Eventoj n-ro 0016, 2/oktobro - '92,  retposxta versio
*****************************************************

ENHAVO
//////

Ttolpagxe:             - Retoj kunligas komputilojn

Organizaj demandoj:    - Financaj aferoj

Esperanto aplikata:    - Konkurso "Esperanto" por radioamatoroj!
                       - La unua gxenerala kunsido de ENA

Komerca aplikado:      - Kontakto sercxata!
                       - Akcia Kompanio "Krasnojarsk-Esperantotur-
                         Sputnik"
                       - E-traduka servo sercxas kunlaborantojn
                       - Kungfu-uloj atenton!

Arangxoj:              - Inter Euxropo kaj Azio
                       - Pedagogia renkontigxo, kaj seminario
                       - Internacia E-Renkontigxo en Estonio
                       - E-somerkurso en Auxstralio
                       - I.J.K. impresis min

Propagando:            - KION FARI
                       - Freinet-movado

Movado:                - Junulara E-organizo en Usono
                       - Kiel oni agadas en Sud-Ameriko?
                       - Liberaj demokratoj kaj Genealogia Societo
                       - Internacia enketado inter lernejanoj
                       - Ago-Tago ankaux en Londono!

Afrika agado:          - Cxu amikeco dependas de regionoj?

Alvoko:                - INTERNACIA KONKURSO PRI MODELA E-PAROLO

Leteroj:               - *
                       - Helpo-peto de I.A.H.E.!
                       - CxU ANKAux VI KONTRIBUAS?

Anoncetoj:             - ***

Interese:              - Kio gxi estas managxisto?
                       - MONATO
                       - Internacia konkurso por lernejanoj

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Enkonduko al Retlando

Retoj kunligas komputilojn
==========================

En evoluintaj landoj komputiloj trovigxas hodiaux preskaux cxie,
kie homoj laboras pri teknikaj aferoj.

Kelkaj el tiuj komputiloj estas memstaraj, kaj kelkaj estas
kunligitaj en "loka areo" - retoj kun po inter 2 kaj 100
masxinoj.

Ankaux multaj el tiuj malgrandaj retoj estas kunligitaj,
formante grandajn, largx-areajn retojn.

Unu tia granda reto estas 'INTERNET'. Eble gxi estas la plej
populara el la mondvastaj komputilretoj. Jen informoj pri kelkaj
- por esperantistoj interesaj - agadoj ebligitaj de INTERNET.

Por kiuj?
---------

Mi kredas, ke cxiu studento cxe euxropa universitato rajtas havi
senpagan "konton" cxe loka komputilreto ligita al INTERNET. (La
komputilestroj kutime estas indiferentaj cxu oni studas aux ne
komputilrilatan fakon.) Sed La Reto absolute ne estas limigita
al tiuj: ekzemple en Norvegio pli ol 200 firmaoj kaj lernejoj
havas retkonekton! (Listo haveblas, kompreneble retposxte, cxe
la auxtoro.) Multaj el ili ofertas al cxiuj siaj
studentoj/dungitoj retaliron.

Ekzistas multaj retoj, INTERNET estas nur unu el ili, sed gxi
estas granda, kaj rapide kreskanta. Sed sxajne ne multaj
esperantistoj konas la eblecojn ofertatajn de tia konekto.

Kiel utiligi la Reton?
----------------------

La Reto ebligas komunikadon inter la komputiloj, kaj inter la
uzantoj de la komputiloj. La interkomunikado postulas de la
komunikantoj neniom teknikan scion pri komputiloj aux pri
programado.

En la tuta mondo la nombro de la komputiloj rekte alligitaj al
INTERNET, estas iom pli ol unu miliono. Cxe pluraj centoj de
tiuj komputiloj sidas cxiutage esperantistoj.

Uzanto de komputilo tiel konektita, rajtas iam ajn konekti sin
al forumoj diversspecaj kaj temaj. Ne mirinde, diskutigxas
kelkloke la temo "esperanto". Unu el la tiel nomataj
"novajxgrupoj" distribuataj per INTERNET nomigxas
"soc.culture.esperanto" kaj disportas diskutojn pri esperanto-
kulturo, parte en la angla, sed ankaux ofte per esperanto. Tie
aperas pluraj artikoloj cxiun tagon.

Miloj da komputiluzantoj, kiuj ne estas rekte konektitaj al
INTERNET, povas tamen komunikigxi kun iu ajn alia uzanto (aux
ecx novajxgrupo), per koncepto konata kiel elektronika posxto,
aux retposxto.

Cxiu retulo en la mondo havas unikan retadreson (kodon). Ekz. la
adreso de la auxtoro estas "Ulf.Lunde@forigu.kvatro.no". Se persono,
kiu uzas retkonektitan komputilon ie en la mondo, entajpas
mesagxon adresitan al tiu adreso kaj sendas gxin, mi ricevas
gxin post inter kvin sekundoj kaj kvin minutoj (iomete pli, se
la letero estas tre longa kaj la sendanto ege for).

Iom post iom, ankaux esperantistoj ekuzas tiun utilegan
retposxton.

La reto atingas homojn en multaj landoj
---------------------------------------

Ekde la komenco de 1991 grupo da aktivuloj ofertas e-kurson por
komencantoj per gxi. La kurso, nomata SEK (Senpaga Esperanto-
Kurso), havas dek lecionojn. Gxi funkcias tiel:

Se eble, oni uzas la nacilingvon de la lernanto. La instruanto
sendas retposxte lecionon al la lernanto. La lernanto tralegas
gxin laux sia preferata rapideco, kaj sendas demandojn al la
instruisto pri iuj ajn neklarajxoj. Kompreninte la lecionon, la
lernanto respondas al ekzercoj, kaj sendas siajn respondojn al
la instruisto por korektado. Tiu klarigas pri eventualaj eraroj
kaj sendas al la lernanto la sekvantan lecionon.

La tuta kurso dauxras inter kelkaj tagoj kaj kelkaj jaroj,
depende de la leterofteco.

Ekde la komenco en 1991 SEK havis 537 kursanojn el 31 landoj.
Tio ne estas mirinde alta nombro: per retposxto aligxo ja kostas
ecx ne unu posxtmarkon, kaj tial multaj ekprenas la kurson sed
cxesas post kelkaj semajnoj, sen fini la dek lecionojn. (Tamen
ankaux tiuj almenaux estas eksciintaj pri e-o.) Tiuj, kiuj finas
cxiujn lecionojn, ricevas diplomon (sed ili devas mem trovi
laserpresilon por surpaperigi gxin).

Hodiaux 147 homoj estas studantaj per SEK. Tiun nombron limigas
malpli la nombro da potencialaj lernantoj ol la nombro da
kapablaj instruantoj (korektantoj). 30 instruantoj el 11 landoj
libervole korektadas la ekzercojn. Cxiu lernanto interagas kun
nur unu instruanto dum la tuta kurso.

La verkisto Claude Piron afable ofertis al la reto en
elektronika formato la lernolibron "Gerda malaperis". Per gxi
jxus komencigxis nova reta e-kurso: la tiel nomata GERDA-kurso,
ankaux tiu senpaga laux la sama sistemo kiel SEK. GERDA estas
pli altnivela kaj do bona por finintoj de SEK.

Se vi konas ne-esperantistan studenton kun (dormanta)
interesigxo pri e-o, proponu volonte, ke li/sxi perrete kontaktu
min por informoj pri tiuj kursoj!

Uzu la reton lauxplacxe
-----------------------

Krom diskutforumoj kiel "soc.culture.esperanto" kaj rekta
retposxto de homo al homo, ekzistas aliaj servoj en INTERNET.
Ekz. haveblas (plejparte senpage) per la reto:

   - vortaroj, ekz. komputila terminaro
   - aro de e-aj librorecenzoj
   - interesaj esperanto-tekstoj
   - tekstoj e-aj/anglaj por plulernado
   - la katalogo de la Libroservo de UEA
   - Internacia Scienca Dokumentaro de la Akademio Internacia de
     Scienco (AIS)
   - esperanto-literfontoj por komputiloj
   - komputilprogramoj por e-istoj, ekz. por la komputilo "Amiga"
   - listo de tiaj programoj

La Centra Oficejo de UEA en Rotterdam ankoraux ne alligigxis,
sed mi kredas, ke tio ne longe dauxros. Ni dauxre informadas
ilin pri la utileco de la reto! Kiam ni povos atingi ilin
perrete, ankaux ili certe ekofertos retajn servojn al
Esperantujo.

Rektaj konversacioj
-------------------

Sed mi ankoraux ne rakontis pri la plej amuza uzo de la reto:
interparolad-programoj!

Per nur kelkaj klavofrapoj oni povas eniri mondeton, kie
esperantistoj interbabiladas pri cxio ajn. Iom ajn da
esperantistoj en iom ajn da landoj povas samtempe partopreni.
Cxio, kion unu el ili tajpas per sia komputilo, aperas sur la
ekrano de cxiuj aliaj (prefiksite de la nomo de la dirinto). Iom
trejninte, oni kapablas babili tiamaniere preskaux samrapide
kiel parole.

Cxiun mardon (kaj ankaux ofte dum aliaj tagoj) grupo da
esperantistoj kunvenas per siaj interkomunikad-programoj en
virtuala loko (tiel nomata "kanalo") por babili. Dum la lastaj
tri monatoj mi vidis .50 pli-malpli spertajn esperantistojn en
tiu kanalo.

Por homoj, kiuj konas la lingvon, sed ne estas spertaj pri uzo
de gxi, tia babilado estas tre bona pro pluraj kialoj: ili
ekhavas senton pri la "esperanteco" (aux manko de tio) de
frazoj; ili lernas multajn novajn vortojn kaj kutime uzatajn
idiotismojn; ili vigligxas, vidante, ke la lingvo fakte uzeblas;
kaj ili renkontas kaj ekkonas esperantistojn el multaj landoj,
eble vizitotajn dum venontaj vojagxoj.

Tia reta babilado ankaux solvetas la malnovan problemon pri
manko da okazoj por uzi e-on "interreage" (kaj ne nur
koresponde), kaj inspiras al la kursanoj de SEK kaj GERDA
plulerni. Gxi ankaux ebligas ecx pli rektan komunikadon inter la
instruantoj kaj la lernantoj ol retposxton.

Bedauxrinde, rekta retkonekto estas ankoraux tro multekosta por
privatpersonoj. Sed al tiuj el vi, kiuj studas en universitato
aux altlernejo, aux laboras por teknika firmao, mi povas nur
rekomendi, ke ili klopodu ekhavi retaliron. Iru surlokan
komputilarejon kaj demandu pri gxi! Suficxas ekhavi konton kun
pasvorto, kaj tiam... Ek al Retlando!

Ulf. Lunde@forigu.kvatro.no
El Norvega Esperantisto, N-ro 4/1992.

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

---------------------------------------------------------------
En la antauxa numero aperis artikolo kun la titolo: "UEA - cxu
ne kapabla?" Nun sekvas dauxrigo de tiuj pensoj, sed rilatantaj
nur al la financa flanko. "Imagu bildon de UEA, kiu cxiujare
havus gajnon de dek milionoj da guldenoj..."
---------------------------------------------------------------

Financaj aferoj
===============

Tiu artikolo precipe rilatas financon de UEA, sed iujn
rimarkojn, proponojn kaj solvojn prezentitajn tie cxi oni povas
utiligi en aliaj institucioj ne nur esperantaj. En tiu artikolo
mi prezentos nur iujn problemojn kaj iujn proponojn por solvo de
ili; mi petas, ke vi reagu iel ajn, cxar ies ajn kontribuo estas
valora kaj povas esti profitiga. Tial ne hezitu reagi, skribu
viajn rimarkojn kaj proponu solvojn.

Unue bonvolu analizi almenaux suprajxe financajn raportojn de
UEA de pasintaj kelkaj jaroj. Sen konvinkado vi konstatos, ke
bugxeto de UEA povas maltrankviligi tiujn, kiuj zorgas pri
estonteco de la asocio. Gxenerale konata malforteco de UEA
malebligas al tiu asocio efike agi, realigi la movad-evoluigajn
projektojn, kaj tio signifas malrapidan malprogreson. Savas la
situacion donacoj, danke al tiuj UEA dauxre povas ekzisti kaj
aserti, ke gxia gxenerala financa situacio estas ne malbona pro
relative granda kapitalo, kiu ecx kreskas. Mi respondas: se la
kapitalo ne kreskus, estus malesperiga situacio, tamen tio, ke
konstante mankas mono en la bugxeto, ankaux kauxzas
malprogreson.

... finance ricxa
-----------------

Por kompreni la gravecon de tiu problemo, mi proponas al vi
permesi vian imagon krei bildon de UEA, kiu cxiujare havus
gajnon de ekz. dek milionoj da guldenoj. Kion tiu organizajxo
povus fari por la movado? Cxu gxi dauxre estus institucio kun
eta signifo por la ekstera mondo?

Krome mi volas prezenti al vi parton de mia bildo pri finance
sana UEA; kion gxi povus fari:

- havi reprezentejojn (oficejojn)
---------------------------------

en multaj regionoj sur Tero, kiuj estus ligitaj per komputila
moderna sistemo. Havi reprezentejon en diversaj regionoj,
signifas havi realan eblon de samtempa kaj senpera agado (eduka,
informa, eldona, financa...) tie;

- havi pagatajn instruistojn
----------------------------

tie, kie ili estas necesaj por starigo kaj evoluigo de la
movado. Mia laboro kaj sperto en tiu fako pruvas, ke estas
nekalkuleblaj kvantoj da homoj, precipe en la triamondaj landoj,
kiuj volas lerni esperanton, sed ne povas, cxar estas neniu, kiu
povas instrui al ili;

- regule reklami pri esperanto en internacie konataj gazetoj,
-------------------------------------------------------------

tio iom sxangxus situacion, en kiu pli granda parto de teranoj
nenion scias pri la internacia lingvo; ja se homoj auxdas pri io
ne ofte aux tute ne, kiel oni postulu, ke la mondo pensu pri
tio, ecx se tio estas grava monda problemo.

- subvencii radiajn kaj televidajn esperanto-kursojn,
-----------------------------------------------------

kiuj nun nur malofte, malregule kaj en malmultegaj lokoj okazas,
dum aliajn lingvojn oni povas cxiam lerni tiel;

- eldoni lernolibrojn kaj vortarojn
-----------------------------------

por solvi tiun malforton de la movado, kiu pleje bremsas gxian
evoluon; neniu serioza sciencisto, komercisto lernos la
internacian lingvon, se li ecx lernolibron de esperanto ne povas
trovi en sia nacia lingvo. Se esperantaj lernolibroj estus
acxeteblaj en cxiuj librovendejoj, ni plendus pro tro granda
kvanto de esperantistoj en la mondo;

- havi internacian radion,
--------------------------

kiu dissendadus en esperanto dum tuta tempo; tiam oni povus
fieri, ke la internacia lingvo ecx en radio estas uzata kaj
utila pro siaj fresxaj novajxoj kaj edukaj programoj;

- havi lernejojn
----------------

en triamondaj landoj, kie pluraj internaciaj organizajxoj per
edukado de infanoj kreas civitanojn de pli bona mondo;
esperantaj lernejoj certe povus bone komprenigi al la lernantoj
ideojn de internaciismo;

- havi pli belan, enhave ricxan, pli ofte aperantan gazeton,
------------------------------------------------------------

nuna maldika, ne regule aperanta kaj multekosta "Esperanto"
estas legata de kelkaj miloj da esperantistoj - kiom da influo
tio kreas en la tuta mondo?

- ktp. oni povus listigi, kion kaj kiom UEA povus fari por la
movado, se gxi havus monon, kiun gxi certe meritas, kaj pro tio
ke gxin ne havas, plenumas rolon de preskaux nur prestigxa nomo.

Kio ja mankas?
--------------

Cxiu homo, kiu pli serioze pensas (kaj poste agas) pri bonigo de
sia financa situacio, scias, ke gajni multan monon estas malpli
malfacile ol oni gxenerale supozas. Estas gxenerala regulo, kiu
diras, se oni volas, oni povas - gxi estas tute aplikebla al
mongajno.

Ni devas klare konfesi, ke en UEA neniam laboris plenatempe kaj
plenaenergie homo, kies laboro konsistus el mongajno por la
asocio. Oni neniam vere serioze pensis pri mono por UEA, cxar ja
la asocio estas ne nia persona afero. Kvankam UEA havas multajn
eblojn bone enspezi, oni ne utiligas ilin, oni ecx ne provas
utiligi ilin. Se UEA havus almenaux unu bone pagatan dungiton,
kies celo estus ricxigi la asocion, gxi certe estus sen
deficitoj kaj ecx kun granda plusa saldo.

Mi preferas esti konkreta, proponi konkretajn solvojn. Sidi en
kunveno, kie oni kritikas, intersxangxas informojn, diskutas kaj
faras rezoluciojn, ne multe helpas. Mi ofte proponas al
diskutantoj konkretajn proponojn, kaj cxar la partoprenantoj ne
kutimas tiel konduti, ili ne konsideras ilin.

La konkretaj proponoj
%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%

Nun mi volas proponi kelkajn simplajn manierojn plibonigi
financan situacion de UEA, kaj mi supozas, ke neniu en la
estraro aux komitato konsideros ilin, kaj oni dauxre altigos
cxiujn eblajn kotizojn, anstataux forigi la financan
mallaboremon.

1. UEA sxangxu sian financan statuon al mone profitanta asocio,
   se alie ne eblus realigi mone profitigajn projektojn.

2. UEA investu, en evoluigon de profitigaj entreprenoj, pli
   grandan parton de mono tenata en bankoj. Komercaj, turismaj,
   reklamaj kaj aliaj agadoj estas necesaj.

3. UEA dungu fakulojn pri profitigaj entreprenoj, kiuj ricevu
   monon laux sia laborinvesto kaj rezultoj. Ju pli multan monon
   UEA gajnas el iu entrepreno, des pli multe gajnas
   respondeculo de tiu entrepreno. Tio estas facile realigebla.

4. UEA dungu homon aux eduku iun volontulon, kiu okupos sin nur
   pri akcioj, obligacioj, borsaj investoj kaj similajxoj. Estas
   preskaux senriskaj investoj, kiuj bone profitigas. Oni unue
   devas lerni en gxustaj kursoj. Miloj da homoj kaj institucioj
   profitas multege el tio, sed unue ili investis en la
   lernadon.

5. UEA justigu sian kotizan sistemon laux ricxeco de
   esperantistoj. En ricxaj landoj la kotizoj estas ridinde
   malaltaj, en malricxaj ili estas altegaj.

6. UEA ellaboru sistemon de servoj pagendaj, kaj uzu la
   delegitan reton por gxiaj efika realigado, tiel ankaux la
   delegitoj gajnos monon.

7. UEA vendu sian plej gravan varon - esperanton - en formo de
   informoj, informiloj, servoj kaj libroj. Ekz. vendo de
   informiloj pri solvoj de homaj deziroj (vojagxi, havi multajn
   eksterlandajn amikojn k.a.) per uzo de esperanto, povas doni
   bonan profiton por informanto kaj informato.

Mi ripetas: se dauxre neniu profunde kaj serioze pensos kaj agos
pri mono en UEA, la asocio havos preskaux neniun sxancon je
rimarkinda evoluo, kaj dauxre estos ne kapabla evoluigi la
movadon en la mondo.

Mi scias, ke proponi estas facile kaj realigi ne, sed samtempe
mi estas certa, ke se mi respondecus pri financoj de UEA kaj
rajtus mem decidi, mi dum kelkaj jaroj renovigus la asocion,
fortigus gxin kaj direktus al gxusta agado, ne al nura
ekzistado.

Bonvolu reagi. Proponu konkretajn solvojn. Montru mankojn de
internaciaj organizajxoj kaj de UEA, kaj montru manierojn
forigi, antauxmalhelpi ilin. Ne hezitu skribi, paroli kaj agi
pri mono per kaj por esperanto. Esperanto estas cxiam moderna,
sed la movado uzas malnovajn, ne efikajn metodojn; cxu tio nepre
devas esti tiel?

Joachim Werdin
pk. 147, PL 47-220 Kedzierzyn, Polio

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Konkurso "Esperanto" por radioamatoroj!
=======================================

21-22. en novembro
Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj cxiujare organizas
konkurson por radioamatoroj, nomata "Konkurso Esperanto". La
konkurson povas partopreni iu ajn radioamatoro, la sola kondicxo
estas, ke la uzata lingvo - almenaux por la konkursa (raport)-
numero estu en la Internacia lingvo. (La dumkonkursaj kontaktoj
estas tre mallongaj, krom la voksignoj oni intersxangxas nur la
ricevokvalitan raporton (RS) kaj vicnumeron de la kontakto).

La reguloj estas simplaj:

   l. Estas uzeblaj cxiuj amatoraj bendoj kaj cxiu tipo de modulado.

   2. Cxiu kontakto valoras 1 poenton. La kalkulo okazas po bendoj.

   3. Kontrolciferoj: la kvalito-raporto (RS) + sinsekva vicnumero
      (59001, 59002 ktp.)

   4. Dauxro de la konkurso: De 21a de novembro, 00.00 UT gxis 22a
      de novembro 24.00 UT.

   5. Estas devige minimume 20 plenaj horoj de ripoza pauxzo
      (minutoj 00-59)

   6. Kun la protokolo estas kunsendendaj la sekvaj datumoj:
      voksigno, nomo, adreso, kalkuloj de kontaktoj / stacioj
      diversaj/ landoj laux DXCC (radioamatora landolisto) /
      eventualaj komentoj.

   7. Protokolon (taglibro-kopion) sendu gxis 30a de novembro al:
      DJ4PG, Hans Welling,

Bahnhofstr. 22, DW-3201 Hoheneggelsen,

*************************************************************************

La unua gxenerala kunsido de ENA
================================

ENA - E-Naturkuracista Asocio prezentis sin en la viena UK.
Kunsidis 155 membroj kaj interesuloj. La arangxon gvidis D-ro
Puramo Chong el Korea Respubliko kaj S-ro Hubert Schweizer,
naturkuracisto el Germanio.

ENA estis fondita en 1986 kaj nombras nun 85 individuajn
membrojn el 35 landoj. La asocio celas interligi fakulojn kaj
interesulojn pri naturkuracado, kio inkludas plurdekon da
diversaj alternativaj kaj tradiciaj kuracmetodoj. Dum la kunveno
apartan atenton oni dedicxis al la revuo "Naturkuracado",
aperanta trifoje jare.

En viena UK la estraro de UEA oficiale pritraktis la kontrakton
subsignitan en februaro 1992 inter UEA kaj ENA pri kunlaboranta
rilato, kaj ili formale agnoskis la kontrakton. Do ekde la
venontjara UK en Valencio ENA havos plenan rajton senpage uzi
kongresan fakkunsidejon, kaj en la UEA-jarlibro oni listigos
nian asocian nomon. ENA aperigos sian unuan Jarlibron versxajne
en decembro de tiu cxi jaro kune kun nia organo, Naturkuracado.
Ni atendas viajn manuskriptojn bonkvalitajn, originalajn aux
tradukitajn. Se vi skribas al sekretario, aux sendas artikolojn,
vian sendajxon adresu al:

Puramo CHONG,
Gxen. Sekr. de ENA, Kwangmyongshi, Kwangmyong 2 dong 50-5,
Kyongkido, Koreio.
Tel.: +82-2-687-8413;
fakso: +82-2-616-1571.
Laux Membro-Bulteno de ENA, N-ro 2.

*************************************************************************

KOMERCA APLIKADO
////////////////

Kontakto sercxata!
==================

Mi laboras en iu privata firmao, produktanta radioteknikajxojn.
La firmao estas malgranda, do resti viva en nuna ekonomika
situacio ne estas simple. Nun mi sercxas kontaktojn al iu
eksterlanda kompanio por kunlaborado. Mi intencas organizi
komunan (internacian) entreprenon kun iu negranda firmao, kiel
mia de eksterlando. La produktojn de tiu entrepreno oni povus
transporti eksterlanden senimposte.

Ni produktas aparatojn cxefe por kabla televidado: transkodilojn
PAL-SECAM kaj modulatorojn. Versxajne tio ne tre interesas
konsumantojn en okcidento. Sed krom tio ni produktas detektilojn
por kontroli valutojn, kiuj havas magnetan protekton. Dimensioj
- kiel skatolo de cigaredoj. Eblas kontroli dolarojn, markojn,
pundojn ktp. Proksimuma prezo: 5-7 USD.

Nun ni prilaboras sendilon - aparaton, kiu permesas trarigardi
filmon de videomagnetofono en apuda cxambro sen kablo!

Niajn produktojn ni intencas intersxangxi cxefe por
radioteknikaj komponeroj: mikroskemoj, transistoroj ktp.

Bonvolu kontakti:
Georgo Golubev, ul. Saksaganskij 44, ap.
39/1, UKR-252033 Kiev-33, Ukrainio.

*************************************************************************

Akcia Kompanio "Krasnojarsk-Esperantotur-Sputnik"
=================================================

Antauxnelonge en Krasnojarsk estis fondita turismo-komerca Akcia
Kompanio "Krasnojarsk-Esperantotur-Sputnik" (KETS).

Celo de la kompanio estas atingi komercajn interesojn per
esperanto kaj tiamaniere disvastigi esperanton en la monda
merkato, agante por esperanto. La brancxoj de gxia agado:

   - Organizo de internacia turisma intersxangxo;
   - Eldonado de esp-a literaturo kaj periodajxoj;
   - Produktado kaj surmerkatigo de varoj kaj servoj;
   - Perado de kunlaborkontaktoj inter rusiaj kaj alilandaj firmaoj;
   - Organizado de internaciaj arangxoj;
   - Kunlaboro surkampe de e-kulturo.
Pli detalaj informoj:

pk. 245 36, RUS-660100 Krasnojarsk, Rusio,
Telefono: + 7-3912-235259;
Fakso: 7-3912-239683.
Laux Amikaj Adresoj el Siberio/6.

*************************************************************************

E-traduka servo sercxas kunlaborantojn
======================================

La Esperanto-Traduka Servo de Yangzhou, apartenanta al la
Yangzhoua Scienc-Teknika Komisiono, estas entrepreno kun jura
personeco fondita en 1989. En la pasintaj tri jaroj la servo
aktive disvolvis internacian intersxangxon kaj akiris bonan
socian efikon. La Servo pretas kunlabori kun eksterlandaj
individuaj esperantistoj kaj e-organizoj en disvolvo de
ekonomio, komerco, turismo, scienco, ktp. Kontaktadreso:

Esperanto-Traduka Servo de Yangzhou,
n-ro 17, Dahongqiaolu, Yangzhou,
225002 Jiangsu, Cxinio.

*************************************************************************

Kungfu-uloj atenton!
====================

Klubo de orientaj batalartoj "cjuanj-sxu", kiu bazas sin je
tekniko de sxao-linj-stilo de kung-fu "FLAVA DRAKO", sercxas
kontaktojn kun parencaj organizajxoj (kluboj) el la tuta mondo
por intersxangxo de informoj.

Kontaktadreso:
Goncxarov Vladimir,
pr. Pobedi, 52 "B", kv.45,
UKR-310202 Harkov-202, Ukrainio.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Inter Euxropo kaj Azio
======================

Post la sukcesa Euxropo-Azio'91 (pli ol 100 partoprenintoj el
pluraj landoj) Ruslanda Esperanto-Asocio, REA invitas Vin al la
renkontigxo Euxropo-Azio'92. Gxi okazos en urbo Jekaterinburg
(antauxe Sverdlovsk) inter la 29-a de decembro '92 kaj 5-a de
januaro '93, nur 30 km-ojn for de la limo inter Euxropo kaj
Azio.

En la programo: Festa renkonto de la nova jaro 1993, teatraj kaj
kanzonaj prezentoj, rusa folklora vespero, ekskursoj al la limo
inter Euxropo kaj Azio, aliaj uralaj vidindajxoj, kaj seminario
"Esperanto en la postkomunisma mondo".

Partoprenkotizo cx. 200 DEM, por ekssoclandoj speciala rabato:
nur egalvaloro de 30 USD (pagebla ankaux al LINGVO-Studio).

Por la dezirantoj estos organizita trajna vojagxo kun vizito de
Moskvo kaj Volgo.

Pliaj informoj cxe REA:
RUS-620077 Jekaterinburg-77, pk. 67, Rusio.
Telefakso: +7-3432-514707 ATT MARAT.

*************************************************************************

Pedagogia renkontigxo, kaj seminario
====================================

14-18. novembro, Prago - Paderborn

Pedagogia fakultato de Karla Universitato Prago, Instituto pri
Kibernetiko Paderborn kaj Euxropa Klubo Paderborn planas
renkontigxon de pedagogoj interesigxantaj pri lingvoorientiga
instruado. Anticipan intereson por internacia projekto montris
pedagogoj el Bulgario, Italio, Cxehio, Hungario, Germanio kaj
kelkaj aliaj. La 14-an kaj 15-an de novembro 1992 ni
renkontigxos en Karla Universitato Prago por detale plani la
lingvoinstruadon de la Internacia Lingvo de D-ro Esperanto kiel
propedeuxtiko por posta instruado de fremdaj lingvoj. Ni sercxas
instruistojn kaj lernejojn, emantaj kunlabori.

Post la dimancxa urborigardado en Prago la 15-an de novembro oni
veturos al Paderborn, kie okazos plua pridiskutado de la
programo de lingvoorientiga instruado kaj amika kunesto de la
membroj de Euxropa Klubo (la 17-an kaj 18-an de novembro). En
Prago eblos malmultekoste tranokti en studenthejmo.
Interesigxantoj skribu al: Ingx. Fialov , Pedagogia Fakultato,
Rettigov' 4, 110 00 Prago, aux al

Instituto pri Kibernetiko/Euxropa Klubo,
Kleinenberger Weg 16, DW-4790 Paderborn, Germanio.

*************************************************************************

Internacia E-Renkontigxo en Estonio
===================================

inter la 2a kaj 4a de julio 1993.

Temaro de la renkontigxo:

   1. Historio de la movado;
   2. Problemoj de regiona agado por aktivigi la movadon;
   3. Estonio - la sxtato kaj gxiaj perspektivoj;
   4. Ekskursoj.

Celo de la renkontigxo: lauxeble vasta aktivado kaj parolpraktiko,
aktiva feriado.

Partoprenkotizo 10 USD + restadkostoj 3-7 USD/tago. Pliaj
informoj cxe Estona Esperanto Asocio aux cxe:

Jaan Ojalo, Narva mnt 9-5,
EE-0001 Tallin, Estonio.

*************************************************************************

E-somerkurso en Auxstralio
==========================

Inter la 11-a kaj 22-a de januaro 1993 denove okazos en Adelajdo
Auxstralia Esperanto-Somerkursaro. Petu informojn cxe:
Max Wearing, 30 Westbury Street, Hackney
SA 5069, Auxstralio.

*************************************************************************

I.J.K. impresis min
===================

Mi estis juna kiam mi auxdis pri esperanto kaj poste en mezgrada
lernejo mi decidis lerni tiun lingvon. Post la kurso en nia
klubejo, ni kunvenadis cxiusemajne por praktiki esperanton.
Ankaux mi korespondis kun amikino el apuda lando - Hungario.
Post sxia vizito cxe mi en Varajxdin, en Kroatio, la vojagxo al
sxi estis mia unua sen gepatroj.

En 1970 la Internacia Junulara Kongreso (I.J.K.) okazis en Graz,
en Auxstrio. Tiu najbara lando estis facile atingebla kaj mi
decidis partopreni I.J.K.-on. Mi ne multe sciis pri kongresoj,
sed en nia klubejo foje mi auxdis sopire rakonti pri ili de
kelkaj spertaj esperantistoj. Ili priskribis ilin kiel unikajn
okazajxojn.

Kaj jen, mi atingis Graz, la trajnan stacidomon. Tuj mi rimarkis
E-informejon kaj bone mi komprenis la klarigojn, kiel atingi la
kongresejon. Mi ne plu estis sola, cxar per sama trajno venis
kelkaj aliaj gejunuloj, kiuj portis verdan steleton, aux verdan
flageton, aux sakon kun iu E-skribajxo.

Marsxante kaj interparolante mi ne rimarkis kiom for estis la
kongresejo.

Tamen la akceptejon kaj etoson de la kongreso mi neniam forgesos.

Mi ricevis informojn pri kongreso kaj la numeron de mia
dormocxambro kaj kiam mi eniris gxin, jam aliaj du junulinoj
salutis min. Unu estis italino kaj alia japanino. Min impresis
Susumiko cxar por mi tio estis la unua interparolo kun persono
de azia kontinento.

En nia cxambron alvenis ankaux la kvara esperantistino. Sxi
estis el Francio, kaj ni kvar ekbabilis kaj ekridis kvazaux de
longe ni konis unu la alian. Ren'e kaj Gina konis sin de
antauxaj kongresoj kaj ili iom klarigis al mi pri programeroj.

La saman vesperon okazis la tiel nomata interkona vespero kaj
por pli bone koni aliajn 200 partoprenantojn el cxirkaux 30
landoj, organizantoj elpensis interkonatigxan ludon.

Bonsxance, cxar kiel novulo, mi estis tiom impresita de nomoj
kaj landoj kaj amika etoso, ke mi restis nur sidi cxe unu tablo
kaj observis per grandaj okuloj kaj oreloj. Des pli agrable
estis kiam venadis al mia tablo simpatiaj gejunuloj kaj
alparoladis min. Foje mi ne cxion komprenis kaj ekfoliumis la
vortaron kaj ili pacience sidis, atendis dum mi ne trovis la
signifon kaj diris, jes, tion mi diris, cxu vi komprenas nun?

Poste auxdigxis grupo de katalunoj kiuj kantis siajn kantojn
tradukitajn en esperanto. Iu franco gitarludis kaj kelkaj aliaj
ekkantis.

Susumiko montris al mi origami-on, paperfaldadon, iom komplika
por kompreni sxiajn rapidajn movojn, kaj jen la besto, jen la
floro aux korbeto.

Alian tagon, solena malfermo de I.J.K. Cxiu landa reprezentanto
volis saluti kongreson kaj diri ion pri sia lando.

Antaux ol mi venis al kongreso, la nomo internacia kongreso
signifis auxskultilojn, samtempajn tradukantojn...

Sed, tiu E-kongreso estis sen tiu lingva baro. Pro tio sxajnis
al mi tuj, ke mi estas inter geamikoj, inter homoj kiuj bone
komprenas min. Mi kvazaux pruvis al mi mem, ke indis lerni
esperanton, cxar per unu lingvo mi vere povas kompreni
diverslandajn euxropanojn, azianojn kaj ecx unu el Afriko
cxeestis.

Ekskursa tago, nacia vespero, lingvo kurso, diskutrondoj, estis
aliaj programeroj. Tamen tiutempe mi pleje sxatis
neorganizitajn, spontanecajn grupetojn kiuj kantis,
interparolis, ridis sub iu arbo en la korto de la kolegio.

Maska dancvespero, internacia kaj adiauxa vespero restis
memorindaj.

Certe mi neniam forgesos tiun amikecan energion, cxu nomi gxin
esperanta, Zamenhofa, verda - tute ne gravas la nomo. Gravas ke
mi fine de tiu kongreso decidis ekmovadi, informi pri e-o,
batali por celoj kiujn havis Zamenhof. Mi volis, ke cxiu lernu
e-on por eksenti similan amikan, fratecan etoson de I.J.K.

Zdravka Metz,
laux La Riverego No 27

*************************************************************************

PROPAGANDO
//////////

KION FARI
=========

por informi la gazetaron?

-----------------------------------------------------------
Tre ofte pri la silento de la gazetaro rilate al esperanto
kulpas la esperantistoj mem, kiuj ne, aux malbone informas.
Ekzistas bazaj reguloj, kiujn oni nepre devas atenti kaj
plenumi... .
-----------------------------------------------------------

Al kiaj jxurnaloj sendi informojn?
----------------------------------

Laux enhavo de la informoj ni povas turni nin al:

- gxeneralaj gazetoj landaj, regionaj aux lokaj, laux la graveco
  de niaj novajxoj;

- senpagaj anoncgazetoj, nur por regionaj/lokaj informoj;
- fakgazetoj por samfakaj informoj.
- Krome, niaj informoj kongruu kun la politikaj, filozofiaj
  ideoj de la celita gazeto.

Kiam ni informu?
----------------

- ANTAUx la okazajxo (kongreso, seminario, prelego, malfermo de
novaj kursoj, k.s.). Cxe amaskomunikiloj (radio, TV, taggazetoj)
ni sendu la informojn cx. 5-10 tagojn antaux la evento. Ni
invitu jxurnalistojn nur SE ni antauxvidas suficxe da
cxeestontoj; estus ridinde venigi jxurnaliston por kelkaj homoj.

- TUJ post la evento (lauxeble kaj prefere per telefakso).

Kiel ni informu?
----------------

1.  Nepras konscii, ke gazeto estas komerca entrepreno, kiu ne
    estas je la servo de la e-movado kaj kies spaco estas
    limigita; sekve ni skribu koncize pri interesaj novajxoj.

2.  Proponita artikolo estu tuj ekspluatebla, sekve tre gravas
    la aspekto, klareco, konstruo, stilo, gramatika kaj
    ortografia korekteco.

3.  La teksto estu tajpita tre klare:
    - kun largxa margxeno maldekstre (cx. 20 literspacoj),
    - kun duobla interlinio,
    - sur unu flanko de la paperfolio,
    - kun tre alloga titolo.

4.  Ni verku ne por e-grupo, nek por ni mem, sed por ekstera
    publiko, kiu ne speciale interesigxas pri esperanto, tial
    nepras mencii la plej gravajn faktojn en la tuta alineo, kiu
    estu kiel resumo de la artikolo kaj kiu veku intereson por
    plulegi. (Dum la verkado de la artikolo cxiam havu antaux la
    okuloj !a "averagxan leganton" de la koncerna gazeto.)

5.  Ju pli mallonga estas la komuniko, des pli grandaj estas la
    sxancoj de publikigo. Por ne forgesi gravajn informojn, ni
    skribu laux la regulo de la 6 K:

KIU? KIO? KIE? KIAM? KIAL? KIOM?
--------------------------------

6.  Informoj estu precizaj. Ekzemple, ni ne skribu
    "antauxnelonge" aux "pasintan semajnon", sed "la 18-an de
    marto".

7.  Informado ne estas propagando. Tamen krom la koverto, ankaux
    sur nia sendajxo nepre ni menciu:

    - supre: la daton, la nomon kaj adreson de la sendanta grupo;
    - sube: adreson kaj telefonnumeron por pliaj informoj.

8.  Nepre estas evitendaj: longaj frazoj, fakjxargono, senutila
    babilado, atakoj kontraux personoj, asocioj aux aliaj
    lingvoj.

9.  Ni respektu la veron, cxar cxiu rajtas kontroli niajn
    dirajxojn. Ekzemple, ni ne parolu pri 4000 UEA-delegitoj,
    kiam nur cx. 2000 trovigxas en la jarlibro. Same ni ne uzu
    falsajn argumentojn, ekzemple dirante, ke e-o estas facila
    lingvo; tio ne veras, ecx se gxi estas dekoble pli facila ol
    la angla.

10. Lauxeble ni aldonu foton! Gxi estu brila, nigra-blanka, kun
    mallonga teksto por klarigi gxin; krome ni klare menciu, ke
    temas pri sola ekzemplero kaj ke gxi estas senkopirajta. Sur
    la dorsflanko de la foto nepre skribu la titolon de la
    artikolo aux la nomon de la sendinto.

11. Akompana letero al la cxefredaktisto aux al jxurnalisto.
    Petu la publikigadon kaj indiku eventuale la rubrikon, en
    kiu la artikolo aperu.

12. Se la letero estas publikigita, NEPRE ni danku! Temas pri
    elementa edukiteco kaj estas okazo por plifirmigi kontaktojn.

Atentu!

Tiuj konsiloj ne estas magia recepto. Dauxre ni informigxu cxe
spertuloj kaj lauxeble cxe jxurnalisto de la celita gazeto.

Germain PIRLOT, Oostende, Belgio

*************************************************************************

Freinet-movado
==============

Aperis interesa dosiero pri esperanto - temas pri kolektiva
laboro - en la suplementa numero de Le Nouvel Educateur kun la
titolo Le droit 
 la communication par l'esp'ranto (La rajto je
komunikado per esperanto).

La bele presita libreto, kolorbilde kovrita, prezentas la
historion de esperanto en la Freinet-movado. Gxi haveblas
kontraux 10 FF (inkl. la sendokoston) cxe:

ICEM-ESPERANTO, Henri Menard,
F-44330 Le Pallet, Francio.
el Internacia Pedagogia Revuo, 1/92.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Junulara E-organizo en Usono
============================

Ni volas krei junularan e-organizon por usonaj esperantistoj. Ni
bezonas ideojn kaj konsilojn de alilandaj esperantistoj. Ni
volas utiligi viajn jamajn spertojn por eviti superfluajn
erarojn. Viajn leterojn atendas:

USEJO, p/a Jozefo Truong,
624 Second Street, Lancaster,
PA 17603-5114, USA.

*************************************************************************

Kiel oni agadas en Sud-Ameriko?
===============================

En oktobro'92 en Saenz Penjo okazis la 2-a Interlanda Konferenco
pri Instruado. Temas pri unika okazo ne nur por klerigxo pri
ludaj instrumetodoj, sed ankaux por intersxangxo de spertoj
inter du landoj - Argentino kaj Brazilo kiuj havas tradiciajn
movadojn.

Aparte ricxaj povas esti la interkonsiladoj tie, cxar tiuj du
landoj ne parolas saman lingvon, kvankam lingvojn tute
parencajn: la hispanan kaj la portugalan. Krome, la arangxo
prezentas unikan kadron por plej diversaj projektoj kaj
eksperimentoj: invito de instruistoj de unu lando en la alian,
aparte kiam temas pri rektmetoda instruado, aux dumferiaj
intersxangxoj de lernogrupoj gastantaj cxe esperantistoj.

Nu, kio nova en tio? Por Euxropo tio ne estas revolucia eltrovo,
sed oni konsideru, ke tra tuta Ameriko oni ne spertas tiom la
lingvan problemon kiom en Euxropo. Tuta Latinameriko jam parolas
siajn du internaciajn lingvojn, kies diferencetojn oni suficxe
sukcese flikas per iaspeca pigxino, "portunol" (portunjol'),
mikso de hispana kaj portugala. Kaj la situacio ne estas alia en
Norda Ameriko, kiel ni cxiuj scias.

La nova iniciato de Argentino kaj Brazilo gravas do, cxar jen
estas du landoj samregionaj kun ne tute sama lingvo, inter kiuj
sekve pravigxas la lernado de esperanto laux ties tradicia
argumento. Tamen la Interlanda Konferenco pri Instruado estas
trafa okazo ankaux por eltrovi verajn motivojn, kiujn oferti al
lernantoj en kontinento kie la hegemonio de cxeflingvoj estas
tiel forta.

el Fenikso, 8/1992.

*************************************************************************

Liberaj demokratoj kaj Genealogia Societo
=========================================

Silezia Esperanto-Asocio strikte kunlaboras kun la politika
partio "Movado de Liberaj Demokratoj" kaj kun Silezia Genealogia
Societo, kiuj en sia statuta agado uzas la internacian lingvon.
La tri organizajxoj kune luas tricxambran ejon ( 100 mě) por
oficejo, kursejo kaj klubejo.

Esperantistoj kaj simpatiantoj de la internacia lingvo el la
tuta mondo, sendepende de sxtataneco kaj agxo povas membrigxi al
Silezia Eo-Asocio. Petu liston de perantoj en diversaj landoj.

Silezia Esperanto-Asocio,
P.O. Kesto 16, ul. Dubois 3,
PL 50-952 Wroclaw 17, Pollando.

*************************************************************************

Internacia enketado inter lernejanoj
===========================================================

La esperantisto Elizabeta Vilisics Formaggio, instruistino en
Italio, proponis antaux tri jaroj largxan internacian enketadon
inter lernejanoj por mezuri ilian deziron pri rekta kontakto kun
alinacianoj, ilian sintenon pri la efektiva sukceso lerni
malfacilajn fremdajn lingvojn kaj ilian opinion pri la plej
tauxga internacia lingvo.

Partoprenis la enketadon pli ol 2000 junuloj, cxefe inter 15-
kaj 18-jaraj, el ses landoj: Italio, Katalunio, Hungario,
Francio, Ukrainio kaj Germanio.

La rezultoj estis diversaj. Certe plej grave estas, ke la
internacia lingvo prezentigxis al multaj junuloj.

El "scienca" vidpunkto la enketado fakte ne donas fidindajn
rezultojn. En ilia kompilado oni fakte entute ne uzis elementajn
statistikajn teknikojn por certigxi pri la universaleco de la
rezultoj: ekz. 80 % de la enketitaj katalunoj estis katalun-
lingvaj, kio evidente ne respegulas la landan averagxon; same
pri Ukrainio, kie la enketo farigxis en unusola gimnazio en la
cxefurbo kaj kie 80 % de la enketitoj estis ruslingvaj! Finfine
ja estas malfacile eltiri mezumojn el 32 % da italoj, 27 % da
katalunoj, 23 % da hungaroj ktp, sed ekz. nenie uzatas
standardaj devioj k.s. La cxefa scienca interesajxo estas fakte,
la malkovro de kelkaj suficxe unuecaj trajtoj tra cxiuj landoj
pri la interesigxo al senpera facila komunikado de junuloj kun
translimuloj, kaj ilia bonega akcepto de planlingvo tiucele. La
enketo, bedauxrinde, ne analizis, kiaj homoj pleje interesigxis,
kio ekstreme gravas por profesiemaj varbantoj.

Raporto prezentigxis en la pasinta printempa sesio de Akademio
Internacia de Sciencoj San Marino en Prago, kie gxi havis
sukceson. Resumo aperos ankaux cxe Internacia Pedagogia Revuo.
Interesitoj petu cxe Kataluna Esperanto-Asocio la raporton
kontraux 200 pesetoj:

Pk. 290, 08200 Sanbandell, Katalunio.
Kataluna Esperantisto, majo/jun./jul. 1992.

*************************************************************************

Ago-Tago ankaux en Londono!
===========================

Hodiaux, en la internacia Esperanto-Tago, malgranda nombro da
esperantistoj manifestaciis vid-al-vide al BBC (la nacia brita
radio- kaj TV=centralo) en Londono, je la 15-a horo, malgraux la
malagrabla vetero. La e-istoj disdonis flugfoliojn al la
publiko. Bonsxance, samtempe okazis ekspozicio de BBC, allogante
multajn homojn al la loko. La manifestantoj portis nombron da
grandaj kaj malgrandaj flagoj kaj afisxbastonetoj. Je la 15:30
delegacio de la manifestantoj, tri gekomitatanoj de la Londona
E-Klubo, enmanigis petleteron, subskribitan de 135 personoj, al
la dejxoranta administranto de BBC kaj konversaciis kun li dum
kelkaj minutoj pri esperanto. Ankaux la policinspektoro
interesigxe interparolis kun Johano Spencer pri esperanto kaj
petis informilojn.

Poste la manifestantoj marsxis portante la flagojn al Oxford
Circus kaj disiris tie.

Lauxdire oni planis stratmanifestaciojn kaj stratenketojn en
Bristol, Carlisle, Colchester, Huddersfield kaj aliaj lokoj;
krome ekspoziciojn en aliaj lokoj. Kompreneble, mi ne scias, kio
vere okazis hodiaux ekster Londono.

Ne forgesu, ke la nauxa de oktobro 1993 estos la venonta
Esperanto-Tago.

Johano Spencer, London

Estus bone havi minimume unu foton pri la evento. Krome, pro
veteraj kaj aliaj taktikaj motivoj eble oni devus interkonsenti
pri pli frua dato de la internacia ago-tago. Se gxi okazus 2-3
semajnojn pli frue, gxi povus porti pli da efiko. La red.

*************************************************************************

AFRIKA AGADO
////////////

Cxu amikeco dependas de regionoj?
=================================

Granda gxojo estas por ni ricevi unuajn respondojn el Afriko!
Pasis preskaux duono de jaro, kiam mi skribis al Hans Bakker,
respondeculo pri Afrika Agado cxe UEA, petante helpon
interkonatigxi kun samideanoj el la kontinento. Respondo estis
tiel rapida, ke komence mi ne kredis al miaj okuloj! Mi ricevis
grandan adresaron kun multe da diversaj informoj pri la temo.
Post prezentado de la sendajxo en la klubo ni cxiuj konkorde
decidis doni manon al niaj nigraj amikoj! Cxar ofte letero estas
por ili ununura rimedo praktiki esperanton kaj kontaktigxi kun
la movado esperantista; cxar plej ofte ili estas malricxaj kaj
ne eblas al ili vojagxi; cxar malmulte da esperantistoj deziras
korespondi kun ili, kvankam ili estas certe ege interesaj kiel
homoj kaj kiel esperantistoj!

Iam mi decidis lerni esperanton cele ekkoni la mondon, diversajn
kulturojn kaj reprezentantojn de ili. Mi lernis mem, kaj el
diversaj libroj vocxo de Ludoviko Zamenhof instruis min, ke ne
ekzistas bariero de nacio, politiko, hauxtkoloro aux religio. El
malantaux pagxoj li paroladis dirante pri amikeco kaj unueco de
nia civilizacio. Cxu li eraris? Mi pensas, ke nia Majstro ne
antauxvidis problemon de ekonomio kaj generacion, kiu deziras
korespondi NUR kun britoj, germanoj - el okcidenta parto,
kompreneble - aux usonanoj. Kial mi neniam vidis peton: mi
deziras korespondi NUR kun rumanoj, poloj, afrikanoj aux
orientaj germanoj - cxu hodiaux beleco de amikeco dependas de
regiono?

Eble cxiuj esperantistoj jam konas Afrikon, aux ekonomie
malricxaj landoj tute ne valoras je spirito kaj kulturo?

Tial denove mi proponas: havu kunligon skribante al niaj
samideanoj el Afriko!

En "Varsovia Vento" ni prezentas kaj prezentos adresojn de tieaj
esperantistoj, kiuj jam respondis al nia propono korespondi.
Skribu al ili kaj ankaux vi konvinkigxos, kiel bele estas ricevi
leteron el tiel malproksima, ekzotika kaj bela mondparto! Jen la
komencaj adresoj:

S-ro Evaristus Attach, P.O. Box 234 Nsukka, Enugu State,
     NIGxERIO (35-jara instruisto, pri sporto, lingvostudado,
     edukado, internaciaj aferoj).

S-ro Issac K. Quartey, P.O. Box 199 Land Valution Board, Akimo-
     Oda E/R, GANAO (27-jara oficisto; pri vojagxoj kaj kantoj,
     intersxangxas bildkartojn)

Ireneusz Bobrzak
El Varsovia Vento, auxg/1992

Rim: Por kontakti Hans Bakker skribu al la adreso de UEA:
NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando.

*************************************************************************

ALVOKO
//////

Projekto. Alvoko al instruistoj!

INTERNACIA KONKURSO PRI MODELA E-PAROLO
=======================================

memore al Ivo Lapenna

Por etendi al esperanto tradicion ekzistantan el pluraj landoj,
ni lancxas internacian konkurson. En 1993. la konkurso okazos
por mezlernejanoj.

De jaro al jaro alternos la konkurso laux celgrupoj: infanoj,
junuloj, plenagxuloj.

La konkurso volas turni atenton al bela, modela, por cxiu klara
kaj komprenebla parolo en esperanto. La plej bonaj estos
distingitaj per honoraj diplomoj de Ivo LAPENNA (poste eble
medaloj).

Cxiu aligxinto prezentos libere elektitan prozan tekston, ne pli
longan ol 20 tajpitaj linioj. La instruisto jxurios siajn
lernantojn aligxintajn kaj sendos la plej talentajn (ne pli ol 3
personoj) al landa konkurso, kie la konkursantoj prezentos siajn
tekstojn kaj tuj poste, sen antauxa sinpreparo nekonatan tekston
ricevitan samloke. Pri ilia vicordo decidos trimembra jxurio.

La vocxoj de la kvin unuaj konkursantoj estos registritaj kaj la
registrajxo estos plu jxuriata de almenaux kvin kompetentaj
personoj, apartenantaj al kvin diversaj naciaj lingvoj. Cxiu el
ili poentos cxiujn registrajxojn ne konante la prijugxajn notojn
(de 1 gxis 10) de la ceteraj jxurianoj.

Cxe prijugxado estos konsiderataj:

   1) Klara kaj regula prononco de cxiuj sonoj;
   2) gxustaj akcentado kaj intonado;
   3) ritmo kaj lauxsenca disigo de penselementoj.

Aligxo cxe propra instruisto gxis la 31a de januaro 1993.
Loka konkurso: en la dua semajno de februaro 1993.
Landa konkurso fine de marto.
Internacia jxuriado: aprilo.
Prezento de la distingitoj gxis la 15a de majo 1993.

Cxiuj instruistoj kies lernantoj deziras partopreni en la
konkurso Ivo Lapenna informu la cxeforganizanton s-ro G. Kurucz
gxis la 5a de Februaro 1993. Adreso:

Gimnazio Julia Banyai, Geza Kurucz,
Nyiri ut 11. 6000 Kecskemet, Hungario.

*************************************************************************

LETEROJ
///////

Interesis min la rubriko "Interese" en la n-ro 13. de EVENTOJ.
Dankon pro via redaktora rimarko. Bone reagas la redakcio de
EVENTOJ. Tamen ankaux LKK (La Kancerkliniko) estas insultita.
Miaflanke, mi volus unue danki al Nov-Zelanda Esperantisto, kiu
reklamas (senpage) La Kancerklinikon kaj la Leteron el
Palestino. Due mi rimarkas, ke la stalinismaj argumentoj plu
validas: pornografio rimas kun malamikoj. Trie, kiel kutime,
kontrauxcionismo egalas antisemitismon - nur Aldo de'Giorgi
rebatis, en LKK, tiun Leteron per argumentoj kaj ne per
insultoj. Kvare, Lagrange neniam komparis la verkon de Picx kun
la poemoj de Kalocsay! Kvine kaj laste ne cxiuj gazetoj bezonas
"sxtopi spacon", kiel sendube okazas al Nov-Zelanda Esperantisto

Jxak Le Puil, Francio

* * *

En EVENTOJ n-ro 13 aperis eltirajxo de Nov-Zelanda Esperantisto,
en kiu la verkinto nomas la hispanan literaturiston (cetere tre
talenta) Georgo Kamacxo "ekstrema antisemito". Reage, la red. de
EVENTOJ rimarkas tie, ke estus malfacile akcepti la difinon ke
Kamacxo estas "ekstrema antisemito".

Permesu al mi do interveni kaj deklari, ke (bedauxrinde) la unua
el ili pravas! Georgo Kamacxo jam aperigis en kelkaj e-gazetoj
tre akrajn kontrauxisraelajn artikolojn kaj tradukajxojn
konsistantaj el mensogoj, fiakuzoj kaj falsigo de la veraj
faktoj. Li prezentis cxiam malobjektive nur la opiniojn de la
araba flanko rilate la israelan-araban konflikton, kvazaux ne
ekzistus ankaux alia flanko.

La sola konkludo mia estas, ke s-ro Kamacxo sentas fortan
malamon al Israelo kaj la judismo, cxar alie li ne povus akuzi
la judan sxtaton pri krimofarado kontraux la palestinoj. Alie li
eble nur kritikus la politikon de Israelo, sed ne proklamus, ke
"Israelo murdas kun aux sen milito".

Cxiu, kiu konas bone la faktojn, scias kiu murdas kiun en
Israelo.

Josef Sxemer, Israelo

*************************************************************************

Reago al la insultoj en "Kamacxo: cxu literatura snobo?" en la
numero septembro (1), '92, p. 8, kun danko pro la redakteja
rimarko.


       AL NEKONATA MALAMIKO

       El revuo nov-zelanda,
       danke al Eventoj,
       nekonato min atingis
       preter kontinentoj.

       Li ne skribis ekskluzive
       nur por min insulti,
       sed lauxeble por min lezi,
       murdi kaj sepulti.

       Li, cetere, min atakas
       ankaux lingvo-teme,
       cxar mi uzas esperanton
       fie kaj blasfeme.

       Li profitas, ke Eventoj
       estas sencenzura,
       kaj cenzure min kromnomas
       snob' literatura;

       cxio, kion mi finverkis
       estas kalumnia
       aux mensoga aux diabla
       aux pornografia.

       Certe lin cxagrenas forte,
       ege kaj penetre,
       ke Karolon Picx mi sxatas
       teme kaj beletre.

       Sub la cindroj vezuviaj
       kusxas nur Pompejo;
       same multajn misromanojn
       kovras La Tombejo.

       Mi gxin amas kaj adoras
       kaj pri gxi prelegis.
       Male, li gxin anatemas,
       tamen gxin ne legis.

       Se, almenaux, li legintus
       de komenc' gxis fino
       la Leteron, kiu temas,
       nu pri Palestino...

       Li preferas grunti plue,
       eble pro koklusxo,
       kaj gurdadi onidirojn
       jam el tria busxo.

       Sed ni iru al la kerno,
       la aferon diru:
       simple mi malcionismas.
       Kial oni miru?

       Jes la sxtato israela
       vivas jam reale,
       sed mi rajtas gxin kritiki
       ankaux radikale.

       Gxi ekzistas kaj ekzistu,
       sed gxi kritikeblas,
       cxar opresas gxi popolon,
       kiu febre feblas.

       Pri palestinanoj temas.
       Iu ecx konjektis,
       ke por vivo en turmentoj
       ilin di' elektis.

       Milionojn da hebreoj
       murdis la nazioj.
       Tamen, cxu hitleraj krimoj
       estu alibioj?

       Ankaux Israelo murdas
       kun aux sen milito.
       Cxu dirante tion estas
       mi - antisemito?

       La islam-arabaj landoj
       plenas je despotoj.
       Cxu pro tio Israelo
       plenu je zelotoj?

       En Irano kaj Irako
       regas totalismo.
       Cxu pro tio Tel-Avivo
       regu per fasxismo?

       Nu sincere mi preferas
       resti nura snobo,
       ol la krimojn israelajn
       vidi kun aprobo.

       Mi salutas adiauxe
       (ecx al Nov-Zelando)
       kaj la nekonaton dankas
       pro la propagando.

       Se elekti, mi nur estu
       kavalir' lauxmoda,
       ne staline refleksebla
       bruto antipoda.

       Do, por fini, mi deklaras
       pere de Eventoj,
       ke, verdire, min honoras
       liaj komplimentoj,

       cxar li min atakas fusxe,
       mise kaj sincere,
       blinde, malsamideane
       kaj inkvizicie.

       Georgo Kamacxo

(Pro manko de spaco ni povas aperigi nur fragmentojn. La red.)

*************************************************************************

Helpo-peto de I.A.H.E.!
=======================

La milito inter Serbio kaj Kroatio preskaux plene detruis la
havajxojn de la Handikapitaj Esperantistoj, IAHE (la mono en la
banko bruligitaj, la arkivo, biblioteko, varbmaterialoj ne plu
uzeblaj...

Kiuj volas montri humanecon, solidarecon kaj helpopretecon, tiuj
estas petataj sendi mondonacojn al:

Internacia Asocio
de Handikapitaj Esperantistoj,
Skolska u. 25, HRV-56227 Borovo, Kroatio.
laux "La Ondo de Esperanto, ný 3/92.

*************************************************************************

CxU ANKAUx VI KONTRIBUAS?
=========================

Laux la iniciato de Renato Corsetti estis establita la Fondajxo
Espero (= "Ne al glavo..." vidu la artikolon Esperantista
solidareco en auxgusto (2)-92 de EVENTOJ). Por helpi la
militsuferantajn individuajn esperantistojn gxis nun kolektigxis
jam pli ol 18.000 guldenoj!

La unuaj kontribuantoj al la UEA-konto "espero" estis H. Bakker.
R. Corsetti, I. Ertl, I.& J. Jackson, E. Kehlet, U. Lins, G.
Maertens, S. Milojevic, H. Tonkin, P. Weide, J. Wells kaj L.C.
Zaleski-Zamenhof.

En la oktobra kunveno la estraro de UEA decidis baldaux establi
kuratorion de la fondajxo. Kontribuo de esperantistoj estas
dauxre bonvena.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Kiu deziras gajni 15.000 guldenojn cxe la firmao INTERKULTURO? -
Farigxu "Esencilvarbanto"! Por pli da informoj skribu al:

INTERKULTURO, Kocxevarjeva 12,
SL-62000 Maribor, Slovenio.

* * *

La Auxstria Esperanto-Junularo kunvenas cxiun duan lundon en la
monato en la Esperanto-ejo 1180 Wien, Paulinengasse 13, Stiege
3, Rufanlage.

* * *

"Movado Sen Nomo" havas novan adreson! Ekde nun la
korespondajxojn bv. direkti al:

Movado Sen Nomo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio.

* * *

Kiu jam eksciis ion pri la kristanaj sagxecoj de la Rozkrucanoj?
Skribu al mi viajn pensojn kaj opiniojn.

Anton Schaffer, Weiskirchner str. 25, A-8740 Zeltweg, Auxstrio.

* * *

Mi vendas stokon da malnovaj e-libroj. Petu prezoliston.

Hilary Chapman, 8 Vardre View, Deganwy, CONWY GWYNEDD, LL31 9TE,
Britio.

* * *

Afrik' en Afrik'

25 kursfinintoj fondis e-grupon en Kinsxasa, Zairo, kiuj nun
petas vian helpon. Estus gxoje akceptataj lernolibroj, vortaroj,
kaj cxefe regulaj esperanto-gazetoj. Post legado, se vi ne plu
bezonas gxin, plusendu ilin al la grupo

"Verda Spegulo", BP 108, Kinshasa, Zairo.

* * *

En Haitio esperanto-instruisto starigis etan Esperanto-
Bibliotekon kaj akceptus librojn kaj gazetojn por gxi.

S-ro Adrien Luzincourt, 34 rue Joseph Janvier, Port-aa-Prince,
Haii.

* * *

Lingvoinstruado (rusa, esperanta, angla ktp), konstruado (domo,
oficejo), presado (libroj, gazetoj, informiloj, ktp):

Ruslanda Esperanto-Asocio,
Pk. 162, Jekaterinburg-14,
RUS-620014 Rusio.

* * *

La Esperanto-Centro de SEA en Poprad (Cxehxoslovakio) trovigxas
meze de naciaj naturparkoj Altaj kaj malaltaj Tatroj, Slovakia
Paradizo. La centro posedas plurajn domajn (inkluzive gastejon
por esperantistoj!), organizas multajn E-arangxojn, kursojn,
konferencojn, havas propran libroservon kaj eldonan agadon. La
multbrancxan agadon de la centro gvidas ingx. Milan Zvara.

Antauxnelonge aperis kvarpagxa sinprezenta brosxuro, kion ankaux
vi povas peti senpage cxe:

Esperanto-Centro,
Sobotsk' n m. 6, CS-058 O1 Poprad.
Tel.: +42-92-32419

*************************************************************************

INTERESE
////////

Kio gxi estas managxisto?
=========================

La vortoj "managxisto" (manager) kaj "managxado" (managment)
estis uzataj en la angla lingvo ankoraux en la pasinta jarcento.
Sed nur en dua kvarono de la 20-a jarcento ili iomete komencas
ekhavi certan sencon, kiu donas la klarigon, ke managxisto estas
persono, kiu celkonscie laux merkataj legxoj organizas, arangxas
ian konkretan laboron, uzante nuntempajn rimedojn kaj metodojn.

Managxisto ne auxtomate estas gvidanto aux eniras en konsiston
de oficej-gvidantaro, sed laux usonaj komprenoj, li estas homo,
en kies taskon eniras organizado de konkreta laboro, plenumata
de certa kvanto da subigxantaj al li kunlaborantoj.

Por ke estu plena sukceso de entreprenado (organizado),
managxisto devas havi minimume jenajn personajn trajtojn:

   - agemo,
   - aktivemo,
   - gxusteco dum la agado,
   - certa sinsekvenco de la organizado,
   - kunordigo de planoj kaj ties realigoj,
   - insistemo,
   - konjunktura kalkulemo,
   - respondeco.

En okcidenta entreprenado cxiuj managxistoj estas konvencie
dividata je sekvaj gradoj:

   - Top-managxisto, ano de supera tavolo de gvidado (gxenerala
     direktoro kaj aliaj membroj de la direktoraro).

   - Meza managxisto, ano de meza tavolo de la gvidado (estroj de
     oficejoj, memstaraj fakoj).

   - Malsupera managxisto, ano de malsupra gvidtavolo (gvidantoj de
     subfakoj kaj similaj al ili eroj de oficejoj).

Gvidantoj de aliaj niveloj (en armeo, registaraj strukturoj,
pregxejoj k.s.), same dividataj je respondectavoloj nur pro
administr-kontrolaj funkcioj, kaj la entreprenado de aferecaj
oficejoj diferencas de la ceteraj per tio, ke celoj kaj taskoj
de tiu gvidado estas produktado de varoj aux prezento de certaj
helpoj kaj komplezoj; alivorte kontentigo de sociaj bezonoj pere
de merkato. Eblas ankaux diri, ke managxistoj devas arangxi la
gvidadon konforme al ekonomiaj cirkonstancoj. La cxefa momento
en la entreprenado estas sekvi interesojn de sia oficejo
(firmao), sed ne interesojn de duagradaj formoj (politiko,
strategio, persvado k.a.).

Sekve, managxisto estas specialisto, kiu por sia firmao sercxas
novajn merkatojn, kaj ne nur pasive reagas al la sxangxoj en la
merkato, sed per sia organizemo kaj iniciatemo influas al gxi.

Jevgenij Datcxenko
El "Ukrainia Universitato", jan./92.

*************************************************************************

INFORMACIOJ
///////////

MONATO
======

Internacia magazino sendependa pri politiko, ekonomio kaj
kulturo. "En esperanto pri cxio, kio ne rilatas al la movado" -
Cxu vi jam abonas gxin?

---------------------------------------------------------------
Sendu ankaux vi informojn, artikolojn pri vialandaj esperanto-
eventoj al Eventoj!

Kontribuoj al la "faka aplikado" kaj al iu rubriko estas aparte
bonvenaj!
---------------------------------------------------------------

*************************************************************************

Internacia konkurso por lernejanoj
==================================

2-a taskfolio por BAZLERNEJANOJ

   1. Korektu la erarojn de la frazo: Lin mangxas varma fisxsupo
      kun kuleron. (3 poentoj)

   2. Konstruu kvar gxustajn demandojn aldonante po unu vorto: ...
      vi skribas? (2 poentoj)

   3. Finu la cxi-subajn frazojn: En Giganto-lando trovigxas
      homegoj, domegoj, montegoj, urbegoj. En Nano-lando
      trovigxas... (2 poentoj)

   4. Difinu cxiun per unu vorto: sinjorino, kiu kuiras en
      restoracio; / multaj kuleroj, forkoj, trancxiloj; / per gxi
      oni disigas paperon, mallongigas hararon (3 poentoj)

   5. Kompletigu la frazojn! Estu gxentila! - Bonan vesperon,
      sinjoro Kukk!... sidigxi! Cxu vi ... ion trinki? (2 poentoj)

   6. Pri kiuj bestoj temas?

Gxi estas malgranda, griza kun longa vosto.
Gxi estas malrapidega, havas grizan kapon kaj verde brunan
"domon".
Gxi havas nigrajn kaj blankajn striojn. (3 poentoj)

7. Nomu la poeton kaj la titolon! Jen Kaspar' kun sia pregx': /
   tiaspeca tera regx'. (2 poentoj)

8. En kiuj jaroj Budapesxto okazigis UK-n de esperanto? Oni
   povas iam ajn aligxi al la konkurso. Regularon vidu en la
   numero auxgusto (1)-92! (3 poentoj)

La solvojn sendu gxis la 23a de novembro al:
Altalanos Iskola, Esperanto-grupo
Hunyadi u. 2. H-8798 Zalaber, Hungario

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991.
ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor