Eventoj n-ro 0021, 1/januaro - '93, retposxta versio ***************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Estimata, - Labori pli energie ol iam - Regularo pri la Belartaj Konkursoj de UEA - Cxu agi aux tamburi? Organizaj demandoj: - Novan strategion! - Por kiuj? Faka aplikado: - Sxakistoj - anoncu Vin! Esperanto aplikata: - Profesiaj rangoj ankaux en esperanto! - Esperanto en laborejoj! - Kolumbia E-eldonejo - * - ESPERANTO-HORLOGxO! Komerca aplikado: - Karaj kolegoj, - Juvelajxoj... Arangxoj: - Internacia Junulara Festivalo - Ski-kunveno en Svisio! - Karavano al la UK en Valencio! Kulturo: - Pupteatra Festivalo Muzika kulturo: - Jxomart kaj Natasxa salutas el Svedio - Profesia son-studio por senpage registri esperantan muzikon! Intervjuo: - Simo Milojevicx Esperanto defendata: - 1.4 miliardoj de ekuoj Alvoko: - ESPERANTO-DOMO EN NICO! Propagando: - Posxtkarto kaj e-lingva kalendaro! La leganto: - * Revuoj, gazetoj: - Informilo en Kubo Korespondi deziras: - *** Esperanto en radio: - LA INCENDIO EN HOFBURG Anoncetoj: - *** - Internacia konkurso por lernejanoj Interese: - Kompletigo al la "kompletigo" - La arto subfosi asocion ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Estimata, ========= Kiel vi vidas, tiun cxi de la gazeto EVENTOJ venas al vi jam gxustatempe, kiel ni promesis sen malfruo. Ne estas sekreto, ke cxe la startigo de EVENTOJ ni ne havis multajn spertojn pri la gazet-farado, ni lernis gxin kun via en la dauro de la pasinta jaro. Ni esperas, ke ankaux vi trovas "kelkajn" diferencojn, se vi komparas la unuajn kaj la lastajn numerojn. Ni sincere dankas viajn multajn helpovolajn leterojn, kaj ni ege gxojas, ke multaj el vi nomis gxin nia "gazeto". Vi sciu, ke ni tre bonvenigus viajn sincerajn kritikojn pri la enhavo, stilo kaj ekstera aspekto de la gazeto! pri pluraj mankoj ni konscias, kaj klopodos transfomi la eldonan strukturon por solvi ilin, sed kelkaj aferoj postulas iom pli da da tempo (ekz. la adresetiketoj estas farataj cxe la gazet-senda servo de la posxto, kaj nia reklamacio pro ilia kvalito havas efikon (bedaurinde) ne tuj...). Jaro post jaro plurmiloj de novuloj finas diversajn E- kursojn, alfluas al nia movado. Bedauxrinde nur tre malmultaj restas el ili por la longa tempo, cxar cxu la spertita bildo ne kongruas al la imagita (Öfalsa reklamado), cxu ili ne trovis identecon cxe ni. Mankas la "edukado" esti esperantisto - kaj dum la kursoj, kaj ankaux poste. Kontrauxe al alilingvaj lernolibroj, tiuj niaj ne "instruas" nian kulturon, historion, tradiciojn - kaj post la kurso gxenerale jam estas malfrue! Ofte ecx la kursgvidantoj, E- insruistoj ne konas (kompreneble ankaux ne instruas) la funkciadon de niaj organizoj, la uz-manieron de la diversaj servoj, la eblecojn de nia movado. Multaj homoj malaperas pro "eksteraj" (geedzigxa, kariera aux simple vivtena) kialoj, ja mankas al ili iu kostanta fadeno, iu gazeto, kiu ligas ilin al la komunumo, ecx kiam ili ne havas tiom da tempo por regule kaj ofte viziti diversajn E- arangxojn, kongresojn, renkontigxojn, - kaj kiam ekz. pro la agxo sxangxigxas la vivo-stilo. Ni petas vian helpon! Vi mem spertas, vidas, ke per la enhavo de nia gazeto ni volas esti "tiu ligilo". Ni petas Vin, esatu nia varbanto por EVENTOJ! Montru Gxin al aliaj, aktivaj kaj ne-aktivaj esperantistoj, por "uzantoj de servoj", en via klubejo, en diversaj E-renkontigxoj, kaj vabu novajn legantojn! Estas gxuste vi, la leganto, kiu plej efike povas helpi, ke la fadeno atingu pli da homoj! Ni esperas je via helpo. Via redaktoro Szilvasi Laszlo *********************************************************** Novjara mesagxo de la prezidanto de UEA: Labori pli energie ol iam ========================= Esperanto havas sian originon en epoko kaj loko, en kiuj la problemoj de pluretna kunvivado estis akraj. En la naskigxurbo de Zamenhof kunvivis judoj, poloj, rusoj, germanoj kaj belorusoj. Cxiu gento havis sian apartan lingvon, cxiu inklinis suspekti la aliajn. La kreinto de Esperanto estis inspirita de la nobla deziro, ebligi respekton kaj pacon inter la homoj: li volis labori por mondo, en kiu etna identeco, kvankam respektata, ne plu ludu decidan rolon en la socio. "Kiam mi estis ankoraux infano," li deklaris en sia parolado al la dua UK en Gxenevo, "mi rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dvidas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj cxio sxangxigxos kaj bonigxos." La eventoj de 1992 lasas la impreson, ke la homa specio tamen ne sxangxigxas, ne bonigxas. Kiel okazis tiam en Bjalistoko, tiel okazas nun en Sarajevo kaj tra Bosnio, nur per pli modernaj armiloj. Certe tiel okazos plie en aliaj lokoj kaj aliaj tempoj. "Anstataux miaj belaj songxoj mi ekvidis teruan efektivajxon; (...) sovagxaj homoj (...) sin jxetis kiel plej kruelaj bestoj kontraux trankvilaj logxantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion." En Bjalstoko, asertis Zamenhof, ne kulpis tiu aux alia gento. "Kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malbonaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj." Tiaj krimuloj gajnas sian potencon (ofte ecx sxtatan potencon) per emfazado de tio, kio dividas la homojn, kaj malemfazado de tio, kio kunigas nin. Ili sisteme kovas suspektemon kaj malfidon inter etnoj, nacioj, aux aliaj difinitaj kategorioj de homoj. Ni helpas ilin, kiam ajn ni vidas ne homojn sed kategoriojn. Por sana mondo, ni devas ne forgesi, ke cxiu homo estas antaux cxio persono kaj individuo. Tio gravas pli, ol la etna aparteno, la lingva aparteno, la religianeco, la socia klaso, la sekso. Mi konscias, ke foje estas malfecile tiel rilati al tiuj, kiujn nin ne konas. Same estis por Zamenhof: kiel li iam skribis, en la komenco en lia koro "ofte vekigxidas la 'patrioto', kiu terure bataladis en mia koro kontraux la 'homo'." Sed fine venkis la homo. Per la internacia lingvo Esperanto li donis al ni la eblecon, ne plu trakti homojn kiel anojn de tiu aux alia lingvo, sed egalrajte kiel homojn. Mi finas per la cito Zamenhofa. "Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj farigxis tiel kruela, ni, esperantistoj devas labori pli energie ol iam." Enirante la jaron 1993, ni scias, ke tio estas nia devo:labori pli energie ol iam. John C. Wells ************************************************************************* Regularo pri la Belartaj Konkursoj de UEA ========================================= Artikolo 3. ---------- 1) Oni aljugxas gxis tri premiojn en cxiu brancxo, krom en la brancxoj eseo originala (Premio Luigi Minnaja) kaj kanto (Premio Anokin), en kiuj oni aljugxas ne pli ol unu premion. En la brancxo Infanlibro de la jaro oni aljugxas nur unu premion. 2) La prijugxa Komisiono konzistas el prezidanto, sekretario kaj minimume 6 pliaj membroj, do el minimume 8 personoj apartenantaj al almenaux 4 lingvaj komunumoj. La Estraro de UEA nomas prezidanton kaj sekretarion por maksimuma dauxro de 3 jaroj, sed ili povas esti liberigitaj de siaj funkcioj ankaux pli frue, se la Estraro tion opinias oportuna. La ceteraj membroj de la komisiono estas nomataj de la Estraro laux la propono de la prezidanto kaj sekretario de la Komisiono same tiel por la maksimuma periodo de tri jaroj, sed ili povas esti liberigitaj de siaj funkcioj ankaux pli frue laux propono de la prezidanto kaj sekretario. La membroj de la Komisiono ne rajtas konkursi en tiuj brancxoj, kiujn ili prijugxas. 3) Se la jugxa tasko en iu brancxo estas tro peza, la prezidanto rajtas dividi la prijugxon de la unuopaj brancxoj inter la komisionanoj. Tamen, malpli ol 3 membroj apartenantaj al minimume du lingvaj komunumoj ne rajtas decidi pri la konkursajxoj en kiu ajn brancxo aux grupo de brancxoj. 4) La sekretario ne formale partoprenas en la jugxado, sed prizorgas cxiujn organizajn laborojn, precipe la anoncadon de la konkursoj en la gazetaro, la kolektadon de la manuskriptoj, ilian distribuon inter la membroj de la Komisiono, la kolektadon de la jugxoj, la komunikon de la rezultoj kaj cxiujn teknikajn arangxojn en ligo kun la premioj kaj la diplomoj. 5) La sekretario sendas po unu kompleton de la konkursajxoj al cxiu jugxanto en la koncerna brancxo, sed kasxas antaux la jugxantoj la identecon de la konkursantoj. ************************************************************************* Cxu agi aux tamburi? ==================== Pro edukado aux karaktero, mi kutimas agi laux kelkaj kriterioj: "kiu nenion faras, tiu ne eraras", "agu laux via konscienco", "pli bone agi ol paroli". Tamen el diversaj konversacioj evidentigxas, ke la homoj sxatus scii, kion faras estraranoj de UFE (Unuigxo Franca por Esperanto). Ne estas mia kutimo tamburi cxiam, kiam mi skribas leteron (ecx se mi sendas kvarcenton jare), aperigi miajn leterojn al oficialuloj (kun ties respondoj), kvankam mi auxtomate rebatas al politikistoj, jxurnalistoj, verkistoj, iuj tusxis aux forgesis la lingvo-dimension; kvankam mi ankaux kontaktas la cxisuprajn por instigi ilin havi kapablon kaj scivolon pripensi la temon. Mi ne rakontas, kiom da horoj mi estis telefonanta por solvi diversajn problemojn, kiuj rilatas al la asocio aux al esperantistoj. Por mi estis nature, normale, sindevige fari. Cxu vi, leganto, opinias, ke vi abonas gazeton por legi en gxi memglorigon? Mi konscias, ke ni tamen ne suficxe tamburas kaj trumpetas pri la agado de UFE. Regas nun en Francio stranga pensmaniero: UFE faru cxion (inviti eksterlandanojn, pagi por la funkciado de la E-servo en la centra hejm-komputila sistemo, havi budon en la ekspozicio Expolangues, organizi festivalon, eldoni kvalitajn kulturajxojn ekz. "Antologio de la Franca Literaturo", "Vortaro franca-esperanto", literaturajn suplementojn, flegi jxurnalistojn per regula sendado de informoj tra "Lettre de l'Esp'eranto" kaj "Esperanto-Aktualit'es", koncepti kaj eldoni informilojn k.s.) kaj mi, esperantisto, klacxu, riprocxu, bojkotu, ne pagu kotizon, reproduktu cxion, cxefe profitu la servojn. Renee Triolle el la revuo Franca Esperantisto, nov/92. Rim. Adreso de UFE: 4 bis rue de la Cerisaie, F-75004 Paris, Francio ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Novan strategion! - Por kiuj? ============================= En la gezeto EVENTOJ estas de kekaj numeroj interesa diskuto pri fundamentaj demandoj de UEA, kaj ankaux iom pli largxe pri tiu de esperanto-movado. Ni ne forgesu ankaux pri cxi tiu dua flanko de la diskuto, ja granda plimulto de esperantistoj agadas ekster UEA. Ni rigardu nur kelkajn statistikojn de UEA, kaj tiun de landaj asocioj. Laux raportoj de 5 mez-euxropaj landaj asocioj (Cxehxa EA, Bulgara EA, Hungara EA, Pola EA, Slovakia EA), en la jaro 1988 en la kadroj de cxi tiuj landaj asocioj agadis pli ol 23 mil esperantistoj, sed pro malricxeco nur cx. la duono de ili pagis la aligitan membrokotizon al UEA. Tamen, la pagintoj de tiuj 5 landaj asocioj en la sama jaro donis 59%- ojn de la tuta anaro de UEA. Tiu cxi cifero en 1991 estas jam nur 23%-oj. La falo estas okulfrape videbla ankaux en la sxangxigxo de la UEA- membraro. Kompreneble mi konscias pri la altigxo de individua membraro: de 7291 en 1987 gxi kreskigxis 5 procentojn, gxis 7645 en 1990. Por UEA - laux mi - etas grave ne trotaksi la signifon de la nombro de individuaj membroj, ja pli ol du trionoj de la tuta membraro estas aligita membro, aliflanke, sen ili UEA kun sia ne tute 8 mil individuaj anoj farigxus nur eta internacia organizo. En tiu cxi statistikado mi ne povas konsideri la membraron de kelkaj landaj asocioj kiel ekz. Cxinio, pro manko de "oficialaj" informoj. Sed ni kredu nian "oficialan" revuon Esperanto. Laux la artikolo de revuo Esperanto el la plumo de profesoro de Universitato en Sxanghajo, "En Cxinio estas cx. 400.000 esperantistoj" (1990/25 p.). La supre menciitaj faktoj kuragxigas min konstati, ke la granda plimulto de esperantistoj agadas ekster la kadroj de UEA. Sed kial? Kaj fine: cxu la nun preparata strategia plano de UEA konsideros cxi tiujn faktojn? Oszkar Princz, Hungario *********************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Esperanto Sxak-Ligo Internacia Sxakistoj - anoncu Vin! ======================= Ne cxiuj membroj de organizo scias, ke naskigxjaro de ESxLI estas 1958. Jes, baldaux ni festos jubileon - 35 jarojn de funkciado. Kiom multo sxangxigxis en tiu cxi periodo! Ni trovis novajn kaj novajn amikojn, korespondis, sxakludis kaj ... sciigxis pri mortoj de amikoj. Tia estas la vivo. Sxangxigxis membroj, sxangxigxis estraroj, sed ESxLI restis! De la jaro 1958 ankaux la cxirkauxanta mondo sxangxigxis. Precipe en la lastaj jaroj. Kaj nun estas malfacilaj tagoj por EsxLI. Pluraj landaj perantoj ne laboras, silentas, kaj tial ni ne multon scias pri iamaj aktivaj landoj: Hungario, Rusio, Polio... Nur aktivaj perantoj povas plialtigi la nombron de niaj membroj, nur aktivaj perantoj povas plibonigi nian movadon! Estas tre bonvena la sinanonco de esperantistaj sxakistoj. La membrokotizo estas nur 10 USD, kiu inkluzivas la membrecon mem, abonon al nia gazeto "Esperantista Sxakisto", startopagon de nelimigita nombro de turniroj komencitaj en 1993, kaj pli ankaux rabaton por tiuj, kiuj partoprenos la renkontigxon en auxgusto en Rumanio. Por atento de malnovaj membroj! La posxtcxekkonto de EsxLI en Nederlando ne plu validas! Al cxiuj viaj demandoj volonte respondas, kaj atendas vian sinanoncon la sekretario de EsxLI: Sulius Miliunas, Partizanu 154-1, LT- 3041 Kaunas, Litovio. ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Profesiaj rangoj ankaux en esperanto! ===================================== La prestigxo de esperanto dauxre kreskas en Cxinio. Lastatempe la Komisiono pri Profesiaj Rangoj de la Guangxi-a Auxtonoma Regiono faris decidon, ke en la tuta regiono, krom la angla, japana, kaj rusa lingvoj ankaux esperanto povas esti uzata por ekzameni tiujn, kiuj volas ricevi la rilatajn profesiajn rangojn. el El Popola Cxinio, 12/92. ************************************************************************* Esperanto en laborejoj! ======================= Responde al via alvoko en EVENTOJ mi informas, ke mia juvelejo (Olsztyn, Limanowski-strato 4, Polio) mi estas preta uzi esperanton dum vendado... Informo pri gxi ("Ni parolas esperante") ekzistas cxe ekspofenestro. Marian Zdanowski, Olsztyn, Polio. ************************************************************************* Kolumbia E-eldonejo =================== En februaro de '92 estis fondita eldona entrepreno "Kolombiaj E-Eldonajxoj", kies celo estas labori favore al la disvastigo de esperanto, kaj pere de gxi konatigi Kolombion al esperantistoj dise en la mondo. La eldonejo bonvenigas cxian kontakton. Skribu al: pk. 5567, Medellin, Kolombio. ************************************************************************* La informado pri la ekster-movada utiligo, apliko de esperanto estas nia komuna intereso. Sercxu kaj sendu ankaux Vi informojn, artikolojn pri tiu temo! ************************************************************************* ESPERANTO-HORLOGxO! =================== Dedicxe al la UK en Vieno Auxstra Esperanto-Junularo sub la managxado de Martin Gritsch produktigis specialan horlogxon kun eperanto-simboloj kaj surskriboj! La brak-horlogxo havas nigran keston, grizan ciferplaton kun verda E-emblemo, rugxaj montriloj kaj nigrakolora surskribo: "Esperanto - Lingvo Internacia". La horlogo estas "svis-kvalita", havas 2-jaran garanti- tempon, lauxkonstrukcie estas riperabla, kaj aspektas tre alloge. Por havi la horlogxon, simlpe sendu 560 sxilingon al la posxtcxekkonto 7.497.427 (posxtcxekoficejo Wien) de Auxstra Esperanto-Junularo. La menciita sumo jam entenas la sendkoston. Se pro io tamen la horlogxo ne placxus al Vi, vi rajtas redoni gxin dum 14 tagoj post la ricevo, kaj vi ricevos la acxetprezon. Kun la alsendo de la sumo pri ties celo informu ankaux perletere: Auxstria Esperanto-Junularo, Martin Gritsch, Pk. 804, a-8011 Graz, Auxstrio Dum la UK la horlogxo havis grandan suceson, kaj restis nur limigita kvanto... ************************************************************************* KOMERCA APLIKADO //////////////// Karaj kolegoj, ============== la kultur-komerca centro "Esperanto" estas multbrancxa privata entrepreno, strebanta kiel eble plej vaste uzi esperanton en sia laboro. Ni pretas fondi komunajn entreprenojn, kunlabori, reprezenti interesojn de aliaj firmaoj, sercxi partnerojn, ktp. Ni funkciigas ankaux turisman brancxon. Laux viaj deziroj eblas organizi vizitojn al Kievo, al la intresega dendrologia parko apud la urbo Umanj, aux al aliaj urboj de Ukraino, Rusio, Kauxkazo... Estas ebleco organizi ekspozici-vendadon de pentrajxoj en manieroj "batiko" kaj akvareloj sur malseka papero. Profesia pentristo povas veni al Vi (ecx al via E-renkontigxo!), kaj cxiuj bildoj estos pentritaj surloke! Bezonatos Cxambro, kie li povos logxi kun administranto-esperantisto, cxina krepo, akvofarboj kaj papero. Ni povas eksporti ankaux sxafistajn hundidojn! Sciu, ke dume nia merkato ests suficxe frue penetrebla! Koontaktu nin! Esperante pri reehoj, M. Lineckij, direktoro, pk. 539/1, UKR-254200, Kiev-200, Ukraino. Tel: + 7-044-4328777. ************************************************************************* Juvelajxoj... ============= Ni ofertas altkvalitajn, mane prilaboritajn juvelajxojn el a) Pentrita ledo; b) ligno de nigra kverko kaj junipero. Tipoj: orelajxoj, kolpendajxoj, manringoj, harbukoj, diversaj specoj de brocxoj: katoj, hundoj, papagoj, fisxoj k.a. Petu infomojn kaj prezaron de: P.W.H. "NEPO", skrytka 105, ul. Broniewskiego 77 m. 137, PL-01-865 Warsawa, Polio. Tel: +48-2-6335315, fakso: +48-22-264642 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Internacia Junulara Festivalo ============================= Hotelo "Adriatiko", Vasto Marina 7-13 de aprilo, 1993. Sendube la plej konataj kaj popularaj junularaj arangxoj estas IJF en Italio - printempe, IJK ie kaj IJS en Hungario - somere, kaj la IS en Germanio vintre. Do, la cxefa printempa junulara arangxo IJF cxijre okazos paske en Vasto Marina, en centra Italio, kaj estas atendata alveno de cx. 150 esperantistoj. La pritraktota temo estos: Turismo! Cxu esperantistoj havas alternativan modelon de turismo? Krom gxi kompreneble atendas la cxeestontojn la kutima vigla, vera e-etoso kun gxismatenaj dancoj, babiloj, IEJ- bufedo - kaj kun la cxeesto de preskaux cxiu internacie konata junulara aktivulo! En la hotel-cxambroj 3-5 litoj, sed eblas ankaux memzorgi! La prezoj varias depende de la agxo kaj la aligxtempo, inter 155 mil kaj 260 mil liroj, por memzorgantoj: 60 mil. Kio ankoraux mankas? Vi! Atentu, la unua aligxperiodo estas 31-a de januaro! Petu aligxilon de via landa junulara sekco, aux rekte de Itala Esperanto-Junularo, Daniela Costa, Strada di Bertolla 5, I-10156 Torino, Itaio ************************************************************************* Ski-kunveno en Svisio! ====================== Svisa E-Junularo organizos ski-semajnfinon la 13-14-ajn de februaro cxefe por siaj membroj, sed ankaux aliaj esperantistoj estas bonvenaj. Alveno: sabate inter la 12-a kaj 13-a horo en junulargastejo de la urbo Meiringen (kantono Bern). La prezo de 30 CHF inkluzivas la vespermangxon, tranokton, matenmangxon kaj la piknikon dimancxe. Vi alvenu rekte al Meiringen, aux skribu al: Junularo Esperantisto Svislanda, Pf. 779, CH-2301 La Chaux-deFonds, Svisio. ************************************************************************* Karavano al la UK en Valencio! ============================== La E-turisma kaj Informa Oficejo "MOVILO" invitas Vin partopreni auxtobusan vojagxon al cxi-jara UK en Valencio. (Posedanto kaj gvidanto de la Oficejo "MOVILO" estas la konata vojagxoficista esperantistino EVVA Margit). La auxtobuso veturos de Budapesxto tra Villach (Auxstrio), Bologna, Genova (Italio) kaj Perpignan, Toulon (Francio). Dum la kongresa semajno okazos pluraj ekskursoj, ekz. al Grenada, Madrid, Barcelono ktp. Por UK-ontoj la buso trafikos dufoje en tago inter la kongresejo kaj la tranoktejo. La tranoktejo en Valencio okazos en plurlitaj cxambroj de junularaj gestejoj. La antauxvidita kotizo (inkluzivanta la vojagxon, tranoktojn kaj matenmangxojn estas cx. 60.000 Ft. Kompreneble povas kunveturi ankaux nehungaraj esperantistoj, cxu el Orienta Euxropo, cxu laux la itinero de la buso. Pliajn informojn petu cxe: E-Turisma Oficejo "MOVILO" Hevesi Gy. u. 107, H-1157 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2719510 ************************************************************************* KULTURO /////// Pupteatra Festivalo =================== Krom la tradicia PIF cxijare okazis ankaux alia Pupteatra Festivalo, nome inter la 31.07.92. kaj 05.08.92. en Klagenfurt, Auxstrio, iniciatita de Zlatko Tisxlar, iama gvidanto de IKS (Internacia Kultura Servo, Zagreb). La festivalon- post la elekto de la programkomitato el preskaux 100 aligxintoj - partoprenis 15 teatroj el Euxropo kaj Japanio, inter ili 5 per esperantlingva prezento. La kvin teatroj estis: "Ateneum" el Katovice, Polio; "Teatro en kofro" el Kosxice, Slovakio; "Guliver" el Galati, Rumanio; "La Clarte" el Osaka, Japanio kaj la Pupteatro el Brno, Cxehio. Ili prezentis 11 foje e-lingvan spektaklojn. Sur 4 diversaj scenejoj prezentigxis malgrandaj kameraj (okcident-euxropaj) kaj grandaj (orient-euxropaj) teatroj, renkontigxis tradicio kaj moderna pupkreado. La surscenigoj estis prezentitaj en naciaj lingvoj kaj en esperanto. La cxefpremion de la Internacia Lingva Jxurio por la plej bona Esperanto inter cxiuj spektakloj ricevis la pupteatro - Atenaum el Katovice (Vidu la foton). La fakan cxefpremion gajnis svisa pupistino Margit Gysin. Dankojn kaj gratulojn pro la esperantlingvaj prezentoj. Pupteatroj kaj e-pupistoj estos bonvenaj ankaux estonte. Por havi detalojn skribu al: Interkulturo, Zlatko Tisxljar, Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio. ************************************************************************* MUZIKA KULTURO ////////////// Jxomart kaj Natasxa salutas el Svedio ===================================== La internacie konata kaj sxatata kantista duopo Jxomart (Amzeev) kaj Natasxa (Gerlah) logxas en Svedio jam pli ol unu jaron. Ili partoprenis en la registrado de la sonkasedo de la ensemblo Amplifiki, kiu nomigxas "Cxu ne?". Sur la kasedo Jxomart kaj Natasxa prezentas du siajn kantojn kun la muzika akompano de amplifiki. Nun ili trovigxas en la studio de Vladimir Soroka, kaj preparas sian novan kasedon kiu enhavos 13 kantojn. Duono de tiuj kanto estos tute novaj - ili naskigxis en Svedio. Iliaj melodioj diferencas de la malnovaj kantoj, kvankam ankaux ili estas lirikaj. Kontaktadreso: Jxomart Amzeev, KB-1963 SIV Box 24, S-92040 Kristineberg, Svedio. el Moskva Gazeto 5(3)/92. ************************************************************************* Profesia son-studio por senpage registri esperantan muzikon! ============================================================ Vladimir Soroka (ruse = "Pigo") kun la helpo de svedaj esperantistoj establis sonstudion, kie esperantistaj muzikistoj, kantistoj havas eblecon en profesiaj cirkonstancoj senpage registri siajn programojn (vidu EVENTOJ n-ro 001). La oficiala malfermo okazis la 1-an de novembro 1992. La unuaj esperantistoj-muzikistoj kiuj profitos tiun malfermon - krom Jxomart kaj Natasxa - venos el Krasjonarsk, Rusio. Kiuj estos la sekvaj? Dezirantoj kotaktu rekte: PIGO-Studio, Vladimir Soroka, Blomensbergvaagen 178, S-12659 Hoagersten, Svedio. Tel: +46-8-180710 el Rok-Gazet, n-ro 4/1992. ************************************************************************* INTERVJUO ///////// ----------------------------------------------------------- Simo Milojevicx (nask. 1937 en Jugoslavio) estas unu el la plej famaj oficistoj de Esperantujo, konata por cxiu UEA- aktivulo. En 1961 UEA sendis lin al Nepalo instrui la internacian lingvon (dum 8 monatoj pli ol 200 studentoj!...), poste li laboris en la Centra Oficejo. Ekde 1974 dum pluraj jaroj redaktoro de la centra revuo Esperanto, kaj nun li estas la gxenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA. ----------------------------------------------------------- Simo Milojevicx =============== intervjuo de Moskva Gazeto dum la UK en Vieno. M.G.: S-ro Milojevicx, cxu vi kontentas pri la kongreso? S.M.: Mi neniam kontentas pri la kongresoj, sed mi supozas, ke la partoprenantoj kontentas pri ili. Se oni rigardus, cxu mi kontentas aux ne, oni tute ne organizus ilin. Sxajne, ke la partoprenantoj gxuas, aliel oni ne povas kompreni, kial 3030 homoj el 69 landoj venis cxi tien. Mi fakte vidis malmultajn programerojn, mi cxefe estis en kunsidoj. M.G.: Kio sukcesis dum tiu cxi kongreso laux vi? S.M.: La balo onidire. Sed mi kredas, ke estis kelkaj multe pli gravaj aferoj sukcesaj. Eventuale estas sukceso, ke la komitato faris kelkajn esceptojn. Ekzemple, kiel trakti landajn asociojn el militanta Jugoslavio aux similajn. La komitato insistis pri nepra plenumo de cxiuj burokratajxoj, sed montris komprenemon, ke foje homaj cirkonstancoj pli gravas ol burokratajxoj, kaj tiel ekzemple Esperanto Ligo de Bosnio kaj Hercegovino subite farigxis aligxinta landa asocio. Bedauxrinde, ne ekzistas maniero, per kiu oni povus komuniki tion al Sarajevo, sed mi kredas, ke venos tiu momento, kiam ni povos komuniki la novajxon, kaj tio estos bela surprizo por ili. Beadauxrinde, la kongresejo iomete superas niajn financajn kapablojn, tiel ni devis sxangxi la rabaton por tiel nomataj B-landoj en la aligxilo, do tiu rabato ne plu estas 50 %, sed 25%. Sed ni supozas, ke en venontjara kongreso estos ne 500, sed nur 350 poloj. Kaj tio eventuale suficxos, cxar ni devas konservi ian internaciecon. Mi kredas, ke estas tute granda bloko el 3000 homoj, kaj kiam 500 venas el unu lando, tio jam endangxerigas la internaciecon de la kongreso. M. G.: Gxenerale kiaj estis la mankoj de la kongreso? Aux kion vi atendis, sed tio ne realigxis? S.M.: Mi kredas, ke cxio cxi, kion oni vidas en la vestiblo eventuale povus esti iom pli bone organizta. Gxi aspektas tre improvizita kaj efektive estas ia bazaro. Tio ne nepre estas minuso, cxar mi volas diri, ke la plej grava parto de UK estas tio, kio okazas en la koridoroj inter kunvenoj, en vestibloj, kie homoj renkontigxas, parolas kaj interkonatigxas - tio estas multe pli grava afero, ol se oni sidas en kunveno kaj pritraktas proceduran regulon kaj perdas du horojn pri tio. La mondo ne sxangxigxos pro proceduraj reguloj, sed gxi ja povas simle kaj signife sxangxigxi, se du homoj renkontigxas kaj farigxas amikoj. Mi pensas, ke tio estas la cxefa senco de la kongreso, kaj nia ideala kongreso devas havi duoble malpli densan programon. Kaj multe pli da pauxzoj. Por ke tiu neformala parto de UK farigxu multe pli centra ol gxi estas nun. M.G.: Kion vi antauxvidas por Valencio? S.M.: Ni kredas, ke Vieno altiris tiom multe da Kongresanoj cxar simple gxi estas siaspeca traveturejo de sudo al nordo kaj de okcidento al oriento. Valencio tamen estas iaspeca angulo de Euxropo. Gxi estas por ruslandanoj duoble pli fora ol Vieno, kaj sekve la vojagxkostoj estas duoble pli altaj. Kaj tiel estas por multaj aliaj, do mi ne kredas, ke ni superos 2000 homojn en Valencio. Tio ankaux fizike ne eblas, cxar la valencia kongresejo povos akcepti ne pli ol 2000 homojn. Do mi tre esperas, ke ne estos tiom granda kongreso. Mi opinias, ke UK-j gxis dumil estas iel organizeblaj. kiam ni superas dumil homojn, ili farigxas ankaux organize neelteneblaj por la Centra Oficejo de UEA, Cxar ne etas la sama afero trakti dumil aligxilojn, mendilojn, leterojn kaj trakti 50 procente pli altan nombron de tiaj farendajxoj. M.G.: Kion vi diras por rusianoj gxenerale? S.M.: ... Mi kredas, ke Rusio havas kaj kvante kaj kvalite interesan movadon. Antauxe oni Cxiam parolis pri hungara esperanto movado, kio havas mirindan kvaliton. Mi supozas, ke Rusio jam delonge superas tiun hugaran kvaliton, nur tio ankoraux restas grandkvalite nekonata en la internacia movado. Mi esperas, ke ni scios utiligi tiujn kvalitojn de ruslanda e-movado internacie. el Moskva Gazeto, 4/92. ************************************************************************* ESPERANTO DEFENDATA /////////////////// 1.4 miliardoj de ekuoj ====================== Milionoj da gejunuloj lernas lingvojn, kun kosto de centoj da miliardoj de dolaroj, kaj kiam ili farigxas plenkreskaj, la registaroj enabismigas samkvantajn ricxajxojn en sian absurdan sistemon de internacia komunikado. En 1989 la kostoj de la lingvaj servoj de la Euxropa Komunumo, ekzemple estis 1.4 miliardoj de ekuoj. Por la Komunumo la kosto de cxiu presita vorto estas 36 usonaj cendoj, kaj la kosto duobligxas en dek jaroj. Malgraux tiuj cxi astronomiaj ciferoj, la komunikado estas tre malbonkvalita, oni parolas inter si per mikrofonoj kaj kap-auxskultiloj. Por la ordinara homo la transmania komunikado estas nula aux malaltnivela. Gxenerale, nur 1 % de la lernantoj akirintaj abiturientecon kapablas senerare esprimigxi en la lernita lingvo. Ecx la membro-sxtatoj de la Monda Organizo pri Sano ekzemple, en la sama sesio, en kiu ili donis pliajn 5 milionojn da dolaroj al la lingvaj servoj, repusxis pro manko de mono aron de realismaj, bone ellaboritaj projektoj, celantaj plibonigi la sanitarajn servojn en Afriko, kiuj bezonis nur 4.2 milionojn da dolaroj. Kiam diverslingvaj homoj volas interkomuniki, ili povas elekti inter diversaj sistemoj, laux la diversaj situacioj kaj lingvaj kompetencoj: gestoj, kriplaj frazoj, uzo de iunacia lingvo, interpretado, esperanto ktp. Se oni studas la interrilaton efiko / kosto por cxiu unuopa sistemo, oni konstatas, ke unu formulo ebligas nur la optimuman interkomprenadon, fronte al tre malalta investo de tempo, mono kaj energio. Tiu cxi formulo tute forigas la koston de tradukado kaj interpretado. Metas la partnerojn sur la saman nivelon, implicas neniun prokraston kaj respektas la etnan, nacian kaj kulturan identecon de cxiu unuopulo. Tiu formulo estas: esperanto... el Esperanta Sxako, 4/1992 ************************************************************************ ALVOKO! /////// ESPERANTO-DOMO EN NICO! ======================= Por esperantistaj turistoj ni projektas krei en Nico, cxe la franca lazura marbordo ESPERANTO-DOMON kun dulitaj kaj dupersonaj cxambroj kun dusxo kaj necesejo: Por fari tion, ni proponas al la esperantistaro acxeti kuponon en valoro de 100 FF po unu. Cxiun kuponon ni akceptos kiel pagon de unu tranokto en la ESPERANTO-DOMO por du personoj. Ne sendu nun monon! Ni petas Vin nur skribi, ke vi pretas kontribui al la projekto, kaj devigi Vin, ke vi fakte pagos tiun sumon, kiam vere startos la realigo! Kiam ni estos certaj, ke ni povoos akiri la ESPERANTODOMON kaj ni havos suficxe da kontribuontoj, ni fondos memstaran societon laux la franca legxo kaj malfermos je ties nomo apartan konton, kie ni kolektos la ricevitan monon. Vi nur pruntedonos la prezon da la kupono, ja poste vi ricevos senpagan tranokton kontraux gxi! (...kaj per via prunto vi entute ebligas la realigon de tiu E-projekto...) La meza prezo de nicaj hoteloj (kun 2 steloj) samkomfortaj kiel mia projektita, estis 280 FRF + matenmangxo po 25 FRF por unu persono. Komparu! Ni ja volas ne profiti, sed havi ESPERANTO-DOMON! La kuponoj estos akireblaj nur antaux la acxeto de la domo. Kiuj ne acxetis kuponojn aux jam uzis la akiritajn, tiuj pagos la duonon de la antauxjara mezprezo de samspecaj hoteloj La kuponoj ne produktas pocenton. Sed por la posedantoj de kuponoj, la kosto de tranoktado en la ESPERANTO-DOMO estas fikspreza gxis kiam la kuponoj estos cxiuj etuzitaj. Plie, ilia cxambro estos prioritate rezevita. La restado pagita per kuponoj povas okazi en unu aux pluraj fojoj (vi povas acxeti plurajn kuponojn). Estas eble transdoni la kuponojn por aliaj, sed ekskluzive nur por esperanto-parolantoj!!! La domo havos minimume 4-5 cxambrojn: unu kunvenejo, 2-3 por gastoj, unu + kuirejo + bancxambro kiel senpaga logxejo por esperantistino, kiu akceptos la gastojn kaj zorgos pri la domo. Ni planas arangxi ankaux iun simplan lokon por gejunuloj kun dormo-sako, kiuj tra noktu je tre malalta prezo. Kompreneble ni povos precize informi pri la acxetota logxejo, kiam ni estos certaj prila kolekto de la necesa sumo. Tiam cxiu aligxinto ricevos detalan cirkuleron kaj sendos monon post plena informo. Necesas, ke multaj samideanoj promesu al ni acxeti kelkajn kuponojn aux donaci iom da mono, sed nun neniu sendu monon, nur skriban sindevigon! La projekto jam estas lancxita, kaj pluraj centoj de kuponoj estas antauxmenditaj. Ni estus tre dankaj, se ankaux Vi kontaktus nin. Skribu al: Robert Llorens, Nice-Esperanto-Domo, Les Hortensias 2, 121 bis Blvd. Napoleon III, F-06200 Nice, Francio.Telefone: +33-93-830873 ************************************************************************* PROPAGANDO ////////// Posxtkarto kaj e-lingva kalendaro! ================================== Internacia Esperanto-Instituo ankaux cxi jare eldonis posxtkarton, sur kies dorsa flanko trogxas kalendaro kun e- lingva surskribo. La kalendaro estas presita sur brila-papero kun 2 koloroj (verda kaj rugxa). Sur la posxtkarta flanko estas okufrape skribita la vorto "ESPERANTO". La karto estas bonaatentigilo propagandilo por la Internacia lingvo. Kial ne uzi gxin anstataux la kutimaj nacilingvaj? Profitu la rabatitajn prezojn: 10 kartoj kostas 3 guldenojn, 50 kartoj: 13.50 gld, kaj 100 kartoj nur 25 guldenoj! Kompreneble alkalkulu la sendokoston. Vi pavas mendi la karton cxe: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Hago, Nederlando ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Nun alproksimigxas, almenaux en Euxropo, la sezono de malvarmumoj kaj gripo. En Usono kaj multaj aliaj landoj estas timo, kiam iu ternas respondi per "Bless you!" (Dio vin benu!), "Sant'e!" (Sanon!) "Gesundheit!" (Sanon!) ktp. La kutimo mencis dum la granda pesto aux "nigra morto", kiu komencigxis per ternado. Oni povus propagandi esperanton per uzado de la esperantlingva "respondo" terno: "Sanon!", anstataux la nacilingva esprimo. Ofte homoj demandos, kion vi diris. Tiam vi povos respondi kaj paroli pri esperanto. Henry D. Palmer, Britio ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Informilo en Kubo ================= Fine de septembro aperis la unua numero de la nova interna informilo de Kuba E-Asocio, nomata "La noktuo". La modesta, 4-pagxa (en formato A/5) eldonajxo celas kolekti kaj reradii la enlarndajn movadajn eventojn kaj aktivajxojn. La redaktoro volonte akceptas diversspecajn informojn ankaux de ekstertarldo: Viaj leteroj estas atendataj cxe: M Gutierrez, apartado 2018, C.P. 10200 La Habana, Kubo * * * Sonrevuo en esperanto, - senpage havebla Kontraux sendo de 90-minuta sonkasedo, nova aux uzita, oni kompense ricevos sonrevuon de la "Internacia Neuxtrla Bulteno Esperrantista". Ankaux reafranko estos viaflanke senpaga. Tiun magazinon, kun gxeneralaj temoj tutmondaj, en agrabla etoso esperanta, jam posedas kelkaj centoj de auxskultantoj en cxiuj kontinentoj. Interesigxantoj turnu sin al: Adamo Goralski, Calle Gen. Fanjul 17-1- D EIC-Santa Cruz de Tenerife, Kanariaj Insuloj el KAE-Informilo, No-25. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Miaj gelarnantoj sercxas esparantajn geamikojn en la tuta mondo. Li agxo de ili estas inter 10 kaj 20 jaroj. La leterojn aendas: Stanislaw Luzniak, PL-63-600 Kepno, Os. 700 lecia 1 m. 26, Polio. * * * Mi esats nova esperantistino, lernis la lingvon dek monatojn. Mi havas 13 jarojn, kaj volaas korespondi kun diverslandanoj por praktiki la lingvon. Mi interesigxas pri muziko, turimo, lingvoj, ktp. Mi kolektas ankaux bildknrtojn. Agniska Wrzesien, ul. Boleslawa Smiatego 1 E/6, PL-47-220 Kedzyerzyn-Kozle, woj. Opolskie, Polio. * * * Mi estas 37 jara ingxeniero el la granda siberia urbo Omsk. Mi sxatas sporton, filmojn, kaj sxatas vojagxi. Hobie mi kolektas militajn medalojn kaj insignojn. Mi sercxas novajn konatojn dise en la mondo. Viajn leterojn atendas: Vladimir Sxetakov, ul. Lukacxeva 15 B-14, RUS-6444092 Omsk-92, Rusio. * * * Mi estas 29-jara oficisto, frauxlo. Mi sxatas la muzikon, precipe kanti ludante gitaron, sxatas vojagxi, kaj mia hobio estas la montgrimpado. Mi esperas pere de EVENTOJ havi diverslandajn korespondantojn. Skribu al mi! Ki-de Kwon, 386-12, Hwang Oh-Dong Kyong Ju-City, 780-070 Korea Respubliko. * * * Deziras korespondi 13-jaraj lernantinoj: - Zsanett Fabian, Csapo u. 10, H-8500 Papa, Hungario - Melinda Meszaros, Kinizsi u. 8. H-8500 Papa, Hungario - Kornel Kiss, Tapolcafoi u. 136, H-8500 Papa, Hungario. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// LA INCENDIO EN HOFBURG ====================== Kiam la amaskomunikiloj raportis pri la incendia brulego en la Kortega Kastelo Hofburg en Vieno, la koro de cxiuj veraj esperantistoj kunpremigxis: "Kio okazas al nia biblioteko IEM, al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno?" Jam posttagmeze Andrzej Pettyn pere de la Pola Radio trankviligis nin. Pli detale raportis la E-programo de Radio Auxstria Internacia post du tagoj per la travivajxo de Herbert MAYER, direktoro de IEM. Permesu al mi el tute persona vidpunkto prezenti al Vi, kiel mi spertis la katastrofan incendion kiu detruis parton de Hafburg, en kiu trovigxas ja ankaux la Internacia Esperanto- Muzeo. Kiel mi poste eksciis, oni telefonis al mi jam nokte, sed pro bona dormo mi nenion auxdis. Kiam mi vekigxis matene, la radia vekilo anoncis la katastrofon. Intervjuo lasis sugesti, ke ankaux la muzea flanko estas koncernita. Flamojn altajn je kvar metroj oni povis vidi ecx de la Mihaela Placo, - diris la radia parolisto. Kaj gxuste tie lokigxas la muzeo! Mi jxetis min en mantelon, kaj kuris al Hofburg kun busxo pro emocio malseka kiel dezerto. Cxu perdigxis sepdekjara kolektada laboro de pluraj personoj? La unikaj manuskriptoj, nenie aliloke troveblaj... dank' al dio la manuskriptoj de la romanoj de Sxirjajev mi almenaux parte jam entajpis en mian komputilon hejme, sur mia skribotablo... ne tute pereos tiuj ne konataj romanoj de la lasta jarcento, kies temo estas gxuste la Esperanto- movado. ...Kaj la objektoj, la posxtmarkoj, cxu cxio for? ...Kion faros la studentoj de la Viena Universitato, kiuj nun preparas doktorigajn laborojn?...Kaj mi ne plu povas informi cxiujare sesmil vizitantojn, kiuj venas cxiujare al la muzeo por ion ekscii pri nia lingvo. Oni devos rekomenci la tutan laboron. Mi atendis cxe trafiklumo. Rugxa lumo neniam antauxe tiom longe dauxris.Kia senpezigxo, kiam mi vidis la karan Mikaelan kupolon ankoraux en verda brilo. Tio allasis esperon. Alveninte la enirejon de la Prezidenta Rezidejo kaj ne vidante fumon, la espero farigxis preskaux certeco. Jen la kupolo kaj la subkupola trapasejo kun iom da homoj, sed homoj libere cirkulis tra gxi. SAVITA! La muzeo estas savita! Savita pro unu kontrauxfajra muro, kiu rezistis. Mi grimpis la sxtuparon kaj eniris la muzeon, kaj tuj la telefono sonoris. Alvoko el Usono: "Cxu la muzeo en ordo?" - "Jes, en ordo!" Tion povis diri poste felicxa bibliotekisto al personoj, kiuj telefonis el Londono, Madrido, Roterdamo, Milano, Tokio. La muzeo dauxre vivos, kaj tio estis la plej grava aferen la tiama momento. La plej granda esperanto- biblioteko de la mondo ne forbrulis! Deskribita rekte de la radio-elsendo via Radioleo ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Nia urbo Kiskunf'elegyh'aza kaj proksima vilagxo Bugac atendas turistajn grupojn por prezenti al ili cxarman cxevalprogramon, doni abundan regalon. Konatigxu kun la historio kaj iloj de la pasxtista vivo, kaldrongulasxo, protektata natur-medio, mallibereja muzeo kaj aliaj vidindajxoj de nia urbo, kies fama filo estis Sandor Petofi, la elstara hungara poeto! Ni atendas Vin por unu- kaj kvintaga programoj. Petu informojn de SORTIMENTO, H-6100 Kiskunfelegyhaza Pf. 138. Hungario. Fakso: +36-76-361841 ************************************************************************* Internacia konkurso por lernejanoj ================================== 4-a TASKFOLIO POR MEZLERNEJANOJ 1. Kiujn muzikilojn vi konas? (Skribu almenaux ses vortojn!) (3 poentoj) 2. Difinu la vorton: fortika! (2 poentoj) 3. Mi iras per biciklo. Mi iras kun biciklo. Klarigu la diferencon en esperanto! (2 poentoj) 4. La koko kokerikas. Kion faras la hundo, cxevalo kaj kato? (3 poentoj) 5. Vi estas cxe kuracisto. Kion li demandas kaj kiel vi respondas al li? (2 poentoj) 6. Kiuj redaktis la faman libron Enciklopedio de Esperanto? (3 poentoj) 7. Kompletigu la frazojn: Apetito venas ... la mangxado. / Li forveturis ... tri tagoj. (2 poentoj) 8. Kion signifas la apudaj mallongigoj: F-ino, t.e., t.n. (3 poentoj) ONI POVAS IAM AJN ALIGxI AL LA KONKURSO: Regularon pri la konkurso vidu en la numero auxgusto (1)-92. La solvojn sendu gxis la 21-a de januaro al: Ady Endre Kiserleti Kozepiskola, Esperanto-Grupo, Vas'ut u. 2, H-5700 Sarkad, Hungario. ************************************************************************* INTERESE... /////////// Kompletigo al la "kompletigo" ============================= Estimata Sinjoro Berveling, Al via artikolo (Fonto 133) mi ne reagis publike pro du kauxzoj: unue, la revuo venis al miaj manoj en auxgusto, do post pli ol duonjaro; due, viaj konstatoj estas nerafuteblaj. Tamen permesu, ke mi perletere donu klarigojn pri la mankoj de la arbkolo. Lauxvice: 1. La dekdu noktoj de satano (sendepende de mia placxo aux malplacxo) hazarde elfalis el mia kunmeto. 2. La vivo de Arnaldo. Tiun tradukajxon mi ne listigis intence, cxar sen klarigoj la nomo de B. Mussolini sugestus al la legantoj, ke Kalocsay estis fasxisto, kio ne estas vera. Pri kio temas? Pardonu, mi devas iom reiri en la tempo. Post la falo de la Hungara Konsilantara Respubliko (en 1919) sekvis la jaroj de reordigo (retorsio). La tiama regximo volis ekstermi ecx la gxermon de marksismo-komunismo. Gxuste tial pikis gxiajn okulojn la klasbatalaj laboristoj, kiuj postulis pli favorajn viv cirkonstancojn. Ili devis agadi kaj propagandi nelegxe, sub egido de diversaajsocietoj. Ankaux la E-movado servis kiel "kasxloko". En 1928 V. Bleier (eldonisto de Literatura Mondo) aperigis libreton sub titolo Ni kantu! (same ne menciite en mia artikolo). La polico konfiskis la kantareton opiniante, ke la kantoj en la esperanta varianto estas "revoluciaj", ekscitas kontraux la socia ordo, konvenas por instigi al ribelo. (Jes ja, tiel tradukas nur tiu homo, kiu en la poemoj sentas ne nur la rimojn kaj ritmojn, sed kiu sentas ankaux tie spiriton.) Laux la tiama Kriminala Kodo tiaspeca publikajxo estas delikto, severe punenda. Do, V. Bleier suferis prizonan punon. Li prenis sur sin ankaux la pekon de taadukisto ne konfesante pri Kalocsay. Felicxe en la libro mankas la nomo de la taadukisto. Pro la heroa sinofero estu omago al la memoro de V. Bleier. Tiu cxi libro ankaux kontribuis, ke la E-movado farigxis en Hungario pli kaj pli suspektinda kaj ties eldonajxoj pli severe cenzuritaj. Unu el la tiamaj korifeoj opiniis: "La esperantistoj estas kiel cxerizoj: unue verdaj, post la maturigxo ili rugxigxas" (t.e. farigxos komunistoj). Revenante al Arnaldo: Cxe tiuj cirkonstancoj - por defendi plurajn atakojn - en 1934 (ne en 1935) V. Bleir aperigis la libron en la traduko de Kalocsay. La eldonon finance apogis Gino Catarzi kaj la Esperanto-Cerntro Itala. En la libro Mussolini volis eternigi la memoron de sia mortinta frato. Tiu cxi libro-eldono fare de V. Bleie-Kaloccsay estis taktiko por intereso de esperanto. Ili volis kvietigi la furiozon de la polico kontraux la movado. Krome ili revis pri tio, ke la esoerantigita Duce-verko helpas la disvastigon de la internacia lingvo en Italio, kaj oni povos varbi abonantojn por Literatura Mondo. Kvankam tiu naiva espero ne plenumigxis, tamen per diversaj manovroj ili sukcesis vivteni la revuon kaj dauxrigi la lbroeldonon. Poste, (dum la komunisma regado) la malpli orientitaj, junaj aux miopaj samideanoj (kelkaj ecx ne legis la libron) ne unufoje riprocxis la tradukiston kaj eldoniston. Sed pripensu: cxu oni povas supozi, ke V. Bleier, kiu apartenis al la subpremita tavolo de la tiama sociordo (li estis judo!) volis akceli la triumfon de fasxismo? (Cetere V. Bleier farigxis viktimo de fasxismo.) La riprocxantoj certe forgesis aux en sciis pri tio, ke Kalocsay dum la fasxisma teroro persekutitojn )inter ili esperantistojn) savis el la manoj de "sagokrucistoj", kiuj ne multe ceremoniis, senhezite uzis pafilon kontraux la rifugxanto kaj kontraux la defendanto. Poste ankaux Kalocsay devis figxi, cxar la polico ordonis lian areston. Sed tio estas jam alia historio. (Sama temo, sed alia hisorio liaj poemoj: Oso... Marx, Engels, Lenin, Stalin kaj tdauko de La Internacio.) En OMAGxE... mi konscie registis cxiujn kondamnitajn verkojn de Kalocsay )inter ili la Sekretajn Sonetoj-n - same ne menciita en la artikolo.) Jes, la omagxa artikolo en Fonto ne donis kompletan bibliografion de la Kalocsay-verkaro. 3. La Romaj Elegioj - Taglibro estas eraro de la presado. Estimata Sinjoro. Pardonu, ke mi tiom longe enuigis vin. Kun alta estimo Ada Csiszar "Felicxaj verkistoj, kiujn politikaj cirkonstancoj ne devigas elekti inter publikigo aux silento!" el la revuo Fonto, n-ro 141 ************************************************************************* La arto subfosi asocion ======================= jen (laux franca filatela bulteno) praktikaj konsiloj pri la plej tauxga maniero detrui iun ajn asocion: 1. Neniam vizitu kunvenojn, aux alvenu tre malfrue. Precipe ne venu, se la veterkondicxoj ne estas laux via gusto aux se vi havas alion por fari. 2. Se hazarde vi partoprenas en la kunvenoj, tre zorge kritiku la agadon de la estraro. 3. Neniam igxu estrarano: kritiki estas pli facile ol fari. Kompreneble, ne forgesu sciigi, ke vi gxenigxis pro tio, ke oni ne nomis vin estrarano. 4. Se la prezidanto petas vian opinion pri iu grava afero, diru, ke vi havas nenion por diri. Post la kunveno, diru al cxiuj, kion li estus devinta fari. 5. Neniam faru ion ajn. Se la aliaj membroj laboras, protestu, dirante, ke la asocio estas regata de kliko. 6. Neniam auxskultu tion, kion oni diras al vi, sed poste deklaru, ke oni neniam diras ion al vi. 7. Vocxdonu favore al io, sed poste faru gxuste la kontrauxon. 8. Dum la kunveno aprobu cxion, kion oni propnas, sed post la kunveno malaprobu cxion tre vigle. 9. Profitu, kiel eble plej multe de la agado de la asocio, sed zorge evitu iel kunlabori en tiu agado. 10. Se oni postulas, ke vi pagu aligxkotizon, protestu kontraux tiu senhonteco, kaj tuj minacu eksigxi. L 'Esperanto de IEF ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor