PIV2

Jen listo de komentoj kaj korektoj pri la nova eldono de PIV, kiu aperis en 2002. Mi estas la aŭtoro de la plej multaj komentoj, sed mi volonte akceptos komentojn de aliaj homoj. Mi ne estas komisiita de SAT por kolekti komentojn, tamen mi klopodos certigi, ke ĉi tiu listo ne perdiĝos kaj iam atingos la redaktoron de PIV.

Antaŭ la nova eldono, ĝis ĉirkaŭ januaro 2000, mi kolektis liston de Komentoj kaj kritikoj pri PIV. Plejparte tiuj komentoj ne plu aplikiĝas al la nova eldono, sed eble la komentoj pri la sekvaj radikoj ankoraŭ estas atentindaj: agraf apunt arm bergen biskot central epifani fok greziljon ĥamemoro iĉ kapacit koncip liter mon murd pardon rampl skagerak stri taks. Mi laŭnecese transprenos tiujn komentojn en la nunan liston, kiam mi havos tempon.

En ĉi tiu TTT-paĝo mi skribas miajn komentojn kaj korektoproponojn tre koncize, ĝenerale tute sen klarigo. Se la motivo por iu korekto ne estas evidenta, bonvolu demandi al mi, kaj mi aldonos klarigojn laŭnecese. Bonvolu noti, ke multaj el la komentoj estas aferoj, kiujn mi ankoraŭ ne multe pripensis; ofte mi rapide notis ion, kio ŝajnis suspektinda, ne havante tempon por kontroli.

Multaj korektoj estas jam inkluzivitaj en la dokumento NPIV-Korektendoj.pdf ("Provizora versio de la 2004/01/05").

Funkcias dissendolisto por diskuti pri PIV. Tie estas bona loko por ekscii pri aliaj listoj de komentoj kaj korektoj.

Cetere, ekzistas komputila listo de la kapvortoj de PIV2.

Edmund GRIMLEY EVANS

Komentoj kaj korektoj

p22-23: Ne estas al mi klare, kial estas ekzemple "Abiŝag" kaj ne "Abiŝag/o", se oni "principe prezentas kun /o la person- kaj lok-nomojn finiĝantajn per konsonanto".

p37: "Telekomunikoj" staras en malĝusta loko. (Evidente ĝi antaŭe estis "Radiofonio".)

p39: La listo de mallongigoj estas misordigita: FK kaj FO estas interŝanĝitaj, JC kaj JF estas interŝanĝitaj, kaj KP aperas antaŭ P.

abutil/o: utiligataj > uzataj

acetilen/o: Etino. [Oni ne difinu en du lokoj.]

ad/: RIM. 4 estas foriginda, laŭ mi. Al kiu ĝi utilas?

adapt/i: -> akomodi

adiant/o: kultivataj por kio?

admitanc/o: -> konduktanco

adolesk/i: ~ant(in)o. Junul(in)o ~anta. [La aĝo povas multe varii, sed 25 jaroj ŝajnas tre granda aĝo por adoleskanto.]; ~(ant)eco > ~o, ~(ant)eco [Mi preferas la vorton "adolekso". Eble oni ŝanĝu la vorton en la ekzemplo.]

adz/o: hakilo > hakilo kun klingo orta al la tenilo [kiel montras la bildo, sed bildo ne maldevigas adekvatan difinon]

aerofram/o: nek > kaj [La esprimo "sen ... nek ..." ŝajnas al mi iom stranga.]

Afar/o: Kio estas "kaviĝego"?

ag/i: ago 2: staro > stato [eble; mi ne scias]; aga 2: Reala > Reela; agado 2: -> intrigo

agatid/o: k/aŭ > aŭ

agend/o: je > por

agorafobi/o: specifa situo en la spaco > grandaj aŭ publikaj spacoj

agord/i: ~o 2: "unuturnila agordo" verŝajne estas afero malaktuala

agrostid/o: utiligataj > uzataj

ajn: La klarigo ne pritraktas "ĉiam ajn" kaj "neniu ajn".

akcident/o: labor~o: Mi dubas, ĉu en multaj landoj akcidento okazanta "dum la irado inter la hejmo k la laborloko" estas "laborakcidento".

akĉent/o: nenorma > nenorme

akir/i: ~aĵo: la dua ekzemplo havas la vorton "akiritaĵo", do la kapvorto devus esti "akir(it)aĵo" anstataŭ "akiraĵo"

akomod/i: -> adapti

akompan/i: 1 la lasta ekzemplo, markita "(analoge)" fakte montras alian signifon, nome "meti kun io", kaj oni demandas sin, ĉu ne estus pli logike kun "akompanigi" en tiu frazo

akord/o: 1: -> konsento

akordion/o: ĝi ja estas "blovinstrumento", laŭ la difino de tiu termino, sed estus bone mencii, ke oni ne blovas en ĝin; bandoneo > bandonio

akr/a: 3 forigu la vortojn "(de Cart)"; for~igi forigu ';'

aktiv/a: ~ecoj: Mi ĉiam konsideris tiun vorton kiel krudan eraron anstataŭ "agado". Ĉu vi vere volas kvazaŭ rekomendi ĝin? ~o: La tria difino, kaj speciale la ekzemplo, ne kongruas kun la kutimaj bilancoj, en kiuj oni listigas aktivojn kaj pasivojn, kaj la du sumoj estas laŭdifine egalaj; vidu ekzemple paĝojn 138 kaj 139 de la revuo "Esperanto" (junio 2004).

akuzativ/o: la ekzemploj ne estas ekzemploj de la vorto "akuzativo"

akv/o: deuterio > deŭterio; 5 ; > .; ~afina: k/aŭ > aŭ; ~altira: la ekzemplo havas alian vorton, nome "~oaltira"; ~o-neafine: k/aŭ > kaj

Alabam/o: "Unu el la Usonaj ŝtatoj" - komparu sur la sama paĝo kun Alasko, "Unu el la ŝtatoj de Usono". Mi preferas la duan manieron.

Alarik/o: Aliaj fontoj diras, ke li estis reĝo de la visigotoj.

Albion/o: eble notinde, ke ĝi estas "poezia nomo" aŭ simile? (sed kiel oni faru tion? mi ne ŝatus difini kiel "poezia nomo de Britio", ĉar Albiono ne signifas "poezian nomon"; ĝi signifas Brition.)

album/o: Eble "albumo" estas kolekto de kantoj aŭ aliaj muzikaĵoj, aŭ ĉu ankaŭ registraĵo de unu longa verko estas "albumo"?

Aldernej/o: kion signifas "anglonormanda insulo"?

alegr/o: malgraŭ la bildeto, indas aldoni la vorton "muzika"

Aleut/oj: ĉu estu "Aleŭtoj"? la artikolo ĉiuokaze estas mislokita

alfa: grafemo > litero

alfabeto: grafemoj > literoj (Mi pensas, ke tio estas ne nur pli klara, sed ankaŭ pli ĝusta, ĉar ankaŭ apostrofo estas grafemo, ĉu ne?)

ali/a: al~aj > al ~aj; "RIM" estas malĝuste presita, sen punkto kaj versaloj, en du lokoj; prefere movu la lastan ekzemplon, kun "~es" al la artikolo pri "alies", ĉar vi ne volas analizi la vorton tiel, kiel "ali/es". Cetere, strangaj punktoj en "~e... ~e...".

alien/i: frenezeco > frenezo

aliz/o: estus bone aldoni sciencan nomon

alk/: ciklo~eno: la ekzemplo ne enhavas la koncernan vorton; ";" anstataŭ ","

alkad/o: eble "alkaldo" estus pli bona, se la hispana vorto estas "alcalde"

alkazab/o: ĉu ne "alkazaro"?

almoz/o: plejofte > plej ofte

Alp/oj: iras?; ~ismo > ~ismo.

altan/o: plejofte > plej ofte; aldonu komon post "tegmento" por eviti iom komedian difinon

alte/o: antitusaĵo > kontraŭtusaĵo

amhar/o: mi ne tre ŝatas la substantivan lingvonomon

Ar: sed "Ag" kaj "Al" mankas

arke/o: ~a: ĉu vere "arkea funkcio" kaj ne "arka funkcio"?

Asir/o: dua senco estas "Aŝur", sed artikolo estas "Aŝuro"

aspart/o: ĉu asparagino kaj asparta acido estas la sama afero

-ator/o: verŝajne la kapvorto estu montrita kiel "-ator/", ĉar tiel estas montritaj aliaj sufiksoj

Bangkok/o: prefere "Bankoko", ĉu ne?

Barbados/o: Estus utile diri ion pri la rilato inter "Barbado" kaj "Barbadoso". Ĉu Barbado kovras la tutan Barbadoson?

bet/o: ruĝa ~o: ĉu ne "B. vulgaris rubra"?

binokl/o: malnova vinjeto

blastocer/o: "Blastocerus campestri" laŭ mia vortaro

Bonesper/o: koordinatoj estas 51, 64

Buĵumbur/o: Burundio > Burundo.

buŝ/o: ~peco: ~oŝarga > ???

buter/o: ~i aperas duoble

digital/o: ~ino: C35 > C36

dir/i: ci~i: "ntr", sed sinonima kun "ciumi", "tr"

dors/o: ~antaŭa: Havante > Havanta

dugong/o: Dugong dugong > Dugong dugon

edki/o: ĉu "vulgare" anstataŭ "vulgaris"?

eksperiment/o: ~i: ĉu vere transitiva?

ekspertiz/i: la ekzemploj pri ~o povus aperi sub ~o

erc/o: kial vinjeto ĉe iuj kapvortoj, sed ne ĉe ĉiuj? cetere, kial ĝuste "plubmerco" kaj "zinkerco" meritas inkluzivon?

eskim/o: inuito ne estas sinonimo de eskimo, sed speco de eskimo

esting/i: ~iĝi: ĉu specio "estingiĝas", aŭ "formortas", aŭ "malaperas"?

eŝolzi/o: Ĉu estu "eŝolcio" en Esperanto?

etnograf/o: ~ografio > ~io

Eŭridic/o: 1 kaj 2 estas la sama senco, eble?

Eŭrop/o: eble menciu "Mez-Eŭropo" (substantivo)

fajr/o: ~aĵo <-> art~aĵo

falang/o: (F)~o estu post 4 supozeble

feldmarŝal/o: ĉu tio devas germana aŭ rusa? ĉu brita "field marshall" ne estas feldmarŝalo?

Filomel/o: en hirundon, mi pensas; la fratino Prokno iĝis najtingalo

first/o: ĉu ~a estu post 3?

fluid/o: 2: eble sendu al "etero"

foli/o: la bildoj sur paĝo 350 parolas pri "~o", kvankam la artikolo pri "folio" estas sur alia paĝo

framb/o: la bildoj de frambo kaj frakseno havas malĝustajn numerojn

funt/o: 0,453 > 0,454 (0,453 592 kg laŭ angla vortaro)

glaci/o: ~umi: sendas al nedifinita "glaceigi"

-graf/: ekzemploj estus bonaj

-gram/: ekzemploj estus bonaj

Ĝahan/o: aliloke mi legas "1592-1666"

Hebej/o: El la 23 provincoj de Ĉinio, ŝajne nur ĉi tiu mankas en PIV.

Hilari/o: En la angla "Hilary" estas nomo kun la malofta kvalito esti uzata por ambaŭ seksoj. Ĉu nur vira en Esperanto?

Hindustan/o: Kio estas Dekkano?

-id/: mankas la kapvorto "ido"

Ikar/o: kial la insulo Ikario havas mitologian vinjeton?

ileks/o: paraguayensis > paraguariensis

impon/i: Oni certe povas trovi ekzemplojn de la verbo uzata transitive: "tio ne imponas min" kaj simile.

infan/o: lakt~o kaj suĉ~o eble estas la sama afero

inuit/o: inuito estas speco de eskimo (la alia speco estas jupiko); la ekzemplo donas malĝustan etimologion de "eskimo"

irokez/o: Verŝajne estu "irokeza" kun la difino "rilata al familio de lingvoj iam parolataj en orienta Usono kaj sudorienta Kanado" aŭ simile. Tiu senco estas jam multe uzata kaj pli utila ol la senco donita en PIV2002. Se oni bezonas vorton por la senco donita en PIV2002, eble estu "iroko", kaj la difino povus esti "ano de unu el la 5 (poste 6) indianaj nacioj, kiuj formis konfederacion en teritorio sudoriente de la lago Ontario".

kadr/o: traduk~o: La difino estas malklara. Se "tradukkadro" estas "grupigo", kial estas "tri tradukkadroj"? Kiel oni nombras "grupigojn"?

kanistr/o: "= benzinujo" estas iom stranga, ĉar "benzinujo" ne estas kapvorto, sed nur ekzemplo ĉe benzino. Ĉu tio estas laŭregula?

karavan/o: Mi dubas pri la limigo al "Oriento aŭ Afriko", kaj cetere mi ne ŝatas la eŭropan vidpunkton de "Oriento".

karbon/o: klorofluor~o: eble estu "fluoroklor~o"; la vinjeto estas iom nenecesa, ĉar la tuta artikolo estas kemia, kaj la aliaj kapvortoj ne havas vinjeton

kat/o: Kial ne Felis catus aŭ Felis domesticus?

Kingstaŭn/o: la kombinaĵo -ngst- estas malfacile prononcebla kaj tre malbela, se oni prononcu ĉiun literon kun ĝia normala valoro; eble "Kinstaŭno" estus pli bona esperantigo

klin/i: ~a: Prezentanla > Prezentanta

koka/o: ~inizo: ĉu ne verbo "~inizi"?

kokakola/o: laŭ mi ĝi ne estas "speco de kolao", sed firmao kaj markonomo; se ĝi estus speco, vi devus en la difino priskribi, kiel ĝi diferencas de la aliaj specoj; mi rekomendus forigi la kapvorton

kolargol/o: Se ĉi tiu vorto estas arkaika, kiel oni nomu la aferon nun? Mi havas la impreson, ke PIV kelkfoje konfuze aplikas la mallongigon "ark." al vortoj, kiuj nomas arkaikajn aferojn, sed mem ne estas arkaikaj. Cetere, retserĉo sugestas, ke interesiĝo pri koloida arĝento kiel antisepsa substanco eble kreskis lastatempe.

kolb/o: Supozeble temas pri sportaj kaj policaj pafiloj kaj ne nur pri armeaj, do eble la vinjeto ne helpas.

kolbas/o: 2 Ĉu la vorto "eksplodforno" estas ie difinita?

koloni/o: 9 povus havi zoologian vinjeton anstataŭ biologia

Kolos/o: La Londona Biblio ne havas la vorton "kolosanoj", sed "koloseanoj", do aŭ forigu la indikon "N", aŭ ŝanĝu la kapvorton al Kolose aŭ Kolose/o. (La Londona Biblio havas la neesperantigitan formon "Kolose".) Mi emas konsenti, ke "Koloso" estas pli bona formo ol "Koloseo", ĉar la "e" estas gramatika finaĵo, kiu ne konserviĝas en aliaj lingvoj, kaj konfuzo kun "koloso" (giganto) ne estas pli probabla ol konfuzo kun "Koloseo" (la cirko en Romo). Tamen, eĉ preferante la formon "kolosanoj", oni ne prisilentu la formon "koloseanoj", kiu estas ĝis nun pli multe uzata, do eble oni aldonu al Kolose/o duan sencon "(evi) = Koloso" aŭ simile.

konferenc/o: kulmin-~o: Ĉu tio estas pintkunveno?

konfes/i: ~preni: La verbo havas indiko "tr". Kio estus la objekto? Mankas ekzemploj.

konifer/oj: Pinopsidae > Pinopsida

kopal/o: Amerika ~o: Hymenea > Hymenaea

kramp/o: 4 Eble referencu al "ĉiro" kaj klarigu la diferencon.

kran/o: pinĉ~o: Referencu al "pinĉfermilo".

kromleĥ/o: Megalito estas ŝtonego, do kiel megalito povas konsisti el altaj menhiroj? Cetere, kial la menhiroj estas "pli-malpli" altaj?

line/o: dudrata ~o: Kial ĝi devas esti "granddistanca", kaj granda kompare kun kio? Kiel oni nomas malgranddistancan dudratan lineon?

lud/i: ermit~o: supozeble nur la dua senco de "solitero"

lum/o: nord~o: supozeble ne inkluzivas la sudan version

magnetosfer/o: Mi pensas, ke pli bona difino estus "Regiono ĉirkaŭ planedo, en kiu ŝargitaj partikloj estas regataj de la magneta kampo de la planedo". La nuna ekzemplo estas malbona. Eble pli bona ekzemplo estus: "La ~o protektas Teron kontraŭ la Suna Vento".

Makadam/o: la ekzemplo sub "makadamo" povus esti sub "makadami"

Makiavel/o: miaj fontoj diras 1527 anstataŭ 1525

marmor/o: ~i kaj ~umi ŝajnas preskaŭ samaj

marŝ/i: ~o 4: kiaj reguloj por tiu konkurso?

mat/o: kolizi~o kaj ŝtop~ego ŝajnas preskaŭ la sama afero

medicin/o: jur~o: ĉu eble "jura fako" anstataŭ "medicina fako", se mi ĝuste komprenas la difinon?

Meklenburgi/o-Antaŭpomeri/o: Eble la artikola kapvorto estu "Meklenburgi/o", por ne sugesti, ke "antaŭpomeri" estas radiko aŭ parto de la sama radiko (vidu ĉe "Pomeri/o"). Eble la kapvorto estu eĉ "Meklenburg/o".

mil: el~o enestas duoble

min/o: sub~i: Mankas io en la difino.

Mnemozin/o: laŭ miaj fontoj, diino kaj patrino de la muzoj

morel/oj: kial plurale?

morfem/o: ~iko, ~oscienco: supozeble nur la dua senco de "morfologio"

Morgan/o: centi(m)~o > centi~o

mugil/o: Mugiloides > Mugiloidea

mult/a: ~opo: De "multopo" referencu al "multipleto", kaj inverse, ĉar la difinoj estas tre similaj. Eble eĉ temas pri la sama afero.

mur/o: ĉirkaŭ~igi: ĉu estu "ĉirkaŭmuri"?

musk/oj: La plurala kapvorto estas iom stranga, kiam la ekzemplo montras singularon, kaj cetere la vorto "musko" en tiu frazo ne signifas "specion el la klaso Musci".

muŝ/o: komunaj > oftaj

nepr/e: ~i: tr > ntr

nerv/o: ~oj: 3?

nombr/o: acid~o: Kiam mi serĉis en la reto pri tio, mi trovis nur difinojn, laŭ kiuj temas pri "mg KOH/g", do pri miligramoj de KOH, ne pri milimoloj.

nord/o: (N)~isto: Laŭ mia kompreno, la nordaj ŝtatoj ankoraŭ ne estis difinintaj sian politikon pri sklavismo, kiam komenciĝis la konflikto. Mi supozas, do, ke ne ĉiuj nordistoj estis kontraŭ sklaveco, kaj eble estus pli bone ne mencii tion en la difino. (N)~io: Eble ne indas mencii la Feroajn Insulojn aparte; ja Alando kaj Gronlando ne estas menciitaj.

not/o: Bildo por duonnoto, kvaronnoto, kleo, ktp estus utila, se ĝi ne jam enestas ie.

numulit/o: La difino kaj ekzemplo de "numulitoj" estas iom surprizaj.

OMS: En Monato oni uzas "MOS" (Monda Organizaĵo pri Sano).

oportun/a: ~o: Mi dubas, ĉu la senco "favora okazo" estas imitinda, kaj ĉu la dua (zamenhofa) ekzemplo montras tiun sencon: "pro persona gloramo aŭ favora okazo" ne havas multe da senco por mi.

orcin/o: la difino estas iom ridinda

orient/o: ~a enestas dufoje

ost/o: ~ino: Se "ostino" estas "ark.", kiel oni nomas tion nun?

paĉini/a: eble anatomia anstataŭ medicina vinjeto

palium/o: eble kristana vinjeto anstataŭ historia, sed la kutimo plu ekzistas, aŭ "portis" anstataŭ "portas"

palm/o: difini palmon kiel "arekacon" kaj poste difini "palmojn" kiel "arekacojn" ŝajnas iel redunde!

pand/o: melanoleucus > melanoleuca, eble

papag/o: ~eto: Se temas pri specio, kio estas ĝia scienca nomo? Se ne temas pri specio, ne estas klare, ĉu "longvosta" kaj "belkolora plumaro" estas esenca parto de la difino, aŭ kroma informo. Eble la difino devus esti: "Eta ~o kun longa vosto kaj belkolora plumaro el Azio, Afriko, Aŭstralio aŭ S Ameriko, ofte tenata en kaĝo." Tiel estus klare, ke papageto laŭdifine havas longan voston kaj belkoloran plumaron.

paper/o: mon~o: Bileto > Monbileto

pendol/o: Mi pensas, ke en aliaj lingvoj oni nomas "sekundopendolo" pendolon kun dusekunda periodo.

pentametr/o: 2 Ses-era > Kvin-pieda

perĉ/o: cernua > cernuus (eble)

permeabl/a: absoluta ~o: Estus utile doni la unuojn.

permitiv/o: Estus utile doni la unuojn.

persekut/i: Eble mi tro pensas laŭ angla juro, sed "akutizo" pensigas min pri krima tribunalo, dum ŝuldi monon ne estas krimo, do debitoron oni "procesas", ne "persekutas", ĉu ne?

ping/o: perkut~o: Ĉu tio estas la sama afero kiel senco 2 de "nadlo"? Ĉiuokaze, referenco inter ili estus utila.

pipr/o: La difino uzas la vorton "~arbusto", sed la kapvorto estas "~oarbusto".

Piron/o: 200 > 300

pont/o: rul~o: vicoj > vinĉoj (eble)

presbit/o: komunaj > oftaj

Prok/o: en najtingalon, mi pensas; la fratino Filomelo iĝis hirundo

proksim/a: ~o > mal~o

propr/a: 1: ~ a opinio > ~a opinio; ~aĵo: 2: la ekzemplo "la saĝulo portas kun si sian tutan ~aĵon" ne kongruas kun la difino de "proprietaĵo"; eble la difino estu "Posedaĵoj" anstataŭ "Proprietaĵo"

prote/o: Proteus anguineus > Proteus anguinus (eble)

protruberanc/o: 2: Ĉu la sama afero kiel prominenco? Se jes, verŝajne la vorto "prominenco" estas preferinda.

prus/o: En aliaj lingvoj oni aplikas la vorton "prusa" kaj al la germana ŝtato de la 19-a jarcento kaj al la antikva balta popolo, kiu loĝis supozeble en la sama loko. Mi supozas, ke ambaŭ sencoj eblas ankaŭ en Esperanto. Mi pensas, ke mi legis pri la prusa lingvo, kiu malaperis ĉirkaŭ 1700, ĝuste en Esperanto.

puŝtu/a: Gugloserĉo pri "puŝtua" donis 3 rezultojn; gugloserĉo pri "paŝtua" donis 7340 rezultojn. Ŝajne ankaŭ en la angla, franca kaj germana la formoj kun A estas preferataj.

rad/o: tipopresa ~o: "tipopresa ricevilo" ne estas difinita; balanc~o: la difino eble eraras; ĉu temas pri la rado, kiu oscilas?

raŭvolfi/o: Rauvolfia > Rauwolfia (eble)

refraktor/o: malĝusta vinjeto; kaj la difino ŝajnas aludi mankantan sencon de "reflektilo"; supozeble temas pri teleskopo kaj ne pri lampo

retin/o: ~oloido: eble estu ~oido

revolver/o: mankas vinjeto

rikan/i: La vortoj "ridaĉi" kaj "akresona rido" sugestas, ke temas pri sono, sed la ekzemploj apenaŭ subtenas tion. Eble la signifo devus esti vizaĝesprimo. Ĉu eblas aŭdi ies rikanon?

rob/o: trot~o: Necesus priskribi la formon aŭ precizigi, kion signifas "trabutiki ks", sed verŝajne oni forigu la kapvorton.

robr/o: Mi pensas, ke la signifo estas "aro da partioj", ne "ĉiu el la partioj".

rok/o: metal~o: Kion signifas "agresa" en la difino, kaj ĉu tiu senco de "agresa" estu aldonita? Verŝajne oni plibonigu la difinon, ĉar mi dubas, ĉu eĉ homoj el la sama kulturo multe konsentus pri la "agreseco" de muzikaĵo.

rostr/o: Proboscidea > Proboscide

sabl/o: La tria senco havas alian sencon kaj alian etimologion, do verŝajne ĝi estu en aparta artikolo. Tamen, ĉu la vorto estas uzinda? Temas pri la koloro de "zibelo".

savart/o: la proksimuma kaj preciza valoroj estas interŝanĝitaj

Sigismond/o: estu Sigismundo

sign/o: kap~i: ĉu transitiva? mankas ekzemplo

signatur/o: ~i: verŝajne transitiva

sile/o: kvankam ambaŭ difinoj estas por mi malklaraj, mi suspektas, ke "sileo" kaj la muzika senco de "selo 3" estas la sama afero; en tiu okazo estu referenco inter ili

silici/o: par~ato: "epidoto" mankas

simfalang/o: Synphalangus > Symphalangus

sinhal/o: Estu la sinhala lingvo parolata de sinhaloj, mi pensas.

sinost/o: Mi pensas, ke "synostosis" estas malsano, en kiu la kranio kreskas en stranga maniero pro sinosto tro frue formita.

Siri/o: la siria estas orienta (ne "U") dialekto de la aramea

skombr/o: ~oidoj: Scombroides > Scombroidea

skrib/i: trans~ado: Kial "3"?

sku/i: ek~o: La ekzemplo kun "raviĝanta kvakero" estas ne tre bona, mi pensas, ĉar kvakeroj normale ne kondutas tiel, kvankam alia grupo, la usonaj "shakers", kondutas tiel, kaj tiu grupo estis influita de kvakerismo, laŭ mia kompreno.

stegocefal/oj: Stegocephala > Stegocephali (eble)

sternorink/oj: Sternorhyncha > Sternorrhyncha

stilet/o: Kio estas la diferenco inter stileto 1 kaj grifelo 1?

stilz/oj: Ĉu longaj kruroj anstataŭ longaj piedoj?

strek/o: segado~o: Mi ne komprenas la difinon. Ĉu temas pri la dikeco de segilo?

strikn/o: ignacii > ignatia/ignatii

strofant/o: Strophantus > Strophanthus

sub: ĉi-sube > ĉi-~e

sukcen/o: ~ato: aldonu vinjeton

suker/o: ~ato: aldonu vinjeton

sup/o: jogurt~o: Refreŝiga > Malvarma

ŝtip/o: 3 Eble "ŝtipo" povas signifi "stultan homon", sed neniu el tri ekzemploj klare montras tion.

Tales/o: miaj fontoj diras ?624 anstataŭ 640

tamul/o: mi suspektas, ke la formo "tamilo" estas multe pli ofta

teknologi/o: 2: Etnologia?

temper/i: Kial la radiko estas verba, kaj kial netransitiva? Ĉu oni havas ekzemplon?

Tibisk/o: La difino pli bone aplikiĝus al la rivero Tiso. Tibisko ne fluas tra hodiaŭa Hungario.

tiksotrop/a: pli > malpli

Tit/o: ~o-Livio: Aliaj verkoj diras 59 a.K.-17 p.K.

Toriĉel/o: la datoj estu 1608-1647

trematod/oj: Kelkaj fontoj parolas pri klaso Trematoda kaj ordo Termatodea.

truk/o: ~i: Ne estas klare, kia estas la objekto de la transitiva verbo. Ekzemplo helpus.

tuk/o: Al mi tute ne estas klare, al kia objekto mi apliku la vortojn "mantuko", "telertuketo" kaj "tualettuko".

tukan/o: Rhamphastos > Ramphastos

tur/o: sonoril~o: Ĉu tio vere ne enhavas sonorilojn, aŭ ĉu la difino de "belfrido" estas reverkenda por mencii la sonorilojn?

turt/o: Laŭ iuj (ekzemple Wouter Pilger) ankaŭ la aliaj specioj de g. Streptopelia estas turtoj, ekzemple turka turto (Streptopelia decaocto).

urtik/o: ~i: Kial ne transitiva?

Utnoa: Ĉu tiu nomo estas inventita de Abel MONTAGUT, aŭ ĉu ĝi jam ekzistis antaŭe?

vesel/o: La difino ŝajnas priskribi nacilingvan vorton, ne Esperantan. Ĉu "veselo" vere estas "malnova nomo" en Esperanto? Kiom malnova? Supozeble ne pli malnova ol la lingvo mem! Kaj "ankoraŭ uzata en naciaj nomoj" estas vere enigma, se temas pri Esperanta vorto. En kiuj naciaj lingvoj oni "ankoraŭ" uzas Esperantan radikon en nomoj de maroficiroj?

Malgravaj korektoj eble jam faritaj en PIV2005

abstrakt/a: ~eco: eco > ~eco

adenozin/o: artikolo mislokita

adverb/o: ks: bele, fuŝe, hejme, ĉiutage, multe. > ks, ekz. "bele", "fuŝe", "hejme", "ĉiutage", "multe" ks.

aer/o: 3: ), > ); 4: stranga ':'

afer/o: Ĉio > Io; la sago en senco 1 devus esti mano

Afrik/o: mankas punkto ĉe la fino de la artikolo

p52: en bildoteksto, stadiformokun > stadioformo kun

agent/o: .: > :

agit/i: la sago en senco 2 estu mano; stranga '.' antaŭ "~ado"

agres/i: tono > tono,

agvara/o: artikolo mislokita

Akademi/o: kroma linifino

akapar/i: ~ istoj > ~istoj; povojn > povojn.

akcept/i: 3 (iu, iun) > (iu iun)

akile/o: mankas deŝovo; plejofte > plej ofte

aks/o: kelkafoje > kelkfoje; 2 akso > ~o

aktor/o: ~i ; > :

akuŝ/i: (tr)1 > (tr) 1

al: 5 goje > ĝoje; ~iĝi: "li" estu kursiva; III- paroli > ~alparoli, kaj mankas 3 komoj

al/o: 4 mankas '.'; frog~o: sendu al "frogo", ne al "alo"

albigens/o: mankas ':'

aleŭrit/o: movu al pozicio antaŭ "aleŭrodo"

alod/o: ): > ).

alt/a: 5 Ĉu vere "Ĉ. de la Komunumoj"? Mi kredis, ke temas pri Ĉambro de la Ordinaruloj?; ~o: ĉu "la" estu kursiva?

alun/o: stranga '~' en "~i"

am/i: 3 mangaĵojn > manĝaĵojn; ~o 1 refresiĝu > refreŝiĝu; stranga komo posto "~aĵisto"

Amorid/oj: artikolo mislokita

-anc/: stranga '-'

angor/o: stranga '~' en "~a"

Anĥiz/o: artikolo mislokita

-ant/: stranga '-' en "-~e"

Antigvo-Barbud/o: interŝanĝu kun sekva artikolo

aper/i: 1 fendo. > fendo,

Atena: artikolo mislokita

aŭstr/o: (A)~ujo > ~ujo; ~ > (A)~ plurfoje

Avest/o: stranga "~a"

bakteri/o: sapro~o: ~ > sapro

Baptist/o: stranga ')'

bastion/o: 'l' anstataŭ '1'

bedaŭr/i: ~inde: mankas punkto

belorus/o: stranga ')'

Bermudoj: > Bermud/oj

bon/a: ~eco: eco > ~eco

Borome/o: lnsuloj > Insuloj

burk/o: artikolo mislokita

c: mankas linifino

cerami/o: artikolo mislokita

cian/o: II- ~

citoskelet/o: artikolo mislokita

civiliz/i: ~ iteco > ~iteco

Ĉestr/o: artikolo mislokita

dehisk/i: ~a(d)o > ~(ad)o

diploid/a: artikolo mislokita

duz/o: artikolo mislokita

ek/: ~i: 2 estu dika

ekonomi/o: plan~o: > plan~o.

eledon/o: mankas indiko pri zoologio

emerit/o: 1 sen 2

En-Dor: artikolo mislokita

epigin/a: artikolo mislokita

epipaktido/o: aldonu vinjeton

Erat/o: artikolo mislokita

esprim/i: mankas '1'

eŭfaŭzi/o: artikolo mislokita

event/o: mankas linifino

fe/o: stranga "~a"

fen/o: stranga '-' en "-C6H4-"

filipendul/o: mankas vinjeto

fleksi/o: mankas deŝovo

flik/i: aĵo > ~aĵo

flor/o: buter~o: mankas punkto post "Leontodo"

flustr/i: stranga "~a"

form/o: retro~i: ~o n > ~on

fototipo/o: gazeto libro > gazeto, libro

franc/o: mankas spaceto antaŭ ~igi

Fuĝjan/o: artikolo mislokita

fung/o: muskardin~o: ~on > muskardinon

furunk/o: mankas vinjeto

fusten/o: mankas vinjeto

Gelf/o: mankas linifino

Gerion/o: artikolo mislokita

GDR: artikolo mislokita

Gelf/o: mankas linifino

Gvine/o: Gvineo > ~o

ĝen/i: sen~aĉa: m > M

hav/i: sen ~igi > sen~igi

herb/o: eto > ~eto

hercini/a: H~a > (H)~a

hes/o: stranga komo post ~ujo

holding/o: 1 sen 2

-il/: mankas '-' ĉe artikoloj 2 kaj 3

-in/: alia speco de '-' ĉe artikoloj 2 kaj 3

-int/: malĝusta speco de '-' plurfoje

invent/i: ~ oj > ~oj

kamlot/o: aldonu vinjeton

kaos/o > kaoso

kapotast/o: artikolo mislokita

klematin/o: arbo > ~arbo

komerc/i: ~aĉi: Malhonesti~i > Malhonesti ~i

komisi/i: ir~o: lro > Iro

kompren/i: sub~i: Mankas '.' post "neesprimitan".

komut/i: ~isto: fervoja vinjeto estu post 1

konfidenc/i: ~i: diri > Diri

kontest/i: ~(ado) > ~(ad)o

kontumac/o: ~a > ~a.

kornet/o: trumpeto > trumpeto.

krad/o: paŝ~o: Ligna~o > Ligna ~o

krizolit/o: Mankas vinjeto.

kuraĝ/a: sen~a: ~ on > ~on

kurs/o: ~i > ~i.

leter/o: frajto~o > frajto~o.

limonad/o: stranga '~'

litov/o: (L)~io: stranga komo

livon/o: (L)~io: stranga komo

lu/i: vic~igi: logejo > loĝejo

manĉur/o: stranga '~'

mard/o: M~o > (M)~o

markgraf/o: margraf/o > margrafo

maskerad/o: , > .

medol/o: 4: ĉu estu a) kaj b) anstataŭ 1 kaj 2?

minoritat/o: neplenaĝeco > Neplenaĝeco

miserikord/o: eble estu religia vinjeto, aŭ eĉ kristana

nepa/o: mankas vinjeto

-on/: malĝusta speco de '-' ĉe artikolo 1; mankas '-' ĉe artikoloj 2 kaj 3

ond/o: ~(ad)i, > ~(ad)i

opal/o: eska > ~eska

oz/o: mal simpla > malsimpla

pendentivo/o: nur unu senco, sed numerita

pet/i: 2: mi~as > mi ~as

plantag/o: akvo~o: stranga '~'

ploid/o: du~ulo: du~a > Du~a

port/i: ~anto: ambaŭ sencoj indikas "SIN. vehiklo 2"; ĉe vehiklo nur "Portanto 2" estas indikita

poŝt/o: ~estro: ~oficejo > ~oficejo.

predikat/o: stranga '~'

Satan/o: (s)~o havas strangajn ()

sav/i: S~onto > (S)~onto

se: ĉu estu spaceto antaŭ "...", aŭ ne, ĝenerale?

sekretari/o: S~o > (S)~o

strudel/o: strudlo > strudl/o

ŝtud/o: 1 sen 2

tendr/o: Mankas vinjeto.

trab/o: ~eto: malgranda > Malgranda

tranĉe/o: 2: pli Konstrutekniko ol Arkitekturo

tren/i: ~aĵo: ~aĵon-el > ~aĵon el

trud/i: en ~ulo > en~ulo

-uj/: stranga 'l' en -land

-ut/: mankas '-'

Korektoj jam faritaj en NPIV-Korektendoj.pdf

p1: Estas interese, ke oni ŝanĝis la titolon al "La nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto". Pli normale estas uzi la saman titolon por dua eldono de la sama verko, kaj la elektita titolo kreas problemon por estontaj eldonoj. Kiel oni mallonge nomos ĝin? Jam aperis la mallongigoj NPIV kaj PIV2. Laŭ mi la dua estas pli bona, ĉar ĝi ebligas paroli pri PIV ĝenerale, pri PIV1 kontraste kun PIV2, kaj ankaŭ pri eventuala PIV3.

aboc/o: ~libro > ~olibro [de SD]

abutment/o: du ekstremoj de ponta arko > flankoj de arko, ponto aŭ volbo; -> apogarko

acidometr/o: denson > koncentritecon [aŭ eble "relativan denson", se tiu termino estus difinita en la vortaro]

aĉet/i: birdojn > ~i birdojn

admir/i: 2: La antaŭlasta ekzemplo ne montras ironian uzon de "admiri"; malfelicon > malfeliĉon

afeli/o: malproksima al > malproksima de

agronom/o: dufoje aperas "formita" ŝajne kun la senco "trejnita"

aĝ/o: grand~a 2: havas "=" kaj ankaŭ difinon

akaci/o: ĉu vere "Senegalia akacio", se eĉ la lando povas nomiĝi Senegalo?

akcel/i: ~ilo: kvanton da > kvanton de; mal~ado: movaĵo > movado

akcesor/a: ~aĵo: aktiveco > agado

akcidenc/o: kontingente > kontingence

akrid/o: ĉu "Acrididae" kun nur du I

akromat/a: stranga vinjeto?

albatros/o: Ĉu ne estas diversaj specioj?

Aldebaran/o: Taŭri > Tauri

aleron/o: Forigu la vorton "diversmaniere". Mi pensas, ke normala alerono estas movebla en nur unu maniero.

aline/o: distingita > ofte distingita

alumini/o: ~a: ~aj > ~a

Amerik/o: Nord-~o. Sud-~o Cent- > Nord-~o, Sud-~o, Centr-

anarik/o: eble "Anarhichas" kun unu R

-ar/: se la kemia vortero estas prefikso, eble estu "ar/."

arb/o: vom~o: skrikno > strikno

argiop/o: kial "A."?

Ari/o: mia angla vortaro diras "?250-336"

batokrom/a: de la violo > al ruĝo

bir/i: ~o: ĉu la difino estas ĝusta? "preciza determino de direkto" same aŭ pli bone kongruus kun la ekzemploj

bleni/o: "Blennioidea" laŭ mia vortaro

bomben/o: artikolo mislokita; la du specioj ŝajnas interŝanĝitaj

bosveli/o: ĉu Boswellia?

bul/o: or~o: ~bulon > or~on

ĉuvaŝ/o: En la paĝangulo (p213) estas "ĉuvaso" anstataŭ "ĉuvaŝo".

did/o: cucculatus > cucullatus

dioram/o: 1: stranga vinjeto

drat/o: fando~o: sendas al "fandaĵo 3", kiu ne ekzistas

dril/o: eble leucophaeus anstataŭ leucocephalus

divid/i: kapvorto "~a" dufoje

edz/o: ~igo: sendas al ge~iĝo, kiu mankas

egal/a: rand~igi: ~o > rando

elateri/o: sendas al ... elaterio!

emetik/o: stibia -> antimona

erizif/o: Erisiphe > Erysiphe; Erisiphales > Erysiphales

evipan/o: ĉu temas pri specifa ĥemiaĵo, aŭ iu ajn "injektebla anestezilo"??

Faetono/o: (f~o) > (f)~o

falarid/o: arundinaceae > arundinacea

falarop(opd)/o > falarop(od)/o

falk/o: "migra ~o" duoble

fer/o: ~aĵisto: aĵojn > ~aĵojn; ~ato: HFeO4 > H2FeO4

fles/o: Platichtys > Platichthys

ftir/o: Pthirus > Phthirus

gravur/i: lum~o: Gliptiko > Fotogliptiko

Graj/o: malĝusta homo, mi pensas: estu Louis Harold Gray (1905-1965)

Grenland/o: Grenlando > Gronlando

gvajak/o: ~olo: aliloke mi legis "C7H8O2"

herez/o: ~ero > ~eco

hipopotam/o: Chaeropsis > Choeropsis

hipsokrom/a: de la ruĝo > al bluo

hok/o: En la paĝangulo (p445) estas "koko" anstataŭ "hoko".

Honolat/o: > Honorat/o

Hubl/o: 1924 > 1953

humul/o: japana > japonicus

Ĥajbar/o: supozeble la sama pasejo kiel Kajbaro, sed neniu difino referencas la alian

ibis/o: Treskiornis > Threskiornis (eble)

ide/o: ~ologo: ~io > ~ologo

intern/a: Enhavanta -> Enhavata

izomorf/a: ~a > ~ia

jol/o: mankas vinjeto

Jork/o: ~a: Estis utile doni la nomon de la kabo. Ĉu "Kabo Jorka" aŭ "Jorka Kabo"?

kaf/o: lakto~o: ĉu ne kun multe da lakto?

kafr/o: Se tiu vorto estas arkaika, kio estas la moderna nomo de tiu popolo?

kalkul/i: ~o: mankas "kalkulo" en la lasta ekzemplo de senco 2

kankr/o: Canbarus > Cambarus; leptodactylon > leptodactylus

kapibar/o: Hydrocoerus > Hydrochoerus

kapt/i: muŝ~ulo: Muscicapta > Muscicapa

kara/o: fitoj > ~fitoj; Charophycae > Charophyceae; Charophycae > Charophyta

karbunkl/o: la difino surprizis min, ĉar mi pensis, ke "karbunklo" estas absceso, ne malsano kaŭzanta abscesojn

kataliz/i: mem~o: ~o, kiu estas kaŭzata de produkto de la reakcio

Katon/o: ~o el Utiko: miaj fontoj diras 95 anstataŭ 93

kel/o: onif > oni

Kelvin/o: mortis en 1907

ket/o: la ekzemplo "~ozo" estas en malĝusta loko

kiŝ/o: "quiche" estas ofta vegetara manĝaĵo mialande; laŭ mi la karakteriza ingredienco estas ovoj, ne lardo

klad/o: klado 2 estas "= (ark.) filumo 2", sed filumo 2 estas "(evi) = klado 1". Cetere, verŝajne estu "(ark.) =" anstataŭ "= (ark.)", kiel aliloke

klistron/o: Se eble, reverku la difinon por pli klare esprimi la funkcion aŭ celon de ĉi tiu aparato.

klopod/i: 1 _iu > ĉiu

knik/i: se ĝi vere estas "tr", ekzemplo kun objekto estus utila, ĉar la difino ŝajnas netransitiva

koan/o: choane > choana

Kong/o: Ĉu ne ankaŭ rivero?

konsili/o: Laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, eldonita en Esperanto de UN, temas pri "Sekureca Konsilio", ne pri "Konsilio de Sekureco". Ankaŭ Monato uzas la esprimon "Sekureca Konsilio".

kovr/i: libro~o: eble oni celis "libro~ilo" [de SD]

kriz/o: mon~o: aldonu vinjeton

Krizeis: Mi dubas pri la difino. Komparu kun Brizeis.

kungfu/o: Mi iom dubas, ĉu ĉina batalarto povas esti "parenca al" japana batalarto. Karateo kaj kungfuo eĉ ne tre similas, laŭ mi, kvankam ambaŭ havas tre diversajn formojn. Cetere, eble "kunfuo" estus pli bona nomo en Esperanto.

labferment/o: "Vd labo" aŭ forigu la artikolon

lamp/o: lut~o: Hodiaŭ supozeble ne plu "plej ofte hejtata per benzino", aŭ ĉu elektra lutlampo ne plu estas lutlampo?

led/o: sved~a: Se temas pri la malglata ledo nomata "suede" france kaj angle, mi pensas, ke ĝi normale estas el ŝafa ledo. Cetere, mi ne ŝatas la vorton "delikate" en la difino, ĉar ĝi estas tute ne preciza. Kiel oni rekonas, ĉu ledo estis "delikate" pretigita?

lept/o: Trombidula > Trombicula

leptinotars/o: termpomo > terpomo

lern/i: ~ema: "Diligenta." ne ŝajnas kompleta difino.

lili/o: ~opsidoj: Liliopsidae > Liliopsida

limne/o: Limnaea > Lymnaea (eble)

lip/o: lepor~o: eble medicina anstataŭ anatomia vinjeto

Logan/o: M. > J. H. (James Harvey)

longitud/o: ascencio > ascensio

Lukreci/o: Lucrecius > Lucretius

lun/o: ~arko: la difino ŝajnas dubinda, kaj kion signifas "unua, lasta ~arko"?

maĉ/i: re~uloj: Kial Solenodontes? Ĉu ne Ruminantia?

makaron/o: el amandoj aŭ kokoso

man/o: kvar~uloj: Temas pri la "antropomorfoj" difinitaj sub "antropo", ne pri la "antropomorfoj" difinitaj sub "antropomorfa". Tio estas iomete konfuza.

manat/o: Trichecus > Trichechus

megalit/o: eble aldonu vinjeton

mekanik/o: aplikata ~o: eble ~o 2 anstataŭ ~o 3

melopsitak/o: Melopsittachus > Melopsittacus; ondulatus > undulatus

Mendelev/o: heliumo mankas en la tabelo

ment/o: Indus mencii iujn speciojn, kiuj estas vaste kultivataj kaj jam havas Esperantajn nomojn laŭ aliaj vortaroj: Mentha arvensis = kampa mento (Butler, Krause); Mentha piperita = pipra mento (Butler, Krause), pipromento (Benson, Fulchar & Long, Wells); Mentha spicata = spika mento (Butler), spikmento (Benson), verda mento (Krause, Wells).

Mesidor/o: la deka monata, mi pensas

miel/o: Nektaro 2 > Nektaro 4

migdal/o: Mankas la scienca nomo de la specio. Eble ĝi aperu ĉe "prunuso".

morv/o: "maleo 4" ne ekzistas; ĉu "maleo 3"?

mustel/o: mar~o: Mustellus mustellus > Mustelus mustelus

nap/o: brasik~o: Napobrassicus > Napobrassica

nest/o: salagan~o > salangan~o

objekt/o: cel~o: ~ata > celata

ok/o > Ok/o

ostrakodermo/j > ostrakoderm/oj

otari/o: Otareidae > Otariidae

papilion/o: Guglo ne konas la vorton "Iphicstes"!

paroniki/o: Paronichya > Paronychia

pene/o: Paeneus > Penaeus

pierid/o: Pierididae > Pieridae

pigo: estu "pig/o"

Pikard/o > pikard/o

pin/o: ~opsidoj: Pinopsidae > Pinopsida

primat/oj: 'Mankas kiel kapvorto "primat/oj" (ordo de mamuloj), kvankam tiu termino troviĝas en pluraj difinoj (lemuro, simio, hom/edoj, ktp). Ĝi estus sur p. 917.' [de JB]

psi: la difino diferencas de la difinoj de aliaj grekaj literoj, kaj la kapvorto ne estas presita kursive

pteraspid/o: Pteaspidomorphi > Pteraspidomorphi

reel/a: -> imaginara, kompleksa

skrofulari/o: Scrofularia > Scrophularia (eble)

taraksak/o: oficina ~o: officinalis > officinale

-tom/o: > -tom/

Unikod/o KOMP (Unicode) Universala signaro, difinita por enhavi la signojn de ĉiuj normaj signaroj k la signojn bezonatajn por ĉiuj homaj lingvoj. -> Askio.

p1262-1264: Agentino > Argentino; Burundio > Burundo (aŭ korektu aliloke); Domingo DM > Domingo DO; Libano aperas duoble; Omano ON > Omano OM; Saŭd-Arabio > Saud-Arabio (aŭ korektu aliloke); Sudano SD mankas; TajIando > Tajlando; Turkmenio aperis duoble (la ĝusta kodo estas TM).

La listo de landonomoj tute ne estas utila, se oni ne redaktas ĝin por doni rekomendindajn formojn. Se oni volas fari tion, bonvolu rigardi, kion faras Monato: oni sekvas la rekomendojn de la Akademio, esceptante nur la nomojn, kiuj montriĝis neakcepteblaj por granda nombro de esperantistoj. Sekvante tian politikon, oni kontribuas al utila unueco.

Ne-PIV-aj vortoj

Mi ne proponas, ke oni aldonu la sekvajn vortojn al PIV. Mi simple notis ilin dum legado, ĉar ili ŝajnis interesaj.

aĵur/o. [...] ~i: [...] 2 Impresi kiel ~o: anstataŭ branĉoj, fera krad' ~as ["Orangutango" de R. Rossetti, muzikigita de Kajto]

arb/o. [...] lof~o. Peco da ligno, naĝanta en la akvo k fiksita je kelka distanco ĉe la flanko de kanoto por malhelpi ĝian renversiĝon: la kanoto deĵetis la lof~on, por pli rapide antaŭeniĝi [MARO1, p. 38]. Verŝajne "balanciero" en PIV2 estas la sama afero.

baj/o (evi) Golfo aŭ laguno: la internon de la ~o oni ja ne povis superrigardi de sur la kanoto [MARO1, p. 32].

bras/o. [...] ~i: [...]: la "Lucy Evans" nun surmetis ĉiujn velojn, brasis kaj kuris dum iu tempo post la fugintoj [MARO1, p. 53].

fug/i (ark.) Fuĝi.

tran/o. Oleo farita el la graso de diversaj marbestoj, speciale balenoj, uzata en la fabrikado de margerino k sapo, k kiel ŝmiraĵo [de: der Tran; en: train oil]: elkuiri la malpuran malbonodoran ~on [MARO1, p. 11].

MARO1 = La ŝipĉarpentisto, Heroldo de Esperanto, Köln, 1928