Grupoj de nomoj de kemiaj elementoj


La superrigardo pri la deveno de la nomoj de kemiaj elementoj montras grupojn de etimologie similaj nomoj. Jen kelkaj el tiuj grupoj:

Longe konataj elementoj:

Kelkaj elementoj estas konataj jam tiom longe, ke ilia malkovrinto ne estas konata aŭ tute ne determinebla, kvankam kompreneble ilian elementecon eblis konstati nur post la establo de la teorio de atomoj, atribuata al Dalton (1766-1844). Foje elemento ricevis la nomon de miksaĵo aŭ alojo, en kiu ĝi estis la precipa parto. Tiuj longe konataj elementoj estas:

6 C karbono
16 S sulfuro
28 Ni nikelo
29 Cu kupro
33 As arseno
47 Ag arĝento
50 St stano
51 Sbantimono
78 Pt plateno
79 Au oro
80 Hg hidrargo
82 Pb plumbo
83 Bi bismuto

Antimono kredeble estis malkovrita en la mezepoko, ĉirkaŭ 1450, de la alkemisto Basil Valentin. Nur en 1669 sekvis fosforo (H. Brand), kaj nur en la 18a jarcento pliaj elementoj.

Elementoj nomitaj laŭ mineraloj

elemento malkovromineralo
4 berilio 1828 berilo
12 magnezio 1808 magnezo
25 mangano 1808 magnesia (nigra), MnO2
33 arseno 1774 de la araba "sernik"?
40 zirkonio 1789 zirkono
48 kadmio 1817 cadmia
62 samario 1879 samarskito (de Samarskij)

Elementoj nomitaj laŭ spektra koloro

Ĉirkaŭ 1860, Bunsen kaj Kirchhoff eksperimentis analizante la spektron de flamoj bruligantaj diversajn substancojn. Per tio ili malkovris rubidion kaj cezion, kiujn ili nomis laŭ la koloro de la koncerna spektra linio, uzante (Latinajn) kolornomojn. Simile agis Crookes en 1861 pri talio kaj Richter kaj Reich en 1863 pri indio.
37 rubidio "malhele ruĝa"
49 indio (indigo)
55 cezio "lazura"
81 talio "verda sproso"

Elementoj nomitaj laŭ geografiaj objektoj

Elemento Objekto Malkovrinto, jaro
31 galio Francio ("Gaŭlio")Lecoq de Boisbaudran 1875
32 germanio Germanio Winkler 1866
39 itrio Ytterby Mosander 1843
44 rutenio Rusio ("Rutenio")K. K. Klaus 1844
63 eŭropio Eŭropo Demarçay 1896
65 terbio Ytterby Mosander 1843
67 holmio Stokholmo Cleve 1879
68 erbio Ytterby Mosander 1843
69 tulio Grenlando ("Tuleo") Cleve 1879
70 iterbio Ytterby Marignac 1878
71 lutecio Parizo Urbain 1907
72 hafnio Kopenhago pluraj, 1923
75 renio Rhejno Noddack 1925
84 polonio Polujo Sklodowska 1898
87 francio Francio Perey 1939
95 americio Usono Seaborg 1944
97 berkelio Berkeley Seaborg 1949
98 kalifornio KalifornioSeaborg 1950
Oni rimarku, ke laŭ la Sveda urbo Ytterby estas nomitaj kvar elementoj: itrio, terbio, erbio kaj iterbio.

Ĝemelaj elementoj

Kelkaj elementoj estas tiom similaj, ke dum iom da tempo la kemio supozis ilin unu sola. Foje post la disigo ambaŭ ricevis novajn nomojn, foje unu konservis la malnovan.

En 1878, la Sviso de Marignac malkovris novan elementon (70) kaj nomis ĝin iterbio, laŭ la Sveda urbo Ytterby, kiu estis doninta nomon jam al tri elementoj. En 1907 resp. 1908, Urbain kaj Auer von Welsbach sendepende disigis la substancon en veran elementon 70, kiu konservis la nomon iterbio, kaj elementon 71, kiun Urbain nomis lutecio.

Jam en 1885, la sama Auer von Welsbach estis disiginta la substancon didimo, kiun oni kredis elementa, al la du elementoj prazeodimo (59) kaj neodimo (60). Estas interese, ke la kemio ŝajne jam antaŭe konsciis pri la duobla naturo de didimo, ĉar la vorto venas de la Greka didymos = "ĝemelo".

Tute malsaman pezon havas la du elementoj niobo (41) kaj tantalo (73), tamen ili estas en la sama kolumno de la perioda sistemo kaj do similnaturaj. Ili ofte estas trovataj kune. Niobo estis malkovrita en 1801 de Hatchett, Tantalo en 1820 de Berzelius, kiu donis al ĝi tiun nomon, ĉar en la mitologio Tantalos estas patro de Nioba.

En 1782 Müller von Reichenstein trovis substancon, kiun en 1898 Klaproth rekonis kiel elementon kaj nomis teluro (Latine tellus = "tero"). En 1817 Berzelius trovis similan substancon kaj nomis ĝin seleno (34), laŭ Selena, la greka diino de la luno.

Noblaj gasoj

Preskaŭ ĉiuj noblaj gasoj estis malkovritaj ene de tre mallonga tempo; kvar el ili ricevis nomojn laŭ Grekaj adjektivoj, kiuj signifas ion novan, strangan, neordinaran:
2 helio laŭ Helios, dio de la suno malkovro en 1868, izolado en 1895 fare de Ramsey
10 neono "la nova" en 1894 de Ramsey kaj Rayleigh
18 argono "la inerta" en 1894 de Ramsey kaj Rayleigh
36 kriptono "la kaŝita en 1898 de Ramsey kaj Travers
54 ksenono "la fremda" en 1898 de Ramsey kaj Travers
86 radono de radius = radio en 1899 de Rutherford

Elementoj nomitaj laŭ personoj

elementomalkovronomita laŭ
  62 samario1879Samarskij, tra la mineralo samarskito
  64 gadolinio1880Gadolin
  96 kuriumo1944Curie / Sklodowska-Curie
  99 ejnstejnio1952Albert Einstein
100 fermio1952Enrico Fermi
101 mendelevio1955Dmitri Ivanoviĉ Mendelejev
102 nobelio1957/58Alfred Bernhard Nobel
103 laŭrencio1961Ernest Lawrence
Fermio, malkovrita en 1952, ricevis sian nomon nur post la morto de Enrico Fermi en 1954. Mi ne eltrovis, kiam ejnstejnio, ĉe kies malkovro Einstein ankoraŭ vivis, ricevis sian nomon.
Kompilinto: Reinhard Fössmeier
Stato: 2002-04-13