Eventoj n-ro 0002, 2/marto - '92, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - La miskompreno de la episkopo - Aperis la Dua Bulteno - Letero el Zagrebo Esperanto defendata: - * Teorio: - Proklamo, kiu sintezas - Proklamo de Voss (1991) Faka aplikado: - Vivu (el) Esperanto! - Monda Merkato - Kontaktoj sercxataj! - Informilo pri Naturkuracado Konkurso: - IO, KIO MANKAS EN NIA LABORO - Regularo de Internacia Konkurso por Lernejanoj Arangxoj: - Rekorda jaro por la ekzamenoj - Invito al la ILEI-GIMNAZIO - Internacia Esperanto-Kongreso - INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO - Printempa Semajno Internacia - Euxropa Kongreso de Esperanto - Tutlanda Renkontigxo okaze de la 90-a datreveno de HEA Anonco: - * Lingvo: - Seksismo en esperanto - Arozona Suno gxisrevidas - KSSx kaj KSSx-anoj Opinioj: - Mankas movada revuo - Internacian bultenon! - Adiaux Hungara Informilo Movado: - Prelegvojagxoj atendataj - Bastiono en dangxero - Invito al Goncxarov - Universitatanoj Reagu nun! Mallonge: - *** Korespondi deziras: - *** Proksimaj limdatoj: - *** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// La miskompreno de la episkopo ============================= Fine de la jaro 1989 ni cxiuj admiris lin, heroon de la revoluciaj eventoj en Rumanio. La hungara episkopo Laszlo Tokes farigxis viva legendo. Homamasoj sekvis, sekvas lin, lian modelan konduton. Post la mondpolitikaj eventoj li ne ripozas sur siaj lauxroj. Li cxeestas cxie, kie li povas fari ion por la nacia repacigxo. Sekve de televida deklaro rilate al "utopieca esperantismo" malgraux sia okupeteco respondis nian nefermitan leteron. Por kompreni la respondon, unue sekvu la nefermita letero mem, aperinta en Hirharsona (hungarlingva suplemento de revuo Debrecena Bulteno, organo de Esperanto-Asocio de Debrecen kaj Gxia regiono). --- al Laszlo Tokes episkopo de la kalvinana diskrikto cxe la regiono Kiralyhago/Pasul Craiulu Sinjoro Episkopo! Kiel multegaj spektantoj de la televida programo Panorama de la Hungara Televido, kun estima atento mi sekvis deklarojn de via Episkopa Mosxto. Kun alta ekscitigxo ni atentis tiun rolon, kiun vi plenumis en la faligo de la Ceausescu-regximo. Ni scias ankaux, ke gxisnune vi estis unu el la plej cxefaj defendantoj de la gxeneralaj homaj rajtoj en la najbara Rumanio. Dankon pro tio! Ankaux vian deklaron diritan la 15-an de marto 1991 mi aprobas certe kune kun multaj esperantistaj samideanoj, escepte de tio, kion vi diris rilate al esperanto. Bedauxrinde la tekston mi ne scias citi konforme precize, sed kion mi komprenis el gxi, tio estas, ke vi ne kredas la kosmopolitismon kaj ian esperantan solvon. Kiel ajn nekredeble estas, tion ne kredas ankaux la esperantistoj, sed ili kredas tion, ke por la multlingveco-problemoj de la mondo ne ekzistas alia tauxga solvo alternativa. Ni deklaras tion, ke homo konsideranta sin moderna, bezonas du lingvojn, el kiuj la unua estas la gepatra lingvo kaj la dua estas neuxtrala pera lingvo. Rilate al la unua ni certe konsentas. Sian tauxgecon por la dua esperanto pruvis jam antauxnelonge. Ni opinias ne hazarda, ke la funkciadon de la rumaniaj esperanto-organizajxoj malpermesis gxuste Ceausescu pelanta "grandrumaniajn" songxojn, simile al aliaj diktatoroj de la mondo. Li timis, ke rumanoj kaj hungaroj, sumanoj kaj saksoj k.a. retrovos sin reciproke kaj unu el la plej bonaj rimedoj de tio povas esti gxuste la neuxtrala esperanto. Ni fidas vortojn de Endre Ady, laux kiuj unu el la plej gravaj kondicxoj de nia nacia konservigxo estas tio, ke ni ne estu devigataj transpreni por ni fremdajn lingvojn, germanajn, slavajn aux latinidajn, kaj kune kun ili tiajn kulturojn. Nian identecon ni povas rezervi nur helpe de la internacia lingvo, alie ni dissolvigxus en maro de zonantaj popoloj. Sed la saman intereson havas ankaux la aliaj malgrandaj popoloj en la Karpat-baseno. Pro tio ni havas multe da amikoj inter slovakaj kaj cxehxaj, rumanaj kaj germanaj, kroataj kaj serbaj esperantistoj. Ni estas certa pri tio, ke en la advento de la jaro 1989 en Temesvar/Timisoara malantaux vi enviciixs ankaux la esperantistoj kun rumana lingvo gepatra. Ni estas devigataj skribi nefermitan leteron, cxar niaj multegaj leteroj same perdigxas eb la rumana posxto, kiel sub la antauxa regximo. Ni tre sxatus esperi, ke via Episkopa Mosxto komprenas niajn noblajn sterbojn, kaj vi ankaux en Rumanio bezonos la pluan subtenadon de la esperantistoj. Kun plej alta estimo d-ro Bela Meszaros prezidanto, respondeca redaktoro de Esperanto-Asocio de Debrecen kaj Gxia Regiono * * * Al d-ro Bela Meszaros prezidanto, respondeca redaktoro de Esperanto-Asocio de Debrecen kaj Gxia Regiono Estimata Sinjoro Prezidanto! Mi deziras pagi mian sxuldon malnovan, preman, kiam fine flankenmetite cxion alian mi respondas la nefermitan leteron aperitan en la dua cxi jara numero de Debrecena Bulteno. Neniel mi sxatus, se tiu cxi jaro forpasus kun "kolero" de kiu ajn (Vidu: Ne mallevigxu la suno kun via kolero). Mi petas pardonon pro la malfruo, eble vi ne bezonas, ke mi klarigu gxiajn kauxzojn. Mi ekstreme bedauxras, ke per mia sengarda, ne suficxe pripensita deklaro mi sxajne montrigxis kontrauxanto de esperantistoj. Mi rapidas deklari, ke pri via letero, pri celoj kaj spirito de la esperantismo mi komplete konsentas kaj laux mia opinio, via movado meritas senrezervan distingon. Ecx tio ne malgrandigas viajn meritojn, ke entute mi opinias vian lingvon alternativon utopieca, ja viaj partaj sukcesoj nepre servis cxiam la unuversalan aferon kaj interesojn de la homaro. En la senco de cxio cxi mi emfazas, ke en mia televida deklaro mi neniel havis intencon mallauxdi esperantismon, maksimume, per la forto de troigo mi sterbis amfazi la gravecon de la gepatra lingvo la hungara, kaj intertempe mi konceptis miskompreneble pri esperanto. Cetere, en la servo al nacia repacigxo ankaux mi mem reprezentas aferon konforman kun viaj ideoj-idealoj. Dankante vin pro via komprenemo en la nefermita letero, ankaux estontece mo strebos ecx pli bone meriti tion. Ankaux pro via menciita subteno mi dankas vin. Petante Dian benon al via agado, mi deziras al vi kaj al via asocio favorplenan, sukcesan laboron en la nova jaro. Oradea/Nagyvarad, 1991. 12.27. kunestimo kaj amo: Laszlo Tokes episkopo (laux Debrecena Bulteno feb/92) ************************************************************************* Aperis la Dua Bulteno ===================== Jxus aperis kaj estis sendita al la aligxintoj la dua bulteno de la Viena UK. La bulteno donas la plej gravajn informaciojn kaj konkretigojn, necesajn por la partoprenontoj. En la kongresa programo estas listigita plano por 29 ekskursoj! Dokumentoj de la kongreso estas sendataj nur al la partoprenontoj. Aligxilon kaj la Unuan Bultenon (kun la adresoj de landaj kotizperantoj) petu de via landa asocio, aux rekte de UEA: NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Bindenweg 176, Nederlando. Esperantistoj el netranspagipovaj landoj kaj gejunuloj gxis 26.jaraj el cxiu lando aligxilon al la oficiala antauxkongreso en Prago petu rekte cxe CxEA: ul. Jilska 10, Prago 1, CS-110-01, Cxehxo-Slovakio. ************************************************************************* Letero el Zagrebo ================= Elkoran dankon pro la bonaj pensoj, kiujn vi sendas al ni en Zagreb. Dankon, ke vi zorgas pri ni en la militaj cirkostancoj. Cxu ni devas rakonti al vi kio okazas cxi tie aux cxu viaj jxurnaloj, TV kaj radio-elsendoj bone klarigis? Ni naskigxis en Jugoslavio, la lando kiu fondigxis en la jaro 1918. Zagreb estas la cxefa urbo de la respubliko Kroatio. En 1990 la logxantoj de la respubliko Kroatio vocxdonis pri sendependigxo de Kroatio el Jugoslavio. Jugoslavio tion ne permesas: jugoslavia armeo kun siaj aliancanoj, komandata en Beograd, armee atakis multajn kroatajn urbojn, interalie la plej faman - Dubrovnik... ...Kiel nia vivo sxangxigxis! La urbaj keloj estas transformitaj al sxirmejoj: se ili estas grandaj ni povis enmeti en ilin segxon kaj ecx matracojn por pasigi nokton, se necese. Sxangxigxis ankaux nia urbo: cxe fenestroj de la urbo, kiuj estas plej proksimaj al la tero, kusxas multaj sablosakoj. Ili protektas la kelojn de eventualaj damagxoj dum bombardado - ke nenio povu eniri en la subterajn rifugxejojn, kie ni nun ofte devas eniri... ...En la rifugxejan sakon ni devas enmeti varmajn vestojn, iom da mangxajxo, niajn dokumentojn, akvon. Cxiu aldonas ion laux sia placxo: skribilon, libron, paperojn... Vi auxdis, ke Zagreb estis bombardita. Gxis nun aviadiloj estis super Zagreb pli ol 40 fojojn - sed ne cxiam ili bombardas. Cxiam ni estis en la protektejoj kaj zorgoplene auxskultis la novajxojn. Zagreb estis bombardita tri fojojn - estis trafita la TV- elsendilo sur la monto apud Zagreb kaj la prezidanta palaco. Dum la bombardado estis forte damagxitaj 9 domoj, ion damagxitaj 65 konstruajxoj. Sed ekster Zagreb estas detruitaj tutaj urboj. Pli ol mil homoj mortis, pli ol dekmil estas vunditaj. Cxiam, kiam auxdigxas la sireno kaj ni eniras la kelojn, ni demandas nin: cxu ni eliros? Cxu ni retrovos niajn domojn nedetruitaj? Ni deziras, ke revenu la paco. Ni sxatus denove dormi en niaj litoj, kaj ne sur la matracoj en la keloj. Ni sxatus denove trankvile mangxi supojn el belaj teleroj kaj ne el improvizitaj glasoj. Ni sxatus promeni sur la stratoj kiel aliaj sen la prema auxskultado: cxu tiu sono estas alarmsireno? Ni atendas, ke la paco revenu. Ni sxatus, ke malamo kaj milito malaperu. Dankon pro la bonaj pensoj, kiuj atingas nin. Viaj elkoraj pensoj varmigas nin kiel belaj lanaj tukoj. Spomenka Sxtimec la xPacinfano, 1991/3. ************************************************************************* ESPERANTO DEFENDATA /////////////////// La supra nefermita letero modele montras sendube necesan agon de esperantistaj aktivuloj. Sen tiaj "pretekstoj" nia mesagxo al la mondo ofte ne estas suficxe interesa por redaktoroj de amas-komunikiloj. Sed se iu konata homo diras ion rilate cxu rekte esperanton, cxu lingvajn demandojn en internaciaj rilatoj, reagante al tio ni povas mencii nian starpunkton, esperante reagon de la konatulo, kion li supozeble faras por ne resti miskomprenata kaj pro tio malsimpatia ecx por tiuj, kiuj entute ne komprenas la konkretan temon. Ne estas nia intenco kuragxigi cxiam cxiun refuti, cxar maltauxge farita reago povas ecx pli malutili ol utili. Tial estus utile legi komentojn pri la supra ekzemplo, cxu gxi bone plenumis sian rolon. La celo de tiu kritiko estas lerni el gxi, aux ecx fari diversajn modelojn adapteblajn al la konkretaj cirkonstancoj. Gravaj vidpunktoj estas de refuto: kiu reagu, en kies nomo, per kiuj argumentoj, en kiu stilo, kaj eble aliaj. Kion vi opinias pri tio? ************************************************************************* TEORIO ////// Proklamo, kiu sintezas ====================== "Nek lancxi novan direkton, nek proklami novan revolucian malkovron, sed resumi tion, kion la plimulto de esperantistoj jam decidis." La jubilea dudek-kvina konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) akceptis la apudan dokumenton por kontribui al la strategiaj debatoj en la "Movado". Por situi gxin historie, memoru la Deklaracion de Tireso (Svedio) 1969 kaj la Manifeston de Rauxmo (Finnlando) en 1980. Konferencinte en Norvegio, dudek kaj dek jarojn post tiuj eventoj kaj aliaj dokumentoj, sxajnis oportune rekonsideri ilin. Nia rezulto nek celas lancxi novan direkton, nek proklami novan revolucian malkovron, sed resumi tion, kion la plimulto de esperantistoj jam decidis kaj komprenis por si mem, kaj iel sintezi la pretendojn de la antauxaj dokumentoj kune kun tauxga sinteno por instruistoj. La proklamo koncize redonas la esencon de la artikolo en IPR 1991/2, kiu disvolvis la rilatan konferencan temon, kaj kiu iom pli adekvate defendas kaj klarigas la asertojn de la proklamo. Gxia sintezo provas trakti la kontrauxdirojn inter propagandemaj, finvenkemaj kaj kultur-flegemaj esperantistoj, inter desupristoj kaj desubistoj kaj inter esperanto kaj aliaj lingvoj. (laux IPR, 3/91) ************************************************************************* Proklamo de Voss (1991) ======================= Esperanto kiel funkcianta lingvo -------------------------------- En la disvastiga laboro, unuarange gravas enfazi, ke esperanto estas jam funkcianta lingvo kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportaj valoroj kaj strebi, ke gxi gxuu sur plej diversaj kampoj samajn rangojn, rajtojn, rimedojn kaj prestigxon kiel etna lingvo de simila disvastigxinteco, kaj krome, ke gxi estu estimata pro sia unika tutmonda rolo kaj sia potenciala kontribuo al la demokratiigo de la komunikado. Esperanto kaj strategio ----------------------- Kerne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kaj desubemaj agantoj. Evidentas unuflanke, ke klopodoj devigi la uzon de esperanto desupre al iu nekonvinkita popolo ne nur fiaskos, sed estas kontraux la etika bazo de la lingvo. Klaras aliflanke, ke dum desuba laboro konstante necesas, de si mem gxi malversxajne kondukos al signifa kresko de la lingvo aux gxia komunumo. Pli sagxa strategio estas la kombino de ambaux vojoj per zorge elektitaj projektoj, tiel ke la desube akiritaj decidoj kaj permesoj renkontu desube kreitan deziron aux bezonon. La celo al kvalito estas lauxdinda, sed necesas konstati, ke la kvalito plej ofte fontas el kvanto, kaj tiun kvanton povas krei la instruado, kadre de iu apartan gravecon havas la adekvata kaj lauxeble oficiala trejnado de instruistoj. Esperanto kaj naciaj lingvoj ---------------------------- Esperanto utilas por protekti la rajton de minoritataj lingvoj; la esperantistoj oponu neiun specifan lingvon, naciaj lingvoj estas respektendaj, sendepende de grandeco. Esperantistoj tamen malkontentu pri la uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj, precipe kiam tio diskriminacias kontraux neparolantoj de tiuj lingvoj kaj minacas la pluvivon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vanas batali rekte kontraux difinitaj grandaj lingvoj, sed necesas malkonstrui la mitojn kiuj subtenas ilian misuzon, zorgante fari tion per pravigeblaj argumentoj kaj ne per niaj propraj mitoj. Esperanto kaj gxia destino -------------------------- La tradicia termino fina venko kun siaj militecaj subsignifoj transformigxu al konstanta agado por ebligi la uzon de esperanto inter tiu kreskanta nombro de personoj celantaj transnacian komunikadon. La plukreo de auxtonoma esperanta kulturo estas valora, necesa, sed ne suficxa antauxkondicxo por tiu strebo; sekve konflikto inter kultur- flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transportebla ili povas trovi abundajn terenojn, kie utile kunlabori. Signifa kvanta kaj kvalita salto en la uzo de esperanto ne okazos: - sole per klopodoj de la nunaj parolantoj, kiuj havas nek rimedojn nek la potencon tion solaj realigi; - sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta, la komunumon vivanta, la aplikeblojn vastigxantaj, gxis potencialaj aplikistoj kun siaj lertoj kaj rimedoj malkovros kaj ekspluatos la lingvon. Kvankam naivaj revoj pri baldauxa "fina venko" povas naski frustrojn, certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron pri signifa disvastiga sukceso, cxar tion farinte, la komunumo riskus nenion rimarki, se subite kaj neatendite maturigxus kondicxoj kiuj malfermus la vojon al io. La nuna tasko estas krei tiujn antauxkondicxojn, kies manko aux malforto bremsus esperanton en la koncerna momento cxe transiro al tiu vast-skala uzado. ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Vivu (el) Esperanto! ==================== Nia bela, praktika, logika, facila, internacia ktp. lingvo esperanto jam havas pli ol 100 jarojn. Cxu ni povas diri, ke esperanto estas en bona rekonata pozicio en la mondo, en internaciaj kontaktoj? Cxu esperanto senmanke plenumas sian taskon, cxu gxi bone, kaj multflanke servas al la homaro? Beda{urinde al tiuj demandoj ni ne povas jese respondi, se ni vidas la faktojn reale, kaj ni parolas kun respondeco. Kial esperanto ne povis akiri pli gravan postenon jam dum la pli ol centjara periodo, kial tiom malmultas ankoraux cxiam gxiaj uzantoj? Kial malaperas tiel granda procento de tiuj, kiuj ellernis, aux komencis lerni la lingvon? Mi pensas, ecx estas konvikita, ke la kauxzo estas en la aplikad-ebleco de la lingvo. La pasintan kaj nuntempan situacion karakterizas la preskaux nura kultura idealisma, turisma alproksimigxo al esperanto, kaj neglekteble sensignifa laborlingva, ekonomika uzado. Esperanto preskaux cxiam nur konsumas monon de la uzanto, ja oni pagas por lingvaj kursoj, libroj, esperantajxoj, korespondado, membrigxo cxe iu asocio, vojagxo, partoprenkotizoj de diversaj arangxoj, ktp. Grave mankas la ebleco por profitdona laborlingva internacia uzado de Esperanto !!! Mi asertas, ke tio estas unu el la sxlosilaj problemoj. Mi alte taksas la kulturan, kaj idealisman rolon de la lingvo, gxi estas bezonata, grava, ne malhavebla, sed ni devas rimarki, ke ne plu suficxa! Alvenis novaj tempoj, ni devas pensi alimaniere, kaj strebi al novaj celoj. Oni devas konsideri, ke bedauxrinde, la vivnivelo multloke stagnas, ecx falas, multaj homoj devas vivi multe pli sxpareme ol antaux kelkaj jaroj, ne plu abundas mono por hobiaj celoj, ini rezignas pri hobioj, ofte pro nura manko de mono, kaj tempo! Kaj jen, se esperanto estas nur ia monkonsuma hobio, oni rezignas pri gxi. Sed se gxi povus esti iu rimedo por akiri la tiom grave bezonatajn kromajn enspezojn, certe la situacio estus alia! Malrapide, sed certe marsxadas esperanto al la abismo pro la supre menciitaj kauxzoj! Tio estas haltigebla, ecx returnebla, sed la solvo dependas nur de ni, parolantoj de la lingvo. Vane ni atendas miraklon, decidon de registaroj, instancoj favore al esperanto! Esperanton nur ni povas kaj devas levi alten! La sola solvo kaj savo estas la aktiva internacia laborlingva uzado de la lingvo! Kiel? Jen mia oferto por fari la komencajn pasxojn: En internacia komerco... ------------------------ Mi fondis mian etan firmaon kun la nomo Agentejo SORTIMENTO, kaj mi komencis sercxi la eblecojn por la internacia praktika uzado profitdona. Baldaux mi kontaktigxis kun la gazeto Monda Merkato eldonita en Germanio, kiu estas internacia, esperantlingva gazeto por anoncoj de entreprenoj kaj privataj personoj, sendata nun al 70 landoj. La gazeto havas grandajn sxancojn, kaj la redaktoro volonte atendas kunlaborantojn el la tuta mondo, kiuj havos la taskon esti anonckolektantoj por la gazeto kontraux bona maklerajxo. Mia dua propono estas kunlaboro kun la negoca semajna informgazeto World - Contact Business Plus, eldonita de World - Contact kiu estas internacia informserva firmao. WBP atingas cxiusemajne 20000 hungarajn firmaojn, kaj enhavas diverslandajn anoncojn negocajn, komercajn. La anoncoj aperas sen la adreso de la anoncinto, sed havas kod-numeron, kaj se iu firmao en Hungario trovas interesan oferton, gxi povas peti la adreson de la anoncinto, kontraux pago de iu certa sumo. Eksterlandaj firmaoj povas SENPAGE anonci en WBP! Ni atendas el la tuta mondo esperantistojn anonckolektantojn por WBP, kun bona maklerajxo! Jen la bona ebleco utiligi esperanton en la laboro profitdona!!! La tasko de anonckolektantoj estas kolektado de originalaj anoncoj cxe firmaoj, entreprenoj, ktp. kaj traduko al esperanto. En la anoncoj oni povas difini la koresponda(j)n lingvo(j)n, kaj gxi povas esti ekzemple ankaux esperanto! Jen la anonckolektanto povas oferti siajn tradukajn servojn al la firmao, kiu donis la anoncon (kompreneble kontraux pago). Ni atendas nepre intereso-vekajn anoncojn. Estas akceptataj nur originalaj anoncoj, ne eltondajxoj el gazetoj, kaj similaj. Detaloj pri la laboro, pago de maklerajxo estos sendataj al interesigxantoj, kiuj devas skribe kandidatigxi, sinprezenti, kaj havi bonan lingvoscion de esperanto. Tria ebleco estas kunlabori kun mi en la perado de komercaj kontaktoj kun ingxeniera kaj eksport-import firmao Hyding, kun mia geografie plej proksima kunlaboranto. La firmao rilatas tre favore al esperanto, kaj intencas vaste komerci. Do se la ofertoj interesas vin, se mi konvinkis vin, bv. skribi al mi, kaj fari plian vastan propagandon por la menciitaj eblecoj! BAJAKI Imre, Dr. Hollo Lajos u. 61. V/75. Kiskunfelegyhaza, H-6100 Hungario ************************************************************************* Monda Merkato ============= tutmonda gazeto kun anoncoj de entreprenoj kaj privataj personoj Aperis la du numeroj de MM promesitaj por 1991 de la eldonanto. En 1992 estas planata tri kaj en 1993 kvar numeroj. Jen la komuniko de la eldonanto koncerne la planojn: Jam nun MM meritas sian nomon, gxi havas legantojn en pli ol sepdek landoj. Ni tamen ne estas kontentaj. La planata nombro estas pli ol cent landoj. Pro tio ni nepre bezonas adresojn de esperanto-organizajxoj en aliaj landoj. La redakcio volas sendi senpagan provekzempleron al tiuj organizoj. La sistemo de distribuado de la gazeto kaj perado de anoncoj pere de landaj kunlaborantoj nun ekfunkcias. Tio faciligas la kontakton de la anoncanto, cxar la relative malfacila internacia transpago ne plu estas bezonata. Pliaj kunlaborantoj estas atendataj. Informsistemo de Monda Merkato: estas enkomputiligotaj cxiuj informoj kaj estos sercxataj informpetantaj kontaktadresoj. Venis multaj proponoj por plibonigi la aspekton de la gazeto. Numero 1992/1 havos novan titolpagxon, cxar la redakcio jam anoncis tiucelan konkurson. Krome la numero 1992/1 ofertos por la unua fojo eblecon publikigi anoncojn kun bildoj kaj anoncojn multkolorajn. Monda Merkato estas senpaga gazeto, oni devas pagi nur la sendokostojn. Petu specimenon kontraux 1 respondkupono! Eldonas: Linguistisches Bureau, A. Schubert, Pf. 1539, D-W-8120 Weilheim, Germanio ************************************************************************* Kontaktoj sercxataj! ==================== "Ni jam klare opinias, ke la praktika uzado de Esperanto estas pli kaj pli granda, tial ni volas uzi en niaj servoj ankaux esperanton. Sekve ni ser cxas esperanto-organizojn aux individuojn, kiuj volonte kunlaborus kun ni, cxefe en sociaj-, sciencaj-, teknikaj-, kultura-, ekonomikaj- kaj komercaj terenoj. Tang-Shan Esperanto-Asocio, 3 hao Xin Xiang, Tang Shan He Bei, CN-063000 Cxinio." *** Mezagxa bulgara ingxeniero sercxas negoskontaktojn kun entreprenema esperantisto el Okcidenta Euxropo aux Ameriko por reciproke utila produkta aux komerca kunagado. Nikola Uzunov, 3 Remsisti 18/B-10, BG-6300 Haskovo, Bulgario. *** Pola entrepreno sercxas kunlaboranton por komuna entrepreno por konstrui ripozdomo(j)n en la pitoreska montara urbeto Karpacz. Pliaj informoj: "Fortuna-Lex" Kancelario de jura helpo, ul. Cegielniana 2/28, PL-62-800 Kalisz. ************************************************************************* Informilo pri Naturkuracado =========================== Aperis la sesa numero de ENA-informilo. Gxi informas pri la nova statuto de ENA (Esperantista Naturkuracista Asocio), nova estraro, pri 83 membroj kaj planoj por la unua gxenerala kunveno. Oni povas legi pri sanigxo per marsxado, saniga dieto el Irano, la 12 principoj por sana vivo de Porfirij Kornejevicx Ivanov, kaj pluraj pliaj interesajxoj. Interesatoj pri homeopatio, orienta medicino, akupunkturo, masagxo, dietistiko, jogo kaj aliaj tradiciaj kuracmanieroj en diversaj mondpartoj, petu provnumeron de la redakcio. Abono (membrigxo) kostas duonon de MJ-kotizo pagenda al UEA-konto seje-1. Sekretario: Puramo Chong C.P.O. Kesto 3047, Seulo, Koreio ************************************************************************* KONKURSO //////// IO, KIO MANKAS EN NIA LABORO ============================ Kun granda plezuro mi legis la proklamon de Voss kaj cxiuj decidoj, rezolucioj de UEA kaj ILEI placxas al mi. Laux tiuj dokumentoj opiniante ke la grundo estas pli-malpli preparita, mi riskas elmeti mian proponon al publika kritiko kaj, cxe aprobo, mi petas helpon por realgi la ideojn. Kelkaj el la legantoj de IPR eble memoras la sciigon pri konstanta konkurso de lernejanoj (3/91, p. 12), al kiu pasintjare aligxis en Hungario 9 lernejoj kun 241 geknaboj. En novembro la nombro de la lernejoj kreskis al 15. Cxi-jare ni lancxis alian konkurson (memore al K. Kalocsay) pri arta traduko. En gxi partoprenis 8 lernejoj kun pli ol 100 geknaboj. Kial mi parolas pri cxio cxi? Cxar dum la pasintaj 15 monatoj evidentigxis, ke ekzistas multaj pedagogoj, kiuj estas pretaj oferti tempon, energion, ecx iom da mono por sia lernantaro. Samtempe montrigxis, ke nenio kontribuas pli efike al firmaj kontaktoj ol komuna laboro, en kiu cxiu aktivadas laux sia forto. Probable neniu dubas pri tiuo: ne vortoj, sed faroj kreas kolektivon. Tiel same, certe neniu dubas, ke ni multe bezonas agemajn kolektivojn. Por efektivigi tiun celon kaj por levi la lingvan nivelon de la lernantoj, por amikigi ilin trans la naciaj limoj, mi proponas fondi en la kadroj de ILEI internacian laborkomisionon pri E-konkursoj por lernejanoj. (Intertempe fondigxis, kaj gvidas gxin s-ro Kurucz. La red.) Kiajn konkursojn mi trovus tre utilaj? 1) Ni ne cxesigus la cxiumonatan poentokolektan konkurson, kiu dauxras de septembro gxis majo kaj pri kiu mi aludis cxi-supre. La gxisnunaj enlandaj spertoj estas internaciigindaj. 2) La tradicia (en Hungario) deklamkonkurso povus alpreni la nomon de J. Baghy kaj transpasxi la landlimon. 3) Apogindaj sxajnas konkursoj (lauxlande) pri arta traduko memore al K. Kalocsay. 4) Estus tre utile lancxi (memore al Ivo Lapenna) konkurson pri "modela parolo en Esperanto". 5) La pinto de la konkursoj povus farigxi cxiujaraj Olimpikoj de ernejanoj studantaj esperanton. La vico estas longigebla. Kio estas la avantagxo de tiaj konkursoj? a) Ili devigas la instruistojn kaj konkursantojn trejni sin kaj kompari siajn rezultojn al tiuj de la kolegoj. Tio estas neimageble forta movilo cxe ambiciaj pedagogoj. b) Nia instruistaro kaj lernantaro povus elpasxi el la paraliziga izoliteco. Ili ekkonus unu la alian ne laux alparolo en iu somera E- kunsido, sed en la efektiva laboro. c) La konkursoj efikus unuige en cxiuj terenoj de nia aktivado, el kio multe profitus nia tuta membraro. d) Cxiu konkurso havus sian estron kaj aktivularon, sekve la tuta laboro, kiu sin direktus al unu komuna celo, estus bone dividita. Multaj niaj adeptoj farigxus do pli agemaj tiel, ke neniu estus tamen tro sxargxita. El cxiuj skize prezentitaj aktivecoj profitus nia tuta kolegaro, lernantaro kaj, finfine kaj sendube: nia tuta movado. Praktikantaj instruistoj, kiuj konsideras iun el la ideoj apoginda, subteninda, kaj kiuj sentas en si forton iom kontribui al ilia realigo, kaj kiuj havas aliajn formojn de konkursoj, povas aligxi al ni, skribante leteron al la adreso de la subskribinto. Cetere la konkursoj prezentitaj sub la unuaj tri punktoj, jam havas regularon, cxiu povas konatigxi kun ili, estas bezonata nur scivolo kaj decidemo. Esperante ke la ideo fondi aktivan laborkomisionon pri konkursoj interlernejaj farigxos utila kaj fruktoporta iniciato, kaj ke gxi donos al nia movado almenaux iom da pusxeto antauxen, atendas viajn reagojn kaj helpon s-ro Geza Kurucz, Gimnazio Julia Banyai, H-6000 KECSKEMET, Nyiri ut. 11, Hungario. ************************************************************************* Regularo de Internacia Konkurso por Lernejanoj ============================================== 1. En la konkurso povas partopreni nur lernejanoj gxis la agxo de 18 jaroj. Junuloj, kiuj lernas esperanton en eksterlernejaj kursoj aux memstare, rajtas alsendi siajn solvofoliojn, sed ili ne eniras la oficialan liston, t.e. ili partoprenas en gxi eksterkonkurse. Oni povas aligxi al la konkurso cxe ioma ajn numero. 2. La konkurso havas du kategoriojn laux agxo: la unua ampleksas lernantojn gxis la agxo de 14 jaroj, la dua lernejanojn inter la agxlolimo 14 - 18 jaroj. Ambaux kategorioj havas du grupojn, nome: tiun de la komencantoj (K) kaj progresintoj (P). La unuan formas geknaboj kun ne pli ol du lernojaroj en esperanto, al la dua apartenas cxiuj, kiuj lernas esperanton dum pli ol du jaroj. Entute ekzistas do 4 grupoj, po du en ambaux kategorioj. 3. La konkurso cxiam dauxras unu lernojaron (en la norda hemisfero): de oktobro gxis majo. En la dauxro de la lernojaro cxiumonate aperas taskofolieto por ambaux kategorioj (sep folioj lernojare). La unua estas sendita al tiu lernejo, kiu gxin petas letere kaj sendas koverton afrankitan (en internaciaj rilatoj respondkuponon) kaj adresitan al si mem. cxiu folio enhavas 6-10 simplajn taskojn, per kies senerara solvo estas akireblaj 20 poentoj. La solvoj estu skribitaj en esperanto sur simpla duona leterpapero (A5) kaj senditaj al la adreso donita sur la taskofolio mem, (cxiufoje alia, la redaktinto de la koncerna taskofolio). 4. En la konkurso povas partopreni nur lernantoj, sur kies taskofolio la esperanto-instruisto atestas per sia subskribo kaj stampo de la lernejo, ke la konkursanto estas lernejano. La solvofolio enhavu la kompletan nomon de la lernanto, la kategorion (B=bazlernejo, M=mezlernejo) kaj la grupon (K, P), ekz M/K. 5. La instruisto kolektas cxiujn taskofoliojn de sia lernejo kaj sendas ilin en komuna koverto gxis la signita limdato (validas la posxta stampo de la sendo) al la donita adreso. Por ricevi la korektitajn solvofoliojn kaj ricevi novajn taskofoliojn la instruidto sendas kun la solvofolioj precize adresitan respondkoverton afrankitan (aux internacian respondkuponon). Post korekto de la solvofolioj ili revenas en la lernejon. Cxe-mete trovigxas ankaux la gxusta solvo de la antauxa numero kaj dorsflanke la nomaro de la plej elstaraj konkursanoj. La unuaj estas regule vocxlegataj en la esperanta programo de la Hungara Radio (auxdebla nur en Hungario) kaj piblikigota en Eventoj. 6. Post la lasta numero la plej sukcesaj konkursanoj estas premiataj. Regularon por instruistoj redaktantaj taskofoliojn petu de Esperanto- grupo de Gimnazio "Julia Banyai", H-6000 Kecskemet, Nyiri u.11, Hungario. --- Bedauxrinde la regulo 5. pro la monata ritmo reale povas partopreni nur malmultaj eksterlandanoj. Se la venontaj taskoj ne estus nur sendataj kun la korektitaj antauxaj solvoj, sed aperus ankaux en la gazetaro, tiam versxajne multe pli da eksterlandanoj povus partopreni. Koncernatoj ankaux mem faru siajn proponojn. Sx. H. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Gazetara Komuniko de ILEI, 24.02.92 Rekorda jaro por la ekzamenoj ============================= Cent du kandidatoj sukcesis en la lingvaj ekzamenoj de UEA/ILEI en 1991! 35 je elementa kaj 67 le la meza nivelo. Tio estas pli ol sume en la antauxaj jaroj, de post la relancxo en 1989. Rekorda estis ankaux la nombro da sesioj: dek en ok landoj: Belgio (13 sukcesintoj), Bulgario (13), Cxinio (27 en tri sesioj), Germanio (1), Hungario (10), Jugoslavio (2), Rumanio (21) kaj la UK en Norvegio (15). Klare la ekzamenoj disiras en la mondon kaj atingas la bezonlokojn, kie naciaj ekzamenoj ne ekzistas, cxu pro manko de fortoj, cxu pro konscia decido kiel en Belgio ke preferindas dedicxi la fortojn de la aliaj taskoj. Aliflanke, la ekspansio en landoj kun neokcidentaj ekonomioj signifas, ke la kvanta sukceso ne havas por ILEI kompareblan financan reehxon. Cxar la nuna sekretario transdonas la administradon al nova ekde januaro 1992, estas tauxga resumi la tri jarojn 1989-91. Estis organizitaj 26 sesioj en 15 landoj en 4 kontinentoj kun 186 sukcesintoj (66 elemente kaj 120 meze) el 31 landoj el cxiuj kvin kontinentoj: 63 en okcidenta Euxropo, 52 en orienta, 43 el Azio, 23 el Ameriko, 4 el Afriko kaj unu el Oceanio: Rumanio gastigis la plej grandan sesion, dum Cxinio organizis la plej grandan nombron da sesioj en unu jaro (tri). Gxi plie havas la plej grandan nombron da sukcesintoj (41) kaj dividas kun Svislando la rekordon por la nombro da sesioj tra la tri jaroj. Tiom intensa ofertado postulas dauxran kreadon de novaj testoj kaj tio tre forte premas la limigitajn rimedojn de ILEI; kompetentaj kunlaborantoj estas bonvenaj. Alia dauxre nesolvebla pasxo estas iel agnoskigi la ekzamenojn cxe ekstermovada eduka instanco. En 1992 sesioj estas planataj en Cxinio, en Zagrebo, en la UK kaj eble en Kastelo Gresillon. Centroj aux asocioj dezirantaj gastigi ekzamenan sesion, kaj kunlaboremuloj, bv. kontakti la novan sekretarion de IEK, s-ino Marie Hunninck, Esperanto, Centre Culturel "La Charite", B.P. 136, F-84200 Carpentars, Francio. Detala protokolo aperos en numero 92/1 de Internacia Pedagogia Revuo. Stefan MacGill, Prezidanto de ILEI Eso u. 7. III. H-1034 Budapest, Hungario ************************************************************************* Invito al la ILEI-GIMNAZIO ========================== Karaj Gejunuloj 13-16-jaraj! La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) invitas vin partopreni Internacian Someran Gimnazian Semajnon (ILEI-Gimnazion) de la 1-a gxis la 7-a de auxgusto 1992 en Bratislava (Cxehxo-Slovakio). En la gimnazia semajno vi povos - interamikigxi kun geknaboj el plej diversaj landoj de la mondo; - gxui kelkajn interesajn, ne-lernejecajn studhorojn (nur 30-minutajn!) pri E-lingvo, E-literaturo, matematiko, geografio, muziko, sporto kaj arto, lernante kuriozajxojn; - ekskursi, viziti vidindajxojn de la regiono, ludi, amuzigxi kaj mem proponi , iniciati aux ecx gvidi kelkajn programerojn. Ankaux la instruistaro estos internacia: ges-roj R. kaj F-G. Rossler, Germanio, s-ro Stefan MacGill, Novzelando/Hungario, s-ro P. Arnaudov, Bulgario, s-ro P. Smid, Cxehxo-Slovakio kaj aliaj bonaj fakuloj. Vi estas bonvena en la ILEI-Gimnazio, se - vi havas agxon de 13-16 jaroj, - vi bone parolas la lingvon esperanto, - vi volonte submetigxas al la disciplino de la Gimnazio, - viaj gepatroj (aux iu societo k.s.) entreprenas pagi la partoprenkotizon kaj la vojagxon. Tute ne gravas, kiuspecan lernejon vi vizitas en via lando, nek tio, kiujn jugxnotojn vi havas el la menciitaj fakoj. Gravas, ke vi fartu bone en internacia societo de samagxuloj, krome ke vi volu farigxi pli kaj pli klera ka sperta, lernante en amuza formo en la Internacia Lingvo. El inter la resendintoj de la aligxilo ILEI elektos cx. 20 geknabojn por la gimnazia semajno. La kotizo por la ILEI-Gimnazio estas: Tarifo A: 250 NLG (800 SEK) por Okcidenta Euxropo, Norda Ameriko, Japanio, Auxstralio-Oceanio. Tarifo B: 2240 CxSK, 4480 HUF, 150 NLG, 480 SEK por cxiuj ceteraj landoj, aparte ne menciitaj. Tarifo C: 1600 CxSK, 3200 HUF, 110 NLG, 320 SEK por cxehxoj, slovakoj, rumanoj, albanoj, baltianoj, sovetianoj, cxinoj, afrikanoj. Pri la pagmaniero ni informos tiujn, kies aligxojn ILEI povos akcepti. La menciitaj sumoj inkludas logxadon, mangxadon (3-foje tage) kaj la tutan programon kun ekskurso. Krome (ekster tiu sumo) estas la vojagxkosto kaj iom da posxmono. Aligxilon bonvolu peti kaj resendi gxis la 31-a de marto al S-ino Barcsay Zsuzsa, Bem rakpart 25/B, H-1000 Budapest, Hungario, Tel.: +36-1-201-2342 (laux IPR 91/4) ************************************************************************* Internacia Esperanto-Kongreso ============================= por la pli agxa generacio 5-12 septembro 1992, Augsburg, Germanio La konata kongresurbo Ausburgo denove invitas esperantistojn, cxifoje sen hasto kiu dum normalaj kongresoj pelas onin. Gxi estos cxefe ripoziga, feria, cxefe por pliagxuloj. Aligxkotizo: gxis 31.03. - 75 DEM, gxis 10.06. - 95 DEM Mangxoj (3-foje tage): 180 DEM Tranoktejo: varias 40 - 130 DEM laux kategorioj. Pliaj informoj cxe: Esperanto-Press, Ausburg, Waterloostr. 21, D-W-8900 Augsburg, Germanio ************************************************************************* INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO ============================= inter 15-21 de aprilo en La Salle (Aosta), Italio IJF estas unu el la plej konataj printempaj junularaj arangxoj. La cxi jara temo de la arangxo: "Euxropa kunigxo kaj naciismoj". La Festivalo okazos en la valo de Aosta, je kelkdek kilometroj de Mont Blanc. Versxajne oni povos rapide sunbrunigxi dank' al la negxo, kiu kovras la valon dum duono de la jaro. Sed ne timu... La junulargastejo estos varma, kaj krom la cxeftemaj prelegoj oni havos aron de diversaj programeroj, kaj espereble ankaux cxi-jare oni travivos la konatan IJF-etoson! La kotizo por gejunuloj sub 26 jaroj estas 205, inter 27 kaj 30 jaroj estas 220 kaj por pliagxuloj estas 250 mil liroj. Memzorgantoj (kiuj nek mangxos nek dormos en la Festivalejo) kunportu dormsakon kaj matracon. Aligxilon kaj pliajn informojn petu cxe: Itala Esperanto Junularo, Enrico Agliotti, Via Pellice 19, I-10139 Torino, Italio, Telefono: +39-11-374336 ************************************************************************* Printempa Semajno Internacia ============================ inter 13-20. de aprilo en Bad Neunahr-Ahrweiler en Germanio La arangxo estas precipe familia seminario. La programo kontentigas egalrajte la plenkreskulojn kaj la infanojn. Programofertoj kaj proponoj estas bonvenaj. La organizantoj zorgos pri turismaj programoj kaj pri diversnivelaj esperanto-kursoj, ja ankaux komencantoj estas bonvenaj. La arangxo okazos en junularhotelo kun 2- kaj 4-litaj cxambroj. La kotizo tre varias depende de la agxo: por infanoj inter 0 kaj 230 DEM, por plenkreskuloj 340 DEM. Eksterlandaj plenkreskuloj ricevas rabaton de 25 DM. Speciale favoraj kondicxoj por personoj el orienta Euxropo laux interkonsento. Pliajn informojn petu cxe: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, D-5483 Bad Neuenahr, Germanio ************************************************************************* Euxropa Kongreso de Esperanto ============================= Verona, Italio 5-9 junio, 1992 Sian oficialan partoprenon jam anoncis la brita, franca, itala kaj portugala asocioj. Pliaj asocioj estas atendataj. La temo estos "La interkomunikado en Euxropo: disfaligi la lingvajn murojn". Oni traktos gxin i.a. per ronda tablo antaux neesperantista publiko. Estas planataj laborkunsidoj, kaj diversaj kulturaj programoj. Aligxiloj kaj detaloj haveblas cxe: Michela Lipari, v. le Giulio Cesare 223, I-00192 Roma. Telefakso: +39-06-310292 ************************************************************************* Tutlanda Renkontigxo okaze de la 90-a datreveno de HEA ====================================================== 22-24 de majo, 1992 Sabate jarkunveno de HEA kun kultura programo, vespere balo. Paroprenkotizo depende inter 400-1500 HUF. Lasta aligxdato: 10-a de aprilo. Org: HEA, Pf.193, H-1368 Budapest, Hungario ************************************************************************* LINGVO ////// Roel Haveman Seksismo en esperanto ===================== Seksismo estas distingo inter virinoj kaj viroj laux nekonvenaj kriterioj. Ke esperanto havas seksismajn trajtojn estas evidente: ekzistas speciala sufikso por indiki inecon (-in), dum mankas speciala sufikso por indiki virecon. Pro tio ke vortoj kiel esperantisto kaj sekretario estas neuxtraj kaj viraj, ne eblas insisti pri vireco , sed ja pri ineco. Oni povas diri, ke tio estas eraro de Zamenhof. Sed eraro estas komprenebla se oni konsideras lian epokon. Tamen oni povas dubi cxu la afero plibonigxas intertempe, cxar dum renkontigxoj oni kelkfoje povas auxdi tiajxojn: - Pardonu, cxu vi estas esperantisto? - Mi ne estas esperantisto, sed male: esperantistino! - Kiu estas la sekretario de via asocio? - Nia asocio ne havas sekretarion, sed sekretariinon! Cxi tiun pliakrigon de seksismo versxajne kauxzas influo de naciaj lingvoj (oni ja vidas studentino kaj neniam viktimino). Oni do ne sentas la neuxtran sencon de la vortoj. Radikoj laux kategorioj ----------------------- Neuxtraj-viraj: vortoj kiuj finigxas per -isto, -anto, -ato, -ito, -ulo, -ido, ktp, kaj ankaux kiel studento, direktoro, amiko, viktimo, belgo, ktp. Ekskluzivan inecon oni povas indiki per -in, -nj kaj ekskluzivan virecon nur en karesa situacio -cxj. Ekskluzivan neuxtrecon eblas esprimi nur plurale per ge- oj. Propono: oni interpretu gxiujn gxis nunajn neuxtraj kaj enkonduku viran sufikson analoge al -in. Gxi estu eble -icx pro gxia konvena loko en serio in/nj kaj icx/cxj. Versxajne multaj protestus kontraux la iom fremde sonantaj lingvisticxo, kristanicxo, ministricxo. Ne timu, plej ofte suficxas la neuxtra vorto. Ofte membrino estas same ebsurda ol membricxo. (Ankaux estas konata propono -ir kiu povas memorigi al vir, nur bedauxrinde tro similsonas al -in, ekz. studentiro, cxevaliro. La Red.) Viraj radikoj: parenconomoj (patro, frato, filo, kuzo, ktp) kaj kiel viro, sinjoro, edzo, fiancxo, knabo, ktp. En tiuj kazoj ni devas akcepti iom da seksismo en la lingvo. Ne blus deklari, cxar neniu akceptus, ke patro signifu ankaux patrino. Kelkaj tamen sentas la bezonon de gxenerala maniero singulare, cxar nur kelkfoje ekzistas (alia) vorto por esprimi tion (virohomo, knaboinfano). En tiaj kazoj eblu uzi singularan uzon de ge- (ekz. infanoj rajtas eniri sub gvido de gepatro). Nevariivaj radikoj: kelkaj vortoj pro sia signifo apartenas ekskluzive al unu sekso. Ekzemple viraj: li, masklo, euxnuko; inaj: sxi, femalo, primadono, putino, damo; neuxtra: gxi, si, oni, mi, vi, individuo, persono, infano. Cxi tie menciendas la zamenhofa uzo de persona pronomo li ankaux en gxenerala formo "cxiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li". En tiu kazo estus preferinde forjxeti malamon de gxi, kiu same tauxgas, kaj cetere Zamenhof ankaux tion ne malaprobas. En Lingvaj Respondoj li donas jenan ekzemplon: "ricxulo pensas, ke cxio devas servi al gxi". Tion ni konsideru, cxar ankaux en la pluralo malestas problemoj pri la neuxtra ili. Ankaux estas proponoj por personigi (neuxtre) gxi, nome: sxi/li, ti (de tiu). Mi preferas gxi-n. Seksismo en esperanto do ne estas komplete nekuracebla afero. Plej grave estas kiel oni traktas seksismon en praktiko. En aliaj lingvoj videblas malseksismigaj tendencoj. Ekzemple nederlande menskracht (homforto)= mankracht (virforto) kaj angle salesperson (komizo)= salesman (komizicxo). La praktiko montros cxu ankaux la esperantistoj povos adaptigxi al mondrigardo grave sxangxigxanta ekde 1887. el Fenomeno, marto 1989 ************************************************************************* Arozona Suno gxisrevidas ======================== Multaj el ni ecx ne scias, ke gxi egzistis. Ne, pri tio ne kulpas gxia redaktoro. Vivante nur unu jaron en kvar numerojn, nia diaspora lingvokomunumo bezonas 1-2 jarojn gxis iu ajn iniciato diskonigxas, revuo abonigxas, ekplacxas, kaj on proponas por aliaj, gxis io ajn sukcesas enradikigxi. Certe ankaux gravas cxiuj aliaj cirkonstancoj kaj speco de la enhavo, cxu suficxe multaj interesigxas pri tiuj temoj, kaj cxu oni sukcesas atingi la potencan legantaron, la celgrupon. Cxiujare ni renkontas novajn iniciatojn (kiel ankaux Eventoj mem), kies granda parto ne sukcesas vivteni sin post unu jaro. Eble ion la koncernulo ne bone antauxvidis. Sed certe havis grandan entuziasmon, kaj estus tre bonsxance, se tiel grandaj energioj ne perdigxus post cxeso de iu projekto, sed aligxu kiel kontribuanto al aliaj ekzistantaj strukturoj. Jen la adiauxa artikolo de la redaktoro de Arizona Suno ------------------------------------------------------- Bedauxrinde, pro manko de suficxa financa subteno, Arizona Suno devas provizore cxesi aperadi. Kvankam tre modestaspekta kaj legata de nur tre malmulte da homoj (150 abonantoj en 22 landoj), la bulteno estigxis al sia unuhoma stabaro elspezojn kiujn pensiulaj enspezoj nur malfacile kontrauxpezas. Esperote estas, ke estontaj financaj kapabloj permesos la reekfunkciadon de la entrepreno. Arizona Suno deziras danki al cxiuj scivolemuloj respondintaj al reklamanoncoj aperintaj dufoje en revuo Monato: al cxiuj tiaj respondintoj, kaj precipe al cxiuj gelegantoj kiuj sendis leterojn, posxtmarkojn, ktp. La ricxaj fontoj de aprobo, bonvolo kaj kuragxigo estas trezoro, kiu simbolos cxiam por mi la veran gefratec-spiriton kunligantan cxiujn erojn de tutmonda Esperantujo. Ni klarigu, antaux ol adiauxi, la originalan intencon de la bulteno. Esperantistigxinte en 1989 post 40-jara kariero kiel usona profesoro pri la franca, mi tuj rimarkis tion, ke en la diversaj esperantlingvaj kaj esperant-temaj periodajxoj ricevitaj oni diskutas plejparte ne pri gxeneralaj naciaj, nek regionaj kulturaj fenomenoj, sed pri tiulokaj esperantistaj agadoj. "Kiel" la estonta redaktoro demandis al si "diversnaciaj esperantistoj iam kapablos informigxi nur esperantlingve pri gxeneralaj naciaj aux regionaj kulturoj alilandaj (laux deziro de Zamenhof) se esperantlingvaj periodajxoj traktas nur pri esperantistaj agadoj? Tio estas senlogika paradokso. Por iom kontrauxbatali tian movadan emon, kaj pro tio, ke sudokcidenta sxtato Arizono estas aranego de tiom diversaj, ricxaj kaj nekutimaj naturaj kaj kulturaj fenomenoj, mi elektis fondi kulturan bultenon celantan informi tutmondan esperantistaron pri sia stato sen iam mencii tieajn esperantistajn okazintajxojn. Gxis momente mi tenas la promeson. Nur jen, en la lasta artikoleto de la lasta numero de la promesita jarabono unuafoje esperanto cxesas esti neuxtra lingva komunikilo kaj farigxas anstatauxe gxi mem cxefa kulturtema celo. Sed se iam sxangxotaj cirkonstancoj permesos la reaperon de Arizona Suno, tio estos denove la baza filozofio de la bulteno. Tial, gxi ebla revido kaj sincerajn dankojn al cxiuj fidelaj legantoj. Espereble iutage ili povas farigxi denove legantoj. Edveno Grobe, redaktoro 1620 North Sunset Drive, Tempe, Arizono 85281, Usono ************************************************************************* OPINIOJ /////// Istvan Nagy Mankas movada revuo =================== Miaopinie tial aperadas, naskigxas dauxre novaj gazetoj, informiloj, cxar mankas centra - enhave, lingve altira, interesa, pli ampleksa, cxiumonate sopire atendata - movada revuo. Tiu movada revuo estus la organo de la tutmonda esperantistaro kaj ne tiu de UEA. La eldonanto povas resti UEA, sed la revuo estas de la tuta Esperanto-movado. Nun UEA havas propran revuon, kio estas memkomprenebla, sed ne la esperantistaro. En la nova revuo trovus lokon ankaux la novajxoj kaj informoj de kelkaj fakorganizajxoj, ekz. tiu de jxurnalistoj. La nunaj fakorganizajxoj tute ne havas tiom da novajxoj, ke ili bezonas propran gazeton, kaj ne okazas tiom da eventoj, por kiuj ne estus loko en la movada revuo. Jene cxiu esperantisto informigxus pri la agado de la tuta movado kaj ne librorecenzoj okupus la plej valorajn pagxojn. Tia revuo fortikigus ankaux la unuecon de la movado kaj esperantistaro. Hodiaux signifa parto de la laboro de seriozaj esperantistoj elcxerpigxas, cxar ili kolopodas vivteni multobligitan aux tre simplan gazeton, informilon: kiel farcxi gxin per io, ankaux per artikoloj. La komencantoj tiujn vidas. Ofte la gazeteldonado estas esperantista hibio, sxatokupo. Mi diras sincere: kion UEA ne povis realigi gxis nun, tion realigis S. Mauel en kelkaj jaroj sola: li kreis nivelan, nuntempan, modernan revuon, unikan magazinon. Cxu la mondpolitiko pli interesas la esperantistojn ol ilia lingvo? Mi kuragxas veti, se Monato pliampleksigxus per dek pagxoj por esperanto- informoj, eventoj redaktataj en la sama stilo kaj nivelo kiel nun la pagxoj de la magazino, prezentigxus kunlaborantoj por la dek pagxoj kaj tuj vidigxus, ke vigla vivo regas en Esperantujo. Cetere en Monato ankaux nun aperadas primovadaj artikoloj, okupante la pagxojn de politikaj, ekonomiaj informoj. Do, Monato kun Esperanto-Suplemento: Movad-Lingva Magazino. Mi nur lauxte pensas kaj ne proponas. Mi cxiam malesperigxas legante bonegan, interesan movadan aux lingvan artikolon en iu ne tre konata, ne disvastigita gazeto. Kial gxi ne povas esti legata almenaux en iu el la grandaj gazetoj? Gxi interesus la inteligentajn esperantistojn. Mia plurjardeka revuo estas: Esperanto Readers Digest. Ne la originala en esperanto, sed la nia en la sama formato kaj ankaux gxi enhavas la plej bonajn artikolojn en nia gazetaro. Titolo? "Cxies Revuo" Reago de Ivo Lapenna: --------------------- Tia suplemento povus esti ege alloga legajxo, se vi, aux redaktoro komisiita de vi, bone selektus. Mi tre esperas, ke vi realigos la ideon en 1987, jam ekde januaro. Tio estus vere utila kontribuajxo de Monato al la Jubilea Jaro. Reago de Yamasaki Seiko: ------------------------ Mi estas kontraux la proponata Esperanto-suplemento de Monato. Monato devas esti ordinara magazino en cxiu aspekto tute same kiel Time, Der Spigel aux L'Express. Esperantujo devas havi sian propran version de la institucioj en la aliaj ujoj, tiamaniere demonstrante ke esperanto estas nenio alia ol unu el la ordinaraj lingvoj, ne io speciala, io kurioza. Monato estas oazo por mi, kiu volas rifugxi foje de la movada atmosfero. Reago de Stefan Maul: --------------------- Cxar venis ne pli ol nur tiuj cxi du reagoj, nun do mi, la redaktoro, estas tiel sagxa aux/kaj malsagxa kiel antauxe! Klare tamen estas, ke kaj pro financaj kaj pro personaraj problemoj nun ni cxiukaze ne povus realigi Esperanto-suplementon, ecx se mi volus. Tamen, okaze de l' jubilea jaro mi ja verkis artikol-serion "Fronte al la jubileo", kaj Monato eldonos por la jubilea jaro la antologion "Sub socia muzo". el Inter-Monato aprilo 1986 Eble ne cxiuj konsentas kun I.Nagy, ke "UEA havas propran revuon, sed ne la esperantistaro", kvazaux UEA estus nur kelkaj oficistoj. La konstato tamen estas pensiga, por movade nekomencanto kial sxajnas esti tiel? Eble foje aspektas tiel, do indas pripensi cxu la movadaj strukturoj adekvatas al la bezonoj, anstataux kalkuli, ke esperantistoj ne estas UEA. Sx. H. ************************************************************************* Internacian bultenon! ===================== Nia movado devus levigxi super naciaj interesojn, la esperantistoj devus prezenti sukcesajn solvojn pri internacia kunlaboro. Mankas bonaj modeloj ecx inter najbar-landaj esperantistoj. Pro kio nia internacia movado ne eldonas internaciajn revuojn komunajn(!)? Geografiaj, politikaj, ekonomiaj, kulturaj motivoj trovigxas multe, kiuj instigas nin al tia vere komuna agado. De tempo al tempo ni auxdas pri planoj por komuna eldonado de "Internacia Esperanto-Revuo" en kelkaj (najbaraj) landoj. Sed kiu povas raporti pri gravaj sukcesoj cxi-terenaj? Kruco: (laux Debrecena Bulteno 64) Gratulon pro via kuragxa entreprenemo! -------------------------------------- ...Gxenerale la esperantistoj hontas postuli pagon al siaj esperantaj laboroj. Kaj cxio estas senpaga! La konsekvencoj? Pattempa laboro! Neprofesiaj rezultoj! Centoj de bazaj apostolsimilaj lernolibroj sen la respondaj dauxrigaj kaj superaj! Malbelaj gazetoj! Cxu nomi tion minuskomplekso? Manko de iniciatemaj entreprenistoj? Sinjoro Szilvasi, tiuj vortoj des pli incitu vin dauxrigi vian projekton. Ke vi investu vian tempon, energion, monon, sed vi ankaux rericevu la redonon, ke la jaro 1992 alportu al Vi kaj al viaj kunlaborantoj plenan sukceson!... Ivaldo Alves de Souza, Brazilo Gxojigis min la novajxo, ... ---------------------------- ... por ke mi denove povos legi esperantajxon. Mi gratulas kaj deziras al la redaktoraro multajn sukcesojn. Mi nur iomete timas, ke pro la alta prezo malmultaj abonos la novan, la tre mankitan hungaran esperantan revuon. Tamen mi esperas la renovigxon, kiu tiam sukcesos, se la esperantistaro ne timas de sia oferado, kaj kunlaboros por la ununura vera internacia interkomprenilo. "per esperanto por la paco!" ocxjo Stecxjo, esperanto-amanto Istvan Balint, H-6131 Szank, beke u. 70., Hungario ************************************************************************* Adiaux Hungara Informilo ======================== Hungara Informilo ne plu estas eldonata. Post unujara felicxa-malfelicxa ekzisto eldonigxis la lasta n-ro de HI, kiu oficiale ne estis organo de HEA. Por refuti tion, mi notas, ke sur la titolpagxo de cxiuj dek du numeroj aperintaj en 1991 estas skribite: "22-a jarkolekto...", kaj en la kolofono: "jura postorgano de BI". Kompreneble, temas pri tio, ke HI estis posteulo de Budapesxta Informilo, sed ne oficiale. Oficialaj estis nur tiuj 150 mil forintoj, per kiuj HEA subvenciis la eldonadon de sia "neoficiala" organo. BI estis tia, HI estante jura postorgano de BI, jam ne plu estas tia. Jen (mal)facile solvebla enigmo. Dum la unua kaj samtempe lasta jaro de HI aperis 150 pagxoj A/5 por 300 HUF. Cxu tio estas gxojiga aux malgxojiga? La plurjardekan agoniadon kaj finan morton de serio da HEA-organoj (Hungara Esperantisto, Eszperanto magazin, Vilag es Nyelv (Mondo kaj Lingvo), Budapesxta Informilo, Hungara Informilo) estas kauxzita de tio, ke en la estraro de HEA neniam estis interkonsento, ke la regulan kontakton kun la membroj oni povas flegi nur pere de centra organo. La nombro de esperanto-libroj, eldonitaj de HEA, jam atingis mondrekordojn, sed kiu prizorgis la proprajn membrojn? Nun elcxerpigxis la mono. Nun venos la vico de kvaronjara (poste cxu duonjara, unujara, dekjara) HEA-informilo, kiu pro la longa aperritmo publikigos multe da "malnovajxoj". La proceso estas (antaux)videbla: HEA- centro devas transformigxi je informa, organiza oficejo. Laux la nuntempaj ebloj cxiuj gxiaj funkciuloj devas esti nesalajrataj. Hungara Informilo, ripozu en paco! Sed vi, kompetentuloj en kaj ekster HEA-centro, ne ripozu en paco! Tibor Papp laux Debrecena Bulteno, n-ro 68, feb. 1992. ************************************************************************* MOVADO ////// Prelegvojagxoj atendataj ======================== Laux Rumana Esperanto-Asocio estus tre utile por la movado, se venus profesoroj, docentoj, sciencisto-esperantistoj al Rumanio kaj prelegus en universitataj kaj akademiaj rondoj pri diversaj aspektoj de la movado aux de la lingvo mem, sed ankaux estus tre bonvena, se ili prelegus pri sia fako. La traduko rumanen estas certigota. Antaux nelonge faris tion en Sibiu kaj Timisoara prof. Helmar FRANK, kaj la efiko estis grandega. Eble tiu ideo estus utila ankaux en multaj aliaj landoj. Jen do "nova" tereno por esperanto kaj esperantistaj organizoj. ************************************************************************* Bastiono en dangxero ==================== Radio FMR-89 MHz, kiu elsendas la Esperanto-programon de Euxrokka (Esperanto-Rok-Asocio) estas minacata de malapero far de la auxtoritatoj kaj de speciala komisiono por radio-televidoj ktp. por esti anstatauxigita de komerca nacia radiocxeno kiel multaj aliaj! Sendu kuragxigon kaj protestleteron al: Radio FMR, Esperanto Redakcio 9 bis, av. Frederic estebe, F-31200 Toulouse, Francio ************************************************************************* Invito al Goncxarov =================== La internacie konata Anatoo Goncxarov post dekjara E-laboro revenis al Siberio. Li invitas siajn E-geamikojn veni somere por dematene fizike labori, detagmeze promeni sur belegaj montoj, devespere gxui grandan E- bibliotekon kaj E-konversaciojn. Pri la detaloj skribu al: 659672 Altajskij Kraj, Solonesxenskij rajon, selo Matveevka, Rusio ************************************************************************* Universitatanoj reagu nun! ========================== Jam dissendigxis vaste en la mondon la enketilo pri unuversitat-nivela instruado. Tion subtenas ILEI, kiu urgxe alvokas cxiun koncernaton resendi fresxajn informojn al s-ro Germain PIRLOT. Steenbakkerstr. 21, B-8400 Oostende, Belgio, gxis plej laste la 15-a de aprilo. Kiu ne ricevis enketilon sed scias pri ia kurso, petu ekzempleron tuj! ************************************************************************* MALLONGE //////// ------------------------------------------ Se vi volas uzi esperanton en via laborejo aux en via profesio, sendu viajn datumojn (Nomo, adreso, profesio, fako, eble anka*x nomon kaj adreson de la laborejo, posteno ktp.), por publikigi gxin en la rubriko "Esperanto en laborejoj"! ------------------------------------------ Sxangxigxis la adreso de Esperanto-Asocio de Brasilia. Jen la nova: Caixa Postal 3644, BR-70084 Brasilia, DF, Brazilio *** En 1992. okazos ekologia kongreso en Rio de Janeiro, al kio estas sercxataj verkoj kaj artikoloj en Esperanto. (Ankaux la tradukitaj estas bonvenaj). Se vi povas helpi, skribu al Asocio Esperantista en Rio de Janeiro, Rua Senador Dantas 117, sala 223, Brazilio. *** Post tempoj de neaktivado, elektigxis nova estraro de Argentina Scienca kaj Teknika Esperanto-Rondo (ASTER). La revigligxon spronis vizito de d-ro Helmar FRANK, prezidanto de AIS. La nova adreso de ASTER: Araoz 2754 P.9 dep. D, RA-1425 Buenos Aires, Argentino. *** "Fervoja Muzeo de Jugoslaviaj Fervojoj" Vi povas ricevi senpage la dulingvan, 12-pagxan eldonajxon cxe Zelenicxki Muzej, Nemanjina 6, YU-11000 Beograd. *** Aperis kolora, dulingva faldfolio pri Tampere, havebla cxe Urba Turisma Oficejo, Verkatehtaankatu 2, SF-33100 Tampere, Suomio-Finnlando. *** Aperis la dua n-ro de dulingva interna inform-bulteno de Hungara Esperanto Junularo. Gxi eldonigxas porokaze, por HEJ-membroj senpage, redaktata de Caba Nemeth, H-9400 Sopron, Varfal u. 2, Hungario. *** La Esperanto-Muzeo en Jerusalemo posedas nun pli ol 800 librojn, plus milojn da revuoj, gazetoj. La mizeo estas vizitebla cxiumarde, aux laax interkonsento kun d-ro Tala laba, str. Arlozorov 10/21, Jerusalemo (tel: 02-663814 kaj 02-633158). La Jerusalema esperanto-grupo kunvenas cxe tala Laba dimancxe je la 17-a horo. *** Cxarman infanan dancensemblon gastigu en via lando! La gvidanto de la ensemblo sercxas organizantojn de publikaj prezentoj. Sergeo Jxilejkin, pk. 14127, 661125 Krasnojarsk, Rusio. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 30 gelernantoj (16-17 jaraj) de mezlernejo "50 Vjetori i Pavaresise" kun samagxuloj. Adreso de la instruisto: Bardhyl MEZINI, Rruga "Maliq Mucxo" Pall. 50. Ap. 3. Tirana, Albanio *** Esperanto-Asocio Durres, p/a Luan JAUOI, Rruga "A. Goga" Ap. 357/2, Durres, Albanio. *** Nehat SOKOLI, biologo 30-jara, Lagja 3, Pall. 4 Shkpdra. 4. Kukes, Albanio *** Fervojista Koresponda Servo, s-ro Germano Gimelli, via Creti 61, I-40128 Bologna, Italio. Por korespond-deziroj sendu viajn nomon, adreson, agxon, ktp., kaj la deziratajn temon, kaj landon. *** 20 jara knabo Michel Chadaillat, IMP. F-09600 Leran, Francio. *** Bibliotekistino, 30 jara, deziras korespondi pri geografio, literaturo kaj turismo. Iwona Broniewska, ul Stalingradska 30, m. 112, PL-03468 Waszawa, Polio. *** 19 jara irana knabino dez. kor. kun samagxulinoj. Kolektas bildkartojn. Farzaneh Noruzi, Shahid Mokhtari Alley 9, Ghods, Shahzeid St. Bozorgmehr Ave, IR-81579 Estafan. *** Diversagxaj gelernantoj dez. kor. kun gelernantoj. Respondo estas garantiata. Leterojn sendu al la instruisto: Antanas Gvildys, Jurbarkas, Box 41, Litovio. *** 13-jara bulgara knabino, Nevema Hitova, ul. Kozloduj 6. ap. 11, BG-5000 Veliko Tarnovo. ************************************************************************* PROKSIMAJ LIMDATOJ ////////////////// 27.03.-04.04. AIS provsesio, apud Prago, 1-a de aprilo, aligxo al la UK, Vieno, venonta kategorio nur surloke, 11.04.-12.04 Papa, Hungario, Landa Deklamkonkurso, Org.: Jozsef Nemeth, Kilian ltp. 75/9, H-8500 Papa, Hungario, Tel: 36/89/24-896, 13.04-20.04 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio, Printempa Semajno Internacia, por la tuta familio, Org.: Wolfgang Bohr, Johannes- Kirschweng-Str. 11, D-5483 Bad Neuenahr, Germanio, Tel: 49/2641/4885, 15.04-21.04 La Salle (Aosta), Italio, 15-a Internacia Junulara Festivalo, 17-20 aprilo PASKO, Sandra van de Hoef, Spijkerpad 89, NL-7415 AT Deventer, Nederlando, Tel: (+31) 5700 30571, 17-20 aprilo, SAT-amikara kongreso, Simonne Bernard, 171, rue Raymond- Poincare, F-33110 Le Bouscat, Francio, 24.04-03.05 Berlina Arbara Renkontigxo, por eksterlandanoj rabato 20-100(!)% depende de lando, Michael Peters, Steglitzer Damm 32, D-Berlin 41, Germanio, Tel: (+49-30) 7969740, 30.04-05.05.92, Latvio Latvia Internacia Printempo (LIP-92), 30.04-04.05.1992 Szombathely, Hungario, Junulara Esperanto-Renkonto, tutlanda junulara amuzado kaj jarkunveno de HEJ. Org.: Budai Tibor Ady ter 3/a, H-9700 Szombathely, Hungario ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj arikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor