Eventoj n-ro 0026, 2/marto - '93, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Ni sercxas kunlaborantojn ! - ECx SUPERLINGVO BEZONAS FAKVORTAROJN - La nuntempa Hispanio, lando de etnaj liberecoj Organizaj demandoj: - Al Joachin Werdin Faka aplikado: - AGADO DE AIS EN 1992 Esperanto aplikata: - Esperanto-banko - INTERNACIISTO - en nova kvalito! - Monda Merkato - Auxto-turisma vortareto Arangxoj: - 41-a Kongreso de ELNA - Mi ne estas orgojla! - Arta semajno '93 - Urboj por vivi 1993 - Brita kaj Skota kongreso - Arangxo por artistoj - pri sxangxoj en la IJK-kondicxoj Movado: - La sxtata lingvopolitiko kaj esperanto - E-libroj en nemovada vendeja reto - Gresillon 40-jara! - Novaj sxangxoj cxe Bulgara Esperanto-Asocio Alvoko: - Arkivo pri Ivo Lapenna - Pupteatra Internacia Festivalo Por via notlibro: - *** ILEI: - Albana grupo en IMS - Pedagogia kalendaro Revuoj, gazetoj: - * Hungara angulo: - *** Lingvo: - Pri nenormala vortordo en esperanto - Historia Nancio - Komenio kaj... Esperanto en radio: - Parolas Varsovio... - Korekto Anoncetoj: - *** Interese: - La origino de la idiomajxo "krokodili" Korespondi deziras: - *** Konkurso: - Internacia konkurso por lernejanoj ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Ni sercxas kunlaborantojn ! =========================== Jam gxis nun ni volis prezenti nian movadon de multaj flankoj, sed certe ni havas ankoraux multajn mankojn. Por plibonigi la gazeton ni volonte havus vian kontribuon, do ni sercxas konstantajn kunlaborantojn, regulajn korespondantojn, kiuj helpus en la kompilo de la gazeto en la sekvaj terenoj: Raportoj -------- Pri la agado de lokaj/landaj asocioj kompetentas ties aktivuloj. Por diskonigi eventojn aux la funkciadon de iu organizo, ni volonte akceptus viajn raportojn, informojn. (Cxu veras, ke la movado ne disfalis en Bulgario, Hungario, Polio? Cxu vera ELNA estas la plej bone funkcianta Landa Asocio?... ktp.) Lokaj bultenoj, revuoj ---------------------- Nia datumbazo enhavas informojn pri 128 e-periodajxoj, sed laux la gxisnunaj spertoj la nombron de ekzistantaj bultenoj, periodajxoj ni taksas cx. 3-4-oblo de tio. En ili aperas multaj interesaj artikoloj, sed pro la limigita eldonkvanto kaj loka distribuo tiuj artikoloj ne atingas la internacian publikon. Sendu viajn lokajn, regionajn bultenojn al ni, ke ni povu eventuale cxerpi el ili! Aplikado -------- Multaj homoj jam uzas aux pretas uzi e-on. Se vi ekhavas tiuteman informon (laboreja uzo, ekstermovada apliko, agado de fakaj rondoj, asocioj) - faru informan artikolon. Por ke gxi estu konata ankaux por aliaj. Ofte okazas, ke Vi "auxdos nur ion" - kaj Vi devos gxin postcxasi la aferon por scii pri gxi pli detale. Artikoloj --------- Se vi legas iun interesan artikolon, kio iel rilatas al nia profilo, sendu kopion al ni. Krom la gxeneralaj temoj aparte interesus nin la bazaj, resumaj informoj pri iu organizo, artikoloj pri historio de nia komunumo, mallongaj materialoj por la rubriko "Kulturo", intervjuoj kun internacie konataj esperantistoj, - kaj interesajxoj, kiuj havas ligon al esperanto! Kiel fari? ---------- Cxe sendotaj materialoj bv. atenti, ke ili estu interesaj por internacia legantaro. Konsideru la kutiman amplekson (!!!) por unuopaj artikoloj, kaj la neuxtralan, informan stilon! Ne forgesu nepre aldoni kontakt-adreson, la fonton de informoj, kaj ilustrajxojn (prefere nigra-blankajn). Se eble, klopodu redakti la sendotan materialon, tio ja multege plirapidigas la aperon! (Ni jam ricevis 20 pagxan "koncizan" artikolon, el kio ni devis fari unukolumnan...) Vi sciu, ke 1 tajpita pagxo egalas al 1 kolumna artikolo! Ni tre gxojus, se ni povus saluti vin inter niaj regulaj kunlaborantoj, korespondantoj, ja ni volas, ke EVENTOJ estu tia, kia la legantoj sxatas gxin! Szilvasi Laszlo *********************************************************** ECx SUPERLINGVO BEZONAS FAKVORTAROJN ==================================== En Eventoj No. 22 aperis artikolo de Euxgene de Zilah "Superlingvo", pruvanta, ke ecx sen enlibrigitaj fakvortaroj esperanto estas suficxe ricxa por servi kiel lingvo internacia, cxar kiel superlingvo gxi kapablas pere de la 15a regulo alproprigi al si cxiujn bezonatajn terminojn el la mondlingvoj. La argumentado povas erarigi esperantistojn, ke esperanto fakvortarojn ne bezonas. Cxefe cxe propagandistoj, kies cxefa propagandilo estas minimum-vortareto, minacas dangxero de tia kompreno de la artikolo. Sed la 15-a regulo validas jam pli ol 100 jarojn kaj se gxi estus suficxa, esperanto jam delonge estus parolata ne nur cxe UN. La aplikado de la 15-a regulo estas potenciala eblo, sed en la praktiko gxi renkontas multajn problemojn. Kiu enkondukas laux gxi novan esprimon, estas tuj kutime atakata, ke li enkondukis senutilan neologismon. Plie, la terminoj en la unuopaj mondlingvoj ne estas identaj, kaj ilia esperantigo donas difirencajn rezultojn. Ekzemple: "aldonvalora impostotakso de aldonita valoro - imposto super kreskinta valoro" ktp. La faka lingvo bezonas unun el la variantoj elekti, normigi kaj fiksi. Cxe plantoj kaj animaloj ne cxiuj estas tireblaj el la latina, ekzemple, "hundo" (Canis familiaris) aux "gufo" (Bubo bubo). Esperanto vere ne bezonas vortaron kun milionaj da plantoj kaj animaloj, sed gxi bezonas principon, kiel la latinajn sciencajn nomojn esperantigi, kaj fakvortaron de la plej gravaj organismoj kiel modelan ekzemplon de tia principo. Sed gxuste pri la principo la biologoj-esperantistoj gxis nun ne kapablas interkonsentigxi. Unuj volas konservi la binaran (duvortan) sistemon kiel en la latina, aliaj tion opinias senutila. Ekzemple, la birdon, nomatan latine Erithakus rubekula unuj tradukas kiel "rugxgorgulo", aliaj volas havi nomon Eritako rubekula" aux "Eritako rugxgorgxa". Kaj ekzistas Nova Biologia Nomenklaturo, kiu volas enkonduki tute propran sistemon. Kaj ecx se la esperantigo kauxzus neniajn problemojn, kian sencon havus unue ellerni mondlingvojn por povi apliki esperanton? La plej granda problemo kun enkondukado de esperanto estas, ke gxian uzadon ne eblas ordoni. Esperanto ne estas religio, ne eblas persekuti herezulojn, kiuj ne akceptas gxin. Ni devas prezenti esperanton tiamaniere, ke la homoj mem deziru gxin lerni kaj apliki. Niaj propagandistoj, kiuj mem ne scias la lingvon utiligi, cxar ili ellernis la fundamentajn regulojn de la lingvo kaj preferas persvadi aliajn personojn, ke ili lernu kaj uzu esperanton, apenaux vekas tian deziron. Ni devas ankaux kompreni homon, kiu longan tempon dedicxis al studado, ekzemple, de la angla, kiu elspezis multan monon por acxeti grandajn gxeneralajn kaj fakajn vortarojn kaj kiu bezonas legi aktualajn informojn pri sia fako, kiuj aperas en la angla, kiu per la angla kapablas interkomprenigxi kun siaj samfakuloj, kiujn emociojn vekos en li la postulo, ke li rezignu pri cxio cxi kaj lernu anstataux tio alian lingvon? Kaj ecx se ni proponos esperanton ne kiel