Eventoj n-ro 0005, 1/majo - '92,  retposxta versio
**************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - Kiel trovi monon por esperantaj celoj?

Esperanto defendata:     - Rebati en la gazetaro

Teorio:                  - Movado aux/kaj entrepreno?

Faka aplikado:           - La programo Winword de Microsoft lernis la
                           Esperanto-supersignojn
                         - Kontakto sercxata
                         - Paradigma agado per la internacia lingvo

Esperanto aplikata:      - Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo

Arangxoj:                - Pilgrimo al Czestochowa
                         - Cxijare denove
                         - Oficiala Antaux-Kongreso de UK en Prago
                         - SAT-Kongreso en Litovio
                         - Fonto el kiu venas libereco
                         - "Euxrofuture"
                         - SEJT apud Sankt-Peterburgo
                         - Nacia Kongreso de Esperanto-Ligo por Norda
                           Ameriko
                         - Boatado en Litovio
                         - Dun la UK tranoktu en - Hungario.
                         - KISO en Marburg
                         - IJS
                         - Internacia Esperanto-kurso por gejunuloj
                         - 14-a Renkontigxo de Esperantistaj Familioj
                         - Esperanto kaj humanismo

Movado:                  - Pasporta Servo

Anoncetoj:               - ***
La leganto:              - ***
Mallonge:                - ***
Korespondi deziras:      - ***

Atentu!:                 - ***

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Kiel trovi monon por esperantaj celoj?
======================================

Informaj pripensoj naskitaj dum la preparado de la SAT-Amikara Kongreso
Sur loko Nazelles-Negron (jaro 1991), kaj per la konsiloj de s-ro Pierre
Croix ? urbokonsilanto.

Pluraj personoj petis informojn rilate la kolektadon de monsubtenantoj
Okaze de la SAT-Amikara Kongreso en Ambuazo. La afero estas ampleksa, kaj
Detala priskribo povas utili al multaj aktivuloj. Pro tio, aperas la
Jenaj linioj.

Necesaj klarigoj.
-----------------

Oni nepre distingu inter diversaj formoj de subteno fare de firmaoj.

-  La mecenateco donas monon (avantagxojn) sen konsidero al ia tipo de
   repago. Mecenato subtenas artiston aux asocion pro intima simpatio,
   aux pro konvinko pri la valoro de la petano.

-  La reklamado estas je alia ekstremo de financado. "Vi donas al mi X
   frankojn, kaj mi ofertos al vi Y kvadratajn centimetrojn da
   reklamsurfaco en nia revuo aux sur afisxo." La kontrakto estas strikte
   difinita kaj sensurpriza. Tamen, por sukcesi, la petanto ne devas tro
   peti, aux devas pruvi la grandskalan disvastigadon de la revuo aux
   afisxo.

-  La monsubtenado aspektas pli tauxge por niaj klopodoj (Franclingve:
   le sponsoring!). Male al la mecenato, la monsubtenanto petas kompenson
   sub la formo de oficialaj dankoj, varmaj lauxdaj ktp... Tamen, la
   kontrakto pri tio ne estas tiel preciza kiel tiu pri simpla reklamado.

Preparado.
----------

Oni devas unue elekti inter tiuj 3 tipoj de monpetado. La reklamado
valoras por kutima afero (revuo, kalendaro de fajrobrigado ktp.), kaj la
mecenatoj ekzistas, sed estas tre malmultaj. Do restas la 3-a tipo:
monsubtenado - procedo ege lauxmoda (versxajne tro...). Tiu laboro estas
peniga, kaj povas estigxi nur okaze de evento.

Direktisto de firmao neniam donos monon sen iom da garantio de seriozeco.
Pro tio, estas preskaux necese prepari dosieron, dokumentaron, por
prezenti la projekton. La seriozeco de la dosiero kvazaux pruvas la
seriozecon de la gxenerala afero.

Ne provu konvinki pri la praveco de la Esperantistoj: tio estus
tempoperdo kaj ecx eraro. Oni havu la celon pruvi la gravecon, la
amplekson de la planitaj arangxoj. Neniam supozu, ke firmao donas mono
pro simpatio al nia idealo. Estus plia eraro.

La dosiero.
-----------

La dosiero povas esti preparata laux cxies gusto. Tamen, kelkaj reguloj
povas esti utile sekvataj. La dosiero entenu.

-  enkondukon fare de gravulo kiel verkisto, urbestro, famulo. (Por la
   okazo, se tio ne eblas, letero de la asocia prezidanto estas
   kontentiga solvo);

-  la programon de la antauxviditaj arangxoj, unue resume kaj poste iom
   detale.  (Oni memoru, ke versxajne neniu legos la dosieron entute;
   do, ne estas grave, ke la tekstoj estas interesaj aux ne! Tamen, oni
   priatentu la prezentadon);

-  antauxviditan bugxeton rondciferan (Vi tute rajtas fantazii, cxar tio
   ne estas promeso. Tamen, oni faru la bugxeton iom serioze).

Se vi indikas malgrandajn sumojn, tio pruvos la malvastecon de via afero.
Plie: "Kial vi petas monon, se vi bezonas tiom malmulte?" Vi facile
trovos solvojn, por grandigi la ciferojn.

Se vi indikas tro grandajn sumojn, tio povas esti timiga por multaj
entreprenistoj: "Cxu ili ne estas friponoj?"

Pri niaj agadoj, oni nuntempe ne prezentu bugxeton superan al 100.000
Francaj frankoj. Por nia kongreso la antauxvidita fantazia bugxeto
estis taksita je 60.000 Francaj frankoj.

Plurloke kaj skribe oni devas indiki la kompensojn por la monsubtenantoj.
Ili donos nur kun garantio pri granda reklamo. Okaze de nia Ambuaza
Kongreso, ni petis po 2.000 Francajn frankojn. La kompensoj estis jenaj:

-  cxe la enirejo montrobendo, sur kiu estas surskribitaj la nomoj de la
   subtenantoj (simbola afero);

-  anonco sur la kongresafisxoj (cxu efika?);

-  dankoj sur la lasta pagxo de nia libro "Ambuaza Statuaro" (la cxefa
   reklamejo).

La kontrakto estas subskribenda kaj de la firmaa direktisto kaj de la
asocia prezidanto.

Resume, la dosiero havas la celon pruvi la seriozecon de la petanto. Pro
tio, bela prezento estas la plej bona garantio. Gxi devas enhavi dekon
da pagxoj.

La klopodoj.
------------

La klopodoj estas longaj kaj ofte senkuragxigaj.

La plej bona maniero estas, ke oni arangxu rendevuon kun la direktisto
de la koncerna entrepreno. Oni ne perdu tempon kun subcxefoj, kiuj ne
tenas la monujon. La sekretariino demandos pri la kialo de via peto.
"Mi preparas grandan eventon (...), kaj bezonas ricevi diversajn apogojn.
Pro tio, mi deziras prezenti nian dosieron al s-ro X". Vi estu auxdaca
kaj ne timu la kravatojn.

Dum la intervidigxo oni devas esti konvinkema, kaj inspiri fidon. La
direktisto rapide foliumos vian dosieron, kaj faros trafajn demandojn,
kiujn vi devas precize respondi; ekzemple: Ko, da mondubtenantoj vi
deziras trovi? - Kion vi faros, se vi ne trovos la atenditan sumon? -
Kion vi proponas al ni, se ni donas 10.000 frankojn?

La 2-a solvo estas, ke vi posxte sendu la dosieron akompanatan de skriba
peto gxin studi. La dosiero riskas miksigxi kun multaj aliaj paperacxoj,
kaj pro tio la metodo sxajnas malpli efika. Tamen, multaj direktistoj
malakceptas randevuon sen antauxe vidi la dosieron.

La plej rapida metodo estas, ke oni sendu la dokumentaron, kaj poste
marcxandu telefone. Tamen, la rezultoj igxas malpli sukcesaj. Tio eblas
fine de la klopoda periodo, kaj ecx tiam estas eble vendi rabate la
partoprenon.

La sukcesoj venos iom post iom. Oni tamen estu prudenta.

Estu bone havi diversecon en la listo de la monsubtenantoj. Se estus 4
aux 5 bankoj, la efiko de reklamado estus nula.

Oni petu multe da mono, sed ne tro. Dum la preparo al nia Kongreso, ni
petis 2.000 frankojn de cxiuj. Tiu sumo estas tro alta por metiistoj kaj
malalta por bankestro. Bona metodo estas, ke oni proponu diversajn
tarifojn kaj diversajn kompensojn. Sed tiam temas pri reklamado, kaj ne
plu pri monsubtenado.

Plie, anonco de viandisto aux de legomvendisto estas ebla en la
fajrobrigada kalendaro, se gxi tamen ne multe kongruas kun la alta valoro
de nia idealo.

La sukcesoj estos multe pli facilaj, se anstataux monon oni petas
materialajn kompensojn. La gajnoj povas esti multe pli interesaj. Tiel la
konsilantaro de urbo Nazelles-Negron konsentis senpagon por la Kongresejo
(tio estas sxparo pri 2.500 frankoj) kontraux anonco. Estas same pri la
floristo, kiu senpage instalis kreskajxojn. Oni nepre faru la liston de
la materialaj bezonoj (sonaparatoj, sxargxauxto, floroj, ktp.), kaj tiam
oni sercxu...

Atentigoj.
----------

La monsubtenantoj deziras fari propagandon okaze de publikaj eventoj,
kaj tute ne por fermita kongreso.

Se vi ne povas plenumi la promesojn pri reklamado, vi estu cxiam preta
repagi cxiujn sumojn.

Konklude, vi neniam malesperu; la subtenoj venos tien, kie vi ne atendas
ilin!
Ni povas pruntedoni nian dosieron al tiuj, kiuj deziras. Kuragxon!

laux SAT-Amikaro

*************************************************************************

ESPERANTO DEFENDATA
///////////////////

Kion fari por...

Rebati en la gazetaro
=====================

Pli malpli regule aperas artikoloj, kiuj kritikas
esperanton aux misinformas pri gxi. Kion ni faru?

I. Tuj reagi.

II. Senprokraste diskonigi tiun artikolon, fotokopie aux telefone al
    seriozaj,  kompetentaj samideanoj, ke ankaux ili reagu.

Nepras klare scii:  la titolon de la revuo, aperdaton de la artikolo,
kompletan adresaron de la gazeto.

Kiel reagi?
-----------

1.
Ni bone konsciu, ke gxenerale homoj negative skribas pri esperanto cxar
ili ne estas bone informitaj; pri tiu bedauxrinda situacio kulpas
grandparte esperantistoj mem.

2.
Nepre ne evitu polemikon kaj akran esprimmanieron; tio cxiam malbonege
impresas kaj ofte malebligas postajn kontaktojn.

3.
Pli ol rebati ni atentigu pri eraroj, zorgante pri afabla etoso.
Ekzemple: Pri tiu cxi punkto oni erare aux mise informis vin. Fakte la
realo estas alia... Kiel vi povas konstati ankaux laux la aldinita
dokumento...

4.
Lauxeble ni aldonu fotokopion de dokumentoj, kiuj plifortigas niajn
argumentojn, kaj ni substerku la plej gravajn frazojn.

5.
Preferinde ni respondu per precizaj argumentoj, plej eble fresxdataj kaj
gxisdatigitaj, bazitaj sur seriozaj referencoj:
-  instituto, universitato estas atesto pri kredindeco;
-  titolita persono, eminentulo: oni kredas pli facile Prof. D-ron N. ol
   s-ron Z. ecx  se temas pri la samaj ideoj.

6.
Anstataux rebati cxiujn punktojn, ni elektu unu aux du, pri kiu(j) ni
havas fortikajn, kontroleblajn argumentojn. Kiu deziras refuti cxiujn
punktojn, povas fari tion per pluraj leteroj, sendante ilin nome de aliaj
personoj, kompreneble kun ilia  konsento (aux donante al ili la sendotan
tekston); tiam nepras diversigi la stilon, dokumentojn, prezenton.

7.
Gxenerale mallonga letero estas pli facile publikigita: ideala longeco
estas 20 linioj; trafega fakto pli valoras ol dupagxa babilado.

8.
Se la auxtoro de la rebatata artikolo ne estas jxurnalisto, ni aldonu
kopion de nia letero, petante la cxefredaktoron plusendi gxin al li,
kiun tiamaniere ni povos kontakti kaj kun kiu eblos eventuale ekdialogi.

9.
Ni skribu legeble, prefere la letero estu tajpita, kaj klare ni menciu
niajn nomon kaj kompletan adreson.

10.
Finfine ni komprenu, ke jxurnalo ne povas aperigi la dekojn da leteroj,
kiujn gxi ricevas cxiutage; nur la plej trafaj, la plej interesaj havas
sxancon veki intereson kaj esti publikigitaj. Tamen, ju pli multaj
leteroj pritraktas temon, des pli malfacile jxurnalo povas neglekti tiun
temon.

11.
Se nia letero estas publikigita, ni nepre danku! Temas pri elementa
edukiteco kaj estas okazo por sendi plian argumenton.

Cxu malfrua reago utilas? Jes! Ecx post semajnoj aux monatoj, reagoj
cxiam bonvenas kaj utilas, sed tiam ni komencu nian leteron alimaniere.
Ekzemple:

a)  Kolego mia jxus sendis al mi vian revuon, en kiu vi (aux A.N.)
skribis pri...

b)  De pluraj tagoj mi intencas skribi al vi pri...

C)  Mi kaptas feritagon por...

d)  Lastatempe aperis en via jxurnalo artikolo pri...

Atentu! Se ni nur suprajxe konas la rebatotan temon, ni turnu nin al
kompetentulo kaj bone informigxu antaux skribi.

Kelkfoje preferindas silenti ol misargumenti!

Germain Pirlot, Belgio

(laux Inf-fluo, majo/1990)

*************************************************************************

TEORIO
//////

Organizi kongreson
------------------

Movado aux/kaj entrepreno?
==========================
Cxu eblas samtempe ambaux?

La cxijara Universala Kongreso de Esperanto (de UEA) estis planata okazi
en Prago. Sed gxi okazos en Vieno. Eble ne cxiuj scias kial. Onidire pro
tio, ke la lastatempaj politikaj ekonomiaj sxangxoj en Cxehxoslovakio
kvankam donas grandajn esperojn en la estonto, sed cxijare ne estis
havebla la necesa financa garantio, cxu certe la kurzoj estos
antauxvideblaj, cxu privatigo de entreprenoj rezultos molan grundon por
garantio de kontraktoj, ktp. Pli detalaj (ne nepre pli longaj) analizoj
estas bonvenaj.

Estas ankaux certe, ke temas pri "batalo" de du skoloj:

1.  organizi kongreson profesie, t.e. cxiam kun la samaj homoj, kiuj la
pasintjaraj spertojn povas utiligi, krome ili okupigxas pri gxi dum
labortempo dum la tuta jaro (krom aliaj taskoj). Tio donas avantagxojn,
ke ne surloka volontulo faras la esencajn decidojn, nur eventuale helpas
en la loka realigado, traduko, pordisto en loka asista komitato, ktp.

2.  organizi kongreson fare de loka invitanta instanco, kutime en la
landa esperanto-asocio fondita Loka kongresa Komitato, kiuj kvankam eble
la unuan fojon organizas kongreson, sed kutime havas ian organizan,
movadan sperton kaj konas la lokajn kondicxojn, cxe kiuj instancoj, kaj
kiel argumenti por ricevi gxustan subtenon.

Ambaux teorio estas pravigeblaj certagrade. Kombini la du ne eblas, cxar
en la cxefaj decidoj (trajto, amaseco, preznivelo averagxa kaj minimuma-
maksimuma, mendi grandan salonon laux kiu prezo kaj kondicxo) devas esti
en ies mano kaj respondeco. Kaj se la decidoj rezultas profiton aux
malprofiton, ankaux ties sekvojn iu rikoltas.

Sxajnas, ke cxifoje venkis la unua, profesieca organizo, nome la kongreso
estas organizata de la Centra Oficejo de UEA el Rotterdamo.

Post tioma meditado staru cxi tie propono:
------------------------------------------

La Universala Kongreso estu organizata de profesia teamo, por tiu celo
funkcianta vojagxoficejo, kaj neniel movada instanco, nek estraro de ajna
asocio. Personaj rilatoj, povas esti, ecx estas dezirinda, sed nek ajna
asocio (kaj ties estraro) estu cxefo de la movada asocio. Nun tiuj aferoj
tute ne estas disigataj. La entrepreno funkciu entreprene kaj la asocio
kiel sindikato klopodu defendi la intereson de siaj membroj, per forto de
publikeco, mendo de multaj lokoj por ricevi rabaton. Tio ankaux estus la
intereso de la entrepreno. kaj gxi ankaux timus havi malbonan rilaton kun
la asocio, cxar alie la asocio povas alvoki al bojkoto, ktp.

Sandor HIDEG, Hungario

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

La programo Winword de Microsoft lernis la Esperanto-supersignojn
=================================================================

La esperantistoj ja kiel multaj aliaj anoj de lingvoj kun specialaj
signoj baraktis dauxre kun la problemo de la supersignoj. Por la programo
Winword de Microsoft nun haveblas tauxga solvo, kvankam la cxapelitaj
literoj ne aspektos perfektaj: En grafika programo mi desegnis la
literojn kaj ilin transprenis la teksto-dataro de Winword. Poste mi ilin
storis kiel tekst-konstru-elementoj sub specialaj kodoj. Ja kaj jen mi
nun disponas pri la cxapelitaj literoj. La plej videbla problemo: La
spaco post la litero kaj la fakto, ke ili cxiam aspektas grasaj. Tamen
pli bone ol nenio. Kaj ili tutsame aperas sur la ekrano kiel sur la
papero. Kiu deziras ricevi la literojn devas posedi la programojn
Windows, Winword, laseran printilon kaj komputilon kun suficxe granda
memorkapablo (almenaux 2 megabajtoj). La fakto, ke nun Winword kapablas
skribi esperant-lingvajn tekstojn, estas grava progreso. Finigxis do la
epoko de Word Perfect, kiu ja estas komplika programo kaj apenaux havas
la eblojn de Winword.

Dietrich M. Weidmann

(el Junaj (Svisaj) Esperantistoj Informas, Nr-o 1/91.)

*

Tamen ni menciu, ke pluraj teksto-prilaboraj programoj jam solvis tiun
problemon (interalie Word-Perfect, Juvelo, ktp.) Cetere Word-Perfect
posedas perfektajn esperantajn literojn sur la ekrano, kaj kapablas
presiajnan esperanto-literon, ecx ne nur la dikajn ankaux per pingla
printilo.
(Nun ni ne parolu pri Ventura, en kiu la problemo plene estas solvita).
Programojn por projekti plej diversajn literfontojn por printiloj
evoluigis la etfirmao Tramontana (direktoro: Gabor deak, prezidanto de
HEJ).

L.S.

*************************************************************************

Kontakto sercxata
=================

J.V. s.o.f. Plzen (Jiri Vomacka, privata komerca firmao): ul. Koterovska
30, CS-30141 Plzen, Cxehxoslovakio.

Komercado per libroj, ankaux esperantlingvaj, por cetera varo, informa
agado, propagando, informa servo, maklereco, ekonomiaj kontadservoj,
reprezentado en Cxehxoslovakio de eksterlandaj esperanto-parolantaj
firmaoj.

*************************************************************************

Paradigma agado per la internacia lingvo
========================================

Kiel difini esperanton ekologie?

La estonteco estos kiel la mezepoko: ekologia. Jes, krom universala paco
kaj sociala justeco la integra biosfero estas kolono de vivinda venonta
tempo. Kaj tiu lasta fakte intertempe farigxis la bazo de la du unuaj.

Integra biosfero postulas biologian kompetenton de la homo. Sed ekologio
kiel biologia kompetento ne signifas multon escepte, se oni gxin aplikas.
Nenia dubo pri tio: Ekologio estas kaj interfaka scienco koncerne la
naturmastrumon, de kiu homo estas parto aux partnero, kaj penso-agado-
principaro de vivokonsciaj homoj, devenigita de tiu scienco. Kaj
internacia lingvo tauxgas por la vivo nur, se oni utiligas, vivas gxin
adekvate al la ekologiaj sciencoj.

La du bazaj principoj de la ekologio estas limigo kaj prevento, cxe kio
la unua jam estas cxefa antauxkondicxo kaj sekvo de la dua. Esperanto do
ne signifas multon, escepte, se oni dekomence aplikas gxin laux tiuj cxi,
ankaux siaj trajtoj de limigo kaj prevento. Internacia lingvo estas
ekologia, cxar gxi dekomence aux imanente limigas lingvon al la lingvaj
esencajxoj cele interkomunikadon kaj interkomprenigxon. Kaj aldone gxi
estas ekologia, cxar gxi dekomence aux imanente preventas troigon de
naciaj kaj kulturaj egoismoj. Naturmalsxparemo kaj kulturimperiismo estas
malimanentaj al esperanto.

Oni povas kompari tiun cxi faktaron kun la t.n. regiona anastezo. Tiu
estas tipo de anastezo, en kiu per aplikado de lokaj anasteziloj kaj
apartaj materialoj-teknikoj estas blokataj nervoj sur diversaj niveloj
de la nerva sistemo por ebligi operaciojn. El la plurnombro de anastezaj
metodoj la regiona anasteco elstaras pro siaj ekologiaj trajtoj de
dekomencaj limigo kaj prevento: gxi limigas anastezon al la esencajxoj
de sendolorigo per lauxeble malmulte de materialo kaj gxi dekomence
preventas malutilon al la malsanuloj pro la lauxeble plej malmulto kaj
malprofundo da intervenoj en la organismon.

Ideala, paradigma modelo en la aplikado de la Internacia Lingvo estus
ekzemple instruado de regiona anastezo pere de gxi. Kaj gxuste tio cxi
okazis cxijaran marton dum dusemajna kurso en la Akademia Kliniko Kaunas,
Litovio. La kurso estis aparte organizita kaj prezentita sub ekologiaj
vidpunktoj. Kaj la partopreno de pli ol sesdek fakuloj el tuta Litovio
pruvis sian plenan sukceson. Pri la organizado respondecis d-ro Alfred
Marusxka el Pasvalys, Litovio, kaj pri la instruado en la Internacia
Lingvo la Centro pri Ekologia Medicino en Ahnatal, Germanio.

D-ro med. W.Gunther,
Centro pri Ekologia Medicino (EKOMED),
Schulstr. 7, DW-3501 Ahnatal 1, Germanio

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo
========================================

La fakgrupo lauxstatute celas al la disvastigo de esperanto en la kampoj
de komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco. Gxi provas atingi tiun celon
per jenaj agadoj:

-  eldoni gxisdatigitajn fakajn terminarojn;

-  ebligi renkontigxojn de membroj, organizi studseminariojn;

-  helpi membrojn, kiuj uzas esperanton en siaj komercaj rilatoj,
   ekzemple faciligante reciprpkajn intersxangxojn de informoj;

-  eldoni fakan revuon aux bultenon kaj/aux subteni la eldonadon de tiaj
   revuoj aux bultenoj; verki fakajn artikolojn en la esperanta gazetaro;

-  instigi al aperigo de komercaj anoncoj en la esperanta gazetaro.

En 1991 IKEF ligis cx 100 personojn kun profesiaj rilatoj al komerco kaj
ekonomio. La IKEF-bulteno La Merkato regule aperigas identec-sxildojn de
la membroj, per kiuj oni povas trovi komercajn partnerojn aux transdoni
interesajn informojn. Meze de 1989 tiuj identec-sxildoj estis unuafoje
grupigitaj en brosxuro. Aperis proveldono de Komerca Terminaro, kaj
dauxre aperas Ekonomia Bulteno pri Usono. Pliaj informoj cxe:

Roland Rotsaert
Visspaanstr.97, B-8000 Brugger, Belgio

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Pilgrimo al Czestochowa
=======================

Raporto pri 6-a Tutmonda Junulara Renkonto kun papo Johano Pauxlo la 2-a
------------------------------------------------------------------------

La 5-a de auxgusto `91 ekis pilgrimo de Varsovio al Czestohova por
gxustatempe alveni tien la 13-an de auxgusto al la junulara renkonto.

Partoprenis 387 mil poloj el cxiuj urboj kaj urbetoj de Poolando (inter
kiuj ni 30 sovetianoj el Moskvo, Ivanovo, Krasnojarsk, Smolensk), sed
dum la marsxado sxajnis, ke la tuta popolo iras kun ni, cxar en cxiuj
vilagxoj tra kiuj ni iris, la logxantoj venis renkonti nin kaj akompanis
nin anime, okule, kore. Dum la vojo la logxantoj estis helpantaj per
akvo, teo kaj kompoto. La vojo estis suficxe malfacila 263 km-ojn longa
kaj cx. 30 km po tage sed cxiuj helpadis unu la alian, cxiuj estis
gefratoj en unu granda familio. Kaj tradicie oni ecx devis turni sin al
unu la alia per vortoj frato kaj fratino.

La karavano estis dividita je grupoj po kelkcent personoj. Cxiu grupo
havis propran pastron gvidantan dum la tuta vojo: ili kantis, gitarludis,
legis pregxojn, organizis konferencojn pri spiritaj temoj dum tuta
marsxado, ili ecx amuzigis nin. Mi neniam antauxe pensis, ke pastroj
povas esti tiel gajaj, bonhumoraj homoj, similaj al cxiuj al ni, ke
ekzistas multaj gajaj kantoj pri Kristo.

Ni noktumis en kortoj de vilagxanoj en tendoj, aux en dormosakoj en
fojnejo sub tegmento. La gastigantoj tute ne timis la pilgrimantojn.
Tute prave, cxar pilgrimantoj estas gxentilaj kaj nenion faras
malpermesitan.

Al la junulara renkonto venis 1,5 milionoj da partoprenantoj el la tuta
mondo. Cxie estis homoj videblaj. Certe por ni la renkonto estis
neforgesebla, des pli, ke la Papo salutis nin inter aliaj lingvoj ankaux
esperanto kaj dum la malfermo, kaj dum la fermo. Dankon al esperantistoj-
geamikoj Dorota Malkowska, , Zbisxek Kowazki kaj multaj aliaj, kiuj estis
kun ni dum la tuta vojo.

Olga Dudasxova, Smolensk

(laux Moskva Gazeto julio-aug. 1991)

*************************************************************************

Cxijare denove
==============

okazos pilgrimado al Cxenstohxovo (PL), kun eble pli da esperantistoj ol
pasintjare. Ni esperas, ke cxijare en Pollando sur la vojo de Varsovio al
Cxenstohxovo ni cxiuj renkontigxos, cxiuj kiuj sercxas la vojon al Dio
kaj
por kiuj la ideo de Zamenhof, ideo de komunumo per la lingvo estas valora
kaj grava!

Krzystof Kliszczinki,
ul. Regulska 56, PL-02-495 Warszawa 122, Pollando

*************************************************************************

Oficiala AntauxKongreso se UK en Prago
======================================

19.07-25.07.1992. Prago, Cxehxoslovakio

La kongreson auxspicias la cxehxa ministro pri kulturo kaj UEA. Estas
antauxvidata partopreno de cx. 300 partoprenantoj (200 en hotelo + 100 en
studenthejmo).

Skiza programo:
---------------

Turisma: perbusa urba rondvojagxo, du duontagaj piedekskursoj tar la
urbocentro, tuttagaj busekskursoj al la  cxirkauxajxo, dum la libera
tago varia elekto de eksterprogramaj (krompageblaj), ekskursoj.

Kleriga kaj distra:
-  Tuttaga internacia seminario dedicxita al la 400-jarigxo de la
   "instruisto de nacioj" Komenio, fama pedagogo, humanisto kaj
   reformisto, konsiderata ankaux kiel prapatro de interlingvistiko.
-  Vizito de la Nigra (ombra) Teatro.
-  eta kolokvo pri la nuntempa Cxehxoslovakio,
-  vespero de esperanta rokmuzika kulturo,
-  amuza interkona kaj adiauxa vesperoj.

Partoprenkondicxoj:
Por A-landanoj: 1.290 DEM (okcidentaj landoj laux la UK-aligxilo) en
tri-stela hotelo cx. 20 minutojn de la historia urbocentro. La kotizo
inkluzivas la aligxkotizon, 6 tranoktojn en dulita cxambro kun cxiuj
mangxoj, cxiujn ekskursojn per luksaj busoj.

La aligxilon kaj aliajn informojn petu de kaj pagu al la Centra Oficejo
de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Por B-landoj (netranspagipovaj) kaj por sub 26-jaruloj de cxiuj landoj
en studenthejmo estas lokaj en 2-3 litaj cxambroj, kun duona pensiona
mangxo, sen busa ekskurso kaj Nigra Teatro, sed ili gxuas speciale
rabatitajn kotizojn. La partoprenkotizo por esperantistoj el eksGDR,
Hungario, Pollando, sudslavaj landoj kaj A-landanoj gxis 26 jaroj estas
nur 190 DEM. La kotizo por partoprenontoj el Bulgario, Rumanio,
eksSovetiaj sxtatoj, Azio, Latin-Ameriko estas nur 150 DEM.

B-landanoj aligxu cxe Cxehxa Esperanto-Asocio, AK-'92, Jilska 10,
CS-1100 Prago 1, Cxehxoslovakio.

Oni povas aparte mendi la perbusan vojagxon al la UK en Vieno, bileton
por la Nigra Teatro, aux por perbusa rondvojagxo tra Prago.

La AK memstara de UK arangxo, tiel ne estas kondicxo aligxi al ambaux.
Estos organizata busvojagxo al la UK en Vieno.

Pliajn informojn kaj aligxilojn petu cxe CxEA, resp. cxe UEA!

*************************************************************************

SAT-Kongreso en Litovio
=======================

La 65-a kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda)
okazos inter 05-15. de auxgusto en Kauxnas, Litovio.

Pliaj detaloj en la sekva numero.

*************************************************************************

Fonto el kiu venas libereco
===========================

Tio estis la devizo de la lasta Euxropa Junulara Renkontigxo organizata
de la ekumena frataro de Taize, inter la 30.12.1991 - 04.01.1992 en
Budapesxto (H). Alvenis cx. 75 mil(!) partoprenantoj el multaj landoj.
Tia renkontigxo okazas cxiu jarsxangxe en iu euxropa urbego. Krome la
frataro akceptas homojn cxe si en Francio dum la tuta somero.

Por la arangxo en Budapesxto mi petis esperantistojn, kiuj intencas
partopreni gxin, anoncu sin cxe mi, por ke ni povu estigi grupon. Fakte
kuntrovigxis entute cx. 25 esperantistoj el 8 landoj (sed neniam cxiuj
estis kune): parte per tiu antauxa alvoko, parte per afisxoj en
Budapesxto, parte per la granda esperanta flago kunportita de polo.
Budapesxtano Sandor PETER organizis komunan tranoktejon, sed nur ses
poloj kaj mi eksciis pri gxi suficxe frue. Cetere li zorgis ankaux pri
tio, ke dum matena pregxo en la loka pregxejo ankaux esperanto estu
uzata, kaj ke la esperantistoj prezentis sin tie je la 2-a de januaro.
Bedauxrinde la lernejo en kiu ni tranoktis estis malproksima de la cxefaj
kunvenejoj. La kutimaj programoj estis: matenmangxo, matena pregxo,
diskuto pri paragrafo el la "Letero el Taize", veturo al la centro,
tagmeza pregxo, tagmangxo, enkonduko en biblian temon kun posta diskuto,
vespermangxo, vespera pregxo. La pregxoj havas meditecan stilon. Oni
kantas mallongajn kantojn multfoje ripetatajn; pregxoj estas legataj,
estas tempo de silento. La diskuto okazas en malgrandaj grupoj, el kiuj
unu nun estis la esperantista. Cxiam kelkaj esperantistoj el la
tranoktejoj sukcesis suficxe frue ellitigxi por partopreni cxe ni en la
matena pregxo kaj diskuto.

La lastan vesperon ni renkontigxis en la budapesxta esperanto-klubo
Esperejo, kaj tie ni renkontis ankaux esperantistojn sen rilato al Taize.

Reinhard Pfluger, Germanio

La partoprenantoj bone fartis, sed kiom da dezirantoj estus, se cxiuj
koncernuloj sciintus pri tiu renkontigxo? Cxu en Esperantujo ekzistas
nur dudek kvin religiemaj samideanoj (kiuj havus tempon, monon, ktp),
aux ne atingis cxiujn la informo.

*************************************************************************

"Eurofuture"
============

26.06-08.07.1992, Schwabisch Hall (Germanio)

Internacia Junulara Tendaro okazos en Schwabisch Hall (70 km nordoriente
de Stuttgart, Germanio) NE speciale por esperantistoj, sed ankaux tiuj
estas bonvenaj. La lokaj programoj, kiel vizito de lernejo kaj
entreprenoj okazos en la germana kaj la angla, tial la kompreno de unu
el tiuj lingvoj estas bezonata (aux oni mem prizorgu tradukiston). Uzi
esperanton oni povos inter la esperantistaj partoprenantoj.

Pri detalaj programoj informoj ne estas konataj por la redakcio.

Partoprenkotizo: SENPAGA, inkluzivas tendaron, mangxajxoj kaj programoj.

Kontaktadreso por esperantistoj: Horst Vogl,
Teuerweg 92, DW-7170 Schvabisch Hall, Germanio
Tel.: +49/791/72328.

*************************************************************************

SEJT apud Sankt-Peterburgo
==========================

02.07-12.07.1992

La historio de Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj komencigxis en
la jaro 1958. Kvankam intertempe ili ne plu okazas en tendoj, sed en
feriejoj, t.n. turismaj bazoj kaj ecx Sovetio jam ne plu ekzistas, ankaux
la cxi somera renkontigxo konservas sian tradician nomon SEJT. (Ecx la
agxlimo ne estas strikte "junulara". Eble post jardekoj en kvizoj estos
ruza demando kion signifis SEJT origine cxar "esperantista" gxi certe
restos, kiel SEJT mem restos longe sendube. La red).

Cxijare gxi okazos en feriejo Tolcxakovskaja pitoreska apudlaga liko apud
Sankt-Peterburgo (iama Leningrado).

Antauxvideble cxeestos 200 gejunuloj esperantistoj el eks-Sovetio kaj
kelkdeko da eksterlandanoj (Cxu eks-terlandanoj?).

La etoso estos nure esperanta; oni ne rajtas krokodili dum SEJT.

Okazos konkurso pri gajeco kaj spriteco, ridvespero, somera universitato,
SEJT-konferenco, koncertoj de la plej bonaj kantistoj de eksSovetio,
teatrajxoj, ktp. Kaj certe cxiunoktaj lignofajroj gxis mateno.

Ne forgesu pri belega naturo, kaj amikigxemaj rusiaj, ukrainiaj,
kazahxaj, kartvelaj, latvaj k.a. junaj gesamideanoj!

Partoprenkotizo: cx. 70 USD (kun plia rabato por ekssoclandanoj), kvankam
laux iuj informoj tio estas nur aligxkotizo. Demandu!

Andrej Lyskov
Ab. jasxcx. 34, SU-117071 Moskvo, Rusio

*************************************************************************

Nacia Kongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
==================================================

18.07-22.07.1992, Berkeley, California, Usono

Organizas: ELNA, Inc. C.O. PO.Box 1129, El Cerrito, Cal 94530, USA

*************************************************************************

Boatado en Litovio
==================

28.05-31.05.1992, Nacia Parko "Auxksxtajtija"

Komuna navigado sur naux lagoj kaj riveretoj, kantado, dancado,
ludado de "tumbi-jumbi".

JEK "Juneco" P.K. 61. Vilnius 2000, Litovio

*************************************************************************

Dum la UK tranoktu en ... Hungario.
===================================

Cxirkaux sepdek kilometrojn de la kongresejo trans landlimo en urbo
Sopron (Hungario) estas organizata studenthejma tranoktejo kun cxiutaga
busvojagxo per propra buso al la kongresejo.

La partoprenantoj estu nur tiuj, kiuj nek al Auxstrio, nek al Hungario
bezonas vizon pro la cxiutaga landlimo-trapaso. Cxiutage reveturo de la
kongresejo je la 22:00. Ne ekzistas agxlimo kaj ne estas postulo aligxi
al la UK.

Partoprenkotizo: 10 mil HUF (cx. 1400 ATS) inkluzive la buskoston.

Organizas: s-ino Julia TIMAR, H-1118 Budapest, Ugron Gabor u. 11-17.
A/1, Hungario.

*************************************************************************

KISO en marburg,
================

Kafoklacxa Internacia Somera Renkontigxo.
22.06-28.06.1992, Marburg, Germanio

Temo: ludi, krei, sperti sin mem.

En arbara naturamika domo, tauxga por 20-40 personoj (en litoj, matracoj,
tendoj), komuna (mem) kuirado. Okazos esperanto-kursoj, tradukado de
Asteriks-komikso, urborigardo, sercxludo, botanika gvidado en arbaro.

Partoprenkotizo: gxis 31-a de majo 110 DEM lite, 100 DEM propratende aux
matrace, poste (surloke) +20 DEM.

La aligxo validas post antauxpago de almenaux 50 DEM al Marburga
Esperanto Grupo, cxe sxparkasse Marburg-Biedenhof, kto-nro: 100509350,
bank-kodo: 533 500 00 (notu KISO-92)

Organizanto: Marburga Esperanto-Grupo, Gunter Neue, Kaffweg 9b, DW-3550
Marburg, Germanio,
Tel.: +49/6421/27889, nur dum la renkonto: + 49/6421/63851.

*************************************************************************

IJS
===

"Juna estas tiu, kiu sentas sin juna..."

INTERNACIA-JUNULARA-SEMAJNO
           HUNGARIO

03-09. en auxgusto, 1992.

Esztergom, Hungario.
Detalan informon kaj aligxilon vi trovos en la sekva numero!

*************************************************************************

Internacia Esperanto-kurso por gejunuloj
========================================

02.08-09.08. 1992 Prago (CS)

En mezlerneja studenthejmo proksime al la urbocentro estas planataj kvar
diversnivelaj lingvokursoj en antauxtagmezoj po 3 horoj:

A - por komencantoj (kun germana kaj cxehxlingva helpoj
B - paroliga kurso por progresantoj (kun jama scio de minimume 500
    vortoj)
C - pefektiga kurso por jam bone parolantoj
D - trejnkurso por instruontoj.

Por farti hejmece estas planata la partopreno de 40-50 personoj, en 3-
litaj cxambroj. Posttagmese kaj vespere amuzaj programoj, ekskursoj.

Partoprenkotizo: gxis 30-a de junio por landoj: A:210 DEM, B:140 DEM,
C: 110 DEM. Post tiu limdato krompago po 30 DEM, super agxlimo 30 jaroj
ankaux krompago de 30 DEM en cxiuj kategorioj. (Landoj B: Hungario,
sudslavaj landoj, Pollando. Landoj C: Bulgario, Rumanio, ekssovetio,
Azio (krom IL, J, RK), Afriko kaj Latin-Ameriko.)

La kotizo inkluzivas tranokton (7 noktoj), 3 mangxojn tage, kursojn,
busekskurson, enirpagojn, sed ne asekuron. Post la renkontigxo estos
organizata komuna veturo al MEJS, Olomouc (CS) al dezirantoj.

La aligxilo ekvalidos post antauxpago, pri la eblecoj demandu la
organizantojn:

Vladimir kaj Pavla Dvorakovi, Zelenecka 20, CS-19400 Praha 9,
Cxehxoslovakio.

*************************************************************************

14-a Renkontigxo de Esperantistaj Familioj
==========================================

01.08-08.08.1992, Oriszentpeter, Hungario

Loko: Gastejo Kenguru Fogado - okcidente de Oriszentpeter al direkto de
Szalafo, tre proksime de eta katolika pregxejo, izolite de domoj.
Oriszentpeter atingeblas tra Kormend, apud landvojo Graz-Budapest.

Cxambroj 1-5 litaj. Eblas kuiri mem. Malfrue aligxantoj povos logxi en
dometoj Domino, iom pli koste (+30 DEM).

Programo: tradicie laux la interkonsento de la cxeestantaro. Aparta servo
al la plej junaj infanoj (ludado, kantado, dancado, desegnado, spertaj
ludoj), mallongaj ekskursoj en la naturo, vizitado de proksimaj lagoj.

Partoprenkotizo: gxis la 1-a de majo 130 DEM por cxiuj servoj (logxado,
mangxoj, programoj).

Krokodiloj ne estas invititaj.

Organizas: s-ro Erno CSISZAR, Kulich u. 25, H-8100, Varpalota, Hungario.
Tel.: +36/80/71095 (nur gxis la 25-a de junio).

*************************************************************************

Esperanto kaj humanismo
=======================

De la 26a gxis la 30a de julio 1992. okazos en Amsterdam (Nederlando) la
Internacia Humanisma Kongreso, organizita de IHEU, la Internacia
Humanisma kaj Etika Unio.

La temo estos: "Humanismo por kapo kaj koro". Kiuj esperantistoj intencas
Partopreni gxin? Ili bonvolu kontakti min, por ke dum tiu kongreso
kunigxu kaj ne dronu en la tiea anglalingveco.

K.Ruig, P.k. 31069, NL-6503 CB Nijmegen, Nederlando.
Tel.: +31-80-580320, fakso: +31-80-790506

*************************************************************************

MOVADO
//////

Pasporta Servo
==============

Cxu vi konas Pasportan Servon? Certe jes: vi ja konas la plej faman
servon de TEJO, kiu permesas gastigxi cxe esperantistoj dise tra la mondo
kontraux malmulte da mono, foje ecx senpage. Vi certe konas la brosxuron,
kiu rajtigas vin uzi la Servon, cxu ne? Bone. Jen alia demando: cxu vi,
iam ajn, legis gxin? Mi preskaux certas, ke ne: eble vi trafoliumis gxin,
por trovi konvenan lokon dum viaj vojagxoj: prave.

Ankaux mi tion ne faris, gxis iu gastiganto montris al mi en la eldono
1991-92 (pasintjara), la pledon de gastigantino en Francio, por ke la
servo ne igxu instigilo al sxtelado, postulado de mono, kialo por
akceptigi seksperforton, ktp. Mi sxokigxis, kaj decidis legi la brosxuron
kiu akompanis milojn da kilometroj de mia vivo. Mi prezentas rezulton de
mia legado al tiu cxi afabla publiko.

Unue, eta prezento de la labormetodo: mi tralegis la tutan brosxuron,
notante la - statistike - plej oftajn, plej bizarajn, plej misvojigitajn,
plej humurajn, plej strangajn frazojn, kiujn la gastiganto enmetis en
siaj klarignotoj; kiel vi certe scias, gastiganti rajtas limigi sian
pretecon malfermi sian pordon al difinitaj homgrupoj, pro kialoj, kiuj
povas (kaj rajtas) esti prisanaj, religiaj, sociaj, legxaj, ktp. Plej
ofte la peto estas, ke oni ne fumu en la domo, kiel petas 257 gastigantoj
(unu petas nur, ke oni ne fumu en la lito, pro evidentaj sekurecaj
kialoj; sed kion pensi pri tiu, kiu deklaras fumi balkone? Cxu tiu
stipigas la gastojn surbalkone por amuzi la najbarojn?)

Fumantoj estas akceptataj oficiale nur en 2 okazoj, pli ol drinkantoj kaj
koncertistoj, sed malpli ol virinoj (12), fluparolantoj (9) kaj
edzigxintaj paroj(5). Ili estas ecx pli akceptataj ol deculoj kaj
honestuloj, kiu samrangas kun nagxkapabluloj, neusonanoj kaj netristuloj.
Junaj frauxloj allogas 4 gastigantojn, dum veraj esperantisto nur 3. Io
por pripensi, cxi tie...

Bonvenataj estas ankaux vegetaranoj (26) kaj la nedroguloj (12), kiuj
estas - evidente - pli akcepteblaj ol la drinkuloj, kiujn rifuzas 14
gastigantoj. 26 petas IRK-jn (internacia respondkupono), 29 pretas gvidi
vin en la cxirkauxajxoj, 20 postulas reciprokan gastigadon, 5 sxatas
alternativulojn, 19 biciklojn, sed 2 pretas lui auxton kaj unu ecx
boaton. Normale la antauxanonco estas postulata iom da semajnoj antauxe,
ecx en landoj kun invitaj problemoj. Iom mirigas tiu, kiu postulas
plurajn monatojn de antauxanonco, aux la matematikisto, kiu malfermos
sian pordon sur vian nazon se vi ne respektos la 100-tagan datlimon, kiun
li starigis por certigi restadon.

Gastiganto ne estas gastmasxino: tiu estas homo, kun propraj sxatoj, pri
kiuj sxatas paroli kun vi (aux cxu estas iu, kiu profitas de Pasporta
Servo por nur ronki, gxeni, sxteli, seksperforti, ktp.?) Pri kio, do, vi
povos paroli, utiligante la mirindan lingvon de Doktoro Esperanto?
Statistike, prefere pri montgrimpado kaj muziko. Ankaux pri lingvoj,
esperanto-kulturo, vojagxoj, religio, psikologio, dancoj, turismo,
medicino kaj ekologio. Tute bone. Sed vojagxemuloj povos paroli pri
ankaux kajako, motorbicikloj, Danlando, mineraloj, telefonlibroj,
Universal' Kalendar' (tiel!) frisbio, skermado, kaj radioestezo.
Bibliotradukado kaj sxakludoj manki ne povis, samkiel fungokolektado kaj
migrado. Mi esperas, ke vi konsentos, ke nur idioto povos enui.

Pri cxio gxis nun aludita, mi gxojas. Pasporta Servo estas vivanta servo
al vivanta komunumo, do gxi ja devas speguli cxiujn facetojn de nia bunta
mondo. Konsentite. Do, ni acxetis gxin, iom planetis la vojagxon, kaj
decidis kontakti niajn ontajn dommastrojn. Nur cxe tiu cxi momento ni
rimarkis, ke kelkaj el ili mesagxas al ni iom ... kiel diri ... strange.
Ni klopodu sekvi iel logikan ordon: unue, oni decidas la landon, due la
urbon, trie la gastigontoj. En ordo.

La landon, unue, do. Iu informas nin, ke en sia lando estas tre vivindaj
ajxoj kaj tre afablaj logxantoj: kial ne viziti ilin? Vi povas esti en
bicikla regiono (mi konfesu, ke mi neniam vidi regionon kiu estus auxta,
raketa aux trajna...) kaj estante biciklanto, vi trovos dusxeblecon, kiel
informas alia gastiganto: se vi volas lavi vin, ne iru auxte. Gastigantoj
atendas vin: en unu kazo akompanas vin la ratkaptisto de Hameln: por kion
fari kun vi, mi ne scias. Iu ofertas al vi mildan logxadon, kion ajn tio
signifas; ion afablan, certe, samkiel cxi tiu, kiu garantias agrablan
restadon, gratulojn. Tamen vojagxu, homoj.

Aliloke oni certigas banadon en mineralakvo, viziton al varmakva fonto,
observadon de naturo (de kie, ne demandu). Nur kondicxe, ke vi sukcesis
klarigi cxinlingve, ke vi petas iun difinitan telefonnumeron al la
telefonistino de la universitato, evidente. Tamen, jen vi en la lando.
Trovi la lokon ne estos problemo: foje trajnoj ecx haltas antaux la
dompordo (Cxu vi kredis, ke nia movado estas tiom pova?); kaj eble je la
kvina etagxo sen lifto, jen via nova pormomenta hejmo.

Kelkaj havas katon, kelkaj hundon, kiun bonvolu ne timigi (mi iom dubas
pri la ekzakta signifo de hundo kiu sxatas homojn, ekde kiam dobermann
klopodis vespermangxi je mia dekstra brako). Eble vi ne trovos vian
gastiganton, cxar tiu logxas en hotelo (eble por lasi al vi pli da loko),
aux eble vi logxos en hotelo, kiu havante esperantistan kelneron, kasxe
ensxovos vin. Senpage. Tamen, jen via dommastr(in)o. Se vi ne devis
skribe prezenti vin al katolika pastrejo, povas esti, ke vi devos persone
prezenti vin kaj klarigi vian vojagxcelon, aux eble vi devos montri vian
atestilon pri aidoso kaj registri vin cxe loka policejo. Vi sensxuigxos,
vi montros, ke vi estas nevino, ke vi estas malfumanto kaj malfikutimulo
(kiel ajn oni disvastigus tiun cxi vorton...), aux - kial ne ? - ke vi
estas (samtempe) hipio, krudvortulo, sovagxulo kaj primitivulo, eble
franco havanta monon, eble bonmaniera (sed la slipo ne klarigas cxu vi
aux via gasto devas esti tiaj), kaj sen alkoholo.

Bonvolu, cxiukaze, nekunporti kokainon, aux vi estos pafata. Eble helpu
vigligi grupon, iom helpu en la domo, kaj - kiel rifuzi - la privatan
industrion de la gastiganto, kiu, kompatinda, logxas en detruita domo,
kaj povas proponi al vi nur gean litsofon. Atentu, tamen, cxar li mangxas
vivantan mangxon, ne nepre vin. Ne ludi mekanikajn muzikinstrumentojn,
tio gxenos la infanojn, kun kiuj vi estas petata ludi duhore tage.
Fifriponoj bonvolu ne misinterpreti la invitojn venigi ankaux
frauxlinojn, por ke ankaux la fratino povu profiti, kaj tiun celanta
homojn, kiuj kapablas kaj volas ludi kun mia filino. Dankon.

Jen, iom alimeniera Pasporta Servo, cxu ne? Legu gxin. Viaj ferioj estis
aliaj, venontfoje.

Cxu vi ne kredas min? Kontrolu, bonvolu. La kursivaj partoj estas
auxtentikaj perloj el la eldono 1991-92. Trovu la aliajn.

Norberto SALETTI, Italio
(laux "La Kancerkliniko", n-ro 61, la politika, kultura, skandalema,
ajnista esperanto-revuo)

* * * *

Leginte la supran artikolon vi povas konvinkigxi kiom variaj eblecoj
estas pere de Pasporta Servo krom la nura tranoktado. La reciproka
interesigxo al la alia homo estas natura eco de cxiuj esperantistoj,
sed devigi ne eblas (ecx ne indas) tion. (Imagu: vi devas esti afabla
al mi!)

Tial ne estas bonsxance, ke la eldona agado de tiucela adresaro
diserigxas pro la apero de Amikeca Reto eldonata de SAT. Por komencantoj:
Amikeca Reto ne celas tranoktigon de la gasto, nur kontakton de
vojagxanto, montri ekzemple sian laborejon, babili en kafejo. La du
aferoj ne estas tiom fremdaj, mi dirus, ecx ili estas gxemelaj tion; ke
ofte miksigxas la du funkcioj de amikigxo kaj tranoktigxo.

Malpermesi al iu (felicxe) ne eblas eldoni ion ajn. Mi bedauxrinde pli
vidas en la afero senton de apartismo, ke "ni volas havi ion propran, ni
ne miksigxas kun ilia Pasporta Servo".

Certe estus pli ekonomie eldoni ambaux en komuna adresaro malpliigante
organizajn kostojn, preskostojn kaj havunte pli dikan, sekve pli utilan
adresaron.

sx H

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Buso da geamikoj sercxas neluksajn tranoktejojn (gimnasikejo, tendumejo)
kaj kontaktojn kun lokaj esperantistoj fine de julio laux la sekva
itinero:
Vaduz, Bern, Genf, Nevers, Tours, Parizo, Bruselo, Antverpeno, Amsterdamo,
Bonn, Stutgarto, Munkeno. Ni estas cx. 40 hungaroj, kelkaj esperantistoj
kun siaj geamikoj. s-ino Szilvia HORVATH, Kosztolanyi ter 7. I/6, H-1114
Budapest, Hungario

* * *

Juan LICERANZU deziras acxeti uzitajn posxtmarkojn el Cxehxoslovakio, aux
se eblas, volonte intersxangxus ilin. Skribu al: Juan LICERANZU, A.V.D.
Gabriel Aresti - 12 - 6. B, 48004 Bilbao, Hispanio.

* * *

Internacian infanan someran tendaron organizas la Esperanto- Junularo de
Brandenburgio inter 27.06.-14.07 1992. La agxo de la infanoj estas inter
8 kaj 14 jaraj. La antauxvidita programo estas vere varia kaj bunta. La
partoprenkotizo estas 390 DEM, kaj oni planas inviti cx. 50 infanojn
senpage el la ekssocialismaj landoj. Petu pliajn detalojn cxe: Esperanto-
Junularo Brandenburgio, Domo de la Junularo, Berliner Str. 49, DO-1560
Potsdam, Germanio.

* * *

Esperanto-Societo FLAMO kolektas materialojn pri esperantologio kaj
cxiujn specifajn, valorajn sciigojn pri la esperanto-movado en la mondo,
kaj volonte kontaktos cxiujn, kiuj ankaux interesigxas pri la supre
menciitaj temoj. Skribu al: Josef Waliszewski, skrytka 16, PL-87100
Torun, Polio.

* * *

La Kancerkliniko (LKK), politika, kultura, skandalema, ajnista gazeto.
Eldonas jxak Le Puil, "Les Cocherats", F-18210 Thaumiers. Aperas 4-foje
jare, formato A-4, 28 pagxoj, plus la eventualaj kromnumeroj.
Kotizperantoj en 18 landoj. Baza abonkotizo 115 FF. Petu pliajn detalojn,
kaj provekzempleron (kun IRK) de la eldonanto.

* * *

Gxustigo! En nia pasinta numero sur la p. 4. la artikolo "Kial instrui
esperanton" ne havis la nomon de auxtoro, Claude Piron.

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Ni esperas, ke via starto estos pli bonsxanca ol tiuj, kiujn vi mencias
en La Unuaj Vortoj. Almenaux tion ni deziras al vi, cxar tiaspeca gazeto
sed regule aperanta, estas ege necesa por ni aktivuloj, sed ne nur, gxi
ankaux povus esti bona instru- materialo por kursoj.

La tekstoj estas mallongaj, peras interesajn informojn kaj aktualajn
novajxojn. Lingvo-uzo estas normala, sen ne-necesaj neologismoj. Temoj
tauxgaj kaj por komencantoj, kaj por progresintoj, do farigxu ideala
gazeto por cxiuj. Alia demando: Cxu ni bezonas pli da literaturaj revuoj?

Jxus aperis nova eldono de Norda Prismo. Iam gxi estis unu- nura(?) (mi
ne certas). Poste en la jaro 1981 en Literatura Foiro n-ro 89 (nenie mi
trovis informon ekde kiam gxi aperas) estas skrikte "oficiala organo de
Norda Prismo". Estas gxenerale konata afero, ke niaj esperanto-revuoj
baraktas kun manko de abonantoj. Ni jam havas bone funkciantan
Literaturan Foiron kaj nun ... nova lit. revuo, cxu vere necesus?

Estus pli praktike pligrandigi LF kaj gxiajn abonantojn. Mi sxatus legi
la opiniojn de la redaktoro de Norda Prismo.

Mila k. Gerardo van der Horst (Nederlando)

* * *

... La projekto de nova dusemajna periodajxo sxajnas tro ambicia, kaj
teknike kaj merkate...

Giorgio Silfer (Italio)

* * *

Sukceson al Eventoj! Esperanto en laborejoj estas inda iniciato, sed laux
mi, estu antauxvidata aparta eldonado de tia adresaro kiel ekzemple
Pasporta Servo.

Germain PIRLOT (Belgio)

* * *

... mi ricevis la n-ro 2, kiu fakte estas pli ricxa ol la 1-a. Sed cxu
tia revuo havas sian lokon apud Heroldo?

Jxak Le Puil (Francio)

* * *

Placxis al mi la informa artikoleto "Unua Cxehxa Studsesio de AIS
dauxrigos la Comenius-konferencon '92". Laux ni, mi unuafoje eksciis pri
tiuj aferoj, kiuj laux mi havas gravegan signifon por la esperanto-
movado en Cxehxoslovakio. Kiel bohemisto mi ricevas aerposxte el Prago
ok gazetojn, tamen gxis nun mi neniam vidis en ili mencion de esperanto.

Unu rimarkigo: Pro necerteco mi konsultis UEA-Jarlibron kaj konstatis,
ke AIS estas mallongigo de Akademio Internacia de Sciencoj San Marino,
sed SUS restas al mi nekomprenebla. Necesus aldoni plenan liston de
mallongigoj).

KURISU Kei (Japanujo)

* * *

Kiam mi ekvidis n-r 0001 de Eventoj, mia tuja reago estis ne aboni gxin,
cxar mi jam ricevas tro multe da esperanto-legajxoj. Sed rapide
trafoliumante gxin, mi rimarkis, ke estus vere stulte ignori gxin, cxar
la kosto estas tre malalta, kaj gxi sxtopas gxisnunan mankon en la
movado.

New-logismojn for!
Mi havas unu kritiketon: mi esperas, ke vi zorge konsideros neologismojn
antaux ol uzi ilin en - kio versxajne farigxos - tre internacia kaj
populara gazeto. Mi ne kontrauxstaras neologismojn, mi uzas ilin mem, kaj
kredas, ke ili estas parto de vivanta lingvo. Sed vere oni ne estas
devigita elpensi novan vorton por ideo, kiam oni jam povas bone esprimi
gxin. La vorto "marketing" tute ne placxis al mi. La angla vorto "to
market" havas almenaux sep signifojn: acxeti, butikumi, esplori merkaton,
komerci, reklami, vendi kaj vendigxi; se ni konsideras la substantivon
"market", la listo denove kreskas. Mia konsilo estas: ne kuragxigu al
verkistoj auxtomate elekti anglan vorton por neologismo nur cxar tio
estas internacie moda. Mi tute ne volas vidi esperanton kun tiaj vortoj:
"disapojntigita, parkingejo, hangglajdingisto..."

Sean OSBORNE (Nederlando)

* * *

...La jxurnalo placxas. Interesa, bona, bela. Sed neagrablajxojn mi
trovas en gxi: erarojn. Mi tre bedauxras tion, sed multo da eraroj
troveblas en Eventoj, precipe prestehxnikaj misajxoj...

Lang Attila D. (Hungario)

* * *

Gratulojn pro Eventoj. Mi tre sxatas vian rauxmismon (inkluzive de la
dikigo!). Cxu mi rajtas atendi, ke vi listigos esperanto- arangxojn tra
la tuta mondo? Mi scias, ke aliaj gazetoj faras kalendaron, sed ni
bezonas ecx pli kompletan aktualan liston.

Max WEARING (Auxstralio)

* * *

... tre scieme mi estas traleginta vian "EVENTOJ"-n, kiu escepte de la
t.n. UEA-rugbeopilkeca surogato prezentas agrablan aspekton kaj interesan
enhavon...

Hernandez Llusera (Katalunio)

*************************************************************************

MALLONGE
////////

Euxropa debato: Belga televido RTBF 1. Elsendo "Objectij Europe" de Serge
Flam‚ sabaton, la 14-an de marto okazis prezento pri esperanto kaj la
lingva problemo en Euxropo. La debaton partoprenis Marc Demonty,
prezidinto de Belga Esperanto Federacio, lingvo-instruisto kaj du aliaj
lingvo-instruistoj, tradukistoj.

* * *

Mallonge, la malgranda informilo naskigxis en Nordfrancia urbeto Croix.
gxia celo estas rapide informi interesulojn pri esperanto- aktualajxoj.
"Mallonge", Esperanto-servo, Lucien Giloteaux, 3/6 all‚e B‚ranger,
F-59170 Croix, Francio.

* * *

Bazaro, petu provekzempleron de la redakcio: Natalia Fjodorova, SU-335057
Sevastopol-57, P.k. 168, Rusio. Prezo 7 (??) SUR.

* * *

Aerobalono: Cxu vi voluS ekvidi surcxiele egan, belan aero- balonon kun
ega surskribo "esperanto" sur gxia tavolo-kovrilo... kiu dum ekz.
Universala Kongreso majeste flugas enaere... cxu ne imponas la vidajxo?
Se cxi ideo placxas al vi, skribu senprokraste al: s-ro Marian ZDANOWSKI,
Pana Tadeusza 15/69, PL- 10-461 Olsztyn, Pollando.

* * *

Kontrauxe al la antauxaj informoj LKK de IJK en Montrealo NE organizus
flug-karavanon de Euxropo al Kanado! (laux la Dua Informilo de IJK-92

* * *

Amerika Gastiga Servo nun estas prilaborata! gxi estos listo de tiuj
Nord-Amerikanoj, kiuj pretas gastigi junajn vojagxantojn dum la somero
de 1992. gxi estos iu provizora suplemento al la Pasporta Servo de TEJO,
la gastigantoj de P.S. ne aperos en la Amerika Gastiga Servo. Dum la IJK
kompreneble ne funkcios la gastiga servo, ja cxiuj iros al la kongreso?
Dezirantoj havi la liston petu gxin - kun 1 respondkupono - de: L.K.K de
48-a IJK, 6358-A, rue de Bordeaux, Montreal, Kanado, H2G 2R8.

* * *

Se vi pretas uzi esperanton en via laborejo, sendu viajn datumojn (nomo,
adreso, profesio, fako, eble ankaux nomon kaj adreson de la laborejo,
posteno, ktp.) por publikigi gxin en la rubriko "Esperanto en la
laborejoj"!

* * *

Al la Euxropa Kongreso de Esperanto en Verona, Italio (5-9 de junio)
aligxis pli ol 300 esperantistoj. Pro la limigita kvanto de cxambroj
(3-4 litaj por 55 m ITL popersone kaj tage kun mangxoj) oni donos
prioritaton al la aligxoj laux la dato de la alveno de la aligxiloj.
Krom manpleno de landaj asocioj kaj la Euxropa Esperanto Unio la
kongreson partoprenos ankaux pluraj fakaj esperanto-asocioj.
Interesigxantoj bv. kontakti Michela Lipari, v. le Giulio Cesare 223,
I-00192 Roma, Italio

* * *

Geedzigxo de esperantistoj! Dietrich Michael Weidmann, internacie konata
iama TEJO-aktivulo kaj Nelida Gonzalez-Fouseca geedzigxis la 16-an de
aprilo en la svisa urbeto Stein. Korajn gratulojn, kaj multajn
felicxojn!

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Miaj 18 gelernantoj estas 14-17 jaraj gimnazianoj. Ili tre volonte
korespondus Esperante, cxefe el la okcident-euxropaj aux ekster-euxropaj
landoj. Ni nepre respondos al cxiu letero. Viajn leterojn atendas ankaux
la 38-jara instruistino: Vera Rajczyn‚- Nagy, Alsogodi u. 16, H-2120
Dunakeszi, Hungario.

John Vella-Bondin, 4 Emmanuel Allard Street, St. Venera, Malta, dez.
korespondi pri turismo.

Tasura Vula, Vladadon 5, Gr. 546 34 Thessaloniki, Grekio, dez. korespondi
kun viroj 35-60 jaraj.

Jaume Pous, Apartat 24292, E-08080 Barcelona, Hispanio dez. kor. tutmonde
pri kulturo kaj amikeco.

Liga Daudzvarde, Daugaopils 38-1, Furmala 11, Latvio, 16-jara frauxlino
dez. kor. kun diversaj landoj.

Ivana Sieberova, U Okresniho uradu 669, CS-33901 Klatovy, Cxehxoslovakio,
30 jara, volas korespondi pri naturo, folkloro, manlaboroj.

Magdalena Buczek, Jaworzynska 104/7, PL-59-220 Legnica, Polio, 17-jara,
dez. kor. pri reciproka gastigado.

*************************************************************************

ATENTU!
///////

Videoserion por lingvokursoj
============================

Cxu la esperanto-movado kapablus produkti vidbendserion kun kurso por
komencantoj uzeblan internaciskale?

Tiun demandon starigas aktiva grupo de esperanto-instruistoj.

Jen la du proponoj:

1. produkti vidbend-serion (filmon) de 24 lecionoj po 20 minutoj por uzo
   de televidstacioj surbaze de instrumaterialo Kurso de Esperanto de
   fratoj Sekelj. Kosto: 80 mil USD.

2. produkti 3-horan vid-bendon kun 12 lecionoj po 15 minutoj por uzo de
   memlernantoj surbaze de lernolibro Esperanto 1 de Szerdahelyi aux iu
   alia instrumaterialo, sed kun temoj internacie uzeblaj. Kosto: 80 mil
   USD.

Ambaux serioj estos nur en esperanto, do necesos havi poste nacilingvajn
tradukojn. Tiujn tradukojn preparos landaj sekcioj de ILEI. La produktado
okazus en Pollando sub gvido de Roman Dobrzynsky, profesia filmisto kaj
jxurnalisto, kunlabore kun du instancoj kiuj okupigxas pri lingvo-
instruado, ILEI kaj Internacia Esperanto-Instituto en Hago.

Kelkpersona grupo okupigxas pri tiuj proponoj jam ekde Havana UK, sed
gxis nun la reagoj ne estas kontentigaj, kvankam financa helpo de du
personoj (kiuj tre bone komprenas la gravecon de tia instrumaterialo) en
kvanto de dumil USD jam estas anoncita.

Nia demando estas, cxu la Esperanto-movado pretus oferi monon por iuj el
tiuj celoj? Se jes, bonvolu anonci sin al la adreso de

Internacia Esperanto-Instituto,
Riouwstraat 172, NL-2585 Den Haag HW, Nederlando,

aldonante kiom da mono vi pretas oferi kaj por kiu propono (1-a aux 2-a):
Tiuj personoj ricevos sciigon al kiu konto pagi. La reagojn atendas
kunlabora grupo kun provizora sekretariino.

Mila v.d. Horst-Kolinska (Nederlando)

*************************************************************************

----------------------------------------------------------------
Se vi pretas uzi esperanto en via laborejo, sendu viajn datumojn
(nomo, adreso, profesio, fako, eble ankaux nomon kaj adreson de
la laborejo, posteno ktp.) por publiki gxin en la rubriko
?Esperanto en la laborejoj?!
----------------------------------------------------------------

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
Teknike redaktas Sandor Hideg.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj
kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor