Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2014

Kompilita ĉe Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto.
Se vi parte aŭ plene utiligas tiun ĉi liston, bonvolu nepre mencii la fonton: http://www.eventoj.hu
En la retejo de Eventoj ni konscie uzas landonomojn NUR kun –io finaĵo...


Anonco de nova renkontiĝo      - por tajpado uzu la x-metodon!

Dato: (de ..... ĝis .....):   Nomo de la aranĝo:
Urbo kaj lando de la aranĝo: Retpaĝo de la aranĝo:
Nomo de la organizanto
(por informoj kaj aliĝoj):

Retadreso de organizanto:
Mallonga priskribo: Poŝta adreso de organizanto:
Kiu sendis la informon?
(via nomo, retadreso, kaj ...)

Bonvolu vortumi akurate kaj koncize. Ni tenas la rajton mallongigi, kaj eventuale redakti la anoncojn. Por aperigi emblemon de via aranĝo vidu aldonajn kondiĉojn.
La senditaj informoj aperos en la Kalendaro post manuala aprobo kaj redaktado, ene de 2-3 tagoj.

Kontraŭspama kontrolo: Tajpu la vorton "Eventoj":        


Por havi la aktualan version refreŝigu, reŝargu la retpaĝon ( dekstra mus-butono, sube, "reŝargo de kadro")!

2 - 5. januaro
5-a Novjara Aranĝo NOVA - de Brazilia Esperantista Junulara Organizo, BEJO. Aliĝilo troveblas en la retpaĝo

4 - 6. januaro
Poludnica 2014 renkontiĝo de vojaĝantoj kaj turistoj - en Malaltaj Tatroj, Slovakio. Tradicia renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Inf.: Ján Vajs, LEK, Kolská 4, SK-031 01 Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com

15 - 21. januaro
Jarkongreso de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio – en Auckland. Sperta eksterlanda instruisto estas invitota. Inf.: Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, New Zealand Esperanto Association, P.O. Box 8140, Symonds Street, Auckland 1150, New Zealand. Rete: info@esperanto.org.nz

17 - 20. januaro
9-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado – en Iksan, Koreio. Esperantista Asocio de Uonbulismo okazigos renkontiĝon, en kiu oni povas praktiki meditadon, kaj sperti korean kulturon. Inf.: Esperantista Asocio de Uonbulismo, Koreio. Rete: Lee Jungkee

24 - 26. januaro
1-a Internacia Esperanto-Kongreso en Granada, Nikaragvo. Temo: pli bona mondo eblas. Unuafoje okazos internacia renkontiĝo en tiu alloga lando de Centra Ameriko. Inf.: Esperanto Nicaragua, rete: kongreso2014@esperanto-nicaragua.org

24 - 28. januaro
49-a Brazila Kongreso de Esperanto - en Florianópolis, ĉefurbo de ŝtato Santa Catarina, Brazilo. Temo de la aranĝo: Esperanto, kial ne? - Kongresejo ĉe la hotelo: Castelmar Hotel, rua Felipe Schmidt, 1260 Florianópolis. Inf.: Esperanto-Klubo de Florianópolis, Caixa Postal n° 654, Florianópolis, SC CEP 88010-970, Brazilo. Rete: esperantokluboflorianopolis@gmail.com

28 - 29. januaro
7-a Brazila Renkontiĝo de Esperantistoj-Spiritistoj - en Florianópolis, ĉefurbo de la ŝtato Santa Catarina, Brazilo. Temo de la aranĝo: La disvastigado de Esperanto en la spiritisma medio. Renkontiĝejo: Castelmar Hotel, rua Felipe Schmidt, 1260, Florianópolis, ĉefurbo de Santa Catarina, Brazilo. Inf.: BAES Brazila Asocio de Esperantistoj-Spiritistoj, Avenida Central, Bloco 1185, Casa 01, Fundos, Núcleo Bandeirante, Braziljo, DF, Brazilo. Rete: esperantospiritismo4@gmail.com


 - APERO - 8

21 - 23. februaro
APERO-8 - Moskva Esperanto-Asocio "MASI" kore invitas ĉiujn E-parolemulojn al sia tradicia renkontiĝo APERO-8, okazonta en la apudmoskva bien-ripozejo Jerŝovo. Inf: VKontakte-grupo "APERO" vk.com/apero_ek_masi aŭ ĉe Moskva Esperanto-Asocio "MASI", Irina Gonĉarova, mirinda.strigo@gmail.com hejma tel. +7-495-5930575

25. februaro - 1. marto
2-a Sud-Azia Seminario, SAS-02 - en Lahore, Pakistano. Inf.: Pakistana E-Asocio, rete: pakesa@yahoo.com, aŭ Adeel Butt, retadreso: adeelbutt@asia.com, poŝtelefono: +92 313 5363211


 - Esperanto-Maskerado en Rijeka

2. marto
Esperanto-maskerada kompanio - en Rijeka, Kroatio. Esperanto-Maskerada Kompanio "Pa droć" el Rijeka, Kroatio, partoprenos Karnavalan paradon. Vi povas aliĝi al grupo kaj partopreni en la karnavala parado aŭ esti spektanto de la parado. Inf.: Esperanto Societo Rijeka, Blaža Polića 2, HR-51000 Rijeka, Kroatio, rete: esperanto.rijeka@ri.htnet.hr

6 - 17. marto
Speciala ekskurso 2014 - en Katmandu, Nepalo. Ekskurso por ĉiuj aĝgrupoj. Subtenita de Nepala Registara Turisma Komisiono. La ĉefa celo estas propagandi Esperanton. Inf.: Nepala Esperanto-Asocio (aliĝinta al UEA), G. P. O Box 10518, Kathmandu, Nepal. Rete nespa.1990@gmail.com

7 - 9. marto
Vizitu Esperanian Kamparon! - en May-en-Multien, Francio. Tri ideoj ĉefas tiun semajnfinon: - Parolu esperante (komencantoj bonvenos), - Kunlaboru taskojn kaj ĉefe kuiradon, purigadon de manĝilaroj kaj ĉambroj, - Pratiku aktivecojn fizikajn aŭ mensajn. Inf.: JEFO, Esperanto-Jeunes, 4bis, rue de la Cerisaie - FR-75004 Paris, Francio. Rete: delphine.ya-chee-chan@esperanto-jeunes.com

7 - 9. marto
Centrejo - Centr-Eŭropa Najbara Trejnaktivula Renkontiĝo de Esperantistaj Junularaj Organizoj - ĉefe por ĉehoj, poloj kaj slovakoj. Inf.: Pola E-Junularo, rete: pej@pej.pl

7 - 9. marto
Viv O'Dunne - ĉe Shallowford House, Staffordshire, Anglio. Jara semajnfina kurso por komencantoj kaj post-komencantoj en Britio. En bela kamparo oni pridiskutos nur en Esperanto diversajn temojn, inkluzive de 'Chelsea Manning kaj fajfilo-blovado', 'hidraŭlika frakasado (la nova maniero havigi el roko tergason kaj nafton)', 'ĉu oni reformigu anglalingvan literumadon?' kaj 'ĉu en kelkaj landoj UEA rifuzu starigi Universalan Kongreson?' Inf.: Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DE, Anglio. Rete: eab@esperanto.org.uk

8 - 9. marto
Vintraj Tagoj - en Turku, Finnlando. Aktulaj aferoj en formo de publika prelego, diskutoj, turismaj programoj, jarkunveno de EAF. Inf.: Esperantolehti/EAF, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando. Rete: eaf@esperanto.fi

8 - 15. marto
Mediteranea Esperanto-Semajno, MES-2014 - en restadejo Val d' Esquiere - Les Issambres ĉe la Lazura Marbordo, Francio. Ĉu vi ankoraŭ frostas en via regiono? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... - Informoj kaj aliĝoj: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel. 0033 (0)4 94 83 06 88 - aŭ Christine Graissaguel, kris_grai@hotmail.fr

8 - 15. marto
21-a Korusa Semajno ĉe Pireneoj - en La BASTIDE-sur-l'HERS, Francio. Ni ĉiutage kantos 5 horojn kaj povos plie turismi, debati, ludi, traduki, lerni E-on laŭplaĉe, ev. skii kaj krome pluraj partoprenontoj ankaŭ folkmuzikemaj alportos siajn instrumentojn por eventuale ludi kun lokuloj: Gérard, Patrick, Alyson & aliaj. Inf.: Tut-Pirenea Esperanto-Koruso, Jorgos ESPERANTO - Le Village - FR - 11 420 LAFAGE, Francio

12 - 16. marto
Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) - Viñales, Pinar del Río, Kubo. Jam la trian fojon okazas tiu ĉi bunta renkontiĝo kun esperantistoj el tuta Kubo kaj fremdaj gastoj. Paralele okazos Radia Renkontiĝo de esperantistaj radioamatoroj. Inf.: Kuba Esperanto-Asocio, rete: info@esperanto.co.cu kaj kubesp@enet.cu

14 - 16. marto
Studsemajnfino - en Hall (Eerbeek), Nederlando. En ĉiu duonjaro Esperanto Nederland organizas studsemajnfinon por ĉiuj niveloj en iu loko en Nederlando. Inf.: Esperanto Nederland, Kruiszwin 1205, NL-1788 LE Julianadorp, Nederlando. Rete: studsemajnfino@esperanto-nederland.nl

14 - 16. marto
Cseh-seminario - en Hago, Nederlando. Kurso destinita por personoj, kiuj volas mem instrui laŭ la Cseh-metodo aŭ nur konatiĝi kun ĝi. Inf.: Internacia Esperanto-Instituto iesperanto@versatel.nl

15. marto
Okcidentbohemia regiona renkontiĝo en Pisek, Ĉehio. Inf.: pisek@esperanto.cz

21 - 23. marto
PEKO - Printempa Esperanto-KunvenO - en Amougies/Amengijs, Belgio. La renkontiĝo celas ĉiujn: infanojn, junulojn, plenkreskulojn, komencantojn, fluparolantojn... Inf.: Doumont Valère, rue de Velaine 114/4, BE-5060 Sambreville, Belgio. Rete: doumontvalere@yahoo.fr

21 - 23/24. marto
JER + SPAMO - en Szigetmonostor-Horány, Hungario. La junulara E-renkontiĝo JER daŭros ĝis dimanĉo. La movado urĝe bezonas pli sisteman kaj intensan trajnadon de gvidantoj, por agi ĉu internacie, lande aŭ loke. Laŭ la Strategia Plano de UEA, tiu Asocio devas preni pli fortan gvidan rolon en tiu aktivula maturigo. Jen la unua el kvar aŭ kvin seminarioj, kiuj okazos dise tra la mondo en 2014. La programo de ĉi tiu SPAMO (Seminario pri Aktivula Maturigo) estos malferma al partoprenontoj de JER, sed la seminario daŭros unu plian tagon. Inf.: Hungara Junulara Esperanto-Asocio, rete: jer@jer.hu

22. marto
Tabloludoj - en Svitavy, Ĉehio. Inf.: dvor.libuse@seznam.cz

24 - 26. marto
Irana Esperanto-Kongreso (IREK) en Tehran, Irano. La Unua Irana Esperanto Kongreso kun la temo: "Esperanto: lingvo de Ideo kaj Idealo". Inf.: Irana Esperanto Asocio, Unit 31, No. 29, Daneshgah Jang St., Kargar Ave., Tehran, Irano. Rete: info@espero.ir

26 - 28. marto
The John Buchanan Masterclass - en Liverpool, Anglio. 3-taga evento: Lingvo, Literaturo kaj Kulturo de Esperanto. Inf.: Esperanto-Asocio de Britio, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DE, Britio. Rete: eab@esperanto.org.uk


13. marto - 9. majo
Esperantolibro-ekspozicio - en Amsterdamo, Nederlando. Ekspozicio de la Esperanto-Libro en la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, kune kun la katedrulo prof-ro Federico Gobbo, la bibliotekistoj kaj kunlabore kun la Centra Oficejo de UEA. Inf.: Federico Gobbo, UvA, Spui 210, NL-1012 VT Amsterdam, Nederlando. federico.gobbo@gmail.com

4 - 6. aprilo
74a regiona staĝo - en Storckensohn, Francio. Inf.: lrnzc@neuf.fr

4 - 6. aprilo
IV-a Internacia Festivalo de Esperanto-kanto - Recitado, Oratora Konkurso en Karlovo-Sopot Bulgario. Inf.: Esperinform, BG-4300 Karlovo p.k. 44, Bulgario. Rete: leonov@rozabg.com . Tel.: +359 885056469 (tage kaj nokte), kaj +359 335 9 3933 (nur vespere)

4 - 6. aprilo
5-a BIERO - en Havlíčkův Brod. Ĉehio

5 - 8. aprilo
Jarkongreso de Francaj Fervojistoj - en Manoir de Kéralic, Francio. Inf.: rete: laurent.vignaut(ĉe)free.fr

5 - 10. aprilo
7-a Mezorienta Esperanto-Kunveno - en Tbilisi, Kartvelio. Belega lando... bonega etoso... Renkontiĝo de esperantistoj el mezorientaj landoj kun prelegoj, ekskursoj, artaj aranĝoj. Homoj povas veni antaŭ aŭ post la kunveno kaj ili povas pasigi tempon en Kartvelio (ni gvidos ilin tra Kartvelio laŭeble...). Konkurso pri la libro: "Kavaliro en la tigra felo". Informoj ĉe Renato Corsetti, rete: mezorienta.kunveno@esperanto.org

5. aprilo
Busvojaĝo tra Irano - Jen la vizitotaj urboj: Tehran - Borujerd - Esfahan - Shiraz - Bushehr - Bandar Abas-Insulo - Kish (per ŝipo). Laŭ via propono datoj kaj urboj estas ŝanĝeblaj. La elspezoj kovras la hotelon, buson, invitleteron, 3 manĝojn, kaj enirbiletojn por vidindaj lokoj kaj muzeoj. Kontaktu: Direktoro de turisma agentejo Iran-Tehran S-ro Masud Godarzi, masud8422@yahoo.comm_tajikistan2004@yahoo.com Tel: +98-9127049890 kaj +98-9397049890

12. aprilo
Ŝĉecina Esperanta Printempo - en Ŝĉecino (Szczecin), Pollando. Inf.: PEA en Szczecin zmatczak@poczta.onet.pl

12. aprilo
Omaĝo al Zamenhof - Kantono, Ĉinio. Kunveno de Kantonaj esperantistoj por omaĝi la memoron de D-ro Zamenhof. Inf.: Augusto Casquero

12 - 14. aprilo
Omaĝe al Ludoviko - en Bjalistoko, Pollando. Okaze de mortdatreveno de Ludoviko Zamenhof koncerto, pikniko, komuna metado de floroj apud la monumento al Zamenhof. Inf.: Bjalistoka Esperanto-Societo, PL-15-282 Bialystok, str. Piękna 3, Pollando. Rete: esperanto.bialystok@interia.pl

12 - 17. aprilo
2-a Esperanta Librofoiro de Niterói - en Niterói, Brazilo. Post la sukceso de la antŭa samnoma aranĝo, la E-movado de Niterói (15 kilometrojn for de Rio) decidis organizi novan esperantistan librofoiron. Je tiu ĉi fojo oni planas pli interesan kulturan programon. Okazos muzikaj kaj teatraj prezentadoj. Inf.: NITEK, subtenate de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro kaj Eldonejo Lorenz. Rete: maratonoj@yahoo.com.br

12 - 19. aprilo
39-a Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz - en Bydgoszcz, Pollando. Dum la aranĝo okazos 47-a Sesio de de AKB/AIS, Internacia Kurso por pilotoj de ekskursoj. Inf.: Esperantotur, ul. M. Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu

14 - 21. aprilo
5-a PRINTEMPE: Renkontiĝi super la valo de Mozelo dum la antaŭsemajno de pasko en Marienburg, Germanio

14 - 21. aprilo
Printempa Semajno Internacia - en Xanten, Germanio. Printempa kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto-Asocio, rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

16 - 22. aprilo
Internacia Junulara Festivalo, IJF-2014 - en Castelsardo, insulo Sardio, Italio. Tradicia junulara printempa aranĝo en la antaŭpaska semajno. Ĉu vi volas havi en aprilo agrable varman veteron apud la maro? Pliaj informoj ĉe la organiza adreso: ijf.admin@esperanto.it

18 - 20. aprilo
95-a Brita Esperanto-Kongreso - en Sheffield, Anglio. Ĉeestantoj aŭskultos plurajn prelegojn, inkluzive de kelkaj de vizitanta esperantista ĉefpreleganto; kaj havos la okazon ekskursi. Inf.: Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DE, Britio. Rete: eab@esperanto.org.uk

19 - 26. aprilo
5-a FRINGOJ por infanoj - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Ferio-semajno kun por infanoj 8-17 jaraj, akompanataj de siaj instruistoj aŭ gepatroj. Inf.: Château de Grésillon, Saint Martin d'Arce, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

20 - 24. aprilo
Antaŭkongreso Iraela Kongreso - al Jerusalemo, Jeriko, Lago de Glaileo (Tiberiado), Nazareto, Haifa, Akko, Tel Aviv-Jafo. Prezo: 500 eŭroj inkluzivas ĉion. Inf.: eli@esperanto.org.il

24 - 26. aprilo
15-a Israela Kongreso - en Kfar Hanokdim, 10 km oriente de la urbo Arad, prosime de Masada. Kfar Hnokdim estas beduen-stila tre speciala dezerta ripozejo. Informo kaj fotoj en ĝia retejo Por aliĝi skribu al eli@esperanto.org.il. Vidu ankaŭ antaŭkongreson 24-24. aprilo kaj postkongreson 26-30. aprilo

26. aprilo
Regiona Renkontiĝo en Litomyšl - en Ĉehio. Ĉi-foje oni admiros ne nur historiajn belaĵojn de la urbo. Planatas interesa fakekskurso al nove malfermita maŝinindustria kaj al la plej nova urba memorindaĵo, tn. Nova preĝejo de la Eklezio de Bohemaj fratoj, konstruita en 2008-2010. Detalan programon petu de svitavy@esperanto.cz

26 - 27. aprilo
Jarkunveno - en Kopenhago, Danlando. Jarkunveno de Dana Esparanto-Asocio kun interesaj prelegoj. Inf.: DEA, Vestavej 4, DK-2770 Kastrup, Danlando. Rete: dea@esperanto.dk

26 - 30 aprilo
Postkongreso de Izraela Kongreso - vojaĝo al la Morta Maro, Eilat kaj la Ruĝa Maro, Petra kaj Wadi Rum (Jordanio) - 600 eŭroj. Sen Jordanio: 450 eŭroj. Reveno 30. de apr. vespere al Tel-Avivo aŭ Jerusalemo. Inf.: eli@esperanto.org.il

26. aprilo - 3. majo
3-a PRINTEMPaS - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Radojica Petrović el Serbio, Christophe Chazarein el Okcitanio kaj Jean-Luc Kristos el Aŭvernjo. Inf.: Kastelo Greziljono, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

30. aprilo - 1. majo
Valpurga Nokto - en Montaro Harz (Herzberg am Harz, Germanio). Magia aventuro en la Harz-montaro, legendo de sorĉistinoj sur la monto Brocken. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

30. aprilo - 4. majo
Ekumenaj Bibliaj Tagoj kun "Adoru" - en Tuchoměřice ĉe Prago, Ĉehio. Prelegoj pri Bibliaj temoj, E-lingvaj liturgioj, preĝoj kaj kantoj el Adoru, amika kunestado, vizitado de Prago (ankaŭ) laŭ ekumena vidpunkto. Inf.: Stefan Lepping, Mellinstr. 5, DE-59457 Werl, Germanio. Rete: stefanlepping@gmx.de


1 - 3. majo
Ponta Festo 2014 - en Frankfurt (Oder), Germanio. La Ponta Festo 2014 en Frankfurt (Oder) - Germanio kaj Slubice - Pollando. Aliĝilon petu de RonaldSchindler@web.de. Inf.: Ronald Schindler, Eberswalder Str. 15, DE-15234 Frankfurt (Oder), Germanio. Rete: RonaldSchindler@web.de

 - ES-PRIMO 10

1 - 3. majo
EsPrimo-10 - Esperantista Primavero - en Jekaterinburg, Rusio. Tradicia printempa renkontiĝo de uralaj kaj siberiaj esperantistoj. Estas jam la 10-a tradicia aranĝo. Ĝi kolektas ĉiujare 50-70 esperantistojn, havas viglan kaj enhavriĉan programon. Inf.: Ural-Siberia Esperantista Movado, p.k. 132, RU-620041 Jekaterinburg, Rusio. Rete: esprimo@ural-sib.org

1 - 4. majo
73a Hispana kaj 18a Andaluzia Kongresoj de Esperanto - en Arundo, Andaluzio (Hispanio) - Ronda, Andalucía (España). La ĉeftemo de la Kongreso estas: Esperanto kaj Flamenko. Temas pri granda ŝanco konatiĝi kun tiu ĉi unika kultura formo, kies kerno troviĝas en la regiono gastiganta la renkontiĝon. Dum la Kongreso, oni celebros oficialajn ekzamenojn sub la Eŭropa Referenckadro. Oni organizas ankaŭ aliajn aktivadojn, kulturajn, distrajn kaj turismajn, pri kiuj ni informas en la retpaĝo de la Kongreso. Inf.: Asociación Andaluza de Esperanto, Andaluzia Esperanto-Unuiĝo (AEU) Calle Ánfora, 6 5° D ES-29013 Malago, Andaluzio, Hispanio. Rete: kongreso@esperanto.esesperantoarunda@gmail.com

1 - 10. majo
!! NULIGITA !! 26-a Aroma Jalto - en Jalto, Ukrainio. E-festivalo kies celo estas plialtigi lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun belega naturo de Krimeo. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net

3 - 4. majo
PRINTEMPaS - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1). Inf.: Kastelo Greziljono, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

3 - 5. majo
5a Internacia festivalo de Esperanto - en Zaozhuang, Ĉinio, kie estas Esperanto-Muzeo, la plej granda en la mondo, Internacia Esperanto-Arbaro kaj Zamenhof-statuo. Inf.: s-ro Sun Mingxiao Semio@163.com

8 - 11. majo
Korusa renkonto de Interkant' plu - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio kun Zdravka kaj Maja, kontakto per reto: manjo.clopeau@gmail.com.
Muzika komedio La Eta Arturo kun Isabelle Nicolas, kontakto per reto isabelle.nicolas2@gmail.com Inf.: Inf.: Kastelo Greziljono, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio

10. majo
40-a Malferma Tago de la Centra Orficejo de UEA - en Roterdamo, Nederlando. Prelegoj de Detlev Blanke, Wera Blanke, Wim Jansen kaj Humphrey Tonkin. Prezentado de novaj eldonaĵoj, montrado de filmoj. En la libroservo ĉio rabatita je 1/6. Inf.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

11 - 16. majo
Printempa Migrado - en Dijon, Francio. Migrado en Burgundio tra famaj vinplantejoj kaj naturaj medioj ĉirkaŭ Diĵono por ĝuemaj esperantistoj! Inf.: Olivier BUISSON, 4, rue Paul Lippe FR-21000 DIJON, Prancio. Rete: obuisson@live.fr

11 - 17. majo
Renkonto de rememoroj kaj rakontoj - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Malnovaj e-istoj aŭ iamaj gastoj de Greziljono rakontas siajn anekdotojn, pri Greziljono kaj Esperantio; oni kune verkas belan tekstaron por eldoni ĝin kiel Kultura Kajero. Krome kantado kun Jean-Luc, libro-bindado kun Caroline, promenado tra la parko. Inf.: Château de Grésillon, Saint Martin d'Arce, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

12 - 18. majo
39-a lingva seminario - en Skokovy, Ĉehio. 39-a semajna seminario kunlabore kun "Sabla printempo" Písek kaj Asocio de Handikapitaj Esperantistoj. Inf.: Jindřiška Drahotová, Sadová 745, Mladá Boleslav CZ-293 01, Ĉehio. Rete: drahotova@esperanto.cz

13 - 16. majo
Tria Kolokvo pri Instruado de Esperanto - en Neuchâtel, La Chaux-de-Fonds urba biblioteko, Svislando. Esploroj kaj spertointerŝanĝoj pri la instruado de Esperanto. Inf.: ILE, pf. 2416 Les Brenets, Svislando. Rete: mirejo.mireille@gmail.com

16 - 18. majo
songheshu@126.com6-a Junula Seminario de Esperanto - en Harbino, Ĉinio. La seminaria temo estas: "La amo de Esperanto". Inf.: LKK,S-ino Song Ping, songheshu@126.com913768576@qq.com, telefono: +0086-13349300850; +0086-13039977859

17. majo
Printempa regiona renkontiĝo - en Bludov, Ĉehio. Inf.:kvidojanik@seznam.cz

17 - 19. majo
11-a MEKARO - Mez-kanada renkontiĝo de Esperanto – en Ŝerbruko (Sherbrooke), Kebekio, Kanado. Turisma amikeca semajnfino. Okazas diversaj vizitoj, ekskursoj kaj komunaj manĝoj. Inf.: Esperanto-Societo Kebekia, rete: Kontaktu nin

17 - 24. majo
Kongreso de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio - en San Benedetto del Tronto, Italio. Inf.: IFEF, rete: vitorni@virgilio.it. Elŝutebla aliĝilo: ĉi tie

20 - 26. majo
Kultura Ekskurso al Nederlando - en Amsterdamo-Hago-Sneek-Leeuwarden. Gvidantoj: Katalin Kovats, Sylvain Lelarge. Inf.: Centro de Interkultura Edukado, Nowy Sšcz. Rete: korlando@o2.pl

23. majo
Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj - en Vrocalov, Pollando. Inf.: Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo en Vroclavo, (Malgosia Komarnicka) malgosia.eo@gmail.com / Elementa Lernejo n-ro 9 en Vroclavo, Pollando

23 - 25. majo
Tutslovakia Esperanta Renkontiĝo, TER - en Martin, Slovakio. Ĉiujara renkontiĝo de (ne nur)slovakaj esperantistoj. Seminarioj, diskutoj, ekskursoj, muziko, amuzo. La ĉeftemo: "Esperanto (ne nur) en Slovakio. Kiel plu?". Inf.: Slovakia Esperanta Federacio, Stano Marček, Zvolenská 15/21, SK 036 01 Martin, Slovakio. Rete: stano.marcek@gmail.com

23 - 25. majo
1-a Srilanka Esperanto-Kongreso - en Jaela City Hall (Jaela Urbohalo) (proksime al flughaveno) Inf.: Zeiter Perera, prez. de Srilanka Esperanto-Asocio, rete: zeiter.espero@gmail.com, tel: +94 (0)711391804

24. majo
BAVELO-Migrado - en Seibelseckle, Germanio. Tuttaga migrado en la bela naturo de la Nigra Arbaro, ĉi-jare ĉe la monto Hornisgrinde. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO), rete: migrado2014@esperanto-bw.de

24. majo
Tradicia migrado "Domholzschenke" - en Schkeuditz proksime Lipsko, Germanio. De EspeRendevuejo 10 horoj apud urbestra domo Schkeuditz inter Lipsko kaj Halle apud S-Bahn linio numero 3, poste du horoj piedirado al ekskursa restoracio. Inf.: Esperanto grupo Halle (Saale), Hans-Joachim Gunkel, Voss Str.7, DE-06110 Halle, Germanio. Rete: HajoGunkel@t-online.de

28 - 30. majo
5-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto - en Ĉinio. En orienta Ĉinio troviĝas Esperanto-urbo, en kiu estas Esperanto-Muzeo, la plej granda en la mondo, Internacia Esperanto-Arbaro kaj Zamenhof-statuo, la urbo nomiĝas Zaozhuang. De 2006 la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio okazigas Internacian Festivalon de Esperanto. Inf.: s-ro Sun Mingxiao Semio@163.com

28. majo - 1. junio
Printempa BARO 2014 , (inkluzive Ĉieliro, la 29-a de majo) en Bad Münder inter Hannover kaj Hameln, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj la rivereto kaj faras lignan fajron

29. majo - 1. junio
Kongreso de Espéranto-France (UFE) - en Chambéry, Francio. Komuna kongreso de UFE kaj de Rodanalpa E-Federacio. Kun ekskursoj, kutimaj kunvenoj kaj kun spektakloj de aŭstra artisto Attila Schimmer kaj folkmuzika balo. Inf.: Unuiĝo Franca por Esperanto, UFE, 4 bis rue de la Cerisaie 75004 Paris, Francio, rete: info@esperanto-france.org. Tel: 01 42 786 886

29. majo - 1. junio
64-a Studsesio: muziko, kulturo - en Herzberg am Harz, Germanio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. esperanto-zentrum@web.de

30. majo - 1. junio
Sub la ĉielo de la pistoja montaro - scienca kulturo en la naturo - en Pratorsi, apud Pistojo, Italio. Ĉielobservado per teleskopo, promenadoj tra montpadoj kaj vizitoj al sciencaj muzeoj en Toskanio. Inf.: Pistoja Esperanto-Grupo ĉe Nicola Morandi, Via dei Ciuti, 49/e. IT-51100 Capostrada, Pistoia, Italio. Rete: info@esperanto-grupo.it

30. majo - 1. junio
XXVIII-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo - en Kraków, Pollando. Inaŭguro vendrede 30.05. je la 12.00h. Inf.: Krakova Societo Esperanto, Dom Kultury "Podgórze", ul. Sokolska 13. PL-30-510 Kraków, Pollando. Rete: l.jolanta.ligeza@gmail.comkonsilo@gmail.comkolpand@poczta.onet.pl.

31. majo
Ĝeneralaj Asambleoj de ĈEspA kaj ĈEJO - en Santiago, Ĉilio. Samtempe jaraj Ĝeneralaj Asembleo de ambaŭ oganizaĵo. Inf.: Ĉilia Esperanto-Asocio kaj Ĉilia Esperanto-Junularo, Casilla 231, Curico, Ĉilio. Rete: informaciones@esperanto.cl

31. majo - 14. junio
MARO, Mara Renkontiĝo, apud Mediteraneo, dum la du semajnoj ĉirkaŭ pentekosto en suda Francio, sur la duoninsulo de St. Tropez


junio
Kajaka ekskurso laŭ rivero Mołtawa (Moltava) - en Pollando. Inf.: Vojevodia Filio de PEA en Gdańsk esperanto.gda@gmail.com

1 - 12. junio
Ekkonu Rumanion de Karpatoj ĝis la Delto de Danubo kaj la Nigra Maro! - Braŝovo, Rumanio. 12-taga tradicia somera aranĝo en Rumanio, dum kiu oni povas malkovri diversajn regionojn de la lando, de la ĉefurbo Bukareŝto kaj Transilvanio - trapasante Karpatojn, ĝis la unika Delto de Danubo, Biosfera Rezervejo. Inf.: Rodica Todor, Valea Cetatii 22, bl. B24, sc. A, ap. 5, RO-500289-Brasov, Rumanio. Rete: rodica_todor@yahoo.com

 91-a Germana Esperanto-Kongreso

6 - 9. junio
91-a Germana Esperanto-Kongreso - en Erfurt, Germanio. Aranĝo en la centro de bela urbo meze en Germanio. Ekskursoj, prelegoj, fakkunvenoj ktp. en internacia etoso. Inf.: Rudolf FISCHER, Gustav-Adolf-Str. 2a, DE-48356 Nordwalde, Germanio. Rete: gek2014@esperanto.de

6 - 11. junio
1-a Tutkelta Kongreso kaj 109-a skota kongreso - en Pitlochry, Skotlando. Inf.: Francesco Maurelli, rete: skotlando@gmail.com

10 - 21. junio
Ĉebalta Esperantista Printempo - en Mielno, Pollando. Inf.: PEA-filio en Gliwice stanislaw.mandrak@gmail.comstaman@ka.onet.pl

14. junio
Lire 2014, lima renkontiĝo ĉeha kaj germana - en Hrensko, Ĉehio. Ĉeha kaj germana migrado. Rendevuejo 11:00h stacidomo Schoena/D kaj 12:00h bushaltejo Hrensko ĉe la rivero Labe, ekmarŝo 12:30h apud Hotel Labe al natura ŝtona ponto, migrado daŭras ĉirkaŭ 2 horojn. Inf.: Esperanto-grupo Halle (Saale), Hans-Joachim Gunkel, Voss Str.7, DE-06110 Halle, Germanio. Rete: HajoGunkel@t-online.de

15. junio
2a Roma Festivaleto - en Romo, Italio. Kunigo de la esperantistoj de Romo kaj proksimaj regionoj (11.30-18.00). Bonvenaj estas ĉiuj esperantistoj de la mondo. Inf.: F.E.I. - Grupo de Romo, rete: rdelre@libero.it

15. junio
Grimpado al Granda Ĉantorio - en Ĉehio. Inf.: leontodo@centrum.cz

15. junio
18-a Esperanto-tago - en Pardubice, Ĉehio. Inf: pardubice@esperanto.cz

18 - 22. junio
Blue floras la genciano - en Dienten am Hochkönig, Aŭstio. Spertu bonan etoson. Vidu montojn kaj urbetojn en la ĉirkaŭaĵo. Sentu kiel en 19a jarcento en malnova dometo. Estu kune kun (novaj) amikoj. Inf.: Inge Simon rete: Inge.Simon@esperanto.de

20 - 22. junio
13-a politika diskuto ĉe Balatono - internacia seminario pri lingvaj problemoj. Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikad-problemo en la EU pro la manko de demokrate komuna lingvo. Aktivuloj de la internacia partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) raportos pri siaj laboroj kaj spertoj. Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo, por ĝis 20 personoj en la domo! Inf.: Mackó Jenő, HU-8226 Alsóörs, Honvéd u. 20, Hungario, rete: eumacko@aol.com, tel: +36-20-3163619

20 - 27. junio
24-a Internacia Kongreso de Esperanto - en Bydgoszcz, Pollando. Dum la Kongreso okazos kursoj de Esperanto kun ekzamenoj B1 kaj B2, ekskursoj al Biskupin, Toruń, Gdansk, Varsovio. Inf.: Esperantotur, str. M. Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu

 Bronstejn jubileas Bronŝtejn jubileas

21 - 28. junio
!! Bronŝtejn jubileas !! - en Kievo, Ukrainio. En ĉefurbo de Ukrainio, urbo Kievo okazos Internacia renkontiĝo Bronŝtejn jubileas..., kiu estas omaĝo al jubileo de poeto, bardo, verkisto; al longjara Esperanto-aktivulo; brila preleganto, bone konata en multaj landoj; amita, amata, amota de multaj geesperantistoj Mikaelo BRONŜTEJN! Kial en Ukrainio? Simple Ukrainio estas lia patrujo, al kiu li de tempo al tempo revenas... La detalojn petu de: Inf.: Mikaelo Lineckij, Minske ŝose 10 - 55, Kiev-201, UA-04201, Ukrainio. - Pro nuna situacio en Ukrainio memkompreneble ne povos okazi la 21-28-an de jun. la Internacia renkontiĝo "Bronŝtejn jubileas"...Tamen ni provu renkontiĝi septembre - Bronŝtejn donis eventualan konsenton pri la veno. Do, se iu tre volas kunfesti la jubileon kontaktu min por pluaj informoj kaj detaloj: m-urso(ĉe)yandex.ua

21 - 28. junio
Esperanto kaj marŝado - en Chamonix, Francio. Mens- kaj korpekzecoj: lernado de esperanto kaj marŝado, biciklado en la belega valo de Chamonix. Inf.: UAICL, 4 Allee du Coteau, FR-69539 Brignais, Francio. Rete: pascale.voldoire@lvman.net

27. junio - 3. julio
AEPA-2014 en Karlovo, Bulgario - NE OKAZOS!

28. junio - 4. julio
IES - Internacia Esperanto-Semajno - en Erevan, Armenio. Inf.: AEU (Armenia Esperantista Unuiĝo), Armenio, Erevan 0017, Sari-taĥ st.19a - 5. Rete: gajane.ae@mail.ru

28. junio - 5. julio
50-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj - en Jelgava, Latvio. La plej populara Esperanto-aranĝo en Baltiaj landoj. En la programo: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, Sankta Meso en Esperanto, Interkona, Nacia kaj Internacia Vesperoj, riĉa kultura programo, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj. Inf: Margarita Zelve, Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, Rigo, LV-1050, Latvio. Rete: margarita.zelve@gmail.com

29. junio - 6. julio
4-a Turisma semajno - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj rezidejoj de renesancaj artistoj, gvidataj de Catherine Kremer profesia ĉiĉeronino en Esperanto laŭ ĉi tiu programo. Esperanto-kurso, kantado kaj dancado kun Jean-Luc Kristos. Inf.: Château de Grésillon, Saint Martin d'Arce, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org Tel.: +33 2 41 89 10 34 (respondilo)

30. junio - 7. julio
Nord-Amerika Somera Kursaro, NASK - en Universitato de Victoria, en Kanado. Ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la bonegaj muzeoj, historiaj konstruaĵoj, variaj restoracioj kaj vendejoj. Inf.: Ellen M. Eddy, la administranto, rete: eddyellen@aol.com


 ESPERO-2017 en Krimeo  - ESPERO-2017 en Krimeo!

1 - 10. julio
ESPERO - 2017 - Internacia junulara E-renkontiĝo en Krimeo, Ĉernomorskoe, ripozejo "ESPERO", str. Esperanto 1, ĉe la Nigra Maro. Somera universitato, ekskursoj, kvizoj, ludoj, instruado de E-kantoj, lignofajro, koncertoj, E-filmoj, diskoteko, butiko, E-kursoj por komencantoj laŭ metodo de Rafael Gonzales , konversacia rondo, E-teatro de miniaturoj, jogotrejnado, dancaj kursoj, metiejo, elekto de Sinjorino- kaj Sinjoro-Tarhankut, sporta konkuro, kaj aliaj... Organizanto: Ukrainia Esperanta Asocio, UkrEA. Inf: Nastja Luborosceva, Euheno Kovtonjuk kaj Jefim Zajdman, jefim_z@mail.ru

4 - 6. julio
3-a ERCOR - Esperanto-Renkontiĝo Centro-Okcidenta Regiono de Brazilo - en Goiânia, ĉefurbo de ŝtato Goiás, Brazilo. Jara tritaga aranĝo cele al pridiskuto de regiona E-Movado. Inf.: EAGO - Esperanto-Asocio de Gojaso, rete: jjm@audidata.com.br

 SoRen - Vjetnamio  - SoRen - Somera Renkontiĝo en Vjetnamio

5 - 6. julio
SoRen - Somera Renkontiĝo 2-a - en montara belaĵo Tam Dao (Tri insuloj - insulo sur la montaro). Ĝuu someron en Esperantujo - kun vjetnamaj gejunuloj! Inf.: Vjetnama Esperantista Junulara Organizo, VEJO, rete: vejo.vjetnamio@gmail.com

 Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio  - Kongreso de EEU

6 - 12. julio
10-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio - en Rijeka, Kroatio. La 10-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio estas regula aranĝo de EEU, kiu okazas ĉiun duan jaron kun partoprenantoj el EU. Inf.: Eŭropa Esperanto-Unio, LKK, rete: eeu@europo.eu

7 - 13. julio
Elfride - en Lövberget, Dala-Floda, Svedio. Restado en tradicia arbara paŝtejo, dormo sur budaj plankoj, sabate popolmuzika festo. Inf. Martin Strid, Platingatan 11, SE-784 73, Svedio. Rete: martin.strid@gmail.com

7 - 13. julio
4-a IJL - Internacia Junulara Lingvotendaro - en Jászberény, Hungario. Jam 4-an fojon estos organizata tiu lingvotendaro ekster la urbo Jászberény en mirinda, verda medio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze kaj vespere amuziĝoj. Inf.: Ferenc Harnyos, HU-5100 Jászberény, Apponyi tér 1, Hungario. Rete: harnyos@gmail.comhungario@gmail.com

11 - 13. julio
46-a Tutlanda Fervojista Amika Esperanto-Renkontiĝo - en Győr, Hungario. Tradicia renkontiĝo de hungaraj fervojistoj-esperantistoj kun partopreno de eksterlandaj kolegoj. Inf.: Jozefo Horváth, HU-9024 Győr, Ikva u. 20., Hungario. Rete: horjoz@digikabel.hu

12 - 19. julio
Tihvinaj Esperanto-Metiejoj (TEMoj) - en Tihvin, Rusio. Metiejoj pri tradukarto, instruado, lingvaj festivaloj k.a., gvidataj de spertuloj. Ekskursoj, koncertoj, diskutoj, sportaj konkuroj. Inf.: Mikaelo Bronŝtejn, abonkesto 70, RU-187556 Tihvin-6, Rusio. Rete: mamuto@rambler.ru

12 - 20. julio
7-a SES, Somera Esperanto-Studado – La 7-a renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' (sed ne nur de ili) en Slovakio, planita en urbo Nitra. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, vespere amuzado. Inf.: petro@ikso.net

 SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro

12 - 20. julio
SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro - en Thomsdorf, Germanio. La lingvo de SEFT estas Esperanto. SEFT ne havas fiksitan programon. Nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Inf.: René Philipp tlustulimu@web.de

13 - 19. julio
80-a Internacia Kongreso do de Blindaj Esperantistoj (IKBE) - en termalbanejo Harkány en regiono Baranya, Hungario. La kongresa temo: "Niaj kongresoj - plaĉa diverseco" Jubilee bunta programo kleriga, kultura, distra, turisma kaj profunde ripoziga. Inf.: Orbis Pictus de Višnja Brankovič, Via Parini 5, IT-34129 Trieste, Italio, tel.: portebla +385/995011912, rete: orbispictus@iol.it

13 - 20. julio
Someraj kursoj - en Lesjöfors, Svedio. Instruado je niveloj komencantoj ĝis perfektiĝantoj; ankaŭ infanoj. Inf.: Esperanto-Gastigejo, Esperanto-Gården, Stiftelsevägen 1, SE-680 96 Lesjöfors, Svedio. Rete: egarden@esperanto.seegarden@esperanto.se

13 - 26. julio
Somera Esperanto-Tendaro - en Lančov, Ĉehio. Esperanto-aranĝo kun la plej longa tradicio en Ĉehio en alloga medio de la valbaraĵo Vranov en Suda Moravio! Ĉiutaga antaŭtagmeza laŭelekta instruado de lingvo (ĉiam ankaŭ Esperanto elekteblas). Posttagmeze banado, boatado, ludoj, konkursoj, ekskursoj. Mendeblas ankaŭ busekskurso al Vieno. set.lancov@seznam.cz

14 - 18. julio
Somera Esperanto-Kurso - en Orivesi, Finnlando. Dua somera kurso en Orivesi. Instruisto el Litovio. Inf.: Esperanto-Asocio de Finnlando, Puutarhakatu 26 A 11, FI-20100 Turku, Finnlando. Rete: eafsekretario@esperanto.fi

14 - 18. julio
KoRo - Karioka Renkontiĝo - en Rio de Ĵanejro, Brazilo. Eta kaj turista renkontiĝo en Rio inter la mondpokalo kaj la IJK. Programo: plaĝo, monumentoj kaj bona tempo. Antaŭkongresa nokto por spekti la finalon la 13-an de jul. Inf.: Alexandre Raymond, C/o ABENA, rua Solomon, Campo Grande, Rio de Janeiro, Rete: alekcxjo@gmail.com

16 - 20. julio
Internacia Medicina Esperanto-Kongreso, 19-a IMEK - en Budapeŝto. Inf.: Shinoda Kuracejo, rete: umea@interia.pl, tel: +48-12-6499874

17 - 19. julio
Kvina Ĉina E-turisma Festivalo - en Baotou, Interna Mongolio, Ĉinio. Inf.: Baotou Esperanto-Asocio. Esperanto-Oficejo Baotou Tianjiabin Zhong xue Kunqu sanbalu, 37 hao Baotou, Interna Mongolio, CN-014010, Ĉinio. Rete: 173328878@qq.com

18 - 25. julio
IJK - Internacia Junulara Kongreso - en Fortalezo, Brazilio

18. julio - 6. aŭgusto
Sudamerika Karavano al Argentino 2014 - Brazilo, Urugvajo, Argentino, Paragvajo. La Vojaĝo kaj brazilaj kolegoj invitas vin partopreni en Karavano al Bonaero somere de 2014! Inf.: Arnaldo Rebelato / La Vojaĝo, rete: a.rebelato@yahoo.com.br

19 - 25. julio
Internacia Esperanto-Konferenco (IEK 2014) - en Braŝovo, Rumanio. Temo: La maro en literaturo kaj muziko. Inf.: Rodica Todor, Valea Cetăţii 22, bl. B24, sc. A, ap. 5, 500289-Braşov, Rumanio. Rete: rodica_todor@yahoo.com

19 - 25. julio
46-a Konferenco de ILEI - en Montevideo, Urugvajo. Temo: Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj. Informoj pri la konferencejo, hoteloj, programskemo, ekskursoj kaj transporto al UK. Kotizoj, aliĝmanieroj, fragmento de la Konferenca Regularo Jen papera aliĝilo por la Konferenco

19. julio - 3. aŭgusto
Semajnoj de Esperanto-Perfektigo (SEP) - en Herzberg am Harz, Germanio. 2-semajna intensa lingvokurso en diversaj niveloj kaj instrukapabliga, metodika trejnado. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

19. julio - 3. aŭgusto
Somera Esperanto-Progreso - en Herzberg "La Esperanto-urbo", Germanio. 1. Ligvokursoj por komencantoj kaj progresantoj, 2. Dusemajna klerigmodulo: dum ses tagoj semajne: antaŭtagmeze instruhoroj, posttagmeze ekskursoj, vizitadoj kun gvidado, vespere filmoj, ludoj, muziko, babilado. Inf.: Grubenhagenstrato 6, DE-37412 Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo, Germanio. Tel. 00-49-(0)5521-5983. Rete: esperanto-zentrum@web.de

23. julio - 3. aŭgusto
Milan Zvara Piedmarŝo - en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, (kie naskiĝis la fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco,) al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net

23. julio - 6. aŭgusto
Ne okazos. 12-a SOMERE - en Dahlem-Baasem, Germanio. Inf.: Lu Wunsch-Rolshoven, lu.esperantoland@gmx.de

25. julio - 1. aŭgusto
25-a Internacia Junulara Semajno, IJS - en Szigetmonostor-Horány, nur 10 km-ojn for de Budapeŝto. Pliaj informoj sur la hejmopaĝo. Inf.: Hungara Esperanto-Junularo, rete: steleto@gmail.com.

 UK - Buenos Aires  - Universala Kongreso en Buenos Aires

26. julio - 2. aŭgusto
99-a UK, Universala Kongreso de Esperanto - en Bonaero, Buenos Aires, Argentinio

27. julio - 8. aŭgusto
Somera Esperanto-Tendaro - en Lančov, Ĉehio. Ĉehio. Esperanto-aranĝo kun la plej longa tradicio en Ĉehio en alloga medio de la valbaraĵo Vranov en Suda Moravio! Ĉiutaga antaŭtagmeza laŭelekta instruado de lingvo (ĉiam ankaŭ Esperanto elekteblas). Posttagmeze banado, boatado, ludoj, konkursoj, ekskursoj. Mendeblas ankaŭ busekskurso al Vieno. set.lancov@seznam.cz

  Boatado sur la rivero Kupa - en Kroatio!

31. julio - 5. aŭgusto
6-a boatado sur la rivero Kupa – en Karlovac, Petrinja, Sisak, Kroatio. Tradicia boatado kun motoroj kaj kajako, 5 etapoj, 130 km, ludoj, kursoj: esperanto, fiŝkaptado kaj stiri boaton + kulturaj programoj. Inf.: Esperanto societo, Srećko Radulović, ul. Lonjska 74, HR-44000 Sisak, Kroatio, rete: boatado.kask@gmail.com


aŭgusto
Sesa Esperantista Kajakado tra Kaszuby (Kaŝubio) - en Pollando. Inf.: Vojevodia Filio de PEA en Gdańsk esperanto.gda@gmail.com

1 - 9. aŭgusto
Sennacieca semajno alternativa - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. SAT antaŭkongreso. Prelegserio pri korea natura kuracado kun Junĉjo, pri rusa pentrarto, surrealismo kaj kubismo kun Nina. Cseh-kurso kun Luz, paroliga kurso kaj teatraĵoj kun Nina, posttagmezaj ekskursoj al regionaj vidindaĵoj. Inf.: Château de Grésillon, Saint Martin d'Arce, FR- 49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete.: kastelo@gresillon.org

1 - 10. aŭgusto
36-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj - en Lesjöfors, Svedio. Por familioj kiuj uzas Esperanton hejme. Inf.: Sonja Petrovic, rete: sonja(ĉe)ikso.net

– Renkontiĝo de Amikoj en Altajo!

1 - 10. aŭgusto
Renkontiĝo de Amikoj, RA-9 ĉe Altajo – La Novosibirska E-klubo invitas vin pasigi tempon en sovaĝa montaro Altajo! RA-9 planas distri vin en tradicia maniero: du-nivelaj E-kursoj, sportumado, metiejoj, lernado de E-kantoj, ekskursoj. Loko: la bazejo "Vagabondo" troviĝas apud la vilaĝo Ĉibit je 610 kilometroj de Barnaul en pitoreska sovaĝa loko en la montaro (de Novosibirsk la distanco estas 850 km). Alloga invito, vidu la fotojn en nia retejo...! Inf.: Katerina Arbekova, RU-630064 Novosibirsk, st. Bluhera. 24-28, Rusio. Rete: katka8@ngs.ru

2 - 8. aŭgusto
!! NULIGITA !! MIRO 2014 - en Križevci, Kroatio. MIRO estas tradicia junulara renkontiĝo kun internacia karaktero, kiu ekde 1994 okazas en Kroatio en organizado de Kroata Esperanta Junulara Asocio (KEJA). Inf.: Esperanto-societo ''Estonteco'' Križevci, Mali Potočec 32, HR-48260 Križevci, Hrvatska. Rete: esperanto.estonteco@gmail.com

2 - 10. aŭgusto
47. Internacia Esperanto-Feriado - en kuracurbo Szczawno Zdrój, ĉi-jara JES-ejo, Pollando. Heredanto de fama feriado en "Międzygórze", kun riĉa turisma programo kaj diversnivelaj lingvaj okupoj. Ebleco spekti filmojn de Roman Dobrzyński kaj aŭskulti liajn prelegojn. Belega montareta regiono, multe da verdaĵo donas eblecon bone ripozi kaj ĝui esperantan medion. Inf.: Silezia Esperanto Asocio, ul. Koœciuszki 35 B, PL-50-011 Wrocław, Pollando. Rete: sea@europonto.orgeo.wroclaw@gmail.com

3 - 10. aŭgusto
Amika rondo - en la urbo Niĵnij Tagil, Ruslando. Amika rondo en Niĵnij Tagil, dediĉita al la festotagoj de la urbo kun ekskursoj kaj amuzaj lecionoj. Inf.: Larisa Kuzmenko kaj Esperanto-klubo, Kuŝvinskaja str. 25A, N.Tagil, Sverdlovskaja reg, Rusio. Rete: klarisa8@yandex.ru

4 - 10. aŭgusto
SALO 9 - Somera Arbara Lernejo por ĝemelurbaj lernantoj - en Herzberg am Harz / Sieber, Germanio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

8 - 10. aŭgusto
Renkonto de ekstendaranoj en SET - en Lančov, Ĉehio. Solena renkontiĝo de eksaj tendaranoj kaj amikoj en Lančov. Inf: set.lancov@seznam.cz

8 - 12. aŭgusto
Monto Serein - Finsemajno kun JEFO - en Monto Serein, Francio. Renkontiĝo en ŝaledo proksime de Monto Ventoux. 35 litoj. Inf.: Celine Bernard, 4, rue Saint Florent, FR-84100 Orange, Francio. Rete: cbernard@esperanto.org

9 - 16. aŭgusto
87a SAT kongreso - en Dinano, Francio. En mezepoka belega urbo en Dinano, en turisma regiono Bretonio (okcidenta parto de Francio) okazos la SAT kongreso en 2014. Ni proponas du tagojn por antaŭkongresi, tutsemajnon por kongresi kaj postkongresi en la internacia semajno de Pluezeko. Samtempe pri infanoj oni zorgos en infanaranĝo Grezijono. Profitu viziti nian belegan regionon kaj ĝuu gastigadon ĉe la bretonaj esperantistoj. Temo de la kongreso "civitanoj loke konstruas ontecon". Inf.: Armor-Esperanto OKK Dinano, ĉe Odile Lemarchand, La Ricollais FR-22630 Evran, Francio. Rete: satdinan2014@gmail.com

9 - 17. aŭgusto
4-a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. SAT infankongreseto. Por infanoj: fari pupojn kaj manlaborojn kun Nicky, krei maskojn kaj grup-ludilojn kun Rolande, Esperantokursoj kun Jean-Luc kaj Luz, koncerto kaj folk-bala dancoprogramo kun Kapriol'. Inf.: Château de Grésillon, Saint Martin d'Arce, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

10 - 17. aŭgusto
24-a KISO - en Marburg, Germanio en la Naturamika Kabano. Venu Esperantumi somerfine!!! Ĉion plej bonan al vi - kaj eble ĝis revido dum KISO

10 - 20. aŭgusto
Vojaĝo en Ĉinio - en urboj Urumĉi, Turfan, Ŝjano... La vojaĝo estas grupa vojaĝo kun ekskursoj en hindaj urboj kaj naturaj vidindaĵoj laŭvoje. En 2012 jaro ni jam okazigis la Trasiberian karavanon al Hanojo. Nun ni turistos laŭ neofte vizitata ĉina provinco: Urumĉio kun ĉirkaŭurbo, vinberaj produktejoj kaj budhanaj kavernoj ĉe antikva Turfan, travivos en sablaj dunoj apude, grimpos sur sankta monto de taoistoj Ĥuaŝanj, vizitos antikvan ĉefurbon de Ĉinio kaj komencan punkton de la Silka vojo urbon Ŝiano kun ĝiaj antikvaĵoj. Inf.: La Vojaĝo

11 - 14. aŭgusto
4-a Benina Kongreso de Esperanto - en Glazoué, Benino. Inf.: afrika.oficejo@gmail.com

16 - 23. aŭgusto
18-aj Pluezekaj Renkontiĝoj - en Plouezec, Bretagne, Francio. Venu partopreni kun ni renkontiĝon en Bretonio. Kursoj, atelieroj, turismo ktp. Inf.: Jean-Claude Dubois, 5 hent toul broc'h, Plouezec FR-22470, Francio. Rete: marbordo22@yahoo.fr

16 - 23. aŭgusto
La 20-a Ekumena Espeanto-Kongreso - en Trento - Cadine, Italio. La 20-a Ekumena E-Kongreso samtempe estos la 67-a IKUE-Kongreso kaj la 64-a KELI-Kongreso. Temo de la EEK estos "Ĉu Kristo estas dividita?" (1Kor 1,13). Inf.: Giovanni Daminelli, Unione Esperantista Cattolica Italiana, via Lombardia, 37, IT-20099 Sesto San Giovanni, Italio. Rete: eekongreso@gmail.com

16 - 23. aŭgusto
Orienta Esperanto-Seminario - en Ĉinio. La ĉeftemo estas Konsciigo, kapabligo kaj praktiko de nia lingvo Esperanto. En: Dongxin Hotelo, Huojulu-7, Xi an (Siano), Ĉinio. Inf.: Xi an Esperanto-Asocio chielismo@hotmail.com

16 - 23. aŭgusto
FESTO 2014 - en Pont-de-Barret, Francio. FESTO estas festivalo pri muziko kaj kulturo organizita de francaj junaj esperantistoj (JEFO). Dum la tagoj okazas muzikatelieroj, artistaj, sportaj, kulturaj, lingvistikaj kaj turismaj ekskursoj, dum noktoj vivo daŭras en diskoteko, drinkejo-trinkejo kaj gufujo. Inf.: Espéranto-Jeunes, 4bis, rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Rete: info@esperanto-jeunes.org

 Somera Esperanto-Studado apud Moskvo, Rusio!   Somera Esperanto-Studado apud Moskvo, Rusio!

17 - 25. aŭgusto
Somera Esperanto-Studado - apud Moskvo! - Renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' - kaj de diversaj retaj kursoj, je nur 20-minuta vojaĝo de la internacia flughaveno Ŝeremetjevo. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze prelegoj, ludoj, ekskursoj, vespere koncertoj, amuzo! - Bonvenon! Inf: MASI, Irina Gonĉarova, rete: mirinda.strigo@gmail.com

23 - 30. aŭgusto
81-a Itala Kongreso de Esperanto - Suno kaj montoj - en Fai della Paganella, Trento. Ĉu vi jam enuis pri tro da suno kaj tro da maro en la italaj Esperanto-kongresoj de la antaŭaj jaroj? Pro tio ni pensis ĉi-jare oferti al vi sunon kaj montojn. Ne temas pri ordinaraj montoj sed pri montegoj, la Dolomitoj, en tute norda Italio. - La kongreso okazos en pli tradicia periodo kaj ĝi pritraktos la temon "Esperanto kaj novaj teknologioj". Estos la kutima troigo pri labor-grupoj, prelegoj, kulturaj eventoj, koncertoj kaj similaj, sed vi ĉiam povos, nerimarkite, eliri kaj promeni tra la montoj. Inf.: info@esperanto.it

25 - 29. aŭgusto
Biciklado en Basa Normandio - en Caen, Francio. Biciklado en Basa Normandio (Caen, Bayeux, Honfleur,Cabourg) de 20 ĝis 70 kilometroj - okaze de tridekjariĝo de Herouville Esperanto. Inf.: Yves NICOLAS, 14, place Laennec, FR-14000 Caen, Francio. Rete: ivnicolas@sfr.fr

29 - 31. aŭgusto
7a Somera Universitato de Eŭropo Demokratio Esperanto - en Kastelo Greziljono. Post la tria baloto ĉe la Eŭropa renovigo de la Parlamento, kia bilanco kaj pri la estonteco. Inf.: Eŭropo Demokratio Esperanto, bert.schumann@gmail.com


1 - 3. septembro
Ekspozicio pri Internacia Amikeco - en Jokohamo, Japanio. Oni montras internacian amikecon per fotoj, klarigan panelon pri Esperantoo kaj librojn. Inf.: Jokohama Esperanto-Rondo, JP-245-0013, Yokohama-si, Izumi-ku, Nakatahigsi 2-27-24, Japanio. Rete: hiskejp@yahoo.co.jp

2 - 4. septembro
Esperanta paneldiskuto kaj esperanta informstando dum 24 Ekonomia Forumo - en Krynica-Zdrój, Pollando. Inf.: Esperanta Eŭropa Unio, Halina Komar

5 - 7. septembro
Iberia Renkontiĝo 2014 - en L'Arboç, Katalunio. Renkontiĝo kunorganizata de la esperanto-asocioj de Portugalio, Hispanio kaj Katalunio. Inf.: Kataluna Esperanto-Asocio, Papa Pius XI 130, ES-08208 Sabadell (Katalunio), Hispanio. Rete: info@esperanto.cat

6 - 7. septembro
Aŭtunaj tagoj - en Iislami, Finnlando. Inf.: Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando. Rete: eaf@esperanto.fi

6 - 7. septembro
Kultura semajnfino de CDELI kun André Cherpillod, - en La Sagne (NE), Svisio

8 - 14. septembro
40-a seminario en ĉeha paradizo - en Skokovy, 75 km nordoriente de Prago, Ĉehio. Restado en modesta pensiono, instruado de lingvo, promenoj en naturo, konversaciaj rondoj, familia medio, tradicia kunveno de handikapitaj esperantistoj. Inf.: Jindřiška Drahotová, Sadová 745/36, Mladá Boleslav CZ-293 01, Ĉehio. Tel.: +420-720-652-320, rete: drahotova@esperanto.cz

11 - 14. septembro
Esperanto sur la strando - en Sopot, Pollando. Praktikante la plej taŭgan modelon de loka e-movado ni volus paroligi komencantojn, montri al gastoj eksteroridinare vizitindajn lokojn en nia regiono, konatagi kun e-tradicio. Triurba Esperantista Asocio TORENTO, PL-81-824 Sopot, str. Armii Krajowej 94. Pollando. Rete: torentosopot@wp.pl, tel.: +48 603 603 185

11 - 14. septembro
Internacia Renkonto de Universitato de Tria Aĝo - en Bydgoszcz, Pollando. Dum la aranĝo okazos 16-a Tutpollanda Arta Trarigardo de Seniora Movado ARS-2014. Inf.: Esperantotur, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu

12 - 14. septembro
Renkontiĝo de ĉeha IKUE-sekcio - en Svatý Kopeček ĉe Olomouc, Ĉehio. Konferenco de la sekcio, sanktaj mesoj, projekciado el IKUE-aranĝoj, prelego de d-ro Max Kašparů, ekskurso (alternativo la urbocentro de Olomouc aŭ bestoĝardeno en Svatý Kopeček). Inf: m.svacek@seznam.cz

12 - 14. septembro
12a Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj - en Hrašćina, Kroatio. Verkistoj kaj tradukistoj renkontas publikon la 13an, kunvenas, piknikas, diskutas, prezentas novajn librojn. Inf.: Kroata Esperanto-Ligo, Knez Mislav 11, HR10000 Zagreb, Kroatio. Rete: esperanto@zg.t-com.hr

13. septembro
Studsabato en CDELI - en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz(ĉe)gmail.com

14 - 20. septembro
Mazara Festo 2014 - festivalo de la Esperanto-kulturo en Mazara del Vallo, Sicilio. Ekspozicio de pentraĵoj, skulptaĵoj, fotografaĵoj, koncertoj, teatraĵoj, dancoj ktp. de esperantistaj artistoj. Inf.: Brunetto Cassini, skajpo: edistudio54, retpoŝte: esperanto@edistudio.it, poŝtelelefono: +39-329-7463600

17 - 19. septembro
Post-somera komuna kuirado en Laarne, Belgio, iom sude de Gento

18 - 21. septembro
MontKabana Renkontiĝo - en Sillian, Aŭstrio. Tradicia Esperanto-aranĝo por natur- kaj montemuloj, kiu ĉi jare festas sian 25-jariĝon! Inf.: Vanja Radovanović, Paljetkova 8, HR-10110 Zagreb, Kroatio. Rete: vanja.radovanovic@ericsson.com

19 - 21. septembro
PSKK: Post-Somera Komuna Kuirado - en Laarne, Belgio. Familia aranĝo kun centra temo "Naturo, Ekologio kaj Sano". Inf.: Lode Van de Velde, Antwerpsesteenweg 492, BE-2660 Hoboken, Belgio. Rete: lodchjo@yahoo.com

20 - 21. septembro
Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo - en Bjelovar, Kroatio. Kultura aranĝo por esperantistoj okaze de Tago de la urbo Bjelovar. Partnera lando: Hungario. Inf.: Bjelovara Esperantista Societo, Vlatka Mačeka 14, HR-43000 Bjelovar, Kroatio. Rete: esperanto.bjelovar@gmail.com

20 - 21. septembro
Ĉu vi volas vidi Berlinon kaj lerni Esperanton? - en Berlino, Germanio

20 - 28. septembro
Ne okazos! 40-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo - en Bydgoszcz-Toruń, Pollando. Dum la aranĝo okazos la prelegoj, diskutoj pri turismo, kulturo kaj edukado, ekskursoj kaj Internacia Ŝakturniro. Inf.: Esperantotur, str. M. Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu

21. septembro
17-a ERT - 17-a Esperanto-Renkontiĝo de Taguatinga - en Taguatinga, antaŭurbo de ĉefurbo Braziljo. Per la temo "Esperanto kaj Framasonismo" la aranĝo festos da 10-jariĝon de Framasona Loĝio L. L. Zamenhof starigita en Braziljo kaj festos Internacian Tagon de la Paco. Inf.: Taguatinga Esperanto-Klubo kaj Framasona Loĝio Lazaro Ludoviko Zamenhof, C-12, Edifício Paranoá Centro, sala 112 - Taguatinga - BR 72010-120 - Brasília, DF - Brazilio. Rete: taguatek@gmail.com

25 - 26. septembro
Tria Interlingvistika Simpozio - en Poznań, Pollando. Temo: Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. La simpozio okazas post interlingvisika sesio kaj antaŭ ARKONES. Inf. Interlingvistikaj Studoj, Lingvistika Instituto Adam Mickiewicz Universitato, Al. Niepodległoœci 4, PL-61-874 Poznań, Pollando. Rete: interlingv@gmail.com

25 - 28. septembro
Regiona filatela ekspozicio kun salono de Esperanto - en Svitavy, Ĉeĥio. Ekspozicio SVITAVY 2014 estas konkursa ekspozicio de poŝtmarkoj en kategorio regiona + premiero. Celo de la ekspozicio estas propagando de filatelo inter vasta publiko kaj kvalifiko de eksponaĵoj por la ekspozicioj de pli altaj kategorioj. Inf.: Klubo de filatelistoj 05-78 Svitavy kaj Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy, Zahradní 2b, CZ-568 02 Svitavy, Ĉehio. Rete: filatelie-svitavy@seznam.czdvor.libuse@seznam.cz

26 - 28. septembro
Jubileaj 30-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto "ARKONES". - en Poznań, Pollando. Festivalo kultura, arta kaj scienca. Inf.: tobiasz@esenco.org

26 - 28. septembro
Esperanto-kursoj por ĉiuj niveloj - en Sundern-Langscheid, Germanio. Esperanto-kurssemajnfino en popol-altlerneja klerigejo, kun kursoj por komencantoj, progresantoj kaj flu-parolantoj kaj distra programo vespere. La klerigejo ofertas ankaŭ ĉambrojn por tranokti. Inf.: Bildungszentrum Sorpesee, Brunnenstraße 36, DE-59846 Sundern, Germanio. Rete: info@bildungszentrum-sorpesee.de

26 - 28. septembro
Kongreso de Esperanto-Asocio de Rumanio kaj Simpozio - en Răscruci, en distrikto Cluj, Rumanio. Okazos ankaŭ ekskurso: Laŭ elekto 1. Salminejo Turda (buse), 2. Ekskurso al Cluj-Napoca (trajne). Inf.: Esperanto-Asocio de Rumanio, petu aliĝilon de Mariana Berariu

27 - 28. septembro
Inaŭguro de la ekspozicio "Esperanto kaj kolektado" - en Svitavy, Ĉehio. Tutŝtata filatela ekspozicio + Kleriga dimanĉo en Svitavy. Inf: svitavy@esperanto.cz

29. septembro - 4. oktobro
Semajno de Esperanto - en Strasburgo, Francio

30. septembro - 13. oktobro
Busvojaĝo tra Irano - Jen la vizitotaj urboj: Tehran - Borujerd - Esfahan - Yazd - Kerman - Bandar - Abas-insulo Qeshm (per ŝipo). Laŭ via propono datoj kaj urboj estas ŝanĝeblaj. La elspezoj kovras la hotelon, buson, invitleteron, 3 manĝojn, kaj enirbiletojn por vidindaj lokoj kaj muzeoj. Kontaktu: Direktoro de turisma agentejo Iran-Tehran S-ro Masud Godarzi, No 38, Sh Maleki Lane, Sivash str. Azadi ave, IRAN-BORUJERD. Rete: masud8422@yahoo.com kaj m_tajikistan2004@yahoo.com. Tel: +98-9127049890 kaj +98-9397049890


oktobro
(ĝustigota) Piedmarŝo al Everesto - en Katmanduo, Nepalo. Piedmarŝo al Everesto estas nova projekto de La Vojaĝo sporta marŝo al baza tendaro de monto Everesto (nepale Sagarmatĥa, tibete Ĉomolungma) la plej alta monto en tuta mondo. Inf.: La Vojaĝo

2 - 5. oktobro
14-a Kafoklaĉo kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) - en Schwerte, Germanio. La Semajnfina aranĝo (ne nur) por ludemuloj, laŭbezone okazos kurso por komencantoj. Inf.: Petra Dückershoff, rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

2 - 5. oktobro
TORPEDo 9 - en Herzberg am Harz, Germanio. Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia: klerigado, spertinterŝanĝo, faka konsultiĝo, 66a Studsesio (klerigado, studmodulo). Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

3. oktobro
Internacia Esperanto-Filmfestivalo - en Herzberg am Harz, Germanio. Internacia Esperanto-Filmfestivalo, prezentado de et-filmoj, filmkonkurso en la Kavalira Salono. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

3 - 5. oktobro
Flava Esperantista Renkontiĝo - en Borlänge, Svedio. Bonetosa esperantista semajnfino kun muziko, ludoj, diskutoj, naturaj ekskursoj kaj artaj metiejoj en la vilaĝo Aspnäs ekster Hernusando (Svedio) Inf: Hernusanda Esperantista Klubo (HEK), rete: esperantosverige@gmail.com

4. oktobro
Kvar-Laga Migrado - en Vogezoj, Francio. Migrado ĉirkaŭ kvar lagoj en la Vogezoj: Lac Vert, Lac des Truites, Lac Blanc kaj Lac Noir. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO) rete: migrado2014@esperanto-bw.de

4 - 11. oktobro
22-a internacia esperanto-semajno 2014 - en Salou (Tarragono-Hispanio). La hotelo situas tute apud la malbordo de la Mediteranea maro, eĉ golfeto kvazaŭ eniras en hotelon, ni povos ĝui neforgeseblan restadon. Inf.: Luis Serrano kaj aliaj, Font nova 32, Sabadell-Barcelono-Hispanio. rete: luis_serrano@ya.com

5. oktobro
2-a Pakistana Junulara Kongreso - ĉe Pak Tea House en Lahoro, Pakistano. Temo: Esperanto kiel dua lingvo por junuloj. Inf.: Junularo Esperantista Pakistana (JEP), JEP Oficejo, Ward No. 11, Near M. C. High School 39100 Nankana-Sahibo, Pakistano. Rete: jepoficejo@gmail.com aŭ Adeel Butt adeelbutt@asia.com tel: +92-3135363211

9 - 12. oktobro
La 3-a Internacia Esperanto-Lernejo, IEL-2014 - en kastelo Bartošovice, Ĉehio. Studado de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj en belega kastelo el la 15-a jarcento. Koncerto, studado, ekskursoj. Vidu filmetojn pri ni en Youtube! Inf.: Paŭlo VS, kastelo Bartošovice 1, CZ-74254 Bartošovice, Ĉehio. Rete: verdastacio@gmail.com

9 - 12. oktobro
3-a Junulara Somera Komuna Aranĝo - JusKA - en centr-orienta provinco Camaguey, Kubo. Inf.: Ariadna García Gutiérrez arita_piscis14@yahoo.es

9 - 12. oktobro
Radioamatora aranĝo - en Camagüey, Kubo, en Kampadejo "Batalla de Saratoga". Voksigno: COOBS (speciala voksigno "Batalla de Saratoga"), Sendriceviloj: FT-80C; ICOM 707; DR 130, Tunner kaj Nutrigilo: AT 130; FP-700, Antenoj: G5RV, lonkabla anteno. Frekvencoj: 40m; 20m; 15m kaj 10m (ĉefe en normalaj frekvencoj porciferecaj modoj, ni uzos RTTY kaj PSK). Modoj: RTTY, PSK31 Manager: QSL- via Javier Ramos Nistal CL2MM. Inf.: Asociación Cubana de Esperanto, Radioamatoroj, AP. 5120, CP 10500 La Habana, Cuba

10. kaj 18. oktobro
1-a Svisa Esperanto-Junularo-Kantokonkurso - en Uster kaj Vordemwald, Svisio. Antaŭselekto okazos la 10-an, finalo la 18-am de oktobro. Limdato por aliĝo estas la la 1-a de oktobro

11. oktobro
11-a Rata Rendevuo - en Rinteln, Germanio. La "Ratkaptista Bando" kore invitas al la 11-a Rata Rendevuo en Rinteln. En la programo staras: ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro de Rinteln kaj la muzeo "Eulenburg" ("Strigokastelo"), tagmanĝo en restoracio kun elrigardo al la rivero Vezer, kaj ĉiĉeronado tra la brando- kaj likvoro-produktejo Schwarze & Schlichte, inkluzive de gustumado de la produktoj. Pli da informoj sur la retpaĝo. Inf.: Heinz-Wilhelm Sprick, Schmiedeecke 2, DE-31840 Hessisch Oldendorf, Germanio. Rete: muzikanta.hipopotamo@gmail.com

11. oktobro
Literaturkunveno - en Hago, Nederlando. Inter la 11.00 kaj 16.30 horoj duobla kunveno: Ekspliko pri la instalo kaj uzo de komputilprogramo ESPSOF kaj Literaturkunveno sub gvidado de Gerrit Berveling. Inf.: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Rete: iesperanto@versatel.nl

11 - 12. oktobro
Kanzon-staĝo - en Maison Promotion Sociale Artigues-pres-Bordeaux, Francio. La Kompanoj preparas surstratan kunkantadon. Dum la UK 2015 estos proponite al la Lilla publiko kunkanti famajn francajn kanzonojn tradukitajn en esperanton Sub impulso de FaMo kaj Marcelo, laŭ ekzemploj de la parizaj Bachiques Bouzouk. Tiel ke ni preparu sufiĉan nombron da kanzonaroj kun partituroj, bonvolu perrete aŭ telefone informi nin pri via intenco partopreni en tiu speciala esperanto-kanto-staĝo kun viaj eventualaj manĝorezervoj ĉe marcel.redoulez@wanadoo.fr, tel.: +(0)5 56 21 38 64

11 - 13. oktobro
La 101-a Japana Esperanto-Kongreso - en Obama, Japanio. La urbo Obama, kie okozos la 101a Japana Esperanto-Kongreso, estas malgranda urbo situanta en la cetro de Japanio, kaj frontas al Koreio. Tie ni havos la Kongreson sub jena temo: Ni akordu trans la Maro - mangxo, naturo, amikigxo -. La temo signifas, ke ĉi tie manĝaĵo estas bongusta, naturo estas abunda, kaj historie amikiĝo kun Koreio estis plenumita. Inf.: Japana Esperanto-Instituto, Wasedamachi 12-3, Sinzyuku-ku, Tokio JP-1620042, Japanio. Rete: jek14o@jei.or.jp

17 - 19. oktobro
36-a BAVELO-Seminario - en Sankt Peter, Germanio. Internacia aŭtuna renkontiĝo en sudokcidenta Germanio kun diversnivelaj E-kursoj, prelegoj (i.a. de Ed Borsboom) kaj bunta programo. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO), rete: seminario2014@esperanto-bw.de

17 - 19. oktobro
7-a SFERO (Svisa Feria kaj Familia Esperanto-Renkontiĝo) - en Vordemwald apud Zofingo, Kantono Argovio, Svislando. La aranĝo celas kunigi kaj familiojn, kiuj uzas esperanton hejme, kaj homojn, kiuj ŝatas la familian etoson. Kune, ni ĝuos grupan semajnfinon, dum kiu ni ludos, promenos, kuiros, babilos...

18. oktobro
Esperantaj Preĝtagoj - en Częstochowa (Ĉenstohova), Pollando. Inf.: IKUE - Pollando

18 - 19. oktobro
8a Esperanta Kongreso de la ŝtato San-Paŭlo - en Araraquara/SP - Brazilo. Jara kongreso de la esperantistoj de la ŝtato San-Paŭlo en Brazilo. Ĉi tiu aranĝo estas realigata de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) partnere kun lokaj esperantistoj de la urbo kie la evento okazos. La ĉi-jara kongresa partnero estas Ararakŭara Esperanto-Klubo. Ni havas la plezuron anonci la apogon de Sociala Komerca Servo (SESC), Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj Brazil Ĉambro de la Internacia Lingvo Esperanto (portugale, CBLIE). Inf.: EASP - Esperanto Asocio de San-Paŭlo, Rua Faustolo, 124 Água Branca, CEP: 05041-000, São Paulo/SP, Tel/fax: (11) 3862-1183. Rete: prezidanto@easp.org.br

19. oktobro
1-taga junulara ekskurso al Komárom-Komarno - Jam venis aŭtuno kaj ni decidis organizi unutagan ekskurson al la limo de Slovakio kaj Hungario, por iomete revivigi la tradicion de apudlandlimaj internaciaj ekskursetoj HURA (aŭ HURAS, HURKAS), ni invitas vin promenadi kun ni en ambaŭ urboj: Komárom en Hungario kaj Komarno en Slovakio. Inf: Hungara Esperanta Junulara Asocio, hej@ijs.hu

19 - 24. oktobro
4a Esperantista Migrado Aŭtuna - en Bullay, Germanio. Partoprenu en piedaj ekskursoj laŭlonge de la rivero Mozelo, vizitu la mondfaman burgon Eltz, rigardu kelkajn pitorskajn urbetojn kaj ĝuu vingustumadon en la kelo de vinbieno. Grandparte nova programo. Nur 30 lokoj rezervitaj. Fiksa tranoktejo en la kastelo Marienburg (trajnstacio Bullay). Ĉiutagaj transportoj per trajno aŭ Mozela ŝipo. Inf.: Rudolf FISCHER, Gustav-Adolf-Str. 2a, DE-48356 Nordwalde, Germanio. Rete: aliĝo, financo: ema@esperanto.de, programo: wolfgang.bohr@esperanto.de

23 - 26 oktobro
Kaborba kongreseto de EASA - en Cape Town, Sud-Afriko. Inf: Organiza Komitato, Johan Kohler, rete: johan.kohler@gmail.com

24 - 26. oktobro
ĈEA Kongreso - en Prostějov, Ĉehio. Inf.: cea@esperanto.cz

24. oktobro - 3. novembro
AŬTUNE - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Kursoj, muzikado, promenado, ludoj, koruso kaj aliaj aktivaĵoj. Inf.: Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono, MCE, Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

25 - 26. oktobro
46a Korea Kongreso de Esperanto - en Seulo, Koreio. KEA okazigos la Kongreson en Seula Junulara Gastejo en Seulo. Partoprenoj de esperantistoj enlandaj kaj eksterlandaj estos bonvenaj. Inf.: Seula Filio de Korea Esperanto-Asocio, 1601 (Mapo-dong,Gangbyeon Hansin Core), 18, Mapo-daero 4da-gil, Mapo-gu,Seoul, 121-703, Koreio

25. oktobro - 1. novembro
Kieva Esperanto-Semajno - en Kievo, Ukrainio. Konatiĝo kun la glora slava urbo Kievo kaj laŭdezire partopreno en la informa poresperanta kampanjo. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net

30. oktobro - 2. novembro
3-a Internacia Esperanto-Lernejo - en Bartošovice, Ĉehio. Intensaj Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresintoj, kie instruanto partoprenos ankaŭ Stano Marček. Inf.: verdastacio@gmail.com

31. oktobro - 2. novembro
5-a Esperanto-konferenco - en Alicanto, Hispanio. Somero aŭtune en la mondfama mezmara urbo kun subtropika klimato. Esperanto, kulturo, librobazaro, feriado. Inf.: Verde (esperante) vivi, Josef Dörr, Querstr. 11, DE-66287 Quierschied, Germanio. Rete: drfjd@web.de

31. oktobro - 8. novembro
Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto - 8" (TILE-8) - en urbo Soĉi, Rusio. Informado pri Esperanto al la ekstera mondo kaj al esperantistoj, ekskursoj, turismo, amuzaĵoj... Inf.: Vladimir Ivanoviĉ Bespalov, a/k 594, RU-354000, Socxi Rusio. Rete: bespalov_sochi@mail.ru


1 - 4. novembro
Aŭtuna lingvotrejnado - en Jekaterinburg, Rusio. La programo de la trejnado efektiviĝos en du grupoj konforme al la niveloj A2, B1, 2. Ĝi celas aktivigi lingvokonojn de komencintaj esperantistoj, evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn. Ĉefa kunordiganto estas Raja Kudrjavceva, Abonkesto 132, Jekaterinburg, Rusio 620041. Rete: komencanto@r66.ru

1 - 3. novembro
20a Kolombia Kongreso de Eseranto - en Medeĝino, Kolumbio. Kolombia nacia kongreso de Esperanto. Ĉeftemo: Esperanto en ŝatokupoj: Avantaĝoj kaj aplikoj. Inf.: LKK de Kolombia Esperanto-Ligo congresoesperantomedellin@gmail.com

2 - 3. novembro
55a Tohoku-Kongreso de Esperanto - en Kenmin Kaikan en urbo Morioka de gubernio Iwate, Japanio. Prelegoj, deklama konkurso, interpaloro kun alilandanoj kaj aliaj. Prelego "Esperantistoj en Iwate en antaŭmilita periodo" kaj pubrika preligo: "Japana junulara kulturo en Pollando." Inf.: Saito Tume saitume@nifty.com

7 - 9. novembro
KlaĉKunveno PostSomera (KKPS) - en Wijk aan Zee, Nederlando. La sekva KKPS okazos en domo ĉe la maro en Kvartalo-ĉe-Maro, nordokcidente de Amsterdamo. Ĉi-jare estos pli luksaj ĉambroj, pliaj eblecoj por memzorgi, pli bela ĉirkaŭaĵo kaj pli multaj kursoj pro kunlaboro kun la studsemajnfino de Esperanto Nederland. Legu pli kaj aliĝu en la retpaĝo. Ĝis en novembro! Inf.: Koko Poso, rete: kkps.klacxkunveno@gmail.com

7 - 9. novembro
Jarkonferenco de Ĉeha sekcio de IFEF - en urbo Chodov, apud Karlovy Vary. Inf.: Jindřich Tomíšek, rete: Tomisek.ck@seznam.cz

7 - 9. novembro
6-a BIERo - t.e. Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo de la klubo E-Mental - en Poděbrady, Ĉehio. Promenoj, ekskursoj, ludoj.... (Bonvolu ne peti invitleteron.) Inf.: e-mentalprago@seznam.cz

8 - 11. novembro
17-a Gliwice'a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto - en Gliwice, Pollando. Inf.: stanislaw.mandrak@gmail.comstaman@ka.onet.pl

9. novembro
Urugvaja - Argentina renkontiĝo - en Colonia del Sacramento, Uruguvajo. En amika etoso, membroj de la argentina kaj urugvaja movadoj renkontiĝas por plani komunan agadon de disvastigado kaj instruado de esperanto en la suda parto de Ameriko. Inf.: AEL-UES info.esperantoargentina@gmail.com

13. novembro
Malfermo de ekspozicio "111 jaroj Esperanto - lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio" - en Berlino, Oranĝerio, salono "Studentenblume - tageto" (Schulze-Boysen-Straße 38). Komenciĝos je la 18-a horo. Muzika kontribuo, gvido kaj esperante kaj germanlingve tra la ekspozicio fare de Fritz Wollenberg eksplikante la fonon de la prezentataj fotoj kaj tekstoj kaj montrante interesajn aldonajn materialojn nur en tiu ĉi aranĝo, interparoladoj ĉe bufedo. Inf.: RonaldSchindler@web.de

 KAEST   KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

13 - 16. novembro
KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko - en Modra Harmónia, Slovakio. Inf.: Peter Baláž, rete: kaest@ikso.net

14 - 16. novembro
18-a KEKSO - en Bielefeld, Germanio. KEKSO, mallonge por "Kreativa Esperanto-KurSO", estas renkontiĝo de Germana Esperanto Junularo organizata. Regule ĝi okazas dufoje jare, dum printempa kaj aŭtuna semajnfino. La loko ŝanĝiĝas ĉiufoje, por ke la renkontiĝoj okazu en tuta Germanio. Ĝis nun ekzemple en: Rostock, Potsdam, Soest, Karlsruhe, Hamburg..

15. novembro
Studsabato - en CDELI - en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz(ĉe)gmail.com

15 - 16. novembro
26-a Eŭropa Rendevuo - en Stella-Plage, Francio. La plej grava internacia semajnfino en Francio, norde de Parizo. Bunta programo: tri diversnivelaj lingvokursoj. Koncerto de Jomo, Korusaj kantoj, impona libroservo, ekspozicio de artaĵoj, vizito de La marurbo Touquet. Inf.: Arlette Plutniak, 2 rue Ste Marguerite Résidence Les Archers Apt 23 . FR-62000 Arras, Francio. Tete: aplutniak@esperanto-nord.org

16. novembro
Kunveno de EKOS - en Slanec, Slovakio. EKOS organizas sian kunvenon unuafoje ekster sia loko Košice. Kunveno en vilaĝo Slanec okazos en sukeraĵejo ĉe strato Hlavná 110, proksime al stacidomo. Ni invitas ĉiujn interesiĝantojn. Inf.: Esperanto-klubo Orientslovakia (EKOS), Bernolákova 2, SK-040 11 Košice, Slovakio. Rete: Michal Hospodár, hosmich@gmail.com

18. novembro
Viena Esperanto Rondo - VERo - en Vieno, Aŭstrio. Paroliga neformala kutimtablo por rekonti E-istojn, babilado. Inf.: AEF aef@esperanto.at

21 - 23. novembro
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo 2014 - en Rabka-Zdrój, Pollando. Junulara renkontiĝo por novuloj kaj komencantoj, sed ne nur por ili. Organizas Pola Esperanto-Junularo, aliĝilo en la retpaĝo. Inf.: Tomasz Szymula tomasz.szymula@pej.pl

29. novembro
41-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA - en Roterdamo, Nederlando. Prelegoj, filmoj, prezentado de novaj eldonaĵoj. En la libroservo ĉio rabatita je 1/6. Inf.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: uea@co.uea.org

29. novembro
Antaŭkristnaska Renkontiĝo - en Písek. Inf.: pisek@esperanto.cz

29. novembro
Jubilea Zamenhoffesto - en Berlino, "Oranĝerio", Schulze-Boyen-Straße 38. Estos prezentataj eroj el la manuskripto de la Jubilea Libro 2014. Johann Pachter, al kiu ni deziras resaniĝon, planas oferti Libroservon. Roland Schnell prezentos "Lignokarbo - Triobla profito por la klimato". La kafejo en vestiblo de la Oranĝerio regalos nin. La Jubilea ekspozicio ekde la 24a de novembro
en Oranĝerio videblas. Kiu deziras kontribui al la aranĝado de la festo bonvolu kontakti nin. RonaldSchindler@web.de, Estraro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio

29. novembro
Bavara Zamenhofa Festo 2014 - en Regensburgo, Germanio. Komuna zamenhofa festo de la bavataj esperantistoj kun distra programo de la 9-a gxis la 17-a horo. Inf. Uli Ender uli@esperanto-muenchen.de


5 - 11. decembro
Zamenhof-Tagoj en Bydgoszcz-Toruń - en Bydgoszcz -Toruń, Pollando. Dum aranĝo okazos: 49 AKB/AIS Sesio, ekzamenoj de Esperanto por A2 kaj B1 kategorio laŭ Eŭropa klasifiko, Solena vespero kun lokaj kaj eksterlandaj esperantistoj, arta parto, lotumado ktp. Inf.: Esperantotur, PEA filioj Bydgoszcz, Toruń, str. M. Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu

7. decembro
Zamenhoffesto - en Oostende, Flandrio, Belgio. Inf.: Marc Cuffez, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, Belgio. Rete: info@lakonko.be

12 - 14. decembro
67a Studsesio: literaturo, movadhistorio - en Herzberg am Harz, Germanio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

12 - 14. decembro
15. Bjalistokaj Zamenhoftagoj - en Bjalistoko, Pollando. Prezentoj, prelegoj, kulturaj kaj turismaj programoj. Inf.: Bjalistoka Esperanto-Societo, PL-15-282 Bialystok, str. Piekna 3. Pollando. Rete: esperanto.bialystok@interia.pl

12 - 14. decembro
69-a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo r.a. - en Homburg, Sarlando, Germanio. Ĉeftemo: Seminario "Antaŭenigi Esperanton per muziko", Lingvokursoj por komencantoj kaj progresintoj, diservo kaj libroservo, prelego de la nova prezidanto de GEA s-ro Sebastian Kirf, publika prelego pri Esperanto, filmprezentoj, Zamenhoffesto kun programo, ekskurso al la Becker-Meisberger-Instituto kaj kristnaska bazaro. Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL), Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio. Rete: info@esperanto-saarland.de

13. decembro
Tradicia Zamenhof-festo kun vespera kulturprogramo - en Herzberg am Harz, Germanio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

13. decembro
Marcipana Kristnasko - en Svitavy. Inf: svitavy@esperanto.cz

13. decembro
Zamenhoftago - en Hago, Nederlando. Sabaton, la 13an de decembro
2014 IEI denove organizos Zamenhoftagon (inkl.komunan lunĉon). Antaŭtagmeze okazos prelego. Posttagmeze i.a. kvizo kaj harpoludo. Inf. Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag. Nederlando. Rete: iesperanto@versatel.nl

13. decembro
Studsabato - en CDELI - en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Esperanto-kursoj en tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz(ĉe)gmail.com

23. decembro
Antaŭnovjara Festo - en Tihvin, Rusio. Antaŭnovjara festo de Tihvina E-klubo kun gastoj el diversaj urbaj asocioj (poezia, aikidoa k.a.). Inf.: Mikaelo Bronŝtejn, 6 Mikrorajon 1-17, Tihvin, RU-187550 Rusio. Rete: mamuto@rambler.ru

26 - 28. decembro
Komuna Seminario inter Ĉina-, Japana-, Vjetnamia kaj Korea junularoj (KS) - estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en kvar aziaj landoj. Ĉi jare ĝi okazos en Ho-ĉi-minh Urbo de Vjetnamio. Ĝi estu la plej memorinda evento de aziaj junuloj ĉijare! Do bonvolu aliĝi al tiu ĉi bela evento! Inf.: LKK, rete: vejo.vjetnamio ĉe gmail.com

26 - 29. decembro
22-a Togolanda Esperanto-Kongreso kaj AMO-seminario 7 - en Vogan, Togolando. Aranĝo kiu kunigas E-parolantojn enlandajn kaj eksterlandajn dum tri-kvar tagoj por labori kaj amuziĝi, uzante la internacian lingvon. Inf.: Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), 06 B.P. 61807, Lome-TG, Togolando. Rete: utetogo@hotmail.com

27. decembro - 3. (4.) januaro
31-a IF - Internacia Festivalo - nia adiaŭa IF - en urbo Jülich, Germanio, inter nederlanda limo kaj Köln. Moderna kaj novkonstruita domo, kun hotelsimilaj kaj -komfortaj ĉambroj. Kadra temo: novaj energioj. Tuttaga ekskurso al proksima Köln, konatiĝu kun la fama katedralo kaj la ne malpli fama Kolonja Akvo 4711. Plilongiga ebleco ĝis 4-a de januaro 2015. Inf: Hans-Dieter Platz (HDP), Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel. +49-5624-8007, portebla +49-171-4964558, Reto: HDP@internacia-festivalo.de

27. decembro - 3. (4.) januaro
Novjara Renkontiĝo (NR) - en Bitburg (apud Trier/Treviro), Germanio. Kutime ĉ. 150-200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Apartaj programeroj por junuloj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). Konversacia rondo kaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstrasse 9, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperanto@gmx.de

28. decembro - 2 januaro
SANO-5 - en Herzberg am Harz, Germanio. La alternativa jarŝanĝa seminario: Sano - Alternativo - Novjaro. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

28. decembro - 4. januaro
6a JES (Junulara Esperanto-Semajno) - en Weißwasser, Germanio. Vidu ankaŭ https://www.facebook.com/junularaesemajno

30. decembro - 4. januaro
Jarfina FESTego kun novjara Silvestra FESTeno - en Baugé, Francio. Festa etoso kun atelieroj de kantado, ĵonglado, ŝminkado. Spektakloj de klaŭnoj, de kontakta magio. Muziko, koncertoj, ĉio kun spertaj animantoj. Inf.: Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono, MCE, Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

--- 2015 ---

2 - 11. januaro
Kongreso kaj Somerlernejo - en Melburno, Aŭstralio. Aliĝu al la 2015-a Esperanto-Somerlernejo kaj Kongreso en Melburno! La programo enhavas klasojn je du niveloj, vesperon de teatro kaj muziko, Esperanto-ekzpozicion, bankedon, ekskursojn, prelegojn pri Esperanto kaj aliaj temoj, babiladon kaj ridadon, kaj jarkunvenon. Inf.: Aŭstraliaj kaj Nov-Zelandaj Esperanto-Asocioj, Australian Esperanto Assoc. C/- GPO Box 2122, Melbourne 3001. Rete: heather@melburno.org.au

3 - 6. januaro
POLUDNICA 2015 - en Malaltaj Tatroj, Slovakio. Tradicia, jam 33-a renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Inf.: Ján Vajs, LEK, kolská 4, Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com

16 - 19. januaro
10-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado - en Iksan. Koreio. Esperantista Asocio de Ŭonbulismo okazigos renkontiĝon, en kiu oni povas praktiki meditadon, kaj sperti korean kulturon. Inf.: Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Sinjong-dong, Iksan, Koreio (Suda) Rete: esperanto@saluton.net

 50-a Brazila Kongreso de Esperanto

23 - 27. januaro
Jubilea, 50-a Brazila Kongreso de Esperanto - kaj 35-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. La ĉefa e-evento de Brazilo jubileas kaj ĉi-foje okazas en la "Mirinda Urbo". Informoj kaj aliĝilo troveblas en la retpaĝo. Inf: AERĴ (lkk), BEL kaj BEJO. Rua Teófilo Otoni, 135, sala 302, centro, Rio de Janeiro - Brasil. Rete: disvastigo.aerj@gmail.com


14 - 21. februaro
22-a Korusa Semajno ĉe Pireneo - en La Bastide/Hers, Arjeĝio, Francio. Ĉiutage: kantado sub gvidado de Zdravka Bojĉeva, matenaj Tajĉi-ekzercoj, turismaj vizitoj, E-lernado, vesperaj ludoj, kulturaj prezentaĵoj, folk-muziko, io pli danke al vi! Du koncertoj je la fino de la semajno. Inf.: Jorgos & C.E.E.A. por Tut-Pirenea Esperanto-Koruso. Tutpeko ĉe Monik' Garrigues, Muelejo, FR-09 600 Limbrassac, Francio. Rete: tutpeko@aliceadsl.fresperanto.ariege@free.fr

20 - 22. februaro
2-a Srilanka Esperanto-Kongreso - Kontaktpresono: Zeiter Perera

20 - 22. februaro
Somera Esperanto-Tendumado - en Callejones, Graneros, Ĉilio. Semajnfino por praktiki Esperanton en neformalaj situacioj kun parolantoj kaj komencantoj de Esperanto, eĉ interesuloj pri E-o, ĉe tendara etoso. Inf.: Hector Campos Grez, Casilla 231, Curico, Ĉilio. Rete: set@esperanto.cl

 - APERO - 9

20 - 23. februaro
APERO-9 - Moskva Esperanto-Asocio "MASI" kore invitas ĉiujn E-parolemulojn al sia tradicia renkontiĝo APERO-8, okazonta en la apudmoskva bien-ripozejo Jerŝovo. Inf: VKontakte-grupo "APERO" vk.com/apero_ek_masi aŭ ĉe Moskva Esperanto-Asocio "MASI", Irina Gonĉarova, mirinda.strigo@gmail.com hejma tel. +7-495-5930575

26. februaro - 8. marto
11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo - en Pun Hill, Nepalo. Por konigi la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto. La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Esperanton dum la renkontiĝo Inf.: Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518, Kathmandu, Nepalo. Rete: nespa.1990@gmail.com


8 - 15. marto
Mediteranea Esperanto-Semajno, MES-2015 - en restadejo Val d' Esquiere - Les Issambres ĉe la Lazura Marbordo, Francio. Ĉu vi ankoraŭ frostas en via regiono? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... - Informoj kaj aliĝoj: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel. +33 (0)4 94 83 06 88 - aŭ Christine Graissaguel, kris_grai@hotmail.fr

28. marto - 2. aprilo
8-a Mezorienta Kunveno - en Hammamet, Tunizio. Renkontiĝo de esperantistoj el nordafrikaj kaj mezorientaj landoj en Tunizio en la jaro 2015. Temo: Tunizio, lando de renkontiĝo inter civilizoj. Programo: prelegoj, ekskursoj, artaj aranĝoj! Inf.: Renato Corsetti, Via de Castello, 1, I-00036 Palestrina, Italio. Rete: mezorienta.kunveno@esperanto.org


3 - 10. aprilo
Printempa Semajno Internacia - en Winterberg, Germanio. Printempa kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto-Asocio, rete: petra.dueckershoff@esperanto.de, tel: +49 (0)151 / 14 43 80 74

15 - 19. aprilo
Ekumenaj Bibliaj Tagoj (kun Adoru) - en Wrocław, Pollando. Prelegoj pri bibliaj temoj (ĉifoje verŝajne la Apokalipso de Johano) kantoj kaj preĝoj el "Adoru" (pruntebla), iom da turismo, amikeca internacia kunestado. Inf.: Stefan Lepping, Mellinstr 5, DE-59457 Werl, Germanio. Rete: stefanlepping@gmx.de

16 - 18. aprilo
Israela Kongreso de Esperanto - en Yehiam (proksime al Ako) Inf.: Esperanto-Ligo en Israelo, ELI, rete: amriwandel@gmail.com

17 - 25. aprilo
4-a PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Zsófia Kóródy el Herzberg, Christophe Chazarein el Okcitanio kaj Jean-Luc Kristos el Aŭvernjo. Poste eblas KER-ekzameno. Inf.: Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

20 - 26. aprilo
Jindřiška Drahotová - en Skokovy Ĉeha respubliko. Penziono ESPERO estas en malgranda vilaĝo en ĉeha paradizo en distrikto Mladá Boleslav. Aranĝas Asocio de handikapitaj esperantistoj. Inf.: Jindřiška Drahotová, Sadová 745, Mladá Boleslav CZ-293 01, ČR. Rete: drahotova@esperanto.cz, tel.: +00-420 720 652 320

24 - 26. aprilo
67-a Kongreso de BEA - en Ruse, Bulgario. Inf.:Bulgara Esperanto-Asocio, BG-1303 Sofio, str. Stranĝa 79-81, Bulgario. Rete: bea_esperanto@abv.bg

24 - 26. aprilo
KER-ekzamenoj dum PRINTEMPaS - en Kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) post intensaj kursoj. Inf.: MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org


1 - 5. majo
Mirinda Lviv - en Lviv, Ukrainio. E-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la kultura ĉefurbo de Ukrainio. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kijiv-133, Ukrainio, UA-01133. Rete: volodomir@ukr.net

13 - 16. majo
Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto - en Neuchâtel-La Chaux-de-Fonds, Svislando. Invito iris al ĉiuj ŝtatoj de la mondo. Gravega evento. Inf.: ILEI, pf. 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. Rete: mirejo.mireille@gmail.com

16 - 18. majo
12-a MEKARO - Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto - en Toronto, Ontario, Kanado. Turisma semajnfino en amika etoso, organizita de Esperanto-Societo Kebekia (ESK) kaj de lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio, Ontario. Ĝi okazos la 12-an fojon entute, kaj la 3-an fojon en Toronto, Ontario. Inf.: Esperanto-Rondo de Toronto informo@mekaro.ca

16 - 23. majo
67-a kongreso de IFEF - kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio en urbo Kunming, Ĉinio. Inf.: Loka Kongresa Komitato, LKK, rete: 67ifefkongreso 2015@gmail.com, telefone: +86-0871-67328966

22 - 25. majo
92a Germana Esperanto-Kongreso - en Hameln, Germanio. Karulo, kie do estas la infanoj? En la jaro 1284 je tago de Johano kaj Paŭlo buntvestita viro delogis 130 hamelenajn infanojn el la urbo. Ili malaperis en monto kaj neniam plu estis reviditaj. Ankoraŭ hodiaŭ tiu mistera legendo tiras vizitantojn el la tuta mondo al Hameleno. En la jaro 2015 je la Pentekosta semajnfino ni klopodas allogi almenaŭ 130 Esperanto-parolantojn en la urbon. La sentimulojn atendas diversaj programeroj pri la temo fabeloj, rakontoj kaj legendoj. Legendo kaj lingvo allogas, estas nia kongresmoto. Krome atendas ilin belegaj koncertoj, teatraĵoj, prelegoj, diservoj kaj fakkunsidoj. Inf.: Heinz W. Sprick, Schmiedeecke 2, DE-31840 Hessisch Oldendorf, Germanio. Rete: gek2015@esperanto.de


5 - 7. junio
110a Skota Kongreso de Esperanto - en Helensburgh, Skotlando. Venu al la kongreso kun la plej alta kongresnumero en Esperantio, en la bela skota marborda urbeto Helensburgh, facile atingeble de Glasgow, kaj naskiĝloko de John Logie Baird, inventinto de la televido. Inf.: Mia Casey 1mz.casey@gmail.com

21 - 25. junio
Elfriden - La longa ludo - en Dala-Floda, Svedio. Kurso pri ĉendancado en feroa maniero per baladoj el mezepoko kaj pagana tempo. Tendaro en tradicia paŝtejo en arbaro. Lastan tagon estos loka muzika festivalo kaj festena vespermanĝo. Tute senelektra. Inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE - 784 73 Borlänge, Svedio. Rete: martin.strid@gmail.com

21. junio - 4. julio
Elfriden - Sorparbo Internacia Spelmanslag - en Dala-Floda, Bingsjö kaj najbaraj vilaĝoj, Svedio. Formigo kaj ekzercado de internacia (popol)muzika grupo dum tendaro en tradicia paŝtejo arbara dum kvin tagoj, poste ties partopreno en popolmuzikaj festivaloj de Nås, Bingsjö, Östbjörka kaj Boda per dancomuziko kaj eble koncertoj. Tio estos okazo diskonigi la internacian lingvon al ĝenerala publika. Elekto de muziko de la grupo dependos je tio, kiuj venos. Inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE - 784 73 Borlänge, Svedio. Rete: martin.strid@gmail.com

28. junio - 6. julio
Roskilde Festivalo 2015 - en Roskilde, Danio. Partoprenu senpage en la plej granda muzikfestivalo de Eŭropo kun ĉ. 110.000 partoprenantoj, inter ili ĉirkaŭ cent (espereble) esperantistoj. Vi kiel volontulo laboros kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta semajno. Ni donas bazejon kun sofoj, senpagan manĝon dum tuta semajno kaj tendojn


6 - 13. julio
AntaŭRET - en St-Peterburgo-Niĵnij Novgorod, Rusio. AntaŭRETa programo (RET=Rusiaj Esperanto Tagoj) en Sankt-Peterburgo kaj Niĵnij Novgorod kun riĉa ekskursa programo kaj posta komuna veturado al RET. Inf.: Svetlana Smetanina svsmetanina@yandex.ru

11 - 19. julio
Somera Esperanto-Studado - La 8-a renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' (sed ne nur de ili) en urbo Martin, Slovakio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, ludoj, vespere koncertoj, filmoj, amuzado. Inf.: Peter Balaz, petro@ikso.net

14 - 21. julio
Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) - en Ĉeboksaro/Jadrin, Rusio. RET estas tradicia aranĝo de rusiaj esperantistoj en Rusio. Inf.: Rusia Esperantista Unio, Aleksandr Blinov, pr. Lenina 7. Rete: al.blinov@gmail.com

18. julio
Memortago Baghy Gyula kaj Székely Tibor - Inf.: Szegedi Eszperantó Kör, rete: Baksa József

18 - 24. julio
Konferenco de ILEI - en Oostende, Belgio. Inf.: ILEI-estraro, Radojica Petrovic, rete: radojica.petrovic.rs@gmail.com

18 - 26. julio
SEFT, Somera Esperanto Familia / Feria Tendaro - en Thomsdorf, Germanio. La lingvo de SEFT estas Esperanto. SEFT ne havas fiksitan programon. Nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Inf.: tlustulimu@web.de

 - Jubilea, 100-a Universala Kongreso de Esperanto -

25. julio - 1. aŭgusto
100-a UK, Universala Kongreso de Esperanto - en Lille, Francio

31. julio - 5. aŭgusto
7-a boatado sur la rivero Kupa - en Sisak, Kroatio. Tradicia boatado kun motoroj kaj kajako, 5 etapoj, 130 km, ludoj, kursoj: esperanto, fiŝkaptado kaj stiri boaton + kulturaj programoj. Inf.: Srećko Radulović, Esperanto societo rete: boatado.kask@gmail.com


1 - 8. aŭgusto
21a Ekumena Kongreso, 68-a de IKUE, 65a de KELI - en Strasburgo, Francio. La kongresejo: junulardomo CIARUS, proksime al la centro de la urbo. Inf.: Philippe Cousson, 26 rue de Pré Ventenet, FR-86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio, rete: philippe.cousson@sfr.fr

 - IJK 2015 -

2 - 9. aŭgusto
Internacia Junulara Kongreso, IJK - en Wiesbaden, Germanio. La Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas la ĉefa renkontiĝo por junuloj. Inf.: x, rete: , tel:

6 - 16. aŭgusto
Milan Zvara piedmarŝo - en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, (kie naskiĝis la fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco,) al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kijiv-133, Ukrainio, UA-01133. Rete: volodomir@ukr.net

10 - 17. aŭgusto
Internacia Junulara Semajno, IJS - en Sopron, Hungario

 100-a UK - en Francio

27 - 28. aŭgusto
2a Irana Kongreso de Esperanto - en Tehrano, Irano. Temo: Esperanto, Dialogi tutmonde. Ni invitas partopreni esperantistojn, komencantojn kaj alilandanojn. Bonvolu kontribui al la programo. Ni bonvenigas prelegantojn, muzikistojn, aktivulojn, ktp. Bonvolu priskribi vian ideon, ekipaĵan aŭ pritemajn bezonojn, ktp., kaj sendu la informon al info(ĉe)espero.ir

29. aŭgusto - 8. septembro
Ekskurso en Irano - en Tehran-Iran. Miaj amikoj aranĝis por la dua Irana Kongreso de Esperanto, do mi decidis post tiu ĉi programo havi ekskurson al Irano. Inf.: Turisma Agentejo Iran-Tehran, rete: masud8422@yahoo.com


25 - 27. septembro
31-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto "ARKONES" - en Poznań, Pollando. ARKONES estas arta, kultura kaj scienca festivalo. Inf.: Tobiasz KaŸmierski tobiasz@esenco.org

30. septembro - 13. oktobro
Busvojaĝo tra Irano - en Irano. Direktoro de turisma agentejo Iran-Tehran S-ro Masud Godarzi, No 38, Sh Maleki Lane, Sivash str. Azadi ave, IRAN-BORUJERD. Rete: masud8422@yahoo.com kaj m_tajikistan2004@yahoo.com. Tel: +98-9127049890 kaj +98-9397049890

--- 2016 ---

14 - 16. majo
13-a MEKARO - Mez-kanada renkontiĝo de Esperanto – en Granby, Kebekio, Kanado. Amikeca turisma semajnfino. Okazas diversaj vizitoj, ekskursoj kaj komunaj manĝoj. Inf.: Esperanto-Societo Kebekia, rete: Kontaktu nin

2 - 10. julio
La 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj - en Birštonas, Litovio. Baltiaj Esperanto-Tagoj estas ekde 1959 organizata internacia Esperanto-renkontiĝo, organizata laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Inf.: Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-44291 Kaunas, Litovio. Rete: irenaa@takas.lt

30. septembro - 14. oktobro
Minibusvojaĝo tra Irano - en Teherano-Irano en jaro 2016. Turisma Agentejo Iran-Tehran, No 38, Sh Maleki Lane, Sivash str. Azadi ave, IRAN-BORUJERD. Rete: masud8422@yahoo.com kaj m_tajikistan2004@yahoo.com. Tel: +98-9127049890 kaj +98-9397049890


- Se vi havas informon pri nelistigita aranĝo - sendu al ni!

- Kondiĉojn pri aldono de emblemo al iu aranĝo vi trovas ĉi tie.


La kompiladon prizorgas: Mészáros István kaj Szilvási László
ĉe la Esperanto-Centro "Eventoj"

Lasta aktualigo: 2014.11.17.

eszperantó szótar eszperantó tankönyvek eszperantó tanfolyam eszperanto Kulturális Eszperantó Szövetség eventoj STEB Eszperantó rendezvények