anstatauxigon, sed nur kiel kompletigon de la mondlingvoj, kion ni povos proponi, se homoj demandos nin pri fakvortaroj kaj fakgazetoj, de sia fako? La klarigo, ke esperanto kiel superlingvo ne bezonas tiajn vortarojn kaj gazetojn, cxar gxi havas potencialan eblon preni cxion el la mondlingvoj, apenaux iun kontentigus kaj apenaux vekos sopiron esperantistigxi. Neniu homo scias la tutan vortprovizon de sia gepatra lingvo, sed gxuste pro tio necesas grandaj vortaroj, en kiuj troveblas tio, kio mankas en la kapo. Des pli necesaj estas tiaj vortaroj cxe lingvo fremda. Esperanto nun efektive havas grandegan vortprovizon kaj helpe de sia deriva sistemo gxi povas superi ecx la naciajn lingvojn, sed la vorta trezoro devas esti enlibrigita, aliel gxi kvazaux ne ekzistus. Kleraj fakuloj- esperantistoj eble povas labori sen tiaj vortaroj. Sed plej multajn fakulojn ankoraux necesas konvinki. Kaj tio per posxvortaroj ne eblas. Cetere, se la fakuloj-esperantistoj jam efektive uzus esperanton en siaj fakoj kaj ne nur parolus pri eblo de uzado, la pozicio de esperanto inter la mondlingvoj estus nun tute alia. La artikolo de s-ro Zilah kuragxigas esperantistojn, sed gxi samtempe povus dormigi ilin sur rozoj. Ellabori fakvortaron estas terure pena laboro, dum teorie klarigi al si, ke esperanto tian vortaron ne bezonas, estas multe pli facile kaj oportune. Subteni la naturan mallaboremon de niaj samideanoj (same, kiel cxe aliaj homoj) povus esti mortige dangxere por nia movado. Miroslav Malovec, Cxehxio ************************************************************************* La nuntempa Hispanio, lando de etnaj liberecoj ============================================== ------------------------------------------------------- En "Eventoj" No. 17 estis aperigita "Rezolucio de IKEL" (Internacia Komitato por Etnaj Libereco), en kiu estis menciita Hispana Esperanto-Federacio (HEF). Sube estas mallongigita reago de la prezidanto de HEF. La letero esprimas lian opinion ne kiel prezidanto de HEF sed kiel simpla civitano. ------------------------------------------------------- En Hispanio (fakte, en Iberio), ekzistas tri cxefaj etnoj: la cigana (sola senteritoria), la vaska (= euxska - La red.) kaj latinida. En la latinida ekzistas subetnoj, kaj ecx sub-sub- etnoj la galega (al kiu mi apartenas), portugala (iuj kunigas ambaux en la solan galega-portugalan), kastilia, andaluza, valencia, kataluna (iuj transiras jam al politikaj kaj regaj aferoj, kaj parolas pri la "katalunaj landoj", tien inkluzivante i.a. ankaux Valencion), ktp. Hispanio tre frue igxis centrisma aux preskaux centrisma sxtato. Ni emfazu, ke jam ekde la civila milito 1936-1939, kaj tra la 40jara Franko-diktatorado, la malagnosko kaj persekutado de etnaj rajtoj igxis strukturiga ero de la sxtato. Kiel ajn estu, ni hispanoj restas dauxre surprizitaj, ke kvankam tra malfaciloj, ni sukcesis pace transiri de la diktatora strukturo en tiun nunan, plene demokratian. Kaj unu el la plej honorindaj el la novaj atingoj ja estas, ke etnaj liberecoj ne nur akiris legxajn vivorajtojn, sed ankaux faktan kaj viglan vivon politikan. La lingvo kastila (antonomazie "hispana") estas oficiala en la tuta sxtato; krome, same oficialaj en la kvar respektivaj komunumoj estas la galega, kataluna, valencia kaj vaska. Kompreneble, ne cxiuj hispanoj estas egale kontentaj pri la nuna situacio, kaj tre ofte apudpordaj najbaroj akre divergxas inter si, cxu oni devas reveni al la centrisma sxtato kun la hispana sole oficiala, aux cxu oni devas veni al sendependigxo kaj ekskluziva uzado de propra, denaska lingvo nekastila. Ja ankaux multaj indiferentas pri tiaj aferoj, kaj ankaux multaj egale bone kaj decide vivas sur cxiuj niveloj, ecx ilin miksante laux tute natura vojo. (Al tiu cxi lasta situacio sxuldigxas miaopinie la fakto, pri kiu IKEL postulas ke oni uzu nur Vale`ncia, Joan, kaj ne Valencia, Juan, aux ke oni ilin miksu laux la propra persona inercio). Cetere, en la lastaj jardekoj akumuligxas novaj faktoj, tiel ke etnismaj aferoj ja plu restas egale gravaj kaj esencaj, tamen ilia fakta enhavo varias laux rapido apenaux mastrebla. La irado de etnaj aferoj en Hispanio provizas, mi esperas, ekrigardon objektivan al cxiu volanta scii, ecx se la situacio lin ne kontentigas (cetere, mi mem ne kontentas pri gxi). Tial, en mia kvalito de galega hispano, kiel ankaux de uzanto de esperanto kaj leganto de Eventoj, mi pensas, ke mi rajtas min turni jene al IKEL: - IKEL devas publike agnoski, ke la nuntempa Hispanio estas lando de etnaj liberecoj. Se gxi tion ne faros, mi pensos, ke tio pruvos, ke la terminojn etnaj kaj liberecoj gxi uzas kun nepropraj senco kaj celo - eventuale ecx kun celo kaj senco aprobindaj, sed cxiukaze kun trompo de aliuloj. (Mi aldonu, ke mi ne sukcesis sciigxi, kies Komitato gxi estas). - La prizona krado per kiu IKEL emblemas, en rilato al Hispanio povas esti jen nur ofenda, jen nur minaca al tiuj, kiuj ne samopinias kun IKEL. - La teksto de la rezolucio estas en si mem apokalipsa kaj pamfleta, ordonema. Tia tono ne estas adekvata por konvinki homojn, kiuj ne samopinias kun la rezolucio. Antonio Alonso Nunez, Hispanio ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// --------------------------------------------------------- En la numeroj oktobro (1) kaj (2) aperis artikoloj de Joachim Werdin pri la neceso plibonigi la agadon de UEA, inkluzive la kunrilatajn financajn aferojn. Jen letero de J. L. Texier eksa estrarano de UEA adresite al Werdin: --------------------------------------------------------- Al Joachin Werdin ================= Estimata amiko, mi ne estas malferma, malgraux ekaj tikloj, al viaj financaj esploroj pri UEA. Cxu vi povas detaligi viajn aluditajn manierojn bonigi financan situacion de UEA: vi ne volis tedi legantojn kun ciferoj, sed versxajne ilin volonte provizos al mi. 1) Cxu vi studis proceduron por statute sxangxi UEA al mone profitanta asocio (laux la sxangxeblaj statusoj de asocioj de la nova Okcidenta Euxropo)? 2) Kiun procenton, kaj valoron vi uzus de banka mono de UEA por investi en evoluigon de profitigaj entreprenoj? Cxu vi kalkulis kiom multajn jarojn oni devas lasi cxe ili gxis la unua profito? (Kaj dume la kapitalo dormas!) Do ekuzo en komercaj celoj ktp... eblos nur poste. Kaj eble vi pensis pri la veraj nunaj riskoj ecx cxe lauxdire plej bonaj firmaoj (Maxwell, Philips)? 3) Kiom kostus en Nederlando fakulo pri profitiga entrepreno gxis li/sxi per gajnoj kompensus sian kompetentecon? Ecx se li poste estos pagita maklerajxe, cxu li estus komence trovebla sen iu normala salajro? (laux mi la minimuma estus tiu nuna de gxenerala direktoro). Mi parolas pri sperto, mi estis 30 jarojn en komerco, kaj finis lastajn dek jarojn kiel komerca vendodirektoro... kaj kompetentis pri la bugxeta vendosumo de pli ol du milionoj da dolaroj jare. Kie vi trejnigxis por prezenti vian planon? 4) Kiom kostus dungota homo, kiu zorgus pri akcioj, obligacioj ktp.? Cxu eblas trovi kompetentan homon el la volontuloj (do studentoj, senlaboruloj aux emeritoj)...? Cxu vi konas "la" esperantiston kiu povus trejni financocele tian ekstermerkatan volontulon? 5) Cxu vi postulos, ke esperantistoj montru sian salajrofolion al UEA? Facilas paroli pri la ridinde malaltaj kotizoj el via lando, for de la kapitalisma sistemo. Eble vi sugestas, ke kreigxu subvencia sistemo? Nia kuranta kotizo al UEA valoras du tagajn salajrojn de simpla salajrulo, kotizo (sen vojagxo ktp.) por UK ankaux prenas du tagojn da salajro... kaj vi plu forgesas, ke la vivo ankaux cxe ni ne cxiam facilas, ke luado de domo, edukado de infanoj, elspezoj por sociala asekuro havas kostojn; ke baldaux kiel ajn ni estos impostitaj por kompensi detruigxon de la komunisma sistemo... Do, ne fantaziu, aux donu ciferojn por pruvi vian aserton (des pli, ke la kotizo cxe UEA estas jam pli malalta por nericxaj landoj). Kiom da monatoj aux jaroj vi mem vivtenis vin sen subvencioj en nia okcidento? 6) Cxu vi povas doni ekzemplojn de tiuj profitdonaj pagendaj servoj, ecx pere de la delegitoj... kiuj sumoj estu enplektitaj, ke tio havu signifon en la tuta sistemo? Versxajne vi jam pripensis? 7) Via lasta paragrafo estas iom obskura... Vendi librojn jam faras esperanto-servoj, kaj la averagxa merkato estas nur po mil aux dumil ekzempleroj. La vendo de informoj, kaj informiloj, ha, kial ne! Sed kiajn, kaj al kiuj homoj? Kiun merkaton vi celas; en kiaj profesioj, el kiuj landoj... kiun sumon pretas pagi homoj simple por informoj per uzo de Esperanto? Kiaj informoj haveblas pere de esperanto malpli koste ol sen gxi? Miaj sxancaj gekolegoj konfirmus, ke mi sercxas ideojn pri tio de jaroj, kaj gxis nun ne trovis en Francio unu nuran solidan firmaon, kiu ecx konsentus diskuti pri partnereco. Via sperto interesas min, ecx ekstere de UEA- kadro. Mi gxojos uzi el via sperto. Mi ne spertus gvidi UEA finance, vi kandidatigxas. Almenaux unue malkasxu la mankojn kiuj aperas en via kritiko. Plej sincere via Jean Louis Texier, vic-prezidanto de U.F.E ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// AGADO DE AIS EN 1992 ==================== Por la Akademio la jaro komencigxis en Moskvo, kie okazis la unua Rusa AIS-sesio. Dum gxi estis proklamata fondo de rusia filio de AIS (Asocio subtena de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino - AsAIS), kiun la Rusia Ministerio pri Juraj Aferoj agnoskis kun cxiuj akademiaj rajtoj. Printempe (tuj post la fermo de la internacia Comenius-kongreso, de kiu AIS kunorganizis unu sekcion) ni inauxguris sukcesan provsesion en Praha, okaze de la 400jara naskigxdato de Comenius. Gxin povos sekvi inauxguro de nia Cxeha filio, laux la kunlaborkontrakto kun la Karla Universitato. Post SUS-11 en San Marino, okazis dua, malgranda studadsesio en Karla Universitato. Antauxe AIS pere de mi kunorganizis en Veliko Tarnovo (Bulgario) la dekan someran Universitaton; tuj sekve mi estis gasto de la Pedagogia Instituto de Vraca, kun kiu subskribis kunlaborkontrakton. Gxin intertempe aprobis la decidrajtaj instancoj de ambaux flankoj. Nia situacio en nia sideja lando mem, en San Marino, plifirmigxis pro la translokigo de Senatano Prof. R. Sachs al San Marino, kie li rolas kiel direktoro de nia tiea sidejo. Aperis la eldono 1992-1995 de la aktualigita, enhave kaj tipografie multe pliperfektigita "Internacia Sciencista Dokumentaro" (kolekto de AIS-labordokumentoj) kun stato je 1992.06.01, kiun ni jam sendis al cxiuj subtenaj membroj. (gxi estas havebla kontraux 30 DEM). Meze de novembro ni okazigis kun la Euxropa Klubo pere de nia AIS-Instituto pri Kibernetiko Paderborn/Praha la Pragan- Paderbornan novembran renkontigxon, dum kiu estis (1) ekplanita internacia kunlaborprojekto pri Lingvo-Orientiga Instruado (komenco: septembro 1993), espereble subtenota fare de Euxropa Fonduso kaj (2) por la publikajxoj de AIS estis fondita eldoneja grupo "Akademia Libroservo", kies unua libro estas 1140-pagxa, plejgrandparte germanlingva kaj ILa (=esperantlingva - Red.) kolekto "Kybarnetische Padagogik/Klerigkibernetiko", konsistanta el publikajxoj de aux kun mi, aperigitaj en revuoj aux kongreslibroj inter 1973 kaj 1992 (60 DEM cxe Instiut fur Kybernetik). Prof. Helmar Frank laux la Jarfina Cirkulero al AIS-anoj. ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// -------------------------------------------------------------- Mi legis la ideojn de Werdin. Ankaux mi pensas, ke Esperantujo bezonas entreprenojn por dauxre funkcii. Sed mi opinias, ke ne estas la tasko de UEA ekfunkciigi entreprenojn. La entreprenoj devas esti sendependaj kaj memrespondecaj. Sed la ekigo de entreprenoj malfacilas, cxar mankas funkcianta kapital-merkato en Esperantujo. Ni bezonas bankon, kiu kolektas monon de esperantistoj (kaj de aliaj) kaj pruntedonas tian monon al entreprenemuloj. Nur tiamaniere povas ekfunkcii multaj entreprenoj. -------------------------------------------------------------- Esperanto-banko =============== Dum la pasintaj du aux tri jaroj mi ofte legis kaj auxdis pri la ideo disvastigi Esperanton helpe de entreprenoj. La entreprenoj, kiuj laborus profitcele, havas pli da mono ol komunutilaj asocioj. Sed la ekigo de entreprenoj ne povas funkcii, cxar plej ofte mankas al (ofte entreprenemaj) esperantistoj la necesa mono. Ankaux ekstere de Esperantujo la (estontaj) entreprenistoj ofte renkontas la saman problemon. Sed ili povas ricevi monon de bankoj. Esperantistoj plej ofte ne povas ricevi tian krediton por realigi siajn projektojn, cxar "seriozaj" bankistoj plej ofte pensas, ke esperanto estas idealo, kiu ne tauxgas por fari profiton. La verduloj (= ekologiistoj) en Germanio estis, antaux kelkaj jaroj en simila situacio: ili havis bonajn ideojn, sed ne suficxis la propra mono por realigi ilin. La bankoj ne donis al ili krediton, cxar la ekologiaj entreprenoj estis malpli profitaj ol la aliaj. La verduloj trovis la solvon: ili fondis propran bankon, la Okobank. Tiu banko kolektas monon cxefe de verduloj kaj donas kreditojn ne al cxiuj, sed nur al tiuj, kiu planas entreprenon kun "verdaj" celoj. (Germanlingva priskribo de Okobank estas havebla cxe: "Gemeinschaft zur Forderung Menschen- und Umweltfreundlicher Technologie (GeMUTe.V.), Uferstr. 4, DW-3550 Marburg/Lahn kontraux 7 DEM, ISBN 3-926385-99-5). Esperantistoj povus solvi la problemon sammaniere. Ili povus krei bankon por esperantistoj. La taskoj de la banko povus esti la jenaj: - kolekti monon de esperantistoj (kaj aliaj) kaj doni kreditojn nur al entreprenoj, kiuj disvastigas esperanton. - oferti gxir-kontojn al esperantistoj, privatuloj kaj entreprenoj, simile al UEA-kontoj, sed kun la eblecoj de normalaj bankaj gxir-kontoj (dispo-kredito, cxekoj ktp). - peradi riskokapitalon: sercxi kapitalon por riskaj entreprenoj en Esperantujo. Kion, estimataj legantoj de Eventoj, vi pensas pri la ideo krei E-bankon? Mi tre sxatus ricevi viajn proponojn, kritikojn. Alfred Schubert, PF. 1539, DW-8120 Weilheim, Germanio. ************************************************************************* INTERNACIISTO - en nova kvalito! ================================ "Internaciisto" estas la organo de Kolektivo Esperantista Komunista, KEK. La redaktajn laborojn ekde januaro de la gxisnuna auxstra redaktoro Franz Schick transprenis Luis Serrano Perez, do la cxi jara unua numero jam aperis en Hispanio. Samtempe kvalite sxangxigxis, plibonigxis ankaux la ekstera aspekto de la revuo, ja gxi estas presata sur luksan, brilan paperon. La gazeto okupigxas pri nemovadaj temoj, gxi traktas sociajn problemojn, fenomenojn el sia vidpunkto. Provekzempleron sendas la redaktoro: Luis Serrano Perez, Font Nova 32, E-08202 Sabadell, Hispanio. Telefakso: +34-93-7836511 ************************************************************************* Monda Merkato ============= Aperis la cxi-jara unua numero de la reklam- kaj anoncgazeto "Monda Merkato". De la komenca 8 pagxa, tajpita bulteneto gxi kreskis al la nune 20 pagxa, kompostita kaj presita vera gazeto, distribuata en 90 landoj, kaj havanta ankaux nacilingvajn eldonojn. Pro la postulata granda laboro, gxia eldonanto Alfred Schubert decidis apartigi gxin de sia gxisnuna entrepreno "Linguistisches Bureau" kaj eldoni gxin en propra jura formo. En la fondota nova firmao ankaux aliaj esperantistoj povas esti kunposedantoj, aux povas prunti monon kontraux interezo. Ekde 1993 la jarabono (4 numeroj) kostas 10 germanajn markojn, unuopaj numeroj kostas 3 markojn aux 3 respondkuponojn. Provekzemplerojn (3 IRK) kaj detalojn pri la investo petu cxe: Alfred Schubert Pf. 1539. DW-8120 Weilheim, Germanio ************************************************************************* Auxto-turisma vortareto ======================= Seslingva (esperanta, hispana, germana, angla, itala, franca) auxto-turisma vortareto estas mendebla kontraux 10 USD aux samvaloraj IRK-oj. Orienteuxropanoj havas 50%-an rabaton. Por plua laboro ni sercxas tradukemulojn al aliaj lingvoj, kaj ankaux perantojn. Agentejo Sortimento Pf.138. H-6100 Kiskunfalgyhaza, Hungario. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Nordamerika Kongreso 41-a Kongreso de ELNA ===================== La 41-a kongreso de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) okazos cxe la Universitato de Hardford, en la usona sxtato Connecticut inter Novjorko kaj Bostono, de la 17-a gxis la 20-a de julio 1993. Antaux la kongreso de la 12-a gxis la 17-a de julio samloke okazos la someraj universitataj kursoj de esperanto, kio faciligos la partoprenon en ambaux arangxoj. Indas mencii, ke la rektoro de la universitato estas d-ro Humphrey Tonkin, eksprezidanto de UEA, kaj ke lastsomere unu el la instruistoj de la kursoj estis la nuna prezidanto de UEA d-ro John Wells. Pri la kongreso petu informojn de: ELNA, P.O.Box 1129, CA 94530 El Cerrito, Usono Tel.: +1-510-6530998. Pri kursoj informigxu cxe: s-ino Hilda Grossman, Universitato de Hunford, 200 Bloomfield Avenue, CT 06117, Usono Tel.: +1-203-7684401 aux +1-800-2344412. Rim: ELNA estas unu el la plej bonfamaj E-organizoj, kiu zorgeme kaj precize plenumas la taskojn. ELNA estas unu el tiuj malmultaj organizoj, kiuj uzas multajn marketikajn elementojn kaj teknikojn en sia laboro (ecx eble la plej multajn...), do partopreno en gxia kongreso certe estus utila ankaux por euxropaj aktivuloj, se ili havas la eblecon por alvojagxi. La red. ************************************************************************* Mi ne estas orgojla! ==================== -------------------------------------------------------- Reage al la artikolo de EVENTOJ februaro(2)-93, pagxo 3: "Fari, sed ne tiel". -------------------------------------------------------- ...Se mi bone komprenis la koncizajn vortojn de via artikolo, vin ne provokis aux ofendis la temo, sed aux tio, ke cxehoj sondadas la bavarajn rubajxejojn por utilajxoj aux tio, ke el mia perspektivo ekzistas sxtatoj similaj al Pollando. Origine ni planis renkonton de cxehoj kaj germanoj. Cxar ni konscias, ke situacio simila al tiu cxe la limo inter Germanio kaj Cxehio ekzistas ankaux cxe la pola-germana limo kaj cxe aliaj limoj, ni ne volis aparte inviti polojn kaj homojn el similaj sxtatoj en tiu senco. ...Mia kulpo (mi transprenis la taskon skribi la inviton) do sxajne konsistas en tio, ke mi tro lakone esprimis cxion per "Pollando kaj similaj sxtatoj". Tamen, kiel vi gxuste rimarkis, mi ne kapablis nek volis distingi cxiujn partoprenontojn laux la ekonomia stato de ilia sxtato kaj de ili mem, kaj laux la situo de ilia lando al la germana aux alia limo. Se do mi ofendis vin aux alian homon, pardonu al mi, versxajne estis miskompreno. V.D. (kun plena nomo kaj adreso) ************************************************************************* Arta semajno '93 ================ 17-24 majo, 1993. Siatempe en GDR okazis la Artaj semajnoj - sukcesaj arangxoj, kiuj cxesis kune kun GDR. Nun esperantistoj en Brandenburg renaskas la tradicion de tiu fama arta metiejo. En la programo funkcios la sekvaj laborgrupoj: koruso, orkestro, popolaj dancoj, teatro, pupteatro, fotografado, pentrado, literaturo/tradukoj, gazetfarado... kaj, krome diversaj distraj eroj. Partoprenkotizoj: de 50 gxis 150 DEM. Informoj kaj aligxoj cxe: Esperanto-Jugend, HdJ Berliner str. 49, D-O-1560 Potsdam ************************************************************************* Seminario pri urboplanado Urboj por vivi 1993 =================== La dua faka seminario pri tiu cxi temo okazos la 18an - 24an de julio 1993 en Berlino, en princa cxas-kastelo Glienicke. Invitataj estas cxefe eksterlandaj gejunuloj, fakuloj kaj interesigxantoj pri la temo. Krom la pritemaj diskutoj okazos ekskursoj, ludoj kaj rokkoncerto de PERSONE! Atentu! Nombro de partoprenontoj estas limigita al 30! (Rapidu aligxi por certigi al vi lokon!) Partoprenkotizo: de 100 gxis 200 DEM. Pluaj informoj cxe: GEJ, "Urboj por vivi", Unter den Linden 38, DO-1086 Berlin, Germanio. Fax: +49-30-20340543. ************************************************************************* Brita kaj Skota kongreso ======================== La 77-a brita kaj 88-a skota Kongreso(j) de Esperanto okazos 28an gxis 31an de majo 1993 en Bell College of Technology, Hamilton, Strathclyde, Skotlando. La partoprenontojn atendas ricxa interesa programo kun kontribuoj de Claude Piron, William Auld, Marjorie Boulton, Geoffrey Greatex ka. Interesigxantoj informigxu cxe; S-ino Jean Bisset 47 Airbles Crescent, Motherwell, MLI 3AP, Britio. Tel. +44-0698-263199. ************************************************************************* Arangxo por artistoj ==================== Pola Esperanto-Asocio, filio en Lodzo, organizas arangxon por desegnistoj, akvarelistoj, fotografistoj. Dato: inter la 5-a kaj la 12-a de junio 1993. Temo: Esperantaj renkontigxoj kun la secesio. En la malnova Lodzo estas unikaj objektoj por la krea inspiro! La organizantoj certigas senpagajn tranoktadon kun matenmangxo cxe lodzaj esperantistoj (lauxdezire eblas elekti ankaux hotelon, aparte pagendan). Pli detalajn informojn petu cxe: PEA, Filio en Lodzo, ul. Moniuzski 5. skr. poczt. 337, PL-90950 Lodz, Polio. Tel. +48-42-326503. ************************************************************************* KOMUNIKO DE TEJO pri sxangxoj en la IJK-kondicxoj ================================ Ni bedauxras, ke ni devas denove anonci sxancojn en la aligxkondicxoj de la IJK en Vraca - sed aliflanke tiuj sxangxoj estas favoraj por vi. Parte la sxangxoj signifas, ke ni revenas al la antauxa situacio. Ni sincere pardonpetas pro la konfuzoj: kulpas eraro flanke de TEJO, lige al komunikaj problemoj inter Nederlando kaj Bulgario. - La sxangxitaj kondicxoj validaj por cxiuj aligxintoj kaj aligxontoj, estas: - Aligxintoj el la "B-landoj" en la kategorioj B kaj C gxuas rabaton de 30 USD. - Cxiuj individuaj membroj de TEJO gxuas rabaton de 15 USD. Aligxintoj el la "B-landoj" povas aligxi per antauxpago de minimume la duono de la kotizo, sed ili devas nepre konfirmi sian aligxon gxis la 30-a de junio 1993. - La aligxo kaj antauxpago transdoneblas al alia persono (kun algxustigo laux agxo, lando, kategorio kaj TEJO-membreco). Se restas demandoj, bv. turni vin al la LKK en Vraca: pk. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario. Saskia Idzerda, prezidanto de TEJO Rim.: "B-landoj" (laux la UK-difino) estas Albanio, Bulgario, Cxehio, Hungario, Rumanio, Polio, Slovakio, landoj de la eksaj Jugoslavio kaj Sovetunio, cxiuj landoj de Afriko, Latina Ameriko, Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko). ************************************************************************* MOVADO ////// La sxtata lingvopolitiko kaj esperanto ====================================== Rezulte de disfalo de Sovetunio okazis sendependigxo de tri baltiaj landoj: Litovio, Latvio kaj Estonio. Tiuj landoj pro la geografia, ekonomia, historia k.s. proksimeco strebas al konstanta cxiunivela kunlaboro, kion tamen malhelpas la drasta malsameco de la sxtataj lingvoj. Dume en la oficialaj rilatoj inter tiuj sxtatoj dauxre estas uzata la rusa, kio tamen estas por ili ideologie neakceptebla, cxar oni konsideras gxin lingvo de okupantoj. Esperantistoj de tiuj landoj en 1990 dum la 27-a Balta Esperanto Kongreso, BET akceptis la sekvan proponon, senditan poste nacilingve al la gvidantoj de la koncernaj landoj: "Al Superaj Konsilioj kaj registaroj de Estona, Latva kaj Litova respublikoj Ni, partoprenantoj de la 27-a Balta Esperanto Kongreso diskutinte nuntempajn lingvajn kaj naciajn problemojn, trovas, ke la plej simpla, rapida kaj malmultekosta solvo de tiu cxi komplika problemo estas pli vasta aplikado de neuxtrala, facile ellernebla, sed tamen esprimricxa lingvo esperanto. Pro tio ni alvokas Vin rekomendi al popoloj de Estonio, Latvio kaj Litovio ekuzi en siaj ekonomiaj, politikaj, kulturaj kaj aliaj interrilatoj Esperanton. Praktika efektivigo de tio ne postulas grandajn elspezojn. Por tio necesas nur: a) komenci kurson de esperanto en radio kaj televido; b) organizi tutrespublikajn pagatajn korespondajn kursojn; c) ekinstrui esperanton al studentoj de pedagogiaj fakoj en superaj lernejoj kaj al instruistoj dum someraj perfektigaj kursoj. Post unu jaro eblus ekinstrui esperanton jam en preskaux cxiuj lernejoj, uzonte por tio nur parton de kutima tempo, kiu estas antauxvidata porfakultativaj studobjektoj. Partoprenantoj de la 27-a Baltia Esperanto Kongreso" La dokumento, sendita al la Litova Registaro la 5-an de septembro estis respondita en la sama monato, ke: "la letero estas ricevita kaj transdonita al Komisiono por Kulturo, Klerigo kaj Scienco en la Supera Konsilio por analizo". La supre nomita komisiono sendis al LEA (Litova E-Asocio) la jenan leteron, datitan 26.10.1990: "Al Litova Esperanto-Asocio Komisiono por Kulturo, Klerigo kaj Scienco de Supera Konsilio principe aprobas instruadon de la lingvo esperanto kaj poste gxian pli vastan uzadon, kiam estos scipovantoj de la lingvo. Tamen nuntempe komunikigxo kun eksteraj landoj malgraux cxio bezonas uzadon de lingvoj, disvastigxintaj plej vaste en Euxropo, kies scipovo bedauxrinde estas mizera. Ni opinias, ke unuavice oni devas plibonigi instruadon de tiuj lingvoj, poste lerni la lingvon esperanto. La samon opinion havas ankaux Ministerio por Kulturo kaj Klerigo. Instrui la lingvon esperanto kiel fakultativan studobjekton ankaux nun neniu malpermesas, tio dependas de la dezirantoj por lerni kaj de la eblecoj por instrui gxin. Prezidanto de la Komisiono G. Igunas" laux Litova Stelo, 3/1992. Rim: Do, same kiel antauxe neniu malpermesas la instruadon de esperanto, ecx jam ekzistas principa aprobo pri gxi. Tamen laux la spirito de la respondo ankoraux estas multo farenda, gxis oni konsideros esperanton samrajta kaj samnivela al aliaj lingvoj. Leteroj de eksterlandanoj al tiu Komisiono en la Litova Kultura Ministerio certe povas iom subteni kaj helpi la aferon... La red. ************************************************************************* E-libroj en nemovada vendeja reto ================================= La Eldonejo SONORILO (Belgio) faris kontrakton kun pluraj nemovadaj librovendejoj, surbaze de kiu ili vendas aux peras la librojn de SONORILO. Tio signifas, ke esperantistoj el Beneluksaj landoj povas mendi siajn E-librojn kaj revuojn ankaux en siaj kutimaj librovendejoj, ekzemple cxe Standaard Boekhandel, kiu havas plurajn filiojn, kaj en - Antwerpen (De Block, De Boekuil, Geeraerts) - Brugge (Brukse Boekhandel, Memling De Reyghere) - Brussel (Baert, Book Center, Simon Stevin, Europese Boekhandel) - Gent (De Clerck, Story-Scientia, Walry) - Kortrijk (Acopy-Acco, Ghemert, D'Hondt) Entute la Eldonejo SONORILO kunlaboras kun pli ol 600 neesperantistaj librovendejoj en Benelukslandoj. La librovendejoj, kie vi povas mendi viajn E-librojn kaj revuojn estas rekoneblaj per la glumarko "oficiala rekonita librovendejo 1993". La Eldonejo SONORILO estas peranto ankaux por aliaj kaj alilandaj eldonejoj, peras iliajn librojn, do en tiu neesperantista vendeja reto eblas mendi ankaux iliajn eldonajxojn! Por demandi pri la plej proksima al Vi partnera vendejo skribu al: Eldonejo Sonorilo, Doornstraat 22, B-2610 Wilrijk, Belgio. Telefono: +32-3-8292405 ************************************************************************* Gresillon 40-jara! ================== En julio '92 la Esperanto-Domo Gresillon (vidu la numeron februaro-2/93) festis sian 40 jaran ekziston. En 1992 la nombro de stagxantoj estis 239, kaj gxi servis por la gastoj per 2220 tranoktoj. Kiel atingi Gresillon? ---------------------- Trajne: Inter La Mans kaj Saumur la buso de la nacia fervoja kompanio haltas en Bauge. Por orientigxi vi petu la horaron de la Kastelo Gresillon. Anoncu la horon de via alveno, kaj iu atendos Vin cxe la bushaltejo! Auxtomobile: Bauge situas cxe la krucigxo de du gravaj vojoj: Angers-Bloss (N-ro 23-766) kaj La Mans-Saumur (N-ro 23-D 135). De Baug' al la kastelo Gresillon iru la vojon D-817 al La Lude. Gresillon situas je 2 km de Bauge. Leteradreso: Kastelo Gresillon, F-49150 Bauge, Francio. Telefono: +33-41-891034 ************************************************************************* Novaj sxangxoj cxe Bulgara Esperanto-Asocio =========================================== Georgi Mihalkov, Prezidanto de BEA (Bulgara E-Asocio) elektita en septembro '92 demisiis pri sia posteno. Gxis la septembra kongreso ekde la 27-a de februaro la Asocion gvidos provizora prezidanto Zdravko Velikov, ekonomikisto el la urbo Pleven. ************************************************************************* ALVOKO ////// Arkivo pri Ivo Lapenna ====================== Pro la amaso de leteroj, kiuj dauxre venadas al la malnova londona adreso de mia edzo, prof. D-ro Ivo Lapenna, mi deziras informi la esperantistaron, ke ekde julio 1992 mi translogxigxis al Kopenhago, Danio. La tuta arkivo de mia edzo estas zorge gardita kaj sekurigita, kaj ekde decembro 1992 gxi trovigxas en mia dana domo. Mi petas cxiujn esperantistojn, kiuj posedas dokumentojn, artikolojn, sonbendigojn ktp. de aux pri mia edzo, sendi kopiojn, eventuale kun sciigo de la kostoj, tiel ke cxio eniru la historian arkivon. S-ino Birthe Lapenna Grondalsvej 30, DK-2000 Frederiksberg, Kobenhavn, Danio. ************************************************************************* Pupteatra Internacia Festivalo ============================== Internacia Kultura Servo en Zagrebo, Kroatio jam plenserioze preparas la 26-an PIF, kiu okazos inter 27.08 kaj 01.09.1993. La informletero pri kondicxoj jam estas dissendita al kelkcent adresoj tra la mondo. Estas prezentotaj porinfanaj kaj porplenkreskulaj, porteatraj kaj porstrataj, esperantaj kaj nacilingvaj pecoj, uzantaj pupojn aux aliajn animigajn objektojn. Se vi mem interesigxas pri partopreno, aux konas iun bonan pupteatriston, tauxgan por partopreni la konkurson, skribu al: Internacia Kultura Servo, pp. 499, HR-41000, Zargeb, Kroatio. ************************************************************************* POR VIA NOTLIBRO //////////////// Aktualaj adresoj por teni la kontakton kun TANEF, la Esperanto-Fakrondo de Naturamika Internacio Reprezentanto de TANEF: Erna D"ring, Klingerbergstr. 11, Pf. 225, CH-4003 Basel, Svisio. Cxefredaktoro de "La Migranto" kvaronjara revuo de TANEF: Antje Nordewier-Jagtenberg, Kon. Emmalaan 7. NL-3832 AH Leusden, Nederlando. - redaktoro por okcidentaj landoj: Karin Lencki, Niedarsachsenweg 9, DW-2110 Buchhotz 5, Germanio. - redaktoro por orientaj landoj: Jan Pavlik. Kasxtanova 5, CS-77200 Olomouc, Cxehio. Kasisto: Hanspeter Senn, Paradieshof str. 164, CH-4056 Basel, Svisio. Fakreferantoj kaj perantoj -------------------------- Auxstrio - Anton Straif. Siedlerstr. 14, A-4300 St. Valentin. Belgio - Eric Baert, Rue des Taillis 23, B-1420 Braine L'Alleud. Britio - Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, S. Humbs. DN36 5RT Bulgario - Maria Slavcxeva, ul. Car Simeon bl. 303-B/vh. G, BG-1309 Sofio. Cxehio kaj Slovakio - Miroslav Zavodsky, Csl. brigady 63, CS-01004 Zilina 4 (Zavodie) Germanio - Hermann Schmid, Alte Reichsstrasso 31-F, DW-8102 Nausas-Steppach. Francio - Bertrand Pellin, 1, rue des Anglais F-60210 Sommereux. Hungario - Zsuzsanna Berenyi, Dob u.16, II/39, H-1072 Budapest. Italio - Carla de Lorenzi - Corso Cosensa 18/10, I-10134 Torino Latvio - Mara Timermane - Valdemara 145/1, 32 LV-1003 Riga. Litovio - Alfredas Maruska, pk. 50, LIT-5250 Pasvalys Nederlando - Aat de Jong, Vedelstraat 14, NL-2287 BK Rijswijk Rusio - Anatolo Suncov, ul. Tverskaja 12-246, RUS-103009 Moskvo. Svedio - Pelle Persson - Svartviksv"gen 14, S-12352 Farsta Svisio - Werner Schautelberger, Imfeldstrasse 99, CH-8037 Zurich. ************************************************************************* ILEI //// Albana grupo en IMS =================== Al la Internacia Metodika Seminario kunorganizita de ILEI, IEI kaj KEU, kaj okazonta inter la 4-a kaj 8-a de aprilo en Zagreb aligxis 19 persona albana grupo, inter ili 14 infanoj. Versxajne post tiom longaj jaroj gxi estos la unua fojo, ke oni povas renkonti albanan esperantistan grupon en internacia e-arangxo! Cetere zagrebanoj asertas, ke Zagreb estas tute trankvila, paca urbo, kaj la militaj eventoj okazas tute for de la cxefurbo. ************************************************************************* Pedagogia kalendaro =================== Arangxoj por instruistoj inter aprilo kaj auxgusto 1993. Aprilo 4 - 8: Internacia Metodika Seminario (IMS), Zagrebo, Kroatio. Detaloj: cxe KFU, Trg Burze 2, HR-41000, Zagreb. Aprilo 24 - 30: Internacia renkontigxo de infanoj (jam ellernintaj e-on). Kastelo Gresillon, F-49150 Bauge, Francio. Majo, 7 - 9: Internacia renkontigxo de korespond-kursanoj (instruistoj kaj lernantoj), 20 USD. Esperanto-Centro, Sobotske nam. 6, CS-05801, Poprad, Slovakio. Majo 27 - 30: ILEI intensa trejno-kurso pri komunikada instruado, Poprad. Julio 3 - 16: Somera E-Lernejo, E-Centro Poprad, Slovakio. 130 USD. Julio 9-17: Intensa du-semajna kurso por instruistoj, ILEI/KCE. Gvidas: d-ro Dunkan Charters. Julio 17 - 18: Sesio de elementa kaj meza lingvo-ekzamenoj de UEA/ILEI, KCE, Svislando. Julio 31 - auxgusto 6: 27a Konferenco de ILEI kaj 2a ILEI- gimnazio. Plena kotizo inter 240 kaj 340 NLG LB Paterna, 10 km de Valencio, Hispanio (tuj post la UK!). Aligxo cxe ILEI. Auxgusto 7 - 20: Somera E-Lernejo, E-Centro Poprad, Slovakio. 130 USD. Auxgusto 19 - 31: Kurso por instruistoj en Kastelo Gresillon. laux Internacia Pedagogia Revuo No 4/1992. * * * E-instruistoj! Partoprenu en la Intensiva por-instruista kurso ------------------------------ En novembro en E-Centro en Poprad, Slovakio, okazis intensiva kurso pri komunika instruado, bazita sur la lernolibro Tendaraj tagoj. La sama kurso, gvidota de la auxtoro de la lernolibro, Stefan MacGill, okazos dufoje en 1993: 27 - 30 majo kaj 14 - 17 oktobro. Ambaux kursoj komencigxas jxauxde vespere kaj finigxas dimancxe posttagmeze. La dua kurso okazos paralele kun Auxtuna Esperanto- Lernejo, tiel ke la kursanoj povu partopreni verajn lecionojn. Dum la semajnfino oni kompreneble parolos ankaux pri aliaj, movadaj, organizaj kaj ecx pri distraj aferoj. Partoprenkotizoj: 48 NLG, por ekssoclandanoj nur 1440 FT. Pliaj informoj cxe ILEI aux E-Centro Poprad. ILEI: c/o Stefan MacGill, Es" u. 7., H-1034 Budapest, Hungario. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Skolta Esperanto-Ligo (SEL) signife reaktivigxis en la pasintaj jaroj. Auxguste en Cxehio okazos jam la tria internacia SEL- tendaro, okazos e-kunveno ankaux en la germania jxamboreo, ktp. (vidu la numeron decembro/2). La organo de la ligo, La Skolta Mondo havas novan redaktoron. Ekde 1993 prizorgas gxin juna kaj sperta skoltestrino Anna Ritamaki en Finnlando. La gazeto sxangxos la formaton, kaj estos kompostata kaj presata en Polio kvarfoje jare. La gazeton La Skolta Mondo auxtomate ricevos cxiuj membroj de SEL. La nova redaktorino volonte respondas al viaj demandoj: Anna Margareta Ritamaki, Peltolavagen 6B36, SF-20720 Abo, Finnlando. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Ingxenieroj, teknikistoj, sciencistoj! -------------------------------------- Aligxi al ISAE vi povas cxe la hungaria reprezentanto: Janos Sarkozi, pk. 127, H-2600 Vac. Membrokotizo: egalvaloro de 25 CHF (nun 1350 Ft). Regionaj E-societoj! -------------------- Enkadre de JER okazos gxenerala jarkunveno de HEJ, al kiu ni afable invitas reprezentantojn pri junularaj aferoj de cxiuj societoj. Bonvolu kontakti nin: Deak-Jahn Gabor, prezidanto de HEJ, Julia u. 2/A, H-1026 Budapest, telefone 1566009. Instruistoj! ------------ Instigu viajn lernantojn partopreni en JER (02-05 aprilo, Zalaegerszeg)! Por ke esperanto ne estu por ili nur lerneja studobjekto necesas movadaj travivajxoj! Kontaktu: Edit Borsos, pf. 263, H-8901 Zalaegerszeg, telefone: 92-13688. ************************************************************************* LINGVO ////// Pri nenormala vortordo en esperanto =================================== Kelkfoje oni parolas pri la "germana vortordo", sed tiu cxi riprocxenda lingva misajxo en esperanto ne estas karakteriza nur en esperanto uzata de germanlingvuloj. Pekas cxirilate ankaux parolantoj de la hungara kaj slavaj lingvoj. Kvankam la vortordo de esperanto estas relative libera, la gxenerala normo estas: subjekto, verbo, objekto. Variigo de tiu normo estas ebla por stilaj kialoj, sed kiam pro etnolingva influo la formulado de frazoj atencas kutiman esprimmanieron, tiam la rezulto estas malfaciligo de kompreno, deviganta kelkfoje du-tri-fojan legadon de la teksto. Por analizi tiun cxi fenomenon, mi citos frazojn el verkoj de Richard Schulz (Rikardo Sxulco). a) "Cxe la memoro de via edzino la de mi neforgesebla, malfermu viajn okulojn kaj ekkonu, ke mi ne fusxas Esperanton" (Pledo por unueca lingvo p. 183). Post "la" oni atendas substantivon aux adjektivon, sed en tiu cxi frazo la duvorta frazero "de mi" apartigas la difinan artikolon disde "forgesebla", kiu rilatas al "edzino". Post reverko la signifo estas pli klara: "Cxe la memoro de via edzino, ne forgesebla de mi, malfermu viajn okulojn..." b) "Ni nun revenu al nia de la Kalocxaja diferencanta koncepto de la tempo" (La sesa regulo, kajero 1, p. 16). En tiu cxi citajxo kvarvorta frazero "de la Kalocxaja diferencanta" rompas la sencan kaj gramatikan ligon inter "nia koncepto". Relokado de la frazero pliglatigas legadon de la frazo: "Ni nun revenu al nia koncepto de tempo, diferencanta de la Kalocxaja". c) "Tiu cxi libro estas senrezerva fervora celebrado de Zamenhofo fare de du el liaj meritplenaj, pri la alta valoro de Esperanto profunde konvinkitaj adeptoj" (Esperanto, aprilo 1992, p. 74). Tiu cxi frazo estas vere harstariga. Gxis la adjektivo "meritplenaj" cxio iras glite kaj glate, sed poste la fadeno perdigxas, cxar ne sekvas la substantivo, al kiu rilatas "meritplenaj". Male, la auxtoro ensxovas okvortan frazeron: "pri la alta valoro de Esperanto profunde konvinkitaj". Cxe la fino de la frazo la izolita substantivo "adeptoj" devigas la leganton reiri al "meritplenaj". Gxustigo de tiu tordita frazo estas tre simpla: "Tiu cxi libro estas senrezerva fervora celebrado de Zamenhofo fare de du el liaj meritplenaj adeptoj, profunde konvinkitaj pri la alta valoro de Esperanto". Konkludo. --------- Devas esti evidente, ke la uzo de nenormala vortordo, ilustrita per la supraj frazoj faritaj sub influo de la germana lingvo, ne estas tolerenda en la internacia stilo de esperanto. Bernard Golden ************************************************************************* Historia Nancio =============== Antauxnelonge aperis nova, kolora turisma prospekto "Historia Nancio" - en esperanto! Unuafoje tiu gvidilo estas eldonita kvarkolora, kaj ekde nun gxi estas disponebla senpage por interesatoj. Skribu al: S-ino Claudine Camus, vic-direktorino, Office de Tourisme, 14, Place Stanislas, Bp. 810, F-54011 Nancy, Francio. Tel: +33-8-83352241; Fakso: +33-8-83376307 ************************************************************************* Komenio kaj... ============== Pasintjare la mondo festis 400-jaran datrevenon post la naskigxo de Komenio (latine - Comenius, cxehe - Jan Amos Komensky), fama filozofo, fondinto de nova pedagogio. Oni lin konsideras ankaux prapatro de interlingvistiko, pro kio liaj verkoj kaj personeco elvokas intereson cxe multaj esperantistoj. 22-an de julio 1993 en Prago okazis Internacia Seminario pri Komenio, kies Prelegaro (Prago, 1992, 32p.) aperis brosxurforme cxe la Cxeha Esperanto-Asocio. Krom la tre valoraj prelegoj pri la interlingvistikaj kaj filozofiaj konceptoj de Komenio, gxi enhavas tian koncizan biografion en datoj, bibliografion de liaj verkoj en la kronologia ordo kaj detalan bibliografion de esperantaj verkoj pri li. Krome, antaux la konferenco estis eldonita placxaspekta libro Lumo en tenebroj (Prago, 1992, 121 p.), kiu enhavas tri partojn: biografian romaneton pri Komenio de Frantisxek Kozik (samtitola kun la tuta libro), tradukita de Zden'k Rusin, la elektitaj cxapitroj el la Komeniaj filozofiaj, pedagogiaj lingvaj verkoj "El la sagxo de Komenio" (tradukis Miroslav Malovec) kaj iom mallongigitan tradukon far M. Malovec de la alegori-satira verko de Komenio "Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro". Tial nun la esperantistoj havas bonan eblecon konatigxi en facile legebla beletra formo kun la vivo de Komenio, kaj senpere - kun liaj cxefaj ideoj. La libroj mendeblas cxe la Cxeha Esperanto-Asocio: ul. Jilska 10, CS-11000 Praha-1, Cxehio. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Parolas Varsovio... =================== Pola Radio elsendas en esperanto cxiutage de la 4-a de aprilo 1959, nun ecx dufoje tage je 15.30 kaj 22.30 laux la mezeuxropa tempo. (Por havi UT subtrahu unu horon!) Ondolongoj kaj frekvencoj: -------------------------- 15.30 h. - 31,50 m; 41,99 m; 49,22 m; 200 m (respektive 9525, 7145, 6095, 1503 Khz). 22.30 h. - 41,18 m; 41,27 m; 49,22 m; 200 m (respektive 7285, 7270, 6095, 1503 Khz). En la elsendo je 15.30 - escepte de dimancxo - vi povas auxskulti novajxojn kaj trarigardon de la varsovia gazetaro, krome polajn kaj e-movadajn temojn. Dimancxe en tiu elsendo estas ripetata la sabata "Leterkesto". En la elsendo je 22.30 post la aktuala komentario oni povas trovi la jenajn programerojn: - lunde: koncerto kun bondeziroj; - marde: trarigardo de e-revuoj kaj bultenoj; - merkrede: familia magazino Pollando hodiaux; - jxauxde: kultur-magazino; - vendrede: Homoj kaj problemoj - cxefe e-movadaj interparoloj, sonraportoj, diskutoj ktp.; - sabate: "Leterkesto", iafoje kun pertelefonaj intervjuoj kun la auxskultantoj; - dimancxe: Esperanto-ekspreso - raportoj pri e-movadaj okazajxoj, intervjuoj kun e-agantoj, e-sonraportoj ktp. Programinformilojn por vi mem, por viaj samklubanoj aux por viaj lernantoj vi povas ricevi ecx per peto sur simpla posxtkarto cxe: Pola Radio, Esperanto-Redakcio. pk. 46, PL-00950 Varsovio, Polio. Tel: +48-22-459337 kaj 459358. Telefakso: +48-22-444123. ************************************************************************* Korekto ======= En la numero 24, pagxo 7 (La lingvo estas por uzi gxin) la antauxlasta alineo korekte komencigxas jene: "Gxuste la radioelsendoj donas al ni tiun unikan sxancon pruvi al neesperantista mondo; ke Esperanto funkcias kiel lingvo, sed por tiu celo ni bezonas strategian planon, NE plendojn." Pardonu pro la miskompreniga komposteraro. La red. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Esperanto-rilataj anoncetoj estas senpagaj! * * * Nia antauxa anonco pri la rabatoj por esperantistoj en Hotelo Garnier, Parizo ne plu validas pro mia translogxigxo. Erik Benet, Francio * * * Skoltoj el Slovakio sercxas kontakton ------------------------------------- Junaj skoltoj volas ekligi e-lingvan kontakton kun skoltoj el euxropaj landoj. Ili havas tri tacxmentojn: vulpoj, lupoj kaj cervoj. Celo de la estonta kunlaboro estus reciproka korespondado, intersxangxo de skoltaj libroj revuoj, kantoj ktp, priskribo de skoltaj ludoj kaj laboroj, eble ankaux reciproka vizito aux cxeesto en someraj tendaroj. Skribu al: Ivan Slavik, Trencxiunrku 1/5, Nova Dubnica, 01851 Slovakio. * * * Aldonu al via adresaro de Pasporta Servo! ----------------------------------------- Mi estas 50 jara instruistino, do mi volonte akceptas junulojn kaj maljunulojn. Ni povas doni tranokton por 1-2 personoj kun matenmangxoj, eblas ankaux tendumi. Nia familio havas malgrandan vinan muzeon, do ni volonte akceptas 1-2 botelojn de karakteriza nacia vino. Margo Vorhelyi, Bem u. 2, H-3910 Tokaj, Hungario. * * * Animzorgado ----------- En Polio estas antauxvidata por 1993 ampleksa esperantista religia programo - 16 diversaj arangxoj, inkluzive renkontigxoj okaze de kristanaj festoj, perpiedaj pilgrimadoj ktp. Antauxvideblas multaj sanktaj mesoj en esperanto. Mi volonte sendos pli detalajn informojn al la interesigxantoj. Jozef Zielonka, ul. Lwowska 102, PL-33100 Tarnow, Polio * * * Mi sxatus intersxangxi kun hungara filatelisto la belgan varianton kontraux la hungara de la komune eldonita belgi- hungaria posxtmarko. Marcel Delforge, 16 rue des Glacieres, B-6001 Charleroi- Marcinelle, Belgio. * * * Korea E-Junularo, pretigxanta al UK en 1994, volas havi sian emblemon, al kiu petas vian helpon. Proponoj estas atendataj cxe la prezidanto de KEJ: Lee Jang-Heon, C.P.O. Kesto 4258, Seulo, 100-642, Koreio.
************************************************************************* INTERESE //////// La origino de la idiomajxo "krokodili" ====================================== Cxirkaux la jaro 1930 kaj dum la postaj jaroj vivis en Parizo itala esperantisto kun la nomo Emilio Ferrari kaj la sxerca alnomo Napoleono. Li estis taksi-sxoforo, kun la verda stelo. En cxiu numero de La Movado, la tiama esperanto-gazeto kiun mi posedas de 1931, dato de mia esperantistigxo, gxis 1933, dato de gxia morto, trovigxis reklamo por tiu verda taksio. Li ecx faris kurson de esperanto por siaj kolegoj taksi-sxoforoj, kaj en tiu gazeto estis ofte menciita lia aktiveco kiel esperantisto. Nu, en 1932 li farigxis kelnero en kafejo Imperator, kaj li ofte vizitadis alian kafejon, La Talma, kie cxiusabate posttagmeze okazis renkonto de esperantistoj, cxefe relative fresxbakitaj; kaj tie, same kiel en kafejo Imperator, cxiufoje kiam li auxdis, ke iu parolas francan lingvon, li kolere ekkriis: "Kiuj estas tiuj krokodiloj?". Tiu esprimo ne havis por li apartan signifon, li estus povinta insulti per "fusxuloj, stultuloj, kameloj" aux similaj epitetoj, kaj tio estis nur por lauxtigi sian malkontenton, ke oni ne uzas la "karan" lingvon. Lia esprimo estis tiom ripetata, ke gxi transiris al aliaj parizaj renkontigxejoj, kaj poste gxi farigxis, migrante de grupoj al kongresoj, ecx internaciaj tiu pura esperantista idiotismo (ne idiotajxo!), kiun uzi oni havas tiel oftajn okazojn dum niaj "universalaj", ke el tio naskigxis la spritajxo: "Ili estas kongresoj, kie oni auxdas la plej multajn naciajn lingvojn!". Pri tiu vera origino mi povas nerifuteble atesti, cxar mi estis ofte auxdanto de tiu kolereksplodo... Tio cxi estas la historio de la vorto "krokodili" rakontita de Roger Bernard kaj cxerpita el "1887 kaj la sekvo" de G. Waringhien. el "ITINFO" No 81-82/1992 ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 10-jara knabo kaj 13 jara knabino pri cxiuj eblaj interesajxoj en e-o: Cezary kaj Joanna Kletkiewicz, n. Wisla, PL-87617 Bobrowniki, Polio. * * * 12-jara lernejano pri sporto, naciaj kutimoj vojagxoj: Igor Globin, ul. 5 Linija 30, UKR-327024 Nikolajev, Ukrainio. * * * 15-jara knabo pri cxiuj interesajxoj: Sebastian Tuszynski, ul. Koczynier"w Kosxciuszkowskich 12-A-13, PL-87100 Torun, Polio. * * * 13-jara lernantino: Anett Horvath, Madach u.16, H-8500 Papa, Hungario. * * * 13 jara Knabino: Katalin Izsa, Kodaly Z, u. 11, H-8500 Papa, Hungario. * * * 35 jara geologo pri arkeologio kaj antikva historio, lingvoj, kaj deziras intersxangxi librojn, gazetojn, sonkasedojn ktp. Pekim Vaz, Caixa Postal, 66017-970 Belem - PA, Brazilio. * * * Estona knabo, 12-jara sercxas similagxajn korespondajn amikojn. Ain Suik, Vahtra 15-51, EE-3040 Harju-Kose, Estonio. * * * Pluraj aktivuloj kaj novaj esperantistoj de Nepala Esperanto- Asocio sercxas kontaktojn internaciskale. Skribu al: Nepala Esperanto-Asocio, Dipendra Kumar Piya, P.O. Box 4098, Kathmandu, Nepal. ************************************************************************* KONKURSO //////// Internacia konkurso por lernejanoj ================================== 6-a TASKFOLIO POR BAZLERNEJANOJ 1. Dauxrigu la vicon! (Faru ne malpli ol tri similajn vortojn!) unu, mem, iri... (3 poentoj) 2. Kiel oni turnas sin al nekonato por peti helpon? Kio mankas? ..., cxu vi povus diri al mi, kie trovigxas la stacidomo? (2 poentoj) 3. Skribu almenaux ses dusilabajn o-vortojn! La unua silabo cxiam estu: vi- (3 poentoj) 4. Kompletigu la frazon per konvenaj finajxoj: Ni esperas, ke vi est... kaj est... kontenta pri la enhav... de EVENTOJ. (3 poentoj) 5. Kio estas Eventoj kaj Juna Amiko? (2 poentoj) 6. Legu la enigmon kaj desegnu la tutan figuron:.. kaj /- (3 poentoj) 7. Solvu la enigmon: 2(P)+L (2 poentoj) 8. Kiom da lernejoj partoprenas en tiu cxi nia ludo per taskfolietoj? (2 poentoj) ONI POVAS IAM AJN ALIGxI AL LA KONKURSO! Regularon vidu en la numero auxgusto (1)-92. La solvojn sendu gxis la 29-a de marto al: Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo, Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor