragxaj. Personoj pli ol 26-jaraj devas pagi 157 NLG (9900 PTE). Ekzistas ebleco mendi restadon kun tagmagxo (150/215 NLG) aux kompletan pensionon (207/282 NLG). La logxontoj kunportu proprajn dormosakojn aux pretu krompagi 5,5 NLG por la litajxoj. Tiu cxi logxejo estas destinita unuavice por gejunuloj kaj membroj de TEJO, nur escepte kaj malprioritate - por pliagxuloj el nepagipovaj landoj. Nejunularaj interesitoj skribu al CO. Gejunuloj mendu rekte cxe LKK (Marko Esteban, 78-a UK, Gran Via F. el Catolico 45-a, E-46008 Valencio). Pagu rekte al LKK (bankokonto: Caja de Ahorros de Valencia, Nr. 2077 0063 310l696422) aux pere de UEA. CO de UEA ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Litova Stelo ============ Gxi estas 32-pagxa revuo (formato 16,5x24 cm), kvalite presita kaj ilustrita. Aperas dumonate. Gxi konatigas kun historio, arto kaj naturo de Litovio, prezentas originalajn prozon kaj poezion de litova beletro, rakontas pri la e-movado en Litovio kaj prezentas esperantologiajn artikolojn. La jara abonkotizo estas 20 NLG (pagendaj al UEA-kodo litv-s). Pri la pago sciigu Litovan Esperanto-Asocion: pk.167, LIT-3000 Kaunas, Litovio. Dato de abono ne estas limigita - estos liverataj cxiuj aperintaj kajeroj. Kolektoj de 1991 kaj 1992 kostas po 18 NLG. Adreso de la redakcio: Pk. 178, LIT-2000, Vilnius, Litovio. ************************************************************************* PROPAGANDO ////////// Novaj porokazaj posxtstampoj rilatas al espranto ================================================ En la urbo Straznice, Cxehxio loka posxtoficejo uzadis en decembro 1992 porokazan stampon en posxta afrankmasxino memore al Francisko Valdomir Lorenz, auxtoro de la unua cxehxa lernolibro de esperanto. Alia porokaza stampo estis preparita okaze de komuna kongreso de Cxeha Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Asocio en Karlovy Vary (28-30 majo 1993). Oni uzas gxin por afrankmasxino ekde februaro gxis la fino de la kongreso. Auxtoro de la ambaux stampoj estas Karel Kucxa kaj gravuris ilin Karel Pavlicxek. Interesigxantoj povas skribi al: Esperanto, V. Hasala, pk. 34, 69662 Straznice, Cxehxio. el "Starto", januaro/1993 ************************************************************************* KONKURSO //////// MUZO - 93 ========= MUZO - la tradicia Vilniusa arta konkurso en esperanto - okazas cxijare jam la 24-an fojon. Komencigxinte kiel litovia arangxo, gxi igxis komence tutsovetia, kaj dum la lastaj jaroj - vaste internacia kaj prestigxa. La konkursoj okazas laux la 10 brancxoj:prozo originala, poezio originala, kantoteksto por konata aux originala melodio, melodio por ajna originala esperanta versajxo, deklamado de poeziajxo (laux prora elekto), arta legado de prozajxo (laux propra elekto, ne malpli ol 15 min.), rakontado pri iu okazajxo legita aux elpensita, koloraj diapozitivoj pri ajna temo, pentrajxoj por afisxo pri informado al kurso de esperanto (en ajna lingvo). Cxi jare MUZO okazos la 19-an kaj 20-an de junio. Konkursajxojn pri la unuaj 4 brancxoj necesas alsendi ne pli malfrue ol gxis la 1-a de junio. En ili eblas partopreni pasive, sen veni al la arangxo. Anoncu la aligxon kaj partoporenon kiel eble plej frue, kaj sendu la konkursajxojn al: MUZO, pk. 178, LIT-2000, Vilnius, Litovio. ************************************************************************* Internacia konkurso por lernejanoj ================================== 7-a taskfolio por mezlernejanoj 1. Trovu almenaux 3 vortoparojn, kiujn en parolo distingas nur la longeco de la vokalo (aux ' en skribo). Ekz.: min - min' (3 poentoj) 2. Faru demandon al la respondo. -...? - Post kelka tempo li eliris. (2 poentoj) 3. Kiel oni turnas sin al preterpasanto por peti informon pri preciza tempo? (2 poentoj) 4. Kompletigu, se necesas, per artikolo "la". Li venis hejmen kun...gazetoj en...mano. (2 poentoj) 5. Sxangxu la cititajn vortojn per sinonimoj. Li "havigis" al si "altprezan" biciklon. (3 poentoj) 6. Per afiksoj konstruu almenaux 6 vortojn el la radiko: "varm-" (3 poentoj) 7. Faru ne malpli ol 4 vortojn aldonante po unu konsonanton: "ka.o" (2 poentoj) 8. Kiu hungara radiostacio elsendas en esperanto? En kiu tago kaj je kioma horo? (3 poentoj) Oni povas iam ajn ekpartopreni la konkurson! Regularon vidu en la numero auxgusto (1)-92. La solvojn sendu gxis 15-a de aprilo al: Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo, Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. ************************************************************************* ALVOKO! /////// Fakaj asocioj! ============== Por organizi la lokon, daton, tempon de kunsidoj de fakaj asocioj dum la UK, la mendiloj estis dissenditaj en januaro. Se via asocio ne ricevis gxin, bv. peti cxe la CO de UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Telefakso: +31-10-4361751 ************************************************************************* AFRIKA AGADO //////////// Silento de togolandaj esperantistoj =================================== La 16-an de novembro 1992 komencigxis gxenerala striko en Togolando. Gxin lancxis opozicio kaj sindikatoj por devigi la prezidenton de la lando, militdiktatoron, certigi la sekurecon de la logxantoj, kiuj nun povas esti senkauxze mortigitaj far la armeo kie ajn. Multaj togolandanoj formigras eksterlanden, urbanoj fugxas vilagxen. Informo pri tiu krizo atingis ne cxiujn amikojn de togolandaj esperantistoj. Kredeble multaj samideanoj jam sendis leterojn al Togolando kaj nun atendas la respondojn. La striko plu dauxras, ankaux la elmigrado. La bankoj, magazenoj, posxtejoj restas fermitaj. Okazas minimuma servo en la cxefa posxtejo de la cxefurbo, sed tiu eta funkcio de la posxto estas nefidinda. Cxiuj esperantistoj, amikoj de togolandanoj, pardonu siajn malproksimajn samideanojn pri tiu silento, kiu dependas ne de ilia volo, sed de la politika vento nun blovanta tra la lando. Cxio reiros al la bona ordo, kiam la krizo estos for. Koffi Gbeglo, Togolando // H.B. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Filatelistoj ------------ La 13-an de aprilo la 8-a posxtoficejo en Budapest (VIII. Jozsef krt. 37.) uzos specialan stampilon, omagxe al la 75-a datreveno de la unua E- stampado en Hungario, la 13-an de aprilo 1918. * * * Estrarkunsido de HEA -------------------- La sekva estrarkunsido de HEA okazos la 17-an de aprilo je la 10.00-a en Andrassy u.27. Oni traktos du temojn: - raporto de Fervojista Sekcio - internaciaj rilatoj de HEA (inkluzive UEA, TEJO ktp.) La kunsido estas publika, koncernitoj kaj interesigxantoj estas bonvenaj! ************************************************************************* OPINIOJ /////// Esperanto igxis mokinda en Katalunio ==================================== --------------------------------------------------- En EVENTOJ decembro (1)-92 aperis mallonga informo pri sabadella "Televida esperanto-kurso", represita el KAE-Informilo oktobro/1992. Jen reago al realo: --------------------------------------------------- Jam oni devas elteni mokojn pro sia esperantisteco vizitante Sabadell, la cxefurbon de Esperantio en Katalunio. Evidente, la rezultoj de la loka televid-kurso pri esperanto ne povis esti aliaj. El la teknika vidpunkto, oni povas nur gapi, kvankam gxenerale la programoj de la lokaj televidoj en Katalunio estas tre malricxaj. La esperantistoj sukcesis tamen tre subaveragxi. La kurso aspektas sekteca kaj nekompetente farita. Gxi komencigxas kaj finigxas per kantado de La Espero, kiun ornamas bildoj de nia Majstro, tutekrana verda stelo kaj la loka esperanto- monumentego. Poste, unu fiksa kamerao konstante montras nur la instruiston, kaj ne permesas legon de la tabulo. Mankas cxia grafikado, per kiu oni alloge montrus la lernomaterialon. Tio estas nur la komenco. La instruisto parolas makaronian katalunian lingvon (kvankam gxi estas lia denaska kaj familia lingvo), en kiu svarmas la plej krudaj leksikaj, morfologiaj kaj sintaksaj hispanismoj. Malfacilas trovi denaskan parolanton de la kataluna, kiu tiel fusxus sian lingvon. Simile okazas kun esperanto, kiun li same ne scipovas. Nur el la oka leciono jen kelkaj ekzemploj: li prononcas "anj" anstataux "ajn"; lidiras "disiplo" kaj "leksiono" anstataux "discxiplo" kaj "leciono"; parole li ne diferencigas inter "kiel" kaj "kial"; skribe aperas vortoj, kiel "miscompreni", kaj oni mistradukas frazojn. La uzatan "pedagogion" ni povas ekzempligi per la maniero instrui la korelativan tabelon: la instruisto simple lauxtlegas la unuopajn vortojn kaj liajn tradukojn. Kompreneble, la tabelo mankas sur la tabulo. Pri tiu fusxo respondecas grupeto, aroge sin nomata "Kultura Asocio Esperantista, kiu per tiu agado pruvas, ke esperanto- grupoj povas esti tre malproksimaj de la kulturo. Tiaj hontigaj spektakloj sukcesas nur ridindigi la esperantistojn kaj endangxerigas jarojn da serioza agado. Hektor Alos, Georgo Kamacxo, kaj Antonio Valen ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Koncerto kun bondeziroj ======================= Se vi volas per radio sendi salutojn al via amiko aux konato, turnu vin al Pola Radio. Gxi estos tre agrabla donaco, tute senpaga por vi! La salutoj estas dissendataj lunde je 22.30 en kadro de la elsendo "Koncerto kun bondeziroj." Necesas nur sendi al la redakcio mendilon kun nomo kaj adreso de la persono, kiun vi volas saluti kaj tre mallongan saluttekston. La mendilojn petu cxe: Pola Radio, Esperanto-redakcio, Pk. 46, PL 00-960 Varsovio, Polio. ************************************************************************* Radio Vilnius ============= "Radio Centras" elsendas en esperanto la lastan sabaton de cxiu monato inter la 8-a kaj 9-a horoj matene (laux mezeuxropa tempo) en la kurtonda frekvenco 9710 kHz. La esperanto-elsendo okazas en la kadro de la anglalingva kun hispana anonco. Petu informojn (aldonante 2 IRK) laux la adreso: "Radio Centras", Esperanto-Redakcio A.d. 1792, LT-2019, Vilnius, Litovio. ************************************************************************* KULTURO /////// Publikaj kulturaj tribunoj en Maribor pri nekutimaj homoj ========================================================= En la slovenia urbo Maribor ekde januaro 1993 komencigxis publikaj kulturtribunoj sub gxenerala titolo "Nekutimaj homoj", organizitaj de e- entrepreno INTERKULTURO kaj la Popoluniversitato de Maribor. En januaro gastis tie Vinko Osxlak, konata slovena kaj esperantista verkisto kaj tradukisto, kiu rakontis pri la "Antologio de la moderna esperanta prozo", kiun li redaktis kaj tradukis. Pri la evento rakontis tuta slovenia gazetaro kaj multaj radioelsendoj. En februaro en la arangxo pertoprenis parlamentano kaj verkisto Tone Partljicx. Lian novelaron, tradukitan en esperanton, oni dissendis al diversaj landoj por recenzo kaj eventuala esploro de eldoneblecoj en la lokaj lingvoj. Cxi foje pri tio okazis ecx tutslovenia televidelsendo. La marta gasto de la kulturtribuno estis konata esperanta verkistino el Zagrebo: Spomenka Sxtimec. Z. Tisxljar, Slovenio ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Instruisto pri franca k. latina lingvoj, 43-jara, deziras trovi korespondantojn en Moldavio, Kvartvelio, Armenio aux Azia Rusio. Mi interesigxas pri ekologio, lingvaj problemoj, arto, klasika k. tradicia muzikoj kaj estas tre vojegxema. Jean-Claude Thumerelle, Rue Pierre Desimpel 10, B-7784 Warneton, Belgio. * * * 13-jara lernantino: Renata Rajki, Dobres u. 5, H-8500 Papa-Tapolcafo, Hungario. * * * 13-jra knabino: Krisztina Soos, Papai u. 44, H-8500 Nagygyimot, Hungario. * * * 35-jara geologo volas korespondi pri arkeologio kaj antikva historio, lingvoj; intersxangxi librojn, gazetojn, sonkasedojn ktp. Pekim Vaz, Caixa Postal 182, BR-66017.970 - Belem - PA, Brazilio * * * 21-jara junulo pri cxiuj eblaj interesajxoj konformaj al sia 21-jara agxo korespondus tm. Rafael Skalczynski, ul. Gagarina 158/11, PL-87100 Torun, Polio. * * * 14-jara knabino pri cxio interesa: Agnieska Wisxniewska, ul. Planty 17/19 m. 2, PL-87800 Wloclawek, Polio. * * * Mi deziras korespondi internacie: Magorzata Jodko-Narkiewicz, PL. Boh. Nysy 21/22 m. l, PL-59-610 Wlen, Polio. * * * S-ino Vida Lasxiene, 35-jara kuracistino dez. korespondi pri diversaj temoj, tutmonde. Vida Lasxiene, Gedimino pn 45-7, LT-2001 Vilnius, Litovio. ************************************************************************* INTERESE //////// Ni bezonas historion ==================== Je la komenco de septembro mi ricevis posxtkarton el Francio, kiu diris: "Mi ferios en Londono! Kvin tagojn! Invitas vin por kunmangxi! Amike via K-". Dum mi atendis la leteron, kiu laux mia scio sekvos, mi ekpensis, por ne diri meditis, pri li. Amuza kaj simpatia viro li estas. Ni konatigxis dum la UK de 1961 en Harrogate, kiam li sencxese demandis kial la angloj (por li cxiu brito estas anglo) trinkas la bieron varma. Malgraux la varmo li trinkis gxin sen gxeno, kaj same faris dum postaj kongresoj de Londono '71 kaj Brighton '89. Ni ne renkontigxis alitempe, cxar la ne oftaj UK'oj, kiujn li cxeestis, ne koincidis. Tamen la korespondado inter ni, ecx se sporada, travivis. Li, de la naskigxo, havas trajtojn internaciajn. La patro forlasis Hispanion je la fino de ties interna milito, laboris en farmbieno kaj progresis tre bone, edzinigante la filinon de la bienposedanto. Sxajnas, ke li parolis la katalunan lingvon, same kiel sxi kaj la familio; lauxdire oni faras tion en tiu regiono de suda Francio. Poste naskigxis K-, kiu kreskis kaj progresis laux la tradicia vivo de la lando, gxis fine li igxis la posedanto de la bieno. La patro estis, iam en Hispanio, anarkiisto kaj, laux K-, tiutempe oni kuragxigis la partizanojn lerni esperanton por paroli internacie sen lingvaj bariloj. K- kiel bona filo sekvis la konsilojn de la patro, lernante la lingvon kaj subtenante la anarkiistan idealon. La ino, kiu kaptis mian amikon, faris tion per la verda lingvo dum sxi vagadis en la regiono kun tri belgaj samideanoj. Sxi bone mastrumas kaj inter si ili uzas la francan kaj esperanton, cxar la kataluna ne estas sxia metio, kiel K- diras. La letero venis, klarigante kiel li gajnis televidan premion por vojagxi al Londono kaj resti tie dum kvin tagoj, tute senpage! Li proponis, ke ni renkontigxu en la cxefurbo, kaj konfirmis la inviton al tagmangxo. Do, mi trajnis al Londono, renkontis lin, kaj proponis viziton al nia verda centro por acxeti iujn librojn. Ni estis simpatie bonvenigitaj far du dejxorantoj. K- volis acxeti libron pri historio de la movado. Mi neniam antauxe konstatis, ke ni ne havas tian libron! Afable oni proponis al li la libron de Holmes "Historio de la Londona Esperanto- Klubo" kaj tiun de Marjorie Boulton "Zamenhof" en esperanto aux la angla. Jen la fino! K- menciis ion pri duvoluma historio pri la movado en Hispanio, kaj li atendis similan libron, almenaux pri la brita. Nek la dejxorantoj nek mi sciis pri tiu hispana historio kaj certe ecx malpli pri iu brita! Do ni adiauxis la dejxorantojn kaj iris por frandi la promesitan tagmangxon. Poste ni foruzis la tempon babilante kaj rememorigante pasintajn tagojn gxis la tempo "gxis revido denove ie". Bonsxance la stacidomo por mia reiro kaj la londona klubo, kien K- iris, estas relative apudaj! En la vagonraro mi pensis pri tiu temo de esperantaj historioj. Jes, vere, ni jam travivis pli ol cent jarojn kaj mi neniam vidis historion de esperanto de la komenco gxis hodiaux, aux almenaux gxis 1987. Ne estas nur afero de homoj pasintaj, sed ankaux de eventoj, de decidoj, kiuj influis la lingvon, de sxangxoj en la sociaj tendencoj de la anoj, kiel tiu menciita de K- pri la hispanaj anarkiistoj. Iom simile okazis en Britio, laux aktivuloj kiujn mi konis dum mia juneco, antaux la dua mondmilito, kiam gxenerale la idealismo estis pli alta kaj oni ne ofte vojagxis alilanden. Kio pri "Literatura mondo", la revuo kiu tiom influis nian (pardonu la ripeton) literaturon? Kaj pri tiu heroa strebo de "Malgranda revuo" kiu naskigxis dum la militaj jaroj? Kaj jam forgesitaj "Norda Prismo" kaj "Nica literatura revuo"? Kaj kiam "Heroldo de Esperanto" aperis semajne? Intence mi ne mencias personojn, cxar mi ne volas riski ofendon al iu ajn, ne menciante ilin pro forgeso aux manko de spaco. Tamen mi malemas fini la artikolon ne menciante la vortojn "krokodili" kaj "kabei", kiel ili envenis la popularan lingvon. Kaj kiu estis la unua romano originale verkita en esperanto kaj kiu estis la auxtoro? Cxu tiuj eretoj meritas agnoskon? Alariko el Brita Esperantisto 2/93 ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Anoncetoj de abonantoj, kiuj havas rilaton al esperanto, estas senpagaj! * * * Ni havas sepjaran filinon kaj kvinjaran filon kaj sercxas kontakton al samtipa familio (ne nepre tutesperantista) en suda Anglio. Bonvolu skribi al: familio KLAG, Rudolfinergasse 8/11, A-1190 Wien, Auxstrio. * * * Mi sercxas la Esperanto-monerojn de unu kaj du spesmiloj (jubileo de Esperanto 1887-1912) kaj la moneron de dek steloj (Universala Ligo, 1959). Mi kolektas ankaux telefonjxetonojn el la tuta mondo. Skribu kun la kondicxoj al: Jan Torfs, Vrijgeweide 27, B-2140 Borgerhout, Belgio. * * * Por nia biblioteko, kiu havas jam pli ol 800 titolojn, ni tre dezirus havi la kompletan jarkolekton de EVENTOJ-1992. Bedauxrinde la numeroj 2 kaj 5 jam ne plu haveblas cxe la redakcio, do mi petas helpon de la legantoj por ekhavi ilin. ingx. Zdzislaw Glajcar, Skrytka 3, PL-43-400 Cieszyn, Polio. * * * Membroj de la E-Societo Flamo en Torun (Polio) intersxangxas materialojn pri "esperantologio" kaj "esperantozofio"! Ni volonte kontaktos cxiujn, kiuj okupisxas pri la menciitaj aferoj. E-societo FLAMO, Skrytka 16, PL-87-100 Torun-1, Polio. * * * Mi sercxas personojn, kiuj interesigxas pri internacia politika laboro sur la bazo de federalismo. D-ro Reinhold Hermann, Kronstadter Str. 24, DW-8500 Nurnberg 30, Germanio. * * * Anonctarifoj ------------ Tarifo por unukolumna anonco kun 3 cm-oj de alto estas 30 NLG, por ekssoclandanoj: 10 NLG (=500 Ft). Unukolumna anonco 6 cm-ojn alta kostas 60 NLG, por ekssoclandanoj: 20 NLG (=1000 Ft). Dukolumnaj anoncoj kostas duoble. Tauxgaj materialoj pri firmaoj, aplikantaj esperanton povas aperi senpage en la koncerna rubriko. Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al esperanto estas dobla. Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor