Eventoj n-ro 0014, 2/septembro - '92, retposxta versio ******************************************************* ENHAVO ////// Titolpagxe: - La Papago: Telefona Esperanta Gazeto - Esperanto ago-tago Teorio: - Strategio kaj fukcio de Informa fako de UEA Faka aplikado: - Cxu la internacia komerco bezonas esperanton? - Kontaktoj sercxataj - Manifesto por nova Euxropo Komerca aplikado: - * - Resumoj en esperanto en edukscienca revuo Organizaj demandoj: - Vieno anstataux Prago Arangxoj: - IS trans lokigxas! - 26-a Konferenco de ILEI - Konferenco de Kolektivo Esperantista Komunista - Silvestra festo en Praha! Alvoko!: - Festo por Euxropo - Proksimaj limdatoj Movado: - Informa dorsosako - Drezen: Historio de la Mondlingvo - La unua esperanto-grupo en Bolivio Ringo: - * - Asocio de publika utileco - Syonai Dewa-Ningyo Sibai Lingvo: - Aktiveco - Aktivajxo Afrika agado: - Faka instruado per esperanto Propagando: - Kiel propagandi? Esperanto en radio: - Nova horaro cxe Radio Havano Leteroj: - *** Filatelo: - Memore al Deng Yingchao - Nervoj Anoncetoj: - *** - "Intimo" vokas vin - Internecia konkurso por lernejanoj Korespondi deziras: - *** Anonco: - Sonkasedo! ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Kiu faros similan en Euxropo? La Papago: Telefona Esperanta Gazeto ==================================== De la dua de oktobro 1989 funkcias telefona esperanta gazeto en Quebec, Kanado, nomata "La Papago". Gxi estas cxiutaga, kaj lalong dauxras inter kvin kaj dekkvin minutojn. Gxi estas alvokebla de ie ajn en la mondo, se oni ne timas la telefonkostojn. La telefonanto povas auxskulti la jam ekzistantajn informojn, sed poste povas ankaux aldoni novajn. Tiu kontribuo igxas la artikolo por la sekva tago, cxar la komputilo pli-malpli kiel telefonrespondila aparato gxin ripetas (kiel la papagano...). La telefonan gazeton Papago nun cx. dekkvin esperantistojn uzas cxiutage. Kelkaj jam regule vokas el Otavo, Kanado el Usono. Gxis nun Cx. kvardek personoj kontribuis, kaj tridek aliaj estis intervjuitaj de la papago. La traktitaj temoj estas tre diversaj laux la placxo de la kontribuantoj. Ofte temas pri politiko kaj pri esperantaj aferoj. Aperas ankaux spritajxoj, eseoj, informoj ktp. La papago celas rapide, malmultkoste kaj moderne informi pri la esperantaj okazajxoj en Montrealo, kaj plioftigi uzon kaj praktikon (auxda kaj parola) de nia ligvo. Lauxplacxe ofta "eldono" ------------------------ En la Montreala regiono ne oftas okazoj uzi kaj praktiki la lingvon. Moderna vivo ja estas tia, ke multaj homoj ne plu pretas veturi. La esperantaj gazetoj estas maloftaj, kaj la televido kaj la radio estas tro multekostaj por esperantaj elsendoj. La telefono do estas interesa solvo. Gxi estas malmultekosta, kaj gxi povas esti lauxplacxe ofta. Krome, male al televido aux radio, la auxskultantoj povas ne nur pasive ricevi informojn sed povas telefoni iam ajn, kaj tage kaj nokte! Du informaj sistemoj per unu telefonnumero ------------------------------------------ Krom auxdigi la cxiutagan esperantan gazeton, la komputilo servas ankaux kiel anonctabulo. La tabulo estas loko, kie oni afisxas mesagxojn, legeblajn gxis kiam oni ilin forprenas. Gxi povas enhavi informojn ekzemple pri la venontaj e-renkontoj. Tiuj informoj de la anonctabulo estas riceveblaj cxe la sama telefonnumero, sed sendepende de la gazeto. (Fakte gxi signifas la funkciadon de du malsamaj, paralelaj inform- sistemoj). Lakomputilo povas voki (kaj fakte vokas) la membrojn por memorigi pri kunvenoj aux por organizi lastminutajn renkontigxojn, ekzemple kiam venas subite e-gastoj (ne ofta fenomeno en Montrealo). Kiel uzi la "Papago"-n? ----------------------- Por auxskulti "La Papago"-n, simple telefonu +1-514-2700054. Cxe la fino, se vi deziras, enparolu vian komunikon (artikolon) por la sekvataga "eldono". La aparto limigas la dauxron de kontribuo je dek minutoj. Eblas kontribui sen auxskulti la tutan programon post premo de "*" sur la klava telefono. Auxskultante la Papago-n, se iu temo eventuale ne estos tro interesa, oni povas salti al la sekva artikolo per simpla premo al la telefonbutono "3". La anonctabulo havas pagxojn, numeritaj inter 100 kaj 999. Jen kelkaj titoloj el ili: 100 - Gxenerala prezento; 101 - enhavtabelo ( en e-o); 110 - kiel uzi la Papago-n ; 111 - kiel uzi la tabulon ; 200 - Montreala E-Klubo; 201 - venonta renkontigxo; 202 - lasta raporto; 210 - E-Societo Kebekia; 220 - Ontaria E-Asocio; Por auxskulti la deziratan informon, simple premu la pagxnumeron kaj vi tuj auxdos tion . Se vi vokas al la Papago, vi tuj auxdos la tagan eldonon de la gazeto. Iam ajn vi povas iri al la tabulo aux reveni al la gazeto: - Premu #11 por auxskulti la tabulon, - Premu #10 por auxskulti la gazeton. Vi povas auxskulti krom la taga eldono ankaux la kvar antauxajn: - Premu "1" por iri al la antauxa kontribuo. - Premu "3" por iri al la venonta kontribuo. - Premu "01" por iri al la eldono de la antauxa tago. - Premu "O3" por reveni al la eldono de la posta tago. Dum vi kontribuas al la Papago, jen kelkaj novaj eblecoj: - Premu "*" por fini la kontribuon kaj dauxrigi la auxskultadon de la gazeto. - Premu "61" se vi estas malkontenta kaj volas rezigni vian kontribuon. La venonta pliboniga pasxo estas krei reton de tiaj servoj en multaj urboj tra la mondo. Ili tiam povos intersxangxi vocxajn artikolojn. Kiuj sxatus okupigxi pri komputilo en sia urbo por tiu reto, bonvolu kontakti min cxe la cxi-suba adreso: Patriko Monjxa, 7491, av. de Gaspe, Montreal, Quebec, Kanado, H2R 2A3. Tel: +1-514-2708856 Rim: Por atento de orient-euxropanoj (telefonsistemo kun pulsaj signaloj)! Vi sciu ke la Papago estas atingebla (auxskultebla kaj cxe la fino alparolebla) de iu ajn lando, sed la servojn (*, 11 ktp) vi povas uzi nur se vi havas klavan telefonon kun sxaltito pulso-tono! Por telefoni vi devas kiel kutime sed poste vi devas transsxalti al tono- regximo, kaj tiel uzi la servojn. La klava telefono mem sen pulso-tono sxaltilo ankoraux ne suficxas! Kontrolu vian aparaton! La red. ************************************************************************* Cxu ankaux vi partoprenos? Esperanto ago-tago ================== La rezolucioj de pluraj verdulaj partioj, rezultitaj de lingvaj debatoj montras, ke esperanto havas multaj sxancojn se, oni agas racie . Debatoj pri la lingva problemo cxie kaj cxiam bonvenas, sed aparte utilas se gxi okasas antaux granda publiko. Gxuste la grandan publikan manifestigxon celas la internacia " esperanta ago-tago" la 10- an de oktobro en pluraj Cxefurboj en Euxropo . Tiu surstrata aktivado certe okazos minimume en Londono, Romo kaj Budapesxto, ke oni havas du celojn: - atentigi la publikon pri esperanto, disdonadi flugfoliojn, informilojn (plej tauxga tempo cxe la komenco de auxtunaj lingvokursoj), do elmonti gxenerale, ke la esperanto-movado ekzistas; - altiri la atenton de amaskomunikiloj, petante la publikan, televidan debaton pri la problemoj de la internacia lingva komunikado. Estas tre grave - krom la zorga preparo - ke la surstrata apero de esperantistoj estu kiel eble plej atentokaptaj. Oni devas prepari diversajn port-tabulojn, transparentojn, vesti sin "sandvicx-homo", ktp. - sed estas rekomendite ne tusxi parti- poltikajn aferojn, kaj neniel ataki la anglan lingvon! La ago- tago ne nepre devas esti ege serioza, gi povas esti ankaux gaja, legxera, ja ankaux gravas, ke la esperantistoj mem bonfaru! Nepre vi zorgu pri la dokumentado, fotado de la tuta, arangxo, kion poste tuj sendu al la internacia kunordiganto d-ro Alberto Menabene! vi povas demandi lin pertelefone ankaux pri vialanda organizanto: Alberto Menabene, via Monti Sibillini 3, I-00141 Roma Tel:+39-6-890195 ************************************************************************* TEORIO ////// Strategio kaj fukcio de Informa fako de UEA =========================================== ---------------------------------------------------------------- Se Ivo Lapenna ankoraux sukcesis influi cxiujn facetojn de UEA, ni konsciu, ke nuntempe la vivo tiom kompleksigxis, ke ne plu eblas al individuo por regi entreprenon aux asociacion. Post la principaro de Frostavallen ne plu aperis alia dokumento koncerne la strategion kaj funkcion de la Informa Fako de UEA. Intertempe okazis multaj sxangxoj en la socio kaj en la esperanta-movado. ---------------------------------------------------------------- Principaro de informa agado --------------------------- Antaux ol pensi pri organizaj aferoj kaj pri priskribo de taskoj kaj prioritatoj, necesas havi klaran ideon pri tio, kion ni esence celas.Unu el la premisoj estas, ke esperanto estas rimedo por kontribui al pli da felicxo por la homaro. Ni aktivas por esperanto cxar tiel ni esperas trovi pli da persona kontento. Per sia agado, la aktivuloj pri enformado spertu personan kontentigxon, ricxigxon felicxon. El ti cxi aksiomo ni deduktas la unuan pricipon. - inter la aktivuloj estas aro de seniluziigitaj homoj. Estu unua proritato de la aktivulara komunumo por rekuragxigi tiujn homojn. Se tio neniel sukcesas,ni komprenigu al tiuj homoj, ke estas pli sagxa haltigi la aktivadon. - Alia konskvenco estas, ke ni instigu unu la alian por malaltigi la ambiciojn. Se ni okupigxas pri planoj sen sxanco de konkretigo, ni mem kreas seniluziigojn. - Tria konsekvenco estas, ke ni havu adresaron de kunlaborantoj, por konservi tiujn homojn, kiuj montrigas fidindaj en la internaj kotaktoj. Kio estas la persona kontento, felicxo? --------------------------------------- Kontenton ni sentas, kiam ni sukcesas disvolvi niajn eblecojn. Nova esperantisto jxuas la rapidan progreson en la studado kaj kosentas paroli pri tio kun homoj en la cxirkauajxo. Iom post iom kreigxas ambicio por diskonigi sian malkovron en la gazetaro por auxdigi en radiointervjuoj, ktp. Por disolvigxi necesas impulsoj, kaj tiuj impulsoj estas rompo de la harmonio en la cikloj. Se okazas rapidigo en la ciklo, ni spertas felicxon. En euforio ni povas pli rapide pensi, pli adekvate reagi,disponas pri pli da energio.sed ofte pro, nekonscia timo, ni bremsas aux haltigas ciklon.Tio resultas sentin de frustracio, kolero, malfelicxo, seniluziigxo aux resume limigon de naj eblecoj. Estas necesa pli da memfido! ---------------------------- Por optimaligi niajn eblecojn necesas etoso de memfido kaj dde respekto por alies aktivecoj, konsiloj anstataux detruaj kritikoj. Necesas regulaj reciprokaj rilatoj inter la aktivuloj kaj la informa fako de UEA por tiel instigi unu la alian. Tamen ni kosciu, ke tro granda premo por pli da aktiveco kondukas al limigo de niaj eblecoj por aktive labori. La intenseco de pulso dependas de la surprizo:ju pli nova, des pli intensa.Plej fortajn gxuojn ni spertas, kiam ni travivas unufojajn spertojn.Tiuj spertoj,kiuj ofte ripetigxas, iom post iom perdas sian specfan allogon, cxar homoj estas plej ofte neantauxkalkuleblaj estajxoj kaj cxar ni okupigxas pri rilatoj kun homoj de plej diversaj kulturoj kaj sociaj tavoloj. La informa fako de UEA estu cxiam malferma ------------------------------------------ La informa fako de UEA estu cxiam malferma por novaj kreivaj ideoj. Novaj situacioj estas ofte timigaj. Ili povas konduki nin al plej grandaj cxagrenoj,zorgoj kaj seniluziigoj. La plimulto de situacioj, kiujn ni timas, neniel minacas nin, esti konscia pri tio permesas al ni por lerni el malsukcesoj kaj skve gxui situaciojn, kiuj antaue havigis al ni sendormajn noktojn. Analizi la malsukcesojn, kaj lerni el ili ----------------------------------------- El cxiuj malsukcesoj ni povas krei sukcesojn, se ni konsideras ilin, kiel eblecoj por lerni. Ili estu malkasxendaj elementoj por lerni anstataux por timi pluan agadon. El malsukcesoj povas kreski brilaj novaj ideoj!!! Ni nur sukcesas disvolvigxi se se ni akceptas la kostantan knfrontigxon de niaj ideoj kun la cxirkauajxo. Plej brilaj ideoj ne multe helpas nin, se ili, se ili ne kondukas al pli da aktiveco. Studado konduku nin al pli da agado. Ju pli konkretaj estas niaj pensoj, des pli grandaj estas la sxancoj, ke la realigxo efektivigxos. Konfrontigxo kun la cxirkauxajxo ankau postulas "malferman pordon" cxe tiuj personoj, kiujn ni volas atingi. Modernaj reklamistoj malkovris, ke ne tiom gravas la enhavo de nia mesagxo. Unue necesas krei etson tiel, ke la persono, kiun ni alparolas, sentu sin kmprenata, spertu iom da komuneco. en tia etoso kreigxas malfermeco por cxiaj mesagxoj kaj la rezisto estas minimuma. Ni lernu de reklamistoj ----------------------- Pli bone eblas konviki per konkordo ol per konkero! Ni lernu de reklamistoj, kiel eblas krei etoson de malfermeco por niaj mesagxoj. Ni sekvu lauxeble nacilingvajn kursojn pri la malfermo de enirkanaloj al la publiko, kiun ni volas atingi. La rezultoj de nia agado ne unuavice dependas de la nombro da kunlaborantoj, sed de la profesieco de niaj laboroj. Pli profesian laboron! ---------------------- Profesiulo uzas nur tiun kapacitojn, kiujn li nepre bezonas por plenumi sian taskon, tiel li akiras maksimuman rezulton per minimumo da energio. Por konduki niajn aktivulojn al pli profesia laboro, ni kreu etoson malstrecxan,memfidan, ni havigu lauxeble modelojn de sukcesa, efika laboro en la formo de konsilaroj, raportoj pri alies spertoj aux kursoj. Unu el la kvalitoj de profesieca laboro estas konservo de nia ebleco por percepti la cxirkauajxon, ecx dum iam koncernita laboro, do por percepti panorame.Tamen la plimulto de la homoj farigxas iom trostrecxitaj dum la laboro kaj pli kaj pli fokusas sian atenton al la plenumendaj taskoj. Tiel perdigxas la plej granda parto de la kapacitoj kaj ankaux perdigxas la kontakto kun la cxirkauxajxo.Multaj esperantistoj aktivuloj suferas pro tro da fokusigo al esperanto kaj krispita sinteno al la ekstera mondo.Tiel ili perdas la eblecojn por percepti kion diras aux pensas neesperantistoj. Nia koscio estas valorega ------------------------- Por povi percepti panorame kaj resti en bona kontakto kun la neesperantista mondo, necesas etoso de plenfida malfermeco por cxiu ajn ideo pri kaj ecx por cxiu ajn atako kontraux esperanto.La konscio,ke neniu dirajxo, ecx ne primoko povas sxangxi niajn proprajn agrablajn spertojn, sendube multe helpos nin. Ivo Durwael (Belgio) estinta estrerano de UEA pri informado ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Cxu la internacia komerco bezonas esperanton? ============================================= Lingvo ne estas celo (nur kiam oni studas gxin literaturcele), sed ilo: komunikilo. Edukado - instruado komplikigxas: oni devas studi tro multe da fakoj: por gxenerala scia klerigxo kaj por sia fako, metio, prfesio. Mankas tempo por studi multajn lingvojn.Euxropanoj ofte ne tiom perceptas tion, cxar studo de alia euxropa lingvo ne estas malfacila por talentulo, sed por cxinoj kun sia tute aalistruktura lingvo tio estas grandega problemo. Ili devas investi tiom da tempo en ligvoinsruado, ke restas tro malmulta tempo por aliaj studceloj. Estas severa handikapo kaj tiel rezultas en diskriminadon: en la komunikado, la negocado. Tio estas neakceptabla situacio. La esperanto-movado kunkulpas pri malgxusta reputacio de la internacia lingvo. UEA tro flegis esperanton kune kun la Interna Ideo en la literatura kampo, en la "mola sektoro" kiel celo en la granda rondo familia. Zamenhof semis, la esperanto-movado flegis, verdigis la planton. nun venas la horo de le vero; la tempo por rikolti. Cxu la planto portas fruktojn? ------------------------------ Multaj cxinoj sed ne nur ili, lernis esperanton pr praktikaj celoj. kaj nun ili sin sin prezentas: "Ni volas rikolti"."Ni volas apliki esperanton en nia profesio: ekonomio, komerco, aplikata scienco, tekniko". Kaj nun montrigxas, ke Euxropo, la semujo (=samenhof) de esperanto, la sidejo de UEA,, ne estas tiom progresinta. Ni ne estas pretaj! Ni ne bone faris nian taskon. Kiel sonas unu mano aplauxdanta? La ligvo ne kulpas. Vi en Cxinio faris la gxustan elekton. sed ne faru ian eraron; ne estu tro moderaj. Esperanto travivis jarcenton sukcese; gxi pruvis sian utilon. POstulu de viaj partneroj la aplikon de la Internacia Lingvo. Se ili ne volas kunlabori, lasu ilin investi:donu al ili elekteblecon,vi lernu cxu esperanton,cxu la cxinian. Donu pli favorajn negockondicxojn al komercpartnero, kiu pretas negoci cxu en esperanto cxu en la cxina. Mono cxiam estis bona persvalido. Postulu de UEA, ke gxi sekvu vian filozofion. Esperant estu vendata laux la modernaj merkatumadaj metodoj.IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) jam penas sed bezonas helpon. Gxoste komercistoj estas ege okupataj homoj kun malmulte da libera tempo. Cxina Aktif ( vidu en eventoj julio(1)-92, suplementa pagxo) en Oostende, Belgio montras ke vi pravas. Vi elektis la gxustan lokon pr via prezentado. Benelukso estas la 4-a okonomia potenco en la mondo, post Usono, Germanio kaj japanio, kaj en Belgio naskigxis kaj logxas la EK (Euxropa Komunumo),ido de Benelukso. Gxi estas la gxusta loko por montri, ke ekonomia komunumo celanta internacian komercan kunlaboron,signifas ankaux aplikon de komuna lingvo, ne nur ene de la EK, sed speciale eksteren, al nia partnero de la estoneco:Cxinio! Ing. Kees RUIG, cxefkonsilisto pri internacia komerco de la Cxambro de Komerco kaj Industrio por Nimego k.c. Postbus 38200, B-6503 AE Nijmengen, Belgio. ************************************************************************* Kontaktoj sercxataj =================== La "Movado de LiIberaj Demokratoj" sercxas kontaktoj en diversaj euxropaj landoj por komune lancxi esperanton kiel lingvon de la unuigxita Euxropo. ul. Dubois 3, Pk. 16, PL-50-952 Wroclaw 17, Polio. Tel./fakso: +48-71-226954 ************************************************************************* Manifesto por nova Euxropo ========================== La Esperanto Fako de Naturamika Internacio (TANEF) aperigis la manifeston ankaux en esperanto. La kajero prezentas la tekston de la tuta - cetere tre racie vortumita - deklaracio, prezentas la naturamikan movadon, kaj listigas la prioritatajn agad-terenojn. La 16-pagxa eldonajxo - redaktita de Dies Krombeen (NL) -havas simpatian, allogan, tamen ne fanfaron-luksan aspekton, entenas 16 pagxojn en formato A/5, kaj estas havebla cxe: E-Fako de Naturamika Internacio, TANEF, Pk. 225, Cx-4003 Basel, Svisio. ************************************************************************* KOMERCA APLIKADO //////////////// Nia firmao "Amikaj adresoj" funkcias ekde 1991. Ni eldonas la samnomon dulingvan (rusa kaj esperanta ) gazeton, kaj peras kontaktojn de rusiaj kaj eksterlandaj entreprenoj pri komerco, kuturo, scienco. Se vi sercxas tiajn kontaktojn en Siberio, turnu vin al ni! Multaj Siberiaj firmaoj sercxas eksterlandajn partnerojn, sed la lingvaj problemoj forte malhepas. Per esperanto ni povas kaj al vi kaj al ili! (vidu ankaux niajn jxurnalon). Amikaj Adresoj, Andrej Grigorjev, pk. 2420, RUS- 660075 Krasnojnarsk, Rusio. Telefono: +7-391235259. Fakso: +7-3912-223513 * * * Esperantista turisma firmao "UNIVERSO", funkcianta jam du jarojn,sercxas kontaktojn al aliaj e-firmaoj en la tuta mondo. Nia adreso: pk. 130,RUS-197022 Sankt-Peterburg, Rusio. Telefono: +7-812-2344759. ************************************************************************* Resumoj en esperanto en edukscienca revuo ========================================= Al cxiuj interesatoj pri instru-tknologioj kaj pri uzado de la Internacia Lingvo en sciencaj kampoj: Nia Centro de Esploro pri Teleinstruado (CRIAD), kadre de Klerigscienca Departamento en Roma Universitato "La Sapieza",jam de 6 jaroj okupigxas pri malcxeesta (tele-)instruado. Arangxante perfektigajn malcxeestajn kursojn por miloj da istruistoj de la italaj lernejoj, ni planas kaj eksperimentas novajn kursmodelojn kun auxtomata pritaksado de lernosukcesoj kaj alpersonigo de la instumaterialoj. Pasintjare ni lancxis novan revuon ("IAD - Intuzione a Distanza") pri niaj temoj, kun kontribuoj de fakuloj el la tuta mondo. La revuo aperas en la itala ligvo, tamen la eseaj artikoloj en gxi havas resumojn en la franca, angla,hispana, germana kaj esperanta lingvoj. Eldonigxis jam 4 numeroj, kaj la 5-a estas presata.Versxajne gxi povas inreesi vin kaj viajn kolegojn. Al petontoj ni povas sendi senpaggan specimenon. Dankon pro via kunlaboro: Mauxro La Torre Dipartamento di Scienze de l' Educazione, Vie del C. Pretorio 200, I-00185 Roma, Italio. Tel: +39-6-4957805, fakso: + 39- 6 4452642. ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// La 77-a Universala Kongreso okazis en renoma euxropa urbo Vieno.Dum la UK kunvenas kaj kunsidas la plej alta forumo de la organizo "la" komitato, kaj gxuste protio oni nomas la arangxon "Kongreso". Vieno anstataux Prago ===================== La cxi-jara UK havis jam en la prepara etapo nerdinarajn trajtojn. En la lasta momento - malgraux protesto de pluraj komitatanoj kaj vienanoj - oni trudis gxin al la esperantistoj de Auxstrio. La komitato estis persvadita pri la neceso kongresi en Vieno, ja laux koncernaj respondeculoj en la planita urbo Prago estas malstabileco en la politika-ekonomia vivo, male en Vieno oni certigos tre favorajn prezojn, sekve la kongreso donos gandan pofiton. Esperantistoj de Auxstrio estis malpli facile konvinkeblaj, ili ne invitis la Universalalan kongreson, nur asistis (cetere altnivele kaj entuziasme) al la Centra Oficejo de UEA. Nun, post la UK ni jam vidas la eraran decidon de la koncernaj respondeculoj kaj UEA-Estraro: en Prago la sxangxoj estis kalkuleblaj,okazis neniuj politikaj-ekonomiaj perturboj kiuj dangxerigus UK-n, sed male Vieno donis grandegan malprofiton, malgraux tio ke oni sxparis en cxiuj kutimaj rubrikoj, ecx cxe la informado al la publiko (ecx en la apuda domego de la kngresejo-oficejoj de Unuigxitaj Nacioj- oni ne rimarkis la unusemajnan kongreson. Cxu le Estraro kiajn konkludojn tiros post la maltrafaj decidoj? La temoj de la Komitato ----------------------- Kiel kutime la gvidorgano de UEA kunsidas dum UK. Cxi-foje la komitato kunsidis en Vieno 6 foje, kaj traktis la jenajn temojn: - elektoj: "C" komitatanoj, kaj estraro - en komitataj laborgrupoj: faka agado; lingva evoluigo; statuto de UEA; financoj, revizio de la statuto, generaciaj demandoj en la movado, aligxpetoj, komitata labormetodo; - dum gxenerala kunsido: raporto pri la pasinta jaro - aligxpetoj de landaj kaj fakaj asocioj - kunlaboraj kontaktoj - rezolucioj - estontaj UK-j. Sube mi raportos pri kelkaj el inter la traktitaj temoj. La elekto de nova estraro ------------------------- Cxijare la Komitato havis specifan taskon, ja elektis novan estraron. La elektoj estas kernaj punktoj de cxiuj organizoj, pro tio indas detale analizi la proceduron kaj la rezulton. La opinion de la Elekta Komisiono (EK) iom haste prezentis al la Komitato Ren'e Triolle. Ne estis kontrauxregulara, tamen por multaj ne ne estis kontentiga la bagateliga prezento de la kandidatoj: la elekta komisiono ne prezentis skribe la kandidatojn, ne estis dissenditaj iu ajn skribaj fidindaj kaj detalaj informoj pri la kandidatoj nek antaux nek cxe le komenco de UK; nek la prezidanto nek la aliaj kandidatoj prezentis sian planon proponon de la elekta komsiono pri la elektota esraro; la nova esraro ne transprenis, sekve ne dauxrigas la antauxaj estaranoj. La Elekta Komisiono prezentis sepkapan estraron kun difinitaj taskoj: John C. wells - prezidanto, Ulricx Linz - vicprezidanto, Ian Jackson - gxenerala sekretario, Hans Bakker - financoj, Mark Fettes - informado, Micxela Lipari -kulturo, William Harmon - faka agado. Krom ili estis tri kandidatoj: Brunetto Cassini, Oszkar Princz, Gilsu So. La komitatanoj diskutis cxefe unu mankon de la propono: Mankon de reprezentigo de azia kaj europa movadoj. En la propono de E.K. estis neniu el Afriko, Azio kaj orienta-suda parto de Euxropo. Cxu kunlaboran aux reprezentecan estraron? ------------------------------------------ Dum la diskuto batalis unu konraux la alia du opinioj: - la estraro estu malgranda (7 personoj),kunlaborema stabo, kun spertuloj; - en la estraro estu reprezentataj krom Okcident-Euxropo ankaux la fortaj mondopartoj de Esperanto movado (9 personoj). La argumentoj de la unua grupo estis cxefe financaj; sxpari kostojn (du- kvar mil guldenoj jare), dum la dua grupo akcentis la gravecon de tutmondigxo kaj la speguligon de disvastigxo de Esperanto ankaux en la Estraro. La Komitato finfine 7 kapan estaron. Iom da statistiko: estis elektitaj du estrararoj el Anglio, 1 el Germanio, 1 el Nederlando, 1 el (Nederlando) Kanado, 1 el Italio, 1 el Koreio. El la 7 estas 5 (6) el la Euxropa Komunumo, el la 7 estas 1 virino. Cxu malpliigi la rabatojn? -------------------------- La rezulto de la elektoj gxuste cxi jare estas anakronisma, kiam la kongreso traktis la temon "Kiam falas la muron de miljaroj: komuna euxropa domo". Gxis la fino de UK plu Grandigxis la distanco inter la rezolucioj kaj la realo. En rezolucioj ni legas, ke la 77-a UK "ALVOKAS la Eastraron de UEA urgxe ellabori, en kosiligxo kuun la landaj asocioj, konkretan planon kun realisma atento al la disponedaj rimedoj, por lauxeble mildigi la efikon de aktualaj ekonomiaj malekvilibroj inter la landoj de Euxropo por la agado de esperantistoj"; kaj alie "ATENTIGAS pri la neceso kreskigi ankaux kunlaboradon inter Euxropo kaj aliaj kontinentoj". Se en la praktiko malpliigxis la rabato de esperantistoj de malricxaj landoj por UK, ne estis akceptita la proporcia membrokotizo (ekz al la nacia enspezo), publike estis levita (kotrauxstatuta, cxar diskriminaca) propono, kiel malhelpi la aligxon de malricxaj kongresanoj (ekzemple Poloj) al la sekvuntaj UK-j? (La Pola komitatano ne ricevis respondon post sia portesto!) Viglaj reagojn rikoltis ankau la modifo de kongrskotizo. Iom da kontrauxstaro sperteblis pri la altig de baza kotizo, ja pluraj asertis ke la altigo okazas nur pro la malbona negocado de gxenerala direkto pri la kongresejoen Vieno, kaj cxar en Valencio oni senpage donos la kongresejon, la propono perdos sian bazon. Propocian sxargxoportadon! -------------------------- En la diskuto levigxis iu tute nova penso, kiu -versxajne pro gxia nekutimeco - restis sen reehxoj. Gxin prezentis komitatano el Orienta Euxropo kaj temis pri proporcia sxargxoportado en UEA. La esenco estas, ke oni trovu demokratian solvon por la kotizado, ke la anoj de UEA kontribuu al la kostoj proporcie, La kotizoj en UEA jam nun ne estas la samaj, sed gxian principon neniu konas, krome gxi tute ne estas kontentiga. Unu el la pricipoj povus esti - jam tuj - ekzemple la nacia enspezo de la lando, kaj la kotizo diferencus laux gxi. Alvoko por ne-kontrauxvocxdoni... ------------------------------- La diskuto en la komitato pri la novaj aligxintoj por tiuj kiuj ne partoprenis la laboron de komitata laborgrupo, sxajnis foje ke oni parolas iun idon de lingvo esperanto, ja vortoj ecx foje ankaux la frazoj estis kompreneblaj, temen la esenco de la dikuto restis sekreto.Temis pri la aligxpetoj de landaj asocioj el la iama kaj nuna Jugoslavio. Por certaj ailgxontoj oni starigis hardajn postulojn por aliaj ecx ne pretan statuton (povus estike la komitato akceptis landan asocion kies statuto estas kontraux tiu de UEA). Ankaux ne estis komprenebla kial UEA ne respektas la decidon de Unuigxintaj Nacioj pri la militantaj landoj- respublikoj de Jugoslavio. Dume okazis fortaj politikaj konfesoj (en la plej alta forumo de politike neuxtrala UEA), agitoj pro kaj kontraux, ecx alvoko al minimume sindeteno por tiuj kiuj volus kontrauxvocxdoni! Rezolucioj por tirkesto ----------------------- La kongreso, kiel kutime, dum la fermo akceptis diversajn rezoluciojn, - rezoluciojn por tirkesto - iel reagis unu kongresano kiu ne povis ilin akiri Vieno. Cxu ekzistas novajxagentejo kiu apergos ilin (aux citos el ili se ili ne atingos la agantejon an la lasta tago de la kongreso? R. Gxido ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Internacia Seminaro de GEJ IS trans lokigxas! ================== En la origina cxi-jara IS-ejo oni malebligis la uzon de la gimnastikejo kiel tranoktejo por memzorgantoj, tial la tuta arangxo IS (kio ja estas la plej granda internacia juunulara arangxo, kun partopreno kutime de cx. 400!! gejunuloj) translokigxas. (28.12.92.-03.01.93.) La nova IS-ejo estas en Bad kleinen (norda Germanio), kio estas ecx pli bone atingebla trajne. La partoprenkotizo por memzorgantoj estas malaltigita (inter 50-150 DEM), kaj por ili ankaux la unua aligxperiodo estas plilongigita gxis la unua de novembro. Esperantistoj el CS, H, PL, eks-YU bv. atenti, ke la aligxo validas nur post la ricevo de antauxpago! Kun la supraj sxangxoj vi povas uzi la malnovan aligxilon, aux vi povas peti novan cxe: Germana E-Junularo, Berlina Oficejo Unter der Linden 38, DO-1086 Berlin, Tel: +49-30-20340564 laux Koncize 5/92, U.M. ************************************************************************* 26-a Konferenco de ILEI Pli granda, intrenacia kaj agxvaria =================================== Kun 112 partoprenantoj el 23 landoj, la 26-a ILEI- konferenco en Bratislavo (Slovakio) estis la plej granda kaj internacia de la lastaj jaroj. Dank'al la situo, kolegoj el Polio, Rumanio, Hungario kaj Bulgario povis unuafoje partopreni, dum instuistoj el Auxstralio, Argentino, Islando, Israelo, Usono kaj Zairio kompletigis la internaciecon. La agxvario estas dankebla al nova iniciato de ILEI, gimnazia semajno por 13-16jaruloj paralele arangxita. Cxeftemo de la konferenco estis la vivo kaj lingvo-instuaj teorioj de pionira pedagogo Komenio, kies 400-jaran jobileon oni nun celebras. En la malfermo gast-prelegis la vicpresidanto de UEA d-ro Ulricx Lins pri "Edukado kontraux naciismo". Dum la semajno okazis deko de pliaj prelegoj, kaj ankaux Cseh-seminaro. Estis akceptitaj du novaj landoj sekcioj:Kroatio kaj Rumanio. La aligxpeto de Kubo estos poste traktita. Sur la eldona kampo konkreta atingo estas la apero de la dua kajero de la porjunulara lernolibro "Tendaraj Tagoj". Okazis parta estrarelekto, per kiu reenigis la gvidan organon d-ro Till Dahlenburg el Germanio. Dum la UK en Vieno la Komitato de UEA akceptis regularon por la supera niveloj de de UEA/ILEI. Instruista kurso ---------------- Por spertigxi en la situaci-komunika lingvo-instruado ILEI organizos specialan kurson por e-instrustoj inter 6-a kaj 9-a de novembro en Poprad, kun tre modera partprenkotizo. (Vidu pli detale en EVENTOJ auxgusto (2)-92). Pliaj informoj kaj aligxiloj gxe ILEI: Eso u. 7, H-1034 Budapest, Hungario. ************************************************************************* Esperantistaj komunistoj Kunvenis en Auxstrio Konferenco de Kolektivo Esperantista Komunista ============================================== Tuj post la UK en Vieno, okazis en Leoben (urbo situanta en Karintio) La Sepa Konferenco de Kolektivo Esperantista Komunista (KEK), de la 2-a gxis la 4-a de auxgusto. Tie partoprenis esperantistoj el diversaj euxropaj landoj; bedauxrinde la nunaj ekonomiaj malfacilajxoj malebligis la cxeeston de esperantistoj el iamaj socalismaj landoj. La konferenco traktis diversajn temojn, rilate al la nuna situacio en la orient-euxropaj landoj, kaj rilate al la agado de la kolektivo de tiu cxi specifa periodo. Cxefe pri tiu cxi lasta temo, la knferenco dicedis unue nuligi la statuton iam aprobitan dum la sesa konferenco de KEK en Ruse (Bulgario) en 1989, cxar gxi mntrigxas tute neaktuala; elektis novan estraron, kaj decidis pri la estonta agado de la asocio. Anstataux ol renovigi statuton la konferenco aprobis kelkajn gvidliniojn, kiuj devos esti la inspiro por la venontaj jaroj;tie oni klarigas, ke la kolektivo estas malferma asocio al cxiuj, kiuj volas pri la plej gravaj problemojde la momento, kaj ke marksismo-leninismo estas la ideologa bazo de la asocio, sed gxi ne estas nepra kondicxo por la aparteno de la membroj al la kolektivo. Oni poste decidis kelkajn renovigojn en la redaktado de la bulteno "Internaciisto".E n la nova estraro ne plu estas la vicprezidantoj kaj la kasisto; gxin nun komponas iu prezidanto, en la persono de de Anatolij Surnakin (Mosvo), kiu reprezentos la asocion, kaj la estrarano por la rilatoj inter la kolektivo kaj la alia fakaj asocioj kaj ceteraj ekteraj rilatoj. Al tiuj lasta tasko la konferenco elektis Paolo Cerretini (Italio). La taskoj de la kasisto estos en la manoj de la bulteno. Krome, estos starigita ankaux reto de landaj delegitoj, kij devos zorgi pri informado de iliaj respektivasj landoj, aux grupo de landoj, pri kij ili respondecas. Same funkcias ankaux libroservo, kie estas diponeblaj diversaj eldonajxoj. Interesa substrekinda aspekto, estas, ke la konferenco okazis ejoj de loka komunista partio. Siatempe, la Auxstra Komunista Partio adoptis rezolucion favoran al uzo de esperanto. Pliaj informoj pri KEK cxe: "Internaciisto", c/o Franz scxick, Erz str. 11. A-8704 LEOBEN, Auxstrio. Post la konferrenco la partoprenantoj povis ankaux gxui ekskursojn en la bela urbeto Leoben kaj cxirkauxajxoj. Paolo Cerretini ************************************************************************* Silvestra festo en Praha! ========================= Ni invitas cxiujn por 5 taga restado en Praha por fino de la jaro kunsilvestra programo. La prezo nur 250 DEM POR LOgxado, mangxado kaj ekskursoj. Pliaj informoj cxe: INTERHELPO, PK. 44, cs-15000 Praha 5, Cxehxoslovakio Tel. & fakso: + 42-2-542993. ************************************************************************* ALVOKO! /////// Artistoj kaj metiistoj, bonvenon en la Festo por Euxropo ================= Dum la Pentekosto 1993, la urba turisma asocio en Saint-Lambert- du- Lattay, je 23 km-oj de A angers, Francio, planas por esperanto feston pri Euxropo, kaj por tio sercas tuteuxropajn artistojn kaj metiistojn, kiuj povus individue aux grupe prezenti ion pri sia lando! La urba turisma asocio prizorgos la gastigadon. Estas ebleco ankaux por interkonseto pri la repago de vojagxkostoj. Ni petas de la legantoj de EVENTOJ transdoni tijn cxi informojn al iliaj esperante parolantaj artistaj kaj metiistaj konatoj. La interesatoj devas si turni al: Esperanto-grupo en Coteaux-du Layon, B.P. 5, F-49750 Saint -Lambert-du-Lattay, Francio. ************************************************************************* Proksimaj limdatoj ================== 26.09-02.10. Internacia Foiro de e-turismo, Bydgoszcz 01-04.10. Vina seminario, Bzenec, Cxehxio. 03-03.10. Konkurso pri Arta Kreado, Vilnius, Litovio. 08-11.10. Montkastela Renkontigxo, Trofaiacx, Auxstrio. 09-12.10. Interlanda Konferenco pri Instruado, Saenzpenjo, Argentino 06-09.11. Kurso por e-istruistoj, Poprad, Slovakio. 11-15.11. Belaj Tagoj, Poprad ************************************************************************* MOVADO ////// Informa dorsosako ================= Estas projekto de la Nederlanda E-Junularo dotita per 5000 guldenoj, kies celo estas trovi pli bonaj varbilojn kaj argumentojn por la e- movado. Nun oni kolektas propagandilojn (afisxojn, flugfoliojn), ankaux nacilingvajn. (En CxFR kolektas ilin Vladka Cxv talov ,Vysocansk 763, CS-58291 Svetl n.S. Kaj kiu cxe vi?) Adreso de Nederlanda E-Junularo: Cora Brink, Betrixstraat 36, NL-7511 KL Enschede, Nederlando. Tel; +31-53-310796. ************************************************************************* Drezen: Historio de la Mondlingvo ================================== La fimao "Ruthenia" estas universala komerca entrepreno kun speciala intereso pri orient-okcidentaj interreletoj. Gxia nomo estas latina vorto, konata de la mezepoko kaj signifas: Ruslando. La firmao subtenis la eldonon de la klasika verko de Ernesto Drezen: Historio de la Mondlingvo, kaj okaze de la centjara jubileo, gxis la 14- a de novembro (naskigxtago de Drezen) ofertas gxin kun speciala rabato (30 USD). Post la jubilea periodo la prezo estos 36 dolaroj. Se oni mendos pli ol 10 ekzemplerojn, la prezo reduktigxos je 20, resp. 24 USD. Speciala rabato por eks-sovietianoj kaj orient-euxropanoj: Se oni trovas tri acxetantojn kun okcidenta valuto kontraux normala prezo, la peranto unu libron sepage. Ruthenia, pk. 15, RUS-111521 MOSKVO, Rusio. Telefaks: +7-095-2926511 interling 7790. ************************************************************************* La unua esperanto-grupo en Bolivio ================================== En la bolivia urbo Cocxabamba estis organizita baza kurzo laux Cseh- metodo,gvidata de Atiljo Orellana Rojas el Argentino, nuntempe UEA- vulontulo. Al la kurso aligxs 14 personoj, kaj Cxiuj restis gxis la fino; ecx post la kurso la partoprenintoj fondis la unuan e-grupon en Bolivio.La kursgvidinto petas Helpon el la tuta mondo por kuragxigi ilin: bv. sendi leterojn, posxtkartojn, librojn, vortarojn ktp. al la Kontaktadreso: S-ino Wilhelmine Verhaaf, Casilla 3945, Cochabamba, Bolivio. ************************************************************************* RINGO ///// Porinfana revueto en esperanto en aperis komence de januaro '92. Gxi estas eldonita por infanaj embroj de Cxeha kaj Kaj Slovakia- Asocio Kaj Asocio de Esperantistoj-Handikapitoj. Ni esperas, ke por gxi konribuos cxefe infanoj mem. Gxi estas dissendita senpage -ja la eldonadon financas la Fondajxo Ringo - por disvccastigo de esperanto inter la infanoj de CxEA. Ricevi gxin povas ankau infanoj, kiuj ne estas de la menciitaj E- Asocioj, sed nur kontraux interesa letero, poemeto aux desgnajxo por Ringo! Skribu al: Karel Danek, RINGO, pk.425, CS-660 25, Brno 2, Cxehxoslovakio. el Starto, 1/92. ************************************************************************* Asocio de publika utileco ========================= La urbestraro de Madrido (Hispanio) dum sia plena kunsido de novembro 1991. akceptis Madridan Esperanto-Liceon (MEL) kiel "Asocio de publika utileco". MEL estas la unua Hispana Esperanto-societo, kiu atingis tiun socian rekonon. (N.V.) Heroldo, n-ro 4-5/1992. ************************************************************************* Japana pupteatro en Kroatio Syonai Dewa-Ningyo Sibai ======================== La japana pupteatro SYONAI DEVA-NINGYO SIBAI post prezentigxo en Auxstrio kaj Slovenio gastis en Kroatio Kiel la unua japana ensemblo ekde la ekzisto de la nova sxtato. La ensemblon gvidis konata japan esperantistinos-ino Kikusxima Kazuko. La turneo ampleksis 4 prezentigxojn en la urboj Varazdin kaj Zagreb. Koincide la prezentajxoj "Ombrel-danco Dewa" kaj "Bravulo KASUGA Kumanzyo submetas niktoreutacxon" gastis gxuste en la tago de la datreveno de la atombombo en Nagasaki, kaj la gastoj al sia publiko distribuis ankaux la paperajn gruojn - simbolojn de la beno kaj bondeziro en la Japana kuturo. Tiel la gastado de japanoj samtempe signis la pactagon en la lando, kie la milto ankoraux ne estingigxis. La tuta turneo okazis dank' al esperantista organizado, Cxefe de Spomenka Sxtimec. La ensemblo kun granda sukceso prezentigxis antaux la kongresa publiko en Vieno. Kontak-tadreso de la du-persona pupteatro: Syonai Dewa-Ningyo sibai, Yamagata-ken, Sakata-si, Ooaza Hirono, Aza Kamidoori 91, J-998-01 Japan. Tel: +81-234-924114, fakso: +81-234-9241165. ************************************************************************* LINGVO ////// Aktiveco - Aktivajxo ==================== Mi gxis nun vane atendis reagon de personoj pli kompetentaj ol mi, rilate al la ofta misuzo de la vorto /aktiveco/ (cxefe far francoj, versxajne pro la pluraj sencoj de tiu vorto en la franca lingvo). Nia kara Plena Ilustrita Vortaro PIV bonvolu pardoni min ke mi intervenas nun kontraux gxi. Vidu la radikon aktiv- sur la pagxo 24. Laux mi, aktiveco estas karaktero, eco de iu aktiva, dum io, pri kio oni aktivas, devas esti aktivajxo, kaj mem la faro aktivado. Ekzemple, "la aktiveco de Henriko estas unu el liaj cxefaj karakteroj, el gxi fontas lia kapablo plenumi multajn aktivajxojn". Aktiveco estas karaktero, cxu ne? Cxu oni povas plenumi karakteron? Ni ne ekkonsentu pri escepto, cxar de escepto al escepto nia lingvo kaskade disfalos kaj fusxigxos. Marcol ternant el SAT-Amikaro, decembro 1991. ************************************************************************* AFRIKA AGADO //////////// Faka instruado per esperanto ============================ Esperantisto 32-jara, isruisto en teknika kolegio en Nsukka, Nigxerio, deziris plibonigi siajn kvalifikojn studante librotenadon, aux pli vaste, financan administradon. Li prezentis sian aligxon al nigxeria universitato plurfoje, sensukcese. Versxajne la nombro de kandidatoj multe superas la disponeblajn lokojn. Tial li per anonceto en la Revuo Esperanto sercxis instruanton pri tiu fako, prefere en anglalingva lando, por ke li povu uzi anglalingvajn librojn. Ne venis respodo. Ecx se li studas hejme, perkoresponde, sen regxistrigxo en oficiala kurso (kaj sekve sen oficiala diplomo), li tion volontefarus. Eble li poste povus, jam finlerninte la fakon, aligxi al ekzamena sesio cxe iu instituto, kaj akiri diplomon aparte. Cxu vere neniu fakulo pri librotenado kaj financa administrado volas al tiu Cxi bona esperantisto? Se jes, jen lia adreso: Evaristus Attah, P.O. Box 234, Nsukka, Eugu State, Nigxerio. Estus bele, se esperanto tiel servus al klerigado, kaj se esperantistoj tiel servus unu la alian. Hans Bakker, Nederlando ************************************************************************* PROPAGANDO ////////// Kiel propagandi? ================ Unu el multaj ebloj, kiel propagandi bone kaj efike nian esperanton aux la movadon, estas utiligi specialan servon de la posxto. Temas pri ne tro Multekosta eblo: Niaj kluboj, sekcioj kaj aliaj orgnizajxoj povas pagi klisxon por afrankmasxina stampilo uzata en posxtoficejoj, kiu per gxi afrankas milojn kaj milojn da sendajxoj. Per tiu maniero renkotadas kun esperanto kaj la muvado multe da homoj kaj enlande, kaj eksterlande. Por lokaj kondicxoj Kontaktu vian Cxefan post-oficejon! Kontakadreso de konkreta klubo, kiuj jam uzas tiun manieron: Klubo ESPERANTO Vladislav Hasala, pk. 34.CS-696 Str znice, Cxehxoslovakio. laux Starto, 6/1991. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Nova horaro cxe Radio Havano ============================ La Esperanto-Redakcio de Radio Havano Kubo informas, ke pro financaj malfacilajxoj la radiostacio devis malpliigi sian gxeneralan elsendotempon en cxiuj lingvoj; do, la dimancxa e- programo ekde nun estas nur kvarfoje elsedata, anstataux kvin fojoj. Cxiuj programoj dauxras duon horon. En la suba horaro la elsendotempo estas indikita en UTC (=Universla Tempo). Jen la frekvencoj, valdaj gxis la 1-a de novembro: RHC Radio Habana Cuba 08.00 11760 kHz (25 m) por okcidenta kaj norda Ameriko, krome por pacifika Azio. 15.00 11760 kHz (25 m) por norda, meza suda amerikoj, kaj Karibio. -9550 kHz (31 m) por Karibio. 17.30 17705/17770 kHz (16m) por Euxropo kaj norda afriko. 23.30 13710/11760/9550 kHz (22/25/31 m) por norda, meza suda Amerikoj kaj Karibio. Ni ege bonvenigas viajn leterojn kaj rimarkojn. Radio Havano, Kubo, E-Redakcio, pk. 6240, Habana, Kubo. ************************************************************************* LETEROJ /////// Jen kelkaj linioj responde al artikulo "Kion signifas LKK" de s- ro J. Henriksen, aperinta en julio(2)-92. Nu, imagu, mi skribas kelkajn liniojn por varbi por kongreso cxi-auxtune en Augsburg (Internacia E-kongreso por la pli agxa generacio). ...Mi tute ne atendis, ke miaj linioj povus provoki "lingvoscienciston". Tiu scienculo devas sin demandi, cxu li ne scias, kio estas LKK kaj kio estas necesejo aux dusxo. Laux mia scio tiuj nocioj estas internacie konataj kaj uzataj, kaj mi ne vidas kauxzon, kial ne uzi tiujn terminojn. ...Min ne cxenas sciencistaj reguloj lingvaj, por mi gravas, ke la homoj en la tuta mondokmprenas miajn liniojn kaj la sencon de ili, - kaj vizitas nian kongreson. Herman Schmid, Augsburg * * * Dum la UK mi ricevis de provekzempleron de EVENTOJ. La provo tre kontentigas min, kaj mi volas komplimenti vin pri bona realigo de valora iniciato. Mi opinias, ke via iniciato meritas gxeneralan subtenon. Permesu, tamen, ke mi iom plendu. Grande gxenas al mi rimarki la konstantan mankon de majuskla E por la nomo de la lingvo kaj por rektaj derivajxoj. Tian dintenon mi tre malaprobas. La nomo de nia lingvo, Esperanto, estas propra nomo. kiel tio, gxi meritas majusklan inicialon. Same miaopinie cxiuj rektaj derivajxoj el tiu propra nomo (Esperantistoj, Esperanto-movado, Esperantisteco ktp. same meritas majusklan inicialon. Mi scias ke pluraj Redaktoroj, inkluzive de la Redaktoro de Revuo Esperanto gxenerale ne donas majusklan inicialon al derivitaj tedrminoj, sed ne cxiuj redaktoroj tion faras. Mi petas vin sxangxi vian sintenon en tiu rilato. Lawrence Mee, Belfast * * * Ekde la komenco ni atendis atakojn, sed Vi estas la unua, kiu faris cxi-teman rimarkon. Ni asertas, ke ekz. "esperantisto" aux "esperantisteco" ne estas propraj nomoj, ili estas substantivoj, ne meritas majusklon, do cxe derivajxoj ni certe restos cxe minuskloj. Ni scias, ke en la angla lingvo la lingvonomojn (kaj la nomon de nacioj) oni uzas majuskle, sed en plejmulto de aliaj lingvoj - laux nia scio - ili estas minuskle skribataj. La samon rezultas ankaux nia lingvo-sento, ecx se ankaux ni lernis iam - pro nekonata motivo - la malon. En la Fundamento ni ne trovis aludon, Kaj la aliaj fontoj ne estis unusencaj. Se ni akceptus vian logikon, cxiujn lingvo-nomojn ni devus skribi majuskle, kio tute kontrauxdiras al nia lingva sento. Ni scias ke tiu minuskla "esperanto" cxe la unua vido estas iom nekutima por ni vidi ekz. "Angla lingvo, Rusa lingvo, Hungara lingvo" - kio logike sekvus en alia kazo, kaj ni ne pretas fari escepton en la gramatiko nur pri nia lingvo. Ne tre malvolonte estus pretaj plene transpreni la anglan aux la germanan ktp. ortografion. Do, ni restos cxe minusklo - gxis iu konvinkos nin. Ni esperas, ke malgraux tiu malperfektajxo per la enhavo de la gazeto ni povas iom servi al vi. Kun samideanaj salutoj, Szilvasi Laszlo * * * Gratulojn pro la laboro pri EVENTOJ. tia estu la vojo de esperantismo: aliri la realan mondon per realmondan rimedoj! La malmovado estas malmoderna, sed esperanto plu estas moderna lingvo. Por pliutiligi kaj allogigi gxin antaux la socio, necesas pli da malvarmaj kapoj! Marcos Cruz, Hispanio ************************************************************************* FILATELO //////// Memore al Deng Yingchao ======================= Samideanino Deng Yngchao (04.02.1904.-11.07.1992.) estis unu el la elstaraj gvidantoj de Cxina Popola Respubliko, kaj pioniro de cxina virino-movado. Sxi estis ankaux esperantistino-pioniro, studinte la lingvon en 1913. (Popolamasa Lernejo, Pekino). Sxi kaj sxia edzo Zhou Enlai (05.0301898.-08.01.1976.) estis alte estimataj de la cxina popolo. Longtempe antaux siaj mortoj ili testamentis. ke oni ne konservu iliajn cindojn post la morto, sed ilin dissxutu sur la teron kaj riverojn de la patrolando. S-anino Deng Yinchao fopasis la 11-an de julio 1992, kaj la 18-an de la sama monato sxiaj cindroj estis dissxutitaj en Haie-riveron de Tianjin, kie sxi vivis en junaj jaroj kaj konatigxis kun Zhou Enlai. Por memore, la Tianjin-a Posxtmarka Kompani eldonis specalan bildkarton kun memoriga posxtstampo. La bildo kompreneble montras la riveron Haie, kaj la memoriga posxtstampo portas ideogramojn, signifanta: Memorigo por la dissxuto de cindroj de k-dino Deng Yingchao al Haie-rivero. Sur la foto estas Deng Yingchao kaj sxia edzo Zhou Enlai en 1970. Cxin Kajgxi Pekina Esperanto-Asocio, Pk. 1089, Beijing, CN-100034, Cxinio. ************************************************************************* Nervoj ====== Nia urbo nun fine posedas novan malsanulejon. Grandegaj estis la elspezoj, pri kiuj respondicis la skabeno. En la malfacila tasko tamen helpis lin la oficstoj de la koncerna urba fako. la komunuma estraro bezonis multajn kunvenojn po fari la necesan kaj gravajn decidojn. En la loka gazeto aperis longaj raportoj pri la ofte malfacilaj diskutoj. Iam oni devis decdi pri la acxeto de ilaro por la fako "intensiva zorgo", por kiu oni bezonis plurajn centmilojn da guldenoj. Kaj, por diri la veron, la membroj de la komuma estraro estis tiel spertaj pri tia ilaro kiel preskaux cxiu homo. Por klare diri la veron: ili sciis nenion pri la temo. Kun tri frapoj de la prezidanta martelo la kunveno akceptis la elspezon. Poste oni devis decidi pri riparo de la tegmento de lerneja biciklejo. Entute dumil gudenoj... felicxe, la estraro nun kun zorgo plenumis sian gravan taskon. El la estranoj cxiuj Havis spertojn kun smilaj problemoj pri la propra domo, aux pri tiuj de iu parenco aux najbaro. La dikutoj pri tiu rava sumo dauxris pli ol unu horon. Kun tiuj memoroj en la kapo mi nerve preparis min por la jarkunveno de mia esperanto-asocio. En la jarkonto de la kasisto ja aperis sumo de 1234 guldenoj, kiu fakte devus esti 1234 guldenoj kaj 67 cendoj. Kaj krome en la jarraporto mankis dufoje la litero "n" post ia vorto, de vere grava eraro en oficiala dokumento. Kaj miaj timoj pravigxis la teruraj eraroj en la estrara laboro potulis multan tempon. Tiom, ke poste mankis la tempo por vera diskuto, kiam la estraro prezentis siajn gravajn planojn por la venontaj kvin jaroj. Oni smple auxdis kaj aplauxdis. Kelkaj maljunaj membroj poste parolis pri valora kaj sukcesplena jarkunveno. Pro tiaj aferoj miaj nervoj suferas! Ko NURMI el Fenomeno, aprilo/1992. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// De Francisko el Azio por Vi... estas la plej bela libro jam eldonita pri la vivo kaj la misio de Francisko el Azio. Krom desegnajxoj, speciale faritaj por ilustri la libron, estas ankaux fotoj de scenoj de la filmo "Frato Suno kaj Frato Luno" kaj pri pluraj reginnoj de Itlio. La libro kun 322 pagxoj, bela grafika prezento estas la plej agrabla donaco por Kristnasko. prezo: 15 NLG aux egalvaloro. Mendu cxe UEA aux: Spirita Eldona Societo, F. V. Lorenz, CP 3133, BR-20001-970 Rio de Janeiro (RJ), Brazilo. * * * Cxasanto el Pollando, esperantisto, sercxas samideanojn tutmonde. Li kolektas bildkartojn, esperantajxojn kaj cxasadajn trofeojn. Jerry Wroblewski, PL-21-305, Suchwola, Pollando. Por lerni la cxinan lingvon vi aligxu al la Universitatro en urbo Chengdu! La lokaj esperantistoj helpos al vi arangxi reduktitajn studkotizojn. Pliaj informoj cxe: Docento Mu bing, Chengdu Universitato, CN-610081 Chengdu, Sichuan, Cxinio. * * * Se vi estas eldonisto, aux vi konas iun E-eldoniston, skribu al ni, cxar de auxtuno ni planas en Zagrebo starigi libroservon! Kroata Esperanto-Unuigxo, Trg Burze 2, HRV-41000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************* "Intimo" vokas vin ================== La internacia e-familio estas realo, cxar ni helpos al vi trovi sinjor(in)on de via koro inter multaj diversagxaj geesperantistoj. "INTIMO" pK. 2420, RUS-660075, Krasnojarsk, Rusio. ************************************************************************* Internecia konkurso por lernejanoj ================================== En la numero auxgusto (1)-92 de EVENTOJ aperis la alvoko kaj la regularo de la konkurso.Bv. denove tralegi gxin! Pri la konkurso bv. averti viajn mezlernejan Kaj instruistajn konatojn! ------------------------------- 1-a Taskfolio por mezlernejanoj ------------------------------- 1.tramo, taksio, auxtomobilo, trajno, trolebuso. kio estas la komuna vorto de tiuj ajxoj. (2 poentoj) 2.Kion oni uzas por matena sin purigado? Nomu almenaux ses ajxojn! (3 poentoj) 3.Konstruu per la vorto "mangxo" almenaux ses kunmetitaj vortojn! (3 poentoj) 4.Kion vi respondas al tiu, kiu diris al vi "dankon" pro glaso da akvo? (2 poentoj) 5.Kiu vortoparo konvenas al la suba nekmpleta frazo? Vidi vin estas ..., kiam doloras ... la kapo. terura - vin/ terure - al vi/ teruro - cxe vi. (2 poentoj) 6.Difinu per unu sola vorto: Elektronika aparato, kiu konsistas el el ekrano kaj klavaro, interalie. Sur la ekrano aperas teksto aux desegnajxo laux la programo. (2 poentoj) 7.Kie okazis la cxi-jaraj Olimpikoj (urbo, lando) Kiomaj ili estis? (3 poentoj) 8.Pri kio vin memorigas EVENTOJ? Kio estas tio? (3 poentoj) Limdato (dato de la posxta stampo): 12-a de oktobro. Kun solvo(j) sendu Posxtmarkojn (en Hungario) aux respondkuponon (en transpagipovaj landoj) por la resendo de la korektita solvofolio kaj novaj taskfolioj, aux sendu nenion, se vi vivas en ekssocialisma lando. Bv. atenti pri la limdato! La solvojn sendu al: Gimnazio Gardonyi Geza, Esperanto-grupo, Csiky Sandor u. 1, H-3300 Eger, Hungario. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi estas 13 jara, kaj mi volas korespondi esperantlingve pri cxiuj temoj de mia agxo. Joanna Kletkiewicz, PL-87617 Bobrowniki nad Wisla, woj. Wloclawskie, Polio. * * * Mi sercxas amikojn kaj korespondajn partnerojn.Rhachlioune Abdullah, 12 Impasse My Abdalhafid Maison (1), Rabat, Maroko. * * * Mi deziras konatigxi kun bona homo, fraulo. Estus interese korespondi. Tokarevaja Galina, kb. Geroev Bresta 19-34, 348031 Lugansk, Ukraino. ************************************************************************* ANONCO ////// Sonkasedo! ========== Fama verko de la fama komponisto en esperanto! Registrajxo de viva koncerto kun profesiaj operokantistoj! Teksto sur la interna kovrilo de la sonkasedo. Prezo: 18 NLG. Mendu cxe LINGVO-Studio. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor