Eventoj n-ro 0013, 1/septembro - '92, retposxta versio ******************************************************* ENHAVO ////// Titolpagxe: - Manifestacii samtempe - Kaunas atentis al la esperanto-movado Teorio: - La eltiritaj citajxoj Anonco: - LA KVINPETALO Faka aplikado: - Ekologiaj artikoloj bonvenas - Genealogia societo Komerca aplikado: - Kontaktoj sercxataj! - Ukraina Verdula Partio volas uzi esperanton - ESPERANTO EN LA PRAKTIKO - Terminologia Esperanto-Centro en Kladno - Denove pri ESKI! - Fama cxehxa biero Organizaj demandoj: - Meditado post grandsignifa artikolo - Eldonkvantoj... Arangxoj: - Internacia Foiro de Esperanto-Turismo - Novjara Junulara Renkontigxo - Konkurso en Vilnius Afrika agado: - La unua tutlanda e-renkonto Movado: - Borso de E-manuskriptoj - Konkurso pri arta traduko - Du asocioj en Sankt-Peterburg - Novaj Cseh-instruistoj - Nova e-organizo en Kroatio! - Studi esperanton en Svedio - Espero anstataux glavo Alvoko: - Diplomoj pri esperanto - Redaktoro por "Koncize" Lingvo: - Am-aro en Jun-io - LEA havas propran domon! - Ne plu sub la esperantista flago... - Se vi gastos en Madrido - Invito al Kalifornio Esperanto en radio: - Esperantistoj mem mortigas esperanton! Por via notlibro: - *** Anoncetoj: - *** Korespondi deziras: - *** Interese...: - Kamacxo: cxu literatura snobo? - ... funkciado ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Manifestacii samtempe ===================== Organizoj de nia movado kutime ne havas monon por pagitaj reklamoj en la amaskomunikiloj, televido, radio, ktp, do malofte nia afero aperas en ili. Sed sen publika atento kaj subteno ni malfacile povos atingi, ke en diversaj forumoj oni komencu trakti pri la internacia lingva problemo. Tamen estas maniero, kiu ebligas la altiron de la publika opinio sen elspezo de grandaj monsumoj. Temas pri la surstrataj demonstracioj, okazintaj ekde 1988 en diversaj urboj, laux la iniciato de Verdula E-Asocio. Komprenu bone: ne temas pri protesto kontraux io, sed temas pri la publika manifestado de nia ekzisto, kaj de niaj postuloj! Tiaj surstrataj demonstracioj okazis en 1988 en Romo, en 1989 en Romo kaj Parizo, en 1990 en Parizo, Romo, Dublin kaj en 1991 samtempe en Londono, Bruselo kaj Romo! Samtempe en diversaj urboj -------------------------- Tre grava trajto de tiuj surstrataj eventoj estas la samtempeco! Ili okazas en la sama tago en diversaj landoj, kio montras la internaciecon de la postulo, kio estas apenaux neglektebla faktoro por neesperantistaj instancoj! Publikan debaton! ----------------- La cxefa celo de tiuj surstrataj eventoj estas altiri la atenton de la ekstera mondo, kaj postuli publikan debaton pri la internacia lingva problemo. La konkretaj celoj en unuopaj landoj povas varii, depende de la loka situacio. (Ekz. en la landoj de Euxropa Komunumo oni povas uzi la sloganon: "Per komuna lingvo al Euxropo") Sed la vojo por tio cxie estas la publika debato pri la internacia lingva problemo! Ni devas levi la problemon ne pri esperanto, sed pri la internacia komunikado! Kiam oni diskutos pri la temo, neeviteble aperos ankaux esperanto, des pli, se gxuste niaj organizoj iniciatis la aferon!!! Cxi-jare: la 10-an de oktobro ---------------------------- Dum la Viena UK estis kunsido pri la cxi-jaraj surstrataj demonstracioj. Do, gxi okazos lauxplane en Belgio, Britio, Italio, Hungario kaj eble en Nederlando kaj Francio! Surbaze de la gxisnunaj rezultoj, ni alvokas cxiujn esperantistojn por samtempa surstrata manifestado la 10-an de oktobro: Estas klare, ke por arangxi gxin, en la koncernaj landoj estas necese havi organizan teamon, kiu havas plurajn taskojn: - difini lokon de renkonto, kaj la promen-vojon; - prepari ian programon cxe la fino de la surstrata promeno; - informi kaj mobilizi kiel eble plej da esperantistoj; - prepari afisxojn, port-tabulojn, striojn; - prepari kaj multobligi disdoneblajn informilojn, flugfoliojn; - en letero tuj peti la organizadon de publika debato pri la internacia lingva problemo cxe la nacia televido, radio, ktp; anonci al la polico la daton kaj lokon de la manifestado; - zorgi pri la fotado de la demonstracio; - antaux la manifestado informi la amaskomunikilojn (prefere la sekciojn pri novajxprogramo kaj enlandaj politikaj aferoj de nacia televido kaj radio) pri la pasintjaraj eventoj, kaj averti ilin pri la cxi-jara, kaj inviti ilin persone vidi gxin. - post la manifestado prepari raporton kun fotoj pri la evento, kaj sendi gxin al la gazetaro, petante ilian aperigon. La sukceso de tiu demonstracio multe dependas de la zorga preparo, kaj de la nombro de cxeestantoj. Ni ne atendu tujan miraklon, sed konsciu, ke se ni faros nenion - okazos nenio, ecx, la jam akiritajn rezultojn de esperanto ni povas perdi! Do, ek al iu konkreta pasxo! Ni ne havas multan tempon, do vi tuj kontaktu vian landan asocion, cxefdelegiton, aux aliajn aktivulojn! Jen adresoj de tri konkretaj organizantoj: - ITALIO: Alberto Menabene, via Monti Sibillini 3, I-00141 Romo; - BRITIO: John Spencer, 30 Adolphus Road, London, N4 2AY; - HUNGARIO: Kultura E-Asocio, H-1675 Budapest, pk. 87. Tel: 1288258. ************************************************************************* Kaunas atentis al la esperanto-movado ===================================== Cxirkaux 30 personoj "gxuis" la aventurojn de lim-trapasadoj, veturante de la viena UK per aparta auxtobuso al la 65a kongreso de SAT en Litovio. Dum la kongresaj 10 tagoj Kaunas atentis al la e-movado. Pri la kunveno aperis grandaj artikoloj en 5 landaj gazetoj, kaj serio de mallongaj informoj estis publikigitaj en pluraj aliaj revuoj. La malfermon partoprenis la vicprezidanto de litovia parlamento Kazimieras Motieka, kaj la urbestro Arimantas Racxkauskas, kiu ecx mem estas esperantisto. La Prezidanto de SAT Ivo Peyraut dum la vojagxo al la kongreso grave malsanigxis, kaj li povis sekvi la eventojn el la berlina hospitalo nur per oftaj telefonkontaktoj. Al la kongreso aligxis 617 homoj. Partoprenis gxin entute 452 esperantistoj el 28 landoj, inter ili 302 (= 2/3) el la eksa Sovetio (109 el Rusio, 100 el Litovio ktp.) kaj 150 (= 33 %) el aliaj landoj (53 el Polio, 38 el Francio. ktp) Dum la kongreso okazis gxeneralaj kunsidoj de SAT, kunsidis 5 SAT-frakcioj (pacista, naturista, liberecana, sindikatista kaj liberpensula), kaj okazigis la gxeneralan kunvenon ankaux TANEF (Esperanta Fakgrupo de Naturamika Internacieco). Dum la kongreso estis akceptita deklaracio pri la neceso de solidareco inter la diverslandaj laboruloj, rezolucio pri radioelsendoj, kaj gvidrezolucio pri SAT-aferoj. La kongreso vere agrablan, allogan etoson, kio pleje dankeblas al la bona organizado de litovaj esperantistoj. La organiza teamo de Litova E-Asocio malgraux la eksteraj malfacilajxoj lerte kaj operative regxisoris la arangxon. La etoson ne gxenis ecx la fakto, ke nokte oni ofte devis uzi la teretagxajn fenestrojn anstataux la pordoj. aux ke anstataux A, Korjxenkov (gvidanto de Ruslanda E-Asocio, veturinta tamen al Vieno) oni surloke devis trovi novan gvidanton por la literatura laborgrupo, ktp. La sekva kongreso de SAT lauxplane okazos en auxgusto 1993 en Kazanlak, Bulgario. ************************************************************************* TEORIO ////// La eltiritaj citajxoj ===================== -------------------------------------------------------------- eble iel povos kontribui al la diskuto en EVENTOJ, diskuto vole-nevole resumante ideojn, kiu fortigas kaj malfortigas sin reciproke tra jardekoj de nia esperantista ekzistado. Mi citos asertojn de diversaj statusoj, sen distingi, cxu temas pri deklaro en grava dokumento, hipotezo en studo, aux frazo en respondo al intervjuanto. -------------------------------------------------------------- (dauxrigo de EVENTOJ n-ro 12/1992) 1990. "Mi kredas ke el la vidpunkto de la jarcentoj, en la longa periodo ni devas tamen ne perdi nian belan idealon, ke e-o estu la dua lingvo por cxiuj tra la mondo." John Wells, Budapesxta Informilo, 1990.02.01. 1990. Batali por la fina venko laux la malnova strategio karakterizanta la plejparton la esperanto-societoj, signifas ankaux elekti inter sxtatistoj, aux plej ofte pasive akiri ilin dumvoje. La dangxeroj de tiu cxi strategio farigxis pli evidentaj en 1990, gxuste dek jarojn post la lanco de la Manifesto de Rauxmo. ... Soldatoj rekrutitaj inter diktatoroj, advokatoj dungitaj inter koruptuloj: de Francisco Franco (alta protektanto de UK 1968) gxis Fidel Castro, kun la apenaux evitita kolonelo Papadopoulos, ni konkludas, ke dank' al la pracelanoj, la bona lingvo estas en bonaj manoj! Nia invito al optimismo (morala raporto diskutita kaj aprobita de la gxenerala asembleo de LF-koop; 1991.04.21.) 1981. Nian evoluon mi do vidas jene: - La elformigxo de esperanta komunumo: (socio) gxis 1920. - la stabiligxo de la socio - gxis 1980. - la epoko kiu komencigxas (epoko penetra) - ? - la unua sojlo - ? - la dua sojlo - ? - la fina venko - ? Jerzy Leyk: Kio bremsas evoluon. En: Pola esperantisto, 1981/3-4. 1991. La Manifesto de Rauxmo estis lancxita la 1-an de auxgusto 1980 -- antaux dekunu jaroj. En si mem la manifesto estas tre mallonga skizo,.. Tiuj ideoj trovis redifinon kaj plilargxigon per postaj dokumentoj, ekzemple la deklaro de PSEK, la studoj de Sandor Revesz kaj Jerzy Leyk. ... Oni komencas koncepti la esperantistaron ne nur kiel disciplinita movado, kiu devas konkeri la mondon, sed ankaux kiel komunumon, funkcianta pli-malpli kiel disa minoritato tra la mondo. Tia diasporo, kiel disa minoritato, havas unu cxefan referencon en la lingvo, en la komuna lingvo Esperanto. Do, estas profunda modifo de la sociologia bildo de Esperanto. La rauxmismo opinias, ke la esperantistaro restos minoritato dum longa tempo. Oni ne scias dum kiom da tempo, sed sendube tre, tre tre longe. Cetere, ne estas eble indiki movadon, kiu farigxis majoritato; ecx la kristanismo ne havas majoritaton en la mondo. Do nenio vere konkeras la mondon iam, kiam se gxi respondas al iu baza fundamenta bezono. Kaj certe la bezono pri komunikado ekzistas, sed la kontentigo, kiun donas esperanto, estas iu aparta kontentigo. D-ro Giorgo Silfer: Pozitiva evoluo al la konservativa silento. En: Bulgara Esperantisto, 1991/12, p. 6-9. 1991. Kerne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kaj desubemaj agantoj... Kvankam naivaj revoj pri baldauxa fina venko povas naski frustraciojn, certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron pri signifa disvastiga sukceso... signifa kvanta kaj kvalita salto en la uzo de esperanto ne okazos: - sole per klopodoj de la nunaj parolantoj... - sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj... El Proklamo de Voss, laux Internacia Pedagogia Revuo, 3/91, p. 4. Eventoj, 2/1992. 1967. ... la kampoj rikoltendaj restas gxishorizonte flava. Nur manplenoj valoraj akiritas. Sed ni festas La laborfinon jam komence! Venoj de tero-esploristoj de l'spirito apenaux lasis spurojn, sed azenoj neniam mankas kun kultisma mito blekstrecxi busxojn... Edwin de Kock: (E)pistolo al poetoj tro tradukemaj laux Poemaro kaj prozeroj, 1967.9.28, p. 45. 1991/1992. Kiel harmoniigi la desuprajn oficialajn kampanjojn kun la desubismaj kulturaj iniciatoj por ke ili povu minimumu kunekzisti? Stefan MacGill, Eventoj, 3/1992. 1992. ... de honoroficanto oni ne povas postuli perfektan laboron... Lu Wunsch-Rolshoven, laux Seminara Gazeto TEJO-PSEK, Eventoj, 2/1992. 1992. Esperanto estu konsiderata kiel unu el la ekzistantaj lingvoj! KRUCO Eventoj, 6/1992. 1992. Eble ni ne tro insistu krei propran kvazaux-nacion...? Sandor HIDEG, Eventoj, 6/1992. 1992. Kiuj primokas la heredajxon de Zamenhof: interna ideo, stranga forto, fina venko, tiuj "samideanoj" (?) eble senkonscie, sed cxiamaniere batas en cxerko (!) de la esperanto-movado la lastajn najlojn. Paulo Benno, Eventoj, 7/1992. 1991. Miaopinie, se temas pri la karakterizaj trajtoj de esperanto, la unuan lokon okupas ne propedeuxtiko, sed la ebleco kontakti novmaniere... Ni urgxe bezonas novajn sloganojn: For la izolitecon! Transpasxu la limojn!... Ni lancxu do la sloganon: Internaciecon en la praktiko! KRUCO Laux Internacia Pedagogia Revuo, 3/1991. p. 6. 1991. Esperanto estas kulturo. Tiuj, kiuj lernas kaj uzas la lingvon, havas eblecon ekkoni novajn kulturajn valorojn, eksenti la gxojon de la kontakto kun nekonata kultura mondo. Georgi Mihalkov, Bulgara Esperantisto, 1991/12, p. 4. 1991. En la konservativa linio la ideo estas, ke ni devas esti pli multaj, cxar ju pli multaj ni estas, des pli forte ni povas premi. El la rauxmisma ideo ni devas esti pli multaj, cxar ju pli multaj ni estas, des pli multaj vivas nian kultur-modelon. ...Mi opinias, ke dum la okdekaj jaroj, en la fazo de pura teorio, multo estas suficxe ellaborita, do oni devas en fazo multe pli praktika produkti ... tiujn servoj, tiujn varojn, kiuj utilas por altigi la kvaliton. D-ro Giorgio Silfer, Bulgara Esperantisto, 1991/12. p. 7. 1991/1992. La jubilea dudek-kvina konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) akceptis ... dokumenton por kontribui al la strategiaj debatoj en la Movado. Por loki gxin historie, memoru la Deklaracion de Tireso (Svedio) 1969, kaj la Manifeston de Rauxmo (finnlando) en 1980. Konferencinte en Norvegio, dudek kaj dek jarojn post tiuj eventoj kaj aliaj dokumentoj, sxajnis oportune rekonsideri ilin. Nia rezulto nek celas lancxi novan direkton, nek proklami novan revolucian malkovron, sed resumi tion, kion la plimulto de esperantistoj jam decidis kaj komprenis por si mem, kaj iel sintezi la pretendojn de la antauxaj dokumentoj kune kun tauxga sinteno por instruistoj. Laux internacia Pedagogia Revuo 3/91, Eventoj, 2/92. 1992. La suprajn asertojn retajpis kun emfazoj kaj rekomendas relegi la kompilinto: Blazio Vaha, Hungario. ************************************************************************* ANONCO ////// LA KVINPETALO ============= internacia stagxejo de LF-koop respondecas: Suzanne Bourot administras: Societo Yvonne Martinot, pcxk Limoges 2408-62 H route de Civaux, F-86410 Bouresse (Francio) tel. +33-49-428074 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Ekologiaj artikoloj bonvenas ============================ Cxe la euxroparlamenta grupo "La Euxropaj Verduloj" bonvenas cxiu artikolo, ankaux en esperanto, pri ekologiaj problemoj kaj cxiu informo pri ekologiaj okazajxoj, kie (ankaux) esperanto estas laborlingvo. Nuntempe tiu grupo havas 30 membrojn: Belgio 3, Francio 8, Germanio 8, Hispanio 1, Italio 7, Nederlando 2, Portugalio 1. Bonvolu atenti: La Euxropaj Verduloj interesigxas NE pri esp-o, sed pri uzado de la Internacia Lingvo por ekologiaj celoj! La Verda Partio diskonigis sian programon ankaux en esperanto okaze de la euxropa baloto. Kontaktadreso: S-ro Leo COX, La Euxropaj Verduloj, Euxropa Parlamento, Belliard-str. 97-113, B-1040 Bruselo, Belgio. Tel.: +32-02-2342315. ************************************************************************* Genealogia societo ================== Silezia Genealogia Societo sercxas kontaktojn kun genealogiaj societoj en la tuta mondo. ul. Dubois 3, Pk 16, PL-50-952 Wroclaw 17, Polio. Tel/fakso: +48- 71-226954. ************************************************************************* KOMERCA APLIKO ////////////// Kontaktoj sercxataj! ==================== Karaj gekolegoj, se vi konas iun firmaon pretan kunlabori kun litovaj eksportaj-importaj firmaoj pere de la internacia lingvo esperanto pri intersxangxado de diversaj varoj, krudmaterialoj, ktp. bv. sciigi ilin pri esperanto-merkato en Litovio! UAB "STATYBA", c/o A. Ramonas, Pk. 15, LT-5030 Kedainiai, Litovio. * * * IKS-bazaro ---------- Novfondita privata turisma kaj komerca entrepreno el Zagrebo deziras kunlabori kun similaj entreprenoj eksterlande pere de la internacia lingvo. Kontaktadreso: Internacia Kultura Servo, pp 499, HR-41000 Zagreb, Kroatio/Horvatska. * * * La akcia kompanio "NOOR TURIST" (Juna Turisto) el Estonio sercxas eksterlandajn partnerojn por akcepti junularajn turismajn grupojn. En cxiu veturonta grupo devas esti unu esperantisto-interpretisto. Kontaktadreso: Noor Turist, August Kilk, pk. 141. EE-0090 Tallin, Estonio. * * * Tajpi, komposti, ktp... ----------------------- "Mi faras cxiuspecajn laborajxojn per komputilo kun laserprintilo: mi tajpas (en esperanto aux ne) tekstojn, librojn, tezojn, k.a. Prezoj kaj pagkondicxoj laux la laboro." S-ro Stephane DUPIN, 90 bis rue Roger, Salengro, F-94490 Ormesson, Francio. ************************************************************************* Ukraina Verdula Partio volas uzi esperanton =========================================== Dum la 2-a kongreso de la Ukraina Verdula Partio (UVP) estis akceptita rezolucio, kiu alvokas cxiujn membrojn lerni kaj uzi esperanton por la komunikado inter verduloj de la tuta mondo. Prezidanto de la partio, Jurij Sxcxerbak estis elektita ministro pri defendo de la naturo. Unu el la kunprezidantoj estas I. Pusxkar - aktiva esperantisto kaj naturprotekta aganto. M. Heller membro de Koordina Konsilio de UVP. El Litova Stelo 4/1991. ************************************************************************* ESPERANTO EN LA PRAKTIKO ======================== Sendu ankaux Vi informojn pri cxia ekstermovada uzo de esperanto! ************************************************************************* Terminologia Esperanto-Centro en Kladno ======================================= TEC de UEA por faka lingvo en esperanto transiris el la militinta Zagrebo al Kladno en CxSFR. Gxia gvidanto estas ingx. Jan PospĒsil. TEC preparos terminarojn, fakajn vortarojn kaj tekstojn, por ke esperanto povu penetri en la sciencon kaj teknikon. Por akiri pluajn monrimedojn por TEC estis fondita kaj jure registrita "Nezavisla terminologicka nadace" (Sendependa Terminologia Fondajxo). Al la fondajxo eblas donaci ne nur monon, sed ankaux cxekojn, akciojn, obligaciojn. Jam deko da cxehxaj aktivistoj de la sciencteknika sekcio promesis donaci al TEC kaj gxia fondajxo dek procentojn de siaj akcioj, kiujn ili akiros per la kupona privatigo. Cxu oni povas kalkuli ankaux je via helpo? Ingx. Jan Pospisxil, Leningradska 3112, CS-272 04 Kladno-4, Cxehxoslovakio. tel. +42-312-781547 Starto 2/92. ************************************************************************* Esperanto-Servo pri Komercaj Interrilatoj, ESKI Denove pri ESKI! ================ Mi sciigis la ideon pri ESKI al UEA, kiu prezentis gxin kiel artikolon al la redakcio de EVENTOJ, kompreneble kun mia konsento. Tiam mi ankoraux ne sciis multe pri la aktivado de IKEF. Felicxe mi ricevis diversajn reagojn flanke de IKEF, kiuj baldaux konvinkis min, ke multo pri kio mi parolis, jam de IKEF estas farata. Mi ankaux ricevis kelkajn numerojn de la revuo La Merkato kaj konstatis, ke gxi pravas esti aktiva rilate al kontaktoj, kiujn entreprenoj orienteuxropaj kaj aziaj bezonas, kiuj volonte komercas kun landoj en okcidenta Euxropo kaj Usono. Lauxdon gxi havu! Kio mankas, miaopinie estas centraj adresoj en cxiu lando, al kiuj cxiaj entreprenoj povu adresi sin, kiuj volonte establos utilajn kontaktojn kun malfacile atingeblaj firmaoj, industrioj ktp., plej ofte pro lingvaj malfacilajxoj. Ion tian mi celis kun la ideo pri ESKI. Kompreneble estas eble uzi la kontaktadresojn (de la perantoj), kiuj publikigis en La Merkato, sed mi pensas, ke tio ne estis la intenco. Cetere mi ne volas dispecigi la bonajn kontaktojn, kiuj jam ekzistas sur cxi tiu kampo, nek volas akceli, ke ekestu nova organizo. Kontrauxe, mi volonte volus, ke IKEF akceptu la ideon, ke gxi akcelu la fondon de landaj centroj, kiuj estu direkta helpo al ne-esperantistaj organizajxoj, entreprenoj, ktp. Espereble la IKEF- estraro volas transpreni la torcxon. ingx. Tammo Kanter, Ten Utlodreef 24, NL-7921 HP Zuidwolde. Startigi novajn servojn ne estas simpla afero. Oni devas zorgi pri teknikajxoj, pri ejo, pri financoj, ktp - kaj cxefe pri reklamado. Gxis la landaj ESKI-centroj povas igxi memstaraj, eble estus oportune funkciigi ilin - en la komenca periodo - en la kadroj, aux kun la auxspicio de la landaj E-Asocioj. Ilia adreso kutime estas gxenerale konata (telefonlibroj, publikaj informservoj ktp), ili povas enmeti informojn pri ESKI en siajn flugfoliojn, nacilingvajn informilojn, ktp. Kompreneble la auxspicio de landaj 0-asocioj estas necesa nur en tiuj landoj, kie la IKEF membroj, aux la entreprenistoj-esperantistoj ne povas/volas fari la Servon mem. Laux mi estas du BAZAJ POSTULOJ por ekfunkciigi ESKI: - La Servo devas labori profesinivele! (Komprenu bone: temas ne pri salajriteco, sed pri la labor-kvalito). Eventualan fikvalitan laboron la ekstera mondo konsideras, kiel kvalito de la tuta esperanto-movado! - Oni devas garantii long-dauxran funkciadon de la Servo. La reklamado kaj propagando portos rezultojn eventuale nur post monatoj aux jaroj! Se dume la ESKI-centro cxesos funkcii, la ekstera mondo konsideros nin fidiletantoj... Laszlo Szilvasi, Hungario ************************************************************************* inter - helpo Fama cxehxa biero ================= Cxu vi havas intereson pri kvalita, tamen ne multekosta cxehxa biero? Ni povas gxin oferti al vi jam kun prezo 0.35 DEM/1.5 lt aux konservojn 0.33 lt por 0.45 DEM. Garantio de la biero en boteloj min. 1 monato, en konservoj min. duono de la jaro. Ni povas eksporti ankaux aliajn varojn, aux kunlabori en la sfero de turismo. Seriozajn ofertojn sendu tuj al nia adreso, kien ni invitas komercistojn por eventuala detala traktado. INTERHELPO, pk. 44, CS-150 00 Praha 5, Cxehxoslovakio. Tel/fakso: +42-2-542993. ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Meditado post grandsignifa artikolo =================================== Forte kaptis min la cxefartikolo de EVENTOJ (N-ro 10): "Kiuj ni estas esperantistoj?". Cxar gxi tusxas problemon, kiu strikte ligigxas al edukado, kaj cxar la prezentita temo estas pli ol aktuala, mi sentas la bezonon aldoni mian opinion. La konstato de la auxtoro Laszlo Szilvasi (:silvaasxi) estas gxusta komparante niajn zorgojn kun tiuj de naciecoj. Plue, mi tute konsentas, kiam li akre distingas esperanto-parolanton disde esperantisto, konsiderante cxi-lastan plenkonscia esperanto-parolanto. Kaj jen la demando de demandoj: kial el pluraj miloj da novaj esperanto-parolantoj (esperantuloj) ne farigxas esperantistoj? Gxuste rezonante venas fine la auxtoro al edukado, sed temas pri edukado en plej vasta senco. Estus granda mistrafo redukti edukadon al lerneja aux lingvokursa edukado, cxar post tiuj kursoj ekestas ja tre multaj (ne cxiuj kompreneble) potencialaj esperantistoj, kaj ne cxiam la instruisto aux kursgvidanto kulpas pri la perdigxo de esperanto-parolantoj. Ne cxiam, sed vere estas cxi-terene multaj farendoj. Ni rigardu almenaux kelkajn lauxvice: 1. Niaj lernolibroj estas tro lingvocentraj. Pri kio mi pensas? Ni opinias, ke suficxas transplanti pli-malpli bone la gramatikon kaj leksikon de la Internacia lingvo, kaj tuj ekestas bonaj esperantistoj. Kiel la praktiko pruvas, tio estas grava eraro, cxar la lingvo estas nur unu el la konsistigaj elementoj. Mi, ekzemple, estas konvinkita pri tio, ke nia instruado estus pli ol duoble efika, se la lernantoj estus konsciaj pri la misajxoj de lingva diskriminacio. Niaj lerniloj honteme prisilentas la fakton, kiu estis la motivo de cxiuj artefaritaj lingvoprojektoj. 2. Prepari al internacieco oni povas per vera internacia kunagado. Sed vidu, ni esperantistoj plej ofte nur parolas pri gxi, kaj apenaux fruktuzas la avantagxojn, kiujn prezentas al ni la senlimeco de nia lingvo. Miaopinie estas rekte malutile ricevi la plejmulton de E-impresoj disde samlingvanoj, des pli ke cxiokaze uzo de Esperanto estas snobismo kaj cxiu mense sobra persono baldaux transiras al la uzo de la komuna etna lingvo, sekve komencanto facile miskonkludas. Se la impresoj venus de alilingvanoj, ligigxo al esperanto estus pli forta kaj rezistiga... Tial mi ne komprenas, kial ni volas cxion solvi je nacia nivelo. Al vera esperantisto la nacia solvo povas esti la lasta alternativo. Sen translimaj vivaj kontaktoj oni ne atingas internaciecon. Ni bezonas do strukturon, kiu harmonias kun la spirito de la Internacia Lingvo. 3. Kio malhelpas disvolvigxon de internaciismo en la nuntempa socio? Grandparte absoluta nekono de alietnaj kulturoj, cxefe tiuj de malgrandaj popoloj. Por altiri okulfrapan ekzemplon, mi demandas: kion hungaroj scias pri la kulturo de serboj, kroatoj, slovenoj, auxstroj, slovakoj, ukrainoj, rumanoj, do cxiuj popoloj nin cxirkauxantaj? Preskaux nenion. Kaj kiu lernis nenion, ofte opinias: tia simple ne ekzistas. Jen el kio venas multfoje sento de superemo, troa nacia fieremo. En tiaj cirkonstancoj kiu do povas esperi veran harmonion inter diverslingvaj popoloj? Por forigi tiun nenormalan situacion, la esperantistoj devas ion fari, cxu ne? 4. Esperantismo kaj toleremo estas nedisigeblaj nocioj. Tamen ne mankas cxe ni diskutoj, kvereloj malbonintencaj, kiuj fontas el envio, malsxato al proksimuloj. Tio estas parte komprenebla, cxar la homo estas pekema. Sed doloras al mi vidi, ke ankaux ni venis jam al tiu stadio, en kiu oni hontas elmontri amon aux respekton al samcelanoj. Se ni cxiuj iros laux apartaj, individuaj vojoj al nia "sankta celo", ni neniam atingos venkon, cxar nur pli-malpli kompakta premgrupo povas esperi sukceson. Niajn klopodojn devas penetri fido kaj toleremo, per diktatoraj, postulemaj rimedoj oni ne efektivigas humanajn ideojn. Estas do necese konscie eduki al toleremo, cxar sen si ni neniam eliros el la nuna stagnanta situacio. Fine mi novas koncize resumi miajn aldonajn pensojn jene: ni devas agi pli vaste, tro strikta, sole poresperanta laboro ja ne trovas suficxe largxan bazon. Ni devas trovi aliancanojn el tiuj, kiuj simile al ni reprezentas humanajn valorojn, kaj ni, aliflanke, senhezite dissemu cxiujn noblajn valorajxojn, kiuj venas el la ideo de la Internacia Lingvo kaj kuragxe levu vocxon kontraux cxiaspecaj malnoblaj restajxoj de la pasinteco. Kruco ************************************************************************* Eldonkvantoj... =============== "Esperanta kulturo estas lingva, do libra kulturo. Fakte libroj - ekde la unua, lauxaspekte modesta de la jaro 1887 - estis cxiam esencaj en la evoluigo de nia lingvo kaj en la ricxigo kaj nuancigo de gxiaj esprim-kapabloj. Fieras ni pri la atingoj de nia originala literaturo kaj propagande distrumpetas ni, ke gxi estas komparebla kaj lauxkvante kaj lauxkvalite kun multaj literaturoj de etnolingvoj. Kvankam - pli bone: pro la fakto, ke - la supraj asertojn gxustas, analizo de la esperanta libromerkato metas nin en profundan embarason. Ekzemplo: La eldonejo PRO ESPERANTO reeldonis en 1990 la jam de jardekoj elcxerpitan originalan romanon "Maria kaj la grupo" (Emba, 172 p., 25.50 gld), kies temo estas la esperanto-movado. Oni povus konjekti, ke cxiu sxatanto de la Originala literaturo emus acxeti tiun verkon. Kaj jen sobra fakto: en la unua jaro post gxia apero vendigxis nur 70 ekzempleroj." (Herbert Mayer "Kiel statas nia kulturo?" en "La Dua Jarcento"; IEM n-ro 159) Tiuj plendoj de Herbert Mayer: "Nur 70 ekzempleroj" - venis en mian kapon dum legado de noticoj de Viktor Sxklovskij (unu el eminentaj rusaj literaturologoj kaj kulturagantoj). En "Eldonkvantoj de niaj revuoj" li notas: "Eldonkvanto de 'Literatura Gazeto' estis 'apenaux cent' (Barsukov, vol. III, p. 14). Al gxi kontribuadis Pusxkin. Ankaux eldonkvanto de 'Teleskopo', al kiu kontribuadis Belinskij estis tiom malgranda, ke la eldonisto konscie pereigis la revuon, publikiginte en la 15-a kajero 'Filozofian leteron' de Cxaadaev. 'Euxropano' kun la nomoj de Jxukovskij, Jazykov, Boratynskij kaj Pusxkin havis 150 abonantojn. Sed 'Nuntempulo' atingis la kvanton de abonantoj 500. 'Biblioteko Por Legado' havis sukceson, kion, certe, oni ne povas riprocxi al gxi. 'Mirgorod' kaj 'Arabeskoj' ne disvendigxis" Supozeble estas suficxe trafa paralelo el ora epoko de rusa literaturo: ja "Nuntempulo"-n redaktis AS. Pusxkin mem, al Biblioteko "Por Legado" kontribuadis Lev Tolstoj, la auxtoro de "Mirgorod" kaj " Arabeskoj" estis N.V. Gogol - por konfirmi la vortojn de Euxgene de Zilah (vd. "La Gazeto" n-ro 31) pri cent esperantistoj, kapablaj krei evoluitan kulturan vivon en esperantio. Eldonkvanto apenaux estas tauxga kriterio por speguli la valoron de koncerna verko aux revuo, nek signo de kultura malevoluo. Sed... (cxu por dubigi min mem?) - trafis la manojn numero 123 de KONTAKTO kun verko de Alessandro Amerio ("Cxu mi rajtas enmiksigxi?"), kiu bele rivelas la gxeneralan tendencon de monda kulturvivo ankaux en esperantismo: "Jen tiu milo aux kelkaj miloj da gejunuloj, kiuj vojagxas eksterlanden por viziti kongresojn, perfekte kongruas kun mi, kaj miaj geamikoj... Mi tute ne emis partopreni la pompan altekostan bufedon dum la UK mi preferis iri diskoteken: tie mi trovis neniun plenkreskan kamaradon, kun kiu diskuti pri literaturo kaj movado nur gejunulojn, kiuj dancis kaj parolis pri "evoluigxo"... Dum la programero 'lauxtlegado de fruaj Zamenhofaj verkoj', okaze de la lasta kultura vespero, kiun mi partoprenis mi iom oscedis... Preskaux neniam mi acxetas ion en libroservoj, kaj en tiuj okazoj, efektive temis pri Valano... La lasta parto de la artikolo donis la finan baton al mia skuita memfido, aperas nomoj, titoloj, kaj ecx citajxoj, je kiuj mi estas alergia. (...) Bedauxrinde mi opinias, ke ni devas fari en Esperanto amasfenomenon..." Jen aktiva pozicio, kiu sufloras, ke ecx 70 ekzempleroj venditaj estas tro multo por esperantismo. Se en epoko de A.S. Pusxkin la eldonkvantoj estis malgrandaj pro amasa analfabeteco en Rusia imperio, nun la eldonkvantoj en esperantio malgrandas pro... mi supozu, amasa atako kaj penetro en cxiujn cxelojn de kultura vivo de aroganta amaskulturo, - cxu ne estas la temo por aparta artikolo? Natan Procenko, Survoje N-ro 11/1992. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Internacia Foiro de Esperanto-Turismo ===================================== 26. septembro - 2. oktobro, Bydgoszcz, Polio La Foiro estas la plej prestigxa kunvenejo por organizantoj de esperanto-turismo. Gxin partoprenas reprezentantoj de preskaux cxiuj vojagxoficejoj, aplikantaj esperanton. Dum la Foiro oni resumas la cxi-jarajn organizajn kaj financajn demandojn, priparolas kaj preparas (multaj ecx jam surloke subskribas) la kontraktojn por la sekva jaro. Dum la Foiro okazas ankaux la jarkunveno de "MONDA TURISMO", jxus akceptita en UEA kiel " aligxinta faka asocio". La cxi-jara (jam 18-a) Foiro okazos en la hotelo "Esperanto" de la vojagxoficejo Esperantotur. Kontribuo al la elspezoj de la Foiro: 200 NLG persone (UEA-kodo: etur-p), aux samvaloro en zlotoj surloke. La partopreno en la Foiro estas rekomendita al cxiuj organizoj, kiuj cxefterene aux flanke okupigxas pri e-turismo. Ankaux individuaj interesigxantoj estas bonvole akceptataj. Monda Turismo, ul. Sklodowskiej-Curie 10, PL-05-094 Bydgoszcz, Polio. Telefono: +48-52-415744. Telefakso: +48-52-415115. ************************************************************************* Novjara Junulara Renkontigxo ============================ en Swieradow Zdroj, Polio La komuna arangxo de PSEK kaj Junulara Sekcio de silezia Esperanto- Asocio okazos inter la 28-a de decembro gxis la 3-a de januaro en montara kuracloko Swieradow Zdroj kun tre pitoreska cxirkauxajxo, alloga por skiantoj, piedturistoj kaj natursxatantoj. Dum la arangxo krom la distraj aferoj oni traktos ankaux la temon: "Estis arbaroj, cxu ne estos arbaroj?". La novan jaron oni renkontos per la tradicia maskobalo! Kotizoj inter 180 kaj 280 NLG, resp. 1.050 kaj 1.400 mil zlotoj por ekssoclandanoj. Aligxo validas nur kun antauxpago. Kontribuantoj al la programo povas interkonsenti pri eventuala rabato. La nombro de litoj estas limigita, do decidu rapide! Pliajn informojn petu cxe: Elzbieta Kulil, ul. Orzechowa 107. m. 2. PL-50-540 Wroclaw, Polio. ************************************************************************* Konkurso en Vilnius =================== La tradicia, 24-a konkursado en arta kreado de esperantistoj okazos dum la 3-a kaj 4-a de oktobro en Vilnius, Litova Respubliko. La konkursoj okazos en jenaj brancxoj: 1. prozo originala; 2. poezio originala; 3. kantoteksto originala; 4. melodio originala; 5. deklamado; 6. arta legado de prozajxo; 7. rakontado pri iu okazintajxo; 8. kantado; 9. koloraj diapozitivoj; 10. pentrajxoj por afisxo pri e-kurso en ajna lingvo. Informoj pertelefone: Vajtila'vicxus (+7-012-442706 logx.). Laux Litova Stelo 5/1991 ************************************************** * LA CxI-JARA "IS" DE GEJ OKAZOS * * NE EN SCHLESWIG, * * SED EN BAD KLEINEN! * * Pliaj detaloj en la sekva numero! * ************************************************** AFRIKA AGADO //////////// La unua tutlanda e-renkonto =========================== Post cx. 4 jara preparo, en la komenco de julio okazis la Unua Tutlanda Renkontigxo en Dar es Salam, Tanzanio. Kunvenis reprezentantoj de cx. 20 kluboj, kaj cxeestis 2 svedinoj kaj unu italo. La distriktestro de Dar es Salam partoprenis la inauxguron, la reprezentanto de la ministro pri edukaj aferoj - la fermon de la renkontigxo. Dum la "kongreso" la nomo de Tanganyika Esperanto-Asocio estis sxangxita al Tanzania E-Asocio, estis akceptita nova statuto (bazigxanta sur membreco de kluboj), kaj estis elektita nova estraro. Dum la renkontigxo estis transdonitaj la donacoj de Sveda E- Federacio, la Sveda Junulara E-Unuigxo, kaj de diversaj kluboj: granda kvanto de libroj, T-cxemizoj, tajpilo, cxapeloj, ktp. 90 minuta sonregistrajxo sur kasedo pri la Unua Tutlanda Renkontigxo estas mendebla kontraux 5 USD cxe: Anita Dagmarsdotter, Mariehamnsgatan 18, S-16479 Kista, Svedio. Adreso por salutleteroj, koresponddeziroj, por viaj eventualaj subtenoj, kaj por cxiatipa kontakto: Tanzania E-Asocio, SLP 23390 Dar es Salam. ************************************************************************* MOVADO ////// Borso de E-manuskriptoj ======================= La centro INTERKULTURO (Kozevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio) organizis la unuan internacian renkontigxon de posedantoj de cxiuspecaj manuskriptoj en esperanto la 31-an de majo 1992 en Maribor. Kolektigxis 15 personoj el Slovenio, Kroatio, Auxstrio kaj Italio por trakti la celojn kaj la estontan agadon de la Borso. Jen la konkludoj: 1. INTERKULTURO dauxre gvidu la Borson kiel agentejo por perado de e-manuskriptoj. 2. INTERKULTURO eldonos, ekde auxtuno 1992, bultenon en kiu aperos gxis 100-vortaj priskriboj de cxiu anoncata manuskripto: La bultenon ricevados cxiuj abonantoj, cxiuj e- eldonejoj kaj cxefaj e-gazetoj. (Petu abonilon kaj anonc- formularon.) 3. INTERKULTURO organizos cxiujare 1-2 renkontojn por manuskripto- posedantoj, eldonistoj kaj presistoj, en kiu oni traktos ankaux problemojn de tradukado kaj iniciatos projektojn. La sekva Borso okazos en Maribor la 12-13-an de decembro 1992. Zlatko Tisxljar Esperanto, junio 1992. ************************************************************************* Konkurso pri arta traduko ========================= La Gimnazio Banyai Julia en la urbo Kecskemet, Hungario, organizas tutlandan konkurson pri arta traduko por lernejanoj! La kasxnomaj konkursantoj devos traduki cx. 20 linian e-tekston al la hungara en du kategorioj: baz- kaj mezlernejanoj. Gajnintoj de ambaux kategorio estas premiataj okaze de la decembra Zamenhof-tago. Petu detalan alvokon de: Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-Fako, Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. ************************************************************************* Du asocioj en Sankt-Peterburg ============================= Ekde julio en Sankt-Peterburgo ekzistas du apartaj e-centroj. Unu el ili, nomata Esperanto-Asocio en Sankt-Peterburg estas la tradicia e-organizo, (prezidanto: Ljudmila Titova, Srednegavskij prosp. 9, kv. 45, RUS-199106 St-Peterburg, Rusio. Tel: +7-812-2174052), la alia "Sankt-Peterburga E-Societo ESPERO" okupigxas cxefe pri turismo, uzante la teknikajxojn de la e- vojagxoficejo de UNIVERS. (pk. 130. 197022 St-Peterburg, Rusio, tel: +7-812-23447.59). Laux Kongresvocxo (65a SAT), n-ro 7 kaj 10). ************************************************************************* Novaj Cseh-instruistoj ====================== Dum la 26-a ILEI-Konferenco en Bratislavo, Cxehxoslovakio okazis Cseh-seminario grado "C", inkluzive diplomigan ekzamenon. La seminarion kaj ekzamenon gvidis prof-ino Katalin SMIDELIUSZ el Hungario. Partoprenis gxin 5 personoj el 3 landoj. Jen la nomoj de sukcesintoj: D. Kowalska el Nowy Sacz - Polio, J. Tokarska el Choczow - Polio, A.P. Tabacki el Katowice - Polio, G. Tilleux-Craenhals el Erpent - Belgio, J. Verveij el Veliko Tirnovo - Bulgario. Gratulojn, kaj sukcesan aplikadon de la lernita metodo deziras al cxiuj la estraro de IEI. Se organizantoj de e-kursoj bezonos bonan instruiston (23 adresoj el 4 kontinentoj) bv. turni sin al adreso de: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Hago, Nederlando. ***************************** * KONTAKTO * * Socikultura revuo de TEJO * ***************************** Kroata Esperanto-Unuigxo, KEU ************************************************************************* Nova e-organizo en Kroatio! =========================== "La ekzistinta e-organizo de Kroatio jam longlonge lacigxis membre, labore kaj organize, ne anoncinte sin kontraux la neagado kaj neordo. Nenia vocxo al Euxropo kaj al la mondo. Tia e-organizo dum monatoj ne kunvenadis, kaj ne donis vocxon pri la terura situacio en Kroatio. Nur fajrero de Zagreba E-Ligo vorte, letere kaj preleginte en e- kongresoj kaj kunvenoj elradiadis la terurajn novajxojn pri la Patrolando. La agemaj esperantistoj post la ekscio, ke lauxstatute Kroata E-Ligo KEL ne povas antauxenigi la laboron, kaj pro militaj kialoj gxi ne havos eblecon kunveni... decidis labori solaj, kiel oni diras obstine antauxen. Kroata Esperantista Unuigxo havis la fondkunvenon la 14-an de decembro 1991 en Zagreb, kie la membroj akceptis la statuton, kiel jura dauxriganto de la samnoma organizo, fondita la 2-an de januaro en 1909. Post la fondo ekis la entuziasma laboro. Estas jam fonditaj la junulara kaj pedagogia sekcioj. La plej nombra kolektiva membro Kroata Fervojista Societo intertempe estis akceptita en IFEF, kaj en Zagreb oni fondis junularan societon. Estis preparataj diversaj kontribuajxoj por la e-elsendoj de Kroata Radio - gxis gxi ekzistis, estis lancxita nova interna informilo "Kroata Esperantisto". Nun estas preparata al eldonado dulingva poemkolekto de kroatoj, vivantaj en Hungario, estas organizata la libroservo, la Pasporta kaj Gastiga servo, ktp. Prezidanto de KEU: Radenko Milosxevicx, la sekretario: Marija Belosxevicx. Adreso de KEU: Trg Burze 2, HRV-41000 Zagreb, Kroatio. laux Kroata Esperantisto 1/92. Dum la UK en Vieno la Komitato de UEA kiel "Landa Asocio" rekonis ne KEU, sed KEL. La red. ************************************************************************* Studi esperanton en Svedio ========================== En Svedio ekzistas la nura eblo en Euxropo studi esperanton intense dum ses semajnoj. Tio estas ebla cxe la popola altlernejo kun esperanto-fako en Karlskoga. Cxar la lernejo estas parto de la sveda studosistemo, gxi ricevas monon de la sxtato, kio rezultigas vere favorajn prezojn (logxado en unupersonaj cxambroj, mangxado dum 5 tagoj de la semajno eblo memfari mangxajxojn dum la semajnfinoj, kaj la tuttempaj studoj kostas nur 2450 svedajn kronojn). Krome eblas uzi bibliotekon, lingvo-studion, sportejon kaj ecx ricevi instruadon en aliaj fakoj sen pluaj kostoj. Dauxriga kurso en esperanto okazos de la 2-a de novembro gxis la 18-a de decembro. Kursanoj de nepagipovaj landoj povas akiri stipendion. Kontaktu: Karlskoga Popolaltlernejo, Esperanto-fako, p.k 192. S-69124 Karlskoga, Svedio. ************************************************************************* Espero anstataux glavo ====================== En la numero auxgusto (2)-92 de EVENTOJ aperis artikolo "Esperantista solidareco". La nomo kaj UEA-kodo de la tiea agado estas "ESPERO" anstataux la unua varianto "Ne al glavo". Sendante vian subtenon b.v. mencii la novan kodon: ESPERO. inf. laux Esperanto 8/92. ************************************************************************* ALVOKO ////// Diplomoj pri esperanto ====================== En 1989 aperis cxe UEA mia Bibliografio de disertacioj pri esperanto kaj interlingvistiko. Mi intertempe kolektis proksimume 15 novajn titolojn, kiujn mi cxi-jare sxatus aperigi en unua aldono al la Bibliografio. Sed certe ekzistas aliaj verkoj nekonataj al mi. Pro tio, mi petas cxiujn komuniki al mi titolojn kiuj ne trovigxas en la unua eldono. La bibliografio estas utila nur se kiel eble plej kompleta. Bonvolu mencii la nomon kaj adreson de la verkinto aux/kaj de la universitato/altlernejo en kiu la laborajxo estis verkita. Elkoran anticipan dankon. Edward Symoens, Putsesteenweg 151, B-2920 Kalmthout, Belgio (Esperanto, junio 1992) ************************************************************************* Redaktoro por "Koncize" ======================= Ulrich Matthias, redaktoro de Koncize komuna internacia bulteno de 12 junularaj e-asocioj, post pli ol 3 jara sukcesa laboro pro siaj multaj aliaj taskoj baldaux demisios. Estas sercxata nova juna aktivulo, kiu transprenus la redaktadon de la fama internacia bulteno. La redaktoro devas teni la kontaktojn kun la landaj respondeculoj, kaj zorgi pri la aperado. Interesigxantoj bv. kontakti: Germana Esperanto-Junularo, Rheinweg 15, DW-5300 Germanio. ************************************************************************* LINGVO ////// Am-aro en Jun-io ================ Foje mi partoprenis renkonton IJS (Internacia Junulara Semajno) en Hungario, kie mi renkontis cxarman junulinon Marta, krom sxia nomo ankaux sxi ravis, fascinis min kaj poste ankoraux longe hantis en mi sxia dolcxa personeco. Dum interparolo kun sxi al mi enkapigxis: mi devis ludi kun amo, ja tio povas esti dirko ecx al tenebraj arkanejoj, do certe al tiu cxi almesimila belulino. Do mi komencis... Geamantoj ofte elektas iun simbolon por siaj sentoj, tio povas esti stelo, arbo... kial ne eriko, ja Am-eriko estas tero de revoj en okuloj de multaj. Tuj cxi tipoj de deterigxoj povas esti am-bonoj. Oni multfoje donacas ion, ekzemple am-fibolon, amuleton ecx foje am-uleton. Kelkaj fartas am-orfe en am-io, kvankam ili multfoje estas am- idoj. Inter la am-araj nuboj oni elpensas novajn esprimilojn por refuti polvajn radikalojn, tiaj estas ekzemple: am-bu-lanco (maskla ito), am-hara (ne pri lingva diferenco pensante), am- ilo. Plej karaj estas cxiam la fruktoj post am-pleksigo kaj kisoj po-lipe. Tiam svarmas am-idoj kaj antikve cxiam plej gravis amo-filoj. Por tiu cxi celo en kelkaj landoj oni konstruis gineceojn por am-inoj pro sia verva ag-amo. En la kruda flanko de kontakto aperis vespertoj de am-etistoj kaj am-peristoj kiuj eble ignoris aux tute malkapablis senti ecx am-onon. La frazo sekva de multaj certe ne estas konsentita, kvankam estas vera: Nur dum geedzigxo aperis ilia am-oro. Cxu tiom da amo povas amarigi? Mi pensas ke ne precipe ne suferas am-asoj. Fragmento el la manuskripto "Frenezaj Ludoj" Kopirajto cxe Csaba NEMETH, Varfal u. 2, H-9400 Sopron, Hungario. ************************************************************************* LEA havas propran domon! ======================== La domo de A. Zilbernik, bopatro de L. Zamenhof estas senpage transdonita al Litovia E-Asocio per la dekreto de la Premiero de la Litova Respubliko n-ro 241 p. de 10.03.1992. Adreso de la estonta nova sidejo: Kaunas, str. Zamenhof 5. Ni aldonu, ke tiu gajno estas rezulto de longaj persistaj penoj de la vicprezidanto Povilas Jegorovas. Li ne mallevis la manojn dum la nuna nestabila situacio, dum sxangxigxoj de regpotencoj en la respubliko kaj en la urbo, dum pretendoj je la domo de diversaj aliaj organizoj. Gratulon kaj dankon! laux Litova Stelo, 1/92. ************************************************************************* Ne plu sub la esperantista flago... =================================== Karaj geamikoj, Jam preskaux 26 jarojn mi, kiel adepto de movado kreita de pola okulisto, klopodas doni vocxon al apenaux auxdeblaj handikapuloj kaj batali kontraux nenecesa blindeco en grandaj partoj de la mondo. Tio gxis la fino de la pasinta jaro okazis en la kadro de la agado Esperantistoj Esperigas Esperantojn. Sed cxar nia diligenta kolegaro nur malmulte atentis cxi tiun iniciaton, gxi sub E3-formulo bedauxrinde mortis. Problemo estis, ke la esperantistaro dum kvarona jaro neglektis sciigi al mi, cxu gxi entreprenas ion, kaj se jes, kion. kaj kiel. En la numero julio(2)-92 de EVENTOJ vi povas legi, ke mia profesio estas jxurnalisto (devas esti: klinika social-helpisto) kaj ke mi post duonjarcenta agado "decidis transigi la aferon al formala institucio". La vero estas, ke mi, unuopulo, simple dauxrigos helpi al vidhandikapuloj, sed ne plu sub flago esperantista. Tre bedauxrinde gxis nun mi trovis neniun, kiu pretas kaj kapablas malfermi vidantajn okulojn de gesamideanoj. Gxis tiu tempo mi direktos min ekskluzive al nevidipovaj aux malforte vidantaj homoj en landoj oftalmologie postrestintaj! Pere de via helpo mi sukcesis por tiu cxi jaro adopti 26.000 infanojn en Vietnamio, kiujn minacas iom post ioma blindigxo sekve de nesuficxo da A-vitamino. Kore mi dankas! Akceptu miajn plej korajn salutojn, kaj esprimojn de profunda danko. Por via eventuala uzo, mia posxtbanka numero restas: 1020100. Kompreneble vi povas uzi ankaux mian UEA-konton: jajt-s. Jacques TUINDER, Henegnuwenlaan 35, NL-1966 RH Heemskerk, Nederlando. ************************************************************************* Se vi gastos en Madrido ======================= La datumoj en la lasta adresaro de Pasporta Servo ne estas korektaj, do se Vi volas gasti en Madrido, kontaktu rekte la lokan perejon: Hispana Esperanto-Federacio, Rodriguez San Pedro 13-3.-7, E-28015 Madrid. Telefono: +34-1-4468079. La laborhoraro varias, do lasu mesagxon se vi maltrafas dejxoranton. La anonco en la adresaro de Pasporta Servo estas malkorekta pro mikso de du malsamaj aligxiloj, kaj aldone la posxta adreso malaktualigxis. Teamo de junuloj kune peras la gastigadon detale informos vin pri la diversaj ebloj kaj kondicxoj en cxiu momento, kaj kontaktigos Vin kun la gastigonto. Vi sciu, ke: - Kondicxo por gasti cxe madridaj esperantistoj estas antauxa interkonsento. - La oficejo ne estas gastejo. Unue kontaktu telefone aux letere, kaj atendu la respondon. La venonta PS-adresaro estos kompleta, kaj korektita pri Madrido. Dume, bonan madridumadon! Marcos Cruz ************************************************************************* Invito al Kalifornio ==================== Esperantistoj vivas ankaux en la regiono de la San-Franciska golfo, kaj ili sopiras renkonti ankaux vin, se la bonventoj alportos vin tien. Cxar niaj eblecoj renkonti eksterlandajn samlingvanojn estas malmultaj, ni renkontigxas cxiumerkrede (krom festotagoj) por e- babilado kaj vespermangxo. Eksterregionaj gastoj estas speciale bonvenaj inter la 6a kaj 7a cxiun merkredan vesperon cxe la Kafejo Firenze (2116 Shattuck Avenue, Berkeley) por kafumado, babilado kaj (v)espermangxo en apuda restoracio. Por pli da informoj ne hezitu telefoni al unu el la jenaj telefonoj: +1-510-6530998, -8492001, aux -2220187. Ionel Onet, Berkeley ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Esperantistoj mem mortigas esperanton! ====================================== Multaj samideanoj esprimis bedauxron pro malapero de E-elsendoj de Svisa Radio. Cxe la Pola Radio restis nur duono de elsendhoroj. Tian malbonan rezulton miaopinie kauxzas ni mem, karaj geamikoj. Cxu multaj sendis almenaux posxtkartan saluton al e-redakcio de Pola Radio por instigi ilin plu dauxrigi la E-elsendojn? Cxu vi mem skribis almenaux unu leteron al iu e-redakcio? Versxajne ne! Kaj post tiel indiferenta, mi kuragxas diri hontinda konduto ni ankoraux bedauxras... Mi alvokas Vin sincere: ni ne plu estu pasivaj anoj de la "rondo familia". Ni ekagu kuragxe, uzu mem kaj instigu aliajn labori por kaj per esperanto en la praktiko, en cxiuj sferoj de homa vivo. A. Ramonas, pk. 15, LT-5030 Kedainai, Litovio. El SAT-Kongresvocxo n-ro 8. ************************************************************************* POR VIA NOTLIBRO //////////////// Dum la Viena UK estis elektita nova estraro de UEA. Por ki li povu bone plenumi sian taskon,, ili bezonas multajn informojn. Jen ilia adreso (por uzi, sed ne por misuzi ilin): s-ro John C. Wells, prezidanto kunordiganto, reprezentado. 5 Poplar Rd. London, SW19 3JR, Britio. Tel: +44-81-5420302, fakso: +44-71-3834108. Ian Jackson gxenerala sekretario 29 Graham Rd. Chiswick, London W4 5DR, Britio Tel: +44-81-995244, fakso: +44-71-7268561. d-ro Ulrich Lins vicprezidanto regiona kaj landa agado Gemarkenstr. 150, DW-5000 Koln 80, Germanio. Tel: +49-221-68003250. Mark Fettes informado, KER, CED. 322 Cumberland Str. Apt. 3, Ottawa, Ont., K1N 2J7 Kanado. Tel: +1-613-5620785. Hans Bakker financoj kaj administro de CO-UEA Kastelenstraat 231/II, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando. Tel: +31-20-6421853. Michela Lipari kulturaj aferoj, kongresoj. Viale G. Cesare 223, I-00192 Roma, Italio. Tel: +36-6-39726198, fakso: +36-6-39726169. d-ro So Gilsu azia agado. Yangchon P.O.Kesto 12999, Soeul, KN-158600, Koreio. Tel/fakso: +82-2-6465413. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Jxusa kursfininto sercxas korespondajn amikojn: Salatiel Rodriguez Baptista, F.Av.Br. Rio Branco, 253, BR-25600 Tres Rios-RJ, Brazilio. * * * Esperantistoj (profesoroj, studentoj, laborantoj) de la universitato de la urbo Chengdu sercxas korespondajn partnerojn dise en la mondo. Viajn leterojn direktu al: Docento Mu Bing, Chengdu Universitato, CN-61081 Chengdu, Sichuan, Cxinio. * * * 17-20 jaraj frauxlinoj el la rusia urbo Vyborg sercxas gekorespondantojn. Skribu al la adreso de ilia instruistino: Valeria Cvetkova, pk. 366. RUS-197022 S.Peterburg, Rusio. * * * f-ino Palmira Milasiene, str. Debreceno 20-65, LT-5811 Klaipeda, Litovio. * * * S-ro Seka Hyacintha, O3 BP 572, Abidjan 03, Cote d'Ivoire, ingx. dez. kor. tm. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Pri eventuale nericevitaj aux fusxaj numeroj bv. informi nin, ke ni povu interveni kaj reklamacii cxe la gazetsenda servo de la posxto! Lingvo-Studio, Budapesxt, Redakcio de EVENTOJ * * * Juna lingvoinstruisto sercxas laboron dum la venontaj vintraj aux (plej multe) someraj ferioj. Mi kapablas instrui la germanan, svedan, danan lingvojn krome de esperanto. Krom tiuj lingvoj mi parolas anglan. La lingvokono estas dokumentita pere de la gepatreco de la lingvo aux per oficialaj dokumentoj el la respektivaj landoj. Se vi volas lerni lingvojn, aux volas ekigi lingvokursojn aux -lernejon, kontaktu: Sasha Gion Frohlich, Olands Folkhogskola, Olnds Skogsby, S-38693 Farjestaden, Svedio, aux Sasha Gion Frohlich, Am Bergsee, DW-7880 Bad Sackingen, Germanio. * * * Internacia Vendo-Reto SORTIMENTO (IVERS) invitas vin kunlabori por multe profiti finance kaj morale. Detala priskribo de la projekto kaj aligxilo riceveblas kontraux 2 IRK). Adreso: Agentejo SORTIMENTO, H-6100 Kiskunfelegyhaza, Pf. 138, Hungario * * * Ankaux la redakcio de Esperanto-Aktuell, la revuo de Germana Esperanto-Asocio estas atingebla per telefakso. Bonvolu uzi la numeron: +49-251-835277. * * * En septembro malfermigxos nova Esperanto-Salono (malgranda teo- trinkejo) cxe la artpalaco Jincheng, en la centro de la urbo Chengdu. Espereble la Salono farigxas renkonta centro, kie interesigxantoj pri esperanto povos trovi spertulojn, resp. eksterlandanoj povos trovi la lokajn samideanojn. Pliaj informoj cxe: S-ro Mu Bing, Chengdu Universitato, CN-610081 Chengdu, Sichuan, Cxinio. * * * Se vi deziras viziti Kroation, sed vi ne scias kien kaj kiel iri kie dormi, kie renkonti esperantistojn skribu (kun 1 respondkupono) al ni, kaj ni klopodos helpi al Vi!. Skribu almenaux unu monaton antaux la ekvojagxo! Gastiga Servo de Kroato E Unuigxo, Trg Burze 2, HRV-41000 Zagreb, Kroatio. * * * Mi sercxas miajn korespondintojn. Mi estus felicxa, se al mi skribus ankaux interesigxantoj pri astrologio, vojagxo, sano kaj nutrajxo. Mia nova adreso estas: Lilia Petrova Konstantinova, c/Teodoro Llorente, no 22, pa 5, 46960 Aldaya (Valencia), Hispanio. ************************************************************************* INTERESE //////// Kamacxo: cxu literatura snobo? ============================== Niaj legantoj jam konas la bele ilustritan revuon El Popola Cxinio kiu celas la internacian legantaron. Lastatempe mi malkovris alian periodajxon aperantan en Cxinio sub la titolo "La Mondo" kiu celas la cxinan legantaron; gxi estas la organo de Cxina Esperanto-Ligo. Gxi havas bele ilustritan kovrilon kaj kelkajn esperantajn artikolojn, sed la plejparto estas cxinlingva, do por ni nekomprenebla. Sur p. 23-4 de la sama numero ni legas dauxrigon de artikolo kontribuita de Georgo Kamacxo pri la originalaj romanoj en esperanto. Kunlaboranto de la pornografia Kancerkliniko, tiu cxi juna literatura snobo estas senmasikigita en Israela Esperantisto (No. 108, 1991.) kiel ekstrema antisemito. Li esperantigis la hispanlingvan Letero el Palestino de S. Alba kiu gxemas pri la situacio de la araboj en Israelo. No do ne miru, ke Kamacxo jam publikigis almenaux du akrajn kalumniajn artikolojn kontraux Israelo akre rebatitajn de Rih Dalio en Britio. Tiu cxi lauxmoda kavaliro nun malkovris, ke la Litomisxla Tombejo de Karolo Picx estas majstroverko de la mondliteraturo! La naiva George Lagrange en Parizo subtenas tiun opinion favore komparante la verkon kun la poemoj de Kalocsay (ke romano ne estas poezio, tio evidente ne maltrankviligas Lagrange'on). Nek zorgas Kamacxo pri tio, ke Picx estas la cxefo de la "Praga Skolo", la plej granda dangxero por la internacia lingvo. La naivaj cxinoj versxajne nenion scias pri cxi cxio kaj publikigis la artikolon sen komento nur por sxtopi spacon. Nov-Zelanda Esperanto, marto-'92, p.9. Rim: Georgo Kamacxo estas juna hispano, internacie konata en junularaj e-medioj. Lin ni konas kiel klera literaturulo, kiu ofte defendas la interesojn de araboj (ne nur en Israelo sed ankaux en Euxropo), - sed estus malfacile akcepti lian difinon kiel "ekstrema antisemito", aux kiel "literatura snobo". La Red. ************************************************************************* ... funkciado ============= kaj la kvalito de la esperanto-movado dependas de la esperantistoj mem!... ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor