skolta kaj tenduma terminaro

reenal la enhavo hejmenpluen

41. Pionirarto

pionirarto: la kono pri konstruado de objektoj (seĝoj, tabloj. flosoj, turoj. pontoj. k.s.) el bastonoj kaj el ŝnuroj, kiel pioniroj en arbaro.
trabo: horizontala bastono.
fosto: vertikala bastono.
ĉirkaŭvolvo: kunligo de bastonoj per ŝnuro. Vidu ĉapitro 45.
kojno: triangula peco de ligno por streĉi ĉirkaŭvolvon.
improviza meblo: pionire farita meblo.

42. Signali

signali: doni komunikoj al malproksimaj personoj per signoj.
kodo: la signaro, kiun oni uzas.
semafora kodo: kodo per brak-signoj.
flageta kodo: per diversaj flagetoj, unu por ĉiu litero; sur ŝipoj.
morsa kodo: per longaj kaj mallongaj sonoj aŭ lumbriloj.
zumilo: elektra aparato por instrui kaj ekzerci la morsan kodon.
Rimarko: En multaj kodoj ne estas specialaj signoj por literoj kun supersignoj: ĉ, ĝ, ĥ, ŝ kaj ŭ. Ekzistas diversaj proponoj pri solvo, sed jam D-ro Zamenhof konsilis:
uzu ch anstataŭ ĉ
sh anstataŭ ŝ,
uzu u anstataŭ ŭ.

Skolta kaj Tenduma Terminaro, kompilita de J.K. Hammer, eldonita de la Skolta Esperanto-Ligo
reenal la enhavohejmen suprenĈapitro 43 Ĉapitro 43