Sekcio B: Parazitologiaj identigmetodoj kun referenco al la desegnaĵoj de la parazitoj (Sekcio A)

Dum parazitologia rutindiagnozo plej gravas la senpera pruvo de la ĉeesto de parazitoj ankaŭ konsidere la laboratoriajn kostojn. Por la malkovro de kelkaj protozooj (Toxoplasma, Nosema, Entamoeba, Pneumocystis), trematodoj (Fasciola, Paragonimus) kaj cestodoj (Cysticercus, Echinococcus) ekzistas metodoj, pruvi ties ĉeeston pere de diagnostikaj antikorpoj (IIF, KBR, IHA, ELISA). La distingo inter patogenaj kaj nepatogenaj parazitoj parte eblas per la izoenzimstrukturoj de la ĝermoproduktoj en la elektra kampo (ALAT, ASAT, PGM, SOD). Kreskantan signifon ankaŭ por metazooj havas la genotipa karakterizado (DNA-hibridigado, PCR) pere de speciallaboratorioj.

Por sukcesa pruvo de parazitoĉeesto necesas freŝa ekzamenmaterialo (sango, fekaĵo) kaj preciza kono de la preferataj organoj aŭ organsistemoj de la unuopaj parazitostadioj (vd. Sekcion D). Oni ankaŭ devas konsideri la aĝon de la respektivaj animaloj (tendenco: intestaj protozooj ĉe junaj bestoj, adoltaj nematodoj kun longa evolutempo ĉe maljunaj bestoj).


1. Ekzameno de stomako kaj intestaro (de mortaj bestoj)

Por detala pruvekzameno elmetu la intestan tutaĵon (stomako kaj intestaro) el la abdomeno. Kiam la ekzameno celas nur al certaj parazitoj, oni povas restrikti sin al la de tiuspecaj vivestaĵoj preferataj lokoj (ekz. stomakvermoj en la stomako, parazitoj de la dika intesto respektive en kojlono aŭ cekumo).

1.1 Prem-preparaĵo (anusa regiono)

Por la ĉeestopruvo de la ovoj de oksiuroj estas necese, premeti rektangulan peceton de algluiĝema, travidebla glubendo (ekz. tesa-glubendo) sur la ĉirkaŭan regionon de la anuso. Poste algluu la glubendopeceton sur objektporta vitro kaj trarigardu ĝin mikroskope (200-foja pligrandigo). La ovoj de la du Syphacia sp. estas diference mallarĝaj je la ovopolusoj kaj unuflanke platigitaj (maloftas: simetrio ĉe Aspiculuris sp.). Tiu metodo taŭgas ankaŭ kiel pruvo in vivo.

1.2 Rekta makroskopa pruvo

Per nuda okulo videblaj parazitoj estu prenataj el la korpovarma fekaĵo (per pinĉilo, sekconadlo). Bakteriologia platendrata hoketingo malsekigita per guto da 0,9-procenta NaCl-solvaĵo (alternative: fiksaĵo en 70-procenta etanolo), estu trempata en fekaĵan specimenon kaj ŝmirata sur objekta portilo por mikroskopa ekzameno sub malgranda pligrandigo.

Parazitoj algluiĝantaj al la stomaka aŭ intesta vando estos videblaj pli bone post forigo de la fekaĵo pere de lavado per milde fluanta akvo. La blanka aŭ ebura koloro de vermoj bone kontrastas sur nigra fono (pelveto de Petri kun akvo sur malhela submetaĵo).

1.3 Kribrado de stomak-intesta enhavo

La enhavo de la tranĉe malfermita stomako kaj intesto estu metata sur plata kribrilo (maŝo 0.3 mm, diametro 5-10 cm). Tralavado de la kribrila enhavo per sufiĉe da akvo (aŭ fiziologia NaCl-solvaĵo) por forigi la neparazitajn subtilajn konsistaĵojn. La surkribrila restaĵo estu malsekigata per fluidaĵo kaj metata en vitran pelveton (nigra submetaĵo). Per tiuspeca kribrado oni povas detekti ekstreme malgrandajn nematodojn de nur 50 mikrometra grando (stereoskopa lupeo!).

1.4 Mikroskopa diagnozo (preparo de elfrotaĵo)

Specimenoj de la intestsurfaca mukozo aŭ de la intesta enhavo estu metata sur objekta vitro pere de iu helpilo (kanulo, pipeto, pinĉileto) kaj, laŭokaze diluita per fiziologia salsolvaĵo, disŝmirata. Oni kovru ĝin per maldika vitro kaj ekzamenu en natura stato. Alteme aŭ kompletige eblas kolorigado laŭ la metodo Giemsa, post fiksado per varmego aŭ metanolalkoholo. Samtempa mortigado kaj kolorigado de la ĝermoj povas esti efektivigita per la kemia tinkturo laŭ Lugol.

1.5 Mikroskopa diagnozo (de la mukozo)

Por pruvi la ĉeeston de intestaj flageluloj (trofozoitoj) malgranda peco de la ileo estas mekanike liberigata de la intesta enhavo kaj kuspe renversata. De la mukoza surfaco oni povas elpremi per malforta premo (skalpelo aŭ alia simpla ilo) iomete da fluidaĵo kaj meti ĝin sur objektan vitron. Diluado per izotona solvaĵo ne necesas, sed gravas la hermetika kovro per alpremado de kovrovitro.

Anaerobiaj trofozoitoj okulfrapas per speciospecifaj movoj, aŭ celdirektitaj aŭ lokfiksitaj. Uzado de fazkontrast-mikroskopo superas la uzadon de normala mikroskopo (okularo: 10x, objektivo 16-40x, entute 50-foja). Tiu metodo nur funkcias dum kontinua laboro kaj kiam la uzataj helpiloj kaj vitraĵoj estas liberaj de iu ajn restaĵo de detergento aŭ desinfektaĵo (sekvo: deformo respektive moviĝĉeso de la flageluloj).

1.6 Parazita koncentrado (flotacia metodo)

La enhavo de la stomak-intestara dukto povas, eventuale post forkribrado de malfajnaj komponantoj, esti submetata al pliriĉiga metodo per flotaciado de la diversaj parazitostadioj (vd. 2.4).

1.7 Larvokoncentrado (funelmetodo laŭ Baermann)

Moviĝemaj parazitostadioj precipe nematodaj larvoj estas demonstreblaj post enmetado de la intesta enhavo aŭ la koncerna mukoza detranĉaĵo en t.n. Baermann-funelon (vd. 2.7).

1.8 Disprem-preparato

Suspektaj mukozaj partoj aŭ tuta transversa sekcaĵo de la intesto estas mekanike dispremata inter du vitraj platoj. Pro la atingita diafaneco videbliĝas dum mikroskopa ekzameno enkapsuliĝintaj parazitostadioj.


2. Fekaĵo

La ĉeestopruvo de oocistoj, cistoj, pseŭdocistoj, ovoj, larvoj kaj liberigitaj parazitoj aŭ parazitopartoj: oni ekzamenu eble plej freŝan fekaĵon de unuopa animalo, aŭ kolektivspecimenojn de pluraj bestoj. Por ekzameno de la pluevoluado de parazitostadioj (kaj samtempe ankaŭ por neniigo de mikrobaj infektoĝermoj) la respektiva specimeno povas esti traktata per fiksanta fluidaĵo (ekz. MIFC-solvaĵo, vd. 2.5).

2.1 Makroskopa prispektado

Iom grandaj parazitoj estas videblaj en la fekaĵo, post mekanika dispecigado de fekaĵbuloj kaj suspensiado en akvo, jam per nuda okulo.

2.2 Rekta mikroskopa diagnozo

Per akvo diluita fekaĵo estas pipetigata sur objekta vitro (pipeto laŭ Pasteur), kovrata per kovrovitro kaj rekte ekzamenata per mikroskopo.

2.3 Rekta mikroskopa diagnozo de protozoaj cistoj

Rilate al trofozoitoj la preferinda metodo estas priskribita en alineo 1.5. Ĉar la eligo de cistoj okazas senregule, tamen necesas konsidero de pluraj ripetadoj. Oni surŝmiru la surfacon de objekta vitro 3 ĝis 4 foje per fekaĵbulo el la fina parto de la intesto. Post aldono de malgranda guto da fiziologia salsolvaĵo kaj ŝmirfrotado per laboratoria vitrobastoneto aŭ kovrovitra angulrando estiĝas malklara homogenaĵo. Por estigi plejeble maldikan sediment-tavoleton, la kovrado per iom pli granda kovrovitraĵeto (12 ĝis 20 cm) estas bezonata.

Bona morfologia kono de la cistoj kaj ties speciospecifaj detaloj ebligas diagnozon de unuspeca aŭ plurspeca infektadoj jam en la hela mikroskopa vidkampo aŭ per fazkontrasta ekzamenado. La cistoj montriĝas diverse (hela: freŝaj cistoj, mezhela aŭ malhela: pli aĝaj aŭ mortaj cistoj).

Oni akiras per normala mikroskopo bonajn rezultojn, se la fekaĵa homogenaĵo estas traktita kiel sangoŝmiraĵo kaj kolorigita laŭ la Giemsa-metodo, aŭ pere de fluorofiromo (Hoechst AG, mendoindiko n-ro 33342 aŭ 38258). La nukleoj koloriĝas post apliko de Giemsa malhelruĝa ĝis blua, kaj post fluorokromo brile helflava ĝis verda. La metodoj ankaŭ taŭgas montri la ĉeeston de intestaj kokcidioj (oocistoj).

2.4 Flotaciado

La principo de tiu metodo estas la tendenco de la relative malpli pezaj parazitostadioj (ovoj de nematodoj, kokcidiaj oocistoj kaj cestodaj ovoj escepte de tiuj de Diphyllobotrium) en specifa flotacia solvaĵo (specifa denseco: 1.1 ĝis 1.3). Inter la diversaj saturitaj salo- kaj sukerosolvaĵoj akiris ĝeneralan akcepton la t.n. "zink-salo-solvaĵo". Ĝi konsistas el 220 g da zinkklorido (ZnCl2) kaj 210 g da kuirsalo (NaC1) en 0.8 litroj da akvo (atenton: ZnC12 estas venena).

La ekzamenonta fekaĵkvanto (1 g en 20 ml da flosad-solvaĵo) estas kirle miksita en porcelana pistujo. La akiritan suspension oni kribru sur dratgazo (maŝgrando: 1 mm) en 10 ml-centriftigilaj tubetoj, kaj centrifugu 3-5 minutojn je 400 rivoluoj minute (alternative: la tubetoj restu netuŝataj por tempodaŭro de 30 minutoj).

La specimeno estas prenata de la surfaco de la centrifugaĵo per platendratringa gutokroĉilo aŭ kovrovitro kaj metata sur objektporta vitro. Post la kovrado estas konsilinde, ŝtupe kaj laŭmeandre traserĉi la specimenon. Oni ofertas normigitajn "kompaktsistemojn" (flotacia solvaĵo kaj poliesteraj ujoj por unufoja uzo), sed tiuj estas neadekvate multekostaj.

2.5 Konceatrado de cistoj

La universala MDFC-metodo (mertiolat-jod-formaldehid-koncentrado laŭ Blagg kaj kunaŭtoroj (1955) estas plibonigita en diversaj modifoj (ekz. Wolf & Eckert, 1979). Ĝenerale uzataj estas la bazaj solvaĵoj (A) kaj (B), kiujn oni devas por konservado stoki en brunvitraj boteloj. Ili konsistas el

(A)

(B)

La normale uzata solvaĵo konsistas el 4 ml de la baza solvaĵo (A) kaj 1 ml de la baza solvaĵo (B). Al entute 5 ml da solvaĵo oni povas aldoni pizograndan kvanton da fekaĵo. Post kirlado kaj forigo de krudaj partikloj oni kribras la suspension trans gazo (funelo) en firme fermeblan centrifugilan tubeton (ŝraŭbfermilo). Al la filtraĵo estas aldonata proksimume 7 ml da malvarma etero (konservado de etero pro kaŭzo de sekureco en fridujo sekurigita kontraŭ eksplodo!). Sekvas forta skuado de la bone fermita cen-trifugtubeto (ŝraŭbfermilo!). Antaŭ la centrifugado mem (1 minuto, ĉirkaŭ 500 rivoluojn/minute) la specimeno devas resti staranta ankoraŭ 1 ĝis 2 minutojn por sedimentado. Dum centrifugado estiĝos 4 tavoloj (aŭ zonoj):

supre: tavolo de etero
detrit-ŝtopaĵo
MIFC-tavolo
malsupre: sedimento kun parazitoj

La detrit-ŝtopaĵon oni devas atente deigi (per drato aŭ simila helpilo) disde la vitrovando. Poste eblas lerte forverŝi la fluidaĵajn tavolojn kaj meti kelkajn gutojn de la sedimento sur objekta vitro. Estas tre oportune, aldoni guton da Lugol-solvaĵo al la specimeno. Kovrado per kovrovitro estas necesa ĉe ambaŭ ekzamenvariantoj.

La kolorigitaj ĉelstrukturoj pli bone videbliĝas en freŝaj preparaĵoj. La avantaĝoj de tiu fiksada-koloriga-pliriĉiga metodo estas:

La fekaĵaj specimenoj estas kirle miksataj kun la supra solvaĵo en proporcio 1:5, la sedimento estas akirita en la sama maniero kiel dum la antaŭa procedo. Post kovrado per maldika vitro la specimenoj fariĝas "daŭraj preparaĵoj". Oni povas plibonigi la adheran econ de la sedimento al la objektportila vitro per ties antaŭa surŝmirado kun "albumino laŭ Meyer": temas pri miksaĵo de albumino (1 parto) kaj glicerino (1 parto).

2.6 Sedimentado

Tiu ĉi metodo speciale taŭgas por pruvo de ovoj de trematodoj same kiel tiaj de certaj nematodoj Trichuris, Capillaria) kaj cestodoj (Diphyllobotrium). Por efektivigo estas miksita 1 g da fekaĵo kun 10 ĝis 20 ml da fiziologia salsolvaĵo kaj metita, tra dratkribrilo kaj pere de funelo, en sedimentadan tubeton. Post 5 ĝis 60 minutoj da sedimentado la superstaraĵo estos atente dekantata. La sedimento estas denove kirle miksata kun salsolvaĵo. Tian procedon oni ripetu 2 aŭ 3 fojojn ĝis kiam la fluidaĵo super la sedimento estos sufiĉe klara. La sedimento poste estos metata pogute sur objektvitro (aŭ en pelveto de Petri) kaj mikroskope ekzamenata sub malalta pligrandigo. La aldono de l-procenta metilenblu-solvaĵo povas efektivigi pli kontrastan prezentadon de nedetruitaj vermaj ovoj.

2.7 Koncentrado de larvoj (metodo laŭ Baermann)

La fekaĵspecimeno (1 ĝis 20 g) estas pendigata en fajna kribrilo aŭ en duoble faldita gazo ene de vitra funelo (supra diametro ĉirkaŭ 12 cm) kun varmeta akvo. La funela elfluo estas fermita per silikona aŭ guma tubeto, kiun kunpremas tuboklemo. La larvoj troviĝantaj en la specimeno aktive migros en la akvomedion, kaj en tiu ili sinkas en la klem-pinĉitan spacon. Per tre atentema malpinĉado de la klemo, post 2 ĝis 4 horoj da starado en ĉambrotemperaturo, la larvoj el la funeldeflua enhavo estas pogute metotaj sur objektan vitron aŭ en vitran pelveton.

2.8 Infesta parazitokvanto (kalkulmetodoj)

La parazita ĉeesto povas esti taksata aŭ kvante aŭ partkvante. Ĉe la lasta oni ekzamenu preparaĵon ĉiam je sama mikroskopa pligrandigo, kaj ĉiam 10 vidkampojn. Poste oni kalkulu laŭ la sekva tabelo:

Nombro pro vidkampoinfestokvantomarkado
1 ĝis 9 en la 10 vidkampoj malalta+
1 ĝis 5 en ĉiu unuopa vidkampo modera++
6 ĝis 10 en ĉiu unuopa vidkampo pli mezgrada infesto+++
ol 10 en ĉiu unuopa vidkampokonsidera infesto++++

Pli akuratan kalkuladon rezultigas la metodo laŭ McMaster (flotacia principo), kiu permesas pli ekzaktan konkludon pri la fakta infestado kun plenkreskaj, do ovojn produktantaj femalaj vermoj ("verma ŝarĝo"). Oni kirle miksu 3 g da fekaĵo kun 42 ml da akvo. La likva superaĵo estas forverŝata. Poste, 15 ml de la filtraĵo estos mallonge (3 minutojn) centrifugata. La sedimento estas, post aldono de 15 ml da satigita salsolvaĵo, plurfoje skuota.

Per tiu suspensio oni plenigas la du "McMaster-ĉambrojn" de tiuspeca speciala objektvitro kiuj estas kovritaj per specialaj kovrovitroj (normigitaj per etaj kalkulkampoj). La perflotacia amasiĝo de la objektoj (ovoj, oocistoj) al la kovrovitra malsupro estos realigata plej frue post 3 minutoj. La rezulto de la nombrado multiplikota per la faktoro 50 estigos la kvanton da ovoj aŭ daŭrostadiaj cistoj po 1 g de la elirmaterialo.

2.9 Larvokultivado

Kiam temas pri freŝaj, ne multe evoluintaj nematodaj ovoj, eblas la kultivado de t.n."filariformaj larvoj" el fekaĵa specimeno, kiuj povas servi por identigi apartenon al genro respektive al specio. Por la kultivadprocedo oni uzas plastajn ujojn kun enhavkapablo de 50 ml kun trapikitaj kovriloj (aera interŝanĝo). Kiel kultivadmedio montriĝis tre taŭga steriligita mollignaĵa granulato (alternative: granula aktivkarbo). La fekaĵspecimeno, la granulato (2-3foja kvanto de fekaĵo) kaj akvo estos kirlitaj ĝis al malsek-pecetigita substanco kaj enmetita en la kultivujon. Depende de la ĉirkaŭa temperaturo liberigas sin el la ovoj morfologie identigeblaj larvostadioj dum tempodaŭro de 2 ĝis 8 tagoj. Ties amasiĝo sekve okazos pere de la metodo laŭ Baermann (vd. 2.7).


3. Urino

La ekzameno de miksitaj urinspecimenoj estas bezonata por pruvi la ĉeeston de la malmultaj en renoj, veziko kaj urintuboj troviĝantaj parazitoj kaj parazitostadioj. Urinspecimenoj estas riĉigataj per sedimentad-metodoj (vd. 2.6) aŭ centriftigado (2000-3000 rivoluojn dum daŭro de 3-5 minutoj). La sedimento devas esti ekzamenata en freŝa kaj nekolorigita stato sub mikroskopo ĉe komence malalta pligrandigo.

4. Sango

4.1 Morfologio

Dum ekzameno de sango por senmovaj parazitostadioj estas rekomendinde, surmeti sur saman objektportan vitron kaj maldikan ŝmiradon (fiksota) kaj t.n. "dikan guton". Maldikaj sangoŝmiraĵoj same kiel dum hematologiaj ekzamenoj estas fiksataj post aera sekigado dum ĉirkaŭ 3 minutoj kun absoluta metanolo, kaj poste kolorigata per solvaĵo laŭ Giemsa (0.3 ml baza solvaĵo Merck, mendoindiko n-ro 9204 plus 10 ml PB-salsolvaĵo) dum daŭro de 30 minutoj. Superflua likvaĵo estas forigata per forta surŝprucado (speciala ŝpruc-botelo). La dika guto (diametro de ĉirkaŭ 2-3 milimetroj post disetendo per vitra bastoneto aŭ drathoketo) havas la avantaĝon, ke la parazitaj stadioj koncentriĝas en ties periferio.

La detruo de la ĝenaj eritrocitoj eblas per efiko de varmego (100° C/15 min.) aŭ trempo de antaŭe aersekigitaj preparaĵoj en akvon (forigo de la ruĝa koloraĵo). Post sekigo, la "dika guto" estas sammaniere kolorigata laŭ Giemsa-metodo. Moviĝemaj sangoparazitoj (flageluloj, filarioj) estas pli bone demonstreblaj en freŝaj preparaĵoj (kontraŭkoagulaĵo, maldika kovrovitro, 16 ĝis 40foja pligrandigo, fazkontrasta ekzamenado).

4.2 Serologio

La serologia metodo sur objekta vitro estas konata kiel tuĉo-testo (TT) aŭ karbon-imun-provo (CIA = Carbon Immuno Assey). La reago estas mikroskope ekkonebla kaj taŭgas por la pruvo de antikorpoj kontraŭ Encephalitozoon cuniculi kaj Toxoplasma gondii (Waller & Berquist, 1982). La ekzamen-testo estas facila kaj rapide realigebla. Kompleto da pozitivaj seroj kaj bestospecifa tuĉo (ĉina inko) estas komerce havebla (ekz. ĉe Firmao Testmann, Box 9020, S-7509 Uppsala, Svedio). Plua avantaĝo ĉe tiu ĉi metodo estas, ke oni laboras kun 2 antigenoj (Toxplasma kaj Encephalitozoon) kaj per tiu antigenmiksaĵo en ununura laborprocedo oni povas pruvi la antikorpojn kontraŭ ambaŭ protozoaj parazitozoj. Dum la praktika efektivigo oni certe zorge atentu la indikojn de la produktanto.


5. Organoj

5.1 Toraka kaj ventra kavoj

Post sekcado kaj malfermo de la grandaj korpokavoj estas jam makroskope videblaj en torako kaj en abdomeno vivantaj parazitoj (vd. 1.2), aŭ ilia ĉeesto estas mikroskope pruvebla post ekzameno (laŭ 1.4) de la korpkava likvaĵo. Parazitoj troviĝas en pluraj organoj. Plej grandan signifon havas la pulmoj, koro, sangovezikoj, hepato, renoj, urinveziko kaj la stomak-intesta tubaro.

5.2 Pulmoj (mukozo de bronĥoj kaj traĥeo)

La pulmoj estas elprenitaj el la torako kaj makroskope ekzamenataj. Punktforma sangado (hemoragioj), grizaj aŭ flavecaj fokusoj kaj nodetoj indikas ĉeeston de parazitoj. Specimenoj de la patologie ŝanĝita pulmoparto estas ekzamenataj laŭ 1.2, 1.4 aŭ 1.8. En la distranĉita traĥeo kaj en pli grandaj bronĥoj oni rekonas parazitojn jam makroskope. Ŝmiraĵoj de la bronĥa kaj traĥea mukozoj aŭ specimenoj de tie troviĝanta sekreciaĵo oni ekzamenu laŭ 1.4. La diagnozo "pneŭmocistozo" eblas per premŝmiraj preparaĵoj aŭ mikroskopaj sekcaĵoj (vd. 8) post speciala kolorigado (ekz. PAS-(perjodacidfuksinsulfa), metamin-arĝenta, aŭ laŭ Giemsa kolorigado). Moviĝemaj larvoj estas amasigeblaj el la pulmo laŭ 1.7. Por tio la pulma histo estas dispecigata per tondilo antaŭ ol meti ĝin en la Baermann-funelon.

5.3 Koro kaj sangovazoj

La koro estu distondata kaj ekzamenata laŭ 1.2, same okazas la mikroskopa konfirmo de parazitostadioj (vd. 1.4 aŭ 4). Muskolaraj specimenoj estas ekzamenataj laŭ la indikoj de 5.5. Sangovazoj povas esti tralavataj per fiziologia sal-solvaĵo, la akiritaj larvostadioj estu riĉigataj per uzado de konvena, tre fajna kribrilo.

5.4 Hepato

La prijuĝo de la hepato unue okazu makroskope. Parazitoj ofte frapas la atenton jam je la surfaco kiel cistoj, cikatroj, hemoragiaj makuloj aŭ nodetoj.

Premŝmira preparaĵo de transverse tranĉita galdukto kondukos, se ekzamenata sub fazkontrasta mikroskopo, al rapida diagnozo de ĥoledoĥa kokcidiozo ĉe kunikloj.

La patologie ŝanĝitaj partoj estu ekzamenataj laŭ 1.4 kaj 1.8. Certaj parazitoj videbliĝas post malfermo de la galveziko, de la granda ĥoledoĥo kaj de la malgrandaj galtubetoj.

5.5 Rena kaj urina veziko

Post eligo de la reno el ties kapsulo indikas sangomakuletoj, nodetoj aŭ histaj mallevaĵoj la ĉeeston de parazitoj.

Ekzamenu laŭ 1.4, 1.7 aŭ 1.8 la eligitajn histajn specimenojn. Ankaŭ en la renpelvo, uretero kaj ĉirkaŭa konektiva histo povas troviĝi parazitoj.

La pli grandaj parazitoj en la urinveziko videbliĝas makroskope (1.2). Por tio, post elpreno de la veziko, ties supro estu entranĉata kaj la interna mukozo refaldata eksteren.

Malgrandaj parazitoj estas malkovrataj laŭ 1.3 kaj 1.6 en la vezika enhavo, respektive laŭ 1.8 en la mukozo mem.

5.6 Muskolaro kaj konektiva histo

La specimena materialo estu makroskope (vd. 1.4, 1.7 kaj 1.8) ekzamenata. Ankaŭ la muskolaro de la koro povas esti analoge prilaborata.

5.7 Centra nervosistemo

Por ekzamenado de la cerbo kaj spina medolo validas la en 1.4, 1.7 kaj 1.8 indikitaj metodaj atentigoj.


6. Korpa surfaco (haŭto, felo, hararo)

La sukceso de ekzamenado dependas de la respektiva sciado pri morfologio, biologio, preferataj lokoj kaj patologiaj efikoj de la respektivaj parazitoj.

En la sekvaj alineoj estos mallonge priskribataj certaj ekzamenmetodoj surbaze de pli frue (Engelbrecht kaj kunaŭtoroj, 1965) kaj antaŭ nelonge (Kouchakji, 1985) publikigitaj spertoj.

6.1 Stereolupeo

Parazitoj en la felo de animalo estu serĉataj per lupeo aŭ prefere per stereolupeo sub bona lumofonto. Dum tio oni precipe kontrolu la regionojn ĉirkaŭ okuloj kaj oreloj (same ankaŭ la orelajn duktojn).

6.2 Glubendo

Je la preferataj korporegionoj de eksteraj parazitoj (ektoparazitoj) la felo estu kuspe premkovrata per la gluflanko de transparenta glueca bendo. Dum tio oni devas ankaŭ inkludi la haŭton. La glubendo estu gluata kun la kontaminita flanko sur objektan vitron, kaj ekzamenata mikroskope je malalta pligrandigo. Ektoparazitoj, precipe la harfolikla akaro, troviĝas ankaŭ en premŝmiraĵoj de la anusa regiono (vd. 1.1).

6.3 Kombado

Dum forta kuspa kombado (aŭ brosado de kobajo, kaj ankaŭ de pli grandaj bestoj) la ektoparazitoj falos sur la submetaĵon. Tiu submetaĵo estu pura folio de blanka papero aŭ blanka glata pleto. Kelkajn ektoparazitojn oni povas tiumaniere trovi jam per nuda okulo aŭ per manlupeo. La en bakteriologia ekzamenado de surfacoj uzitaj "agar-agara premŝmira metodo" (ekz. Rodac impression agar plate) plifaciligas la parazitokolektadon de la submetaĵo. La je la agaragara surfaco alteniĝantaj parazitoj estas bone observeblaj je malalta pligrandigo.

6.4 Haŭtdeskrapaĵo

La skrapaĵo de vundkrustoj kaj aliaj lezoj de la haŭto estu maceradataj en 10 procenta KOH-solvaĵo, la tuto estu mallonge ekboligata, metata sur objektporta vitro, kovrata per kovrovitro kaj ekzamenata kun malalta pligrandigo.

6.5 Elmigrad-metodo

Ĵus mortinta aŭ ĵus mortigita malgranda animalo plej bone taŭgas por la ekzameno de la kadavro por trovi ektoparazitojn. Kiel reago al la bestkorpa malvarmiĝo, la parazitoj fariĝas aktivaj kaj volas forlasi la mortan gastiganton. Ili "nervoze" movas (serĉadmovoj) tra la felo al la harpintoj kaj en la rektan ĉirkaŭaĵon de la kadavro. Dum tio oni povas kolekti kaj identigi ilin.

6.6 Translokigo

Sur la sub 6.5 menciita teniĝo de parazitoj bazas la sekva metodo de parazitkolektado, kiu taŭgas precipe por la ekzameno de sovaĝaj animaloj. La "freŝa" korpo (ĝis grando de rato) estu metata en relative grandan, travideblan vitran ujon kun ŝraŭbfermilo. Tion oni prefere faru post forpreno de la internaj organoj, por redukti la kadavran odoron.

La vitran ujon oni konservu en ĉambrotemperaturo kaj ekzamenu ĝin post 24 horoj. La ektoparazitoj montriĝas je la harpintoj, en la rekta ĉirkaŭo de la kadavro kaj sur la vitruja vando.

Post malforta skuigo, la bestokorpo estu atente lokata (ne renversata!) en alian vitran ujon por pluaj 2 horoj. Tion oni povas plurfoje ripeti. Post ĉiu ŝanĝo la uzita ujo devas esti skue tralavata per konvena kvanto da 70-procenta alkoholo.

La fluidaĵo de ĉiu lavprocedo estu kolektata kaj plej konvene lasata dum unu nokto por sedimentado. Post forigo de la nenecesa supra fluidaĵo la parazitoj kuŝantaj je la uja fundo estos identigataj. La rikolto de parazitoj plialtiĝos laŭ ofteco de la ujaj ŝanĝoj.


7. Konservado por identigo

Por ĉiuj ektoparazitoj taŭgas la konservada medio laŭ Hoyer (Krantz, 1978). Aldona pliheligado de la specimeno helpe de KOH aŭ laktoacido necesas nur ĉe iksodoj.

Same taŭga por "daŭraj preparatoj" montriĝis la kun 10-procenta etanolo miksebla PVL (polivinil-laktofenolo). Tiu procedo bezonas antaŭan fiksadon (glutaraldehido, formalino, alkoholo).

8. Histologio

Per histologiaj metodoj (mikrosekcado) estas demonstreblaj kaj eksteraj kaj internaj parazitostadioj. Temas pri aldona metodo, kiu estas uzata precipe dum sciencaj studoj.

9. Bakteriologio

De tempo al tempo okazas la diagnozo "ektoparazita infestado" kiel kromdiagnozo dum bakteriologiaj rutinekzamenoj de haŭtaj deskrapaĵoj. La parazitoj, kiuj enestis en la deskrapaĵo kaj nun estis metataj sur la agaragara plato (ekz. skabiaj akaroj), elmigradas dum restado en la kovadŝranko, postlasas fadenformajn spurojn sur la agaragara surfaco, kaj povas esti facile trovataj kaj identigataj. Ankaŭ la okaza diagnozo "oksiura infestado" dum bakteriologia ekzameno de la intesta enhavo permesas similan diagnostikan taktikon.


  Reen al la antaŭa paĝo!