Eventoj n-ro 0017, 1/novembro - '92, retposxta versio ****************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Rezolucio - Rezolucio de Germana Esperanto-Asocio Organizaj demandoj: - UEA KAPABLAS, SED NE VOLAS! Faka aplikado: - Medicina Revuo - Farmacia societo fondota! - Esperantlingva rubriko - Cxu vi estas fervojisto? - Interlingvistiko kaj esperanto en la Karla Universitato Komerca aplikado: - Kontaktoj sercxataj! Arangxoj: - JARFINA ARANGxO POR MEZAGxULOJ! - Silvestra Renkontigxo en Sankt-Peterburg! - Katolika E-Tendaro - Internacia Kongreso por la pli agxa delegacio - MezEuxropa Junulara Semajno Propagando: - KION FARI rilate al la angla? Intervjuo: - Herbert Mayer Movado: - Senpaga Kongresejo en Valencio - Nova adreso de VERDIRE - OSIEK-PREMIO 1992: - Albana lotuso ILEI: - Ne tiom mizera, tamen ne brila! Esperanto en radio: - Konkurado cxe la Pola Radio Konkurso: - BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 1993 Lingvo: - * - Karaj legantoj, - Internacia konkurso por lernejanoj Korespondi deziras: - *** Movada lernejo: - Agado de OSIEK ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj Rezolucio ========= La subskribintaj etnistoj rimarkas -------- - ke Hispana Esperanto-Federacio uzas en esperanto-tekstoj la kastili-lingvan nomon "Valencia" por aludi al la urbo, kiu venontjare gastigos la Universalan Kongreson de Universala Esperanto-Asocio (UK); - ke Universala Esperanto-Asocio (UEA) ankoraux nenie atentigis la kongresontojn, ke Valencia estas cxefurbo de regiono, kiu posedas historion, lingvon kaj kulturon konsiderinde malsimilajn al tiuj de la plimulto en la Hispana Sxtato, kaj aparte proksimajn de tiuj de Princlando Katalunio kaj Balearaj Insuloj; timas ----- - ke la UK estos uzita por pluigi mistifikojn pri unueco de iaj hispanaj nacio kaj kulturo inter la kongresanoj; - ke la UK povus esti uzata de politika partio por diversaspekte trompi la kongresanojn; pro kio ni petas ---------------- - ke la loknomoj uzataj en la diversaj informiloj kaj revuoj estu originalaj kaj oficialaj, nome Valæncia, Alacant, Castellô, Elx, Segorbe k.s.; okaze de esperantigo de loknomo; gxi estu el la originala, nome Alakanto k.s.; - ke la personaj nomoj de auxtoritatuloj estu tiuj, kiujn ili uzas, sen tradukoj al aliaj lingvoj, nome la Prezidanto de la 'Generalitat' estas Joan Lerma; - ke en la planado pri la prezentado de urbo Valæncia kaj gxia lando, i.a. ankaux en la t.n. nacia vespero, partoprenu prestigxaj lokaj kulturaj asocioj, kaj unualoke Acciô Cultural del Paós Valenci ; - ke UEA informu la esperantistaron en siaj kongresaj informiloj kaj libro pri la historio, kulturo kaj lingvo de Valencio kaj gxia regiono, Valencilando; - ke, se oni antauxvidas frazaron, por ke la kongresontoj povu surstrate peti informojn, ke gxi estu esperanta-valencia; - ke la Loka Kongresa Komitato antauxvidu peti al elstaraj valenciaj kulturagantoj, kiaj la poeto Vicent Andr's Estell's, la verkisto Enric Valor, la kantisto Raimon k.a., membrigxi en la honoran komitaton de la UK, tiel ke gxin konsistigu cxefe valencianoj. En Sabadell, la 3-an de oktobro 1992. 60 individuaj subskriboj, inter ili multaj estraranoj de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo ************************************************************************* ----------------------------------------------------------------- Germana Esperanto-Asocio Membroasocio de la Germana konsilio de la Euxropa Movado Estimataj gesamideanoj, kun abomeno kaj hororo ni vidas, ke dum la lastaj monatoj okazis pli kaj pli ofte atakoj kontraux eksterlandanoj en nia lando. Esperantistoj ne povas toleri tion! Pro tio la estraro de GEA per rezolucio apelaciis al la membroj kaj al cxiuj Esperanto-amikoj, ke ili kun ankoraux pli da civila kuragxo ol gxis nun aktivu por la protekto de alilandaj homoj en Germanio. La rezolucion ni sendis - germanlingve - al multaj jxurnaloj, revuoj, radio- kaj televidstacioj, politikaj partioj ktp. en Germanio. Mi aldonas la esperantlingvan tekston de la rezolucio. Kun samideanaj salutoj d-ro Wolfgang Schwanzer, prezidanto de GEA ----------------------------------------------------------------- ************************************************************************* Rezolucio de Germana Esperanto-Asocio ===================================== okaze de la kontrauxeksterlandanaj atakoj dum la lastaj monatoj en Germanio Germana Esperanto-Asocio, kiel reprezentanto de civitana kaj kultura movado aktivanta de pli ol 100 jaroj por kompreno kaj paco inter homoj de malsamaj naciecoj, eksterordinare indignas pri la aktuala ondo de perforto kontraux eksterlandanoj en Germanio. Kun abomeno kaj hororo ni vidas, ke sxovinismo kaj rasismo en blinde furioza malamo disvastigxas pli kaj pli en Germanio kaj dangxerigas nian demokration. Kiu hodiaux silente rigardas, kiam oni batas fremdulojn, morgaux devos rigardi, kiel oni bruligas librojn kaj kiel postmorgaux oni murdos tutajn grupojn el la popolo. La pretendo, ke Germanio "ne estas lando malamika al eksterlandanoj", farigxas nuda ciniko. Germana Esperanto-Asocio tial postulas: - efikan protekton kontraux atakoj al korpo kaj vivo de homoj, kaj energian agadon de polico kaj justico kontraux la obstinaj perfortuloj; - ampleksan dialogon inter socio kaj politiko sur cxiuj niveloj, por venki la estigxintan fremdigxon kaj por sercxi eventualajn solvojn por la realaj problemoj kun konsidero de lies kauxzoj; - solidaran kaj aktivan pledon de cxiuj demokratoj en "reto de solidareco" kontraux la terorismo de la politikaj dekstruloj, per tio ke pli ol gxis nun ni faru la valorojn de demokratio, libero kaj homaj rajtoj, bazo de nia identigxo kun nia respubliko, tiamaniere malfortigante la naciisman elementon. Kiu nomas sin germano, devas aktive pledi por tiuj valoroj, pri kiuj ni devus fieri de 40 jaroj. Cxiu, kiu tiel piedpremas niajn valorojn, metas sin kontraux nia socio kaj devas porti la konsekvencojn antauxvideblajn en konstitucie jura sxtato. Al niaj samlandanoj kaj al niaj amikoj en la tuta mondo ni diras: Tion cxi ni ne toleras! Ne eblas senkulpigi tiajn fiagojn. Ni apelacias al niaj membroj kaj al cxiuj esperanto- amikoj, ke ili kun ankoraux pli da civila kuragxo ol gxis nun aktivu por la protekto de homoj senkulpe minacataj. En Mainz, la 4-an de oktobro 1992. la estraro de Germana Esperanto Asocio ************************************************************************* ORGANIZAJ DEAMNDOJ ////////////////// Rakonto pri sensukcesa provo UEA KAPABLAS, SED NE VOLAS! =========================== --------------------------------------------------------------- En la antauxaj du numeroj aperis artikoloj de J. Werdin, pri la mankoj de nuna funkciado, strukturo de UEA - kun liaj proponoj. Kvankam plurajn punktojn de tiuj artikoloj - cxefe la prifinancajn - ni taksas nerealaj, ni opinias, ke oni tamen devas paroli pri ili, ja tiaj pensoj aperas cxe multaj esperantistoj. Kaj ecx cxe la nuna financa bazo estas multaj eblecoj... Kompreneble oni devas konsideri la prioritatojn... La red. --------------------------------------------------------------- Nura urgxo: ne forgesi la reklamon. ----------------------------------- Pri la internacia komunikado interesigxas pli multe ekstere de nia movado, ol interne. La movadanoj sxatas sian lingvon, sed ne evoluemas timante novajn devigojn. Ili esperas favorajn legxojn de la politikistoj, de UNESKO aux de UN, sen pensi ke restos al ni nepre la taskoj de informado, trejnado de instruuloj kaj funkciigo de servoj. Anstataux esti konstanta forumo kun pleno da ideoj por modernigi la propagandon impulse al UEA, la Komitato estas iu mola kapjesa cxambro. La landaj asocioj (L.A.) ofte delegas tien instigomankajn homojn. La vorto propagando malofte aperas en la diskutoj... La konto "propagando" utilas por sxtopi deficitojn. La bugxetaj paragrafoj preskaux cxiam finigxas per aprobo al la CO-decidoj (CO = Centra Oficejo de UEA). Cxu honti pri la de-ni- proponitaj reprezentantoj? Inter UK-oj la komitatanoj ne renkontigxas por priparoli sian oficon, kaj la estraranoj kunsidas nur unufoje! Pri la cetero zorgas la CO! La utilaj jaroj --------------- Ene de la estraro mi respondecis tri jarojn pri la landa agado. De la antauxulo mankis cxiaj spuroj. Unu jaro estis necesa por kontakti cxiujn LA, la dua jaro utilis por studi kun ili urgxojn, eblojn, preferojn. La tria jaro, ebligis kompilon de propaganda laborplano, kun detaloj pri preparo, komparo, realigo. Jam ni atingis la balotjaron, kaj iu flustris: "Pro rezigno de l' prezidanto, ni sxangxu la tutan estraron!" Ha! Mi sukcesis kunsidigi en Varsovio, Roterdamo, kaj Brajtono preskaux 40 oficialulojn de la LA, kio okazis nek antauxe, nek poste. Ili ricevis en Brajtono la projekton por plurnacia reklamkampanjo (la cxefa manko signita de multaj landoj). Sed la balaa ondego atakis min. Ni emfazu, ke el tiu tria jaro, kun amaso de rilatoj kun pli ol 50 asocioj, subite restis nenio. Alia organizo ne eltenus... --------------------------- La supraj venenoj mortigus iun ajn komercajxojn. Unue, neniu entrepreno sxangxas bloke la plenon de gvidantoj, por riski la fidoperdon de klientoj kaj laboristoj, kaj due, senpripense nuligi plurperiodan kampanjon signifas, ke estonte estraranoj ne plu kuragxos tian tempoperdon, kaj dedicxemos al kurantaj aferoj! Kia laborplano? --------------- La strategian planon komitato akceptis (post pli ol 10 jaroj... La red.) en 1988. Gxi enhavas cxion por respondi la demandojn de Werdin. Enestas en gxi, ke iu ajn kompetenta persono povas sugesti realigojn, kaj ilin proponi al UEA. Tiu nia projekto pri reklamkampanjo referencis al la punktoj 8-21-2730-31 de la Strategia Plano, kaj mi esperis, ke la estraro 1989 sin taksos ligita al gxi. Kiel proponi reklamplanon ------------------------- Kiel komerca eksdirektoro mi ligis la propagandon al financado. Mi renkontis la eksprezidanton G. Maertens. Helpe de lia profesieco, mi adoptis la projekton al la konataj UEA-kondicxoj. La temo estis: "vendo" de esperanto laux komercaj kriterioj. Tio implicis, ke UEA kaj la landaj asocioj dividu la investojn, ke L.A. kaj la grupoj kunordigite reklamu, instruu, priservu la informpetantojn. Cxe ambaux niveloj planitis elspezoj kaj enspezoj. Amaso de arangxoj en najbaraj landoj duobligus la efikon. La tuton devus prefari profesiuloj, dum almenaux sesmonata periodo. Tutmonda organizo, sen lingvokomunikaj problemoj, logike interesigxas eluzi sian plurnaciecon. Malgraux diroj de spertuloj, UEA sisteme rifuzas tiun cxi temon. Oreloj de estraranoj aux direktoroj ne emas al tio. Ve, oni ne tusxu la rezervojn! (eble krom por superluksa kongresejo?) Cxu muroj de ankoraux mil jaroj? Post tia periodo, en Bergeno mi atentigis, ke por trudi la estraron agadi, ankaux la Komitato devus "movigxi". Gxi aprobis mian proponon, sed nur du aux tri anoj en la sekvaj monatoj konfirmis sian jeson... La "parolo" (promeso) de komitatano do validas nur por tri minutoj. Cxu tiuj homoj ne raportas al siaj landaj asocioj, aux ili estas dekomence senpovaj? Kial lLIN oni elektis? En Vieno, nova laborgrupo provis defendi la tezon de komerca reklamado, kaj postuli, ke estrarano prirespondecu. Sed la afero fusxigxis, cxar pro balotoj la rezolucio ne estis prezentebla. La balotkomisiono provis prezenti la kandidatojn al estraraneco, sed tro rapide, por ke ili estu demanditaj pri projektoj kaj kapabloj. Ne eblis diri: "mi preferas tiun pro la financoj, tiun pro eksterrilataj planoj, kaj tiun alian pro propagando..." La UEA reguloj faras, ke ne estas kutimo havi ion skribitan. Tiel en la balotoj regas konfuzo. Senriskemo ---------- Estas skandale, ke universala asocio ne kuragxis riski, ecx unufoje, plurnacian komunikokampanjon. Se UEA preferas nur eldonon de gazeto, jarlibro, katalogo, libroservon kaj unujaran kongreson... gxi tion emfazu! Por administrajxoj ne utilas ke dormu kaj profitu al Roterdamaj bankoj tiaj pulsoj, kies ekzisto ebligas sxtopi truojn. Administra asocio, se tian ni volus, bezonas nek strategian, nek ambician planon... Gxi malnovigxas, kaj ne meritas la internacian rolon, ofte aluditan en kongresaj paroladoj. Esperanto tamen bezonas UEA --------------------------- Amiko de UEA, mi opinias, ke ni devas: - sxangxi deinterne, sed ne krei novan asocion aux novajn filiojn, kiel sugestas Werdin, per pli bona konsidero el kaj al la ekzistantaj L.A. - kontakti spertulojn por alia rigardo al niaj monfontoj, koncerne niajn rezervojn, eblajn investojn, eventualecon de agada entrepreno laux Werdin, aux komercaj kampanjoj laux Texier; - postuli, okaze de balotoj, ke la L. A. listigu la neprajn postenojn laux utilo, sperto kaj prefero; - postuli, ke la kandidatoj komuniku frue siajn ideojn, projektojn kaj sugestitan funkcion; - se la balotkomisiono konstatas gravajn mankojn inter la proponoj kaj bezonoj, doni al gxi rimedojn por prisercxi kompetentulojn, ecx per anoncoj en la Revuo Esperanto. - se necese, alporti la bezonatajn modifojn en la statuton de UEA, aux en gxian regularon. Jean-Louis Texier, eksa estrarano de UEA, vic-prezidanto de UFE ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Medicina Revuo ============== La cxefaj artikoloj de la antauxnelonge aperinta 15-a volumo de Medicina Internacia Revuo: - Sxangxigxo de kauxzoj de blindeco (R. Makebe) - La nuna stato de la progresiva afazio (Jordi Serra-Mestres) - Komencaj etapoj de la malignaj procezoj en la uterocervika surfaco (I. & Cs. Bige) - Resumo de la signifo de recidivo en infanagxa akuta limfoblasta leuxkemio (H. Behrendt - Kuracado de toksigxa reakcio de streptomicino per gusuibu (Li Huisi kaj Ye Xianghua) - Uzado de urokinazo kontraux miokardia infarkto (Zhao Jianmang) - Auxtogrefto de unupeco da lieno en 10 kazoj (Xiang Sunyun Ka) - Kuracado de skrofolo per tradicia cxina medikamento (Sugin) - Kolesterolo kaj korinfarkto (Jose Roiz) - Mia opinio pri fastadterapio (H. Hasxidi - Dumnokta vidkapablo per hasxisxo (Schweizer) - Redonita vocxo (Istvan Hegyi) - Mispasxoj en la stomatologia konsultejo (Balazs Szemok) - Kuracisto-historiaj faktoj pri "CELLADAM" (Margit Nagy) - Konformigxaj problemoj de la ciganinfanoj (S. Racne Novak) - IUPAC-kemia nomenklaturo deflankigxis (Pioro) Adreso de la redakcio: Saburo Yamazoe, 4-8-9 Iwagami-mati, Maebasi-si, 371 Japanio. *********************************************************** Farmacia societo fondota! ========================= Estimataj gekolegoj, gvidataj de la intenco revivigi la farmacian sekcion de UMEA (Universala Medicina Esperanto-Asocio)! Ni invitas cxiujn, kiuj deziras partopreni tiun cxi agadon, sendi sian sinanoncon por taksi la interesigxon pri la menciita organizajxo. Ni atendas la sinanoncon de cxiu aktiva aux iama apotekisto, kaj tiun de aliaj esperantistaj fakuloj laborantaj en la farmaciista tereno (kuracistoj, farmakologoj, esploristoj, industriaj fakuloj ktp.). La celo de nia faka organizajxo estus PlIFORTIGl LA INTERRILATOJN de diverslandaj esperantistaj apotekistoj, la disvastigo de la internacia lingvo kaj GxIA PRAKTIKA APLIKADO inter la farmaciistoj per prezentado de sciencaj prelegoj, esplor-rezultoj, kompilado de faka vortaro, ktp. Gxi funkcios kadre de UMEA, surbaze de gxia statuto kaj espreble ankaux per gxia helpo kaj faka gvidado. Ni atendas viajn proponojn ankaux pri la organiza sistemo, pri la nomo de nia societo, pri gxiaj celoj. Simile ni atendas anoncigxon de tiuj, kiuj deziras kaj povas kontribui en la gvidado, organizado de la apotekista asocio. Aliflanke ni petas cxiujn, kiuj legas cxi tiun alvokon, bonvolu dissendi gxin por viaj naciaj fakaj revuoj, gazetoj kaj esperantlingvaj periodajxoj, por havi membrojn el ju pli da landoj. Post kelkaj monatoj, laux la nombro de aligxintoj, la estraro de UMEA decidos pri la refondo de nia asocio. Sendu viajn sinanoncon kaj proponojn al la adreso: Teresa Jakubowska, ul. Kolberga 17 m 36, PL-26-600 Radom, ************************************************************************* Esperantlingva rubriko ====================== Lu revuo Napora Zegar Sloneczny eldonata plejparte en la angla fare de East European Documentation Centre of Naturism and Retaled Subject havas konstantan esperantlingvan rubrikon. EEDCN bonvenigas leterojn kaj konvenajn artikoletojn en esperanto. Pliaj informoj cxe: EEDCN. Box. 3379, GR-10210 Athinai, Grekio. OdE-3 ************************************************************************* Cxu vi estas fervojisto? ======================== La Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF, la plej vasta esperantista faka organizo, aligxinta al UEA, intencas pligrandigi sian membraron en cxiuj landoj, cxefe kie ankoraux gxi ne havas lokan organizon. La izolitaj fervojistaj- esperantistoj estas invitataj kontakti la sekretarion de IFEF: d-ro Romano Bolognesi, via Misa 4, I-40139 Bologna, Italio. ************************************************************************* Interlingvistiko kaj esperanto en la Karla Universitato ======================================================= Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) kune kun katedro de didaktika teknologio de pedagogia fakultato en Karla Universitato Prago, organizis dum 14-18. de septembro universitatan kurson por cxehaj sciencistoj kaj studentoj, interesigxantaj pri interlingvistiko kaj kibernetika pedagogio. Post la prelegoj de prof. Milosx L nsky kaj prof. Helmar Frank sekvis viglaj diskutoj pri la uzo de la Internacia Lingvo kiel propedeuxtiko por lingvoinstruado, kaj pri uzo de esperanto - modelo por auxtomata traduko, lingva skemigo ktp. Montrigxis granda intereso ankaux pri interlingvistiko kaj gxia aplikeblo en moderna lingvoscienco kaj gxiaj najbaraj disciplinoj. Dr. V'ra Barandovsk -Frank gvidis 10-horan preparkurson de la Internacia Lingvo por sciencistoj, kompletigitan per seshora videoprogramo. Aligxis deko da instruistoj de la Karla Universitato. Multaj el ili parolas 2-3 euxropajn lingvojn kaj estis mem surprizitaj, ke post tritaga preparo ili kapablis legi senprobleme sciencajn tekstojn kaj sekvi fakajn prelegojn en la Intemacia Lingvo. Estis alte aprezita la seriozeco de la seminario kaj la tauxgeco de ties lingvo por scienca agado. Kontaktadreso por AIS: Prezidanta Sekretariejo, Kleinenberger Weg 16 B, DW-4790 Paderborn, Germanio. ************************************************************************* KOMERCA APLIKADO //////////////// Kontaktoj sercxataj! ==================== La firmao "Majak" en Veliko Tarnovo sercxas partnerojn por kunagado. Gxi eksportas agrikulturajojn, organizas restadon de turismaj grupoj en Veliko Tarnovo, havas interesojn pri teknologioj kaj materialoj por fasadaj lumreklamoj, hobioj elektronikaj, horlogxaj mekanismoj, teknologioj por produktado de faruno el cepo. Majak, pk. 276, BG-5000 Veliko Tarnovo, Bulgario. Telefono: 359-62-23606. * * * La privata komerc-turisma firmao MARAN (Moskvo, Rusio), interesigxas pri negoco de diversaj konsumvaroj el via lando. Oni pretas pagi per dolaroj aux arangxi reciproke profitan barterkomercon, komunan produktadon. Plej gravas kvalito, nivelo de prezoj kaj rapideco de liverajxoj. Oni havas eblecon logxigi grupojn da turistoj en unuaklasaj aux en apudurbaj pli malmultekostaj hoteloj, kaj garantias vizitojn al cxiuj vidindajxoj kun gvidistoj, parolantaj esperante kaj en iu nacia lingvo; do temas ne nur pri esperantistoj. Viaflankaj demandoj kaj proponoj estas bonvenaj laux nia tel/fakso: +7-095-9288049, Marian Stepanov. el Monato, 11 /92 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// 9-a Internacia Festivalo JARFINA ARANGxO POR MEZAGxULOJ! =============================== 27.12.92 - 03.01.93. Maloftas la e-arangxoj, kiuj celas la mezan generacion. IF ja estas gxuste tia, kaj invitas vin renkonti la navan jaron en Kloster Hoechst, je 50 km-oj sudoriente de Frankfurto. IF prezentas specifan programon por la dua generacio (25-55 jaragxo) kun junaj familioj kun aux sen infanoj. Kadra temo: "Turismo en Esperantujo". Al IF estas atendataj cxefe flue parolantaj geesperantistoj, sed por komencantoj (ekz. via partnero) estos organizitaj lernigaj kaj paroligaj kursoj. Logxigo en 1-2 litaj cxambroj, aparta programo por la infanoj! Prelegoj kaj kursoj dumtage, interesa programo vespere. Tradicia silvestra balo kun granda bufedo! Kotizo: 350 DEM por plenkreskuloj (gxis 30.11.92). Specialaj kondicxoj por netranspagipovaj landoj!!! Petu detalajn informojn de: Hars-Dieter Platz, PF. 1148, DW 3501 Niedenstein, Germanio. Telefono: +49-5624-8007, telefakso: +49-5624-322. ************************************************************************* Silvestra Renkontigxo en Sankt-Peterburg! ========================================= La E-Societo "ESPERO" invitas vin renkonti la novan jaron en Sankt Peterburg. La arangxo dauxros inter la 30-a de decembro gxis, la 2-a de januaro. Antauxvidita prezo: cx. 1300 rubloj. Detalajn informojn petu cxe: pk. 130, RUS-197022 St-Peterburg, Rusio. *********************************************************** Katolika E-Tendaro ================== De la 8-a gxis la 22-a de auxgusto okazis en Sebrancie apud Litomysla la 14-a Katolika Esperanto-Tendaro de la cxeha IKUE- Sekcio. Partoprenis gxin 70 kredantoj el Cxehoslovakio, Polio, francio kaj Germanio; cxirkaux la duono estis gejunuloj kaj infanoj. La arangxon karakterizis amika atmosfero, multa kantado, cxiutagaj mesoj gvidataj de patro Savio Ricxica, kaj iom strikta, slolteca tagordo. Post kiam de 1977 gxis 1989 la cxeha IKUE-sekcio povis nur kasxe agadi, gxi en la lastaj jaroj rapide refortigxis. Pri gxiaj aktivado kaj arangxoj informas: Miloslav Sv cxek, Trsxicxk 6, CS-751 27 Pencxice. *********************************************************** Sukcesis la nova iniciato Internacia Kongreso por la pli agxa delegacio ============================================= Pri la signifo de e-kongresoj oni multe kaj diverse skribis kaj skribas. Tamen absolute senduba estas ilia unuiga kaj emociiga rolo. Organizado de internaciaj kongresoj postulas grandan organizan fortostrecxon de tutaj kolektivoj, preparlaboron dum pluraj monatoj. Tamen Herman kaj Margarete Schmid, prezidanto de Bavara E-Ligo post pluraj antauxaj kongresoj (1970-SAT, 1977-SAT, 1985-UK), denove prenis tian taskon. Cxi foje la ideo estis arangxi internacian kongreson por la pli agxa gencracio. La ideo estis vere bona, la tempo tauxga, kaj tiu kvindekoj el 6 landoj, kiuj gxin cxeestis, certe elportis hejmen la plej bonajn impresojn. La arangxo dauxris de la 6-a gxis la 12-a de septembro en Kolpinghaus. Samloke okazis la kunvenoj, trovigxis la restoracio, do ne estis grandaj distancoj. Entute konvena loko por cxi-speca arangxo. La programo estis ricxa, varia, kaj ankaux akordigita al la agxo de la partoprenintoj. Zofia Banet-Fornalowa prelegis pri la E- teatro, Stefan Maul, prezidanto de TEJxA pri internacia komunikado kaj pri gxiaj sociaj kaj politikaj sekvoj, estis diskuto pri la demando "Kial esperantistoj kongresas?", estis pluraj kaj tre interesaj ekskursoj, inter ili ekz. al la biblioteko de Germana Fsperanto Instituto en Aalen, okazis pluraj artaj prezentoj, kiel spektakloj de Jerzy Fornal el Varsovio aux "mirakla" programo de la budapesxta magiisto Arp d Szegedi. Estis agrable kunesti inter homoj, kiuj pro la agxo jam multon vidis-spertis, kaj povas aprezi valorajxojn de la vivo. Estus bone, se iu dauxrigus la arangxon, lancxita de s-ro Schmid, gxi montrigxis trafa! Zofia Banet-Fornalowa, Varsovio ************************************************************************* Frukto de kunlaboro en MezEuxropo: MezEuxropa Junulara Semajno =========================== De la 9a gxis la 16a de auxgusto okazis en la cxarma nordmoravia urbo Olomouc renkontigxo de esperantistoj-gejunuloj kun subtitolo "MezEuxropo prezentas sin", do evidente arangxo celanta ion novan. Oni iniciatis pliprofundigi kunlaboron inter unuopaj mezeuxropaj sekcioj, kaj krei internacian etoson ne nur venante el pluraj sxtatoj, sed cxefe kontribuante al la komuna programo, kies faka temo estis: Cxu komuna lingvo suficxas? Vasta spaco ofertis sin kompreneble ankaux sur la kampo de t.n. distra programo. Bedauxrinde - verdire- la intenco ne centprocente sukcesis. Unuopuloj suficxe "abunde" plimultigis la nombron de programoj, sed laboro de sekcioj, kiel tuto, ne videblis. Do pezo de la programoj restis pli malpli sur la dorso de CxEJ, la cxeforganizanto. Koncerne la fakan parton, oni multe rilaksis, psikoekzercis, interreligie kunvenis, diskutis pri psikaj barieroj de la komunkiado, do oni preferis praktike lerni ol teoriumi. "MezEuxropo" tamen prezentis sin dum forumoj pri la nunaj Cxehoslovakio kaj Polio, kaj dum la nacia vespero, plena de moraviaj folkloro kaj vino... Kiel kutime okazis paroliga kurso, kiun partoprenis ekz. la jxusaj kursfinitoj de la internacia lingvolernejo, komune organizita de CxEJ kaj GEJ. Krome, ja cxeestis kelkaj estraranoj, ne mankis la TEJO-forumo. Post iom pli serioza (ne cxiam tro... kompreneble) taga programo sekvis preskaux malserioza parto, - la vespero. Oni freneze dancis, amuzigxis cxe fisxlagetoj, kantis, do tradicie internacie vesperumis. La arangxo sukcesis, sed cxu oni denove organizos ion similan, restas cxi momente ankoraux "inter steloj". Vladka Chv talov La analizo de la cxijara arangxo, kaj la sekvajaraj planoj certe estos diskutataj dum la 2a "Mezeuxropa E-Junulara Konferenco", kiun novembrofine partoprenos reprezentantoj de cxeha, germana, hungara, itala, pola, slovaka kaj svisa junularaj e-organizoj. La red. ************************************************************************* PROPAGANDO ////////// KION FARI rilate al la angla? ============================= Konstatoj --------- 1. Vole nevole ni objektive konstatu, ke nun la angla, germana NECESAS en pluraj kampoj. 2. Estus stulte proponi tujan anstatauxigon de la angla per esperanto, cxar en nia lingvo ekzistas nur minimuma kvanto de baza fakliteraturo, kaj ne multas fakuloj, kiuj kompetente scipovas la internacian lingvon. 3. Tro ofte esperantistoj reagas neracie, absurde, kiam iu parolas aux skribas favore al la angla kiel internacia komunikilo. Cxu sekve ni faru nenion? ------------------------- 1. Neniel ni iru kontraux la fluo! Rekonu la pozitivan rolon de la angla, sed eble tuj aldonu giajn mankojn: ne en cxiuj brancxoj (ekz. cxe la posxto, medicino), kaj ne cxie (Sudameriko, Orienta Euxropo) gxi estas uzata. 2. Neniam parolu nur sola pri la angla lingvo, cxiam diru, ke "germana, angla, franca lingvoj"! 3. Ni honeste akceptu, ke nuntempe la angla, germana, franca nepras en internacia nivelo, kvankam ni samtempe substreku tiun bedauxrindan diskriminacion, kiu gravege favoras la gepatro-lingvanojn kaj kiu malobservas la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj (art.2a). 4. Celo de via argumentado estu ne la ekskluziva uzo de e-o, sed gxia paralela uzo samrajte al aliaj lingvoj! 5. Ni atentigu pri la propedeuxtika valoro de esperanto, per kiu eblas pli facile kaj pli bone lerni fremdajn lingvojn. 6. Ni rimarkigu, ke dum la lastaj jaroj pli kaj pli da scienculoj uzas e-on kiel laborlingvon, samrajte kun la angla, dum internaciaj renkontigxoj (havu preparitan liston por demandoj!). 7. Ni subtenu la gxisdatigon kaj kompletigon de fakterminologioj en e-o, por ke gxi farigxu uzebla lingvo samnivele kun la angla; same ni lauxeble subtenu asociojn, kiuj jam uzas la internacian lingvon kiel laborlingvon. Por ricxigi nian argumentadon ----------------------------- 1. Propedeuxtika valoro de e-o por la temado de la angla, franca, germana ktp. lingvoj. 2. Ankaux via nacia lingvo estas same bela, esprimkapabla, kaj havas la samajn rajtojn. 3. Nekompleta listo de internaciaj sciencaj renkontigxoj en 1990, kun e-o kaj la angla inter la laborlingvoj: - Budapest, Hungario, 26-28 jan.: Internacia konferenco kaj ekspozicio "Trafiko kaj medioprotekto" (Ekonomia Universitato, Budapest IX); - Bialystok, Pollando, 18-25 febr.: 3-a sesio de la pola filio de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj); - Beijing, Cxinio, 25-30 majo: 3-a Internacia akademia konferenco pri sciencoj kaj teknikoj (Cxina Akademio de la Sciencoj); - San Marino, 1-10 sept.: SUS 7, Sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj; - Poprad, Cxehoslovakio, 12-14 sept.: 5-a TAKIS-konferenco INTERKIBERNETIK'90 (Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informatiko kaj Sistemiko); - Bialystok, Pollando, 16-24 sept.: SUS 8, Sesio de Akademio de la Sciencoj. Konkludo -------- Preferinde estas aktive kunlabori ol teorie kontrauxargumenti! Germain PIRLOT, Oostende, Belgio ************************************************************************* INTERVJUO ///////// Direktoro de la Internacia Esperanto Muzeo en Vieno Herbert Mayer ============= Intervjuo de la revuo Moskva Gazeto kun Herbert Mayer dum la UK en Vieno. M.G. Unue bonvolu diri kelkajn vortojn pri vi! H.M.: Mi laboras en Internacia Esperanto Muzeo, kiu estas parto de la auxstria biblioteko, lauxprofesie mi estas bibliotekisto. IEM posedas 20 mil volumojn en esperanto kaj en aliaj planlingvoj. Fakte gxi estas la plej granda funkcianta e- biblioteko. Gxi dauxre akiras librojn, ni katalogigas ilin, kaj poste ni disponigas tiujn librojn al la publiko. En Euxropo eblas elprunti librojn tra elprunta internacia reto. Multaj homoj utiligas tiun servon. La dua parto de nia instituto estas la muzea; kiun ni nun renovigas, sed kio estas ege multekosta, al ni mankas multe da mono. Por fari cxion ni bezonas ankoraux unu milionon da sxilingoj. Kaj mi ne scias, kiel ni atingos tion, do fakte ni devas halti en la restauxrado de la muzeo en la unua parto. La sxtato helpas en tiu senco, ke gxi pagas la salajron al cxiuj bibliotekistoj, kiuj laboras en la muzeo. Kaj ne estas lupago. MG: Kiom da eksponajxoj estas en la muzeo? H.M.: Nun estas eksponataj tre eta parto de manuskriptoj, sed ni havas proksimume cent mil objektojn, kiujn ni kompreneble ne povas eksponi komplete. MG: Kiom da vizitantoj venas al la muzeo kaj al la biblioteko? H.M.: Inter 5 kaj 6 mil jare, kiuj estas plejparte ne esperantistoj. Tiujn homojn ni informas tre efike pri esperanto. Ekde kiam ni havas informsistemon pere de kluboj, kiujn la vizitanto povas preni en manojn, ekzemple la vendokvanto de lernolibroj cxi tie dekobligxis. Antauxe ni vendis du lernolibrojn dum unu jaro, nun ni jam vendas inter 20 kaj 30 dum unu monato. Sed kiel mi diris, ankoraux ne estas finfarita la ekspozicio. MG: Kiamaniere esperantistoj el aliaj urboj, landoj povas uzi la muzeon? H. M.: Iru al la loka biblioteko, ekz. al la loka universitata biblioteko kaj pere de tiu biblioteko lioteko oni povas elprunti librojn en tuta Euxropo. MG: Kiel oni povas ekscii, kiuj libroj estas cxi tie? H.M.: Se vi sercxas precizajn titolojn, vi povas skribi al ni kaj ni povas informi vin, cxu estas tiuj titoloj. Sed se temas pri esperantajxoj, la versxajneco, ke tio trovigas en E-Muzeo estas tre granda. MG: Kaj se oni ne scias precizan titolon, sed sercxas laux temo? H.M.: Oni povas skribi kaj demandi cxu estas libroj pri tiu temo? Aux kiuj gazetoj aperis en la dudekaj jaroj en Soveta Unio? Tiujn demandojn ni povas facile respondi, cxar ni havas katalogon. Sed se temas pri komplikaj aferoj, ekr. kiom da artikoloj de la auxtoro X estas en diversaj revuoj, ni devus sercxi dum jaroj, tion ni ne povas fari. MG: Kiamaniere vi kompletigas vian fondajxon? H.M.: Pli grande per donacoj kaj per intersxangxo. La bugxeto, kiun ni havas, elcxerpigxas preskaux plene por la bindado, do por acxetado nia bugxeto preskaux ne ekzistas. MG: Iom pri la historio... H.M.: La muzeon fondis en 1927 Hugo Steiner - fervoja oficisto kaj tre diligenta kolektanto. Ekde 1928 gxi estas parto de la Auxstria Nacia Biblioteko. Do vi vidas jam 65 jarojn, kaj ni seninterrompe kolektas dum plura jardekoj. La muzeo estis fermita, tamen, dum la nazia okupado de Auxstrio dum ses jaroj, sed malbedauxrinde nenio perdigxis. Kontaktadreso: Internacia Esperanto-Muzeo, Batthyany stiege, Hofburg, A-1010 WIEN 1, Auxstrio. El Moskva Gazeto, jul/auxg. 1992. ************************************************************************* MOVADO ////// Senpaga Kongresejo en Valencio ============================== La vic-urbestro de Valencio, Vincente Gonz lez Lizondo, oficiale komunikis per letero al la LKK de la 78-a Universala Kongreso de Esperanto (24-31: VII. 1993), ke laux decido de la Gxenerala Asembleo de la Urbestraro, oni decidis subvencii la tutan koston (cx. 60.000 USD) por la uzo de la Palaco de Muziko en Valencio kiel kongresejo. Estas la unua fojo, ke iu kongreso en tiu palaco estas subvenciata! Ankaux la Konsilantaro pri Kulturo de la Valencia Auxtonoma Komunumo informis, ke ili subvencios la kongreson per proks. 20.000 USD! La vic-urbestro Gonz lez, kiu estas samtempe skabeno pri kulturo kaj membro de la hispana Parlamento, speciale vojagxis al Vieno por inviti dum la Fermo al la 78-a UK en Valencio. laux Heroldo, 9/1992 ************************************************************************* Nova adreso de VERDIRE ====================== La ekologiisma gazeto VERDire, kaj ties redaktoro Claude Rouget havas novan adreson: pk. 2280, N-9002 Tromso, Norvegio. ************************************************************************* OSIEK-PREMIO 1992: ================== Etimologia vortaro de Esperanto ~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x*x Cxiujare OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto- Konferencoj) organizas en julio unusemajnan konferencon. Originala specifa celo de OSIEK estas atribui cxiujare premion al nefikcia verko de vivanta auxtoro. Cxiu OSIEK-ano rajtas proponi antaux la konferenco du premiindajn laux li verkojn. La 5 plej ofte proponitaj verkoj estas detale prezentataj dum la konferenco. La lastan tagon okazas duobla sekreta vocxdonado de cxiuj cxeestantaj OSIEK-anoj por elekti la premiatan libron. La nuna valoro de OSIEK-premio estas 300 ekuoj (cx. 230 USD). Cxi-jare, dum la Internacia Esperanto-Konfercnco en Ateno, la 23an de julio, d-ro Ebbe Vilborg ricevis la premion pro lia verko, nepre necesa al cxiuj amantoj de nia lingvo: "Etimologia Vortaro de Esperanto". La unuaj du volumoj jam aperis, kaj la tria aperos cxi-auxtune. EBBE VILBORG ------------ D-ro Ebbe Vilborg estas eble malpli konata de esperantistoj ol niaj fekundaj beletristoj, vervaj prelegantoj aux brilaj artikolistoj. Li naskigxis en G"teborg, Svedio, kaj doktorigxis en 1955, estante sub 30a agxo. La sekvan jaron li farigxas docento en la universitato de G"teborg, kaj kelkajn jarojn poste lektoro pri la greka, la latina kaj gxenerala lingvistiko. Li lernis esperanton en 14a agxo. En 1958 kompilas vortaron (Lilla Esperanto-oedboken), kaj montrigxas agema en la Akademio de Esperanto (1962-1976). Cxiuj verkoj de E. Vilborg rilatas al lingvistiko: Vortaro sveda esperanta, Suplemento al la vortaro, La participa problemo en la Akademio, Esperanto - moderna lingvo, eldono de interlingvistika cirkulero Fokuso (1967-1976). Cxi-jare la Etimologia vortaro post 1991 denove estis proponita al la OSIEK-premio, kaj gajnis gxin antaux la konkurenca libro: La dangxera lingvo de Ulrich Lins. Eksciinte pri la premio, Vilborg reagis kun danko: .. Mi sentas min tre honorata pro tiu rekompenco donita al mi! ... La tria volumo estas prespreta kaj supozeble aperos dum auxtuno. Mi ne povus imagi kialon, pro kiu oni rifuzus tian premion! Kompreneble mi akceptas gxin, kun gxojo kaj dankemo. Laux mia memoro, tio cxi estas la unua fojo, kiam mi ricevas rekompencon pro laboro serve al esperantistoj... Gratulojn al Ebbe Vilborg al la ricevita OSIEK-premio, kaj dankojn pro la farita laboro! laux la materialoj en "La Gazeto" kaj "Dialogo" n-ro 42. ************************************************************************* Albana lotuso ============= Kien ajn veni en la granda ekssocialismio, oni renkontas disfalon, transformon kaj novordigon. Preskaux apokalipsa torento glutis la malnovajn regximojn kaj nun tro ofte lasas la popolojn en marcxo de kaoso, mizero kaj senespero, sur kiu kreskas nur malmultaj lotusoj de la espero. Albanio, antaux nelonge ankoraux provinta sian tute propran vojon en apenaux gxenata izolo, sxajnas esti inter la plej abrupte kaj fonrte trafitaj. Industrio neadapteble antikvigxinta, agrikulturo bazigxanta sur azenaj dorsoj, preskaux kompleta senlaboreco, lernejoj kies fenestroj estas senvitraj, kaj kies lernantoj disponas nek librojn - el kiuj lerni, nek paperojn - sur kiujn skribi, - sed en kiuj okazas aperanto-kursoj! Kvazaux kiel fabela lotuso aperas la antauxnelonge ekgxerminta esperanto-movado en la gxenerala mizero de la lando. Ne pli ol manpleno da aktivuloj sukcesis ene de du jaroj - la malnova regximo estis aktive subpreminta ilin kaj malebligis cxian aktivadon - fondi Albanan Esperanto-Ligon, akiri por gxi legxan aprobon, instrui la lingvon al plurcento, krei reton el dudeko da kluboj, eldoni same grave kiel modeste lernolibron, tradukon, originalajxon kaj revueton, starigi vastajn kontaktojn kun la movado tra la mondo kaj ellabori agadplanon plena je auxdaco kaj prudento. Multo de la atingitaj rezultoj sukcesis nur dank' al la helpo el eksterlando. Evidentas, ke ankaux estonte gxi restos tiel. Sed la albanaj esperantistoj - male al multaj aliaj grupoj en la lando - klare konscias, ke la pli granda parto povas realigxi nur per la propra laboro kaj konstanta penado. La prezidanto Gafur Mucxo kaj liaj samimideanoj senlace kaj kuragxe klopodas akiri reputacion, adeptojn kaj firman organizan bazon por esperanto en Albanio. Tiujn nepre amikindajn, seriozajn fervorulojn povus ege helpi vizitoj (neforgeseblas mem sperti ilian hontige varman kaj regalan gastamon), e-turismo en ilia historie kaj kulture ricxega, svise bela lando, subteno de iliaj eldon(ej)aj planoj per papero, presmasxino ktp. (cxi tie trovigxas por ili efektiva sxanco en ankorauxa merkata vakuo)! Ankaux eblas tra ili donaci al lernejoj stokon da krajonoj kaj skribiloj, aux, aux, aux... Kontaktu ilin: Albana Esperanto-Ligo, s-ro Gafur Mucxo, Rruga "Thanas Ziko" 56, Tirana, Albanio. lelefono: +355-42-33258. Bernhard Westerhoff, Germanio ************************************************************************* ILEI //// Ne tiom mizera, tamen ne brila! =============================== En "Eventoj" 12, (p.5.) Suzana Sz. Vir g prave konsternigxis pri la ekstreme modesta rezulto en la enketo de ILEI pri lerneja instruado en 1991. La trovita sumo de 2455 aspektas vere mizere. Tamen gxi montras pli la nereagemon de niaj membroj ol la faktan staton de instruado. El la enketoj de 1989 kaj 1990 ni sukcesis malkovri cx. 10,000 lernantojn inter la agxoj de 5 kaj 18 tra la mondo. Ni tamen ne tuj gxoju: por kontentige granda e-komunumo, ni devus trovi almenaux la kvaroblon de tio! Tamen restas la konkludo, ke la instruado de esperanto, la trejnado de instruistoj kaj instruisto-trejnistoj grandskale lamas malantaux la bezono subteni adekvatan e-komunumon. Klaras, ke la movado ne investas suficxe tiukampe. ILEI en 1992 transformas sian enketilon al kontaktilo; krome devigas sin oferti en 1993 instruistajn kursojn kun 5O lokoj, kaj en 1994 cent lokoj. Suzana prave levas la demandon pri la enplekto de elementoj de la e-kulturo kaj vivo en la lernado. ILEI tion atentas en la kreado de instruprogramoj kaj ekz. en nia nova Gimnazio. La minimuma nombro de esperantistoj (parolantoj aux movadanoj) rezultintaj el la lerneja instruado signalas la mankon de adekvata pontado inter la du. Por kontentige aliri cxiujn el cxi tiuj demandoj ILEI simple ne havas la rimedojn nek financajn, nek homajn. Por fari cxion cxi, ni devas konvinki la tutan movadon por rezigni pri sia nuna starpunkto: "Ha, instruado... jes, grava demando... sed faka demando... kaj felicxe ni povas lasi tion en la manoj de ILEI!" Ne cxiuj kompetentuloj, kaj apenaux iuj financaj rimedoj trovigxas cxe ni! Ni iniciatos kaj kunordigos, sed ne imagu, ke ni cxion necesan povos fari! Stefan McGill ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Konkurado cxe la Pola Radio =========================== Cxe la fremdlingvaj elsendoj de radiostacioj cxiumonate oni kalkulas la nombron de alvenintaj posxtajxoj, por taksi la popularecon de la elsendoj. Cxe la Pola Radio oktobre la e-elsendoj okupis la duan lokon!!! La unua igxis la germanlingva elsendo, ricevinte 248 korespondajxojn, dum nia elsendo havis 189. La e-elsendoj superis la anglan redakcion kun 122 leteroj. En esperanto plej da leteroj venis el Germanio (48), kaj per tio rompis la gxisnunan "finnan hegemonion", ja el Suomio venis cximonate "nur" 41 korespondajxoj. En la vico sekvas Nederlando (37), Cxehoslovakio (15), Litovio (9), ktp. Redaktoro de la elsendoj Andrzej Pettyn multe dankas la reagojn, kaj dauxre atendas ilin. Memoru, ke la esperanto-elsendoj okazas je 14.30 - 15.00 UT en la 31, 41, 49 metra mallonga bendo kaj 200 m mezondo, kaj je 21.30 - 22.00 UT en la 41 m., 49 m. kaj 200 metra ondolongo. (En Mezeuxropo aldonu unu horon). Pola Radio, Esp.-Redakcio, PL-00-950 Varsovio, pk. 46. ************************************************************************* KONKURSO //////// BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 1993 ================================= La plej prestigxa konkurso de la movado ree invitas al kreado de originalaj kontribuajxoj al la esperanta kulturo. Sep diversaj brancxoj atendas konkursajxojn, kies kremon oni distingos per MONPREMIOJ, pli altaj ol pasintjare. Cxi-foje UEA aparte alvokas cxiujn muzikemajn esperantistojn - unuopulojn kaj grupojn - por partopreno en la brancxo de kantoj. La muzika esperanto-kulturo disfloras en la lastaj jaroj, sed tio ne montrigxis kiel pli vigla partopreno en la Belartaj Konkursoj. La konkursajxoj de cxiuj brancxoj devas esti novaj kaj (escepte de la infanlibroj) ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondicxoj: Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. Prozo: Maksimuma longo 200x65 tajpospacoj. Tri premioj. Teatrajxo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. Eseo: Teme ligita kun esperanto aux kun la temo de la 78-a UK: "Klerigo por la 21-a jarcento". Premio Luigi Minnaja. Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj auxtoroj. Premio An-okin. Fotogratio: Teme ligita kun esperanto aux la temo de la 78-a UK. Tri premioj. Vidbendo: Temo prefere ligita kun esperanto. Maksimuma dauxro 30 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj. Infanlibroj: Originala aux tradukita libro, presforme aperinta en 1992. Unu premio. KONDICxOJ: - Por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni devas sendi la konkursajxojn en kvar ekzempleroj kaj ili devas alveni plej laste 1993.03.31. Por fotografio kaj vidbendo oni sendu po unu ekzempleron antaux 1993.07.01. Por la infanlibra brancxo la eldonejoj sendu po tri ekzemplerojn por alveni plej malfrue 1993.03.31. - La konkursajxojn oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. - Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. La konkursajxoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseuxdonimaj. En aparta koverto estu enfermita la vera nomo kun adreso. Oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas. PREMIOJ: Unua premio: 370 gld. Dua premio: 259 gld. Tria premio: 148 gld. Luigi Minnaja kaj An-okin: 370 gld. Nova Talento (por la plej bona konkursanto antauxe ne premiita) 259 gld. Infanlibro: 777 gld. PUBLIKIGO: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj. PLI DETALA REGULARO haveblas kontraux unu respondkupono cxe la Centra Oficejo de UEA. ************************************************************************* LINGVO ////// Dauxre oni intermiksas la vortojn sxati kaj placxi. Jen ekzemplo de la gxusta uzado: La muziko placxis al mi. Mi sxatas la muzikon. Aux, se vi sxatas proverbojn, eble pli placxas al Vi la jenaj Zamenhofaj ekzemploj: Al cxiu besto placxas sia nesto. Kiu hundon mian batas, min mem ne sxatas. * * * En la revuo MONATO 92/1 estis novelo de Higinio Garcia, en kiu oni povas legi la jenajn frazojn (temis pri AIDS): "Estis iposo, imunperda sindromo. Triviale dirite, koita pesto." Se mi havus adreson, mi tuj sendus posxtkarton por gratuli kaj danki. Imposo! Tiom bela kaj esperanta vorto, kompare al la duone asimilitaj importitaj jxargonajxoj, kiuj normale nin plagas! E. T. Grimley Evans el La Brita Esperantisto, nov.dec/92 ************************************************************************* Karaj legantoj, =============== certe vi rimarkas, ke niaj novembraj numeroj malfruas. Ni klopodas baldaux reatingi nian kutiman ritmon. Responde al multaj demandoj: la baza abonkotizo al EVENTOJ por 1993 estas 59 guldenoj (aerposxte 68 guldenoj), por ekssoclandoj: 23 guldenoj. Hungaraj abonantoj atentu! La baza abonkotizo por '93 estas 980 forintoj, sed tiu sumo validas, nur se ni ricevas gxin antaux la 31a de decembro. Pro la planita enkonduko de AVI (AldonValora Imposto, hungare: AFA) ankaux por gazetoj, al tiu prezo povas aldonigxi 10 aux 25 procentoj, depende de la legxo. Sxparu tiun sumon, kaj abonu al EVENTOJ en decembro! La red. ************************************************************************* Internacia konkurso por lernejanoj ================================== 2-A TASKFOLIO POR MEZLERNEJANOJ 1. Diru per unu vorto uzante sufiksojn: a) faru ke io ne havu koloron b) viro, kiu vivas sola c) doni akvon al plantoj. (3 poentoj) 2. Kiuj tabelvortoj mankas el la suba proverbo? ... scias ..., sed ... scias ... . (2 poentoj) 3. Kiajn lernilojn vi havas? Skribu almenaux ses vortojn! (3 poentoj) 4. Skribu la antonimojn (sen malvortoj): paroli, ekstari, demandi, ridi, trista, infano. (3 poentoj) 5. Klarigu la diferencon! En kiu glaso estas akvo? Mi petas glason da akvo. / Mi petas glason de akvo. (2 poentoj) 6. Difinu la vorton: esperantisto. (2 poentoj) 7. Kun la gepatroj vi veturos Vienon. Nun vi atendas la ekspresan trajnon. Jxus vi acxetis la biletojn. Kion vi diris al la gicxetisto? (3 poentoj) 8. Pri kio vin memorigas la datoj: 15.12.1859. / 14.04.1917. (2 poentoj) ONI POVAS IAM AJN ALIGxI AL LA KONKURSO! Regularon pri la konkurso vidu en la numero auxgusto (1)-92. La solvojn sendu al: Banyai Julia Gimnazium, Esperanto-grupo Nyiri ut 11. H-6000 Kecskemet, Hungario. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi estas 67 jaragxa emerita fervojisto kaj logxas en sudorienta parto de Francio. Mi deziras korespondi al Hungario, Rumanio kaj landoj el eksa Sovetio. Pierre Lochon, 1300 route de Callas, F-83490 Le Muy, Francio. * * * Grupo da mezlernejanoj 8-10-jaraj dez. korespondi: Sabrina REBBOUH (10-jara knabino), 7 rue J. Moulin - 09 600 LAROQUE d'Olmes, Francio; Raphasi COMTE (9-jara knabo), 09 120 Saint-FELIX-de-Rieutort, Francio; Meile MANCEAU (l0-jara knabino), ch. Peyreblanque, 09 100 PAMIERS, Francio; Caetan FAUCQUEUR (10-jara knabo), 17 Haute de Laroque, 09 600 LAROQUE d'Olmes. Francio. * * * Mi estas 24 jara instruistino. Mi interesigxas pri multaj aferoj, cxefe pri literaturo, turismo, popolkutimoj, kuirarto, instruaj sistemoj, ktp. Mi volonte korespondus al diversaj landoj. S-ino Eva Gergely Palczertne, Domokos str. 26. IV/20, H-4027 Debrecen, Hungario. * * * Du knabinoj (8 kaj 9 jaragxaj) kaj du knaboj (l0 jaraj) volas korespondi kun samagxaj hungaraj geinfanoj en esperanto. Skribu al la adreso de la instruistino: F-ino R. D. Tabram, 34 Bradstone Ave. Folkestone, Kent, Britio. * * * La fratinoj Elisa (14 jara) kaj Sara (12 jara) SACCARDO sercxas korespondajn konatojn dise en la mondo. Via Campodoro 37, I-35010 Villafranca (Padova). * * * 19 jara studentino deziras korespondi kun diverslandaj samagxuloj. Silvia Georgieva, k. Mladost, bl. 1-A, ap. 22, BG-3000 Vraca, Bulgario. ************************************************************************* MOVADA LERNEJO ////////////// Agado de OSIEK ============== Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, OSIEK atribuadas premion dum la Internaciaj Esperanto-Konferencoj, IEK, al nefikcia verko internacilingva. Tiuj cxi verkoj rajtas esti esperantigajxoj aux verkoj originale verkitaj en nia lingvo. La premion ne atribuas ia komitato, sed la membroj mem de la societo laux la jena metodo: - Dum la jaro antaux la IEK, cxiuj membroj rajtas sendi po du premiindajn titolojn al OSIEK. OSIEK publikigas en LA GAZETO la titolojn jam proponitajn. - Dum la kunvenoj de IEK la kvin plej ofte proponitaj titoloj estas prezentataj al la cxeestantaj membroj de la societo. - Dum la gxenerala asembleo de la societo la cxeestantaj membroj per duobla sekreta vocxdonado determinas la premiindan titolon. Estas premieblaj cxiuj tekstoj pli ol cent pagxaj ankoraux ne premiitaj, jam eldonitaj, de vivanta auxtoro. Gxis nun estis premiitaj: Zamenhofa Ekzemplaro de Rihej Nomura en 1990a, Mil jaroj de kristana filozofio de Evaldo Pauli en 1991a, Etimologia vortaro de Esperanto, vol.l/2 de Ebbe Vilborg en 1992a. Ne estas premieblaj noveloj, romanoj, poeziajxoj. Rajtas sendi premioproponojn cxiu membro de OSIEK, kiu jam pagis sian kotizon por la jaro 1993a. La tre malalta kotizo, kiu estas egalvaloro de 25 enlandaj leterposxtmarkoj, estas necesa por la societo por kunigi la 300 ekuojn, nuna valoro de la OSIEK-PREMIO. Se vi ankoraux ne estas membro de OSIEK, perfavore pripensu, cxu vi ne volas subteni gxian agadon por la kultura uzado de esperanto. Nur la membroj de OSIEK rajtas proponi premiindajn titolojn, cxar ili mem pagas per siaj kotizoj la donotajn premiojn. La membroj de OSIEK gxuas 25 %-an rabaton je la aligxkotizoj de la IEK (Internaciaj Esperanto-Konferencoj), elektas la konferencajn temojn kaj la lokojn de la konferencoj. (La venonta IEK okazos en Hungario, en Kondoros, inter 17-24a de julio 1993. Se vi deziras, ke la humanisma internaciismo pluvivu en la movado, subtenu per via membrigxo la societon OSIEK! Esperantistoj el netranspagipovaj landoj kontaktu la sekretarion por trovi manieron de la kotizpagado. KONTAKTADRESOJ: - Kasisto: Eric Laubacher, 1 rue des Vosges, F-78180 Montigny- le-Bretonneux, Francio, posxtcxekkonto 1399 87 R Paris. - Sekretario: Patricia Sarica. 50 rue Haute, F-57210 Fæves, Francio. - Kulturrilatoj: Eugæne de Zilah, F-55210 Creue, Francio. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor