Eventoj n-ro 0003, 1/aprilo - '92, retposxta versio **************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - LA HIMNO KAJ LA DUA JARCENTO Teorio: - Kial Semajna Bulteno fiaskis? - Demandoveke tra la Manifesto - Vizito = apliko - Anhui-a Junulara Esperanto-Asocio ofertas siajn servojn: Faka aplikado: - Por ekkoni la rondon familian - Familia Esplorado - Mi sxatus scii... Esperanto aplikata: Esperanto aplikata: - *** Movado: - Novaj landaj asocioj en Azio - Kiajn kampanjojn subteni? - Esperanto en lernolibro de elementa lernejo - Tamen flagras vigle la fajrero Mallonge: - *** Arangxoj: - Germana Katolika Konferenco 17-21 de julio 1992, Karlsruhe - 1-a Pekina Internacia Simpozio pri Aplikado de Esperanto (PISAE), 09-15.05.1992 - 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto, 17-22.08.1992, Qingdao, Cxinio - Bicikla Karavano al la Pacifika Kongreso - 7-a Junulara Festivalo de esperantaj poezio kaj kanzono - Hungarlanda esperanto Deklamkonkurso - Ek al kunkantado - IJK-PARTOPRENONTOJ EK EUxROPO! - 16-a Internacia Junulara Festivalo - Junulara Esperanto Renkonto (JER) Literaturo: - Pri la nuntempa esperanta literaturo kaj ties kritiko ILEI: - Tendaraj tagoj Anonco: - * Anoncetoj: - *** Korespondi deziras: - *** Proksimaj limdatoj: - *** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// LA HIMNO KAJ LA DUA JARCENTO ============================ En 1884 okazis la unua kongreso de la internacilingva movado en Fridrikshaveno (sxtato Baden, suda Germanio). La arangxo komencigxis per prezentado de la Volapuk-himno, verkita de jesuita studento Franz Zoller, komponita de Johann Martin Schleyer. La paroka koruso de Fridrikshaveno prezentis tion la 26-an de auxgusto 1884. Du jarojn post la tria kaj lasta volapukista kongreso, en 1891, Claes A. Adelskold faris muzikon al la espero de Zamenhof. Tiun komponajxon oni prezentis en la solena koncerto de la unua internacia kongreso de la esperantistoj, la 6an de auxgusto 1905. Por tiu poemo aperis ankaux aliaj melodioj. El tiuj aliaj baldaux la plej facile kantebla komponajxo de Felicien Menu de Menil iom post iom eliminis la melodion de Adelskold, kaj igxis konata kiel la himno esperantista. En multaj jardekoj laux la melodio de Menu de Menil oni kantis almenaux la unuajn versojn de la poemo La espero en la universalaj kaj aliaj kongresoj, renkontigxoj, festoj, kaj la publiko stare auxskultis gxin aux ankaux mem kantis. Sed ne malmultaj kontrauxis la ekziston de himno por la movado, precipe tial, cxar ekstere tiu himnokantado dinis sektecan trajton al la movado. Pli malfrue, kiem la patoso iel "eksmodigxis" en cxiu sfero de la vivo, kaj restis hejmece nur en teatra scenejo, la kantado patosa igxis gxena por pli kaj pli multaj esperantistoj. Ankaux la naiveco de la enhavo gxenis multajn. Malgraux tiuj problemoj La espero suficxe bone tenis sin dum multaj jardekoj, kaj gxi aperis plurfoje sur diskoj. Nur ekde la sepdekaj gxia kantado por pli kaj pli vastaj esperantistaj tavoloj igxis gxena, kaj precipe ekde la okdekaj jam en tre multaj esperantistaj renkontigxoj oni intence forlasis gxian tradician kantadon - je indigno de aliaj, inter kiuj estis ankaux inklinantaj al patoso kaj mistiko - sed ankaux tiuj kiuj simple sxatis muzikon... Al la problemo de la himno apartenas la fakto, ke la poemo La espero ne estas tre bona (por ne diri kicxa). Ecx Zamenhof mem sentis gxiajn mankojn. Li pli sxatis la poemon La vojo ol La espero, sed malgraux lia peto neniu komponis muzikon al la unua. (Ne gxi estis la sola kazo, en kiu Zamenhof montrigxis pli klarvida ol liaj amtempuloj.) Post jardekoj ankaux la esperantistaro pli eksxatis La vojo-n ol "la himnon". La vojo igxis la plej ofte citata poemo de Zamenhof, ecx dum simplaj konversacioj oni ofte citas el gxi, kelkaj gxiaj linioj jam estas kvazaux proverboj. Kelkaj nomis gxin la dua himno de Esperantio. (Aliaj "la dua oficiala himno" - ili malpravas, cxar nek gxi, nek la unua estis oficiala.) Tra densa mallumo brilas la celo... ... Nur rekte, kuragxe, ne flankigxante Ni iru la vojon celitan! Ecx guto malgranda konstante frapante, Traboras la monton granitan. Ni semas kaj semas, neniam lacigxas, Pri l' tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas, Ni semas kaj semas konstante. ... Ni pasxon post pasxo, post longa laboro, Atingas la celos en gloro. En la lastaj jardekoj okazis multaj provoj por pli bona himno, sed neniu el tiuj vere sukcesis. lastfoje tio okazis en Bergeno en 1991, kie la kongresanoj auxdis muzikon de Crawford Gates kaj tekston de William Auld. Cxu tiu estos nova "himno" de la movado, aux simile al aliaj modernaj movadoj, la esperantistoj tute ne havos himnon? La "dua jarcento de esperanto" versxajne ne bezonas himnon, kaj precipe, nur malcerta prognozo. Pli klare ni vidos post kelkaj jaroj. Arpad Ratkai (Hungario) ************************************************************************* TEORIO ////// Kial Semajna Bulteno fiaskis? ============================= la cxi sekva analizo aperis en la lasta, adiauxa numero de Semajna Bulteno. Ni esperu longe ne legi tion pri Eventoj. ------------------------------------------------------------------ Surfacaj kialoj: - problemo trovi regulan kunlaboranton dum someraj monatoj, - tempomanko de la redaktanto kaj presanto, - ne-reatingo de la iama granda abonantaro. Super certa kvanto da abonantoj en Danlando (cxar SB estis eldonita tie) la eldonajxo ricevintus signifan sendo-kosto-rabaton. Tamen, pli grandaj estas la profundaj kialoj: - por gxustigi al si mem la redaktoro difinis celaron: restarigo de posxte akceptata gazeto, regula semajna eldonado, varia enhavo pri-, kaj poresperanta, kreado de diskutforumo por individuoj kaj lokaj rupoj, perado de intergrupaj informoj. El tiuj celoj estis atingita la reguleco (dum ok monatoj) kaj la varieco, t.e. la redaktanto- dependaj celoj, - ne bone funkciis la "forumo", kaj la redaktanto devis skribi tro multajn artikolojn mem, aux publikigi materialon sen elekti (pro tio kelkfoje longaj varbecaj tekstoj), - nur gxiscertagrade funkciis la intergrupa informfluo (partoprenis nur 4-5 lokaj grupoj, cxefe el FRG kaj Svedio), precipe seniluziige estis la praktika nekunlaboro de grupoj, kiuj busxe aprobis la komunikideon. - DEA (Dana Esperanto-Asocio) rifuzis kunlabori pro lokaj historiaj kauxzoj, kvankam estis proponita je prezo de cirkulero sesfoje jare (aux pli ofte se dirata) kun la cirkuleroj mem sendi la tutan bultenon. La rifuzon eblas "kompreni", sed cxiukaze estas seniluziiga fari ion sur dana kampo kie multaj danoj ne volas kunlabori. - Kiom da homoj eblas servi per SB? Jes, SB plej rapide informis, sed bedauxrinde temis cxefe pri novajxoj, kiuj malrapide malnovigxas (renkontigxoj post kvar monatoj k.s.) aux tute ne malnovigxas (fakaj, pritemaj artikoloj). Personaj aux grupaj informoj plue fluis letere aux tute ne, kaj informoj "kun limdatoj" ne atingis SB, sed malaktualigxis atendante la aperon de Esperanto aux Heroldo, - kaj finfine, kiel scii, cxu oni servi, se oni ne amase plendas pli malfrua aux ecx ne-apero? Do, se neniu, eblas servi per la specifa eco, la AKTUALECO, kion fari? Eckhard Bick, redaktinto (el Semajna Bulteno) ************************************************************************* Demandoveke tra la Manifesto ============================ La "Rauxma Manifesto" (publikigita en la 1-a n-ro de Eventoj, marto(1)- 92 fakte levas pli da demandoj ol gxi kontentige respondas. Ni do starigu la demandojn por via persona medito a xecx grupa diskuto. Viaj skribaj reagoj bonvenas. Krizo de identeco ----------------- 1. Kiomgrade vi mem kredas, ke esperanto devus igxi la dua lingvo por cxiu? 2. Kiomgrade vi opinias, ke la esperantistoj kredas tion? 3. Kiomgrade vi mem kredas, ke gxi efektive atingos tiun lokon? 4. Laux via supozo, kiam plej frue tio povos okazi? 5. Cxu vi persone sentas frustracion pri la malrapida progreso de esperanto al iu fina celo? Kiel tio influas vin? 6. Se jes, kiuj estas la simptomoj kaj sekvoj de tio? 7. Cxu vi konsentas, ke la movado kolektive suferas krizon de identeco? 8. Se jes, kiuj estas la simptomoj kaj sekvoj de tio? 9. Elpensu aliajn formulojn ol la celo "esperanto la dua lingvo por cxiu", kiu povus cxu anstatauxi tiun, cxu prezenti pli atingeblajn antauxsxtupoj al gxi. Kritiko de praceloj ------------------- 1. Kiomgrade esperanto devas konkurenci kontraux la angla? 2. Kiomgrade la esperantistoj devus batali kontra xgxi? 3. Kiel indus sinteni al gxi kaj al iu ajn uzo de nacia lingvo por internacia komunikado? 4. Kiomgrade la Manifesto pravas, ke la rolo de la angla ne gxenu nin? 5. Kiomgrade ni rezignu pri la oficialigo de esperanto en la 90-aj jaroj? Niaj celoj ---------- 1. Kiomgrade vi konsentas, ke la kvar donitaj valoroj de esperanto estas la cxefaj? 2. Cxu vi aldonus aliajn valorojn? 3. Cxu la propedeuxtikan valoron vi elstarigus pli ol aliaj edukaj valoroj? 4. Kiuj estu la esencaj elementoj de tiu novtipa internacia kulturo, kiun ni devus heroldi? La kongresoj ------------ 1. Kiomgrade vi konsentas pri la graveco de kongresoj? 2. Kiomgrade vi konsentas, ke ili prezentas la cxefan vojon al kresko? 3. Kion alian vi listigus apud aux super kongresoj, kiel akceliloj al kresko? 4. Cxu streboj por la uzo de esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, ne estas fakte apliko de la slogano "esperanto la dua lingvo por cxiu"? La finaj kredoj --------------- 1. Cxu vi samopinias, ke la unua jarcento pruvis gxian tauxgecon esprimi cxion? 2. Kiom ni en la okdekoj la jardeko de la Manifesto kreis kulture valoron kaj originalan? Komparu gxin kun pli fruaj jardekoj. La manifesto entute ------------------- 1. Kun kio en la Manifesto eblas plenkore konsenti? 2. Kun kio vi volus akre malkonsenti? 3. Kun kio oni povus modere konsenti, sed kun piednotoj? 4. Kiel la aplikistoj kaj la finvenkistoj trovu komunan terenon, kaj kia estus tiu agadtereno? 5. Kiel harmoniigi la desuprajn oficialigajn kampanjon kun la desubismaj kulturaj iniciatoj por ke ili provu minimume kunekzisti. Stefan MacGill (laux IPR 1/91) ************************************************************************* Vizito = apliko =============== Gxenerale, sxanco por apliki esperanton mankas al esperantistoj en disvolvigxantaj landoj. Pro la malalta laborenspezo ili ne povas partopreni la UK-n, ne povas gxui internaciajn renkontigxojn, entute nepovas vojagxi eksterlanden. Plejparte ili neniam kontaktas alilandan esperantiston. Tio signifas, ke la cxefa celo de nia lingvo neniam realigxos por ili. Ne sciante kiam ili uzos la lingvon, multaj homoj perdas la fidon kaj intereson al esperanto. En supraj lernejoj en la urbo Urumcxi (Cxinio), oni okazigis kvin kursojn, en kiuj lernis pli ol 200 studentoj. Sed nun restas nur 3 studentoj laborantaj je esperanto. Nature, oni povas paroli esperante kun samlandanoj, sed tio ne montras la sencon de esperanto; kaj oni povas korespondi kun eksterlandaj samideanoj, sed por nemalmultaj homoj la afranko estas multekosta. Ekzemple en Vijetnamio posxtmarko kostas 15-onon de la meza monata salajro. Por tiuj esperantistoj, la vizito de alilanda samideano estas unika sxanco uzi la lingvon. Ili gxuas grandan plezuron pro la lingva praktiko. Bedauxrinde multaj esperantistoj ne volas viziti la lokajn esperantistojn estante alilande. Cxar ili jam multe spertis Esperantujon, tia simpla kontakto jam ne emociigas ilin, ne logas ilin. Tia afero signifas por ili nur ekstran sxargxon, kiu malpliigas ilian tempon turisman kaj ripozan. Ecx oficisto de UEA konfesis, ke li ne volis sercxi esperantistojn lokajn kiam li trovigxis ferie en Delhio (Hinda Unio). Li fugxis de ili, cxar li volis iom ripozi ekster la movado kaj iom ecx for de la lingvo. Sed ni devas gxuste taksi tian kontakton inter eksterlanda esperantisto kaj loka samideano. Gxia utilo estas neignorebla. La gxojo kaj plezuroproduktita de la lingva praktikado vekas homan intereson kaj entuziasmon al la movado, kaj stimulas altigi la lingvonivelon. Samtempe vidinte, ke nia lingvo estas utila, pli multaj homoj eklernas esperanton, dum lokaj samideanoj povas forigi la dubon kaj nefidon de neesperantistoj, kiuj opinias nian lingvon senvalora. Estu klare, ke vizito de la alilanda esperantisto ne estas almozo al la loka samideano, sed kontribuo al la esperanto.movado kiel tuto. Liu Xiaozhe (Cxinio) (el Esperanto, 6/91) ************************************************************************* Anhui-a Junulara Esperanto-Asocio ofertas siajn servojn: ======================================================== AJEL sub patronado de la Anhui-a Provinca Federacio funkciigas libroservon, edukado-servon kaj turisman servon. La asocio: - havas profesiajn cxicxeronojn en lingvoj esperanto, korea, angla, japana kaj franca, - arangxas vizon turisman, - mendas flugbiletojn kun specialaj esperantista rabato, - komercas internacie, - sxatus konatigxi kun similaj entreprenemaj asocioj, movadaj entreprenoj. WANG Xigen, Shitai-xan, Ren-shi-ju, ANHUI, CN-245100 Cxinio. Tel: +0551-252 430, Telekso: 90011 AHFTB CN, Telefakso: 0551-254 380 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Por ekkoni la rondon familian ============================= Genealogio estas scienco, kies celo estas esplorado pri la deveno de parenceco de familioj aux gentoj. Kutime homoj konas la naskigxdatojn nur de siaj gepatroj kaj geavoj, sed kelkaj homoj sukcesas trovi informojn pri multaj, ecx pri 1000 antauxuloj. En cxiu generacio la nombro de antauxuloj duobligxas: 2, 4, 8, 16 je la 4-a, kaj 1024 la 10-a generacio de antauxuloj. Oni povas prilabori genealogian tabeloj (arbon) de sia gento. Gento estas posteularo de unusama praulo. Antauxulo vivinta cx. 1750 povas havi cx. 200-400 nuntempe vivantajn posteulojn en viraj linioj uzantajn la gentan nomon kaj kelkajn milojn da posteuloj en virinaj liniojn portantaj aliajn nomojn. Kutime oni konstruas genealogian arbon nur en viraj linioj. Cxiu gento rajtas posedi gentan blazonon. Blazonoj devas diferenci unu de alia. La scienco pri blazonoj nomigxas heraldiko. Ekzistas kelkcent miloj (eble ecx miliono) da blazonoj en la mondo. Blazonojn posedas familioj burgxaj, kamparanaj kaj nobelaj (ankaux urboj, episkopoj, papoj). Cxiu gento, kiu ankoraux ne posedas blazonon, rajtas gxin prilabori kaj uzi por ornami vizitkartojn, leterpaperojn, invitilojn, ktp. Multaj gentoj estas internaciaj. Nuntempe vivantaj idoj de la komuna protopatro vivanta antaux kelkcent jaroj logxas en diversaj landoj kaj parolas diversajn lingvojn. Ili povas komune esplori sian historion, organizi gentajn muzeojn, gentajn gazetojn. Esperanto povas esti tre utila por tiu celo. Inter esperantistoj estas jam pluraj fervoraj genealogo. Ili projektas fondi Esperantistan Genealogian kaj Heraldikan Federacion, kies celo estas informi esperantistojn pri genealogio kaj genealogojn pri esperanto. Oni planas eldoni en esperanto genealogian bultenon, organizi genealogiajn seminariojn kaj eldonadi fakliteraturon en esperanto. Pliajn informojn cxe: s-ro Charles M. Hall P.O.Box 21346, Salt Lake City, Utah 84121, Usono s-ino Ilona Gyorgy Szechenyi u. 18, H-2230 Gyomro, Hungario s-ro Edward Wojtakowski Boksz 312, PL-50950 Wroclaw 2, Pollando ************************************************************************* Charles M. Hall (Usono) Familia Esplorado ================= Kia rilato estas inter genealogio kaj religio? Laux la instruoj de la Eklezio de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, devas ekzisti interrilato por klarigi la grandajn sumojn da mono elspezitajn cxiujare por kolekti genealogiajn registrojn. Kia rilato? Jen kelkaj kredoj de Mormonoj: 1. La tuta homaro spirite vivis antaux ol veni al la tera vivo. 2. Ni venis cxi tien por ricevi mortontajn korpojn. 3. Post nia morto ni relevigxos same kiel Jesuo Kristo relevigxis. 4. La ekzistantaj, -intaj kaj ?ontaj familioj surteraj povas esti unuigitaj post la morto. 5. Dio donis al apostoloj la auxtoritaton realigi terecajn ritojn, kiuj ankaux validas en la cxielo. Li donis tian auxtoritaton al la hodiauxaj apostoloj, same kiel la antikvaj. Ili rajtas realigi edzigxceremoniojn surtere por ke tia edzigxo valigu post la morto. 6. Cxar ne cxiuj havas la saman sxancon koni la veron de cxi tiuj legxoj kaj principoj dum la surtera vivo, ili necese ricevu la sxancon post la morto. 7. Cxar la ceremonioj de edzigxo, bapto kaj aliaj estas terecaj ceremonioj, estas necese, ke mortemuloj realigu la samajn ceremoniojn por la mortintoj. Tial la Mormonaro secxas la nomojn, datojn kaj aliajn informojn de specifaj individuoj, kiuj antauxe vivis surtere. Pro tio, oni ofte vidas, ke la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de Lastaj Tagoj sendas fotistojn kaj aliajn fakulojn al multe da lokoj en diversaj regionoj de la mondo por kopii registrojn kaj aliajn dokumentojn, kaj ankaux alporti almenaux po unu kopio al Sallaga urbo por aldoni al la grandega biblioteko de generacio, kiu trovigxas en la administra centro de la eklezio. Kutime okazas, ke ili ordigas kaj purigas tiajn dokumentojn por la bonordigo de la arkivoj de parohxoj aux registaraj instancoj. Kopio de cxiu filmo farita estas donacata al la koncerna organizajxo. Ekzemplo de genealogia esplorado jenas. Mia prpatro nomigxis Jozef Auxzel. Li naskigxis en Paderborn, Germanio. Mi povas viziti la bibliotekon de Sallaga urbo aux unu el la filiaj bibliotekoj en diversaj urboj tra la mondo por sercxi la registrojn de Paderborn. Se mi trovas ilin, tiam mi sercxas la datojn de edzigxo, naskigxo kaj morto de Jozef kaj lia edzino Maria. Mi poste notas tiujn informojn kaj transdonas al la bibliotekisto. La informo estas enmetita en komputilon. Post kelkaj semajnoj mi povas viziti Templon, kie nun trovigxas la nomoj, datoj kaj aliaj informoj de miaj prapatroj kaj por fari por ili la surterajn ceremoniojn kaj ritojn; edzigxo, baptigxo kaj aliaj. Se mi tion faras, la surteraj ceremonioj kaj ritoj realigitaj de mi estos validaj por miaj prapatroj ecx se ili estas jam mortintaj. Se donitajxoj pro la sercxataj personoj ne trovigxas en la menciita biblioteko, oni petu helpon per korespondado a xfaru personan viziton al la koncerna loko. La ekleziaj ritoj efektivigitaj de miaj gepatroj kiam ili vivis sur la tero ne validas, cxar ili estis realigitaj de iuj, kiuj ne posedis la auxtoritaton de Dio, kiun li donis nur al la profetoj kaj apostoloj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. laux Esperanta Mormonaro 3/1991 ************************************************************************* Mi sxatus scii? =============== Estus interese scii (supra artikolo) kial gxuste tioma-grada praulo estas mia gentopatro, kies memoron ni ididoj flegu. Cxi li ne havis gepatrojn? Aux cxu la limo estsa la praktika ekkono, kio povas sxangxigxi? La gento-konscio ne nur helpus eldoni komunan bultenon kaj havi komunan blazonon, sed negoce kunlabori, kiel decas al granda familio, ankaux nun praktikata en kelkaj landoj. Sed se venus nur malricxaj parencoj por prunti kaj neniam repagi, tiam mi ne pensas pri gxi kiel revo. Aux male, se inter tiom da homoj finfine mi devus trovi iun ricxan onklon ? Koncerne la genealogian servon de la mormona eklezio estus tre interese scii laux kiuj kondicxoj oni povas uzi la esplorservon: - cxu nur membroj de la religio, - cxu ankaux eksterreligianoj kaj nur se oni promesas refari la menciitajn ceremoniojn de cxiuj prapatroj laux la Mormona religio, - kiomgrandan prapatraron oni devas receremonigi laux la Mormona Religio, - cxu la servo povus funkcii ankaux pro simplaj scivolaj kialoj (eventuale kontraux pago), kaj cxu eventuale ankaux esperantlingve, helpe de iu esperantisto en la eklezio? La jxusaj frazoj estis demanditaj cxe la redakcio de Esperanta Mormonaro, sed ankoraux ne venis respondo. Kiu scias certajn informojn pri ili? Viaj leteroj estas bonvenaj. SxH ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Kamerunia komercisto legxe registrita sercxas kontaktojn en esperanto por importado kaj eksportado de cxiuj varoj. s-ro Mboge Nbele J.M., B.P. 1816 Douala, Kamerunio. * * * 27-jara estro de publik-rilata fako de cxin-medicino opinias, ke esperantistoj devas uzi la lingvon ankaux por internacia komerca kaj scienc-teknika kunlaboro. Pere de li eblas dungi cxin-medicinajn kuracistojn (akupunkturo, masagxo, ktp.) kaj altnivelajn cxinajn kuiristojn. Wang Huai, Yu9-hao, 17-li, 2-duan, Guilin-Jie, Heping, CN-110002 Shenyang, Cxinio. * * * Cxina komercisto sercxas kontaktojn en industria kampo: Ming Jin, Shashi-Zhengxie, Jiang Jing Lu 17, Shasi, Hubei, Cxinio. * * * Cxehxo-Slovakia firmao komercas internacie ankaux en esperanto per plej diversaj varoj. Firmao KOON, PS 11, CS-53701 Chrudim, CSFR. * * * Tanzanio: Verdula Asocio en Afriko sercxas kontaktojn: Aochi Isumbelo kaj Mateso Bilimba estas zairianoj logxantaj en Tanzanio. Krom la esperanto-movado ili estas aktivaj ankaux en medioprotektado. MECEZ medioprotekta organizo bezonas kontaktojn kun alilandaj samsapecaj asocioj en la tuta mondo, por intersxangxi informojn kaj komune fari pasxojn sur internacia agadkampo. La oficialaj lingvoj estas: esperanto, franca, angla. MECEZ, P.O.Box. 22449, Dar-es-Salam, Tanzanio. * * * Sergej Jxilejkin, pk. 14127, 660025, Krasnojarsk, Rusio, atendas leterojn de entreprenemuloj, sercxantaj komercajn kontraktojn en Siberio. * * * En Brno (Cxehxo-Slovakio) dum la internacia konferenco ?Fervojo sojle al la 3-a jarmilo? (9-10. de majo 1991) la laborlingvoj estis la angla, la cxeha, la slovaka kaj esperanto. Pliaj informoj: d-ro Petr Chrdle, VOZ - Fervoja Esplorinstituto, U Luzickeho seminare 3, CS-11857 Praha 1. ************************************************************************* MOVADO ////// Joachim Werdin Novaj landaj asocioj en Azio ============================ En la pasintaj tri jaroj rezulte de prelegvojagxo de Joachim Werdin en Azio lauxvice ekestas gxermoj por novaj esperanto-kluboj. Li raportas: Ekvojagxonte mi ne sciis, ke poste mi decidos dedicxi mian tutan energion, tempon kaj monon al evoluigo de la esperanto-movado en Azio. Kial? Cxar mi konstatis, ke tie multaj homoj volas lerni la lingvon, ekciinte pri la ideo, kaj ke neniu instruas ilin. Gxuste kompari tion oni povas al fekunda kamparo sen semanto kaj zorganto. Konsiderinda esperantista aktivado ekzistas en Koreujo, Cxinio, Japanujo, Irano, Israelo kaj Vjetnamujo. En Baharato (Hindujo), Nepalo, Pakistano, Malajzio, Singapuro, Tajvano kaj Tajlando funkcias malfortaj organizajxoj, kiuj bezonas helpon edukan kaj ofte materian. En la ceteraj Aziaj landoj, ecx se tie logxas esperantistoj, ekzistas nenioma aktivado. Nun mi planas dauxrigi la laboron por evoluigo de la movado en Honkongo, Tajlando, Makao, Filipino, Indonezio kaj pluraj aliaj aziaj lokoj. Tiuj planoj inkluzivas ne nur lokajn, korespondajn kursojn je diversaj niveloj sed ankaux i.a. eldonon de lerniloj kaj edukadon de aziaj esperantistoj en Euxropo. Sed estas grava kondicxo la financa flanko de la planoj devas funkcii. Bedauxrinde tio nun konsistigas plej grandon obstaklon. Vere, multo estas farebla, farinda kaj ecx farenda. En Azio ekzistas granda (preskaux tute ne utiligita) potencialo por la esperanta movado. La sxanco diskonigi la lingvon kaj uzigi homojn pri gxi estas tre esperiga. Tio estas konkludo bazita je miaj spertoj pri konkreta laboro por evoluigo de la movado en Azio. Donacoj povus helpi pri ekzemple ekfunkcio de novaj esperantaj kursoj, organizajxo, ktp. Kontaktadreso: Joachim Werdin, Pionerow 6A9, PL-47-220 Kedzierzyn, Pollando. ************************************************************************* En la marto(1)-92 n-ro de Eventoj estis publikigitaj la adresoj de kelkaj subtenindaj asocioj. Kiajn kampanjojn subteni? ========================= Bedauxrinde mi ne povas esti certa, kaj per tio eble mi faras malpopularan pasxon. Ne cxar mi ne sxatus la disvastigon de esperanto en cxiuj landoj. Kampanjoj ne suficxe zorge pripensitaj, realigitaj eble ne atingas la deziratan efikon, foje ecx la malon. Mi ne miras, ke esperantistoj kiel naturaj internaciistoj sxatas revi pri pli kaj pli da landoj, kiuj "kunlaboras", eblas mencii ilin en diversaj statistikoj. Sed estus malhoneste nur pro tio uzi kelkajn komencantojn kiel pupojn. Estas malhoneste gustumigi al ili ion, kaj poste ne kapabli nutri plu antaux ol ili povus stari sur propra piedo. Ni nepre ne forgesu Azion (kaj aliajn kontinentojn), sed per zorge pripensitaj kampanjoj. Mi pli forte sxatus meti en fokuson ekzemple (eks)Sovetion, Siberion, se ankaux paroli pri Azio. Tie jam de la zamenhofaj tempoj vivas altnivela sed tre malricxa movado dum longa tempo izolita en internan "enmigradon", ecx se ili ne fanfaronas pri tio. Ili JAM NUN povus esti integra parto de la tutmonda movado, se ili ricevus iom da financa helpo, ekzemple aboni revuojn, aux ecx simplan posxtkoston, ktp. Se meti prioritaton al pli —rgxe bezonata investo kiu plej efike profitigas, tiam mi metus akcenton unuavice al la jam ekzistantaj strukturoj. Se esti iom kruela (kiun mian fingron mi mordu?), kie ankoraux estas nenio, ili eltenas ankoraux kelkajn jarojn. Se iu jam aktivas, tiu estu subtenata, sed ne estu kreataj strukturoj kiuj ne estos poste nutrataj. Interesigxo kompreneble estas granda (kaj tio foje kortusxas la okcidentan orelon, cxar propralande oni malfacile povas vekigi intereson), cxar malricxulo pretas fari ion ajn por kontakti ricxulojn esperante de ili helpon ne nur (aux unuavice ne) movadan. SxH ************************************************************************* Esperanto en lernolibro de elementa lernejo =========================================== ------------------------------------------------------------- Lernolibro por la sesa studjaro de elementa lernejo en la Korea Respubliko enhavas kvarpagxajn artikolon pri esperanto. ------------------------------------------------------------- 23. leciono, NI UNUIGU LA MONDON Estus tre maloportune, se ni ne povus interkomunikigxi unu kun la aliaj. Tian kazon ni ofte spertas, kiam ni renkontigxas kun fremduloj. Kiel oportune estus, se alinaciaj homoj en la mondo uzus unu komunan lingvon! La lingvo esperanto estis naskita de tiu ideo. Esperanton kreis kaj publikigis d-ro Zamenhof, la lingvisto kaj okulisto, en 14-a tago de julio 1887, kaj cxirkaux sescent mil homoj en la mondo uzas cxi tiun lingvon. Zamenhof naskigxis en malgranda lando situanta cxe la bordo de Balta Maro en Nord-Euxropo. La lando siatempe estis aneksita kaj altrudita de Rusio, kiam Zamenhof naskigxis. Tial tie logxis diversaj gentoj intermiksite, nome rusoj, germanoj, judoj kaj poloj. La lingvoj tie uzataj estis ne unu, sed multaj, kaj tio donis al la popolanoj grandan konfuzon. Zamenhof, kreskante de sia juneco en tia cirkonstanco, gxisoste sentis maloportunecon de la multlingva uzo ekde sia infaneco. Iun tagon, cxe la juda butiko okazis bagatela kverelo inter judo kaj germano pro la malbona interkomunikigxo. Venis rusa policano kaj kriis, Parolu en la rusa lingvo, uzu nur la rusan! Kontraux tio la polo protestis: "Fi, cxu tiu loko apartenas al Rusio? Jen ni ligxas en Pollando!" La rusa policano arestis la polon kaj fortiris. Cxe tio la judo, ofte persekutata de la poloj, diris al si, la policano ne plu povos insulti nin. Tion auxskultante koleris la poloj, tamen rusoj rigardis kun mokaj ridoj. Tiel serioza estis la konflikto en la regiono pro la uzo de malsamaj lingvoj. Mi lernis, ke cxiuj homoj estas gefratoj, tamen fakte mi vidas kontrauxajxon en realeco. Mi certe faras ion en plenagxo por solvi tian malfelicxigan problemon ... Zamenhof, estante ankoraux juna, jam ekinteresigxis en la aferoj por paco kaj homaro. Por amikigxi unu kun aliaj popoloj, oni devas transsalti la muron inter la popoloj! Kaj por tion fari antaux cxio oni devas uzi la saman komunan lingvon. Tiel pensinte li lernis multajn lingvojn kaj studis por krei internacian lingvon en la nomo de Esperanto, kiun li studis ekde mezlerneja tempo. Ni unuigu la mondon! Lia amo al la homaro disvastigxis en la tuta mondo pere de homoj, kiuj amas kaj uzas Esperanton dum pli ol cent jaroj, esperantistoj cxiujare celebras lian naskotagon, la 15-an de decembro. La amo de Zamenhof al la homaro por unuigi la mondon eterne restos viva en la mondo. ************************************************************************* Ulrich LINS, vicprez. de UEA: Tamen flagras vigle la fajrero ============================== De la 28-a de septembro gxis la 5-a de oktobro 1991 en Kaunas, Litovio kelkdek esperantistoj kunvenis por la Dua Euxropa Esperanto-Forumo. Ili volis dauxrigi tradicion, kiun komencis la Konsultigxoj de orienteuxropaj esperanto-asocioj kaj kiu estis pasintjare renovigita per tuteuxropa forumo en Bydgoszcz. La celo estis intersxangxi informojn pri la stato de la movado en la postkomunisma Euxropo kaj diskuti vojojn, kiel intensigi la kunlaboradon de la okcidentaj kaj orientaj landaj asocioj. ------------------------------------------------------------------------- Litova Esperanto-Asocio (LEA) transprenis la restadkostojn de alilandaj movadaj funkciuloj kaj entute bonege organizis la Forumon. Sed bedauxrinde nur malmultaj akceptis gxian inviton al Kaunas. La kialoj estas pluraj: la periferia situo de la loko; nesuficxa konsciigado al la landaj asocioj pri la signifo de la arangxo; necerteco pri la politika situacio en Litovio (kiu igxis sendependa nur kelkajn semajnojn antauxe), kaj necerteco pri vojagxaj rimedoj (por akiri lokon en trajno devas atendi tri semajnojn, kaj auxte oni vicas dek kilometrojn pro sovetiaj komercemuloj). Krom baltlandanoj kaj sovetianoj venis nur kvar okcidentanoj, kelkaj poloj kaj hungaroj. Inter ili tamen estis tri estraranoj de UEA. Tre ofte la diskuto koncentrigxis al la inerta stato de la movado en orient Euxropo - analizo de la kauxzoj de gxiaj sukcesoj sub la socialisma rego, al la malfacila transiro de malavara subteno per publika mono al sinbazado je kotizoj kaj al la gxenerala perspektivo de la movado sub la kondicxoj de ekstreme malbona, parte katastrofa ekonomia stato en orienta Euxropo kaj iama Sovetia Unio. Cxiuj pli-malpli interkonsentis, ke la pasinta florado de esperanto sxuldigxas al esceptaj faktoroj: al "fenestra" utilo, do la privilegia vojo, kiun esperanto promesis malfermi al la ekstera mondo; la manko de alternativaj distrajxoj; la deziro de la potenculoj utiligi esperantistojn por la legitimado de sia rego kaj sekve disponigi al ili la kutimajn favorojn, inkl. financan subtenon ekster socia kontrolo. Nun cxesis la sinfermo al la ekstera mondo, homoj kuradas al fremdlingvaj kursoj, aperis granda oferto de abloj sin distri, kaj la registaroj desupre strebas resanigi la sxtatan bugxeton. Tio preskaux cxie rezultigis malmultigon de la socia mambraro, maldungon de oficistoj, malaperon de eldonajxoj. Kion novan tiurilate alportis Kaunas? Surpriza optimismo ------------------ La Forumo konfirmis, kiel komplika estas la situacio por esperantistoj en orienta Euxropo. Precipe por la okcidentanoj estis utile observi tion surloke. Sed se ili atendis auxdi unuavice plendojn, ili surprizigxis agrable. Ne mankis malkasxaj vortoj, kontraux la nesuficxa kunlaboro inter la landaj asocioj, kontraux UEA, kontraux la çniversalaj Kongresoj por ricxuloj". Tamen, klare superregis, en kritiko,la bonvolemo kaj ecx, en analizo de la interna situacio, modera optimismo. Roman Dobrzynsky atentigis, kaj sxancojn malfermas la pli libera politika kilmato en Euxropo, ecx se la praktiko nun sxajnas indiki la kontrauxon, - la hungaroj raportis, ke ne falas la nombro de membroj; - la sovetianoj raportis dauxran interesigxon pri esperanto, cxefe inter gejunuloj. La delegitoj de Urala Esperantista Societo mirigis la aliajn per informoj pri sia eldona agado kaj la sukceso de koresponda kurso. - lalitovaj, kvankam same kiel latvoj kaj estonoj tute necertaj pri la tujaj sekvoj de la politika-ekonomia sxangxo je sia agado, prezentis la trian numeron de la luksa revuo Litova stelo kaj anoncis pliajn planojn: la starigon de studcentro en la iama domo de Aleksandro Silbernik en Kaunas. Kion fari por teni atingojn kaj por plue sukcesi? Turismon kvalite, aplikadon komerce, reklami lingvan egalrajtecon ----------------------------------------------------------------- Andrzej Grzebowski, la gvidanto de Espertur, insistis, ke necesas dauxrigi la turismajn servojn, kiuj kvante reduktigxis, sed nun sentas kvalitan plibonigxon. Analoge pluraj sovetianoj proponis, ke esperanto estu pli vaste utiligata en komerco - esperantistoj demonstru, ke ilia lingvo povas helpi en la kreo de entreprenoj kaj en liverado de scioj el eksterlando. Aliaj, kiel Jaan Ojalo kaj Sergej Kuznecov, pli multe akcentis la perspektivojn, kiun donas al la publika bildo pri esperanto la nova ondo de naciismoj kaj la "buntigxo"de la lingva mapo de Euxropo - kun la rezulta pligravigxo de la problemo de transnacia komunikado. Esperanto estas, ecx se ne oficiale akceptita, bona teoria ekzemplo de demokratio kaj netrudismo en lingvopolitiko, argumentis Kuznecov. Oni bedauxris decidojn pri %uxropaj kongresoj"sen konsidero al la orienteuxropanoj, la nesuficxan partoprenon de okcidentaj esperantistoj en valoraj arangxoj kiel tiuj en Poprad, en diversaj hungaraj lokoj, en Pisanica, en la baltaj landoj aux dise tra Soveta Unio, kaj la nesuficxan kunlaboron de la asocioj en almenaux tiuj landoj, kiuj estas rektaj najbaroj. Pensiga estas eldiro de Pauxlo Jegorovas, vicprezidanto de LEA: Ni en oriento estas pli solidaraj, dum en okcidento sxajne regas pli da apartismo. Optimismon nutras la fakto, ke ni posedas en orienta Euxropo valoran potencialon, nome homojn, kiuj sub malfacilaj kondicxoj (ne pro iuj sxtataj subvencio!) trovis siajn vojojn al esperanto, kiuj dankas parton de sia persona evoluo el esperanto kaj de kiuj oni ne povas atendi, ke gxuste nun ili malfideligxos. Ecx furiozas naciismoj, ili ne povos detrui la konscion pri la komuneco de la euxropa heredajxo. Tio cxi garantias lokon al esperanto. el Esperanto, 11/1991 ************************************************************************* MALLONGE //////// En internacia (organo de Kolektivo Esperantista Komunista) raportas Ruddy FERNANDEZ, klubprezidanto por la agado de la esperanto-grupo ?Pli da lumo? en Kubo. Ili havas problemojn: mankas al ili esperantaj materialoj, eldonajxoj: La okazigo de Universala Kongreso kirlas la akvon de la enlanda movado, precipe tio estas unu el la cxefaj celoj kongresi en nefortmovadaj landoj. Cxu ni lasos la kirlitan akvon putri? Esperanto-klubo ?Pli sa lumo?, Gaveta Postal 2, Santiago de Las Vegas, 17200 Ciudado Habana, Kubo. * * * Ukrainio: En la kadro de kampanjo por sxangxoj de stratnomoj ankaux en Ukrainio la lokaj esperantistoj proponis en urbo Ternopil doni al strato la nomon de Mihxail Jurkin, auxtoro de la unua lernolibro de esperanto por ukrainoj en la jaro 1907. * * * Auxstralio: eb germana filmo ?Marleneken?, kiun prezentis auxstralia televido SBS, unu el la aktoroj diris en esperanro ?Bonan tagon, kara frauxlino, vi placxas al mi?. Sekvis nacilingvaj klarigoj. * * * Satelita televida programo Music TV plirfoje, (ekzemple je 23:55 MET la 26.01.92) dissendis skriban anoncon, kun ebla teksto Familia Esperanto? Pliaj detaloj ne estas konataj. Se iu scias pli, informu la redakcion de Eventoj. * * * Benina Esperanto-Asocio, B.P. 04-0421, Cotonou, Benino, eldonis kvin mil ekzemplerojn da franclingvaj varbiloj kaj dissendis ilin tra la lando. * * * En hungara vilagxo Szank (H) du veteranaj esperantistoj Stefano Balint kaj Francisko Berta en la loka kulturcentro la 29-an de februaro arangxis esperanto forumon dum la inauxguro de esperanto-kolektajxo de Stefano Balint, sur 30 grandformataj vitraj tabeloj. Kantis popolkanta koruso gvidata de s-ino Julia Herbaly. La cxefa plano de la loka klubo estas instrui esperanton al lernantoj. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Germana Katolika Konferenco 17-21 de julio 1992, Karlsruhe ========================================================== Tiu nemovada, faka konferenco havos nuntempe modan temon "Euxropo". Gxi havos esperant-linfvan sekcion, kiu povas organizi propran diskutrondon en kaj pri esperanto, informstandon, esperantlingvan diservon kaj eble ecx esperant-lingvan koncerton. Eksterlandaj esperantistoj ankaux estas kore invitataj. Por gejunuloj el reformeuxropaj landoj eble estos senpaga partopreno en amaslogxejo aux cxe privatuloj kaj unu mangxo tage. Pliaj informoj cxe: Michael Konen, Berliner Freiheit 13, DW-5300 Bonn 1, Germanio tel.: +49/228/695665 ************************************************************************* 1-a Pekina Internacia Simpozio pri Aplikado de Esperanto (PISAE), ================================================================= 09-15.05.1992 ============= Aligxkotizo: 55-110 USD laux landoj de la aligxanto. Pri restad kostoj, eventualaj karavanoj, detala programo kaj aliaj sciindajxoj informas: Organiza Komitato de PISAE cxe Pekina Esperanto-Asocio, P.O.Box 1089 Beijing, CN-100034, Cxinio ************************************************************************* 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto, 17-22.08.1992, Qingdao, Cxinio ================================================================== Aligxkotizo: por cxinoj 200 RMB, triamondanoj 30 USD, ceteraj landoj 60 USD. Gejunuloj gxis 26 j. kaj handikapuloj ricevas 50% rabaton. Pliaj informoj cxe: Pacifika Kongreso de Esperanto Hotelo Hunghai 75, Yan-an Yi Lu, CN-266003. Qingdao, Cxinio ************************************************************************* Bicikla Karavano al la Pacifika Kongreso ======================================== Laux cxina proverbo tri homoj pli fortas ol tigro. Tial la iniciatinto sercxas kunvojagxantojn al bicikla karavano 1200 km-a kaj 15 taga de Shanghai gxis Qingdao. Unika travivajxo por aventuremuloj! Ne timu 5-6 horan bicikladon tage en ekzotika medio, lando de bicikloj. Jam nun ekzercu vian postajxon, sed ne troigu. Ne forgesu la esperantan proverbon "Biciklante postagmeze, doloras la postajx' meze". Organizas: Tang Yong Buzhen 2nd primary School, Chongming, Shanghai, 202157, Cxinio ************************************************************************* 7-a Junulara Festivalo de esperantaj poezio kaj kanzono ======================================================= 01-03.05.1992. Bydgoszcz, Pollando Partoprenantoj estu lernantoj kaj studentoj gxis 22-jaroj. Du kategorioj: recitado kaj kantado. Aligxi eblas en ambaux fakoj po du pecoj, 4-6 minutaj. Por kantantoj muzika ensemblo disponotos. Partoprenkotizo: 50 NLG. Org: Zaspol Skol Handlowych, ul. Kaliska 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando ************************************************************************* Hungarlanda esperanto Deklamkonkurso ==================================== 11-12.04.1992, lastminute! telefonu: +36/89/24-896, Jozsef NEMETH, Nagy Laszlo Altalanos Iskola, H-8500 Papa, Anna ter 1, Hungario. Kvar kategorioj: 6-10, 10-14, 14-18 jaraj kaj plenkreskuloj. Dimancxe ekskurso. ************************************************************************* Ek al kunkantado ================ 47-a Internacia Junulara Kongreso, 1991, Karlskoga, Svedio -------------------------------------------------------------------- Proksimigxante al venontaj kongresoj denove povas farigxi interesaj la raportoj pri pasintaj kongresoj, jam ne pro fresxeco, sed veki apetiton por la venontaj, pentrante etosajn bildojn pri la pasintaj. Kaj nelastvice doni legajxon al tiuj multaj, kiuj certe ne partoprenis (kaj -os) gxin. -------------------------------------------------------------------- Laux la antauxkongresa famo de la internacia esperanto-kongreso en Karlskoga, gxi estos eksterordinare multekosta en neimageble multekosta lando. Eble tial al gxi aligxis ne tiom multaj okcidentanoj kaj tiom malmultaj orienteuxropanoj, entute 180 gejunuloj el 35 landoj. Venis nur ses poloj el trideko da aligxintaj, nur unu hungaro, ecx ne unu bulgaro. Aliflanke venis japanoj, koreoj, tajvananoj, pakistananoj, kaj ecx pli ol dek civitanoj de tiam ankoraux ekzistanta Sovetio. La kongresejo estis la popolaltlernejo de Karlskoga, unu el tiuj imitindaj nordiaj klerigaj institucioj, kiu cetere estas vere tauxga por internaciaj kongresoj. Ve, iom malpli sukcesa estis la antauxpreparita kongresa programo, malgraux brilaj Amplifiki kaj Persone, kiuj denove montris ke ili estas numero unu inter esperanto-rokgrupoj. Nu, pri la mankoj oni certe ne kulpigu la organizantojn. Kiom mi scias, ili devis ekukupigxi pri la kongreso sole pro tio, ke pli spertaj aktivuloj rezignis. Nek vere helpis TEJO, kies kongreso tio ja estas. Fakte, kelkaj truoj kaj prokrastoj ne tre gxenis, almenaux nin, sovetianojn. Estis simple plia temo por la konversacioj kaj sxercoj. Unika amaso da sovetianoj ------------------------- La menciitaj sovetianoj (mi devas uzi terminon pro la manko de io alia) unuafoje venis al okcidenta IJK en tiom forta kaj laborkapabla konsisto. Dum longa tempo la esperanto-movado estis izolita kaj evoluanta tute memstare. Tiu plejparte junulara movado estis cersxajne ne malpli amasa ol la "tutmonda" kaj ne malpli (aux cxu ecx pli?) vigla. Interalie, sovetiaj junularaj esperanto-renkontigxoj bazigxas sur aliaj principoj, ne tute kongruaj kun tiuj de IJK, kaj versxajne pli kongruaj al tiuj de la okcidenta skolta movado. Por gxisosta sovetia aktivulo ne ekzistas pli granda plezuro ol ie post noktomezo kolektigxi cxirkaux lignofajto aux almenaux cxirkaux varma tekrucxu kaj kanti, kanti, kantadi. Cxiu nia aktivulo parkere scias dekojn kaj dekojn da esperanto-kantoj - plej ofte originalaj. Kaj bona esperanto-kantisto estas por li kara, ne malpli ol Nia Majstro. Do, en Karlskoga kien bonsxance venis kelkaj famaj sovetiaj esperanto- bardoj - junaj sovetianoj rapide trovis lokon por sia kant-rondo, kaj cxiunokte tie sonis la kantoj. Dume okcidentanoj laux sia okcidenta maniero kunvenadis cxirkaux tabloj de la kafejo kaj babilis - kaj miris pri ni! Iom post iom niaj ambauxflankaj kontribuoj integrigxis en la gxeneralan etoson. Oni ensorcxigxinte auxskultis Jxomarton, hxore persvadadis unu nian tre modestan kamaradon kanti Idealon, kaj Andrej Obrezkov baladumis - en plena silento. Sonis multaj komunaj kantoj, ne nur niaj; Sola, sola, so-o-ola!!! kunkantis unuanime la centkapa anaro. Ankaux la sovetianoj - kaj vere tutkore. Garik Kokolja (el revuo Esperanto) ************************************************************************* IJK-PARTOPRENONTOJ EK EUxROPO! ============================== Anstataux sendi cxekon a{u posxtmandaton al Kanado por kotizi al IJK, vi ankaux povas transgxiri la ekvivalentan sumon al la belgia posxtgxirkonto 000-0035520-180 je la nomo de FLEJA, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, kun indiko "IJK" ************************************************************************* 16-a Internacia Junulara Festivalo ================================== 15-21-a de aprilo 1992 Adreso de la festivalejo: Soggiorno Montano di La Salle, I-1105 Franzione Pont (AO), Italio, Tel.: +39/165/861190. Troveblas en Nordokcidenta Italio, atingeblas per buso de Aosta. Aosta atingeblas buse aux trajne de Milano kaj Torino. Sed antauxe aligxu cxe: Enrico Agliotti, Via Pellice 19, I-10139 Torino, Tel.: +39/11/374336. ************************************************************************* Junulara Esperanto Renkonto (JER) ================================= 30.04-03.05. 1992, Szombathely Ejo: antikva kastelo en la verda zono de la urbo, apude lago por boati. Tranoktejoj en seslitaj cxambroj. Programoj (plejparte esperantlingvaj): konkursoj la tutan tagon, komputilaj esperantlingvaj ludoj, strategia ludo en la urbocentro (kio tio estas? La red.), esperantaj videofilmoj, bufedo 0-24 kun esperanto- biero, erotikemaj prelegoj, esplorado de flauxro, kaj la pinto (devus esti) por HEJ-membroj: jarkunveno. Partoprenkotizo: por enlandanoj, HEJ-membroj 1992 HUF, vojagxsubvencio 300 HUF por pli ol 300 km-oj, por enlandanoj ne-HEJ membroj 2650 HUF (petu informilon pri HEJ-membrigxo sen agxlimo, kotizo tre favora). Por eksterlandanoj 70 DEM gxis 20.04.92, 80 DEM gxis 29.04, surloke 90 DEM. Rabatoj por gejunuloj gxis 27 jaroj 10 DEM, gxis 19 jaroj 20 DEM malpli en cxiuj kategorioj. Pliaj informoj: Tinger Tunde Magyar u. 1, H-9700 Szombathely, Hungario ************************************************************************* LITERATURO ////////// Pri la nuntempa esperanta literaturo kaj ties kritiko ===================================================== Legi cxion - kvante eblas, sed kiel havi ilin? ---------------------------------------------- Gxenerala malfacilo je tutecaj pritaksoj de la esperanto-literaturo, el kiu ajn vidpunkto, cxiam estas la preskaux-neeblo havi vastan trarigardon pri la materialo. Laux la kvanto, esperanto-literaturo devus esti unu el la plej "ellegeblaj" literaturoj de la mondo (ekz., la pli-malpli 100 romanoj digesteblas senprobleme dum kelkaj jaroj) sed la misoj pri informado, malfruoj kaj ofte cxefe (trans)pagproblemoj kauxzas, ke literaturemulo devas esti persista en siaj sercxadoj, malgraux ofta frustrigxo. Samkauxze, preskaux iu ajn tezo pri "bazaj tendencoj" povus esti prvigebla, aux pro la nur partaj konoj de la elcerbuminto, aux pro lia fido je necesa duonkulturiteco de la legontoj. Premisinte tion, mi pluu senhonte. Jam la demando-duo sugestas, ke lastatempe en nia beletro (estu premisita ankaux, ke en mia pritakto literaturo kaj beletro samas) la rakonta prozo atutis, almenaux superis aliajn gxenrojn. Kaj sxajnas esti tiel. La produkto kreskis kvante. Kio, laux vulgarmarksisma tezo (sed cxi tie akcepteble) devas naski pli-malpli frue kvaliton. Tiu kvalita salto jam okazis, dank' al libroj aperintaj lauxlonge de la 80-aj jaroj (ofte verkitaj antauxe): fenomeno jam analizita de Osmo Buller kaj Vilmos Benczik, i.a. La suproj de tiu roman-tajdeto por mi persone estas. "La litomisxla tombejo"de Picx, "Adolesko" de Vaha, "Ombro sur interna pejzagxo" de Stimec, "Regulus" de Lorjak kaj "Sed nur fragmento" de Steele. Tamen, tiuj romanoj neniel superas la nivelon de averagxa romano en etnolingvo, krom per lingvajxaj meritoj netradukeblaj aux eventuale per temo, kiun - tiel - nur esperantlingva verkisto povas trakti. Pri kio temas? Io propra - temo movada kaj interkultura amo -------------------------------------------- Mi sxatus kredi, ke fortigxas en nia literaturo la tendenco de auxtentaj E-romanoj: tiaj, kiuj ne povus naskigxi aux ne povus estigxi tiaj en alia lingvo. En "Regulus" nur sxercaj aludoj pri SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) kaj UFE (Unuigxo Franca por Esperanto) reprezentas esperantan fonon (tio ja ne riprocxeblas al romano pri la 17-a jarcento en Francio). Sed tiu fono de Stimec nepras, cxe Vaha gravegas, cxe Picx raportas nur, kion esperantistecon signifas inter aliaj okazajxoj de unuopula vivo, sed Stimec revigligas tradicion de Varankin ("Metropoliteno") kaj R.Schwartz ("Kiel akvo de l'rivero") kun la temo de "internacia amo" eble plej grava fenomeno en la privata vivo de esperantisto. Pli bone dirite: "interkultura" amo, cxar en la amo de diversoriginaj gehomoj konfrontigxas tradicioj de kulturoj diversaj. Interkultureco tutmonde gravigxas en la temaro de literaturo (v. pri koneksaj pripensoj prelegskizon de mi "Euxropo ka E-literaturo" en Bulgara Esperantisto, aprilo 1990), do per tia temelekto esperanto pioniras kaj eniras cxeffluon. Mi esperas, ke mi ne voluntarisme vidas tian tendencon en la esperanta verkaro. Sed same gravas konstanta realudo al la esperanta kultura tradicio, asimilado de gxi. Kaj jen, Vaha citas en sia libro el "La Infana Raso", Steele faras same, sed pli kasxite (ne pli demandu min, kuloke!), cxe Stimec oni legas la "Mastron de Korboja", Kamacxo (gxis nun ne menciita, cxar konata cxefe pro noveloj) omagxas per fajnaj aludoj jen al Fernando de Diego, jen al Liven Dek. Tiuj auxtoroj vivav efektive en Esperantujo, ofte ecx kiel profesiuloj. Tial por li esperanto estas ne nur ilo, sed ankaux temo. Ili metas al si demandojn pri la esperantista esto kaj gxiaj potencialoj. Cxu ge-amo, dankebla al esperanto, kontrauxstaros la povon de tempopaso (Stimec?), Cxu esperantistigxo en si mem kapablas solvi la psikajn problemojn de individuo (Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne)? Cxu eblas ke esperantistoj argumentas per bomboj (Corrado Tavanti: Varmas en Romo)? Anstataux gxenerale humanisma, foje dimancxpredikeca mesagxo (Baghy) ni havas cxi tie vivantan literaturon pri vivanta komunumo. Prvo por tio estas ankaux, ke plifortigxas la rilato inter verkisto kaj publiko. Ne en la plej konkreta senco: la publikan kunsidon de EVA (Esperantlingva Verkista Asocio) en Rotterdamo (1988) cxeestis apenaux pli da interesigxantoj ol da verkistoj. Sed kiel Baghy estis gxenerale legata siatempe, nun ni havas niajn "tutpopolajn" auxtorojn: Nemere kaj Valano/Piron (Lorjak same meritus tion). La gxenerala tipo de esperanto- verkisto estis kaj estas homo, kiu pro manko de tempo/talento/eldonisto aperigas nur unu-du-tri librojn; ili, male, cxiujare memorigas pri si. Ilia lingvajxo facile sekveblas, kio cxe Piron estas konscia strebo. En tiu cxi alineo estu menciita la fungrapida diskresko de poramuza-krima- portrajna-legxera literaturo, kiu eldonisto surmerkatigas kun multe pli grandaj esperoj ol Sadlerecan aux ecx Auld-an poemaron: Deck Dorval, Tavanti, Manjo Austin, Moirad... Stabiligxo de la literatura normo --------------------------------- Eble estus tro malfrue aserti, ke nunas la periodo de stabiligxo de la literaturlingva normo. Fruas, cxar ankoraux Picx volas havi lingvon pli komplikan ("esprimricxan"), Sxulco pli logikan, Piron pli simplan (pli objektive dirite, malpli elitecan sintenon de la verkistoj). Malfruas, se ni pensas pri stilistoj kiel Ribillard aux R.Schwartz. Sed gxustatempe, se ni konsideras la maturan stilon de "Sed nur fragmento", kie Steele priskribas, filozofias, karakterizas kaj sercxas per varia lingvajxo, aux la auxdece eksplodajn eksperimentojn de la Kamacxo-noveloj. Ambaux verkistoj gxisfunde konas sian bazon, la lingvon tian, kia gxi estas parolata: cxu vorto, kiun ili surpaperigas, situas konscie en rilato kun tiu bazo. Traduki nacilingven - eldonistoj antajxugxas -------------------------------------------- Lasta konstato cxi rilate estu, ke - logike pli kaj pli da verkoj meritus etnolingvigon, sed tion ja ofte baras antauxjugxo cxe neesperantistaj eldonantoj. En sia escepteca situacio, Hungario sukcesis apogi la tezon precipe per "legxerajxoj": "Varmas en Romo" de Tavanti, "Kzinski venas tro malfrue" de Dorval, "Sxia lasta posxtkarto"de Sekelj, plus eta dulingva antologio el nia literaturo aperis en la lastaj kvar jaroj. Pollando jxus atutis per cent pagxoj, apud Vaclav Havel, en mondliteratura revuo. Poezio meritus apartan pritakson. Mikredas, ke malpli facilus konstati tendencojn en ties pli heterogena materialo. tamen, tute ne pro gxentileco, mi persone elstarigus la nomojn de Nervi, Carr, Berveling, Gazizi, Ungar, Hulesx kaj Lozgacxev. Cxu kritiko aux recenzo? ------------------------ Ie nepras malmiksi la nociojn de kritiko kaj recenzo. En Esperantujo ili estas cxiamaj gxemeloj, bedauxrinde. Recenzo unuigas en si funkciojn, kiuj normale disigxas en etnolingvaj kulturoj: sciigo pri apero, reklamo, gazetnivela recenzo kaj literatura kritiko kunas-apudas. Tio kompreneblas, cxar - manke de veraj librovendejoj, bibliotekoj, amaskomunikilaj rekomendoj, ktp - krom eventuala surloka libroservo kaj amika konsilo homoj ekscias pri libroj nur el recenzoj. Tiuj do devas prezenti ankaux bazajn informojn pri la verko, verkanto, - temas pri traduko - kultura fono. Laux la ricevita eduko tre diversas la skalo de legantoj, kaj teorie necesus kontentigi ilin cxiujn. Sed dume recenzojn ofte verkas iu ajn el la unupersona redakcio de provincaj bultenoj, kaj tial aperas galimatioj kiel propono kandidati William Hold (tiele!) al Nobel-premio (mi ne diru, kie...). Sed de Diego kaj Silfer jam bone priverkis la postulojn de serioza literatura kritiko. Mi aldonu nur unu plendon kaj unu malplendon. Beletron ne legas klerulo ------------------------- Mi ne plu konsternigxas auxdi, ke ne nur unu klera esp-isto legas nek Literatura Foiro, nek Fonto nek ion ajn beletrecan. Sed ekzistas ankaux tiuj, kiuj legas nur LF aux nur Fonto aux nur ILTIS-Forumo... Tio simptomas bedauxrindan disskoligxon, koteriumadon, kiu rajtigas ankaux jxusan sxercan difinon en la La Kancerkliniko pri kultura gazeto: gazeto, per kiu intelektuloj interofendas sin. (Vidu ILTIS-Forumon pri la Korifeoj de LF). Tiu fenomeno foje reflektigxas en nia kritiko, kiam ne plu gravas la kvalito de la verko, sed la nomo de la verkinto. Aliflanke, estas ne malmultaj, kies recenzoj kaj kritikoj, funde pritraktaj, cxiam meritas legadon: Kris Long, Fjodorov, de Diego, Kamacxo, Usakiewicz, Korjxenkov, Buller, Berveling, Haupenthal, Ullmann, Nervi (ho ve, tro sporade), k.a. Mi ofte havas la impreson, ke kelkaj el ili, precipe el la sovetiaj kulturrondoj, estas ecx tro klere postulemaj pri nia originala literaturo (legu la utopie-simpatie kuragxan eseon de Fjodorov: Survoje)! Istvan ERTL Bulgara Esperantisto, nov.1991 ************************************************************************* ILEI //// Tendaraj tagoj ============== Cxu viaj lernantoj estas inter 10- kaj 14-jaraj? Se jes, ILEI eldonis precize por ili novan lernolibron de esperanto! Karlo, Adelo, Rikardo, Habibo, Aniko kaj aliaj junuloj enkondukos ilin en la lingvon kaj invitas ilin partopreni la Duan Internacian Esperanto- Tendaron. La desegnisto de Juna amiko, Pavel Rak, donas allogan aspekton al la verko, en kiu abundas dialogoj, komunikaj ekzercoj kaj rakontetoj. Verkis la lernolibron Stefan MacGill. Lernantoj aliagxaj povas uzi la verkon - plenkreskaj observantoj de tiu junulara mondo bonvenas. La libro prezentas abundon da komunik-postulaj situacioj, por ke lernantoj parolu esperanton jam de la unua leciono. Superfluas diri, ke la lernolibro estas nur esperanta. Kvankam komunika, gxi havas klaran gramatikan strukturon. Eldonita de ILEI, UEA kaj la Hungara Esperanto-Junularo, la unua kajero prezentas cxirkaux trionon de la esenco de la lingvo en tridek unu- pagxaj cxapitroj. La kajero mem havas 44 A4-formatajn pagxojn; fine de gxi aperas gramatika resumo de cxio prezentita, verkita en Esperanto komprenebla al lernantoj, kiuj studis nur la enhavon de la kajero mem. Plie estas resumaj dialogoj, rol-ludetoj, rimajxoj, ekzameno kaj skemo de la aperonta dua kajero. Baldaux aperos gvidilo por instruistoj kaj poste laborlibro kaj son-kasedo. Tendaraj tagoj estas mendebla de Unuversala Esperanto-Asocio, je 12,00 NLG (triona rabato ekde 3 ekz.). Sekcioj, instruistoj kaj libroservoj povas dum limigita tempo mendi pli grandajn kvantojn de ILEI, minimuma mendo cxe ILEI: 3 ekzemploj. Logxantoj en Hungario kaj najbaraj landoj turnu vin al la hungara ILEI-sekcio, Kovacs Marta, Ady Endre u. 23-25/C, H-1221 Budapest, kiu vendas gxin kontraux 120 forintoj (95 Ft ekde 6 ekzempleroj). ************************************************************************* ANONCO ////// --------------------------- Cxu diskonigi vian arangxon al internacia publiko? Sendu koncizan informon (kun emblemo, desegnajxo) al Eventoj! --------------------------- ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Vendas T-cxemizojn kun tekstoj en kaj pri esperanto, medeblaj cxe UEA, Heroldo de Esperanto, Bona Espero. Kromaj informoj haveblas: Amarilo Carvalho, Caixa Postal 1107, BR-20001 Rio de Janiero, Brazilo * * * Serio da posxtkartoj, ilustritaj per malnovaj fotoj kaj dokumentoj pri la urbo de Zamenhof de 1912 gxis 1929, kun priskribo en esperanto estas mendebla cxe "Tomy", Box 351, PL-15001 Bialystok, Pollando. * * * Se vi volas helpi la fakan aplikadon de Esperanto, diskonigon de la gxisnunaj eblecoj kaj rezultoj, sendu koncizajn (!) artikolojn, informojn pri ilia al Eventoj! * * * Kiu havas intereson investi en Litovio, acxeti, vendi aux produkti varojn, aux pere de gxi en aliaj regionoj de KSSx (eksa Sovetio), skribu al: Litova Esperanto-Asocio, Ab.k. 167, 233000 Kaunas-C, Litovio. * * * Kamparanon sercxas laboreman kamparaninon sub la flago de esperanto, por helpi en cxiutaga laboro. Edzigxo eblas! Kontaktu per letero en esperanto: Parzival, c/o Sunhejmo, Brenden 9, CH-9424 Rheineck, Svislando. * * * Falcxmasxinon por tritiko kaj rizo volas konstrui Tangshan-Esperanto- Asocio. Kiu povas provizi detalan desegnon, skribu al TEA, 3 Hao Xin Xiang, Tanshan, He Bei, CN-063000, Cxinio. * * * Kreajxojn el vitro faras hobie, kaj pli kaj profesie, kaj secxas samfakulojn Vaclav Stibor, Kelektrarne 498, CS-277 13 Kostelec n. Lebem, Cxehxoslovakio. * * * Gitarkonstruisto de stiloj klasika kaj "flamenka" sercxas samfakulojn kaj ankaux gitarludantojn. Richard Segura, c/Panta 133, E-08221 Terrassa, Hispanio. * * * Mekanikajn brakhorlogxojn virajn kaj virinajn kun surskribo "Esperanto" por 30 USD kaj tablohorlogxojn ornamitajn "Esperanto" por 30 USD (inkluzive sendokostojn) vendas Pentti Tormala, Domargaard, SF-06100 Porvoo, Finnlando (Te..: 358-915-148-023). * * * Debrecena Bulteno ses n-roj jare, pri movado, politiko en Hungario, lokaj (ne nur movadaj) okazajxoj, enigmoj, ludoj po 54 pagxoj. Aboneblas: por hungaroj 200 HUF por 6 n-roj, por alilandanoj 8 DEM po elzemplero, ekde 3 ekz. po 7 DEM. * * * Cxu vi volas instrui en Cxinio? Nun en Cxinio iuj universitatoj volas dungi instruistojn anglalingvajn el fremdaj landoj. Mi proponas, ke min informu esperantistoj, kiuj posedas la anglan lingvon, kaj ankaux instruus en cxinaj universitatoj, plie helpus la lokan esperanto- movadon. Mi povas doni pli detalajn informojn... Wang Tianyi, gxenerala sekretario de Xian E-Asocio, Xiyinglu 74 Hao, CN-710054, Cxinio. * * * Bonfara Spiritisma Societo estis fondita de la spiritisma komunumo de la regiono de la urbo Sao Jose do Rio Preto, sxtato San-Paulo, Brazilio, por agadi cxe la fakoj de sano, edukado, socia promocio kaj disvastigo kaj instruado de esperanto. La societo ankaux helpas forlasitajn infanojn, oldulojn kaj necesbezonajn homojn kiuj vivas en la cxirkauxurboj. Por pli bone helpi tiujn homojn, SEB intencas konstrui ian helpo- organizajxon kiu inkluzivos spiritisman regionan hospitalon, spiritisman edukadan instituton, instruadon de esperanto kaj diversajn aliajn helpajn aktivecojn kiuj celos la socian promocion de la homo. La societo sxatus kalkuli je la subteno kaj simpatio de cxiuj esperantistoj. Bonfara Spiritisma Societo Av. Octacio Luiz de Marchi, 333 Caixa Postal 126, 15.035 Sao Jose do Rio Preto, SP ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Koue-Lambou Folly, B.P. 7632., Lome Togo-lando tm. kaj aparte rilati kun sperta e-isto por perfektigxi. * * * Kovnator Naum, Kaiju 42-6., Liepaja 229700 Latvio tm. pri dt, precipe pri E-instruado, tradicioj, kuirarto, historio, politiko, ludoj kaj infanedukado. Kolektas bk. kaj esp-ajxojn. * * * E-grupo "Alfabeto" gvid. Borisz Hanukajev, ul. Aziza Aseva pr. 4, d. 4., Mahackala-Respul 367015 Rusio, Dagestan 22 gimnazianoj, 14-17 jaraj sercxas leterkontaktojn kun diversaj partoj de la mondo. * * * Agnieszka SLIWA, ul. Wiosenna 1/40., Kielce PL-25-534 Polio 9-jara knabino. * * * ARVAI Judit, 14-jara knabino, kun knabo el Britio, kun knabino el Cxinio, adr.: Rakoczi u. 39, H-3711 Szirmabesenyo, Hungario. * * * CSATTOS Natalia, 14-jara knabino, kun geknaboj el cxiuj landoj, adr.: Gardonyi u. 1, H-3711 Szirmabesenyo, Hungario. * * * MADI Gabriella, 14-jara knabino, kun knabo el Auxstrio, adr.: Kossuth u. 4, H-3711 Szirmabesenyo, Hungario. * * * 30 gelernantoj (16-17 jaraj) de mezlernejo "50 Vjetori i Pavaresise" kun samagxuloj. Adreso de la instruisto: Bardhyi MEZINI, Rruga "Maliq Mucxo" Pall. 50 .Ap.3. Tirana, Albanio. * * * Koresponda Servo de Japana E-Instituto, Sinzyuku-ku, Waseda mati 12-3, Tokyo-to JA-162 Japanio. * * * Koresponda Servo de Germana Esperanto-Junularo: Yvonne Winkler v. Mohrenfels, Bruchwieswnanlage 4, Box 76, DW-6602 Dusweiler, Germanio. * * * Esploru vialandajn gazetojn, kiuj akceptas korespondpetojn de alilandanoj kaj skribu al ni por publikigi ilin. SENKOSTAJ ANONCETOJ POR KORESPONDEMULOJ! Jenaj auxstriaj gazetoj presas senkoste vian korespondpeton: - Kurier-Ombudsman, Seidengasse 11, A-1072 Wien; - Bazar, Postfach 1041, A-1041 Wien; - Fundgrube, Postfach 166, A-1121 Wien. Necesas jenaj indikoj: Lando, nomo, (ina aux vira), adreso, agxo, korespondlingvo(j), hobioj. La gazetoj estas legataj an Auxstrio, ne petu alilandan korespondanton. Gravas, ke vi indiku vian korespondlingvon esperanto. Eble tio ecx instigos ankaux aliajn legantojn eklerni esperanton, se ili vidas, ke ekzistas korespondemuloj tiulingve. ************************************************************************* PROKSIMAJ LIMDATOJ ////////////////// 11.04-12.04, Papa, Hungario, Landa Esperanto Deklamkonkurso, vidu sur p.5. 13.04-20.04, Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio, Printempa Semajno Internacia, por la tuta familio, Org.: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, D-5483 Bad Neuenahr, Germanio, Tel.: 49/2641/4885. 15.04-21.04, La Salle (Aosta), Italio, 15-a Internacia Junulara Festivalo 17-20 aprilo PASKO, Sandra van de Hoef, Spijkerpad 89, NL-7415 AT Denver Nederlando, Tel.: (+31)5700 30571. 17-20 aprilo SAT-amikara kongreso, Simonne Bernard, 171, rue Raymond- Poincare, F-33110 Le Bouscat, Francio 23.04-26.04, Expolingua Habana '92, Kubo, Internacia konferenco kaj foiro pri lingvoj, Nacia Kapitolio, Pf. 2014, 10200 La Habana, Kubo, Fakso: (1537)62-5604, kaj 62-5605. 24.04-03.05, Berlina Arbara Renkontigxo, por eksterlandanoj rabato 20-100(!)% depende de lando, Michael Peters, Steglitzer Damm 32, D-Berlin 41, Germanio, Tel: (+49-30)7969740. 30.04-05.05, Latvio Latvia Internacia Printempo (LIP-92) 30.04-04.05, Szombathely, hungario, Junulara Esperanto-Renkonto, tutlanda junulara amuzado kaj jarkunveno de HEJ, vidu sur p. 5. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi Teknike redaktas Sandor Hideg La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor