Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2013

Kompilita ĉe Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto.
Se vi parte aŭ plene utiligas tiun ĉi liston, bonvolu nepre mencii la fonton: http://www.eventoj.hu
En la retejo de Eventoj ni konscie uzas landonomojn NUR kun –io finaĵo...


Anonco de nova renkontiĝo      - por tajpado uzu la x-metodon!

Dato: (de ..... ĝis .....):   Nomo de la aranĝo:
Urbo kaj lando de la aranĝo: Retpaĝo de la aranĝo:
Nomo de la organizanto
(por informoj kaj aliĝoj):

Retadreso de organizanto:
Mallonga priskribo: Poŝta adreso de organizanto:
Kiu sendis la informon?
(via nomo, retadreso, kaj ...)

Bonvolu vortumi akurate kaj koncize. Ni tenas la rajton mallongigi, kaj eventuale redakti la anoncojn. Por aperigi emblemon de via aranĝo vidu aldonajn kondiĉojn.
La senditaj informoj aperos en la Kalendaro post manuala aprobo kaj redaktado, ene de 2-3 tagoj.

Kontraŭspama kontrolo: Tajpu la vorton "Eventoj":        


Por havi la aktualan version refreŝigu, reŝargu la retpaĝon ( dekstra mus-butono, sube, "reŝargo de kadro")!

3 - 6. januaro
XXXI. Poludnica, renkontiĝo de E-vojaĝantoj – en Liptovský Ján, Slovakio. Tradicia vintra renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Inf.: Jano Vajs, Kollárova 3526, Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com

10 - 16. januaro
Jarkongreso de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio – en Auckland. Eksterlandaj instruistoj estas invitotaj. Inf.: Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, New Zealand Esperanto Association, P.O. Box 8140, Symonds Street, Auckland 1150, New Zealand. Telefone: 0800 350 781. Rete: Chris Krageloh, chris.krageloh@gmail.com

12 - 19. januaro
Montara Karnavalo – en Zagórze Œlšskie (60 km for de Vroclavo) en Pollando. Inf.: Bjalistoka Esperanto-Societo, Elżbieta Karczewska esperanto.bialystok@interia.pl, te.: +48.791 856 034

18 - 21. januaro
8-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado – en Iksan, Koreio. Esperantista Asocio de Uonbulismo okazigos renkontiĝon, en kiu oni povas praktiki meditadon, fari komunan ekskurson al vizitindaj lokoj, sperti korean kulturon, ekkoni pri uonbulismo, ktp. Inf.: Esperantista Asocio de Uonbulismo, Iksan, Koreio. Rete: esperanto@saluton.net

18 - 22. januaro
48a Brazila Esperanto-Kongreso – en Barra do Garças, MT Brazilo. Ĉeftemo: "Esperanto, Kulturo kaj Turismo: Alternativoj por verda ekonomio" . Inf.: Brazila Esperanto-Ligo, Rua Manoel Oleiro, 93/A, Jardim Piracema, Barra do Garças, MT, Brazilo, CEP 78600-000. Tel. +55(66) 3401-7782 / 9899 / 5203. Portebla +55(66)9979-6005. Rete: cyrusgofre@gmail.com


1 - 3. februaro
Internacia Festivalo de Maskaj Ludoj – SURVA-2013" – en Pernik (30 km-ojn de Sofio). - Naciaj kaj etnaj kutimoj kaj dancoj de la pasintaj jarcentoj per maskoj. Bulgaraj organizantoj atendas viziton de eksterlandaj esperantistoj. Inf.: UPIEK, BG-1202 Sofio, Bulv. Slivnitsa 204, Bulgario. Rete: lasto@mail.bg, kopio: lasto11@yahoo.co.uk

 - Esperanto-Maskerado en Rijeka

10. februaro
Esperanto-Maskerado "Paždroć" – en Rijeka, Kroatio. Esperanto-Maskerada Kompanio "Paždroć" en Rijeka. Vi povas aliĝi al Esperanto-Karnavala grupo kaj ĝui karnavalon kiel partoprenanto aŭ spektanto. Inf.: Esperanto Societo Rijeka, Blaža Polića 2, HR-51000 Rijeka, Kroatio. Rete: esperanto.rijeka@ri.htnet.hr

22 - 24. februaro
Drondo (diskutrondo por progresintoj) – en Shallowford House Staffordshire, Britio. Semajnfina Esperant-lingva diskutrondo (por progresintoj) pri diversaj temoj. Inf.: Esperanto Association of Britain, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DE, Britio. Rete: eab@esperanto.org.uk

22 - 24. februaro
APERO-7 - en Jerŝovo, apudmoskva ripozejo, Rusio. Tradicia renkonto de moskva junularo (MASIanoj) kun la celo: paroligo de esperantemuloj, klerigo de scivolemuloj, kutimigo de novuloj al modela E-parolanta E-renkontiĝo, aktivigo kaj inspirigo de la membroj kaj aliaj partoprenantoj

24. februaro
Ekspozicio pri Esperanto – en Nankana Sahib, Pakistano. La 2-a Ekspozicio pri Esperanto "Lingvo kaj Kulturo" inkluzive renkontiĝo okazos en Nankana Sahibo per Pakistana ILEI-sekcio kaj Junulara Esperantista Pakistana (JEP). Inf.: ILEI-pk kaj JEP, Ward No. 11, Near M. C. High School, Nankana Sahibo. Rete: ilei.pk@gmail.com

25. februaro - 1. marto
Februara staĝo - en Bouresse, Francio. Lingvaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj; instruas Ansofi Markov. Inf.: Kvinpetalo, 4 rue du Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org

26. februaro - 11. marto
10-a Internacia Himalaja Renkontiĝo - en Katmandu, Nepalo. Inf.: Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal. Telefono: +977-1-6209877. Rete: nespa.1990@gmail.comluno1962@gmail.com


1 - 9. marto
2013 20-a E-Korusa Semajno ĉe Pireneoj – en La Bastide-sur-l'Hers, Francio. Priskribo: 20-a-foje ni organizas korusan semajnon sub gvidado de eksterlanda korusestro! 5 horojn da taga kvarvoĉa kantlaboro, turismo, kulturo, koncerto, bona manxĝo, ktp. Inf.: Jorgos ESPERANTO - Mirevia FR- 11 420 Lafage, Francio. Rete: tutpeko@aliceadsl.fr

4 - 8. marto
Intensa Esperanto-kurso - en Herzberg (kun Popolaltlernejo Osterode) en la Esperanto-Centro Herzberg am Harz, Germanio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

 Balkana Esperanto-Ski-Semajno  - Balkana Esperanto-Ski-Semajno

4 - 11. marto
Balkana Esperanto Ski-Semajno, BESS, en Sofio, Vitoŝa montaro. Skiado en la montaro, dormado en Sofio aŭ en la montaro laŭ financaj ebloj. Gustumado de naciaj trinkaĵoj kaj manĝaĵoj... Renkontiĝoj kun sofiaj esperantistoj. Inf.: UPIEK, BG-1202 Sofio, Bulv. Slivnica 204, Bulgario. Rete: lasto@mail.bg, kopio: lasto11@yahoo.co.uk

7 - 11. marto
Bibliaj tagoj en Trento. Italio. Ekumenaj bibliaj tagoj kunigas kristanojn aŭ almenaŭ spirite malfermitajn esperantistojn por okupiĝi pri tekstoj el la Biblio, ekskursoj kaj ekumenaj rilatoj (katolika, protestanta, ortodoksa), kaj kantado i.a. el kant- kaj preĝlibro Adoru. Inf: Stefan Llepping, Mellinstr. 5, DE-59457 Werl, Germanio. Rete: stefanlepping@gmx.de

8 - 10. marto
3-a BIERo - en Vyškov, Ĉehio. Inter planataj programeroj estas trarigardo de urbo, ekskurso al bierfabriko kun gustumado de biero, vizito de bestĝardeneto, boŭla turniro, ludoj, testo, konkursoj... Inf.: Vlasta Pištíková pismis@volny.cz

9 - 16. marto
Mediteranea Esperanto-Semajno - 2013 en Lazura Marbordo, St. Raphael, Residence Val d'Esquière, Les Issambres, Francio. Se ankoraŭ frostas en via regiono, venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj. Vin atendas amika, familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro! Inf. Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR-83700 Saint-Raphael, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel. +33(0)4 94 83 06 88

13 - 17. marto
Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) – en Santa Cruz del Norte, Kubo. Dum KERo kunsidos la Komitato de KEA kaj okazos multo alia: ekskursoj, ludoj, filmoj, konkursoj, danco-kursoj; aktivulaj seminarioj; fakaj aranĝoj, koncertoj, teatraĵoj; diskoteko kaj ĉiutaga radioelsendo. Rigardu ankaŭ Fejsbukon! Inf.: Kuba Esperanto-Asocio, Apartado 5120, CU-10500 La Habana, Kubo. Rete: info@esperanto.co.cu

13 - 17. marto
Bibliaj Tagoj kun Adoru en Strasburgo, Francio. Renkontiĝo internacia ekumena, kun prelegoj pri Biblia temo, kantado kaj preĝado el Adoru, ktp. Inf. Stefan Lepping, Mellinstr. 5, DE-59457 Werl, Germanio. Rete: stefanlepping@gmx.de

 Junulara Esperanto-Renkontiĝo, JER - Junulara Esperanto-Renkontiĝo, JER

15 - 17. marto
Junulara Esperanto-Renkontiĝo, JER - en Győr, Hungario. JER estas la printempa aranĝo de la Hungara Esperanto Junularo. Krom diversaj amuzaj programoj okazas ankaŭ la jarkunveno de la asocio. Inf.: Hungara E-Junularo, rete: hej@esperanto.husarolta.bago@gmail.com

15 - 17. marto
9-a Iberia Renkontiĝo 2013 - en Madrid, Hispanio. La Renkontiĝo okazos meze de la Iberia Duoninsulo, kie renkontiĝos galegoj, valencianoj, katalunoj, leonanoj, portugaloj, manĉanoj, ktp ktp. uzante ĉiuj Esperanton, do ni bonvenigas partoprenontojn ankaŭ el aliaj landoj! Pliaj informoj: IRoMadrido2013@gmail.com aŭ: Venu kaj ĝuu!!! Hispana Esperanto - Junulara Societo (HEJS)

15 - 17. marto
Printempa staĝo de Esperanto France-Est – en Benoîte-Vaux apud Verdun, Francio. Semajnfina seminario pri nia originala literaturo, sabatvesperae muzika spektaklo kun Marie Lieby. Inf.: François Xavier Gilbert 33, rue Louvière F-55190 Void Vacon, Francio. Rete: ksmesperanto@wanadoo.fr

15 - 19. marto
Ekspozicio de "Origami" - la japana arto de paperfaldado inter 14:00 - 18:00 horoj - en Blieskastel, Germanio. Granda ekspozicio de tre diversaj paperaj objektoj. Japaninoj klarigos la sekretojn de sukcesa faldado, okazos ankaŭ interesaj prelegoj. Bona etoso kun japana muziko kaj japanaj drinkaĵoj. Inf.: Becker-Meisberger-Instituto, Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germano. info@becker-meisberger-instituto.org

16. marto
Printempa Revido 2013 – en Hanovro, Germanio. Prelegoj, ekskurso, jarĉefkunveno. Inf.: Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio, Schifferweg 2, DE-31787 Hameln, Germanio. Rete: Thomas Heberlein (prezidanto), emas@esperanto.de

16 - 18. marto
Semajnfinaj kursoj (A1-C1) kun ekskurseto - en Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo, Germanio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

 Printempa Semajno Internacia!  - Printempa Semajno Internacia

25. marto - 1. aprilo
Printempa Semajno Internacia (29-a PSI) – en St. Andreasberg (Harz), Germanio. Programo kun prelegoj, ekskursoj kaj diversaj kursoj kaj vizito de la paska leporo. Infanoj kaj junuloj havas sian propran programon. Inf.: psi@esperanto.de

27. marto - 2. aprilo
Internacia Junulara Festivalo, IJF-2013 – en la urbo Ostuni (Brindisi), en suna suda Italio. Tradicia kaj fama internacia aranĝo de eŭropa junularo ĉi foje okazos en Ostuni (Brindisi), kiu estas bela loko, vere tre bela... Ĉu vi volas havi en marto
agrable varman veteron apud la maro? - Jen nia fejsbuka paĝo

29. marto - 1. aprilo
4-a Humurino - en Odeso, Ukrainio. La festo de humuro. En la programo estas karnavalo, ekskursoj, rolaj ludoj k.c. Inf.: Odesa urba Esperanto-klubo ŤBlanka Akacioť, rete: Semen Vajnblat - Retejo de organizantoj

29. marto - 11. aprilo
6-a Mezorienta Esperanto-Kunveno - Erevano, Armenio. Renkontiĝo de esperantistoj el mezorientaj landoj. Vera Meza Oriento... Belegaj urboj... Bonega etoso... Homoj povas veni antaŭ aŭ post la kunveno kaj ili povas pasigi tempon en Armenio (ni gvidos ilin en Armenio laŭeble...). Prelegoj, ekskursoj, artaj aranĝoj!. Inf.: rete: mezorienta.kunveno@gmail.com

30. marto - 1. aprilo
Valpurga Nokto - magia aventuro - en la Harz-montaro, legendo de sorĉistinoj sur la monto Brocken en Germanio. Esperanto-kurso, kunveno kun la temo: "Harz-montaro kaj lokaj, regionaj legendoj", komuna kantado. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

30. marto - 1. aprilo
4-a MEVO en Kvarnero, Kroatio. Marborda evento en Opatija/Abbazia. Inf.: Orbis Pictus de Višnja Branković. Via Parini 5, IT-34129 Trieste, Italio. Tel./fakso: 639-040-767-875, poŝtel.: +39-327-98-300-86 (IT), +385-995011912 (HR), rete: orbispictus@iol.it

30. marto - 6. aprilo
4-a PRINTEMPE - en Dahlem-Baasem, Germanio. Venu ĝui la printempon! Pasigu agrablajn paskajn tagojn en belaj domo kaj pejzaĝo! Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete. lu.esperantoland@gmx.de

31. marto - 2. aprilo
III-a Internacia Festivalo de Esperanto-kanto, Recitado, Oratora Konkurso en Karlovo-Sopot Bulgario. Inf.: Esperinform, BG-4300 Karlovo p.k. 44, Bulgario. Rete: leonov@rozabg.com . Tel.: +359 885056469 (tage kaj nokte), kaj +359 335 9 3933 (nur vespere)


5 - 7. aprilo
III-a Internacia Festivalo de Esperanto-kanto, Recitado, Oratora Konkurso - en Karlovo-Sopot, Bulgario. inf.: Esperinform, BG-4300 Karlovo, p.k.44. Bulgario. Rete: leonov@rozabg.com, Tel.: +359 885056469 (tage kaj nokte) +359 335 5-50-50 (nur vespere)

5 - 8. aprilo
1-a Indonezia Esperanto-kongreso – en Bogor, Indonezio. La unua Indonezia Esperanto-Kongreso okazos en Wisma Abdi, Bogor. La fokuso de la kongreso estos je lernado, ekzamenado kaj kreo de nacia asocio. Instruistoj kaj ekzamenantoj eksterlandaj serĉataj! Inf.: iek-lkk2013@googlegroups.com

6 - 9. aprilo
KEKSO - en Rostock, Germanio. Renkontiĝo speciale por germanoj, kiuj ĵus komencis lerni Esperanton, aŭ kiuj tute ne parolas la lingvon. Tamen ankaŭ eksterlandanoj estas bonvenaj. Rete. carl.bauer@esperanto.de

12 - 14. aprilo
3-a Esperanto-konferenco – en Alikanto (Alicante) en Hispanio. Somero printempe en la mondfama mezmara urbo kun subtropika klimato. Esperanto, kulturo, librobazaro, feriado. Inf.: Verde (esperante) Vivi, Querstr. 11, DE-66287 Quierschied, Germanio, rete: drfjd@web.de

13. aprilo
Tradicia renkontiĝo de esperantistoj, infanoj kaj loĝantoj vivantaj apud la monumento de Zamenhof okaze de lia mortodatreveno en Bjalistoko, Pollando. Inf.: Bjalistoka Esperanto-Societo

13 - 14. aprilo
Konferenco de Rusia Esperantista Unio, REU – en Moskvo. Inf.: Loka Organiza Teamo

15 - 19. aprilo
Lingvokursoj sur unua- kaj duagrada niveloj - en Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, rete. informoj@kvinpetalo.org

15 - 21. aprilo
37-a lingva seminario - en Skokovy, Ĉehio. Tradicia semajna seminario en pensiono ESPERO, kiu troviĝas en pitoreska okcidenta parto de Bohemia Paradizo (norde de Prago). Inf.: Jindřiška Drahotová drahotova@esperanto.cz

18 - 21. aprilo
8-a Sabla printempo - en Skokovy, Ĉehio. Interreta seminario "Sabla printempo", kiu tradicie okazas en sudbohemia urbo Písek (en esperanto Sablo), okazos ĉi foje dum printempa seminario en Skokovy en pensiono ESPERO. "Voĉregistrado" - instruado de kreado de sonregistraĵoj kaj muziko per komputilo. Inf.: Pavla Dvořáková pisek@esperanto.cz

18 - 22. aprilo
7-a Azia Kongreso de Esperanto – en Jerusalemo, Israelo. Detalojn vidu en la Dua Bulteno. Inf.: eli@esperanto.org.il

 Printempe - Somere - Jarfine – Printempa Semajno

20 - 27. aprilo
3-a PRINTEMPAS - en Greziljono, Baugé, Francio. Intensaj kursoj en 3 niveloj kaj internaciaj KER-ekzamenoj B1, B2, C1. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

22 - 26. aprilo
Staĝo pri tradukado kaj preparado al atesto pri supera lernado kun Brian Moon - en Kvinpetalo, Francio. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, rete. informoj@kvinpetalo.org

26 - 28. aprilo
Ekzotika Renkontiĝo 2013 – en Berlino! Temas pri gustumado de ekstereŭropaj manĝoj kaj elprovado de alilandaj aktivaĵoj. Certe eblos ankaŭ turismumi - ni ja estos en Berlino! Inf.: Judith Meier / Anja Eisemann, rete: anjaeisemann@gmail.com. Rigardu nian fejsbukan evento-paĝon!

27. aprilo
38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA - en Roterdamo, Nederlando. Inf.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando

27 - 28. aprilo
Printempa amikeca renkontiĝo esperanta, PARE - en Ruse, Bulgario. Temo: Ĉu esperantistoj estas saĝaj homoj? Inf.: Urba esperanta societo "Libero", st. Pliska 36, Ruse, Bulgario. Rete: grethe@abv.bg

27. aprilo - 1. majo
3-a PRINTEMPAS bis - en Greziljono, Baugé, Francio. Seminario pri inturkultura komunikado kun Radojica Petrović el Serbio. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

29. aprilo - 3. majo
Malkovro de la regiono Puatuo kun Caterine Cremer kaj Brian Moon - en la Kulturcentro Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, rete: informoj@kvinpetalo.org

29 . aprilo - 9. majo
25-a Aroma Jalto – en Jalto, Ukrainio. E-festivalo kies celo estas plialtigi lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun belega naturo de Krimeo. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio, rete: volodomir@ukr.net


2 - 4. majo
Esperanto-Printempo, EsPrimo-9 – E-renkontiĝo de siberiaj kaj uralaj esperantistoj. Inf: Pavel Veselov, rete: esprimo@ural-sib.org, tel: +7-922-480-11-51

3 - 5. majo
72-a Hispana Esperanto-Kongreso – en Zaragoza, Hispanio. "Lingvo kaj sento", jen la temo kaj mot(iv)o de nia kongreso, laŭ la difino de Esperanto farita de K. Kalocsay. Inf.: Asocio "Frateco", Cadena, 20, 1º - izquierda. ES-50009-Zaragoza, Hispanio. Rete: kongreso@esperanto.es

3 - 5. majo
46-a Esperanto-Seminario en Hukui, okcidenta parto de Japanio. Kursoj de Esperanto en 5 klasoj. Inf.: ES-46 ĉe Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3, JP-162-0042 Tokyo-to, Japanio. Rete: sem@jei-or.jp

4 - 11. majo
FRINGOJ por infanoj - en Grezijono, Francio. Ferio-semajno por infanoj 8-17 jaraj, akompanataj de siaj instruistoj aŭ gepatroj. Inf.: Esperanto-KulturDomo, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Telefono-respondilo : +33-2.41.89.10.34, Rete: kastelo@gresillon.org

4 - 11. majo
65-a Kongreso de IFEF kaj de UFE en Artigues apud Bordeaux, Francio. Temo: Rolo de la fervojoj en disvolviĝo de la moderna mondo. Inf.: AFCE, 9 rue de Château-Landon, Fr-75475 Paris (10), Francio. Rete: jeanripoche@wanadoo.fr

8 - 11. majo
Kongreso de Esperanto-France kaj de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) - en Artigues, apud Borozo, Francio

8 - 12. majo
Printempa BARO 2013 , (inkluzive Ĉieliro, la 9-a de majo) en Bad Münder inter Hannover kaj Hameln, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj la rivereto kaj faras lignan fajron

9 - 12. majo
67-a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo kaj VerdeVivi - en Homburgo/Saar, Germanio. Seminarioj pri Andreo Cseh kaj Vikipedio. Prelegos Ed Borsboom kaj d-ino Ursula Niesert. Okazos i.a. ekskursoj al BMI kaj SaarVital en la bela urbo Blieskastel, libroservo, diservo, filmvespero kaj internacia vespero. Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo r.a., Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio. Rete: sel@esperanto-reto.eu

9 - 12. majo
59-a Studsesio - en Herzberg, Germanio. Klerigkurso kun prelegoj, ekskurso al Brocken. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

10. majo
Informprelego pri Esperanto – kaj Kurso de Esperanto por komencantoj, inter 13:30-18:00 en Homburgo/ Sarlando. Prelego de Martin Thorenz, Pirmasens: "Esperanto -Finfine justa lingvo por Eŭropo". Post la prelego okazos Kurso de Esperanto por komencantoj. - Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo, Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel/ Germanio, rete: info@esperanto-reto.eu

10 - 12. majo
Sveda Esperanto-Kongreso – en Karlstad, Svedio. Nacia sveda kongreso de SEF, KELI, ILEI, Eldona. Temo "Lingvaj rajtoj". Prelegoj kaj diskutoj pri interreta strategio. Mendilo en la retejo. Inf.: EsperantoSverige info@esperantosverige.se

 Brita Kongreso 2013  - Brita Kongreso 2013

10 - 12. majo
Brita Kongreso 2013 – en Ramsgate, Britio. Laŭnome Brita Kongreso sed pro la proksimo de Ramsgate al La Kontinento, efektive 3-landa Markola kongreso. Gastoparolanto la kuratoro de edukado.net, Katalin Kováts. Inf.: EAB, Esperanto Association of Britain, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DE, Britio. Rete: eab@esperanto.org.uk Tel: +44(0)1782 372141

10 - 12. majo
1-a printempa renkontiĝo – en Sarlando, Loreno kaj Luksemburgio - (esperante) vivi la 3-landan realon. Esperanto, kulturo, librobazaro, feriado. Inf: Teresa Liberska, Rete: drfjd@web.de

11. majo
BAVELO-Migrado - en Achern, Germanio. Tuttaga migrado en la bela naturo de la Nigra Arbaro, ĉi-jare laŭ geologia rokovojo. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO), rete: migrado2013@esperanto-bw.de

12 - 14. majo
5-a Junulara Seminario de Esperanto – en Harbino, Ĉinio. Kun partopreno ankaŭ de rusaj kaj koreaj esperantistoj! Inf: Heilongjiang Esperanto Asocio, Prof-ino. Song Ping, Scienc-Teknika Universitato - No. 111. Songshan-lu, Nangang-qu, CN-150090 Harbin, Ĉinio. Rete: songheshu@126.com kaj 913768576@qq.com

17 - 19. majo
PEKO - Printempa Esperanto Kunveno – en Namuro, Valonio (Belgio). Superba semajnofino kun ampleksa programo (eo-kursoj, ludoj, koncerto, ekskurso..). Inf.: Doumont Valére, rue de Velaine, 114/4 B-5060 Sambreville, Belgio. Rete: doumontvalere@yahoo.fr

 90-a Germana Esperanto-Kongreso

17 - 20. majo
90-a Germana Esperanto-Kongreso – en Nürnberg, Germanio. Kongreso de GEA kaj festo okaze de la 125-a jubileo de la Nuernberga Esperanto-grupo. Inf.: Esperanto-Nürnberg (Sabine Hauge), Moritzbergstr. 37, DE-90482 Nürnberg, Germanio, esperantonord@googlemail.com

17 - 20. majo
KEKSO en Nürnberg, Germanio. KEKSO, mallonge por "Kreativa Esperanto-KurSO", estas renkontiĝo de Germana Esperanto-Junularo, organizata dufoje jare, dum printempa kaj aŭtuna semajnfino por tiuj, kiuj ĵus komencis lerni Esperanton. Temas pri eta Esperanto-renkontiĝo kun 15 ĝis 20 partoprenantoj regule; do plej bone por konatiĝi kun Esperantujo. Inf.: Jarno Riefer jarno.riefer@esperanto.de

18 - 20. majo
10-a MEKARO - Mez-kanada renkontiĝo de esperantistoj – en Otavo, Ontario, Kanado. Turisma amikeca semajnfino. Okazas vizitoj kaj komunaj manĝoj en restoracio, ktp. Inf.: Esperanto-Societo Kebekia lige kun Otava Esperanto-Rondo, rete: info@esperanto.qc.ca

24 - 27. majo
Esperanto-Semajnfino en afrika Sicilio – en Mazara-Agrigento-Sambuca (Sicilio). Nova propono pri semajnfino en Sicilio: vizito de tri urboj kun esperantista ĉiĉerono, samideanaj renkontoj, gustumado je tipaĵoj, naturaj kaj artaj ekskursoj. Unua starto je 24-27 de majo
. Inf.: Tam-Tam Viaggi, tamtamviaggi@alice.it, FB-paĝo:

25. majo
Interkultura renkontiĝa festo de 11:00 - 17:00 en Zweibrücken (Du-Pontoj), Germanio. SEL prezentas grandan pavilonon kun Esperanto-divenrado, prelegoj pri Esperanto, kurso de Esperanto por komencantoj kaj ekspozicio de Esperanto-literaturo. Inf.: Oliver Walz, Poŝtfako 2019, DE-66470 Zweibrücken, Germanio. Rete: esperanto-zweibruecken@esperanto-reto.eu

25 - 26. majo
61-a Kongreso de Esperantistoj okazos en Civitana Domo Wakayama en la urbo Wakayama. Inf.: Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, J-641-0035 3-3-8, Sekido, Wakayama-si, Japanio, rete: oficejo@epa.jp kaj fuku_hirotsugu@yahoo.co.jp

31. majo - 2. junio
47-a Boatado, 2013 - Paluse, Ignalina distrikto, Litovio. Internacia boatmarŝo. Inf.: Marijus Dilba mardi@takas.lt

31. majo - 5. junio
Interamikiĝa evento - memore al la 90-a datreveno de la fondiĝo de Esperanto-Populariga Asocio (EPA) en Kameoka kaj Ajabe, Japanio. Inf.: oficejo@epa-jp


1 - 2. junio
17-a Esperanto-Konferenco de Alp-Adrio 2013 - en Izola, Slovenio. Inf.: Francka Roznar, Koprska 32, SI-6310 Izola, Slovenio. Rete: fani.riznar@gmail.com Aliĝilojn petu de : testudo.ts@gmail.com

7 - 10. junio
108-a (!) Skota Kongreso de Esperanto – en Linlithgow, Skotlando (inter Glasgow kaj Edinburgh). Partoprenu la plej altan kongresnombron en Esperantio en agrabla etoso, kun bunta programo. Inf.: David Hannah, Tigh na Cnoc, Ardgay Hill, Ardgay, Sutherland IV24 3DH, Skotlando. Tel.: +44 (0) 1863 766061. Rete: dhannah559@hotmail.com

8 - 9. junio
La 1-a Somera renkontiĝo Vjetnama - La 1-a Somera Renkontiĝo okazos en la nacia turisma arbaro Cuc Phuong, Ninh Binh, Vjetnamio. Ni promesas, ke vi povos ne nur ekkoni la landon ekskursante kun gastemaj vjetnamaj gejunuloj sed ankaŭ partopreni en interesplenaj programoj... Inf.: Vjetnama Esperantista Junulara Organizo, Nguyen Thi Phuong, 105A Quan Thanh, Ba Dinh, Ha Noi, Viet Nam. Rete: vejo.vjetnamio@gmail.com

    Muzea Nokto en Esperanto-Muzeo

8 - 9. junio
Muzea Nokto en Esperanto-Muzeo - en Svitavy, Ĉehio. Inaŭguro de la nova ekspozicio "Esperanto kaj muzoj" kun riĉa akompana kultura kaj kleriga programo, partopreno en programo de la apuda Urba Muzeo kaj Galerio, urbotrarigardo de Svitavy, dimanĉe duontaga busekskurso al la renesanca kastelo en Moravská Třebová aŭ ekskurso laŭ individua prefero (Litomyšl, Polička. k.a.). Inf.: muzeagrupo@esperanto­.cz

11 - 14. junio
Japanaj tagoj - Kun HORI Jasuo kaj Toshinobu Arai. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, rete: informoj@kvinpetalo.org

11 - 22. junio
35-a ĈEP - Ĉebalta Esperantista Printempo - komuna ripozado en Mielno. La programo grandparte dependas de Viaj proponoj, de tio kion vi volas al ni prezenti. Ni planas distraĵojn, kursojn, komunan kantadon kaj dancadon, prelegojn kaj sunbruniĝon ĉe marbordo. Inf.: Pola Esperanto-Asocio - Filio en Gliwice, Stanislaw Mandrak, staman@ka.onet.pl

14 - 16. junio
12-a politika diskuto ĉe Balatono, - internacia seminario pri lingvaj problemoj. Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikad-problemo en la EU pro la manko de demokrate komuna lingvo. Aktivuloj de la internacia partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) raportos pri siaj laboroj kaj spertoj. Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo, por ĝis 20 personoj en la domo! Inf.: Mackó Jenő, HU-8226 Alsóörs, Honvéd u. 20, Hungario, rete: eumacko@aol.com, tel: +36-20-3163619

14 - 16. junio
Landa kongreso - en Oslo, Norvegio. Inf.: Norvega Esperanto-Ligo, Esperanto, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio. Rete: oficejo@esperanto.no

15 - 16. junio
Internacia Montara Renkonto sur monto Granda Ĉantorio, Pollando

15 - 22. junio
Junia staĝo de Franca Fervojista E-Asocio – en la urbo Chamonix ĉe la Blanka Monto, Francio. Staĝo en 3 niveloj kun marŝado en la valo de Chamonix. Inf.: Fervojista sekcio en Lyon, Pascale Voldoire, allée du Coteau, FR-69530 Brignais, Francio. Rete: pascale.voldoire@lvman.net

16. junio
Roma Festivaleto - en Romo, Italio. Kunigo de la esperantistoj de Romo kaj proksimaj regionoj (11.30-18.00) en Eur, Romo. Inf.: Roma Esperanto-Grupo, Raffaele Del Re rdelre@libero.it

21 - 23. junio
Valencia Esperanto-Renkontiĝo - en Oliva (Valencio), Hispanio. Ĉi tio estas kion volis la homoj, kaj ĉi tio estas kion ili havos: ŝanĝon, grandan ŝanĝon. Ne plu paroladojn, komencis la faktoj, komencante per la reformo de la Valencia Esperanto-Renkontiĝo en 2013. Inf.: Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva@hotmail.com, skajpe: EsperantoVal

22. junio
Malgranda germana-ĉeha renkontiĝo – en Usti nad Labem, Ĉehio. Rendevuo je la 12-a horo ĉe la ĉefstacidomo Usti nad Labem, poste komuna ekskurso al ruino Strekov, tagmanĝo, babilado, kafpaŭzo, fino ĉ. je la 17-a horo. Inf: Esperanto-grupo, Halle/Saale, Hans-Joachim Gunkel, Voss Str. 7, D-06110 Halle, Germanio. Rete: HajoGunkel@t-online.de, tel.: +49-0170-1926546 (mobila)

22. junio
SUMIRE - Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto – en Poços de Caldas, Brazilio. Inf.: EAP - Asocio Zamenhof, Fabjo Silva - Pietro von Herts, rete: esperanton@gmail.com

23. junio
Koncerto de Interkant': Karmen - en la Kulturcentro Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, rete. informoj@kvinpetalo.org

26. junio - 5. julio
NASK - Nord-Amerika Sumera Kursaro en Raleigh, Norda Karolino. Internacia teamo de instruistoj (I. Ertl, D. Roff, L. Miller kaj H. Firooznia provizas plej intensan mergigxon en Esperantan medion. Inf.: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia, WA 98512, USA. Tel.: +1-360-754-4563, Rete: eddyellen@aol.com

28 - 30. junio
33-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso - en Łodz, centra Pollando. Ĉeftemo: vivo kaj agado de fama pola poeto kaj esperantisto Julian Tuwim. Ni rekomendas bonkvalitan malmultekostan tranokton en hotelo tuj apud la kongresejo. Inf.: LKK, Robert Kamiński, ul. Kwiatowa 1, Łódz, PL-94-227 Pollando. Rete: rk-lodzo@poczta.wp.pl

29. junio - 3. julio
Apliko de Esperanto en la Profesia Agado, Simpozio AEPA – en Karlovo, Bulgario. Internacia seminario kun diversaj sciencaj kaj fakaj prelegoj kunligitaj kun la profesia agado de la partoprenonto. Inf.: Boĵidar Stefanov Leonov, pk 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Rete: leonov@rozabg.com, tel: +359-88-5056469

29. junio - 8. julio
Roskilde Festivalo 2013 - en Roskilde, Danio. Partoprenu senpage en la plej granda muzikfestivalo de Eŭropo kun ĉ. 110.000 partoprenantoj, inter ili ĉirkaŭ cent (espereble) esperantistoj. Vi kiel volontulo laboros kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta semajno. Ni donas bazejon kun sofoj, senpagan manĝon dum tuta semajno kaj tendojn

30. junio - 7. julio
3. Internacia Junulara Lingvotendaro - en Nyíregyháza, Hungario. – Inf.: Verda Stelo Eszperantó Társaság, HU-4400 Nyíregyháza, Dózsa Gy. u 14. 2/8, rete: enimyster@gmail.com


1 - 7. julio
3-a Internacia Esperanto-Semajno (IES-3) – en Jerevano, Armenio. Ekskursoj antaŭ kaj post IES-3. Inf.: gajane.ae@mail.ru

1 - 8. julio
"Rideto - Internacia Familia E-tendaro – unua etapo de IET-3, Internaciaj Esperanto-Tagnoktoj en Tarhankut, Krimeo, Ukrainio. – Diversspecaj artprogramoj por infanoj kaj plenaĝuloj: E-teatro "Improvizo", pupteatro, metiejoj, animacia studio, kantoj, E-kursoj, vesperaj fabeloj... Organizas jalta E-klubo "Tero: jefim@jalto-esperantoklubo.org

2 - 4. julio
La religio kaj la homaro. Seminario - en Karlovo-Sopot, Bulgario. inf.: Esperinform, BG-4300 Karlovo, p.k.44. Bulgario. Rete: leonov@rozabg.com, Tel.: +359 885056469 (tage kaj nokte) +359 335 5-50-50 (nur vespere)

5 - 7. julio
Landa Fervojista Amika Esperanto-Renkontiĝo - en urbo Vác, je ĉ. 20 km-oj norde de Budapeŝto. Inf.: Esperanto-grupo "Danubkurbiĝo", Bakszáné Békési Zsuzsanna, 2163 Vácrátót, Szabadság u. 21. rete: bakszapali48@gmail.com, telefon: +36-1-4454 885 kaj +36-20-2605092

5 - 7. julio
2-a Esperanto-Renkontiĝo de la Brazila Centro - Okcidenta Regiono - en Alto Paraiso de Goias, Brazilio. Temo de la Renkontiĝo: Antaŭenigo de nia movado en la regiono. Inf.: Carlos Maria, rete: carlosmaria1940@gmail.com

5 - 8. julio
61-a Landa Kongreso de Esperanto-USA - en Raleigh, Norda Karolino, Usono. Ĉiujara kongreso de Esperanto-USA. Inf.: Esperanto-USA, 1500 Park Avenue, suite 134, Emeryville CA 94608 Usono. Rete: eusa@esperanto-usa.org, aŭ info@esperanto-usa.org

5 - 12. julio
Internaciaj Esperanto-kursoj – (niveloj A1-C1), rostadfesto - 7 jaroj en Herzberg - la Esperanto-urbo. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

6 - 13. julio
Turisma Semajno kun 23a IEK de Esperantotur – en Greziljono, Baugé, Francio. Tuttagaj ekskursoj per buso al la reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj historiaj vidindaĵoj de la regiono Anĵuo kun profesia e-ista ĉiĉerono. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, St. Martin d'Arce, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

 Baltiaj Esperanto-Tagoj, BET – Baltiaj Esperanto-Tagoj

6 - 14. julio
49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49) – en Utena, Litovio. Celoj kaj taskoj: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Inf.: Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Poŝtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj +370-686-69875 . Telefakso: +370-37-228616. Rete : litova.ea@mail.ltpjegorovas@takas.lt . – Interesa gazet-artikolo pri BET: ĉi-tie

8 - 12 julio
Somera Esperanto-kurso en Finnlando – en la urbo Orivesi. Tri diversnivelaj grupoj, 25 lecionoj. Dum la libera tempo okazos diversaj ekskursoj en la regiono kaj estos kunvenetoj. Inf.: Esperanto-Asocio Finnlando, Tiina Oittinen, rete: eafsekretario@esperanto.fi

8 - 12. julio
Somera Semajno de Esperanto – en Göteborg, Svedio. Trinivela kurso de E-o: I komenca, II daŭriga, III perfektiga. Vespere kultura aktivado. Inf.: Sveda Esperanto-Instituto, rete: ishim@hotmail.com

– Renkontiĝo de Amikoj en Krimeo!

8 - 15. julio
RA-8 (Renkontiĝo de Amikoj) – 2-a etapo de IET-3, Internaciaj Esperanto-Tagnoktoj en Tarhankut, Krimeo, Ukrainio. Venu por ĝui la tempon inter esperantistoj, lerni Esperanton kaj sportumi. Inf.: Katerina Arbekova, RU-630064 Novosibirsko, st. Bluhera. 24-28, Rusio. Rete: katka8@ngs.ru

9 - 14. julio
Kultura Esperanto-Festivalo, KEF - festivalo de la originala Esperanto-kulturo - en Hillerød norde de Kopenhago. Inf.: KEF-teamo: kulturaesperantofestivalo10@gmail.com

12 - 18. julio
46a Konferenco de ILEI - Temo: "Instruado de Esperanto al ĉiuj aĝgrupoj". Loko: Herzberg, Germanio. Pliaj informoj...

12 - 18. julio
Muzika staĝo kun familio Markov en Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, rete. informoj@kvinpetalo.org

12 - 20. julio
6-a SES, Somera Esperanto-Studado – La 6-a renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' (sed ne nur de ili) en urbo Martin, Slovakio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, vespere amuzado. Inf.: petro@ikso.net

13 - 20. julio
66-a Kongreso de IKUE - en Kalwaria Zebrzydowska, Pollando. 66-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Ĉeftemo: Nova evangelizado. Krom la prelegoj, dum la kongreso oni planas pilgrimon/viziton al Kraków, Auschwitz, Kęty kaj Wadowice. Inf.: Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: ikuekongreso@gmail.com

13 - 20. julio
Art-Amatora Semajno - en Greziljono, Baugé, Francio. Teatro, muziko, dancoj, kantoj kaj grafika esprimado posttagmeze, 3 Esperanto-kursoj matene. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, St. Martin d'Arce, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

14 - 17. julio
Esperantokurso - kun pluraj niveloj kaj por infanoj - en Lesjöfors, Svedio. Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors (kursejo-junulargastejo meze inter Stokholmo, Oslo kaj Gotenburgo) invitas vin al somera 3-4-taga kursaro en intima, naturproksima etoso. Plurnivelaj kursoj, kurso por infanoj, spertaj esperantistoj rakontas pri siaj preferataj temoj. Kontaktpersonoj: Lennart Svensson, Anna Ritamäki-Sjöstrand, Bengt Nordlöf. Inf.: Kooperativo Esperanto-Gastigejo - Esperanto-Gården ekonomisk förening, Stiftelsev. 1, SE-680 96 Lesjöfors, Svedio. Rete: s13@esperanto.se

15. julio
Posttendaro de IET-3" en Krimeo – maro, arbaro, montaro... Inf: E-klubo "Tero en Jalta: jefim@jalto-esperantoklubo.org

15. julio
SALO 8 - Somera Arbara Lernejo por ĝemelurbaj lernantoj - en Herzberg - la Esperanto-urbo, Germanio. KER-ekzamenoj B1, C1. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

20 - 26. julio
Internacia Esperanto-Konferenco (IEK'13) – en Saint-Amand-Montrond, Francio. Temo: Esperanta muziko. Inf.: Eric Laubacher kasisto de OSIEK, 1 rue Luis-Antoine de Bougainville, FR-78180 Montigny-le-Bretonneux, Francio

20 - 27. julio
98-a Universala Kongreso de Esperanto – en Reykjavík, Islando

20 - 27. julio
MOJOSejo, alternativa semajno por junuloj – en Greziljono, Baugé, Francio. Eko-turismo, prelegoj & diskutoj pri ekologiaj & ekonomiaj temoj posttagmeze, 3 Esperanto-kursoj matene. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, St. Martin d'Arce, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

 SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro

20 - 28. julio
SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro – en Thomsdorf, Germanio. La lingvo de SEFT estas Esperanto. - SEFT ne havas fiksitan programon. - Nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. - Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Inf.: René Philipp, rete: tlustulimu@web.de

22 - 26. julio
Lingvokursoj sur la unua- kaj duagrada niveloj kun Josée Lafosse kaj Rafael Mateos - en la Kulturcentro Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, rete. informoj@kvinpetalo.org

Kongreso de Esperanto en Benino, (ABeE) – en Lokossa. Inf.: Loka Kongresa Komitato, Latifou Gbadamassi, rete: latifougbadamassi@yahoo.fr

28. julio - 4. aŭgusto
86-a Kongreso de SAT – en Madrido, Hispanio. Soci-politikaj debatoj, kulturaj programeroj, koncertoj, teatraĵoj, vizitoj al Madrido kaj Toledo. Colegio Mayor San Juan Evangelista. Inf: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda, Asociación Izquierda y Esperanto - SATeH Apartado de correos 8537 ES-28080 Madrid, Hispanio. Rete: esperanto@nodo50.org

  Boatado sur la rivero Kupa - en Kroatio!

31. julio - 5. aŭgusto
5-a boatado sur la rivero Kupa – en Karlovac, Petrinja, Sisak, Kroatio. Tradicia boatado kun motoroj kaj kajako, 5 etapoj, 130 km, ludoj, kursoj: esperanto, fiŝkaptado kaj stiri boaton + kulturaj programoj. Inf.: Esperanto societo, Srećko Radulović, ul. Lonjska 74, HR-44000 Sisak, Kroatio, rete: boatado.kask@gmail.com


1 - 8. aŭgusto

Internacia Junulara Semajno, IJS – ĉe Tisza-tó, Hungario. IJS ĉi-jare okazos ĉe belega lago en la orienta parto de Hungario. Amuza aranĝo kun bunta programo ĉefe por junuloj. Inf.: Stela Besenyei steleto@gmail.com

2 - 10. aŭgusto
SOMERE - en Dahlem-Baasem, Germanio. Ĝuu la someron en EsperantoLando! Feriado en la naturo, promenoj, ekskursoj, prelegoj, kursoj, diskutoj, lingvokursoj - kaj agrabla internacia etoso :-) Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperantoland@gmx.de


 Adriatika feriado – Adriatika feriado en Kroatio

3 - 10. aŭgusto
Adriatika feriado – en Prvić Luka (insulo Prvić, en la insularo de urbo Šibenik, Kroatio. Feria kaj turisma aranĝo kun esperantaj programoj kaj vizitoj al naciaj parkoj. Inf.: Dokumenta Esperanto-Centro, p.p. 79, HR-48350 Đurđevac, Kroatio. Rete: dec.kroatio@gmail.com

3 - 10. aŭgusto
80-a Itala Esperanto-Kongreso – en Castellaro apud San Remo. Pensu pri io meze inter la kleriga parto de la UK kaj la ekskursoj de la UK (sed tre pli malmultekostaj), meksika festo, feriaj kluboj ĉe la maro Mediteraneo kaj festivalo de Esperanto-muziko kun rimarkinda junulara partopreno kaj etoso

3 - 10. aŭgusto
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, post-REF - en Greziljono, Baugé, Francio. Farado de maskoj kaj manpupoj. Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, St. Martin d'Arce, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

3 - 10. aŭgusto
63-a Kongreso de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) - en Svitavy, Ĉehio. Prelegoj kaj diskutoj, diservoj, ekskursoj, kultura programo. Inf.: Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, CZ-290 01 Poděbrady, Ĉehio. Rete: polnicky@quick.czcea.polnicky@quick.cz

3 - 11. aŭgusto
Amika rondo en N. Tagil – en Niznij Tagil, Rusio. Renkonto, dediĉita al la festo-tagoj de la urbo. Inf.: Larisa Kuzmenko, str. Kushvinskaja 25-A, RU-622013 N. Tagil, Rusio. Rete: klarisa8@yandex.ru

Esperanto-Feriado kaj Filmo-Festivalo

5 - 15. aŭgusto
46-a Internacia Esperanto-Feriado kaj Esperanta Filmo-Festivalo – en Szczawno Zdrój, malnova kuracurbo en Pollando. Dum la restadon ni ofertas atrakciajn turismajn ekskursojn, komunajn kantadon, dancadon kaj bivakfajrojn, lokajn atrakciojn i.a. koncertojn en kuracdomo, eblecon profiti la kuracprocedojn, filmojn kaj prelegojn de Roman Dobrzyński, partoprenon en Filma Festivalo, lingvajn kaj societajn ludojn. Inf.: Silezia Esperanto-Asocio, ul. Koœciuszki 35 B, PL-50-0011 Wrocław, Polio, aŭ rete: sea@europonto.orgpomer@wp.pl, tel: + (48)-71-3414189 aŭ poŝtelefono 606995113

6 - 16. aŭgusto
Milan Zvara Esperanto-turista marŝo – en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, (kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco,) al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net

10 - 17. aŭgusto
Teatra Aktora Semajno - en Greziljono, Baugé, Francio. Por amantoj de teatro originala en Esperanto; dezirantaj labori kun profesia aktoro kaj lerni iom pri teatro kaj verkado de teatraĵo. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, St. Martin d'Arce, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

10 - 18. aŭgusto
FESTO-2013 en Kelmis, (apud Aachen), en eksa Neutral-Moresnet, Belgio. La renkontiĝo okazos meze de neordinara memoraĵplena loko ... ĉar temas pri la teritorio de la iama proklamita "Esperanto-ŝtato" AMIKEJO !

12 - 16. aŭgusto
Promeni tra naturo kaj Vikipedio kun Alain Favre, fungologo. Promenado en naturo kaj malkovro de specioj de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesaj medioj; verko de artikoloj por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn - kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi - en la Kulturcentro Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, Rete: informoj@kvinpetalo.org

16 - 18. aŭgusto
7-a Esperanto-Kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio - EKNI – en Jilin-a Universitato en Changchun, Jilin, kun la temo "Penege plibonigu la Esperantan kapablon". Ne mankos aliaj programeroj ekz. juna oratora konkurso, aŭkcio, bankedoj, interkona vespero, ekskursoj ktp. Inf.: Wu Guojiang, Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, adreso: Fushun Xinfu-Qu, Qianjin-Lu, 45-Hao, 113015 Fushun, Liaoning, Ĉinio. Telefono kaj fakso: (024) 52650322. Retadreso: ghemelurboj@yahoo.com.cn kaj amikeco999@21cn.com

    Kongreso de serbaj esperantistoj

16 - 18. de aŭgusto
6-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj – en urbo Niŝ. Inf.: Lela Stanković, naselje "Nikola Tesla", Baštovanska 3, RS-18110 Niš, Serbio., rete: nebo-d@eunet.rs

17 - 24. aŭgusto
17-aj Pluezekaj Renkontiĝoj - en Pluezek, Bretonio, Francio. Gaja kaj varmkora renkontiĝo en bretona ĉemara vilaĝo - ĉi foje kun Koreia jaro... kaj kun variaj vesperaj programoj (inter ili teatraĵo de Georgo Hadzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ, koncerto de Interkant, ktp). Inf.: Pluezeka Esperanto-Asocio, rete: marbordo@gmail.com

19 - 25. aŭgusto
23-a KISO - en Marburg, Germanio en la Naturamika Kabano. Venu Esperantumi somerfine!!! Ĉion plej bonan al vi - kaj eble ĝis revido dum KISO

19 - 26. aŭgusto
69-a IJK, Internacia Junulara Kongreso – en Nazareto, Israelo. Inf.: eli@esperanto.org.il

28. aŭgusto - 3. septembro
79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj - en Obzor, Bulgario. Estas bonvenaj esperantistoj kun viddifektoj kaj iliaj amikoj por ĝui la veluran maron kaj priparoli gravajn aferojn, koncerne disvolviĝon de Esperanto-movado inter blinduloj, iliaj rajtoj kaj atingoj. Inf.: Dimo Penev Dimov. ĴK Mladost bl. 109, vh. 6, ap. 1, BG-9027 Varna, Bulgario. Rete: dimodimov19@gmail.com

30. aŭgusto - 1. septembro
Tutlanda Esperanto-Simpozio en Rumanio - en Huta Certeze (distrikto Satu Mare). La temo de la simpozio: Esperanto, kulturo kaj interkulturo. Inf.: Esperanto-Asocio de Rumanio, rete: Aurora Bute, a_bute@yahoo.com

31. aŭgusto - 1. septembro
Urba Semajnfino: Sirakuso - en Sirakuso, Novjorkio, Usono (Syracuse, New York, US). Urba Semajnfino: Sirakuso okazos en Sirakuso, Nov-Jorkio, Usono. Venu, esploru urbon kiu estas riĉa je historio, kaj ĝuu Esperanton kun novaj kaj malnovaj amikoj. Inf.: Syracuse Esperanto Society, mail@syracuseesperanto.org"


1. septembro
Lernfest 2013 - en Saarbrücken/Sarlando en Germanio. La grandega festo (pli ol 30.000 vizitantoj) okazos en la fama german-franca ĝardeno en Saarbrücken. SEL partoprenos kun granda pavilono kaj eta lernejo por prezenti nian lingvon per Mazi en Gondolando. Treege ŝatata estas intertempe ankaŭ nia fama divenrado en Esperanto. Do venu kaj miru pri la evento! Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo r.a. kaj Becker-Meisberger-Instituto, Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio. Rete: info@esperanto-saarland.de

6 - 8. septembro
65-a Bulgara Esperanto-Kongreso - en Sliven, Bulgario. inf.: Esperinform, BG-4300 Karlovo, p.k.44. Bulgario. Rete: leonov@rozabg.com, Tel.: +359-885056469

7. septembro
Festivalo de Eksterregistritaj Organizaĵoj - en Mueleja Insulo en Bydgoszcz, Pollando. Sabate, inter 11-17:00 horoj, prezentado de atingoj por kulturo, sporto, karitativaj, sciencaj kaj kluboj de volontuloj. Akompane dancprezentadoj de junularaj ensembloj, ekspozicioj de artistoj. Partopreno en la aranĝoj estas senpaga. Eblas mendi tranoktojn. Inf.: info@esperanto.bydgoszcz.eu, tel: +48-52/3461151

8. septembro
10-a Rata Rendevuo - en Bad Pyrmont, Germanio. La "Ratkaptista Bando" kore invitas dimanĉon, la 8-an de septembro
, ekde la 10-a: akvogustumado de akvo el la diversaj fontoj de Bad Pyrmont, ĉiĉeronado kun ĝardenisto en la kuracparko "100 jaroj palmĝardeno", tagmanĝo en la restoracio Violett, urba ĉiĉeronado kiu inkluzivas viziton de la unika haladza kaverno, poste laŭplaĉe kafotrinkado, prelegoj, promenado en la kuracparko, vespere koncerto "Wohin Wenn Nicht Jazzt" ("kien se ne ĵazas" ) de Quadre Jesperanto. Bonvenon! Organizula adreso: Heinz-Wilhelm Sprick, Schmiedeecke 2, DE-31840 Hessisch Oldendorf, Germanio, retadreso: hameln@esperanto.de

12 - 15. septembro
Esperanto sur la strando en Torento, Pollando. Inf.: Asocio de Triurbaj Esperantistoj Torento torentosopot@wp.pl

13 - 15. septembro
Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Kongreso - en Viktorio, BK, Kanado. NOREK arigas esperantistojn ĉefe de la Nord-Pacifika regiono de Usono kaj Kanado, sed ni invitas vizitantojn de ĉiuj mondopartoj. Inf.: Wally du Temple, 765 Braemar Avenue, North Saanich, BC, Kanado V8L 5G5, rete: wallydutemple@telus.net

13 - 15. septembro
Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj - en Hraščina, Kroatio. Partoprenas esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj el Irano, Italio, Rumanio, Serbio. Publiko bonvena la 14-an al pikniko kun verkistoj. Inf.: Kroata Esperanto-Ligo, HR-10000 Zagreb. Kneža Mislava 11, Kkkkkriatio. Rete: esperanto@zg.t-com.hr

13 - 15 septembro
Esperanto-kursoj por ĉiuj niveloj - en Sundern-Langscheid, Germanio. Esperanto-kurssemajnfino en popol-altlerneja klerigejo, kun kursoj por komencantoj, progresantoj kaj flu-parolantoj kaj distra programo vespere. La klerigejo ofertas ankaŭ ĉambrojn por tranokti. Inf.: Martin Brüggemeier, Bildungszentrum Sorpesee, Brunnenstraße 36, 59846 Sundern, Germanio. Rete: m.brueggemeier@posteo.de aŭ becker@bba-hsk.de

14 - 15. septembro
Aŭtunaj Tagoj de EAF - en Kasnäs (proksime al Turku), Finnlando. Insulara naturo kaj vivo -- Saaristoelämää. La Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazos 13/14--15.09.2013 en la Banejo de Kasnäs, sur la bela insulo Kimitoön (finne: Kemiönsaari). La tagoj estas aranĝitaj kunlabore kun la Esperantoklubo de Salo. Eblas veni jam vendrede 13.9. por ĝui pli la unikan insularan pejzaĝon. Ni rekomendas uzi la kolektivan trafikon, vidu informojn en la retpaĝo: kiel atingi la lokon. Inf.: Esperanto-Asocio de Finnlando, sekr. Tiina Oittinen, Puutarhakatu 26 A 11, FI-20100 TURKU, Finnlando. Rete: tiina.oittinen@pp.inet.fi

16 - 22. septembro
Tradicia semajna seminario en ĉeha paradizo, en familia pensiono ESPERO en vilaĝeto Skokovy - 75 km nordoriente de Prago, Ĉehio. Inf.: Jindriška Drahotová, Sadová 745/36, CZ-293 01 Mladá Boleslav, Ĉehio. Tel: +420 720 652 320, rete: drahotovaesperanto@seznam.czdrahotova@esperanto.cz

20 - 22. septembro
29-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto "ARKONES" – en Poznań, Pollando. ARKONES estas unika, sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo - kun ĉ. 200 partoprenantoj. Inf.: Tobiasz Każmierski tobiasz@esenco.org

20 - 22. septembro
60-a Studsesio - en Herzberg - la Esperanto-urbo, Germanio. Tradukado kaj terminologio, la projekto Nacia Parko Harz, migrado en la montaro. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

21. septembro
Internacia Koncerto de KAJ - en Berlino, Germanio. Gijom kaj Melono prezentos kanzonojn el deko da landoj tradukitaj al Esperanto. La koncerto okazos en Danziger 50 . Eniro estas senpaga. Inf.: Judith Meyer, rete: judith@learnlangs.com

21. septembro
Studsabato - en CDELI, La Chaux-de-Fonds, Svislando. Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz@gmail.com

21 - 22. septembro
Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo - en Bjelovar, Kroatio. Kultura kaj turisma aranĝo por esperantistoj okaze de Tago de la urbo Bjelovar. Inf.: Bjelovara Esperantista Societo, Vlatka Mačeka 14, HR-43000 Bjelovar, Kroatio. Rete: esperanto.bjelovar@gmail.com

21 - 28. septembro
Migradoj kaj promenadoj en Burgundio (Bourgogne), Francio. Duon- kaj tuttagaj migradoj (maks. 15 km tage), vizito de urbocentro Diĵono, vinplantejo kaj ceteraj mirindaĵoj. Inf. Olivier Buisson obuisson@live.fr

21. septembro - 1. oktobro
Mini-festivalo "Velura sezono" - en Jalto, Ukrainio. En la programo: koncertoj, montaro, maro, kaverna urbo, Tepe-Kermen, prelegoj, ludoj kaj E-kurso por komencantoj. Inf.: Jefim Zajdman jefim_z@mail.ru

26 - 29. septembro
24-a MKR, MontKabana Renkontiĝo - en Montkabano Jankovac, sur monto Papuk, Kroatio. Tradicia mezeŭropa mezgranda aranĝo por naturemuloj ĉiuaĝaj, ankaŭ por familioj kun infanoj. Bonvenu al plej romantika parto de Slavonio, regiono de orienta Kroatio, nova lando de Eŭropa Unio! Inf.: Visnja Brankovic, Vijenac Ivana Mestrovica 49, HR-31000 Osijek, Kroatio. Rete: orbispictus@iol.it

27 - 29. septembro
Kultura Semajnfino - en Homburg, Germanio. Dumsemajnfina kultura aranĝo kun lingvokursoj kaj prelegoj. Inf: Sarlanda Esperanto-Ligo, Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio, rete info@esperanto-saarland.de

27 - 29. septembro
Triobla solenaĵo en Svitavy", Ĉehio. 5-a naskiĝtago de la Espernto-Muzeo Svitavy, solenaĵo omaĝe al 80 jaroj de la ekzisto de Klubo de geamikoj de Esperanto en Svitavy, Urba Sanktvenceslaa solenaĵo. Inf.: muzeagrupo@esperanto.cz

27 - 29. septembro
Ĵurasa Esperanta Aranĝo - en Lajoux 39310 Septmontcel - Francio. Semajnfina staĝo en ĉaleto, kun kursoj kaj interparolado. Kunportu dormosakojn aŭ drapojn. Inf.: Klubo de Châtillon-sur-Chalaronne, rete: esperanto@chatillon-sur-chalaronne.net Por havigi al vi printeblan paĝon, nepre klaku sur ruĝan frazon: "télécharger la fiche d'inscription" ĉe fino de la teksto

28. septembro
Esperanto-Kulturtago 2013 – en Melle (apud Osnabrück), Germanio. Prelegoj kaj vizito de la aŭto-muzeo. Kongresejo: Bayerischer Hof (apud la stacidomo). Inf.: Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio (EMAS), Thomas Heberein, Schifferweg 2, DE-31787 Hameln, Germanio. Rete: emas@esperanto.de

28 - 29. septembro
Jubilea solenaĵo - en Svitavy, Ĉehio. Solenado de la kvina naskiĝtago de Esperanto-Muzeo kaj de 80 jaroj de Esperanto en Svitavy. Prezento de nova monumento apud esperanta arbo, programo en Muzeo de esperanto, inaŭguro de alloga ekspozicio de fama slovaka esperantisto kaj vojaĝanto Ján Vajs en Urba muzeo, prelego pri Antarkto, vespera kultura programo, laŭ intereso lingva aŭ komputila seminarioj. Inf.: Libuše Dvořáková, svitavy@esperanto.cz

29. septembro
5-a kongreso de Vietnama Esperanto-Asocio - en 105A Quan Thanh strato, Hanojo. Inf.: Informada Komisiono de VEA, rete: luongngocbao58@yahoo.com


3 - 6. oktobro
13-a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) – en Schwerte, Germanio. Semajnfina aranĝo (ne nur) por ludemuloj, samtempe kurso por komencantoj. Inf.: Petra Dückershoff

4 - 6. oktobro
27-a Renkontiĝo de Portugalaj Esperantistoj – en Mora, Portugalio. Landa ĉiujara renkontiĝo: kleriga/distra programo, konatiĝo, loka turismo; loka informado; movada diskutado. Inf.: Portugala Esperanto-Asocio, Rua Dr. João Couto, 6 r/c-A; PT-1500-239 LISBOA, Portugalio. Rete: rpe@esperanto.pt

4 - 6. oktobro
20 jaroj de la urba ĝemeliĝo. Jubilea festo en Herzberg am Harz kun partopreno de delegacio el Góra, Pollando. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

5 - 12. oktobro
21-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en la hotelo Don Juan, Lloret de Mar (Girona), Hispanio. Inf. Luis Serrano Pérez, Apartado 423, ES-08200 Sabadell (Barcelono), Hispanio. Tel.: +34-93 72750 21, luis_serrano@ya.com

6. oktobro
1-a Junulara Esperanto-Kongreso (JEK-01) – JEK estas eventaĵo de Junularo en Pakistano por disvastigi la Esperanton inter pakistanaj junuloj. Inf: Adeel Butt, M.C. High School, 39100 Nankana Sahibo, Pakistano. Poŝtelefono: 0313-5363211, rete: adeelbutt84@gmail.com aŭ jepoficejo@gmail.com

6 - 11. oktobro
3-a Esperantista Migrado Aŭtuna – en Zell/Mozelo, Germanio. Migrotagoj kun vidindaĵoj en mezmontara vinregiono de Mozelo kun panoramejoj, burgoj, ktp. (nur 30 lokoj!). Inf.: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio. Rete: wolfgang.bohr@esperanto.de

8. oktobro
Inaŭguro de ekspozicio - "100 jaroj de Esperanto en urbo Miskolc" en Miskolc, Hungario. Inf: Pásztorné Földi Adrienn, pasztorlaszlo.adri@hdsnet.hu

    Internacia Esperanto-Renkontiĝo (IER) en Jerevano

11-17. oktobro
Internacia Esperanto-Renkontiĝo (IER) "Erebuni-Erevan" – en Armenio, dediĉita al 2795 jariĝo de la ĉefurbo Jerevan. Krom la ĉeesto dum ĉiujara bela festo "Erevan-Erebuni" vi konatiĝos kun armeniaj vidindaĵoj, vizitos muzeojn, manuskriptejon Matenadaran, gustumos konjakojn en konjaka uzino, admiros belecon de la armenia aŭtuno... Inf.: Armenia Esperantista Unuiĝo, AEU, Gajane Abrahamjan, rete: gajane.ae@mail.ru, kaj a.gayane@yahoo.com

12 - 13. oktobro
7-a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaulo - en la feriejo Suarono, Brazilio. Inf.: E-Asocio de Sanpaulo, rete: contato@easp.org.br

12 - 14. oktobro
55-a Argentina Kongreso de Esperanto - okazonta en Villa Carlos Paz - provinco de Córdoba. La kongreso kunigos esperantistojn el la tuta Argentinio. Eksterlandanoj estas bonvenaj! Inf.: Argentina Esperanto-Ligo, At. Jorge Enrique Cabrera Camacua 105 Piso 5 B (CP 1406) CABA República Argentina, rete: Jorge Enrique Cabrera, jeccenter@gmail.com

12 - 15. oktobro
100-a Japana Esperanto-Kongreso en Tokio, Japanio. Kongresa temo: "Esperanto ligas homajn korojn - de la pli ol 100-jara historio al estonteco". Inf.: Japana Esperanto-Instituto, JP-162-0042 Tokyo-to, Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3, Japanio. Tel.: +81-3-3203-4581, fakso: +81-50-3737-6438, rete: jek100@jei.or.jp

16 - 20. oktobro
2-a Internacia Esperanto-Lernejo – en kastelo Bartošovice, Ĉehio. Studado de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj en belega kastelo el la 15-a jarcento. Koncerto, studado, ekskursoj. Vidu nian filmeton en Youtube! Inf.: Paŭlo VS. kastelo Bartošovice 1, Bartošovice CZ-74254, Ĉehio. Rete: verdastacio@gmail.com

18 - 20. oktobro
35-a BAVELO-Seminario en Speyer, Germanio. Internacia aŭtuna renkontiĝo en sudokcidenta Germanio kun diversnivelaj E-kursoj, prelegoj kaj bunta programo. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO), rete: seminario2013@esperanto-bw.de

19. oktobro
Studsabato - en CDELI, La Chaux-de-Fonds, Svislando. Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz@gmail.com

19 - 20. oktobro
Landa kongreso en Hajderabado, en Barato. La kunveno okazos en la germana kulturcentro Goethe Zentrum. Informoj kaj aliĝoj ĉe A. Giridhar Rao, rete: agiridhar.rao@gmail.com

20 - 24. oktobro
Lerni Esperanton per "Ĉe la Lago" - bildstrio de Serĝo Sir', kaj studi ĝiajn pedagogiajn trezorojn. La celo estos ne nur lerni la lingvon, sed ankaŭ partopreni al preparado de pedagogia komplementa libreto, apogante sin sur la bildoj de la libro. Ĝi konvenas por ĉiuj niveloj, de komencantoj ĝis la triagradaj staĝantoj. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, Rete: informoj@kvinpetalo.org

25 - 27. oktobro
4-a Esperanto-konferenco – en Alikanto (Alicante) en Hispanio. Somero aŭtune en la mondfama mezmara urbo kun subtropika klimato. Esperanto, kulturo, librobazaro, feriado. Inf.: Verde (esperante) Vivi, Querstr. 11, DE-66287 Quiierschied, Germanio, rete: drfjd@web.de, tel: +49-171-6972721

25 - 27. oktobro
Aŭtuna JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo) - en hoteleto red Star: Hofherr Albert utca 3/B, HU-1194 Budapest, Hungario. Aŭtuna versio de la tradicia aranĝo de Hungara Esperanto-Junularo. Krom la kutimaj amuzaj programoj, estas celo komenci kunlaboron inter E-movadoj de proksimaj Mez-Eŭropaj landoj. Inf.: Hungara Esperanto-Junularo, rete: hej@esperanto.hu kaj hej@ijs.hu

25 - 28. oktobro
Konferenco de Ĉeha Esperanto-Asocio - en Nymburk, Ĉehio. Laborkunsidoj, temaj seminarioj, kultura programo, ekskursoj (urbotrarigardo, fakultative kastelo Loučeň aŭ banloko Poděbrady), antaŭ- aŭ postrestado en Prago laŭ interkonsento. Inf.: Ĉeha Esperanto-Asocio, ĈEA, nám. Míru 1, CZ-568 02 Svitavy, Ĉehio. Rete: cea@esperanto.cz

25. oktobro - 3. novembro
2-a AUTUNE, la ferioj (AUtuna TUmulta NEsto) - en Greziljono, Baugé en Anjou, Francio. Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj - kun kursoj, tradukado, muzikado, promenado, ludoj, kaj aliaj aktivaĵoj laŭ via elekto. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Château de Grésillon, Saint Martin d'Arce, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

26. oktobro
100-jara ekzisto de Esperanto en Kronach - en Kronach, Germanio. Kronaĥa Laborrondo Esperanto invitas vin festi la jubileon. Temo: "Interpopola Komunikado - praktike" ekde 11:00 en la hotelo "Sonne", kiu troviĝas proksime al la stacidomo (Bahnhofstraße 2). Vojo de la stacidomo al la hotelo: http://goo.gl/maps/Rq65r En la programo: komuna tagmanĝo, kolokvo kun kafo kaj kuko. La aranĝo anstataŭas la ĉi-jaran bavaran Zamenhoffeston. Inf.: Armin Grötzner, Gießübel 36, DE-96317 Kronach, Germanio aŭ rete: ae.groetzner@t-online.de

26 - 27. oktobro
45-a Korea Esperanto-Kongreso - en Incheon, Koreio. Inf.: Korea Esperanto-Asocio, #1601 Gangbyeon Hansin BLD., Mapo-dong 350, Mapo-gu, Seoul, KR-121-703, Koreio. Rete: kea@esperanto.or.kr

26 - 27. oktobro
9-a Barata Kongreso de Esperanto - Goethe Zentrum, Hajderabado, Andhrapradeŝo, Barato. Inf.: s-ro Giridar Rao, rete agiridhar.rao@gmail.com

26 - 27. oktobro
Komuna Seminario (KS) - en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Internacia Kunveno kun bunta programo de prelegoj sabate posttagmeze kaj dimanĉe matene vizito de CDELI aŭ debato pri la nova UEA. Inf.: Svisa ILEI Sekcio (SIS), Grand-Rue 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. Rete: mirejo.mireille@gmail.com

27. oktobro - 2. novembro
7-a Kieva Esperanto-Semajno – en Kievo, Ukrainio. Konatiĝo kun la glora slava urbo Kievo kaj laŭdezire partopreno en la informa poresperanta kampanjo. Inf.: EK "Ora Pordego", p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net

31. oktobro
"ĈIRKAU KARMEN" - en Lavelanet (Okcitanio-Francio). Eksterordinara spektaklo tute orginala (parte teatra, parte korusa, parte luda, parte muzika, parte danca, ktp) kun la E-koruso INTERKANT', aparta infan-koruso, lokaj flamenko-dancistinoj, profesia pianistino, Sud-Eŭropa KARMENJO, rakontantoj franc-lingvaj por la loka publiko. Garantiata bonhumoro. Venu, venigu, ĝuu, kunĝuu! Inf.: Jorgos + Koruso "La CLE des CHANTS", Mirevia, FR-11420 LAFAGE, Francio. Rete: tutpeko@aliceadsl.fr


1 - 3. novembro
7-a Jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj – en Suzhou, Ĉinio. Inf.: Kiraso ZHANG Tiezheng, kaj Chielismo, rete: chielismo@yahoo.com.cn

 - Kataluna + Okcitana Esperanto-Kongreso

1 - 3. novembro
36-a Kataluna Kongreso kaj la 1-a Okcitana Kongreso de Esperanto – en urbeto Salardú, en Valo Aran, eta teritorio okcitanlingva ene de la hispana ŝtato. Ĉefa temo estos la okcitana lingvo kaj kulturo, Okcitanio kaj la perversaj metodoj mortigi lingvojn... Inf.: Kataluna Esperanto-Asocio, Ferriol Macip i Bonet (Farri), rete: info@esperanto.cat

1 - 3. novembro
KKPS - Klaĉ-Kunveno Post-Somera - en Werkhoven, Nederlando. La daŭrigo de antaŭa PSKK, KKPS okazos ĉi-jare en Werkhoven ĉe Utrecht, kun ĉeftemo 'ludoj'. Inf.: Koko Poso, rete.: kkps.klacxkunveno@gmail.com

2 - 4. novembro
19-a Kolombia Kongreso de Esperanto - en Bugo, Kolombio. Tri tagoj plenplenaj je Esperanto dum kiuj la kolombia kongresonto kuniĝos. La kongreso estas ĉiujara tradicio. Inf.: Kolombia Esperanto-Ligo, Calle 4 # 5-57, Cali, Kolombio. Rete: juancho2291@hotmail.com

3. novembro
Semajnfinaj kursoj en diversaj niveloj (A1-C1) en Herzberg, Germanio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0) 5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

8 - 10. novembro
4-a BIERo, Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo - en Příbram, Ĉehio. Atendas vin: renkontiĝo kun amikoj, trarigardo de la urbo Příbram, ekskurso al bierfabriko en Březnice, gustumado de biero, vizito al mineja skanzeno, testo, ludoj, konkursoj, bunta kutima komuna matenmanĝegado, ktp. Aliĝoj ĉe: pismis@volny.cz

8 - 11. novembro
Glivicea rendevuo GRUPE 17 - en Gliwice, Pollando. Inf.: Pola Esperanto-Asocio - Filio en Gliwice, staman@ka.onet.pl

9 - 11. novembro
17-a Gliwice'a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto - en Gliwice, Pollando. Inf.: stanislaw.mandrak@gmail.comstaman@ka.onet.pl

13 - 26. novembro
Internacia Ekskurso de Katmando 2013 – Turisma vizitado en la ĉefurbo de Nepalo - en Esperanto! - Inf.: Poŝraj Subedi, rete: pos.subedi@gmail.com. Vidu krome la retejon: http://ekskurso.webs.com

    Meksika Esperanto-Kongreso

15 - 18. novembro
13-a Meksika Esperanto-Kongreso - en la ĉefurbo Meksiko. La ĝenerala temo de la kongreso estas ""Agadoj por pli bona mondo"" - ni celas sekvi la planadon de naciaj agadoj kaj de internacia kunlaboro. En la programo estos prelegoj, kursoj, artaj aktivadoj, festo, kantado kaj labortabloj! Organizas: Meksika Esperanto Federacio, Mallely Martinez Mateos, rete: mek2013@esperanto-mexico.org, fejsbuka paĝo: https://www.facebook.com/events/610947328935636/

16. novembro
Studsabato - en CDELI, La Chaux-de-Fonds, Svislando. Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz@gmail.com

16 - 17. novembro
25-a Eŭropa-Rendevuo - en Stella-Plage, Francio. La plej grava internacia semajnfino en Francio, norde de Parizo. Bunta programo: 3 diversnivelaj lingvokursoj, staĝo por korusaj kantistoj, koncerto de Gijom Armid, ekspozicio de artaĵoj, impona libroservo, meso en Esperanto. Inf.: Arlette PLUTNIAK, 2bis, rue Ste Marguerite apt 23 Residence les Archers, FR-62000 ARRAS, Francio. Rete: aplutniak@esperanto-nord.org

30. novembro
39-a Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam. Inf.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, Nederlando


6 - 8. decembro
La 1-a Nacia Esperanto-Kongreso de Srilanka Esperanto-Asocio (SLEA) - en Colombo, Sri Lanka. Inf.: Zeiter Pereira, rete: zeiter.esperanto@gmail.com

8 - 10. decembro
Festivalo de Esperanto-kanto - en Niĵnij Tagil. La Festivalon gastigos la fakultato de artoj de la loka pedagogia akdemio. Partopreni rajtas ĉiu, kiu emas kanti. Dum la decembra semajno vi ĝuos renkontiĝojn kun lokaj poetoj, kun esperantistoj, vizitos lingvan lernejon, konatiĝos kun la vidindaĵoj de nia urbo, rakontos pri E-vivo en via(j) regiono(j). Inf.: Esperanto-klubo "Renaskiĝo", Larisa Kuzmenko, rete: , tel: 89122395407

13 - 15. decembro
61-a Studsesio - en Herzberg am Harz, Germanio. Klerigado, studmodulo: literaturo, movadhistorio, ktp. Tradicia Zamenhof-festo kun vespera kulturprogramo. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

14. decembro
Studsabato - en CDELI, La Chaux-de-Fonds, Svislando. Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz@gmail.com

14 - 15. decembro
14-aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj - en Bjalistoko, Pollando. Prelegoj, kulturaj prezentoj, ekskurso tra la regiono, pikniko. Inf.: Bjalistoka Esperanto-Societo, PL-15-282 Bialystok, str. Piekna 3, Pollando. Rete: esperanto.bialystok@interia.pl

20 - 21. decembro
36-a Jara Kongreso de Pakistana Esperanto Asocio (PakEsA) - en Lahore, Pakistano. Eksterlandaj esperantistoj estas ĉiam bovenaj, precipe esperantistoj el najbaraj landoj. Bonvolu informi nur pri viaj bazaj informoj. Inf.: LKK, Esperanto Internacia Akademio, 62 Jahanzaib Block, Allama Iqbal Town, Lahore, Pakistano. Rete: pakesa_prezidanto@yahoo.compakesa@gmail.com

27. decembro - 3. januaro
30-a IF - Internacia Festivalo - jubilea kaj adiaŭa - en bavara urbeto Nördlingen, Germanio. Komforta kaj moderna domo, proksima al la urbocentro kaj situanta ĉe mezepoka urba muro. Kadra temo: Retrospektive. Tuttaga ekskurso al Rothenburg ob der Tauber, prototipo de germana mezepokeca urbo. Plilongiga ebleco ĝis 4-a de januaro. Inf: Hans-Dieter Platz (HDP), Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel. +49-5624-8007, portebla +49-171-4964558, Reto: HDP@internacia-festivalo.de

27. decembro - 3. januaro
12-a NR - Novjara Renkontiĝo - en Saarbrücken, Germanio, apud la germana-franca landlimo. Kutime ĉ. 150-200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Apartaj programeroj por junuloj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). Konversacia rondo kaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstrasse 9, DE-10551 Berlin, Germanio, rete: lu.esperantoland@gmx.de

28. decembro - 2. januaro
SANO-4 - alternativa jarŝanĝa seminario en Herzberg am Harz, Germanio. Sano - alternativo - Novjaro. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz - La Esperanto-urbo, Germanio. Tel.: +49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

28. decembro - 4. januaro
5-a Afrika Kongreso - en Kotonuo, Benino. Kongreso kun ampleksa programo, por kunigi esperantistojn el la tuta Afriko por ke ili amuziĝu, laboru kaj interkompreniĝu uzante Esperanton. Inf: Afrika Komisiono de UEA, Adjé Adjévi, BP. 416 Lokossa-Mono, Benin. Telefono: +228 90257549. Reto: ake-2013@yahoogroups.com

31. decembro - 1. januaro
Novjara preĝo por la monda paco - en ĉina budhisma monahejo Tiefo, mondfama pro la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj, 80 km de Siano (Xi'an), Ĉinio. Inf.: librochina@gmail.comchielismo@hotmail.com

--- 2014 ---

2 - 5. januaro
5-a Novjara Aranĝo NOVA - de Brazilia Esperantista Junulara Organizo, BEJO. Aliĝilo troveblas en la retpaĝo

15 - 21. januaro
Jarkongreso de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio – en Auckland. Sperta eksterlanda instruisto estas invitota. Inf.: Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, New Zealand Esperanto Association, P.O. Box 8140, Symonds Street, Auckland 1150, New Zealand. Rete: info@esperanto.org.nz

17 - 20. januaro
9-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado – en Iksan, Koreio. Esperantista Asocio de Uonbulismo okazigos renkontiĝon, en kiu oni povas praktiki meditadon, kaj sperti korean kulturon. Inf.: Esperantista Asocio de Uonbulismo, Koreio. Rete: Lee Jungkee

24 - 26. januaro
1-a Internacia Esperanto-Kongreso en Granada, Nikaragvo. Temo: pli bona mondo eblas. Unuafoje okazos internacia renkontiĝo en tiu alloga lando de Centra Ameriko. Inf.: Esperanto Nicaragua, rete: kongreso2014@esperanto-nicaragua.org


25. februaro - 1. marto
2-a Sud-Azia Seminario, SAS-02 - en Lahore, Pakistano. Inf.: Pakistana E-Asocio, rete: pakesa@yahoo.com, aŭ Adeel Butt, retadreso: adeelbutt@asia.com, poŝtelefono: +92 313 5363211


6 - 17. marto
Speciala ekskurso 2014 - en Katmandu, Nepalo. Ekskurso por ĉiuj aĝgrupoj. Subtenita de Nepala Registara Turisma Komisiono. La ĉefa celo estas propagandi Esperanton. Inf.: Nepala Esperanto-Asocio (aliĝinta al UEA), G. P. O Box 10518, Kathmandu, Nepal. Rete nespa.1990@gmail.com

8 - 9. marto
Vintraj Tagoj - en Turku, Finnlando. Aktulaj aferoj en formo de publika prelego, diskutoj, turismaj programoj, jarkunveno de EAF. Inf.: Esperantolehti/EAF, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando. Rete: eaf@esperanto.fi

8 - 15. marto
Mediteranea Esperanto-Semajno, MES-2014 - en restadejo Val d' Esquiere - Les Issambres ĉe la Lazura Marbordo, Francio. Ĉu vi ankoraŭ frostas en via regiono? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... - Informoj kaj aliĝoj: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel. 0033 (0)4 94 83 06 88 - aŭ Christine Graissaguel, kris_grai@hotmail.fr

12 - 16. marto
Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) - Viñales, Pinar del Río, Kubo. Por la tria fojo okazas tiu ĉi bunta renkontiĝo kun esperantistoj el tuta Kubo kaj fremdaj gastoj. Inf.: Kuba Esperanto-Asocio, rete: info@esperanto.co.cu kaj kubesp@enet.cu


5 - 10. aprilo
7-a Mezorienta Esperanto-Kunveno - en Tbilisi, Kartvelio. Belega lando... bonega etoso... Renkontiĝo de esperantistoj el mezorientaj landoj kun prelegoj, ekskursoj, artaj aranĝoj. Homoj povas veni antaŭ aŭ post la kunveno kaj ili povas pasigi tempon en Kartvelio (ni gvidos ilin tra Kartvelio laŭeble...). Konkurso pri la libro: "Kavaliro en la tigra felo". Informoj ĉe Renato Corsetti, rete: mezorienta.kunveno@esperanto.org

16 - 22. aprilo
Internacia Junulara Festivalo, IJF-2014 - en Castelsardo, insulo Sardio, Italio. Tradicia junulara printempa aranĝo en la antaŭpaska semajno. Ĉu vi volas havi en aprilo
agrable varman veteron apud la maro? Pliaj informoj ĉe la la organiza adreso: ijf.admin@esperanto.it


1 - 10. majo
26-a Aroma Jalto - en Jalto, Ukrainio. E-festivalo kies celo estas plialtigi lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun belega naturo de Krimeo. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net

12 - 18. majo
39-a lingva seminario - en Skokovy Ĉehio. Aranĝo de handikapitaj esperantistoj en malgranda vilaĝo. Inf.: Jindřiška Drahotová, Sadová 745, Mladá Boleslav CZ-293 01, Ĉehio. Rete: drahotova@esperanto.cz

17 - 19. majo
11-a MEKARO - Mez-kanada renkontiĝo de Esperanto – en Sxerbruko (Sherbrooke), Kebekio, Kanado. Turisma amikeca semajnfino. Okazas diversaj vizitoj, ekskursoj kaj komunaj manĝoj. Inf.: Esperanto-Societo Kebekia, rete: Kontaktu nin

17 - 24. majo
Kongreso de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio - en San Benedetto del Tronto, Italio. Inf.: IFEF, rete: vitorni@virgilio.it. Elŝutebla aliĝilo: ĉi tie

28. majo - 1. junio
Printempa BARO 2014 , (inkluzive Ĉieliro, la 29-a de majo) en Bad Münder inter Hannover kaj Hameln, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj la rivereto kaj faras lignan fajron


6 - 11. junio
1-a tutkelta kongreso kaj 109-a skota kongreso - en Pitlochry, Skotlando. Inf.: Francesco Maurelli, rete: skotlando@gmail.com


 Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio  - kongreso de EEU

6 - 12. julio
10-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio - en Rijeka, Kroatio. Ni antaŭvidas ĉ. 300 partoprenantojn el trideko da eŭropaj landoj kaj gastojn ankaŭ de aliaj. Inf.: EEU-LKK, rete: eeu@europo.eu

7 - 13. julio
Elfride - en Lövberget, Dala-Floda, Svedio. Restado en tradicia arbara paŝtejo, dormo sur budaj plankoj, sabate popolmuzika festo. Inf. Martin Strid, Platingatan 11, SE-784 73, Svedujo. Rete: martin.strid@gmail.com

12 - 19. julio
Tiĥvinaj Esperanto-Metiejoj (TEMoj) - en Tiĥvin, Rusio. Metiejoj pri tradukarto, instruado, lingvaj festivaloj k.a., gvidataj de spertuloj. Ekskursoj, koncertoj, diskutoj, sportaj konkuroj. Inf.: Mikaelo Bronŝtejn, 6 Mikrorajon 1-17, Tiĥvin, Rusio. Rete: mamuto@rambler.ru

12 - 20. julio
7-a SES, Somera Esperanto-Studado – La 7-a renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' (sed ne nur de ili) en Slovakio, planita en urbo Nitra. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, vespere amuzado. Inf.: petro@ikso.net

13 - 20. julio
Someraj kursoj - en Lesjöfors, Svedio. Instruado je niveloj komencantoj ĝis perfektiĝantoj; ankaŭ infanoj. Inf.: Esperanto-Gastigejo, Esperanto-Gården, Stiftelsevägen 1, SE-680 96 Lesjöfors, Svedio. Rete: egarden@esperanto.seegarden@esperanto.se

16 - 20. julio
Internacia Medicina Esperanto-Kongreso, 19-a IMEK - en Budapeŝto. Inf.: Shinoda Kuracejo, rete: umea@interia.pl, tel: +48-12-6499874

18 - 25. julio
IJK - Internacia Junulara Kongreso - en Fortalezo, Brazilio

 UK - Buenos Aires  - Universala Kongreso en Buenos Aires

26. julio - 2. aŭgusto
99-a UK, Universala Kongreso de Esperanto - en Bonaero, Buenos Aires, Argentinio

  Boatado sur la rivero Kupa - en Kroatio!

31. julio - 5. aŭgusto
6-a boatado sur la rivero Kupa – en Karlovac, Petrinja, Sisak, Kroatio. Tradicia boatado kun motoroj kaj kajako, 5 etapoj, 130 km, ludoj, kursoj: esperanto, fiŝkaptado kaj stiri boaton + kulturaj programoj. Inf.: Esperanto societo, Srećko Radulović, ul. Lonjska 74, HR-44000 Sisak, Kroatio, rete: boatado.kask@gmail.com


 SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro

2 - 9. aŭgusto
SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro - en Thomsdorf, Germanio. - La lingvo de SEFT estas Esperanto. SEFT ne havas fiksitan programon. Nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Inf: René Philipp, rete: tlustulimu@web.de

9 - 16. aŭgusto
87a SAT kongreso - en Dinano, Francio. En mezepoka belega urbo en Dinano, en turisma regiono Bretonio (okcidenta parto de Francio) okazos la SAT kongreso en 2014. Ni proponas du tagojn por antaŭkongresi, tutsemajnon por kongresi kaj postkongresi en la internacia semajno de Pluezeko. Samtempe pri infanoj oni zorgos en infanaranĝo Grezijono. Profitu viziti nian belegan regionon kaj ĝuu gastigadon ĉe la bretonaj esperantistoj. Temo de la kongreso "civitanoj loke konstruas ontecon". Inf.: Armor-Esperanto OKK Dinano, ĉe Odile Lemarchand, La Ricollais FR-22630 Evran, Francio. Rete: satdinan2014@gmail.com

10 - 17. aŭgusto
24-a KISO - en Marburg, Germanio en la Naturamika Kabano. Venu Esperantumi somerfine!!! Ĉion plej bonan al vi - kaj eble ĝis revido dum KISO

 Somera Esperanto-Studado apud Moskvo, Rusio!   Somera Esperanto-Studado apud Moskvo, Rusio!

17 - 25. aŭgusto
Somera Esperanto-Studado - apud Moskvo! - Renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' - kaj de diversaj retaj kursoj, je nur 20-minuta vojaĝo de la internacia flughaveno Ŝeremetjevo. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze prelegoj, ludoj, ekskursoj, vespere koncertoj, amuzo! - Bonvenon! Inf: MASI, Irina Gonĉarova, rete: mirinda.strigo@gmail.com

23 - 30. aŭgusto
81-a Itala Kongreso de Esperanto - Suno kaj montoj - en Fai della Paganella, Trento. Ĉu vi jam enuis pri tro da suno kaj tro da maro en la italaj Esperanto-kongresoj de la antaŭaj jaroj? Pro tio ni pensis ĉi-jare oferti al vi sunon kaj montojn. Ne temas pri ordinaraj montoj sed pri montegoj, la Dolomitoj, en tute norda Italio. - La kongreso okazos en pli tradicia periodo kaj ĝi pritraktos la temon "Esperanto kaj novaj teknologioj". Estos la kutima troigo pri labor-grupoj, prelegoj, kulturaj eventoj, koncertoj kaj similaj, sed vi ĉiam povos, nerimarkite, eliri kaj promeni tra la montoj. Inf.: info@esperanto.it

 KAEST   KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

13 - 16. novembro
KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko - en Modra Harmónia, Slovakio. Inf.: Peter Balaz, rete: kaest@ikso.net

--- 2015 ---

julio
100-a UK, Universala Kongreso de Esperanto - en Lille, Francio

--- 2016 ---

14 - 16. majo
13-a MEKARO - Mez-kanada renkontiĝo de Esperanto – en Granby, Kebekio, Kanado. Amikeca turisma semajnfino. Okazas diversaj vizitoj, ekskursoj kaj komunaj manĝoj. Inf.: Esperanto-Societo Kebekia, rete: Kontaktu nin


- Se vi havas informon pri nelistigita aranĝo - sendu al ni!

- Kondiĉojn pri aldono de emblemo al iu aranĝo vi trovas ĉi tie.


La kompiladon prizorgas: Mészáros István kaj Szilvási László
ĉe la Esperanto-Centro "Eventoj"

Lasta aktualigo: 2013.10.24.

eszperantó szótar eszperantó tankönyvek eszperantó tanfolyam eszperanto Kulturális Eszperantó Szövetség eventoj STEB Eszperantó rendezvények