Eventoj n-ro 0011, 1/auxgusto - '92, retposxta versio ****************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Rekorda e-kunveno en Vieno! - Aperos Katalogo de planlingvaj periodajxoj - Internacia Lerneja Konkurso - Regularo de Internacia Konkurso por Lernejanoj - Tajperaro kaj inversa senco Opinioj: - Pri la krevovo de UEA Faka aplikado: - Tauxgaj agadeblecoj por IKEF-anoj - Interhelpo Komerca aplikado: - *** - Komuna projekto de UEA, ILEI kaj EEU - Sindikatismo - Komercaj anoncoj en e-revuoj - Euxropa akcepto Movado: - Neprofesieco vekas suspekton - NORDA PRISMO denove aperas - Pri historio kaj lingvaj konfliktoj en Bad Saarow - Jubileo de KONCIZE! Arangxoj: - 4-a BIERo - Popolarta Foiro en Mezotur (Hungario) Anonco: - *** Recenzoj: - Survoje al Internacio de Proleta Esperantisto Lingvo: - Pri la pronomo "ci" Alvoko: - Alvoko pri instruisto-borso Movada lernejo: - Amikeca Reto Esperanto en radio: - "DX"-ado kaj mondradioauxskultado La leganto: - Cxu esperantistoj rajtas finance profiti de la Movado? - Propagando senkoste! Anoncetoj: - *** - Videofilmoj kaj songazetoj Korespondi deziras: - *** Interese: - "...NE KOLERU MIN, ..." ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Rekorda e-kunveno en Vieno! =========================== Sxajne Vieno situas en la koro de Euxropo, ja al la cxi-jara UK de UEA aligxis pli ol 3.000 esperantistoj! Neniam okazis tiom multnombra e-kunveno en okcidenta Euxropo depost la dua mondmilito!!! Cxie en la granda kongresejo Auxstria Centro Vieno svarmis esperantistoj, la kavalkado kaj dumtaga etoso estis vere impona! Gratulon al Vienanoj! --------------------- Kvankam multaj organizaj aferoj estis solvitaj nur en la lastaj tagoj, la entuziasma organiza grupo de vienaj esperantistoj faris la maksimumon. Malgraux ilia negranda nombro kaj onidira nesperteco en organizaj aferoj preskaux cxio estis bonege solvita. Gratulojn kaj dankojn al ili, kaj al Nikola Rasxicx, la komisiito de C.O.! Nova estraro de UEA! -------------------- Dum la kongreso estis elektita la nova UEA-estraro: John Wells, el Britio, universitata profesoro, - prezidanto, zorgos pri la gxenerala gvidado de UEA kaj pri la reprezentado. Ian Jackson, el Britio, juristo, - gxenerala sekretario. Ulrich Lins, el Germanio, univ. prof., - vicprezidanto, zorgos pri la regiona kaj landa agado. Mark Fettes, el Kanado, jxurnalisto. - Taskoj: informado, KER (komisiono pri eksteraj rilatoj), CED (Centro de E-Dokumentoj). Hans Bakker, el Nederlando, ingxeniero, organizisto. - Taskoj: financaj kaj administraj aferoj de la Centra Oficejo. Michaela Lipari, el Italio, sxtata oficisto. - Taskoj: Kulturaj aferoj (kun aparta atento al eldonplano de UEA ), kaj respondeculo pri esperantaj kongresoj. So Gilsu, el Japanio, univ. prof. pri ekonomio, zorgos pri la azia agado. La nova estraro havas abundajn taskojn, kaj pezan respondecon. Tre multo dependas de ili, kaj la postuloj de esperantistoj estas altaj... Ni deziru multan energion, kaj multajn sukcesojn al ili! Tamen... -------- Krom aprezi la verajn rezultojn de la viena kunveno, apenaux eblas forgesi plurajn malgxojigajn aferojn. Estis ege malentuziasmiga la "jarkunvenoj" de pluraj t.n. "fakaj asocioj", la komitato denove profunde kaj longe okupigxis cxefe pri la "vosto de kat'", ne estis nokta kunvenejo por la meza kaj juna generacio, la konduto de e-istoj simple sxokis la kongresejan oficistaron, ktp. Al la cxi-temaj impresoj ni revenos en la postaj numeroj... Por havi detalajn informojn pri la vienaj okazintajxoj vi certe povos legi en plejmulto de naciaj e-revuoj, a- vi povas peti senpagan provekzempleron de "Heroldo" ( via N. Sandre 15, I-10078 Venaria Reale, TO, Italio ), kiu dedicxas sian septembran numeron nur por la UK. Laszlo Szilvasi P.S. Niaj fotoj pri la UK mankos cxi-foje, cxar en la lasta kongresa vespero "malaperis" nia teko kun la fotilo, kaj kun kelkaj dokumentoj... ************************************************************************* Aperos Katalogo de planlingvaj periodajxoj ========================================== La unua lernolibro de esperanto aperis somere 1887 en Varsovio. La unua periodajxo en esperanto aperis la 1-an de septembro 1889 en Nurenbergo. En Budapesxto fondita "Rondo Takacs" jam dum pli ol kvin jaroj intense elsercxadas informojn kaj pruvojn pri la planlingvaj periodajxoj aperintaj diversloke sur nia Tero. La elirdato estas la 1-a de septembro 1889, kiam en Germanio aperis la unua e- gazeto. Gxia titolo estis "La Esperantisto" (kun subtitoloj en lingvoj germana kaj esperanto) kaj fine de 1889 gxi havis 113 abonantojn, plejparte en la cara Rusio. Ekde tiu tempo forpasis jam pli ol cent jaroj kaj en unuopaj landoj iom post iom komencis aperadi gazetoj, revuoj, bultenoj, prospektoj kaj diversaj aliaj informmaterialoj en (aux pri) esperanto kaj aliaj planlingvoj gxis la plej novaj projektoj. La trimembra Rondo Takacs - gesinjoroj Luis M. Hernandez Yzal kaj Ana Molera Urgelles (ambaux el Hispanio) kaj d-ro Arpad Mathe (Hungario) - starigis al si gravan, malfacilan taskon titolitan "La bibliografiaj esploroj pri periodajxoj en aux pri esperanto kaj aliaj planlingvoj" kaj fini tiun postuleman laboron per la eldono de (lauxeble kompleta katalogo. Kun la helpo de gesamideanoj el multaj landoj ili sukcesis kolekti jam pli ol dek mil titolojn (resp. cxirkaux 40 mil jarkolektojn). Krom tio pliaj centoj da titoloj benos ankoraux precizigon de eldonoj, datoj de aperigo k.s. Sed jam nun oni povas konstati, ke proksimume 95% da periodajxoj estas en aux pri esperanto. La resto apartenas al volapuk, ido ktp. La meza vivlongo de e-periodajxoj estis cx. 4 jaroj. Kaj ankoraux unu interesa informo: dum cxiuj kvar tagoj komencis aperadi aux formortis unu periodajxo en aux pri esperanto. Menciinda estas la fakto, ke la unuan liston de e-periodajxoj kompilis en 1913 la kataluna publicisto Johano Amades Gelats (nask. la 23-an de julio 1890) Kaj la unua katalogo de la esperanto-gazetaro aperis en Jablonne nad Orlici (CS) en la 1934 jaro. Kompilis gxin la hungara dentokuracisto d-ro Jozefo Takacs (nask. la 24-an de julio 1890). Lian nomon transprenis sur sian sxildon la supre menciita 3-membra hispana-hungara laborgrupo. La multsignifan taskon en la plivastigado de esperanto (krom gazetoj, revuoj, bultenoj kaj informiloj) plenumis ankaux e- rubrikoj kaj kursoj de esperanto en nacilingvaj gazetoj kaj fakaj revuoj diversloke en la mondo. La elsercxado de iam eldonita kaj dume forgesitaj planlingvaj periodajxoj plue dauxras.Certe ne cxio estas jam retrovita kaj enlistigita. Kiel urgxa montrigxas la tasko:zorgeme trasercxi ne nur arkivojn de cxiuj e-asocioj, kluboj, eldonejoj ktp., sed la unuopaj gesamideanoj trarigardu ankaux siajn proprajn kolektojn kaj arkiv(et)ojn. Pri cxio trovita koncize informu la universitatan docenton d-ro Arpad Mathe H-1125 Budapest, Tusnadi u. 14., Hungario, aux la auxtoron de cxi tiuj linioj. Ni interesigxas pri cxiuj periodajxoj en- kaj eksterlandaj, aktualaj same kiel malnovigxintaj, pri kompletaj jarkolektoj kaj pri unuopaj ekzempleroj de gazetoj, revuoj, informiloj, bultenoj, gazeteltrancxajxoj kun e-rubrikoj- ja ecx difektitaj, se estas legeblaj almenaux la titolo, eldonloko kaj la jaro de la aperigo. (Por komenco suficxos, se vi informos nin pri tio, kion vi trovis aux posedas.) Anticipan dankon pro la celkonscia, dauxra kunlaboro! Jan Lamacka, CS-911 01 Trencxin-Juh, ul. Halasxova 8/1, Cxehxoslovakio. ************************************************************************* memore al Istvan Szerdahelyi Internacia Lerneja Konkurso =========================== Post dujara sukcesa enhungaria interlerneja E-konkurso ni denove lancxas por la sekva lernojaro la poento-kolektan konkurson,kiu ekde nun portas la nomon de profesoro Istvan Szerdahelyi. Post la enlandaj sukcesoj ni anoncas la konkurson internacia, kaj jene ni alvokas la lernejanojn de iu ajn lando lernantajn esperanton partopreni en tiu konkurso! La kultura komisiono de la urbo Kecskemet (kie trovigxas la administra centro de tiu cxi konkurso), vidinte niajn atingojn en la lastaj du jaroj, asignis por niaj konkursoj 20.000 forintojn. Pere de tiu sumo en tiu cxi jaro ni povos do kovri la posxt-kostojn de niaj eksterlandaj amikoj el Euxropo el landoj kun netranspagipovaj valutoj, kaj restos modesta sumo, per kiu ni premios la plej diligentajn konkursanojn. Aligxi la lernantoj povas ne nur cxe la komenco, sed iam ajn dum la studjaro. Dum la tuta lernojaro aperos 7 numeroj, kaj laux la regularo estas akireblaj maksimume 7x20=140 poentoj. Komputilo registras cxiujn aligxintojn kaj iliajn poentojn. Solvo- sendintoj cxiam ricevas kun la korektitaj solvofolioj ankaux la komputilan liston. Cxiuj taskofolioj aperos en aparta rubriko de la gazeto Eventoj.Mi denove alvokas, kaj bonkore rekomendas la partoprenon al cxiuj lernemaj geknaboj! Geza Kurucz Bedauxrinde nia gazeto ankoraux ne atingas cxiujn e-instruistojn kaj lernejon, do ni petas de Vi,la Leganto helpon por informi viajn konatojn, e-instruistojn, gelernantojn pri tiu cxi konkurso"! La taskofoliojn (ekde oktobro) oni trovos en EVENTOJ, do ne estas necese aparte peti ilin de G. Kurucz. La solvojn kun la necesaj datumoj resendu al la adreso, kiu aperos sub cxiu task-folio! La Red. ************************************************************************* Regularo de Internacia Konkurso por Lernejanoj ============================================== 1. En la konkurso povas partopreni nur lernejanoj gxis la agxo de 19 jaroj. Junuloj, kiuj lernas esperanton en eksterlernejaj kursoj aux memstare, rajtas alsendi siajn solvofoliojn, sed ili ne eniras la oficialan liston, t.e. ili partoprenas en gxi eksterkonkurse. Oni povas aligxi al la konkurso cxe ioma ajn numero. 2. La konkurso havas du kategoriojn laux agxo: la unua ampleksas lernantojn gxis la jaro de 14 jaroj, la dua - lernejanojn inter la agxlimo de 15 kaj 19 jaroj. Ambaux kategorioj havas du grupojn, nome: tiun de komencantoj (=K) kaj de progresintoj (=P). La unuan formas geknaboj kun ne pli ol du lernojaroj en esperanto, al la dua apartenas cxiuj, kiuj lernas esperanton dum pli ol du jaroj. Entute ekzistas do kvar grupoj, po du en ambaux kategorioj. 3. La konkurso cxiam dauxras unu lernojaron: de oktobro gxis majo. En la dauxro de la lernojaro cxiumonate aperas taskofolietoj por ambaux kategorioj (entute 7 folietoj jare). La unua estas sendita al tiu lernejo, kiu gxin petas perletere kaj almetas posxtmarkojn aux respondkuponojn por la respondo. Cxiu folieto enhavas 6 gxis 10 simplajn tasketojn, per kies senerara solvo cxiufoje 20 poentoj estas akireblaj. La solvoj estu skribitaj en esperanto sur simpla paperfolio en la formato de duona tajpfolio (A/5) kaj sendita al la adreso, donita sur la taskofolieto mem (redaktinto de la koncerna taskofolieto). Cxiu taskofolieto estas redaktita de alia pedagogo kaj aperas en la dusemajna revuo EVENTOJ 4. En la konkurso povas partopreni nur lernantoj, sur kies solvofolio la E-instruist(in)o atestas per sia subskribo kaj stampo de la lernejo, ke la konkursanto estas lernejano. La solvofolio enhavu la kompletan nomon de la lernanto, la kategorion (B=bazlernejo; M=mezlernejo) kaj la grupon (K,P), ekz-e: M/K (mezlernejo, komencanto). Por konkurantoj el lernejoj sen E-instruisto estas bezonataj lerneja stampo kaj la subskribo de la klasestr(in)o. 5. La instruisto de esperanto kolektas cxiujn solvofoliojn de sia lernejo kaj sendas ilin en komuna koverto gxis la indikita limdato (validas la posxta stampo) al la donita adreso. Solulo mem sendas sian solvon. Por rericevi la korektitajn solvojn kaj por ricevi novajn taskofolietojn la instruisto sendas kun la solvoj posxtmarkojn aux respondkuponon. Kun la korektitaj solvoj cxe-mete cxiam trovigxas la gxusta solvo de la antauxa numero kaj la kompleta listo de la konkursantoj, kun indikoj de ties lernejoj kaj akiritaj poentoj. La nomoj de la plej sukcesintaj estos publikigataj en la gazeto EVENTOJ, kaj vocxlegataj en la E-programo de la Hungara Radio. 6. Post la lasta numero la plej sukcesaj konkursantoj estos premiataj. ************************************************************************* "Plimulto de rusoj subtenas REU" Tajperaro kaj inversa senco =========================== En la numero julio (1)-92 en la rubriko " Organizaj demandoj" aperis tri artikoloj pri la ekesto de du paralelaj organizoj REU kaj REA en Rusio. En la artikolo de Andrej Ananjin, komentanta la fenomenon el la vidpunkto de REU ensxteligxis tajperaro, kio sxangxis la sencon de la frazo al plene kontrauxa. Do, la antauxlasta frazo de la antauxlasta alineo korekte tekstas jene: "La plimulto de la rusia esperantistaro malgraux tio plu preferas subteni la tradician organizon." Ni petas pardonon de Andrej Ananjin! Redakcio de EVENTOJ ************************************************************************* OPINIOJ /////// Pri la krevovo de UEA ===================== Tiu frontpagxa artikolo kiu provis kredigi sin rakonto pri la historio de la evoluo de la simboliko en la Esperanta movado estas plena de eraraj asertoj. La auxtoro tre propagandis por sia deziro, kun la sxajnigo, ke li racie argumentas. Jen mi citas: "multaj pli kaj pli sentis la neceson de radikala sxangxo, sed gxis 1986 la movado esence ne povis liberigxi de la jam tre gxenaj tradicioj". Tia estas ja jxurnalista taktiko por kredigi sian argumenton gxusta. La cititaj asertoj estas plene eraraj. Ne multaj pli kaj pli sentis neceson de ia ajn sxangxo. Fakte en la dauxro de tiuj jaroj mi ecx ne unu fojon auxdis plendon, kaj oni neniam ecx unu fojon al mi esprimis "neceson de radikala sxangxo". Povas esti, ke inter la amikoj de la auxtoro iuj novaj esperantistoj, senspertuloj, sentis tion. Tial li opiniis, ke lia amikaro estas la tuta mondo. La vorto "liberigxi" estas alia nevera kaj jxurnalista vorto por kredigi, ke la movado estas iel katenita. Gxi ne estis, kaj ne estas. Denove la vorto "gxenaj" tradicioj. La tradicioj ne estis al mi gxenaj. Al kiu? Eble al tiuj, kiuj ne povis vidi la valoron de kontinuo kaj dauxrado, de establita simbolo. Eble oni povus esperi pri ia renomo akirota per disfamigo de io nova, ecx se malpli dezirinda. Ankaux mi konstante deklaras, ke por fari progreson oni devos ofte fari sxangxojn. Sed nur de malbono al bono. Kaj zorge. Kaj kun konsento de la homoj tusxotaj de tiu sxangxo. La simbolo de UEA, proponita nur por la jarcenta festado jam faris sian taskon. Oni metu gxin en la historiajn librojn. Gxi tute ne havas valoron, gxi tute ne estas simbolo pli komprenebla ol la stelo (ecx inverse) kaj neniel estas tiom facile desegnebla kiom la stelo. "La elastecon de identa grafika simbolo..." Gxi ne estas elasta! Gxi ne estas identa! Neniu simbolo estas utila, se oni ne komprenas gxian signifon. Se ecx la esperantistoj ne scias la signifon de la rompita ovo, kiel ni povos esperi, ke la tuta mondo gxin rapide lernos? Kaj cxar la esperantistoj jam forrifuzas gxin, tiuj novicoj en la arto de publiko kiuj persistas trudi gxin al la movado, faras nur malhelpon. Nur la vorto mem ESPERANTO estas nia simbolo. La stelo verda, ju pli simpla des pli bona, estu nur rekonilo inter ni. Will Green, Britio. ************************************************************************* Faka aplikado ///////////// Tauxgaj agadeblecoj por IKEF-anoj ================================= Ni promesis publikigi la tauxgan agadeblecojn, aparte por novaj membroj kaj interesigxantoj. Kvankam la statuto de IKEF jam difinas la cxefajn agadterenojn (vidu la suplementon de EVENTOJ julio (1)-92), ni havas kromajn praktikajn spertojn. El tio montrigxis jenaj agadoj fareblaj kaj utilaj: - Terminara laboro. Kreado de terminaroj pri komerco/ekonomio. Anoncu vin al la Terminara Sekcio, gvidanto s-ro Wiersch (IKEF 19). - Verkado de fakaj artikoloj pri ekonomiaj temoj; prezentado de ili en MONATO, aux en alia esperantlingva revuo. - Havigo de reklamanoncoj de entreprenoj al esperantistaj revuoj; - Etikedservo. Prepari la esperantlingvan version de plurlingvaj etikedoj, korespondajxoj aux uz-instrukcioj kaj oferti tion al fabrikistoj. - Tradukservo. Traduko de esperantlingvaj ofertoj kaj aliaj korespondajxoj inter esperantistoj kaj neesperantistoj. (ekz. persone konataj komercistoj); - Sercxo de esperantistaj kontaktoj por sia cxiutaga laboro (ekz. profesia acxetisto sercxu vendistojn); - Kunlaboro kun esperanto-turismo. - Kontakto al Komercaj Cxambroj. (Vidu la agadon de s-ro Gilbert en Bar le Duc, "Kiu faras kion?"); - Viziti grupe fabrikojn aux instituciojn (ekzemple dum la UK, sed ankaux dum aliaj arangxoj); - Agado de universitatoj fare de studento pri ekonomiko. La kampo komerco/ekonomi(k)o estas giganta; sed gxi estas fruktodona. Ni rekomendas ankaux, ke cxiu faru cxefe tion, kio rilatas al sia profesio kaj cxiutaga laboro, cxar tie kiel agnoskita spertulo, li/sxi efikas konvinke al siaj apuduloj. La Estraro de IKEF laux la Merkato n-ro 37. Kvankam en la artikolo temas pri la agado de IKEF membroj, ni opinias, ke tre multon el ili povas fari ankaux aliaj esperantistoj. L.S. ************************************************************************* Interhelpo ========== La kooperativo de esperantistoj INTERHELPO sercxas kunlaborantojn por disvolvi komercan aktivajxon kaj proponas avantagxajn kondicxojn de provizio cxe vendado de turismaj ekskursoj kaj porinfanaj gazetoj, kiujn gxi eldonas. Gxi ofertas avantagxan sxancon por diligentaj unuopuloj aux por kluboj de esperantistoj. Kontaktadreso: INTERHELPO, pk. 44, CS-15000 Praha 5, tel., fax: +42-02- 542993. INTERHELPO ofertas ankaux siajn servojn en la tutjare malfermita kaj bone ekipita turisma tranoktejo en Praha, proksimume 150 m de la metroa stacio Radlick'a en du- kaj trilitaj cxambroj. Prezo por unu persono kaj tago estas 60,- Kcxs. el Starto 2/92. ************************************************************************* KOMERCA APLIKADO //////////////// Pri negoco en Germanio petu informojn cxe: s-ino Irene Sosnoski, Bruhl 13, DO-7241 Grosbardaux, Germanio. LM n-ro 36. * * * Mendu katalogon de gladioloj! Estas mendeblaj pli ol 700 malmultekostaj gladioloj. La katalogo kostas nur 1 USD! Arvo Toomsalu, EE-3523 Viarbola 83-15; Estonio. * * * La Komerca Fakgrupo Radu (KFR) ofertas laborskipojn (ekipistojn) por riparado kaj konstruado de domoj, ofertas varojn el la malpeza industrio, tekstilajxoj, trikotajxoj, vestajxoj, ilmasxinoj, mebloj, mastrumaj vitajxoj, viandokonservojn ktp. Bv kontakti: Radu Konstantin, str Vasile Alecsandri 2/A, R-5800 Seceava, Rumanio. Tel/fakso: +40/987-27991. * * * Mi ofertas por eksporto sxaflanon, kaprolanugon kaj mielon de alta kvalito. Vladimir Horosilov, ul. Partizanskaja 13, Solonesxnoje, Altajskij kraj; 659672, Rusio. * * * Kiu volus financi aux kune konstrui turismajn restadejojn en pitoreskaj lokoj de la montaro Altaj, aux intersxangxi turismajn grupojn? Skribu al: Anatolo Goncxarov, selo Matveevka, Solonesxenski r-n, Altajskij kraj, 659672 Rusio. el LM julio/92 * * * IKS-bazaro Zagreba firmao "Bioaromatica", kiu produktas eter-oleojn, deziras kontakti kun fakuloj pri aromterapioj. Kontaktadreso: Internacia Kultura Servo. pp 499, HR-41000 Zagreb, Kroatio/Hrvatsk el Letero el Zagreb, 3/92 ************************************************************************* Komuna projekto de UEA, ILEI kaj EEU ==================================== Cxu vi jam auxdis pri la projekto "Komunikado en la Euxropa Komunumo", lancxita de UEA, ILEI kaj Euxropa Esperanto-Unio? Inter aliaj faktoj tiu projekto konstatis, ke la tradukkostoj cxe la EK estas cx. 697.820.000 Ekuoj!!! Se vi interesigxas pri tiu projekto, mi volonte nomas la landan kunlaboranton. La brosxuro de la projekto estas akirebla cxe la UEA-libroservo. Volker Hank Lindenstr 2, DW-6425 Lautertal-Hoergenau, Germanio. Compuserve: 100021.3033 Internet: vogelsberger@forigu.dcfged.das.net laux La Merkato n-ro 37. ************************************************************************* Sindikatismo ============ Por plibonigi agadon en la sindikataj medioj, i.a. en Euxropo, neprus esperantigi la 10-lingvan "Glosaron de la labormondo kaj de la sindikata movado", kiun eldonis la Euxropa komisiono. Kiu pretus kunlabori en tiu tasko, sin turnu al: FGTB-Esperanto, 3 rue des Brasseurs, B-5000 Namur, Belgio el Franca Esperantisto, marto/92. ************************************************************************* Komercaj anoncoj en e-revuoj ============================ En nacilingvaj gazetoj cx. la duono de la pagxoj estas okupata de komercaj anoncoj. Tio estas la cxefa enspezofonto por la eldonejoj. Kontrauxe, la esperanta gazetaro enhavas malmultajn, plejofte pormovadajn anoncojn. La revuo MONATO, pro sia internacia legantaro estas interesa reklamilo por firmaoj, kiuj deziras konigi sian nomon kaj siajn produktojn en la tuta mondo. Se en Monato regule aperas tiaj anoncoj, firma financa bazo estas garantiata. Krome, tio ebligas pli favorajn abonprezojn por malricxaj landoj. Roland Rotsaert, IKEF estrarano. laux La Merkato n-ro 37. Por la (internaciaj) e-revuoj la reklamenspezo vere estas elementa bezono. Kaj ni notu, ke ankaux EVENTOJ estas internacie legata gazeto... Por ebligi la abonon de EVENTOJ el netranspagipovaj landoj, ni vere bonvenigAs la kunlaBoron, la anonc-akiran helpon kaj de IKEF-anoj, kaj de cxiu esperantisto. Tio povas esti profitiga ankaux por la kunlaboranto, ja parton de la akirita reklam-enspezo li ricevos kiel maklerajxo... Pliaj detaloj en iu baldauxa numero. Szilvasi Laszlo ************************************************************************* Euxropa akcepto =============== Lastan jaron, en la Euxropa Domo de Lille (Francio), Thierry Leleu, konsilanto cxe la franca ambasadejo en Bruselo, amike akceptis 60 belgajn kaj francajn esperantistojn. La diplomato tiam diris kelkajn frazojn en Esperanto, lingvo kiun li eklernis antaux 18 jaroj. Komence de majo 1992, T. Leleu prelegis pri "Euxrokratio" kaj denove menciis esperanton, antaux membroj de la Euxropa Movado kaj aliaj interesuloj. laux la informilo "Mallonge" 8/92. ************************************************************************* MOVADO ////// Neprofesieco vekas suspekton ============================ La mezlernejo Andre-Laurendeau, en Longueuil, Kanado volas internaciigi kaj restrukturigi sian instru-programon. Cxar ili estas plene malfermaj por instrui esperanton, du estraranoj de E.S.K. (Esperanto-Societo Kebekia) iris tien por prezenti la aferon. Sed ilia nesalajreco kaj entuziasmo vekis suspekton: Cxu tio ne estas iu sekteca afero? laux "La Riverego" printempo 1992. ************************************************************************* NORDA PRISMO denove aperas ========================== Dum la jaroj 1954-74 la plej populara esperanto-revuo estis NORDA PRISMO, aperinta en Svedio, kaj cxesinta en Finnlando pro ekonomiaj kauxzoj. Post relative longa pauxzo la revuo nun denove aperas en la kadroj de Nordia-Balta esperantista kunlaboro. La eldonanto estas Oy Mendoservo en Finnlando, kunlaborantoj cxefe verkistoj kaj poetoj de la juneta generacio, sed ankaux jam mondkonataj auxtoroj. La revuo aperas kvarfoje en jaro. La numero 1/92 havas 40 pagxojn en formato A-5, kaj havas la subtitolon "Kultura revuo pri Nordio en Esperanto", kvankam oni iom largxe difinas "Nordion". Tamen la eldonantoj estas finnaj kaj la revuo estas presata en Tartu, Estonio. Jarabono laux la adreso de Oy Mendoservo (Kivistontie, SF-05510 Hyvinkaa, Finnlando) kostas 48 FIM, pere de UEA 24 NLG. laux Informilo de EAE, 1,2/92 ************************************************************************* Pri historio kaj lingvaj konfliktoj en Bad Saarow ================================================= 26 iamaj aktivuloj de GDREA (Esperanto Asocio de GDR) sekvis la privatan inviton de d-ro Detlev Blanke kaj partoprenis renkontigxon de la 27a gxis la 29a de marto en Bad Saarow, en la gastodomo kaj seminariejo de Kulturligo, tradiciricxa por esperantistoj. La celo de la renkontigxo estis (krom la deziro revidi malnovajn amikojn): a) pens-intersxangxi pri problemoj kaj principoj de verkota historio de GDREA; b) rekuragxigi kelkajn iam tre aktivajn esperantistojn al la dauxrigo de ilia poresperanta laboro; kaj c) informigxi pri la aktualaj lingvo-problemoj kaj konfliktoj en Euxropo. La vicprezidanto de GEA, d-ro Ronald Lotzsch, la prezidiano d- ro Till Dahlenburg kaj la ekssekretario de GDREA d-ro Detlev Blanke ankorauxfoje informis pri la lastjara unuigxo de GDREA kaj GEA substrekante, ke la relative senkonflikte kaj bonetose realigxinta unuigxo vere pravigas, ke pli ol gxis nun el la multaj iamaj membroj de GDREA venku certan hezitemon kaj aligxu al GEA. Dum tiuj programplenaj tagoj ne nur evidentigxis, ke oni bezonas verkon pri la historio de GDREA, sed jam montrigxis la unuaj atentindaj partaj aktivecoj. Detlev Blanke, Berlino laux Esperanto Aktuell 4/92. ************************************************************************* Jubileo de KONCIZE! =================== "Koncize" estas la dumonata komuna bulteno de pluraj junularaj Esperanto-Asocioj, kiu nun festas sian 100-an numeron! Antaux dekkelkaj jaroj (?) estis decidite eldoni ian komunan revueton cxefe kun aligxiloj kaj informoj pri diversaj arangxoj kaj junularaj aferoj. Tiu maniero de informo-distribuado estas ja fakte multe pli utila kaj efika, ol se cxiu landa organizo havus iun porokazan internan informfolion. La kunlaborantajn organizojn oni nomis Koncize-bloko, ja ne temas pri ia formala organizo kun statuto kaj prezidanto, ktp, sed cxiu kunlaboranta junulara sekcio havas simple la redaktoron de sia pagxo, kaj zorgas pri la distribuado de la bulteno al siaj membroj. Teknike la aperigon prizorgas GEJ (Germana Esperanto-Junularo), kun la cxefredaktorado de Ulrich Matthias. En la lastaj jaroj - paralele al la revigligxo kaj pliprofesiigxo de la junulara movado -"Koncize" igxis cxiam pli populara. Gxis 1990 al la bloko apartenis la junularaj asocioj de Britio, Flandrio, Finnlando, Francio, Germanio, Italio, Nederlando kaj Svislando, - kaj en 1991 alligigxis tiuj de Auxstrio kaj de Hungario (... la unua el la ekssocialismaj landoj...) "Koncize" atingis la jubilean 100-an numeron. Gratulon al GEJ, al la gxisnunaj, kaj al la nuna redaktoro Ulrich Matthias! La revuo cetere estas ankaux abonebla kontraux 14 germanaj markoj jare cxe GEJ. Pliaj informoj: GEJ, Rheinweg 15, D-W 5300 Bonn 1. ************************************************************************* ARANGxOJ /////// 4-a BIERo ========= La Munkena Esperanto-Junularo invitas al la 4-a BIERo (Bavara Internaci- Etosa Renkontigxo) de la 17a gxis la 20a de septembro. Oni vizitos la urbon Munkeno kaj la faman Oktobro- feston, klacxos, ludos, dibocxos... LA kotizu estas 50 DEM (gxis 31.08.92.), alilandanoj ricevos rabaton gxis 100 %. Petu aligxilon de: Munkena Esperanto-Junularo, Postfach 200803, Munchen-2, Germanio Koncize 3/92. ************************************************************************* Popolarta Foiro en Mezotur (Hungario) ===================================== kun Internacia Esperanto-Renkontigxo Gxi okazos en sudorienta parto de Hungario, de la 27-a gxis la 31-a de auxgusto 1992. La kotizon - 6000 Ft-ojn, kiu inklizivas tranoktadon, mangxojn, ekskursojn kaj diversajn programojn - oni povas pagi antauxe aux surloke. Pliajn informojn petu cxe: S-ino Sandorne Deak, H-5400 Mezotur, ifjusagi lakotelep 16-os ep. fsz.2. Hungario. ************************************************************************* ANONCOJ /////// Por atento de organizantoj de esperantaj arangxoj ================================================= Se vi volas aperigi informojn pri via arangxo, bv. sendi materialon laux la supraj modeloj. Pri okazintaj renkontoj prefere sendu foton, kaj maksimume (!) duonpagxan resumon! ************************************************************************* Mitoj kaj faktoj pri esperanto ============================== Seminario kun prelegoj de famaj esperantoverkistoj kaj lingvospecialistoj: Jacques Farjon de l' Agatinerie - eksinterpretisto cxe NATO, Germanio; Pierre Janton - profesoro cxe la universitato de Clermont Ferrand, Francio; Claude Piron - profesoro cxe la universitato de Gen'eve, Svislando. Kun debatebleco kaj libroservo. La studotago okazos sabaton, la 5-an de septembro 1992 en la universitata historia kunvenejo "Het Pand", en la organizo de la Genta Esperantogrupo "La Progreso". La kotizo inkluzivas la tutan programon, la resumojn de la prelegoj, la varman tagmangxon kaj la trinkajxojn dum la pauxzoj. Pli da informoj cxe: de Patrick Haerick, Zilverberklaan 25 B-9032 Gent, tel. +32-91/270215 el Informilo de FEL-aktitvuloj, aprilo/92. ************************************************************************* SAEZ-PENJO 92 ============= Interlanda Konferenco pri instruado Cxako, Argentino 2-a Interlanda Konferenco pri Instruado 9-12 oktobro, Argentino ************************************************************************* Unua Atlantika Plongxado en Portugalio! ======================================= 18-21 septembro, Cacela Portugala Esperanto-Junularo gxojas inviti vin al la 1-a Atlantika Plongxado. Gxuu la baldauxan somerfinon (oj!) cxe la orsabla kaj sxauxmmara plagxo en amuza junesperanta etoso! La programon konsistigos sxipetaj ekskursoj, amuzoj, koncerto de la rokbando Vikiosnuroj (inkl. originalaj esp-kantoj!), surplagxa futbalkonkurso cxe la sunfalo portugaloj - eksterlandanoj (ja ni venkas!), ktp. La neevileblaj kotizoj inter 40 kaj 100 NLG depende de via luksodeziro (cxu tendo aux cxambro). Venu ankaux vi okcidenten por renkonti junajn portugalesperantistojn! Pli detalan aligxilon vi povas peti cxe: Portugala Esperanto-Junularo Rua Dr. Joao Couto 6 r/c A, P-1500 Lisboa, Portugalio. ************************************************************************* Nordiaj Esperanto-Asocioj kaj la organizo Monda Kunagado por Eduko, Scienco kaj Kulturo invitas Vin al la seminario --------------------------------------------- Minoritataj Popoloj kaj lingvoj en Nordio - Lingvo-problemoj en Euxropo --------------------------------------------- de la 30-a de oktobro gxis la 2-a de novembro 1992 en Kungalv, Svedio. La organizantoj atendas kompetentajn ekspertojn pri la temo kaj celas diskutigi vin pri evoluproblemoj de la lingva bunteco en Euxropo, inkludante esperanton. Informigxu pli detale cxe: Martha Andreasssson, L. Tolsereds vag 2265 S-42642 Hisings Karra, Svedio. laux Esperanto Aktuell, 4/92. ************************************************************************* RECENZOJ //////// Schwarz, Adolf (red) Survoje al Internacio de Proleta Esperantisto ============================================= Faktoj, dokumentoj rememoroj, Sofio, Eldonejo Press-Esperanto, 1992, 223p. La libro entenas dokumentojn el diversaj laboristmovadaj esperantistaj revuoj, kiuj rilatas al la historio de SAT kaj aparte (p. 56-192) al la komunisma opozicio en SAT, kiu farigxis en 1932 en Berlin la "Internacio de Proleta Esperantistaro" (IPE). Adolf Schwarz el Flensburg kolektis la materialon laux vidpunktoj de komunismemaj esperantistoj de la 20-aj/30-aj jaroj kaj bedauxrinde malofte donas precizajn fontindikojn. La pozicion de SAT pri la priskribita evoluo li ne prezentas per SAT-originalaj vidpunktoj. Se Schwarz estas fakte la diligenta materialkolektinto, la vera redaktoro estas Nikola Aleksiev, kiu per bonega antauxparolo kaj postparolo metas la dokumentitajn eventojn en la konkretan historian kadron kaj faras ilin tiel pli kompreneblaj por nuntempuloj. La ankaux komentas kaj kritikas provojn dum la 70-aj jaroj revivigi IPE: kiuj fine kondukis al la ekesto de Komunista Esperanto-Kolektivo, KEK. Sian bonegan konkludan redaktoran eseon Aleksiev finas prave, ke "estas tute necese prijugxi la tutan estintan agadon de la landaj kaj internaciaj laboristaj esperanto-organizajxoj". Kvankam la libro havas gravajn mankojn, gxi tamen povas esti helpilo por pluaj sed pli sciencaj studoj. Detlev Blanke, Germanio ************************************************************************* LINGVO ////// Pri la pronomo "ci" =================== En Starto 5/91 mi trovas poemeton, tradukitan fare de F. V. Lorenz, en kiu la patrino estas alparolata "ci". Pri tiu cxi pronomo ne estas tute klaraj reguloj, kiam uzadi gxin. Tial mi citas, kion skribis Zamenhof en la "Dua Libro de la Lingvo Internacia", 1888: "Vi" ni diras egale al unu persono aux objekto kaj al multaj; tio cxi estas farita pro oportuneco, cxar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aux "ci" ("ci" signifas la duan personon de la ununombro; sed tiu cxi vorto estas trovata sole nur en plena vortaro; en la lingvo mem gxi preskaux neniam estas uzata). Kaj en la Revuo, februaro 1908, oni trovas pli detalan klarigon: La neuzado de "ci" tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, - kontrauxe, gxi estas specialajxo de la lingvo esperanto, specialajxo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli ol unu personoj dirus "vi" kaj al unu persono cxiam "ci"; sed cxiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimigis al la ideo, ke "ci" enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la esperantistoj, ke ili al cxiu unu persono diru "ci"; ni devus sekve havi apartan pronomon de gxentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaux la jaro 1878). Sed la praktiko de cxiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia "formo de gxentileco" estas ofte tre embarasa, cxar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aux alia persono (ekzemple al infano ktp.): "ci" sxajnas al ni eble ofenda pronomo de gxentileco sxajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la auxskultanto (ekzemple anstataux "ci" kaj "vi" oni diras "li", " oni", "sinjoro", "frauxlo" ktp). Por forigi cxiujn cxi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al cxiu, cxiuj kaj cxio nur "vi". Malkomprenigon tio cxi neniam povas kauxzi, cxar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante "vi, sinjoro", aux "vi cxiuj", "vi ambaux" ktp. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de "ci" (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aux al amata persono), la uzado de "vi" sxajnas neagrabla en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi "ci"), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimigxas al la uzado de "vi", ke gxi perfekte kontentigas kaj oni trovas en gxi absolute nenion "malvarman". Cxio dependas ja nur de la kutimo. Por ke oni ne klarigu al si tro libere la lastajn vortojn ankaux por aliaj kazoj, mi citas el Originala Verkaro, p. 66 supre "... ke cxiuj perfektigoj en la lingvo Esperanto estu farataj ne per rompado kaj subitaj decidoj, sed sur vojo natura, per ricxigado de la literaturo kaj per sxtupa elpusxigado de formoj malbonaj per formoj pli bonaj." Laux mia opinio, la uzado de "ci" kaj "vi" estas simila al la anglaj "thou" kaj "you". Antaux iu tempo mirigis min aserto de fejetonisto en la cxehxa televizia gazeto, laux kiu "en la angla lingvo oni alparolas cxiun unuopulon ci." Adolf Stanura, laux Starto 1/1992. ************************************************************************* ALVOKO ////// Alvoko pri instruisto-borso =========================== Instruistoj, kursgvidantoj, kiuj estas kompetentaj kaj entreprenemaj gvidi kursojn en diversaj landoj, bonvolu anonci vin cxe ILEI! Kelkfoje venas deziroj havi eksterlandan kursgvidanton. Pro tio necesas, ke la koncerna respondeculo de ILEI havu je dispono nomojn, adresojn kaj informojn pri vojagxemaj gekolegoj. Kiu volonte reagas je tiu cxi alvoko, bv. letere komuniki la jenajn indikojn: Nomo, adreso kaj telefon-numero. Gepatra lingvo, agxo. Esperantaj ekzamenoj (tipo, grado). Profesio, fakoj, gxisnuna instruagado. Nivelo de kurso prefere gvidota. Metodoj, lernolibroj, instruiloj prefere aplikotaj. Sezonoj en la jaro libera por vojagxi, dum kiom da tempo. Kiaj kondicxoj estas postulataj. Aliaj indikoj rilataj. ILEI unuavice celas peri inter sercxantoj kaj sinproponantoj. Subvencii kurson aux kursgvidanton ILEI apenaux povas, nur en tre malmultaj kaj la plej indaj kazoj. Do, kontrakto aux interkonsento devas estigxi inter la kurs-organizanto kaj la kursgvidanto. Vian sinanoncon bv. direkti al: Internacia Ligo de E-Instruistoj, S-ino Barcsay Zsuzsa, Bem rkpt. 25/B, H-1011 Budapest, Hungario ************************************************************************* MOVADA LERNEJO ////////////// Amikeca Reto ============ La Amikeca Reto de SAT estas kulturo- kaj sociokontaktiga servo esperantlingva. La membroj de la reto cxeestigos vin al esperantistaj kunvenoj kaj multaj interesaj lokoj en la mondo, kaj montros al vi la cxiutagan vivon de si mem kaj de la loka logxantaro. La adresaro en kajera formo aperas cxiujare, kaj enhavas cx. 300 adresojn el pli ol 30 landoj. Baza prezo de la adresaro estas 30 francaj frankoj, sed gxi varias laux regionoj. Regionaj perantoj: Argentino: Orellana Rojas Atilio, Casilla de Correos 1428, RA-5000 Cordoba. Auxstralio: Wearing Max 30 Westbury str., AUS-5069 Hackney - SA. Brazilio: Joao Manoel Aguilera, Caixa Postal 5232. BRCEP-19031 Campinas - SP Britio: Alan Gould, Woodrising, Thornlane; Goxhill, GB-South Humberside, DN 1t97 LU. Bulgario: Dimitrov Biser, str. Aleko Konstantinov 14, BG-9200 Provadijxa. Cxehxoslovakio: Miroslav Zavodsky, Csl. Brigady 67, CS-01004 Zilina-Zavodie. Hungario: Aukstikalnyte Roze, H-6500 Baja, Kolcsey u. 72. II/7. Israelo: Jeremi Gishron, pk. 23180, IL-91231 Jerusalemo. Japanio: Joel Brozovsky, EPA, Oomoto, Kameoka-si, Kyoto-h, J-621. Kanado: Reni Porter, 71 Ridgevalley Rd, CDN-Halifax, Nova Scotia, B3P2E5. Polio: Stanislaw Rybicky, skr. pocztowa 342, PL-20950 Lublin 1. Rusio: Aleksander Grisxcxenko, ul. Sxadenko 22/4, 348005 Vorosxilovgrad. Turkio: Enver Yalcin, Klodfahrer caddesi Coskun apr. n 27, apr. no 27, Sultanahmet, TR-Istanbul. La Amikeca Reto de SAT funkcias paralele al Pasporta Servo de TEJO, sed gxi ne estas senpaga gastigeblo! "Vi lernis esperanton por intimigxi kun aliaj mondanoj. Malfelicxe, vi ne scias kiel tion realigi. Ekster la kongresoj, vi ne scias kion fari por ligi firmajn kontaktojn kun alilandaj samideanoj. La Amikeca Reto estas servo, kies celo estas permesi cxiaspecajn amikecajn rilatojn. Gxi celas fundajn neordinarajn vizitojn, nekutimajn aktivecojn aux diskutojn." Por uzi la liston esperantistigxo minimuma estas evidenta kondicxo. Per tio ni komprenas bazajn uzkapablojn de nia lingvo, sed ankaux fortan emon al ties disvolvigxo. La interna ideo de Zamenhof estis la cemento de Esperantio kaj gxi estu la cemento de nia Reto. Per tiuj vortoj ni deziras furpusxi cxian ideon de egoisma profito sur dorso de iaj bonkoraj Servo aux Turisma Agentejo. La "Amikeca Reto" dorlotas la homojn, kiuj esperantistigxis por iamaniere iom plibonigi nian planedon..." Centra adreso: Amikeca Reto, 63 rue de la Republique a Charge, F-37530 Amboise, Francio. Adreso de SAT: 67 Ave. Gambetta, F-75020 Paris, Francio. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// "DX"-ado kaj mondradioauxskultado ================================= En la radioamatora faklingvo la vorto DX signifas longdistancan radio- kontakton. Multaj personoj (inter ili ankaux multaj esperantistoj) havas la hobion kapti kiel eble plej multajn, kaj plej foran radioprogramon. Tiu hobio estas nomata DX-ado aux "mond-radioauxskultado". La mond- radioauxskultanto kompreneble havas la hobion auxskulti eksterlandajn radioprogramojn. Li ankaux korespondas kun la eksterlandaj radio-stacioj, informante ilin pri la auxskultado de ilia elsendo, kaj pri la auxskultita programo. Ekzistas konkursoj, kaj ankaux specialaj program-elsendoj por DX-uloj. La DX-ado estas utile krom la plibonigo de sia lingvoscio ankaux por ekhavi konkretan sperton pri teknikaj manieroj, trukoj por kapti forajn radioelsendojn. La fakta kapto kaj auxskulto de iu radiostacio estas konfirmata de t.n. QSL-karto, kion sendas la radiostacio al la auxskultanto. La QSL-karto estas bela posxtkarto, sur kiu la radio-stacio konfirmas, ke la ricevinto vere auxskultis ilian programon. Por ricevi la konfirmkarton, la radioauxskultanto devas skribi raporton pri auxdebleco (signalforto, klareco, alfiltrigxo de najbaraj stacioj, fado ktp.), informi pri sia aparato kaj priskribi la enhavon de la programo. Ricevinte la raporton, la radio-stacio kontrolas la priskribitan enhavon kaj sendas konfirmkarton al la auxskultanto. Mond-radioauxskultantoj kolektas konfirmkartojn kaj nombras, kiom da stacioj en kiom da landoj ili auxskultis. Ili ankaux arangxas konkursojn pri DX-ado. Raportoj pri auxskultado estas tre utilaj por la radioteknikistoj, cxar pro la indiko de auxskultebleco ili scias, cxu dauxre sendi en la sama frekvenco aux cxu ili devas sxangxi frekvencon. La raportoj estas utilaj ankaux al la redakcianoj, cxar per la raportoj kaj leteroj la redakcioj scias, ke homoj vere auxskultas iliajn programojn. En la kurtonda bendo estas milo de radioelsendoj. Provu ankaux Vi kapti kaj identigi ilin! Krom la agrabla amuzo estas utila ankaux por vi, cxar post iom da ekzercado vi pli facile kaptos ankaux la esperantlingvajn elsendojn! surbaze de La Espero (SEF) 2/92 ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Cxu esperantistoj rajtas finance profiti de la Movado? ====================================================== (Aperis en n-ro junio-(2)-92). Kiam Sandor Hideg priskribas sian ekzemplon de tiu eta hotelestro, mi tuj sxatus diri: jes, kial ne? Se ni cxiamaniere provas interesigi grandajn kaj malgrandajn firmaojn por uzi esperanton, oni ja ne povas aldoni, ke la servoj-varoj estu rabatitaj se la klientoj estas esperanto-parolantoj. Oni ja ankaux ne diras, ke aliaj interesatoj kiuj parolas alian lingvon, kia ekz. la rusa aux la angla ktp. estas pli bonvenaj. Temas do pri tio, ke oni profitas ne de la Movado, sed profitas la eblecon, kiu estas disponebla ankaux al ne-esperantistoj. Mi pensas, ke oni devas vidi cxi tiun aferon inverse: la fakto ke oni parolas esperanton, havas la avantagxon (ne la profiton!) ke oni pli facile povas kontakti alilandajn entreprenojn: Tiuj entreprenoj pro la fakto ke ili uzas (ankaux) esperanton konstante kontribuas al la kontinuado de la Movado. Alia afero estas, ke ni ne suficxe bone scias, kiom da entreprenoj uzas esperanton, kaj mi volonte apogus proponon, ke ni zorgu, ke tiuj entreprenoj uzu pli bone la konatajn E- konatojn, kiel la revuoj, gazetoj, la UEA jarlibro, ktp. kompreneble kontraux la normala anoncprezo. ingx T. Kanter, Nederlando * * * Sxajnas al mi, ke oni ja penu bondeziri okaze de la plej gravaj festoj de la plej gravaj religioj - tiuj festoj, kiuj elvokas bondezirojn interhomajn (same kiel la kristanaj Kristnasko kaj Pasko). Multaj festoj estas notitaj en "La Jaro" de MONATO. Tamen mi opinias, ke la plej valora esperanto-festo estas la "Semajno de Internacia Amikeco", SIA. La festo okazas cxiujare dum la lasta kompleta semajno de februaro. Dum tiu periodo oni sendu bondezirojn al eksterlandaj amikoj. Mi mem uzas bildkartojn sen presita bondeziro, en kiujn mi metas folion kun la insigno, moto kaj "Kun bondeziroj okaze de la Semajno de Internacia Amikeco". Antaux kelkaj jaroj UEA havis stokon de kartoj presitaj de UNESCO! sed tiuj ne plu ekzistas. Eble ni menciu, ke SIA estis ideo de svedo Erik Carlen, kiu mortis en 1987. Henry D. Palmer, Britio. Lauxstatistike la plej grandaj religioj estas la islamismo kaj budismo. Mi dubas, ke la Euxropaj legantoj de EVENTOJ akceptus favore la bondezirojn je islamaj festoj, kaj inverse, ecx ne paroli pri la same multnombraj ateistoj... La esperanto-festoj vere malmultas. Fakte do kiajn komunajn esperanto- festojn ni havas? Ni bonvenigas cxi-temajn leterojn de la legantoj. La red. * * * Cxu mi malsxparas mian tempon? Ekde du jaroj mi studas esperanton, kiu eble helpos min en miaj specialajxoj de jura scienco, sed nun mi miras (Majk SADLER, Eventoj, junio (2)-92), ke la internacia lingvo estas nur "interesa hobio". La kialo, laux SADLER, estas la malgranda vort- provizo de la lingvo kiu neas sian utilecon por scienco. Sed ecx mi, novulo pri esperanto povas vidi, ke gxi, esperanto estas reto de altvojoj, tra montoj, montetoj, teraltajxoj, kaj promontoroj el kiuj ni povas trarigardi lingvujon. Sendube, se ni volas, ni povas malsupreniri de altvojo, de tempo al tempo, por vidi kio okazas en la koterejoj de fakuloj, la temploj de altpastroj kaj la kluboj de hobiistoj. Eble ni devos lerni novajn vortojn se ni iom restas tie, sed la tasko de la internacia lingvo estas, antaux cxio, komuniki inter la individuoj. Ni devas allogi la fakulojn al la altvojo, kio estas esperanto. Certe restos specialistoj, altpastroj kaj hobiistoj kiuj preferos babili krokodile, interne de siaj palisaroj, sed tio estas tute alia afero. Dr. Stuart S. Kind, Anglujo * * * Propagando senkoste! ==================== La lastan monaton mi trovigxis en Buljono (Bouillon), en la Belgaj Ardenoj, vizitante ties faman kastelon mezepokan kaj la t.n. "Dukan Muzeon". En budo tiea oni vendas cxiuspecajn dokumentajxojn prihistoriajn en la germana, franca, angla, nederlanda kaj ecx itala kaj hispana lingvoj, sed nenion en esperanto. Alparolante la vendistinon, mi proponis tradukojn al la internacia lingvo de kelkaj el tiuj folietoj. Afable sxi respondis, ke neniam oni petas tiajn de sxi, kaj ne plu interesigxis pri mia propono. La tradukojn tamen mi faris kaj sendis al sxi. La samon mi faris pri mia logxurbo Namuro. Oni povas ricevi ilin tie senpage. Nun mi turnas min al cxiuj esperantistoj, kiuj ne, aux nur malbone scipovas la supre menciitajn lingvojn, unue peti pri esperantajxoj cxie, kie ili deziras viziti muzeon aux similajxon ekster sia propra lando. Se denove neniu petas pri ili, oni forjxetos la "paperacxojn" kaj jen perdigxos denove bona okazo varbi por nia lingvo. Alia maniero varbi por esperanto estas, al komercistoj, kiuj kutimas elmeti fremdlingvajn informojn en siajn montro-fenestron aux inter la vendotaj varoj, proponi vialand-esperantlingvan tradukon de tiuj varbiloj. Tio impresas kaj aspektas tre serioza. Plurfoje mi tion jam proponis, kaj preskaux cxiam oni danke konsentis, ke tion mi faru. Cetere, se krome vi estas acxetanto, estu certaj, ke via propono estos duoble bonvena. La tujaj ferioj estu bona okazo diskonigi nian lingvon per rimedoj alireblaj al cxiuj je nula kosto. Profitu gxin! Anselmo P., Belgio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Cxu vi deziras mendi esperantajn librojn? La libroservo de ELI (Esperanto Ligo de Israelo) funkcias dum la tuta jaro. Turnu vin al Matilda Landau, tel: 03-5465649, Nordau 42, 62597 Tel-Aviv, Israelo. * * * Subtenu Esperanton per uzitaj posxtmarkoj, eltrancxitaj de kovertoj kaj senditaj al la adreso de Libroservo de Estona Esperanto-Asocio, EE-0012 Tallin, Mahla 65-1, Virve Ernits. Dankon! * * * Okaze de unua datreveno de geedzigxo de gesinjoroj Sato multajn korajn gratulojn kaj felicxojn! Halina Pacwa * * * Bonvolu noti!!! Ekde nun ankaux la SAT-oficejo posedas telekopiilon. Gxia numero: +33-1-47977190. * * * En la numero junio (1)-92 erare aperis la adreso de FGTB- Esperanto. La preciza adreso: 3 rue des Brasseurs, B-5000 Namur, Belgio. Ni pardonpetas pro la eraro. La Red. ************************************************************************* Videofilmoj kaj songazetoj ========================== Son-gazetoj kaj videokasedoj estas la plej bona rimedo "alkutimigi la esperantistojn al la ekkono de nia literaturo". La Auxdvida Centro de Sarlanda Esperanto-Ligo de pluraj jaroj surbendigas la prelegarojn de la Kulturaj Semajnfinoj, kiujn gvidis la plej konataj esperantistoj. Listo haveblas cxe: Oliver Walz, Postfach 2019, Richard Wagner Str 38, DW-6660 Zweibrucken (tel.: +49-6332-49843). * * * Se vi interesigxas pri videofilmoj faritaj dum la Kulturaj Semajnoj, kie prelegis Regulo, Szerdahelyi, Maas, Frank, Koutny, ktp., aux se vi interesigxas pri vojagxoj al kongresoj, mendu la videobendojn cxe: Gunther Becker, Alter Hangarten, DW-6653 Blieskastel. el Franca Esperantisto, marto/92. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi estas studento de Reformacia Teologia Akademio. La determina sperto de mia vivo estas, ke mi ekkonis la Dion, kaj sciigxis pri Jesuo Kristo, ke Li ankaux por mi mortis, revivigxis kaj vivas ankaux hodiaux. Tial mi deziras korespondi kun tiuj gejunuloj aux gemaljunuloj, kiuj ankaux spertis aux volas sperti en ilia vivo la cxeeston de Dio, cxi tiun felicxan gxojon. P. Szabo Barnabas, Anna ter 4, H-8500 Papa, Hungario * * * Gelernantoj 11-15 jaraj deziras korespondi grupe aux individue kun gelernantoj el diversaj landoj. La adreso: E-Klubo Tulipo, a.d. 9, LT- 4270 Vilkaviskis, Litovio. * * * 29jara esperantisto dez. kor. tutmonde kun gejunuloj pri cxiu temo, precipe pri nifologio, natur- kaj mediprotektado, reenkarnigxo. Denes Partay, Damjanich u.1/I, 3/2, H 7400 Kaposvar, Hungario * * * 47 jara pensiito sercxas korespondajn kontaktojn dise en la mondo. Csizmadia Istvanne, Ady E. u. 16, fsz. 6, H-5400 Szolnok, Hungario * * * Jxusa kursfininto sercxas korespondajn partnerojn. Edelza Maria Veloso Silva, Rua Pe. Barroso, 43/102; Deposito; BR-25800 Tres Rios-RJ, Brazilio. * * * F-ino Shirley Lauritzen, Box 90, Mount Pleasant, 84647, Usono volas korespondi tutmonde. ************************************************************************* INTERESE //////// "...NE KOLERU MIN, ..." ======================= (Legajxo por franduloj) Cxiu kursestro de esperanto ne forgesu rakonti pri la t.n. praesperanto. Vi ja scias, ke jam kiel gimnaziano, en 1878, Ludoviko Lazaro Zamenhof pretigis preskaux tutan planon de lingvo internacia. Gxis tiam lia patro, Marko Zamenhof aprobis tian "ludon " de sia filo, sed antaux liaj universitataj studoj li igis promesi sian filon ne okupigxi pri tia afero gxis la fino de la altaj studoj. Opiniante, ke li devas gardi sian filon kontraux vana laborado, la patro forbruligis lian manuskripton. Antaux tri monatoj, en decembro 1987, en la urbeto Veisejai (en Litovio, kie la "doktoro" kuracadis) oni trovis, en la domo de iu maljunulo, kiu persone renkontis la iniciatinton de Esperanto, malfacile kompreneblan leteron. Gxi estis sendita al Kaunas, kie oni konstatis, ke gxi estis skribita en praesperanto. Entuziasmaj esperantistoj rapide "decxifris" la leteron, malkovrinte, ke tiu letero estis skribita de Marko Zamenhof al sia filo Ludoviko. La enhavo de lia letero prilumas de alia flanko la "sxtonkorecon" de la patro. Ekkonu tion altvaloran relikvajxon de nia Esperanto-movado: "Varsovio, 1-a de Auxgusto del anno 1879. Mia filo, fu-ci lingwe esta porda koj laux sa teorja fundamento. To deb'e maturigi fol i ta pintoj. Trov'o metodolj pu fari simplal gramatikol. Pripinto pelle fiol koj bej madza tempo, koj fan, kvan to potuj teni la egzistol de ta familjo fekke i rica statto. Mo forbrulige la projettol de ta lingwe, pu bella futuro de ta familjo, pu interesso de ta lingwe uniwersala. Ne kolero mol, mo esta certa ej bej annes to tabuj successolj da ta lingwe. Ta padro." Povas esti, ke tiu - certe altvalora praesperanta letero, eble la unusola en la mondo - ne estis konceptita regule laux la praesperanta gramatiko, ja tiu "lingwe uniwersala" neniam estis fipretigita kaj eldonita. Kaj nun legu la leteron en la nuna esperanto: "Varsovio, la 1-an de auxgusto 1879. Mia filo, tiu cxi lingvo estas oportuna nur laux sia teoria fundamento. Vi (ci) devas maturigi tion en viaj persoj. Trovu metodojn por fari simplan gramatikon. Pripensu plue fojon (pluan fojon) nur post multa tempo, nur tiam, kiam vi (ci) povos teni la ekziston de via familio efektive en ricxa stato. Mi forbruligas la projekton de via lingvo, por bela futuro de via familio, por intereso de via lingvo universala. Ne koleru min, mi estas certa, ke post jaroj vi atingos sukcesojn per via lingvo. Via patro" L. L. Zamenhof komprenis la intencon de sia patro. Li komencis refoje eklabori nur post 4-5 jaroj sur la pliklarigxintaj teoriaj fundamentoj postrestintaj en lia memoro. La rezulton vi konas. apokrifajxo de Tibor PAPP laux Debrecena Bulteno No 43. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cme: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor