Eventoj n-ro 0025, 1/marto - '93,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - Ni igxis unujaraj!
                         - Umberto Eco: MANKAS POLITIKA DECIDO

Organizaj demandoj:      - Ni tenu rekte la kapon

Faka aplikado:           - Dudek sciencaj artikoloj
                         - Per esperanto por la kelta kulturo
                         - 'MATEMATIKO TRANSLIMEN'
                         - TANEF-jarkunveno '93
                         - Komputilaj programoj en ajna lingvo!
                         - Ferii en Farmdomoj...

Arangxoj:                - KULTURA ESPERANTO FESTIVALO
                         - Ne nur por familioj
                         - Sukcena bordo-93
                         - Esperanto-deklamkonkurso por lernejanoj 
                         - MEM-konferenco
                         - TANEF Feria Semajno
                         - Internacia Muzika Seminario
                         - Printempa fervojista renkontigxo

Movado:                  - KAJ KONGRESO, CxU OKAZOS IOM?
                         - Cxu UK-1997 en Auxstralio?

Hungara angulo:          - ***

Opinioj:                 - Pri la "Jugoslavia problemo"
                         - La Cxaux-de-Fonds, reaktivigxas

Alvoko:                  - Peto al redaktoroj
                         - Infanaj rajtoj

Kulturo:                 - Doktoro Fausxto, la pupo
                         - Nova adreso de PERSONE
                         - "FONDAJxO ESPERO" funkcias

Konkurso:                - Rezultoj de la konkurso "Ivo Rotkovicx-92"
                         - Internacia konkurso por lernejanoj

Proksimaj limdatoj:      - ***

La leganto:              - Cxu ne varbi maljunulojn?
                         - Ne diskriminaciu esperantistojn!

ILEI:                    - Intensa kurso por instruistoj
                         - Plenigu la glason en Tokaj!
                         - Turismi en Cxehio

Esperanto en radio:      - Radio Romo - en esperanto
                         - Gazeto de la jaro 1992!

Bazaj informoj:          - Internacia Scienca Akademio "Comenius"

Anoncetoj:               - ***

Kondolence:              - Juan Regulo Perez

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Ni igxis unujaraj!
==================

Tamen sukcesis! Antaux unu jaro, en marto aperis la unua numero
de EVENTOJ, kaj dusemajnon post dusemajno venis al Li la aliaj.

En la unua numero ni klopodis karakterizi nian profilon:
okupigxi pri cxio, kio rilatas al la e-movado, sed ne transpreni
la rolojn de naciaj, fakaj, literaturaj ktp. Eldonajxoj. Ni
volis kaj volas esti liu ligilo, kiu helpas resti esperantisto
ecx se oni ne havas tempon, monon aux eblecon ofte veturi al
diversaj arangxoj.

Dum tiu unua jaro ni elformis la redakcian kaj eldonan
strukturojn, "instruis esperanton" al la komputiloj, printiloj,
elformis la teknikan bazon. Ekde tiu cxi numero la gazeto estas
presata en nova presejo, - ni esperas, ke tiu donos pli
konstantan kaj pli altan kvaliton. En la lastaj semajnoj estis
ordigitaj la aferoj kun la gazet-senda servo de la posxto, - do
laux niaj esperoj ne plu devas okazi gravaj kolportaj problemoj.

En plej tauxga tempo, en februaro preparis sian duan
diplomverkon nia financa gvidantino Suzana Vir'ag, cxi-foje pri
marketingo, kies temo kompreneble estis EVENTOJ. Do ni 'devis'
resumi la pasintan jaron:

Proporcio de okcident-euxropaj abonantoj estas 43%, de hungaroj
36%, de orient-euxropaj landoj: 14%, kaj tiu de extereuxropaj
legantoj: 7%, entute en 46 landoj.

En la unua jaro ni represis informojn el 88 aliaj e-gazetoj,
aperantaj en 33 sxtatoj. Dudek sep gazetoj estis rekte
reklamitaj sur niaj pagxoj (kun ilia mallonga priskribo, adreso,
prezo, ktp.), kaj ni informis pri la agado de 26 fakaj
organizoj! Plej ofte estis citata Internacia Pedagogia Revuo 9
foje), Esperanto de UEA (8 foje), La Merkato kaj Starto (7
foje), Franca Esperantisto kaj Ruslanda Esperantisto (po 6
fojoj).

Ni dankas al cxiuj, kiuj per leteroj, artikoloj, kontribuoj
helpis nian agadon. Aparte ni dankas tiujn, kiuj abonis la
gazeton por 3 aux ecx 5 jaroj(!), tiujn kiuj helpis la abonadon
por aliaj per donacoj aux per rektaj abonoj - kaj la E-redakcion
de Pola Radio, kiu altribuis al ni la honorigon: "Gazeto de la
jaro '92".

Celo de la unua jaro estis: "resti viva". Tio sukcesis. La celo
de la dua jaro estas kreskigi la abonantaron kaj plibonigi la
enhavon. En tiuj ni petas vian helpon! Multaj gazetoj,
periodajxoj tute ne atingas nin, aux venas nur sporade. Se vi
trovas interesan artikolon, ni tre gxojus, se vi sendus la
gazeton aux la kopion al ni! (Ne pensu, ke certe iu alia faras
gxin - cxar se cxiu pensas tiel...)

Ni estas konvinkitaj, ke nia komunumo valoras la penon, la
laboron. Ni estus kontentaj, se ankaux estonte vi konsiderus
EVENTOJ-n kiel via gazeto.

Starante je via servo

Szilvasi Laszlo
cxefredaktoro

*************************************************************************

Auxtoritatulo favore pri esperanto

Umberto Eco: MANKAS POLITIKA DECIDO
===================================

Umberto Eco [Eko] estas intarnacie konata, i.a. auxtoro de
romanoj La nomo de la rozo kaj La pendolo de Faucault, kaj unu
el la plej famaj semiologoj de la mondo, katedra pofesoro en la
Bolonja Universitato. La lastan tempon li kelkfoje elpasxis
antaux la vasta publiko kun relativa favoro al esperanto kas
ties estonto.

Unue,
-----
li komencis en oktobro 26-horan kurson en Kolegio de Francio
(Coll'ege de France), la unika institucio konsistanta el
profesoroj diversfakaj de la plej alta cienca rango (multaj
nobel-premiitoj), kie ili cxiujare faras nedevigajn kursojn,kiujn rajtas cxeesti 
iu ajn. La kurso de Umberto Eco allogis tre
multajn cxeestantojn, multaj ecx devis auxsulti la prelegon en
la korto per lauxtparoliloj. La temo estis: "La klopodo al
perfekta lingvo en la historio de euxropa kulturo".

Kvankam la temo ne estis rekte pri esperanto, nek pri
planlingvoj gxenerale, preterigi tiujn problamojn li en la kurso
ne povis. Laux li, la argumento por planligvoj - kiel esperanto
- ne estas la neperfekteco de la naturaj lingvoj, sed male la
fakto, ke kvankam eblas traduki inter diversaj naturaj lingvoj,
sed por esprimi la saman ideon necesas lerni amason da
nacilingvaj komplikajxoj. Tamen Umberto Eco atentigas, ke
ekzistas necesa ligo inter la lingvo kaj la esprimajxo: ne estas
evidente, ke cxio estas direbla en cxiu lingvo, kaj iu
komuneuxropa lingva kulturo estas suficxe disvastigxanta por
esti cxie rekonebla.

Por pritrakti esperanton mem, Umberto Eco venigis sian disciplon
Alessandro Zinna, kiu, bedauxrinde, ne havis suficxe profundajn
sciojn pri la reala funkciado de la lingvo, kaj la startpunkto
de lia analizo restas je nivelo de la Fundamento. Tamen li, kiel
Eco mem, trovis tion suficxa pro trakti en la kurso suficxe
favore esperanton.

Cxar la kurso estis tre prestigxa, kaj allogis atenton de multaj
jxurnalistoj kaj politikistoj, la favora rilato de tiu eminenta
persono povas havi por "nia afero" konsiderinde bonajn
konsekvencojn.

Due,
----
en artikoko en la itala gazeto L'Espresso (la 11-an de oktobro
1993) "Tradukistoj, Euxropo de l' estonteco bezonas vin",
Umberto Eco asertas, ke nuntempa tendenco de la vivo en Euxropo
plimultigxo de uzataj lingvoj, kaj ke neniu lingvo en tiu
situacio auxdacos pretendi igxi superrega, ecx se nun oni pro
oportuneco uzas la anglan. Tamen, oni povos imagi ankaux iun
vehiklan lingvon uzeblan en la Euxropa parlamento, en
flugxavenoj, en kongesejoj, kaj laux li la konvena por tio estas
esperanto. Tiu malhelpas as diversaj nacioj provi trudi siajn
lingvojn al aliaj. Sendube, en cxi tiu kontinento la popoloj
povos kunvivi nur se ili disvolvos ampleksan plurlingvecon.

