Eventoj n-ro 0009, 1/julio - '92, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Cxu eblas malhelpi? - Novaj sonoj en la esperanta rokmuziko Organizaj demandoj: - Cxu novtipaj e-asocioj? - Nur financa krizo! - Kiel oni diras "Kroatio" cxe Vi? - Esperanto fako en Samarkanda Muzeo - IKEF subteno por komerco en esperanto! Komerca aplikado: Faka aplikado: - Katalogo de fondajxoj - Lingvopolitiko de e-movado en unuigxinta Euxropo - Kunlaboro de e-organizajxoj en Euxropo - Kontribuo de UEA al kunlaboro de euxropaj e-asocioj Arangxoj: - UkrEA sen prezidanto - Somera Esperanto-Biciklado - Arta ekspozicio - MezEuxropa Junulara Semajno! - INTERAMIK' -1! - Teatro de unu aktoro - Ontaria Esperanto-Kongreso Alvoko!: - Tragedio de l' homo "Expo-opero" Proksimaj limdatoj: - *** Mallonge: - * Esperanto en radio: - Skribu al Radio vieno: - Parolas Varsovio Lingvo: - Cxu "mallongondo" aux cxu "kurtondo"? Anoncetoj: - *** Korespondi deziras: - *** Historio: - Kiam, kial, kiel mi lernis Esperanton? Por via notlibro: - Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) Suplemento: - La Internacia Komerca kaj Ekonomika Fakgrupo, IKEF - Fragmentoj el la raporto pri la agado de IKEF en 1991. - Aboneblo por la dua duonjaro! - Esperanta sonkasedo senpage! - Kiel aboni EVENTOJ-n? - Kiel pagi? - Landaj kotizperantoj - Kotizoj por 01.07.-31.12.1992. ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Cxu eblas malhelpi? =================== Piratado de esperantaj verkoj! ------------------------------ Ekde la fondo de Esperantlingva Verkita Asocio (EVA) en 1983, mi atente sekvis la disvolvigxon de tiu faka asocio por kontroli, cxu gxi plenumas la originajn celojn formulitajn en gxia statuo, kaj cxu gxi kapablas efektivigi la diversajn planojn, kiujn faris Tibor Sekelj, la unua prezidanto. Oni povas legi pri la celoj kaj planitaj agadoj en la priskribo de EVA en la Jarlibro de UEA (vidu Ia rubrikon "Por via notlibro" - la red.) Objektiva ekzameno de la preskaux dekjara historio de EVA indikas, ke tiu organizajxo - same kiel pluraj aliaj fakorganizajxoj en Esperantujo - plenumas malmulton por la propraj membroj kaj havas neniun efikon aux influon sur la esperantistaron gxenerale. Grandiozaj projektoj -------------------- Cxar dekomence prezidanto Sekelj elcerbigis tro grandiozajn projektojn por la nova asocio, mi avertis lin, ke estas konsilinde unue okupigxi nur pri tiuj planoj, kiuj estas facile efektivigeblaj. Bedauxrinde, li, kiel eterna revemulo rifuzis bremsi sian ideofluon por agi pli realece. Pro tio, dum la sekvaj jaroj oni vane atendis seminariojn por verkistoj, literaturajn festivalojn kaj lancxon de la eldonserio Esperantaj klasikajxoj. Sendube la plej granda manko en EVA estas revuo aux gazeto, kiu povas funkcii kiel forumo por membroj kaj informilo por aliaj esperantistoj. Ja estas nekredeble, ke gxuste organizajxo de verkistoj ne havas sian propran organon! Senskrupulaj eldonejoj ---------------------- Unu el la specifaj projektoj, pri kiu EVA lauxstatue devas okupigxi, estas maniero protekti esperantistajn auxtorojn kontraux piratado de iliaj verkoj. Ne estas sekreto, ke en diversaj partoj de Esperantujo, senskrupulaj eldonejoj publikigas verkojn sen peti permeson de la origina eldonejo kaj sen pagi tantiemon al la verkinto. En 1987 mi atentigis Sekelj pri tiu malagrabla situacio kaj informis lin, ke kvankam UEA scias pri cxiu kontrauxlegxa agado, gxi ne alprenis oficialan starpunkton por kondamni la misfaradon. Pro tio mi argumentis, ke la tasko nepre apartenas al EVA, kaj mi petis Sekelj formale prezenti la problemon al la membroj de EVA, por ke estu trovita praktika maniero protekti kopirajtojn kaj puni malhonestajn eldonistojn. Dum preskaux unu jaro SeKelj silentis pri tiu temo. Kiam mi konstatis, ke li estas indiferenta, mi komencis verki artikolojn por informi la publikon en Esperantujo pri piratado. Cetere, mi perletere sciigis Sekelj, ke pro la konstanta vegetado de EVA, mi ne plu deziras esti membro. Tiam Sekelj subite vekigxis kaj, ignorante mian eksigxon, publikigis artikolon en Heroldo de Esperanto, en kiu li anoncis la starigon de nova komisiono de EVA pri piratado kaj nomumis min komisionano. Farante tion li agis senrespondece, cxar li ne demandis min private, cxu mi emas entrepreni tiun taskon. La rezulto estas, ke gxis nun EVA faris nenion por defendi esperantistajn auxtorojn kaj eldonejojn kontraux la plago de piratado: Se EVA nuntempe, kun nova prezidanto kaj novaj komitatanoj ne volas okupigxi pri unu el la manieroj plibonigi la profesian statuson de verkistoj, cxu gxi vere povas pravigi sian ekziston? Bernard GOLDEN Damjanich u.1/C. I/8., H-8200 Veszprem, Hungario * * * Antaux cx. 2 monatoj la manuskripto de la supra artikolo estis sendita al la prezidanto kaj al la sekretario al EVA, por doni la sxancon reagi en la sama numero. Gxis nun nek unu vorto alvenis... La piratado, kaj nerespekto de auxtoraj rajtoj (inkluzive la kasedajn kopirajtojn) en nia komunumo estas ege gxena kaj viva problemo. Estas gxuste la verkistoj, la membroj de EVA, kiuj devus zorgi pri protekto de la intereso de auxtoroj. Ni volonte helpus sed kion ni faru, se ecx la estraranoj de EVA ne respondas... Laszlo Szilvasi ************************************************************************* Novaj sonoj en la esperanta rokmuziko La kasedo kaj kompaktdisko de "Tutmonda Muziko" =============================================== Ekde kelkaj monatoj en Germanio, apogite de grandega varbkampanjo en kaj ekster Esperantujo, muzikkasedo kaj kompaktdisko vekas multe 111da atento. "Fakuloj jugxas la novan popmuzikon en esperanto boooonega", vi povis legi ankaux en anonco en Koncize 1/92, kie vi trovas informojn pri la akirebleco. Nu, mia jugxo ne plene kongruas kun tio; mi preferus emfazi, ke gxi simple estas verko kun pozitivaj kaj negativaj flankoj. Facilas trovi kelkajn lauxdajn vortojn: Oni tuj rimarkas, ke la muziko sonas fresxe, aktuale, moderne. La melodioj estas plejparte tre agrablaj kaj facile eniras en la memoron. La vocxoj de la gekantistoj, precipe de la kantistino Karin Russow, estas tre belaj, kaj el teknika vidpunkto la verko estas tute profesinivela, kio maloftas en Esperantujo. Al la malpli fortaj flankoj apartenas la tekstoj. Kelkfoje, kvankam ne tro ofte, mi trovas inter furoraj german- aux anglalingvaj sxlagroj iujn, kiuj min fascinas pro belaj metaforoj, netrivialaj mesagxoj aux aparte trafaj priskriboj de homaj sentoj. Male, en la tekstoj de Tutmonda Muziko mi ne trovis ion tian, kio povus igi ilin ravaj aux valoraj. Komparante la kontrauxmilitan kanton Ne plu de Tutmonda Muziko kun la samtema Jam estas la hor' de la kasedo "baf" (Edistudio 1985), oni rimarkas, ke la niveloj de la tekstoj ekstreme diferencas. Nu, mi koncedu, ke temas pri diversaj specoj de muziko. Iom gxenas, ke kelkloke fusxa prononcado aux misharmonioj inter la muziko kaj Ia teksto malhelpas la komprenon. Kie en la tekstlibreto mankas supersigno en la vorto "sxangxos" (dufoje en la kanto "Sxi klasikas, mi rokemas") ni ankaux auxdas "sxangxos". Estas domagxe, ke la kantistoj ne komprenas la tekstojn, kiujn ili kantas - gxuste en nia kulturo, kiu originas el la deziro pri cxiuhoma frateco kaj kompreno trans limojn. Sed ni ne rajtas esti tro postulemaj. Bedauxrinde ankaux la miaopinie muzike plej belan verso-paron, "kinejen la voj' / pense for de cxi tiu mond'" en "Mia gxu'", makulas la akcento sur la unua silabo en "kinejen". Tio malpliigas la emon kunkanti. Laux indikoj en la tekstkajero la kantoj estas tradukitaj el la angla, kaj laux mia impreso sentigxas en ili la facileco verki tekstojn en la angla, kie hegemonias unusilabaj vortoj, kaj la malfacileco traduki la rezulton esperanten. Ekzemple la verso "Sxi -klasiko, mi - nur rok'" aspektas kiel stumbligo de la angla "She likes classics, I like rock". Ne eblas juste recenzi la kasedon kaj kompaktdiskon sen mencii ilian cxefan celon, nome diskonigi esperanton al la "ekstera mondo". Mi ne certas cxu por tiu celo ili principe pli bone tauxgas ol la kasedoj "Ora Team" aux la jam menciita "baf", sed dank' al la admirinda engagxigxo de la iniciatinto, Gunter Koch, jam videblas granda sukceso. Ekzemple mi hazarde trovis en mia regiona gazeto kvarkolumnan raporton pri la projekto, kaj "Tutmonda Muziko" ecx jam aperis dum kvaronhoro en elsendo de privata televidstacio, postlasante, laux jugxo de spektintoj, bonan impreson pri si kaj pri esperanto. Mi kore deziras al ili pliajn sukcesojn kaj gxojus, se multaj esperantistoj subtenus la projekton per acxeto kaj diskonigo de la kasedo kaj kompaktdisko, eldonitaj en 5.000 respektive 1.000 ekzempleroj. Ulrich Matthias el Koncize 1992/3 ************************************************************************* ... Tutkore mi rekomendas... ============================ ... La novan pop-muzikon mi jam konas, dum PSI (Printempa Semajno Internacia) mi acxetis de s-ro Koch (policisto) la belan, elegantan CD-diskon kun pop-muziko kaj kantoj. Jam plurfoje mi reauxskultis gxin en mia hejmo, kaj mi ecx diri ne bezonas, cxiam kun vera plezuro. La traduko de pastro Burkhardt precipe placxas al mi cxu pro la enhavo, cxu pro la cxarma, impona melodio! En la tekstoj de aliaj kantoj aperas kelkfoje eraretoj, sed la bela muziko de Rainer Conrad pardonigas gxin. Mi povas tutkore rekomendi la diskon al cxiuj esperantistoj! Dr. Josef Kondor, Germanio ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Ruslanda Esperanto-Asocio refondita! Cxu novtipaj e-asocioj? ======================= Ekde februaro 1992 ankaux Ruslando havas sian propran Ruslandan Esperanto-Asocion. REA organizas esperantistajn renkontojn, eldonas la monatan gazeton Ruslanda Esperantisto, efektivigas korespondan instruadon kaj informadon pri esperanto. Kiel la prezidanto de REA estis elektita konata poeto, tradukisto kaj interlingvisto Nikolai Lozgacxev. REA volonte kunlaboros kun cxiuj internaciaj kaj landaj asocioj, redakcioj, kulturcentroj. Kontakt-adreso por REA: RUS-620077 Jekaterinburg-77, pk. 67., Rusio. laux informoj de Aleksander Korjxenkov. * * * La 6-an de februaro 1992 en Rusia Federacio en la urbo (eksa Sverdlovsk) kunveno de diversregionaj aktivuloj proklamis fondigxon de Ruslanda Esperanto-Asocio, REA. Iom pli frue en Kolomna, negranda urbo en Moskva regiono, la 10-a Landa Esperanto-Kongreso de Sovetrespublikara Esperantista Unio, SEU (fondita en 1921, pereinta en 1938, restarigita en 1989) decidis ekde nun nomi la organizon Rusia Esperantista Unio, REU. Tio okazis 28-29-an de decembro 1991. - nur du tagojn post la malhiso de la Sovetunia flago desuper la Kremlo. Ambaux novbakitaj rusiaj asocioj havas dekomence diversajn startajn poziciojn. REU lauxherede tenas la mandaton de Landa Asocio de UEA, havas stabilan membraron en Ruslando, laborteamon de gvidantoj- aktivuloj, jardekajn tradiciojn, sed de alia flanko gxi heredis la sxargxon de respondeco por la eraroj de SEU-pasinto. SEU estis multe kritikata pro la pasiveco, neplenumo de promesoj, malforta informa agado. Sed ankaux Jekaterinburga REA ne estas absolute nova organizo - almenaux por ekssovetianoj. Gxia fundamento tute klare estis la aktivula kerno de Urala E-Societo - sendependa de SEU regiona organizajxo, bone konata internacie pro sia aktiva eldona agado. La radikoj de UEA devenas de relative malnova idea skismo, kiu okazis en la sovetia e-movado komence de la 80-aj jaroj. Oni povus nomi gxin "La rusa rauxmismo". Tiama generacio de junaj aktivuloj deziris krei novan - nemovadisman e-movadon. El iu impeto naskigxis du kulturologiaj grupigxoj: UNIKO (Unuigxo por Novtipa Internacia Kulturo, - neteritoria, eldonas la revuon Survoje, la idea gvidanto estas A. Fedorov) kaj Rondo Kulturo (idea gvidanto A. Korjxenkov), la cxefaktivuloj de la Urala regiono. Ambaux defiis "fiaskigxantan movadumadon" kaj koncentrigxis pri organizado de tradukologiaj, esperantologiaj, literaturologiaj seminarioj kaj establo de divers- specaj servoj por la membroj. Aparte pure la eksperimento funkciis en Uralo, kie oni sukcesis krei la movadon en la formo de UES. La organizo, kiel tio kutime okazas pri societoj, gvidataj de la eksperimentaj ideoj, estis karakterizata per nekunlaboremo kun tradiciaj movadismaj organizoj kaj malinteresigxo pri ties funkciado, kvankam oni neniam rifuzis kunlaboron praktikan. En la periodajxo oni mokis la "verdan ekzaltecon", verdstelismon (kiuj estas relative fortaj en la gxenerala sovetia movado). Pasis preskaux dek jaroj. La mondrevolucio pri la uzado de esperanto en Uralo ne okazis, kreskis nek kvanto, nek kvalito de la tiea averagxa esperantistaro. Kreskis, kompreneble, la organiza sperto. Kaj jen la uralanoj faris pasxon antauxen - por provi organizi novtipan e-movadon en pli vasta skalo. La forta atuto de REA estas la eldon-agado. REA eldonis lastatempe plurajn titolojn de e-libroj: Majstro kaj Margareta de Bulgakov, Sveda alumeto de Cxehov, relancxis la revuon La Ondo kaj la informilon Ruslanda Esperantisto. Kontraste REU posedas nur pri la kotizoj de la membroj - kluboj kaj individuoj. La plimulto de la rusia esperantistaro malgraux tio ne plu preferas subteni la tradician organizon. Cxu tio dauxros? Ja, la vivo sxangxigxis en Rusio. Nun plu da sxancoj havas tiu, kiu sukcesas sin pli bone financi. Kiu el la du direktoj venkos? Kaj cxu venkos? Tion montros la estonto. Andrej Ananjin, Moskvo * * * La fenomeno pri REU kaj REA ne estas esceptajxo. Similaj aferoj okazis en Polio (PSEK), Hungario (HEJ), Bulgario (Vraca), en Italio (LF-Koop) ktp. La tempo pasas, la cxirkauxa mondo evoluas, kaj esperantistoj, la t.n. "simplaj membroj" de e-asocioj jam ne kontentas pri la slogano, servoj, strukturoj deantaux 20-40 jaraj. La nomo esperantisto por multoj ricevis novan enhavon. "Rauxmismo" por ni ne signifas la forjxeton de la tradiciaj movadaj aferoj, strukturoj, sed apude, aldone (!) al gxi havas novajn konceptojn, ideojn. La novtipaj organizoj klopodas transpreni la metodojn, ritmon de la ekstera mondo, kaj turnas multe pli da atento al priservo de la jama (!) esperantistoj (=sxangxo de prioritato de la propagando al la utiligo de esperanto). Tio ne signifas la forjxeton de la tradiciaj valoroj kiel historio, kulturo, valorsistemo (krom la homaranisma ideologo), sed kompletigas gxin. En la dauxro de lastaj dek jaroj ankaux UEA turnas - pasxo post pasxo - multe pli da atento al la priservo de siaj membroj! Mi forte opinias, ke la ekstremaj tendencoj ne povos "venki". Ni devas adaptigxi al la nunaj eksteraj cirkonstancoj, ni devas uzi la hodiauxajn, modernajn sciencojn (psikologio, organiziko, marketingo ktp), sed ni devas gardi ankaux la pozitivajn elementojn de la gxisnuna strukturo! Esperanto ja ne estas simple ponto-lingvo, sed estas propra lingvo de la esperanto-komunumo. Szilvasi Laszlo ************************************************************************* Nur financa krizo! ================== En la januara n-ro de Ruslanda Esperantisto (RE) aperis longa artikolo Sub la rugxa standardo. Kadre de tiu teksto aperas la frazo: "Ecx krizanta SAT havas nun pli multajn (eks)sovetianojn ol SEU..." Mi volas per tiu cxi noto precizigi, ke la nuna krizo de SAT estas nur financa!... De 71 jaroj SAT jam konis similajn krizojn. Gxi cxiam ilin superregis. Espereble ni same superregos tiun cxi kaj la venontajn! Gxis revido kun cxiuj (eks)sovetianoj en Kaunas! Por la Plenum-Komitato de SAT Yves Peyrat, prezidanto Ruslanda Esperantisto, 5/92. ************************************************************************* Kiel oni diras "Kroatio" cxe Vi? ================================ La nova sxtato Kroatio sur la mapo de Euxropo havas ne tiom facilan taskon - unue multajn homojn tra la mondo konsciigi pri sia identeco. Por helpi informi pri Kroatio ni volonte unue informigxus pri tio, kiom oni scias cxe vi pri nia lando. Ekz. kiel oni nomas Kroation en via lingvo? Se vi emus pli profunde helpi al ni, aparte ni dankas, se vi sxatus aldoni ankaux ekz. elcxerpajxojn pri Kroatio el iu vialanda enciklopedio. Ne forgesu aldoni la fontindikon. Koran dankon. Per viaj kontribuajxoj ni volonte organizus ekspozicion kaj tial aparte petas vin lauxeble sendi la petitajn informojn en ekspoziciebla koverto. Nia adreso: Internacia Kultura Servo, IKS, pp. 499, HR-41000 Zagreb, Kroatio. laux Letero El Zagrebo, 3/92. ************************************************************************* Esperanto fako en Samarkanda Muzeo ================================== La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco (fondita laux la iniciato de lokaj esperantistoj) en la antikva 2500 jara Samarkando disponas nun pri pli ol 15.000 diversspecaj ekspoziciajxoj (afisxoj, pentrajxoj, libroj, revuoj, insignoj, filmoj, artajxoj k.t.p.) el pli ol 100 landoj de cxiuj mondopartoj pri la universalaj homoj valoroj kaj la vivgravaj globskalaj problemoj, kiujn nun frontas la homaro. Aparta muzea sekcio traktas la rolon de la esperanto-movado en la interkomprenigxo kaj proksimigxo de diverslandaj popoloj. La muzeo estas registrita cxe pluraj internaciaj organizoj ecx cxe UN kaj UNESCO. Por pliricxigi la esperantan fakon estas bonvena ajna helpo kaj kontribuo: Pliaj informoj cxe: Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco, Anatolo Ionesov, Pk. 76, Samarkand, 703000, Uzbekistano. ************************************************************************* IKEF subteno por komerco en esperanto! ====================================== Kiel trakti dezirojn, proponojn, ofertojn pri komercado de esperantistoj el ekssocialismaj landoj, el Cxinio, el evoluantaj landoj kaj el aliaj landoj kun pagoproblemoj. "Monda Merkato" helpas ---------------------- Cxiu IKEF-ano logxanta en evoluinta ("okcidenta") lando ricevas nun multege da petleteroj laux la supre menciita speco. La ideo de la sendintoj estas uzi esperanton en komerco kaj per tio ankaux helpi al si mem. Tio estas bonega agado kaj gxi tute kongruas kun la celoj de IKEF. Kompreneble por havi sukceson estas nepre necese, ke la sendintoj ricevu ehxon al iliaj leteroj, alikaze tiuj esperantistaj komercistoj en sia kredemo pri la utilo de esperanto seniluziigxos kaj estos perditaj por nia afero. Konsidere al tiu situacio, dum nia lasta Gxenerala Kunveno 1991 okaze de la UK Bergen, tiu temo farigxis la plej grava. Vidu la jarraporton en cxi tiu numero sur la suplementa pagxo: Gxenerala Kunveno 1991 en Bergen. Ankaux dum la simpozio la 5an de oktobro 1992 okaze de la cxina ekspozicio en Oostende, Belgio, tio estis la plej grava temo. La estraro tiutempe estis komisiita, ke li solvu tiun problemon. Jen la solvo: 1. Estas gravege, ke tiajn petleterojn la adresito ne jxetu en rubujon, se li ne bezonas la ofertitajn varojn, servojn, sed ke tiuj leteroj estu disdonotaj al lauxeble plej granda ricevantaro. Nur tiam ekzistas la sxanco, ke ili trafas iun interesaton. 2. Por atingi tiun celon, ni interkonsentis kun la eldonejo Linguistisches Bureau Alfred Schubert Weilheim, Germanio ke tiaj deziroj, proponoj, ofertoj aperu en konciza formo en ties "Monda Merkato", tutmonda informservo kaj anoncgazeto, kiu aperas kvarfoje jare. 3. La kostojn por tiaj anoncoj pagos IKEF, kondicxe ke ili venis el la supre nomitaj landoj kun pagoproblemoj. 4. Interesatoj pri la anoncitaj varoj, servoj rekte kontaktu la sendinton. Se ekestas komercado inter ambaux, la vendisto estas petata, ke li pagu al IKEF konvenan procentajxon el sia tiurilata vendosumo. 5. Kiel "kompilisto" por tiaj anoncoj funkcias s-ro Roland Rotsaert, Visspaanstraat 97, B-8000 Brugge, Belgio. Do cxiu ricevanto de tia letero pri deziro, propono, oferto tuj plusendu gxin al s-ro Rotsaert sen respondo al la sendinto. S-ro Rotsaert informos la originan sendinton pri la baldauxa anonco en "Monda Merkato" aux pri nerealigeblo. 6. Cxiuj IKEF-membroj ricevas "Mondan Merkaton" senkoste. IKEF pagas por ili la sendokostojn. Unuafoje ni ricevis la numeron 1992/1 antaux kelkaj tagoj. 7. Cxiuj IKEF-membroj estas petataj, ke ili trastudu la anoncojn en "Monda Merkato" pri ofertoj interesaj por ili. Tio validas ankaux por tiaj IKEF-anoj, kiuj gxenerale aux profesie ne komercas, negocas. Tamen povus trovigxi en "Monda Merkato" anonco interesa por konato, parenco, najbaro aux kolego. Tiukaze la IKEF-membro traduku la anoncon nacilingven por sia konato, parenco, najbaro, kolego, kaj en necesa esperantlingva korespondado kun la origina sendinto de la anonco li helpu cxe tio. 8. Cxi tiu reguligo validas por 12 monatoj, do gxis 31a de marto 1993. Kompreneble gxi estas iom kosta, sed IKEF volas per tio kontribui al sukcesa plenumado de tiu afero. Laux la gajnitaj spertoj, post 12 monatoj ni eble devos modifi tiun reguligon. Por la Estraro Franz Josef Braun La Merkato aprilo 1992. ************************************************************************* KOMERCA APLIKADO //////////////// Mi sercxas kontaktojn de bonaj geesperantistoj por internacia kunlaboro cxefe el Hispanio, Rumanio, Italio, Germanio, Nederlando, Belgio! Mi informigxis pri unika ebleco multe profiti, sed nur la menciitaj landoj estas en rilato kun la afero. Kontraux 1 IRK la respondo estas garantiata. SORTIMENTO H-6100 Kiskunfelegyhaza, Pk.138, Hungario. * * * Mi povas prizorgi presadon (sur bazo de pretaj A-4 folioj) kaj aerposxtan forsendon de brosxuroj, revuoj k.s. je tre interesaj prezoj. Georgij Tujakin, ul. Kornejcxuka 33A-114, 127543 Moskvo, Rusio. laux Merkato n-ro 36. * * * Nia firmao eksportas nikelon, lignajxon, ekssovetiajn varojn. Ni importas diversajn varojn: elektronikajxojn, nutrajxojn, drinkajxojn, vestajxojn. Ni pretas krei ankaux komunan firmaon. Ni sercxas seriozajn partnerojn por fondi internacian junulargastejon en pitoreska loko en distrikto de Moletai. Firmao DEIRA, Antanas Ramonas, a.d. 15, LT-5030 Kedainiai, Litovio. * * * Entrepreno, uzanta la Internacian Lingvon sercxas informojn pri aplikado de esperanto en la komerco. Krome, sciigoj pri traduka reto estas atendata cxe: S-ro Stephane Dupin, 90 bis rue Roger Salenger, F-94490 Ormesson, Francio laux La Merkato, n-ro 36. *********************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Katalogo de fondajxoj ===================== Eldonejo de TEC en Cxehxoslovakio intencas kolekti cxiujn informojn pri cxiuspecaj fondajxoj, kiuj subtenas esperanto-agadojn, senkonsidere pri gxiaj statusoj, cxu ili estas nomataj fondusoj, fondajxoj aux fondacioj, cxu ili funkcias interne de ies financoj aux cxu ili funkcias laux aparta statuto, aux regularo aux nur sub ia devizo. Interesas nin ankaux kolekto-kontoj, kiuj dauxre funkcias favore al esperanto. Ni petas vin, kiu partoprenas en laboro de iu tia supre menciita esperantista instanco, skribu al la suba adreso: 1. precizan nomon de la instanco (en esperanto kaj ankaux nacilingve, se ekzistas); 2. precizan adreson de la sidejo kaj/aux oficejo kaj/aux kontakt- adreso; 3. precizan statuton/statuson/regularon/direktivon en esperanto (se registrite kun nacilingva teksto, sendu ankaux la nacilingvan, se ekzistas; 4. temp-indikojn: kiam la instanco estis fondita, kiam gxi ekfunkciis; 5. mon-indikojn: kioman havajxon gxi nun havas (meze de 1992. antaux la UK); 6. eventuale numeron de vialanda legxo (se ekzistas), kiu tekstas pri memstara jura persono, kiu lauxlegxe rajtas agadi bonfare aux karitate (en: foundation, fr: fondation, cs: nadace, fundace, sk: nad cia, z kladina); 7. parton de la legxo-teksto pri "foundation" traduke al esperanto, kiu validas en via lando. La katalogo aperos kiel publikajxo de TEC en decembro 1992. Helpu al TEC kolekti la informojn, kiu kion povas finance subteni. Vi helpos ankaux mapigi la nunan situacion en Esperantio kaj kompari diversajn jurajn sistemojn pri diversaj subten-institucioj en diversaj landoj. Tio resumos en pli precizan sistemigon de la juraj nocioj kaj sekve por ilia pli preciza nomumo. Kunlaborontoj estos konsiderataj kunauxtoroj laux la legxo pri defendo de auxtoraj rajtoj, t.s. ke la kunlaborantoj kunauxtoroj rajtas pri sia honorario. Redaktofino de la katalogo estos la 15-a novembro 1992. Skribu al: TEC, vydavatelsrvo, eldonejo Z dusną (Delnick'ho hn.) 3092, CS-27204 Kladno, Cxehxoslovakio. * * * * El la Foruma notlibro ===================== ----------------------------------------------------------- En Kaunas (28.09-05.10.1991) okazis la Dua Euxropa Esperanto- Forumo. La Forumon kunarangxis UEA kaj Litova Esperanto Asocio, por analizi la aktualan situacion de la movado, kaj priparoli la eventualajn pluajn pasxojn. Litova E-Asocio invitis - senpage - partopreni cxiujn landajn asociojn, sed nur duon-manpleno sendis siajn reprezentantojn. Estas timiga la konkludo, ke eble la aliajn asociojn ne interesas la Euxropnivela kunlaboro. Pri la Forumo aperis dekoj da artikoloj, sed ni trovis nur unu, kiu enhavis ankaux konkretajxojn... ----------------------------------------------------------- Kolektigxis cento da esperantistoj, cxefe el la meza kaj orienta partoj (!) de Euxropo. La okcidentan parton reprezentis vicprezidantoj de HEA Ulrich Lins kaj Roman Dobrzynski, gxenerala sekretario Oszk r Princz, Brunetto Cassini el Italio, kelkaj e- istoj hazarde restantaj en Litovio. La partoprenantojn salutas la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Algis Skupas, kelkaj gastoj, telegrame Euxropa Parlamento. R. Dobrzynski: UEA kiel unua rekonis la sendependecon de la baltaj landoj. La mondon karakterizas integrigxo kaj sennaciecaj tendencoj. Eksplodis naciaj movadoj, kio ne estas regreso, sed progreso. Tio estas nova sxanco por esperanto kaj montras, ke oni povas interkomprenigxi. S. Kuznecov: esperas, ke disigxon de nacioj sekvos unuigxo. Raportoj pri la situacio kaj agado: J. Ojalo: La dua krizo en la movado post la 60aj jaroj, kiam la Komunista Partio akre atakis e-on. 300 kolektivaj kaj individuaj membroj. Radio-elsendoj kaj diversa agado. Ukrainio: Du asocioj, UkrEA havas 400 membrojn en 23 kluboj. La alia asocio estas malgranda. A. Ananjin (SEU): SEU havas 300 individuajn membrojn en 13 sovetaj respublikoj, cxefe junularo. SEU ludas rolon de UEA por Sovet-Unio. Halina Gorecka (Urala Esperanto-Societo) Al la societo apartenas 150 individuaj membroj; okazas vigla kultura, literatura, eldona agadoj, koresponda kurso estas enspeziga; kun SEU la societo havas informajn rilatojn Pauxlo Jegorovas: LEA havas 400 individuajn membrojn kaj 27 lokajn klubojn, ducxambran kontoron, 3,5 salajratajn oficistojn; eldonas "Litovan Stelon" presatan senpage. Esperanto estas instruata en kelkaj lernejoj kaj per koresponda kurso. Cxiujare LEA organizas almenaux unu internacian arangxon. En 1992 okazos SAT-kongreso por proksimume 1000 partoprenontoj. Lech Kosieniak (Pollando): La membraro reduktigxis de 20.000 al 8.000. Sxtata subvencio forestas. Financaj malfacilajxoj: al UEA pagataj 200 asociaj membroj. Pri Zamenhof-Centro: "Malaperis komunismo, malaperis la sxtata subteno." La placo restis, usona komerca firmao acxetos parton de la placo. Intenco de la fonduso - acxeti renovigendajn konstruajxojn por la E-centro. Andrej Grzebowski "Esperantotur" funkcias kontentige, strebadas al kvalito anstataux kvanto de turistoj; edukas turistgvidantojn por cxiuj kunlaborantaj landoj kaj itineroj, ankaux por baltaj landoj. Ulrich Lins (Germanio): GEA havas 2.000 membrojn, junulara agado pli aktivas, estas subtenata de la Ministerio de junularaj aferoj. Stagno de la 70aj jaroj pasis. Komuna E-Centro en Bonn. B. Casisni (Italio): Itala E-Federacio havas 1.300 membrojn, pliaktivas la junularo. Kongresoj okazas en la itala lingvo. Elstaras la eldona agado: "Literatura Foiro"; "Edistudio". O. Princz, S ndor Jakab (Hungario): La membraro (7.200) ne malkreskis. Subteno de sindikatoj forfalis: anstataux la antauxaj 15 dungitoj nun 4. Eldonado provizore cxesis, librostoko restis en valoro de kvin milionoj da forintoj. E-o en lernejoj egalrajtas al aliaj fremdligvoj, gxi estas instruata en proks. 150 bazlernejoj al 2000 lernantoj, al 250 mezlernejanoj kaj 70 studentoj. * * * R. Dobrzynski Lingvopolitiko de e-movado en unuigxinta Euxropo ================================================ Okazis io tre grava: kompleta detruo de la ekzistanta ordo en Euxropo sen milito. Neniam antauxe io sxanigxigxis sen forto. (Konsideratas la Viena Kongreso 1814/15, Versailles 1919/20, Jalta 1945). Kies potenco aperos? Cxu USA superos la mondon kiel centro? Rolo de Japanio, Cxinio? Okcidenta Euxropo bezonas Orientan Euxropon por sia graveco. Naciismo estas la motoro. La limo inter Okcidento kaj Oriento sxovigxas Orienten - pace; cxu gxi tute forigxos? Disvastigxas la homaj rajtoj, valoro de e-o kreskas. Disvastigxo de e-o, bezonatas iom da libero kaj iom da mangxo. A. Grebowski (furioze): La limo ne sxovigxis orienten. Kontrauxe! Ni devis pasigi multajn horojn sur la sovetia limo en malhomecaj kondicxoj por trafi en Litovion. U. Lins: malfacile estis atingi Litovion. Necesas nia rezolucio pri landlimaj problemoj. B. Cassini: Politiko unuigas, ekonomio disigas Euxropon. S. Kuznecov: Cxu komunismo fiaskis? Fiaskis nur kelkaj teoriaj ideoj. Ne ekzistu iuj sxtataj lingvoj. E-o estas la sola nesxtata lingvo, gxi nuligas limojn inter homoj. E-o estas la simbolo kaj bazo por unuigxo de Euxropo. * * * Oszkar Princz Kunlaboro de e-organizajxoj en Euxropo ====================================== Gravas: kial kunlabori, kiuj kunlaboru, kiel kunlabori. Dume okazis regionaj kunlaboroj, - konsultigxoj ktp. La celo: produkti valorojn: vortaroj, bibliografioj, varoj. Necesas enigi esperanton en la produktad-procezon de makrosistemo: en Hungario, ekzemple, e-o en lernejoj samrajtas aliaj lingvoj. J. Ojalo: En lernejoj "lernado do lingvoj (ankaux esperanto) por forgeso"! Interesatoj pri la problemo de instruado de e-o en lernejoj pridiskutu la demandon pli detale. (Trovigxis deko de interesitoj, sed la diskutado ne okazis.) L. Kosieniak proponas eldonadon de komunaj revuoj. * * * Ulrich Lins Kontribuo de UEA al kunlaboro de euxropaj e-asocioj =================================================== UEA dependas de la individuaj membroj. Rolo de orientaj e-istoj malgrandas, sed UEA ne neglektis ilin, cxar en orientaj landoj estas granda aktivado. Nun falas la muroj inter landoj de oriento kaj okcidento, komencigxis amasa vojagxo el oriento (UK en Kubo, Bergen). UK en Prago forfalis. En Vieno gravas la logxiga problemo - mankas malaltkostaj logxebloj. UEA ne plu povas akcepti rublojn (de 300 ind. membroj - J.O.), solvo de la membrokotiza problemo dume nesolvitas. UEA ne povas aktive partopreni ekonomian agadon... L. Kosieniak: atentigas, ke UKoj en orientaj landoj estis pli amase partoprenataj. UEA fiksu por landaj asocioj konkretan kotizon. PEA kapablas pagi nur por 200 membroj anstataux 8.000. A. Ananjin: Cxu en Vieno UK por cxiuj e-istoj, aux bankedo de ricxuloj? Kiel pagi la kotizon de UEA? U. Lins: Cxiuj agadjaroj de UEA finigxis kun deficito. E. Laiconas: Necesas sercxi eblojn por ricevi valuton: fari insignojn, eldoni librojn, akcepti turistojn por valuto. R. Saag: Surloke ekzisto de UEA ne sentigxas. UEA havigu lernilojn kun rajto de lokaj organizajxoj ilin multobligi (sonbendoj, diafilmoj), kreu fonduson por helpi al baltaj landoj. Bezonatas multobligiloj. J. Ojalo: E-libroj disvastigxas malbone. La plejmulto de e-istoj ne scias pri apero kaj acxeteblo de la libroj. UEA organizu "servon de libroservoj", kiu ricevu eldonplanojn de e-eldonejoj kaj informu landajn libroservojn por antauxmendo de eldonotajxoj. A. Grzebowski: Libroservo estas sensencajxo. Oni ne interesigxas pri libroj. Ne eblas eldonado, cxar la minimuma preskvanto estu 10.000 ekz. por ke la prezo estu al e-istoj akceptebla. J. Ojalo: S-ro Jegorovas, cxu vi scias la eldonkvanton de Edistudio-libroj? P. Jegorovas: Du mil. Unu mil por LEA, unu por la eldonejo mem. J. Ojalo: Do eblas eldoni E-librojn ankaux nun. Respondoj de U. Lins - la lasta cxeestanta UEA-reprezentanto - pro ankaux lia forveturo restis nericevitaj. * * * La forumo "velkis" por la lastaj du tagoj. Mankis rezolucio kaj gxiaj akceptuntoj. La forumo havis informan karakteron, sed ankaux kiel tia gxi havas valoron. J. Ojalo laux Informilo de EAE 6/91. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Batalo por imagita potenco - kio ne ekzistas... UkrEA sen prezidanto ==================== La 21-22an de marto en Kievo okazis la 3a kongreso de la Ukrainia E-Asocio, UkrEA. Partoprenis 62 personoj, el kiuj 36 kun vocxdonrajto. La kongreson kronis neordinara evento pri la elekto de prezidanto. Por la ofico de la prezidanto de UkrEA pretendis Je. Kovtonjuk kaj D. Cibulevskij. El 36 vocxdonintoj 18 preferis Cibulevskij kaj 17 Kovtonjuk, tial je unuvocxa distanco prezidantigxis Cibulevskij. Tamen - post elekto de la tuta estraro, kaj disdono de la funkcioj, okazintaj per komuna interkonsento, fine de la kongreso unu membro de la tripersona kalkulkomisiono anoncis, ke la vocxoj estis miskalkulitaj, kaj Kovtonjuk devas havi 18 kaj Cibulevskij 17 vocxojn. Por ripeta balotado mankis tempo kaj kvorumo (paro de delegitoj jam forveturis). Post longa diskuto, neglektinte la rekomendon de la novelektita prezidanto, la kongreso decidis kolekti gxis junio la vocxdonilojn perposxte, kaj tiel trovi la novan prezidanton. La kverelo dauxris ecx post la kongreso. Kelkaj jxuras pri senerara kalkulo (rezulton de la vocxdonado akceptis ankaux la posta reklamacianto), aliaj akuzas pri intenca manipulado... Unu post la alia aperas la leteroj en la gazeto E-Centro Informas. D. Cibulevskij pro la malfido de membroj kaj de la kongreso deklaris sian demision el la prezidanta posteno kaj de sia membreco en la Konsilio (= estraro) de UkrEA. Ne plu okupigxante pri tiaj diskutoj li dauxrigas sian laboron kiel la cxefdelegito de UEA kaj SAT-peranto por Ukrainio. * * * Cxu sakstrato?. Skandalo?.. Aux plia atentigo, ke ni ne evitu zorgi pri la formala aspekto de niaj arangxoj. Estas nur bedauxrinde, ke la esperantistoj (tiom nemultaj!) disipas la tempon kaj energion batalante por la influo kaj potenco, kiuj... ne ekzistas... Laux Ruslanda Esperantisto 4/92, kaj E-Centro Informas 1,2,3/92. ************************************************************************* Somera Esperanto-Biciklado ========================== Se vi havas funkciantan biciklon, tendon kaj emon, biciklante ekkoni la nordorienton de Germanio, jen estas ideala okazo por vi: partoprenu cxi tiun tradician someran bicikladon. Gxi komencigxos la 25-an de julio en Rollwitz cxe Pasewalk kaj finigxos la 8-an de auxgusto en Thomsdorf. Kunportu riparilojn por la bicikloj, tendon kaj lauxeble kuirilon, krome iom da mono por surloke pagendaj kotizoj por tendumado kaj por mangxajxoj. Plej grave: ne forgesu la bonan humoron! Mallongaj distancoj, suficxe da tempo por mangxi glaciajxojn, nagxi en la lagoj kaj viziti vidindajxojn! Aligxu cxe: Katrin Bormann, Wiesenweg 4, DO-2101 Rollwitz GEJ gazeto 3/92. ************************************************************************* Arta ekspozicio =============== Mi volas komuniki, ke dum la UK okazos ekspozicio de miaj glas- kaj oleopentrajxoj. La ekspozicio dum la tuta semajno havos lokon apud la centra libroservo. Mi invitas pere de nia gazeto Eventoj cxiujn gekongresanojn por viziti gxin. Esperante renkonti multajn legantojn, Janusz St. Andrasz, Ligota Grna 72, PL-46200 Kluczbork, Polio ************************************************************************* MezEuxropa Junulara Semajno! ============================ Pasintjare la partoprenantaj Landaj Sekcioj de TEJO en la Mez- Euxropa Junulara Konsultigxo (Germanio, Hungario, Italio, Cxehxoslovakio, Auxstrio, Polio, Svisio) decidis arangxi komunan renkontigxon: MEJS. Temo: Cxu komuna lingvo suficxas? Loko: Olomouc, Cxehxoslovakio. Dato: Tuj post IJS en Hungario, t.e. de la 9a gxis la 16a de auxgusto. Kotizo: depende de la agxo kaj lando inter 110 kaj 240 DEM. Estas preparata abunda kaj varia programo, de la seriozaj prelegoj, diskutoj, sinprezentoj de TEJO-sekcioj gxis la malpli seriozaj ludoj, ekskursoj, rokmuzika kaj orgena koncerto, ktp. Por pliaj informoj vi povas uzi la telefonon: +42-68-208462, kaj petu aligxilon de: Studentcentrum Esperanto, Krizkovskeho 14, CS-77200 Olomouc. ************************************************************************* INTERAMIK' -1! ============== Internacia renkontigxo apud Kievo, la cxefurbo de Ukrainio! Dato: inter la 22a kaj 28a de auxgusto! Pliaj detaloj en la sekva numero: ************************************************************************* Jadwiga Gibczynska Teatro de unu aktoro ==================== Jadwiga Gibczynska, profesia aktorino el Krakovo (Polio), aktivas precipe kiel aktorino, krom tio al multaj prezentataj artajxoj sxi kontribuas ankaux per verkado, traduko, adapto kaj regxisorado. La teatrajxojn, apartenantajn al la t.n. "Teatro de unu aktoro" sxi prezentis en cxiuj pri grandaj Esperanto-medioj en Polio, en diversaj Universalaj Kongresoj (Budapesxto, Kopenhago, Lucerno, Vankuvero, Varsovio), ankaux plenumis artvojagxojn tra Britio, Danio, Norvegio, Svedio, Bulgario, Hispanio, Italio, Jugoslavio kaj Japanio. Aldone al teatra aktiveco, sxi okupigxas ankaux pri la instruado de Esperanto laux rekta, natura metodo. Sxia repertuaro enhavas naux titolojn: 1. Finn Methling: Vojagxo al verdaj ombroj (dramo pri la sorto de virino ekde infanagxo gxis la morto en maljunagxo trad. J. Toczyski); 2. Maria Curie (biografia prezentajxo de la fama Nobel-premiita sciencistino Maria Sklodowska-Curie, surbaze de memuaroj, leteroj, k.s.); 3. Boleslaw Lesmian: Slavaj fabeloj (trad. Lidia Ligeza); 4. J. Gibczynska: Zamenhof (pere de la monologoj de la patrino Rozalia, la edzino Klara kaj la filino Lidia, oni vidas la vivon de Zamenhof); 5. Karol Wojtyla: Signaloj (fragm. el "Antaux vendejo de la juvelisto" trad. T Tyblewski); 6. J. Gibczynska: Ludilo de dioj (monologo de Sapho, fama poetino de la amo, kiu vivis en Lesbos en la VI jc. a. K.); 7. La febla sekso (kompilajxo de distraj monologoj de virinoj); 8. Gudrun Pausewang: Cxu la nepoj nin benos? (fikcia rakonto, kreita surbaze de la "La lastaj infanoj de Oldrovalo", esperantigita de J. Giesner, pri la dangxero de la atoma milito); 9. Salwomir Mrozek: La Falanto (tragigroteska situacio post la kosma katastrofo, kiam tio falas... ecx la raportanto). Kaj aktuale prilaborata estas "La bela indiferentulo" de Jean Costeau. Kontaktadreso: Jadwiga Gibczynska, Os. 1000-lecia 7 m. 89. PL-31- 604 Krakow, Polio. Tel: +48-12-481430. ************************************************************************* Ontaria Esperanto-Kongreso ========================== La kvara Ontaria Esperanto-Kongreso sukcese pasis inter 15-18 de majo, kaj gxin partoprenis 61% de la membraro. Dum la gxenerala kunveno de Ontaria Esperanto-Asocio estas starigita la fondajxo "Ohigin". (Dum sia vivo Lorkono Ohigina (1910-1986) sindone dedicxis sin al esperanto, ne hezitante donaci relative grandajn monsumojn por helpi aktivulojn partopreni E- renkontigxojn.) Pliaj detaloj: Ontaria Esperanto-Asocio, Pk. 80, filio B, Ottawa ON, Kanadio K1P 6C3 ************************************************************************* ALVOKO! /////// Alvoko al estigo de fonduso Tragedio de l' homo "Expo-opero" ================================ Hungara kaj auxstra esperanto-asocioj laux ideo de Imre Nehez - tiamaniere anoncas estigon de fonduso de opero Tragedio de l'Homo. Ili petas la aligxon de tiuj, kiuj la sekvajn pensojn akceptas kaj tion subtenus: - La celo de fonduso estas: estigi financan bazon por komponigo de esperantlingva opero el la verkajxo Tragedio de l'Homo de Imre Mad ch - en kadro de internacia konkurso - kaj prezenti la operon okaze de EXPO '96 en Hungario. - La opero, verkota el la tragedio kaj gxia eventuala prezento samtempe en Budapesxto kaj en Vieno laux nia opinio povas simboli ponton, bazpensojn esprimanta la mondan kulturon. - Ni esperas, ke la EXPO-ponto, kiu jam sxajnis perdigxanta, pere de la muziko tamen efektivigxas, kaj anoncas, ke la kulturo kapablas ellevi kaj kunigi la homojn kaj regionojn, kiuj volas unuigxi. Helpu la efektivigxon de tiu celo: indiku vian konsentan intencon kaj vian oferdonon al nia organiza oficejo. Nia adreso: p.k. 250, H-8500 Papa, Hungario. Vi povas ankaux helpi, se vi inter viaj geamikoj, en via laborejo alvokas la atenton de tiuj homoj, kiuj povas helpi aux subteni nian fonduson. Ni petas la kunlaborantojn de televizioj, radioj, presoj, ke laux siaj eblecoj helpu nian alvokon, por ke pli multaj ekkonu gxin. Rim: La unua subtenanto estis la urba estraro de P pa per 10 mil forintoj. (La red.) ************************************************************************* PROKSIMAJ LIMDATOJ ////////////////// En julio: 15-24. Naturamika Renkonto, IREN, Abaliget. 18-14. E-konferenco de OSIEK, Ateno. 18-25. Komuna Kristana Kongreso, Velence, (Hungario) 19-25. Antauxkongreso de UK, Prago. 25-01. UK, Vieno. En auxgusto: 01-08. Renkontigxo de Esperantistaj Familioj, oriszentpeter. 01-08. Int. Skolta Tendaro, Kremnica. 01-07. Int. Konferenco de ILEI, Bratislavo. 02-09. IJK, Montrealo. 03-09. lnt. Junulara Semajno, IJS, Esztergom. 05-15. SAT-Kongreso, Kaunas. ************************************************************************* MALLONGE //////// NEJ (Nederlanda Esperanto-Junularo) havas novan estraron. Posxtajxoj estas atendataj cxe la sekretario (Cora Brink, postsekvanto de Mariken Creuwels): Cora Brink, Beatrixstraat 36, NL-7511 KL Enschede, Nederlando. Tel.: +31-53-310796 * * * La interlernejan esperantan lingvokonkurson (vidu EVENTOJ nro. 2.) por la studjaro 91/92 gajnis Jozefo Tabajdi, Kiskunhalas (kategorio: komencantoj); kaj Kriszti n Hal sz (kategorio: progresantoj). Ilian laboron HEJ (Hungara Esperanto-Junularo) premias per senpaga partopreno en IJS, la aliaj 5-5 plej sukcesintaj ricevas premion de la "Fondajxo Esperanto, Budapesxto". Rim. La konkurso ekde septembro estos internacia! BV. relegi pri tio la artikolon en Eventoj nro 2! * * * La Centro "Esperanto" en Kievo, Ukrainio pro la nefidindeco de servo en la cxefa posxtejo ne plu uzas la telefaksan numeron +7- 004- 2287272. Bv. uzi nur la kutiman posxtan adreson: Lenckij Mihail, 254200 Kievo-200, a/ja 539/1, aux la telefonon +7-044-4328777 * * * En majo aperis la libro "Survoje al Internacio de Proleta Esperantistaro" de Adolf Schwarz, Germanio. La legantoj povas trovi en gxi dokumentitajn faktojn kaj eventojn; kaj povas konatigxi kun la historio de la laborista e-movado. "La libro povas esti interesa legajxo por cxiuj, ne nur por historiistoj kaj specialistoj." La 223 pagxa libro estas mendebla cxe Ljuben Grozdanov, ul. Ars. Jovkov 3/3, BG-1309 Sofia, Bulgario. Prezo:11 USD aux egalvaloro. folioj de Mondsindikatistoj, majo. '92 ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Skribu al Radio vieno: ====================== Lige al la Universala Kongreso, la decidaj organoj baldaux mezuros la popularecon kaj efikecon de la esperanto elsendoj de Radio ORF Vieno. Estas urgxe bezonataj viaj alskriboj al la redakcio, por helpi en pluvivo (!) de la internaci-lingvaj elsendoj! Por ne skribi vane, la redakcio ofertas al vi cx. 20 diversajn brosxurojn en esperanto. Por ricevi ilin, estas necesa nur via alskribo. Gravas ne mono, sed la kvanto de via alskribo! La liston de tiuj eldonajxoj vi povas auxdi en la elsendoj, aux vi povas peti ilin. Inter la brosxuroj estas pluraj, por ricevi kiujn estas necese 2 aux 3 aux 4 viaj alskriboj! Ne estas akceptata alia esperantajxo por intersxangxo, cxar temas pri kreskigo de korespondajxo. Viaj leteroj estas tre bonvenaj. Ni petas, helpu gxis tio eblas! Adreso: ORF Radio Auxstrio, Esperanto-redakcio A-1136 Vieno. ************************************************************************* Parolas Varsovio ================ La novan jaron ni eniris kun malpli granda elsendotempo. Sed tamen ni gxoju, ke la Pola Radio decidis konservi programojn en esperanto. Pasintjare oni rezignis pri la arabaj, danaj kaj hispanaj, nunjare ne plu auxdigxos elsendoj en la franca, itala, finna kaj sveda lingvoj. Iom da statistiko pri la ricevitaj korespondajxoj en 1991: 1. Germanio - 544 leteroj, 2. Cxehxoslovakio - 510, 3. Nederlando - 384, 4. Litovio - 286, 5. Latvio - 277, 6. Svedio - 207, 7. Britio - 140, 8. Francio - 135, 9. Finnlando - 114. 10. Estonio 107. Esperantistoj el ceteraj landoj sendis malpli multajn leterojn. Horaro (laux mez-euxropa tempo) ------------------------------- 15.30 - 16.00 en frekvencoj 9.525, 7.285, 7.145, 6.135, 6.095 kHz en kurtondo, kaj 1.503 Khz en meza ondo, resp. 31.50, 41.18, 41.99, 48.90, 49.22 metra ondolongo en kurtondo kaj 200 m en meza ondo. 22.30 - 23.00 en frekvencoj 7.285, 7.145, 6.135, 6.095 kHz en kurtondo, kaj 1.503 kHz en meza ondo, resp. 41.18, 41.99, 48.90, 49.22 metra ondolongo en kurtondo kaj 200 m en mezonda bendo. Ni atendas viajn raportojn pri la auxdebleco kaj funkciado de la unuopaj frekvencoj. Tio tre helpos nin en niaj estontaj postuloj cxe la teknika sekcio. Kelkaj konstantaj programeroj - lunde: salutoj kaj bondeziroj kun muziko; - marde: kion skribas e-gazetaro; - merkrede: Polio hodiaux; - jxauxde: kulturmagazino; - vendrede: raportoj pri e-arangxoj, intervjuoj kun diverslandaj esperantistoj; - dimancxe: esperanto-ekspreso. Viajn leterojn atendas: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, PL-00950, Varsovio pk, Polio. Telefakso: +48-22-444123. Andrzej Pettyn laux Ruslanda Esperantisto 3/92 ************************************************************************* LINGVO ////// Cxu "mallongondo" aux cxu "kurtondo"? ===================================== Antaux cxio mi emfazas, ke miaopinie la pli ol cent-jara, komence artefarita esperanto jam estas plenkreska, vivanta lingvo, kun gxiaj uzantoj devas respekti kia gxi estas, kun gxiaj malperfektajxoj. Esperanto havas 3 gravajn malperfektajxojn, kiuj - krom aliaj kauxzoj - malfavore influis gxian disvastigxon: - la neuzo de la tuta latina literstoko kaj uzo de cxapelitaj literoj; - sufiksformaj vortradikelementoj en la vortaro (dosiero, komparo, uzino...); - la ekskluziva uzo de mal-vortoj. Kio koncernas speciale la ekuzon de "kurta", mi vidas nenian problemon. Cxi vorto enestas en la Plena Ilustrita Vortaro - ankoraux kiel neologismo - gxi estas tauxga, cxar internacie konata, 2-silaba. Kio koncernas la vorton "lefta" anstataux maldekstra, tio sxajnas al mi pli problemeca. Gxi ne trovigxas nek en PIV, nek en ties Suplemento. Anstataux maldekstra mi trovis la latindevenan vorton sinistra, sed cxefe en figurativa senco. Krome gxi estas 3-silaba, kaj eble pro tio cxi tiu vorto ne disvatigxis. Cetere se estas samsenca adjektive uzebla sufikso, mi prefere evitas la mal-vortojn (eta, acxa anstataux malgranda, malbona). Mi apogus la pli oftan uzadon - ne nur en la poezio - de kelkaj bazaj mal-vort-anstatauxaj neologismoj kaj mi aprobus post ilia gxeneraligo la oficialigon, kiel ekzemple frida, dura, basa anstataux malvarma malmola, malalta, cxar tiuj vortoj estas sendube gxenerale konataj, internaciaj. Aliaj neologismoj ne estas tiom gxenerale konataj (turpa = malbela), aux ne estas unusencaj (minca = maldika aux mallargxa). Kiel dirite estante esperanto vivanta lingvo nur la lingvouzo povas decidi. La enradikigxo de apartaj malaj vortoj anstataux mal-vortoj povas okazi nur per ofta uzado, pasxon post pasxo, lante (malrapide), kiel ni spertas cxe novaj esprimoj en naciaj lingvoj. Mihaly Molnar laux la materialoj de Radio Vieno ************************************************************************* ANONCOJ /////// La Fondajxo TALENTO dungus 2 pedagogojn (cxu eksterlandajn, cxu hungarajn) por instrui esperanto al 6-jaraj infanoj en sia internacia fama lernejo ekde septembro 1992. Esperanto - instruisto sercxata! Krom la salajro ankaux logxejo estas certigita! Bv. urgxe kontakti: Fondajxo Talento, pk. 102. H-2041 Budaors, Hungario. * * * Esperanta sonkasedo senpage! Alvokon vidu sur la suplemento pagxo! * * * Juna amiko! Post la transiro al nova edonisto (ILEI) kaj presejo, la unua numero de Juna amiko por 1992 aperis komence de majo. La hungara gazetdistribua kompanio HELIR ne plu peras gxin. Reform- euxropanoj volantaj aboni, kaj povantaj pagi forinte bv. turni sin al la hungara ILEI-sekcio (Kovacs Marta, Ady E u. 23-25/C H-1221 Budapest, Hungario). Jarabono 120 HUF en Hungario, 250 HUF en la centra "reform-euxropo", 12 NLG cxe UEA. * * * Mi sercxas geesperantistojn kies gepatra lingvo estas iu el la sekvaj lingvoj: greka, araba, cxina, japana, itala, hebrea. Mi bezonus iom da traduka helpo! Bajaki Imre H-6100 Kiskunfelegyh za, Dr. Hollo L. u. 61. Hungario. * * * Nia kultura klubo decidis ekde nun gxis la fino de la jaro 1993 flegi kulturajn intersxangxojn kun Hungario: ni intencas detale studi cxiujn gravajn punktojn el tiu ricxa kulturo: literaturo, muziko, geografio, ekonomio, homoj kaj kutimoj... Tiele ni esperas starigi belan ekspozicion por niaj enlogxantoj, fine de la proksima jaro. Ni tre sxatus trovi helpon kaj amikecon por reciproka kultura agado, kaj se eblos, vojagxi al Hungario en la sekva jaro. Korespondi perletere eble estas la unua pasxo. Niaj klubanoj estas inter 30 kaj 40jaroj. Cxu vi deziras partopreni niajn arangxojn, kaj nin helpi por starigi intersxangon inter Francio kaj Hungario? Do, bv. skribi al: Esperanto Kultura Klubo, CENTRE SOCIAL, 1 rue Paul Viaillant Couturier, F-58160 Imphy, Francio. * * * Por ricevi senpagan adresaron de pli ol 350 Vienaj hoteloj, pensionoj, gastejoj ktp. skribu al "Vienna Tourist Board, A-1025 Vienna". La kajero enhavas krom la nomoj kaj adresoj ankaux la servo-liston kaj prezon! ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Ducent miaj gelernantoj sercxas esperantajn geamikojn en la tuta mondo. La agxo de ili estas 10-13 jaroj. Leterojn tre atendas la instruistino: Jadwiga Chmielewska, PL-25956 Kielce 11, pk. 3, Polio. * * * 20 jara studento deziras korespondi kun junulinoj el la tuta mondo, speciale el la ekssocialismaj orient-euxropaj landoj. Otmar Liebhart, Sch"ngasse 1, A-6170 Zirl, Auxstrio. * * * 17 jara lernantino sercxas partnerojn cxefe el Afriko, Usono, Japanio, interesigxante pri muziko, naturo, libroj, biologio kaj literaturo. Krisztina Penzes, H-2132 God, Erzsebet u. 28, Hungario. * * * Tibor Tanka, H-2120 Dunakeszi, Bar ts g u. 1, Hungario kun intereso pri muziko volas korespondi kun dana junulo aux junulino. * * * 30 jaraj instruistinoj de mezlernejo B. Davaa; D. Ojunbileg kaj 14 jara lernanto D. Odnasan; 15 jara lernanto M. Chinzorig dez kor. Ulanbatro, P.O. 21/284, Mongolio. * * * 32 j. profesorino sercxas korespondajn kontaktojn. Nicoleta Railenau, str. Alpinismului 8A, RO-2400 Sibiu, Nagyszeben, Rumanio. * * * 63 j. emerita kemiisto dez. kor. Vasile Albu, str. Eroikor 9, RO- 2400 Sibiu, Nagyszeben, Rumanio. * * * 22 jara frauxlino, Barbara Brys, Lisi Ogon 10, PL-86-065 Lochowo, Polio, dez. kor. kun multaj landoj. Reciproka gastigado eblas. ************************************************************************* HISTORIO //////// Kiam, kial, kiel mi lernis Esperanton? ====================================== En 1907 mi konatigxis kun la nomo. Neniu povis doni informojn pri gxi. En 1909 mi vidis gramatikon en montra fenestro. Estante nenihava studento mi ofte staradis antaux la librovendejo. Scivolemo incitis min. Al mi sxajnis misterajxo la artefarita lingvo internacia. Sxparinte la necesan sumeton mi acxetis la gramatikon, kiu kontentigis mian scivolemon por unu-du horoj kaj poste mi forgesis la tutan aferon. Ne seniluziigxo - mi ja ne estis, estas lingvisto por malice kritiki - sed la zorgoj por la estonteco okupis min pli ol io ajn. Foje en vagonaro mi renkontis italon kaj tiutempe la beleco de la itala lingvo ravis min. Mi lernis kelkajn lecionojn kaj por kontroli mian modestan scion, mi komencis konversacion kun la fremdulo. Je gxenerala gxojo de la kunvojagxantoj ni parolis per mimiko, gestoj, landkarto, fiancxa ringo, kaj fine mi komprenis, ke la italo estas franca jxurnalisto, parolanta Esperanton. Mia intereso revekigxis. La forgesitan gramatikon mi elsercxis el fundo de iu kesto mia. La "kiam" okazis do en 1911. En la retrovita libro nur kelkaj pagxoj estis trancxitaj por legado. Kun surprizo mi rimarkis la hungarlingvajn artikolojn cxe gxia fino. Mi konatigxis kun la ideo kaj celo de la lingvo. Tute sincere, nur ili kaptis kaj katenis min neforvisxeble al la lingvo kaj movado. La nedifinebla interna ideo faris miraklon: verkiston el lingva sentalentulo. Jen la "kial?" Kaj "kiel?" - Auxtodidakte poste instruante mi lernis kaj lernas ecx hodiaux kun sincera respekto al la lingvo, kies beleco ne estas malpli valora kaj evolu-kapabla, ol tiu de iu ajn nacia lingvo. Kun respekto al la lingvo kaj amo al la ideo mi restos fidela lernanto gxia. Julio Baghy laux Hungara Heroldo, 1930 j., resp. Bulteno de HEK, februaro 1958. ************************************************************************* POR VIA NOTLIBRO //////////////// Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) ==================================== Adreso: p/a sekretario Willem Verloren van Themeat, Volkerakstraat 38-I, NL-1078 XT Amsterdam, Nederlando. Celoj: - Kunligi la verkistojn, esperanto-tradukistojn kaj eldonistojn de esperantlingvaj verkoj; - plibonigi la profesian statuson de verkistoj; - plifortigi la kontakton inter verkistoj kaj legantoj; - konatigi la esperantan literaturon en neesperantistaj medioj. Agado: organizas komisionon por reviziado de manuskriptoj. Kompilas la plej valorajn originalajn verkojn en esperanto por eldoni ilin en serio de Esperantaj Klasikajxoj, kaj por stimuli ilian eldonadon en naciaj lingvoj. Organizas festivalon de originala esperanto- literaturo. Organizas seminarion por nunaj kaj estontaj verkistoj, teatrajn kaj literaturajn konkursojn. Jarkunveno: okazas cxiujare en la Universala Kongreso. Eldonajxoj: adresaro de la membroj de EVA (en preparo), kaj interna bulteno. Membreco: Membroj povas esti - verkistoj de originalaj verkoj en esperanto, kiuj atingis certan gradon de profesieco; - tradukantoj al esperanto: - recenzistoj; - redaktoroj de internaciaj revuoj; - eldonistoj de esperantaj verkoj. Novajn membrojn akceptas la Komitato, laux argumentita propono de tri membroj (Proponoj estu senditaj al la sekretario, adreso supre). Membrokotizo: la duono de la kotizo de MJ de UEA (MJ=individua membro de UEA, en la kategorio "membro kun Jarlibro", la sumo varias de lando al lando, averagxe gxi estas 25 guldenoj). Komitato: Prez.: William Auld. Vicprez., Julius Balbin, Marjorie Boulton. Sekr.: Willem Verloren van Themaat. Kas.: Alec Venture. Membroj: Gerrit Berveling, Aldo de Giorgi, George Lagrange, Spomenka Sxtimec, Tybrucjusz Tyblewski. (laux Gvidlibro de UEA, 1991.) ************************************************************************* ************************************************************************* SUPLEMENTO julio (1) 92 /////////////////////// La Internacia Komerca kaj Ekonomika Fakgrupo, IKEF ================================================== La Internacia Komerca kaj Ekonomika Fakgrupo kunligas komercajn, ekonomi(k)istajn esperantistojn. Gxi estis fondita en 1985, kaj celas al la disvastigo de esperanto en la kampoj de komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco. Gxi provas atingi tiun celon per la jenaj agadoj: - eldoni gxisdatigitajn fakajn terminarojn; - ebligi renkontigxon de la membroj, organizi studseminariojn; - helpi la membrojn, kiuj uzas esperanton en siaj komercaj rilatoj, ekz. faciligante reciprokajn intersxangxojn de informoj, ktp; - eldoni fakan revuon aux bultenon kaj/aux subteni la eldonadon de tiaj revuoj aux bultenoj; - verki fakajn artikolojn en la esperanta gazetaro; - instigi al aperigo de komercaj anoncoj en la e-gazetaro. ************************************************************************* Fragmentoj el la raporto pri la agado de IKEF en 1991. ====================================================== La membraro denove kreskis -------------------------- Dum la jaro 1991 la membraro denove kreskis, nome de 85 al 102 membroj. Post la forpaso de s-ro Willy Voit (IKEF 17) ni ne plu havas "Dumvivan membro"-n. La bulteno La Merkato iom stumblis ---------------------------------- Dum nia komunikilo La Merkato en la antauxa jaro 1990 regule kvarfoje aperis, gxi iom stumblis en la raportjaro 1991. Aperis nur 2 numeroj. Kauxzo estis personaj problemoj de la forintoj, cxefe de nia redaktoro. Ni klopodas reveni en 1992 al denove regula aperritmo. Terminara laboro antaux nova sukceso ------------------------------------ La Terminara Sekcio de IKEF sub kunordigado de s-ro Wiersch, Germanio (IKEF 19) dauxrigis sian laboron. Li estas finpreparonta la tradukon de Ia EK-terminaro "Ekonomio - Financo - Mono". Cxi tiu laboro estas prezentota komence de 1992 al la Komisiono de la Euxropa Komunumo en Bruselo kaj estos acxetebla dum la UK en Vieno. Verka agado malfortigxis ------------------------ Bedauxrinda afero estas la regreso de verka agado dum la raporta jaro. Sole la "Ekonomia Bulteno pri Usono" de nia membro d-ro Goldman (IKEF 52) regule cxiumonate aperis kaj liveris valorajn informojn pri tiu giganta merkato. Gxian abonon ni varme rekomendas al nia membraro. La klopodoj trovi raportantojn pri similaj aferoj en Euxropa Komunumo kaj orienta Azio (Japanio + la "kvar malgrandaj tigroj") gxis nun ne estis sukcesaj. Ni denove alvokas kapablajn membrojn el Euxropo kaj orienta Azio al tia agado. Kvaronjara raporto sufcxus. Tauxga tribuno por tiaj artikoloj estas la revuo MONATO, kiun ni ja gxenerale uzas por nia verka agado. Bedauxrinde regresis ankaux la nombro de artikoloj de IKEF-anoj en MONATO, kaj la nombro de peritaj reklamanoncoj de entreprenoj. La revuo Fokuso, popularscienca serio de la Ekonomikista Grupo de HEA (nomata EKOESP), cxesis sian aperadon pro la konataj financaj problemoj en nuna Hungario. Sukcesan agon faris nia membro d-ro Werner Bormann, Germanio (IKEF 27), kiu konstante lekcias en AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj), kaj kiu eldonis novan 64 pagxan brosxuron "Entreprenistaj strategioj". Praktikaj agadoj ---------------- Dum la UK en Bergen, nia membro prof. Bengt-Arne Wickstr"m (IKEF 40) estis arangxinta du vizitojn de IKEF-anoj kaj aliaj interesitoj cxe la Komerca Altlernejo en Bergen kaj cxe la norvega petrolkompanio Statoil. Prof. B. Wickstr"m prizorgis la interpretadon norvege-esperante. La "Juna Komerca Cxambro" kun la loka e-grupo "La Konko" en Oostende, Belgio en komenco de oktobro kun cxinaj entreprenoj arangxis kontakt-tagojn "CxINA AKTIVE" pri cxinaj varoj. La 5-an de oktobro okazis esperantlingva simpozio. Partoprenis kelkaj IKEF- anoj, inter alie sur la podio s-ro Gregoire Maertens (UEA- estrarano, IKEF 29) kiel podiestro, kaj de cxina flanko profesoro Shen Chenru (IKEF 74). Raporton pri tio vi trovis en La Merkato n- ro 35. Membro nia, nome Alfred Schubert, Germanio (IKEF 126) kreis propran esperantlingvan gazeton pri anoncoj, nomata "Monda Merkato" kiu aperas kvarfoje jare. La Estraro de IKEF decidis utiligi tiun anoncgazeton por niaj membroj kaj sendigi la kvar numerojn de 1992 senpage (t.e. je la kosto de IKEF) al cxiuj membroj. Gxenerala Kunveno 1991. ----------------------- La Gxenerala Kunveno de IKEF membroj okazis kadre de la 76a UK en Bergen, Norvegio kio elvokis grandan intereson. Krom 13 IKEF membroj cxeestis 26 interesitoj, kiuj vigle kundiskutis. Cxefa temo de la diskuto estis la demando, kiel trakti la multajn proponojn, dezirojn, ofertojn pri varintersxangxo, kiuj nun venas de komercistaj esperantistoj el ekssocialismaj landoj, el Cxinio, kaj el la landoj de "Tria Mondo". La cxeestantoj samopiniis pri tio, ke ellaboro de bona solvo pri tiu demando estas nuntempe la plej grava tasko por IKEF. Tiuj proponoj, deziroj, ofertoj ne malaperu en rubujoj, sed estu diskonigataj al interesuloj! En alia kazo povas okazi, ke tiuj multaj bonvolemaj sendintoj de tiuj proponoj, deziroj, ofertoj seniluziigxos pri la praktika uzo de esperanto, kaj perdigxos por la movado. Tial la estraro estis komisiita de la Gxenerala Kunveno, ke gxi ellaboru tauxgan programon por realigo de tiu afero, kaj la plimulto ecx pretis akcepti kotizplialtigxon kauxzita de tiu afero. Tiu programo poste estis vigle diskutata inter la estraranoj, kaj estis aprobita komence de 1992. (Detale vidu gxin en rubriko "Komerca aplikado" de tiu cxi numero julio (1) 92. La Red.) Resumo ------ Kvankam la membronombro ankaux dum 1991 kreskis al rekorda alteco, kvankam la financa situacio de IKEF estas stabila, kvankam la prilaborendaj taskoj sur la kampoj komerco, ekonomio, ekonomiko estas senlimaj kaj estus fruktodonaj, ni bedauxrinde unuafoje devis konstati regreson en la sumo de la praktikaj agadoj de IKEF-anoj. Sxajnas, ke multaj el la novaj membroj atendas ian servadon al ili. (?!?) Sed la Estraro atentigas pri tio, ke IKEF estas organizajxo, kiu kunligas komercajn, ekonomi(k)istajn esperantistojn pretajn pri - propra aux komuna - agado por la disvastigo de esperanto sur niaj profesiaj kampoj komerco, ekonomio, ekonomiko. Do, mi gxojus, se la membroj farus ion tiusencan, sole aux komune kun aliaj. La Estraro planas publikigi en la venonta numero de La Merkato Kolektajxon pri tauxgaj agad-ebloj. Gxenerala Kunveno en 1992. -------------------------- Dum la UK en Vieno (vidu la UK-programkajeron). La Estraro de IKEF ------------------ - Franz Josef Baun, Hornisgrindestr. 8., DW-7580 Bhl 16, Germanio, (prezidanto) - Roland Rotsaert, Visspaanstraat 97, B-8000 Brugge, Belgio. Tel: +32-50-330004. - D-ro Istvan Gether, M-1135 Budapest, Paloc u. 1, Hungario. - Francois Xavier Gilbert, Vert Coteau, F-55000 Longeville en Barrois, Francio. - D-ro Marco Picasso, via de Gasperi 7, I-20057 Vedano al Lambro, Italio. - Seiko Yamasaki, 185 Tokyo, Kokubuny, Higasi Koigakubo 3-18-12. Japanio. - Daniel Konig, Schwarzwaldstr. 47, DW-6800 Mannheim 1, Germanio. Membrokotizo: 20 NLG aux egalvaloro (al la kasisto: Roland Rotsaert). Kontoj cxe UEA kaj cxe FEL: ikef-c, aux cxe la belga posxtcxekkonto: Bruselo, n-ro 000-1592629-83, je la nomo de IKEF, p.a. Roland Rotsaert. Organo de IKEF: la bulteno "La Merkato", redaktas Daniel Konig. Laux La Merkato n-ro 36. ************************************************************************* Aboneblo por la dua duonjaro! ============================= Karaj legantoj, sxajne la decido startigi EVENTOJ-n ne jarkomence (kion kauxzis eksteraj teknikaj cirkonstancoj) - havas siajn postsekvojn... Laux la alvenintaj leteroj evidentas, ke la gazeton legas ne nur la abonintoj, sed ankaux iliaj konatoj, samklubanoj, ja ni ricevis multajn petojn kaj proponojn enkonduki aboneblon ankaux por la dua duonjaro "almenaux en la starta jaro". Estis ja multaj, kiuj ne kredis reala la dusemajnan aperritmon, kaj decidis iom atendi por vidi la rezulton. Por ne elspezi por la malnovaj numeroj la abono por nur la dua duonjaro ebligas al ili estonte (sed ankoraux cxi jare) regule ricevi kaj legi la gazeton. Do, finpensinte la aferon, ni decidis enkonduki tiun abontarifon, kiu validas inter la 1-a de julio la 31-a de decembro 1992. Abonkotizojn por la unuopaj landoj vi trovas en la apuda tabelo. Ni tre gxojus, se pri tiu ebleco vi informus ankaux viajn konatojn, amikojn. ************************************************************************* Esperanta sonkasedo senpage! ============================ Oni (=ni) faras la gazeton, por ke la esperantistoj legu gxin. Konforme al nia originala celo ni klopodas aperigi artikolojn, kiuj helpas al movade spertuloj orientigxi en la eventoj de nia komunumo. Por kreskigi la abonantaron plej efike povas helpi gxuste la gxisnunaj legantoj, kiuj plej bone konas la karakteron kaj fidindecon de nia gazeto. Do, se vi kolektos 5 novajn abonantojn al la dua duonjaro de 1992, porsimbole danki vian helpon ni proponas al Vi la muzikan sonkasedon de J. Dinnyes: AL VENKO! kiu enhavas 16 esperantajn kantojn, inter ili la melodiigitajn verkojn de tiel famaj auxtoroj kiel J. Baghy, R. Swchwartz aux Zamenhof. Por ricevi la kasedon vi simple kolektu la abonilojn, kune (!) sendu gxin al ni, kaj respektive la abonkotizojn sendu kune al via kotizperanto! Se vi estas kontenta pri la gxisnunaj numeroj, ni dankas vian cxi- rilatan helpon. Kun samideanaj salutoj Szilvasi Laszlo ************************************************************************* Kiel aboni EVENTOJ-n? ===================== 1. Plenigu la abonilon, aux skribu leteron kun la sama enhavo, kaj sendu gxin al la redakcio (LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, pk. 87. Hungario). 2. Pagu la abonkotizon al vialanda peranto listigitaj sube en la koncerna nacia valuto kaj sumo. (Se estas indikita dolaro anstataux vialanda valuto, tio signifas ke vi devas pagi la aktualan ekvivalenton de tiu sumo en via valuto). 3. La revuon vi ricevos rekte el Hungario perposxte. Kiel pagi? ========== - Sendu la kotizon al vialanda kotizperanto (perposxte aux posxtgxirkonte) - en nacia valuto. - Sendu la monon al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, kodo ELLS-S, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. - Sendu la monon rekte al la redakcio per simpla internacia posxtmandato, aux perbanke al Banko OTP, Budapest XVIII, Konto 218-98189/542-030808-7. Vi povas sendi ankaux euxrocxekon. La valuto sur gxi devas esti en ajna tipo de konvertebla valuto. Sur la dorsa flanko nepre skribu la numeron de via bankkarto! - En fina kazo - je via risko - sendu monbiletojn (en konvertebla valuto inkluzive forintojn) en fermita koverto al la redakcio. Landaj kotizperantoj ==================== Auxstrio: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, A-3400 Klosterneuburg (pcxk. 7.127.144). Belgio: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen (pcxk, 000-0265338-43). Brazilio: Brazila Esperanto Ligo, Carlos Maria, Cx. Postal 03625, Brasilia-DF, 70084. Britio: Paul Hewitt, 26 Higfield Rd, North Thoresby, Grimsby, S. Humbs, DN36 SRT. Cxehxoslovakio: Cxehxa Esperanto-Asocio, Vladimir Dworak, Jilska 10, CS-11000 Praha-1. Danio: Eckhard Bick, Rugbjergvej 98, DK-8260 Viby-J. (Posxtgxirnumero: 6964737) Francio: UFE, 4. bis, rue de la Cerisaie, F-75004 Paris (pcxk. 855- 35 D Paris). Germanio: Monda Merkato, Alfred Schubert, Pf. 1539, DW-8120 Weilheim, (konto 365255-806, postgiroamt Mnchen; BLZ 700 10080). Hungario: LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, pf. 87. Hispanio: Juan Azcuenaga Vierna, General D vila 127, p.7, 2. izda, E-39007 Santander (Cantabria) Bankkonto cxe Caja Postal n-ro 03548531 (O.P.) Israelo: Aviv Faklieru; Pk. 8383, IL-61083 Tel-Aviv, (konto 403679, Bank Mizrahi, Faklieru Esperanto). Italio: Itala Esperanto-Federacio, villa Villoresi 38, I-20143 Milano (pcxk. 37312204). Korea Respubliko: Seula Esperanto-Kulturcentro, Lee Jung-kee, 100- 630 C.P.O. Box 3047, Seoul. Kroatio: Kroatia Esperantista Unuigxo, Marija Belosxevicx, Trg burze 2, 41000 Zagreb. Norvegio: Esperantof"rlaget, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, posxtgxirokonto 0809 5100318. Polio: P.W.H. NEPO, skrytka 105, Maciej Wnuk, ul. Broniewskiego 77. m. 137, PL-01865 Warszawa. Portugalio: Libroservo de Portugala Esperanto-Asocio, Antonio Martinus, Rua rd. Joao Couto 6, R/C-A, P-1500 Lisboa. Sud-Afriko: Colin Beckford, P.O. Box 1227, Cape Town, 8000. Svedio: Sveda Esperanto Federacio, SEF, c/o Lisbet Andreasson, Sadra Rarum pl. 455, S-242 94 Harby. Svislando: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen. Venezuelo: Prof. J. E. Bachrich, Apartado 70782, Caracas 1071 A. Esperantistoj el eksa Sovetunio, Rumanio kaj Bulgario cxi-jare ankoraux povas aboni la gazeton kontraux 10 dolaroj. Kotizoj por 01.07.-31.12.1992. ============================== Eventoj Eventoj surface aere Auxstrio ATS 177 +30 Belgio BEF 550 +75 Brazilio USD - 10 Britio GBP 9 +2 Cxehxoslovakio KCS 170 - Danio DKK 100 +20 Francio FRF 90 +15 Germanio DEM 27 - Hungario HUF 470 - Hispanio ESP 1800 +300 Israelo USD 9 +2 Italio ITL 18000 +3000 Korea Resp. USD 8 +2 Kroatio USD 9 - Norvegio NOK 100 +20 Polio PLZ 90000 15000 Portugalio PTE 2200 +300 Sud-Afriko ZAR 40 +10 Svedio SEK 100 +13 Svislando CHF 24 +3 Venezuelo USD 8 +2 cxiuj aliaj landoj NLG 30 +4 ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj arikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor