Eventoj n-ro 0022, 2/januaro - '93, retposxta versio ***************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - SUPERLINGVO Organizaj demandoj: - ESPEROJ KAJ ILUZIOJ - KIOM? Konkurso: - REGULARO PRI LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA - Rondo "TAKACS" eldonos bultenon Arangxoj: - E-kongreso en Japanio - Seminario kaj jarkunveno en Argentino - Internacia Konferenco de Amerikaj E-Asocioj - KUKO-BAKO - TEJO/KER SEMINARIO - ZAGREBA METODO DE LA ESPERANTO-INSTRUADO Faka aplikado: - ESPERANTA JURA ASOCIO - HOMEOPATIO - "MONDA TURISMO" proponas kunlaboron - Teksta procesilo "LEKSIKONO" Movado: - E-lingva pagxo en nacilingva kultura gazeto! Hungara angulo: - *** Opinioj: - Ne nur UEA agas en Afriko - CxU ESPERANTO CxE LA EuxROPA PARLAMENTO? - Prisxtelo de E-oficejo! - Nova ondo en Albanio - Kien iras BEA? ILEI: - Nia prioritato: Instruista trejnado Karaj legantoj: - *** La leganto: - *** - Embargo de rusia e-eldonejo por la rubla zono Esperanto en radio: - Esperanto-elsendo - per satelito! Korespondi deziras: - *** Anoncetoj: - *** - Jerusalema Bulteno Interese: - Letero al G. Waringhien Suplemento al Eventoj: - INVITO AL (DAUxRA) KUNLABORO - Laborplano pri eksteraj rilatoj, 1992-1995 ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Cxu UNo tamen parolu esperanton? SUPERLINGVO =========== Mi malamas polemikojn, sed por mi silenti post legado de artikoleto de Majk SADLER, "UNo ne parolu esperanton" (en EVENTOJ, n-ro OO8, junio/2 1992, p.2.) estus pli ol krimo, estus eraro, se decas, ke mi reuzu vortojn de Talleyrand post la ekzekuto de duko d'Enghien. S-ro Sadler reformulas la argumentojn de plej fiaj malamikoj de esperanto kvazaux temus pri popolaj bonmensajxoj, pri evidentajxoj bone konataj. Cxu li estas trompita, aux cxu li volas trompi, scii mi ne povas... - Li opinias, ke la malgrandecoj de internacia-naciaj; nacia- internaciaj vortaroj, kompare al nacia-naciaj, pruvas ion pri la malabundo de esperanta vorttrezoro. Li eltiras argumenton el la malricxeco de niaj eldonejoj kaj konfuzas inter vortprovizo reala de nia lingvo kaj terminaro enlibrigita. cxu eblas, ke li konas la l5-an regularon de la Fundamenta gramatiko? La tielnomataj vortoj fremdaj', t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo esperanto sen sxangxo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finajxojn de tiu cxi lingvo;... Tio signifas, ke suficxas, ke mi sciu, ke la scienca nomo de kverko estas 'Quercus silvaticus' por scii la nomon de tiu cxi arbo. Centmiloj da kreskajxoj, insektoj, bestoj havas siajn internaciajn nomojn, kiuj estas la sciencaj. Cxiuj sciencoj kaj artoj havas siajn interkonsentitajn fakvortarojn (latine, angle, france, germane, itale - cxu tio gravas?) kiuj, rajte de la 15-a regulo, estas internaciaj kaj senpere utiligeblaj en esperanto. cxu vere utilus, ke ni eldonu vortaron entenantan la nomojn de miliono da insektoj? Centmiloj da kreskajxoj? Milojn kaj milojn da fizikaj, kemiaj, fiziologiaj fakvortoj? Dum la konferenco de Filozofiaj Societoj en Brighton en 1988-a mi longe diskutadis je la plej alta faka nivelo kun filozofoj scipovantaj esperanton. Ni cxiuj scipovis ankaux la anglan, preskaux cxiuj la francan, tamen la diskutado la plej preciza, la plej flua okazis en esperanto. La fakto, ke plejparto de fakaj terminoj, kiujn ni uzadis ne trovigxis en PIV, sed kun formo iom malsimila en Lalande-, Abbagnano-, Angeles-, Runes- kaj aliaj fakvortaroj tute ne estis gxena. Gxuste la fakto, ke la uzado de faklingvajxo en la grandaj lingvoj estas elprovita, provizas esperanton per cxiuj necesaj fakaj vortoj, cxar 'la grandaj lingvoj' estas fontolingvoj de esperanto. Oni devas kompreni, ke esperanto ne estas malamiko de 'la grandaj lingvoj', nek ilia konkurencanto; cxi estas superlingvo kreskanta el ili kaj utiliganta iliajn esprimkapablojn en funkcio internacia. Cxion, kion oni kapablas esprimi en la angla, la franca, la germana, ktp, oni kapablas plifortkiale kaj gxuste cxikiale esprimi en esperanto. -... cxu ni vere volas, ke gxi farigxu tiel nuanca kaj precizeca kiel aliaj lingvoj? Ne, sinjoro Sadler, ni ne volas, ke gxi 'farigxu', ni scias per cxiutaga uzado kaj verkado, ke gxi estas, jam nun gxi estas, pli nuanca kaj pli preciza ol cxiuj aliaj lingvoj. Plejparto da homoj ne kapablas elprofiti la eblojn de la franca, aux de la angla. Averagxa franclingvano utiligas 4-5000 el la pli ol 300 000 terminoj en TLF (Tr'sor de la Langue Francaise, cxirkaux 40 volumoj), cxu cxi tio pruvas, ke la franca ne tauxgas kiel politika, fakscienca, ktp. interlingvo? Sed ja ecx la 'basbretona' tauxgus, se gxiaj parolantoj kapablus koncepti la temajxojn, kiujn vi priparolas. La eblajxoj de esperanto, pro la naturo mem de cxi tiu lingvo, estas ege pli multaj, ol tiuj de ajna etnolingvo. Cxi tion facile pruvas kiu ajn majstranta la Fundamenton, cxar li kapablas aktive uzadi pli ol 20 000 terminojn, superante la plej vortoricxan francan verkiston Victor Hugo. Se multaj esperantistoj ne estas trejnitaj kreive fari kaj kompreni nerenkontitajn vortumojn, kulpas la lingva imperiismo, kiu zorge distancigadas esperanton de mezlernejoj kaj universitatoj, cxar cxiuj homoj parolantaj aglutinajn gepatrajn kaj kulturajn lingvojn perfekte kapablas kreadi la kunmetajxojn novajn, originalajn, en neniu vortaro ekzistantajn, kiujn necesigas iliaj konceptoj. Sed tio cxi gravas precipe en beletro, en sciencoj la terminoj estas pretaj en fakvortaroj de internaciaj sciencaj societoj. Suficxus, ke oni utiligu ilin. - En cxiuj lingvoj ekzistas lingvoniveloj. Mi ne parolas en mia karate-klubo je la sama lingvonivelo, kiel en kunveno de Filozofia Asocio Tutmonda... La argumento de s-ro Sadler pri facila lernebleco estas senvalora, cxar unuflanke senutila lingvo ecx facile lernebla restas senutila, aliflanke fundamenta lingvonivelo estas atingebla per sama facileco kiom ajn granda estas la beletra kaj faka vortotrezoro de lingvo. Homoj uzadas nur vortojn, kiujn ili bezonas, kaj klera homo cxiam estas kapabla klarigi siajn vortojn al homoj, kiuj reale volas ilin kompreni. ...Mi ne esperas lin konvinki, mi ne opinias, ke tio estas ebla. Mi volus protekti niajn bonfidajn kolegojn kontraux korodiva efiko de suprajxe versxajnaj argumentoj de ruzuloj, kiuj klopodas elinterne nin anemiigi. Eugene de ZILAH El "La Gazeto", n-ro 42, 30 okt. 92. ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// ESPEROJ KAJ ILUZIOJ =================== Antaux unu jaro dum la 2-a Euxropa Esperanto-Forumo (Kaunas, Litovio, 1991.09.28.-10.05) la partoprenintojn regis precipe du sentoj: espero kaj iluzio. Oni esperis, ke multaj revoj de Mez- kaj Orient-Euxropanoj pro la cxeso de diktaturo (ecx se gxi estis mola), baldaux realigxos. Sed la iluzioj, kiel la glacio se renkontas varmeton, lauxgrade jam dum la forumo degelis. Cxi-kaze la degelon kauxzis Okcidenta Euxropo, de kie ne venis la esperita kunlaboro, ja neniu Okcident-Euxropa Landa Asocio sendis decidrajtan reprezentanton al la Forumo, sekve la forumanoj restis en la sama rondo, kiel antauxe dum la konsultigxoj de soclandoj. (Ecx male, estis arangxita alternativa forumo, nomata Euxropa E- Kongreso en Verona.) Unu iluzio do estas for, nome: la malapero de la "fera kurteno", falo de la berlina muro ne auxtomate kreos kunlaboron inter euxropaj esperantistoj. Ni longe devas ankoraux peni minimume en du direktoj: unua estas, ke ni mense preparu nin mem por tuteuxropa kunlaboro, la dua ke ni sercxu la konvenajn kadrojn de kunlaboro. La organiza formo landa asocio estas bezonata pro la malsamaj legxoj de sxtatoj, sed la plimulto de agadoj okazantaj en ilies kadroj+wefike estas realigeblaj nur en internacia kunlaboro. Pro tio konsilindas, ke la landaj asocioj jam dum la projekta etapo de la planado sercxu la eksterlandajn partnerojn por la apartaj taskoj. Kaj por realigi konkretajn taskojn oni povas efike kunlabori el la proksimaj landoj, el la sama regiono (geografie, socie, kulture, lingve k.s.). Por ni mez-euxropanoj, estas vivgrave dauxrigi ecx fortigi la iaman kunlaboron inter la Mez-Euxropaj landoj, kies kernon povas doni - laux la nunaj traktadoj - esperantistoj de Cxeha, Hungaria, Pola kaj Slovakia E-Asocioj. Kompreneble paroli pri kunlaboro nur indas tiam, se ni havas taskojn, kiujn (pli efike) eblas solvi nur en internacia kunlaboro. Jen kelkaj konkretaj taskoj, por kies realigo indas kunlabori A. Produkti valorojn -------------------- 1. Prilabori vortarojn por cxiuj lingvoj uzataj en la koncerna lando. Se gxi jam ekzistas, ampleksigi gxin. 2. Fondi publikan E-bibliotekojn. 3. Fondi E-kulturcentrojn. 4. Kompili grandan enciklopedion de la homaj konoj, ke estigxu bazo de aliaj spiritaj produktajxoj. 5. Acxeti propran domon sur propra tereno por fondi eron de Esperantujo, kio povas esti bazo de sekvaj agadoj. 6. Instali e-lingvajn informilojn en la publike viziteblaj lokoj. B. Lauxpasxa oficialigo de esperanto ------------------------------------ 1. Samrajtigi esperanton en la lingvoekzamena sistemo de la lando. 2. Atingi, ke e-o estu elektebla lingvo samrange, kiel la aliaj. 3. Atingi, ke e-o farigxu fako de instruistoj. 4. Instigi la uzadon de e-o cxe turismaj oficejoj. 5. Fondi turismajn sekciojn de la E-Asocioj. Oszkar Princz, Hungario ************************************************************************* La membraro de UEA en 1991 KIOM? ===== En 1991 la individua membraro de la Universala Esperanto-Asocio atingis 8.071 personojn, t.e. 426 pli ol en 1990. (Fonto de datumoj: revuo Esperanto, 3/92.) Estas interese, ke plej multajn anojn UEA havis en la fora 1925-a jaro - 9.424. Konstateblas, ke pli ol duono (57.5 %) de la individua membraro logxas nur en dek landoj: Francio 728 Germanio 640 Usono 545 Brazilio 489 Nederlando 459 Japanio 380 Polio 369 Svedio 365 Britio 362 Italio 304 En 12 landoj de la eksa Sovetio nun estas 370 individuaj membroj de UEA. Rusio kun 173 membroj rangas sur la 15-a loko. La aligita membraro (membroj de la aligxintaj landaj asocioj) dauxre malkreskas. Nun estas 19.146 tiaj membroj. Tial la totala membraro de UEA dum kvar jaroj falis de 43.642 personoj (en 1987) al 27.217 (en 1991). Jen la listo de la unua landodeko, kiu tegmentas 64,8 % de la aligitaj membroj: Cxehoslovakio 2346 Hungario 1964 Bulgario 1250 Italio 1160 Germanio 1091 Cxinio 1090 Japanio 1020 Svedio 981 Britio 780 Belgio 716 el Ruslanda Esperantisto 11/92 ************************************************************************* KONKURSO //////// REGULARO PRI LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA ========================================= Artikolo 3. (dauxrigo kaj fino) ------------------------------- 6) La komisiono laboras skribe. Cxiu jugxanto elektas el la konkursajxoj senditaj al li por prijugxo la dekdu plej bonajn kaj notas sur ili la vicordan numeron laux iliaj relativaj meritoj: Se en la koncerna brancxo partoprenas malpli ol dekdu konkursajxoj, la jugxanto vicordigas ilin cxiujn. Se jugxanto opinias du aux pliajn verkojn egale meritaj, li povas doni al ili la saman vicordan numeron. La liston de la vicordaj numeroj cxiu jugxanto sendas al la sekretario por atingi lin plej malfrue je la 31-a de majo. Krome, Cxiu jugxanto preparas superrigardan raporton pri la meritoj kaj la malmeritoj de la konkursajxoj, kaj gxin sendas al la prezidanto, por atingi lin plej malfrue je la 15-a de junio. Ricevinte cxiujn aljugxolistojn, la sekretario sumigas la individuajn aljugxojn, alskribante dekdu poentojn por unua loko, dekunu poentojn por dua loko, dek poentojn por tria loko, kaj tiel plu. En cxiu brancxo oni deklaras la unua tiun konkursajxon, kiu ricevis la plej multajn poentojn, la dua - tiun, kiu ricevis la due plej multajn poentojn, kaj la tria - tiun, kiu ricevis la trie plej multajn poentojn. Se ne revenas gxustatempe unu poentotabelo, la sekretario petu vocxon de la prezidanto por decidigxi pri aljugxo de premio(j). La sekretario informas pri la rezultoj plej malfrue je la 15-a de julio la prezidanton, la membrojn de la Komisiono, la estraranon pri kulturaj aferoj kaj cxiujn premiitojn. La prezidanto preparas surbaze de la raportoj senditaj al li de la jugxantoj gxeneralan raporton pri la konkursajxoj, kaj oni gxin presigas, komplete aux resume, en "Esperanto" aux alia revuo de UEA 7) La komisiono povas difini malpli ol 3 premiojn en iu brancxo. Se gxi donas en iu brancxo nur du premiojn aux nur unu, gxi decidas, cxu la premioj estas de unua aux dua aux tria merito. Se du aux pli da konkursantoj ricevas egalan nombron da poentoj, cxiu el ili ricevas la saman premion, krom en la brancxo eseo originala (Premio Luigi Minnaja), kie cxiu ricevas egalan parton de la unusola premio. ************************************************************************* Katalogo pri planlingvaj (inkluzive esperantaj) periodajxoj Rondo "TAKACS" eldonos bultenon =============================== La "Rondo Takacs" kiu okupigxas pri registrado kaj katalogado de planlingvaj periodajxoj (pli detale vidu en EVENTOJ auxgusto -1-92) por publikigi la gxisnunajn datumojn eldonos bultenon. La bulteno "Periodajxoj" jam ricevis la ISSN-kodon (1216-7800), kaj aperos jene: vintre kaj somere gxi aperos kiel suplemento al la gazeto EVENTOJ" krome cxiun duan monaton gxi aperos en cx. 200 ekzempleroj gxi aperos por tiuj, kiuj - regule informados la Rondon pri periodajxoj en aux pri e-o aux aliaj planitaj lingvoj; - donacos al Rondo Tak cs minimume 1 kg-on de la menciitaj periodajxoj el kiu ajn lando. (Dankon al s-ano Ikai el Japanio, kiu jam sendis dek (!) kilogramojn de tauxgaj eldonajxoj). Cxiuj informoj estas bonvenaj cxe: Rondo Takacs, d-ro Arpad Mathe Tusn di u. 14, H-1125 Budapest, Hungario ************************************************************************* ARANGxOJ //////// E-kongreso en Japanio ===================== La 41-a "Kongreso de Esperantistoj en Kansajo" okazos inter 29-30 majo '93 en la urboj Katakano kaj Hirakta (en la gubernio Osaka. La arangxon organizas Esperanto-Societo en Hirakata kaj Kansaja Ligo de E-Grupoj (KLEG), kaj auxspicias "la urbo Hirakata" kaj gxia eduka komitato. La kongresa kotizo: 4000 enoj (ekzistas diversaj rabat-ebloj). Tranokto kaj du mangxoj: 6300 enoj. Pliajn detalojn petu de: Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), sone-Higasi-mati 1-11-46-204, Toyonaka-si, 561 Japanio. Telefono/fakso: +81-6-8411928 Internet: hottasan@forigu.ho.shs.sumiden.co.jp Devizo: "Frandu Esperanton!" ************************************************************************* Seminario kaj jarkunveno en Argentino ===================================== Argentina E-Ligo invitas al la Seminario de Esperanto, okazonta inter la 8-a kaj 11-a de aprilo en Villa Carlos Paz (montaro Cordoba). Okazos debatprelegoj "Informado kaj instruado de esperanto" kaj "La scienco kaj esperanto", kafo koncerto (arta festa kunveno tute en e-o), jarkunveno de AEL kaj diversaj ekskursoj: Pliaj detaloj cxe: Argentina Esperanto-Ligo, C. Correo 407, RA-2600 Venado Tuerto. ************************************************************************* Internacia Konferenco de Amerikaj E-Asocioj =========================================== Kuba E-Asocio invitas cxiujn E-asociojn de la Amerika Kontinento partopreni en la internacia konferenco, okazonta en Havano, en la unua semajno de marto 1993, celante plivastigi la internaciajn kontaktojn kaj kunlaboron. Laux la faldfolio Kuba E-Asocio disponas pri propra domo (sidejo de la Asocio) kun pluraj cxambroj, el kiuj du estas speciale rezervitaj por gastoj kun kapacito por 12 personoj. Tranokto kun matenmangxo kostas 10 USD. Pliaj informoj: Kuba E-Asocio, Apartado postal 2018, C-10200 La Habana, Kubo. Stratadreso: Vista Alegre 264, entre Luz Caballeroy Juan B. Zayas, La Vibora. ************************************************************************* KUKO-BAKO ========= Leipzig, 25.02 - 03.03.1993. E-Junularo de Leipzig organizas "Semajnon de kukobakado". Se vi scias baki kukojn aux vi sxatus lerni novajn metodojn - ankaux vi estas bonvena! Kompreneble krom la bakado - en mallonga kurso vi povos konatigxi Kun la kuireja e-terminologio, konatigxos kun la fama bakajxo de Leipziga Alauxdo, kaj vizitos ankaux la urbajn famajxojn. - Logxado cxe anoj de nia societo senpage, vi devas kontribui finance nur al la komuna mangxajx-acxetado. Pro la karaktero de kunveno la nombro de cxeestontoj estas limigita je 20, do por certe havi lokon necesas frue aligxi cxe: E-Junularo de Leipzig, c/o Wolfram Diestel, Bauvereinstr. 3, DO-7113 Markkleeberg, Germanio Telefone: +49-341-327487 ************************************************************************* Mediteraneo, cxu kolizio aux integrigxo? TEJO/KER SEMINARIO ================== en Pula (Kroatio) de la 30-a de aprilo gxis la 4-a de majo 1993 La cxefa celgrupo estas junaj e-aktivuloj (sub 30 jaroj) el la landoj de la Komunumo de Euxropo. Ni antauxvidas, ke cxiu partoprenanto serioze kaj aktive kontribuu al la programo kaj prioritate akceptos nur tiujn, kiuj tion faras kaj anoncas. Aligxu baldaux, cxar ekzistas nur 40 partoprenlokoj. Programkontribuojn sendu al: Aline Boulet, 43, avenue du Mine, F-75014 Paris, Francio; tel.: +33-1-4538-5419 Vian aligxon sendu al: Natasxa Majer, Zagrebacxka 123, HR-43216 Vrbovec, Kroatio; tel. +38-43-755 255 ************************************************************************* Surbaze de komputila esploro de parolata esperanto ZAGREBA METODO DE LA ESPERANTO-INSTRUADO ======================================== Zagreba metodo estas la lernolibro kaj la helpiloj por la esperanto-instruado, kreitaj en Internacia Kultura Servo, IKS post du jardekoj da e-instruado cxe diversaj kursoj en Zagreb. Gxi celas prezenti al la kursanoj nur kernan esperanton en 12 lecionoj, kaj kuragigxi la lernantojn persisti kaj dauxrigi la lernadon post la unuaj atingoj. La baza lernolibro bazigxas sur la plej ofta vorttrezoro kaj la plej oftaj gramatikajxoj, difinitaj per komputila esplorado de la parolata lingvo. La Zagreba metodo estas adaptita al multaj lingvoj. Nun oni posedas la lernolibron en la angla, germana, kroata, franca, kirunda, itala, hungara, finna, malta, korea, portugala, japana, kataluna kaj bulgara lingvoj. Preparataj estas la lernolibroj ankaux en la sveda, hispana kaj albana. Kasedo, facillingva legajxo, lernolibro por progresintoj estas aldonaj instrumaterialoj. La lernolibron laux la Zagreba metodo kompletigis per siaj kanzonoj Claude Piron, laux kies teksto estas eldonita ankaux aldona bild-rakonto. Internacia Kultura Servo sxatus scii, kie en la mondo en 1992. oni instruas laux la Zagreba Metodo. IKS sxatus resti en kontaktoj kun la instruistoj aplikantaj la metodon, kaj petas ilian siananoncon por proponi pliajn servojn. Kie acxeteblas la lernolibroj? - Cooperativo Editoriale Esperanto, Via Villoresi 38, I-20143 Milano, Italio; - Csiszar Erno, Erdody Palfy T. u. 25, H-8l00 V rpalota, Hungario; - Irja Klemola, SF-20660 Littoinen, Suomi-Finnlando; - Esperanto-Societo, P.O. Box 142, Valetta, Malta; - Korea Esperanto-Junularo, Shinmunno 2-6 A, Chongno-gu, Seoul 110-062, Koreio; - Zamenhof Editores, Cx. postal 1531, BR-74.001 Goiania-GO, Brazilio; - S-ino Cxieko Doi, Nisxisxiba 4-17-9, Kanazawa-ku, Yokohama-si, 236, Japanio. Por aliaj lingvoj kaj landoj demandu vian kutiman libroservon, aux skribu rekte al: Internacia Kultura Servo, pk. 499, HRV-41000 Zagreb, Kroatio. Tel: +38-41-429-566 Telefakso: +38-41-421-294. ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// ESPERANTA JURA ASOCIO ===================== Jxus aperis la unua bulteno de tiu nova asocio, naskigxinta en 1991, post kelkjara vakuo en la esperantaj juraj medioj. Ni memoru, ke en 1987 malaperis IEAJ (Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj), kiun multjare prezidis la altranga esperantisto D-ro Ivo Lapenna. La unua jarkunveno de la Esperanta Jura Asocio (E.J.A) okazis sub la gvidado de s-ro Ian Jackson nome de provizora gvidantaro la 2-an de auxgusto de 1991 kadre de la 76-a UK (en Bergeno). En tiu kunsido oni elektis la jenan estraron por la oficado en 1991-94: Prezidanto: M. Rafaela Uruena (Hispanio) Sekretario: Ian Jackson (Britio) Vocxdonanto: Povilas Jegorovas (Litovio) Vocxdonanto: Gianfranco Polerani (Italio) La statuto antauxvidas kvinpersonan estraron, do vakas unu loko. La farendaj taskoj estas multaj kaj diversaj: laborgrupoj por studi fakajn temojn, anglajura terminaro (jam prizorgata de Ian Jackson), terminologio, ktp... Iom post iom ni klopodas plenumi cxiujn. La Esperanta Jura Asocio intencas baldaux farigxi faka asocio de UEA, kiel multaj aliaj en la sino de la Universala Esperanto- Asocio. Cxar laux la nova statuto rajtas membrigxi ne nur juristoj, sed ankaux studentoj pri juro, do krom la sinanonco de advokatoj, juristoj ktp. estas atendataj ankaux la studentoj pri juro. Viajn leterojn atendas, kaj volonte donas pliajn informojn D-ino M. Rafaela Uruena, Av. Ramony Cajal 12, 2&-C, E-47011 Valladolid, Hispanio. el Boletin de HEF, n-ro 306, 1992. ************************************************************************* HOMEOPATIO ========== De la 25-a gxis la 29-a de julio okazos en la urbo Ribeirao Preto (SP) la 54-a Tutamerika Medicina Kongreso de Homeopatio, kiu flanke de la programo por profesiuloj prezentos ankaux programerojn por la gxenerala publiko. Inter ili menciindas "Kurso de homeopatio en la hejmo" kaj "Lancxo de libro de homeopatio". Ambaux eroj estos esperantlingvaj. Cxiuj interesigxantoj pri la temo povas aligxi al tiu kongreso. Pliajn informojn petu de: Instituto de Homeopatio, IHFL, Rua Americo Brasiliense 1418, CEP 14015-050 Ribeirao Preto (SP) Brazilio. laux Ligilo el Brazilio n-ro 16. ************************************************************************* "MONDA TURISMO" proponas kunlaboron =================================== La pasinta jaro 1992 estis tre malfacila por la internacia E- turismo. Bataloj en la eksaj Jugoslavio kaj Soveta Unio, neofasxismaj ekscesoj en Germanio ks. timigas homojn vojagxi. Malgraux ke pluraj landoj likvidis vizojn - aliaj pli forte diskriminacias, ekz. preskaux ne eblas ricevi kanadan vizon, la usonan ricevas nur cxiu deka kandidato (antauxe ricevis cxiu kvina), ofte oni rifuzas vizojn hispanajn kaj grekajn, havante en pasporto israelan vizon ne eblas viziti arabajn landojn ktp. Por eks- sovetianoj kostoj de vizo egalas al monata salajro. Cxinoj ne ricevas pasportojn sen invitletero en cxina lingvo, konfirmita de loka notario kaj cxina konsulo. Tiel aspektas la t.n. "demokratio" kaj "respekto de homaj rajtoj". Antauxe estis politika disdivido de la mondo - nun ekonomia. Antauxe okcidentanoj ne veturadis orienten, cxar ne volis peti vizojn kaj plendis pri malplenaj magazenoj. Nun ili ne plu bezonas vizojn kaj magazenoj estas varplenaj - sed okcidenta esperantisto en la oriento plu estas rarajxo... Cxu denove ni perdas sxancon por esperanto? Malgraux la problemoj la organizo "Monda Turismo" kontaktas nun kun 115 landoj, kaj esperantistoj vojagxadas organizite tra pli ol 60 landoj de la mondo. Ni elkore invitas vin en 1993 speciale al: - 9-a Internacia Simpozio de "Monda Turismo" en Budapesxto (12-16 julio. - 9-a Gxenerala Konferenco de MT en Poprad (16-18 julio) - Kunveno de MT kadre de la 78-a UK en Valencio (24-31 julio) - 19-a Internacia Foiro de e-turismo en Bydgoszcz (25-30 septembro). Bydgoszcz lastjare farigxis vera kontaktcentro inter orientaj landoj - ankaux por la eksaj respublikoj de Sovetunio. Paralele al turismo evoluas ankaux la komercado. Bazarumi dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto ne decas, tute prave, tamen cxiu povas veni al ni en Bydgoszcz kaj cxi tie trovos merkaton por siaj varoj. Cxiumonate okazas kunveno de esperantistoj el tuta Polio, kio ege faciligas Vian komercadon. Se Vi ne sukcesas vendi viajn varojn - ni povas akcepti ilin komisie por pluvendado. Do, skribu al ni kaj venu kun viaj varoj! Bone funkcias la cxi-jare establita Kultura Centro en Bydgoszcz kun gxiaj naciaj semajnoj. Okazis jam la armena, latva, pola, rumana, rusa, ukraina, kaj sekvos la belga, hungara kaj aliaj. Jam nun ni akceptas sinproponojn de prelegantoj por la kultura jaro 1993/94 - kaj ankaux aligxojn de gestudentoj por la Internacia Studumo pri turismo kaj komerco por la studjaro '93/94. Danke al litovoj, rusoj k.a. nia 30 persona hotelo ofte devas akcepti samtempe preskaux 50 turistojn. Kiu volus investi por alkonstrui plian etagxon? La financaj kondicxoj estas negoceblaj surloke - bonvenon. mag. Andrzej Grzebowski, prezidanto de "Monda Turismo" ul. M. Sklodowskiej Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio Telefakso: +48-52-415744 ************************************************************************* Teksta procesilo "LEKSIKONO" ============================ Por kontribui al disvastigo de internaciaj ligoj de Rusio, kvar firmaoj (rusa-hungara firmao MICROINFORM, la Centro ESPERANTO- KULTURO-EKOLOGIO kun apogo de REU kaj Esperantotur) proponas ellabori esperantan version de la teksta procesilo LEKSIKONO. "Leksikono" estas ideala teksta procesilo por preparo de multlingva dokumentoj, kaj inkluzivas ankaux la rusan. Gxi estas nun la plej vaste uzata en Rusio, laux pritakso de la revuo PC World/Russia gxi estas aplikata de 75 %-oj de komputiloj. La nova versio de "Leksikono" ebligas samtempe uzi kelkajn euxropajn lingvojn en unu dokumento (inkluzive la rusan), do gxia e-kapabla versio sxajnas esti tre tauxga por la rusiaj e- asocioj, e-centroj, individuoj. Interesitoj pri la projekto, kaj komputistoj, programistoj skribu al: Centro pri Esperanto-Kulturo-Ekologio pr. Mira 196-44, RUS-129128 Moskvo, Rusio. Fakso: +7-095-2926511 RAISS 6845 E-mail: shmerl@forigu.micro.msk.su ************************************************************************* MOVADO ////// E-lingva pagxo en nacilingva kultura gazeto! ============================================ En la 20-aj jaroj (t.n. heroa epoko de nia movado) estis ofta fenomeno, ke diversaj naciaj jxurnaloj havis e-lingvajn rubrikojn, pagojn. Tiun tradicion sukcesis dauxrigi (aux revivigi) s-ano Jan Lamacxka en Trencin, Slovakio, kiu laux interkonsento kun la regiona kultura magazino "Povazie" ekde oktobro havas tutan pagxon (!) por materialoj en kaj pri la internacia e-movado. "Povazie" aperas en slovaka lingvo, en formato A-4, monate en 28 pagxoj, kaj estas kultursocieta, informa, ilustrita periodajxo kun kelkaj komercaj anoncoj. Por fari similajn aferojn certe estas utile peti specimenon de "Povazie" de la eldonejo (ul. Kniezata Pribinu cx. 26, Trencin, 91101 Slovakio). Pri preparaj detaloj, kaj por aliaj informoj vi povas turni vin al la gvidanto de la rubriko "Tra la mondo": J n Lamacxka, 911 01 Trencxin-Juh, Halasxova 8/1, Slovakio ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// La E-fako de Gimnazio Banyai Julia en Kecskemet organizis jam la 2-an tutlandan "lernejan konkurson pri arta tradukado". La konkurso estis arangxita en du kategorioj: mezlernejanoj, kaj bazlernejanoj, kaj partoprenis gxin entute 186 geknaboj el 13 lernejoj! Gajninto de la mezlerneja kategorio estas Szilvia Vasvari el P pa (Instruisto: Jozsef Nemeth), de la bazlerneja kategorio Zsuzsanna Nagy el Miskolc (instruisto: Gezane Magyar). La plej sukcesintoj ricevis diplomon kaj librodonacon. Ni dankas kaj gratulas al cxiuj, kiuj helpis kaj partoprenis la konkurson. Geza Kurucz, Kecskemet. * * * "Fisx-tago" ----------- La sekva, jam 11-a Tutlanda Fisxtago okazos la 10-an de januaro (sabato) ekde 8.27 en la nova klubejo, malantaux la muzeo de Aquincum: Budapest, III. Sujt s u. 3. Pliaj informoj: Peter Rados, 1031 Bp. Varsa u. 8. I/3 * * * VENDREDAJ VESPEROJ ------------------ En la centra budapesxta E-klubejo "ESPEREJO" startas nova program-serio, kiu donas eblecon por prezentado aux sinprezentado de esperantistoj. La programojn gvidos Oszkar Princz. La unuan vesperon, 29-an de januaro je la 19-a horo Miklos dr. Feher prezentos siajn tradukojn. Bonvenon por literatur-amantoj! ************************************************************************* OPINIOJ /////// Ne nur UEA agas en Afriko ========================= Mark Fettes respondis en EVENTOJ nov. (2) al Joakimo Werdin pri ties kritiko al UEA. Fettes povus - certe senintence - per unu frazo en tiu artikolo cxagrenigi iujn el miaj kunlaborantoj. Tial mi rapidas komenti la frazon: "Euxropanoj eventuale ne rimarkas tiun agadon (la azian kaj afrikan), sed por miloj da ne-euxropanoj UEA estas la sola organizajxo, kiu serioze klopodas inkluzivi ilin en la e- movadon." Se temas pri Afriko, mi devas tuj korekti. Krom UEA estas aliaj internaciaj e-organizajxoj (SAT-Amikaro, UFE, EAB, SEF ekzemple), kiuj delonge kaj multe okupigxas pri esperantistoj en Afriko. Krom tiuj, ekzistas multaj kluboj kaj societoj, kiuj same agas. Do UEA, kvankam gxi iniciatis tiun laborkampon en 1980, tute ne (kaj felicxe ne!) plu estas la sola organizajxo kiu klopodas inkluzivi afrikajn esperantistojn en la movado. Hans Bakker, Nederlando ************************************************************************* Inicatite de deputito Marco Panella la Euxropa Parlamento decidas fari studon pri esperanto kaj pri gxia uzeblo en Euxropo CxU ESPERANTO CxE LA EuxROPA PARLAMENTO? ======================================== ----------------------------------------------------- Komuniko da Elio Vito (kunordiganto de la parlamenta intergrupo "Pri la lingvo kaj por reformo de la lingva politiko) kaj de Giorgio Pagano (sekretario de ERA - Esperanto-Radikala Partio): ----------------------------------------------------- Marco Panella, membro de la parlamenta intergrupo kaj de ERA, en la pasinta somero prezentis al la Euxropa Parlamento rezoluciproponon por akceli en Euxropo la uzadon de ne-etna lingvo kiel esperanto, cxefe pro ties lingvodidaktikaj ecoj por lernado de fremdaj lingvoj. Sekve de tio la 26-an de novembro cxe la 12-a komisiono de la Euxropa Parlamento, oni decidis fari enketan studon pri esperanto kaj la internaciaj lingvoj. Kun kontenteco ni ricevas tiun cxi unuan rezulton, atingitan nur tri monatojn post nia unua iniciato en tiu Parlamento. Ni bone scias, ke la vojo estas ankoraux longa kaj tre peniga por ke tiu cxi fundamenta elemento de supernacia demokratio estu definitive akceptita de la landaj kaj de la Euxropa Parlamentoj. Oni sciu, ke la pasintsomere prezentitan proponon ni ne lasis dormi: okazis interparoloj kaj leteroj al s-ro La Pergola (prezidanto de la 12-a komisiono), al la membroj de La "Komisiono pri kulturo, junularo, edukado kaj informiloj" en Bruselo kaj Strasburgo, okazis la starigo de la menciita intergrupo cxe la itala parlamento, kaj fine, komence de decembro estis forsenditaj la invitleteroj por starigi transnacian intergrupon ankaux cxe la Euxropa Parlamento. En la jaro 1992 estis nur 500 esperantistoj, kiuj membrigxis en la transnacia Radikala Partio. Estas ili tiuj, kiuj donis al ni la forton ankaux por tiu cxi plia engagxigxo kaj pruvo de seriozeco: ilia kaj nia. Oni pensu: kion ni estus povintaj produkti kun 5000 aligxintaj esperantistoj?! Pliaj informoj estas akireblaj cxe: Esperanto-Asocio de la Radikala Partio ERA-KODO, Via di Torre Argentina 76, I-00186 Roma, Italio. Telefakso: +39-6-6545396. ************************************************************************* Prisxtelo de E-oficejo! ======================= La 11-an de decembro okazis sxtelego en nia oficejo de Norvega Esperanto-Ligo, kaj malaperis niaj komputilo kaj fotokopiilo. Felicxe la aliaj ajxoj estas netusxitaj: la telefona respondilo, la posxtmarkoj, cxiuj laborpaperoj kaj ne malplej grave, la disketoj kun la antauxsemajna enhavo de la komputilo. La ekonomia sekvo de la perdoj estas ankoraux ne klara - tio dependas de la prijugxo de la asekura kompanio. Sed ioma perdo tutcerte estos, kaj ankaux forkonsumo de mult-valora tempo por ordigi la aferon. Ankaux la sekva "Norvega Esperantisto" povos aperi nur iam en januaro. Tia sxoka travivajxo havas ja ankaux psikajn efikojn, kaj povus atenci la kunlaboran etoson. Sed gxi povas efiki ankaux male: en tempo de krizo fortigxas interna solidareco kontraux ekstera minaco. Ni zorgu, ke tiel okazu ankaux cxe ni. HKn/DD el sciigo de Norvega Esperantisto "6"/92. ************************************************************************* Nova ondo en Albanio ==================== "Ni estas mezlernejanoj, 17 jaraj, kiuj komencis lerni e-on unu jaron antauxe. Ni volas starigi kontaktojn kun diversaj junularaj grupoj, korespondi kaj gastigi vin cxi tie. Kiel helpo al nia agado ni kore dankus e-lingvajn legajxojn. Esperante pri diverslandaj kaj reciprokaj kontaktoj viajn leterojn atendas Junulara E-grupo FUTURESP, Gentian Ymeri, Poste Restante Tirana, Albanio." ************************************************************************* Kien iras BEA? ============== En septembro okazis la 43-a kongreso de Bulgara Esperanto- Asocio, BEA. En gxi partoprenis 134 delegitoj, kaj proksimume 200 gastoj. Oni atendis multon de tiu cxi kongreso, cxar gxi estis la unua post la faritaj sxangxoj en 1990 kiam la antauxa prokomunista estraro estis renversita. Cetere antaux la kongreso ekzistis du kontrauxaj grupoj, kaj estis versxajna kolizio... Felicxe la Asocio ne dispartigxis, sed restis unueca, malgraux la ekzistanta ekzemplo de aliaj bulgaraj organizoj, cxar nun preskaux cxiu pli grava politika partio aux sindikato havas sian gxemelo(j)n kaj ni havas ecx du sinodojn kaj du muftiejojn. Evidentigxis, ke la granda plimulto de la bulgaraj esperantistoj subtenas la radikalan sxangxon de la Asocio, kiu esprimigxas en gxia demokratiigo kaj eksterpolitikeco de la esperantista vivo. Kompreneble estis kontrauxaj opinioj pri diversaj detaloj, sed mankis principaj kritikoj, direktitaj al la politiko de la estraro, kiu alfrontis multajn problemojn,ligitajn kun la transformoj okazantaj en la tuta socia, politika kaj ekonomia vivo. Ekzemple gxis la pasinta jaro restis nesolvebla la jura stato de BEA; pro la malfavora ekonomia situacio unu el la firmaoj de la Asocio bankrotis kaj la aliaj stagnas; estis hereditaj multaj nesolvitaj problemoj kun la strukturo de BEA kaj gxia oficistaro. Nun, post sobriga periodo por la tuta socio evidentigxas la reala organiza stato. En 1992 la anaro de BEA estas 3500 (ne la iamaj 10.000; - kiom da "mortintaj animoj"?), kaj funkcias 82 societoj. La delegitoj aprezis la rezultojn de la estrara laboro, kio videblas cxe la elektoj. Preskaux la tuta estraro estis reelektita kaj por prezidanto estis aprobita Georgi Mihalkov, eble pli konata kiel Julian Modest. En la kongresa rezolucio estis plifortigita la rauxmisma linio en la politiko de BEA por plialtigo de la lingva nivelo, servo al la membroj kaj kreado de kulturaj valoroj. Kontribuon al nia kultura vivo faras ankaux la Bulgara Esperanto-Teatro, kiu gajnis aplauxdojn dum la UK en Vieno pro sia spektaklo. Plivigligxis la libroeldonado. Aperis multaj novaj kaj valoraj libroj eldonitaj cxe Pres-Esperanto. En Vraca, la urbo de la okazonta IJK '93, estis kunorganizita kun LF-Koop la 11-a internacia Literatura Forumo. La unuan fojon la kongreso de BEA havis temon "La respondeco krei generacion", dedicxita al la gravega rolo de la junularo, cxar kiel diris la 15-jara Edmond Privat en Boulogne-sur-Mer: "Varbi maljunulojn estas vane labori, cxar ili cxiuj baldaux mortos kaj estos perditaj por la movado". La temo estis respegulita en la kongresaj dokumentoj. Eble ankoraux ne cxiu alkutimigxis al tiu cxi novajxo. Estis emfazita la neceso de pli bona informado kaj pli fortaj ligoj inter la estraro kaj la lokaj societoj. La plej grava ligilo gxis nun restas la revuo "Bulgara Esperantisto". Konklude oni povus diri, ke BEA dauxrigos sian vojon per novaj fortoj, refresxigotaj de la venonta IJK en Vraca, kies aligxilo jam aperis, kaj superos la barilojn de la komplika enlanda situacio celante pli altan kvaliton en la agado. Aleksandr Sxivarov, Bulgario ************************************************************************* ILEI //// Nia prioritato: Instruista trejnado =================================== En 1993 ILEI volas klare meti la emfazon al instruista trejnado. Ni elkalkulis la proksimuman instruadan bezonon por pluvivigi parolkomunumon de miliono da homoj, praktike sen denaska fonto de novaj parolantoj. Ni taksis, ke necesus logi cx. 200.000 homojn al kursoj cxiujare por rikolti 40.000 parolantojn kaj uzantojn. Tio postulas dauxran popolon da 10.000 instruistoj. Por teni tiun popolon stabila necesas trejni cx. 500 novajn cxiujare, kio postulas krei kernon de instruisto-trejnistoj. ILEI ne havas forton tuj atingi tiun nivelon, cxi tamen starigis al si la defion proponi 50 lokojn en instruistaj kursoj en 1993 kaj 100 en 1994. Modestan ekpasxon ni prenis per tri-taga intensa kurso pri komunikada instruado en la E-Centro en Poprad, Slovakio frue en novembro. Gxi logis nur ok partoprenantojn, tamen el kvar landoj, kaj la plimulto estis praktikantaj instruistoj. En 1993 ni proponos almenaux tri kursojn. D-ro Duncan Charters, brito - vivanta en Usono- gvidos la plej ampleksan, antauxvideble du-semajnan en Kultura Centro Esperantista (KCE) en Svislando inter 6-17 de julio. Ankaux la poprada kurso, bazita sur la lernolibro Tendaraj Tagoj estos ripetita. En la nova jaro ni kompilos registron de tiuj gvidantoj de instruistaj kursoj. Cxiu skizos la specojn de kursoj proponeblaj, kun diversaj dauxroj, cel-grupoj kaj instru-metodoj kaj la kondicxoj bezonataj. Tiun katalogon ni proponos al landaj asocioj kaj E-Centroj. La malmultaj aligxintoj al Poprad bezonas analizon. Sxajnas, ke ILEI sukcesos oferti 50 kurs-lokojn en 1993, sed pli debateblas la kapablo trovi 50 tauxgajn kursanojn en la nunaj ekonomiaj cirkonstancoj. Konkurenco de aliaj renkontigxoj en la feria sezono ankaux malhelpas. Necesas fari kursojn ne nur por niaj nunaj instruistoj, sed ankaux por novaj, (cxu de fremdaj lingvoj, cxu de pacaj aux sociaj studoj) kiujn ni devos konvinki eklerni esperanton. Necesas kelkaj bazaj pasxoj: ---------------------------- * Havigi por niaj movade organizitaj kursoj minimuman agnoskon cxe edukaj instancoj, tiel ke instruistoj estu liberigitaj kun salajro partopreni. * Disponigi lokojn en tiuj kursoj preskaux senpage por instruistoj kun nesuficxaj propraj rimedoj. * Organizi kursojn ne nur en E-Centroj, sed ankaux laux oficiala sankcio en centroj de naciaj aux aliaj edukaj instancoj, kadre de la normala programo de instruista trejnado aux plutrejnado. * Sisteme starigi reton de homoj, kapablaj trejni la instruisto- trejnistojn. Tiun temon ni atakos kune kun d-ro Charters okaze de lia vizito al Euxropo somere. Tiuj argumentoj bezonas detaligon kaj transformon al kohera laborplano. Ni rekomendas membrecon en ILEI al cxiu, kiu instruas, okupigxas pri edukado aux rekonas gxian gravecon al nia movado kaj komunumo. Cxion bonan por la nova jaro deziras Stefan MacGill, prezidanto de ILEI ************************************************************************* KARAJ LEGANTOJ! /////////////// En la numero januaro (1)-93 en la rubriko "Esperanto defendata" aperis la artikolo: "1.4 miliardoj da ekuoj", represita el la bulteno "Esperanta Sxako" n-ro 4/1992. Kun surprizo ni eksciis, ke la artikolo estas nemenciita (!) represo de aperinta artikolo, verkita de Claude Piron el la gazeto "La Partio Nova" de la itala Radikala Partio en marto 1992. Kvankam ni cxi-kaze estas senkulpaj, ni pardonpetas de C. Piron kaj de "La Partio Nova" pro la nemencio de ilia nomo. * * * En la antauxa numero ni petis vian helpon por pligrandigi la nombron de abonantoj. Ni dankas viajn cxi temajn telefonojn, leterojn, kaj laux la propono de Josef Denver (Argentino) sur la suplementa folio vi trovas (fotokopieblan, pligrandigeblan) afisxeton por helpi la varban laboron. Kun sinceraj dankoj: Szilvasi Laszlo ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// En mia artikolo "Kiel instrui..." mi trovis du... (mi ne scias kiel nomi ilin, cxu eraroj aux korektoj). Temas pri sxangxo de vortoj "konatajxo, nekonatajxo" al "konajxo, nekonajxo", kaj tiu dua estas erare legita, temis pri "uzante KI- demandojn kaj EVITANTE CxU demandojn" - ne evidente kiel vi presis. Mi devas konfesi, ke mi ege ne sxatas kiam oni korektas miajn tekstojn. Tuj sxangxoj ofte kripligas la tekston, kaj sxangxas ecx la signifon(!), kiel tiu evidente anstataux evitante. Mi celis gxuste la inverson, cxar instruantoj uzas tro da CxU- demandojn kiuj estas nur ripetaj, do ne kreivaj. Mi esperas, ke vi ne MISkomprenosmin. Mila v.d. Horst-Holinska, Nederlando * * * Kara Mila La koncernan artikolon (bedauxrinde) ni retajpis ne rekte el IPR, sed el la gazeto "Kroata Esperantisto" jaro 1, numero 1, pagxo 9, kie ni unue trovis gxin. Krom la tre oftaj mallongigoj, lauxenhave ni ne re-redaktas la tekstojn. Kompreneble ni korektas lingvajn erarojn, aux sxangxas vortojn por lingva konsekvenceco, sed plej ofte ni nur faras lingvan plisimpligon, ke la teksto estu pli facile komprenebla. La supraj sxangxoj neniel povas influi la enhavon de la koncernaj materialoj. Tiuj artikoloj, kiuj venas rekte al ni, plej ofte (pro la kompetenteco de la verkintoj, i.a. ankaux de Vi) estas praktike nesxangxitaj). La redaktan laboron cxe aliaj gazetoj, revuoj, ni ne povas influi. Ni pardonpetas kaj de Vi, kaj de aliaj auxtoroj, kiuj - eble - spertas similajn problemojn, kauxzitajn de la represo de jam aperintaj artikoloj. Estimplene Szilvasi Laszlo ************************************************************************* Embargo de rusia e-eldonejo por la rubla zono ============================================= Letero de leganto al la redakcio de la revuo "Ruslanda Esperantisto": - "Vi menciis, ke la eldonejo "Sezonoj" dum la librotago okazinta en UK-77 prezentis 10 titolojn. Brave! En aliaj gazetoj oni povas legi favorajn recenzojn pri Sveda Alumeto, La majstro kaj Margarita, Metropoliteno k.a., sed kie tiuj libroj akireblas kontraux rubloj? Cxu la eldonejo strebas konkeri la okcidentan merkaton, kiu laux H. Mayer estas tre limigita. Sendube tio donas al la eldonejo financan subtenon, sed venis tempo turni la rigardon al ruslandaj esperantistoj..." Sergej Strelec, Cxeljabinsk Respondo de la redakcio: ..."Sezonoj" estas privata firmao, kies eldonpolitiko evoluas laux la merkata sistemo. Tial oni ne planas vendi la librojn ruble (=senpage disdoni) en Ruslando antaux la saturigxo de la okcident-deviza merkato, multe pli dinamisma ol kredas kolego Mayer. Enlanda disvendo nepre rezultigus prez-dumpon en la okcident-deviza zono, kaj la "okcidentaj" libroservoj rifuzus plu acxeti la librojn kiuj paralele vendigxus kontraux dekona prezo. Konata ekzemplo estas "La dangxera lingvo", kiun nialandanoj dum du jaroj disvendis kontraux 3-5 guldenoj, apud la fiksita prezo 66 gld. Rezulte plej suferis la libroservo de UEA kaj aliaj "okcidentaj" libroservoj, kies latentaj klientoj preferas acxeti la librojn nigre je grave dumpita prezo. Nur indignon meritis lerta ruso, vendinta pirate en la UK kontraux prezo egala al tri bieroj la ekz-on de La majstro kaj Margarita, jxus donacitan al li en Vieno. Tial "Sezonoj" anoncis embargon de cxiuj siaj libroj por la rubla zono. Por veraj literatur-sxatantoj estas planate fondi libro-klubon cxe "Sezonoj." el Ruslanda Esperantisto 11/92. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Esperanto-elsendo - per satelito! ================================= La 27-an de decembro Radio Vatikana prezentis sian jarfinan leterkeston. Entute dum 1992 la E-redakcio de Radio Vatikana ricevis 926 korespondajxojn el 45 landoj. La 1-an lokon okupis Germanio per 168, la 2-an lokon Italio per 141, la 3-an Cxehoslovakio per 87, la 4-an Nederlando per 76 kaj la 5-an lokon Polio per 60 alskriboj. Por komparo, pasintjare la E- redakcio ricevis 60 pliajn leterojn, do dauxras la malkresko de la korespondajxoj. Versxajne pluraj el ni timas, ke ankaux Vatikano cxesigos la elsendojn de E-lingvaj programoj. La Radio Vatikana povas trankviligi cxiujn. La rilatoj de la E-redakcio kun la estroj de la Radio estas bonaj. La E-redakcio havas la impreson, ke kvankam ne oficialigita per propra statuso, tamen la E-elsendoj estas plene akceptataj kaj rigardataj kun simpatio kaj tute sen duboj pri ilia utilo kaj signifo. Krome, esperanto bone fartas cxe Radio Vatikana, cxar gxia universaleco tre bone kongruas al la universaleco kaj tutmonda spirito de la tuta Radio. La 1-an de januaro 1993 en la E-programo estis priparolita la mesagxo de la Papo okaze de la monda tago por la paco. Tiu 1-a programo de 1993 havis apartan karekterizon, ja gxi estis la 1-a persatelita elsendo de la E-programo de la Radio Vatikana. Se vi nun opinias, ke la E-redakcio de Radio Vatikana okupas la unuan lokon de religiaj elsendoj dum la kristnaska tempo, vi malpravas, cxar Pola Radio - pro sia cxiutaga elsendoritmo - prezentis pli da religiaj programeroj. Radioleo ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi deziras korespondi kun filatelistoj el la tuta mondo, kaj akceptus superfluajn E-gazetojn. Eugeniusz Piasecki, ul. J. Matejki 2, PL-67400 Wschows, Polio * * * Sercxas korespondajn partnerojn 13-jaraj lernantinoj: - Adrienn Balint, Margareta u. 4/3, H-8500 Papa, Hungario. - Annamaria Edl, Liliom u. 2/5, H-8500 Papa, Hungario - Andreo Patyi, 13 jara, Bastya u. 22, H-8500 Papa, Hungario. * * * Mi volas korespondi kun diverslandaj esperantistoj: S-ino Natali Osminina, LT-5818 Klaipeda,Igulos 24-60, Litovio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Anoncetoj, kiuj havas ian ajn rilaton al esperanto, estas senpagaj * * * Somerumu en Keszthely, cxefurbo de Balatono! Feridomo kun tri cxambroj, du bancxambroj, kuirejo, por maksimume 8 personoj. Normala lu-prezo: 65 DEM. Se inter la gastoj estas esperantisto, vi ricevos 20 %-an rabaton! Cxiu alia esperanto-parolanto signifas 2 % plusan rabaton. Adreso de la peranto: Jozsef Nemeth, Kili n ltp. 75/9, H-8500 Papa, Hungario. * * * Pavla kaj Vlada Dvorakovi havas novan adreson: Ostravsk 637, CS-19900 Praha 9, Letnany, Cxehioi Tel./fakso: +42-2-899602 * * * Mi posedas komputilon kaj praktikas gxin suficxe. Mi volas konatigxi kun eksterlandaj esperantistoj pri komputado kaj programado, kaj eventuale intersxangxi programojn. Mario Jose Miranda, Casilla 2910, Correo Central, 1000 Buenos Aires, Argentino. * * * La kunvenoj de Auxstria Katolika Ligo Esperantista okazas cxiam la 2-an kaj la 4-an mardon de la monato de la 17-a gxis la 19-a horo en Dr. Pornerheim (de Kreuzbund), Gschwandtnergasse 53/1, Vieno, 17-a distrikto. Letera adreso por antauxaj kontaktoj: Walter Mudrak, Beatrix-Gasse 19/9, A-1030 Wien. * * * Du virinoj volas malfermi novan vendejon por disvendadi belajn modernajn virinajn subvestajxojn, lauxeble italajn produktajxojn. Ni sercxas kontakton por lauxeble plej malmultekoste akiri tiajn varojn, pleje bonvenus eblo por komisia vendado. Ni volus apliki vere konkurenckapablan prezon por sukcese funkcii. Ekskluziva laborlingvo: esperanto. Adreso por kontaktigxo: Imre Bajaki, Pf. 138, H-6100 Kkfelegyhaza, Hungario. Fakso: +36-76-361-841 ************************************************************************* Jerusalema Bulteno ================== "Jerusalema Bulteno estas individua gazeto pri literaturo kaj evoluo de aliaj esperantaj aferoj en la regiono". Gxi aperas en 4 pagxoj, en formato A-4, okupigxas cxefe pri judismo, kaj pri ties teorio. Titoloj de la 12-a numero: Cxu ili validas - la solvoj de Marks-Leninismo? // La devo gastigi en judismo // Kia varo, kia cxaro!? - pri la lingvo E-o kaj gxia perspektivo // La Centro Sivron. Interesigxantoj skribu al: Jeremi Gishron, Centro Sivron, Pk. 23180, IL-91 231 Jerusalem, Israelo. ************************************************************************* CxU NOVA MONDA ORDO? Sekvu la debaton en la revuo Monda Forumo Plauener Str. 39, DO-1092 Berlin, Germanio ************************************************************************* INTERESE //////// Mia prefero por la vinrugxo cxiam estos; la flut' kaj la liuto rifugxo cxiam estos; kaj, se el mia cindro potisto faros krucxon, plena de pura vino la krucxo cxiam estos. Omar Kajjam Letero al G. Waringhien ======================= Kara Gaston Waringhien: Oniskribe kaj onidire vi lasis nin en decembro, antaux pluraj monatoj. Nur unu fojon mi vidis vin persone, en la Universala Kongreso de UEA en Auxgsburgo, en 1985, kaj nur unufoje mi ricevis de vi leteron (precize: karton) okaze de enketo pri la dek plej belaj vortoj esperantaj. Tamen dum la dek aux dekdu jaroj de mia esperantista vivo mi ofte vin renkontis en libroj kaj gazetoj kaj ecx en edistudia kasedo ("Inter la arboj, sur la voj'..."). Kaj certe mi renkontos, ni renkontos vin plu. Cxar vi tralogxas mian cxambron, miajn libro-bretojn. Kiam mi konsultas la zamenhofajn "Lingvaj Respondoj", de vi editoritajn, aux la klasikan "Parnasa Gvidlibro", kiun publike ni tabuas sed hejme asiduas, jen tie via nomo kaj ne nur via nomo. Kiel en via cetera verkaro dominas en ili erudicio kaj klero en enormaj kvantoj kune kun sana ironio kaj pipra distro-spico. Klare mi vidas tion en viaj kvin volumoj da eseoj. Kiu ankoraux ne legis ilin, tiu ne konas la potencialan esprimivon de esperanto nek, plej grave, viajn aktualajn kaj sen-egalajn atingojn. Onin ne surprizu la fakto, ke la pinton de la prireligia beletro en esperanto verkis gxuste vi, Gaston Waringhien, "malfrua fil' de l' olda paganismo", per esearo "Ni kaj gxi", tria en la serio. Ankaux en kompilado de vortaroj vi aktivis unike kaj senrivale. Kiom ajn da pivoj ose eldonigxos, al via PIVo ni revenos dauxre. La imponan "Plena Ilustrita Vortaro" vi akusxis, slipon post slipo, en temp' senkomputila, kaj, kvankam teamo da kunauxtoroj vin helpis en tiu tasko, cxi PIVo restas kaj restos vivo-verko via. Vi ankaux cxefredaktis la faman "Nica literatura revuo", kaj kun via kolego kaj amiko Kalman Kalocsay regalis la esperantistojn per titoloj tiel diversaj, kiel "Plena Analiza Gramatiko" aux "Kantoj kaj romancoj", traduko de poemaro de Heinrich Heine. Cxar tradukiste vi suverenis, kiel pruvas, ekzemple, via redono de la robajoj de Umar Kajjam, via persa prasamideano. Kaj originalverke? En "Libro de Amo" viaj versoj igas min redifini la vorton "lascivo": la kremo de la scivolemo. Viaj koploj en "Esperanta Antologio" memorigas nin pri via amo al (andaluzaj) virinoj. Hieraux mi relegis vian pseuxdonome geman (aux ge-mauxran) poemaron "Duonvocxe". Kiaj poemoj! Plej impresis min la kvinstrofa "perdita esploranto". Kaj tre probable unu el la poemoj duonvocxaj plej konataj de esperantistoj estas via jena triverso: Maro, zorga dommastrino, faldas re kaj re, sen fino, susure silkajn ondojn. Pensante pri via forpaso mi ne povis ne fari adapton por tiu cxi letera nekrologo. Bonvolu rigardi gxin ne epitafo, sed saluto kaj omagxo de verkemul' samlingva kaj samnoma: Morto, zorga hommastrino, falcxas re kaj re, sen fino, susure silkan fojnon. Vian respondon mi divenas en la umaraj robajoj. Ne dubu, ke via verkaro estos por ni vin-enhava, vin-plena cindro-taso, en kiu, cxe nia sola tusxo, lek' aux lego, vi revivetos. Amike, via Georgo Kamacxo el Boletin de HEF, majo-julio 1992. ************************************************************************* SUPLEMENTO AL EVENTOJ ///////////////////// INVITO AL (DAUxRA) KUNLABORO ============================ kadre de renovigita Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de UEA --------------------------------------------------------- En Vieno la nova Estraro de UEA decidis kunigi la fakojn "informado" kaj "eksteraj rilatoj" kaj taski ilin al mi. Kvankam la du fakoj ne identas unu kun la alia (eksteraj rilatoj limigxas al organizajxoj kaj povas inkluzivi kunlaboron, konsultajn rilatojn k.s., dum informado kovras ankaux la gxeneralan publikon, amaskomunikilojn ktp), mi kredas ke la lastaj tri jaroj da sperto pri la Informa Fako montras sekvindan vojon ankaux por niaj eksteraj rilatoj. La plej gravaj sxangxoj, kiujn mi proponas enkonduki, estas jenaj: - la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj estos multe pli granda, kaj inkluzivos aktivulojn pri eksteraj rilatoj el la landaj kaj fakaj asocioj kaj TEJO; - la Komisiono havos propran bultenon, kiu servos al la intersxangxo de spertoj, informoj kaj ideoj kaj la evoluigo de komunaj strategio kaj projektoj; - la laboro pri eksteraj rilatoj estos pli integrita kun la laboro de la Informa Fako kaj la Centro por Esploro kaj Dokumentado (la kunigo de tiuj fakoj cxe unu estrarano estas jam pasxo en tiu direkto). Aldone vi trovas skizan laborplanon, kiu inkluzivas tiujn punktojn sed klopodas analizi ankaux pli specifajn flankojn de la laboro. Jen kelkaj glosoj: Strategio: per "engagxo" mi celas gxuste tion, kio diferencigas eksterajn rilatojn de informado, nome aktivan kunlaboron ekster la movadaj kadroj. Nura pasiva reprezentado estas neefika, kaj nura pledado por la propra afero ofte fremdigas. Sed ni ja zorge elektu, pri kiaj temoj kaj kiamaniere ni engagxu nin. Strukturo: Por eksteraj rilatoj gravas la organiza nivelo, en kiu oni aktivas. UEA donas la solan kadron, en kiu aktivuloj je landa, faka kaj internacia nivelo povas intersxangxi spertojn kaj iniciatu komunajn projektojn: La Komisiono nek faros cxion mem, nek trudos laboron al aliaj: gxi ideos, diskutos, ekrealigos kaj invitos al kunlaboro. Gravas ankaux la celgrupo. UN kaj Unesko estas tradicie la cxefa fokuso por UEA; neregistaraj organizoj estas ofta diskuttemo, sed malofte okazas kunordigita aux sistema agado cxe ili. Inter la regionoj, Euxropo estas ankoraux la plej grava, sed ni estas jam suficxe fortaj en aliaj regionoj (orienta Azio, Ameriko) por bezoni kunordigon. Programo: Cxi tie vi trovos kelkajn provizorajn celojn por la venontaj tri jaroj. Per via kunlaboro mi esperas jam baldaux realigi kelkajn kaj plikonkretigi aliajn. Se vi pretas kunlabori en la renovigita Komisiono, mi petas vin pli-malpli tuj kontakti min kun viaj unuaj reagoj, kiuj konsistigos parton de la unua bulteno pri eksteraj rilatoj, dissendota cxirkaux la jarfino. Se vi konas aliajn aktivulojn sur tiu kampo bonvolu peti ilin proponi sin per kopio de tiu formularo. Kun anticipa danko, elkore salutas Mark Fettes, estrarano de UEA pri informado kaj eksteraj rilatoj, 3-332 Cumberland St. Ottawa, Ont. Kanado K1N 7J2 Tel. +l-613-562 0785 ************************************************************************* Laborplano pri eksteraj rilatoj, 1992-1995 ========================================== I. Strategio ------------ Engagxo II. Strukturo ------------- 1. Komisiono pri Eksteraj Rilatoj 2. Fakaj asocioj 3. Landaj asocioj (A: interne B: UN kaj Unesko C: neregistaraj organizoj Cx: regionoj). III. Programo ------------- A. Gxenerale ```````````` 1-3. - rekonsistigo de la komisiono laux pli vasta koncepto, ink. FA, LA, TEJO - eldonado de bulteno pri eksteraj rilatoj (3 n-roj jare) - kunlaboro kun Informa Fako kaj CED kadre de kampanjo B. UN kaj Unesko ```````````````` 1. - Komuna bulteno: en la angla, franca kaj E-o: tri numeroj jare - kampanjo "Esperanto por monda demokratio" (vd. laborplanon pri informado) - fortigo de la reprezentado en Novjorko, Parizo kaj aliloke per la varbado kaj trejnado de aktivuloj - plialtigo de la profilo de UEA sur la kampo de modernaj lingvoj, pacedukado kaj kulturo - efektivigo do projektoj en la kadro de UN-Unesko: Jaro de la Familio, Bjalistoka Centro, k.a. 2. - kunlaboro kun FA pri kontaktoj kun specifaj fakoj, partopreno en fakaj konferencoj ks. - subteno al kaj kunlaboro kun Monda Kunagado por Eduko, Scienco kaj Kulturo 3. - kunlaboro kun LA pri kontaktoj kun landaj UN- kaj Unesko- asocioj, centroj, oficejoj k.s. - kampanjo "Esperanto por monda demokratio" (vd. laborplanon pri informado) C. Neregistaraj organizajxoj ```````````````````````````` 1. - sekvoj de UNCED: disvastigo de la Etika Kompromiso, konsilado pri gxia plenumo - kampanjo "Esperanto por monda demokratio" (vd. laborplanon pri informado) - kunlaboro pri internaciaj projektoj de komuna intereso 2. - kunlaboro kun FA pri kontaktoj kun internaciaj samfakaj asocioj - kreado kaj disvastigo de pli specifaj informiloj por fakaj medioj 3. - instigi kaj helpi al LA membrigxi en landaj retoj kaj forumoj por NRO-oj - kunlaboro pri naciaj projektoj de komuna intereso Cx. Regionoj ```````````` 1. - reprezentado de UEA cxe regionaj organizoj: Konsilio de Euxropo, KSKE k.a. - difino de apartaj regionaj bezonoj kaj adapto de materialoj kaj metodoj al tiuj bezonoj 2-3. - kontribuado al strategioj kaj kunordigo de LA kaj FA je regiona nivelo - kunlaboro pri informado kaj reprezentado cxe regionaj instancoj, parlamento k.s. La bultenoj pri eksteraj rilatoj servos al la plidetaligo kaj adapto de tiu cxi programo. En la unua bulteno trovigxos pli da informoj i.a. pri la proponita kampanjo, kiu grave influos la agadon dum tiu cxi mandato. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor