Eventoj n-ro 0012, 2/auxgusto - '92, retposxta versio ****************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Impresoj pri la UK... - Esperantista solidareco - Internacia Junulara Semajno, IJS-92 - La eltiritaj citajxoj Opinioj: - Piratoj en Esperantio - Dek jarojn da malfruo Anonco: - * Esperanto aplikata: - Lernejaj gxemeligxoj - Nova firmao "LERNADO" Komerca aplikado: - Planata revuo: MERKATO - Monda hejmo: ekologia centro - Esperanto en komerco - KOMPUTILA RONDO - Skriba telefono Alvoko: - Karaj Legantoj, Arangxoj: - BELaj Tagoj - Vina Seminario! - S.E.T.-93, Lancxov! - Renkontigxo en monto-kastelo - Instrui komunike - Korusa Kantado Anonco: - PASPORTA SERVO Movado: - Prelegvojagxo - Esperanto Aktuell - Lerneja statistiko... - Infandesegnajxoj Alvoko: - Alvoko al redakcioj de E-revuoj! - La diktatoro - Esperantistoj: cxu margxenuloj de la socio? Esperanto en radio: - Ekmutis la Esperanto Fako de Radio Zagreb Anoncetoj: - *** Korespondi deziras: - *** Interese: - Kiel nomigxis L. L. Zamenhof? Lastminute: - La Vegetarana Renkonto ne okazos! ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Impresoj pri la UK... ===================== Mi ne scias, kiel fartis la "ordinara" partoprenanto-esperantisto dum la viena UK, sed por movadaj aktivuloj, organizantoj gxi estis brila okazo por persone renkonti la partnerojn, operative priparoli la estontajn komunajn agadojn. Okazis torento de dumkongresaj arangxoj. (168 antauxplanitaj + dekoj de surloke anoncitaj kunvenoj). Dum unuflanke gxi estas pozitiva fenomeno ("cxiu trovu programeron laux sia gusto") aliflanke la neevitebla samtempeco de pluraj arangxoj gxene malhelpis la laboron, ja multaj personoj estas interesitaj en pluraj fakoj... En iu tago ekzemple samtempe okazis la jarkunveno de fakaj asocioj ISAE (sciencistoj), ILEI (instruistoj), IDEA (Auxtomobilistoj), IKUE (katoliko), UALE (artistoj), krome estis publika debato de landa agado de UEA, oni traktis la kongresan temon, ktp. La fakaj asocioj kaj la surpaperaj organizoj -------------------------------------------- Lauxtradicie preskaux cxiu faka asocio arangxas sian gxeneralan membrokunvenon dum la UK-j. Estis kelkaj, kiuj post zorga preparo profitdone eluzis tiun eblon, kaj bone utiligis la okazon por kune priparoli la kulturajn aferojn. Ni menciu TEJxA (jxurnalistoj), IKEF (ekonomistoj), ILERA (radioamatoroj), ILEI (instruistoj), ktp. Kial ni mensogu por ni mem? --------------------------- Sed estis vere sxoka kaj malenuziasmiga la t.n. jarkunveno de multaj tiel nomata "fakaj asocioj". Krom esceptoj, estis okulfrapa ilia karaktero: malprofesia, surpapera organizajxo. Kiel alinomi tiujn, ecx famajn fakajn asociojn, kies gxeneralajn kunvenojn partoprenas el la surpapere ekzistsantaj plurcentoj nur 3-7 membroj, en pluraj kazoj ecx nek unu estrarano...? Okazis, ke la kunvenon partoprenis 39 homoj, kio ja montras ian interesigxon al la agado de tiu asocio, - sed la nombro de membroj estis 4! En alia t.n. "jarcxefkunveno" patroprenis 11 cxeestantoj, sed krom la organizanto de la kunveno neniu havis antauxe ian ajn rilaton al la koncerna "faka asocio". Ili tre bone babilis dum la kunveno, la sola problemo estis, ke cxiu havis kaj havas alian profesion kaj alian interesigxon... La komitato zorgis nur pri internaj aferoj... --------------------------------------------- Malgraux mia originala intenco (pro la tempa kongruo de diversaj kunvenoj) mi ne povis cxeesti cxiujn kunsidojn de la UEA- komitato. Sed tiuj 4-5 fojoj, kiam mi cxeestis, estis por mi malallogaj. Mi decidis cxesi tiujn vizitojn, kiam oni foruzis plenan posttagmezon (cx. 20% de la tuta kunsido-tempo!!!) nur al unu demando: "Membro-organizoj el la eksa Jugoslavio", kaj en la fino de la longa diskuto estis akceptita rezolucio, kiun duono de komitatanoj komprenis tiel, la alia duono aliel... Por la movada analizo, por komunaj kampanjoj, por strategiaj demandoj jam ne restis tempo. Dauxre mi havas la dubon, ke la gxisnuna maniero estas la plej bona solvo al nia movado. Dum la tuta semajno la komitato, - la plej supera instanco (!) de UEA, kunsidis entute nur cx. 15 horojn. Cxu tiuj 15 horoj estis "La kongreso"? Cxu dum tiuj horoj oni traktis kaj solvis la plej gravajn movadajn problemojn? Aux cxu gxi ne estas celo? Sxokigxas la oficistoj ---------------------- La kongresejo Auxstria Centro Vieno estas eleganta, bone ekipita vera kongresa centro, kiu donas hejmon unu post la alia al konferencoj, kongresoj de diversaj sociaj organizoj. Ni faris vere profundajn impresojn al ili, ja post la dua-tria tago ili estis perfekte sxokitaj... La ekstera aspekto de esperantistaj kongresanoj estis la unua impreso (anstataux la kutima, eleganta, kravatula intelektularo aperis io alia, ni diru: "senzorge legxere vestita amaso de alia socia tavolo"). Pliigis la efikon kelkaj "memzorgantoj", kiuj kasxis sin por nokto en la kongresejo, aliaj trovis tranoktejon en la auxto-parkejo, kelkaj ecx simple sur la herbo cxirkaux la kongresejo... La fina bildo cxe ili elformigxi en frumatenoj, kiam la purigistoj trovis homojn "spruc-dusxi" kaj matenmangxi en la necesejoj... (komprenu bone: temis ne nur pri orient-euxropanoj...) Unu el la lokaj oficistoj iom amare komentis la impresojn: "...la mondkongreson de esperanto ni imagis iom alia..." Ni nepre bezonas iam amasan, internacian kunvenon de esperantistaro, ja gxi estas fakta bezono, kaj ankaux movada intereso. Sed cxu ne estus pli bone nomi gxin alivorte, arangxi gxin en pli simpla, malpli reprezenteca loko? La mondo neniel volas akcepti nian gxisnunan difinon de "kongreso" (kaj formas ian bildon pri ni). Samtempe cxu ni ne devus repripensi la neceson arangxi almenaux de tempo al tempo ankaux laboran kongreson? Laszlo Szilvasi, Hungario ************************************************************************* "Ne al glavo sangon soifanta..." Esperantista solidareco ======================= Kiam mi estis tute nova esperantisto, mi ensorbis la himnon, kantante dum tedaj inauxguroj kaj rapidaj kongres-fermoj. Tiam mi estis tute sxokita pro la malmoderneco de nia himno kaj pro patosaj versoj de gxi; tiam mi pensis, ke eble necesas alpreni novan, pli modernan himnon; tiam mi ankaux pensis amason da aliaj mondsavaj pensoj. Nun mi estas malpli certa. Mi cxirkauxrigardis kaj mi vidas ion, kion mi ne volas vidi. Mi, kaj kun mi milionoj da aliaj homoj, vere preferus, ke io tia estus nur invento de la amas- komunikiloj. Mi klopodas fermi miajn okulojn kaj orelojn, sed la informoj cxiutage atakas min pli sovagxe: jen oni masakris auxtobuson da infanoj, por pruvi ke iksoj estas pli malbonaj ol ipsilonoj; jen oni mortigis tri flegistinojn, por pruvi ke kristan-islamaj pasxtunoj estas pli bonaj ol islam-kristanaj pasxtunoj; jen oni faligis bombojn sur mezepokajn palacojn por iom timigi la logxantaron; jen oni deklaris ke cxiuj, kiuj ne estas kiel ni, estos subpremataj, kaj tiel plu, senpauxze. Kiel en horor-filmo (cetere se vi estas juna, moderna kaj usoneca vi ja sxatas horor-filmojn, cxu ne?) mi vidas la mezepokon reaperi el la fundo de la historia pasinteco kaj rekapti la homojn, kiuj vane pensis ke ili alvenis al la epoko de racio, aux eble ecx al la histori-fino. Tiu nuntempa mezepoko alprenas malsamajn vestojn en malsamaj lokoj. Gxenerale gxi prezentigxas kiel revivigxo de religia fundamentismo (islamanoj, judoj kaj kristanoj kune spertas la saman fenomenon) kaj de egoismoj cxiuspecaj kaj cxiunivelaj (landaj, naciaj, lokaj), kiuj estas nun asertataj per mortigado pere de la plej rafinitaj modernaj armiloj. Antaux multaj jardekoj, kiam mi mem kaj preskaux cxiuj el la nunaj gvidantoj de la Esperanto-movado ankoraux ne estis naskigxintaj, simila mezepoke malluma nubo estis invadanta la mondon. Temis tiam pri naziismo kaj fasxismo (kaj stalinismo). La tiama movado ne komprenis la dangxeron de la situacio kaj simple elportis la sekvojn de la barbareco. Tio, kio frapas nun, jardekojn kaj masakrojn poste, estas la naiveco de kelkaj sinceranimaj tiamaj klopodoj de la esperanto-movado trovi kunviv-eblecon, kompromisi. Mi esperas ke cxi-foje ni ne estos same naivaj, interalie nur la perfortistoj klare deklaras siajn grandpotencajn strebojn. Ne estas spaco por esperanto, por nia interna ideo kaj niaj idealoj, por interhoma frateco en la menso de tiuj, kiuj pensas ke la iksoj estas la plej gravaj en la mondo. Tiucele mi pensas ke ni devus: ------------------------------ - Tuj eklancxi fondajxon por helpi la esperantistojn, kiuj estas viktimoj de la militoj nun okazantaj ie ajn en la mondo. Nia unua tuja devo, sxajnas al mi esti la helpo al niaj samideanoj, kiuj estas rekte trafataj de la militaj katastrofoj, devas forlasi siajn hejmojn, estas senhelpaj, senmonaj, izolitaj, suferas vundojn aux funebrojn pro mortigitaj parencoj. Mi kredas ke UEA devus iom pli alten, ol gxi faris gxis nun, levi la flagon de la interesperantista solidareco, kaj fari sian eblon por helpi, cxie kie tio estas bezonata sen distingoj pri nacieco, raso, religio. - Ni devas teorie pli bone kompreni tion, kio estas okazanta, debati pri gxi, klerigxi pri gxi. Mi kredas ke tiurilate niaj lingvistoj, etnistoj kaj antropologoj estos kiel kutime je dispono por klarigi la distingon kaj la tre profundan historian malamikecon inter sud-osetoj kaj nord-osetoj. Sed iu, alivorte ni, la kutimaj esperantistoj, devas organizi cxi tiujn seminariojn, prelegojn, debatojn, laborojn de la afero. Cxi-rilate, interparolinte kun kelkaj respondeculoj de UEA, kaj unue kun gxia prezidanto, J. Wells, mi trovis ke ili estas tre malfermitaj je cxi tiu problemo kaj pro la urgxo (ne povante atendi gxis la Universala Kongreso pro la rapida sinsekvo de militaj katastrofoj), ni pensis malfermi konton cxe UEA al kiu cxiuj esperantistoj dezirantaj helpi aliajn milit-viktimajn esperantistojn povas sendi monan kontribuon. La mono estos uzata nur por helpi esperantistojn trafitajn de militaj eventoj. Dum la Universala Kongreso en Vieno oni povos decidi pri kelkaj praktikaj demandoj kunligitaj kun cxi tiu agado kaj ankoraux ne solvitaj. La konto, jam malfermita, havas la kodon: "glav-", kaj la tuta agado provizore nomigxas 'Ne al glavo...'. Mi certas, ke esperantistoj respondos per sia kutima malavareco. Cxiu, kiu havis amikon aux korespondanton ekzemple en Sarajevo, certe komprenas miajn sentojn. Kontraux la dividiteco de la homaro en reciproke malamikaj gentoj la Esperanto-movado dauxre agis. Mi pensas ke ni devas pretigi nin por dauxrigi tiun agadon kaj ke por la momento ni materie helpu la anojn de nia komunumo, kiuj bezonas nian helpon. Viajn kontribuojn sendu al UEA, kodo: "GLAV", Nieuwe Binnenweg, 176, NL-3015 BJ Roterdamo, Nederlando laux via kutima maniero, ankaux pere de viaj landaj perantoj, menciante la konton "glav" aux la agadon: "Ne al glavo...". Renato Corsetti, Italio Rim: Ankaux malgrandaj helpo-sumoj bonvenas, ja centoj de ili jam faras konsiderindan sumon. ************************************************************************* Internacia Junulara Semajno, IJS-92 =================================== sukcese, bonetose pasis en Esztergom, Hungario, kun partopreno de cx. 120 gejunuloj el 19 landoj. Pro la ekster-euxropeco de IJK, cxijare IJS kaj MEJS estis la plej internaciaj junularaj someraj arangxoj en Euxropo. ************************************************************************* La eltiritaj citajxoj ===================== --------------------------------------------------------------- eble iel povos kontribui al la diskuto en EVENTOJ, diskuto vole-nevole resumanta ideojn, kiuj fortigas kaj malfortigas sin reciproke tra jardekoj de nia esperantista ekzistado. Mi citos asertojn de diversaj statusoj, sen distingi, cxu temas pri deklaro en grava dokumento, hipotezo en studo, aux frazo en respondo al intervjuanto. --------------------------------------------------------------- 1905. "La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neuxtrale homa" ... "Esperantisto estas nomata cxiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li uzas gxin". El la deklarcio de Bulonjo (teksto formulita surbaze de deklaracio de L.L. Zamenhof mem, la 7-an de auxgusto 1905.) 1986. "Do, la kriterio de isteco estas ligita al la lingvo, dum la kriterio de ismeco estas ligita al minimuma komuna celo de movado. Sandor Revesz: Sojle de la dua jarcento: historiaj rimarkoj. Literatura Foiro, n-ro 95. 1951. "La celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en cxiuj sferoj de la internacia vivo kaj por cxiuj internaciaj rilatoj..." El la Munkena Deklaracio 1969. "Se oni aplikas la koncepton pri konservo de la integreco de la individuo, oni nepre venas al malaprobo de lingva kaj kultura diskriminacioj en cxiu formo..." El la Deklaracio de IJK de TEJO en Tyreso, Svedio, la 3an-10an de auxgusto 1969. 1965. " Unue oni devas bone difini, kion oni nomas kulturo... Jam delonge oni metas diferencon inter la civilizo kaj kulturo: civilizo signifas plue la teknikon, kulturo plie spiritan progreson." K. Kalocsay: La hungara kultura revolucio. Dek prelegoj (HEA, 1985), p. 95. 1970. "Kulturi: 3.. "Meti ion en favorajn kondicxojn, por ke gxi atingu plenan kreskon, multigon ktp:... - histojn en natura medio ... (analoge) ... ix la Zamenhofan spiriton, 4 Perfektigi la spiritan evoluon de homo per racia edukado... ox ... 5 Prizorgado kaj perfektigado de la spirita evoluo de homo..." Plena Ilustrita Vortaro, p. 594. Cxefredaktoro: Gaston Waringhien 1968. "Kial la esperanto-movado bezonas altan kulturan nivelon? Cxar esperantismo, kiel lingvomovado, havas esence kulturan karakteron. Altigante la kulturan nivelon de la movado, ni kreas la kondicxojn, en kiuj ni regajnas al niaj celoj la simpation de la intelektularo. Sen ili esperanto ne havas esperon venki sian batalon..." "Hodiaux oni ne plu diskutas pri la du famaj vojoj kiuj konduku esperanton al gxenerala akcepto: nome pri la legxfarado de supre - flanke de oficialaj instancoj - kaj pri la iompostioma gxeneraligo de malsupre, flanke de la popolo. Ni superis tiun demandon cxar ni laboras samtempe laux ambaux principoj. Hodiaux ni konscias, ke ambaux vojoj estas nedisigeblaj, ke agnosko desupre kuragxigas plian disvastigxon de la lingvo malsupre, kaj inverse, pli vasta aplikado malsupre trenas oficialajn rekonojn desupre" Gian Carlo Fighiera, En: Pasxoj al plena posedo, p. 96. 1969. "La solvo de la lingvoproblemo per esperanto, kun cxiuj pozitivaj kromefikoj, devas esti afero ne de espero aux de naiva fido, sed de firma konvinko bazita sur objektiva analizo de faktoj. Foresto de tia konvinko estas fonto de duboj kaj ne matofte ecx de defetismo. ... Defetismo ne estas allasebla sur kiu ajn nivelo de batalanta movado..." Ivo Lapenna: Madridaj Tezoj. En: Esperanto en Perspektivo, p. 795. kun ekspliko sur la pagxoj 797-782. 1980. "... la oficialigo de esperanto estas nek versxajna, nek esenca dum la 80-aj jaroj... ni gxuas kaj aplikas esperanton laux tio, kio gxi efektive estas... ni celas diskonigi esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi gxiajn pozitivajn valorojn..." La Manifesto de Rauxmo laux Norvega Esperantisto 5/1991. 1981. "Walter Zelazny: Cxu ekzistas esperanta kulturo? Kris Long: Mi dubas. Antaux 2 jaroj mi vendis miajn eldonajxojn al esperantistoj dum pola e-arangxo OPERA kaj spertis, ke oni ecx ne diferencigas unu libron de alia." Walter Zelazny: Cxu vi kredas la finan venkon? Kris Long: Ne!... Cxi-rilate mi ne estas kredanta homo. Por uzi esperanton mi ne bezonas cxi tiun kredon. En Esperantujo cxiu konas cxiun, sed ili timas diri la veron pri aliaj... Kris Long respondas je demandoj de W. Zelazny. Pola esperantisto 1981/3-4, p.14-19. 1985. "... oni neniam difinis klare... la nocion de praceloj, sxlosila vorto de rauxmismo... Kiel...? Mia hipotezo estas tio, ke (La Manifesto) parolas pri alternativaj celoj eksplice (!), sed implice gxi parolas pri tio, ke la organiza principo de Esperantio ne estu celdirektita, sed libercela. Zelazny en 1979 parolas pri esperanto kiel biologia konservanto de la humanisma solvo de tutmondaj lingvaj bezonoj. ... Laux mia kompreno la pola brancxo (de rauxmismo) asertas jenon: Esperanto jes, povas esti efika alternativo al la gxisnuna modelo de la internaciaj lingvaj rilatoj. La realigo estas ebla, kvankam tute ne certa. Laux Zelazny, la scienco tute ne kompetentas pri tio. La deklaro de PSEK (Pola Studenta Esperanto-Komitato) formulas tiel, ke la formale deklarataj celoj de la esperantismo estas eble atingeblaj, sed en nekonata malproksima futuro..." ... "La adekvataj celoj ne estas nur alternativaj al la praaj, sed ankaux survojaj al ili. La celkonscia stabiligo de la esperanto- komunumo estas celo ne nur memvalora, sed ankaux la esperantismon biologie konservanta. La alternativaj celoj laux la manifesto estas kontraux-pracelaj, laux la eseo de Leyk: al-pracelaj ". Sandor Revesz: Sojle, Manuskripto cxe LF-Koop, p.18-19. 1987. Mi diris, ke per ignoro stulte obstina la registaro auxskulti nin rifuzas? Ecx pli malbone - la registaro cxina por siaj propraj celoj la lingvon uzas! W. Auld: Bonan matenon, Majstro! En barko senpilota. Edistudio, Pizo, 1987, p. 451. 1987. La membroj de la esperanta kultura komunumo elmigris al la insulo por formi, evoluigi kaj firmigi sian identecon inter sxirmataj cirkonstancoj. La identeco sxajne jam firmigxis, kaj venis la tempo de la retrovo de kontaktoj kun la "kontinento". Vilmos Benczik: Literatura Foiro, n-ro 100, p, 9. 1958. "Ni konscias, ke la tutmonda neesperantista kulturo dume superas la esperantan subkulturon... Ni strebas al kulturo kapabla detrui katenojn de homa spirita malliberejo... Ni surpasxas la vojon al tia kulturo." Survoje. Numero 0, La 31an de junio 1988. Dauxrigo en la sekva numero. ************************************************************************* OPINIOJ /////// Piratoj en Esperantio ===================== S-ro Golden tusxis tre grava n problemon, cxar "la piratado kaj nerespekto de auxtoraj rajtoj" farigxis bedauxrinde malbona kutimo en la Movado. Antaux nelonge mi konstatis, ke la lernolibro de August Zweide (eld. 1979) sub titolo "ESPERANTO laux patrina metodo" estas plagiato de Cseh-kurso kun nur aldona traduko nacilingven. La auxtoro (ne plu vivanta) ne nur NE petis permeson de IEI, kiu posedas cxiujn rajtojn rilate Cseh-tekstojn (kio trovigxas sur cxiuj eldonajxoj), sed ecx ne mencias en tiu libro, ke li uzis la tekstojn de Andreo Cseh. Tio do estas ne nur malhonesteco, sed ecx aroganteco. Mi bedauxras, ke ecx post la morto mi ne povas diri ion bonan pri li. Tamen li ne estas escepto. Ekz. cxinoj kaj kubanoj eldonis nian alian libron "KARLO" de E. Privat, kvankam en la libroj estas skribite "Cxiuj rajtoj rezervitaj" - kaj la nomo de Internacia Esperanto-Instituto, IEI. Do la demando: kiu devas gardi auxtorajn rajtojn restos senresponda, cxar ankaux gvidantoj de EGA versxajne estas nur amatoroj (bonvolemaj). Nome de IEI: Mila v.d. Horst-Kolinska ************************************************************************* Dek jarojn da malfruo ===================== Estas strange, kiom da emocioj ankoraux hodiaux povas veki la 'Manifesto de Rauxmo". Dum pli ol jardeko oni en la movado - almenaux en la oficiala - prisilentis gxin. Do la diskutantoj malfruas pli ol jardekon kaj prikritikas tekston, kiu jam delonge estas historia. La enhavo de tiu manifesto intertempe evoluis al la "Deklaro de Segedo". Tion oni devas pridiskuti kaj komenti. Aux cxu ree oni volas malfrui jardekon? Herbert MAYER, Auxstrio Gxuste la " oficiala prisilento " estas la kauxzo de la nuna diskutado. Ja en respondo al la demando: "Kiuj ni estas esperantistoj" estas afero ne nur de kelkaj kleruloj, sed de cxiu konscia esperantisto. Kaj trovi nian identecon estas ne simpla afero. Cetere ni opinias, ke por trakti "Szeged"-on kaj "Voss"-on oni nepre devas digesti la antauxajn konceptojn. L.S. ************************************************************************* ANONCO ////// Finfine aperonta! ================= LA DEKAMERONO de Giovanni Boccaccio ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Lernejaj gxemeligxoj ==================== En la cxefurbo Brazilio oni proponas gxemeligxon inter lernejoj, kie esperanto estas instruata. Gxemeligxo signifas la jenon: Esperanto-korespondado inter la gelernantoj de la lernejoj, intersxangxo de informoj pri edukmetodoj, intersxangxo de lernolibroj uzataj por instrui matematikon, geografion, biologion, historion ktp. intersxangxon de fotoj, ktp. Interesigxantoj skribu al: E-Asocio de Brazilio, CP.11.1124, BR-70084 Brasilia DF. Laux IPR 1/92. ************************************************************************* Nova firmao "LERNADO" ===================== Kelkajn jarojn en Peterburgo funkciis koresponda kurso de e-o cxe la kooperativo Espero. Nun la kurso apartigxis de la kooperativo kaj registrigxis kiel memstara firmao Lernado. La firmao efektivigas trigradan instruadon de e-o. Estas organizita koresponda instruado ankaux de aliaj lingvoj. Funkcias koresponda konsultejo pri psikologio, edukado, seksologio, juro. Lernado povas akcepti ankaux turistajn grupojn. La statuto permesas ajnan komercan, produktan kaj peran agadon, kaj ni volonte traktos cxiujn proponojn pri kunlaboro. RUS-197198 Sankt-Peterburg-198, p.k. 341. Rusio. Laux Ruslanda Esperantisto 7/92. ************************************************************************* KOMERCA APLIKADO //////////////// La Komerca Fakgrupo "La Rollagro" produktas kaj liveras diversajn radialajn rollagrojn kaj ties komponerojn. Komerca Fakgrupo La Rollagro, Platforma Industriala Scheia, R-5800 Suceava, Rumanio Telefakso: + 40-987-25947 * * * Planata revuo: MERKATO ====================== Silezia Esperanto-Asocio planas eldoni kvaronjaran revuon "Merkato", en kiu aperados reklamoj de malgrandaj firmaoj. Oni sercxas kunlaborantojn en diversaj landoj. La unua numero aperos auxtune 1992. Skribu al la adreso: MERKATO, pk. 16, ul. Dubois 3, PL-50-952 Wroclaw 17, Polio. * * * "Kontakto" sercxas kontaktojn! La Ukrainia Esperanto-Agentejo "Kontakto" sercxas samideanojn por turistaj aferaj kaj sciencaj kontaktoj laux adreso: Tamara Popova prez., ul. Perekopskaja divizija 23, Odeso, UKR- 270009 Ukrainio. Telefono: +7-044-630930. * * * Monda hejmo: ekologia centro ============================ Ekologia Centro Internacia, kun esperanto kiel oficiala lingvo, acxetis tri dometojn en ruina stato kaj apudan terenon en la preskaux forlasita vilagxo Cauduro (40 km nord-okcidente de Beziers) kaj nun restauxras la domojn. Gxi sercxas membrojn kaj pruntintojn, kiuj poste gxuos restadojn en vere ekologia loko, sen bruo kaj kun pura aero. Informas la vicprezidanto: L. Ensuque, 7 rue Gustave, F-34000 Montpellier Francio. Franca Esperantisto, marto/92. * * * Esperanto en komerco ==================== Kiu germana esperantisto kapablas kaj volas verki lernolibrojn kaj fakliteraturon por utiligo de esperanto en la komerco kaj ekonomio? La subskribinto laboris en tiu kampo. Pro oldeco li sercxas posteulon, al kiu li povos transdoni materialon por tiu laboro. Esperantisto kun serioza laborintenco bonvolu kontakti s-ron Bruno Vogelmann-senior, Pistoriusstr. 52, DW-7180 Crailsheim, Germanio. Laux Esperanto Aktuell 4/92. * * * KOMPUTILA RONDO =============== informilo 2/92 7a jaro La bulteno Komp-Ro aperas 3-foje jare, formato A-5, 16 pagxoj. La informilo traktas praktikajn problemojn de komputilizado, kun aparta atento al la "esperantigo" de diversaj programoj. Abono estas nepre rekomendinda por cxiuj komputil-uzantoj, inkluzive cxiujn landajn asociojn kaj e-organizojn! Abonprezo: 9 DEM aux 6 respondkuponoj, por ne-transpagipovuloj: 5 DEM aux 3 respondkuponoj. (Eblas sendi ankaux cxekojn, aux konverteblajn monbiletojn). Redakcia adreso: Komp-Ro, Jurgen Wulff, Bornkamp 12, DW-2000 Hamburg 70, Germanio. Telefono kaj fakso: +49-40-6560659, UEA-kodo: JWFF-M. ************************************************************************* Skriba telefono =============== Mi lernas en la fako de komputiloj kaj antaux kelkaj semajnoj mi komencis labori per la grandaj komputiloj en "Majer"-konstruajxo en Tenijon. En tiuj komputiloj ni havas kelkajn interesajn aferojn, sed por mi la plej interesaj el cxiuj estas la elektronika posxto kaj komunikado per komputiloj. Per gxi mi povas korespondi kun studentoj cxirkaux la tuta mondo, sendi kaj ricevi leterojn trans la marego. Antaux proksimume unu semajno unu el miaj amikoj rakontis al mi, ke estas ankaux io, kiu nomigxas "IRC". Li diris al mi, ke uzi "IRC" estas simile al parolado per telefono. Mi decidis provi tiun "IRC" kaj mi provis gxin. Tiu "IRC" estas konstruita kiel telefono por kelkaj homoj, sed vi skribas anstataux paroli. Cxiuj, kiuj uzas "IRC" havas specialajn nomojn, kiujn ili uzas dum la uzo de "IRC" (mi nomigxas "Sxeleg"). "IRC" estas konstruita kun kelkaj temoj. Cxiu, kiu uzas gxin, povas paroli (angle) pri la temo, kiun li volas, aux krei novan temon. Cxiam, kiam mi diris al iu "esperanto", aux li ne scias, kio gxi estas, aux li diris al mi, ke gxi estas interesa, sed neniu parolas gxin. Pro tio mi decidis krei novan temon - "Esperanto - lernantoj kaj instruistoj" - kaj vidi, cxu iu venos paroli kun mi en esperanto. Post kiam mi atendis malpli ol kvin minutojn, venis kvar studentoj al mia temo; unu ne scias, kio estas esperanto, unu parolis kiel mi, kaj du parolis tre bone. Tiam ni malpli parolis per esperanto ol pri esperanto, kaj mi lernis kelkajn novajn vortojn, kiel "krokodili". Kiam ni devas skribi "cxu", ni skribas aux "cux" aux "cxu". Tio estis tre interesa kaj mi decidis fari cxi tion de tempo al tempo por praktiki mian esperanton. Ejal Peleg El Israela Esperantisto, junio/1991. "IRC " estas unu el la tipoj de "elektronika posxto", kiu fakte estas iu reto de komputiloj. Pri la "elektronika posxto" mem, kaj pri la uz-eblo legu la artikolojn en la revuo Komp-Ro. La Red. ************************************************************************* ALVOKO ////// Karaj Legantoj, =============== la fakta aplikado de esperanto en la cxiutaga vivo estas nia komuna intereso. Sendu ankaux Vi informojn al tiu cxi rubriko! Helpu al tiuj, kiuj jam uzas la lingvon - sed la aliaj ne scias pri ili, kaj helpu al tiuj, kiuj volas uzi la lingvon! ************************************************************************* ARANGxOJ //////// BELaj Tagoj =========== 11-15. novembro, Poprad, Slovakio Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) afable invitas Vin al BEL-aj tagoj. La temo de la seminario estas diversaj aspektoj de la Bahaa Religio kiujn ni traktos prelege, diskutronde, laborgrupe... Gxuste cxi-jare la bahaanoj de la tuta mondo solene omagxas la centjarigxon de la forpaso de Bahaullah. La personeco de Bahaullah postulas atenton ne nur de la bahaanoj, sed ankaux de esperantistoj, cxar inter liaj profetajxoj oni povas trovi ankaux jenan: "La tago alproksimigxas, kiam cxiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon". La kotizoj varias laux landoj 11-32 USD (por Orienta Euxropo) kaj 105 USD por ceteraj landoj. Cxiuj kotizoj estas pagendaj surloke. Petu aligxilon cxe: Bahaa Esperanto-Ligo, Bernhard Westerhoff, Ulrich str. 20., DW-6000 Frankfurt 50, Germanio. ************************************************************************* Vina Seminario! =============== 01-04. oktobro, '92, Bzenec, Cxehxoslovakio - Prelegoj pri la vinproduktado kaj pri la gxusta maniero de vingustumado (kun praktikaj ekzercoj...) - Vizito de vinpoduktejo kaj de gxia kelo... - Amuzvesperoj kun cimbalona muziko... Kotizoj: 100 DEM, por orientanoj 1050 KCS, por hungaroj 3570 FT (al LINGVO-Studio). Gejunuloj sub 30 jaragxo havas cx. 10% rabaton. Pliaj informoj cxe: CxEJ, Jana Burianova, Pod nemocnici 35, CS-62500 Bruno, Cxehxoslovakio. ************************************************************************* Somera E-Tendaro S.E.T.-93, Lancxov! =================== Somera Esperanto-Tendaro en Lancxov okazigas en 1993 jam tradiciajn kursojn por komencantoj kaj progresintoj denove en tri etapoj: A.: 4-16- de julio, B.: 17-31. de julio, C: 01-14. de auxgusto 1993. Antauxtagmeze instruado (40 instruhoroj), posttagmeze banado kaj boatado en lago, ekskursoj (ankaux al Vieno), bivakfajroj, karnavalo. Logxado en kabanoj meze de la naturo. Kosto: 210 DEM, por ekssoc.landoj: 130 DEM, por cxehxoj kaj slovakoj: 1600 KCS. Pliaj informojn petu cxe la adreso: laux Esperanto, CS-67401 Trebicx, Cxehxio-Slovakio. ************************************************************************* Kastelspiritoj - Brrr... Renkontigxo en monto-kastelo ============================ 8-11.10.1992, Auxstrio. Cxi-jare MKR signifas "Montkastela Renkontigxo". Gxi okazos en la Kastelo Stibichhofen, Rebenburggasse 2, A-8793 Trofaiach, tel. +43- 3847-2260. Programo: tuttaga surmonta migrado por sportuloj; laux via propra placxo pli mallongaj migradoj; ekskurso; vesperoj... Vi bezonos mont-tauxgajn sxuojn, dorsosakon kaj trinkujojn por la ekskursoj, varmajn kaj pluv-protektajn vestajxojn. La kotizo: (surloke: 770) sxilingoj; por netranspagipovuloj rabato de 200 sxilingoj. Pli ol 30- jaruloj krompagas 200 resp. 100 ATS. En la olda kastelo onidire "vivas" pluraj kastel-spiritoj. Eble surloke oni povas krompagi por ne-renkonti ilin... Auxstria Esperanto-Junularo, Pf: 804, A-8011 Graz, Auxstrio ************************************************************************* Kurso por e-instruistoj Instrui komunike ================ Laux tiu titolo okazos intensa tri-taga kurso por instruistoj kaj - antoj en la Esperanto-Centro Poprad de la 6a gxis la 9a de novembro '92. (de vendredo posttagmeze gxis lunde posttagmeze). Organizita de ILEI, la kurso demonstros kaj praktikigos la situaci- komunikan manieron instrui lingvojn, specife laux la lernolibro "Tendaraj Tagoj" kies dua kajero jxus aperis. La kurson gvidos la auxtoro de la lernolibro, Stefan MacGill. Kursanoj ne nur ekscios pri la principoj kaj teknikoj de komunika instruado, sed aktive ekzercos ilin en etaj grupoj. Instruistoj el diversaj landoj bonvenas, ili havos okazon rakonti pri siaj spertoj kaj problemoj en la instruado kaj diskutigi ilin komune. La partoprenkotizo estas intense tre modesta, kaj inkluzivas tri mangxojn tage. Por dormantoj en la Centro mem la tuta kotizo estas nur 48 NLG aux 144 SEK (1400 Ft por eksa.soc.landanoj). Por dormantoj en pli luksaj apartamentoj en promendistanco de la Centro: 60 NLG aux 180 SEK (resp. 1900 Ft). Nemembroj de ILEI pagos 10% pli. Poprad ofertas agrablan kompanion, bonan etoson, fresxan aeron, belan naturon kaj moderajn prezojn. Kaptu la okazon konatigxi kun gxi! ILEI starigis al si la devon oferti kvindek lokojn en instruistaj kursoj en 1993, jen la unua pasxo al tiu celo. Interesatoj petu aligxilon de ILEI: Eso u. 7, H-1034 Budapest, Hungario. ************************************************************************* 3-a stagxo por Korusa Kantado ============== Inter 21-27. septembro, La Freychede, Montferrier, Suda Francio. Lokaj e-grupoj de Pireneo invitas Vin al komuna korusa kantado sub gvidado de Petro De Smet (Belgio). Tage korusa kantado, posttagmeze ekskursoj. Aligxkotizo inter 200 kaj 350 FRF, restadkostoj minimume 500 FRF. Pliaj informoj: "Jorgos", F-09129 St. Felix Rt, Francio. Tel: +33+61-+6086983. ************************************************************************* ANONCO ////// PASPORTA SERVO ============== la listo de gastigantoj de TEJO 1992 Cxu vi jam havas kaj uzas gxin? ************************************************************************* MOVADO ////// Prelegvojagxo ============= S-ro d-ro Erich-Dieter Krause el Leipzig, intencas fari prelegvojagxon tra Belgio. S-ro Krause prelegis naci- kaj internaciskale, i.a. en la UK- oj/Kongresaj Universitatoj en Varsovio kaj Brajtono. Li estas membro de Akademio de Esperanto, prezidanto de Saksa Esperanto- Asocio. Li intencas fari prelegvojagxon fine de septembro gxis la 11-a de oktobro. La temoj estas pri esperanto, pri la influo de naciaj lingvoj al esperanto kaj pri Leipzig. Bv. kontakti lin: Semmelweis str. 7, DO- 7010 Leipzig, Germanio. el Fenomeno, 4/92. ************************************************************************* Esperanto Aktuell ================= La revuo Esperanto Aktuell, organo de Germana Esperanto-Asocio, ekde 1992 aperas laux nova ritmo: okfoje jare kaj alterne german- kaj esperantlingve. Eksterlandaj abonantoj ricevas nur la esperantlingvajn eldonojn (20 DEM), se ili ne aparte mendis ankaux la aliajn (entute 30 DEM). Redaktoro de la esperantlingvaj numeroj: Ulrich Becker, Kustriner str. 3. DO-1092 Berlin. Redaktoro de la germanlingvaj numeroj: Frank Srocker, Alban-Stolz str. 20, DW-7800 Freiburg. Laux Esperanto Aktuell, 4/92. ************************************************************************* Lerneja statistiko... ===================== La numero 1/92 de la revuo Internacia Pedagogia Revuo, IPR, organo de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) prezentas la statistikon pri instruado de Esperanto en la elementaj kaj mezaj lernejoj en 1991/92. La listo enhavas datumojn de 19 landoj. Laux gxi en bazaj kaj mezlernejoj esperanton lernas sume (!) 2455 lernantoj sed inter ili 1688 hungaroj... laux IRP 1/92. --- Laux tiuj datumoj ni havas du pensojn: - 2455 entute minus 1688 hungaroj = 767 ceteraj... Cxu certe la ciferoj estas precizaj? - Cxe aliaj fremdlingvanoj: germana, rusa aux la angla, plejofte mem la instru-materialo edukas al la germana, rusa, brita aux usona kulturo. Cxu en la lernejoj oni studas nur la lingvon esperanto aux la lernantoj estas ligitaj ankaux al la movado? Kvankam gxis tiu cxi jaro mi aktivas cxefe en la junulara movado, bedauxrinde mi konas ege ne multajn esperantistojn, kiuj lernis la lingvon en la baza lernejo. Mi timas fari konkludon... Suzana Sz. Virag, Hungario ************************************************************************* Infandesegnajxoj ================ Okaze de la Internacia Infansemajno, komence de oktobro Kroata Esperantista Unuigxo organizas internacian ekspozicion de infandesegnajxoj - diverstemaj. Bonvolu sendi kontribuajxojn grupe gxis la 15-a de septembro. Estas bonvenaj cxiuj desegnoteknikoj, uzenda formato: A4. Cxiu E-grupo (lernantoj gxis 15 jaragxaj), kiu partoprenos la ekspozicion, ricevos donacon de la organizantoj. Bonvolu al cxiu desegnajxo aldoni nomon kaj agxon de la infano, kaj al la kolektajxo informon pri la E-grupo, pluse adreson. Ni preparos koncizan katalogon kun tiuj datenoj. La desegnajxojn la organizantoj ne redonos, cxar ili planas organizi pliajn ekspoziciojn en Kroatio (kun informoj al la partoprenantoj). Adreso de la organizantoj: Kroata Esperantista Unuigxo, Trg burze 2., 41000 Zagreb, Kroatio ************************************************************************* Alvoko ////// Alvoko al redakcioj de E-revuoj! ================================ Cxu vi permesas, ke mi proponu etajn plibonigojn por via revuo? Jen ili: a) aperigu la informon ekz. "revuo fondita en la jaro... aux aperas ekde... cxiumonate aux ... (aldonu la ritmon de aperado). b) numerigante la pagxojn aldonu: nomon de la revuo (gazeto), numeron kaj monaton, simile kiel faras la revuo Esperanto aux Heroldo. Tio necesas kiel informo, se oni fotokopias iun el la artikoloj. Multfoje aperas fotokopioj SEN tiu informo, kiun oni forgesas aldoni manskribe. Al fotokopiado de artikoloj mi instigas e- instruistojn por progresigaj kursoj, kiel la plej aktualan kaj interesan instru-materialon. La supraj proponoj estas en la intereso ankaux de la redakcioj. Mila.v.d. Horst-Koliska, Nederlando ************************************************************************* La diktatoro ============ filmo de Charlie Chaplin La temo de la pasintjara Filmofestivalo en Perpignan, Confrontation XXVII estis "Euxropo 39-45". La unua prezentita kaj pridiskutita filmo estis "La Diktatoro" de Charlie Chaplin. Jam de jaroj mi auxdis flustre, ke Chaplin iel simpatiis al esperanto kaj ecx uzis gxin por filmo. Mi foliumis la postmilitajn jarkolektojn de nia gazetaro en mia posedo, sed mi ne trovis multon pri la temo. Cxu nia kolektiva lingva purismo kaj sxovinismo cenzuris la ne-lauxfundamente skribitan esperanton? Ja en la koncerna filmo trovigxas ne akademie skribitaj vortoj... Chaplin frue perceptis la dangxeron de hitlerismo pri kiu li volis atentigi la mondon. Sian genian talenton kaj sian fizikan similecon al la nazia diktatoro li lerte uzis por filmo, kiun, li mem produktis en Usono. Unu semajnon antaux la komenco de la dua mondmilito startis la filmado, kaj dauxris gxis la mezo de la sekva jaro. En la filmo sur la muroj kaj butikoj de la juda geto estas pluraj surskriboj prenitaj el esperanto, kiel "lipharoj, kafejo, vestajxoj malnovaj, cigaroj, cambroj, terpumoj" k.a. "Fusxajxo!" - mi auxdis de lingvopuristoj! En la vortoj "tabakbutiky" aux "restoraciz" ili ecx vidis nenion komunan al nia lingvo! Tamen, tamen! Sen paroli pri la supersignoj, la alpreno de okulfrapaj finajxoj plej versxajne donis al Chaplin impreson pri ankoraux pli da fikcio. Mi konsultis suficxe multe da libroj kaj artikoloj pri Charlie Chaplin kaj lia filmo "La Diktatoro". Mi nenie trovis aludon pri esperanto... Kiam mi havis la okazon paroli kun esperantistoj pri la skriba uzo de esperanto en "La Diktatoro", mi neniam renkontis entuziasmon, tute male, kvazaux se temus pri sakrilegio... Fikcio estas la formo, kiun Chaplin elektis por liveri sian alarmkrion pri kaj dum dangxera epoko de la monda historio. La filmon oni nepre devas spekti ankaux interlinie. Tion farante la esperantistoj certe konvinkigxos, ke en tia kunteksto, Chaplin ne acxe, sed altpense utiligis esperanton. Pasintjare Literatura Foiro eldonis video-kasedon pri esperantaj filmoj, i.a. "La Diktatoro" eltirajxe. Jean Amouroux laux Franca Esperantisto 2/1992. ************************************************************************* Esperantistoj: cxu margxenuloj de la socio? =========================================== En brilpromesaj tempoj de Zamenhof homoj emis kredi, ke cxio, kio utilas, pli-malpli frue ankaux efektivigxas. Necesas nur montri la utilon, klarigi kaj konvinki. La homa scio sencxese multigxas kaj plibonigas la socion. Tio validas ankaux pri esperanto, kiun cxiuj homoj facile lernos kaj per kiu ili interkomprenigxos, lingve kaj sente. Dank' al la kreskanta sciaro, ankaux sociaj diferencoj malaperos aux, almenaux, onia socia loko dependos nur de la lernitaj scioj kaj labora klopodemo. Mi certe troigas pri tiu priskribo, sed mi kredas, ke mi kaptis ne tute malgxuste la spiriton de tiuj tempoj. Ni scias, ke la dudeka jarcento ne plenumis tiujn esperojn. Pri pli ol socia egaleco ni plu esperas (nesciante, kio rezultigos gxin: porpopola kapitalismo, novspeca socialismo aux io alia), sed post Hirosximo ni certas: pli da scio ne nepre estas pli da bono. Kaj esperanton, kvankam gxi estas kompare bona solvo de la lingva problemo, lernis nur sensignifa parteto de la homaro. Kiuj estas tiuj malmultaj homoj? Cxu iuspecaj homoj pli emas esperantistigxi ol aliaj? Cxu eble nur nekutimuloj faras tion, kaj esti esperantlingvano ne apartenas al la ideo pri socia normaleco? Gxis nun mankas vera soci-scienca priskribo pri la tuto de nia maldensa, sed tutmonda verda socio (legantoj de la angla povas trovi pri la temo The Esperanto Movement de Forster aux studon fare de Claude Piron en Interlinguistics de K. Schubert). La granda cxirkauxa socio ofte traktas nin iel margxenule: la ulo, al kiu cxiam venas fremduloj; la maljunulo kun verda insigno, kaj cxiam parolas pri la sama temo; la instruisto, kiu partoprenigas miajn infanojn en senutila kurso. Same kiel antauxjugxo signifas nur: prijugxo farita antaux vera ekkono, kiu povas montrigxi poste gxusta al malgxusta, margxenulo ankaux estas nek pozitiva, nek negativa esprimo. Margxenulo trovigxas margxene, rande, malcentre de la socio, cxar li/sxi vivas mallaux kelkaj aux cxiuj gxiaj reguloj. La sociaj reguloj estas malperfektaj. Okazas, do, ke margxenuloj vivas laux pli perfektaj kutimoj kaj manieroj, kiujn la granda socio nur pli malfrue (se entute) akceptos por si. Tio nomigxas ofte alternativa, kaj tiusence ankaux la alternativaj verduloj, naturistoj, viand- nemangxantoj, kontraux-alkoholistoj ktp estas margxenuloj. Jen do ni aperas kiel pozitivaj margxenuloj. Ne gravas, se ni malmultas kaj plejparte sxajnas malsukceso: cxiu granda movado necese komencigxis tiel. Fidel Castro, kies aperon en la 1990-jara Universala Kongreso kaj senkondicxan jeson al esperanto oni ankoraux multmaniere priopinios, komparis nian movadon ecx kun la frua kristanismo... Socia margxeneco kiel malricxegeco, krimemo, drogemo, ktp. ne oftas inter esperantistoj. Sed multas stranguloj kaj problemuloj. Ofte problemuloj farigxas stranguluj: ili venas al esperanto, cxar ili malfacile kontaktas siajn kunhomojn. La trankvila, komprenema medio de esperantistoj en multaj kazoj forigas tiujn zorgojn kaj plifelicxigas tiujn homojn. Tamen, aliaj trovas, ke iliaj esperoj pri esperanto estis troaj: ili forlasas esperanton, aux, tute male, faras el gxi sian cxefan okupon. Ili ne cxesas rekomendi kaj reklami la lingvon, surmetante sxtrumpetojn kun verda stelo kaj metante etan Zamenhofon sur sian tablon. Pro ili la cxirkaux-socio rigardas nin kiel strangulojn felicxe, ilia nombro nuntempe eble malkreskas. Tamen, la plej grava kialo veni al esperanto estas la deziro ekkoni aliajn homojn kaj kutimojn. Eblas diri: Sed tiu esperantisto ecx ne konas sian apudulon en la domo, kial li do korespondas kun Cxinio? Unue, cxu interesigxemuloj sxatas interesigxemulojn, kaj krome, siajn kunvivantojn oni ne elektas, sed siajn korespondantojn jes... Amikoj kaj geamantoj ofte pensas: Sen esperanto ni neniam estus trovintaj nin! Kaj mi timas, ke gxuste tiu deziro koni fremdulojn estas margxena afero en plej multaj landoj. En la tiel nomata Tria Mondo, kie ofte trovi suficxan mangxantojn estas cxefproblemo, ne restas intereso pro foraj fremduloj. En la cetero de la mondo, vojagxi signifas por la meza homo: turismi. Turismo estas speco de industrio, kaj pli rektaj kontaktoj kun alilandanoj, sen la neceso de pagataj perantoj, metus finon al tiu enspeziga agado. Krome, grandaj kulturoj preferas okupigxi pri si mem: tiuj cxi liniojn skribas en Usono, kie la plejparto de la logxantoj kutime ne scias, kia trovigxas nia lando. (Nu, mi konfesu, ke ankaux hungaroj kutime ne scias, kie trovigxas la sxtato Michigan.) Kaj tio estas la cxefa kauxzo de nia margxeneco (cxu mi diru supereco?): en la mondo, la meza sociano ne bezonas aux ne sentas la bezonon de interkulturaj kontaktoj, dum por ni ili konsistigas (en ideala kazo) nian vivmanieron. Eble tio komencos sxangxigxi en Euxropo, kiu faras la unuajn timajn pasxojn al vera unuigxo... En unueca monda kulturo, kie tamen ne malaperos la naciaj malsamecoj, ni ne estos plu margxenuloj. Kaj gxis tiam ni diru: ni staras sur la margxeno, sed nia margxeno estas antaux la centro! Istvan Ertl el Kontakto/91 ************************************************************************* ESPERANTO EN LA RADIO ///////////////////// Ekmutis la Esperanto Fako de Radio Zagreb ========================================= La esperanto-elsendoj de Radio Zagreb komencigxis en aprilo 1953. En julio de la sama jaro okazis en Zagreb la UK, la unua en la Balkano. Tiam, en 1953 neniu povis imagi, ke 39 jarojn poste la stacion oni nomas ne Radio Zagreb, sed "Kroata Radio, studio Zagreb". Nek tiam, nek poste iu ajn supozis, ke la esperantaj elsendoj post 39-jara seninterrompa dauxro estos nuligitaj sen ecx unuvorta skriba deklaro. Sen argumento, sen ia sciigo al la kolektivo, kiu preparadis ilin. Preskaux 4-jardeka dauxro okazis sen malfruoj, konstante gxustatempa ecx dum la bombardado de Zagreb. La lasta elsendo estis la 28-an de junio. Post tiu, la esperantaj vortoj en la ondolongoj de Kroata Radio ekmutis. (Laux zagrebaj onidiroj unu el la novaj cxefoj de la Radio aprezis esperanton kiel "komunista postrestajxo", kaj donis perbusxan komandon por tuje nuligi la elsendojn. La red.) Nun, kiam niaj auxskultantoj ne plu povas auxskulti nian programon, dankon al cxiuj, kiuj subtenis per kuragxigaj vortoj la esperantajn elsendojn. En la adiauxa artikolo iom amara penso trudas rimarkon: La radio- direkcioj ne povus tiel senargumente kaj subite nuligi esperantan programon, se esperantistoj estus montrintaj pli grandan intereson por tiu aktivado. Tio mankas. Nur deko da stacioj elsendantaj esperante, vere ne povas imponi. Kaj nenia kampanjo iam ajn okazis por plibonigi tion. Multaj esperantistoj simple ne komprenas la gravecon de tiu aktivado... La sekvo de tio estas la nuligo de esperantaj elsendoj ankaux de Kroata Radio. Emilia Lapenna, ligita al la elsendoj de 1953 gxis 1992. laux Kroata Esperantisto, 1/92. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Mi sercxas membrojn por fondi esperantistan nifologian asocion. Bv. aldoni IRK aux el Hungario respondkoverton. Denes Partay, Damjanich u.1/I, 3/2., H-7400 Kaposvar, Hungario. * * * Esperanto Klubo en Kalisz (centro de Polio; cx.100 mil logxantoj) sercxas kontaktojn kun similaj kluboj el la tuta mondo. Ni volus kunlabori pri intersxangxo de kulturajxoj, turismo kaj reciprokaj vizitoj. Nia adreso: PL-62-800 Kalisz, str Serbinowska 25, Polio. * * * Estonte oni povas ne nur skribi leterojn, sed ankaux telefaksi aux telefoni. La adreso: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, PL-00-950 Warszawa, Pollando; telefaksilo: +48-22-444123 (cxiam), tel. +48- 22-459337, aux 459358 (antauxtagmeze). * * * Mesoj en esperanto ------------------ Esperanto-mesoj okazos cxijare en la katedralo de Speyer (Germanio), je la 15a horo: la 27-an de septembro, la 29-an de novembro. Pliaj informoj: A. Kronenbergen, sacerdoto, Am Wierbrunnen 29, DW-6730 Neustadt 13, Germanio * * * Sinjor(in)o Kolektanto, kiu "hazarde" kolektis ankaux nian tekon dum la Viena UK! Cxiujn trovitajn valorajxojn vi povas reteni, ni petas vin sendi al nia redakcia adreso (eble en sennoma pakajxo) nur la dokumentojn, adresojn kaj eble la filmon el la fotilo, kiuj por vi estas senvaloraj, sed por ni ege gravaj. Redaktoro de EVENTOJ. kongresnumero 650. * * * La e-klubo Januaro el Vorkuta (trovu gxin sur la mapo por havi imagon) sercxas kontaktojn. Kun granda atento ni akceptus cxies konsilojn kaj kunlaborproponojn. Ni interesigxas pri ruslanda monarkiismo, ortodoksismo, bahaaismo, meditado, NIFO-j kaj e-muziko. RUS-169917 Vorkuta, ul. Leningradskaja 2, teatr kukol, Rusio. * * * Estas fondita Asocio de Sana Vivmaniero kaj Esperanto. 252126 Kiev-126, pk. 551-B, Ukrainio. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Jxusa kursfininto sercxas korespondajn partnerojn dise en a mondo. Jair Ferreira De Ameida, R. Caros Simoes Louro, 382; V. Isabel; BR- 25800 Tres Rios-RJ, Brazilio. * * * Ankaux Pola Radio helpas! ------------------------- Ricevante pli kaj pli da petoj, la Esperanto-redakcio volas helpi la korespondemulojn. Do, se vi sercxas korespondant(in)on en Pollando, skribu al Esperanto-Redakcio, aldonante kelkajn bazajn informojn (agxo, profesio, hobio ktp.) pri si mem. Pola Radio, Esperanto-Redakcio, pk. 46, Warszawa, PL-00950, Polio. * * * S-ino Laura Fasalo kaj sia edzo, aktivaj membroj de "Amnestia Internacia" volas korespondi tutmonde. Via Varrallo Pombia 42, I-28053 Castelletto Ticino Italio. * * * Konstantin Tarakanov, 17-jara, dez. kor. kun gejunuloj. ul. Galusxina 3-4, RUS-163009 Arhangelsk, Rusio. * * * Por trovi plum-amikojn, skribu al: Koresponda Servo de Kroata E-Unuigxo! Trg Burze 2, HRV-41000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************* INTERESE... /////////// Kiel nomigxis L. L. Zamenhof? ============================= En Starto 6-1991, p. 10-11 estas esperanta kaj cxehxa traktajxoj pri la "baptonomoj" de Zamenhof (tiun vorton mi uzas nur tial, por ke la granda plimulto de legantoj komprenu min: Zamenhof, estante hebreo, ne estis baptita). En la cxehxa teksto estas mencio: "... li komencis subskribadi sin L. L. Zamenhof, ne skribante iam tutan sian nomon, ne eblas do diri, cxu li estis Lazar Ludvik aux Ludvik Lazar." La dua auxtoro en Starto diras sur p. 11, lasta linio super dika nigra streko, ke "Kiel universitatano li farigxis "Lazar Markovicx Zamenhof". Laux Enciklopedio, p. 580, li finis la universitatan studadon en la komenco de januaro 1885. En la Originala Verkaro (O.V.) tamen oni trovas sur p. 482 lian komunikon, adresitan al Vladimir Majnov, per posxtkarto 21.VI. (3.VII.) 1889: "Mia plena nomo estas Ludvigo Lazaro (Ljudovik Markovicx Z-f)" kun noto, ke la nomoj inter krampoj estas skribitaj ruslitere. Atentu. ke la familia nomo ne estas skribita komplete kaj la nekutiman formon Ludvigo [laux PIV Ludoviko). En sia 30-a vivojaro Zamenhof do sxangxis sian nomon. Nun mi volas okupigxi pri la familia nomo Zamenhof. Gxi estas evidente germandevena, kunmetita el du vortoj: Samen - semo, Hof - korto. En la Zamenhofa familio oni parolis ruse. En tiu lingvo ne ekzistis la konsonanto "h". Fremdajn vortojn, enhavantajn tiun cxi konsonanton, transskribas rusoj per "g" (ekz. Gitler). Oni devas do rajte supozi, ke la familianoj prononcadis sian nomon "Zamengof", cxar la germana "s" estas prononcata "z". Sed jam en la 1-a n-ro de la Esperantisto (1. sept. 1889) oni legas sub la gazettitolo la germanan kaj esperantan kolofonojn. En la unua estas: Dr. L. Samenhof, en la esperanta: Dr. L. Zamenhof. Sur p. 473 de Originala Verkaro, en la antauxlasta alineo, mencias d-ro Dietterle, ke " Ofte Zamenhof subskribis sian nomon ne kun cxiuj literoj sed nur kun kelkaj, ekz. 'Zamenh...' aux alimaniere". Sur p. 488 de la OV oni trovas sub n-ro 101 posxtkartan informon al la jam menciita Vladimir Majnov: "Via L. Zamen..." La samon oni vidas sur p. 499 sub leteroj n-ro 139 kaj sur p. 500 n-ro 140. Cxu tio estas taktiko pro la "h" kaj "g"? Aliaj rimarkindajxoj: OV p. 585, n-ro 375: Recepta folieto 26.II. (11.3.) 1910: pollingva surpresajxo: Dr. Ludwik Zamenhof. Sed por rusaj pacientoj li eble havis receptojn kun rusalfabeta surpreso? Sur p. 602 oni vidas leterpaperon kun surpresita nomo: Dr. L. Samenhof, dato 4/17 II. 03, sur la plua pagxo: Dro. L. Zamenhof (sen dato, laux noto de d-ro Dietterle, eble 28. aux 29. X. 1907). Tial mi pensas, ke nia Majstro unue germanigis kaj poste esperantigis sian nomon pro taktika efiko: por esti pli proksima al "okcident-lingvanoj". Rimarkigo de la redakcio de Starto: la rusa transskribas "h" ankaux per "hx" (ekz. Hxemingvej). Adolf Stanura el Starto 2/1992. ************************************************************************* LASTMINUTE ////////// La Vegetarana Renkonto ne okazos! ================================= Kun bedauxro ni informas la aligxintojn kaj interesigxantojn, ke la 3-a Vegetarana Amika Renkonto en urbo Baja pro personaj kaj financaj problemoj okazos nur en la sekva jaro, en 1993. Ni petas pardonon de cxiu! Pri la stato de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) en Hungario ni intencas dissendi la informojn en septembro. dr Maria Papp, landa reprezentanto, Kalvaria u. 95/D H-6500 Baja, Hungario. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cme: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor