Komunikado inter bestoj

– prof. C. Støp-Bowitz (NO) –

Profesoro en la Universitato de Oslo. - Prelego en la Internacia Somera Universitato, Rejkjaviko, 1977.


Difino

La ĉefa temo de la ĉi-jara Universala Kongreso estas "La rajto je komunikado". Sendube la formulintoj de tiu temo pensis nur pri komunikado inter homoj. Sed la bezono je komunikado estas esenca trajto de granda plimulto de animalaj organismoj, kaj mi intencas ĉi tie iomete prilumi tiun flankon de la komunikada demando, kiun oni apenaŭ tuŝos en aliaj kunsidoj, nome la komunikado inter bestoj.

Ekde la vulpo, la korniko aŭ la ansero en la fabloj de Ezopo ĝis Donald Duck de Walt Disney kaj aliaj bestfiguroj de la modernaj desegnoserioj diversaj bestoj parolis. Ili parolas per homa voĉo, homaj vortoj; ili estas homaj kreaĵoj portantaj felon aŭ skvamojn, plumojn kaj vostojn. Ni bildigas nin mem tra ili, farante tiajn kreaĵojn paroliloj por niaj sentoj kaj filozofioj. Sed ĉu efektive bestoj kiel akridoj kaj formikoj, limakoj aŭ testudoj, moruoj kaj korvoj, ŝafoj aŭ simioj, posedas ideojn kaj emociojn similajn al la niaj? Pri tio ni ĝis nun ankoraŭ malmulton scias; sed la studoj de la zoologoj jam kolektis abundan materialon pri la sensoj, la komunikado kaj la konduto de bestoj.

Kio estas komunikado, aŭ komunikiĝo? Ĝeneralan simplan difinon oni povus formuli jene: "Biologia komunikado estas agado flanke de unu organismo, kiu, ŝanĝante la probablon de konduto en alia organismo, elvokas reagon de ĝi". Komunikado estas nek la signalo mem, nek la respondo, sed la rilato inter ambaŭ. Eĉ se unu besto signalas kaj la alia respondas, ne okazis komunikado, se ne ŝanĝiĝis la probablo de la respondo kompare al tia, kia ĝi estus sen la signalo. Homa komunikado povas okazi sen konstatebla ŝanĝiĝo de konduto. Triviala aŭ neuzebla informo povas esti ricevata, notata en la menso, kaj neniam uzata. Sed en la studado de besta konduto neniu alia agokriterio estas aplikebla, ol la ŝanĝiĝo en la kondutmaniero.


Homa kaj besta komunikado

Estas grandega diferenco rilate al komunikadaj eblecoj inter homoj unuflanke kaj ĉiuj kelkaj milionoj da specioj de aliaj organismoj aliflanke. La plej instrua maniero por demonstracii la malpli evoluintajn sistemojn de la bestoj, estas kompari ilin kun la homa lingvo. Per nia unika lingva sistemo ni povas difini la limojn de la besta komunikado, limojn, kiujn ĝi praktike neniam transpaŝas.

Konsideru la manieron, laŭ kiu mi nun komunikiĝas kun vi! Ĉiu vorto, kiun mi uzas, akiris precizan signifon pere de speciala kulturo kaj estas transdonita al ni tra generacioj per lernado. La vere unika afero estas la tre granda nombro de tiaj vortoj kaj la ebleco krei novajn por indiki kiujn ajn aldonajn objektojn kaj konceptojn. Tiu ebleco estas komplete senlima. Homoj kombinas siajn vortojn en frazoj, kiuj, laŭ komplikitaj reĝuloj, ankaŭ determinitaj parte de la kulturo, generas multe pli ampleksan amason da informoj ol tiom, kiom donas la nuraj sumigitaj sencoj de la unuopaj vortoj. Per tiaj informoj estas eble paroli pri la lingvo mem, ĝuste kiel ni faras nun. Estas eble prezenti ankaŭ senfinan nombron da nerealaj ideoj, kiel fikcioj aŭ mensogoj, fantazioj aŭ trompoj, idealismaĵoj kaj demagogiaĵoj. Ni nun kontrastigu ĉi tion al unu el la plej rafinitaj el ĉiuj komunikiĝas sistemoj de bestoj, la fama svingo-danco de la domabelo, "Apiso miela" (Apis mellifera), kiu estis unuafoje interpretata en 1945 de la germana biologo Karl von Frisch. Kiam furaĝ-kolektanta labor-abelo revenas de la kampo, malkovrinte nutraĵfonton, aŭ, okaze de svarmado, kontentigan nestlokon, situantan je ioma distanco de la abelujo, ŝi indikas la situon de ĉi tiu celo al siaj kolegoj pere de la svingodanco. Ŝi moviĝas laŭ linio, kiu formas ciferon 8, ripete denove kaj denove, meze de aro da fratinoj-laboristinoj. La plej distingiĝanta kaj informa elemento de la danco estas la rekta kuro laŭ la meza linio de la cifero 8, kiun ŝi aparte emfazas per rapida dekstren-maldekstren-vibrado de la korpo. La vibrado estas plej forta je la abdomeno, malplej forta je la kapo.

La kompleta vibro tien-reen estas plenumadata 13-15-foje en sekundo. Samtempe la abelo elsendas aŭdeblan zumadon per vibrigado de la flugiloj. La rekta kuro reprezentas tute simple miniaturan bildon de la flugo de la abelujo ĝis la celo. Ĝi montras la direkton al la celo se la abelo dancas ekster la abelujo sur horizontala surfaco. La pozicio de la suno rilate al la rekta kuro provizas la necesan orientiĝon. Se la abelo troviĝas sur vertikala surfaco, interne de la malluma abelujo, la rekta kuro indikas difinitan angulon rilate la vertikalon, tiel, ke la vertikalo anstataŭas la direkton al la suno kiel orientilon. La rekta kuro plie donas informon pri la distanco de la abelujo ĝis la celo tiel, ke ju pli malproksime la celo troviĝas, des pli longe daŭras la rekta kuro. Daŭro de unu sekundo indikas, ke la celo troviĝas je distanco de proks. 500 m. de la abelujo, daŭro de 2 sekundoj indikas 2 km. Dum la dancado la rigardantaj abeloj etendas siajn antenojn, tuŝante la dancistinon ripetfoje. En la daŭro de kelkaj minutoj iuj komencas forlasi la abelujon, flugante al la celo. Ilia serĉado estas mirige akurata: la granda plimulto malleviĝas proksime al la grundo je malpli ol 20 % de la ĝusta distanco. Supraĵe la svingodanco de la abelo povas ŝajni posedi kelkajn el la pli progresintaj ecoj de la homa lingvo. Simbolismo troviĝas en la formo de la ritiĝinta rekta kuro, kaj la informanto povas formi novajn sciigojn laŭvole pere de la simbolismo. Plie, la celo estas "priparolata" abstrakte, ĝi estas objekto sendependigita de tempo kaj spaco. Tamen, la svingodanco, same kiel ĉiuj aliaj formoj de nehoma komunikiĝo ĝis nun studitaj, estas severe limigita kompare kun la vorta lingvo de la homoj. La rekta kuro estas, efektive, bildigo de la flugo, kiun la abelo realigu, kaj la zumado per la flugiloj reprezentas la necesan muskolan aktivecon. La apartaj informoj ne estas arbitre elpensitaj. La reguloj, kiujn ili sekvas, estas genetike fiksitaj kaj ĉiam indikas difinitajn direkton kaj distancon.

Alimaniere dirite, la informoj ne povas esti manipulataj por doni novspecajn informojn. Plie, la informoj ne estas senlime subdivideblaj. Pro eblaj eraroj, kaj en la danco, kaj en la posta serĉado flanke de la rigardintoj, la informo donita egalas al homa komunik-sistemo, laŭ kiu distanco estus indikebla per skalo de nuraj 8 intervaloj, kaj direkto estus difinata per kompaso kun nur 16 direktoj, t.e.: la angul-unuo respondus al 22,5º.


Signaloj

La kontakto, kiu establiĝas inter individuoj de la sama specio, okazas pere de diversaj signaloj, kiuj elvokas difinitan, plej ofte genetike fiksitan, reagon ĉe samspecianoj. Tiujn signalojn oni ofte nomas sociaj elvokiloj, kaj ili formas tion, kion oni ankaŭ ofte priparolas kiel la lingvon de la bestoj. La signaloj ne devas nepre esti videblaj aŭ aŭdeblaj, tre multaj mamuloj kaj aliaj bestoj komunikiĝas precipe per kemiaj, do flareblaj signaloj. Aliaj bestoj komunikiĝas per palpaj aŭ eĉ per elektraj signaloj. Al tio ĉi ni revenos pli poste. La nombro da signaloj utiligataj de ĉiu specio estas tre limigita. Klopodoj nombri ilin kondukis al la konkludo, ke eĉ ĉe la socie plej evoluintaj vertebruloj la nombro de la disponeblaj signaloj ne superas 30-40, ĉe instektoj eble 10-20.

Ankaŭ la homaj lingvoj baziĝas sur 20-60 fonemoj, sed la grandega diferenco konsistas en tio, ke ni povas kombini tiujn fonemojn en vortojn kaj frazojn en senfinaj manieroj.

Sed eĉ se la nombro da signaloj ĉe bestoj apenaŭ superas 40, la nombro da informoj doneblaj povas esti pli granda. La zumado de ina moskito havas nur unu sencon: allogi virbeston; sed en aliaj okazoj unu signalo povas havi plurajn sencojn: signalo de virbirdo povas esti samtempe alvokilo por ino kaj minaco al rivalo. En aliaj okazoj besto povas utiligi kombinon de signaloj por doni informon.

Sintakso en la senco de homa lingvistiko, laŭ kiu la senco de kombino de signaloj dependas de la sinsekvo de la apero, oni ĝis nun ne povis konstati ĉe bestoj. Se ni diras ekz. "Petro ĉasas", "Petro ĉasas la lupon", aŭ "La lupo ĉasas Petron", la signifoj estas tre malegalaj. Nenian kompareblan proceson de informado oni povis konstati en bestaj komunikado. Pluraj el la plej alte organizitaj komunik-sistemoj de sociaj insektoj inkluzivas informojn, kiuj ne povas esti transdonataj de unu individuo al alia, sed nur de grupo da individuoj al alia grupo. La svingodanco de la abelo estas ekzemplo de tio.

Oni facile konstatas, ke kelkaj signaloj de bestoj estas ripetadataj tra longa tempo. Oni povus demandi sin, kial ne sufiĉas eligi la signalon unu-du-foje. Se la celo de la signalo estas kune teni paron aŭ grupon, oni tamen facile komprenas, ke ĝi devas esti konstante ripetadata. En aliaj okazoj la ripetado povas servi por malhelpi perdon aŭ miskomprenon de la signalo.


Kion diras la bestoj?

Bestoj apenaŭ havas abstraktajn ideojn, kiel bono kaj malbono, pasinteco kaj estonteco. Ili vivas en la nuno. Sed ili havas vivbezonojn, kiujn ili devas certigi.

Kutime oni imagas, ke bestoj en la naturo estas komplete "liberaj" iri kien ajn. En la naturo ne estas tiel. Ĉiu besto emas serĉi difinitan medion, karakterizan por la unuopa specio. Precipe ĉe cerbe aŭ sense alte evoluintaj bestoj kiel birdoj kaj mamuloj multaj faktoroj de la pejzaĝo influas la elekton de hejmloko aŭ nestloko. Tio facile povus kaŭzi tro densan ariĝon sur la plej bonaj lokoj. Tion malhelpas i.a. la "teritoria principo", kiu zorgas pri konvena distanco inter individuoj aŭ paroj. Sekve besto normale loĝas daŭre en difinita loko, kie ĝi, konante ĉiujn kaŝejojn, pli facile evitas danĝerojn, ekz. rabobestojn. Se tia hejmareo estas defendata kontraŭ invado flanke de samspecianoj, oni nomas ĝin "teritorio". La vasteco de la teritorio multe varias de unu specio al alia; al muso sufiĉas kelkaj kvadratmetroj, lupo bezonas kelkajn kvadratkilometrojn.

La teritorion defendas plej ofte la virbesto, ĉe kelkaj specioj la ino, ĉe aliaj ambaŭ. La homoj indikas sian teritprion, ekz. ĝardenon, starigante barilon ĉirkaŭ ĝi. Tion la bestoj ne povas fari, ili devas utiligi aliajn rimedojn. La bela printempa kantado de birdetoj ne celas plezurigi homojn, nek laŭdi Dion, eĉ ne distri kovantan inon, sed ĝi estas informo al samspecianoj, diranta: "Ĉi tie loĝas mi, malaperu, trovu por vi alian lokon!" Aliaj birdetoj ne kantas. Ĉe ili la virbirdo ofte havas pli-malpli brilajn kolorojn, kaj ĝi ĉirkaŭflugas sur sia teritorio montrante sin, por tiel doni la saman komunikaĵon al siaj samspecianoj.

Mamuloj, fiŝoj kaj aliaj bestoj ordinare ne kantas, sed ili markas siajn teritoriojn per odoraj substancoj. La hundoj uzas sian urinon, la musteledoj havas specialajn glandojn, kies sekrecio posedas apartan odoron. Se altrudiĝema samspeciano aperas, la posedanto de la teritorio alprenas minacan teniĝon aŭ pozon: la ruĝgorĝulo agrese montras sian ruĝan bruston, la hundo nudigas siajn dentojn grumblante. Se la kontraŭulo cedas, ĝi montras tion per forkuro, la hundo kaj la lupo informas pri sia cedo metante la voston inter la krurojn. La larvoj de iuj grandaj lepidopteroj eligas minace forkoforman elstaraĵon sur sia kapo. Ankaŭ insektoj defendas teritorion. La virbestoj de iuj libeloj tuj ekflugas kontraŭ entrudiĝeman samspecianon. Aparte agresema estas la lemo. Kiam ĝi malpacas kun alia lemo, ili stariĝas unu kontraŭ la alia kaj boksas kaj mordas. Sed ĉe la plej multaj bestoj sufiĉas minaca pozo, krio ktp., malofte okazas vera batalado. La homo similas al aliaj animaloj, montrante agresemon kaj batalante kontraŭ aliaj homoj, sed ni estas preskaŭ la sola specio, kiu batalante mortigas siajn samspecianojn. Ĉi tie estas io fundamente malbona en nia evoluo aŭ konduto.

Alia grava problemo estas trovi aliseksanon por la reproduktiĝo. Ĉe la kantbirdetoj la kanto ofte havas samtempe la celon allogi samspecian inon. Ekz. la kanto de vir-fringo samtempe komunikas al aliaj vir-fringoj: "Malaperu!", kaj al liberaj fringinoj: "Ĉi tie estas fraŭlo kun propra loĝejo!" La specifeco de la kanto de la unuopaj specioj kontribuas al certigo ke la pariĝo okazu inter samspecianoj. Ĉe insektoj, fiŝoj kaj aliaj bestoj odoraj substancoj, feromonoj, havas similan funkcion. La neĝemberizo, "Plektrofenako neĝa" (Plectrophenax nivalis), allogas inon montrante sian plurkoloran dorson, la vanelo montras la suban flankon de sia vosto. La ridmevo, "Laro rida" (Larus ridibundus), kaj la pigmea mevo, "Laro malgranda" (Larus minutus), apsektas tre simile, sed oni facile distingas ilin observante ilian malegalan svatkonduton. Ĉe iuj birdoj, ekz. urogalo kaj tetro, la virbirdoj prezentas spektaklajn ludojn, dum kiuj la inoj povas elekti siajn kunulojn. Ĉe iuj bestoj grupe vivantaj, ekz. en kokinejo, ekzistas rang-sistemo inter la individuoj, la plej altranga montras tion per fiera teniĝo, dum la malpli altrangaj individuoj teniĝas humile.

Ankaŭ ĉe diversaj senvertebruloj oni povas observi invitsignalojn por pariĝo. La virbestoj de iuj araneuloj ekz. dancas por la ino, svingante apendicon sur sia kapo por certigi ŝin pri siaj intencoj.

La svatsignaloj devas esti tre specifaj, ĉar unu el iliaj funkcioj estas malhelpi pariĝon kun alispeciano. La mamuloj utiligas precipe odorajn signalojn, la birdoj aŭdeblajn kaj videblajn. Tute alie estas pri la avertaj aŭ alarmaj signaloi eligataj kiam minacas danĝero. Tiaj signaloj ne devas esti specifaj por unu specio, tute kontraŭe, povas esti avantaĝo, ke diversaj specioj komprenas unu la aliajn. Ekvidante flugantan rabobirdon aliaj birdoj kutime eligas apartan sonon, alttonan fajfadon, kiu estas tre simila ĉe diversaj specioj, kaj kiu tre similas al avertaj sonoj, kiujn utiligas ankaŭ pluraj mamuloj, ekz. la marmoto aŭ la ĉamo kaj aliaj remaĉuloj.

Tia sono, alta konstanta tono, kiu komenciĝas kaj finiĝas grade, estas tre malfacile lokigebla. La individuo, kiu eligas ĝin, povas do, per minimuma danĝero por si mem, averti aliajn.

Ekzemplon de kombino de aŭdebla kaj videbla signaloj ĉe mamuloj prezentas la procedo de la kapreolo kaj aliaj cervedoj. Kiam kapreolo ekatentas pri io suspektinda, ĝi eligas mallongan bojon, kiuj tuj altiras la atenton de la aliaj individuoj. Ili rigardas en la saman direkton, kiel ĝi, kaj tiu, kiu la unua kun certeco konstatas danĝeron, faras kelkajn saltetojn en la aeron, samtempe plilarĝigante la blankan 'flagon' ĉe sia postaĵo. Tiu signalflago kaŭzas, ke ĉiuj aliaj grupanoj tuj forkuras.

La afrika arbogrimpa simio "Cerkopiteko etiopa" (Cercopithecus aethiops) posedas tutan vortaron de 4-5 alarmsignaloj. Serpento kaŭzas apartan, mallongan signalon, malgranda rabobirdo aŭ rabobesto abruptan "uh!" aŭ "njoŭ!". Se ĝi vidas grandan rabobirdon, ĝi diras proks. "raŭp", kaj se la birdo aŭ granda rab-mamulo troviĝas tre proksime, la simioj ĉirpas kaj eligas minac-alarman bojon. La reagoj de la kamaradoj varias laŭ la diversaj signaloj. La unuaj du signaloj rekte tiras la atenton de la simioj al la danĝero. La "raŭp"-signalo, kiu indikas la proksimecon de granda birdo, igas la simiojn forkuri de senvegetaĵaj lokoj kaj arbosuproj en fermitan vegetaĵaron. La lasta signalo igas la simiojn rigardi al la rabulo dum ili retiriĝas en kaŝejon. Ĉe ronĝuloj probable ekzistas alarma feromono. Sentante danĝeron ili produktas odoron, kiu kaŭzas forkuron de samspecianoj. Ankaŭ ĉe insektoj, ekz. formikoj, estas konstatitaj diversaj alarm-signaloj. La idoj de multaj specioj de birdoj kaj mamuloj utiligas apartan krion por alvoki plenkreskulojn, kiam ili bezonas kontakton. La idoj de diversaj dombirdoj pepas en simila maniero kiam ili frostas aŭ malsatas. La idoj de afrikaj sovaĝaj hundoj eligas apartan lamentan vokon kiam ili sentas sin forlasitaj simiidoj, kiam ili estas apartigitaj de siaj patrinoj, havas tutan skalon da intensaj vokkrioj. Iuj formikoj skrapas unu parton de sia korpo kontraŭ alia parto kiam ili estas kaptitaj.

Bestoj grupe vivantaj kutime posedas kunvokajn signalojn por teni la grupon kune. La ofte brilaj koloroj de koralfiŝoj en si mem funkcias kunvoke. Aliaj fiŝoj utiligas ekz. movojn de la kapo aŭ feromonojn. Ankaŭ ĉe multaj insektoj estas konstatitaj kunvoke funkciantaj feromonoj.

Kelkaj vertebruloj kaj insektoj disponas signalojn por direkti la moviĝon de grupo. Kiam la ino de platbeka anaso, "Anaso platbeka" (Anas platyrhynchos), marŝas antaŭe, precize sufiĉe malrapide por ke la idoj povu sekvi ŝin tute proksime, ŝi eligas la vokon de gvidanto. Se ido tro postrestas, ĝi ekpepas por kontakto. La patrino tuj haltas kaj ekvokas pli laŭte. Se la postrestinto ne baldaŭ sukcesas reveni, ŝi reiras al ĝi, forgesante pri la aliaj. Kiam ŝi atingas la kompatindulon, ili interŝanĝas salutajn kaj 'konversaciajn' signalojn. Intertempe la aliaj idoj ekpepas, kaj la patrino denove kuras antaŭen por atenti pri ili. Ĉi-foje la malrapidemulo antaŭeniras kelkajn metrojn antaŭ ol ĝi denove perdiĝas. Kurante tien kaj reen, salutante kaj gvidante, la patrino fine sukcesas rekolekti la grupon, tiel, ke la tuta familio fine povas daŭrigi sian vojon.

Domkolomboj kaj livioj, "Kolombo livio" (Columba livia), indikas intencon flugi per laŭta klakado per la flugiloj, kaj la daŭro de la signalo indikas proksimume la distancon, kiun ili intencas traflugi. Koloroj de la dorso kaj flugiloj funkcias kiel la maristaj signalflagoj por teni la grupon kune. Dominantaj virbestoj de la hamadriado, parenco de la pavianoj, severe kontrolas la moviĝojn de siaj grupanoj. Intencante foriri li faras kelkajn rapidajn paŝojn, levante la voston kaj svingante rapide siajn sidkusenojn, kio igas liajn subulojn sekvi lin.

La eble plej kurioza besta komunikaĵo estas la kanto de la megaptero, "Megaptero Novangluja" (Megaptera novaeangliae), specio de cetacoj. Ĝi daŭras 7 ĝis 30 minutojn, ĉiu individuo havas sian propran variaĵon de la kanto, kiun ĝi povas ripetadi. La kanto estas sufiĉe laŭta por esti registrebla tra kilometroj, kaj tra la fundo de malgrandaj boatoj, kaj ĝi ne estas malbela. La celo de la kanto ne estas konata, sed tre verŝajne ĝi servas por kune teni grupetojn dum la longaj oceanaj migradoj kaj por identigi individuojn. Ankaŭ aliaj cetacaj specioj disponas similajn, sed malpli kompleksajn voĉajn signalojn.

Multaj birdoj kaj mamuloj plenumas tutajn ceremoniojn por inviti al pariĝo; aparte konata estas la ceremonio de la tufa grebo, "Podicepo kresta" (Podiceps cristatus). Similaj fenomenoj estas konstatitaj ĉe ekz. skorpioj. Pluraj birdoj kaj mamuloj praktikas apartajn salutajn signalojn. Mi jam menciis la salutadon de la patrina anaso al siaj idoj. Pavianoj ŝmacas per la lipoj, precipe okaze de sekscelaj renkontiĝoj.


Kiuj sensoj peras komunikaĵojn?

Kiel mi jam menciis, komunikadaj signaloj povas esti perataj tra diversaj sensoj. Kredeble la unuaj signaloj utiligataj de bestoj por komunikado inter samspecianoj estis kemiaj substancoj, feromonoj.

Kemiaj signaloj havas la avantaĝon, ke ili funkcias egale bone en mallumo kaj facile ĉirkaŭiras baraĵojn. Ofte sufiĉas ekstreme malgrandaj kvantoj, kaj ili efikas dum longa tempo. Malavantaĝo estas, ke la substancoj malrapide disvastiĝas kaj estas malmulte varieblaj. Kompense multaj mamuloj posedas multajn diversajn glandojn, kiuj eligas malegalajn feromonojn. Ne nur senvertebruloj kaj mamuloj utiligas feromonojn. Kiam salmoj kaj trutoj kapablas reiri por fraji en la rivero, kie ili mem naskiĝis, ili sin bazas sur feromonoj. La plimulto de la mamuloj indikas siajn teritoriojn, altiras aliseksanon, rekonas individuojn aŭ samgrupanojn precipe per odorsubstancoj.

Ankaŭ sonaj signaloj funkcias egale bone en mallumo kaj facile ĉirkaŭiras baraĵojn, kaj same kiel la feromonoj ili ofte funkcias tra longaj distancoj. La voko de tetro ekz. estas aŭdebla tra 3 ĝis 5 kilometroj. Birdkanto reprezentas la plej alte evoluintan aŭdan komunikilon. Ĝi estas praktikata precipe dum la reproduktiĝa sezono, kaj, kiel mi jam menciis, ĝi samtempe portas diversajn komunikaĵojn. Sed la plej multaj birdoj apude utiligas aliajn sonajn signalojn por alarmo, lamentado, voko por kontakto, indiko de flugintenco ktp. Kantado de cikadoj kaj aliaj insektoj estas multe pli simpla. Insektoj estas tone surdaj, ili ne povas diferencigi la sonojn, kiuj funkcias precipe por identigado. Tial la insektkantoj impresas al ni tute unutonaj.

Komunikado per tuŝado gravas precipe inter insektoj, sed sendube ludas rolon ankaŭ inter kelkaj mamuloj.

Optika, vida komunikado havas la avantaĝon, ke ĝi estas rapidege transdonata kaj rapide kaj altgrade ŝanĝebla, modifebla per ombroj, koloroj ktp. Malavantaĝoj estas, ke la signaloj estas nur rektlinie transdoneblaj, ili ne ĉirkaŭiras baraĵojn, sed funkcias nur, se ili rekte trafas la ricevilan organon. Ili ne funkcias en mallumo, se ne la koncerna organismo kapablas mem produkti lumon. Tre ofte vida komunikado estas kombinita kun aŭda, kaj ambaŭ funkcias tra grandaj distancoj. Insektoj, kiuj estas tro malgrandaj por posedi organojn por variaj sonoj, altgrade dependas de optika komunikado.

Elektra komunikado estas konata ĉe diversaj fiŝoj: ŝarkoj, rajoj, gimnotoj k.a. Elektraj signaloj estas uzataj por serĉado de rabaĵo, por avertado kaj por identigado. Ili ĉirkaŭiras baraĵojn, sed estas uzeblaj nur en relative kvieta akvo. Ĉu ankaŭ aliaj organismoj ol fiŝoj uzas elektrajn signalojn, ni ne scias.

Ĝenerale ni povas diri, ke ju pli primitiva estas organismo, ju pli simpla estas ĝia korpa strukturo, des pli multe ĝi dependas de kemia komunikado, sensebla per la flaraj kaj eventuale gustaj organoj.

Bestoj, same kiel homoj, havas fundamentan bezonon por komunikiĝo, sed ili komunikiĝas nur pri la momentaj bezonoj, kaj ne havas kiel la homoj la eblecon altgrade 'arkivigi' ricevitajn komunikaĵojn por eventuala posta uzado.


Fonto: Scienca Revuo 3 Vol. 39 (1988). 155. p. 33-42.
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/