Trie,
-----
la 7an de decembro pluraj jxurnaloj en Hispanio emfazis titole
de kolonaj artikoloj, ke Umberto Eco subtenis esperanton en
prelego an A. Crunha (Galegio). Li asertis, ke "estas necese
starigi helplingvon, kia speranto", kaj kritikis "la mankon de
politika decido", por ke la apliko de tio lingvo estu ebla.

Tamen, vera demokratia signifo de esperanto estas por Umberto
Eco ne klara. Esperantisto Roland Grandi'ere demandis lin post
la kurso en Kolegio de Francio: "Esperanto cxe la Euxropa
parlamentokaj en flugxavenoj; plurlingveco inter la Euxropaj
logxantoj. Cxu estas serioze konsili al Euxropanoj lerni 3, 4
aux 5 naciajn lingvojn? Cxu tiu konsilo koncernas nur la
intelektualan klason, al kiu vi apartenas, kas tute ne rilatas
al ordonaraj euxropanoj?" La respondo estis tuja kaj trafa: "Mi
preferas legi la verkojn de la plej pestigxaj auxtoroj en la
originala lingvo, kaj tiel eniri ties kulturon, ol uzitradukon..."

Nu, por li, kiu parolas aux legas en kelkdekoj da lingvoj,
kompreneblas tia nekonkreta konduto sur la internacia kampo.

En la komenco de nia jarcento gxis la dua mondmilito multaj
famaj intelektuloj parolis favore al esperanto (ties vortojn ni
kutimas meti en ia propagandilojn), sed dum la lastaj jardekoj
fakte la unuan fojon euxropa intelektulo de tia eminentulo
subtenas, almenaux parte, nian aferon.

laux diversaj fontoj kompilis: Nikolaj Gudskov

*************************************************************************

ORGANZAJ DEMANDOJ
/////////////////

Ni tenu rekte la kapon
======================

---------------------------------------------------------
En la numero februaro(2)-'93 estis proponita funkciigo de
aktivula reto en internacia kaj landaj niveloj. Kiel
menciite, tiaj retoj - kvankam malmultaj - jam ekzistas.
Unu el ili estas la "Rebato servo cxe SAT-Amikaro.
---------------------------------------------------------

Estis periodoj, kiam en la mondo la esperanto-movado farigxis
malforta sur kelkaj lokoj. Tiam la plimulto el la esperantistoj
farigxis tiom laca, senforta, malkuragxigita aux maljunigxinta,
ke gxi ne plu auxdacis lauxte pledi por la internacia lingvo.
Kiom da fojoj oni povis auxdi la jenon: "Ah! La genujuloj ne
interesigxas pri esperanto!" Tio ne estas vera. Ili ne
interesigxas pri vivmaniero por ili tute femda. Ni ne miru, ke
multaj esperantistoj preferis enfermigxi en kluboj, por eviti la
batojn kaj mokojn. Ni scias, ke la problemo de lingva tutmonda
komunikado ne proksimigxis al kontentiga solvo; kaj ni ne havas
sperton pri la valoro de esperanto. Ni konstatas, ke
multilingvismo por cxiuj estas nur mistifiko. Gxi estas nur
elitisma koncepto pri internacia komunikado, same kiel estis la
latina lingvo antaux jarcentoj, sed multe malpliefika kaj
multege pli kosta. Ni ne plu rajtas silenti, nek klini la kapon.

Pri la neceso reagi
-------------------

Imitado de aliuloj estas forta inklino en la konduto de la
homoj. Se iu per farbo scribacxas sur muro, aliaj post li faras
same... kaj la muro iom post iom farigxas tute makulita,
malpura. Kiam iu jxetis konsumitan cigaredon aux busvojan
bileton sur trotuaron, tiam aliaj homoj emos jxeti ion ajn
teren, se jam trovigas multaj forjxetajxoj. Ecx sur loko, kie
estas malpermesate lasi rubojn, se jam estas tiaj ajxoj, certe
iom post iom aldonigxos pliaj. Kaj estas multe da similaj
okazoj: malpurajxo altiras aliajn malpurajxojn.

Estas same pri esperanto. Kiam iu gxin misprezentis, klopodis
por gxin ridindigi, aux strebas al malgravigo, detruo aux
makulado - ne cxiam malbonintencaj -, kiuj papage ripetas la
samon. Do, ni ne lasu iun ajn atenci la prestigxon de esperanto
sen reagi.

Evoluo de la Rebato-servo
-------------------------

Jam de jardekoj SAT-Amikaro disponas Rebato-servon, kies efiko
estas konstatata ecx ekstere de la Asocio. Gxi havas la celon
rebati (franclingve: riposter) artikulojn aux dirojn kontrauxajn
al esperanto, misprezenton. La rolo de la koncerna servo multe
evoluis kaj etendigxis. Informadiko kaj la eblo fotokopii
multege helpas. Nun aldonigxas telekopiado. Antauxe estis ja
malfacile fari plurajn kopiojn de letero, kaj rekopii la
rebatotan tekston. Nur estas tute facile kaj ne tro multekoste
fari dekojn da fotokopioj, kies kvalito ofte egalas (kaj ecx
kelkfoje superas) tiun de originalo.

Ekzemple, k-do Jaques Caubel - filo de la prizorginto del la
Rebato-Servo - sendis al mi kopion de artikolo eltirita el revuo
Ca m'inteeress de auxgusto 1992, por rebati. Gxi atingis min jam
la 31an de julio, t.e. tuj post gxia apero. Tio estas bela
ekzemplo de akurateco kaj konscienco. Tiel mi povis reagi jam la
1an de auxgusto, sendi kopion de la koncerna artikolo kaj kopion
de mia propra rebatletero al reto de ne malpli ol 125 aktivuloj,
instigante al reago. Jam en la sekvantaj tagoj alvenis kopioj de
leteroj, kiujn scribis al la sidejo de tio revuo multaj
geaktivuloj: 53 antaux la 20a de septembro.

En la sama monato s-ano A. Frangeul, kiu logxas en la urbo
Angers, sendis informon pri samspeca, ecx pli acxa, prezento de
esperanto en la revuo Enfants Magazine. La rebato-servo same
reagis per sendo de kopioj de la letero al pli ol 100 aktivuloj.
Antaux la cxi-supre menciita dato 34 aktivulo sendis al la
Rebato-Servo kopiojn de siajn reagoj.

Inter la plej menciindaj sukcesoj estis la reago de la Rebato-
Servo al misprezento aperinta en enciklopedio Quid? (eldono el
la jaro 1981). Tiam la Rebato-Servo sendis cxirkaux 100 dosieroj
(tio estas kopio de la rebatota artikolo kun reago de la Rebato-
Servo) al aktivuloj, tiel ke la eldonisto recevis lavangon da
protestoj. Jam en la sekvanta eldono aperis tute regxustigita
artikolo, kaj la misprezentoj malaperis. De tiam la eldonisto
regule konsultas la Rebato-Servon de SAT-Amikaro kaj aliajn
esperanto-asociojn por scii, cxu plue validas la informoj.

11 jarojn poste, per tauxgaj teknikaj rimedoj estas multege pli
facile arigi rapide niajn fortojn por defendi esperanton.
Komputilaj tekstoprilaboraj programoj havas exterordinarajn
eblojn kompare kun la antauxa epoko de mekanikaj kaj ecx
elektraj skribmasxinoj. Oni povas nun havi en komputila memoro
jam tute pretajn tekstojn aux tekstopartojn kiujn oni uzas
lauxvole, tre facile kaj mobile modifas, ordigas alimaniere ktp.

Cxu rebati aux reagi?
---------------------

La nomo "Rebato-Servo" fakte ne vere spegulas la nunan rolon.
Granda parto de gxia aktiveco konsistas el rebatoj (cxirkaux 25
aux 30 dosieroj cxiujare), t.e. kontrauxstaroj al atakoj
kontraux esperanto, aux misprezentoj. Sed pli kaj pli gxi
kombinigxas ankaux kun la rolo de la Informo-Servo por sendo de
leteroj kun dokumentaro al personoj parolintaj aux skribintaj
pri esperanto, ecx se favore. Al cxiuj tiuj lastaj povas
respondi aktivulo, kiu suficxe bone regas sian nacian lingvon,
kaj scias esperanton. Oni tiam skribu per tono kuragxiga,
instigxanta al scivolo. Oni havu suficxe bonan pedagogian kaj
psikologian sentojn por pensigi al la auxtoro, ke li aux sxi mem
povas malkovri ion interesan, kaj siavice malkovri ion valoran
al la aliaj. Ni evitu humiligan reagon, escepte se temas pri
aroganta kaj evidenta intenco malutili al esperanto fare de la
skribinto aux parolinto (ekzemple deputilo Yves Fr'emion).

Ni ne suficxe ekspluatas la eblecojn, kiuj prezentigxas al ni.
En ne malmultaj publikigajxoj oni volonte aperigas leterojn de
legantoj, se ili respondas al kelkaj simplaj reguloj: Koncize
(maksimume 15 tajpitaj linioj kun interspaco de 1 linio kaj
duono), klareco kaj gxusteco, valoro de la enhavo. Ne estas eble
garantii tujan sukceson. Tial persisteco estas plia necesa
karakterizajxo por gxin atingi. Elstarigxas el tio la apartajxo
de regiona gazeto La Nouvelle R'epubliqe de Cente- quest, en
kiu, post la renkontigxoj sur loko Poc'e-sur Cisse kaj kongreso
en urbo Ambroise, oni publikigis frontpagxan artikolon verkitan
de unu el gxiaj redaktistoj tute favore al esperanto. Cxar li
respondecas ankaux pri leteroj de legantoj, de tiam multaj
personoj sukcesis aperigi kontribuajxojn , ecx ekstere de la
zono de vendado de la koncerna gazeto.

Necesoj...
----------

Kiu ne povas aux ne emas reagi, tiu bonvolu sendi la necesajn
informojn al la Rebato-Servo kaj eventuale al kapablaj konatoj.
Oni cxiam memoru, ke pli efikas 10 mallongaj leteroj aux ecx
postkartoj, ol ununura longa letero. Kiam la Rebato-Servo mem ne
havas disponeblan tempon por reagi, tiam gxi sisteme sendas
cxiun aferon almenaux al du aktivaj kunlaborantoj: s-ano Germain
Pirlot en Belgio, kiu plue disvastigas la informojn, kaj s-ano
Claude Piron en Svisio, kiu tiel havas en sia dispono valoran
materialon por verki interesajn studajxojn, aprezatajn de cxiuj
esperantistoj.

... memkompreneblaj reguloj
---------------------------

Cxiu informo rilata al skribajxo al diro, kiu postulas rebaton
aux meritas afablan reagon, dankesprimon aux komplemantan
dokumentaron, devas nepre enhavi la jenajn erojn:

- nomon de amaskumunikilo (gazeto, magazino, revuo, sed ankaux
  libro, radiostacio, televidstacio ktp.) kaj nomon de la
  auxtoro aux eldirinto, se nenio maleblogas tion scii;

- daton, monaton aux jaron de la okazintajxo (aux tagon kaj
  horon de la elsendo, se pri auxd/vida amaskumunikilo);

- adreson (ni ofte perdas konsiderindan tempon por sercxi gxin,
  dum la sendonto plej ofte bezonas nur kelkajn sekundojn, por
  gxin trovi kaj skribi).

Malprecizeco de la indikoj riskas estigi eraran aux malprecizan
reagon, aux ecx malebligi gxin.

Kiam temas pri longa teksto, en kiu la mencio farita pri
esperanto ne estas unuavide remarkebla, tiam oni nepre evitu
gxin substreki aux malzorgeme meti markon sur la tekston mem.
Estas necese fotokopii, aux ecx skani tiajn artikolojn, kaj oni
tiam bezonas multe da tempo, por elpurigi la tekston de
elmetitaj markoj kun risko de la defekto por la teksto mem.
Suficxas nura signeto an la margxeno aux kolorigo per speciala
krajono, prefere per flava koloro, cxar aliaj koloroj grizigas
la markitan lokon.

La esperantistoj ne opiniu sin senpovaj
---------------------------------------

Se ni ne reagas, la homoj, kiuj havas la eblon aux la povon
modifi la pensmanieron de la amaso, aux gxin influi, certe
igagas, ke ni ne ekzistas, aux ke nia ekzistado estas
sensignifa. Certe ni povas gxoji, ke en SAT-Amikaro multaj
membroj konscias tion, kvankam ni sxatus eblon kalkuli pli
multnombraj aktivuloj. Niajn sukcesojn ni sxuldas al la efikaj
kunlaborantoj en la Informo-Servo kaj Rebata-Servo.

Henri Masson
el SAT-Amikaro, novembro/1992

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Dudek sciencaj artikoloj
========================

Antauxnelonga aperis la unua volumo de la Aktoj de Akademio
Comenius - en la jaro de la kvarcenta datreveno post la naskigxo
de Comenius gxi enhavas la bazajn dokumentojn de la Scienca
Akademio Comenius (statuto, regularo, fondaj membroj ktp), kaj
15 sciencajn artikokojn pri diversaj temoj. Kvankam ili havas
iom pezajn titolojn - ili pro la bona redakta stilo tre bone
legigxas ankaux por nesamfakuloj. Eldonis gxin Cxina Esperanto-
Eldonejo en Pekino.

...Post la interparoloj de prof. Paul Neergard (prez. de la
Akademio) kaj Cxen Yuan (prezidanto de Sxtata Komisiono Pri
Lingvaj Laboroj de Cxinio) la eldonaj preparoj komencigxis en
1987. La redaktoro de la eldonajxo prof. Neergaard forpasis en
novembro 1987, kaj lin sekvis post unu monato ankau la nova
redaktoro Ivo Lapenna. La laboron finis Cxrister Kiselman, kaj
la materialo estis transdonita al Cxina E-Eldonejo por
kompostado. Gxi okazis permane, kaj post multfoja korektado oni
ankoraux ne povis ricevi la netan provajxon. Fine la presejo
preferis rezigni la kompostan pagon ol dauxrigi la laboron, kaj
la libro preskaux pereis antaux sia naskigxo. Gxin savis maljuna
esperantisto Liao Zhigen (Ljaux Gxigen), kiu atenteme per
trancxileto levis la tavolon de imprespapero kun presita teksto,
faris fondadon kaj gluadon kaj pretigis la korektitajn pagxojn
unu post la alia. Tiel li faris entute pli ol 2000 korektojn!
Poste la presejo fotogravuris la bezonatajn klisxon.

(laux El Popola Cxinio, 12/92)

Parto humanisma:
----------------

Stanley Nisbet. La radikoj de cxiuj sciencon kaj artoj

Ivo Lapenna. La principo de legxeco en Sovetia kaj Jugoslavia
juraj sistemoj

Juan Regulo Perez. Lingvo-historia praktiko super la historio
de la Kanariaj insuloj

Ignat Florian Bociort. Informo, metodo, lernado kaj la estetika
progreso de la arto. Pri erariga dedukto de Immanuel Kant

Gaston Waringhien. Pri la Zamenhofa traduko de la Malnova
Testamento.

F.A.Pennacchietti. Kontribuo al la historia topografio de la
Euxfrata kaj Habura Valoj en la romana epoko

Elio Migliorini. Geografiaj aspektoj de la evoluado de la italia
popolo

Parto matematika-naturscienca:
------------------------------

F.Azorin, Madrid. Necerteco, diverseco kaj informadika statistiko
Christer O. Kiselman. Teoremo de Siu por abstraktaj nombroj de
lelong

Masami Okada kaj Tatsuya Okada. Iuj Markovoj procezoj kaj iliaj
infinitezimaj gerantoj en vasta senco

Cornelis de Jager. La nestabileco de la fotosferoj de la plej
masecaj steloj

Jonas Dagys kaj Alina Petkinyte. Influo de vitaminoj de B-grupo
al plimultigxo de Lemna minor L.

Paul Neergaard, Helmar Frank kaj Martin Hengst. Studoj pri
mezurado kaj modeligo de la gxeneraliga lernoprocezo por la
fakdidaktiko de la sempatologio, partoj A-E:

- Enkondukata resumo (H. Frank);

- Lernoprocezo kaj instruefiko en la kazo de la ekkono de
  malsanoj cxe plantsemoj(P. Neergaard)

- Klerigkibernetika modeligo (H. Frank);

- Empiriaj observebloj kaj observoj (H. Frank);

- Pri la statistika kontrolo de vide perseptataj datumoj (M.
  Hengst).

R. B. Baratov. Substanca konsisto de litosfero del Suda
Tiansxano kaj Pamiro

V. I. Kiselev kaj P. P. Smolin. Titmolitologio, magneziteco kaj
evaporiteco de antauxkambriaj rokajxoj en sudokcidenta Pamiro.

ISBN: 7-5052-0042-9. La volumo enhavas 118 + XI pagxojn kaj
estas distribuata de

Internacia Libro-Komerca Kompanio
(Guoji Sxudian), Esperanta Sekcio,
P.P. Kesto 313, Beijing 100044.
Prezo cxe la UEA-libroservo: 12,90 NLG

*************************************************************************

Per esperanto por la kelta kulturo
==================================

En Emania, bulteno de la Navan Researcx Group, kiu okupigas pri
la kelta frua historio kaj kulturo en Irlando, aperis la sekva
esperantlingva (apud la angla- kaj gellingvaj) anonco:

"Unua anonco. Konferenco pri la Ulstra Rakontaro. 8 gxis 12
aprilo 1994. Belfast kaj Emain Macxa.

La fakoj de keltstudoj kaj Arkeologio-Paleoekologio patronos kaj
garantios la konferencon cxe la UniversitatoQueen's de Belfast.
Konferenco-sekcioj: literaturo, linvistiko, historio, mitologio
kaj arkeologio. Interesitoj petu la duan bultenon de:

Department of Celtik Studies, Queen's University Belfast, BT7
INN Northern Irland"

La anonco aperis, cxar la esplorgrupon partoprenas la belfasta
esperantisto James P. Malloy, kiu esperas per esperanto trovi la
fakajn kontaktojn en tiu esplortereno.

Laux informo de Lorense Mi.

*************************************************************************

'MATEMATIKO TRANSLIMEN'
=======================

Post dekjara pauxzo, nun reaperis Matematiko Translimen,
neregula revuo de Internacia Asocio de Esperantistaj
Matematikistoj, IAdEM sub la redakto de prof. Cxrister Kiselman.
La jxus aperinta numero estas havebla kontraux 30 FF (10,2 NLG).

Pri la informoj kaj mendoj skribu al:
IAdEM, Francois Lo Jacomo,
21 rue Juliette Dodu, F-75010 Paris, Francio
telefakso: +33-1-42412994
UEA-konto: iaem-x.

*************************************************************************

TANEF-jarkunveno '93
====================

Pro la milito en la teritoro de eksa Jugoslavio la loko de la
SAT-kongreso de 1993, anstataux Sarajevo okazos en Kazanlak,
Bulgario.

"Pro la longa distanco kaj multekosta vojagxo, certe ne multaj
membroj de TANEF povos iri tien."

Pro tio, laux la decido de Kaunas, la jarkunveno de TANEF okazos
ne en la kadro de SAT-kongreso, sed dum la internacia feria
semajno, organizita en Maklenburgio. (pli detale vidu en la
rubliko "Arangoj".)

La migranto, 92/dec.

*************************************************************************

Komputilaj programoj en ajna lingvo!
====================================

La "scienca, produktada kaj komerca" firmao SxANCO ellaboras
komputilajn programojn por diversaj celoj en ajna lingvo.

Perantoj kaj reklamantoj ricevas dividendon. Konkretajn
informojn petu cxe la prezidanto de Minska E-Asocio pri
Informatiko:

V. P. Prjahin,
ul. Kalinoskogo 45-59,
220086 Minsk, Belorusio.
Telefone: +7-0172-630865

*************************************************************************

Ferii en Farmdomoj...
=====================

La firmao Pehely (Lanugo) kaj la E-Asocio de Kecskem'et ofertas
feriadon, ripozon en farmdomoj, situantaj en la cxirkauxajxo de
Kecxkemet, pri kiuj ni povas sendi detalan priskribon.

E-lingvan interesigxon bv. Direkti al:

Pehely Kft,
Ilona Palasti,
Horvath D. str. 14, H-6000 Kecskemet, Hungario.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

KULTURA ESPERANTO FESTIVALO
===========================

Inter 19-akaj 22-a de auxgusto Kopenhago, Danio

Pli ol tri tagoj, deciditaj al muziko, teatro, poezio kaj aliaj
brancxoj de la originala esperanta kulturo!

Kotizoj: Kultura programo - 250 DKK (por orienteuxropanoj - 150
DKK); mangxoj - 150 DKK, amaslogxejo - 51 DKK.


                         Matene vekos vin prelego pri la temo,
                                tagmeze vi digestos per poemo;
                                post kafon teatron vi spektos,
                                  vespere nin muzik' delektos,
                                   kaj logos film' kaj danco -
                                 jen KEF por vi, unika sxanco!


Pluajn informojn kaj aligxilojn petu cxe:
Jakob Nordfalk, Norre Alle 75-571,
DK-210 Kobenhavn O, Danio.

La cxi-jara KEF antauxvideble estos la plej signifika kultura
arangxo, do indas gxin partopreni. Estas etendata la sinanonco
ne nur de spektantoj, sed ankaux se ensembleoj, teatroj kaj
plenumentoj de cxiuj kulturaj brancxoj.

*************************************************************************

Ne nur por familioj
===================

Printempa Semajno Internacia 09-16 aprilo

Gxi estas precipe familia arangxo, okazonta en la naturparko
Rh"on. (Pli detale vidu en EVENTOJ novembro-2/92).

Logxado en junulargestejo aux en la apuda pansiono. La plena
kotizo (kun tranoktoj, nagxoj, ekskursoj ktp) estas cx. 300 DEM,
infanoj kaj eksterlandanoj gxuas rabaton.

Ekzistas speciale favoraj kondicxoj por personoj el orienta
Euxropo kaj ekster-Euxropo laux interkonsento. Interesigxantoj
kontaktu la organizantojn!

Al la 9-a PSI, kiun organizas Germana E-Asocio, jam aligxis pli
ol 100 personoj el 7 landoj, inter ili pli ol 40 infanoj kaj
dekkelkjaruloj.

Aligxiloj kaj pliaj informoj cxe:

Wolfgang Bohr,
Johannes-Kirscxweng str. 11.
D-5473 Bad Neuenehr-Ahrweiler, Germanio.

*************************************************************************

Sukcena bordo-93
================

En la latvia urbo Liepaja la privata entrepreno "Esperanto-Buroo
Kemespo"

inter la 20-22 de majo 1993

organizas internacian renkontigxon laux la temo:

La perspektivoj de esperanto kaj internacia turismo. La
problemoj de esperanta instruado.

Al la arangxo krom la "ordinaraj" partoprenantoj oni aparte
invitas la esperantistajn entreprenistojn, por kiuj estos
organizataj kromaj programeroj.

Partoprenkotizo 150 USD.
Informojn petu cxe:
Naum Kovnators,
p.k. 1064, LV-3416 Liepaja, Latvio.

*************************************************************************

memore al s-ro Attila Gerencser

Esperanto-deklamkonkurso por lernejanoj
=======================================

03-04-an de aprilo 1993, Papa, Hungario

La konkurson jam la kvaran fokon organizas la Bazlernejo Nagy
Laszlo kaj la loka grupo de Hugara E-asocio.

La konkurso okazos laux agxo-grupo: 6-10 jaruloj / 10-14 jaruloj
/mezlernejanoj / plenkreskuloj. Cxiu konkursas per unu verko, la
temo estas libera. La kotizo estas 125 HUF (cx. 4 guldenoj),
aparta pago por logxado kaj mangxado de 470 forintoj.

La konkurso estas internacia. (Jam aligxis grupoj de geknaboj el
Kroatio kaj Cxehio.) La konkursan programon kompletigas la E-
koncerton de Anna Laszay (kantisto de la fama sonkasedo: Vidu
la mondon), prezentado de Mayasuki (=Diina-) masagxo de Aura
Therapia Kft, kaj prelego de dr. Gyorgy Flender pri jogo.

Aligxoj kaj informoj cxe:
Altalanos Iskola Nagy Laszlo,
Anna ter 1, H-8500 Papa, Hungario.
telefono: +36-89-24896

*************************************************************************

MEM-konferenco
==============

La venonta Gxenerala konferenco de MEM (Mondpaca Esterantista
Movado) okazos en Saint-Denis (Pariza regiono) la 29-an 30-an
kaj 31-an de majo 1993.

La oficiala malfermo okazos la 29-an je la 10-a horo.

La enskribigxo (600 FRF) konsistas el du tranoktoj kaj 4
mangxoj. Se vi ne deziras tranokti, substraku 200 FRF.

Nepagipovaj pacamikoj devas kontakti
la Lokan Komitaton:
c/o Gerard Requigny,
Franc-Moisin, Bat. 3, Esc. 10,
F-93200 Saint Denis, Francio

*************************************************************************

TANEF Feria Semajno
===================

4-10. septembro 1993.

La internacia feria semajno de TANEF en la pejzagxo de la jaroj
'93/94 okazos en Maklenburgio, Antauxpomenio.

En la programo estas antauxvidita - krom la feria tempo-pasigo -
ankaux prelegoj, diskutrondoj kaj e-kursoj.

Restadkostoj: 600 DM, sed naturamikoj (kun legitimilo) gxuas 51
DM rabaton.

Aligxilo kaj pliaj informoj haveblas cxe:
TANEF, Erna Doring,
pf. 225, Cx-4003 Basel, Svisio.

*************************************************************************

30-jarigo de MEL

Internacia Muzika Seminario
===========================

De la 12-a gxis la 20-a de junio 1993 en Stara Zagora, Bulgario,
okazos la 6-a Internacia Muzika Seminario.

Dum la seminario oni pritraktos divarsajn temojn, ligitajn kun
lingva kas muzika instruado, historio de MEL (Muzika Esperanto
Ligo) kaj aliaj. Oni preparos la repertuaron por la Arta Vespero
de 78-a UK, dum la "Tilia vespero" festos la 30-jarigxon de MEL
kaj jubileojn de elstaraj esperantistaj muzikistoj.

Kotizo por logxado estas 15 USD tage, pagenda surloke. Limdato
por aligxo: 20.04.1993.

Muzika Esperanto Ligo,
c/o Dimitar Terziev,
str. "Milan Kamak" 58.

*************************************************************************

Printempa fervojista renkontigxo
================================
Fervojista sekcio de Cxeha Esperanto-Asocio organizas la 2-an -
4-an de aprilo 1993 en la ripozejo de la Cxehaj Fervojoj en
Zelezna Ruda tradician Printempan renkontigxon.

Prezo (2 tranoktoj + dutaga mangxajo) - 800 KCS. En programo:
ekskursoj en apuda regiono, amuzaj vesperoj.

Adreso por informigxi:
Jitka Skalicka,
Konenova 227, CS-13000 Praha 3, Cxehio.

*************************************************************************

MOVADO
//////

KAJ KONGRESO, CxU OKAZOS IOM?
=============================

----------------------------------------------------
Respondo de la Plenum-Komitato de SAT al la artikolo
de L. Szilvasi en "Eventoj" No. 10
----------------------------------------------------

Atenda legado de tiu cxi teksto montras, ke gxi pli
interpelacias al UEA ol al SAT. Sed ni provu respondi kiel eble
plej precize.

La unua temo: Cxu dum la internaciaj kongresoj (precipe tiuj de
UEA kaj SAT), la esperanta popolo rajtas plenrajte partopreni
kaj decidi? Pri la UK de UEA, la estraro de UEA kompreneble mem
respondos. Por SAT la respondo estas simpla. SAT ne celas
reprezenti la tutan esperanto-movadon, sed nur sin mem, kvankam
gxi alprenas rezulociojn, deklaraciojn, kiuj gxenerale donas
opinioj de SAT-movado pri problemoj, kiuj koncernas la tutan
homaron. Dum kvar (en Kaunas ecx kvin) laborkunsidoj,
malfermitaj al cxiuj kongresanoj (sed nur SAT-membroj
partoprenas la vocxdonadojn), estas studata la bilanco de la
lasta jaro kaj decidata la gvidlinio de la venonta. Kiam temas
pri gravaj punktoj (ekzemple: Statutsxangxoj) la decidoj de la
kongresanoj estas konfirmataj (aux ne) per perposxta tutmembrara
referendumo. Sed tio cxi estas detale indikita en la Statuto de
SAT. Ni aldonu, ke la jara raporto de la SAT-PK (SAT-
Plenumkomitato) kaj de la SAT-servoj kaj fakoj, plus la kompleta
protokolo de la laborkunsidoj aperas en la kolumnoj de la revuo
"Sennaciulo".

Teknike, tia decidsistemo estas adaptita al la membraro de SAT.
Kiam gxi kreskos (ni laboras konstante tiucele!), ni eventuale
kreos aliajn teknikajn decidsistemojn, sed ni cxiam konservos la
principojn de la rekta demokratio.

La dua temo estas pli komplika: Kiu devas decidi pri la tuta
esperanto-movado? Kaj kiel? Gravega demando! Cxu iu posedas
komencon de respondo? Tio estas latenta prizorgo ekde la
naskigxo de la esperanto-movado, kaj gxis nun ne aperis tauxga
respondo. Ni povos per tiu cxi kontribuo alporti kelkajn
elementojn.

Unue, SAT apeuxartenas nur duone al la esperantista movado.
Duone, cxar ni ne estas por-esperanta organizo, sed per-
esperanta organizo. Gxi uzas esperanton por klerigaj kaj
politikaj celoj (vidu la unuan paragrafon de la SAT-Statuto).
Sed, plej multaj el gxiaj membroj kaj la Laboristaj Esperanto-
Asocioj (LEA-oj) ligitaj al SAT, partoprenas al por-esperanta
agado. Do, SAT ne estas indiferenta rilate la kreskon de
esperantista movado mem.

Due, per siaj eldonoj (gazetoj, bultenoj, revuoj, brosxuroj,
libroj, vortaroj, ktp.) SAT kontribuas de sepdek jaroj al
pliricxigo de E-kulturo.

Trie, SAT estas cxiam preta diskuti, studi aliajn proponojn pri
komuna laboro sur la bazo de tri principoj: egeleco, fido kaj
respekto. Diskuti, studi kaj principe partopreni, signifas ke la
diskutado, studado kaj partopren-decido okazu dum la SAT-
kongrasoj (apliko de la unua punkto).

Konklude, laux ni la decidaj progresoj estas antauxvideblaj por
esperanto, se la esperanto-movado analizos konstante la
revoluciajn latentajn fortojn de nia lingvo kaj prikonsideros la
politikajn, sociajn kaj ekonomikajn aspektojn de nia terglobo.
Esperanto estos "EN" la mondo kiam gxi ne plu refuzos rigardi
fronte al fronte la realecon.

Plenum-Kumitato de SAT
Paris, 17.02.1993.

*************************************************************************

Cxu UK-1997 en Auxstralio?
==========================

Ankoraux ne estis deciditaj lokoj de UK-oj por 1996 kaj 1997.
Por 1996 estas propono al Budapesxto. Gxi estus tre trafa por
movada strategio, ja tiujare okazos en Hungario la monda
ekspozicio kun la temo KOMUNIKADO, tre proksima al
esperantistoj. Por 1997 la kongreson invitis la urbo Adelaide de
la kontinento, en kiu gxis nun neniam okazis UK, nome en
Auxstralio. Pasintjate la direktoro de CO-UEA, Simo Milojevicx
jam veturis al Adelaide por esplori la lokajn eblecojn.

Kiel statas la aferoj en Auxstralio, montras la somera E-lernejo
okazinta en Adelajdo de la 11-a gxis la 22-a de januaro 1993.
Partoprenis gxin 92 personoj el diversaj partoj de la lando kaj
ankaux exsterlando (Polio, Koreio, Japanio, Svedio, Irano,
Novzelando, Hungario).

Kadre de tiu lernejo okazis ankaux Sud-Auxstralia kongreso, kiun
fakte eblas konsideri kiel tutlanda.

La kursoj estis altnivelaj (instruis, interalie, s-ro So Gilsu,
estrarano de UEA), krome estis multaj diversaj aliaj
programeroj. Cxiutage aperis informilo "La Lumilo" kun interesaj
diverskampaj informoj. Pri la evento okazis bona informo en la
loka televidprogramo.

Bona organizado kaj planado de programoj montris ke Adelaide,
kaj la auxstraliaj esperantistoj vere kapablas gastigi grandan
esperantan arangxon, kiel UK.

Laux Reza Kheir-khan, Japanio

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

La Centra Oficejo de HEA iom post iom translogxigxas al sia nova
sidejo. La sekratario Oszkar Princz dejxoras en la nova ejo
(Bp. VI. Andrassy u. 27.) lunde (09-15.00), marde (13-18.00)
kaj jauxde (09-15.00)!
Telefon- kaj faksnumeroj de la nova sidejo de HEA: 268-0306 kaj
268-0331.

* * *

Gejunuloj atentu: la 1-a limdato por favorpreze aligxi al JER
estas la 15-a de marto!

* * *

Budapestanoj! La 15-an de marto en la centra klubejo ESPEREJO
(Bp. VII. Peterfi S. u. 23, kelo) okazos literatura vespero.
Gastprelegos Nikolaj Gudskov, dommastrino: s-ino Judit
Felszeghy. Bonvenon!

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Pri la "Jugoslavia problemo"
============================

Ke ne suficxas, el parlamenteca vidpunkto, la funciado de la
Komitato dum la Kongreso en Vieno, tion mi ne dubas. Cetere, mi
gxis nun neniam vidis grupon de esperantistoj, kiu povis funkcii
rigore. Pli grava estis la principa demando, cxu UEA devus
entute rezigni pri la Jugoslavia / Serbia Esperanto-Ligo, pro la
sankcioj truditaj de rezolucio n-ro 757 de Uno.

Cxar tiuj rezolucioj estas kreitaj da interregistara organizo,
cxu ili ankaux devus auxtomate ligi internacian organizon, kiu
tute ne estas aux registara aux interregistara? Mi opinias, ke
ne. UEA - aux laux la samnumera formulo de Mark Fettes "ni
cxiuj" - devos mem decidi pri tio en cxiu definita okazo. Oni ne
malbonvenigu en UEA la "serban Esperanto-Ligon" simlpe cxar
Georg Busx kaj John Major decidis inter si, ke la estroj de
Serbio (neesperantistoj) estas internaciaj krimuloj.

Nu, kion do fari pri la serbia esperantistaro (distingita, laux
la formulo de s-ino Belosxevicx, de la serbaj esperantistoj)?
Laux mi tio grandparte dependas de la situacio en la organizo
mem. Cxu gxi fakte reprezentas la esperantistojn de Serbio (kune
kun iliaj supozeble diversaj sintenoj al la nuna konflikto)? Se
yes, ni akceptu gxin tiela. Cxu gxi estas nur alternativa busxo
por Milosxevicx kaj iliaj cxetnikoj (pri kies propra kulpo en la
nuna milito mi persone ne dubas), sen vere reprezenti la
serbiajn esperantistoj? Se yes, ni malakceptu gxin tiela.

Sed ni ne lasu al kelkaj maljunuloj en Novjorko, kiuj ecx ne
estas esperantistoj, fari por ni tiun decidon.

Donald J. Harlow, Usono

Rim. Krom la UN rezolucio estis la problemo, ke estis akceptitaj
pluraj organizoj, kiuj ne prezentis le necesajn dokumentojn,
i.a. ecx la statuton... Jes, oni povas (ecx foj-foje devas) esti
malrigoraj, sed estas la demendo, kie estas la limo por tiuj
aferoj? La red.

*************************************************************************

Andy E. Kunzli: Direktoro de KCE!

La Chaux-de-Fonds, reaktivigxas
===============================

Post organiza, financa pauxzo Kultura Centro Esperantista, KCA
en La Chaux-de-Fonds en Svisio restartis en en 1992. Jam nun
estas gastoj, kiuj studas, esploras aux tutsimple ferias en
plene esperanta etoso.

La 18-a de februaro ankaux formale estis enoficigita la nova
sekretario (=direktoro) de KCE: Andy E. K"unzli, internacie
konata aktivulo (iama redaktoro de TEJO-Tutmonde nuna estrarano
de TEJO ktp.) En KCE plentempe laboras 3 homoj.

En januaro okazis la festado de CDELI-jubileo (Centro de
Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia igxis 25 jara),
kaj gxi malfermis la cxi jaran program-serion.

KCE staras je la dispono de esperantistoj, dezirantaj iom ripozi
en la Centro, aux volas esplori en CDELI, volas studi la lingvon
en iu kurso, aux kiuj simple volas iom ferii en E-etoso en
Svisio.

En la lasta semejnfino de cxiu monato estas organizitaj
divarstemaj kursoj, kiel ekz. en februaro: "Homaronismo - la
idealo de Zamenhof", en marto "Tra la E-literaturo per
specimenaj tekstoj" en aprilo "Migrado tra jxuraso".

La E-vivon en KCE subtenas ankaux ILEI, kiu organizas tri
arangxojn por e-instruistoj en la svisa e-centro.

Kosto de tranokto estas inter 10-40 CHF (4-lita resp. 1-lita
cxambro), tiu de tage 3-foja mangxo: 35 CHF.

La detalan programon vi povas ricevi per simpla peto sur
posxtkarto! Skribu al:

Kultura Centro Esperantista,
Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

*************************************************************************

ALVOKO!
///////

Peto al redaktoroj
==================

Tutmonda Esperentista Jxurnalista Asicio (TEJxA) eldonos
jarlibreton, kiu anhavos detalajn informojn pri cxiuj E-gazetoj
kaj E-radiostacioj.

Por kolekti cxi tiujn informojn, TEJxA komence de 1993 dissendis
koncernajn formularojn al la redakcioj, kies adresoj estas
konataj al gxi. Sed cxar lastatempe aperis pluraj novaj gazetoj
kaj cxar okazis sxangxoj cxe radiostacioj, certe la cirkulero
kun la formularo ne atingis cxiujn.

TEJxA tial petas tiujn redakciojn, kiuj ne ricevis la menciitan
materialon, petu gxin cxe la redaktoro de la jarlibreto:

Stefan Maul, Pferseer Str. 15,
DW-8900 Augsburg, Germanio.

*************************************************************************

Infanaj rajtoj
==============

Ni petas vian kunlaboron al la preparata internacia ekspozicio
pri "Infanaj rajtoj Cxirkau la Mondo". Sendu bonvolu vi mem, kaj
sendigu per viaj gelernantoj tui-temajn gazetartikolojn (en
nacilingvo kun e-lingva resumo) kaj personajn mesagxojn de
infanoj - prefere kun fotoj. La sendajxoj atingu nin kiel eble
plej frue. Ni informos cxiujn kunlaborintoj pri la rezultoj.

M. Herve Mougin, College Louise-Michel,
N. Rue Nouvelle, F-55400 Etain, Francio.

*************************************************************************

KULTURO
///////

Doktoro Fausxto, la pupo
========================

La pupteatro "Radost" ("Gxojo") el Brno, Cxehio antaux tri jaroj
jam gajnis la unuan premion en la zagreba pupteatra festivalo
PIF kun la spektaklo 'Dorotea'. En 1992 ili preperis novan
spektaklon - "Doktoro Johano Fausto", kiu gajnis la trian
premion en la pupteatra festivalo en Klagenfurt (vidu EVENTOJ,
n-ro 21, 1-januaro 1/93).

Temas ne pri la dramo de Goethe, sed pri popolrakontoj pri la
sama heroo, (kiuj tamen estis fonto por la klasikulo), adaptitaj
por pupteatro. La teatrajxon esperantigis Mirislav Malovec,
zorge konservinta specifajxojn de la cxeha originalo.

La tekston de la teatrajxo brocxurforme eldonis Esperanta
Literetura Fondajxo, Brno, do gxin povas provi surscenigi ankaux
aliaj teatraj kolektivoj.

Interesigxantoj turnu sin al:
Esperantista Literatura Eldonejo,
pk. 154, CS-65754 Brno, Cxehio.

*************************************************************************

Nova adreso de PERSONE
======================

La kontakt-adreso de la rok-ensemblo Persone translokigxis kun
Bertilo. Jen la nova:

Bertilo Wennergren,
Sannadalvsv; 4, 2tr., S-11765 Stockholm, Svedio.
Telefone: +46-8-6452435

*************************************************************************

"FONDAJxO ESPERO" funkcias
==========================

Laux la iniciato de Renato Corsetti, en auxgusto de pasinta jaro
UEA lancxis apartan konton "Espero" (="Ne al glavo") kun la
intenco helpi per la kolektita mono al militsuferintaj
esperantistoj tra la mondo.

Esperantistoj el Kroatio ricevis la unuan helpon el la fondajxo.
Laux la enketo farita de IKS kunlabore kun Kroatia Esperanto-
Ligo gxi estas uzata por helpi en riparo de bombita tegmento en
Dubrovnik, de detruitaj domoj en Vinkovci, por mildigi la
tragedion de la familio en kiu pereis patro de kvin infanoj...
kaj al pluraj aliaj estis atribuita modesta monhelpo.

Okaze de la helpo elveninta per internacia solidareco de
esperantistoj la 22an de januaro estis okazigita speciala
koncerto en la prestigxa muzeo Mimaro.

Laux "Letero el Zagrebo", januaro 1993.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

Rezultoj de la konkurso "Ivo Rotkovicx-92"
==========================================

La trimembra jxurio de la 5-a litaratura konkurso "Ivo Rotkvicx"
(vidu en EVENTOJ n-ro 6, majo-2/92) ORGANIZITA DE Zagreba E-
Ligo: Emilija Lapenna, Lijica Bocxicx kaj Dr. Ivo Borovecxki
prijugxis 35 konkursajxojn en cxiuj konkursaj brancxoj: 25
originalajn poemojn, 3 pozajxojn, 6 librojn kaj 1 videofilmon.
Siajn kontribuajxojn sendis 7 auxtoroj el 7 landoj, po unu el
Francio, Germanio, Hungario, Italio, Kroatio, Makedonio kaj
Serbio. Jen la decido de la jxurio:

Poezio:
- La unua premio ne aljugxita. La dua: Pier Giogio el Italio pro
  "Romantisme".

Prozo:
- La unua kaj la dua premioj ne aljugxitaj. La tria: Nevenka
  Tomicx el Skopje pro la novelo "Vizio" kaj Lopiro de Anarolo
  el Germanio pro la scenludo "Fermano kaj homo".

Libroj:
- Premiitaj estas "poemaro de kroatoj en Hungario" eldonita de
  Kroata E-Unuigxo kaj "Manuskriptoj por bruligo" de Ljubomir
  Trifoncxovskij el Bulgario, eldonita de Sofia-Pres.

Videofilmo:
- La jxurio ne aljugxis premion, nur esprimis pozitivan opinion
  pri la filmo "Alumeto kaj skatoleto" de Lopiro de Anarolo el
  Germanio.

Nome de jxurio
Emilija Lapenna

*************************************************************************

Internacia konkurso por lernejanoj
==================================

6-a TASKFOLIO POR MEZLERNANTOJ

1. Kiuj el la subaj vortoj povas esti dusencaj? 'portreto,
   soneto, omleto, kometo, sxtoneto, raketo'? (3 poentoj )

2. Kion tiras la besto, kiu kasxigxas en la apuda vorto:
   'cxarmulino'? (2 poentoj)

3. Kompletigu la frazon per tabelvortoj! Lin ... akompanis la
   fidela hundo. Gxi sekvis lin ..., do li povis iri ... kaj ...
   sen tiu cxi besto. (4 poentoj)

4. Difinu la vorton: "Pasko" (2 poentoj)

5. Kion vi diras al infaneto, vidante ke tiu iras al vojo kun
   vigla trafiko? (2 poentoj)

6. Kiuj sportbrancxoj konsistigas pentatlonon? (3 poentoj)

7. Finu la proverbon: 'Lupo sxangxas la harojn, sed ...'
   (2 poentoj)

8. En kiu lando de la suda hemisfero oni okazigis jam UK-n de
   Esperanto?

ONI POVAS IAM AJN ALIGxI AL LA KONKURSO.
Regularon vidu en la numero auxgusto (1)-92.
La solvojn sendu gxis la 18-an de marto al:
Gimnazio Thuri Gyorgy, Esperanto-grupo,
Szent Imre u. 9, H-8100 Varpalota, Hungario.

*************************************************************************

PROKSIMAJ LIMDATOJ
//////////////////

ATENTU!
-------

31-an de marto estas limdato por pluraj aligx-kategorioj. Se vi
deziras partopreni, ne forgesu aligxi gxis tiu dato!

- La konkursajxoj en kvar ekzempleroj al Belartaj Konkursoj de
  UEA devas alveni (!) gxis la fino de marto al CO de UEA!

- Ankaux por UK kaj IJK estas katagori-sxangxoj de 31-a de
  marto!

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Cxu ne varbi maljunulojn?
=========================

Kun miro mi legis en EVENTOJ No. 22 en artikoko "Kien iras BEA?"
versxajnan citajxon de E. Privat ( mankas preciza fonto) -
"varbi maljunulojn estas vane labori". Mi apenaux povas kredi,
ke tiuj vortij estas la liaj. Tamen per tiux citajxo la auxtoro
de la artikolo substrekes sian vispunkton, de li estas juna.

Jes, li pravas, oni bezonas junularon, sed ankax maljunulojn oni
bezonas. En t.n. okcodentaj landoj precipe maljunuloj lernas
esperanton, cxar ili havas pli da tempo, unue, por lerni, kaj,
poste, por decidi gxin al gvidado de esperanto-movado,
subtenante gxin ofte finance. Do, sen respekti maljunulojn oni
ne atingos multon. Bonvolu memori ankaux tion.

Mila v.d.Horst-Kolinska, Nederlando.

*************************************************************************

Ne diskriminaciu esperantistojn!
================================

Mi tre bedauxras, ke vi publikigis intervjuon kun s-ro Simo
Miljevicx (Eventoj, No. 21).

Hazarde mi jam legis tiun intervjuon en 'Moskva gazeto' kaj iom
kolerigxis pri la diskriminaciaj diroj de la direktoro. Li
timas, ke poloj minacas internaciecon de la UK-oj! Laux mi,
polaj esperantistoj estas simile bonaj kaj bonvenaj kiel cxiuj
alilandaj. La homo, kiu havas tiel gravan postenon en la
universala esperanto-movado, ne rajras paroli tiel. Se li jam
laca pro la peniga kongreso senintence tiel diris, vi ne
dauxrigu la eraron. Aliflanke ja estas bone, ke la tuta euxropa
esperantistaro ekscias, kion pensas la direktoro de UEA. Mi,
persone, volus scii, kiel li mezuris la kvaliton de la ruslandaj
esperantistoj kaj konstatis, ke gxi superas la kvaliton de
hungara movado?

Diskriminaciaj vortoj forpusxas el la movedo esperantistojn,
kiuj volas aparteni al harmonia kaj universala esperanto-movado,
apoganta la plej malfortajn.

Synnove Minttinen, Finnlando

*************************************************************************

ILEI
////

Intensa kurso por instruistoj
=============================

En la Kultura Centro Esperantista (KCE) la 9-an - 17-an de julio
1993 okazos kurso, gvidota de D-ro Duncan Cxarter, usona
profesoro de la Fako de fremdlingva instruado.

Partoprenkotizo: 330 CxF.

La kurso celas doni al novaj kaj al jam spertaj instruistoj de
esperanto teorian kaj praktikan bazon por pliefikigi la
instrukapablon. La enhavo de la kurso bazigxas sur disvolvado decerta nombro de 
konkretaj temoj, pere de prezentajxoj de la
instruisto kaj aktiva, praktika ekzercado de la kursanoj. ILEI
alvokas kaj invitas la instruistojn partopreni tiun kurson.

Atenton!
--------

Por tiu cxi kurso ILEI en kunlaboro kun UEA kaj KCE preparis

TRI STIPENDIOJN,
----------------

kiuj kovras 80 %-ojn de la partoprenkostoj. La kondicxo estas,
ke la stipendiulo jam nun instruu esperanton en lernejo aux havu
realan eblecon fari tion post la kurso. La stipendilo estas por
instruistoj en landoj kun malfavoraj ekonomiaj kondicxoj.
Dezirantoj povas kandidatigxi, sendante peton (en kiu indiku
tipon de via instruista diplomo, karakteron de la instruista
agado - dauxro kaj nuntempa stato, instruataj studobjektoj,
detalojn de la nuntempa e-instruado) kaj skriban raporton pri
via instrua agado, esperanta kaj gxenerala kaj la surlokajx
kondicxojn kaj ebleconj. La petoj devas esti ricevitaj gxis la
fino de marto 1993. La subvenci-petojn sendu al ILEI aux al:

Kultura Centro Esperantista,
Pk 27, CH-2301 Chaux-de-Fonds, Svisio
Tel. +41-39-267407.

*************************************************************************

Plenigu la glason en Tokaj!
===========================

Vere gxui la faman Tokaj-an vinon eblas nur en Tokaj-a vinkelo!
Mi gustumi gxin en nia familia vinkelo. Dum via restado en
Hungario nepre organizu ekskurson al Tokaj, kie en la vinprem-
muzeo kaj vinkelo "Himesudvar" sercxu la esperantistam
dommastrinon! Vi gxuos specialan vinon kaj specialan priservon!

Por niaj vizitantoj mi volonte helpos arangxi ankaux
tranoktadon, mangxadon kaj interesajn programerojn. Bonvenon,
karaj gastoj!

Margo Vasarhelyi,
Bem u. 2, H-3910 Tokaj, Hungario.
Tel: +36-41-52416

*************************************************************************

Turismi en Cxehio
=================

Se vi volas vidi Pragon kaj Cxehion, bone ripozi sed ankaux
konatigxi kun la lando, kun ties kulturo kaj la homoj, spertaj
esperantistoj pretas prepari al vi tauxgan programon. Gxi povas
esti ne nur por esperantistoj, sed - pere de esperanto - por
neesperantistaj grupoj.

Kun fido turnu vin al:

Pavla kaj Vladimir Dvorak,
Ostravska 637,
CS-19900, Praha 9.
Tel/fakso: +42-2-899602.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Radio Romo - en esperanto
=========================

La itala Radio (Radio Roma - RAI) elsendas en 26 lingvoj,
inkluzive la internacian lingvon.

En esperanto gxi elsendas cxiun sabaton del la 20.00 gxis la
20.20 laux universala tempo en fekvencoj 11800, 9710, 7275 kHz
(ondolongoj 25,42 / 30,90 / 41,24 m). La programo konsistas el
aktualaj artikpletoj sen konstantaj rubrikoj. Esperantaj temoj
aperas nur malofte, same leteroj. La programo speciale tauxgas
por komencantoj, cxar la parolisto, Antonio de Salvo, tre
klarvocxe kaj malrapide parolas.

Por konservi kaj promoci la solan en la Euxropa Komunumo
kurtondan radio-elsendon en esperanto, nepre skribu al la
redakcio, ke vi deziras gxin auxskulti! Ankaux se vi ne sukcesis
gxin kapti, skribu pri tio.

Radioleo

Adreso de la redakcio:
Radio Roma, Esperanto,
C.P. 320, I-00100 Roma RM, Italio.

*************************************************************************

Gazeto de la jaro 1992!
=======================

Elsendo de E-progamo de Pola Radio, la 12-an de januaro 1993, je
22.30:

"Ni komencas nian hodiauxan trarigardon per tre gxoja proklamo
de 'La Gazeto de la jaro 1992'. Tiu gazeto laux ni estas
EVENTOJ. Ni multfoje citis kaj rekomendis gxin pro la fakto, ke
gxi tre trafe servas la movadon. La redaktoroj aparte akcentas
la diverskampan praktikan aplikadon de e-o, montrante la
okulfrapajn kaj latentajn eblecojn, kiuj ja ekzistas. Samtempe
cxiun oferton, poponon akompanis konketaj adresoj. Ni deziras al
'EVENTOJ' cxion bonan en la estonteco, rapidan kreskon de le
eldonkvanto, vastan abonantaron kaj rekonon flanke de cxiuj
seriozaj movadanoj. Kun gxojo ni donas al gxi nian honoran
diplomon 'Gazeto de la jaro 1992!', kaj rekomendas la gazeton al
cxiuj niaj auxskultantoj."

Andrzej Pettyn,
cxefredaktoro

Dankojn pro viaj lauxdaj vortoj kaj pro la honorigo. Nian
laboron ni konsideras kiel servo al la e-o komonumo, kaj ni tre
gxojas, ke la gazeton esperantistoj trovas utila.

La kunlaborantoj de EVENTOJ

*************************************************************************

BAZAJ INFORMOJ
//////////////

Internacia Scienca Akademio "Comenius"
======================================

La akademio Comenius estis fondita en Kopenhago la 12-an de
aprilo 1986. Gxiaj iniciantoj estis Paul Neergaad kaj Ivo
Lapenna, kiuj estis elektitaj kiel prezidanto respektive
vicprezinanto. Fondis la akademion 32 scientistoj.

La celoj de la akademio estas i.a. iniciati, kuragxigi kaj
konsili pri efektivigo de sciencaj esplorpojektoj kaj establi
kunlaboradon kun aliaj sciencaj akademioj - do celoj de iu ajn
akademio scienca. Sed krome gxi havas la celon agadi kiel organo
de eminentaj scientistoj por reprezenti tiujn el ili, kiuj uzas
la Internacian Lingvon. La aliaj du akademioj de Esperantujo,
nome la Akademio de Esperanto (AdE) kaj la Akademio Internacia
de la Sciencoj San Marino (AIS), havas aliajn celojn. Pi la
rilatoj inter la tri akademioj, kiuj laux siaj celoj neniel
konfliktas inter si, oni povas legi en 'Aktoj de la Akademio'
[de Esperanto] III, p. 20.

Post la morto de Paul Neergaard kaj Ivo Lapenna en 1987 la
prezidento estas Stojan Gxugxev. La ceteraj estraranoj estas
Cxrister Kisekma, (gxenerala sekretario), Fabrizio Pennaccxietti
(kasisto), Stanlay Nisbet kaj Olav Reiersol.

La akademio portas la nomon de Johann Amos Comenius (Jan
Komensky, 1592 - 1670), filozofo kaj fondinto de pedagogio. Li
okupigxis pri la ideo pri disvastgixo de civilizo helpe de
artefarita lingvo. En 'Via lucis' (La vojo de la lumo) li
skribis pri la neceso de universala lingvo, kaj en 'Panglottia'
li pridiskutis la dezirandajn ecojn de nova lingvo.

La emblemo de la akademio devenas de la ornamita tenilo de la
vikinga glavo, kaj la cirklo reprezentas la mondon. La fonda
kunsilo adoptis la figuron kun la senco 'Integro tutmonda' kiel
simbolon por la Akademio Comenius.

Akademio Comenius invitas scientistojn - kaj membrojn kaj ne
membrojn - verki por la dua volumo d e la 'Aktoj'. Se vi deziras
kontribui, bonvolu kontakti la gxeneralan sekretarion:

C. O. Kiselman
P.k. 480, S-75106 Uppsala, Svedio.
Fakso: +46-18-183201
Retadreso: Christer.Kiselman@forigu.mat.uu.se

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Anoncetoj, kiuj havas iun ajn rilaton al esperanto, estas
senpagaj!

* * *

Pri nericevitaj aux fusxitaj numeroj informu rekte la redakcion:
pk. 87. H-1675 Budapest, Hungario.

* * *

Kiu povus sendi al mi diversajn materialojn pri esperanto? Mi
fondis Esperanto-Infomejon por neesperantistoj.
ESPERANTO-INFORMEJO,
Frantisxek Horacxek, Pk. 132,
CS-635 00 Brno, Cxehio.

* * *

"Esperanto asocio de Kecskemet kaj Gxia Regiono" sercxas
kontaktojn kun gxemelurboj de Kecskemet, kiuj estas jenaj:
Arvueil apud Parizo, Dornbirn en Auxstrio, Coventry en Britio,
Hyvinkaa en Finnlando, Nahariya en Israelo, Russenhaim en
Germanio kaj Simferopol en Ukraino. Ni proponas kunagadon laux
la eblecoj. Leteroj estas atendataj cxe la adreso de la
prezidento:
Laszlo Voros, Pakozdi csata u. 9. I/1,
H-6000 Kecskemet, Hungario.

* * *

Cxu esperanto-turismo interesas vin? Se yes, bonvolu sendi 1 IRK
al mi kaj Vi ricevos informojn pri nova esperanta turisma servo.
Raimo Tuisku, Puistotic 81 C 14,
SF-04430 Jarvenpaa, Finnlando.

*************************************************************************

KONDOLENCE
//////////

Kiam cxi tiu numero estis jam peta, nin atingis la majgxoja
informo: en la 78-jara agxo forpasis unu el la plej meritplenaj
por la esperanto-kulturo personoj

Juan Regulo Perez
=================
30.03.1914 - 27.01.1993

Jxus la eldonejo 'Fonto' aperigis 596-pagxan libron 'rikolto' enkiu estas 
kolektita preskaux cxio, kion verkis lis originale en
esperanto. Sed tio libro, lia propra libro, kiel ajn estu valora
gxia enhavo, estas nur ero de la tuta heredajxo, rikolto, kiun
lasis por ni Juan Regulo Perez. Lia nomo, la geografiaj nocioj
"Kanariaj Insuloj", "La Laguna", la vorto "Eldonejo Stafeto" ne
povas lasi senpasia kiun ajn homon, kiu kutimas legi esperante.
Apenaux estus eraro, se ni dirus ke plimulto el la vere signifaj
esperantlingvaj libroj en 50aj - 80-aj jaroj aperis dank' al
admirinda eldonista agado de tiu elstara persono! Tiu signifas,
ke al li sxuldas cxiuj flankoj, cxiuj facetoj de nia kulturo: ne
suficxas ja nur verki la libron, por ke la libro ekvivu, gxi
devas esti eldonita. Kaj por sukceso de la verko ne malgravas la
aspekto de la libro - tiurilate la gusto, la zorgemo pri la
aspekto, kun kiuj estas faritaj volumetoj de 'Stafeto' estas
senriprocxaj. Ekzisto de elektema eldonisto stimulas verkadon:
kiu scias, kiom da libroj ne estus verkitaj sen li!

La redakcio de 'Eventoj' kun la tuta esperantistaro funebras pro
la ganda perdo.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor