Eventoj n-ro 0019, 1/decembro - '92,  retposxta versio
******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - IOM PRI LA LITERO Hx
                         - La Universalaj Kongresoj lauxlande
                         - Regularo pri la Belartaj Konkursoj de UEA

Opinioj:                 - Komento al: "Cxu UEA ne kapabla?"

Faka aplikado:           - KLERIGA KIBERNETIKO
                         - INTERNACIA FOIRO DE ESPERANTO-TURISMO
                         - Enhavo de la 43-a volumo de Scienca Revuo
                         - Malnovaj numeroj de Scienca Revuo
                         - Kotizo per artikolo

Arangxoj:                - Kie renkonti la novan jaron?
                         - Internacia Junulara Festivalo
                         - SAT-Amikara Kongreso
                         - Raporto pri ILEI-seminario:
                         - Niaj semajnaj kunvenoj
                         - Reaktivigxo en Vietnamio
                         - KULTURA ESPERANTO-FESTIVALO!

Alvoko:                  - *

Movado:                  - MANIFESTACIO ANKAUx EN HILVERSUMO
                         - Premiitoj de la Stipendio Ivo Lapenna
                         - Televida esperanto-kurso
                         - Revuo de CED
                         - *

ILEI:                    - Sinteza protokolo de la Komitato de ILEI en
                           Bratislavo
                         - PRI LA INSIGO
                         - Koreoj havas propran oficejon!

Kondolence:              - Jacques-Louis Mahe

Esperanto en radio:      - Nova horaro cxe Radio Havano
                         - Survoje

Korespondi deziras:      - ***

Konkurso:               - INTERNACIAN LITERATURAN KONKURSON
                        - Antauxkongreso kaj video-konkurso
                        - Internacia konkurso por lernejanoj

Anoncoj:                - ***

Historio:               - El miaj rememoroj

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

IOM PRI LA LITERO Hx
====================

Mi estas arkeologo kaj mi okupigxas pri arkeologio. Mi cxiam
skribas tiujn vortojn per "k", kaj neniam per "hx". La tendenco
en esperanto ekde la fruaj jaroj de publika uzo de la lingvo,
favoranta substituon de "k" al "hx", apogas mian elekton.
Suficxas citi la opinion de Zamenhof:

..."En cxiuj nove enkondukotaj vortoj oni devas eviti la sonon
hx kaj uzi anstataux gxi la sonon "k". La gxisnun jam
ekzistantajn vortojn kun "hx " estas permesate uzi ankaux kun
"k"... (Leteroj de Zamenhof, SAT, 1948, vol. 2 p. 121.)

"K" estas universala sono, egale facila por cxiuj popoloj en la
mondo, dum "hx" prezentas malfacilajxon ecx por kelkaj popoloj
en Euxropo, ekzemple parolantoj de la angla kaj franca lingvoj,
en kiuj la sono ne ekzistas. Estas neracie insisti pri la
konservo de "hx en grafisma kaj fonetisma lingvo, kies
propagandistoj fanfaronas, ke gxi estas lingvo por la tuta
mondo.

"Hx" prezentanta la literon de "hxi" en la helena alfabeto,
estas anstatauxigita en esperanto plej ofte per "k", kelkfoje
per "cx". Fakte, "hxi" kondutas tute nekonsekvence en esperanto,
aperante jen kiel "hx" en "hximero" kaj "hxameleono", jen kiel
"k" en "kiasmo" kaj "kiromancio". Kelkfoje la formo kun "hx"
estas signita kiel arkaika en vortaroj: la zamenhofa "hxitono"
kaj "hxirurgo" estas hodiaux "kitono" kaj "kirurgo". En PIV
(Plena Ilustrita Vortaro) "hxilo" estas "cxilo". En la franca
vortaro de Waringhien "cxalazio" anstatauxas "hxalazio", dum en
PIV cxi estas "kalazio".

Tiu cxi procedo senhalte disvastigxas kaj tusxas preskaux cxiujn
helendevenajn vortojn kun "hx". Tiel, pli kaj pli ofte videblas
kemio, mekaniko kaj kaoso anstataux hxemio, mehxaniko, hxaoso.
Oni preskaux neniam auxdas tiujn vortojn parolataj kun la
"hx"-sono. Cetere la tendenco etendigxas transx la helendevenan
parton de la esperanta leksiko kaj efikas sur gxermandevenajn
vortojn kiel la arkaikaj "hxino" kaj "jahxto", kiuj nuntempe
estas "cxino" kaj "jakto".

Tiuj sxangxoj ja havas la sankcion de la Akademio de Esperanto,
kiu toleras la modernajn formojn. (Aktoj de la Akademio, No. 1O,
II. 1968-1974. p. 79.) Ankaux la esperanta publiko subtenas la
eliminon de "hx". Ekzemple, la cxinoj mem uzas la formon de sia
gentnomo kun komenca "cx", ne kun "hx", kiun oni ankorux povas
vidi sur la pagxoj de Scienca Revuo.

Efektive, la troa uzado de "hx" en tekstoj publikigitaj en la
menciita revuo donas la impreson de fosiliigxinta ortografio.

Cxi-kuntekste valoras citi ia opinion de pli klarvida scienculo,
kiu trafe sumas la nunan staton kaj la estontecon de "hx" en
esperanto. Paul Neergaard skribas jene:

"La fonemo hx estas praktike survoje eligxanta el esperanto, cxu
tion oni sxatas aux ne. Estas vere, ke unuopuloj gxin kvazaux
kultivas sed tio ne povas neniigi la fakton, ke gxi maloftigxas
kaj versxajne fine praktike malaperas en la komuna lingvo. Pri
la fakta lingvo de nomenklaturo la situacio ja estas iom alia,
sed estas konsilinde, mi opinias esti iom modera, por ke la
teknika lingvo ne tro kontrastu al la komuna lingvo de esperanto
kaj al gxiaj neslavaj fontolingvoj, en kiuj oni sekvas aliajn
regulojn por transliterado kaj prononcado". (P. Neegaard:
Plantnomoj en la lingvo internacia. La Laguna, 1987. p.
485-501).

Estas interese observi ankaux, kiel la fundamenta vorto "hxoro"
iom post iom perdis terenon al sia tre malnova rivalo "koruso",
proponita de Zamenhof jam en 1906! Krom "koruso" li rekomendis
ankaux "cxoro", sed gxi restis mortnaskita vorto. La evoluo de
"hxoro" al "koro" ne povis okazi pro homonima konflikto kun la
jam ekzistanta "koro". Aliaj vortoj, kiuj ankoraux estas
literitaj per "hx" estas "hxoralo" kaj "hxolero" por eviti
homonimecon kaj por diferencigi ilin disde "koralo" kaj "kolero"
respektive. "Cxolero", proponita de Zamenhof, kaj ankaux
"kolerao", ankaux ne sukcesis anstatauxi "hxolero"-n. Krome,
restas kun "hx" en esperanto relative malofte uzataj hebreaj
vortoj kaj propraj nomoj el la Biblio, ankaux helenismoj kaj
mitologiaj nomoj, kaj malgranda mikspoto da slavaj, hispanaj kaj
aziaj vortoj kaj propraj nomoj. Ankauxu cxe tiuj cxi
manifestigxas la tendenco uzi "k" anstataux "hx". Cxe la
artikol-vorto "hxaribdo" en PIV estas la jena rimarko: "Same pri
la aliaj helenaj nomoj komencigxantaj per Hx, sercxu sub K."

Tiu cxi progresema tendenco en la vivanta esperanto estas
spegulita nuntempe en PIV, cxefredaktita de G. Waringhien, en
pluraj etnolingvaj esperantaj vortaroj kaj en preskaux cxiuj
prestigxaj periodajxoj kun internacia karaktero.

Ecx plirimarkinda estas gxia frueco. Eugen Wuster en sia
monumenta Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana jam antaux
preskaux sep jardekoj registris "arkeologo" kaj - listigis
plurajn aliajn "k"- vortojn kiel kameleono, kimero kaj - kaoso,
kiuj en PIV ankoraux estas literitaj per "hx". Kaj antaux okdek
jaroj la sama prefero al "k" trovigxas en la Plena Vortaro de
Boirac kaj la Enciklopedia Vortareto de Verax.

Bernard Golden
el Le Travailleur Esperantiste, oktobro/1992.

*************************************************************************

La Universalaj Kongresoj lauxlande
==================================

La internacilingva movado en la 19-a jarcento havis tri
kongresojn (volapukistajn), kaj en la 20-a jarcento 77
Universalajn Kongresojn de Esperanto. Kune kun la planitaj tri
kongresoj en 1993, 1994 kaj 1995 entute ni kalkulas okdek tri
kongresnjn.

La lauxlandan dividon de tiuj okdek tri kongresoj vi vidas en la
suba, iom nekutima tabelo. Gxi montras, ke en kiuj landoj okazis
la plej multaj kongresoj. Germanio (9), Britio (8), Svisio (6),
Pollando (6), Francio (6) kaj Nederio (5). En tiuj ses landoj
okazis 40, t.e. preskaux duono de la kongresaro. En pliaj sep
landoj okazis pliaj dudek tri kongresoj: Auxstrio (4). Belgio
(4), Svedio (4), Hungario (3), Danio (3), Usono (3) kaj Suomio
(3). Do, en dektri da landoj koncentrigxis tri kvaronojn de la
kongresaro!

Per duobla kruco (#) ni signis la lastajn kvardek kongresojn.
Per pluso (+) ni signas la lastajn dudek kongresojn. La
lauxlanda dividigxo de la kongresaro en la lastaj kvardek jaroj
estis pli varia, ol en la jardekoj de la unuaj kvardek
kongresoj. La geografian disvastigxon demonstras la fakto, ke el
la naux ekstereuxropaj kongresoj kvin estas en la lastaj dudek.
Alimaniere: el la lastaj dudek kongresoj kvarono estas
ekstereuxropaj.

71921                                        Cxehio
1953                                         Kroatio
1965#                                        Japanio
1973#                                        Serbio
1976+                                        Grekio
1977+                                        Islando
1981+                                        Brazilo
1984+                                        Kanado
1986+                                        Cxinio
1990+                                        Kubo
1994+                                        Koreo
1963#   1978+                                Bulgario
1935    1955#                                Italio
1952#   1991+                                Norvegio
1910    1915    1972+                        Usono
1956#   1962#   1975+                        Danio
1929    1966#   1983+                        Hungario
1934    1948    1980+                        Svedio
1909    1968#   1993                         Hispanio
1922    1969#   1995                         Suomio
1911    1928    1960#   1982+                Belgio
1924    1936    1970#   1992+                Auxstrio
1920    1954#   1964#   1967#   1988+        Nederio
1889    1905    1914*   1932    1950   1957# Francio
1912**  1927*** 1931    1937    1959   1987+ Polio
1906    1913    1925    1939    1947   1979+ Svisio
1907    1926    1930    1938    1949   1961#
        1971#   1989+                        Britio
1884    1887    1908    1923    1933   1951
        1958#   1974+   1985+                Germanio

* Pro la eksplodo de la unua mondmilito la plimulto de la
kongresanoj ne atingis la kongresurbon Parizo, kie okazis nur
unu kunsido de la kongreso.

** En Krakovo, tiam apartenanta al Auxstrio.

*** En Danzigo (1919-1939 sendependa sxtato), ekde 1945 Gdansk.

Arpad Ratkai, 
Hungario.

*************************************************************************

Regularo pri la Belartaj Konkursoj de UEA
=========================================

Artikolo 1.
-----------

   1. La Belartaj Konkursoj havas la econ evoluigi la artojn en kaj
      pere de la Internacia Lingvo. Ili okazas ekde 1950 sub
      auxspicio de UEA dum 1a Universalaj Kongresoj de Esperanto.

   2. La Belartaj Konkursoj enhavas jenajn brancxojn:

      a) Poezio originala (maksimuma longo de poemo ne fiksita)

      b) Prozo originala (maksimuma longo de verko 200 x 65
         masxinskribitaj spacoj)

      c) Eseo originala pri temo lingva, literatura, historia aux
         sociologia, prefere en ligo kun la Internacia Lingvo aux
         gxia uzado - Premio Luigi Minnaja (proksimuma longo 10
         tajpitaj pagxoj; cxirkaux 400 x 65 masxinskribitaj spacoj)

     cx) Teatrajxo originala

      d) Fotografio (la fotografajxoj povas esti nigra-blankaj aux
         koloraj, kaj de minimuma formato 13 x 18 cm kaj ili estu
         teme ligitaj al la lingvo esperanto aux al la kongresa
         temo)

      e) Kanto (la teksto kaj melodio povas esti verkitaj de
         malsamaj auxtoroj - premio An-okin Korea pri Kanto)

      f) Infanlibro de la jaro (eldonejoj rajtas proponi librojn
         originalajn aux tradukitajn, kiuj aperis en la antauxa
         jaro, por kiuj ne validas la reguloj sub Art. 2. 2 kaj 3).

   3. Laux rekomendo de la prezidanto kaj sekretario de la
      Komisiono, la Estraro povas sxangxi la kondicxojn menciitajn
      en paragrafo 2) rilate al iu(j) brancxo(j).

   4. La Estraro de UEA pavas decidi, ke iu konkurso enhavu ankaux
      aliajn brancxojn, ekzemple muzikon, dancon, arton grafikan
      kaj plastikan ktp., laux la principo de tiu cxi regularo. La
      Estraro povas aliflanke decidi ne okazigi iun brancxon en iu
      jaro.

   5. Laux la bontrovo de sia Estraro kaj post interkonsultigxo kun
      la prezidanto kaj sekretario de la Belartaj Konkursoj UEA
      povas ankaux doni sian auxspicion al tradukkonkursoj
      organizotaj de landaj asocioj aux aliaj fidindaj institucioj.

dauxigota

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Komento al: "Cxu UEA ne kapabla?"
=================================

Cxiam necesas pripensoj pri sxangxo de ekzistanta stato, ankaux
pri "plibonigo" de UEA, kion ajn signifu tio.

Unue temas pri financa bazo. Gxenerale la financado estas
problemo de la managxado, kaj tuj ekestas la demando: Cxu la
Interna Ideo estas sur ekonomia merkato managxebla?

Cxiu merkato postulas bezonojn, aux pli precize: faritaj varoj
sercxas merkaton - ankaux laux la vidpunktoj de kvazaux
"postmoderna" ekonomio aux de nova ek-kapitatismo. La propono,
fondi helpe de membrokotizoj firmaon, kiu dum ekonomia krizo
povas bankroti, estas do tre duba propono!

Hodiaux ne plu temas pri "merkato de bananoj", simbola por
evoluantaj landoj. Ne temas pri vendado de "bananoj" en
ekssocialismaj landoj, sed pri la pagado de la antauxe liverita
propagando, - kaj konsekvence, pri la hodiauxa ekonomia kaj
ekologia krizo do la kapitalismo, kiu povas travivi la recesion
nur per malfermo de novaj pageblaj merkatoj. Kaj tutsimple tio
estas ankaux nia problemo, cxar evidente, se dum la lastaj 105
jaroj la esperanto-varo ne estis vendebla, kiel gxi povus esti
tia hodiaux?

La proponita cxefa celo estis: "...utiligi la kapitolon
profite...". Plej granda profiteblo por iu kapitalo estas antaux
cxio la internacia merkato pri drogacxoj, la "kapitalpurigado"
(taksita sumo cx. 400 miliardoj, - ankaux en kotiznepagipovaj
landoj), kaj la eksporto de armiloj (cx. 24 miliardoj nur el
Usono, pliaj sumoj el aliaj pacamantaj landoj kiel Cxinio,
Brazilo, Israelo, ktp). El tiu vidpunkto mi preferas laman UEA,
kiu pripensas, kie gxi investas! UEA bazigxas bone sur la
federacia sistemo de kontrolemaj Landaj Asocioj. Sxajnas do, ke
ecx la membroj ne volas tiurilale signifan rolon de UEA en la
ekonomia mondo.

Aliflanke ni cxiuj konas religiojn kaj sektojn, bonege
managxitaj por puraj profitorientitaj celoj...

Ekonomio estas dura ludo de oferto kaj demando, kaj sub
mondvasta aspekto de ekologio cxi versxajne estas la t.n.
"nulsumoludo", en kiu laux la Pareto-optimumo eblas gajni nur
surkoste de perdantoj.

Ecx se ne multe sxangxigxas la esperanto-movado kaj UEA, gxis
nun gxi minimume ne perdigxis, spite al esperantismaj
individualistoj.

Rudi Hauger, Svisio,
Gxen. sekr. de ISAE

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

KLERIGA KIBERNETIKO
===================

En januaro 1993 aperos la unua publilcajxo de la internacia
eldonejo "Akademia Librosevo", la 1140-pagxa tolajxbindita libro
Kybernetische P"adagogik/Klerigkibernetiko, kolektanta 105
originalajn sciencajn artikolojn pri klerigkibernetikaj,
interlingvistikaj, lingvopolitikaj, komputiledukaj,
informacipsikologiaj kaj similaj temoj. Ili estas grandparte
germanlingvaj; la dua plej uzata lingvo estas esperanto (ILo),
kelkaj estas en la angla, franca, itala kaj cxeha. Gxis nun ili
estis pubiikigitaj en la plej diversaj revuoj kaj prelegkolektoj
en la jaroj 1973-1992. La auxtoroj, prof. dr. Helmar Frank kaj
liaj kunlaborantoj el la Kibernetika Instituto Berlin-Paderborn,
tiamaniere kunmetis la plej interesajn erojn, kiuj ebligos
orientigxi kaj informigxi en la koncernaj kampoj kaj sekve ilian
evoluon, i.a. enkadre de la Akademio Internacia de la Sciencoj
San Marino (AIS).

La libro enhavas registron de klerigkibernetikaj fakterminoj en
la germana kaj en esperanto, kaj esperantingvan difinaron de la
plej gravaj terminoj. Tiel gxi povas utili ankaux kiel vortaro-
enciklopedio.

Pro subvencio ni povas oferti duonprezon 30 GM al mendintoj gxis
la fino de januaro, poste la normala prezo, 60 GM estos kutime
rabatita cxe mendo de min. 5 ekzempleroj. Po 15 GM vi pavas
ricevi ankaux la antauxajn 5 volumojn de la artikolkolektoj de
nia instituto el la jaroj 1959-1972.

Institut fur Kybernetik, Kleinenberger Weg 16b, D-W 4790 Paderborn,
Germanio
tel +49-5251-64200.
Pagoj al: Volsbank Paderborn,
BLZ-47260121, konto 8821960400

*************************************************************************

Bydgoszcz, 26a de septembro - 2a de oktobro

INTERNACIA FOIRO DE ESPERANTO-TURISMO
=====================================

Tiu cxi foiro okazis jam la 18an fojon, kaj por kelkaj vizito al
Bydgoszcz je la internacia tago de turismo (27. sept.) estas jam
kutimajxo. Cxifoje al la sidejo de Monda Turismo/Esperantotur
venis direktoroj kaj reprezentantoj de dudeko de turismaj
oficejoj el 11 landoj.

La programo estis labora. Raporto pri la agado en 1992. Ofertoj
por 1993. Publikaj estrarkunsidoj de Monda Tursimo. Duflankaj
interparoloj. Prilaboro de la Turisma Esperanto-Kalendaro por
1993. La partoprenintoj aktive subskribis kontraktojn, kaj
intersxangxis siajn planojn. Konstateblas, ke malgraux la
plorinda ekonomia situacio en Orienta Euxropo, gxuste orient-
euxrapanoj avangardas sur la kampo de esperanto-turismo.
Malgraux enorma konkurenco, la e-istaj vojagx-oficejoj - dank'
al la tradicia solidareco kaj reciproka fido, tiom raraj inter
la postkomunistaj firmaoj - sukcese postvivas.

Tamen ne cxio estas en ordo. Ecx Esperantotur frontis
problemojn, post kiam gxiaj filioj/agentejoj en pluraj urboj de
Polio sekvante la modon proklamis sin sendependaj. Rezulte
aperis dudek kelk oficejoj, el kiuj preskaux neniu kapablas
vivteni sin per esperanto-turismo... Aldonigxis problemoj
bankaj, k.s. Tamen Esperantotur plu restas la plej granda e-a
vajagxoficejo kun propra hotelo, kafejo-klubejo, avia biletejo,
mangxajxvendejo, satelita televido k.a.

Kelkaj miloj da polaj turistoj uzas jare servojn de
Esperantotur, kiu cxi-jare ricevis belan subvencion la
Urbestraro de Bydgoszcz por organizo de kultursemajnoj en la
urba Internacia Kultura Centro. Kaj la direktoro de Esperantotur
Andrzej Grzebowski havas plurajn novajn ideojn, interalie pri
faciligo de transpago, funkciigo de regula bus-linio kun haltoj
en kelkaj orienteuxropaj landoj, individua turismo, k.a.

Ekster la labora programo okazis busekskursoj al Poznan kaj
Torun, pieda promenado tra Bydgoszcz, slajda, videofilma kaj
adiauxa vesperoj. Al la lasta venis grupo de studentoj el la
internacia studumo pri turismo, kiuj post nauxmonata studado
memstare laboros en la sfero de la intemacia turismo.

Ne mankis ekstera intereso. Por la foiranoj estis prezentita
koncerta programo en la vojevodina kulturdomo kun postkoncerta
kafo. En Torun okazis akcepto en la urba etnografia muzeo,
vizitado de skanzeno kaj amika renkonto kun lokaj esperantistoj.
Dufoje venis TV-stabo, kaj ambauxfoje Halina Gorecka
(Jekaterinburg) devis kontentigi la scivolon de la raportistoj.

La kunlaboro da ras. Somere Monda Turismo havos sian simpozion
en Budapesxt kaj gxeneralan konferencon en Poprad. Kaj februare
Bydgoszcz akceptos dezirantojn studi la metion de e-ista
vojagxgvidanto.

Aleksander Korjxenkov,

laux Ruslanda Esperantisto, 10/92.

*************************************************************************

Enhavo de la 43-a volumo de Scienca Revuo
=========================================

   - Kulturo kaj socio de norda baktrio (V. I. lonesov - SU)
   - Interago de vitamino A kaj imunostimuliloj (I. Sxigaev - SU)
   - Pri la emocia ploro (P. Szab'o, - H)
   - Analizoj de averioj kaj konstru-katastrofoj (A. Kaniak - PL)
   - Kelkaj aspektoj de la kemio da naturaj substancoj (M. Hesse et al.
   - CH)
   - Bulgario - malfacilajxoj cxe transpaso cxe Rubikono (S.
     Panajotova - BG)
   - Intervjuo pri hospitalo de refennco (J. L. Beseda - C)
   - Pri la deklaro de Kari-Oca (Incomindios - CH)
   - Muroj de miljaroj - cxu ekzistas senmuraj socioj? (R. Hauger -
     CH)

*************************************************************************

Malnovaj numeroj de Scienca Revuo
=================================

Laux interkonsento de ISAE kaj Edistudio (Italio), la gxisnunaj,
malnovaj volumoj de Scienca Revuo estas prizorgataj kaj vendataj
pere de Edistudio, kiu gxis nun presis ilin. Do, la malnovajn
numerojn ne petu cxe la ISAE-sekretario, sed turnu Vin rekte al

Edistudio, B. Cassini,
CP 213, I-56100 Pisa, Italio.

*************************************************************************

Kotizo per artikolo
===================

La baza kotizo por ISAE-membreco (inkluzivanta la ricevon de
Scienca Revuo) estas 25 svisaj frankoj, 18 USD, aux 35 guldenoj.
La kotizoj devas esti pagitaj gxis la 31a de marto al la
kasisto-sekretario de ISAE, aux al la UEA-kodo: isae-z. La
kotizo estas "pagebla" ankaux per verko de artikolo por la
Scienca Revuo! (Kondicxoj: aa.) la red. komisiono akceptu la
artikolon por publikigo; bb.) la artikolo estu lingve senerara,
kaj enhave prespreta!)

Ne timu la vorton "scienca"! Membro de ISAE povas igxi ne nur
"sciencistoj", sed ankaux cxiuj ingxenieroj aux teknikistoj,
ktp.!

Pliajn informojn petu de la sekretario-kasisto de ISAE:
Rudi Hauger, Ringstrasse 13,
CH-8172 Niederglatt, Svisio.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Kie renkonti la novan jaron?
============================

Estas cxiam agrabla zorgo solvi la demandon: kie ni pasigu la
Silvestro-feston, kie ni renkontu la novan jaron?

Kaj por ni esperantistoj estas aldona demando: Kial ne en
esperantista medio? Felicxem ekzistas pluraj arangxoj tiutempe.

Jen kelkaj el ili.

   - NoJuR, Novjara Junulara Renkontigxo, 28.12 - 03.01, loko:
     Swieradow Zdroj. Org: Elzbieta Kulik, ul Orzechowa 107, m. 2.
     PL-50-540 Wroclaw, Polio, aux Grazyna Mirkiewicz +48-71-688232.

   - IS, Internacia Seminario de GEJ, 28.12 - 03.01, loko: Bad
     Kleinen. Or:Germana Esperanto-Junularo, Rheinweg 15, DW-5300
     Bonn 1, Telefono: +49-228-235898, Telefakso: +232764.

   - Silvestra festo en Praha, 5 tagoj. Org: Interhelpo, pk. 44,
     CS- 15000 Praha 5, Cxehoslovakio. Telefono & Telefakso:
     +42-2-542993.

   - Euxr-Azio '92, 29.12 - 05.01. Loko: Jekaterinburg. Org:
     Ruslanda E-Asocio, pk. 67. RUS-620077 Jekaterinburg-77, Rusio.
     Telefaks: +7-3432-514707 ATT MARAT.

   - IF, Internacia Festivalopor mezagxuloj 27.12 - 03.01. Loko:
     Kloster Hoechst (apud Frankfurt). Org: H. D. Platz, Pf. 1148,
     DW-3501 Niedstein, Germanio. Telefono: +49-5624- 8007,
     telefalkso: +49-5624-322.

   - Silvestra Festo en Peterburg. 30.12-02.01. Org: E-Societo
     Espero, pk. 130. RUS-197022, St. Peterburg, Rusio.

Se vi ankoraux ne faris, rapide skribu, sed prefere telefone aux
telefakse aligxu!

*************************************************************************

Internacia Junulara Festivalo
=============================

- paske en Italio

La sekvajara IJF okazos inter la 7a kaj 13a de aprilo 1993 en la
vilago Bomb>a di Villa Santa Maria (Chieti, sudcentra Italio)
kun la cxeftemo: "Turismo". Averagxa kotizo: cx. 180.000 liroj.

Jam nun rezervu tiujn tagojn libera, ke vi povu partopreni en
IJF! Pliaj detaloj en postaj numeroj.

informo el ITINFO, okt/92.

*************************************************************************

SAT-Amikara Kongreso
====================

La 48-a kongreso de SAT-Amikaro okazos en Herouville-Saint-
Clair (apud la urbo Caen, Francio) inter la 9-a kaj 13-a de
aprilo 1993. Pliaj informoj cxe:

SAT Amikaro
67 ave. Gambetta,
F-75020 Paris
Francio

*************************************************************************

Raporto pri ILEI-seminario:
===========================

Situaci-komunika instruado Ok roluloj gaje ludis, aktoris,
lernis, studis, intervjuis, raportis, aventuris... senlace de
matenaj gxis noktaj horoj, sub lerta kaj instiga regxisorado de
instruisto de esperantaj instruistoj - Stefan MacGiLL - aktuala
prezidanto de ILEI. Temas pri la unua el planita serio de
porinstruistaj seminarioj kiuj centros en venontjara agado de
ILEI. Tiu tritaga intensa seminario, okazita en Esperanto-
Centro en Poprad, traktis situaci-komunikan instruadon, la
manieron, kiun jam de jardeko aplikas cxiuj modernaj
lingvoinstruaj lernolibroj, sed en instruado de esperanto gxi
ankoraux apenaux konatas!

Partoprenantoj de la seminario havis la avantagxon detale
pristudi unuan tiatipan esperantan lernolibron helpe de gxia
auxtoro mem. Temas pri la "Tendaraj Tagoj", kies dua kajero
aperis cxi-jare, dum la unua intertempe pli-malpli elcxerpigxis.
Estas nur bedauxrinde ke tiom granda energio kiun la gvidanto de
seminario senavare disdonis dum la instruado, prelegado,
aktorado... ne estis distribuita al pli da partoprenintoj, kion
oni interalie povas danki al nia jam konate malfruanta
informado. Sed, seminarianoj almenaux devenis el kvar landoj:
Pollando, Cxehoslovakio, Hungario kaj Kroatio, kaj ili jam kun
gxojo atendas dauxigon de la ludanta lernejo, post la apero de
la tria - lasta - kajero, kio devus okazi antaux la venonta
Kongreso. La sama seminario estos ripetata fare de siaj
gvidantoj, do interesantoj ne remaltrafu la okazon ekkoni amuzan
libraron kaj vigligan instrumanieron.

Visxnja Brankovicx
Esperanto-Centro CS-05801 Poprad

*************************************************************************

Niaj semajnaj kunvenoj
======================

Cxiulunde, je la 19a - krom dum Sarlandaj ferioj - okazas
kunveno de SEL en la gastejo 'Hauck Weinstuben' en St. Johanner
Markt 7, Sarbrukeno. Tel: 0681-31919

*************************************************************************

Reaktivigxo en Vietnamio
========================

Post 18 monata preparo (?) la konata vietnama aktivulo Do Khanh
el Ho Chi Minh urbo en pasigis somere 3 monatojn en la urbo Hue
(la malnova cxefurbo, en centra Vietnamio).

Arangxinte ekspoziciojn li prelegis en pluraj instancoj: urba
junulara kaj virina asocioj, en la fremdlingva fakultato, en
medicinista lernejo, pedagogia universitato, ktp. La prelegoj
pri la lingvo (Esperanto, cxu la internacia lingvo de la 2000a
jaro?) kaj pri la aziaj e-movadoj rikoltis grandajn sukcesojn,
do tuj startis pluraj novaj kursoj. Por subteni kaj helpi la
laboron estas bonvenaj salutoj, kaj cxiatipaj esperantajxoj.

Kontaktadreso:
Nguyen Do Khanh,
Esperanto STK, 359/41, A Le Van Sy, Q.3, Ho Chi Minh,
Vietnamio.

*************************************************************************

La unuan fojon ekster Svedio

KULTURA ESPERANTO-FESTIVALO!
============================

KEF-4 la festivalo pri originala esperanto-kulturo (muziko,
teatro, literaturo, ktp), okazos inter 19-22 de auxgusto 1993 en
Kopehihago, Danio en la teatro "Pulvobarelo" (Serridlevsvej 2,
Kobenhavn).

Aligxilo aperos baldaux. Detalajn informojn kaj la aigxilon petu
cxe:

Jakob Nordfalk,
Norre Alle 75, vaer 571, DK-2100 Kobenhavn-0, Danio

*************************************************************************

ALVOKO
//////

La LKK (Loka Kongresa Komitato) de la sekvajara Internacia
Junulara Kongreso de TEJO en Vraca, Bulgario sercxas kontaktojn
kun la partoprenintoj de la 19-a IJK en la sama urbo, okazinta
en 1963.

La tiamaj kongresanoj bonvolu anonci siajn novajn adresojn por
ricevi informojn pri la programeroj speciale arangxitaj por ili,
en la kadroj de la junulara kongreso en 1993.

Bonvolu skribi al:

Bojcxo Mladenov
p.k. 66. BG-3000 Vraca, Bulgario.

*************************************************************************

MOVADO
//////

MANIFESTACIO ANKAUx EN HILVERSUMO
=================================

La 10-an de oktobro oni faris ion ankaux en Nederlando por
atentigi la amaskomunikilojn pri la lingvopolitiko en Euxropo
kaj la rolo de Esperanto.

Deko de aktivuloj faris demonstran "promenadon" al la sidejoj de
pluraj elsendokompanioj, kiel NOS, TROS, VARA ktp. La grupo
surmetis slogankartonojn kaj ankaux kunportis banderolon. Sur
ili trovigxis la mesagxo: "Esperanto por egalaj rajtoj en la
internacia komunikado" kaj 'AuxSKULTI (radio) VIDI (tv) kaj
SILENTI pri la demokrata alternativo por internacia komunikado
en Euxropo".

Cxar estis sabato, la grupo povis paroli nur al la
pordogardistoj kaj transdoni peticion al la programestroj de la
respektivaj kompanioj. En la peticioj estis menciataj la
problemoj pri lingvo- kaj kulturpolitiko en Euxropo, kaj estas
propono pri informaj programoj vide al la liberigo de la interna
merkato en 1993.

Ne venis reago al la antauxe senditaj gazetaraj komunikoj pri la
"manifestacio". Reage al la peticioj venis respondoj de NOS kaj
de VARA, ambaux negativaj. Tamen ankaux negativa respondo estas
utila: gxi montras klare, ke la t.n. publikaj radio- kaj
televid-kompanioj kalkulas nur pri la averagxa gusto kaj
prefero, kaj neglektas la ideojn de malplimultoj. La nederlanda
legxo tamen postulas de ili, ke ili respegulu la tutan gamon de
kulturo kaj spirita vivo en tiu cxi lando...

Bert de Wit, Nederlando

*************************************************************************

Premiitoj de la Stipendio Ivo Lapenna
=====================================

Memore al Prof. D-ro Ivo Lapenna (1907-1987) kaj liaj elstaraj
meritoj por la Internacia Lingvo gxenerale, kaj ties aplikado en
la scienco speciale, la Fondajxo I. Lapenna starigis "Stipendion
Ivo Lapenna".

La stipendio konsistas el subvendiado al kiel eble plej multaj
disertacioj je universitata nivelo (doktorigxoj, magistrigxoj,
licencioj, kiuj temas pri esperantologio aux/kaj pri esperanto
en rilato kun interlingvistiko, kaj estas ellaborita en spirito
de L. Zamenhof kaj I. Lapenna.

La unuan fojon la stipendio (po 100 svisaj frankoj) estis
aljugxita en 1992 por la jenaj fak-laborajxoj:

   1. "Sprachwandel bei einer Plansprache am Beispiel des
      Esperanto" (Lingvosxangxigxo cxe planlingvo je ekzemplo de
      esperanto), disertacio akceptita de la Universitato de
      Konstanz, Germanio. Auxtoro: d-ro Benoit Philippe.

   2. "Le lingue della Comurlita Europea con particolare riguardo
      allinglese" (La lingvoj en la Euxropa Komunumo, kun aparta
      atento pri la angla), disertacio akceptita de la Universitato
      de Torino, Italio. Auxtoro: d-rino Marina Mazzero

   3. "Interlinguistik und Esperanto im Zarenreich und in der
      Sowjetunion" (Interlingvistiko kaj esperanto en la cara regno
      kaj en Sovetunio), licencia verkajxo akceptita de la
      Universitato de Zurich, Svisio. Auxtoro: S-ro Andy E. Kunzli.

La Stipendio I. Lapenna refoje estos aljugxita en 1993 por
disertacioj oficiale akceptitaj de universitata instanco en la
jaro 1992.

Auxtoroj, dezirantaj kandidatigxi al la stipendio, bv. peti la
detalan regularon - prefere kun respondkupono - cxe la
sekretario-kasisto de la Fondajxo:

Torben Svendsen,
Vanlose Alle 57, 1.tv., DK-2720 Vanlose, Danio.

Limdato por alsendo de la faklaborajxoj en du ekzempleroj estas
28a de februaro 1993.

Sendu ilin al:
D-ro Klaus Perko
Lendkai lll, A-8020 Graz, Auxstrio.

*************************************************************************

Televida esperanto-kurso
========================

Ekde la 9-a de oktobro funkcias en la Sabadell-a televida
programo katalunlingva espo-kurso, kiun gvidas la konata
aktivulo s-ano Salvador Aragay.

La kurson iniciatis Josep Ma Galofree, prezidanto de Kultura
Asocio Esperantista, kaj li sola zorgis pri cxiuj organizaj
detaloj de tiu premiera kurso de esperanto, lauxsxajne
senprecedenca en tuta Hispanio.

La lecionoj estas elsenditaj vendrede je la 11-a kaj ili estas
ripetataj du pliajn fojojn sekvatage, matene kaj posttagmeze, en
cxiu semajno. La kurso estas subvenciata de la loka magistrato,
do cxiu spektanto povas akiri je tre modera kosto la tiurilatajn
lecionojn, inklude de dudirekta vortareto.

Pliaj informoj cxe:

Kultura Asocio Esperantista,
c/o Ramon M. Torres, C/Montseny 5, 1&,

E-08208 Sabadell, Katalunio.
el KAE-Informilo, oktobro/92.

Korajn gratulojn pro tiu imitinda agado al la Sabadell-aj
esperantistoj, kiuj neatendante deeksterajn agojn arangxis la
TV- kurson, ja ecx se neniu ellernus la lingvon per tiu kurso
jam ecx mem gxia ekzisto multe altigas la eksteran prestigxon de
esperanto. La red.

*************************************************************************

Revuo de CED
============

La revuo "Language Problems & Language Planning" de la Centro
por Esploro kaj Dokumentado de Mondaj Lingvo-problemoj estas
havebla kontraux 35 U5D, pagebla senpere al:

John Benjamins Publishing Co,
821 Bethtehem Pike, Philadelphia,
PA-19118, Usono. (Tel: + 1-215-836-1200)

el Ondo de Esperanto No. 3.

*************************************************************************

Ekde januaro Auxstralia E-Asocio kaj Nov-Zelanda E-Asocio havos
komunan revuon:
"Esperanto Sub la Suda Kruco". La gxisnunaj "Nov-Zelanda
Esperantisto" kaj "La Auxrtralia Esperantisto" ne plu aperos.

Redaktoro de la nova, komuna revuo estos
Donald Broadribb,
46 Great Eastern Highway, Bakers Hill, WA-65622, Auxstralio
*************************************************************************

ILEI
////

Sinteza protokolo de la Komitato de ILEI en Bratislavo
======================================================

Cxi tio ne redonas cxiujn unuopajn diskutojn, sed nur listigas la
decidojn. la Komitato:

- Akceptis la aligxpetojn de sekcioj en Kroatio kaj Rumanio

- Konsentis, ke la siatempa jugoslavia sekcio, kies sekciestro
  kaj bagado bazigxis esence en Slovenio, transformigxu al
  Slovena Sekio kaj invitas aligxpetojn el aliaj regionoj de la
  siatempa Jugoslavio.

- Konstatis, ke la sekcioj en Japanio kaj Sud-Afriko cxesis
  funkcii.

- Konfirmis la akcepton flanke de la Estraro de reprezentantoj
  por Albanio, Armenio, Auxstralio, Islando, Kubo, Togolando kaj
  Ukrainio kun klopodoj akiri reprezentanton por Rusio kaj
  Jugoslavio.

- Akceptis la kasistan kaj estraran raportojn por 1991.

- Akceptis apartajn regularojn laux la skribaj tekstoj senditaj
  al la sekcioj: unu pri la proceduro proponi Honorajn Membrojn,
  alia por regi la aljugxon de premio por la plej aktiva landa
  sekcio.

- Akceptis precizigojn al la Regularo de ILEI jene:

- unu komitatano rajtas porti maksimume du vocxojn, kondicxe, ke
  tio estas skribe rajtigita de la koncerna sekcio.

- kvorumo por valide kunsidi estas unu duono de cxiuj rajtigitaj
  komitatanoj. (Por sxangxi la Statuton estas triono, por
  malfondi la Ligon duono.)

- kvorumo por skriba vocxdono estas unu duono de cxiuj
  rajtigitaj komitatanoj; la Estraro rajtas vocxdonigi la
  komitatanojn tra la sekcioj.

- Akceptis la demisiojn de du estraranoj: s-ro ANDREASSON kaj s-
  ino BARCSAY. La unua rekandidatigxis kaj reelektigxis, la dua
  ne rekandidatigxis sed farigxis estrara komisiito pri la
  Gimnazio kaj Instruado. Al la vaka loko estas elektita d-ro
  Till DAHLENBURG (Germanio), bone konata kiel estrarano en la
  antauxa estraro. Li respondecos pri instruado kaj ekzamenoj.
  S-ino BELOSEVIC sekve ne plu respondecas pri ekzamenoj, sed
  akceptas respondeci pri konferencoj kaj arangxoj el organiza
  vidpunkto.

- Akceptis bugeton por 1993 kun enspezoj 72.500 SEK kaj elspezoj
  de 84.800.

- Rekomendis forte, ke la Gimnazio de ILEI farigxu reala arangxo
  kadre de la Konferencoj.

Stefan MacGill
prezidanto de ILEI

laux: Int. Pedagogia Revuo 3/92.

Pliaj informoj pri ILEI cxe la prezidanto:
Stefan MacGill,
Eso u. 7. III- H-1034 Budapest, Hungario

*************************************************************************

PRI LA INSIGNO
==============

La artikolo de J. K. Hammer pri Esperanto kaj gxia simbolo en
Heroldo 16/91 multe interesis min. Pri la origino de ia insigno
la jenaj kompletigoj eble interesos la legantojn.

Ja al Louis de Beaufront (Louis Chevreux gxustanome) apartenas
la propono pri verda stelo kiel esperantista simbolo aprobita de
D-ro Zamenhof (Espantisto de 1893 p.47). Cetere, Beaufront
alprenis kvinpintan stelon sur verda kovrilo jam en 1892 por sia
franclingva traduko de la rusa lernolibro de D-ro Esperanto.

La unua, kiu gxin fabrikis sub formo de surpersone portebla
insigno, estis estono, Hermann Stahlberg, orajxisto-juvelisto.

Rene Lemaire, plej proksima kunlaboranto de Beaufront kaj
sekretario de la Societo por la Propagando de Esperanto, en
franclingva artikolo, titolita "Nia insigno", gxin priskribas en
L' Esperaste de februaro 1900. La insigno de H. Stahlberg estis
20 mm ronda, blanke emajlita kun verda kvinpinta stelo en la
centro; sur gxi estis skribita la vorto ESPERANTO, orumite, same
kiel orumitaj estis la sin krucigantaj palmoj kaj la
cxirkauxajxo de la medalo. La insignoj estis el argxento aux el
bronzo.

La jaro 1900 estis la jaro de Universala Ekspozicio en Parizo.
En la supre menciita artikolo R. Lemaire kaptis la okazon por
emfazi pri neceso de insigna rekonigilo. Ja diversnaciaj
esperantistoj estis atendataj - kaj venis - en Parizo tiom pli,
ke la rusa pavilono lasis suficxe da spaco por ekspozicio al la
rusa esperantista societo "Espero" (Enciklopedio de Esperanto p
.145.). Tie, la unuan fojon, samtempe sin renkontis diversnaciaj
esperantistoj.

Sekva okazo, por ke esperanfistoj sin retrovu en diversnacia
etoso, estis la praa internacia kongreso en Kalezo-Dovro (1904)
kiel pluigo de pli modesta renkontigxo la antauxan jaron en
Havro. Dumkongrese, diskuto estis pri elekto de esperantista
insigno kaj alprenita estis la jena decido "La signo de rekono
por la esperantistoj, kiun oni rekomendas por la kunvenoj,
vojagxoj k.s. estas la verda kvinpinta stelo". Kroma decido
estis, laux propono de Alfred Micheaux, inviti la tutmondajn
esperantistojn kaj D-ron Zamenhof al Bulonjo-cxe-Maro en 1905.

Koncerne la insignon, mi volas fine diri, ke juna havrano, Emile
Gasse, esperantisto de 1900, ne preteratentis la kunvenan
decidon, partoprenis en la bulonja kongreso kaj registris sian
propran modelon de esperantista insigno plej konata,
antauxmilite, sub la nomo "signo Gasse".

Jean Amouroux
Heroldo de Esperunto, 26/aprilo/1992.

*************************************************************************

Koreoj havas propran oficejon!
==============================

La koreia esperantittaro delonge deziris havi sian sidejon,
tamen pro manko de monrimedoj tio estis longe nerealigebla
songo. La nove etektita prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, s-
ro Han Moo-hyup iniciatis monkolektan kampanjon por acxeti
oficejon. La monkolektado komencigis la unuan de oktobro 1991.
Gxi vekis grandan reehon. La oficejo kostis 88.500.000 uxonojn,
sed 550 esperantistoj kolektis 95.970.834 uxonojn (223.187
guldenoj)!!!

laux Bulgara Esperanisto 9/92.

*************************************************************************

KONDOLENCE
//////////

Jacques-Louis Mahe
==================

La 4-an de auxgusto 1992 en Parizo forpasis en la agxo de 80
jaroj Jacques-Louis Mah'e, la auxtoro de la unua longdauxra
parolata filmo en esperanto Angoroj.

Inter esperantistoj li estis kolata ankaux sub la plumnomo
Lorjak, kiel verkinto de originalaj romanoj kaj novelaroj:
Neologisme, Transe, Retoj, Regulus, Iluzioj, Euxlalia,
Mariagnes, Kroatosomoj

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Nova horaro cxe Radio Havano
============================

Jen la horaro, valida inter la 8-a de novembro gxis la 28-a de
februaro. La tempoj estas indikitaj en UT (en meza Euxropo
aldonu 1 horon).

07.00 - 6060 kHz (49 m) por Okcidenta - Norda Ameriko kaj
        Pacifika Azio;
15.00 - 11.760 kHz (25 m) por Amerika kontineto kaj Karibio;
18.30 - 17.705 kHz (16 m) por Euxropo;
22.00 - 17.705 kHz (16 m) por Euxropo;
23:30 - 11.760 / 11.970 / 9655 kHz (25 resp. 31 m) por Ameriko
        kaj Karibio.

Pliajn informojn petu de la E-redakcio, pk. 6240, Havano, Kubo.

*************************************************************************

Survoje
=======

dumonata revuo de Unuigxo por Novtipa Internacia Kulturo, UNIKO.
"Survoje" aperas jam la trian jaron. Eldonata en Sevastopol,
Ukrainio, gxi estas avangard- (alternativ-[?]) - kultur-gazeto /
literatura revuo.

En la 12-a numero: "Pri maro da revuoj kaj amaro de revoj",
"Principoj de feniksismo", Veprokulturo", "Malvenko", "El
katalogo de neokazinta ekspozicio", ktp.

Cxiam pensiga, plejparte interesa, senescepte agaca, por
personoj kiuj volas legi aktualajn avangardajn literaturon kaj
pensaron. Tre bone redaktata.

Abono por 6 numeroj cxe "La Gazeto", 130 FRF, F-55210 Creue,
Francio.

Adreso de la redakcio:
Survojie, pk. 168, UKR-335057 Sevastopol-57, Ukrainio.

recenzo el "Auxstralia Esperantisto" nov/92.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

27 jara komencantino kun interesoj al rok-muziko, biciklado, libroj,
ekskurso ktp. volas korespondi kun gejunuloj el diversaj landoj.
Nora Seres, Kiskoz u. 5, H-5905 Oroshaza, Hungario

* * *

Stefania Paruzzo, 14-ara knabino sercxas korespondajn konatojn.
Via Villaranza 31/A, I-35010 Villafranca (Padova), Italio.

* * *

Mi estes 27 agxa, kaj nova esperantisto. Mi votes korespondi por
praktiki la lingvon. Min interesas literaturo, kaj kolektas
diversajn gazetojn. Skribu al mi! f-ino Malgorzata Stefanik, ul.
Przybowka 134, PL-38-471 Wojaszowka, woj. Kvosno N/W Polio.

* * *

31, 40, 43 jarauxaj hungaraj sinjorinoj sercxas korespondajn
partnerojn tutmonde, kun intereso al vojagxo kaj multaj aliaj
temoj.

S-ino Janosne Vizy, Madach u. 12. H-8900 Zalaegerszeg,
Hungario.

* * *

S-ro Frant Stejskal, frauxlo, 60 j. ministo, Jateni 674,
CS-47705 Osek-u-Duchcova, Cxehoslovakio - deziras korespondi
tutmonde.

* * *

Mi estas 53 jara, registrita komercisto, kaj lernas esperanton de du
jaroj. Mi volonte konatigxus kun iu hungara e-isto por ekkoni tiun
faman landon. Leo Mezencev ul. Sportivnaja 4-9, RUS-620776
Sverdlovsk P-116 (Jekaterinburg), Rusio.

* * *

Grupo de lernantoj, kiuj lernas esperanton kiel lauxhorara
studobjekto en mezlernejo deziras korespondi individue aux grupe
kun 15-18 agxaj gejunuloj. Ankaux ilia instruisto sercxas
kontaktojn kun geinstruistoj, kiuj instruas e-on en mezlernejo.
Skribu al: Mezlernejo Ady Endre, Vasut u. 2, H-5720 Sarkad,
Hungario.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

Loka Kongresa Komitato de la sekvajara Internacia Junulara
Kongreso en Vraca kun la Literatura sekcio de Bulgara Esperanto-
Asocio organizas

INTERNACIAN LITERATURAN KONKURSON
=================================

pri junulara temo.

La verkoj el cxiuj genroj, gxis nun ne publikigitaj, devas
atingi la kongresan adreson gxis la 30-a de junio 1993.

Sur la koverton menciu: "Por la literatura konkurso". La premioj
estos diplomoj kaj libroj, la rezulto estos anoncita dum la
kongreso (7-14.08.93).

La konkursajxojn sendu al:

LKK de IJK,
p.k. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario

*************************************************************************

Antauxkongreso kaj video-konkurso
=================================

La antauxkongreso de UK okazos inter la 20-a kaj 23-a de julio
en Baroelono. La programon konsistigos pluraj ekskursoj, ekz. al
la prestigxa Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Paul d'Ordal, al la
muzeo Picasso k.a., krome prelegoj de Giordano Moya pri "La homa
vivaventuro" kaj "Esperanto en prospektivo" - kaj publika
videokonkurso.

La video-konkurson povas partopreni iu ajn esperantisto kun VHS-
sistema e-lingva filmo. Dauxro: minimume 5, maksimume 15
minutoj. Brancxoj: eduko, scienco, kulturo.

Pliaj detaloj estas haveblaj cxe:

Barcelona Esperanto-Centro,
str. Carreras Candi 34-36, E-08028 Barcelono Hispnnio.

el KAE Informilo No. 25.

*************************************************************************

Internacia konkurso por lernejanoj

4-a TASKFOLIO POR BAZLERNEJANOJ

   1. Finu la verbojn per la sama sufikso signifanta lokon!
      lern..., mangx..., dorm..., ban..., lud..., logx...
      (3 poentoj)

   2. Konstruu frazon uzante cxiujn donitajn vortojn! la, la,
      lernado, plej, diligenta, de, estas, grava, gelernantoj, tasko
      (3 ponetoj)

   3. Kompletigu la frazon per konvenaj prepozicioj! ... la amikino
      mi veturis ... kuracisto ... auxtobuso (3 poentoj)

   4. Difinu la vortojn en esperanto: kamparano, kormorano,
      veterano (3 poentoj)

   5. Konstruu almenaux kvar kunmetitajn vortojn per "mangx"! (2
      poentoj)

   6. Kio estis Zamenhof laux sia profesio? (2 poentoj)

   7. En kiu lando kaj urbo okazos la UK en 1993? (2 poentoj)

   8. Kompletigu kaj desegnu! .e..a ..e.o (2 poentoj)

ONI POVAS IAM AJN ALIGxI AL LA KONKURSO!

Regularon vidu en la numero auxgusto (1)-92. La solvojn sendu
gxis 25.01.93. al:

Altalanos Iskola, Esperanto-grupo, Allomas u. 1. H-3711
Szirmabesenyox, Hungario.

*************************************************************************

ANONCOJ
///////

La 28-an de majo 1992, en kunveno de la "Amikoj de la Akademio",
okazinta en Parizo, la junaesperantisto, s-ano Jorge Camacho
Gordon (Kamacxo), rezidanta en Madrido, estis elektita membro de
la "Akademio de Esperanto". Ankaux Kultura Asocio de Esperanto
el Katalunio kore gratulas lin.

* * *

La Esperanto-klubo en Nijmegen deziras kontaktojn kun alia e-
klubo en Euxropo (por korespondi, ktp). La leteroj estas
atendataj cxe: H.v.d. Schaaf, Malvert 32-08, NL-6538 BX
Nijmegen, Nederlando.

* * *

En mia lernejo estas instruata la germana kaj la angla, sed la
direktoro rifuzas enkonduki esperanton, asertante ke "neniu en
la mondo parolas gin". Dedicxu por ni bonvolu tempon da unu
posxtkarto kun e-lingva teksto por pruvi la vivon de nia lingvo!

R. Henryk, Gimnazium,
Havlickova 13, CS-73701 Cesky Tesin, Cxehoslovakio.

* * *

Internacia Vendo-Reto SORTIMENTO (IVERS) invitas vin kunlabori,
por multe profiti finance kaj morale! Detala priskribo de la
projekto, kaj aligxilo riceveblas kontraux 2 IRK-j.

Agentejo S0RTIMENTO, Pk. 138, H-6100 Kiskunfelegyhaza,
Hungario.

*************************************************************************

                        NI DEZIRAS AGRABLAN
              KRISTNASK-FESTON AL CxIUJ NIAJ LEGANTOJ.

                   - Kunlaborantoj de EVENTOJ -

*************************************************************************

***************************** SUPLEMENTO ********************************

HISTORIO
////////

El miaj rememoroj
=================

dauxrigo

Cxu mi tedu la leganton per la detala priskribo de mia vojagxo
Parizon? Ne, tion mi nevolas fari. Suficxu diri nur, ke dumvoje
mi vizitis la maljunan samideanon S-ro E. Meier, en Munchen;
tio estis la unua okazo, kiam mi parolis kun esperantisto
nekonanta la hungaran lingvon.

Tamen pri unu epizodo mi raportas. Kiam ni forlasis la lastan
germanan urbon, Deutsch-Avricourt, kaj nia vagonaro enigxis en
Francujon, en la unuan Francan urbon, Igney-Avricourt, tie mi
malagrable spertis la konsekvencojn de mia nekono de la franca
lingvo. Estis posttagmeze, kiam ni alvenis en la jxus nomitan
francan limurbon, kaj tie ni devis atendi pli ol unu horon gxis
la reforiro. Tiun tempon mi intencis profiti por tagmangxo; mi
mendis do nutrajxojn en la stacidoma restoracio - en lingvo
germana (tiam mi ankoraux ne parolis france). Sed ho ve! neniu
komprenis min! oni ne alportis mangxajxojn... Kun patra doloro
mi rigardis miajn malgrandajn infanojn, kiuj jam komencis plendi
pri malsato. Mi denove mendis ion por mangxi - denove germane -
parolante pri la infanoj, kiuj jam de longa tempo ne vidis
konvenajn nutrajxojn, - vane! oni ne komprenis, ne komprenis.
Tiam, kun edza doloro, maldolcxe mi turnis min al mia edzino,
nerve plendante, en lingvo hungara:

   - Belacxa afero, gxis Parizo ni ne mangxos, je diablo! Kaj jen,
     nun sinjorino el la servopersonaro de la restoracio, gxentile
     demandis min germane:

   - Kiun lingvon vi parolas, gesinjoroj?

   - La hungaran; ni estas hungaroj, kaj ni vojagxas Parizon.

   - Do vi ne estas germanoj? - Ne, sinjorino, kaj...

   - Ho, tiuj cxarmaj infanoj, kredeble ili estas lacaj kaj
     malsataj; oni tuj servos al vi; gesinjoroj.

Kaj, ho miraklo! tiam kelnero, servisto, kasisto, cxiuj, cxiuj
komprenis germane... cxar ili jam sciis, ke ni ja ne estas
germanoj...

En Parizo, S-ro Fruictier atendis nin en la stacidomo kaj li
servoprete kondukis nin en nian provizoran, kaj la morgauxan
tagon en nian definitivan logxejon.

Tuj la unuan tagon de mia estado en Parizo S-ro Fruictier
prezentis min al S-ro Th. Cart. Ne estas necese, - cxu ne vere,
kara leganto? - ke mi pli detale raportu al vi, kiu estas S-ro
Cart; vi ja konas lin, cxiu konas lin. Lia nomo estos markita
per oraj literoj sur cxiu pagxo de la historio de Esperanto, kaj
mi tute ne troas dirante, ke sen li ecx ne estas certe, cxu
Esperanto vivus hodiaux. Por plilargxigi vian konon pri li, mi
aldonos nur, ke mi ne nur respektas, ne nur admiras tiun
modelecan viron, sed mi vere amas lin, kaj mi estas fiera,
sciante, ke tiu amo estas adresita al plenmerita homo.

Post kelktaga ripozo ni (S-ro Fruictier kaj mi) komencis labori.
Ni priparolis detale la fondotan Presejon, faris planon, luis
ejon (33, rue Lac'ep†de) kaj mendis cxion necesan. Mi parolis
cxiam esperante (devige!), cxie, en literfandejo, en
masxinfabriko, en inkajxfarejo, en papermagazeno, cxe
konstruistoj, cxe masonistoj, cxe lignajxistoj cxe vitristoj,
cxe cxifonistoj, ktp. ktp propagandante tiamaniere nian lingvon
cxie. Post kelkaj semajnoj la presejo estis funkciopreta, kaj la
oktobra numero 1904 estis jam presita en gxi. (La antauxan
numeron, por ne tro malfruigi gxin, pro la manko de presejo oni
presis en C'eret, sub la gvidado de nia fervora, bedauxrinde jam
mortinta samideano Paul Berthelot.)

Krom la necesaj litertipoj kaj kompostmaterialoj, kune kun la
specialaj supersignitaj literoj esperantaj, la presejo konsistis
el unu granda presmasxino unu malgranda platpresila masxino unu
"Linotype" kompostmasxino, unu motoro kun la bezonaj
transmisioj, kaj en la papermagazeno unu granda
papertrancxmassxino. Ses cxambrojn okupis la Societo, el kiuj
unu - la kompostejo - sur la strata fronto; en tiu cxi ni
akceptis la klientojn kaj samideanojn, el kiuj kelkaj
entuziasmuloj konsideris nian esperantan entreprenejon kvazaux
gxi estus la "oka mirindajxo de la mondo". Post la oficiala
deklaracio pri la fondo de la "Presa Esperantista Societo",
farita per fondodokumento antaux notario, la Societo faris sian
unuan gxeneralan kunvenon en kiu oni elektis la estraron:
prezidanto: S-ro Th. Cart; delegito: S-ro Paul Fruictier;
sekretario: S-ro William Mann; teknika direktoro: mi. Poste, oni
elektis ankoraux unu delegiton: S-ron Ch. Verax, kaj, post la
finigxo de la dejxorado de S-ro Mann, F-ino Cecile Royer
farigxis sekretariino.

En Parizo mi pasigis dek jarojn. Dum tiuj dek jaroj mi vivis en
vera atmosfero esperantista. Mi estis cxiam inter esperantistoj
kaj mi parolis cxiam esperante. Esperanto bone servis min, kaj
mi klopodis servi Esperanton. Cxu mi sukcesis? tion jugxi ne
estas mia afero.

"Rememorojn" skribi el tiu dekjara epoko estus certe malfacile,
ecx sensence. Kiajn rememorojn povus skribi, ekzemple oficisto,
kiu cxiutage en sia oficejo faras sian servon. Tio ja estus
tasko ne plenumebla. Miaj personaj aferoj ja neniun interesus, -
ne vere?... Mi do cxesigas la dauxrigon de miaj Rememoroj;
tamen, por fari plenan laboron, mi raportos en la sekvantaj
linioj pri kelkaj okazintajxoj min koncernantaj rilate al
Esperanto.

* * *

La gxenerala kunvenado de la parizaj samideanoj okazis tiutempe
en la Sorbonne. Tiujn kunvenojn la Pariza Grupo Esperantista
arangxis cxiuvendrede. Tie mi konatigxis kun multaj famaj
esperantistoj, inter kiu mi sentis min kvazaux hejme. La sama
Grupo arangxis ankaux, la 12-an de cxiu monato, komunan
vespermangxon, kie oni vere amike ecx familie amuzigxis: oni ne
nur "vespermangxis", sed distrigxis per seriozaj kaj amuzaj
interparoloj, ideosxangxoj kaj ludoj. Precipe per ludoj. Oni
teel kore ridis pro la humoraj turnoj de tiuj cxarmaj ludoj!...
Ho, belaj tempoj! kien vi malaperis!...

En la unuaj monatoj de mia estado en Parizo mi konatigxis kun
mia samlandano S-ro V. Polg'ar, tipografo, kiu tuj farigxis
esperantisto, kaj laboristo en la Presa Esperantista Societo. -
Post kelkaj jaroj li acxetis la presejon, li ankaux hodiaux
estas gxia posedanto; la societo restigis al si la eldonejon kaj
la librejon.

Unu jaron poste, mi konatigxis kun lia frato, S-ro J. Polgar,
ankaux kiu farigxis esperantisto. Li estas la auxtoro de la bona
esperanta kurslibro por Hungaroj, kiu estas cxiam tre sxatata en
Budapest. La unua Universala Kongreso de Esperanto (Boulogne-
sur-Mer, 1905) starigis la Lingvan Komitaton. Mi havis la
grandan honoron esti elektita por gxi membro; kaj kiam la
esperantista Akademio estis starigita, je la okazo de gxia
elektigo oni elektis ankaux min akademiano.

S-ro Fruictier kaj Verax, post kelkaj jaroj (mi pensas, en 1907)
forlasis la presejon; ilian oficon okupis S-ro Warnier, la patro
de nia konata samideano. Li estis bona fakano, sed bedauxrinde
li ne estis esprantisto! Lia estreco ne dauxris longe, cxar tiam
okazis, ke S-ro V. Polgcxr acxetis la presejon.

Je tiu okazo "Lingvo Internacia" eniris en la manojn de S-ro Th.
Cart. Li prenis sur sin la redaktadon, kaj, per sia aferamo,
talento kaj energio li levis gxin sur tre altan nivelon.
Nesprimebla domagxo estas, ke la mondmilito devigis cxesigi
gxian eliradon.

* * *

Kaj nun, kara leganto, pardonu al mi, se mi iom nemodeste
parolos pri mia literatura agado! mi sentas, ke mi devas paroli
pri gxi.

Kiel kunlaboranto de "Lingvo Internacia", mi verkis multajn
artikolojn, literaturajn kaj lingvajn. En 1909, mi prenis sur
min la redaktadon de "Juna Esperantisto"; ankaux tiu cxi cxesis
kauxze de la milito. Cetere mi skribis artikolojn ankaux por
aliaj gazetoj esperantistaj kaj verkis aux tradukis ankaux
memstarajn librojn, el kiuj mi notas tie cxi: "Mallumajxoj"
(trad.), "Libro de l' Humorajxo" (nova eldono), "La Kalendaro"
(orig.), "Fundamento de Espranto" (traduko por Hungaroj) - mi
aldonas al ili ankaux la hungarigon de la tiel nomata "Cxefeca
Sxlosilo".

Per unu el miaj verkoj, "Regno de l' Homoj", mi sukcesis gajni la
unuan premion de la Zamenhofa literatura konkurso dum la
Barcelona Kongreso en la jaro 1909. En aliaj literaturaj
konkursoj mi partoprenis kiel prezidanto aux membro de la
jugxantaro.

Sur la kampo de la propagando mi ne atingis multan sukceson. Al
propagando mi ne tauxgis kaj ne tauxgas; vere mi povus kalkuli
per miaj manfingroj la personojn, kiujn mi esperantistigis -
krom miaj infanoj. Cxar. kompreneble, ankaux la infanoj de
esperantisto devas esti esperantistoj; cxu ne vere? Kaj pardonu
al mi tiun malgrandan patran vantecon kara leganto, kaj permesu
al mi diri ke unu el miaj filoj, Pauxlo, en sia 15-jara agxo,
gajnis 100 frankan premion en la pariza Michelin'a Konkurso por
la junuloj. (Hodiaux li estas la teknika arangxanto de la
"Literatura Mondo".)

Kun sxveligxinta koro mi atendis, en la jaro 1914, la Parizan
Kongreson' Malrapidege pasis la tempo, kaj kun granda
malpacienco mi kalkulis la monatojn, la semajnojn, fine la
tagojn gxis auxgusto, kiam la fama mondkongreso, la krono de
cxiuj kongresoj, estis malfermota.

Per miaj spiritaj okuloj mi jam vidis la dolcxe ridetantan
Angxelon de l'paco, blanke vestitan, radiantan, kun brilanta
stelo, kun sankta oleobrancxeto. Kaj la atendita tago fine
alvenis ... gxi alvenis ... kaj mia vizio disfalis ... la
Angxelo ploris ... lia blanka vestajxo sangmakuligxis, lia stelo
estingigxis kaj monstroj neniigis la oleobrancxeton ... ho,
teruro ... teruro!

* * *

Venis la mondmilito, honto de l' homaro.

* * *

Kvin jarojn mi pasigis en malliberejo, kune kun mia familio!

Kiam la milito eksplodis, la franca registraro alvokis cxiujn
Germanojn, Auxstrojn kaj Hungarojn logxantajn en Francujo, ke
ili tuj prezentu sin al speciala magistrato por esti internigita
por la dauxro de milito. Tiamaniere ankaux mi devis min submeti
al tiu cxi malgxoja sorto, kaj oni forportis min; kune kun mia
familio, en la urbeton Argenton-sur-Creuse, kaj de tie, post
kelkaj monatoj, en Chateauroux, fine, en 1916, en Gu'erande. Mi
ne volas tedi la leganton per la priskribo de la mizeroj
suferitaj de ni en la malliberejo; suficxu diri nur, ke krom tiu
malliberigo, oni konfiskis tutan nian havajxon, kaj ne nur la
monvalorantajn objektojn, kiel mebloj, litilaro, vestajxoj,
biblioteko k.t.p., sed ankaux la senvalorajxojn tre karajn al
mi: la familiajn relikvojn, portretojn, skribajxojn,
dokumentojn... cxion, cxion! lasante al ni nur la vestojn, kiujn
ni portis sur nia korpo. Do, mi ne havas plu gazetojn, librojn,
neniun esperantajxon; mi ne havas ekzemplerojn ecx el miaj
propraj verkoj!...

En Chateauroux, komence, estis permesite eliri el la malliberejo
por kelkaj horoj je certaj kondicxoj. Tie mi konatigxis kun S-ro
L. Moreau, delegito de l' Universala Esperanto Asocio en tiu
urbo, kaj kun lia familio. Li estis tre afabla, amika al mi,
ofte li invitis nin tagmangxi cxe li, kaj li sincere penis pli
mildigi niam malfelicxon. Tiam mi denove spertis, ke Esperanto
ne estas nur lingvo; gxi estas io alia...

Mia karega amiko, S-ro Th. Cart, sentigis al mi ofte la noblecon
de sia koro. Li, kvankam nericxa, helpis nin ne nur mone, sed
ankaux alimaniere. Ecx vestajxojn li sendis por ni, kio estis
neesprimeble valora donaco en tiu mizero.

Ankaux S-ro Frechas, la redaktoro de "Le Monde Esperantiste",
kaj la jam mortinta S-ro Hodler, tiam redaktoro de la svislanda
"Esperanto", helpis nin mone. Por tiuj du gazetoj mi ecx
sukcesis sendi artikolojn el la malliberejo - kompreneble ne pri
la malliberejo!!!

Estas preskaux nekredeble, ke inter la malliberuloj de nia ejo
inter mil personoj proksimume ne trovigis ecx unu esperantisto!
Nur inter la soldatoj gardantaj la ejon mi trovis du
samideanojn... ili konsideris nin de "malamikoj" tuj amikoj kaj
ili faris en nia intereso kion ili povis ... Ja. Esperanto ne
estas nur lingvo; gxi estas io alia...

Mi jam diris, ke sur la kampo de la propagando mi neniam atingis
grandan sukceson. Tamen, mi provis fari kurson en la
malliberejo, mi havis dekon da lernantoj, sed bedauxrinde nur
unu persono el ili farigxis serioza esperantisto. S-ro Fr.
Pusztai, kiu estas hodiaux politeknikano en Budapest. Tiu
energia junulo estas vera esperantisto, kaj li rajtigas esperi,
ke en la estonteco li ludos gravan rolon en nia nobla afero.

* * *

En junio 1919 nia mallibereco finigxis: oni transportis nin en
Budapesxton. En malsana stato mi alvenis en la cxefurbon de mia
malgrandigita patrujo, sed malgraux tio mi ne forgesis pri
Esperanto kvankam - mi konfesas - la teruraj travivitajxoj multe
malakrigis mian cxiuspecan energion kaj volon. Tie cxi mi
baldaux konatigxis kun la plej famaj hungaraj samideanoj; sed
bedauxrinde, mi ne povas tiel partopreni en la komuna vivo
esperantista kiel mi volus, cxar, kauxze de la nunaj
logxmizeroj, ni devas logxi ekster la urbo, kaj la komunikigxo
estas tre malfacila.

Tamen, por montri vivosignon, mi verkis detalan esperantan
lernolibron por hungaroj, kiun eldonis la firmo "Kultura". Kaj
nun, kiel vi scias, kara leganto, laux mia modesta povo mi
partoprenas en la redaktado de la "Literatura Mondo"; mia unua
laboro por gxi estas tiu cxi artikolo pri miaj rememoroj, kiu
jen estas finita.

Pauxlo de Lengyel

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991.
ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor