Eventoj n-ro 0004, 2/aprilo - '92, retposxta versio **************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Amaslogxejo havebla, ve nur gxis 30! - Nova popmuziko en esperanto - Seniluziigoj kaj esperoj Teorio: - Rilatoj kun la gazeto - FOR LA IDEALISMON Esperanto aplikata: - Hotelo Esperanto en Cxinio - Kontaktoj sercxataj - Esperanto en telefonlibro! Movado: - Forumo - UEA-seminario pri Informado - Kial instrui esperanton? - Nova laborkomisiono en ILEI Anonco: - Internacia Konkurso Movada lernejo: - Internacia Skolta Tenadro en suda Pollando Arangxoj: - Amas-karavanoj - Kotizo... oh! - 4-a Alp-Adria Konferenco - Muzuka Esperanto-Ligo (MEL) - Mondkongreso de Esperantistaj Handikapuloj - Intercamp en Montabaur - Internacia Skolta Tendaro - Postuli esperantan rokmuzikon... Lingvo: - Nomo-modo - Vorto-modo Recenzoj: - La dekdu noktoj de Satano. Anoncetoj: - *** Literaturo: - Zi vol lolik Anoncoj: - *** Korespondi deziras: - *** Mallonge: - *** Al via atento: - Fervojaj rabatoj en Germanio ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Kie logxi en Vieno dum la UK? Amaslogxejo havebla, ve nur gxis 30! ==================================== Ejo: parohxa domo, 30 minutojn de la kongresejo per publika transporto. Disponeblas krom la dormejo (supozeble granda halo) kuirejo, amuzigxejo, dusxo kun malvarma akvo. Cxu dormsako estas bezonata, ne estas konate. Ankaux ne, cxu estos matracoj aux nur la planko. Kondicxoj por aligxo: agxlimo gxis 30 jaroj, kaj aligxo al la UK. Por ne aligxintoj estas punpago de 500 ATS (cx. 80 NLG). Cxar nur nun estas konata la eblo logxi amaslogxeje, (por multaj la sola pagebla kategorio), la nunaj aligx-kategorioj por UK estas: --------------------------------------------- Por IM (Individua Membro de UEA) 270/135 NLG, por ne IM-oj 315/158 NLG, por kunulo, mem IM 180/90, por kunulo, mem ne IM 225/112 NLG. --------------------------------------------- (La prezoj ankaux varias laux aligxlando A/B, listigita sur la aligxilo de UK). --------------------------------------- Mem la amaslogxejo-kotizo gxis 30.06.92 estas 250/150 ATS, poste 300/200 ATS --------------------------------------- pagenda al posxtcxekokonto: Postscheckamt Wien, Kto-Nr. 7497.427. La skriban aligxon sendu al Auxstria Esperanto-Junularo, Pf. 804, A-8011 Graz, Auxstrio. UEA ankaux peras tranoktejon en hoteloj en naux kategorioj inter 36-395 NLG/po tago, variaj laux hotelspeco. Krome aldonendas 150 NLG por administraj kostoj. Por la centra kategorio de amaslogxejo-dezirantoj (pli ol 30-jaruloj aux/kaj la UK-aligxkotizo estus monata salajro, aux ecx pli) la afero ankoraux ne estas solvita. Por ili estas konsolo, ke la UK-aligxkotizo ne plu altigxas(?). Eventualaj aliaj proponoj por tranoktejo estas atendataj por publiko. ************************************************************************* Kompakta disko de Tutmonda Muziko jxus aperinta - granda sukceso Nova pomuziko en esperanto ========================== Antaux kelkaj semajnoj aperis la kasedo Csperanto"de la grupo Tutmonda Muziko. Jen mi volas iom priskribi la ideon kaj la gxisnunajn rezultojn de la projekto. La ideo de Gunther Koch sxajnis unue certe iom strange al ne malmultaj homoj, kelkaj eble ecx timis fiaskon. "Mi volis krei profesi-nivelan popmuzikon en esperanto"- li klarigas, "precipe por tiel plibonigi la prestigxon de esperanto kaj por akceli la publikrilatan laboron. La muziko estas auxskultinda ankaux por neesperantistaj, kaj pere de Tutmonda Muziko multaj homoj auxdu pri la internacia lingvo". Intertempe la projekto prosperas; aperis la kasedo kaj kompakta disko "Esperanto" kun dek unu muzikajxoj, agrable auxskulteblaj kantoj kun moderna muziko. Pozitive surpriza estas la vere bonega kvalito de la kasedo kaj kompaktdisko. La registrajxo atingis nivelon, kiu sendube estas komparebla al profesiaj varoj. Lauxdinde estas ankaux, ke la kompaktdiskon akompanas kompleta teksto- kajereto. Do, entute oni devas nomi la rezulton de la iniciatemo de Gunther Koch tre konvinka kaj sukcespromesa. Sed finproduktinte la kasedon, la teamo Tutmonda Muziko ankoraux ne cxesigis sian laboron. Nun gravis prezenti la kasedon al la publiko. Cxirkaux kvarcent ekzempleroj estis dissenditaj al radiostacioj en tuta Germanio. Tutmonda Muziko prezentigxis en pluraj radioelsendoj, kaj ecx sukcesis eniri la televidan programon. "Multon Tutmonda Muziko jam atingis, kaj nun estas grave, teni la fajron brulanta, nome zorgi, ke la esperantlingva muziko farigxu pli kaj pli konata. Se post kelkaj monatoj la kantajxoj estos konataj jam nur en la esperanto-movado, la ega peno estintus senvalora."- diras Gunther Koch. Tial li esperas kaj petas ke lauxeble cxiu klopodu plue diskonigi la projekton, ekz. dezirante la kanton "Esperanto" cxe la loka radiostacio. Por varbi, intervjui, gratuli ktp. la grupon Tutmonda Muziko, bv. kontakti Gunther Koch, Hohbergerstrasse 7, DW-7037 Magstadt, Germanio ************************************************************************* Seniluziigoj kaj esperoj ======================== Post longa dauxro, jen finfine aperis Rokgazet' n-ro 3, varie ilustrita, divers-enhava, 28-pagxa porokaza revuo. Bedauxrinde iom tro multe gxi kostas (20 USD kvar n-roj), precipe por netranspagipovaj landoj, kienekde nun gxi ne plu estos sendata senpage. Lingve bona, nur la komo estas apenaux konata por la redaktoroj. Estas interesaj la pensvekaj frazoj de la redaktoro: ---------------------------------------------------------------- Rokgazet ne havas precizajn aperdatojn, kaj tio okazas diversaj kialoj: - Materialo, kiu venas nek regule, nek akurate, - Novajxoj, kiujn indas aperigi lastmomente, - Solvoj por netranspagipovaj landoj ankoraux ne trovitaj (gxisnun ni sendis al ili senpage). - Financaj problemoj pro manko de abonantoj, ktp... La esperantistaro seniluziigis nin pro gxia apatio kaj malfidemo. Rimarkinda, ke akzistas malmultaj revuoj por la esperanto-junularo, kaj mi miras, ke ecx por tiel malmultnombraj ili ne havas pli da subteno. Eble la esperanto-movado atendas, ke ili malaperu por diri: "Ho jes, ili estintus subtenindaj; sed tro malfrue". Ofte kaj preskaux cxiam oni tro malfruas pri tiuj aferoj. Mi ne diras tion nur, cxar ni eldonas Rokgazeton, sed cxar la esperanto- junularo bezonas revuojn por si mem en kiu gxi trovas interesajxojn, kiuj utilas ankaux por pliinteresigi novajn junajn esperanto-lernantojn, kaj tiel vi jam certe scias, tro da mono cxe gejunuloj maloftas. Laux - kaj kalkulu - esperanto-revuoj estas tiom malmultaj, ke ili estas subtenindaj, kvankam kelkaj membroj de TEJO (cxu la estraro? La red.) pensas la malon kaj diras, ke TEJO ne povas subteni cxiun gazeton, kiu povas interesi junulojn. Mi esperis, ke TEJO estas junulara organizo... Cetere, EUxROKKA farigxis faka asocio de TEJO. Tamen ekzistas esceptoj, kaj indas, ke ni dauxrigu por ili, malgraux cxiuj malfacilajxoj. Pro tio ni dankas dankas cxiujn niajn abonatojn, la esperanto-muzikgrupojn, kiuj glatigis la aferon por cxi tiu numero. La esperanto-kulturo pli kaj pli ricxigxas. Novajxoj pri Persone, Kajto, La Mevo, Amplifiki, tutlaste Tutmonda Muziko, ktp. montras, ke ni povas sen timo ekvidi estontecon serene, almenaux tiurilate. Ni povas vidi ankaux, ke pli kaj pli da eperanto-arangxoj pretigas esperanto-kulturprogramojn kun esperanto-rok-, pop- kaj folk- muzikgrupoj. Kiel ekzemple niaj amikoj italaj, germanaj, katalunaj, parizaj, bordozaj. Ni kuragxigas tiujn iniciatojn, cxar tio vivigas nian lingvon kaj gxian kulturon. Ni devus atingi la punkton, je kiu esperanto-arangxo ne okazus sen esperanto-kulturprogramo - hontindaj tiuj, kiuj provus aliel fari. Dungi esperanto-muzikgrupojn pliampleksigos ilian kvanton, diversecon kaj kvaliton. Organizu koncertojn, turneojn, fetivalojn, ktp. Pripensu la aferon, petu informojn de tiuj, kiuj jam havas sperton, funkciigu vian korespondemon per la esperanto-rokmuzikreto. Konatigu cxirkaux vi Rokgazeton, abonigu gxin se vi pensas, ke indas, farigxu peranto en via lando. petu de ni la kased-disk-distribuan katalogon de Vinilkosmo kaj konatigu la kasedojn kaj diskojn de cxiuj esperanto-muzikgrupoj, tio veturigas esperanton pli ol kio ajn. Ne imageblas, ke cxiu esperantisto ne havu en sia diskoteko cxiujn novaperintajn esperanto-rok, pop-, folk-muzikproduktajxojn. Kiel sen tio ili povus varbi por esperanto? Ne penseble, cxu ne? Reagu kaj roku. Flo (el Rokgazet'3) La rok'gazeton eldonas EUROKKA, eldon-direktoro Floreal Martorell, F-31450 Donneville, Francio ************************************************************************* TEORIO ////// Rilatoj kun la gazeto ===================== konsiloj Prelego dum UEA-seminario pri informado en Poprad, 1992 Antauxrimarko: Cxi tiuj konsiloj cxefe validas por la plej oftaj okazoj de kontaktoj de esperantistoj kun jxurnalistoj, nome sur loka (urba, regiona) nivelo. Kun modifoj tamen ili estas aplikeblaj ankaux por aliaj niveloj (ekz. faka, tutlanda gazeto, inform-agentejo, k.s.). 1. Mankas intereso pri esperanto. Konsciu, ke jxurnalistoj same kiel la gxenerala publiko scias preskaux nenion kaj ankaux ne havas intereson pri esperanto. En multaj, precipe okcidentaj landoj oni pensas, ke la lingvoproblemo estas solvita per la disvastigo de l' angla lingvo. Jxurnalistoj kutime scias cxi tion lingvon kaj aplikas (devas uzi) gxin en sia profesio. Krome konsciu, ke helpe de gazetoj vi ne povas konvinki homojn pri la valoroj de esperanto: el cxiuj studoj pri akceptemo de la legantoj oni scias, ke ili akceptas argumentojn, nur se ili konfirmas iliajn jamajn konvinkojn, opiniojn, sintenojn, ktp. 2. La limigita celo de informado helpe de gazetaro El punkto 1. sekvas, ke per informado pri esperanto en gazetoj ni maksimume povas veki la intereson de latentaj simpatiantoj. Tamen, laux la gxenerala sperto, ties nombro estas suficxe granda. Do, valoras la penon, helpe de l' gazetaro ne nur veki ilian intereson, sed ankaux vivteni gxin, cxar el simpatiantoj estigxas foje adeptoj. Tial necesas konstanta informado pri esperanto kun tiu cxi limigita celo. 3. Persona kontakto kun jxurnalistoj Por sukcesi cxe redakcioj, estas grave havi personan kontakton al la respondeca redaktoro almenaux unu fojon. Do, vizitu la redakcion kaj prezentu vin al la jxurnalisto. Kunportu informan materialon (ne tro multan) kaj sobre klarigu, kio estas esperanto (se li tute ne scias); respondu trankvile liajn demandojn, ecx se ili estas plej stultaj (en viaj oreloj). Informu pri via klubo kaj invitu lin al vizito, atentigu lin pri temoj tauxgaj por raporto aux intervjuo. Demandu pri teknikaj aferoj (al kiu sendi manuskriptojn, kiun alvoki telefone, ktp.) 4. Raportoj kaj manuskriptoj Se temas pri grava programero en la vivo de via klubo, estas konsilinde verki koncizan antaux-raporton cx. unu semajnon antauxe; precize indiku daton, lokon, temon, ktp., por ke potencialaj interesitoj povu alveni. Eventuale pensu ankaux pri pagata anonco. La plej ofta formo de informado estas raporti pri okazintaj eventoj. Gravas, ke vi ne atendu tro longe por verki manuskripton: faru tuj la saman aux postan tagon kaj tuj transdonu/sendu gxin. Nepre liveru tajpitan manuskripton laux jxurnalismaj reguloj (vidu pri tio en Manlibro pri jxurnalismo). Se temas pri evento en la gxenerala esperanto-movado ekster via urbo (ekz. UK), tio kutime ne interesas lokan jxurnalon. Tamen, se vi lerte enplektas lokan rilaton, tamen vi povas lancxi raporton ecx pri UK en la loka jxurnalo. 5. Gazetar-konferenco, intervjuo Tiuj cxi metodoj por helpe de jxurnaloj informi la publikon pri esperanto devas esti ligitaj al tute konkretaj, gravaj aferoj kaj eventoj. Arangxi gazetar-konferencon valoras nur en granda urbo kun pluraj redakcioj gazetoj, radiofoniaj kaj televidaj. Inviti al intervjuo tamen eblas ankaux cxe pli ordinaraj aferoj kaj temoj; sed gravas, ke la intervjuato estu lerta homo, kiu ne falas en la kaptilojn de jxurnalisto. Detalajn konsilojn pri verkado de manuskriptoj kaj kontaktoj kun jxurnalistoj vi trovas en Manlibro pri jxurnalismo. Stefan Maul Pferseerstr. 15, DW-8900 Augsburg, Germanio Eblaj ekzercoj por labor-rondoj: -------------------------------- 1. Vizito en redakcio de jxurnalo por prezenti esperanton. 2. Antauxraporto pri okazonta esperanto-ekspozicio. 3. Verkado de manuskripto pri evento en esperanto-klubo (ekz. Zamenhof- festo, vizito de eksterlanda gasto, jarcxefkunveno kun estrar-elekto). 4. Raporto por loka jxurnalo pri UK. 5. Redaktoro intervjuas esperantiston (ekz. filateliston, radioamatoron). 6. Viprezidas gazetaran konferencon. 7. Vi volas persvadi telefone redaktoron de faka revuo, aperigi artikolon verkotan/verkitan de vi pri la utilo de esperanto en via fako. ************************************************************************* FOR LA IDEALISMON ================= Mi sercxis instruanton por esperanto-kurso. Mi demandis spertan kaj sukcesan instruanton kion li postulus. Por sia instrulaboro li petis nenion, nur la repagon de la vojagxkostoj. Sxajne plej bonaj kondicxoj por organizanto de kursoj, cxu ne? Preskaux. Tiu amiko sxatas instrui, sed li rifuzis nian oferton. Li diris le li ne havas tempon. Li ne havas suficxan monon kaj sercxas lauxokazajn laborojn (ekster esperantujo). Lian sintenon mi kun bedauxro konstatas jam de jardeko. Niaj plej kapablaj homoj - plenaj de E-idealismo - rifuzas labori kontraux mono, sxofori taksion ekzemple. Kaj sekve ili ne plu havas multan tempon por labori en la esperanto- movado, kion ili ja sxatas. Mi certe ne pledas, ke cxiu funkcietulo ricevu honorarion. Certe necesas amaso da honoraj oficoj. Sed ankaux ekzistas kelkaj laboroj, kiuj en nacia medio estus kutime pagataj. Instruado de lingvo kaj organizado de lingvokursoj ekzemple, gastigo de fremduloj, perado de vojagxoj, ecx organizado de vojagxoj kaj renkontigxoj kaj - kredu aux ne post viaj gxeneralaj esperanto-komunumaj spertoj - por verkado de artikoloj, tradukado, interpretado. Mi ankaux ne pledas por tio, ke cxiam cxiu instruanto aux tradukanto efektive ricevu honorarion. Sed mi petas, ke oni akceptu la principojn, ke laborantoj ankaux en la esperanto komunumo ricevu decan kaj kutiman honorarion aux salajron. Eble tamen en praktiko kelkfoje la dunganta esperanto-organizo kaj la dungata konsentas pri nenia aux malalta honorario. Sed tiam oni komprenu, ke temas pri donaco de la kunlaboranto, eble oni ecx montru ankaux tiajn donacojn en la spezkalkulo. Jam komence mi skribis, ke bone pagataj laboroj eksterkomunumaj forlogas niajn spertulojn. La vivrealo estas kruda - la bakisto ne donas panon al vi senpage se vi honorofice laboras por esperanto. - Cxu ni vere volas rezigni pri laborforto de homoj, pri la vivnivelo normala en ilia socio, "libera libertempo", familio eble? La progreso de esperanto, la grandeco de la esperanto-komunumo dependas (inter alie) de la kvanto da laboro dedicxata al gxi. Ne provu grandigi tiun laborkvanton. Alia problemo estas la laborkvalito. De honoroficanto oni ne povas postuli perfektan laboron, perfektan preparadon de instruado ekzemple. Kaj cxu la instruanto mem pagu sian abonon de pedagogia gazeto, la partoprenon en instruista seminario? Oni povus argumenti, ke la esperanto-komunumo ne havas la monon por pagi siajn kunlaborantojn. Mi fakte ne volas cxerpi el la ofte malplenaj kasoj de esperanto-organizoj. La uzanto de servo pagu gxin, la esperanto- lernanto, la partoprenanto en renkontigxo, la abonanto de revuo, la gasto en esperantlingva pansio. Cxu vi timas, ke tiuj ne pretos pagi normalajn prezojn? Por altkvalita produkto la klientoj pretas pagi adekvatajn prezojn. Tion montras la spertoj ekster nia esperanto-komunumo kaj ankaux en kelkaj sukcejaj esperanto-entreprenoj. Kompreneble necesas profesinivelaj produkto kaj surmerkatigo. Eble ni mallernu envion. Sukcesaj, profitodonaj, grandigxantaj esperanto- asocioj, pli helpas al la grandigxo de la esperanto-komunumo ol deficitajxo. Lu WUNSCH-ROLSHOVEN Tietzenweg 55, DW-1000 Berlin 45, Germanio laux Seminaria Gazeto, TEJO-PSEK ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Hotelo Esperanto en Cxinio ========================== En Qingdao Turisma Lernejo ekfunkciis hotelo Esperanto, kun esperanto- parolanta personaro. La hotelo estas kvaretagxa kaj havas 112 litojn en 44 cxambroj. Tie okazos la Pacifika Esperanto-Kongreso en 1992. Jam 150 lernentoj lernis esperanton kaj laboras en la nova hotelo kaj en aliaj urbaj hoteloj. Estas planata: - farigxi Internacia Esperanto-Kursejo, - en esperanto organizi kursojn pri la cxina kuirarto, kaligrafio, sindefendo kaj similaj. ************************************************************************* Kontaktoj sercxataj =================== Komercajn kontaktojn peras kaj organizas instruadon de esperanto al oficistoj Esperanto-Grupo "Futur", Pk. 120, BG-9700 Sxumen, Bulgario * * * Mezagxa bulgara ingxeniero sercxas negockontaktojn kun entreprenema esperantisto el okcidenta Euxropo aux Ameriko por reciproke utila produkta aux komerca kunagado. Nikola Uzunov, 3 Remsisti 18/B-10, BG-6300 Haskovo, Bulgario. * * * S-ro Milos Bultas estas ekonomo kiu instruas en altlernejo en Ostrava. Li sercxas personojn (profesorojn, studentojn...) kiuj per korespondado povas reciproke havigi objektivajn informojn kaj profesiajn spertojn. Adreso: ul. Kasarenska 1, CS-74601 Opava, Cxehxoslovakio. (laux La Merkato n-ro 35.) ************************************************************************* Esperanto en la telefonlibro! ============================= La cxi-jara telefon-libro (registra libro kun nomo, adreso, telefon-kaj telefaksnumero) de budapesxtaj abonantoj enhavas gxeneralajn informojn pri la telefon-uzo en Hungario en la angla, germana, franca, rusa kaj ankaux esperanta lingvoj! (Cxu tio signifas, ke la posxto konsideras tiujn la plej gravaj lingvoj?) La telefonlibro havas 1584 pagxojn, la esperantlingvaj klarigoj troveblas sur la p. 30. La telefona sistemo, la internaj diversaj tonoj, ktp. varias de lando al lando, do por eksterlandanoj fakte povas esti utilaj la koncernaj klarigoj. Por ke la esperanta teksto ne estu nur unujara eksperimento, estas necesaj reagoj, dank-esprimoj kaj eventualaj lauxdoj, direktitaj al la marketinga direktoro de la telefona kompanio: Magyar Telefonkonyv-kiado Tarsasag, H-1506 Budapest, Pk. 86. ************************************************************************* MOVADO ////// Cxiu bird' elektas paron... Forumo ====== La suba artikolo aperis en Forumo, (gazeta) organo de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG). Por komencantoj: gej neologisme signifas samseksama sed kiel mallongigo GEJ ankaux signifas Germana Esperanto- Junularo. ------------------------------------------------------------------------- La nomo de GEJ ja belas cxu ne? Antaux kelkaj jaroj estis periodo kiam alvenis suficxe multaj de gejoj, kiuj pensis, ke GEJ povus helpi al ili. Cxu eble estis nur preteksto por ekrilati kun la bela redaktoro de GEJ- gazeto? Nu, kiel fresxa burgxonigxinto mi havas la agrablan taskon rakonti pri tio , kion vi maltrafi...s. Unue, kompreneble, la belajn virojn. Due, la interesajn prelegojn de Helmut kaj mi. En Kubo ni jam ege scivolis, kiu venus al anoncita kasxa loko por ekinformigxi pri LSG. Bedauxrinde venis neniu (eble la loko estis tro kasxa). Pro tio mi proponis, ke oni faru prelegon al kiu ankoraux neuloj povu veni, sed pro multaj interesigxantoj ni sxangxis la tempon. Mi supozis, ke ne tro multaj homoj interesigxas pri Samseksamo cxu malsano aux socia konflikto kaj Coming Out (burgxonigxo) ekvivo de gejeco. Mi elektis gemutan cxambron en la dua etagxo. Kiam ni alvenis, jam estis trideko da homoj en la cxambro, inter kiuj belaj knaboj, amikoj miaj, kiuj nun eksciis pri mi! Mi estis iom nervoza sed ne plu estis malfareble. Helmut komencis prelegi pri la sociologiaj aspektoj de gejeco kaj ankoraux envenis homoj, gxis kiam estis pli ol 40. Kelkaj ecx devis stari. Certe, de tiu kvardeko vi povas subtrahi dekon da scivolas virinoj. Nu, post dudek minutoj venis mia vico. Mi iom balbute komencis duone lauxtlegi mian preparitan tekston, duone libervole klarigi la pasxojn, kiujn preskaux cxiu gejo trairas antaux definitiva burgxonigxo. Mi menciiis ankaux ke multaj homoj ne sukcesas ecx ekvivi sian gejecon. Kelkaj ecx memmortigas sin pro la socia premo. Pensante ke eble estus burgxonigxontoj en la publiko, mi faris cxapitron: "Kion vi povas fari, se vi sentas vin geja?" Post la prelego oni demandis min, cxu mi cxion mem spertis. Mi estis preninta la plej multajn ideojn el la libro Geja, nu kio? de Thomas Grossmann, cxar mi ne intencis rakonti mian tutan vivon al la homoj. Tamen estis homo, kiu demandis: Nu bone, cxu iu alia gejo sxatus rakonti sian burgxonigxon al ni? Thomas savis la iom embarasan situacion majstre, rakontante ke lia unua viro estis esperantisto. Post tio ni diskutis pri la gej-edzigxo. Precipe iuj nederlandanoj (cxu negejaj?) estis ege por. Fakte la tuta renkontigxo estis vere amuza. Mi nombris naux malkasxajn gejojn inter la partoprenantoj. Tio estas relative malmulte (2,3% el 380 partoprenantoj), sed ja estas grupo. Kaj ni tre gxojis pri la renkontigxo. Kisoj en publiko estis nenia problemo. Mi vere sxatas la sintenon de esperantistoj. Tamen mi miras, ke en Esperantujo ne estas pli da gejoj ol en la ordinara socio? Oni provas foje iel fugxi aux distrigxi. Fakte en Esperantujo oni ja trovas multajn strangulojn. Nu bone, el tiu tridek auxskultintoj de niaj prelegoj bedauxrinde neniu belul' poste petis pli praktikajn informojn... (laux Forumo 04) * * * Praktikaj informoj pri LSG kaj gxia bulteno FORUMO Sxajnas, ke FORUMO bone plenumas sian rolon en sia rondo. Krom prigejaj artikoloj aperas ankaux etaj novajxoj, kaj tre grave funkcias kiel konkreta peranto inter siaj membroj, kode anoncitaj privataj renkontigxo-ofertoj (en la 64-a n-ro 53 da tiuj tra la tuta mondo). Interesigxantoj (Sxajne nur membroj) povas peti informojn pri ili pere de la sekretario lauxeble kun respondkupono: Peter A.Danning, 68 Church Road, Richmond (Sy), Britio TW10 6LN La bultenon FORUMO redaktas: La Pigeto, Marco Gazetta, c/o Becker, Chr-Schult-Str.16, DW-5000 Koln 30, Germanio Ni nur scias pri la ekzisto (sed ne pri la enhavo) de la subaj du bultenoj: La Burgxonigxilo, novajxletero por geja esperantularo de Norda Ameriko kaj de gxia monda amikaro. Redaktas: E. Galvin, 2440 Market Apt.6, San Francisco, California 94114, USA. La Bugradilo haveblas cxe: Geja Libereco, Pf. 399, LN-3740 Baarn, Nederlando. ************************************************************************* UEA-seminario pri Informado, Poprad =================================== 29.02-02.03.1992 Kunvenis por semajnfino kvindeko de aktivuloj-funkciuloj el dek ses landoj por kune pridiskuti rilaton kun la ekstera mondo, precipe pri amaskomunikiloj. Kiel kutime, se kunvenas diverslandaj movadaj kunlaborantoj, signifa tempo estis dedicxita ankaux al multaj duflankaj diskutoj, kunlaborprojektoj, transpagaj problemoj, ktp. Rimarkindaj estis kelkaj prelegoj de Stefan Maul, Lu Wunsch-Rolshoven, Ivo Durwael, Reiner Heckhausen, Stefan MacGill, kun kiu lasta oni modelis organizajn teamojn de imagita Loka Kongresa Komitato en imagita lando (Mezeuxrio). Kaj tie, kaj post aliaj prelegoj oni kolektis multajn ideojn, indajn celarojn. Kelkfoje venis konkludoj, kelkfoje venis konkludoj, kelkfoje ne, pro hasto por sxangxi la temon aux pro babilemo pri flankaj temoj. Cxiu profitis, kion notis por si mem. Fakte kelkfoje senteblis ia abismo de la auxskultantoj kaj la preleganto, kiu auxdacis uzi tre fakajn vortojn pri socia merkatado Reiner Hechhausen, ekzemple. Felicxe kelkaj de tiuj prelegoj estas haveblaj skribe, kaj tiel pli digesteble ankaux por la necxeestantoj. Vidu tiun de Stefan Maul sur p.(2) Aliaj ankaux sekvos. Cetere cxiukaze mi opinias, ke semajnfino ne suficxe longas por fari profundajn prelegojn, nure la antauxe senditajn post hejma legado surloke kompletigi, diskuti. En la sekvontaj fojoj, cxiukaze dauxrigendaj, eble oni sukcesos atingi pli altajn pintojn, Sx.H. ************************************************************************* Malfermita letero al la Esperanto-kursgvidantoj Kial instrui esperanton? ======================== En artikolo titolita "Fremdlingvoj: la ega seniluziigxo" (Famille Magazine, Paris, majo 1991), gxenerala inspektisto pri fremdlingvoj, skribas i.a. ke por lerni fremdlingvon studento bezonas motivegon, sencxesan kontakton kun la lingvo kaj plurajn restadojn en la koncernata lando. Alia inspektisto pri fremdlingvoj kutime diris, ke tiurilate lernanto bezonas trionon da inteligenteco, trionon da motivo kaj trionon da laboro, sed ke tiu-cxi dependas de la motivo. Sekve gravega punkto, ankaux por lerni esperanton, estas la motivo! Pro tio, niaj esperanto-kursgvidantoj regule demandu sin pri la celado de sia kurso. Neniel estu por plezurigi sin mem, sed por renkonti kaj sproni la motivojn de siaj lernantoj. Precipe en kursoj organizitaj de la esperanto-grupoj, sxajnas ke tro ofte la ununura celo estas varbi novajn anojn kaj esperantigi homojn laux la motivo de la kursgvidantoj... sen atenti tiujn, kiuj instigis la lernantojn aligxi al la kurso. Gravega tasko de kluba esperanto- instruanto estu bonege informigxi pri la individuaj motivoj kaj regule nutri ilin per trafaj sciigoj. En lernejaj kursoj, endus ke ILEI fonde esploru lauxnivelan celaron. Jen kelkaj sugestoj: elementa lernejo - ricxigo de la gepatra lingvo (radiko + afiksoj) - rekono de gramatikaj elementoj (nomo, verbo, adjektivo, adverbo) - flegado de la kreativeco, k.s. mezgrada lernejo - komparo kun aliaj lernataj (-oyaj) lingvoj - enkonduko al internacia pensado - internacia korespondado, k.s. universitata nivelo - fakrilatoj kun alilandaj samfakuloj (i.a. sine de AIS - Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino) - sciencaj esploroj pri la lingvo - instruado de esperanto, k.s. Ne suficxas veki intereson pri la Internacia Lingvo per trafa informado, nepras ankaux dece instrui kaj utile aplikadi gxin. ************************************************************************* Nova laborkomisiono en ILEI =========================== Fine de februaro fondigxis en Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj internacia laborkomisiono pri lernejaj konkursoj. La celo de la laborkomisiono estas ebligi jam en la komenco praktikan uzon de esperanto. konkursoj liveras por tio aparte tiklan okazon: junuloj volonte intermezuras ja siajn kapablojn. Kaj cxar multaj tradiciaj formoj (turismo, korespondado, kampado, ktp.) lamas lastatempe pro diversaj, cxefe financaj kauxzoj, sekve malkreskis la nombro de eblecoj praktike profiti el la lingvokono. Konstantaj kaj porokazaj konkursoj povas animi la lernohorojn aux la eksterklasan aktivadon. Unu el la konstantaj konkursoj jam sukcese funkcias en Hungario kun partopreno de pli ol 200 lernejanoj, el porokazaj konkursoj farigxis tradicio la Hungarlanda deklamkonkurso, kaj lastauxtune la unuan fojon estis okazigita tutlanda konkurso pri arta traduko. La eblecoj estas multe pli vastaj. Ni bezonas entuziasmajn pedagogojn el cxiuj landoj, homoj, kiuj estas pretaj gvidi aux kunlabori en cxi tiuj aux similaj aktivigaj konkursoj. Se vi povas kontribui, skribi, aligxu! En unueco estas forto! De via helpo ankaux dependas la sukceso. Skribu al: s-ro Geza KURUCZ Hitel u. 10. fsz. 16, H-6000 Kecskemet, Hungario ************************************************************************* ANONCO ////// Internacia Konkurso =================== por lernejanoj Ekde septembro ni planas publikigi la taskfolietojn de la konkurso (menciita en la n-ro marto(2)-92), kiu de jaroj sukcese disvastigxis en lernejoj. Baldaux aperos gxia regularo. Instruistoj, studinte gxin aligu viajn lertajn discxiploj al la konkurso. Geza KURUCZ ************************************************************************* MOVADA LERNEJO ////////////// propedeutika valoro de esperanto: lernado de esperanto plifaciligas la lernadon de aliaj lingvoj, pruvita per eksperimentoj, ofte menciata argumento por provi enkonduki esperanton ankaux en tute "malamikaj" por esperanto medioj. krokodilo: tiuj, kiu ne uzas la komunan lingvon komprenatan de cxiu cxesetanto (se ekzistas), sed iun alian, kiun ne cxiu komprenas. Tio ago estas malgxentila. En Esperantujo: kiu ne parolas esperanton inter esperantistoj. * * * Geert Dedapper, Belgio Internacia Skolta Tendaro en suda Pollando ========================================== (02-11.07.1991) Dum la someraj ferioj okazis la unua internacia skolta esperanto-tendaro: SKOLTO '91. La 43 partoprenantoj el kvin diversaj landoj (Cxehxoslovakio, Pollando, Finnlando, Germanio kaj Belgio) travivis dek neforgeseblajn tagojn en tereno meze de la arbaroj de la Beskidy-montaro. Oni ne povus esti elektinta pli bonan ejon. Estis mirige vidi tian grandan naturejon, kie ne cxiu loko, kiu valoras iomete la penon, eluzigxas de turistoj kaj kie ne post cxiu montopinto atendas vojo. Malgraux la tradicia nomo tendaro ni ne logxis en tendoj, sed en lignaj dometoj. La sola tendo estis iaspeca sauxno (kelkaj tuboj kaj ligna fajro), kiun la finnoj kunportis. Lingva nivelo: estis bedauxrinde, ke komence nur la duono de la partoprenantoj povis glate esprimi sin en Esperanto. Tial estis organizitaj kursoj, tiel ke je la fino de la tendaro jam granda parto posedis suficxan scion por iomete solvi la lingvajn problemojn. La programo estis suficxe plena. Unue estis la ordinaraj skoltaj aktivecoj: sercxpromenado, kvizo inter la diversaj nacioj por testi ilian konon pri la aliaj landoj (konsterna fakto: neniu sukcesis nomi du konatajn personojn el mia sxatata patrujo, Belgio), ekskurso al la montaro kaj al la proksimaj urboj Bielsko Biala, Cxenstohxovo, Krakovo kaj al la koncentrejo Auschwitz. Komence min iomete gxenis la etskaleco, sed mi spertis, ke gxi estis pli avantagxo ol malavantagxo. Tiel eblis kontakti preskaux cxiujn (almenaux se la lingvoj tion ebligis), kaj la etoso estis bona. Dum la vojagxo ni havis la okazon testi ankaux la funkciadon de Pasporta Servo. Kaj efektive: trifoje ni pasigis noktojn cxe anoj, kaj trifoje ni kore akceptigxis. Du gastigantoj montris al ni la regionon, kaj pro tempomanko ni devis malakcepti la proponon de la tria, viziti kun ni sian urbon. Pro la sukceso estigxis planoj organizi pli tendaron la sekvontan jaron, komence auxgusto, kiel parton de pli granda internacia skolta kunveno en Germanio kaj/aux aparte en cxehxoslovakio. (laux Koncize 5/91) * * * Por mi ne estas klare, cxu al tiaspeca partopreno oni nepre devas esti skolto. Kial tio estas grava? Cxar laux la priskribitaj okazajxoj tiu povus interesi cxiuspecajn junularajn-infanajn grupojn, kiuj sxatas kuntendumi, ekskursi, kanti, amikigxi, ktp. Mi ne trovis indikojn pri eventualaj specialaj ritoj, nepre postulata kondutmaniero (vestajxo, saluto, tagordo) aux aparta mondkoncepto, kiu laux mia scio ankaux en la skolta mondo ne estas tute unueca (ekz. rilato al religiemo). Espereble SEL bonvenigus cxiujn kuntendum-dezirantajn grupojn, pri eventualaj pliaj kondicxoj kontaktu SEL. Mi ankaux volonte legus cxi gazete pli da detaloj de la koncernuloj. La lingva nivelo tamen devus esti multe pli bona jam komence de la tendaro! Adreso de Skolta Esperanto-Ligo: p/a David H.Withey, 21 Brookfield Avenue, Watwrloo, Liverpool, L22 3YE, Britio. Komencantoj ne fortimigxu, ankaux estas tempo, farigxu celo de la lingvolernado baldauxaj tendaroj, amikigxo kun alilandanoj! Sx.H ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Amas-karavanoj ============== Cxiujare estas dissendata en multaj ekzempleroj la programkajero de Monda Turismo. Sed ne cxiuj tralegas gxin zorge, cxar kutime gxi estas plena de amas-karavanaj buslinioj ne veturantaj al esperanto-renkontoj sed nur turisme, tial plejparte krokodile. Bone, ke ankaux tiaspeca apliko de esperanto floras, sed tial en gxi nespertulo ne tuj orientigxas. Krome gxi estas kutime presata per etaj kaj nelegeblaj koloraj literoj. Tamen jen, kelkaj interesaj ofertoj: Internacia kurso de Eta Komerco ------------------------------- 26.04-03.05.1992, Bydgoszcz, Pollando Gvidos: William R.Harmon (Usono), vicestro de kalifornia sxipkompanio. Internacia kurso ---------------- "Kiel gvidi propran firmaon?" 03.05-10.05.1992, Bydgoszcz, Pollando Gvidos: d-ro Werner Bormann (Germanio) Internacia seminario pri la esperanto-gazetaro ---------------------------------------------- 24.05-31.05.1992. Bydgoszcz, Pollando Gvidos: Ada Fighiera-Sikorska, redaktoro de Heroldo de Esperanto Por cxiuj tri supre menciitaj: partoprenkotizo estas 200 NLG pagenda al uea-konto "etur-p". Organizas: Esperantotur, str. M. Skodowskij-Curie 10, PL-85-094 Budgoszcz, Pollando ************************************************************************* Kotizo... oh! ============= Antaux nelonge (en n-ro 1) ni gxojis pri partoprenkotizo de Latvia Internacia Printempo (30.04-05.05.92) kaj nun ni ekscias pri la detaloj: nur la aligxkotizo estas 20 USD, malkiel aperis en Koncize nov.91. Eble ne la organizantoj, sed iu iam misis, kauxzante miskomprenon. Aligxkotizo por evolintaj landoj 20 USD, por ekssocialismaj 5 USD, por eksovetianoj 25 SUR, por membroj de LEA 10 SUR. Restadkostoj: en hotelo 600-2000 USD laux kategorioj, en studenthejmo 30 USD, por enlandanoj nur tranokto 400 SUR. Ejo: kongrescento de la Latvia Akademio en feriurbo Jarmata, temo: lingvopolitiko de reform-euxropo, prelego pri la pucxaj tagoj en Latvio. Kanto- kaj deklamkonkurso "Printempaj sonoj". La konkurso havos 6 brancxojn: popolkantoj, romancoj, originalaj kantoj en propra plenumo, kantoj de nuntempaj komponistoj, klasika kaj opera muziko, kaj la ceteraj. La jxuriajn taskojn plenumos la publiko. Bedauxrinde mankas informoj por eventuala karavano aux certa rezerveblo de loko en trajno reen. Por multaj ne la kotizo limigas la partoprenemon, sed la kondicxoj atingi, kaj gxustatempe reveni. Organizas: LEA, a/k 150, 226050 Riga-50 Latvio, tel.: Mara Timermane: (0132)361395 kaj Biruta Rozenfelde (0132)383461. ************************************************************************* 4-a Alp-Adria Konferenco ======================== 30.04-03.05.1992, Poprad, Cxehxo-Slovakio Regiona renkontigxo de alp-adria-landaj esperantistoj, ne nur por aktivuloj. Ne gravas, ke Poprad estas en montaro Tatro, kaj gxi estas nek Alpoj, nek Adria regiono. Gxuste tio estas la temo de la lastatempe ofte sxangxigxanta mondo, regionaj kunlaborebloj: evoluigo de la esperanta agado en centreuxropa areo post la regxustigo de la geografia situacio. Partoprenkotizo: 15-18 DEM/tago (trifoja mangxo + tranokto), tuttaga bus- ekskurso 8.5 DEM. Esperanto-Centro, Sobotske Nam. 6, CS-05801 Poprad, Cxehxo-Slovakio. ************************************************************************* Muzuka Esperanto-Ligo (MEL) =========================== Pasintsomere okazigis la 4-an Internacian Seminarion pri la temo Paralela lingva kaj muzika instruado, en bulgara montodomo Bacxo Kiro. Gvidis la kunvenon Prof. Dimitar Terziev. Estas planata ankaux en 1992 dusemajna seminario. Pri konkretajxoj informas: Muzika Esperanto-Ligo, Milin Kanak 58, BG-1421 Sofio, Bulgario. ************************************************************************* Mondkongreso de Esperantistaj Handikapuloj ========================================== 18-25.07.1992 Frantisxkovy Lazne Pliaj informoj cxe: Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj, P.k. 63, CS-27480 Slany, Cxehxo-Slovakio. ************************************************************************* Intercamp en Montabaur ====================== La granda ne-esperantista skolta tendaro Intercamp okazos 05-07. de junio (je Pentekosto) en Montabaur, Germanio. Oni atendas 3000 geskoltojn el Euxropo, Usono kaj Kanado. Interesigxantoj por organizi esperanto-informstandon tie skribu al Arie Bourman, adreso sube. ************************************************************************* Internacia Skolta Tendaro ========================= (SKOLTO `92) 01.08-10.08.1992 Kremnica, Cxehxo-Slovakio Kremnica estas montara urbeto, iam fama pri orminejo, monfarejo. La tendarloko estos apud la urbo en turisma centro. Kuireja kaj sanitara bazo estos en lignaj domoj. Cxio alia en grandaj soldataj tendoj. Kutimaj skoltaj programoj, tendarfajro, spurado, sportado kaj kantado. Okazos ankaux esperanto-kurso por komencantoj kaj progresantoj, sed atendataj estas unuavice jam komencintoj, 14-18 agxaj. Partprenkotizoj: Gxis 01.05.92 por landoj A(okcidentaj) 4700 BEF, por landoj B(ekssoclandoj, triamondo) 1630 KCS. Poste cxiumonate + 100 BEF aux 60 KCS. Nepagipovanoj povas peti rabaton. La kotizon sendu al belga posxtcxekkonto 000-1622668-52. Cxefa organizanto: Arie BOUMAN, Driesdreef 8, B-9030 Gent, Belgio. Telefono + telefakso: 32/91/274841. Lokaj perantoj: Jana Nesporova, Tajomskeho 32/42, CS-96501 Ziar n/Hronom, Cxehxo-Slovakio. kaj Georgo Handzlik, ul. Braterska 41, PL-43-346 Bielsko-Biala, Pollando. ************************************************************************* Internacia Junulara Semajno, IJS-91 Postuli esperantan rokmuzikon... ================================ Dum la unua auxgusta semajno okazis la Internacia Junulara Semajno en Esztergom (H), kiu de kelkaj jaroj igxas alternativa junular-arangxo por tiuj, kiuj ne povas iri al la Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Pri la programo, vetero, Danub-inundo, ktp., vi certe legos en la normala talpgazetaro. Bonaj artikoloj aperis en GEJ-gazeto, Koncize kaj sendube aliloke. Mi sxatus insisteti je nur unu punkto: la bonege funkcianta trinkejo, kiu restis malfermita gxis malfrunokte (aux frumatene, lauxvidpunkte), kaj kie ni povis kostete akiri gustegajn trinkajxojn kaj mangxetajxojn. Mi tie pasigis plej plej agrablajn horojn, babilante kun amikoj novaj kaj malnovaj kaj pri la programeroj... bedauxrinde, Klementin? Estis multe da muziko plejparte malroka. Popolkantoj kaj dancoj de Litovio, kanzonoj de Katalunio, ktp. Tre bele. Mi cxeestis nur unufoje, cxar la ejo estis multe pli malgranda por tia spektaklo, kaj restis apenaux ecx starloko. Ne okazis rokkoncerto. Nu, ja plurajn vesperojn oni organizis diskotekon, sed tio ne estas vivanta muziko. Nur unu vesperon ni havis vivantan rokmuzikon, dum la balo. Temas pri tre talenta hungara bando, tute adekvata por dancvespero. Ilia repertuaro iom datis rokenrolo de la sesdekaj jaroj. Beach Boys, kaj kompani'. Kaj en tre bona usonangla. Nu, mi ne estas talpo, kaj mi bone scias, ke ne cxiuj homoj sur la Tero parolas esperanton. Sed sxajnas al mi, ke la cxeestantoj de junular- arangxo rajtas postuli junularmuzikon ja modernan rokon, kia ajn gxi estas! Kaj en esperant-arangxo, ili rajtas postuli almenaux unu esperantan rokkoncerton. RoKo (laux Rok-gazet' n-ro 3) * * * La postulo estas justa. Kie alie prezentigxu portantoj de la esperanta kulturo, se ne antaux esperanta publiko? Kaj rok-koncerto estas io alia ol ekzemple literaturo, gxi bezonas spektantojn same kiel teatrajxo. kaj la partoprenantoj de junulara esperanta(!) renkonto? Cxu ne tio devus esti unu el la plej grandaj allogajxoj de esperanta renkonto, mem sperti esperantlingvan kulturon, ne nur en konserva formo hejme? Kial do ne estas esperanta rokkoncerto? Cxar gxi estas multekosta, pli kosta ol loka bando, almenaux pro la transport-kostoj de la muzikiloj. Kelkfoje tion tamen eblas arangxi, tial la reehxoj, "postuloj" estas utilaj por la organizantoj por klopodi meti gxin en la bugxeton, sercxi vojojn, ekzemple subvenciojn de kulturaj instancoj, marcxandi kun muzikbandoj. Plialtigi kotizon de partoprenantoj ankaux eblas, sed tio estas parto de la organiza taktiko. Eble entute venus malpli da mono cxar aligxus malmultaj. La vivo estas maljusta. jam ecx nun por multoj la kotizo (kun vojagxkostoj, ktp) ne estas pagebla. Muzikistoj ankaux estas interesitaj sercxi subvenciojn kaj malaltigi siajn kostojn, alie ili ne povas prezentigxi. Sed kutime mankas profesiaj managxeroj en Esperantujo por prizorgi tion, kaj tial la tuta afero estas nur hazarda, se oni havas energion. Sx.H ************************************************************************* LINGVO ////// Nomo-modo ========= Elektante nomon al novnaskito trovenlas ne malmultaj, kiuj ankaux en esperanto havas signifon. En iuj landoj oni povas doni ajnan nomon, dum en aliaj nur iun el listo de registreblaj. En Hungario ekzemple tiu legxo vakidas nur al ordinaraj kazoj. Homoj kun nehungara nacieco rajtas je io ajn. Krome hungaroj kun speciala deziro ankaux estas akceptataj, se antauxe tiucela komisiono esploris cxu la dezirata nomo ne signifas ion ofendan, oscenan en ajna lingvo. Eble tial ne estus akceptata la ofta familia nomo Fekete. Inter la tuj elekteblaj ekzistas surprize multaj, kiuj havas signifon ankaux en esperanto. Ni vidu cxifoje kelkajn. Vi vidos kiel multaj ili estas. Jen la unuaj. (La divid-sterko estas nur por pli bone kompreni ilin esperante). Am-alia Aux-gusta Ge-orgia kaj kelkaj viraj: Te-odor Virg-il Er-vin ************************************************************************* Vorto-modo ========== Cxu ni diras kion ni volas? Cxu ni uzas cxiujn vortojn kiuj estas en niaj vortaroj, aux eble nur kelkajn modajn, dum aliaj kusxas tie por jardekoj gxis iu ekmodigas ilin. Jen ni kontribuu al tio, publikigante lauxvice kelkajn ne suficxe uzitajn kvankam meritajn vortojn. Ni volonte atendas ankaux viajn proponojn. Lauxeble ili ne estu jxus elpensitaj neologismoj, nek tre fakaj vortoj, kaj troveblaj en Plena Ilustrita Vortaro. lici - esti malpermesite de la legxo: cxu licas fumi en tiu cxi kupeo? gruzo - sablego el dikaj grajnoj, dispecigitaj sxtonetoj. Ofte kovritaj per ili estas piediraj vojoj, padoj tra parkoj kun flakoj. pado - vojeto en kamparo, arbaro, ktp. apenaux konstruita, nur "farita", tretita de la irantoj. flako - malgranda kvanto da akvo aux alia likvajxo, restanta en kavajxo, sur vojo post pluvo. trivi - eluzi per frotado, uzkonsumi: mantelo cxe kubuto post longa uzado estas trivita. turnume - tien kaj reen acxeti bileton, veturi. Ankaux troveblas en vortaroj: navete, kiel naveto movigxas. Naveto estas tekstmasxina faden-gvidila peco movigxante tien-reen. dekstren-malen - ambauxdirekten fari ion, (rigardi aux svingi) kaj ne esti miskomprenata, (anstataux la neprononcebla dekstren-maldekstren). dekstren-liven - dekstren-maldekstren, neologisma propono nepre necesa cxe auxtostirado, navigado por ne esti miskomprenata tute dangxere. ************************************************************************* RECENZOJ //////// La dekdu noktoj de Satano. ========================== Emiano Imby (K. Kalocsay). Svisio: Kooperativo de Literatura Foiro, 1990. 129p., 21cm.49,8 NLG. "Tiu cxi libro estas nauxzige erotika kaj ofende blasferma", informas nin la antauxprezento de Gaston Waringhien. Nu, se vi ne kredas, ke erotiko estas nauxziga nek ofendigxas pro blasfermo, vi povos legi la libron. Aliuloj estas avertitaj. La verkodividigxas je du partoj: dekdu-kanta poesmo La eksmonahxino kaj longa novelo La dektria nokto. Ili rakontas la amon - aux preferdire poseditecon - de viro je mistera virino, amo kiu kondukos lin gxis morto. Kalocsay mirigas nin per sia brila versarto kaj elstara verktekniko. Sed tiu cxi malfrua verko malpli tusxas nin ol La Libro de amo, kvankam multo en ili similas stile kaj teme. Fakte, sxajnas al mi, ke mankas cxi tie la tenereco de la unua verko, per kiu amoro kaj amo estis ja pasiaj sed restis homaj. Eble ne hazarde Kalocsay ne publikigis gxin dum sia vivo, kaj lia vidvino kasxis gxin en tirkesto dum dek tri jaroj. Kaj unue mi havis impreson, ke temas pri adoleska seksobsedito por kiu virino estas nur amor-objekto, por kiu, laux propra diro, "... en la mondperplekso / estas felicxo sola: la gxuo de la sekso...". Poste, mi rimarkis la etajn ekbrilojn de ironio kaj sinmoko kiuj savas cxion. Kion mi unue interpretis sardona, mi poste komprenis burleska, do nur "erotikla". Ankaux en la novelo oni konstatas tion: la lingvo esperanto mem farigxas bervale grava parto de la rakonto. Kaj cxiuj, kiuj kongresis aux alimaniere partoprenis esperantistan vivon, ja scias, ke Esperanto mem estas afrodizia. R. Cash laux Esperanto, jul-auxg. 91 ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Posxtigan feston organizas redakcio de Juna Amiko kvarfoje jare. Pri datoj informos la redaktoro la interesigxantojn. Precipe Budapesxtanoj anoncu sin cxe: Stefan MacGill, Eso u. 7. III, H-1034 Budapest, Hungario * * * Kursojn pri lauxtona akordeono kaj tradiciaj dancoj (randoo, mazurko, polkao, bureo, skotisxo, ktp) organizas Jxarar kaj Monik GARIG, Muelejo, F-09600 Limbrassac, Francio. Pri la dato kaj dauxro interkonsentu. * * * Internacia koresponda ludo Monda Panoramo proponas havi multajn posxtkarojn. La regularo estas havebla kontraux du IRK-j cxe: Agentejo Sortimento, Hollo L. u. 61. V, H-6100 Kiskunfelegzhaza, Hungario. ************************************************************************* LITERATURO ////////// Zi vol lolik ============ Per la represo de la revuo "Zi vol lolik" (Cxirkaux la mondo, 1888/89- 1891/92) la grava fonto-dokumento, kies kompleton posedas ecx nek unu biblioteko, rehaveblos. Gxi donas auxtentan impreson pri kulturhistorie interesa movado kaj donas panoraman rigardon al la historio, literaturo kaj praktika utiligo de Volapuk. La nuna volumo apartenas al la planlingvaj raregajxoj: gxi prezentas trezorejon por cxiuj interlingvistoj kaj esperantologoj. La volumon prizorgas la eldonejo Georg Olms, la planata vendorezo estas 238 DEM. Pliaj informoj: Eldonejo Olms, Hagentorwall 7, DW-3200 Hildesheim, Germanio ************************************************************************* ANONCOJ /////// Al niaj legantoj ================ - Se vi sendas materialon por EVENTOJ, bv zorge koncizigi gxin! Provu imiti la jam aperintajn artikolojn! Por diverskategoriaj aferoj (kiel eldonejaj, abonaj aferoj aux artikoloj) nepre uzu apartajn foliojn! Se vi sendas informojn telefakse, bv. uzi kiel eble nigrajn (!) kaj grandajn literojn, aux ensxalti la funkci-regximon de altkvalita malkompreno. - Responde al multaj demandoj: la novaj abonantoj kompreneble ricevas ankaux la gxisnunajn numeroj - gxis ilia elcxerpigxo. Ne necesas peti ilin aparte, la forsendo okazas auxtomate. * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * ------------------------------ Ni fieras esti esperantistoj! Kaj cxu vi? ------------------------------ ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 10 talentuloj en la 6-a klaso de publika lernejo, Biblioteko Abbott School, 2650 N. Orchard, Chicago, IL 60614, Usono. * * * 14-jara knabino, kun geknaboj el Japanio aux Auxstralio, Edit URBAN, Arany Janos u. 48, H-3711 Szirmabesenyo, Hungario. * * * 14-jara knabino, kun knabo el Francio aux Germanio, Monika MAZIK, Jozsef Attila u. 28, H-3711 Szirmabesenyo, Hungario. * * * 13-jara pola knabo, kolektas bildkartojn kaj posxtmarkojn, Jakub JAWNY, ul. Sonecznia 5, PL-57-540 Ladek-Zdroj, Pollando. * * * 13-jara hungara knabino, interesigxas pri lingvoj, gimnastiko kaj vojagxo, Alexandara TOTH, Derek u. 106.p.1, H-4031 Debrecen, Hungario. * * * Pierre LOCHON, 1300 route de Callas, F-83490 Le muy, Francio. 66-jara emerita fervojisto dez. kor. kun hungaroj pri cx.t. * * * Sandor Ver, 35 jara masxinteknikisto dez. kor. kun eksterlandanoj, cxefe el Kanado, Nederlando, Svedio kaj Finnlando. Volonte respondas ankaux al komencantoj. ************************************************************************* MALLONGE //////// Mongolio: eldonejo Cxandmanj pretigas lernolibron kaj vortaron de esperanto por mongoloj helpe de UEA fondajxo "Saliko", por eldoni lernilojn en novaj lingvoj. Estas planata organizi kursojn, eldoni mongolan literaturon en esperanto kaj trimonatan revuon "Eterna Cxielo". Jara abono: -3 USD. Konto: Ulanbatara banko, 151005. Adreso: Cxandmanj, Pk. 21-797, Ulan-Bator, Mongolio. * * * Movimento per la vita (Movado por la vivo) en Savigliano, Italio enmetas en sian konkurson Literatura premio L.Kolbe ankaux esperanton. Informoj cxe: Premio Nazionale di Poezia L.Kolbe, Via Tapparelli 15/A, I-12038 Savigliano, Italio. * * * Gvidlibro pri muzik-terminoj estas ellaborata. Estas petataj proponoj de inkluzivotaj terminoj en formo de citajxoj. Andreo Marschall, 42 High St., Waltham, Grimsby, S.Humb. DN37 OPL, Bitio. * * * La societo Infanoj cxirkaux la mondo per helpo de stipendio de la eduka fondajxo "Carson" produktis kasedon de 12 konversaciaj kantetoj por komencantoj, kaj per reklamoj proponis gxin kaj numeron de "La Revuo" senpage al cxiuj, kiuj instruas esperanton al infanoj. Jam estas senditaj pli ol 250 kasedoj kaj la revuo al 45 landoj. Multaj ricevintoj entuziasmigxis kaj volas kunlabori. * * * Krom la fama Bonn-a oficejo GEJ havas oficejon ankaux en Berlin: Unter der Linden 38, DO-1086 Berlin, Germanio. Telefono: +37-2-20340564, telefakso: +37-2-20340543. * * * "Salutojn el La Chaux-de-Fonds..." Aperis grandformate (60x42 cm) la alloga kaj multkolora nova programo por 1992 de Kultura Centro Esperantista. 17 arangxoj dum la somero, aliaj programeroj dum la tuta jaro. La elekto estas via! Adreso de KCE: Pf. 779, CH-2301 La Chaux de Donds, Svislando. * * * Estas kompilita 26-pagxa adresaro de esperantlingvaj paroj kaj familioj en pli ol 30 landoj. La liston prizorgis R.Corsetti kaj A.Lowenstein, Colle Rasto, I-00039 Zagarolo, Italio. laux la bulteno "Mallonge" (Francio) ************************************************************************* AL VIA ATENTO ///////////// Fervojaj rabatoj en Germanio ============================ Plenpreze unuope kaj unudirekte trajnvojagxi en Germanio multekostas, nome 0,24 DEM/km en la antauxa okcidenta Germanio kaj 0.14 DEM/km en la eksa orienta Germanio. Sed jam cxiu plia persono, kiu vojagxas tien kaj reen ricevas rabaton (ekde 200 km kunvojagxantoj pagas nur la duonon). Trovigxas gxangalo da komplik-kondicxaj rabatoj. Ni vidu kelkajn interesajn. La sekvaj prezoj validas por la okcidenta parto de Germanio, sed ankaux inkluzivas la teritorion de orienta Germanio, se oni almenaux parte vojagxas en la okcidenta parto. Versxajne en 1993 la du fervojoj unuigxos. ICE (Inter-City-Express) estas nova rapidtrajno vojagxante 250 km hore. Por gxi validas specialaj prezoj. Sed ankaux la normala IC (Inter-City) veturas je 200 km hore, kie la trako permesas tion. Vojagxante longdistance preskaux ne eblas ne uzi gxin, sed gxi nur kostas 6 DEM da krompago (acxetante en IC-trajno 7 DM). Tia krompago plu validas ankaux post interrompo de vojagxo. ICE-prezoj inkluzivas IC-krompagon. Ekde la 31-a de majo 1992 estos malfacile eviti la uzon de ICE cxar aliaj trajnoj veturos nur kelkfoje tage. Cxiuj nun sekvantaj prezoj estas por duaklasaj biletoj, unuaklasaj haveblas (krom Tramper-Monats-Ticket) kontraux la 1,5-obla prezo. Biletoj ligitaj la unu persono: ------------------------------- La rabatbiletoj por sub-26-jaruloj donas en Germanio (nur!) Cx. 20% da rabato. Por studentoj sub 27-jaraj (nestudentoj sub 23-jaraj), kiuj volas tre multe vojagxi, monata bileto por Germanio estas interesa. La Tramper- Monats-Ticket inkluzivas IC-krompagon kaj ecx biciklotransporton (nur en trajnoj kun pakajxvagono). Necesas foto. Nur vendigxas cxe biletgicxetoj en Germanio ne en trajno, ne ekster Germanio. Teorie necesas (laux duonsekretaj kondicxoj) germana studenta legitimilo, sed almenaux en vojagxagentejoj suficxas internacia. La bileto kostas por okcidenta Germanio 300 DEM kaj vendigxas ankaux kun orienta Germanio (+35 DEM), kun ICE (+100 DEM) kaj kun ambaux (+135 DEM). Atentu, ke vojagxi ecx mallongan distancon en la ICE necesas krompagi la 100 DEM, cxar tia bileto alikaze tute ne validas en la ICE kaj tial ne eblas pagi la pli etan prezdiferencon. Por logxantoj ekster Germanio ekzistas German Rail Pass. Eblas acxeti gxin nur ekster Germanio (ne nepre en via hejmlando!). Acxetante gxin oni indikas monatan dauxron (ne nepre kalendaran), dum kiu eblas elekti 5, 10 aux 15 tagojn da senlima veturado en tuta Germanio inkluzive ICE kaj IC. Tia veturtago komencigxas je la 23-a horo la tagon antauxe kaj finigxas je la 3.00-a horo la tagon poste. La biletkosto estas alta, sed komparu, ke monata bileto por tuta Germanio (ankaux acxetebla por germanoj) kostas 1240 DEM, kaj oni ne uzas gxin cxiutage. La prezoj (en DEM) laux la valido-sauxro komparante la diverslongajn biletoj. tagoj dum unu monato 5 10 15 prezo: cx. 336 cx.504 630 prezo po tago: 67 50 42 prezo po aldona vojagxtago - +34 +29 Euxro-Domino estas euxropa sistemo valida en 20 euxropaj landoj. Oni acxetas por unu aux pluraj landoj bileto(j)n kun po 1-monata validodauxro. Poste (dum la vojagxo) eblas elekti 5 tagojn da senlima veturado po cxiu acxetita lando. La bileto devas esti acxetata en la logxlando de la vojagxanto, kaj nur por aliaj landoj. la kondicxoj estas nun sxangxigantaj, informigxu! La prezoj varias laux sezono. En 1991 dum la cxefa sezono (somere) Grekio kostis 32 DEM, Luksemburgio 34 DEM, Germanio 220 DEM kaj Britio 360 DEM. Biletoj NE ligitaj al personoj ------------------------------ Nun sekvas cxefe longdistance aux/kaj kelkpersone indaj biletoj por tiuj, kiuj cxefe volas vojagxi al, kaj de unu renkontigxo, eble per etaj kromvojoj viziti geamikojn survoje, sed ne cxiudirekte multege vojagxi. Cxiuj nun sekvantaj ankaux vendigxas cxe la germana biletkontrolisto en la trajno. Tio kromkostas 4 DEM, foje ecx ne. La Sparpreis kaj Super- Sparpreis-biletoj vendigxas ankaux en multaj landoj krom Germanio (certe en A, DK, NL, S) Se 2 gxis 5 homoj kune al- kaj reveturas per la sama bileto, tiam la 2-a gxis la 5-a personoj ricevas rabaton. Ekde 200 km ili nur pagas po la duonan prezon kiel la unua. La IC-krompagon (por Inter-City kaj Euxrocity) cxiu persono plene pagas (6 DEM, en IC-trajno 7 DEM). Unu tagon antauxe acxetita IC-krompago inkluzivas sidloko-rezervon. La biletoj estas (almenaux praktike) nepersonaj, do ne gravas se aliaj homoj revojagxas ol alvojagxis. Ankaux se ne cxiuj revenas, aux veturas la tutan distancon, ofte indas komuna bileto. La sekvaj sxparbiletoj havas konstantan prezon por ajna distanco. Kromvojoj eblas, se ili estas "laux kutimaj vojagxvojoj aux pro la horaro necesas". Tio nature estas gumparagrafo kaj kutime eblas facile konvinki la biletvendiston pri la dezirata vojo. Prefere acxetu al la plej fora stacidomo antaux via ekveturpunkto kaj malantaux via celo eble poste vi volas uzi la reston. Dum la validodauxro cxiaj interrompoj eblas. IC-krompagoj pluvalidas post interrompo. Sed atentu kiam la alvojagxo devas esti finigxinta. Sparpreis (sxpar-prezo) ----------------------- Fiksita prezo por ajna distanco, indas ekde 438 km turnume (tien kaj reen). Por la 1-a persono 190 DEM (220 DEM kun ICE), por la 2-a gxis 5-a personoj po 95 DEM (110 DEM kun ICE). Kondicxoj por Sparpreis: La alvojagxo devas finigxi gxis 10:00- horo de la lundo, kiu sekvas la unuan validotagon. La revojagxon oni rajtas komenci plej frue je la 03:00-a horo en la sekvonta sabato. (Se la unua validotago estas sabato, oni rajtas tuj revojagxi). La revojagxo devas finigxi dum unu monato. Preztabelo sxparprezo: nombro da homoj 1 2 3 4 5 prezo entute sen ICE 190 285 380 475 570 prezo po homo sen ICE 190 143 127 119 114 po homo (inkl. 2 IC-kromp.) 202 155 139 131 126 prezo entute kun ICE 220 330 440 550 660 prezo po homo kun ICE 220 175 147 138 132 Super-Sparpreis (tre-sxpar-prezo) --------------------------------- Fiksita prezo por ajna distanco, indas ekde 324 km turnume. Simile al Sparpreis, sed tute ne validas vendrede kaj dimancxe. 1-a persono 140 DEM (180 DEM kun ICE). 2-a gxis 5-a personoj po 70 DEM (90 DEM kun ICE). Ofte jam por unudirekta vojagxo (1-persone ekde 650 km) indas acxeti gxin, ecx se ne uzi la reveturon. Tielmaniere ankaux preskaux cxiuj kondicxoj facile eviteblas. Ankaux indas se nur 1 persono vojagxas tien kaj reen, la alia(j) nur unudirekte. Kaj eble estos kandidatoj por kune revojagxi. Kondicxoj de Super-Sparpreis: La bileto nek validas je vendredoj nek je dimancxoj. La alvojagxon oni devas fini gxis la 10:00 horo en dimancxo, kiu sekvas la unuan validotagon. La revojagxo rajtas komencigxi plej frue je la 03:00-a horo en la sekvonta sabato. (Se la unua validotago estas sabato, vi rajtas tuj revojagxi). La revojagxo devas esti finita dum unu monato. Se la bileto estas acxetita en Germanio, gxi krome NE validas dum kelkaj festotagoj kiel kristnasko kaj pasko. Ekstergermanie acxetitaj validas ankaux tiam, sed (eble pro tio) ili iom pli kostas. Vojagxeblecoj per Super-Sparpreis --------------------------------- preztabelo Super-Sparpreis nombro da 1 2 3 4 5 prezo entute sen ICE 140 210 280 350 420 prezo po homo sen ICE 140 105 93 88 84 po homo (Inkl. 2 IC-kromp.) 152 117 105 98 96 prezo entute kun ICE 180 270 360 450 540 prezo po homo kun ICE 180 135 120 113 108 Zorge obeu la kondicxojn, cxar la kontrolisto alikaze enksigos la plenan prezon! Ne miru, se vi ne komprenis cxion tuj, oficistoj cxe la biletgicxetoj ankaux ofte ne scias. Tiam vi sciu pli bone kaj insistu! Bonan vojagxon deziras (kaj plu klarigas se vi ne komprenas ion): Andi Munchow, Oberstr. 15, DW-3000 Hannover 1, Germanio. (Tel.: 49(511)703689, inter 10-24-a horoj, aux 46(8)7957987 inter 10-22-a horoj. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi Teknike redaktas Sandor Hideg. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor