INTERNACIA KALENDARO
de Esperanto-aranĝoj
- 2017 -


- Se mankas iu renkontiĝo, anoncu ĝin!
- Por havi la aktualan version refreŝigu, reŝargu la paĝon!


5 - 8. januaro
XXXV. Poludnica 2017 – en Malaltaj Tatroj, Slovakio. Poludnica 2017 - renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Ĉefa temo: geokaŝado. Inf.: Ján Vajs, (SMOPaJ), Školská 4, SK-031 01 Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com

6 - 15. januaro
Kongreso kaj somerkursaro 2017 – en Brisbano, Aŭstralio. Speciala gasto: JoMo, kantisto bone konata en Esperantujo. Programo enhavas erojn: kursoj de E-o, fama aŭstralia aŭtoro Trevor Steele parolos, teatro kaj muziko, bankedo, ekskursoj, jarkunveno. Loko: International House, 1/5 Rock St, St Lucia QLD 4067, vidu Google-mapon. Inf.: Aŭstralia Esperanto-Asocio, GPO Box 2122, Melbourne VIC 3001, Aŭstralio. Tel: pere de Kam Lee +(03) 6225 1474. Rete: info@esperanto.org.au

21 - 27. januaro
Kanta Esperanto-Kurso "Septima" – en Kievo, Ukrainio. Kursgvidanto - aŭtoro de refrena metodo kaj kanta kurso "SEPTIMA" Vladimir Soroka (PIGO) - La kurso daŭros kiel kutime dum 7 tagoj. Ĝi baziĝas sur la rekta kaj refrena metodoj, kiuj 100% garantias parolan praktikon ekde unuaj minutoj de la kurso. TE-AMA etoso garantiatas. Inf.: Vladimir Soroka, rete: interkulturo@gmail.com


8. februaro
Esperanto, internacia lingvo – en Trier, Germanio. Enkonduka seminario pri Esperanto; bazo de pli ampleksa kurso, se sufiĉe da partoprenantoj troviĝos. Inf.: Christoph Klawe klawe@uea.org

10 - 12. februaro
Komuna staĝo de Koreaj kaj Tajvanaj Esperantisoj – en Pintung, Tajvano. Lingva, kultura kaj amikeca komuna staĝo en Pingtung. Inf.: Reza Kheirkhan, No.105, Chongqing Rd,. Pingtung City, Pingtung County 900, Taiwan (R.O.C.). Rete: Rezamenhof@yahoo.com

11. februaro
Esperanto-kurso – en Herzberg am Harz, Germanio Intensa lernado de baza gramatiko kaj utila vortprovizo. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

11 - 18. februaro
24-a E-Korusa Semajno ĉe Pireneoj – en La BASTIDE-sur-l'HERS - Okcitanio, Francio. De pli ol dudek jaroj ni akceptas gekorusanojn (ne nur E-lingvajn pro varbemo), kiuj venas por plurvoĉe kanti ĝis koncerteto sub gvidado de ne franca korusestro; la ĉi-jara estos Rineke Hoens el kanto-grupo Akordo, profesia korusestrino. Inf.: Jorgos ESPERANTO, Mirevia, Le Village FR-11 420 LAFAGE, Francio. Rete: Jorgos tutpeko@aliceadsl.fr

13 - 17. februaro
Februara staĝo – en Bouresse, Francio. Pluraj niveloj (komencantoj, komencintoj, progresintoj). Gvidanto: Ansofi Markov. Ebleco ekzameniĝi de FEI sabate la 18an de februaro
. Inf.: KVINPETALO Esperanto-Centro, 4 rue du Bureau, FR-86410 BOURESSE, Francio. Tel.: +33(0)549 034 314. Rete: informoj@kvinpetalo.org

 Antaŭ-Printempa Esperanta Renkontiĝo (APERo) – Antaŭ-Printempa Esperanta Renkontiĝo (APERo)

23 - 26. februaro
Antaŭ-Printempa Esperanta Renkontiĝo (APERo) – apud Moskvo, en Zvenigorod, Jerŝovo. – "APERo" estas tradicia aranĝo de Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI), lige al ĝia naskiĝtago en 1995. Celo de la aranĝo estas paroligo de esperantemuloj en bonetosa amika rondo, klerigo de scivolemuloj, kaj kutimigo de novuloj al modela E-parolanta E-renkontiĝo - do dum la aranĝo oni ne uzas alian lingvon krom Esperanto... :-) Bona etoso kaj amika rondo atendas kaj novulojn kaj la spertulojn. Inf.: Mirina Gonĉarova, rete: mirinda.strigo@gmail.com, tel: +7-905-7966199, +7-495-5930575

24 - 26. februaro
77a GEA-Studsesio – en Herzberg am Harz, Germanio. Studmodulo pri Esperanto kaj medicino (en kunlaboro kun UMEA), kun 8-hora oficiala kurso por Unua Helpo far Frank Lappe. Komuna esplorado de fakaj gazetoj, fakvortaroj, libroj rilate al medicino, ktp. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

26 - 27. februaro
5-a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento – en Campina Grande-PB, Brazilo

26 - 28. februaro
19-a Nordorienta Esperanto-Renkontiĝo – en Campina Grande, Brazilo. Tradicia nordorienta renkontiĝo dum karnavalo. Festo, diversaj prelegoj, kantado kaj arkeologiaj promenadoj. Inf.: Fondaĵo Sistêmica, BR- 53429-130, jntci@hotmail.com

26. februaro - 8. marto
12a Internacia Himalaja Renkontiĝo – en Kathmanduo, Nepalo. Bona montara vido. Nord-orente de Pokhara je 2000 mertroj alteco de la marnivelo. ĝi situas sub la ombro de Annapurna II kaj Lamjung Himal. Ĝii estas dua plej granda Gurung vilaĝo de Nepalo. La vojaĝantoj povas spekti bonprotektitan ekzempleron de tradicia Gurung kulturo, vivmaniero de la lokaj homoj kaj manfaritaĵoj (ezemple vestkudrado, bambuaĵoj k.t.p). Oni ankaŭ povas spekti bonan naturon kaj antikvan farunmuelilon en tiu loko. Inf.: Nepala Esperanto-Asocio, GPO Box 10518, Kathmandu. Nepalo. Rete: nespa.1990@gmail.com


3 - 5. marto
Studsemajnfino – en Stevensbeek, Nederlando. Esperantaj kursoj en diversaj niveloj. Inf.: Esperanto Nederland, Arubastraat 12, NL- 9715 RW Groningen, Nederlando. Rete: studsemajnfino@esperanto-nederland.nl

4 - 11. marto
Mediteranea Esperanto Semajno = M.E.S.2017 – en Les Issambres en Restadejo Val d'Esquière (Lazura Marbordo), Francio. Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... kursoj, ekskursoj, distraj vesperoj. Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR-83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.: +33(0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d'Or, rue du Progrès, FR-83600 Fréjus, Francio, rete: kris_grai@hotmail.fr, tel.: +33(0)4 94 95 66 18

14 - 19. marto
Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo 2017) – en Vinjalo (Viñales), Pinar del Río, Kubo. Kunsido de la Komitato de KEA. Elektoj. Tago de Informado. Seminario kaj trejnado. Tago de Instruado. Instruista Seminario. Ekzamenoj. Kunsido de la Kuba ILEI-Sekcio. Tago de Utiligo. Spertoj, konsiloj. Ekskursoj. Artaj vesperoj. Koncertoj kaj multo alia. inf.: Alberto F. Calienes, KEA, Poŝtfako 5120, CU-10500 La Habana, Cuba. Rete: acalienes@gmail.com

17 - 19. marto
11-a BIERo – en Náchod, Ĉehio. Promenoj, ekskursoj, ludoj... (Bonvolu ne peti invitleteron.). Inf.: rete: E-mental´ e-mentalprago(ĉe)seznam.cz

17 - 19. marto
Semajnfinaj lingvokursoj – en Herzberg am Harz, Germanio. Diversnivelaj Esperanto-kursoj (A1-B2), intensa lernado, multe da konversaciado. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio.Rete: esperanto-zentrum@web.de

 Festado de la 60-jariĝo de CDELI Festado de la 60-jariĝo de CDELI

18. marto
Festado de la 60-jariĝo de CDELI – evento 1, en La Chaux-de-Fonds (NE), Svislando. Stud- kaj preleg-sabato, festanta la 60-jariĝon de la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), en la Biblioteko de la urbo, La Chaux-de-Fonds. Prelegoj, prezentadoj de Luc Allemand, d-ro Tazio Carlevaro, Nancy Fontannaz, Claude Gacond, Stefano Keller, Nicole Margot kaj Mónika Molnár. Inf. Asocio Amikoj de CDELI, Bibliothèque de la Ville, Strato Progrès 33, Poŝtfako 3034, CH-2303 La Chaux-de-Fonds (NE), Svislando. Tel.: +41 32 967 68 42, rete: cdeli60@cdeli.org

21 - 31. marto
SemEo - Semajno de Esperanto – en Toulouse, Francio. Semajno por festi kaj ĝui nian lingvon. Okazos prelego de Chuck Smith pri Amikumu, stud-kurso, speciala radio-elsendo kaj koncerto de IDC. Inf.: Esperanto-Centro de Toulouse esperanto.toulouse@free.fr

24 - 26. marto
Printempa Esperanto-Kunveno 2017 – en Amougies, Belgio. PEKO estas LA okazo por esperantigi viajn amikojn kaj familianoj. NEPRE invitu viajn amikojn, genevojn, genepojn, najbarojn, E-lernantojn... Ni ofertas senpagan partoprenadon al la 10 unuaj adoleskuloj - kiuj-neniam-partoprenis-E-eventon!. Inf.: Centre Protestant d'Amougies, Verte Voie, 16, FR-7750 Amougies, Belgio

 18-a Israela Kongreso 18-a Israela Kongreso. Aŝkelon

30. marto - 1. aprilo
18-a Israela Kongreso – en Aŝkelon, Israelo. La marborda urbo situas 57 km (45 minutoj) sude de Tel-Avivo. La kongreso okazos en la moderna 4-stela apudplaĝa hotelo Leonardo a kosto por persono por nokto en duobla ĉambro estos 380 NIS. Nia artista gasto estos Edgar de Asorti. Koncertoj: Asorti kaj Bronŝtejn. Por eksterlandanoj la tuto (du noktoj+maten- kaj vespermanĝoj) 180 eŭroj. La tradicia 5-taga ekskurso (Jerusalemo, Morta Maro, Eilat kaj Petra) okazos la 26-30.3 kaj kostos 600 eŭrojn. Postkongresa ekskurso al Haifa, Ako, Nazareto kaj Tiberiado 2-4.4. 300 eŭroj. Aliĝo: eli@esperanto.org.il

31. marto - 3. aprilo
10-a Mezorienta Esperanto-Kunveno kaj 1-a Kaŭkaza Esperanto-Kunveno – en Kutaiso, Kartvelio. Renkontiĝo de esperantistoj el kaŭkazaj kaj mezorientaj landoj en Kartvelio en la jaro 2017-a. Programo: prelegoj, ekskursoj, artaj aranĝoj! - kun postaj ekskursoj dum la semajno, unu el kiuj en Armenio. Inf.: mezorienta.kunveno@esperanto.org

31. marto - 7. aprilo
Ekskurso al IRANO – en Tehrano, IRANO. Bonvenon al Irano!. Inf.: Turisma Agentejo, No 53, Golshahr lane, Afrika Ave,Tehran, Kimiya Travel Agency, Irano.Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com


1. aprilo
Memore al la 300-a Kurso de Esperanto – en Seulo, Koreio. Priskribo: Festo Memore al la 300-a Esperanto-Kurso de Seula Esperanto-Kulturcentro. Inf.: Seula Esperanto-Kulturcentro, 11-2 Jungku, Seulo,Koreio. Rete: esperanto@saluton.net

3 - 7. aprilo
Staĝo pri tradukado – en Bouresse, Francio. Kun Brian Moon. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. Inf.: KVINPETALO Esperanto-Centro, 4 rue du Bureau, FR-86410 BOURESSE, Francio. Tel.: +33(0)549 034 314. Rete: informoj@kvinpetalo.org

5 - 9. aprilo
Korusa renkonto de Interkant' – en Baugé, Francio. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

7 - 9. aprilo
78a GEA-Studmodulo – Herzberg am Harz, Germanio. Prelegoj, diskutado, multe pri Zamenhof, la familio, historio, politiko, ktp. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

8. aprilo
Memorfesto kaj inaŭguro de la Zamenhof-placo Loko (urbo, lando): Herzberg am Harz, Germanio. Tuttaga programo: 14:00 inaŭguro de la Zamenhof-placo, muzikprogramo ĉe la Zamenhof-monumento, vizito al la Welfkastelo, festkunveno en la Esperanto-Centro. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

10 - 14. aprilo
Pedagogia staĝo – en Bouresse, Francio. Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj gvidos 5-tagan seminarion celantan pripensi kaj praktike prepari intervenojn enkadre de TAP/NAP en la elementaj lernejoj, kaj atelierojn en gimnazioj kaj liceoj. Inf.: Kvinpetalo, 15 rue du Lavoir, FR-86410 BOURESSE, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org

– Printempa Semajno Internacia, PSI

10 - 17. aprilo
Printempa Semajno Internacia (PSI) – en Essen, Germanio. Printempa, familia kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj, malferma por ĉiuj generacioj. Inf.: Germana Esperanto-Asocio, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin, Germanio. Rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

12 - 18. aprilo
41a Internacia Junulara Festivalo – en Castione della Presolana, Bergamo, Italio. Ĉu vi volas viziti la belajn montaroj de regiono Lombardio en vilaĝo sufiĉe eta por esti trankvila kaj sufiĉe maleta por havi ĉion bezonatan? Kaj fari tion loĝante en ĉarma kaj komforta feridomo, malmulte pagante kaj tre multe amuziĝante? Do venu al la Internacia Junulara Festivalo 2017, la plej fama junulara esperanta renkontiĝo en Italio! La ĉijara temo rilatas al internacia paco kaj milita kaj religia. Estas grave kaj rimarkinde, ka la 14-an de aprilo estos la centjara datreveno de la morto de Zamenhof, kaj do speciala tago estos organizita honore al li. Inf.: Informitale, Itala Esperanto-Federacio fei@esperanto.it, Itala Esperantista Junularo iej@esperanto.it, via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italio, Tel/fax.: +39 02 58100857

14. aprilo
Memortago "Doktoro Zamenhof" – en Herzberg am Harz, Germanio. Memortago okaze de la 100a datreveno de la morto de L. L. Zamenhof. Inaŭguro de ekspozicio pri Zamenhof en la Esperanto-ĉambro en la Kastela Muzeo. Memorhoroj kun fotoj, albumoj, kunveno kun festo ĉe la Zamenhof-monumento. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

14. aprilo
Bjalistoka Flash mob en Esperanto – en Białisztok, Pollando. Inf.: Bjalistoka Esperanta Societo, rete: karczewskaela@gmail.com

14 - 22. aprilo
7-a PRINTEMPaS – en Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Zsófia Kóródy el Herzberg, Marion Quenut kaj Christophe Chazarein el Toulouse, konferencoj kun Mireille Grosjean. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

15 - 18. aprilo
Satamikara kongresoen Nanto, Francio. Kongreso de la laboristaj esperantistoj ĉefe el Francio sed malfermita al ĉiuj. Inf: lucette/lumeto éCHAPPé 44230 saint sébastien sur loire, rete: lucette.lumeto@laposte.net

16 - 20. aprilo
AMO-seminario (Aktivula Maturigo) – en Baugé, Francio. Kiel modernigi la instruadon de Esperanto kun la novaj teknikaĵoj? - kun Sara Spanò kaj Stefan MacGill. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete. kastelo@gresillon.org

21 - 22. aprilo
KER-ekzamenoj dum PRINTEMPaS – en Baugé, Francio. Internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) post intensaj kursoj. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

21 - 23. aprilo
Aranĝo "Verda Szczecin" – en Szczeczin, Pollando. Inf.: Pola Esperanto-Asocio filio en Szczeczin

21 - 23. aprilo
Zamenhof-Omaĝo – en Berlin, Germanio. Omaĝo al Ludoviko Zamenhof okaze de lia 100-a mortotago en aprilo 2017. Scienca simpozio, podia interparolado, busekskurso tra Berlino, festa vespero, matentagmanĝo. Aranĝo de Esperanto-Ligo Berlin (ELB) kunlabore kun GEA. Inf.: Lu Wunsch-Rolshoven por Esperanto-Ligo Berlino, Wiclefstr. 9, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperanto@gmx.de

21 - 28. aprilo
7-a internacia kongreso de AEH – en Hodonín, ĉe Kunštát, Ĉehio. Okazas kongreso kaj tuj poste ĝis 28-a de aprilo, sekvas lingva seminario. Trejnado de lingvokonoj, ekskursoj, prelegoj, amuzo... Inf.: Lenka Angelová, Asocio de E-handikapuloj, Na Okrouhlíku 953, CZ-530 03 Pardubice, Ĉehio. Rete: aeh@esperanto-aeh.eu

22 - 23. aprilo
19-a Esperanto-Konferenco de Alp-Adrio – en Brežice, Slovenio. Temo: 130 jaroj de esperanto-movado, 100-jariĝo de morto de L. l. Zamenhof, kaj Alp-Adriaj regionoj. Kulturaj, amuzaj programoj, miksita kantkonkurso, hejma recitgrupo, turisma porgramo (aŭtobuse)

23 - 28. aprilo
4-a Printempa Migrado – en Pontarlier, Francio. Migrado en montaro Ĵuraso por ĝuemaj esperantistoj! Inf.: Olivier BUISSON, 4, rue Paul Lippe, FR-21000 Dijon, Francio. Rete: obuisson@live.fr

27 - 29. aprilo
1-a Kunveno de Sudorientazia Junularo, KSJ – alinome KUŜEJO, komuna aranĝo de gejunuloj en Sud-Orienta Azio. en Ayutthaya, Tajlando. Eventejo en Facebook: ĉi tie Organizantoj: Warut Bunprasert, rete: warut92@gmail.com, tel: +66(0)846702011 kaj Wongsakorn Teerakanok (Mateo) volker11599@gmail.com, kaj Bharuj Rojanasoonthon (Ĵaz), 9roommate@gmail.com

28 - 30. aprilo
Zamenhof - 100 en Varsovio – en Varsovio, Pollando. Solenado okaze de 100-a mortodatreveno de LLZ.: prelegoj, ekspozicio, promenado laŭ spuroj de Ludoviko. Multlingva legado de libro en Zamenhof-strato. Solena ceremonio ĉe la tombo de la Majstro. Bonvenon al Varsovio kie LLZ. vivis, laboris, kreis Esperanton kaj ripozas por eterne. Inf.: Pola Esperanto Asocio, PZE ul.gen.W. Andersa 37/59a, PL-00-159 Warszawa, Polska. Rete: peaestraro@gmail.com

28. aprilo - 1. majo
4-a Centrejo – en Bartošovice, Ĉehio. Junulara renkontiĝo en orienta Ĉehio, en belega kastelo de la urbeto. Okazos diversaj ekskursoj, trejnadoj, ligvaj kursoj, amuziĝo... simple bunta programo por ĉiuj. Ne mankos unuamaja festumado. Inf.: ĈEJ, s. Haškova 2, CZ-638 00 Brno, Ĉehio. Rete: mladez.esperanto.cz

28. aprilo - 1. majo
Krokodila Renkontiĝo – en Arrout, suda Francio. Internacia renkontiĝo en vilaĝo de la pirinea montaro. Nokta stelumado, botanika promenado, debatoj, ludoj, diskutoj... Ĉiu partoprenanto sentu sin libera proponi aktivecon. inf.: Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo, 31, rue Franc, FR-31000 Toulouse, Francio. Rete: esperanto.toulouse@free.fr

28. aprilo - 2. majo
Mirinda Lviv – en urbo Lvovo (Lviv), Ukrainio. Esperanto-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la kultura ĉefurbo de Ukrainio. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. rete: volodomir@ukr.net

30. aprilo - 7. majo
Ekskurso al IRANO – en Tehrano, IRANO. Bonvenon al Irano!. Inf.: Turisma Agentejo, No 53, Golshahr lane, Afrika Ave,Tehran, Kimiya Travel Agency, Irano.Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com


1. majo
Ponta Festo – en Frankfurt (Oder), Germanio. Informstando dum publika aranĝo kun distraĵoj. Inf.: EABB – Ronald Schindler, rete: RonaldSchindler@web.de

1. majo
Pikniko: Tago de la laboro – en Porto Alegre, Brazilo. Esperantista pikniko ĉe Recanto Oriental, Parque da Redenção, Porto Alegre, Brazilo

3 - 5. majo
50-a Esperanto-Seminaro, Nagoya – en Nagoya, Japanio. Tutlanda E-seminario kun dek-hora leciono kaj ceteraj programeroj. Inf.: Japana Esperanto-Instituto (JEI), Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3 JP-162-0042 Japanio. Rete: sem@jei.or.jp

4. majo
4-a Irana Esperanto-Kongreso – en Tehran, irano. Loko: Kulturejo "Sazeman Barnameh Shomali"; Tehran, Ayatollah Kashani bulvardo, Shahid Baratlu strato, en la parko Maryam.

5. majo
4-a Irana Esperanto-Kongreso (IREK4) – en Tehrano, Irano. IREK4 okazas, kiam Tehrano ĝuos la plej bonan veteron dum la jaro kaj invitas ĉiujn samiedeanojn ankaŭ el aliaj landoj

5 - 7. majo
Ekvidu Ukrainion! – en Sudaukrajinsjk, Ukrainio. Estas evento por ŝatantoj de tendumado -- unu en la tuta ĉeno. Inf.: Ihor Glagolevsjkyj, 24, Velyka Arnatsjka, kv. 6, Odeso, Ukrainio, UA-65012. Rete: tourmaestro79@gmail.com

12 - 14. majo
36-a Pola Esperanto-Kongreso – en Bjalistoko, Pollando. En la programo: prelegoj, filmoprezentado, koncertoj, promenoj tra la Esperanto-urbo, malfermaj Esperanto-kursoj kaj ekskurso al la urbo Tykocin. Tuj antaŭ la kongreso, vendrede matene, Podlaĥia Libraro invitas al scienca konferenco dediĉita al Zamenhof. Aliĝilo rete plenigebla.. Ceteraj informoj en Facebook.. Inf: polaj-esperantistoj@yahoogroups.com

13 - 14. majo
Printempa amikeca renkontiĝo esperanta – en Ruse, Bulgario. Temo de la aranĝo estas Zamenhof-jaro. Inf.: Urba esperanta societo Libero, BG-7020 Ruse, ul. Pliska 36, Bulgario. Rete: grethe@abv.bg

13 - 16. majo
Ekskurso en Xi'an – antikva ĉefurbo de Ĉinio. Ekskurso en Xi'an, Ĉinio; Vizitindaĵoj en Xi'an: Antikva urba muro kiu ĉirkaŭrondas je 14 km centran parton de Xi'an, Muzeo pri Terakota Armeo, Historia muzeo, Dayan pagodo, Muzika fontano, Beiyuanmen malnovaj stratoj, Hua-monto, Hu-an-he (Flava) riverego, Koncerto pri Tang-dinastia muziko kaj danco, lokaj manĝejoj, noktaj surstrataj amuzoj ktp. Dum la ekskurso okazos prelego pri Silka Vojo; pri interrilata historio de Hanoj kaj Hunoj, prapatroj de ĉinoj kaj mongoloj. Vi ankaŭ spertos ĉinan Te-ceremonion kaj praktikos ĉinan kaj mongolan kaligrafiojn. Inf.: Mongola E-Societo kaj Xi'an Esperanto-Asocio, Huoju-lu, Bld #4, B510, 710043, Xi'an, China Rete: mn_esperanto@yahoo.comchielismo@qq.com

16 - 23. majo
Kongreso de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio – en Colmar, Francio. Jara kongreso de IFEF kun fakaj kunsidoj kaj ekskursoj en orient-Francia regiono Alzaco. Inf.: André Grossmann, 5 rue des Pyrénées, FR-68390 Baldersheim, Francio. Rete: laurent.vignaud@free.fr

18 - 22. majo
Interkultura Majrendevuo – en Vroclavo, Pollando. El la programo: urba kaj ŝipa promenado, koncerto, prelegoj, poliglota lingvokurso, kreado de hajko-poemoj. Inf.: Małgosia Komarnicka Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo, rete: informado.eo@gmail.com

18 - 28. majo
Esplorvojaĝo laŭ spuroj de antikvaj hunoj – en Ulanbatoro (Mongolio) - Pekino - Xi'an - Ordoso - Hoĥoto (Ĉinio). La hunoj estas prapatroj de mongoloj kaj tiamaj triboj en nordokcidenta Ĉinio. La hunoj multe influis al mongola kaj ĉina historio. Ni esplorvojaĝos laŭ spuroj de hunoj kaj okazigos la simpozion pri historio de Hunoj. Inf.: Mongola Esperanto-Societo kaj Xi'an-a Esperanto-Asocio, MN-12790, Nalaikh Post Office, Box 136, Ulanbatoro, Mongolio. Rete: mn_esperanto@yahoo.com

19. majo
4-a Irana Esperanto-Kongreso – en Tehrano, Irano. Mi invitas vin partopreni en nia kongreso kaj pliriĉigi ĝin. Inf.: Keyhan Sayadpour, Vicprezidanto de Irana E-Asocio ksayadpour@gmail.com

– Brita kaj Skota Kongreso

19 - 21. majo
Brita kaj Skota Kunkongreso de Esperanto – en Edinburgo, Skotlando. La Esperanto-Asocio de Britio kaj la Esperanto-Asocio de Skotlando kunmetas siajn naciajn kunvenojn en unusolan kunkongreson en 2017! Edinburgo gastigos la plej grandan Esperanto-kongreson en Britio, la 98-an britan kaj 112-an skotan. Transmaraj vizitantoj ne devas pagi kotizon. Inf.: Tim Owen tim.owen@esperanto.org.uk

19 - 21. majo
Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo (TER) – en Partizánske, Slovakio. La ĉeftemo de la evento estos "Esperanta stelaro". TER ĉi-jare estos dediĉita interalie al taksado de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis pasintjare en Nitro. Ni priparolos la kongreson laŭ ĉiuj eblaj vidpunktoj: ĝiaj atingoj por la slovaka Esperanto-movado, ĝiaj bonaj kaj malbonaj flankoj kaj ĝiaj rezultoj. Inf.: SKEF kaj SKEJ skef@esperanto.sk

– Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

20 - 21. majo
Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj – en Wroclaw, Pollando. La Festivalo okazas ĉiujare en majo
en du kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo / 2. solisto. Ĉiu partoprenanto kantas du kantojn: unu en Esperanto, la alian en sia nacia aŭ fremda lingvo. Pritaksataj estas nur Esperantaj kantoj. La festivalon patronas la urbestro de Wroclav. La premiitoj ricevas diplomojn kaj pokalojn kaj ĉiuj partoprenantoj ricevas diplomon pro la partopreno. Inf: Malgorsia Komarnicka, rete: informado.eo@gmail.com

20 - 22. majo
Mez-Kanada Renkontiĝo – en Hamilton, Kanado. MeKaRo estas ĝuinda, malstreĉiga semajnfino de amikeco, turismo kaj neniuj prelegoj! Inf.: Esperanto-Toronto, 183 Lawrence Ave West, Toronto, ON M5M 1A9 Kanado. Rete: esperanto.toronto@gmail.com

21. majo
5a Roma Festivaleto – en Romo, Italio. Kunigo de la esperantistoj de Romo kaj proksimaj regionoj (10:00-18:00). Bonvenaj estas ĉiuj esperantistoj de la mondo.. Inf.: Roma Esperanto-Centro, rete: esperanto.roma@esperanto.it . Pluaj informoj: www.esperantoroma.it/

24 - 28. majo
BARO (inkl. Ĉieliro, 25. majo) - en Bad Münder, inter Hannover kaj Hameln, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj la rivereto kaj faras lignan fajron

24 - 31. majo
Origanto (Origamo + Esperanto) – en Kievo, Ukrainio. La renkontiĝo Origanto pasos proksime al ĉefurbo de Ukrainio Kievo. Esperantistoj lernos kaj praktikos origamon, origamistoj lernos kaj praktikos Esperanton! Krome abundos ankaŭ alitemaj interesaj programeroj! Inf.: Mikaelo Lineckij, Minska pr-to 10-55, Kiev, Ukrainio. Rete: lineckij@bigmir.net

 AMO LIMA Amo Lima en Les Brenets

25 - 28. majo
AMO LIMA – en Les Brenets, Svislando. Aktivula maturigo por instruistoj kaj neinstruistoj. Gvidos ĝin K. Kováts, M. Molnár kaj M. Grosjean. Inf.: ILEI UEA, Mireille Grosjean, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. Rete: mirejo.mireille@gmail.com

25 - 28. majo
Sveda Esperanto-kongreso – en Forsvik, Svedio 58°34′36″N 14°26′12″Ö. Renkontiĝo de svedaj esperantistoj en historia urbeto. Turismado kaj jarkunvenoj de svedaj esperanto-organizoj. Inf.: Sveda Esperanto-Federacio, Svenska Esperantoförbundet, Box 2276, SE-103 17 Stockholm, Svedio. Rete: svenska@esperantoforbundet.se

25 - 28. majo
Franca kongreso – en Parizo (Mandres les Roses), Francio. La kongreso okazos en vilaĝeto facile atingebla apud Parizo. Prelegoj pri Zamenhof, Freinet, parola kompletiga lingvo kaj lokaj dancoj, koncertoj, turismo atendas vin! Por ĝui la programon eblas manĝi kaj dormi en la kongresejo. Inf.: Espéranto France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Rete: kongreso2017@esperanto-france.org

25 - 28. majo
Ĉielira Kunkantado – en Parthenay-Secondigny, Francio. Esperanto 79 invitas vin kunkantadi, kanti kun loka koruso kaj malkovri la legendan regionon ĉirkaŭ Partenay kun la Kompanoj kiuj spektaklis dum la nacia vespero de la 100a UK en Lilo en 2015. Inf.: Esperanto 79, 10 rue Pasteur, FR-79200 Parthenay, France. Rete: esperanto79.asso@gmail.com

26. majo - 18. junio
Fotoekspozicio "Vojaĝoj de Esperantistoj" – en Andrychów, Pollando. Esperanto Klubo "Amikeco" kaj Centro de la Kulturo kaj Ripozado en Andrychów invitas al la solena malfermo de la fotoekspozicio "Vojaĝoj de Esperantistoj" je 18:00 horo en la Urba Kulturdomo de Andrychów, ĉe strato Szewska 7. La ekspozicio daŭros ĝis 18a de junio. Eblas veni per trajno aŭ buso el urboj Bielsko-Biała, Kraków kaj Katowice. Aŭtoroj de prezentotaj fotografaĵoj vojaĝis al multaj landoj inter Argentino kaj Vietnamo. Ili partoprenas ĉiujaran Universalan Kongreson, krom tio kunvenojn, ekskursojn, feriadon kaj aliajn eventojn en diversaj landoj, dum kiuj oni parolas Esperanton. Danke al iliaj vojaĝoj oni povas ekkoni interesajn lokojn, pri kiuj ili rakontas dum renkontoj inter alie en la Urba KulturDomo de Andrychów. Inf.: Esperanto-Klubo "Amikeco", rete: esperantus@wp.pl Bildoj: malnova retpaĝo kaj afiŝo

27. majo
Malgranda landa Ĝardenekspozicio – en Pfaffenhofen, Germanio, Okaze de la kleine Landesgartenschau naturo en la urbo en Pfaffenhofen ni invitas ĉiujn Esperantistojn al Esperanto-renkontiĝo al la ejo de la ekspozicio. Ni (Josef und Roland) verkos tradukon enmetanta en la prospekton de la ekzposicio. Se eble ni disdonos la prospektojn ĉe diversaj renkontiĝoj kiel invito. Inf.: Esperanto-lingvo-klubo Pfaffenhofen, Judith Neumair, Winden 7, DE-85298 Scheyern, Germanio. Rete: judith.neumair@pfaffenhofen.de

31. majo - 4. junio
Polyglot Gathering / Poliglota kunveno 2017 – en Bratislavo, Slovakio. Bratislavo bonvenigos en junio 2017 pli ol 400 poliglotojn el la tuta mondo! Komence de junio okazos en la Ekonomika universitato de Bratislavo monda evento: Poliglota kunveno (Polyglot Gathering), dum kiu ĉiujare renkontiĝas lingvoŝatantoj. Ili averaĝe scipovas ses lingvojn, kaj dum la aranĝo estas kutime aŭdi ankaŭ lingvojn, pri kiuj vi neniam aŭdis antaŭe. Inf.: Lýdia Machová kaj Peter Balហrete: lydia.machova@polyglotbratislava.com

31. majo - 7. junio
Ekskurso al IRANO – en Tehrano, IRANO. Bonvenon al Irano!. Inf.: Turisma Agentejo, No 53, Golshahr lane, Afrika Ave,Tehran, Kimiya Travel Agency, Irano.Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com


2 - 5. junio
94-a Germana Esperanto-Kongreso kun EEU-Kongreso – en Freiburg. Temo: Milito kaj Paco. Riĉa kulturprogramo, sep ekskursoj, Zamenhof-memorfesto okaze de la 100-a morto-datreveno

2. - 5. junio
KEKSO - junulara renkontiĝo – en Frajburgo, Germanio. Precipe KEKSO estas por junuloj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj simple volas ekscii kiel la lingvo funkcias. Ni proponas lingvo-kursojn por komencantoj kaj progresintoj, kie en malgranda grupo la reguloj de la lingvo lerneblas. Krome ankaŭ estas proponataj laborgrupoj pri aliaj projektoj ligita al la lingvo. Eblas realigi ekzemple etan filmon, aŭskultaĵon aŭ teatraĵon. Inf.: Germana Esperanto Junularo, rete: koblischke@yandex.com. Adresoj: kontakto

3. junio
Esperantista stando dum 21-a Scienca Pikniko – ĉe nacia stadiono PGE Narodowy en Varsovio, Pollando. Inf.: Pola Esperanto-Asocio Filio en Varsovio: alvamo@wp.pl

3 - 4. junio
65-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo (KEK65) – en Toyonaka, Japanio. KongesaTemo: Esperanto en solidareco de mond-civitanoj. Inf.: Toyonaka-Esperanto-Grupo, Esperanto-Rondo en IKEDA kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, rete: kek65toyonaka@gmail.com

3 - 10. junio
Ekskurso al nordokcidenta Mongolio - La lago Ĥuvsgul – en Ulanbatoro-Ĥuvsgul, Mondolio. La lago Ĥuvsgul estas unu el antikvaj 17 lagoj en la mondo. Ĝi jariĝas ĉ. 2 milionoj da jaroj. La lago troviĝas en pitoreska naturo ĉe la suda rando de Siberia Tajgo. Inf.: Mongola Esperanto-Societo, MN-12790, Nalaikh Post Office, Box 136, Ulanbatoro, Mongolio. Rete: mn_esperanto@yahoo.com

9 - 11. junio
Dua parto de la konferenco - Internacia Kultur-Lingva Festivalo – en Varsovio, Pollando. Inf.: Pola Esperanto-Asocio estraro@esperanto.pl

9 - 11. junio
Muzea nokto kaj Inaŭguro de la nova ekspozicio en Esperanto-Muzeo – en Svitavy, Ĉehio. Inaŭguro de la nova ekspozicio "La Homo kontraŭ Babelo" kun riĉa akompana programo (prelegoj de P. Chrdle kaj J. Vajs, koncerto de NO PROBLEM, ekskurso al Litomyšl k.a.). Inf.: Ĉeha Esperanto-Asocio kaj KPE Svitavy, Esperanto-Muzeo, nám. Míru 81/1, CZ-562 01 Svitavy, Ĉehio. Rete: muzeo@esperanto.cz

10. junio
KER-ekzamenoj – en Subotica, Serbio. Postekzamena solenaĵo: programo por esperantista kaj neesperantista publiko kun muzikaj kontribuoj kaj prelegoj de Stefan MacGill, visprezidanto de UEA, kaj Radojica Petrović, estrarano de ILEI. Ĉefprizorganto: Aranka LASLO

12 - 16. junio
Promeno tra naturo kaj Vikipedio kun Alain Favre – en Bouresse, Francio. Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn. Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi. Inf.: KVINPETALO Esperanto-Centro, 4 rue du Bureau, FR-86410 BOURESSE, Francio. Tel.: +33(0)549 034 314. Rete: informoj@kvinpetalo.org

13 - 24. junio
39-a Ĉebalta Esperantista Printempo – en Mielno, Pollando. Inf.: Pola Esperanto-Asocio Filio en Gliwice stanislaw.mandrak@gmail.com

14 - 18. junio
Ekskurso en Xi'an – antikva ĉefurbo de Ĉinio. Xi'an estis ĉefurbo de Zhou, Qin, Han, Sui kaj Tang dinastioj. Tie estas mondfama muzeo pri Terakota Armeo de la unua ĉina imperiestro Qin Shihuangdi. Itinero: Antikva urba muro kiu ĉirkaŭrondas je 14 km centran parton de Xi'an, Muzeo pri Terakota Armeo, Historia muzeo, Dayan pagodo, Muzika fontano, Beiyuanmen malnovaj stratoj, Hua-monto, Hu-an-he (Flava) riverego, Koncerto pri Tang-dinastia muziko kaj danco, lokaj manĝejoj, noktaj surstrataj amuzoj ktp. Prelegoj pri Silka Vojo; pri interrilata historio de Hanoj kaj Hunoj, prapatroj de ĉinoj kaj mongoloj. Sperto de ĉina Te-ceremonio kaj praktiko de ĉina kaj mongola kaligrafioj. Inf.: IKEF-Mongolio kaj Xi'an Esperanto-Asocio. Poŝtadreso: Huoju-lu, Bld #4, B510, 710043, Xi'an, China. Rete: chimedtserenenkhee@yahoo.comchielismo@qq.com

15. junio
52-a Brazila Kongreso de Esperanto – en Sorriso/MT, Brazilo. Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) estas nacia kunveno de membroj de Brazila Esperanto-Ligo kaj brazilaj esperantistoj ĝenerale, kiu okazas ekde 1907. Depost 1984, tiu serio de kongresoj fariĝis ĉiujara. Inf.: Brazila Esperanto-Ligo, SDS Ed. Venâncio III Sala 303, Brasília - DF, CEP 70.393-902 Brazilo. Rete: bel@esperanto.org.br

16 - 18. junio
JEB Renkontiĝo – en Londono, Britio. Junie Junalaro Esperantista Brita renkontiĝos en Londono. Inf.: Junularo Esperantista Brita, rete: komitato@jeb.org.uk

17. junio
Lima Renkontiĝo (LiRe) 2017 – en Bad Schandau, Germanio. Rendevuejo 11:00 h stacidomo Bad Schandau ĉe la fervoja linio inter Dresdeno kaj Prago, 11.30 h uzado de pramŝipo al ripozloko, 12.00 h veturado per tramo tra arbaro kaj montoj, poste pikniko, reveturado, promenado tra ripozloko, uzado de pramŝipo al stacidomo, 16:30 h fino de aranĝo. Inf.: Hans-Joachim Gunkel, Voss Strasse 7, DE-06110 Halle, Germanio. Rete: HajoGunkel@t-online.de

21 - 29. junio
Ekskurso de Ulanbatoro al Ulan-Ude kaj la lago Bajkalo – en Ulanbatoro (Mongolio)-UlanUde-Bajkalo (Burjatio, Rusio). Ni ekskursos tra ĉefurboj de Mongolio kaj Burjatio: vizitos muzeojn, teatrojn, historiajn vidindaĵojn, pitoreskajn naturojn, grandan statuon de Ĝingis-Ĥano en Ulanbatoro, Mongolio kaj Budhisman Templon en Burjatio kaj spertos vivmanierojn de brutbredantaj familioj en ambaŭ landoj. Ankaŭ ni vizitos la unikan lagon Bajkalo. Inf.: Mongola Esperanto-Societo, MN-12790, Nalaikh Post Office, Box 136, Ulanbatoro, Mongolio. Rete: mn_esperanto@yahoo.com

23 - 24. junio
Verdaj Amikaj Tagoj – en Senta, Serbio. Tradicie ĉiujara renkontiĝo. Ĉi-jara temo: Nándor Gion, hungarlingva verkisto el Serbio (Vojvodino), kies porinfanan romanon "Kormoranoj ankoraŭ ne revenis" esperantigis Laslo Husar el Kanjiza. Ĉefprizorganto: Magdolna RÖVID (Magda Revid)

23 - 25. junio
76-a Hispana Esperanto-Kongreso – en Teruel, Hispanio. La Hispana Kongreso de Esperanto estas unu el la plej gajaj aranĝoj de la eŭropa movado. En 2017 ĝi okazos en relative nekonata sed tre bela urbo, Teruelo, inter Zaragozo kaj Valencio. Dum la jaro 2017 Teruel solenas la 800-an datrevenon de la popola legendo konata kiel "Amantoj de Teruel". La kongreso koincidas kun tia celebrado, kaj do, la moto de la kongreso estas: "Teruelo, urbo de amantoj, amantoj de Esperanto". Inf.: Grupo Liberanimo de Teruelo, kaj Hispana Esperanto-Federacio, rete: kongreso@esperanto.es

23 - 25. junio
Kunveno de Pola Esperanto-Junularo – en Varsovio, Pollando. Kadre de la jarkunveno de PEJ oni interalie elektos la novan estraron kaj diskutos la agadon por la venonta jaro. Krome, tio estos bonega ŝanco por amikumi kaj praktiki la lingvon. Inf.: Pola Esperanto-Junularo, Andersa 37/59a, PL-00-159 Warszawa, Pollando. Rete: pej@pej.pl

24. junio
TRE-EGE – en Gelsenkirchen, Germanio. TRE-EGE estas unutaga renkontiĝo kun ekskurso, kiun partoprenas krom germanoj ankaŭ nederlandanoj kaj belgoj. Je la tago de "Extraschicht" [kromtaĉmentado] ni vizitas Parkon Nordstern kaj ties vidindaĵojn. Krome mi planas viziti strangan celon en la piedpilko-urbo Gelsenkirchen. La vespero finiĝas per komuna vespermanĝado. Inf.: Ludger Schmeink, Werderstraße 20, DE-4138 Essen, Germanio. Rete: ludger.schmeink@esperanto.email

24. junio - 2. julio
Roskilde Festivalo – en Roskilde, Danio. Ĝuu senpagan aliron al la plej granda, gaja rok-festivalo de Danio. Ni uzas nian lingvon praktike dum volontula laboro ĉe pordegoj. Ni laboras, kuiras, loĝas kaj festas kune. Inf.: Dana Esperanta Junulara Organizo roskildefestivalo@gmail.com

30. junio - 2. julio
48-a Landa Amika Fervojista Esperanto-Renkontiĝo – en Nyíregyháza-Sóstógyógyfürdő, Hungario. La pitoreska aranĝloko kun lago, sanigbanejo, zoo-parko, vilaĝmuzeo, ktp. kaj la busa rondvojaĝo de departamento Szabolcs-Szatmár vizitonte muzeojn, preĝejojn, brandgustumadon, atendas ĉiujn, ne nur fervojistojn kaj ne nur hungarojn. La limdato de la aliĝo estas: la 30-a de aprilo. Inf.:Sereghyné Zengő Enikő, HU-4400 Nyíregyháza, Dózsa György u. 14. Hungario. Tel.: +36-20/323-43-65 Rete: gastema.enjo@gmail.com aŭ Zuberecz Miklós, HU-4400 Nyíregyháza, Vasvári Pál u. 11. Hungario. Tel.: +36-20/962-03-70

30. junio - 3. julio
Landa Kongreso – en Raleigh, North Carolina, Usono. Ĉiujara landa kongreso en Usono. Inf.: Esperanto-USA, PO Box 1129. El Cerrito CA 94530, Usono. Rete: eusa@esperanto-usa.org

30. junio - 6. julio
IES2017 (Internacia Esperanto-Semajno) – en Erevan, Armenio. Ni volas pacon en tuta mondo kaj en Armenio. Ni parolas per lingvo de paco:Esperanto. Inf.: Abrahamjan Gajane, Armenio, Erevan AM-0017, Sari-Tax st. 19a d.5. Rete: gajane.ae@mail.ru


Esperanto Karavano de REU al la UK en Koreio

julio
Esperanto-Karavano 2017 – Esperanto-Karavano survoje al la 102-a UEA-Kongreso en Seulo sub aŭspicio de Rusia E-Unio kaj Korea E-Kulturcentro. Inf: esperantokaravano@gmail.com

1. julio
Enigma promenado – en Brugge/Bruĝo, Belgio. Enigma Promenado dum kiu vi pli bone ekkonos Bruĝon, kaj povas gajni allogajn premiojn, okaze de la 80-jariĝo de nia klubo. Inf.: Paco kaj Justeco (E-grupo de Bruĝo), Assebroeklaan 2, BE-8310 Brugge, Belgio. Rete: heidi.goes@gmail.com

1 - 8. julio
53-a Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-53) – en Liepāja, Latvio. Diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, somera universitato, sankta meso en Esperanto, interkona, nacia kaj internacia vesperoj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj. Inf.: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio. Rete: margarita.zelve@gmail.com

1 - 8. julio
SALO 12 – en Herzberg am Harz, Germanio. Somera Arbara Lernejo kun gelernantoj el Góra (PL) kaj Herzberg (DE): lingvolernado, sporto, manlaborado, ekskursoj. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

1 - 8. julio
70a Kongreso de IKUE kaj 31a Kongreso de UECI – en Udine, Italio. Kongreso de katolikaj Esperantistoj kun la temo: Kulturo de mizerikordo; dum la kongreso okazos primico de sac. Albert Reiner; pilgrimoj/ekskursoj al Barbana, Grado kaj Aquileia kaj al monteto Castelmonte kaj al Cividale. Inf.: IKUE kaj UECI, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: ikuekongreso@gmail.com

1 - 9. julio
ETO (Esperanto Tendaro en Odeso) – en Odeso, Ukrainio. Tendumado en Odeso apud la Nigra maro kun naĝado kaj piedmarŝoj. Estos bonega amika etoso. Inf.: Ihor Glagolevsjkyj, 24. Velyka Arnautsjka, kv. 6, UA-65012 Odeso, Ukrainio. Rete: tourmaestro79@gmail.com

1 - 9. julio
Julia tendumado de la Verdaj Skoltoj – en Bruĝo/Enghien-Edingen, Belgio. Urbo ludo en Bruĝo, biciklado tra Flandrio, tendumado ĉe survojaj esperantistoj kaj muzikfestivalo en Valonio! Inf.: Dumont Valère, rue de Velaine, 114 bte 4 BE-5060 Sambreville, Belgio. Rete: doumontvalere@yahoo.fr

- Renkontiĝo de Amikoj - en Altajo, Rusio

1 - 11. julio
Renkontiĝo de Amikoj - 12 (RA-12) – en monta bazejo Aktru, Respubliko Altajo, Rusio. La E-aranĝo okazos en Altaja montaro proksime al Mongolio en unika loko, en alteco de 2.150 m super la marnivelo! La aranĝon ni kunorganizas kun alpinista klubejo "Kajlas", do krom la tradiciaj Esperantaj programoj okazos ankaŭ ekskursoj al pli altaj montoj... :-)) La aranĝo daŭros 10 tagojn, enhavas loĝadon en someraj dometoj (necesejoj kaj lavejoj eksteras), manĝadon, ekskursojn kaj ĉiĉeronadon al diversaj interesaj apudaj lokoj. La kotizo inkluzivas ankaŭ asekuron kaj unu viziton al la banejo. Se vi estas sperta turisto kaj pretas loĝi en tendo - minusu 3.000 Rbl! Por ŝatantoj de komforta vivo ankaŭ estas ebleco loĝi lukse. - Inf.: Katerina Arbekova, u. Novosibirsk, Rusio. Tel.: +7-383-346-8494 (h). Rete: katka8@ngs.ru - Vidu ankaŭ: http://vk.com/renkontigxo_de_amikoj_12

2. julio
KER-ekzameno – en Herzberg am Harz, Germanio. KER-ekzameno. Tipo: Kompleksa. Eblas ankaŭ partopreni nur en la skriba aŭ la parola parto. Inf.: Interkultura Centro Herzberg (ICH), DE-37412 Herzberg/Harz, Grubenhagenstr. 6. Germanio. Rete: Zsofia Korody esperanto-zentrum@web.de

3 - 9. julio
Kultura Esperantokurso – en Esperanto-Gården en Lesjöfors, Svedio. Diversnivelaj kursoj laŭ tradicio de Kultura Esperanto-Festivalo. Anna Ritamäki-Sjöstrand instruas kun aliaj la komencantojn kaj daŭrigantojn. Ankaŭ por la infana grupo estos gvidata programo dum pluraj horoj tage. Martin Strid estas la ĉefinstruisto por la perfektiga grupo. Li estas talenta muzikisto kaj verkisto specife de kantotekstoj kaj gvidos programerojn interalie pri Feroaj Insuloj, balada kulturo kaj Esperanto, Fabloj el Ezopa Saĝo de Kálmán Kalocsay kaj Amuzaj poemoj el Verdkata testamento de Raymond Schwarz. Inter la kontribuantoj estas la multtalenta artisto Kim el Danlando kaj la kanta duopo Ĵomart kaj Nataŝa. Inf.: Esperanto-Gastigejo, Stiftelsevägen 1, SE-680 96 Lesjöfors, Svedio. Rete: info@esperantogarden.se

4 - 13. julio
La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto – en Raleigh, Norda Karolino, Usono. NASK estas la plej granda Esperanto-aranĝo en Norda Ameriko – ĉi foje en la Universitato William Peace, en Raleigh, Nord-Karolino, Usono. Ok tagoj da lernado, amuzo, kaj esplorado de la mirindaj muzeoj, restoracioj, butikoj, kaj sidejoj de la registaro, ĉiuj piede atingeblaj de la universitata kampuso. Inf.: La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia, WA 98512, USA

8 - 15. julio
83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83) – en Sokobanja, Serbio

9 - 18. julio
SEP-2 – Herzberg am Harz, Germanio. Somera Esperanto-Perfektiĝo: lingvokursoj por familioj, infanoj, junuloj, unuopuloj kun turismaj eventoj, ekskursoj. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

9 - 22. julio
Somera Esperanto-Pefektigo – en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Ĉiutage: 6 instruhoroj (de lundo ĝis sabato), posttagmeze: vizitoj, gvidadoj, ekskursoj, naĝado, biciklado, promenado, festoj, ktp., Vespere: Filmoj, muziko, ludoj, interparoloj, literaturo, ekskursoj. Inf.: Germana Esperanto-Asocio – Filio por Klerigado & Kulturo Grubenhagenstrato 6, DE-37412 Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo, Germanio. Tel. x-05521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

10 - 17. julio
Interŝanĝoj de scioj kaj de scipovoj – en Baugé, Francio. Rekonto de franclingvaj asocioj RERS kaj SEL, samtempe okazas E-kurso. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

14 - 16. julio
5-a SOREN – Somera Renkontiĝo – en Sapa, Vjetnamio. Orgaznizas la renkontiĝon VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) por spekti belan vjetnaman montaron kaj renkontiĝi kun esperantistoj.

14 - 22. aŭgusto
50. Internacia Esperanta Feriado – en Duszniki-Zdrój, Pollando. Ni ofertas: atrakciajn turismajn ekskursojn, lecionojn de la lingvo, komunajn kantadon, dancadon kaj bivakfajrojn, lokajn atrakciojn, i.a. koncertojn, teatrajn spektaklojn, eblon profiti la kuracprocedojn, filmojn kaj prelegojn de Roman Dobrzyński, sanktan meson en Esperanto. Loko de la feriado: Ripozdomo en klostro de Fratoj Franciskanoj str. Podgórska 4, PL-57-340 Duszniki Zdrój. Inf.: Teresa Pomorska, tel.: +(48) 71 3414189 lub 606 995 113, rete: pomer@wp.pl.

 50-a Kongreso de ILEI  50-a Kongreso de ILEI

15 - 22. julio
50-a Kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) – en Busan, Korea Respubliko. El la programo: Interkona frandvespero, instruista trejnado, E-kursoj por komencantoj kaj komencintoj, prelegoj kaj atelieroj de konferencanoj, lingva festivalo, simpozio pri la konferenca temo, konferenca bankedo, distraj vesperoj, literatura kafejo, ekskursoj. Post la fermo, komuna trajnveturo al UK en Seulo. Aliĝilo: elektronika – aŭ – papera . Speciala rabato por frualiĝintoj ĝis la fino de 2016. Inf.: Radojica Petroviĉ, Bul. Oslobodjenja 36, RS-3200 Ĉaĉak, Serbio. Rete: radojica.petrovic.rs@gmail.com

 Renkontiĝo de interretaj Esperanto-Lernantoj!  Renkontiĝo de interretaj Esperanto-Lernantoj!

15 - 23. julio
Somera Esperanto-Studado, SES – Internacia renkontiĝo de interretaj Esperanto-lernantoj kaj aliaj komencantoj en urbo Banska Štiavnica, Slovakio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, ludoj, vespere koncertoj, filmoj, amuzado. Inf.: Peter Balaz, rete: petro@ikso.net

16 - 22. julio
IEK 2017 – en Banská Štiavnica, Slovakio. La kutima konferenco de OSIEK, samtempe kaj samloke kun SES. ĉijara ĉeftemo: Esperanto-literaturo en la 21-a jarcento. Oni provas prezenti ekzemplon al gelernantoj, kiel uzi Esperanton en la praktiko tradicie sen elektroniko. Prelegoj, ekskursoj, atribuo de OSIEK premio.Ĉiujn informojn vi trovos sur la paĝaro de SES

17 - 27. julio
Renkonto de Alternativoj – Baugé, Francio. Prezentu kaj vivu vian alternativon ajn-specan, samtempe okazas E-kurso. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

19 - 29. julio
Piedmarŝo Milan Zvara – en Karpata montaro. Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, (kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco) al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, Ukrainio, UA-01133. Rete: volodomir@ukr.net

20 - 22. julio
1-a Komuna Konferenco de IKEF – en hotelo Hangan, Seulo, Koreio - antaŭ la UK. IKEF = Internacia Komercista kaj Ekonomikista Fakgrupo. - Konferenco, prelegoj, bankedo, ekskursoj - kaj personaj konatiĝoj...! - Inf: IKEF-Koreio, vidu la retejon: http://kara123453.wixsite.com/mysite, retpoŝte: kara12345@gmail.com

21 - 23. julio
Ekskurso laŭ XIII Internacia aer-spaciala ekspozicio "MAKS-2017" – en flughaveno "Ramenskoe", apud Moskvo, Rusio. Ĉe testad-aerodromo "Ramenskoe" apud urbo Ĵukovskij estos prezentataj lastaj atingoj de aviadila kaj spaciala industrioj: aviadiloj kaj helikopteroj militaj kaj civilaj, kosmoŝipoj, ktp. ktp. Oficiala retpaĝo de MAKS enhavos ankaŭ grandskalan flugprogramon, prezentatan aerakrobataj teamoj kun la plej bona pilotoj. Ni planas ekskurson en lingvo esperanto laŭ la ekspozicio kun rakonto pri atingoj de la industrio kaj aerekspozicio. inf.: La Vojaĝo urbo Ĵukovskij, Moskva provinco, Rusio

 Renkontiĝo de Esperanto-Familioj!  Renkontiĝo de Esperanto-Familioj!

21 - 31. julio
39-a REF (Renkontiĝo de Esperanto-Familioj) – en Rudnik, Serbio. Komuna restado de familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Varia programo, kiun aranĝas kaj plenumas la partoprenantoj mem - gepatroj kun infanoj: komuna kantado, skeĉoj, filmvesperoj, rakontvesperoj, koncertoj, plurtaga serĉado de fantomo, promenoj, ekskursoj, gepatraj interkonsiliĝoj, lokaj popoldancoj, sportoj teamaj kaj tandemaj, lingvaj kaj E-kulturaj atelieroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Inf.: Radojica Petroviĉ, Bul. Oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, Serbio. Rete: radojica.petrovic.rs@gmail.com

22 - 29. julio
Universala Kongreso de Esperanto, UK-2017 – en Seulo, Suda-Koreio. Inf.: x, rete: - Retejo ĉe UEA: http://www.uea.org/kongresoj/

22 - 29. julio
46a IIK - Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto dum UK – en Seulo, Suda Koreio. Inf.: infana.kongreseto@gmail.com

22 - 29. julio
Jubileo de Bona Espero – en Alto Paraìso de Goias, Brazilo. La estraro de Bona Espero invitas siajn eksajn gelernantojn, bonfarantojn, instruistojn kaj volontulojn por festi siajn 60 jarojn de eduka servo al la loĝantaro de Alto Paraìso de Goias, Brazilo, daŭre laborante entuziasme "por pli bona mondo". Inf.: Bona Espero, Alto Paraìso, CEP 73770-00 CP 37, Brazilo. Rete: bonaespero.brasil@gmail.com

22 - 30. julio
SEFT - Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro – en Thomsdorf, Germanio. La lingvo de SEFT estas Esperanto. – SEFT ne havas fiksitan programon, nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Inf.: René Philipp, tlustulimu@web.de

28. julio - 4. aŭgusto
NULIGITA - NE OKAZOS! 17a FESTO FESTO FESTO – en Baugé, Francio.

29. julio - 5. aŭgusto
SAT-kongreso – en Gimpo-Seulo, Sud-Koreio. 90-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda. Inf.: Paz Hyunsoo JUNG No.301(3F), 356, Gwanggyo-hosu-Ro, Suji-Gu, Yongin-Si, Gyeonggi-do, South Korea (KR16940), rete:paze23@gmail.com

29. julio - 6. aŭgusto
Haltejo Woodstock – en Kostrzyn ĉe la rivero Oder/Odra, Pollando. 5 km de la german-pola landlimo, 95 km de Berlin. Renkontiĝo por memzorgantoj ene de la granda rokmuzikfestivalo Przystanek Woodstock (500.000 homoj). Inf.: Andi Münchow, rete: andim(ĉe)gmx(punkto)li, mesaĝetoj (SMS) kaj tel.: +49-1577-4273240

30. julio
9-a Tosto por Zamĉjo - en Rakovník, Ĉehio. Festu la JARON DE ZAMENHOF kaj venu partopreni la aranĝeton Tosto por Zamĉjo

31. julio - 5. aŭgusto
9-a esperanto-boatado sur la rivero Kupa – en Karlovac - Sisak, Kroatio. 135-kilometra aventuro tra la natura regiono da la rivero Kupa. Inf.: Esperanto-societo Sisak, Lonjska 74, HR-44000 Sisak, Kroatio. Rete: esperanto.sisak@gmail.comboatado.kask@gmail.com, tel.: +(0)3850998294799 aŭ +(0)38550918876306


1 - 10. aŭgusto
Amika rondo en la urala urbo N. Tagil – en Niĵni Tagil, Rusio. La renkonto estos dediĉita al la tagoj de la urbo N.Tagil, okazos ekskursoj, promenado en la parkoj, konatiĝo kun la historio kaj la kulturo de nia urbo, ankaŭ nia loka klubo organizos paroligajn lecionojn. Ni invitas dezirantojn rakonti pri iliaj hejmaj urboj kaj landoj. Inf.: Larisa Kuzmenko, str. Kuŝvinskaja 25A, N.Tagil-622013, Sverdlovskaja reg, Rusio. Rete: klarisa8@yandex.ru

 Rusiaj Esperanto-Tagoj, RET-2007  Rusiaj Esperanto-Tagoj, RET-2007

2 - 9. aŭgusto
Rusiaj Esperanto-Tagoj – en u. Poŝehonjo, 150 km-ojn de Jaroslavl. La turisma centro troviĝas surborde de Ribinskoje Akvorezervejo, ĉirkaŭita per densegaj naturaj arbaroj. Ni loĝos en la hotelo kaj lignaj domoj de la bazejo. En la programo: REU-Konferenco, lingvaj kursoj, Somera Universitato, kvizoj, ludoj, vesperaj koncertoj, "Unuaj Lego-Tagoj omaĝe al Ivan Ŝirjaev" kun vizito de la vilaĝo, kie li diservis, ekskursoj al urboj Tutaev kaj Ribinsk. Inf.: Rusia Esperantista Unio, RU-129128 Moskvo, str. Budajskaja 13-35. Rusio. Rete: svsmetanina@yandex.ru

5 - 12. aŭgusto
IJK, Internacia Junulara Kongreso – en urbo Aneho en Togolando

5 - 13. aŭgusto
7a Festa Semajno por infanoj kaj familioj – en Baugé, Francio. Aktivaĵoj por infanoj kaj E-kurso. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

 INTER-FEST INTER-FEST en Kroatio

6 - 12. aŭgusto
1-a INTER-FEST – en Bjelovar, Kroatio. Novtipa Esperanta kultura festivalo kun vasta gamo de programoj. Temo: Kultura kunfandiĝo de la multetna Eŭropo. Organizas: Bjelovara Esperantista Societo kaj tri aliaj kroatiaj Esperanto-societoj. Inf.: Multaj kompletigaj informoj. Rete: esperanto.bjelovar@gmail.com

7 - 13. aŭgusto
Internacia Junulara Semajno (IJS) – en Gyenesdiás, Hungario. Ni elkore invitas vin partopreni la eventon - ekskursu kaj ripozu, drinku en vinkelo, ludu piedpilkon, dancu kaj kantu dum koncerto, noktumu longe kaj naĝu en la lago Balatono kun ni! Inf.: Hungara Esperanto-Junularo

7 - 14. aŭgusto
67-a kongreso de KELI – en Zöblitz, Germanio. Tradicia ĉiujara renkontiĝo de kristanoj. Vasta programo, preĝoj, diservoj, kantado, kultura programo, ekskursoj. Inf.: Pavel Polnický, Lidická 939/11, CZ-29001 Poděbrady, Ĉehio. Rete: polnickypavel@seznam.cz

11-13. aŭgusto
20-a renkonto de ekstendaranoj – en Lančov. Ĉehio. Solena renkontiĝo de eksaj tendaranoj kaj amikoj de Somera Esperanto-Tendaro en Lančov. Informojn petu per retpoŝto: info@set-lancov.cz

14 - 20. aŭgusto
21a Internacia Renkontiĝo de Pluezek – en Pluezek, Francio. La internaciaj renkontiĝoj de Pluezek invitas esperantistojn en tiu ĉemara urbeto de Bretonio, en Francio. Dum unu semajno, vizitoj, laborsesioj kaj plezuraj vesperoj kompletigos la kursojn kiuj okazos matene, por ke ĉiuj partoprenantoj povu ludante malkovri la lingvon aŭ plibonigi sian nivelon. Estas bona okazo por renkonti samideanojn el aliaj regionoj kaj landoj! Inf.: Armor Esperanto, 30 rue Brizeux, FR-22000 Saint-Brieuc, Francio. Rete: oficejo@armor-esperanto.fr

14 - 22. aŭgusto
50-a Internacia Esperanto-Feriado – en Duszniki Zdrój, Pollando. Inf.: Silezia Esperanto Asocio rete: pomer@wp.pl

16 - 23. aŭgusto
Junulara Renkontiĝo en Kreto – en urbo Neapoli, la Esperanto-Domo de Annie Grente. Kiom kostos? 5 € tage por manĝoj. La kondiĉoj: mi povas gastigi 10 homojn kun DEK DIVERSAJ GEPATRAJ LINGVOJ... (nu tiu estas mia celo, bonvolu helpi min sukcesi!) - Por kontakti min: anniegrente@hotmail.fr

19. aŭgusto
Paralela Universo – Tutmonde. Paralela Universo estas unutaga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj inkluzivos tagmanĝon, grupan agadon, vespermanĝon, kaj daŭros proksimume de la 12:00 ĝis la 20:00. Paralela Universo komenciĝis en Norda Ameriko en 2016, sed ni celas pligrandigi ĝin ĉijare. Inf.: Centra Komitato, Paralela Universo, 183 Lawrence Ave West, Toronto, ON M5M 1A9, Kanado. Rete: paralela.universo@gmail.com

19 - 26. aŭgusto
VELADO sur la Mediteranea Maro! - Nekutima velkrozado kun esperantistoj en la regiono de Taranto, sud-suda Italio. La jahto-estro estas longasperta itala velisto, ano de Grupo Esperanto-Tigullio kaj parolas Esperanton. La partopreno estas malfermita al ĉiuj, kaj velistoj kaj novicoj. Ĉiu partoprenanto havos la eblecon piloti la jahton kaj praktiki la velŝipajn manovrojn. Estas necesa la kunlaboro de ĉiuj por la navigado, la albordiĝo kaj la kuirado; tamen ne estas bezonata antaŭa sperto pri velŝipado. (Fotoj de la pasintjara simila aranĝo ĉi tie.) - Post la velado eblos partopreni Italan E-Kongreson, okazonta en la sama regiono! - Pliaj informoj ĉe: Alex Mazzetti, rete: alex@nodobandiera.it

19 - 26. aŭgusto
Staĝo en franca Juraso – en Metabief, Francio. "Les Sapins de l'Amitié" (La Abioj de l' Amikeco) estas ĉaledo, kiu kapablas akcepti 80 homojn (grupojn, familiojn) tutjare. Ĝi situas en la centro de Métabief, mezmontara skiejo, apud la svisa limo. Estas ankaŭ granda teraso kaj ĝardeno (4000 m2). Agadeblecoj: Malkovro de la regiono: ĝia faŭno kaj flaŭro. Akvaj ebloj ĉe la lago de Malbuisson, arbaraventurejo... Vizitoj: Fromaĝejo, Thuyé (fumejo de ŝinkoj kaj kolbasoj), Châ:teau de Joux (kastelo)... Trinivelaj kursoj. Organizas: Anne-Marie Ferrier, 20 rue de la Chesnaie, FR-71530 Fragnes, Francio. Retdareso: stagemetabief@orange.fr

21 - 28. aŭgusto
SOMERaS – en Baugé, Francio. Internacia danco-semajno, pupteatro, E-kurso. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

25 - 27. aŭgusto
Esperanto-filozofia SEMINARIO, en Alsóörs (ĉe Balatono), Hungario. Superpaŝante la klasikan eŭropan kulturon de la idealismo per la nova dialogika pensado kaj la filozofia pritrakto la ligitecon al esperanto. Ke la arto superpaŝis la klasikon tio estas jam sufiĉe konata. Neniu artisto volus nuntempe plu krei iun klasikan verkon, ankaŭ se ŝi/li povus tion. Ni povas ĝui la klasikon el la pasinteco, sed la historio evoluis plu. La arto volas krei ĉiam ion novan. Ne estas tiel ĝenerale konata, sed ankaŭ jam pli ol cent jaroj en la filozofio la nova pensado superpaŝis la klasikan pensmanieron. Por esperantistoj estas eĉ interese, ke tio okazis preskaŭ samtempe kun ekesto de esperanto. De tio estas supozeble ke, kaj la nova pensado kaj esperanto jam antaŭvidis la baldaŭ okazantan tragedion de la dialektika klasiko, kiu kulminis en du hororaj militoj. Post sperto de la milita krueleco kaj la sekva ekesto de la monddetruaj kapacitoj, estiĝis racia pensado en la internacia politiko, necesa subigo de la dialektiko kaj la uzo de la dialogiko, – se ni plu volas ekzisti sur nia planedo. Kaj kiel rilatas tio al esperanto? Ni volas iomete klarigi tion en tiu seminario. Inf.: Eŭgeno Macko, HU-8226 Alsóörs, Honvéd u. 20. Rete: eumacko@aol.com

25 - 28. aŭgusto
2a ABELO - Apud-Berlina Esperanta LudadO – en Berlino, Germanio. Semajnfina renkontiĝo apud Berlino por ludemuloj. Kune memzorga kun ludado ene kaj ekstere, naĝado, kafoklaĉado, loĝado en simpla naturamika domo. Inf.: Jessica Grasso kaj aliaj abeloabeloabelo@gmail.com

25. aŭgusto - 2. septembro
Tendumado de la Verdaj Skoltoj – en Rosée, Belgio. Ni tendumos en Rosée, Valonio. Tie ni disponos herbejon, ruldomon kaj lageton. Ni instruos Esperanton al la komencantoj, ni ligno-konstruos turon por unu el niaj tendoj, ni mem-kuiros, ni provos denove konstrui floson-kiu-flosos, ni esploros la ĉirkaŭaĵojn, kaj nia teamo preparos surprizon por vi! Inf.: Doumont Valère doumontvalere@yahoo.fr

26. aŭgusto
Bograĉfest 2017 – en Lendava, Slovenio. Esperantista teamo konkuros kun 100 aliaj skipoj en kuirado de bograĉo. Senpaga bograĉ-talero. Internacia kuirteamo. Nenia kotizo. Inf.: Fervojista Esperanto-Societo, Esperanto: p.p. 123, SI-9220 Lendava, Slovenio. Rete: fes.maribor@amis.net

26. aŭgusto - 2. septembro
Itala Esperanto-kongreso – en Heraclea (Matera), Italio. Kiel oni atingas la plej sudan parton de Eŭropo? Problemoj nenias. La granda itala urbo Bari estas laŭ la loka diraĵo pli grava ol Parizo; tio eble estas ioma troigo, sed ĉiuokaze ĝi havas flughavenon: Bari-Palese aŭ Bari-Karol Wojtyla, el kiu aŭtobusoj atingas Heraclea-n aŭ la proksiman Policoro-n. Pluraj malaltkostaj fluglinioj, kiel Ryanair, flugas al ĝi el la plej malproksimaj eŭropaj urboj, Vilno aŭ Budapeŝto aŭ Londono aŭ Berlino. Homoj, kiuj mendas nun, kaj kelkaj jam faris, pagas tre malmulte. LKK intencas aranĝi ankaŭ propran aŭtobuson en kelkaj ŝlosilaj tempoj de sabato por porti vin de la flughaveno al la kongresejo en Heraclea

26. aŭgusto - 2. septembro
Tendumado de la Verdaj Skoltoj dum la Itala Kongreso – en Polikoro, Italio. Tendumado, memzorgado, komunaj ludoj, manlaborado, marŝado kaj multaj aliaj mojosaĵoj: skoltumado! Inf.: Doumont Valère, rue de Velaine, 114 bte 4 BE-5060 Sambreville, Belgio. Rete: doumontvalere@yahoo.fr

28. aŭgusto - 1. septembro
Kampara semajno – en Bouresse, Francio. Kampara semajno kun lingva praktikado en la kulturcentro Kvinpetalo. Restado en trankvila kamparo kun multaj ebloj pri ekskursoj en la naturo kaj al kulturaj objektoj. Kaj dume partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj povos plibonigi sian regadon de Esperanto. Inf.: Kvinpetalo, 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org


1 - 5. septembro
Kurso de Esperanto – en Timişoara, Rumanio. Esperanto-Asocio de Rumanio, kunlabore kun la rumana sekcio de ILEI, organizas E-kurson por komencantoj kaj progresantoj, en Timişoara, Rumanio. Inf.: Detaloj kaj aliĝoj al la retadreso aura.bute@gmail.com ĝis la 10-a de julio

7 - 10. septembro
La 46-a Lingva Seminario – en Skokovy, Ĉehio. Semajnfina seminario en familieca pensiono ESPERO, kiu troviĝas en pitoreska okcidenta parto de sabloŝtona Bohemia Paradizo (norde de Prago), plena de diverspecaj turismaj allogaĵoj (kulturaj kaj naturaj)

8 - 10. septembro
Esperanto sur la strando – en Gdansk-Sopot, Pollando. Ĉiujara aranĝo, ĉi foje dediĉita al Jubilea Kongreso en 1927j. Inf.: Triurba Esperantista Asocio, PL- 81-824 Sopot, str. Armii Krajowej 94, Pollando. Rete: torentosopot@wp.pl

8 - 10. septembro
Kvakera Kunveno – en Prago, Ĉehio. La renkontiĝo de Kvakera Esperanto-Societo okazos ĉe la Kvakera Kunvenejo en Prago. Temas pri malgranda, sed internacia okazaĵo. Inf.: Sally Phillips sallyesp@googlemail.com

– Sanmarieneca Universitata Sesio

10 - 15. septembro
SUS 34, Universitata Sesio de AIS – en Varsovio, Pollando. Sciencaj kursoj kaj prelegoj; loko: Warszawska Szkoła Zarzšdzania - Szkoła Wyższa. Detaloj de la programo ankoraŭ ne estas fiksitaj. Vi povas orientiĝi laŭ la programo de SUS 33, kiu okazis en la sama loko. AIS petas aliĝi plej malfrue kvar semajnojn anta365; la komenco de SUS 34, do plej malfrue je 2017-08-12. Kiel kontribuon al la organizaj kostoj AIS petas SUS-anojn pri pago de € 19,50 ( = 0,3 Aku, akademiaj kotiz-unuoj). AIS-studentoj kun valida studenta numero ne pagas kotizon. Pri loĝado, asekurado ktp. bonvolu zorgi mem. Inf.: AIS San-Marino, OProf. Hans Michael Maitzen, rete: informo@ais-sanmarino.org

11 - 12. septembro
12a Gaùĉa Esperanto-Renkontiĝo – en Porto Alegre, Brazilo. Regiona E-evento kun prelegoj, debatoj, artaj momentoj, kunfratiĝa tagmanĝo kaj promenado. Inf.: Gaùĉa Esperanto-Asocio

11 - 15. septembro
Migrada semajno – en Baugé, Francio. Migrada semajno (en Esperanto) kun Olivier Buisson. Inf.: Maison Culturelle de l'Espéranto, Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

15 - 17. septembro
Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj – en Hraščina, Kroatio. Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj en vilaĝo Hraščina omaĝos al Zamenhof, prezentos verkojn de Mauro Nervi kaj István Ertl. Okazos nepublika kunsido de estraranoj de Akademio Literatura de Esperanto. Inf.: Kroata Esperanto-Ligo, Str. Kneza Mislava 11, HR 10000 Zagreb, Kroatio. Rete: spomenka.stimec@zg.t-com.hr

16 - 17. septembro
Esperanto-tago - malfermo de la Oktoberfesto – en Munkeno, Germanio. Tradicia fondtaga festo de la Esperanto-Klubo kiel enskribita asocio. Komuna rigardo de la inaŭgura oktoberfesta manifestacio sabate kaj dimanĉe. Muziko kaj literatura programo, kafo kaj kuko kaj komuna promeno al la Esperanto-placo. Se dezirata, unuhora gvidado en Esperanto tra la urbocentro. Inf.: Esperanto-Klub München e.V. Schwantghalerstr. 80, DE-80336 München, Germanio. Rete: fritz_Hilpert@web.de

18 - 21. septembro
Ekskurso en Xi'an – antikva ĉefurbo de Ĉinio. Ekskurso en Xi'an, Ĉinio; Vizitindaĵoj en Xi'an: Antikva urba muro kiu ĉirkaŭrondas je 14 km centran parton de Xi'an, Muzeo pri Terakota Armeo, Historia muzeo, Dayan pagodo, Muzika fontano, Beiyuanmen malnovaj stratoj, Hua-monto, Hu-an-he /Flava/ riverego, Koncerto pri Tang-dinastia muziko kaj danco, lokaj manĝejoj, noktaj surstrataj amuzoj ktp. Dum la ekskurso okazos prelego pri Silka Vojo; pri interrilata historio de Hanoj kaj Hunoj, prapatroj de ĉinoj kaj mongoloj. Vi ankaŭ spertos ĉinan Te-ceremonion kaj praktikos ĉinan kaj mongolan kaligrafiojn. Inf.: Mongola E-Societo kaj Xi'an Esperanto-Asocio, Huoju-lu, Bld #4, B510, 710043, Xi'an, China. Rete: mn_esperanto@yahoo.comchielismo@qq.com

21 - 22. septembro
Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo – en Poznan, Pollando. La Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando), kiu festas sian 20-jariĝon ĉi-jare, organizas sian kvaran internacian Interlingvistikan simpozion inter la kutima septembra interlingvistika sesio (kaj la tradicia kultura festivalo Arkones). Ĝi estos dediĉita al internacia komunikado, al la vivo kaj verkaro de Zamenhof kaj al diversaj aspektoj de esperanto. Inf.: Interlingvistikaj Studoj de UAM, Lingvistika Instituto Adam Mickiewicz Universitato, Al. Niepodległoœci 4, PL-61-874 Poznań, Pollando. Rete: interlingv@gmail.com

22 - 24. septembro
ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) – en Poznań, Pollando. ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznań, Pollando. Granda manifestacio de Esperanto-kulturo. Inf.: e-senco , ret-posxto

22 - 24. septembro
Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Kongreso en Viktorio, Kanado. Esperanto-Klubo de Vankuvera Insulo gastigos ĉiujn esperantistojn. Bonvolu sendi retmesaĝon kiel eble plej baldaŭ. Se vi volas mallonge sabatmatene prelegi aŭ vendredvespere prezentiĝi eble kun kantoj, teatraĵoj aŭ lumbildoj, bonvolu sciigi nin antaŭ la 10a de sept. kaj indiki vian proponitan temon, por ni povu aranĝi la konferencajn detalojn. Vi povas aŭ partopreni en Esperantolingvaj gvidataj veturoj al la historia Brita-Kolumbia Leĝdona Asembleo kaj la ĉina distrikto (senpage) aŭ vidi muzeo-ekspoziciojn pri la kanada heroo Terry Fox kaj pri la indiĝenaj lingvoj de Brita Kolumbio. Kelkaj aliaj turismaj agadoj ankaŭ eblas en la bela provinca ĉefurbo de Viktorio, krom prelegoj, paroladoj kaj diskutoj (Esperante, kompreneble) kaj multe plu. Inf.: Wallydutemple@telus.net

22 - 28. septembro
Ekskurso al Irano – en Boruĝerdo, Irano. BONVENON EN IRANO! Inf.: Turisma Agentejo, No 50, sh Behashti Ave, Orang Travel Agency, Irano. Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com

22 - 28. septembro
Internacia Renkontiĝo – en Svitavy, Ĉehio. Internacia renkontiĝo en Esperanto-Muzeo en Svitavy kun tuttagaj ekskursoj, projekciado, babilado, promenado ktp. Inf.: Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy, Libuše Dvořáková, Zahradní 2/b, CZ-568 02 Svitavy, Ĉehio. Rete: dvor.libuse@seznam.cz

22 - 30. septembro
Ĉeha Rendevuo Svitavy – en Bartošovice, Ĉehio. Inf: Silezia Esperanto Asocio rete: pomer@wp.pl

28 - 30. septembro
Celebrado de la 110-a datreveno de la unua esperanta societo en Rijeka kaj Kroatio – en Rijeka, Kroatio. Ĉefa festo en Rijeka okazos sabaton 30-an de sept., de la 16-a ĝis la 19-a horo. Filatela kaj pentroarta ekspozicioj dum 3 anoncitaj tagoj. Inf.: Esperanto Societo Rijeka, Blaža Polića 2, HR-51000 RIJEKA, Kroatio. Rete: esperanto.rijeka@ri.htnet.hr

29. septembro - 3. oktobro
17-a KoKoLoRES - Kafoklaĉo kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina - en Schwerte, Ruhr-regiono, Germanio. LA aranĝo por ludemuloj, sed ne nur, laŭbezone okazos kurso por komencantoj. Inf.: Petra Dückershoff, rete: petra.dueckershoff(ĉe)esperanto.de

29. septembro - 3. oktobro
TORPEDO 12 – en Herzberg am Harz, Germanio. Pedagogiaj Tagoj, spertinterŝanĝoj pri instruado, metodoj, lernmaterialoj, Erasmus+ projekto, 79a GEA-Studmodulo: klerigado, pluklerigado por Esperanto-instruantoj, instruistoj. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete. esperanto-zentrum@web.de

30. septembro - 1. oktobro
Festado de la 60-jariĝo de CDELI – en La Chaux-de-Fonds, La Sagne (Svislando), kun Stefano Keller (CDELI), Mireille Grosjean (SES), D-rino Zorana Sokolovska (lingvisto, Instituto pri plurlingvismo, Universitato de Friburgo), Claude Gacond (kreinto de CDELI), Tomasz Chmielik (UAM, Poznano, Pollando), Cesco Reale (UEA/UN), Luc Allemand (CDELI). Esperanta koncerto: Elisabeth de Mestral. Programdetaloj

30. septembro - 7. oktobro
Ekskurso al IRANO – en Tehrano, IRANO. Bonvenon al Irano!. Inf.: Turisma Agentejo, No 53, Golshahr lane, Afrika Ave,Tehran, Kimiya Travel Agency, Irano.Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com

30. septembro - 7. oktobro
Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo – en Tossa de Mar, Hispanio. La 25-a Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo okazos ĉijare en la bela urbo Tossa de Mar, en la hotelo Don Juan. Inf.: Rosa López, strato Ánfora, 6-5-D 29013-Malago, Hispanio. Rete: angelarquillos@gmail.com


1 - 6. oktobro
Esperantista Migrado Aŭtuna (7-a EMA) – en Zell ĉe Mozelo, Germanio. Aranĝo por migremuloj, diversaj migradoj en la regiono de la Meza Mozelo. Inf.: Germana Esperanto-Asocio, Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str.11, DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio. Rete: wolfgang.l.bohr@t-online.de

6 - 8. oktobro
Gaja Semajnfino – en Schwäbisch Gmünd, Germanio. Ĉi-jare la BAVELO-seminario denove okazu en formo de Gaja Semajnfino, do kun lernado ne laŭ la kutima instruado, sed per ludado, dum promenado, grupa laboro kaj - ĉefe - per multe da interparolado. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO), rete: Inge.Simon@esperanto.de

7 - 9. oktobro
Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) – en Silver Bay, NY, Usono. Agrabla kaj etosoplena semajnfino en bela naturo. Muziko, prelegoj, kajakado, dancado. Inf.: Kunlabore kun ESK kaj aliaj regionaj kluboj: Tomaso ALEXANDER, rete: demandoj@are-esperanto.org

7 - 9. oktobro
GEFA jarkunveno – en Baiersbronn, Germanio. La programo de la kunveno antaŭvidas ekskursojn en la historion de la regiono - veturante kaj promenante al vitrofarejo Buhlbach kaj la Hauff-muzeo, konforte sidante dum vespera retrospektivo pri la Murgtalbahn-linio (br). Okazos konversacia Esperanto kurso. Kunligas fervojon kaj turismon la feria hotelo Am Kurgarten administrita de BSW kaj estas proksima al la stacio Baierbronn. Tie ni gastigos vin! Atentu:Eksterlandaj gastoj ne pagas partoprenkotizon! Ne hezitu kaj venu! Kontakto al organizantoj: fervoja.esperantisto@t-online.de

12 - 15. oktobro
38-a Kataluna Kongreso de Esperanto. Preter la limoj – en Àger, Katalunio. En Àger-Montsec, en la kataluna antaŭ-pirenea montaro la kongreso pritraktos ek de geologio kaj astronomio ĝis kulturo kaj historio. Ĝuu la planetarian sesion gvidata de Amri Wandel kaj David Galadí. Krome ankaŭ okazos prelegoj de Miguel Fernández, Jorge Camacho, Miguel Gutiérrez, Abel Montagut, Viktor Solé kaj ankoraŭ aliaj. Inf.: Kataluna Esperanto Asocio, Str. Papa Pius XI, 130; ES-08208-Sabadell, Katalunio/Hispanio

13 - 15. oktobro
Studsemajnfino – en Bornerbroek, Nederlando. En tiu studsemajnfino vi povas lerni kaj plibonigi vian konon de Esperanto. Kursoj diversnivelaj. Inf.: Esperanto Nederland, Arubastraat 12, NL-9715 RW Groningen, Nederlando. Rete: studsemajnfino@esperanto-nederland.nl

13 - 15. oktobro
Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio Pinta aranĝo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kun labora traktado, temaj seminarioj kaj programoj ekskursa, kultura kaj amuza. Informojn sekvu regule ĉe la asocia retejo. Jen aliĝilo en la formato PDF kun pli detalaj informoj. Eksterlandanoj povas aliĝi per retmesaĝo al vratislav.hirs@esperanto.cz

13 - 16. oktobro
4a Sud-Azia Seminario (SAS-4) – en Indian Social Institute, Bengaluro, Barato.

14 - 18. oktobro
Ekskurso en Xi'an – antikva ĉefurbo de Ĉinio. Xi'an estis ĉefurbo de Zhou, Qin, Han, Sui kaj Tang dinastioj. Tie estas mondfama muzeo pri Terakota Armeo de la unua ĉina imperiestro Qin Shihuangdi. Itinero: Antikva urba muro kiu ĉirkaŭrondas je 14 km centran parton de Xi'an, Muzeo pri Terakota Armeo, Historia muzeo, Dayan pagodo, Muzika fontano, Beiyuanmen malnovaj stratoj, Hua-monto, Hu-an-he (Flava) riverego, Koncerto pri Tang-dinastia muziko kaj danco, lokaj manĝejoj, noktaj surstrataj amuzoj ktp. Prelegoj pri Silka Vojo; pri interrilata historio de Hanoj kaj Hunoj, prapatroj de ĉinoj kaj mongoloj. Sperto de ĉina Te-ceremonio kaj praktiko de ĉina kaj mongola kaligrafioj. Inf.: IKEF-Mongolio kaj Xi'an Esperanto-Asocio. Poŝtadreso: Huoju-lu, Bld #4, B510, 710043, Xi'an, China. Rete: chimedtserenenkhee@yahoo.comchielismo@qq.com

14 - 22. oktobro
Monda Festivalo de Junularo – en Soĉi. Enkadre de la aranĝo okazos Esperanta renkontiĝo. Inf.: Vladimir Minin, rete: mininvl@hotmail.com - [mapo]

20 - 22. oktobro
Junulara Esperanto-Renkonto, JER - en urbeto Verőce, 40 km-ojn de Budapeŝto, Hungario. – JER estas internacia semajnfino por gejunuloj, kiuj lernas / parolas Esperanton. La evento estas kutime familieca (t.e. kun ĉ. 40 partoprenantoj), do vi certe havos eblon konatiĝi kaj babili kun ĉiuj. Kutimaj programoj estas: tage diskutrondoj, manlaboroj, novula programo, tabloludoj; (ĉe bona vetero) subĉielaj ludoj aŭ kuirado - kaj nokte kvizoj, teamaj konkursoj, kinejo, gufujo (= teumejo), drinkejo kaj karaokeo, diskejo... - Org: Hungara Esperanto-Junularo, Venislovas Veronika, v.veronika9999@gmail.com

21 - 28. oktobro
Nuligita! - Kieva Esperanto-Semajno – Anstataŭe okazos Karpata E-Semajno, ekde 29-a de oktobro

21 - 28. oktobro
2-a filmfestivalo de "Teo kaj amo" – en Hangzhou, Ĉinio

23 - 27. oktobro
Staĝo pri tradukado – en Bouresse, Francio. La staĝon gvidas Brian Moon. La kurso taŭgos ankaŭ prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI. Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. Inf.: Kvinpetalo, 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE, Francio. Rete: Kvinpetalo informoj@kvinpetalo.org

27 - 29. oktobro
KKPS, Klaĉ-Kunveno Post-Somera – en Lunteren, Nederlando. KKPS, la Klaĉ-Kunveno Post-Somera, okazas ĉiujare en Nederlando en semajnfino ĉirkaŭ haloveno. Inf.: Nederlanda Esperanto-Junularo, rete: kkps.klackunveno@gmail.com

27 - 31. oktobro
Korusa renkonto de Interkant' – en Baugé, Francio. Korusa renkonto de Interkant' kun Zdravka Lenepveu. Inf.: Maison Culturelle de l'Espéranto, Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

27. oktobro - 4. novembro
AŬTUNE – en Baugé, Francio. Aŭtune la ferioj - kun halovena festo, seminario pri instruado kaj uzo de Eo kun infanoj. Inf.: Maison Culturelle de l'Espéranto, Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

28. oktobro
Zamenhof memortago – en Lunteren, Nederlando. Inf.: Esperanto Nederland, Andries Hovinga andries.hovinga@tiscali.nl

29. oktobro
120. naskiĝtago de Jakobo Szapiro – en Białisztok, Pollando. Prezentado de la gvidlibro de J. Szapir en Esperanto. Inf.: Bjalistoka Esperanta Societo pwierzbowski@gmail.pl

29. oktobro - 5. novembro
Karpata Esperanto-Semajno (KES) – en balneologia kuracloko Morŝin, Ukrainio. KES celas praktiki Esperanto-paroladon en diversaj aranĝoj de la renkontiĝo, plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun memorindaĵoj de Lvov kaj Karpata montaro. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net

31. oktobro - 7. novembro
Ekskurso al IRANO – en Tehrano, IRANO. Bonvenon al Irano!. Inf.: Turisma Agentejo, No 53, Golshahr lane, Afrika Ave,Tehran, Kimiya Travel Agency, Irano.Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com


3 - 5. novembro
Kultura Semajnfino – en Homburg, Germanio. Semajnfina aranĝo kun Esperanto-kursoj por infanoj kaj progresintoj. Seminario pri EUROKKA kaj Vinilkosmo de Floréal Martorell el Tuluzo, festprogramo, diservo kaj div. prelegoj. Vigla babilado ĉe malvarmaj trinkaĵoj ("knajpo"), libroservo, infana programo. Inf.: Oliver Walz, Sarlanda Esperanto-Ligo r.a., Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio. Rete: info@esperanto-saarland.de

3 - 5. novembro
104-a Japana Esperanto-Kongreso – en Jokohamo (Yokohama), Japanio. Kongresa temo:Haveno peras, Esperanto peras. Prelegoj pri la kongresa temo kaj Zamenhof, kulturaj prelegoj, diskuto pri E-movado, lingvaj programeroj, kino, arta vespero. Inf.: Japana Esperanto-Instituto, JP-162-0042 Tokyo-to, Sinzyuku-ku, Waseda-Mati 12-3, Japano. Rete: jek2017@jei.or.jp

3 - 6. novembro
23-a Kolombia kongreso de Esperanto – en Honda-Tolimo, Kolombio. La 23-a Kolombia Kongreso de Esperanto okazos en varmeta malgranda urbo kiu reprezentas gravan historian rolon en la ekonomio de nia lando. Tie la etoso estos vere agrabla kaj nia landa esperantistaro montros kiom forta estas la nuntempa movado en Kolombio. Per ĉeesto de eksterlandanoj ni kune internaciigos nian eventon, do, bonvenon al ĉiuj! Inf.: Kolombia Esperanto-Ligo teamo@esperanto.co

4 - 6. novembro
Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburg – Pasigu la novembrajn festotagojn per interesa lingvotrejnado! Du grupoj laŭ niveloj A2, B2. La trejnado havas du kategoriojn de partoprenantoj: instruistoj kaj kursanoj! Dum la trejnado ni traktos ankaŭ fonajn kulturajn kaj movadajn temojn per lingvaj ludoj kaj konkursoj, vesperaj programoj, metiejoj, prelegoj ktp. Estas antaŭvidata aparta grupo por infanoj, en kiu en luda kaj vigla formo oni praktikos Esperanton. Bonvenon! - Inf.: Ural-Siberia Esperantista Movado, Raja Kudrjavceva, rete: lingvotrejnado@ural-sib.org, tel: +7-922-298.20.21

4 - 11. novembro
12-a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto – en Porto Alegre, Brazilo. Porto Alegre (Gaja Haveno) estas ĉefurbo de ŝtato Sudariogrando en Brazilo. Inf.: Gaŭĉa Esperanto Asocio, rete renatoeo@gmail.com

10 - 12. novembro
Esperantista renkontiĝo GRUPE - 21 – en Gliwice, Pollando. Inf.: Pola Esperanto-Asocio, filio en Gliwice, rete: stanislaw.mandrak@gmail.comstaman@ka.onet.pl

10 - 12. novembro
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo 2017 – Teŝino (Cieszyn), Pollando. Jam la kvinan fojon okazos Ĉe-lima Aŭtuna Renkontiĝo, semajnfina aranĝo ĉefe por novuloj kaj junularaj aktivuloj el Pollando, Ĉehio, Slovakio kaj ĉirkaŭaĵo. En la programo: ekskursoj al interesaj lokaj muzeoj, biergustumado kaj publika evento en la urbocentro. Inf.: Pola Esperanto-Junularo, Andersa 37/59a, PL-00-159 Warszawa, Pollando. Rete: cxar&pej.pl

10 - 12. novembro
Esperanto-kursoj por progresantoj kaj flu-parolantoj – en Sundern-Langscheid, Germanio. Semajnfino kun kursoj je du niveloj (por progresantoj kaj flu-parolantoj). Ĝi okazos en popolaltlerneja klerig-centro, kiu ofertas ankaŭ bonajn tranokt-eblojn. Vespere okazos distra programo en Esperanto. Org: Bildungszentrum Sorpesee, Martin Brüggemeier, Brunnenstraße 36, DE-59846 Sundern, Germanio. Retadreso: info@bildungszentrum-sorpesee.de

11. novembro
12-a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto – en Porto Alegre, Brazilo. Esperanto en RS (Ŝtato Rio Grande do Sul): Novaj Tempoj, Novaj Defioj Inf.: Gaŭĉa Esperanto-Asocio, rete: gea.esperanto@gmail.com

14. novembro
2-a Memorialo Lucija Borčić – en Zagrebo, Kroatio. La aranĝo celas omaĝi la karmemoran Lucija Borčić je la 2-a datreveno de ŝia morto. Dum la aranĝo oni proklamos la rezultojn de la 1-a internacia tradukkonkurso "Lucija Borčić". Okaze de la UNESKO Zamenhof-jaro Edvige Ackermann prelegos pri la temo "La lastaj tagoj de d-ro Lazar Ludvig Zamenhof". La programo okazos en la urbocentra biblioteko je la 18a horo. Inf: Kroata Esperantista Unuiĝo, rete: hes.keu@gmail.com

14 - 18. novembro
Ekskurso en Xi'an – antikva ĉefurbo de Ĉinio. Xi'an estis ĉefurbo de Zhou, Qin, Han, Sui kaj Tang dinastioj. Tie estas mondfama muzeo pri Terakota Armeo de la unua ĉina imperiestro Qin Shihuangdi. Itinero: Antikva urba muro kiu ĉirkaŭrondas je 14 km centran parton de Xi'an, Muzeo pri Terakota Armeo, Historia muzeo, Dayan pagodo, Muzika fontano, Beiyuanmen malnovaj stratoj, Hua-monto, Hu-an-he (Flava) riverego, Koncerto pri Tang-dinastia muziko kaj danco, lokaj manĝejoj, noktaj surstrataj amuzoj ktp. Prelegoj pri Silka Vojo; pri interrilata historio de Hanoj kaj Hunoj, prapatroj de ĉinoj kaj mongoloj. Sperto de ĉina Te-ceremonio kaj praktiko de ĉina kaj mongola kaligrafioj. Inf.: IKEF-Mongolio kaj Xi'an Esperanto-Asocio. Poŝtadreso: Huoju-lu, Bld #4, B510, 710043, Xi'an, China. Rete: chimedtserenenkhee@yahoo.comchielismo@qq.com

18. novembro
7. Pernambuka simpozio de Esperanto (VII Simpósio Pernanbucano de Esperanto) – en Recife, Brazilo. La malĉeesta kaj la ĉeesta en la praktiko de E-o. Dulingva evento. Ronda tablo, fulma kurso, vendo de esperantaĵoj kaj kultura momento. Inf.: Wendel Pontes, Recife, Pernambuco, Brazilo. Rete: peakontakto@gmail.com

 ILERA   Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA

18 - 19. novembro
Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA – ekde 00:00 horo la 18-an de nov. ĝis 23:59 la 19-an de nov. – en ĉiuj radioamatoraj bendoj plus Echolink. Estas rekomendite uzi la Esperantajn frekvencojn: 3.766 MHz, 7.066 MHz, 14.266 MHz, 21.266 MHz kaj 28.766 MHz. Pliaj informoj ĉe ILERA, Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, Hans B. Welling, zum Ortenbrink 42, DE-49205 Hasbergen, Germanio - radioonde DJ4PG, interrete: dj4pg@t-online.de

25. novembro
Zamenhoffesto – en Berlin, Germanio. Zamenhoffesto kun festprelego pri Zamenhof, koncerto, libroekspozicio, babilado, kafo-, teetrinkado, ktp. Loko: Kietzspinne - Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, DE-10365 Berlin. Tempo: Sabate la 25-an de novembro

25. - 26. novembro
14-a Rata Rendevuo + jubileo "30 jaroj Ratkaptista Bando" - en Hameln, Germanio. - Okaze de nia jubileo (30 jaroj Esperanto-grupo Hameleno) ni invitas vin al publika koncerto kun Kajto-kvarope el Nederlando kaj Jonny M el Kolonjo sabaton vespere en la kulturcentron Sumpfblume. Ankaŭ la aliaj programeroj estas vizitindaj: D-ro Thorsten Sueße legos el sia 3-a krimromano, ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro, kaj pluraj prelegoj. Estos eblo esplori la novan eskap-ĉambron en la kelo sub la Münster-preĝejo. Kadre de la renkontiĝo okazos la jarĉefkunveno de la landa ligo de Malsupra Saksio EMAS. – Org: Esperanto-grupo Hameln, Heinz-Wilhelm Sprick -Schmiedeecke 2, DE-31840 Hessisch Oldendorf, Germanio. – Retadreso: HWSprick@t-online.de

26. novembro
9-a Zamenhofa Matenmanĝo – en Berlino, Germanio. Matentagmanĝo kaj babilado en plaĉa arabeca restoracio "Al Hamra" en la berlina kvartalo "Prenzlauer Berg". Multaj manĝaĵoj estas vegetaraj. Okaze de la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof kaj por komune festi Esperanton. Okazas ekde 2009. Proksimume 30 - 40 gastoj. Inf.: Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperanto@gmx.de

30. novembro - 7. decembro
Ekskurso al IRANO – en Tehrano, IRANO. Bonvenon al Irano!. Inf.: Turisma Agentejo, No 53, Golshahr lane, Afrika Ave,Tehran, Kimiya Travel Agency, Irano.Rete: m_tajikistan2004@yahoo.com


2. decembro
Zamenhof-Festo en Vieno – Tradicia festo je la honoro de d-ro Zamenhof en la Pola Instituto, adreso: Am Gestade 7, AT-101 Wien, Aŭstrio. Organizas: Aŭstria E-Federacio kaj Pola Instituto, kontakto: aef@esperanto.at

3. decembro
11-a Moskva Esperanto-Renkontiĝo – Enkadre de la renkontiĝo okazos ankaŭ seminario pri aktivula trejnado. Raporton pri la lasta renkontiĝon vi trovas ĉi tie. Inf.: Dima Ŝevĉenko

8 - 10. decembro
80-a GEA-Studsesio kaj Tradicia Zamenhof-festo – en Herzberg am Harz, Germanio. La studsemajnfino ofertos fakprelegojn, diskutadon, lingvan kaj fakan perfektiĝon. La 9-an de decembro
okazos la jam tradicia Zamenhof-festo kun komuna manĝado, kantado, ludoj, ktp. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, 6 Grubenhagenstr., DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

9 - 10. decembro
Esperanto Tagoj en Toruń – en la Junulara Kulturdomo. Sabate festa finalo de la poezia konkurso "Ĉe la rivero Vistulo" organizata kunlabore kun la junulara teatro "STUDIO P" - krom tio vizitado de festaj aranĝaĵoj en la etnografia parko "Kristnaskaj kutimoj en Pollando dum la L. Zamenhof epoko", vespera renkontiĝo por interkonatiĝo. Dimanĉe ebleco viziti Kristnaskan Foiron de tradiciaj manfaraĵoj en la Etnografia Muzeo kaj promenado en la malnova urbocento kun Esperant-lingva ĉiĉeronado. Organizas: Teresa Nemere kaj Maria Pokrzywnicka, retadreso: teresa.nemere@op.pl, tel: 601 141 439

10. decembro
Zamenhofa Tago 2017 – en Triesto, Italio. La programo komenciĝos je 10:00. Programo: ekspozicio de libroj, prezento de la libroj ricevitaj per la Premio Bachrich, bilda prelego pri L. L. Zamenhof en la nuna Bialistoko, bufedo, loterio. Gastoj bonvenaj! Organizas: Triesta Esperanto-Asocio, via del Coroneo 15, 34133 Trieste, Italio. Retadreso: esperantotrieste@yahoo.it

14 - 18. decembro
21-a Guantanama Zamenhofa Metiejo – en Guantánamo, Kubo. Ĉiujara metiejo pri Esperanto por omaĝi Zamenhof. La plej tradicia el Kubo ĉi jare okazos la 21-a en unu el la plej turismaj partoj de la lando, Barakoa! Inf.: Tirso Ávila Bory. Santa Rita 902 entre Giró y Crombet, Guantánamo, CU-95100 Guantánamo, Cuba. Rete: marielacj@infomed.sld.cu. Prefere al la retadreso

15 - 17. decembro
5-a Granda lokŝumado en Bratislavo – Renkontiĝo de Esperantistoj meze de Bratislavo kun vizito de la Antaŭkristnaska bazaro, gustumado de slovaka specialaĵo "lokŝoj", kristnaska grogo... Festo de Zamenhoftago, promenado, kafumado, teumado, babilado... Inf.: E-mental´, e-mentalprago@seznam.cz, tel: +421 944 243026

15 - 17. decembro
18-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj – en Białysztok, Pollando. Inf.: Bjalistoka Esperanta Societo, rete: pwierzbowski@gmail.com

15 - 17. decembro
Balkana E-Renkontiĝo kaj Zamenhof-Festado – en Sofio, Bulgario. Atendos vin interkona vespero en restoracio, Esperantaj diskutoj, vizitado de Esperanto-Muzeo, ankaŭ Esperanto-ekspozicio kaj aliaj rimarkaĵoj de Sofio. Vespere bankedo kaj/aŭ Esperanto-Balo (ĉ. 20 levoj). Dimanĉe ekskursoj al Pirot, Niŝ en Serbio, Scopie en Macedonio, kaj Thessaloniki/Kavala en Grekio – se estos aŭtobuso... Organizas: Lasto Nikov, BG-1000 Sofio, pk 497, Bulgario. Tel.: sonorigu al +359-8-99882261 kaj mi kontaktos Vin. Retadreso: Lasto@mail.bg

16. decembro
Jarfina festo de Esperanto en Montrealo – Jarfina Esperanto-festo ("Zamenhof-festo") en Montrealo. La festo okazos ĉe la restoracio "Le Comptoir de chef Serghei" (2131 Sainte-Catherine est, Montréal). Ĉiuj estas bonvenaj! ATENTU: Bonvolu antaŭanonci vin, ĉar ni bezonas kalkuli, kiom da homoj venos. Org.: Esperanto-Societo Kebekia, rete: http://www.esperanto.qc.ca/eo/kontaktu-nin/

16. decembro
Zamenhofa tago en Maceio – Evento por diskonigi Esperanton en Maceio kaj enmanigi la atestilojn al la kursfinintoj. Disdono de flugfolioj al la publiko. Organizas: Alagoana Asocio de Esperanto, Stella Maris, Maceió, Alagoas, Brazilo. Retadreso: sperantoalagoas@hotmail.com

19. decembro
20-a jariĝo de Hanoja Esperanto-Asocio – en Hanojo, Vjetnamio. Renkontiĝo okaze de la 20-a datreveno de Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA) 1997-2017. Inf.: Hanoja E-Asocio, 12b, ngo 238, Au Co, Tay Ho, Ha Noi, Viet Nam, rete: goldenprocom@gmail.com

26. decembro - 2. januaro
Junulara Esperanta Semajno, JES - 2017 – en Szczecin, Pollando. Inf.: Pola Esperanto-Junularo

27. decembro - 3. januaro
16-a Novjara Renkontiĝo – en Saarbrücken, Germanio. Kutime ĉ. 150-200 gastoj – inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Apartaj programeroj por junuloj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). Konversacia rondo kaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Inf.: Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperanto@gmx.de

27. decembro - 3. januaro
Luminesk' – en Haltern am See, Germanio. Luminesk' estas la silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi havas seriozan teman programon kun minimume 2 programeroj samtempe. Du ekskursoj gvidas nin al la ĉarma monastera lando. En amikeca rondo ni festas silvestron. Inf.: Andreas Diemel, Bismarckstr. 168, DE- 47057 Duisburg, Deutschland. Rete: andreas.diemel@web.de

30. decembro - 2. januaro
Nov-Jaro en Bona Aero – en Goias - Brazilo. Renkontiĝo de eks-gelernantoj kaj ge-amikoj de la Institucio en la somera klimato de "Chapada dos Veadeiros" em Goias-Brazilo. La distra programo antaŭvidas banadon en la akvofalo de Bona Espero, ĉason al Trezoro kaj aliajn surprizojn. Informoj kaj aligxoj: Caixa Postal 37 - Alto Paraiso - Goias - Brazilo. bonaespero.brasil@gmail.com

30. decembro - 5. januaro
Novojarsk-2018 – Bonetosa novjar-festo en Tomsk, Siberio, Rusio. Renkontu la novan jaron 2018 en varma kompanio en Siberia Ateno! Kun varia kultura programo. Inf: Geĉjo Fjodor Basov, rete: gecxjo@mail.rugecxjo@gmail.com, tel: tel: +7-953-922.49.07



INTERNACIA KALENDARO
de Esperanto-aranĝoj

Lasta aktualigo: 2018.01.10.

- La kalendaron prizorgas: Esperanto-Centro EVENTOJ kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto.
- Se mankas iu renkontiĝo, ni petas vin anonci ĝin!
- La listigo kaj registrado de via aranĝo estas SENPAGA, pri aldono de emblemo de via aranĝo vidu apartajn kondiĉojn!
- Ĉe utiligo aŭ represo de tiu ĉi; listo, bv. mencii la fonton: http://www.eventoj.hu
- Ni dankas vian helpon diskonigi tiun ĉi servon!


Kunlaborantoj:

ĉe la Esperanto-Centro "Eventoj"
http://www.eventoj.hu
kalendaro@eventoj.hu


Rigardu:
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko,
STEB