Eventoj n-ro 0018, 2/novembro - '92, retposxta versio ****************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - "Jugoslavia demando" cxe la UEA-Komitato - Al kiu gento apartenis d-ro L. L. Zamenhof? Organizaj demandoj: - Konstrui, jes, sed ne el nuboj Faka aplikado: - Esperanto kaj heraldiko Alvoko: - * - Nova sxanco por esperanto Arangxoj: - Internacia Medicina Esperanto-Konferenco (IMEK) - Printempa Semajno Internacia - ESPERANTO AGO-TAGO EN MOSKVO - Pli favoraj kondicxoj por partopreni IJK-on - IEK-93 ILEI: - Kiel instrui por ne perdi kursanojn - INVITO - Esperanta ago-tago en Romo kaj Bruselo - Manifestacio por esperanto en Tuluzo - Dokumentoj de UN Lingvo: - La etnoj de eksa USSR: Kiel nomi ilin? La leganto: - * - Nova redaktoro de ItInfo Esperanto en radio: - Cxu malvenko aux natura evoluo? Anoncetoj: - *** - Internacia konkurso por lernejanoj - Nova son-gazeto "Najtingalo" - Kiel aboni al EVENTOJ? Historio: - El miaj rememoroj ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// "Jugoslavia demando" cxe la UEA-Komitato ======================================== Kiel cxiam, ankaux dum la UK en Vieno la kongresanoj de "nia" jugoslavia terspeco estis en la mezo de intereso. Do, unue, kvankam UN proklamis sankciojn kontraux la nova Etjugoslavio, inkluzive ankaux Serbion, dum la inauxguro salutis la kongreson inter aliaj ankaux la prezidanto de Jugoslavia Esperanto-ligo, JEL. La klarigo simple estas, ke la sankcioj ne koncernas Ia esperanto-movadon! (Sed cxu la E-movado ne plu apartenas al kulturo, pri kio oni skribas en la UN- decido?) Samtempe la kongreson inter aliaj salutis ankaux la reprezentantoj de Kroatio, Slovenio kaj Makedonio. La dua interesajxo okazis dum la komitatkunsido, kiam oni devis pridiskuti la aligxojn de novaj organizoj. (Rim. de red.: Jugoslavia Esperanto-Ligo estis federacio de 5 respublikaj e- ligoj el Bosnio-Hercegovino, Kroatio, Makedonio, Serbio, Slovenio kaj 1 provinca kaj 1 faka asocio. Ene de la federacio la membraj organizoj agadis tute memstare.) Estis agnoskite, ke JEL ne plu funkcias en la antauxa formo (Kroatio kaj Slovenio kun siaj E-organizoj igxis internacie rekonite sendependaj), do aperis la demando, kiel solvi la membrigxon en UEA de la tieaj organizoj. Laux la preskriboj de la UEA-regularo venis 2 aligxpetoj el Kroatio, (cxar funkcias du e-organizoj, sed kelkajn tagojn antaux la kongreso unu el ili retirigxis), kaj el Slovenio. Sxajnis al multaj, ke ne devus esti problemoj, sed male, la diskuto dauxris laux iuj kalkulantoj ecx 20 % de la tuta kunsidtempo. La problemon kauxzis tio, ke kvankam de la iama Jugoslavio petis aligxon nur du organizoj, la komitata komisiono proponis rezolucion, laux kiuj oni akceptu cxiujn, kiuj membris pasintjare junie en JEL. (Membroj de JEL estis ankaux E-Ligo el Vojvodino kaj E-Ligo en Montenegro, sed la proponita rezolucio ne koncernas ilin!) La vera diskuto fakte estis direktita al la kono pri la UN- sankcioj, internacia rekono de sxtatoj, kaj pri formale senditaj aligxpetoj. Alparolis tre multaj, kaj estis formulita nova propono de Tonkin, ke estu akceptitaj nur la formalaj aligxintoj. Kiam oni pensis ke jam venis la fino kaj restis nur la akcepto de la du aligxoj, kiu estis vocxdonita pozitive, venis pauxzo kaj cxio sxangxigxis. Do, la komitatanoj estis petataj vocxdoni por la unua prezentita rezolucio, cxar la proponito Tonkin rezignis pri la jam vocxdonita. Venis iom da konfuzo, kaj ecx protestoj, sed tamen oni vocxdonis. La rezolucio konstatas, ke JEL ne plu ekzistas en la iama formo, kaj oni prenas cxiujn tiamajn membrojn krom la jam menciitaj, kiel aligxintaj landaj asocioj. Do, tamen se iu rezignas, tion povas konfirmi dum certa tempo, se ne, simple sendi statuton kaj aliajn necesajn dokumentojn. Tio signifas, ke Jugoslavio eliris el UEA, kaj Serbio eniris! Tiumaniere, plej versxajne UEA estas inter la unuaj internaciaj organizoj, kiuj rekonis Serbion! Mi persone havas nenion kontraux esperantistoj el Serbio, kaj ili povas esti individuaj membroj de UEA - kiel privataj personoj, sed por la oficiala organizo nomata Serbia E-Ligo dume ne validas la sankcioj. Laux mi ja temas pri kulturo, priskribita en la rezolucio n-ro 757 de UN. Fine ni aldonu, ke laux la opinio de certa parto de komitatanoj la afero estis farita kontraux la statuto kaj regularo. M. Belosxevicx el Kroata Esperantisto 2/92 Rim.de.red.: La rezoluciproponoj estis perbusxe prezentitaj al la komitatanoj. Gxi tekstis ke "la membroorganizojn de JEL oni invitas membri en UEA": Gxuste tiu formulado ne estis klara, kaj post la vocxdonado evidentigxis, ke kelkaj komprenis gxin tiel, ke cxiuj membroorganizoj estis akceptitaj, dum aliaj opiniis, ke la aligxo validos nur post la formala aligxo. (Estus "nekutime" akcepti iun organizon kiel Landa Asocio sen formala aligxo kaj sen vidi ties statuton...) Estis nekomprenebla la maniero de la vocxdona proceduro (oni dauxrigis la debaton pri la jam vocxdonita propono), kaj estas apenaux digestebla la antauxvocxdona premo al la komitatanoj, kiam ili estis alvokitaj por ne kontruxvocxdoni! (Tamen estis unu kontraux-vocxo). ************************************************************************* Al kiu gento apartenis d-ro L. L. Zamenhof? =========================================== Trafoliumante diversajn publikajxojn en esperanto kaj en etnolingvoj - propagandilojn, didaktikajn verkojn, historiojn de esperanto, biografiojn pri Zamenhof - oni trovas jen mankon de precizaj informoj pri la genta apartenado de Zamenhof, jen kontrauxdirajn "faktojn". La plej oftaj karakterizoj estas "la pola d-ro L.L Zamenhof", "la pola okulisto" kaj "la pola kuracisto ". De tempo al tempo oni nomas lin ruso. Malofte oni diras la veron: li estis judo (aux hebreo, laux la malnova lingvouzo). Zamenhof ne povas esti membro de la pola gento. La auxtoro de esperanto mem difinis la vorton "gento" jene: "la aron de cxiuj homoj, kiuj havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento ". Plena Ilustrita Vortaro (PIV) difinis "polo" jene: "ano de cxefgento logxanta en Polujo". En pluraj verkoj Zamenhof klarigas, ke li apartenis al minoritata gento en Polujo; sekvas, do, ke li ne estis ano de la pola cxefgento. Li neniam povis esti ecx civitano de Pollando, cxar la sendependa respubliko estigis nur post la morto de Zamenhof en 1917. Dum sia tuta vivo Zamenhof estis regato de la cara Rusia Imperio. Zamenhof konstatis pri la estigxinta konfuzo kaj eksplicite neis sian polecon. En letero sendita al la Loka Kongresa Komitato de la UK en Krakovo en 1912, Zamenhof skribis: "(...) ne nomu min 'polo' por ke oni ne diru, ke mi - por akcepti honorojn - metis sur min maskon de popolo, al kiu mi ne apartenas (...) laux mia deveno mi kalkulas min al la gento hebrea" (la emfazo estas de Zamenhof. En posxtkarto sendita al s-ro Theodor Cejka el Bystrice pod Hostynem en 1906, Zamenhof informis, ke lia nacio estas "ruslanda hebreo", lia religio "hebrea-hilelista" kaj la "lingvo de mia gepatra domo estis la lingvo rusa". Rimarku: hejme li ne parolis la polan lingvon. Plue, la familia nomo "Zamenhof" ne estas pola. En letero al berlinaj esperantistoj en 1904, Zamenhof klarigis, ke gxi estas germana nomo (originale Samenhof), kiun li fonetike transskribis per "z". Jam estis publikigitaj pluraj fotografajxoj, tajpitaj kopioj kaj tradukoj de oficialaj ruslingvaj dokumentoj, kiuj plej objektive pruvas, ke Zamenhof estis judo. Lia naskigxo estis registrita en la matrikullibro de la Juda Komunumo de la urbo Bjalistoko kun indiko ankaux de la dato de cirkumcido. La "Atesto pri Matureco", kiun la juna gimnaziano ricevis en 1879, komencigxas per la sekvaj vortoj: "Tiu cxi estas donita al Lazar Zamenhof, de la Hebrea konfesio (...)". Kvankam ekde la unuaj jaroj de la historio de esperanto Zamenhof neniam kasxis sian judecon, aliaj homoj intence prisilentis tion. Kial? La respondo estas simpla: pro dauxra judofobio kaj antisemitismo en kaj ekster la esperanto-movado. Rimarkigo pri la nomformoj: --------------------------- Efektive, Zamenhof mem respondecis pri la konfuzo - se gxi ekzistas - cxar li plurfoje sxangxis la nomformon. Lia "plejplej" unua nomo estis la hebrea "Eliezer". Gxi estis oficiala nomo. Por cxiutagaj celoj estis uzata la jida ekvivalento "Lejzer". Kun tiu nomo Zamenhof eniris la varsovian gimnazion en 1874. Sur la lernejaj dokumentoj gxi aperas per cirilaj literoj kiel "Lejzer". Sur dokumento de la jaro 1876, kiam Zamenhof estis en la 6-a klaso, aperas la nomo "Lazar". Tamen, kelkaj postaj dokumentoj havas la nomformon "Lejzer". En 1879 Zamenhof mem subskribis "Lazar", sed samjare ankaux "Lejzer". Poste denove "Lazar". Kiel universitatano li farigxis "Lazar Markovicx Zamenhof". Bernard Golden, Hungario Rimarkigo de la redaktoro de Starto: La klarigon ni povas kompletigi laux la "Senlegenda biografio de L.L. Zamenhof" (1982) de la japana auxtoro Ludovikito (p.11): jen la fino de la 19-a jarcento aldonigxis pli gxenerala nomo "Ludoviko" kaj li nomigxis Lazaro Ludoviko Zamenhof. El Starto, 6/1991. ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Konstrui, jes, sed ne el nuboj ============================== La artikolo de Joachim Werdin, "UEA: cxu ne kapabla?" (Eventoj: 0015, oktobro/1) montras bonan volon, sed samtempe pruvas denove, ke estas pli facile identigi problemojn ol trovi la solvojn. Ne estas novajxo ke mono mankas al UEA, kiel al la tuta movado/komunumo. Dum lingvojn kutime subtenas registaroj, aux almenaux geografie kohera parolantaro, esperanton subtenas nur libervolaj kontribuoj de disaj unuopuloj. Tamen ne helpas, simple fantazii pri dekobligxo de niaj spezoj aux duobligxo de nia membraro sen iu ajn reala bazo por efektivigi tion. Ni devas konsideri la realajn eblecojn -------------------------------------- Werdin proponas, ke ni "analizu la sistemojn uzatajn de similaj internaciaj organizajxoj". Sed kie ili trovigxas? UEA estas multrilate unika, nelaste pro la fakto, ke necesas lerni esperanton por ke membreco estu sencohava. Dum aliaj movadoj bazas sian allogon (kaj do: kreskokapablon) sur ideoj nur, UEA postulas konkretan kaj relative malfacilan agon: lerni lingvon. Praktike gxia "merkato" konsistas el tiuj, kiuj jam parolas esperanton - societo, kiun Bernard Golden samnumere taksis je malpli ol 100 000 homoj, el kiuj pli ol duono vivas en ekonomie malfortaj landoj. Se oni konsideras, ke nia financa kaj homa bazo estas malpli largxa ol tiu de multaj t.n. "malgrandaj" indigxenaj lingvoj, oni venas al pli realisma takso de niaj eblecoj. 14 mil guldenoj por la azia agado! ---------------------------------- Baze, mi dividas la malkontenton de Werdin pri la nuna situacio, sed li ankaux troigas - nelaste pri tiu tereno, pri kiu li mem devus plej bone scii. Dum tri jaroj UEA subtenis lian agadon en Azio je pli ol 14 mil guldenoj; gxi cxesigis tiun subtenon antaux unu jaro pro seriozaj duboj, cxu tiu agado efektive portas dauxrajn rezultojn. UEA tamen dauxre investas al la azia movado sub la gvido de sia energia estrarano So Gilsu, same kiel de jaroj gxi investas al Afriko laux la klarvidaj konsiloj de Hans Bakker. Euxropanoj eventuale ne rimarkas tiun agadon, sed por miloj da ne-euxropanoj UEA estas la sola organizajxo, kiu serioze klopodas inkluzivi ilin en la e-movadon. UEA havas pli ol 50 "filiojn "! ------------------------------- AL la demando, kial UEA ne havas "brancxojn en dekoj da landoj"; la respondo kompreneble estas ke gxi ja havas: la aligxintajn landajn asociojn. Estas vere, ke multaj landaj asocioj ne tre efike plenumas sian rolon, sed mi vere dubas, cxu ili pli bone farus tion stirate el Roterdamo. Se temas pri regionaj aux fakaj oficejoj, oni eksperimentis pri tio en la okdekaj jaroj kun plejparte negativaj rezultoj. Tio ne signifas, ke ne indas provi denove kaj alimaniere, sed oni konsciu pri jam spertitaj malfacilajxoj. Kie estas tiuj centmiloj da abonantoj? -------------------------------------- Kiel eksredaktoro de Esperanto, mi ridetis pri la alvoko por "sencenzura libereco kaj financo". Finfine realigxus mia revo: koloraj bildoj de senvestitaj UEA-estraranoj sur la mezaj du pagxoj! Sed serioze: la sola grava formo de cenzuro en la revuo estas la limigo je 20 pagxoj cxiumonate, kaj la klopodo placxi al kiom eble plej da homoj samtempe. la "desupra" politika cenzuro simple ne ekzistas. Cxe la financa flanko, Esperanto-n jam abonas pli da homoj ol iun ajn alian movadan revuon: kie ni sercxu la "dekojn aux centojn da miloj da abonantoj", kiuj ebligus pli ampleksan kaj luksan revuon? Denove ni revenas al la malgrandeco de nia pagipova socia bazo. Ne simple plendu, ankaux agu! ----------------------------- Kvankam la kritikoj de Joachim maltrafas en detaloj, tamen li principe pravas: UEA ne povas simple dauxrigi laux la modelo de la lastaj 45 jaroj. Pri tio mi kaj pluraj el miaj estraraj kolegoj estas konvinkitaj. Jam ekis strategia diskuto en la nova estraro, kiu espereble provizos bazon por kelkaj drastaj reformoj. Cxar la Asocio por Progresigo de UEA jam ekzistas: gxi estas UEA mem, gxia membraro, gxiaj aktivuloj. Organizajxojn, same kiel sxtatojn, oni ne reformas de ekstere (kvankam ekstera kritiko povas esti utila sprono!). Pro tio mi bonvenigas la atenton al UEA en Eventoj, sed mi alvokas: ne simple plendu, agu! UEA ne estas tiuj... en Roterdamo, UEA estas ni cxiuj! ------------------------------------------------------ Vi povis jam legi pri la komitatkunsidoj en Vieno: se tiu maniero stiri la asocion ne placxas al vi, anstatauxigu viajn komitatanojn! Vi scias pri la membrokampanjo: se vi volas, ke UEA kresku, varbu por gxi! Vi konas la revuon Esperanto: se vi trovas gxin teda, verku ion pli interesan! Se vi malkontentas pri la membrokotizoj, bombardu la estraron kaj oficejon per plendleteroj! UEA ne estas "tiuj... en Roterdamo"; gxi estas cxiuj, kiuj kontribuas al gxi. Reagoj estas tre bonvenaj ------------------------- Versxajne post la februara estrarkunsido eblos publikigi iun projekton de nova strategio, nome de la tuta estraro. Kunmetante gxin, ni klopodos konsideri cxiujn vidpunktojn esprimitajn en EVENTOJ kaj aliaj e-gazetoj: tio estas evidente nia tasko, se ni volas, ke UEA dauxre (aux denove) respondu al la deziroj de la esperantistaro. Mi do aligxas al la fina alvoko de Joachim: reagu, jes, kaj amase! Sed cxesu pensi pri la estraro kaj aktivuloj kiel iu senmova anonima maso, kaj rigardu la homojn kaj la faktojn antaux ol ekkonstrui kastelojn. Alie tiuj cxi konsistoj el nuboj. Mark Fettes, estrarano de UEA pri informado kaj eksteraj rilatoj ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Esperanto kaj heraldiko ======================= Kiel konate, la heraldiko estas unu el la brancxoj de la historia scienco. Gxi enhavas aron da reguloj por vere studi, krei kaj priskribi iun blazonon. En la estinta Sovetio ankaux tiu scienca brancxo estis deflankigita de la vera vivo, kaj ne havis sian evoluon kaj meriton. Tamen dum la lastaj jardekoj en la lando estas rimarkita tre granda intereso, precipe flanke de la junularo pri tiu temo. Tiu procezo estas kaosa, cxar ne ekzistas iu sistemo gxin reganta. En la pasinta jaro, dum la unua kongreso sia, la amatoroj de la heraldiko fondis tutlandan heraldikan societon. Ankaux mi nun estas membro de tiu societo. Min interesas tiu temo, sed iom el alia vidpunkto. Ekzistas en multaj landoj speciala heraldika terminologio nacilingva, permesanta tre kurtajn priskribojn pri la koncernaj blazonoj. Ekzemple, jen la rugxa koloro heraldika en kelkaj lingvoj: angla gules, franca goeules, germana rot, hispana gules, (e-a 'rugxo'). Kaj oni diras, ke en la heraldiko jam ekzistas iuspeca internacia lingvo, kiu faciligas la komprenon de la signifo de blazonoj. Kial do ni, esperantistoj gxis nun ne aplikis nian lingvon al tiu brancxo? Jes, jam okazis unu provo tion fari. Antaux cxirkaux dek jaroj aperis libro de J. Klement kun la titolo Heraldiko, leksilogio: terminaro en Esperanto. Tamen tio estis nur la unua pasxo kaj bedauxrinde pro la forpaso de tiu talenta homo la sekvaj pasxoj ne okazis. Mi preparis kaj jam prezentis por eldonado en Moskvo mian unuan libron: Mallonga ilustrita heraldika vortaro. Gxi enhavas 750 terminojn en ses lingvoj, inkluzive de esperanto. Nun en preparo estas pli granda terminaro en kelkaj lingvoj. Ankaux planataj estas specialaj e-lingva kaj aliaj vortaroj. Tamen dume ne suficxas materialoj por pli efika laboro. En la sovetiaj bibliotekoj ne cxiam ekzistas necesaj libroj. Mi estus dankema al cxiu leganto, kiu trovas eblon iel helpi pri tiu problemo. Estas bezonataj libroj heraldikaj en la angla, germana, franca kaj hispana lingvoj. Temas unuavice pri terminaroj, vortaroj, bildlibroj, ktp. La kompenso estas antauxvidebla. Antauxdankon. N. Starodubcev, abonkesto 191, UKR-340000 Doneck, Ukrainio. Laux La Gazeto, 15.jun.2. ************************************************************************* ALVOKO! /////// Karaj geamikoj, certe vi konas la libron "La dangxera lingvo" de Ulrich Lins, en kiu li priskribas la persekutadon de esperanto per la nazioj kaj la stalinistoj. Malgraux la alta valoro de tiu cxi libro mankas ankaux al gxi personaj priskriboj, rakontajxoj. Ni, tio estas du studentoj el sudgermana urbo Freiburg, volas savi tiujn personajn memorajxojn - ja estas nur tempa demando, kiam ili malaperas el nia auxdeblo kune kun la memorantoj. Tial ni nomis nian projekton "Savu la memoron", kiu estas finance kaj morale subtenata de "FAME- fondajxo" fondajxo por akcelado de internaciaj interkompreniloj. Nia celo estas, persone kontakti homojn, kiuj travivis la tempon de persekutado de esperanto en Germanio inter 1933 kaj 1945. Ni celas personajn rakontadojn pri la eventoj, la reago de esperantistoj ktp. Cxi tiun leteron al vi ni skribis, cxar ni supozas, ke eble ankoraux vivas cxe vi kelkaj, kiuj devis sperti tiun tempon en Germanio. Ni havas la grandan peton al vi, helpi nin kontakti tiujn homojn. Konrad Gramelspacher Faulerstr. 10., D-W 7800 Freiburg, Germanio ************************************************************************* Nova sxanco por esperanto ========================= Post falo de komunista regximo en Orienta Euxropo ekestis nova ekonomia situacio, kio prezentas al esperanto historian Sxancon farigxi vera internacia komunikilo ankaux ekster tradiciaj esperantistaj rondoj. Venkanta demokratio kaj kolapso de diktaturoj forigis sxtatan monopolon pri internaciaj rilatoj. Samtempe la postkomunismaj landoj trafis en profundan ekonomian krizon. Tio kune vekis amasan soifon kaj bezonon pri internaciaj kontaktoj (precipe komercaj). Necesas noti, ke en tiuj landoj mankas grandaj, efektive agantaj solidaj perantoj, kiuj povus kontentigi la eksterordinaran postulon de la merkato. Cxi-momente ankaux la okcidentaj perantoj ankoraux ne multon ofertas al tiu merkato. En tuta Orienta Euxropo klare videblas grava ekinteresigxo pri lernado de fremdlingvoj (tion postulas la ekonomia vivovolo) kaj regreso de e-movado (gxi restis pro sia nurkultura orientigxo kiel hobio, al kio malsatuloj ne havas tempon - ili bezonas efektivan perilon por kontaktoj ekonomiaj). En tiu cxi cirkonstanco esperanto (pere de e-movado) havas eksterordinaran okazon farigxi se ne cxefa, do almenaux unu el cxefaj lingvoj por perado de komercaj informoj en tiu mondoparto. Por ke la lingvo povu merkatumi (vendigxi), gxi bezonas materiajn informportantojn, kiuj povus konvinki komercistojn pri ekonomia utilo de esperanto. Kiel unua en tiu sfero notindas komerca gazetaro por informado kaj reklamo. Sed kion ni havas por tio? "La Merkato, Monda Merkato, EKA-pagxoj en La Eta Gazeto" - ili estas ja tro modestaj por konvinki entreprenistojn acxeti iliajn servojn. Havas ni Esperanton, Monaton, Heroldo de Esperanto-n, kiuj estas bonaspektaj kaj kun jam konsiderebla eldonkvanto - sed ili ne estas fakaj kaj pro tio nesuficxe tauxgaj. Por ne tradormi nunan favoregan situacion, UNIVERSAAL- KOOPERATIIV AITAI penas trovi reehon en e-movado por efektivigi intencon eldoni fakan e-lingvan gazeton "LA KOMERCISTO", kiu per siaj aspekto, eldonkvanto, enhavo, tutmonda distribuado, prezoj ktp. estu al komercistoj alloga. Bedauxrinde, multaj e-organizajxoj rilatas al la iniciato kun indiferento aux ecx kontrauxstaras. Aplikado de esperanto en internacia komerco donus al la lingvo novan sxancon. Tempo urgxas - la unuaj favoregaj cirkonstancoj konservigxas ne longe. Morgaux povos esti jam malfrue. Ekagu tuj! Peeter Aitai El "Informoj de E Asocio de Estonio", nr-o 3, 1992 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Invito al la 9-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco (IMEK) =============================================== Kunorganizata de la hungara landa sekcio de UMEA (Universala Medicina Esperanto-Asocio) kaj AIS (Akademio Internacia de Sciencoj) la 9-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco, IMEK okazos inter 8-11 de julio 1993 en Veszpr'm, Hungario. La medicin-temaj fakaj prelegoj povas esti prezentitaj krom esperanto ankaux en aliaj lingvoj. Krom la fakaj programeroj estas antauxvidata vizito al lokaj medicinaj institutoj, kaj tuttaga ekskurso. Estas bonvenigataj ankaux la familianoj de kontribuantoj. Partoprenkotizo: cx. 100 NLG. Pri la aligxo, pagmaniero kaj prelego-propono skribu al la organizanto: D-ro Istvan Hegyi, H-8200 Veszprem, Batthyany u.19. D.2/9, Hungario. ************************************************************************* Printempa Semajno Internacia ============================ 09-16. de aprilo, 1993. La 9-a PSI okazos en Oberbernhards/Rh"n, organizata de Germana E-Asocio. La arangxo direktas sin cxefe al la mezagxa generacio kun aux sen infanoj - sed ankaux aliagxuloj, kiuj harmonias kun infanoj estas tre bonvenaj. Ni planas apartan prizorgon de grupo da 10 gxis 14 jaruloj. La arangxon partoprenas kutime cx. 100 homoj. Krom la lingvokursoj la programo grandparte dependas de la partoprenantoj. Malgraux la tre favoraj kotizoj, la domo estas suficxe luksa. Petu pliajn informojn de: Wolfgang Bohr Johannes-Kirschweng str. 11, DW 5483 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio. Telefono: +49-2641-4885. ************************************************************************* ESPERANTO AGO-TAGO EN MOSKVO ============================ Cxi-jare ankaux en Moskvo la unuan fojon pasis la Internacia Tago de Esperanto en formo de piketado kaj malgranda manifestacio, kiun preparis kaj efektivigis Rusia Esperanta Unio (REU), Esperanto-Radikala Asocio, SEJM kaj la moskvaj e-kluboj (cxefe la klubo Leo Tolstoj). La cxefa slogano estis: "Por egalrajteco en la internacia komunikado". Bedauxrinde, pro la gxenerala malpermeso far la urbestro organizi manifestaciojn apud la televidcentro, tie ion fari ne eblis, tamen estis ricevita permeso por la placo kontraux la moskva urbodomo (en centro de la urbo, kie abundas preterpasantoj). Preskaux dum la tuta tago (8 horojn!) cx. 40 esperantistoj staris kun verdaj standardoj kaj sloganoj: "Internacia tago de Esperanto", "Ne al la interetna malamo", "Plenan egalrajtecon al cxiuj lingvoj", "Esperanto - la dua lingvo por cxiuj". La elekton de la sloganoj diktis la strecxa situacio en interetnaj kaj lingvaj rilatoj cxirkaux Rusio kaj gxenerale sur la ekssovetia teritorio. Estis disdonitaj cx. 850 flugfolioj kun la teksto pri la celo de la manifestacio kaj bazaj informoj pri la lingvo esperanto kaj gxia utilo (kun la kontaktadreso de REU). Informojn pri la manifestacio ricevis cxiuj cxefaj moskvaj kaj rusiaj amaskomunikiloj kaj informagentejoj. La du plej popularaj urbaj gazetoj, la moskva radio (dufoje) kaj semajna gazeto de la Unio de jxurnalistoj suficxe detale kaj objektive informis pri la arangxo kaj lige kun gxi - pri esperanto. Fine okazis malgranda mitingo, kiun partoprenis kelkdek personoj (moskvaj esperantistoj, eksterlandaj gastoj el Japanio, Hispanio kaj Kartvelio, la plej interesigxintoj pri la afero el la ekstera publiko kaj kelkaj jxurnalistoj). Tie parolis prezidanto de REU V. Arolovicx, UEA cxefdelegito en Rusio M. Cxertilov, interlingvisto prof. S. Kuznecov, prezidanto de la e-klubo "Leo Tolstoj" N. Gudskov, reprezentanto de SEJM kaj, TEJO G. Kokolija k.a. Post la mitingo la cxeestantoj marsxis kun la standardoj kaj sloganoj al la domo, kie dum studado en la moskva universitato logxis L. Zamenhof (gxi trovigxas proksime de la urbodomo), kie la arangxo finigxis. N. Gudskov, Moskvo vic-prezidanto de REU ************************************************************************* Pli favoraj kondicxoj por partopreni IJK-on =========================================== Interkonsente kun TEJO-estraro, LKK de la sekvajara Junulara Kongreso en Vraca faris kelkajn sxangxojn en la kondicxoj pri aligxo: - Se vi jam aligxis kaj antauxpagis al la kongreso tamen vi ne povos partopreni, la antauxpago kaj kongreskotizo estas transdonebla al alia persono! (La kotizon oni algxustigas laux la agxo, TEJO-membreco kaj lando de la nova persono). - Por aligxintoj el Albanio, Bulgario, Cxehio, Hungario, landoj de eksa Jugoslavio, Polio, Rumanio, Slovakio, landoj de eksa Sovetunio, Latin-Ameriko, Afriko kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko) kiel dato de aligxo validas la dato de ricevo de antauxpago (minimume 50% de la kongreskotizo). Tiu antauxpago transdoneblas al alia persono, sed ne rericeveblas en kazo de nepartopreno. - Bulgaraj esperantistoj kaj organizoj povas pagi la ekvivalenton de la antauxpago kaj kongreskotizo en levoj, favore al alilandaj esperantistoj. Certe tiuj sxangxoj de la aligxkondicxoj donos pli da eblecoj frue aligxi al la kongreso. En la aligxilo pro teknika eraro estas mise presita la rabato por la supermenciitaj landoj. Tiu rabato estas 15 USD. Kromajn 15 dolarojn kiel rabato ricevos la individuaj membroj de TEJO el tiuj landoj. Ljubomir Trifoncxovskij, prez. de LKK Rim. Peranto por Hungario estas LINGVO-STUDIO. Do, hungaraj esperantistoj povas pagi la kongresan kotizon en forintoj al la kutima al vi adreso: H-1675 Budapest, pk 87. (... t.e. redakcio de EVENTOJ). ************************************************************************* Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK IEK-93 ====== 17-23. de julio, 1993. IEK-93 okazos en la hungara "vilagxo" Kondoros, kun la konferenca temo: "Kial paroli esperanton?". Krom la prelegoj kaj diskutoj, aljugxo de la OSIEK premio okazos ricxa kultura programo, bankedo, balo ktp. Partopreni povas ankaux ne-membroj de OSIEK. Kotizoj: egalvaloro de 52 ekuoj (gxis la 1-a de februaro). Por ne-membroj de OSIEK: 70 ekuoj. Rabatoj: Studentoj: 30%, orienteuxropanoj: 50%. Pliaj informoj cxe la kasisto de OSIEK: Eric Laubacher, 1 rue des Vosges, F-78180 Montigny-le- Bretonneux, Francio. ************************************************************************* ILEI //// Kiel instrui por ne perdi kursanojn =================================== La legantoj certe auxdis pri la fenomeno, ke dum kursoj, gvidataj laux Cseh-metodo, malofte iu lernanto forlasas gxin, sed, kontrauxe, tiaj kursoj ofte finigxas kun pli da kursanoj ol komencigxis, kompreneble se gvidis gxin bona Cseh-instruisto. Bazaj principoj de la Cseh-metodo --------------------------------- Gxis nun oni ne analizis tiun fenomenon, kvankam neniu alia instrumetodo atingis tian rezulton. Miaopinie tiu fenomeno de Cseh-metodo fontas cxefe el jenaj bazaj principoj de la metodo: - fremdlanda instruisto, kiu kapablas instrui al plurnaciaj lernantoj (por krei naturajn kondicxojn komuniki el lernata lingvo); - ne-uzo de lernolibro kaj nacia lingvo (por lerni pensi en lernata lingvo); - konversacia formo (por uzi parole la lingvon ekde la unua leciono); - komprenigado de vortoj kaj gramatikaj reguloj per prezentado de objektoj, per gestoj, konvenaj ekzemploj kaj ekzercoj (por pli facile kompreni la funkciadon de la lingvo); - sekvo de la didaktika regulo gvidi la lernantojn de konajxo al nekonajxo, kiun Cseh nomis "gimnastiko por la cerbo", per uzo de jam konataj vortoj por skribi la nekonatan (ekzemploj trovigxas en la Konversacia Vortareto); - sekvo de la metodikaj pasxoj (necesaj por CxIU instrumetodo): a) prezento de nova materialo b) praktikado kun eventuala korektado c) ripetado pere de aplikado. Kapabloj de la instruisto ------------------------- El la jxus menciitaj principoj oni povas konkludi ke sukceso aux malsukceso cxefe dependas de la kapabloj de la instruisto. Bonan instruiston oni bezonas por cxiu-speca kurso, kompreneble. Cseh diris: "Instruisto kapablas sukcesigi la plej malbonan metodon kaj detrui la plej bonan." Bona Cseh-instruisto estas trejnata instrui la lingvon cxefe al plurlingvaj lernantoj. Sxi/li devas - sxati instru-laboron kaj facile kontakti kursanojn; - bone koni, kompreni kaj uzi parole Esperanton; - esti konvikita pri la valoro de Esperanto - kompreni la metodon kaj fidi en ties efiko; - esti kapabla kapti atenton kaj teni gxin dum la tuta renkontigxo; - esti aktiva, sprita, ecx aktoreca, sed precipe natura kaj pacienca; - esti kapabla krei amikan etoson, vigligi kursanojn, veki intereson, racie prezenti la lingvon, montri la praktikajn valorojn de Esperanto, adaptigxi al ofte sxangxigxantaj kaj ne antauxvideblaj kondicxoj kaj situacioj; - esti inventema, konsekvenca kaj akurata, sed ne enuiga; - esti tre bone preparita por cxiu renkontigxo; - havi bonan kaj klaran prononcadon; - ne paroli mem tro multe, sed gvidi konversacion, uzante KI- demandojn kaj evidente CxU-demandojn. Traleginte tiujn postulojn oni povas dubi cxu tia instruisto ekzistas. Parte dubantoj pravas, cxar mi ja prezentis idealan Cseh-instruiston kaj mi scias ke idealoj ne ekzistas, tamen oni devas konscii al kio strebi kaj kion provi atingi! Manko de devoj karakterizas la metodon: cxio okazu libervole; la kursanoj ja venas ankaux libervole al la kurso! La etoso estu agrable legxera, do alloga por reveni (sen lerneja disciplino). Tamen... estas tasko de instruisto gvidi la tuton tiel, ke la kursanoj post cxiu renkontigxo tuj spertu utilon kaj havu la senton ke ili lernis ion novan. Manko de tiu sento kauxzas perdon de kursanoj! Intence en la libro Baza Cseh-kurso, kun metodikaj konsiloj por kursgvidantoj, la instru-materialo ne estas dividita en lecionojn, sed en punktojn kaj temojn, por ke la instruisto por facile adapti gxin al la nivelo de kursanoj kaj uzi gxin laux bezono kaj ne laux devo (al kio devigas libro, dividita en lecionoj). Resume mi citas la eldiron de Andreo Cseh ke "kurso fiaskas ne pro malbonaj lernantoj sed pro nebona instruanto". Pri tio oni klopodas edukcele konsciigi la Esperanto-instruantojn dum Cseh- seminarioj, por ke ili estonte ne perdu kursanojn, cxar tiuj perditoj jam ne plu revenos kaj ofte farigxas kontrauxuloj de Esperanto. Kaj gxuste tion ni nepre evitu! Mila van den Horst-Kolinska Internacia Pedagogia Revuo 1/92. Pri edukado kaj trejnado de Cseh-instruistoj okupigxas cxefe Internacia Esperanto-Instituto, kiu povas rekomendi al la dezirantoj geografie proksiman instruiston. Skribu al: Riouwstraat 17 NL-2585 HW Den Haag, Nederlando ************************************************************************* INVITO ====== Sonja Tavcxar, la sekciestro de la slovenia sekcio de ILEI, pretas gastigi junan cxehan aux slovakan instruist(in)on dum la kristnaska libertempo dum unu semajno. Sxia logxloko estas pitoreska vilagxo apud la Adria Maro. La gasto havu minimume B-gradan diplomon, profitu semajnon da konversaciado kaj diskutado pri pedagogiaj temoj, kaj estu preta komenci instrui esperanton en sia klaso post la reveno. Dezirantoj skribu sinprezente al: s-ino Sonja Tavcxar Liminjanska 6, SLO-66320 Portoroz, Slovenio. Telefono: (66)-70177 laux IPR 3/92 ************************************************************************* Esperanta ago-tago en Romo kaj Bruselo ====================================== En Bruselo patroprenis 12 gesamideanoj en la tiea manifestado, organizita de la brusela esperanto-grupo. Informoj pri gxi estas disdonita al cxiuj belgaj jxurnaloj kaj estraranoj de televidstacioj, sed gxis nun sen reagoj. En Romo jam estis la sepa fojo ene de kvin jaroj, ke cx. 20 esperantistoj arigxis antaux la sidejo de la nacia televido RAI. La dissenditaj informoj ankoraux ne aperis en amaskomunikiloj, sed rezulto aperis en verdula kampo: Al la ministro pri Publika Instruado estas prezentita parlamenta demando de la verdula grupestro pri la lingva problemo. Sekve de tio, pri tiu cxi temo la gazeto de la verdula partio aperigis longan artikolon de A. Menabene. ************************************************************************* Manifestacio por esperanto en Tuluzo ==================================== Organizite de EKC (Esperanto Kulturcentro en Tuluzo) kvindeko da esperantistoj manifestaciis antaux la sidejoj de televidstacio France-3 kaj Jxurnalo La Depeche du Midi. EKC grupigas membrojn de diversaj esperanto-asocioj de la regiono, aligxintaj cxu al UFE (UEA), Cxu al SAT-Amikaro, cxu al la Esperanto-Fervojistoj, cxu sendependaj kiel EUROKKA (Esperanto-Rok-Asocio). La manifestacio celis malfermi publikan debaton pri la problemoj de komunikado kaj de la lingvoj en la baldauxa Grand-Euxropo, kaj prezenti esperanton kiel gxusta solvo por cxiuj. Gxia rezulto estis suficxe pozitiva. France-3 proponis raporton pri esperanto enkadre de la regiona okcitana programero. La Depeche du Midi aperigis artikolon pri niaj postuloj kaj informojn pri EKC kaj la e-kursoj, kun la kontaktadreso kaj la telefonnumeroj de tri respondeculoj. La jxurnalisto promesis ankaux tion, ke li aperigos la informojn, kiujn ni sendos al li estonte. Eksciinte pri tiu ago-tago, TLT (Tele-Touluse, loka televidstacio) proponis, ke ni prezentu esperanton kaj EKC-on en la antauxa tago, tio estis la 9-an de oktobro. Temas pri 15-minuta rekta televid-elsendo kun Jomo (Jean-Marc Leclercq), la kantisto de la rokbando La Rozmariaj Beboj, kaj Flo! (Floreal Martorell) de EUROKKA. Denova, baldauxa rendevuo estas fiksota por pli longa debato en TLT, al kiu estos invititaj cxirkaux tablon esperantistoj kaj kontrauxuloj. Krome, kunlaboro efektivigis kun la okcitanistoj en Tuluzo. (La okcitana estas regiona lingvo en suda Francio). La okcitanistoj invitis nin al kunlaborado en ilia "Festo de la Lingvoj '93", kiu okazos de la 20-a de marto gxis la 3-a de aprilo 1993. Tiu grandega festo prezentos cxefe la minoritatajn lingvojn. Tie okazos ekspozicio pri esperanto, prelegdebato cxe la universitato kun Claude Piron (konfirmote), kaj spektakloj por plenkreskuloj kaj por infanoj. Por la bona eko, cxiuj informoj, dokumentoj, libroj, brosxuroj, informiloj, spertoj, kunlaboroj, proponoj, sugestoj, ktp estas bonvenaj cxe EKC: Esperanto-Kultur-Centro 1, rue Jean-Aillet, F-31000 TOULOUSE, Francio ************************************************************************* Dokumentoj de UN ================ Haveblas en esperanto du dokumentoj de la Unuigxintaj Nacioj: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Cxarto de Unuigxintaj Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo (la du lastaj en unu dokumento). Por ricevi la Deklaracion bonvolu sendi malgrandan blankan adresitan por vi (!) koverton kaj 1 respondkuponon, por ricevi ambaux dokumentojn sendu mezgrandan adresitan koverton kaj 2 IRK al: UEA-oficejo cxe UN 777 UN Plaza Suite 1, New York, NY-10017, Usono. ************************************************************************* LINGVO ////// La etnoj de eksa USSR: Kiel nomi ilin? ====================================== Kiel konate, Sovetunio estis giganta sxtato, en kiu vivis multegaj etnoj same kiel partetoj de apudaj popoloj kaj de disaj diasporoj. Post la Oktobra revolucio (1917) la mondo spektis neniam antauxe viditan eksperimenton de etnokonstruo: la nova soveta sxtato sendis lingvikistojn al nomadaj boacbredistoj kaj glaciejaj fisxkaptistoj por doni skriban formon al ties lingvoj kaj krei novajn alfabetojn. Oni agnoskis tre dubinde idiomojn kiel lingvojn (ekzemple la moldavan) kaj ignoris turkojn kaj sameojn. Popolnombradon post popolnombrado, la listo de la sovetiaj etnoj malplilongigxis, cxar la pli malgrandaj estis kunfandantaj kun la pli grandaj apudaj. Mala procezo okazas nuntempe, kun la etna revekigxo de la lastaj jaroj. Listigi la sovetiajn etnojn estas, do, malfacile. Sed la cxefa celo de tiu cxi teksto estas proponi por ili definitivajn nomojn en la Internacia Lingvo konsiderante ne nur la rusan version, kiu plej ofte estis normiga por la (ne nur) okcidentaj lingvoj, sed ankaux la sinonimon de la koncerna etno, t.e. kiel gxi nomas sin mem. Foje tio ne eblis, cxar ne cxiuj popoloj havas nomon (!), aux cxar gxi estas tro malinternacia kaj la popolo tro multe aux tro malmulte konata. Cxar la preferoj de etnismo direktigxas cxiukaze favore al la sinnomoj, ni gxojos pri eventuala reago de, ekz. abhaza esperantisto, kiu informus nin pri la nomo, kiun li/sxi donas al sia etno en esperanto. Por la momento jen nia listo farita cxefe surbaze de kvar libroj, sed ankaux per konsultado de pluraj tekstoj kaj de multaj vortaroj koncerne tradukojn el la diversaj lingvoj en la rusan. La auxtoro dividas la etnojn jene kaj klarigas la devenon de la nomoj kaj la esperantan formon: 1. La etnaj insuloj kaj duoninsuloj En eks-Sovetunio logxas kelkaj etnoj, kiuj havas sian hejmojn ekster USSR. Temas pri: afganoj, ainoj, albanoj, araboj, aturoj, belucxoj, bulgaroj, cxehoj, cxinoj, dunganoj, estonoj, germanoj, grekoj, inukoj, judoj, koreoj, kurdoj, latvoj, litovoj, madjaroj, mongoloj, persoj, poloj, romaoj, rumanoj, sameoj, serboj, slovakoj, suomoj kaj turkoj. 2. La etnoj havantaj (sovet)respublikon La nomoj de jenaj etnoj estas akceptataj sendiskute: bielorusoj, kirgizoj, rusoj, tagxikoj, turkmenoj kaj uzbekoj. 3. La etnoj kiuj havas auxtonoman respublikon a) ene de Rusio: balkaroj, basxkiroj, buriatoj, cxuvasxoj kaj tataroj b) ene de Kartvelio: Temas pri abhazoj kaj agxaroj. Cxi lastaj estas simple muzulmanaj kartveloj. c) ene de Uzbekio 4. Etnoj kiuj havas auxtonoman regionon a) ene de Rusio b) ene de Tagxikio 5. Etnoj kun auxtonoma distrikto 6. La senauxtonomecaj popoloj laux "Etnismo", n-ro 50, kaj la Ondo de Esperanto, maj/92. Pli detale vi legu la originalan artikolon en la revuo "Etnismo", n-ro 50, Adreso de la redakcio: Im Romerfeld 44, DW-5180 Eschweiler, Germanio. ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Responde al Georgo Kamacxo Dum la estrarkunsido de NZEA (Nov-Zelanda E-Asocio), okazinta la 5-an de novembro, la estraranoj diskutis la artikolon de s-ro Major en la revuo "Nov-Zelanda Esperantisto", kaj vian leteron responde. La estraranoj deziras ke Vi kaj s-ro Major diskutu la aferon private. La opinioj de s-ro Major tute ne reflektas la opinion de la estraro de NZEA, kaj ili volas lasi la aferon inter Vi kaj s-ro Major. Ni dankas Vin pro via intereso kaj esperas, ke de tempo al tempo Vi kontaktos nin. Sincere via A.J. Knight, sekr de NZEA Dankojn pro la neofendigxinta sinteno kaj sinceraj vortoj. Per tio ni finas la cxi-teman diskuton en EVENTOJ. La red. * * * Estimata Eventoj En la revuo Esperanto, en junio 1989 en n-ro 1002 (6) estis gxuste sama bildo pri kombinajxoj de la simbolo kiel en junia (1992) numero de Eventoj. (Temas pri la nova, elipsa simbolo kun stelo supre, kaj enskribo "ESPERANTO" sube. La red.) Cxar Ia bildo tiam en la revuo Esperanto aperis pro mia propono, gxojigis min denove vidi gxin. Laux mi gxi estas bela kaj alloga eble iu alia ankaux kombinis gxin tiel. Kaj la uzo de la kombinajxo en la oktobra (1992) numero de Eventoj sxajnis treege tauxga kaj eleganta. Kun salutoj Anja Launiainen Kevatmaentie 6, 20780 Kaarina, Finnlando ************************************************************************* Nova redaktoro de ItInfo ======================== La gxisnuna redaktoro de ITINFO (internacie konata informilo de Itala Esperanto-Junularo, IEJ), Alessandro Amerio en la cxijara jarkunveno igxis la prezidanto de IEI, do la redaktajn taskojn transprenis cxi-septembre Pier Luigi Cinquantini. Kontaktadreso: P. L. Cinquantini, via D. Alighieri 2, I-01010 Blera (VT), Italio. Telefono: +39-761-479075, telefakso (en laboroficejo): +39-766-840444 ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Cxesigo de esperanto-radioelsendoj: Cxu malvenko aux natura evoluo? =============================== Dum la pasintaj jaroj ni fieris kaj fanfaronis pri la multaj radio-elsendoj en esperanto. Tamen nun en kelkaj landoj la instancoj repensas pri la utileco de tiuj programoj. Kompreneble oni ne elsendas por placxi al la esperantistaro. Oni uzis la lingvon por propagandi la ideologiojn kaj la politikajn starpunktojn de la nacioj uzantaj gxin. Nun oni emas klopodi por interesi la auxskultantojn pri la turismaj allogajxoj de la elsendanta lando. Nu, cxu vere estas granda auxskultantaro? Laux la pesimismaj taksoj de la movadestroj (kiujn mi fakte ne kredas) ekzistas nur du/tri milionoj da homoj, kiuj povus kompreni tiajn elsendojn ecx se ili povus kapti ilin. Jes, je instigado de niaj gazetoj, esperantistoj suficxe amase skribas leterojn al la stacioj. Tamen, cxu ili regule auxskultas la programojn? Cxu VI, leganto, ofte auxskultas radio-programojn vialandajn, je la tempo, kiam okazas la e-elsendoj? Cxu ne prefere VI spektas TV-on? Cxu VI kutime auxskultas fremdajn elsendojn, ecx en via lingvo, facile kaj bone kapteblajn? Dum militoj aux gravaj internaciaj disputoj oni eble volas auxdi, kion diras la alia flanko, sed kutime oni preferas fidi je la patriaj programoj. Laux mia sperto, e-programoj estas malfacile kapteblaj, suferas pro perturboj atmosferaj aux fadado, kaj okazas nur dum kelkaj minutoj. Ili okazas dum la elsendo de pli allogaj hejmaj radio- elsendoj aux TV-programoj, aux kiam mi estas laboranta pri io al mi pli grava. Ecx kiam mi intencas auxskulti e-programon, mi ofte forgesas, gxis la 15-30-minuta elsendo estas jam duonfinita. Nun persatelitaj elsendoj de TV-programoj komencas ebligi al homoj, ecx se tiuj logxas en fremda lando, spekti sialandajn elsendojn. Do, kiujn servojn radio-elsendoj en esperanto povas proponi? Versxajne la estonto de e-elsendoj povus esti informado al vizitantoj el multaj landoj pri trafikaj kaj turismaj aferoj enlandaj. Tian informadon oni ne povas ricevi cxiam sialingve. Tiajn elsendojn oni supozeble povus facile kapti per ricevilo en auxto: la stacioj estus proksimaj. Se homoj ektrovus, ke informo estas havebla per esperanto en horaroj, telefonkioskoj kaj per turismaj radio-elsendoj, ili havus pluan instigon lerni la lingvon. La cxesigo de fremdlingvaj elsendoj translimaj - ne nur tiuj en esperanto - estas logika velkado de ne plu grava propagandilo. PALMER Henry Milvenon, Britio ************************************************************************* Internacia konkurso por lernejanoj ================================== 3-A TASKFOLIO POR BAZLERNEJANOJ 1. Kompletigu la frazon per konvenaj finajxoj! Du nigr .. kat .. vol... mangx... unu griz.. mus... (3 poentoj) 2. Kio estas la sxatata mangxajxo de la sekvaj bestoj? araneo, cikonio, cxevalo, foko, leono, simio (3 poentoj) 3. Diru cxiun per unu vorto! milo da gramoj / dekono de metro / cent litroj (3 poentoj) 4. Faru frazon el ses vortoj, cxiu kun komenca "m"! (3 poentoj) 5. Sercxu almenaux ses kunmetitajn vortojn kun - tuko! (3 poentoj) 6. Solvu la enigmojn: i/te / P(RL)A / 3OP (3 poentoj) 7. Menciu almenaux du euxropajn urbojn, kiuj elsendas E- radioprogramon. (2 poentoj) ONI POVAS IAM AJN ALIGxI AL LA KONKURSO! Regularon vidu en la numero auxgusto (1)-92. La solvojn sendu gxis la 21a de decembro al: Nagy Laszlo Altalanos Iskola, Esperanto-grupo, Anna ter 1, H-8500 Papa, Hungario. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Borjana Vasiljeva, pk. 74, BG-1220 Sofio, Bulgario organizas kontaktojn edzigx-cele por solecaj geesperantistoj. * * * Ni proponas senpagan cxambron kaj gastigemon al unu aux du israelaj esperantistaj vizitantoj de Berlino (krom majo-junio kaj septembro-oktobro). Varma, ne kosxera vespermangxo eblas kune kun ni. Bv. skribi ses semajnojn antauxe por ebligi interkonsenton. Ludwig kaj Wiltrud Heise, Hochbaumstr. 69, D-1000 Berlin 37, Germanio. * * * Kunvenoj de Sarlanda Esperanto-Ligo okazas cxiulunde je la 19-a horo en la gastejo "Hauck Weinstuben" en St. Johanner Markt 7, Sarbrukeno. Vizitantoj bonvenas! Telefono: +49-681-31919. * * * Nova son-gazeto "Najtingalo" ============================ La ideo estas per gxi ne nur interligi la aziajn movadanojn, sed ankaux informi eksterazian Esperantion pri tiuj relative nekonataj kontinento, movadoj, kulturoj, ktp. Specialaj valoroj de la songazeto estas, ke gxi fortigas la komprenkapablon de esperantistoj, kiuj malofte havas oportunon auxdi la vocxojn de eksterlandanoj, doni muzikan gxojon per esperanto-kantoj, helpi la blindajn esperantistojn, ktp. Najtingalo aperas sezone, do kvarfoje jare. Adreso de la redaktanto: P. O. Box 405, CPO Tokyo, J-100-91 Japanio. el Auxstralia Esperantisto, nov/92. ************************************************************************* Kiel aboni al EVENTOJ? ====================== 1. Plenigu la abonilon, aux skribu leteron kun la sama enhavo; kaj sendu gxin al la redakcio (LINGVO-STUDIO, H-1675 Budapest, pk 87. Hungario). 2. Pagu la abonkotizon al vialanda peranto listigitaj sube en la koncerna nacia valuto kaj sumo. La baza abonkotizo por 1993 estas 59 guldenoj, (aere: 68 guldenoj), por orient-euxropaj landoj: 23 guldenoj. 3. La revuon vi ricevos rekte el Hungario perposxte. Kiel pagi? ---------- - Sendu la kotizon al vialanda kotizperanto (perposxte aux posxtgxirkonte) - en nacia valuto. - Sendu la monon al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, kodo ELLS-S, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando (59 gld aere: 68 gld.) - Sendu la monon rekte al la redakcio per simpla internacia posxtmandato, aux perbanke al Banko OTP, Budapest XVIII, Konto 21898189/542-030808-7. Vi povas sendi ankaux eurocxekon. La valuto sur gxi devas esti en ajna tipo de konvertebla valuto. Sur la dorsa flanko nepre skribu la numeron de via bankkarto! - En fina kazo - je via risko - sendu monbiletojn (en konvertebla valuto inkluzive forintojn) en fermita koverto al la redakcio. Landaj kotizperantoj -------------------- Auxstralio: Libroservo de EAE, Tom Elliott, Pk. 230, Matraville, 2036 N.S.W. Auxstrio: Leopold Patek, Martinstr.104/38, A-3400 Klosterneuburg (pcxk. 7.127.144). - 345 ATS. Belgio: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen (pgxk. 000026.5338-43). - 1080 BEF, aere: 1250 BEF. Brazilio: Brazila Esperanto-Ligo, Cx. Postal 03625, Brasilia (DF) 70084. Britio: Paul Hewitt, 26 Higfield Rd, North Thoresby, Grimsby, S. Humbs, DN365RT.22 GBP, aere: 25 GBP. Bulgario: Ljubomir Trifoncxovkij, Al. Stambolijski 17, ap.11, BG-3000 Vraca. - 330 levoj. Cxehoslovakio: Cxeha Esperanto-Asocio, Vladimir Dvorak, Jilska 10, CS-110 00 Praha-1. - 360 KCS. Danio: Eckhard Bick, Rugbjergvej 98, DK-8260 Viby-J. (Posxtgxirnumero: 694737) Finnlando: Oy Mendoservo, Lasse Kivisto, Kivistontie Hyvinkoo, SF-05510. 166 FIM, aere: 192 FIM. Francio: UFE, 4. bis, rue de la Cerisaie, F-75004 Paris (pcxk. 855-35 D Paris). - 185 FRF, aere: 215 FRF. Germanio: Monda Merkato, Alfred Schubert, Pf. 1539, DW-8120 Weilheim, (konto 36.5255-806, postgiroamt Mnchen, BLZ 700 100 80). - 54 DEM. Hungario: LINGVO-STUDIO, H-1675 Budapest, pk. 87. - 980 Ft. Hispanio: Juan Azcuenaga Vierna, General Davila 127, p.7, 2.izda, E-39007 Santander (Cantabria) Bankkonto cxe Caja Postal n-ro 03548531 (O.P.) Islando: Libroservo de IEA, Saemundsson Hallgrimur, Godatuni 10, IS-210 Gardabae. Israelo: Aviv Faklieru, Pk. 8383, IL-61083 Tel-Aviv, (konto 403679, Bank Mizrahi, Faklieru Esperanto). Italio: Itala Esperanto-Federacio, via Villoresi 38, I-20143 Milano (pcxk. 37312204). - 46m ITL, aere: 53m ITL. Japanio: Rondo Harmonia, Yamaguti Sineiti, Tutihara 3-205, Tenpaku-ku, J-468 Nagoya-si. - 4600 JPY, aere: 5300 JPY. Koreio: Seula E-Kulturcentro, Jung-Kee Lee, C.P.O. Box 3047, Seoul,100-630. Kroatio: Kroatia E-Unuigxo, M. Belosxevicx, Trg Burze 2, HRV-41000 Zagreb. Norvegio: Esperantoforlaget, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, posxtgxirokonto 0809 5100318. Polio: P.W.H. NEPO, skrytka 105, Maciej Wnuk, ul. Broniewskiego 77. m. 137, PL-01865 Warszawa. - 236.000 PLZ. Portugalio: Libroservo de Portugala Esperanto-Asocio, Rua rd. Joao Couto 6, R/C-A, P-1.500 Lisboa. Sud Afriko: Colin Beckford, PO Box 1227, SA-8000 Cape Town. Svedio: Sveda Esperanto Federacio, SEF, c/o Lisbet Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-242 94 Horby. Svislando: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen. - 47 CHF, aere: 54 CHF. Usono: E-Ligo por Norda Ameriko, Mike Donohoo, POB 1129, El Cerrito, CA-94530. - 35 USD, aere: 40 USD. Venezuelo: Prof. J. E. Bachrich, Apartado 70782, Caracas 1071 A ************************************************************************* ***************************** SUPLEMENTO ******************************** HISTORIO //////// El miaj rememoroj ================= artikolo de Pauxlo Lengyel el "Literatura Mondo" n-roj 1-4, 1922. Jubileo! ... dudekkvinjara jubileo! ... kvaroncentjara jubileo de esperantisteco!" Dudekkvin jaroj estas multa tempo ecx en la ordinara, senemocia homa vivo; tiom pli multa gxi estas por esperantisto. Pli ol la duono gxi estas de la vivo de Esperanto mem, kaj preskaux la duono de mia propra vivo. Permesu do al mi, kara leganto ke mi "festu" mian jubileon per jena babilado, per kiu mi intencas fari al vi fidelan raporton de la historio de mia persona vivo koncernanta Esperanton. Eble tiu cxi kvazauxfelietona serio ne estos tre interesa por vi, sed sciu, ke mi gxuas skribante jenajn liniojn; cxar dum la skribo mi kvazaux duafoje travivas tiujn dudekkvin jarojn, kiujn mi pasigis en la mondo de la plej nobla homa ideo; tial mi esperas, ke vi estos indulga jugxisto kaj ne kulpigos min je troa egoismo kaj vanteco. Cxar mi ne volas tedi la leganton per longaj auxtobiografiaj priskriboj, per komplikitaj perifrazoj: mi tuj komencas mian raporton, klopodante skribi mallonge, konservante la objektivecon. * * * Antaux cxio mi devas diri, ke mi posedis malgrandan presejon, nur kun unu mana masxino, en la urbo Szekszard (Hungario). En la jaro 1897-a, kiam mi estis 29-jara, tute hazarde falis en miajn manojn prospekto anoncanta baldauxan aperon de lernolibro de Esperanto, verkata de S-ro Abelo Barabas. Tiu prospekto enhavis la legregulojn, cetere ekstrakton el la gramatiko, el la sufiksado kaj ecx el la vortaro de nia lingvo, kaj, krom tio, prezentis tekstojn prozajn kaj versajn. Gxis tiam mi nenion auxdis pri Esperanto. - Jen nova volapuko! - mi pensis kaj mi zorge trastudis la prospekton. Gxia efiko sur min estis mirinda. Tamen, mi devas konfesi; mi vidis tiam en Esperanto nur lingvon, tutmondan, universalan parolhelpilon; tiam mi ne pensis ankoraux, ke Esperanto, penetrinte en la cerbon, penetras ankaux en la animon, ecx en la karnon, en la sangon, por transformi nin en efektivan homon... Kompreneble, mi mendis la lernolibron en kelkaj ekzempleroj, kun la espero, ke mi certe trovos sekvantojn - por la nova lingvo, - kaj mi malpacience atendis gxian ricevon, kio okazis post kelkaj monatoj. Ha! kiel plezure mi prenis la longe atenditan libron! Tuj mi komencis serioze lerni la lingvon, kaj post du tagoj mi jam skribis leteron al la redakcio de la sola esperantolingva gazeto Lingvo Internacia, tiam en Upsala (Svedio), por sendigi al mi ekzempleron. Post ok tagoj mi ricevis la gazeton, kune kun letero de s-ro Pauxl Nylen, gxia redaktoro, kiu esprimis sian surprizon pro la gxojinda fakto, ke ekzistas esperanta lernolibro por Hungaroj; li petis min, ke mi havigu al li unu ekzempleron de gxi. Mi sendis al li la petitan libron, kaj, cxar gxia prezo egalis al tiu de la jarabono de la gazeto, per tiu sendo mi farigxis abonanto de Lingvo Internacia. En la sekvinta numero aperis detala, tre favora raporto pri la hungara lernolibro. * * * Intertempe, inter S-ro Nylen kaj mi estigxis varma korespondado, vere amika. Dank' al S-ro Nylen, mi tiam sciigxis, ke Esperanto ne estas nur lingvo, sed io alia, io multe pli alta, multe pli majesta, - cxar gxi, penetrinte en mian cerbon, penetris ankaux en mian animon, en mian karnon, en mian sangon; kaj tiam mi farigxis ... esperantisto, esperantisto en la plej sankta senco de la vorto. De tiam mi sentis cxiam nepriskribeblan gxojon, kiam mi ricevis numeron de nia amata Lingvo Internacia, (mi bone memoras ankoraux, kvazaux mi ecx hodiaux vidus gxin: gxi estis banderolita en blua papero, kun presita adreso sur citronflava paperrubando surgluita). Mia plej sxatata legajxo estis gxi. Por unu el gxiaj tiamaj numeroj mi ecx verkis humorajxeton titolitan "Malhelpita bigamio"; tiu cxi estis mia unua esperanta verko. Baldaux mi havis multajn diverslandajn korespondantojn, el kiuj kelkaj poste farigxis famekonataj samideanoj. * * * Bedauxrinde, mi estis izolita esperantisto, sola en mia urbo. Mi provis esperantistigi kelkajn amikojn, sed vane, mi ne sukcesis, ili respondis al mi, ke ili ne estas "frenezaj"; ke ili malsxategas tiun "fantazmagorian utopion", ke mi estas "maniulo"; ke cxiu esperantisto estas "sencerbulo", ilin oni devus enfermi en frenezulejon, ktp. - Ho! la bela rozo de Esperanto havis ankaux dornojn: cxie mi renkontis nur mokridojn. Sed tiuj dornoj ne povis min korpiki; mia koro ja plena estis de entuziasmo, ne restis en gxi spaco por la dornoj. Mi do mokridis la mokridantojn kaj dauxrigis mian vojon. * * * En tiu tempo fondigxis ankaux alia gazeto: L'Esperantiste, en Francio, redaktita france kaj esperante. Ankaux gxin mi diligente legis. La redakcio de tiu cxi gazeto tiam organizis esperantan literaturan konkurson, kiun ankaux mi partoprenis kaj mi sukcesis gajni trian premion: argxentitan bronzopalmon. Tiu neesperita prospero multe fierigis kaj energiigis min, tiom pli, cxar ecx kelkaj hungaraj gazetoj parolis pri tiu fakto. En la jaro 1899-a mi verkis la Libron de l' Humorajxo, mian unuan libron, por kiu mia kara amiko Nylen bonvolis skribi antauxparolon tre cxarman. Tiun libron mi presis en mia presejo; gxi baldaux disvendigxis.) En la fino de la sama jaro Lingvo Internacia deklaris, ke gxi, post kvarjara vivo, devas cxesigi sian ekzistadon, pro financaj kauxzoj, precipe pro manko de suficxa nombro da abonantoj. Tiu cirkonstanco tre malgxojigis min, cxar mi estis konvinkita, ke L'Esperantiste ne povos dauxirigi tiun rolon, kiun la malaperonta Lingvo Internacia plenumis. Sed dank' al mia intima korespondado kun S-ro Nylen, ni sukcesis savi la vivon de la agonianta gazeto: mi entreprenis gxian eldonon kaj presadon, kaj li restis redaktoro. Tiam gxi havis nur kelkdekon da abonantoj: sed kiam la esperantistaro vidis, ke la presorgano refarigxas vivokapabla, gxi baldaux havis preskaux suficxe da abonantoj. S-ro Nylen do sendadis al mi la porgazetajn manuskriptojn el Svedujo en Hungarion, kaj la gazeto reaperis regule. Baldaux S-ro Nylen tute transcedis gxin al mi, - kaj tiamaniere mi farigxis "redaktoro-eldonantopresanto-administranto" de Lingvo Internacia. Jes, mi farigis redaktoro-eldonanto-presanto-administranto de "Lingvo Internacia". Al tiu kvarobla ofico mi povas aldoni kvinan: kompostisto, cxar mi propramane kompostis la gazeton. Tia multflanka tasko certe estas tro por unu sola persono, precipe por iu, kiu estas izolita esperantisto. Tamen mi klopodis plenumi mian rolon; mi ja klopodis, sed bedauxrinde ne sukcesis. La gazeto, kompreneble, ne estis sur tia nivelo, sur kia gxi estus devinta. Mi malgxojis. Kiamaniere eliri el tiu embarasa stato, por savi la gazeton? Pri tio mi sercxis rimedon. Mi revis pri transmigro Budapesxton; mi opiniis, ke tie, kun la helpo de la tieaj fervoraj samideanoj (ho, tre malmultaj ankoraux) mi povus rezultigi pli da prospero. Baldaux mi forlasis tiun ideon kiel nerealigeblan, precipe pro teknikaj kaj financaj kauxzoj. Tamen ion mi trovis en la hungara cxefurbo; mi trovis tie fervoran teknikan kunlaboranton: S-ro Kajetano Seper, kompostisto, klera, juna esperantisto entuziasme konsentis farigxi mia teknika kunlaboranto kaj li venis en Szeksz rd. Tiamaniere ni donis fortan antauxenpusxon al la gazeto, sed nur en teknika rilato: gxi aperadis regule. Unu belan tagon (mi vere povas diri "belan") la posxto alportis al mi leteron el Parizo. Ne estis malofte, ke mi ricevis leteron el Parizo; gxi estis subskribita "Paul Fruictier". Tiu nomo ne estis jam nekonata por mi. S-ro Fruictier proponis al mi, ke li volus farigxi redaktoro de "Lingvo Internacia". Vi povas imagi, kara leganto, la korsentojn, kiujn kauxzis al mi tiu letero. Jen la helpo, jen la savo! Kaj mi ... sxanceligxis; mi ne suficxe konis ankoraux S-ron Fruictier. Mi tuj skribis al la tiama Societo por la Propagando de Esperanto en Epernay (Francujo) al S-ro de Beaufront, por havigi al mi sciigojn pri tiu sinjoro. La sciigoj estis pli kontentigaj ol mi deziris, do ... S-ro Fruictier farigxis redaktoro de "Lingvo Internacia". Tiamaniere okazis, ke la redaktado falis en la manojn de la tria Pauxlo!... La redaktorsxangxo tre utile efikis al la gazeto: gxi farigxis serioza, placxa, bone informita; gxiaj abonantoj subite plimultigxis, tiamaniere, ke gxi certigis al mi ecx iom da profito. S-ro Fruictier zorge sendadis al mi la manuskriptojn kaj la gazeto farigxis universala informilo, la vera centra organo de la esperantistoj. La venontan jaron (1903) mi, kompreneble kun la konsento de la redaktoro, sxangxis la formaton de la gazeto: gxi farigxis libroformata, kiun gxi konservis por cxiam. "Lingvo Internacia" havis tiam ne nur suficxe multajn abonantojn, sed ankaux tre bonajn kunlaborantojn. Are venis la literaturaj manuskriptoj el la redakcio, kaj ili tiom amasigxis, ke estis al ni absolute neeble enpresi en la gazeto ecx la plej bonajn literaturajxojn originalajn aux tradukitajn - konsiderante la modestan amplekson de la gazeto. Por forigi tiun embarason, venis al mi la ideo: estigi literaturan folion, kaj mi fondis, en julio 1903, la 12-pagxan folion titolitan "Literatura Biblioteko de Lingvo Internacia". Tiu aldono enhavis nur literaturajxojn kaj estis abonebla aparte de la gazeto. Mi devas rimarkigi, ke preskaux cxiuj abonantoj de "L. I." abonis ankaux la literaturan aldonon. Tial, post unu jaro kaj duono, ni cxesigis la elirigon de gxi kaj, pligrandigante L. I.-n mem, ni kunigis gxin kun la literatura aldono. En tiu tempo aperis, en mia presejo, la unua eldono de la fama Esperanta Sintakso de S-ro Paul Fruictier. Ankaux aliajn esperantajn presajxojn mi pretigis, laux mendo de diverslandaj samideanoj. Krom tio mi verkis artikolojn propagandajn pri Esperanto por kelkaj hungaraj gazetoj kaj jxurnaloj, kiujn iliaj redakcioj enpresis bonvole. Tiuj artikoloj bone efikis kaj havis, kvankam ne gigantan, tamen sxatindan rezultaton por nia afero. * * * La homo neniam estas kontenta; li cxiam deziras por si plibonigon, ecx se lia sorto estas superfavora. Ankaux mi ne estis kontenta, kvankam la afero de "Lingvo Internacia" pli bone arangxigxis ol mi estis dezirinta. Tiam mi pripensis: kiel agrable; kiel oportune, kiel komforte estus, se la redakcio kaj administracio trovigxus en la sama urbo! Se mi transmigrus Parizon ... Ha! Utopio! ... Kial utopio? Certe, la monto neniam irus al Mohamedo; sed Mohamed ja povas iri al la monto. Kaj tiu ideo ne volis forlasi min; gxi tiel fiksigxis en mia animo, ke mi ne povis liberigi min de gxi. Tial, en unu letero, kiun mi skribis al S-ro Fruictier, mi aldonis kiel preteriran ekkrion: kiel bone estus, se ... k.t.p. - Kaj S-ro Fruictier respondis same: jes ja, kiel bone estus, se ... k.t.p. Dirite, farite. Kaj tiam nia interkorespondado temadis cxirkaux tiu ideo. Kaj gxia rezulto estis, ke ni enpresis en la gazeto alvokon al la tutmonda esperantistaro por fondi propran eldonejon-presejon, akcian societon, kies centro estus en Parizo. Kaj la esperantistoj are acxetis akciojn, tiamaniere, ke baldaux kunestis la necesa sumo por fondo de la "Presa Esperantista Societo". Mia transmigro estis decidita. En septembro 1904 mi rapide disvendis mian presejon, konservante el gxi nur tiujn ilojn, kiujn mi jugxis utilaj en Parizo, - kaj, kun mia familio kaj kun mia preshelpanto mi forlasis Hungarujon, por farigxi logxantoj de Francujo. (dauxrigota) ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor