Eventoj n-ro 0023, 1/februaro - '93,  retposxta versio
******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:            - SALUTLETERE
                       
Organizaj demandoj:    - Mandato por renovigo
                       - Kelkaj pensoj pri la reformo de "Delegita Reto"

Arangxoj:              - 7a BEL-seminario
                       - Renkontigxo de gxemel kluboj
                       - LATVIA INTERNACIA PRINTEMPO
                       - JER - 93!
                       - Skolta Jxamboreo
                       - 80-a datreveno
                       - Fondajxo "PARTOPRENO IJK"

Faka aplikado:         - Nomoj de bestoj kaj plantoj
                       - Internacia simpozio de verkistoj 
Komerca aplikado:      - Kontakto sercxata!
                       - Turismajn brosxurojn el Trento!
                       - M&W
                       - La duoble verda insulo

Alvoko:                - *
                       - Jubileo de CDELI
                       - TIME por islamoj
                       - Premio al Ludovikito

Opinioj:               - UEA kaj Orient-Euxropo
                       - Internacia esperantista TELEFAKS-LISTO!

Hungara angulo:        - ***

Propagando:            - Multekosta bagatelo
                       - Regularo pri la belartaj Konkursoj de UEA

Esperanto en radio:    - E-redakcio de Pola Radio - sur la 2-a loko!
                       - Nova frekvenco cxe Radio Pekino

Literaturo:            - NORDA PRISMO denove
                       - Letero de G. Silfer al la eldonisto
                       
Interese:              - "Cxu certe okazos la UK 1994 en Seulo?

Korespondi deziras:    - ***

Konkurso:              - Internacia Konkurso por lernejanoj

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Al kongreso de Rusia Esperanto-Unuigxo

SALUTLETERE
===========

Karaj geamikoj,

Antaux cxio mi volas danki vin pro la afabla invito partopreni
vian Kongreson (2629. novembro 1992 - la red). Mi estus tre
volonte farinta tion, se miaj aliaj devoj ne katenus min al
Roterdamo dum cxi tiuj tagoj. cxar A. Ananjin dum sia
antauxnelonga vizito al Roterdamo iom persekute persistis, ke mi
sendu al vi ian skriban tekston, jen mi faras tion kun espero,
ke gxi almenaux konrtribuetos al la diskutoj, kiujn vi faros.

UEA, kaj kion oni atendu de gxi: Regas iom da mistero kaj
miskomprenoj pri la fortoj kaj potencialo de UEA. Vivante nur el
rimedoj, kiujn gxi mem kreas, UEA ne estas kaj versxajne neniam
igxos finance potenca organizajxo. Se gxi havas iom da kapitalo,
kaj se gxi avide gardas gxin, tio estas simpla prudento kaj
malbankrotemo.

La roterdama parto de UEA, la Centra Oficejo, konsistas el deko
da geoficistoj, el kiuj cxiu havas difinitan taskaron kaj
prizorgas tion, laux kio UEA rimarkeblas en la mondo kaj Movado:
revuoj, jarlibro, libroservo, katalogo, financa kaj kongresa
administradoj, eldono de kelkaj libroj, korespondado kaj simile.
Cxiu el ni cxi tie tajpas siajn proprajn fakturojn kaj leterojn,
faldas ilin, enkovertigas, lekas posxtmarkon ktp. Ne estas tiel,
ke cxi tie sidas deko da homoj, kiuj havas tempon cerbumi pri la
movada politiko kaj manieroj helpi aux malhelpi al landaj
asocioj.

La alia parto de UEA, gxiaj gvidorganoj - la Estraro kaj la
Komitato, renkontigxas unufoje (Komitato) aux dufoje (Estraro)
jare. Cxiun trian jaron ili ambaux provas ekfunkcii, kaj en la
kazo de la Estraro tio foje ecx sukcesas almenaux en la fino de
3-jara mandato.

Ekzistas tamen plia UEA, kiu estas (aux devus esti) federacio
kaj komuna forumo de la landaj kaj fakaj asocioj, kiuj anas en
UEA. Tiu parto de la Asocio povus kaj devus esti la plej grava
kaj potenca. Ne estas tiel praktike, cxar ni cxiuj kune ne
kunkreas kaj ne eluzas tiun eblecon. Mi estas jam de multaj
jaroj konsternita pri la manko de kunlaboro en la e-movado. Ni
havas la komunan lingvon por vaste malkomuni. Ni proponas al la
mondo lingvon de kunlaboro, sed ni mem ne utiligas gxin por tio.
Nenio nova. Ni konduktas kiel resto de la mondo, kies parto ni
estas

Rusiaj e-istoj kaj UEA: Dum jardekoj vi izolis tie en viaj
vastoj. Vi sopiris internacian kontakojn sen la Komisiono pri
internaciaj rilaroj, sen ASE, sen SSOD. Pro manko de tiuj
internaciaj kontaktoj kaj intersxangxoj de varoj kaj homoj vi
kreis kaj kreskis. Duoninformita mi jugxas, ke en via lando ne
estas la Plej granda homa kapitalo, pri kiu la Movado nun povus
revi. Vi havas dekojn aux centojn da atentindaj movadaj
aktivuloj sur cxiuj kampoj: de muziko gxis interlingvistiko.
Kion fari por ne fordibocxi tiun homan kapitalon? Kiel lntegrigi
gxin en la internacian Movadon?

La internacia lingvo ne havas sencon en nacia kadro. Gxi igxas
ludo senbezona. Ludo - de kiu oni lacigxas, kaj kiun oni fine
forlasas. La internacia lingvo ekzistas por internacie kunlabori
(aux almenaux sopiri tion, kiel vi faris dum jardekoj). Ekzistas
eblo internacie kunlabori per e-o. UEA estas unu el tiuj ebloj.

Dum la lastaj 2-3 jaroj ni ricevis amason da proponoj el via
lando pri "kunlaboro". Tiuj proponoj venis de unuopuloj, ecx
kiam ili prezentigxis sub la nomoj de diversaj firmaoj. Mi ne
menciu la nomojn cxi tie. Kelkajn el tiuj proponoj ni akceptis,
prove kaj provizore. Ni ne havas aparte bonan sperton cxirilate.

Ni estas unuavice interesitaj pri la bonfarto kaj fortigxo de
Rusia E-Unio, nia aligxinta landa asocio. Ni atendas gxian
proponon pri kunlaboro. Mi diras pri iu bone ekzamenita kaj
dokumentita projekto. Ne devus temi pri io grandioza, cxar por
tio nek vi nek ni havas monon. Ekzemplo: aperas nova libro cxe
vi kaj tuj venas pluraj proponoj de unuopuloj por vendi gxin al
UEA por sia profito. Kial tia propono neniam venas de REU? Eta
propono venis de Latvia E-Asocio, kaj ni tuj akceptis gxin. Ne
cxar ni ricxigxos per flagetoj, kiujn gxi produktis por ni, sed
cxar ni volis helpi la landan organizajxon.

Vi devus sercxi manierojn kunlabori enlande, por tiel
unuecigitaj kunlabori internacie. Cxu vi miskomprenas la
libermerkatan liberon? Gxi certe ne signifas anarkian disipon de
oniaj fortoj. cxu britoj aux danoj, francoj aux germanoj, italoj
aux japanoj havas plurajn tutlandajn e-organizajxojn kaj
periodajxojn? Ne. Sed ili tial havas sidejojn, kiujn ili
proprietas. Sidejo ne estas celo en si mem, sed gxi estas io,
kio donas fizikan stabilecon al organizajxo. Sen propra domo en
Roterdamo UEA delonge estus formangxita de lupagoj kaj lupoj
libermerkataj.

Cxu UEA entute faras ion por vi nuntempe? Jes, gxi ebligas, ke
en 1992 entute 71 personoj kaj kluboj en Rusio ricevadu niajn
eldonajxojn. Eble tio ne sxajnas al vi multa, cxar vi ne
kalkulis, ke tio kostas cx. 3500 NLG. Ni scias, ke tio ne
suficxas, sed vi devus konscii ke ekzistas dekoj da landoj tra
la mondo, kiuj atendas similan helpon.

Mi volis nek prelegi nek prediki al vi. Mi simple inventaris
mian lacan kalvan kapon fine de labortago. Mi volis instigi vin
pensi pri via kunlaboro kun UEA en iuj realaj koordinatoj sen
falsaj imagoj kaj atendoj. Se mi ecx ete kontribuis al tio, mi
gxojos.

Mi volas saluti vin kaj bondeziri al vi sukcesan Kongreson!.
Amike,

Simo Milojevicx
(UEA, Rotterdam, NL)

El Ia revuo "Aktuale" (Rusio), Suplemento
n-ro 7-8 (41-42) , 1992

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Mandato por renovigo
====================

La Delegita Reto estas unu el la plej malnovaj elementoj en la
Asocio. Jam de pli ol 80 jaroj la delegitoj - origine
konceptitaj kiel konsuloj por esperanto - reprezentas la
internacian lingvon en siaj diversaj urboj kaj fakoj, liverante
al la membroj de UEA servojn malfacile aux tute ne haveblajn per
iu nacialingvo.

La Estraro opinias, ke la Delegita Reto estas nepre konservenda.
Brila ideo en la tempo de Zamenhof kaj Hodler, gxi estas ecx pli
utila en la moderna mondo de facila komunikado kaj vastaj
internaciaj kontaktoj.

Bedauxrinde, tamen, la reputacio de la Delegita Reto suferis en
la lastaj jaroj. Foje gxi impresas preskaux skleroze. Kvankam
multaj delegitoj nombrigxis inter la plej aktivaj membroj de la
asocio, aliaj ignoras siajn delegitajn devojn. La reto prave
celas konstantan kreskon, sed la gxisnuna kresko - foja falanta
kvalito - ne plu estas akceptebla.

En marto '92 la Estraro de UEA formulis proponon por renovigo de
la Delegita Reto. Gxi volas uzi la venontan mandaton, (1992-95)
por diskutigi tiun proponon inter la delegitoj kaj aliaj membroj
de la Asocio kaj lanCxi novan regulon pri delegiteco. Jen la
propono:

1. UEA havu delegitojn en la jenaj kategorioj:

- loka delegito, kiu reprezentos la Asocion en urbo aux vilagxo;

- vicdelegito, kiu helpos al la loka delegito en granda urbo;

- junula delegito, kiu reprezentos TEJO-n en urbo aux vilagxo;

- regiona delegito , kiu estos la cxefrepezentanto de la Asocio
  en iu landparto;

- cxefdelegito, kiu estos la cxefreprezentanto de UEA en iu
  lando;

- faka delegito, kiu reprezentos la Asocion en iu fako.
2. UEA mem difinu, kio estas agnoskita landparto aux fako por
   regiona aux faka delegito. Regionaj delegitoj estos utilaj
   en grandaj landoj kaj en landoj kun diversaj etne malsamaj
   partoj. Necesos restrikti la agnoskitajn fakojn por faciligi
   la uzon de la Jarlibro. Samcele, la fakaj delegitoj listigxu
   lauxfake, ne plu lauxlande.

3. Koknforme al gxis nun nerespektata statuta preskribo, la
   delegitoj submetu sin al elekto cxiun trian jaron. Delegitoj
   en landoj kies nomo komencigxas per A gxis Gx, estu elektitaj
   en 1995, 1998... Por la landoj H gxis O la elekto okazu en
   1996, 1999...Delegitoj en la landoj P gxis Z en 1997, 2000...
   Kompreneble, nova delegito povos esti elektita en iu ajn jaro.

4. La elekto bazigxu sur raporto de la cxefdelegito. La
   cxefdelegito cxiujare sendu al cxiu delegito en sia lando
   respondilon por informigxi pri ties agado. Se delegito
   neglektos siajn devojn aux ne respondos, la cxefdelegito
   menciu tion en la raporto.

5. La delegitojn elektu la estraro aux la Komitato,eventuale
   laux rekomendo de speciala komisiono.

6. Oni malpli insistu pri internaciaj respondkuponoj, kiuj ja
   ne estas cxie acxetablaj. Se tio kauxzos ekkonomian
   malfacilon al la delegitoj, necesos trovi alternativan solvon.

7. Respondo al peto kiun la petinto povus egale plenumigi
   alimaniare, estu fakultativa. Tro ofte oni auxdas pri misuzoj
   de la Delegita Reto por servoj jam riceveblaj cxe hotelo,
   vojajxagentejo aux simile. Aliflanke , ne cxiu uzanto de la
   Delegita Reto disponas pri adekvataj monrimedoj. Fin-fine
   necesos lasi al la bontrovo de la delegito cxu plenumi tian
   peton.

8. UEA difinu modelojn por respondi al malkonvenaj petoj. Oni
   rigore rifuzu trakti petojn en naciaj lingvoj.

Ni diskutu pri tiu cxi propono. Ankaux skribaj reagoj estas
bonvenaj.

Ian Jackson, Gxenerala Sekretario de UEA
laux revuo Esperanto, n-ro 1038.

*************************************************************************

Kelkaj pensoj pri la reformo de "Delegita Reto"
===============================================

La Delegita Reto (D.R) vere estas unu el la plej malnovaj
elementoj de la e-movado. Ecx tiom malnova, ke gxia rolo
fundamente Sxangxigxis, ekde sia ekesto. Antaux ol fari ion ajn,
oni devas respondi al la demando:


"Kio estas li celo
---------------------
de D.R., kaj kio estas la tasko de delegitoj?"

Kiam ankoraux ne multaj landaj Asocioj (L.A) ekzistis (aux estis
tre malmultmembraj) vere oni bezonis "delegitojn", kiuj
reprezentas UEA en koncernaj urboj, fakoj. Sed nun UEA havas
membro-organizojn en cx. 100 landoj. La originala tasko ( =
reprezenti UEA) jam ne plu estas aktuala cxar

- UEA havas la Landajn Asociojn, kiuj estas la partneroj por  eksteraj 
organizoj, kaj koncentras la financajn kaj
  personalajn fortojn ankaux por PR kaj KER agadoj. Superfluas
  cxefdelegito kaj L. A. samtempe kun la samaj taskoj, des pli,
  ke LA havas juran personecon...

- La PR kaj KER agadoj (rilatantaj al UEA) en la nuna mondo
  okazos ne en urba sed en landa nivelo;

- La delegitoj teorie havus nur ege limigitan mandaton por
  reprezenti UEA, ja (felicxe) ne havas la rajton subskribi ion
  ajn dokumenton nome de UEA (eble nur post aparta
  interkonsento, sed tiam ili funkcias ne kiel delegito sed
  komisiito);

- Ne senkauxze elformigxis la ekzisto de komisionoj kaj
  komisiitoj (ekz. cxe UN, UNESCO, KER ktp.), kiuj ja kun tauxga
  mandato vere "reprezentas" UEA cxe la eksteraj instancoj;

- La samo validas por junulaj delegitoj, ja ankaux TEJO havas
  siajn Landajn Sekciojn.

Ne reprezenti, sed servi!
-------------------------

Do, delegitoj NE devas (kaj povas) reprezenti UEA! Ilia alia
tasko tamen estas aktuala, kaj necesa: plenumi servon por aliaj
e-istoj, membroj de la asocio. Tiu unika reto estas nepre
konservenda! Sed se la tasko de retanoj estas doni servojn, oni
devas gxispensi la aferon - jam en tiu senco. Kial ekz. ne havi
ecx plurajn "delegitojn" en iu urbo? Lokan, regionan, landan
(cxef-)delegiton oni povas havi, ne kun la tasko reprezenti -
sed por funkciigi, administri la servon. Ja gxuste ili konas la
lokajn personojn, iliajn kvalitojn - kaj ili havas la rektan
kontakton kun la servodonanto.

Se oni volas gardi (ecx altigi) la nivelon de la servo,
estas,necese formuli la postulojn kaj por la laboro mem, kaj por
la dezirata "kvalito" de la servodonanto. (Estas konata la efiko
de kelkaj tre fervojaj "mesiistoj" al la prestigxo de
esperanto.)

UEA - konferenco pri D.R.
-------------------------

Niajn agojn ni nepre devas adapti al la celoj, kaj ne inverse.
Ia estraro de UEA nun laboras pri la projektoj de nova strategia
plano kaj de D.R. Estas baza neceso apartigi la funkciigon de la
e-komunumo per diversaj servoj (gazetoj, libroj, arangxoj,
D.R.ktp.) kaj la laboron por disvastigi e-on. Antaux ol la
Komitato de UEA aprobus la projektojn pri la strategia plano kaj
pri D.R., certe estus utile fari konferencon, seminarion pri
tiuj temoj. Ia aferoj estas multe pli gravaj ol ni tro haste
trovu ian decidon.

Szilvasi Laszlo, Hungario

Rim: Enkadre de la estrarkunsido de UEA inter 26-28. de februaro
oni traktos ankaux la reformadon de Delegita Reto. Viajn
komentojn, sugestojn bv. direkti al la respondeculo pri la temo:

Ian Jackson, 
29 Graham Rd, Chiswick, London W4 5DR, Britio.
Telefakso: +44-71-7268561

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Baha-a Esperanto-Ligo invitas al la

7a BEL-seminario
================

en La CHaux-De-Fonds, Svisio
1993. februaro 20. Z2.

Kun gxojo ni invitas vin denove al la tradicia renkontigxo dum
la karnevale semajnfino kun la temo:

- La komuneco inter Bahaanoj kaj esperantistoj.

Prelegos H.D. Maas (prezidanto de BEL), Pierre Parini
(sekretario de BEL), Claude Gacond (prezidanto de Svisa E-
Societo) D. Weidemann kaj aliaj. Estos organizata BEL-
muzikgrupo, kunportu do viajn muzikilojn.

Vi povas antauxmendi tranokton por 40 CHF/nokto kaj mangxojn por
35 CHF/tago.

Viaj aligxiloj estas atendaj cxe:

Kultura Centro Esperantista 
pk. 779 CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio

*************************************************************************

Renkontigxo de gxemel kluboj
============================

La E-klubo de Alkmaar organizas renkontigxon de esperantistoj de
siaj gxemelaj kluboj en Bath (Britio), Cluj-Napoca (Rumanio),
Darmstadt kaj Dsseldorf (Germanio) Kalisz kaj Swietochlowice
(Polio), Tata (Hungario) kaj Troyes (Francio).

La renkontigxo okazos de la 20-a gxis la 23-a de majo en la
cxirkauxajxo de Alkmaar.

Petu pliajn informojn de:

E-Klubo Alkmaar, Middenweg 587 NL-1704 BH Heerhugoward,
Nederlando.
Telefono: +31-2207179l8.

*************************************************************************

LATVIA INTERNACIA PRINTEMPO
===========================

29.04 - 03.05.1993

Temo: "Estonto de la ILo en Reformeuxropo: cxu trovigxos loko
por Esperanto en sxtorme transformigxanta mondo?"

La kotizo + tranokto + mangxado = cx. 30 dolaroj:
Aligxilon petu de la organizanto:

Latvia Esperanto-Asocio,
a/k 150, 1050 Riga 50, Latvio.

*************************************************************************

JER - 93!
=========

La tradicia hungara Junulara E-Renkonto cxi-jare okazos en urbo
Zaleegerszeg, organizata de la regiona E-Societo "Juna Koro".

JER tradicie estas la plej granda tutlanda arangxo de Hungara E-
Junularo, kun varia junular-etosa programo, spicita kun diversaj
prelegoj, kaj kun la Gxenerala Jarkunveno de HEJ.

Krom la membroj de HEJ bonvenaj cxiuj e-parolantaj gejunuloj
("... juna estas tiu kiu sentas sin tia"...)

Aligxilo kaj pliajn informojn petu de:
E-Societo "Juna Koro", pk 263,
H-8901 Zalaegerszeg, Hungario
*************************************************************************

Skolta Jxamboreo
================

La germana sekcio de Skolta E-Ligo invitas cxiujn
esperanteperolantajn geskoltojn partopreni en la germana nacia
jxamboreo, okazonta de la 23-a de julio gxis la 2-a de auxgusto
'93 en Friedeburg, en nordokcidenta Germanio, 50 km-oj de la
Norda Maro. En la tendaro cxeestos cx. 5 mil skoltoj el Germanio
kaj el pluraj aliaj landoj.

Detalajn informojn petu de:
Martin Bahr, Ladenbeker Furtweg 256,
DW 2050 Hamburg-80,

laux EPCx 11/92.

************************************************************************

-------------------------------------------------
                SURPRlZO!
Se vi aligxas (-is, -os) al la 49-a IJK en Vraca,
        en la sekva nomero de EVENTOJ
            vi trovos surprizon!
-------------------------------------------------

*************************************************************************

80-a datreveno
==============

Por la 28-29-a de novembro 1992 la Venezuela Esperanto-Asocio
anoncis kaj preparis la 6-an Nacian Renkontigxon por festi la
80-an Datreveno de Ia fondigxo de VEA en 1912. Sed la 27-an de
novembro okazis pucxo en Venezuelo (nesukcesa), mortis kelkcent
da personoj, precipe en la Cxefurbo Karakaso. Oni deklaris
elirmalpermeson,kaj la Jubilea Renkontigxo ne okazis.

Gxi nun estas anoncota, en pli mallonga kaj malpli festema formo
Por la 6-a de februaro 1993.

Prof-ro J.E. Bachrich, apartado 70782 Caracas, 1071-, A, Venezuela

*************************************************************************

Senpage partopreni IJK-n per la helpo de la

Fondajxo "PARTOPRENO IJK"
=========================

La Fondajxo "Manaha" fondita dum la IJK en Kubo, sxangxis siannomon al Fondajxo 
Partopreno IJK". Nun gxia celo estas multe pli
klara: partoprenigi en la TEJO-kongresoj aktivajn, junajn
esperantistojn kiuj mem ne havas suficxe da mono por la vojagxo
kaj restado. La Fondajxo povas helpi ilin per subvencio de la
vojagxo aux la kongreskotizo.

La juna Fondajxo havas malgrandajn kapitalon: dum 1993
elspezeblos maks. 1750 guldenoj. Per donacoj vi povas
pligrandigi la Fondajxon kaj plimultigi la subvenciojn. Por
donaci al la Fondajxo Partopreno IJK vi simple sendu vian
subtenon al UEA, indikante la nomon de la Fondajxo.

1992, Montrealo
---------------

En 1992 la Estro de TEJO elektis el inter kvin latinamerikaj
kandidatoj la brazilanon Wagner Lopes. La subvencio de 1500
guldenoj el Fondajxo Partopreno IJK ebligis al li vojagxi al
Montrealo por cxeesti la 48-an IJK-n.

Wagner partoprenis la Komitatkunsidon de TEJO kiel Kommitatano A
por BEJO; por plia kunlaborado en la estonteco, li elektigxis
komitatano C. Li aktive gxuis la kongresan programon, kaj povis
persone konatigxi kun junaj esperantistoj el Euxropo kaj Norda
Ameriko. La kontaktoj inter BEJO kaj TEJO pliintensigxis: la
unua rezulto estas la nomumo de brazila redaktorino por la
latinamerika rubriko en "TEJO-Tutmonde".

1993, Vraca
-----------

Por 1993 la estraro de TEJO decidis pri iom alia uzo de la
disponebla mono:

Dek junaj, aktivaj esperantistoj povos partopreni la 49-an
Internacian junularan kongreson en Vraca, Bulgario.

Speciale invititaj estas gejunuloj el Albanio, Rumanio kaj la
eks-jugoslavaj statoj.

La Fondajxo pagos por ili la plenan kotizon, kiu inkluzivas la
programon, nutradon kaj noktumadon en junulara hotelo. La IJK
okazos de la 7-a gis la 14-a de auxgusto 1993.

La kandidatoj estu aktivaj esperantistoj en la TEJO-agxo (maks.
30 jaraj) kaj skribu leteron kun informoj pri sia agxo, okupo,
kaj E- aktivajxoj. La leteroj alvenu gxis la 15-a de marto 1993
al la Centra Oficejo de UEA/TEJO; Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015
BJ Rotterdam, Nederlendo.

Saskia Idzerda, Prezidanto de TEJO

************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// NOVA BIOLOGIA NOMENKLATURO Nomoj de bestoj kaj plantoj =========================== Cxiu naturamiko havas por si mem intereson pri bestoj kaj plantoj, kaj do regule renkontas sciencajn nomojn de tiuj vivuloj. Eble tiu homo kredas, ke ili "latinaj nomoj". Sed ili neniel estas, kvankam la latina lingvo estas multe uzita en ilia kunmetado (sed same ankaux la greka kaj aliaj Lingvoj); ili estas nomoj de iu nomsistemo, kiu estigxis antaux ducent jaroj, kaj kiu tiam estis bonega, sed tiu nuntempe pli kaj pli igis kaduka pro gxia troa komplikeco kaj pro gxia troa nombro de vortoj, sinonimoj, sxangitaj nomoj k.a. La internacia lingvo esperanto povas, pro sia reguleco en la vortfinajxoj kaj pro tiom da aliaj kauxzoj, multe kontribui al nova formo de nomenklaturo en la biologio. Tion jam komprenis cxiuj, tiuj provis - gxenerale sen bona sukceso - transigi la sciencajn nomojn al iu esperanto-formo.Kaj tion komprenis ankaux tiuj, kiuj lancxis novan formon de nomado, Nova Biologia Nomenklatura(N.B.N), sistemo kiu sekvas suficxe diferencajn metodojn, kaj kiu nun havas bonan perspektivon, se kreskus la intereson al gxi. La sciencaj nomoj kiel Rosa canina kaj Ardea purpura ne kauxzas grandajn problemojn por naturamiko, ecx se li ne havas iun nocion pri la latina lingvo. Sed kion fari kun nomoj, tiel Hymenolaimus malacorhynchos aux Malacorhynus membranaceus aux Rhodonessa caryphyllacea? Kiu dirus, tiuj nomoj estas latinaj? Cxu ili estus normale esperantigeblaj? Cxu temas pri bestoj aux pri plantoj? Kaj ecx pri kiuj bestoj aux plantoj? Aliflanke oni ne bezonas scii multe da esperanto por kompreni el iliajekvivalentoj en Nova Biologia Nomenklaturo pri tiuj estajxoj temas, kaj kiuj estas iliaj speciaj karakterizajxoj, cxar la NBN-normoj estas respektive: "Anaso obtuzbeka, Anaso lobbeka kaj anaso rozkapa". La NBN-nomoj ne estas simple elpensitaj de iu, kiu proponis por cxiu specio de la familio de anasoj- anseroj cignoj la koncernan nomon, Provante indiki por cxiu specio iun karakterizajxon. Tri biologoj pristudas la proponitajn kaj faras siajn rimarkojn. Kaj kiam cxio estas en ordo, nur tiam la estro de la Asocio NBN akceptas (oficialigas) ilin. Nuntempe cxirkaux mil NBN-nomoj estas oficialigitaj. Verdire oni Bezonas multajn milojn de aprobitaj NBN-nomoj por povi diskonigi tiun novan sistemon. Biologoj, kiuj scias esperanton povus havi grandan rolon en tiu aprobado de proponitaj nomoj, kaj tiel en la progresigo de N.B.N. Sed iu ajn povas kontribui, ecx jam per simpla aligxo al la Asocio, kiu ekzistas tiucele, cxar tio signifas moralan subtenon. Kaj tiu, tiu sentas nin sperta en zoologio aux botaniko, povas fari proponojn pri NBN nomoj. Jen kampo, sur kio la lingvo esperanto povus montri sian valoron por la progreso de la sciencoj. W.M.A. Der Smet, Belgio el "Lar Migranto", n-ro 133. Rim: Terminologia laboro en scienca brancxo postulas profundajnsciencajn konojn kaj tre altnivelan scion de esperanto. (Pro la neglekto de fakula postulo estas PIV neuzebla ekz. por elektronikaj esprimoj...) Tamen, la terminara laboro de fakuloj estas baza neceso! Ju pli multaj kontribuas, des pli valora estos la rezulto. Interesigxantoj skribu al: Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo, Hertendreef 12, B- 2920 Kalmthout, Belgio. tel. +32-3-6669949. ************************************************************************* Cxu reaktivigxo de EVA? Internacia simpozio de verkistoj ================================ En septembro '92 sub la egido de EVA (Esperanligva Verkista Asocio), kun partopreno de grupo da verkistoj el naux landoj okazis sinpozio, por intesxangxi informojn kaj spertojn pri nacilingva traduko de e-literaturo. Inter aliaj prelegis D-ro Willem Verloren van Themaat (NL), la sekretario de EVA, Istvan Ertl (H), Eduard V. Tvorazek (pseuxdonime Vladimir Gazda, Slovakio), Wojciech Usakiewicz (PL) kaj Erzs'bet Sekelj la vidvino de Tibor Sekelj (kiu iam logxis en Poprad), ktp. - kaj estis legitaj ankaux du referajxoj, senditaj de necxeestantaj verkistoj el Brazilio kaj Islando. Laux Nova lrlanda Esperanto 1/93 * * * La laborkunsidoj estis intensaj, lerte gvidataj de Istv n Ertl, la prelegintoj kapablis veki sencxenan diskutemon, kiu dauxris ankaux dum la pauxzoj kaj en liberaj momentoj. La cxeestantoj detale pritraktis la problemojn de la popularigo de la originala E-literaturo, kaj en la finaj rekomendoj invitis al la kreo de io kvazaux agentejo cxe EVA, kiu transprenus la cxefajn laborojn cxe informado pri la tradukeblaj kaj tradukendaj originalajxoj, cxe la akirado de la kopirajto k.s. E.V.T. en Slovaka esperantisto 6/92 ************************************************************************* KOMERCA APLIKADO //////////////// Kontakto sercxata! ================== Privata bredisto de duonsange angla-arabaj cxevaloj kunlaborus kun cxevalbredistoj kaj cxevalvendistoj. Viajn leterojn atendas: Danuta Kwiatek, skr. poczt. 60, PL-41800-Zabrze, Polio ************************************************************************* Turismajn brosxurojn el Trento! =============================== La Agentejo de Turisma Promocio de la Trenta Regio (Italio) publikigis du belajn brosxuretojn pri vintra kiaj somera sezonoj en esperanto! Por stimuli la turisman agentejon favore al la apliko de e-o, la esperantistoj el Trento petas, ke vi skribu al la oficejo por ricevi senpage ekzemplerojn de la brosxuretoj: APT-Azienda di Promozcone del Trentino, Via Sighale 3, I-38100 Trento, Italio. ************************************************************************* M&W === La produkta-komerca firmao "M & W, oficiala subvencianto de la 49-a IJK en Vraca sercxas kontaktojn kun firmaoj kaj komercistoj, kaj atendas proponojn por kunlaboro. La firmao povas konsulti la interesintojn investi en Bulgario, produktas kaj vendas en siaj vendejoj kancelariajxojn (oficejajn laborilojn), okupigxas pri produktado de rezervaj masxinelementoj por transporta masxinkonstruado. La firmao certigos restadon en Vraca por la periodo de la 49-a IJK al reprezentantoj de seriozaj ofertoj. skribu en esperanto al: Firmao "M & W", ul. I. Boteva 10, BG-3000 Vraca, Bulgario Telefono +359-92-21409 Telefakso +359-92-24408, telekso:33314 ************************************************************************* Kiel fartas Kuba Esperanto-Asocio? La duoble verda insulo ====================== Kiu el la kongresintoj en 1990 en Havano ne fojfoje memoras pri la sindonaj kaj agemaj junaj kubaj esperantistoj? Dum nia restado en Kubo en novembro/decembro '92 ni faris dekon da prelegoj pri interlingvistiko kaj pri terminologio.Ili okazis antaux neesperantistoj, ekz. antaux la lingvistika sekcio de la Akademio de Scienco de Kubo en Santiago, en la universitatoj de Santiago kaj de Havano. Ni rimarkis, ke ne tre necesis klarigi, kio estas esperanto, ke la ligvo funkcias, ktp. Tion oni en Kubo jam bone komprenis pro la enlande tre efike influinta Universala Kongreso en 1992. Krom la prelegoj antaux neesperantistoj ni faris tri movadajn seminariojn kun aktivuloj de KEA kaj Kompreneble kontaktis multajn kubajn esperantistojn. Du jaroj sen eksteruloj... -------------------------- Ni iom ricevis, la impreson, ke ekzistas eble la dangxero de certa izolado de kuba movado. Eble inter alia pro certa negativtendenca raportado pri la nuna Kubo en nacilingvaj amasakomunikiloj kaj, bedauxrinde, fojfoje ankaux en esperantaj rondoj. Tion tiuj brilaj homoj vere ne meritas. Kaj tio ne helpas al la Kubaj esperantistoj. Oni imagu, ke post la brila UK en 1990 ni estis la unuaj eksterlandaj esperantistoj (iom pli poste alvenis krome la auxstro Gottfried Hofstatter kaj hispanio el Britio, Anna Montesinos). Jes, la nuna ekonomia situacio en Kubo estas treege komplika kaj prema por la unuopulo. Celkonscia asocio ----------------- Kiel fartas KEA en la nova situacio, kiam cxiutagaj zorgoj pri mangxoakiro la manko de multaj elementaj varoj, ofta foresto de elektro, malfacilajxoj de la trafiko k.s. prenas la unuopulon? Al ni sxajnas mirinda la celkonscia agado kaj entuziasmo de KEA. Tre Ofte flue-parolantoj pardonpetis al ni, ke ili "eklernis esperanto(!) nur antaux du jaroj". En Santiago de Kubo en 1990 entute mankis grupo. Du jarojn poste nin salutis preskaux 100 esperantistoj! KEA organizas multajn kursojn, inter tiuj estas 38 en lernejoj, tre sisteme gvidas en korespondan kurson (malgraux papermanko), klerigajn seminariojn por siaj aktivuloj kaj faras multon alian. Alia fenomeno estas la meza agxo de la membraro, pri kio la euxropanoj nur povas enviegi. Eble pro tio la asocio sxajne ne havas Junularan Sekcion, cxar gxi en sia tuteco estas io tie. Propra domo kun gastocxambroj... -------------------------------- KEA nun havas tute novan sidejon, nome belan duetagxan domon en vilaeca kvartalo.Gxi estas vere renkontigxejo, kun eble 10cxambroj por libroservo, biblioteko (bone ordigita), kunvenoj, kursoj, tranoktadoj (entute 3 ejoj), krome kun hejmeca korto,kie eblas seminarii, rumbaritmi kaj aliumadi. Preskaux cxiun semajnfinon en la domo okazas klerigaj kaj/aux distraj arangxoj, cxiam bonege vizitataj. Ni partoprenis tri tiajn renkontigxojn en belega etoso. La sxtato donis la domon ne postulante lupagon. Tamen la tutan Kaj suficxe komplikan renovigon faris la membroj de KEA mem. La asocio ne ricevas iujn aliajn subvenciojn kaj mem devas enspezi la bezonataj rimedojn, aparte vivas la membrokotizoj. Kompreneble la "speciala periodo" kiel la kubanoj tre euxfemisme nomas la nunajn malfacilajxojn, jam faris kelkajn gravajn trancxojn. Ne plu eblas, almenaux ne nuntempe, ion atendi de la eldonejo Jos' Marti. Multaj libroprojektoj ne Plu realigeblas pro simpla papermanko (kio, cetere, ankaux trafis la hispanan tradukon de mia libro pri internaciaj planlingvoj). Radio Havano en esperanto ------------------------- La Esperanto-redakcio de Radio Havano disauxdigas ekde septembro 1988. La reeho, precipe euxropa estas kontentiga kaj donas al la nur semajne unufoja esperanta programo la sesan lokon inter la entute 8 alilingvaj elsendoj (krom esperanto, tamen cxiutage, en la hispana, angla, germana, portugala, araba,kecxua,kreola). KEA havas kelkajn planojn, kiuj meritas la atenton de UEA kaj entute de UEA kaj entute de la movado: en 1993 "Internacia Konferenco de Amerikaj Esperanto-Asocioj" (marto), en 1994 "Tutamerika Esperanto-Festivalo (marto) kaj "Internacia Konferenco 'Esperanto kaj UNESCO'" (septembro). Eblas logxi en la sidejo de KEA kontraux 10 USD/tranokto + matenmangxo. (Tio helpas al KEA, kiu rajtas enspezi eksterlandajn valutojn). Plian Atenton al la Latinamerika agado -------------------------------------- Alvenis la tempo, ke UEA havu strategion pri la latinamerika, kiu parte disponas pri suficxe rimarkinda infrastrukturo (almenaux en Kubo kaj en Brazilo). Ni komprenu, ke ne la eoropanoj (sendepende de ilia logxloko) unuavice kompetentas pri la latinamerika movado, sed la latinamerikanoj mem. Kaj ili mem ellaboru sian strategion, realigu gxin (kompreneble helpataj de la "cetera movado"). Ili formu celkonforman komisionon aux proponu al UEA "komisiiton pri latinamerika agado". Ankaux eblas donaci al la nove fondita "Fonda Latinameriko". Kaj krome ni konsciu, ke plej grandan efikon havas vojagxoj de alikontinentaj esperantistoj al la movade ja iom izolita Latinameriko. Kaj, cxar tio estas la temo de mia artikolo, aparte konsideru la duoblasence verdan kuban insulon. Se iu volas informigxi pli detale, li/sxi petu informojn cxe: - Kuba Esperanto-Asocio (Apartado postal 2018, C-1O200 La Habana, Kubo. Tel. 053774044 84) kaj cxe - la Esperanto-Redakcio de Radio Havano (Apartado postal 70-26, La Habana, Kubo). Cxe la asocia adreso estas atendataj ankaux leteroj pri individuaj kontaktoj, Pri korespond-deziroj. Skribu! Detlev Blanke, Germanio ************************************************************************* ALVOKO! /////// Ni povus fari bonegan propagandon Por esperanto, se mi ricevus helpon de la legantoj. Mi sxatus havi la tradukon al la plej diversaj naciaj lingvoj ( cxefe al maloftaj lingvoj) de la sekva frazo: "VOJOJ kunligas landojn, ESPERANTO - la popolojn!" Esperantistoj tutmonde estas petataj traduki la frazon al siaj gepatraj lingvoj, kaj sendi al mia adreso. La teksto Iauxeble estu tajpita, cxefe cxe ne-latinaj literoj. Kolelektinte cent- aux kelkcentlingvajn tradukojn, mi produktos T-cxemizojn, glueblajn matricojn por valizoj, automobiloj, ktp, kiun oni povos porti resp. surglui - tiel multaj homoj legos tiun bonegan frazon pri esperanto. (Eble tiajn T-cxemizojn acxetus ne nur esperantistoj... La supran frazon mi jam havas en la hispana, angla, itala, portugala rusa,ukraina kaj hungara lingvoj. Do mi atendas la alilingvajn tradukojn, kaj al la senditoj mi donace sendos kelkajn utilajn informilojn pri jama praktika utiligo de esperanto, kiel ekz. "IVeRS, WBP, Monda Panoramo ktp. Imre Bajaki, pk. 130, H-6100 Kkfelegyhaza, Hungario. ************************************************************************* Jubileo de CDELI ================ La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) kadre de la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds estis fondita la 12-an de decembro 1967. La pasintaj 25 jaroj pruvis la bezonon de esperantistoj al tia centro, ja al niaj tagoj gxi igxis unu el la movadaj centroj, vizitita de multaj esploruloj, lingvistoj. Por festi Ia 25-an naskigxdaton de CDELI,fine de januaro okazis malgranda kunveno, kun partopreno de internacie konataj kaj rekonataj esperantistoj, kiel Herbert Mayer, Ljubomir Trifoncxovski, Giorgio Silfer, ktp. Adreso de CDELI: Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. tel.: + 41-39-267407 ************************************************************************* TIME por islamoj ================ Auxtune de '92 en Irano estis fondita "Tutmonda Islama Movado Esperantista, TIME". TIME eklaboris kun 9 kunlaborantoj, kaj bonvenigu komentojn kunlabor-proponojn, helpon kaj diversajn E-gazetojn, bultenojn, librojn de E-organizoj,fakuloj kaj individuoj. Fondinto kaj gvidanto de TIME estas S-ro Gholam R. Abadi, P.O. Box 345-63515, Bandar Mashahr,Islama Respubliko Irano. ************************************************************************* Premio al Ludovikito ==================== Itoo Kanzi, persista editoro de zamenhofaj verkoj, en e-medio konata sub la pseuxdonimo "Ludovikito", ricevis japanan premion "La libro de la jaro" kun 1 miliono da enoj (cx. 8.000 USD). La tansdona ceremonio havis lokon en la 79-a kongreso de japanaj e- istoj, okazinta 29-30 auxgisto en Matusima. laux La Revuo Orienta pere de R.E. l2/92 ************************************************************************* OPINIOJ /////// UEA kaj Orient-Euxropo ====================== En la numero 1/jxanuaro-'93 de EVENTOJ mi trovs du artikolojn, kiuj tusxas problemon de la esperanto-movado en iamaj tn-j "socializmaj" landoj. En la rubriko "Organizaj demandoj" Oszk r Princz asertas, ke UEA sen aligitaj membroj de ekskomunismaj landoj "farigxus nur eta internacia organizo", kaj fine li demandas, kiel volas UEA fari strategian planon nekonsiderante, ke plejmulto da aktivuloj agadas ekster gxia kadro. La sama problemo aperas en la intervjuo kun la gxenerala direktoro de CO, Simo MiIojevicx. Li diras pri venonta Valencia Kongreso: "... mi supozas, ke ... estos ne 500 sed nur 350 poloj. Kaj tio eventuale suficxos, cxar ni devas konservi ian intentacionecon." Sinjoro Milojevicx asertas ke en 3000 membra kongreso 500 kongresanoj el unu lando endangxerigas internaciecon de la arangxo. Liaj vortoj surprizis min. Laux mia modesta opinio internaciecon de kongreso, volanta montri tutmondecon, endangxerigas du aferoj: 1. tro malmulte da partoprenantoj; 2. tro multe da landoj, kiuj mankas kongresanoj. Niaj "univerzalaj" kongresoj estas gxuste tiaj. Kaj cxe tiu punkto oni devus pripensi la diferencon inter la esprimoj "internacia" kaj "universala". La unua difino aplikeblas ecx en kazo, kiam nur du homoj el malsamaj landoj kaj kun malsamaj gepatraj lingvoj interkomunikigxas. Cxu ni devus esti tiom modestaj? Aux ni devas vere respondi al la signifo de la dua epiteto - kiun enhavas la nomo de niaj kongresoj - "universala" = tutmonda? Laux kelkaj orient-euxropaj esperantistoj la vera kialo de malsxato al "ekssocializmaj" kongresanoj estas tute alia . Nome ilia malricxeco. Se orient-euxropano veturas al kongreso, la aligxo, veturo ,logxado , mangxado por li/sxi kostas relative multe pli (konsistigas pli grandan procentajxon de liaj/sxiaj enspezoj), ol por iu ajn kongresano el ricxa "kapitalisma" stato. Krome ne ili estas acxetantoj de kostaj libroj en la Libroservo, ne ili donacas al Afrika kaj Azia agadoj, ne ili apogas finance la diversajn fondajxojn, ktp. Do, UEA ne profitas el ili... Sed aliaj malricxuloj kauxzas ne tiom multe da problemoj, cxar ili ne aperas amase en UK-j. Pro malricxo de orientanoj trovigxas cxirkaux la kongresejoj tiom multe da "sovagxuloj" (nealigxintaj homoj), esperantistoj, kiuj negocas pri diversaj ajxoj (libroj, gazetoj, kasedoj), kongresanoj, kiuj anstataux uzi la servojn de restoracioj aux almenaux mangxejoj en kaj cxirkaux la kongresejo, maten-, tag- kaj vespermangxas el siaj papersaketoj. Cxu ili povas placxi al eksteruloj, hazarde renkontantaj la partoprenantojn de UK-j? Nature, ne. Tial estas komprenebla la sinteno de ricxlandaj esperantistoj en la estraro de UEA kaj alie, kontraux homoj el iamaj "landoj de la dua mondo". Tio klarigas la strebadon de la Estraro fari la e- movadon kiel eble pli afero de ricxlandaj esperantistoj, pri kio plendas s-ro Princz. Komprenebla sinteno, sed ne akaceptebla, almenaux por mi ne. Anstataux klopodoj forigi polojn, kio estas iuspeca diskriminacio, tute fremda al esperantismo, mi persone salutus strebadon por aligi kongresanojn el kiom eble pli multe de landoj, ekz. el Afriko, Latin-Ameriko, kies esperantistoj ege malofte videblas inter kongresanaro. Peter Rados, Hungario ************************************************************************* Internacia esperantista TELEFAKS-LISTO! ======================================= La telekopiilo revoluciigas la kunlaboron inter esperantistoj. Dum leteroj ofte bezonas semajnojn foje ecx monatojn por alveni de unu loko al la alia,kaj la telefono enorme kostas, per telefakso iu letero transsendeblas je duonminuta telefonkosto (kio ofte estas malpli, ol la prezo por surtera letero!) Kio mankas, estas la listo de esperantistoj, kiuj posedas telefakson. Krome indas konsideri, ke la prezoj por telefaksoj konstante falas. Simpla aparato estas akirebla jam ecx por 500 guldenoj, kaj tute ne necesas aparta telefonlinio (- sed se tio ekzistas, gxi komfortigas la funkciigon). La faksilon vi devas ligi al la telefonlinio, kaj vian telefonaparaton povas konekti al la sxtopilingoj de la faksilo. Kiam vi rimarkas, ke la alvokanto estas fakso, vi simple ekfunkciigas la ricevilon. Mi deziras kompili internacian liston de telefaks-posedantoj, kaj tial alvokas la esperantistajn individuojn, entreprenojn, organizojn faksi al mi siajn indikojn kaj faksnumerojn: Familia kaj individua nomo, adreso, urbo, posxta kodo, (lando), profesio, movada funkcio, telefon- kaj faksnumero (kun landa/urba kodo) - kaj eble aliajn deziratajn indikojn. Mi petas la movadajn gazetojn transpreni tiun cxi alvokon, kaj publikigi gxin. La liston mi dauxre aktualigos. La faksposedantoj povos akiri la liston senpage, se ili telefakse kontaktos min, kaj poste pretas akcepti la sendon de listo je sia kosto. Aux mi perletere sendos la liston kontraux 4 respondkuponoj aux gxiro de ses guldenoj al mia UEA-konto: DIDI- H. de D.M. Weidemann, Svisio fakso: +41-1-3835525 ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Kunveno de E-instruistoj ------------------------ La kutima seminario "Pedagogiaj Tagoj", organizata de la hungara sekcio de ILEI okazos inter 26-28 de februaro en Budapesto. Cxiuj E-instruistoj, kursgvidantoj estas petataj cxeesti.pliajn informojn petu de: Kovacs Marta, Ady E. u. 23-25/C, H-1221 Budapest Membroj de HEJ! --------------- En kadro de la cxi jara JER okazos elekto de nova estraro. HEJ- membroj de kategorio "aktiva" bv. nepre cxeesti minimume la Gxeneralan Jarkunvenon, okazonta la 4-an de aprilo la 14-a horo! UK-Kotizoj ---------- La partoprenkotizoj al la UK en Valencio estas pageblaj en forintoj al HEA kaj ankaux al la redakcio de EVENTOJ. La aktualaj sumoj (gxis 31-a de marto) estas 10.300 Ft por individuaj membroj, kaj 12800 Ft por ne-individuaj membroj de UEA. ************************************************************************* PROPAGANDO ////////// Multekosta bagatelo =================== Esperantistoj grumblas pro la kostoj de tradukado en la Euxropa Komunumo, proksimaj al 1,4 miliardoj da ekuoj, t.e, iom pli ol 2,5 miliardoj de germanaj markoj. Kial tiu argumento ne efikis cxe la (tamen sxparemaj!) euxropistoj en la EK-instancoj? Kiel ili prijugxas tiun cxi aferon? La evoluo de la financoj de EK videbligxas el la jena bildo, cxiuj sumoj estas en miliardoj da ekuoj: Rimedoj por 1987 1992 1997 - la kamparo 32,7 35,3 39,6 - postrestintaj regionoj 9,1 18,6 29,3 - ekonomia stimulado aliloke 1,9 4,0 6,9 - helpoj en triaj landoj 1,4 3,6 6,3 - propra administracio 5,9 4,0 4,0 - rezervoj 1,0 1,0 1,4 - Sumoj 52,0 66,5 87,5 La fonto de la ciferoj estas EK-oficiala, mia ekzemplero estas el la diverslingvaj eldonajxoj, tiu en la germana lingvo: "Die Europ"ische Union", Luxemburg 1992. Mi estas kontenta posedi tiun informajxon en mia gepatra lingvo, dank' al la plurlingveco de EK. En la 4 miliardoj da ekuoj (en 1989: 5,9 miliardoj) por la administrado trovigxas la menciitaj 1,4 miliardoj da kostoj por la tradukado. El la tuto de la EK-bugxeto ili ampleksas proksimume 2 %. La aliaj administraj kostoj (en 1989; 4,5 miliardoj da ekuoj) estas pli altaj, ol tiuj por tradukado. Do ecx en sia kostocxapitro la traduklaboro ne okupas la pintolokon. La kostoj de tradukado estas bremsitaj en sia evoluo, kiel montras la tabelo. La agrikultura ordigo kreskas nur kun la inflacio. EK decidis sian financan atenton pli kaj pli al la strukturpolitiko (plimodernigoj de la ekonomioj) - en siaj postrestintaj regionoj kaj landoj, kaj - ekster gxia teritorio en la tria kaj en la oriento. EK ne povas tute rezigni pri sia plurlingveco en sia Parlamento kaj en siaj rilatoj kun la civitanoj de siaj membro-sxtatoj. Do cxiam restos multe da tradukado busxa kaj skriba, kaj restas principe tiaj kostoj. Sed ili povus esti redukitaj per la helpo de esperanto, kiam gxi funkcius kiel laborlingvo, eventuale ankaux nur kiel unu el kelkaj tiaj lingvoj (do supozeble apud la angla kaj la franca). Jen la ebloj kaj la sxancoj por esperanto. Dr. Werner Bormann, Hamburgo ************************************************************************* Regularo pri la belartaj Konkursoj de UEA ========================================= Artikolo 4. ----------- 1) La gajnintoj normale legas aux legigas la premilitajn verkojn dum aparta kongresa arangxo, dedicxita al Belartaj Konkursoj. Tiun arangxon prezidas la prezidanto de La Belartaj Konkursoj aux se li estas malhelpita, la sekretario aux unu el la membroj de la komisiono. 2) La teatrajxoj povas esti ludataj aux legataj. Se temas pri aliaj brancxoj, oni okazigas ekspozicion de la premiitaj verkoj, aux alian arangxon laux la karaktero de la koncerna arta brancxo. 3) En la komenco de la arangxo la prezidanto supervide raportas pri la koncernaj konkursajxoj kaj solene proklamas la premiitajn verkojn kaj la nomojn de la gajnintoj. Al la gajnintoj li disdonas por cxiu premiita verko skriban ateston kaj libron - aux alian premion laux decido de la Estraro de UEA. 4) Laux ebleco la premiitaj verkoj estas publikigataj aux reproduktataj en Esperanto aux alia revuo de UEA. 5) Cxiuj artamantoj havas la eblecon donaci apartajn premiojn por unu aux pluraj gajnintoj de unu aux pluraj konkursaj brancxoj. Tiuj premioj ricevas la nomon laux la persono, kiu donacis la premion. Pri allaso de tiuj premioj decidas la Estraro de UEA. Jam estas lauxe allasitaj la jenaj apartaj premioj: a) La premio "Nova Talento cxiujare aljujxita al tiu konkursanto, kiu plej meritas kuragxigon, sed neniam gajnis premion. La nomon de la "Nova Talento" oni gravuras sur la pokalo "Henry Harabagxiu". b) La premio "Luigi Minnaja", pri kiu vidu detalojn cxe Art. 1.(2) (c). c) La premio "An-okin', pri kiu vidu detalojn cxe Art. 1. (2) (e). ************************************************************************* Post bonega reeho pri la Antauxkongreso '92, la cxeforganizantoj invitas vin al 8 tagoj restadoj en Cxehio: PRINTEMPO '93 (28.majo - 04 junio) 4 tagoj en Karlovy Vary (komuna kongreso de CxEA kaj GEA) + 4 tagoj en Prago AuxTUNO '93 (05-12. septembro) 4 tagoj en Prago + 4 tagoj en Moravio kun folklora, vingxustuma programoj. Altkvalita, tamen e-familieca priservo. Logxado en 3-stelaj hoteloj. Pavla & Vladimir Dvorak Ostravka 637, CS-19900 Praha 9. Telefono + fakso: +42-2-899602 ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// E-redakcio de Pola Radio - sur la 2-a loko! =========================================== La E-redakcio de Pola Radio informis en sia programero "Nia leterkesto" la 10-an de januaro, pri gxojiga statistiko. En la pasinta jaro plejmulto de korespondajxoj venis al la germana redakcio, do gxi okupis la l-an lokon kun 3012 korespondajxoj. La 2-an lokon akiris la E-redakcio per 1868, la 3-an la angla per 1554, la 4-an la pola per 807 (eksterlande) la 5-an la rusa per 189, la 6-an la franca per 110, la 7-an la litova per 107, ktp. En la lauxlanda statistiko de la E-redakcio okupis la 1-an lokon Germanio per 379 leteroj, la 2-an Finnlando per 285, la 3-an Nederlando per 283 la 4-an Cxehoslovakio per 213, la 5-an Svedio per 124, la 6-an Francio per 109, la 7,-an Britio per 82, la 8-an Litovio per 51. Atentu! Malpli da frekvencoj! ----------------------------- Malgxojiga informo estas, ke pro la sxparado ekde la 15-a de januaro Pola Radio forprenis de la posttagmezaj E-elsendoj la frekcvencojn 7285 kHz (41 m) kaj 6135 kHz (49 m). Certe multaj auxskultantoj (ankaux por mi) 7285 kHz estis la plej bone kaptebla, do nun oni devas trovi la aliajn ondojn. ************************************************************************* Nova frekvenco cxe Radio Pekino =============================== En la horaro de la cxiutaga E-elsendo de Radio Pekino trovigxas aldona, nova frekvenco por Euxropo. Gxi estas 15.345 kHz, t.e. 19.55 m. La redakcio atendas viajn reagojn kaj informojn pri la auxdebleco de tiu elsendo, eble komparante kun la kvalito de aliaj (9965 kHz = 30.1 m kaj 7470 kHz = 40.16 m) frekvencoj. La elsendoj okazas cxiutage je la 20-a horo laux UT (en Mezeuxropo je la 21-a horo). via Radioleo ************************************************************************* LITERATURO ////////// NORDA PRISMO denove =================== ---------------------------------------------------------------- La plej Prestigxa literatura e-revuo "Literatura Mondo" aperis inter 1922 kaj 1949. Gxin sekvis la tre renoma revuo "Norda Prismo", eldonita inter 1955 kaj 1974 en Finnlando.Ekde 1970 aperas ankaux "Literatura Foiro en Italio. En 1992. Oy Mendoservo en Finnlando restartigis la aperigadon de Norda Prismo. La subaj fragmentoj aperis en gxia unua kaj dua numeroj. ---------------------------------------------------------------- Enkondukaj vortoj al la nova NP ------------------------------- Jam longe stagnis la aperado de Norda Prismo. Gxia lasta eldonanto estis Fondumo Esperanto, kio antaux kelkaj jaroj vendis sian komercan agadon al Mendoservo. Bone sciante, ke dum la unuaj jaroj Norda Prismo estos nura sxargxo al la eldonisto, ni tamen decidis renaski gxin. La nova NP estas kaj estos malsimila al la antauxa. Por la enhavo ni fiksis tre vastajn, tiel la cxefredaktoro, kune kun la redaktoroj kaj helpantoj, havas eblecon propraguste fari interesan kaj varian revuon. Lasse Kivisto, direktoro de Oy Mendoservo AK ************************************************************************* Letero de G. Silfer al la eldonisto =================================== Kara amiko, kun gxojo mi donas al via eldonejo, nome de L.F koop, la rajton uzi la titolon "Norda Prismo por la nova kultura periodajxo,kiun vi planas lancxi. Je tiu rajto, kiun ni akiris jam en 1975 de tiama eldonisto, Vilho Set"l", ni rezignas volonte, cxar la kooperativon de Litera Foiro ne animas la deziro havi eksluzivecon en la tereno de esperanto-gazetaro: nia societo ne havas monopolajn celojn, male gxi bedauxras la jxusan cxeson de "Hungara Vivo" kaj gxi kredas ke la multigxo de revuoj alportas sanan konkurencon, kiu akcelas la kvaliton. Grandan sukceson al via iniciato. Mi min demandas tamen, cxu la sperto de Ferencz Szil gyi ne estis tiel unika, ke gxi ne estos ripetebla. Certe Nordio estas matura por havi kulturan revuon en esperanto, sed preskaux kvarono de jarcento pasis de post la morto de Szil gyi... Kaj efektive nordanoj trovas lokon, kiel auxtoroj, en multaj periodajxoj internaciaj, unuavice gxuste "Literatura Foiro". Se la ideala referenco al "Norda Prismo" estas komprenebla, por revuo en Finnlando, aliflanke tiu cxi nova sperto meritas propran nomon: oni povas dauxrigi tradicion (kiel LF faris kun NP), sed oni devas konservi sian auxtentecon. Tial mi sugestas,ke la publiko mem decidu pri la nomo de la nova revuo: la eldonejo enketu mem. Persone, mi proponas "Norda Paletro", kiu havas la saman mallongigon: NP. Fine de cxi tiu bondeziro, akceptu varman rekomendon: por konstrui gazeton, necesas jaroj; tial persistu, sed se vi rimarkus ke la pasxo estas pli longa ol via kruro, estu fidela al la sagxa skandinava prudento, kaj retirigxu gxustatempe. Kun plej koraj salutoj. d-ro Giorgo Silfer, prezidanto El Norda Prismo, 1 & 2/1992 ************************************************************************* INTERESE //////// Religiuloj false profetis... "Cxu certe okazos la UK 1994 en Seulo? ====================================== Probable, post kelkaj pliaj finoj de la mondo... La cxefo de la sudkorea Eklezio de la Misio Davera estis anoncinta, ke la fino de la mondo okazos la 10-an de oktobro. Cxirkaux 500 fideluloj kunigxintaj en Seulo fervore pregxadis, iuj kriante aux plorante. Post noktomezo, cxar nenio okazis, ili rehejmeniris. La sekto aperigis anonceton en gazeto, prezentante siajn bedauxrojn: nun kiam Jesuo ne revenis en la anoncita limtempo, ni humile petas sxenkulpigon de la socio kaj de la koreaj religiaj medioj pri la fakto, ke ni kauxzis maltrankviligan debaton." Davera estas nur unu el la 250 sudkoreaj sektoj, kiuj anoncis, ke la alveno de la Kristo devos okazi en oktobro, kaj la fino de la mondo ene de la sep venontaj jaroj. La antauxdiroj malsamas laux la sektoj. La plej multnombra, la Misio de la Venontaj Tagoj, atendis la apokalipson la 28-an de oktobro. Certaj fideluloj eksigxis de sia laboro kaj ne plu lasis siajn infanojn iri al la lernejo. Aliaj forlasis sian familion, kiu rifuzis sekvi ilin. Laux la polico 20.000 homoj tiel atendadas la finon de l' mondo. (Informoj cxerpitaj el "Le Monde", 15.10.92p.32) Do, cxu aligxi al la Universala Kongreso en Seulo? Nu, tamen eble jes! Kaj atendante gxin aux la finon de l' mondo, oni almenaux povas aligxi al la UK en Valencio, kie estas planitaj la tradicia Inter-Religia Kunveno Esperantista (IRKE), la gxenerala jarkunveno de ASISTI, kaj duonhora kunveno de komuna silentado laux propono de lasta IRKE." El Asistilo, n-ro 11, auxtuno 1892. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Laboranto de pasagxera flughaveno en Varsovio, okupigxanta pri aero-trafiko, deziras korespondi kun gesamideanoj de la sama profesio. Boguslaw Sobol, str Gospodarska 55, PL-O5-822 Milanowek, Polio. * * * 44 jara instruisto, interesigxanta pri turismo, foto bona muziko, artoj, korespondus kun samideanoj el la tuta mondo. Tadeusz Grudniewski, pk.1, PL-83130 Pelptin, Polio * * * Ni estas studentoj de Sxtata universitato en Debrecen. La internacian Lingvon ni studas kiel oficiala studobjekto, kaj nun sercxas similagxajn korespondajn kontaktojn dise en la mondo. - Eva Kertesz, Szilvafakalja u. 38, H-4200 Hajduszoboszlo, Hungario. - Zoltan Kovacs, Vorosmarty u. 3/B, H-3388 Poroszlo, Hungario - Maria Mihalik, Hunyadi u. 21, H-3763 Bodvaszilas, Hungario * * * 20 jara studentino dez. korespondi: Evis Gusmari, Rr. Mine Peza, Pall 2000 Shk 1, Ap. 7, Tirana Albanio ************************************************************************* KONKURSO //////// Internacia Konkurso por lernejanoj ================================== 5-a TASKFOLIO POR MEZLERNEJANOJ 1. Skribu almenaux ses vortojn, kiuj konsistas el prepozicio kaj radiko kun a-finajxo (Ekzemple: senkora) (3 poentoj) 2. Transformu la suban frazon uzante pasivan vocxon: Cxi tiun romanon verkis Julio Baghy. (2 poentoj) 3. Uzu la konvenajn prepoziciojn: Li ne kredas ... fantomoj. La lernanto kalkulis... la helpo de la instruisto. Ni gxojis... via sukceso. (3 poentoj) 4. Faru tri kunmetitajn vortojn per la sekvaj vortoj: informo, aero, krizo, medio, malpurigado, protektado (3 poentoj) 5. Dauxrigu laux via fantazio: Estas tre bedauxrinde,ke...// La fakto, ke... (2 poentoj) 6. Kiel oni demandas: a) pri longeco de rivero? b) pri tempodauxro de filmo ? (2 poentoj) 7. Skribu almenaux tri Zamenhofajxojn aux proverbojn, en kiuj estas bestoj. (3 poentoj) 8. Kie kaj kiam okazis la Unua Universala Kongreson de Esperanto? (2 poentoj) ONI POVAS lAM AJN ALIGxI AL LA KONKURSO! Regularon vidu en la numero auxgusto(1)-92. La solvojn sendu gxis la l8-a de februaro al: Kossuth Gimnazium es Ovonoi Szakkozepiskola, Esperanto-Grupo, Dayka G bor u 4, H-3525 Miskolc, Hungario. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor