Antaŭparolo

En profesia trejnado aŭ praktikado troviĝanta teknikmetia personaro (laboratoriaj asistantoj kaj teknikaj helpantoj pri medicino, biologio, bestkuracado kaj bestozorgado), sed ankaŭ estontaj biologoj, medicinistoj, veterinaroj kaj meminstruemaj interesatoj pri parazitologio devas havigi al si, dum la propedeŭtika kaj praktika klerigado, tutan vicon da lernolibroj. Tio signifas, ke jam post mallonga tempo estas necese, aĉeti grandan libronombron kontraŭ alta monelspezo. Sed tiuj faklibroj ĝenerale ne rajtas esti starigitaj aŭ utiligataj en la trejnada aŭ praktikada laborloko mem, pro organizaj kaŭzoj respektive higienaj vidpunktoj kaj ankaŭ pro leĝaj reguloj. Plua komuna eco de plej multaj aĉetitaj (aŭ neaĉetitaj) lernolibroj estas, ke aperas en ili nur la malgranda parto de la serĉotaj kaj medicine gravaj parazitoj respektive ties diversaj vivostadiaj formoj aŭ tute ne estas bildigitaj. Fotografaĵoj plej ofte havas nur malbonan teknikan utiligeblecon; kombinaĵoj de tiaj kun grafikaj desegnaĵoj ne kondukas al fakinstruo por la okuloj, sed pli ofte rezultigas ĝeneralan konfuzon de la studanto. La intenco de la speciala aranĝo de tiu ĉi kompendio tial estis: prezenti en plej malvasta paĝospaco kun eble plej granda ekzakteco la plej gravajn parazitojn de naŭ hejmaj bestospecioj (mamuloj) kaj du iom ekzotikaj animalaj klasoj (amfibioj/reptilioj), cele al detala informo pri konfirmaj pruvmetodoj (Sekcioj A kaj B). Pere de rekta optika komparo eblas malfermi paŝon post paŝo la imponan mondon de la parazita formodiverseco (per lupeo por ektoparazitoj, per mikroskopo por endoparazitoj) kaj enkapigi al si la plej okulfrapajn karakterizaĵojn por diagnozo.

La desegnaĵoj de la parazitoj kaj de iliaj por pluekzistado necesaj transdaŭraj larvostadioj estas ordigitaj laŭ gastigantaj bestospecioj. En la unua grupo troviĝas: hundo, kato, porko, koko; en la dua: muso, rato, hamstro, kobajo; kaj en la tria grupo: amfibioj kaj reptilioj. La prezentado de la parazitoj mem okazos en la sinsekvo: protozooj, vermoj (nematodoj, trematodoj, cestodoj), akantocefaloj, pentastomidoj kaj artropodoj.

La desegnaĵoj estas faritaj per detala komparo de multaj parazitologiaj normverkoj, elektita fakliteraturo, kaj surbaze de propraj spertoj. En la tabelo de infektoĝermoj (Sekcio D) trovis konsideron nur la plej gravaj parazitoj kaj ties tipaj morfologiaj karakterizaĵoj. Parazitoj, kiuj troviĝas en pluraj bestospecioj, estas listigitaj ĝenerale nur ĉe la ĉefa gastiganto.

La pli granda parto de la desegnaĵoj intence okazis per skema prezentado, precipe ĉe la protozooj kaj vermoj. Dum la desegnado de la vermaj ovoj ni provis trafe idealigi la mikroskopan bildimpreson. Certaj parazitoj (precipe protozooj) estas desegnaĵe pligrandigitaj, por pli bone prezenti la gravajn morfologiajn detalojn. Pro tio ne ekzistas unuformeco rilate al la pligrandigo de la unuopaj desegnaĵoj.

La sekvaj desegnaĵoj same kiel ankaŭ la metodaj (Sekcio B) kaj sistematikaj informoj (Sekcioj C kaj D) do povas servi nur al unua diagnoza orientiĝo. Por pli preciza genra aŭ specia identigo, kaj en duba okazo oni devas turni sin al sciencaj normverkoj aŭ aliaj pluen kondukantaj fakliteraturaĵoj. El la tre multampleksa parazitofaŭno de amfibioj kaj reptilioj nur la plej oftaj reprezentantoj estas prezentitaj kaj pritraktitaj. Oni devas konsideri, ke multaj parazitoj de tiuj du animalaj grupoj tute ne estas konataj ĝis nun, respektive neniel detale identigitaj. Pri la efektivigo de specifaj ekzamenmetodaj procedoj (ekz. preno, analizado, prilaboro kaj konservado) de parazitologiaj specimenoj tre bone taŭgas la publikigaĵo GV-SOLAS Vol. 11 eldonita de Ivo Kunstýr (1993).

Heidelberg/Berlin, Novembro 1999U. Zillmann /F. Mutschmann

  Reen al la antaŭa paĝo!