Eventoj n-ro 0001, 1/marto - '92, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - La unuaj vortoj - Universala Kongreso en Auxstrio - Kaj poste ... Teorio: - De Rauxma al Voss - La manisfesto de Rauxmo Faka aplikado: - UMEA Shinoda-kuracejo - Alterned Kft kuracas mov-organajn malsanojn - Internacia Kultura Laborejo - Informilo pri Naturkuracado - Movado merkate - Cxinoj komercas esperante Esperanto en laborejoj: - *** Movado: - Esperanto egala aux egalrajta? - Monato - redaktoro sxangxigxis - Dankon al vi Mark! Mallonge: - *** Esperanto defendata: - * Konkurso: - Belartaj Konkursoj de UEA en 1992 (limdato 31 de marto!) Arangxoj: - Partoprenu renkontigxojn - Invito al Montrealo - 77-a Universala Kongreso de Esperanto, 25.07-01.08 1992, Vieno, Auxstrio - IJS - Unua Cxehxa Studsesio de AIS dauxrigos la Comenius/ Konferencon '92 - AIS provsesio apud Prago Recenzoj: - Kiel dikonigi vian asocion Anoncoj: - *** - Kiel aboni Eventoj-n? Korespondi deziras: - *** Anoncetoj: - *** Lingvo: - Videofilmoj kaj songazetoj Por via notlibro: - * Movada lernejo: - * Lastminute: - Latvia Internacia Printempo - Antauxkongreso de UK en Prago Ricevite: - *** Proksimaj limdatoj: - *** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// La unuaj vortoj =============== " ... kaj kiel utiligi nian lingvoscion de Esperanto?" Versxajne tiu demando estas la plej ofta frazo, kion eldiras la jxusaj kursfinintoj. Kvankam estas centoj da ebloj, por scii pri ili, kaj utiligi ilin esence grava estas la informoj. La ideo "kiel eble plej ofta gazeto" ne estas io nova afero. Estis tiaj klopodoj de Teo Jung, provis gxin Eckhard Bick per la Semajna Bulteno, kaj eksperimentis pri gxi antaux kelkaj jaroj ankaux Budapesxta Informilo. Nun post la revolucioj en Orienta Euxropo ni havas historian momenton. En tiu regiono trovigxas la plej multmembraj landaj esperanto-asocioj - tamen malgraux la aperritmo de la unuopaj revuoj pli kaj pli maloftas aux ecx tute cxesigxas. Eventoj estas en unika situacio. Post plurjara preparlaboro ni havas unikan datumbazon de esperantistaj adresoj, havas la kapitalon, la komputteknikon, havas marketingajn fakulojn, relative favorajn ekonomikajn cirkonstancojn, - kaj havas teamon de spertaj esperantistoj, surbaze de kio ni decidis lancxi la novan gazeton. Kvankam ni startas per 8 pagxoj dusemajne, ni havas realan planon altigi gxin. La pagxonombro dependas nure de la nombro de abonantoj. Pro la geografiaj distancoj, pro la orient-euxrope draste altigxintaj vojagxkostoj, por plejmulto de esperanto-parolantoj restis la perposxta maniero teni la kontakton kun la movado. Samtempe, cxefe dum la lastaj dek jaroj post la Rauxma deklaracio, plejmulto de novaj kursanoj lernas la lingvon por poste iel utiligi gxin en la praktiko. Ni ja volas helpi en tio, volas prezenti la diversajn eblecojn - kaj ni konscias, ke preskaux senescepte ili estas ligitaj al la t.n. movado. Eluzante la dusemajnan aperritmon ni volas publikigi aktualajn informojn pri renkontigxoj, kongresoj, pri diversaj esperantaj eventoj, kaj Eventoj staros ankaux je via dispono. Aliflanke ni cxerpos multajn informojn el la aliaj (pli ol 120) aperantaj revuoj, bultenoj, kaj intencas represi la plej interesajn artikolojn el ili. Ni ne volas esti cxio. Ni ne volas esti beletra, faka, scienca ktp. revuo, sed male, ni volas helpi al la legantoj, kiel trovi la beletrajn kaj fakajn eldonajxojn, kaj kiel utiligi la fakajn asociojn. Por kiu ni faras Eventoj-n? Ni celas cxefe tiujn homojn, kiuj iam ellernis esperanton, sxutas gxin, sed ne havas la eblon (monon, tempon, energion ktp.) cxiujare viziti 5-6 diversajn arangxojn. Ni sxatus ligi kompreneble al la movado ankaux la jxusajn kursfinintojn. La unua numero estas iom alienhava, ol kutime ni planas gxin. Tiu cxi numero estas sendita al cx. 20 mil adresoj dise en la mondo. Ni scias, ke nur malgranda parto abonos la gazeton tuj, sed ni volis ke la materialoj estu utiligeblaj por kiel eble plej multaj. Do, ni komencis. Ni atendas viajn sciigojn, informojn pri diversaj eventoj, por publikigi gxin en Eventoj. Starante je via servo Szilvasi Laszlo ************************************************************************* Universala Kongreso en Auxstrio =============================== Post la kongresoj de 1924 kaj 1936, ni esperantistoj estis lastfoje en Vieno en 1970. Jen, do la kvara, rekorda fojo, ke Vieno donacas unu sian someran semajnon al Esperantujo (25.07-01.08.1992) Kongreskotizo varias laux lando de la aligxanto, aligxado (jam nur la 01- a de aprilo kaj surloke), agxo, membreco, ktp. inter 90-315 NLG, kiu NE inkluzivas logxadon kaj mangxadon. Pri tio okupigxas pluraj vojagxoficejoj kaj landaj asocioj, kutime organizantaj karavanojn el sia lando. Cxar estas deziro mendi nur tranoktejon, Eventoj volonte publikigos tiajn ofertojn, se iu organizos. Por cxiu kazo vi povos legi en Eventoj adresojn de diversnivelaj hoteloj por mem klopodi se intertempe ne venos informoj pri jam marcxanditaj, grupe rezerveblaj prezoj. Aligxilon kaj Unuan Bultenon (kie troveblas la landaj kotizperantoj) petu de: CO de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando ************************************************************************* Kaj poste ... ============= Antaux kaj post la UK abunda iom alispecaj renkontoj. Ne tiom amase, pro tio kelkaj ecx preferas ilin. Ni mencios cxiujn pri kiuj ni scias, foje cxiujn kune en kalendaro. Jen kelkaj el ili: Internacia Junulara Kongreso ---------------------------- La plej prestigxa junulara renkontigxo auxspiciata de TEJO. Montrealo, Kanado, inter la 02-09 de auxgusto 1992. Partoprenkotizo: 225-350 CAD. Simila (kaj malsimila) al UK. Temo: libertempo. (Ne estos nur libertempo, sed estos ankaux la temo: libertempo). Pliajn detalojn pri la programo kaj partopreneblo vidu sur pagxo 5. Internacia Junulara Semajno --------------------------- La plej internacia en mez-orienta Euxropo junulara feria semajno. Esztergom (samloke kie pasintjare), Hungario, 03-09 de auxgusto 1992. Partoprenkotizo: 100-350 NLG. Varia kultura kaj movada programoj. Organizas LINGVO-Studio kaj Hungara Esperanto-Junularo. Petu aligxilon de LINGVO-Studio: H-1675 Budapest, Pk87, Hungario Internacia Konferenco de ILEI ----------------------------- Faka konferenco por esperantistaj instruistoj. Bratislavo, Slovakio, 01-07 de auxgusto 1992. Partoprenkotizo inter 140 kaj 340 NLG. Temo: Komenio - pioniro de la pedagogio. Kiom aktualas nun la avangardaj ideoj de Komenio, kaj nuntempaj avangardaj iniciatoj revoluciigi la instruadon de esperanto. Petu aligxilon: de: Bertil ANDREASSON, Sodra rorum pl.455, S-24294 Horby, Svedio ************************************************************************* TEORIO ////// De Rauxma al Voss ================= Komencanto vane sercxas eb sia vortaro signifon de la supre menciitaj du vortoj Rauxma kaj Voss. Ili estas urbonomoj, kiuj tamen estas memorendaj por ecx iom klera esperanto-parolanto, por ne diri esperantisto. Gxuste tial ili estas konendaj (kaj en estontaj esperantaj enciklopedioj certe nototaj) urboj, cxar per ili estas stampitaj mejlosxtonaj deklaroj kiujn plej praktike estas nomi lau la urbo kie gxi estis publike proklamita kadre de iu arangxo. Kompreneble ekzistas ankaux aliaj signifaj urboj kiel Bulonjo kaj Tireso. Sed ni vidu lauxvice kaj aktualece. La finna urbeto Rauxma en 1980 famigxis en Esperantujo, kiam kadre de IJK la Komitato de TEJO akceptis provokan deklaron nomitan la Manifesto de Rauma. Gxi sxokis la ceteran movadon pro sia rezigno de pri la "praceloj" de esperanto kiel cxies dua lingvo, uzado cxe UN (Unuigxintaj Nacioj), ktp. Anstatauxe ni gxuu la lingvon kaj ties kulturon tial kiaj ili estas. En la sekvinta jardeko rauxmismo igxis ideologio kiu ecx pluevoluis: tradicie oni varbis novulojn plifortigi la esperantan premgrupon, kaj cxiu estis objekto en kvante largxigxanta movado, dum rauxmisme oni estas subjekto en kvalite kreskanta kulturlingva komunumo. En 1991 ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kunvenis en Voss post la UK (Universala Kongreso de Esperanto), kaj kritike studis la Manifeston. Cxefa konkludo estis, ke la moderna pluralisma evoluigo de la esperanta kulturo ne forfermas la klasikan celon de universala uzado ("fina venko") kvankam la idealo de cxies dua lingvo ne estas realisma, cxar ecx la angla ne konkeris pli ol 8%-ojn de la homaro. La rezulto de la studoj dum la konferenco estis revizio de la Manifesto, per pli ekvilibra dokumento kiu ricevis la nomon Proklamo de Voss. Gxi resumas la situacion de esperanto en la mondo 104 jarojn post la eldono de la unua lernolibro, kaj eble povos servi kiel strategia gvidlibro por la venonta jardeko. Por pli facile kompreni la Proklamon de Voss, ni vidu unue nun la Manifeston de Rauxma. laux Norvega Esperantisto, 5/1991 ************************************************************************* La manisfesto de Rauxmo ======================= 1. Krizo de identeco --------------------- La subskribintoj konstatis kontrauxdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaux konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua lingvo por cxiu (la angla lingvo estas nia malamiko) UNO devas adopti esperanton ktp. - kaj lauxdegi la lingvon ecx neobjektive okaze de intervjuo: samtempe inter ni, ni gxuas kaj aplikas esperanton laux tio, kio gxi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera. 2. Kritiko de praceloj ----------------------- Ni kredas, ke: a) la oficialigo de esperanto estas nek versxajna, nek esenca dum la 80- aj jaroj - oni havu alternativajn celojn; b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko, nek zorgo de la esperantistoj; finfine la angla rolas kiel helplingvo, analogie al la franca siatempe (ecx malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la Movado kiel celon kontrauxstari la francan, cxar por esperanto li antauxvidis pli valoran alternativan rolon. 3. Niaj celoj -------------- Ni celas disvastigi esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi gxiajn pozitivajn valorojn: a) propedeuxtiko por lingvoinstruado, b) kontaktoj inter ordinaraj homoj, c) kontaktoj sendiskriminaciaj, cx) novtipa internacia kulturo. Lige kun la lasta valoro ni emfazas, ke la sercxado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon, kvazaux aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj aligxo de novaj homoj estas nepre kondicxitaj de la konsciigxo pri tiuj cxi valoroj. 4. La kongresoj kiel vojo al kresko ------------------------------------ Internaciaj kongresoj kaj renkontigxoj estas esencaj por la asimiligxo de homoj al nia lingva komunumo necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj laux la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj laux la modelo de Freinet-instruistoj. 5. Ni kredas, -------------- ke la unua jarcento de esperanto pruvis la tauxgecon de la lingvo por esprimi cxion; meze de 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo, ke ni kapablas ankaux diri ion - ion kulture originalan kaj internacie valoran. ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// UMEA Shinoda-kuracejo ====================== En Krakovo (PL) funkcias Centro pri Orienta Medicino omagxe al d-ro Hideo SHINODA, jam forpasinta Honora Prezidanto de UMEA. Kunposedanto de la kuracejo estas Masayuki SAJNJxI, direktoro de la Internacia Instituto de Preventa Medicina Praktiko en Tokio. Aplikata estas: Orienta Speciala Diina Masagxo, akupunkturo, cxina masagxo, klasika masagxo kaj aliaj. La centro kuracas malsanulojn kaj organizas internaciajn kursojn por kuracistoj pri orientaj kuracmetodoj, cxion en esperanto. Esperantistoj el la tuta mondo povas interkomprenigxi kun kuracistoj kaj terapiistoj en esperanto! Kostoj: la tranoktado en hotelo kostas 4 USD/tago (Kurackostoj momente ne estas konataj por la redakcio). Shinoda Kuracejo, ul. Centralna 32, PL-31-586 Krakow, Pollando, Tel: (+48-12)44-67-00 w.17. ************************************************************************* Alterned Kft kuracas mov-organajn malsanojn =========================================== Alternativa Kuracmetoda centro - sub auxspicio de UMEA - funkcias en Papa (Hungario). Metodologia esplorado kaj aplikado de orientaj preventaj kuracmetodoj por restarigo de la korpo kaj la animo. Kuracas malsanojn precipe de movorganaj, organizas kursojn en esperanto por kuracistoj, masagxistoj, laux metodo de Masayuki. Pliaj detaloj: Alterned Kft., H-8500 Papa, Pf. 250, Hungario ************************************************************************* Internacia Kultura Laborejo =========================== japana komerca firmao proponas kunlaboron en kampoj: - eldonado de libroj en kaj per esperanto (ne voluma-aspekta sed pli-malpli centpagxa kun la temoj vere praktikaj kaj popularsciencaj, verkitaj originale kaj tradukitaj en bona kaj bela esperanto) - perado de informricxaj kaj interesvekaj esperantaj libroj, revuoj, vidbendoj, k.s. eldonitaj en diversaj partoj de la mondo. - kunlaborado de komercaj fluoj trans diversaj landoj, per importado kaj eksportado de folklorajxoj, bonkvalitaj manlaborajxoj, malgrandaj kuriozajxoj, ktp. (IKL helpas ekzemple disvendi la horlogxojn kun esperanto-marko fabrikitaj en Qingdao, Cxinio). - organizado de vojagxoj studcelaj kaj distraj ligante esperanton kun movadaj aktivecoj kaj turismo. Prezidanto: s-ino Senjo UMEDA + direktoro: s-ro Yosimi UMEDA I.P.O.B. 5458, Tokyo 100-31 Japanio Telefono kaj telefakso: (+813) 3610-5882 ************************************************************************* Informilo pri Naturkuracado =========================== Aperis la sesa numero de ENA-informilo (ne tro fantazia nomo). Gxi informas pri la nova statuto de ENA (Esperantista Naturkuracista Asocio), nova estraro, pri 83 membroj kaj planoj por la unua gxenerala kunveno. Oni povas legi pri sanigxo per marsxado, saniga dieto el Irano, la 12 principoj por sana vivo de Porfirij Kornejevicx Ivanov, kaj pluraj pliaj interesajxoj. Interesatoj pri homeopatio, orienta medicino, akupunkturo, masagxo, dietistiko, jogo kaj aliaj tradiciaj kuracmanieroj mondpartoj. Petu provnumeron de la redakcio. Abono (membrigxo) kostas duonon de MJ- kotizo pagendan al UEA-konto seje-1. Sekretario: Puramo Chong C.P.O. Kesto 3047, Seulo, Koreio ************************************************************************* Movado merkate ============== Ivo Durwael, prezidanto de FEL Dum la pasintaj jaroj, la estraro de FEL jam diversfoje parolis pri la apliko de merkatado en nia asocio. Prave vi povus rimarki, ke vi gxis nun apenaux malkovris konkretajn rezultojn. Mi vidas du kialojn: - apliki merkatadon egalas al sxangxigo de pensmaniero, kaj tio bezonas multan tempon, precipe cxar ni estas volontuloj; - unue ni menciu kelkajn el la tradiciaj kaj parte plej baldaux okazontaj. Sed la cxefa kialo estas, ke ni plurfoje parolis pri la teoria flanko, sed forgesis kune traduki tion en konkretan farendajxojn. Tial FEL organizis studotagon por ekzerci la ellaboron de agadplano por loka klubo, surbaze de merkatado, sub gvidado de Kees Ruig. Merkato cxefe okupigxas pri estonteco. Sed por montri al vi, ke temas pri relative simpla afero, mi mem (sola) provis apliki gxin por raporti pri la aktiveco de la pasinta jaro. Tio estu nur ia demonstracio, cxar normale merkatado estu skipa laboro! Unua solvendajxo estas: akiri klaran ideon pri la celo de la agado. Ni ofte ne bone scias kion volas akiri, nek kiel kaj kial. Merkatistoj konsilas por vortigi sian celon meze sur granda papero. Supre ni plenigu la spacon per ripeta demando, kiel ni volas atingi tion, gxis ni ne plu ricevas konvenan respondon. Mi trovis jenajn respondojn: CELO: disvolvigxo de esperanto en Flandrio. KIAL ni volas tion: esperanto kontribuas al nia persona disvolvigxo; ju pli da adeptoj en nia cxirkauxajxo, des pli grandaj estos niaj eblecoj. KIAL ni volas adeptojn: individuo pli prosperas en eblecojn de niaj ideoj kaj niajn organizajn kapablojn. KIAL ni volas manifesti niajn kapablojn: por senti nin felicxa, kontenta, gaja, plenenergia, cxar eluzi siajn talentojn estas ekzistokialo por homo. Tiu cxi pensekzerco necesas por esti kiel eble plej konsciaj, ke cxiu ajn agado ne celu la progreson de esperanto, sed ke la progreso de esperanto estu helpilo por nia persona disvolvigxo kaj felicxo. Tio validas por la organizantoj kaj por la klientoj! Dua pasxo estas kokretigi tiujn dezirojn en agadojn, kiuj estas kiel eble plej konkretaj kaj tempe limigitaj, farante la demandon: kiel realigi cxion; kien tiuj deziroj kondukos nin. el Informilo 3/1991, (monata revuo de Flandra Esperanto-Ligo) Eble en aliaj mondpartoj la motivoj estas aliaj kaj la medio estas malsama, sed la konsiloj estas nepre atentindaj. (Sx.H) ************************************************************************* Mark FETTES Cxinoj komercas esperante ========================= Almenaux unu novan samideanon ni povas kalkuli inter niaj vicoj. La pasinta semajno donis al mi tute alian rigardon al la esperanto-movado deklaris la urbestro de Oostende (Belgio) antaux kvindeko da partoprenantoj en la esperanto-simpozio "Cxinio aktive", la 5-an de oktobro 1991. Mi cxiam supozis gxin movado de hobiistoj kaj stranguloj, sed nun mi spertis kiom da senco gxi havas por komunikado kun plej malproksimaj landoj. La interpretado, kiun prizorgis la ostenda esperanto-klubo "La konko", estis inter la plej flua kaj kontentiga kiun mi spetis gxis nun. Kio estis la kauxzo por la urbestra konvertigxo? La Juna Ekonomia Cxambro de Ostende organizis ekspozicion de 120 cxinaj firmaoj, kiuj sercxas komercajn kontaktojn en Euxropo. La arangxo gxuis la subtenon de la belga registaro, kaj je cxina flanko estis sub la auxspicio de la Cxina Teknologia kaj Komerca Korporacio "Hua Yang". Sed fakte cxio kreskis el iniciato de profesoro Shen Chenru, la gvidanto de Scienc Teknika Esperanto-Asocio sub la Cxina Akademio de Sciencoj. En la preparado oni uzis la lingvojn anglan, francan, nederlandan, cxinan kaj esperanton. Tamen, esperanto ludis plenan rolon en la laboroj. La administrantoj de la korporacio sincere konfesas nun, ke esperanto nemalhavenlas en korespondado kaj intertraktado. Ankaux la cxeforganizanto cxe la belga flanko, neesperantisto Thierry Koch, agnoskas: - Kiam ni vojagxis al Cxinio por intertrakti kun firmaestroj tie, montrigxis, ke niaj cxinaj interpretistoj havas grandajn malfacilajxoj. Ni solvis ilin per la helpo de esperantisto. Kees Ruig, konsilisto de la Komerca Cxambro de Nijmegen (Nederlando) asertis: - Esperanto estas moderna lingvo. Nur la esperanto. movado estas malmoderna. Gxi neniom progresis de jardekoj, cxar oni forgesis, ke ekonomio estas la motoro de la socio. Nun vi, cxinaj komercistoj malfermis epokon de praktika uzado. Ni organizu similajn komercajn semajnojn kaj delegaciojn en aliaj landoj! Profesoro Shen fermis la simpozion per kelkaj auxdacaj proponoj: - Ni kunlaboru en jenaj sep flankoj: 1. Unu centro, sub gvido de UEA aux IKEF, kiu ellaboras kaj realigos sian planon per delegitoj en cxiu lando. 2. Unu merkato: ni organizu similajn komercajn semajnojn kaj delegaciojn en aliaj landoj krom Belgio, nepre kun subteno de la registaroj kaj komercaj korporacioj. 3. Unu universitato, kiu per esperanto-kursoj en la naciaj universitatoj celu kulturi sciencistojn, teknikistojn, ekonimikistojn kaj komercistojn kaj stimulu intersxangxojn. 4. Unu eldonejo, kiu redaktu kaj eldonu en esperanto librojn de scienco, tekniko, ekonomio kaj komerco, nomlistojn de industriaj kaj komercaj entreprtenoj, katalogon de produktoj, ktp. 5. Unu revuo: kun helpo kaj subteno el diversaj landoj faru ni revuon Tutmonda Scienco kaj Tekniko ankaux revuo de la internacia ekonomia kaj komerca aktivado en esperanto. 6. Unu informcentro, kiu internacie kolektu utilajn informojn kaj efike servu al uzantoj. 7. Unu fonduso por kolekti monon en la internacia sfero kaj doni firman ekonomian bazon al la agado. La supre menciitaj sep punktoj fakte estas "sistema ingxenierado". Kiam tiaj laboroj kunigxos, ili certe donos gigantan forton. laux Esperanto, 10/1991 ************************************************************************* ESPERANTO EN LABOREJOJ ////////////////////// Multaj el ni estas neprofesiaj esperantistoj, nur en libera tempo ni okupigxas pri gxi, t.e. ni havas ie laborejon, ni estas fakuloj pri io. Kaj ni ne sxatas, se esperanto estas menciita nur kiel hobio. Pro tio estas tute nature, ke ni publikigu la adresojn de niaj laborejoj, ke gxi havu pere de ni esperantlingvajn kontaktojn en la ekonomia vivo. Tio ne cxiam estas farebla, kaj enda, depende de la speco de la firmao, kaj nia posteno tie. Sed kie eblas, ni faru! Ankaux vi sendu vian laborejan adreson! Importa kaj Eksporta Komerca Kompanio Waylink, 3014 Ubi Road 1, 04-328, Singapore 1440, tel: 7490337 faks: (65) 7468656 teleks: RS 50048 WAYLK, gxenerala direktoro Frederik ANG - eksportado de elektronikiloj, lumigiloj, medicinaj ilaroj kaj medikamentoj, komputajxoj, teksajxoj, maraj kaj aliaj nutrajxoj, ktp. lauxdezire. *** Tramontana GMK H-1026 Budapest, Julia u. 2/A tel+fakso: (+36 -1) 156-6009, Gabor DEAK-JAHN - eldonado de porlenejanaj lingvoekzerco-libroj, ludoj, komputila kompostado, PC-komputilaj fakaj konsiloj, komerco per komputilaj akcesorajxoj. *** Peranto BT, H-1136 Budapest, Sallai I. u.4, Hungario, Oszkar PRINCZ - turismo, libroeldonado, instruado, komerco per kulturaj varoj. *** Kompanio "VIKTOR" 'a AGOSTON KFT", H-1125 Budapest, Istenhegyi u. 50- 52/C, Tel: (+36 -1) 155-6710, Albert AGOSTON, Importas: kuracplantojn, -herbojn, aromaj kuracoleojn, biokosmetikajxojn, naturenhavajn kuracilojn, naturkuracistajn ilojn, renomajn kosmetikajxojn. Eksportas: vendas aux/kaj ekspozicias mane faritajn popolajn kaj modernajn bild- kaj objekt-artajxojn. Interesigxas pri cxiu aspekto (negoca kaj senprofita) de la supre menciitaj temoj, cxiuterena agentado, organizado. *** LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, Pk. 87, Hungario, Laszlo Szilvasi kaj Suzana Virag. Konsiloj pri ekonomiaj kaj impostaj aferoj, fondo kaj funkciigo de entreprenoj en Hungario. ************************************************************************* MOVADO ////// Pedagogia Altlernejo en Vraca (BG) Esperanto egala aux egalrajta? ============================== La universitata instruado de esperanto delonge havas firmajn tradiciojn. La unuan fojon en Bulgario ekde oktobro 1991 esperanto farigxis regula studobjekto en la Pedagogia Altlernejo en urbo Vraca. Grandan meriton havas pri tio d-ro Emil Pavlov, kiu instruas tie, d-ro Kiril Velkov, vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio kaj la konata dramaturgo Ljubomir Trifoncxovski, estrarano de BEA. laux Bulgara Esperantisto nov/91 Ni esperu, ke baldaux la studentoj ekvideblos en la movado. Ni legas, ke per tiuj pasxoj esperanto farigxas tute egala lingvo kun la aliaj. Egale deviga (se jam elektita), egale altrudata, tial lernata sen entuziasmo kaj sekve poste forgesata. Ecx malpli avantagxe ol aliaj lingvoj, cxar se oni ne okupigxas pri la konscia posta flegado, la aplikeblecoj tre malofte venas mem. Gravas, ke esperanto farigxu samrajta kun aliaj lingvoj, sed ne samspece instruata. Sx.H. ************************************************************************* Monato - redaktoro sxangxigxis ============================== En la decembra numero de renoma nemovada esperanto-revuo aperis jena adiauxa artikolo de la redaktoro Stefan MAUL: "Post 12 jaroj de cxefredaktoreco fine de la jaro 1991 mi rezignas pri cxi tiu posteno. Por tiu decido mi havas plurajn kialojn kaj motivojn, el kiuj la plej grava estas, ke kun kreskanta agxo kaj pro mia sanstato mi ne plu eltenas la duoblan strecxon de plena profesia laboro en jxurnalejo kaj de redaktado de monata revuo (dum liberaj horoj). Sxajnas al mi, ke dum tiuj 12 pasintaj jaroj MONATO ne nur solidigxis, sed ankaux konsiderinde plibonigxis, tiel ke nun sendube ne plu estas risko, ke mi transdonas la respondecon al aliaj. Ekde la nova jaro redaktos la revuon teamo de pluraj geredaktoroj. Kunordigos cxion kiel teknika redaktoro Paul Peeraerts en Antverpeno, kie estonte ankaux estos la centra adreso de la redakcio. Mi mem ne komplete cxesos labori por gxi, sed restos kunlaboranto kaj estonte verkos pli multajn artikolojn ol tio eblis pasinte. Stefan Maul ************************************************************************* Dankon al vi Mark! ================== Mark Fettes, la gxisnuna redaktoro de revuo Esperanto, per la januara numero finis sian dejxoron en la Centra Oficejo, kiel cxefredaktoro de la centra organo de UEA. Li pasigis pli ol kvin jarojn cxe la redakta komputilo, kaj cxu vole aux nevole igxis unu el la cxefaj spiritaj motoroj de nia movado. La revuo sub liaj manoj monaton post ponato igxis cxiam pli interesa, apenaux malhavebla por aktivaj esperantistoj. Mi profunde komprenas la motivojn de la decido de Mark. Mi kaj nia redakcio dankas lian sinoferan gxisnunan laboron, kaj esperas ne perdi la kontaktojn. Do ni ne adiauxas, sed simple gxisrevidas: Iam, ie en Esperantujo! Szilvasi Laszlo ************************************************************************* MALLONGE //////// Stipendio por infanoj en devigaj lernejoj Instruistoj-membroj de ILEI povas ricevi stipendiojn al infanoj en la deviga lernejo por partopreni en infankongreseto aux en simila arangxo, kie infanoj de diversaj landoj renkontigxas kaj pe Eo amikigxas. Se vi deziras stipendion, bonvolu peti la regulojn de Olle Olsson, Sdra Esplanaden 23, S-22352 Lund, Svedujo. Bonvolu aldoni respondkuponon! *** Oazo-kreado en dezerto! s-ro J. Tilman Williams, eksurbestro de Gxardena Bosko (Garden Grove), Kalifornio, Usono kaj grupo da samideanoj fondis senprofitan korporacion "Oazo de Esperanto" kies sola proprajxo estas 8- hektara terpeco en la kalifornia alta dezerto, cx. 200 km-ojn nordoriente de Losangxeleso. Tiu cxi terpeco estas bonkora donaco de s-ro Williams. La gxenerala celo de la oazo estas krei veran oazon en la dezerto, oazon kiu ankaux estus internacia eduka kaj kultura centro. Sed kiel krei el dezerta terpeco veran oazon? Estas bonvenaj realigeblaj proponoj: Brian Neil Burg, Oazo de Esperanto. P.O. Box 1538, Garden Grove, CA 92642, Usono. *** 23-26 aprilo, Expolingua, Havano, Kubo, Ekspozicio pri lingvoj kun tago de esperanto. Sendu kontribuajxojn al: Expolingua Habana, Organiza Komitato, Nacia Kapitolio, Pf. 2014, 10200 La Habana, Klubo. *** Euxropa Kongreso en 1992 Laux iniciato de italaj esperantistoj kaj kun la subteno de Euxropa Esperanto-Unio okazos komuna (okcident) euxropa kongreso inter la 05-10. de junio 1992 en Verona, Italio. La franca kaj itala landaj asocioj jam rezignis pri sia propra landa kongreso en tiu jaro, kaj pluraj aliaj esprimis sian subtenon. Por provizora programo kaj aligxilo skribu al: Euxropa Esperanto-Kongreso, Vicolo Ghiacciaia 3, I-37100 Verona, Italio *** Ne okazos cxi jare aprile la kutima TEJO/PSEK seminario en Polio! (laux Tejo Tutmonde 6/91) *** Budapesxta Universitato Eotvos (ELTE) dauxre ofertas siajn diplomigajn kursojn pri esperantologio kun dauxro de tri jaroj. Kondicxo: jama unuversitata diplomo. Akcepta ekzameno en majo. Pliaj detaloj: ELTE Intelingvistika Fako, d-rino Ilona Koutny, H-1364 Budapest, Pf. 107, Hungario. ************************************************************************* ESPERANTO DEFENDATA /////////////////// Kiu el ni ne havas proksimulon, jen parencon jen kolegon kiu pridubas la utilon de esperanto? Eble pro misinformiteco, aux eble cxar li tute ne konas gxin. Sed eble ni havas trafan respondon, kiu indus rakonti al aliaj samideanoj. Aux ni ne havas tauxgan respondon, kaj pro tio ni mem ankaux komencas pridubi. Ni rakontu tion al unu la alia! Skribu al ni - ke ni povu skribi tion al la aliaj. Suficxas ankaux nur kelkaj vortoj. la redakcio ************************************************************************* KONKURSO //////// Belartaj Konkursoj de UEA en 1992 (limdato 31 de marto!) ======================================================== UEA denove invitas verkemajn esperantistojn partopreni en Belartaj Konkursoj, kies kadro cxi-foje estas aparte alloga; ja la rezultoj estos anoncitaj en Vieno, unu el la mondaj cxefurboj de kulturo kaj arto. La konkurso konsistas el sep tradiciaj brancxoj kaj, eksperimente por la dua fojo, el vidbenda brancxo. La premiaj monsumoj estas plialtigitaj. La konkursanoj de cxiuj brancxoj devas esti novaj kaj (escepte de la infanlibroj) ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondicxoj: Poezio: Maksimuma longo nefiksita. Tri premioj. Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj. Teatrajxo: Maksimuma dauxro nefiksita. Tri premioj. Eseo: Temo prefere ligita kun esperanto. Longo cxirkaux 400 x 65 tajpospacoj. Premio Luigi Minnaja (unu). Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj auxtoroj. Premio An-okin (unu). Fotografio: Temo ligita kun esperanto aux kun tiu de la UK en Vieno. Tri premioj. Vidbendo: Temo prefere ligita kun esperanto. Maksimuma dauxro 30 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj. Infanlibro de la Jaro: Originala aux tradukita libro aperinta en 1991. Unu premio. Alsendo de la konkursajxoj: Konkursajxoj por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto estu senditaj en kvar ekzempleroj al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenwg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Partoprenu renkontigxojn ======================== Cxar ne ekzistas Esperanto-lando, (aux alivorte gxi ekzistas cxie kie la parolantoj de esperanto kunvenas), estas tre grave viziti tiajn renkontojn por renkonti la vivantan, parolatan lingvon. Ankaux povas esti utilaj la vizitoj en lokaj kluboj de la propra urbo, sed tiu kontentigas nur tre malmultajn, kiel montras la apenaux vegetado de multaj famaj esperanto-kluboj. Paroli kun samlandanoj (ecx samurbanoj), ofte nacilingve pri temoj, kaj stilo farata de la hazarde esperanton parolantoj (aux nur simpatizantoj) ne hazarde maltentas entuziasman lingvopraktikanton, kiu ja lernis esperanton gxuste por "malfermi al si la mondon". Bonsxancaj estas, kiuj krom praktikado de la lingvo mem havas ion komunan intereso-kampon, simpatias kun la samurbaj esperantistoj, kaj ecx pli raras, ke en tiuj kazoj oni ne parolas nacilingve pro "praktikaj kialoj". Tamen ia (foje nur letera) kontakto kun samurbanoj, samregionanoj cxiukaze estas utila por almenaux esti informita pri la lokaj porokazaj utiligebloj de esperanto, ekzemple vizito de eksterlandanoj, aux iu loka movada aktiveco kiel manifestacio, kurso-organizado, libro kaj revuoabono por skribe ekzerci, uzi la lingvon. Por multaj, kiel parolebleco restas la loka klubo, se tia ekzistas. Sed kiuj povas permesi al si (finance, tempohavante, sane) partopreni esperanto-renkontojn, nepre faru tion! Kutime oni povas informigxi pri ili tra la esperanto-gazetaro, kiun rolon sxatus fari ankaux Eventoj. Estas tre grave kiel orientigxi inter multaj, similnomaj, sed en cxiu vidpunkto tre diversaj renkontoj. ************************************************************************* Invito al Montrealo =================== La plej prestigxa junulara renkontigxo, IJK auxspicias de TEJO cxijare okazos en Montrealo, Kanado, inter la 02-09 de auxgusto 1992. Tie kutime okazas la oficiala kunveno de la Komitato, la parlamento de TEJO. Tial gxi estas kongreso. Dum la komitatkunsidoj okazas elekto de la estraro, akcepto de raportoj kaj diskuto pri estonta agado sub la nomo TEJO. Por nekomitatanoj IJK estas interesa festivalo kutime kun kulturaj kaj fakaj eventoj, prelegoj, surpodiaj spektakloj, ekskursoj. Eblas renkonti estraranojn, influhavantojn por la movada nuntempo, eblas informigxi pri planataj aktivecoj, membrigxi en komisionoj de TEJO laborantaj dum la jaro pri specifaj terenoj. Kaj nelastvice eblas konatigxi kun la gastiganta lando, ties esperantistoj, problemoj, gxojoj, esperoj, turismaj vidindajxoj. Tial gxi povas esti interesa ankaux por via (ankoraux) neesperantista amik(ino), por konvinki, ke ankaux sxi/li venu anstataux forlogi vin alien. Sed tiaj amik(in)oj ne venu solaj, t.e. sen vi kiu enkondukos ilin lingve-movade, cxar alie estus amaso da krokodiloj, tute ne gxuantaj la programojn. Do, unuavice IJK (kiel UK) estas por la jam parolantoj. Al IJK-j kutime kunvenas 100 - 1000 partoprenantoj, tre varie laux kongreslando, atingebleco por aliuloj. Tion cxefe kauxzas la euxrocentrisma trajto de la esperanto-movado. Temo: libertempo. Eble troveblus pli da gravaj temoj nuntempaj, sed vidante la ne cxiaman entuziasmon de partoprenantoj pri mondskuaj problemoj en tamen feriaj tempoj, la organizantoj eble proponis gxuste tion. Ne nur praktiki, sed ankaux paroli pri tio. Tuthazarde (?) okazos multaj urbaj festoj dum la kongreso pro la 350- jarigxo de Montrealo, ekskurso al indiana vilagxo, gustumo de tradicia mangxo (kun vera negxo konservita de vintro!) Kongresejo: Cegep Maisonneuve, klkmil-persona studenta kolegio, inkluzive sportejojn, apud metroostacio. Por malaltigi kongreskotizon la kongresanoj dormos surplanke en klascxambroj sur matracoj, dusxejo apude. Kunportu dormsakon! Provu foje, kiu ankoraux ne faris! Eble malpli konforta, sed multe pli familiare estas la kunronkado de (eble ecx) 100 homoj samcxambrege. Se oni alkutimigxas al kelkaj kunvivaj reguloj (lumo, bruo), estas facile elteneble. La LKK reklamas gxin tiel: "Certe, kiu volas dormi dum IJK?" Por aliemuloj eblas kontakti ankaux hotelon. Partoprenkotizo: de 225 gxis 350 CAD depende de transpago-dato (por netranspagi-povuloj de aligxilo-alven-dato) kaj agxo de la partoprenanto. La limdatoj: 01.04.92, 15.06.92, kaj surloke. Flugkaravano estas organizata de la LKK precipe por studentoj kun granda rabato de Bruselo (Euxropo). Pri la aktuala stato demandu LKK, aux legu Eventoj. Aligxilon petu de multaj asocioj, el lokaj bultenoj, CO de UEA, aux rekte de: LKK de la 48-a IJK, 6358-A, rue de Bordeaux, Montreal, Quebec, Kanado, H2G 2R8 ************************************************************************* 77-a Universala Kongreso de Esperanto, 25.07-01.08 1992, Vieno, Auxstrio ======================================================================== Organizata de UEA (Universala Esperanto-Asocio), la kongreso okazas cxiujare alilande dum unu semajno. Kongreso gxi estas nur por la Komitato de UEA (kiel parlamento, la decidorgano delegita de landaj asocioj kaj individuaj membroj), krome kunsidas tie vico de fakaj asocioj kaj komisionoj de UEA. Gxi ankaux estas festivalo kun kulturaj programoj kaj manifestigxo por la ekstera mondo, kutime pritraktante temon ne rekte esperantan sed gravan ankaux por eksteruloj. La 77-a Universala Kongreso okazos en tempo de grandaj sxangxoj en tuta Meza Euxropo, kaj gxi estos ankaux iusence komuna kongreso de la movadaj en tiu regiono: krom la Loka Asista Komitato, kunlaboros internacia teamo el la najbaraj landoj. En la lastaj jaroj, la auxstra movado baraktis kun niaj tradiciaj problemoj, kiel maljunigxo de la aktivulo kaj malkresko de la publika intereso. La kongreso espereble helpos gxin fortigxi kaj kreski, baldaux regajnonte sian iaman renomon kaj influon. Ni ne neglektu mencii, ke la kongresejo de la 77-a UK estos unu el la plej modernaj kaj tauxge ekipitaj kiujn ni gxuis gxis nun. Speciale alloga estas gxia situo, meze de la domaro de Unuigxintaj Nacioj en Vieno kaj nur ok minutojn for de la urbocentro per rekta netroa ligo. Auxstrio -------- ... iama politika, nuna turisma grandpotenco. Gxi foje regis, regxis, imperiestris, cxefrolis en Euxropo. Gxi regas ankaux nun sur alia tereno: la arto adaptigxi kaj trovi sian lokon en la nova mondo. Landeto fakte, kiu farigxas landego cxiusomere pro turistaj invadoj al la vienaj kaj salcburgaj festivaloj, kaj cxiuvintre pro insbrukaj skiejoj, aux tutjare pro kialo i.a. ekzemple en 1991 pro la Jaro de Mozart. Landego ankaux laux kulturo kaj intelekto: cxi jarcente jam dudeko da nobelpremiitoj, inter ili la esperantisto Alfred Hermann Fried (1864-1921 pacpremio, 1911). La auxstria esperanto-movado havas longan historion. Jam en 1902 aperis la unua esperanto-revuo en la tiama Auxstro-Hungara regno; en 1903 Fried (jam menciita) eldonis faman lernolibron; la postan jaron okazis la unua nacia kongreso de esperantistoj. Auxstroj estis en Bulonjo (la unua Universala Kongreso en 1905), ili partoprenis en la fondo de UEA, kaj ankaux ili spertis la tragedian baton, kiun alportis la milito. Poste ili evoluis gxis unu el la plej signifaj movadoj de Euxropo - aparte laux la nivelo de siaj aktivuloj. El tiuj du igxis ecx mondaj figuroj. Eugen Wuster (1898-1977), la fondinto de la internacia normigo-scienco, multe kontribuis ankaux al la frua esperantologio, dum gvidanto de la auxstria laborista esperanto-movado. Franz Jons (1899-1974), farigxis 1965 la prezidento de Auxstrio. Laux Unua Bulteno de 77-a UK ************************************************************************* IJS === ... tuj post la UK, je 180 km-ojn de Vieno 03-09 de auxgusto, Esztergom, Hungario. Partoprenantoj kutime el 15-20 landoj. "Juna estas tiu, kiu sentas tia..." Petu aligxilon de LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, Pk. 87. ************************************************************************* Unua Cxehxa Studsesio de AIS dauxrigos la Comenius/ Konferencon '92 =================================================================== Karla Universitato Praha kaj Comenius Universitato Bratislava organizas en kunlaboro kun UNESCO, kun Cxehx-Slovaka Akademio de Sciencoj kaj parte (por la sekcio 3) ankaux kun AIS Internacian Konferencon "La heredajxo de Comenius kaj la eduko de la homaro por la 21-a jarcento". La konferencon auxspicios la prezidanto de CxSFR, Vaclav Havel; konferencestro estos la rektoro de la Karla Universitato, prof. d-ro Radim Palous. Dato: 23.03 - 27.03.1992. ************************************************************************* AIS provsesio apud Prago ======================== Tuj post la internacia Comenius-konferenco (27.03 - 04.04.1992) okazigos AIS sian provsesion cele starigon de la Cxehxa filio de AIS, al kiu Karla Universitato intertempe jam havigis buroon kadre de la Klerigteknlogia Katedro de la Pedagogia Fakultato. La fakultato disponigos idealajn kongreslokojn en sia brancxo Brandys nad Labem / Stara Boleslav, dudek kilometrojn nord-oriente de Prago. Okazos: esperanto (aux ILo, t.e. Internacia Lingvo AIS-dialekte) lingvokursoj por komencantoj kaj progresintoj, kunsidoj de la senato, de la ekzamenoficejo, de la fakaroj de la Scienca Sektoro. Speciala celo de la prov- SUS estas malfermi la registron de la sciencistaj gradoj kaj titoloj agnoskitaj de la AIS kaj validaj tiel ankaux en la Cxehxa Respubliko. Estas afable petataj speciale ankaux cxiuj profesoroj, docentoj, adjunktoj kaj liberaj membroj de la Internacia Scienca Kolegio (ISK) de AIS helpi al la pliperfektigo kaj al la reputacio de nia sistemo per adapta adoptigo de siaj ekster AIS akiritaj sciencistaj gradoj. La venonta limdato por SUS en San Marino: 03.04.1992. Pliaj informoj: cxe AIS, Kleinerberg Weg 16b, D-W-4790 Paderborn, Germanio. ************************************************************************* RECENZOJ //////// Kiel dikonigi vian asocion ========================== tradukis Germain Pirlot el la franca. Eld. UEA, 1991, p.24, prezo: 3NLG cxe libroservo de UEA Unu el la fundamentaj zorgoj de cxiu movado estas la transdono de informoj kaj spertoj, t.e. la trejnado de siaj aktivuloj. Tio estas aparta problemo por internaciaj movadoj, kies anoj nur malfacile renkontigxas kaj devas labori en tre diversaj kondicxoj. La konsilaroj traktas nazajn problemojn de libervola organizado kaj kunagado. Varbi por viaj arangxoj - Rilati kun gazetaro, radio, televido - Informi anaron - Realigi afisxon, flugfolion, ekspozicion - Dtarigi jaran agadplanon. Kvankam unuopaj konsiloj povas havi nur limigitan aplikeblon (depende de lokaj kondicxoj), cxiu aktivulo povas trovi en gxi multajn utilajn sciojn por sia propra agado. La konsilaroj estas nur bazo. Indas organizi seminariojn pri apartaj temoj, kiujn ili tusxas; indas ampleksigi kaj detaligi ilin por difinita publiko. Se vi jam scias cxion pri la menciitaj temoj, tiam vi ne bezonas gxin. Alie nepre estas rekomendinda havi gxin. Sx.H. ************************************************************************* ANONCOJ ///////// AL VENKO - muzika sonkasedo en esperanto - lirika, kaj primovadaj kantoj (i.a. Zamenhof, Deij, Baghy, Schwartz) - aparta tekstolibro kun muziknotoj Prezo: 21 NLG + 10% sendokostoj Eldonis LINGVO-Studio, H-1675 Nudapest, Pf. 87, Hungario *** Koresponda Servo Mondskala Francois Xavier Cilbert Vert Coteau, Longeville en Barrois F-55000 Bar-Le-Duc, Francio *** Pasporta Servo 91/92 Centra distribuanto: Thorsten LEMKE, Wetterseestr.1 D.O. 1100 Berlin, Germanio Konto: 2944204842 Berliner Sparkasse Prezo: 12 DEM inkluzive sendokoston *** Kiel aboni Eventoj-n? ===================== 1. Plenigu la abonilon sur pagxo 8. kaj sendu gxin al la redakcio (LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, Pk. 87, Hungario). 2. Pagu la abonkotizon al vialanda peranto listigitaj apude en la koncerna nacia valuto kaj sumo. 3. La revuon vi ricevos perposxte rekte el Hungario. Kiel pagi - Sendu la kotizon al vialanda kotizperanto (perposxte aux posxtgxirkonte) - en nacia valuto. - Sendu la monon rekte al UEA, Niewe Binnenweg 176, kodo ELLS-S, NL-3015 BJ Rotterdam. - Sendu la monon rekte al la redakcio per simpla internacia posxtmandato, aux perbanke al Banko OTP, Budapest XVIII, Konto 218-98189/542-030808-7 - En fina kazo - je via risko - sendu la monbiletojn (en konvertebla valuto inkluzive forintojn) en fermita koverto al la redakcio. Landaj kotizperantoj -------------------- Auxstrio: Leopold Patek, Martinstr 104/38, A-3400 Klosterneuburg (pcxk. 7.127.144). Brazilio: Brazila Esperanto-Ligo, Carlos Maria, Cx. Postal 03625, Brasilia-DF, 70084. Britio: Paul Hewitt, 26 Higfield Rd, North Thoresby, Grimsby, S. Humbs, DN36 5RT. Cxehxo-Slovakio: Cxehxa Esperanto-Asocio, Vladimir Dvorzak, Jilska 10, CS-110 00 Praha-1. Danio: Eckhard Bick, Rugbjergvej 98, DK-8260 Viby-J. Francio: UFE, Louise Marin, 4. bis, rue de la Cerisaie, F-75004 Paris (pcxk, 855-35 D Paris). Germanio: Alfred Schubert, Pf. 1539, D-W-8120 Weilheim, (konto: 365255- 806, postgiroamt Munchen, BLZ 700 100 80). Hungario: LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, Pf. 87. (konto OTP Budapest XVIII. 218-98189/542-030808-7). Hispanio: Juan Azcuenaga Vierna, General Davila 127, p.7, 2' izda, E-39007 Santander (Cantabria) (Bankkonto cxe Caja Postal n-ro 03548531 (O.P.)). Israelo: Aviv Faklieru, P.k. 8383, IL-61083 Tel-Aviv, (konto 403679 Bank Mizrahi, Faklieru Esperanto). Italio: Itala Esperanto-Federacio, via Villoresi 38, I-20143 Milano (pcxk. 37312204). Korea Respubliko: Lee Jung-kee, C.P.O. Box 3047, Seoul. Polio: P.W.H. NEPO, skrytka 105, Maciej Wnuk, ul. Broiewskiego 77,m. 137, PL-01865 Warszawa. Portugalio: Libroservo de Portugala de Portugala Esperanto Asocio, Antonio Martinus, Rua rd. Joao Conto 6, R/C-A, P-1500 Lisboa. Sud-Afriko: Colin Beckford, P.O.Box 1227 Cape Town, 8000. Venezuelo: Prof.J.E. Bachrich, Apartado 70782, Caracas 1071 A. Kotizoj de Eventoj laux landoj ------------------------------ surface aere Austrio ATS 295 340 Brazilo USD 13 15 Britio GPB 15 17 Cxehxo-Slovakio KCS 280 - Danio DKK 170 195 Francio FRF 150 170 Germanio DEM 45 52 Hungario HUF 780 - Hispanio ESP 2900 3300 Israelo USD 15 17 Italio ITL 29000 33000 Korea Resp. USD 13 15 Polio PLZ 150000 170000 Portugalio PTE 3700 4300 Sud-Afriko ZAR 70 80 Venezuelo USD 13 15 cxiuj aliaj landoj NLG 49 56 ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Amemasso Ekpe. s/c Mensah Eddysse, B.P. 2172., Lome Togo-lando Kun esp- istaj franclingvanoj, por progresi en la studado de la Int.Lingvo. * * * Ahiakpor Komlavi, s/c Amozou Efoe B.P. 2104., Lome Togo-lando kun 20.50 jaruloj. * * * Kovnator Naum, Kaiju 42-6., 229700 Liepaja Latvio. tm. pri dt, precipe pri E-instruado, tradicioj, kuirarto, historio, politiko, ludoj kaj infanedukado. Kolektas bk kaj esp-ajxojn. * * * Ngonda Ebwabwa Athanase, B.P. 975., Kin-Limete Zairo komencanto dez kor. tm. pri div. temoj precipe pri kulturo, vojagxoj kaj turismo. * * * Katharina Richter, str. der DSF 24., D-W-2820 Hagenow Germanio pri lingvoj, literaturo, muziko, dancarto. * * * Jana Sxvirgova, Vasjucenka C-4., CS-69151 Lanzhot, Cxehxh-Slovakio, pri historio kaj muziko. * * * Jolanta Jakubczyk, str. Jagelly 7D/36., PL-14-100 Ostroda Polio; botaniko, zoologio, geografio, arto-historio. Dez. intersxangxi pm., bk. turismajn prospektojn. * * * geedzoj C.&A.Jong, Roland Holsstraat 69B., NL-4819 HN Breda Nederlando, Manouli Mohamed Ossefoua, BP. 388., Ouagadougou Voltaland Burkina Faso. * * * Judit Szabo, Tolbuchin u. 12., H-2131 God, Hungario. Sxatas legi, kudri kaj kajakadi. Kor.dez. kun 16-17 jaraj britaj aux francaj geknaboj. * * * Katalin Pordany, Eotvos u. 12., H-7013 Cece, Hungario, Kor. dez. kun usona aux sveda knabo 17-20 j. * * * Jozsef Csoka, Petofi u.9., H-4164 Bakonszeg, Hungario interesigxas pri desegnado, korespondado, aforizmoj, anekdotoj kaj pri bk. Dez. kor. kun Usonanoj, japanoj, germanoj aux kun cxiuj. * * * E-grupo "Alfabeto" gvid. Boris Hanukajev, ul. Aziza Aseva pr. 4, d. 4., Mahackala-Respul 367015 Rusio, Dagestan 22 gimnazianoj, 14-17 jaraj sercxas leterkontaktojn kun diversaj partoj de la mondo. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Tria Internacia Koresponda GO-Turniro EGLI (Esperantista Go-Ligo Internacia) alvokas cxiujn Go/Vejcxi/Baduk- ludantojn esperantistajn partopreni en tutmonda Go-turniro. Mattias REIMANN, Platz der Freiheit 20, D-O-5503 Ellrick, Germanio * * * Esperanto-Centro en Poprad ofertas sian kongresejon por unuopuloj kaj grupoj, cxu lernejaj, cxu laborejaj, movadaj. Tranokto 66KCS, 3-foje mangxoj 90KCS/tago. Dispone al vizitantoj estas kuirejo, fajrejo, buso kaj buseto, proksimaj belaj ekskursejoj. Pliajn detalojn petu de: Slovakia E-Asocio, Soboske Nam. 6, CS-05801 Poprad, Cxehxo-Slovakio. * * * Adventistoj vivas pli longe ol aliaj personoj. Kial? Ekkonu la sekreton pri ili pere de senpaga Biblia kurso cxe Krystyna Poreda, S..P.70, PL-43- 100 Tychy, Pollando. * * * Kroatia Esperantista Unuigxo ofertas pliajn gastigantojn de PASPORTA SERVO, kies adresoj ne povis aperi en la aktuala adresaro pro malfruo, pro milito. KEL, Marija Belosxevicx, Trg burze 2, HRV-41000 Zagreb ************************************************************************* POR VIA NOTLIBRO //////////////// Jen adresoj de kelkaj antauxnelonge fonditaj esperanto-asocioj. Konzaktu ilin! Nepala Esperanto-Asocio, Quest Language Institute, Kamalpokhari, Kathmandu, nepalo Singapura Esperanto-Asocio, c/o 372, East Coast Rd., 1542 Singapore Tajvana Esperanto-Asocio, Wang Chung-Yi, No.13,2 Alley, 40 Lane, Chung Yung Street, Shih Lin, Taipei, Taiwan Anatolia Esperanto-Asocio, Bekir Karayel, Bogaz Sok, 22/3 Gaziosmapasa/ Ankara, Turkio, Telefakso: +90-4-1678184 Bangalora Esperanto-Centro, c/o s.s Pradhan 97, 24th cross, III Block East, Jayanagar, Bangalore, 560011 Hindio Malajzia Esperanto-Asocio, sekretariino f-ino Siva Devi, 42 Lorong Kampong Pandan, 55100 Kuala Lumpur, Malajzio Esperanto-Grupo de Porto Moresbio, c/o John Shadlow, Geography Department, University of PNG, Box 320, N.C.D., Papua New Guinea Esperanto-Grupo de Bangkok, c/o Pho Thamkhajadpaikun, 42, Areesamphan 5, Rama 6 Rd., Phyathai, Bangkok 10400, Thailando ************************************************************************* LINGVO ////// Kompreneble ankaux aliaj rajtas kontribui, nur cxi estu ne pli longa ol ekzemple la cxi suba. Bernard GOLDEN La slavismo "je la nomo de" =========================== Slavicmoj estas vortoj kaj esprimoj uzataj en esperanto laux neinternacia maniero pro lingvaj kutimoj de homoj, kies gepatra lingvo apartenas al slava lingvofamilio. Slavismoj estis uzataj tre frue en la historio de la Internacia Lingvo, ecx de Zamenhof mem. Rimarko en Plena Ilustrita Vortaro (PIV) klarigas, ke "la Zamenhofa uzo de mueli en la senco 'sensence babili' estas evitenda rusismo". La sekvaj citajxoj ilustras alian slavismon: a. "Teatro je la nomo de Antoni Grabowski el Varsovio", b. "... la centra regiona biblioteko je la nomo de Pusxkin ...", c. "... Samarkanda Sxtata Universitato je la nomo de Aliser Navoij...", d. "Moskva publika biblioteko de la nomo de Lenin". Tiu maniero indiki la nomon de institucio aux organizmo havanta en sia titolo personan nomon estas tipe rusa kaj pola. En la rusa titolo Biblioteka imieni Lenina kaj la pola Uniwersytet imienia Adam Mickiewicza, la vortoj - imieni kaj imienia signifas "laux la nomo de". Jena ekzemplo trovigxas en la rusa-esperanta vortaro de Bokarev: zavod imieni Kirova - uzino (je la nomo de) Kirov". La enkrampigo de "je la nomo de" indikas, ke gxi ne estas bezonata. Uzino Kirov suficxas, same kiel Biblioteko Lenin kaj Universitato Adam Mickiewicz. Apogo de tio estas la nomformo en alilingva traduko. Jen la anglaj versioj: V.I. Lenin Library kaj Adam Mickiewicz University. La sekvaj ekzemploj cxe UEA ilustras akcepteblajn formojn: Biblioteko "Hector Hodler", Fondajxo "Canuto", Societo "Zamenhof" ktp. La personaj nomoj apartenas al iniciatinto, fondinto aux honorita persono. Se oni volas indiki, ke temas pri ies privata loko aux organizmo, oni metu la prepozicion "de" antaux la persona nomo: la biblioteko de Hector Hodler, la cxambro de Stefano La Colla, ks. el Kooperativa Stelo, 1991 ************************************************************************* MOVADA LERNEJO ////////////// kotizoj: aligxkotizo: kutime estas mono pagenda por rajti cxeesti la renkontigxon (por la "etoso") kun kongresaj dokmentoj, nomsxildo, enirbiletoj. Gxi ne signifas antauxpagon. partoprenkotizo: inkluziva kaj la aligxon (iujn gxi supre menciitajn servojn) kaj cxiuj aliajn bazajn servojn dum la restado, kiel mangxoj, tranoktado kaj povas inkluzivi foje transporton (dum la renkontigxo mem, inter programeroj), sed ekskursojn de la renkontigxejo aliloken nur se aparte menciitaj. restadkostoj: plejparte signifas mangxo kaj tranoktokostojn, tiel, ke aligxkotizo + restadkostoj = partoprenkotizo, sed ankaux okazas, ke organizantoj ne aparte kalkulas programkostojn, sed tio jam inkluzivas en restadkostoj, aux nur kotizo, kutime se la organizantoj ne volas oferti partoprenon nur al la programo (vd. memzorgantoj). antauxpago: por pli certigi aligxon, mendon de ajna servo, gxi povas koncerni ajna specon de kotizo, ajna procento de gxi dependas de lokaj kondicxoj. memzorganto: tiu, aligxis kaj partoprenas la renkontigxon sen pagi kaj sen ricevi mangxojn kaj tranoktejon. Kelkloke tamen estas ofertata amaslogxejo, kiel planko en gimnastikejo por krompago. ************************************************************************* LASTMINUTE ////////// Latvia Internacia Printempo =========================== (LIP-92) 30.04 - 05.05.92, Latvio Agrable alloga estas la partoprenkotizo (sxajne por eksterlandanoj): 20 USD. (Laux Koncize nov-dec/91). Espereble gxi inkluzivas cxiujn kostojn de la restado. Okazos lauxplane: prelegoj kaj diskutoj pri kulturaj, sciencteknikaj, ekonomiaj aferoj, komerco kaj turismo; ekskursoj al Riga, Jurmala kaj Singulda, belarta konkurso. Pliaj informoj: Latvia Esperanto-Asocio, P.k. 150, Riga 50, Latvio Tel: 361-395 Telefakso: 555-983 ************************************************************************* Antauxkongreso de UK en Prago ============================= La antauxkongreso de la cxi-jara UK okazos en la 'najbara' cxefurbo Prago inter 19.07.91 kaj 25.07.91. La semajna programo antauxvidas interesajn ekskursojn en la milvizagxa urbo, al banlokoj, okazos internacia seminario pri Komenio, muzikaj koncertoj, distraj kaj amuzaj eventoj, - do vere bona okazo por interkonatigxi antaux la vienaj tumultoj. La prezoj varias depende de la logxkategorio kaj agxo. Esperantistoj el la ekssocialismaj landoj, el Azio kaj el Afriko plus la gejunuloj gxis 26 jaroj el cxiu lando havas specialajn rabategojn! La orientigaj prezoj: restado en hoteloj kostos 1290 NLG (kun kompleta priservo), la kotizo por 'nepagipovaj' landoj kaj por gejunuloj en studenthejmo estas inter 105 kaj 170 NLG. (Pli detalaj informoj en la postaj numeroj). Petu pliajn informojn, kaj aligxilojn cxe: Cxehxa Esperanto Asocio, str. Jilsta 10, Prago 1, CS-110-01, Cxehxo-Slovakio. ************************************************************************* RICEVITE //////// Elsendohoroj en UTC /Universala (Grevicxa) Tempo. Mez euxropa vintra tempo = UTC + 1 horo Pliajn informojn pri la programoj petu rekte cxe la redakcioj. Viaj komentoj pri la auxdebleco kaj enhavo estas bonvenaj al la redakcioj kaj helpas altigxi ilian reputacion, foje ecx pluvivon. CxIUTAGE -------- 11.00-11.30 Pekino, (por Japanio kaj Koreio) 43.13m (6955 kHz), 31.64m (9480 kHz). Radio Pekino, Esperanto-fako, Beijing, Popola Respubliko Cxinio. 13.00-13.30 Pekino, (por Sudorienta Azio) 25.75m (11650 kHz), 19.78m (15165 kHz). 14.30-14.55 Varsovio, 31.50m (9523 kHz), 41.18m (7285 kHz), 41.99 (7144 kHz), 48.90m (6135 kHz), 49.22m (6095 kHz), 200m (1503 kHz). Radio Polonia, Esperanto-Redakcio, Posxtkesto 46, PL-00950 Warszawa, Pollando. 20.00-20.30 Pekino, (por Euxropo) 40.51m (7405 kHz), 40.16m (7470 kHz), 30.10m (9965 kHz). 21.30-21.55 Varsovio, 200m (1503 kHz), 49.22m (6095 kHz), 48.90m (6135 kHz), 41.99m (7144 kHz), 41.18m (7285 kHz). 22.30-23.00 Pekino, (por Centra kaj Suda Ameriko) 31.64m (9480 kHz), 31.50m (9525 kHz). LUNDE ----- 13.30-13.40 Bern, 75.28m (3985 kHz), 48.66m (6165 kHz), 31.46m (9535 kHz), Svisa Radio Internacia, Esperanto-fako, CH-3000 Bern 15, Svislando. 23.00-23.30 Vilnius, 25.45m (11790 kHz), 21.99m (13645 kHz), 19.76m (15180 kHz), 19.41m (15455 kHz), 19.37m (15485 kHz). Nur kvar minutoj (kutime la finaj) kadre de anglalingva elsendo. Litova Radio, Esperanto- fako, LT-232674 Vilnius, Litovio. MERKREDE -------- 07.45-07.55 Bern, (por Malproksima Oriento kaj Pacifiko) 31.38m (9560 kHz), 21.92m (13685 kHz), 16.98m (17670 kHz), 13.83m (21695 kHz). 10.45-10.55 Bern, 22.00m (13635 kHz), 19.27m (15570 kHz), 16.83m (17830 kHz), 13.78m (21770 kHz). 13.15-13.25 Bern, (por Proksima Oriento kaj Azio) 40.11m (7480 kHz), 25.65m (11695 kHz), 22.00m (13635 kHz), 19.27m (15570 kHz), 16.83m (17830 kHz), 13.83m (21695 kHz). 15.15-15.25 Bern, (por Proksima Oriento kaj Orienta Afriko) 21.92m (13685 kHz), 19.44m (15430 kHz), 16.83m (17830 kHz), 13.87m (21630 kHz). 17.15-17.25 Bern, (por la tuta Afriko) 30.35m (9885 kHz), 25.09m (11955 kHz), 19.32m (15525 kHz), 16.83m (17830 kHz), 13.78m (21770 kHz). 22.15-22.25 Bern, (por Suda Ameriko) 30.58m (9810 kHz), 30.35m (9885 kHz), 24.93m (12035 kHz), 19.27m (15570 kHz). JxAUxDE ------- 01.15-01.25 Bern, (por Centra kaj Suda Ameriko) 48.98m (6125 kHz), 48.90m (6135 kHz), 31.09m (9650 kHz), 30.35m (9885 kHz), 24.93m (12035 kHz), 16.92m (17730 kHz). 03.15- 03.25 Bern, (por Norda Ameriko) 48.90m (6135 kHz), 31.09m (9650 kHz), 30.35m (9885 kHz), 24.93m (12035 kHz). 05.40-05.55 Vatikano, 186m (1611 kHz), 48.50m (6185 kHz), 40.70m (7365 kHz), kaj FM 96.3 MHz. Radiovaticana, Esperanto-fako, Piazza Pia 3, I-00193 Roma, Italio. 13.30-13.40 Bern, kiel lunde. 13.30-14.00 Budapest, en multaj frekvencoj (de la radioprogramo Kossuth) en la t.n. orient-euxropa FM-bendo (OIRT: 62-74 MHz). Regiona auxskulteblo. 21.20-21.30 Tallin, 290m (1035 kHz), 50.63m (5925 kHz). Estona Radio, Esperanto-fako, EST-200100 Tallin, Estonio. 22.30-23.00 Vilnius, 451m (666 kHz), 49.18m (6100 kHz). Kvar minutoj, kiel lunde. SABATE ------ 12.30-12.40 Bern, kiel lunde. 20.00-20.20 Roma, 41.24m (7275 kHz), 30.90m (9710 kHz), 25.42m (11800 kHz). Radio Roma, Esperanto, C.P. 320, Centro Corrispondenza, I-00100 Roma, Italio. Sesfoje Bern, kiel merkrede. DIMANCxE -------- 01.15-01.25 Bern, (por Centra kaj Suda Ameriko) kiel jxauxde. 03.15-03.25 Bern, (por Norda Ameriko) kiel jxauxde. 04.05-04.30 Vieno, 48.74m (6155 kHz), 21.85m (13730 kHz), 19.60m (15410 kHz). O.R.F., Esperanto-fako, A-1136 Wien, Auxstrio. 08.00-08.20 La Habana, (por Norda Ameriko kaj Pacifiko) 25.35m (11835 kHz). Radio Habana Cuba, Esperanto-sekcio, Apartado 70-26, la Habana, Kubo. 09.20-09.30 Tallin, kiel jxauxde. 13.05-13.30 Vieno, 48.74m (6155 kHz), 25.47m (11780 kHz), 21.85m (13730 kHz), 19.42m (15450 kHz). 17.00-17.30 La Habana, (por Ameriko) 25.51m (11760 kHz), 25.26m (11835 kHz), 19.46m (15415 kHz), 16.90m (17750 kHz), 16.86m (17795 kHz). 18.30-19.00 La Habana, (por Euxropo) 25.10m (11950 kHz), 19.45m (15425 kHz), 16.88m (17770 kHz). 20.20- 20.30 Vatikano, 570m (526 kHz), 196m (1530 kHz), 48.04m (6245 kHz), 41.38m (7250 kHz), 25.55m (11740 kHz), kaj FM 93.3 MHz, 105.0 MHz (ankaux en festotagoj). 22.45-23.00 Zagrebo, 262m (1125 kHz, 1143kHz), 11508 MHz. Radio Zagreb, Esperanto-fako, HRV-41000 Zagreb, Kroatio. 22.00-22.20 La Habana, (por Euxropo) 19.45m (15425 kHz), 16.88m (17770 kHz). 22.30-23.00 La Habana, (por Ameriko) 31.19m (9620 kHz), 25.10m (11950 kHz), 19.50m (15385 kHz), 16.82m (17835 kHz). DREKTITAJ ONDOJ --------------- Vieno: 15410 kHz al Proksima Oriento; 11780 kaj 15450 kHz al Malproksima Oriento. ALIAJ STACIOJ ------------- (regiona auxdebleco; horoj la loka tempo) Brasil: Sorocaba (ZYK669), 1080 kHz, sabate, 19.00-20.00h; Rio de Janeiro (ZYJ462), 1400 kHz, dimancxe, 08.00-08.15h (Brazila Spiritisma Federacio), kaj merkrede 10.00-20.30. Radio Libera Ondo, Trieste, FM 89 MHz, merkrede kaj vendrede 15.00-16.00 (Via Machiavelli 9, I-34100 Trieste, Italio.) Radio FMR, Esperanto Redakcio, 9 bis av, Frederic Estebe, F-31200 Toulouse, Francio, 89.1 MHz, merkrede 13.00-14.00, vendrede 16.00-17.00. ************************************************************************* PROKSIMAJ LIMDATOJ ////////////////// 15.04-21.04, La Salle (Aosta), Italio, 15-a Internacia Junulara Festivalo. 30.04-05.05.92, Latvio, Latvia Internacia Printempo (LIP-92), sur p.7. 31 de marto, limdato por Belartaj Konkursoj de UEA en 1992, sur p.4. 1-a de aprilo, aligxo al la UK, Vieno, venonta kategorio nur surloke. 17-20 aprilo PASKO (?), Sandra van de Hoef, Spijkerpad 89, NL-7415 AT Deventer, Nederlando, Tel: (+31) 5700 30571. 18-a de marto, aligxo al Berlina Arbara Renkontigxo 24.04-03.05, por eksterlandanoj rabato 20-10(!)% depende de lando, Michael Peters, Steglitzer Damm 32, D-Berlin 41, Germanio, Tel: (+49-30) 7969740. 17-20 aprilo, SAT-amikara kongreso, Simonne Bernard, 171, rue Raymond- Poincare, F-33110 Le Bouscat, Frabcio. 23-27 marto, Internacia Konferenco de AIS en Karla unversitato en Prago, sur p.6. 27.03-04.04 AIS provsesio, apud Prago, sur p.6. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkeszt"seg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj arikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor