amelo
Substanco, entenata en multaj vegetaĵoj kaj transformiĝanta
en sukeron dum la digestado, C6H10O5.
(Speise-) Stärke
anizo
anizo
Frukto de anizujo.
Anisanizujo
Unujara spica herbo ĉ. 30 cm alta
Pimpinella anisum kun blankaj floroj;
ties tre aromaj semoj enhavas oleon utiligatan por
medicino kaj por aromigi likvorojn kaj bombonojn.
arakido
Herbo, kies plej grava specio estas la ternuksa planto.
Erdnußpfanze
avelo
avelo
Nukso de avelujo.
Haselnußavelujo
Arbedo kun larĝaj, preskaŭ cirklorondaj, raspe
malglataj, segile dentrandaj folioj, kaj
kun manĝeblaj nuksoj sidantaj en folieca kvazaŭpelvo,
konsistanta el tri kunkreskintaj folioj.
Haselnußstrauch
aveno
aveno
Vegetaĵo uzata kiel karakteriza nutraĵo por ĉevaloj, sed ankaŭ en diversaj formoj kiel manĝaĵo por la
homoj.
Haferavenfloko
Grajno de aveno.
Haferflocke
babao
Spongeca kuko, ofte kun sekaj vinberoj, trempita per rumo.
baki
baki
Pretigi manĝaĵon en forno per varmeco.
backenbaklibro
Libro, en kiu estas receptoj por kukoj, keksoj, tortoj ktp.
Backbuchbakpleto
Metala plataĵo, sur kiu estas metata la pasto
por teni ĝin dum la bakado.
Backblechbakpulvoro
Kemiaĵo, kiu
estas miksata en la paston kaj zorgas dum la bakado
pri la estiĝo de gazoj kaj do malmoligo de la bakaĵo.
Backpulver
benjeto
En oleo fritita bulo, kiu entenas interne delikataĵojn,
ofte konfitaĵon a. s.
Pfannkuchen; Berliner
biskoto
Tre malpeza kaj facile digestebla rebakita pantranĉaĵo;
ofte donata kiel dieto ĉe digestadperturboj.
Zwieback
biskvito
biskvito
Speco de pano aŭ kuko dufoje aŭ longe bakita ĝis plena sekeco.
Bisquitbuterbiskvito
Fajna biskvito,
al kies paston oni
donis ankaŭ buteron.
Butterbisquit
brando
Alkohola trinkaĵo, farita per distilado de fruktoj, grenoj
aŭ vino.
Schnaps
bulko
bulko
Malgranda bakaĵo el delikata tritika faruno.
Brötchen; Semmel; Schrippebulkeroj
Pistaĵo aŭ muelaĵo de sekaj bulkoj, kiu estas uzata kiel
konsistaĵo de pasto aŭ por krusto ĉe fritado.
Semmelbrösel
butero
Grasa substanco, eltirita el lakta kremo per batado.
Butter
cinamo
La aroma trunkoŝelo de iuj specioj de cinamujo, uzata en
formo muelita kiel spicaĵo, ekz. en fruktokompotoj,
punĉoj, spickukoj, keksoj.
Zimt
citronŝelo
citronŝelo
Þelo de citrono.
Zitronenschalekandizita citronŝelo
Uzata por bakado, ekz. de Kristnaska Kuko.
Zitronat
ĉokolado
Bongusta solida pasto, farita el kakao, sukero kaj
aromaĵoj.
Schokolade
disŝmirilo
Spatelo ligna aŭ plasta, servanta por disŝmiri paston sur
pleto.
Teigholz; Teigschaber
etaĝo
(de fornelo)Mallarĝaj bendoj en fornelo,
kiuj portas kradon aŭ pleton, kaj kiuj per diversaj altecoj ebligas la
variadon de varmeco dum la bakado.
Schiene (im Herd)
faruno
faruno
Muelaĵo el la manĝebla parto de semoj de greno aŭ legomo.
Mehrlfaruno de sekalo
Faruno uzata por nigra pano.
Roggenmehlfaruno de tritiko
Faruno uzata por blanka pano, bulkoj, kuko ktp.
Weizenmehl
fermento
fermento
Organika substanco kapabla estigi kemiajn procezojn, dum ĝi mem
ŝajne restas nemodifita.
Fermentfermentigi
Iniciati la
fermentan procezon. fermentaĵo
Peco de acida pasto, kiu miksite kun nova
pasto ĝin fermentigas.mit Fermenten
versetzter Teig, der zur Sauerteigherstellung untergemischt wird
fornelo
Metala kuiraparato, hejtata per karbo, gaso aŭ elektro,
provizita per unu aŭ pluraj flamingoj kaj per
almenaŭ unu bakujo.
Herd
freŝa
Antaŭ nur mallonga tempo pretigita kaj pro tio
tre bongusta kaj belaspekta.
frisch
garni
garni
Almeti akcesoraĵojn al objekto (ekz. manĝaĵon)
por ĝin ornami.
garnierengarnaĵo
Tio, per kio oni garnas.
Garnierung
gelateno
Senforma, dispeciĝema, travidebla, sengusta, flaveta
substanco, fandiĝanta ĉe ĉ. 25°C, ricevita per
efekto de varma akvo sur la bestajn aŭ fruktajn histojn.
Gelatine
gisto
gisto
Pulvora fermento, kiu transformas dolĉajn mostojn al
alkoholaj likvaĵoj.
Hefebiergisto
Feĉo de fermentita biero,
konsistanta el sakaromicetoj kaj uzata kiel
bakfermento.
Bierhefegistopasto
Pasto fermentita per gisto.
Hefeteig
glaso
Vitra vazo por trinkado; Mezurunuo uzata ĉe bakado: =0,2
l.
Glas
glazuro
Solidiĝanta sukersiropo, per kiu oni kovras kukojn, tortojn
ktp.
Glasur
graso
graso
Facile ŝmirebla kaj fandebla substanco, kiu
troviĝas en la bestaj kaj plantaj histoj kaj estas uzata ĉe
fritado kaj bakado
Fettgraso de kokoso
Graso produktita el kokosnuksoj kaj uzata kiel
konsistaĵo de diversaj
pastoj.
Kokosfett
groso
Speco de ribbero, acida, ordinare hara, ruĝa, verda aŭ flava,
multe uzata por fruktokaĉo, konfitaĵo kaj en
grosokuko.
Stachelbeere
haki
Tranĉi per batoj de diversformaj akraj iloj.
hacken
hejti
hejti
Estigi varmigan fajron aŭ elektran ardon en tiucela aparato,
ekz. en fornelo.
heizenantaŭhejti
Varmigi fornelon jam
kelkajn minutojn antaŭ la enmeto de bakaĵo.
vorheizen
internaĵo
Miksaĵo de ofte tre delikataj konsistaĵoj, kiu estas metata internen de bakaĵo.
Füllung
jahurto
Lakto acidigita per speciala fermento.
Jogurt
juglando
Nukso de juglandujo, kies manĝebla kerno konsistas el du grandaj karakterize falditaj duonoj, simile al
cerbo.
Walnuß
kafo
kafo
- Trinkaĵo bruna nigra, preparita el la
rostitaj grajnoj de la kafarbo.
Kaffee - Tiuj grajnoj mem
Kaffeebohnen - La muelaĵo de la grajnoj.
Kaffeepulver
kakao
Pulvoro produktita el la grajnoj de kakaujo, uzata por ĉokolado; kun lakto kiel trinkaĵo; kaj ĉe bakado por
brunigi la paston.
Kakao
kasiso
Likvoro farita el la beroj de nigra ribo.
Kasis
kazeo
kazeo
Densa solidiĝinta parto de acidiĝinta lakto,
el kiu oni faras fromaĝon.
Quarkkazeokuko
Kuko, kies precipa
konsistaĵo estas kazeo.
Quarkkuchen; Käsekuchenkazeo-oleo-pasto
Pasto sur bazo de kazeo kaj oleo.
Quark-Öl-Teig
kekso
Malmola kuketo, ordinare konsumata kun teo.
Keks
kesto
kesto
Ujo en formo de orta paralelepipedo el metalo,
vitro aŭ ceramiko, kiu servas kiel kukujo dum la bakprocezo.
Kastenformkestokuko
Kuko bakita en kesto.
Kastenkuchen
kirli
kirli
Komuniki al likvaĵo rapidan turnan movon,
kiu ordinare naskas ŝaŭmon; forte miksi
likvaĵojn.
quirlen; verquirlenkirlilo
Farilo kun stelforma kapo, uzata por kirlado.
Quirl
knedi
Premadi kaj prilabori paston por doni al ĝi
homogenan konsiston.
kneten
konfitaĵo
Frandaĵo, konsistanta el fruktoj, kuiritaj
kun sukero, kaj konservitaj en la siropo, kiun ilia suko faris kun la
fandita sukero.
Konfitüre
koriandro
Unujara herbo Coriandrum sativum, kies semoj enhavas eteran oleon kaj estas uzataj en diversaj bakaĵoj kiel
spico.
Koriander
Korneto
Bakaĵo en formo de malgranda korno.
Hörnchen
kovri
Sterni tukon, plataĵon aŭ alian objekton sur io.
bedecken; abdecken
kremo
kremo
Tiu pli grasa parto de la lakto, kiu post kelktempa
senmoveco leviĝas al la supraĵo, kaj kiun oni povas
buterigi per batado.
Sahne; Krem; Cremeŝaŭmigita kremo
Þaŭme kirlita kremo, kiun oni manĝas
kun fruktotortoj.
Schlagsahnekremrulaĵo
Bakaĵo
en formo de rulaĵo kun grasa internaĵo
el butero a. s.
Kremrolle
krespo
Maldika fritaĵo, farita el faruno miksita kun
lakto kaj ovoj, fritita en pato kaj
manĝata kun polvosukero aŭ
konfitaĵo. Patkuko.
Eierkuchen; Pfannkuchen
kribrilo
Instrumento kun multaj truoj, kiu servas por apartigi
el miksaĵo la malsubtilajn aŭ solidajn erojn de la
subtilaj aŭ likvaj konsistaĵoj.
Sieb
kuko
kuko
Franda bakaĵo el diversspeca pasto kun sukero.
Kuchenarbokuko
Kuko, kiu estas bakita tiel, ke
tavolo post tavolo de pasto
estas surŝmirata, kaj kiu fine aspektas kiel trunko de arbo
kun jarringoj.
Baumkuchenfritkuko
= benjeto.Kristnaska Kuko
Peza kuko en formo de pano, kiu entenas multajn
delikatajn konsistaĵojn, kiel sekajn vinberojn, migdalojn,
marcipanon, kandizitajn citron- kaj oranĝŝelon ktp.,
kaj kiu estas kutime bakata je kristnasko.
Stollen; Christstollen;
Weihnachtsstollenmielkuko, spickuko
Kukaĵo el sekalfaruno, mielo kaj diversaj
aromaĵoj.
Honigkuchen; Lebkuchen; Pfefferkuchenpankuko
Kuko farita el pantranĉaĵo,
trempita en ovaĵo, fritita kaj sukerita.
Brotkuchen; Armer Ritterpatkuko
= krespo.platkuko
Plata kuko el faruno, butero kaj ovoj.
(einfacher) Blechkuchenplektita kuko
Kuko en formo de plektaĵo.
Zopfpletkuko
Kuko bakita sur pleto.
Blechkuchenpotkuko
Kuko bakita en poto.
Napfkuchenpufkuko
Speco de malpeza suflea kuko, en kiu enestas
ŝaŭmkremo.
Windbeutelŝaŭmkuko
= meringo.tavolkuko
Kuko, kiu tavoliĝas ĉe bakado,
(vd. foliigita pasto)
Blätterteig(-gebäck)
kulero
kulero
- Manĝilo, konsistanta el tenilo kaj el kava parto,
ovoforma aŭ ronda, per kiu
oni ĉerpas likvaĵojn aŭ
duonsolidajn nutraĵojn.
- Tiu instrumento uzata kiel mezurunuo
Löffel
supkulero
- Granda kulero uzata por manĝi supon.
- Mezurunuo en receptoj.
Eßlöffel
kulereto
- Malgranda kulero, uzata ekz. por meti
sukeron en teon aŭ kafon aŭ manĝi
kompoton.
- Mezurunuo en receptoj.
Teelöfel
kumino
kumino
Herbo Cuminum cyminum kun tre aromaj semoj,
uzataj ekz. en fromaĝoj.
Kümmelkuminstangeto
Stangetforma bakaĵo
spicita per kuminsemoj.
Kümmelstange
kvanteto
Mezurunuo uzata en receptoj, kiu signifas "tre malmulte"
Prise; Quentchen
lakto
Blanka, dolĉa likvaĵo, produktita de specialaj glandoj de la mamulinoj por la nutrado de la mamulidoj; de la
homoj uzata kiel trinkaĵo kaj konsistaĵo ĉe kuirado, bakado ktp.
Milch
lavi
Purigi per akvo.
waschen
Lepsika Alaŭdo
Speciala bakaĵo de Lepsiko kun interesa historio.
Leipziger Lerche
makaronoj
Bakaĵo el pistitaj migdaloj, sukero, ŝaŭmigita blankaĵo de ovo.
Makronen
marcipano
Miksaĵo el pistitaj migdaloj kaj sukero, uzata ekzemple en makaronoj kaj Lepsikaj Alaŭdoj.
Marzipan
margarino
Grasaĵo (ofte planta) por anstataŭi buteron, servanta ekz. kiel konsistaĵo en bakaĵoj kaj por
fritado.
Margarine
marmelado
Kun sukero kuirita fruktokaĉo.
Marmelade
marmorkuko
Kuko farita el du pastoj flava kaj bruna, kiuj estas tiel kunkneditaj, ke estiĝas interesa marmora bildo ĉe la
tranĉaĵoj.
Marmorkuchen
meringo
Malpeza bakaĵo, farita el ŝaŭmigita
blankaĵo de ovo kaj sukero
Baiser
mielo
Dolĉa, odoranta siropo, produktita de abeloj,
uzata por dolĉigi kaj spici bakaĵojn.
Honig
migdalo
migdalo
Nukso de migdalujo, uzata en bakaĵoj, ekz. por marcipano.
Mandelamara migdalo
Tre amara speco de migdalo.
bittere Mandeldolĉa migdalo
dolĉa speco de migdalo.
süße Mandel
miksi
Tiel kunigi plurajn konsistaĵojn, ke ili
ne plu estas apartigeblaj kaj formas homogenan mason.
mischen; verrühren
mokao
Kafo de speciala kvalito.
Mocka
mueli
Produkti pulvoron, ekz. el greno aŭ kafo
mahlen
muldilo
Bakujo, kiu donas al la bakaĵo specifan formon.
(Kuchen-) Form; Förmchen
murbo
Simpla speco de pasto.
Mürbeteig
nugato
Frandaĵo el mielo kaj nuksoj, migdaloj aŭ pistakoj.
Nougat
nukso
Frukto kun ligna ŝelo kaj manĝebla kerno
oleriĉa (ekz. juglando, avelo, kokosnukso).
Nuß
oblato
Disketo maldika, bakita el faruno kaj akvo, kaj servanta kiel
fundamento por diversaj frandaĵoj.
Oblate
oleo
oleo
Grasa likvaĵo uzata ĉe bakado kaj fritado.
Öloleo de amaraj migdaloj
Oleo produktita el amaraj migdaloj kaj
uzata kiel anstataŭaĵo de
tiuj en bakaĵoj por doni la ĝustan aromon.
Bittermandelöloleo de kardoj
Oleo, produktita el kardoj.
Distelöoleo de kokoso
Oleo, produktita el kokosnuksoj kaj
uzata ĉe la bakado ekz. en glazuroj.
Kokosöloleo de maizo
Oleo, produktita el maizo kaj uzata ĉe fritado.
Maisöl
oranĝŝelo
oranĝŝelo
ŝelo de oranĝo
Orangenschalekandizita oranĝŝelo
Uzata por bakado, ekz. de Kristnaska Kuko.
Orangeat
ovo
ovo
Korpo, produktita de koko aŭ alia birdo, kiu havas
la formon de elipsoido kaj malmolan ŝelon. La
internaĵoj estas uzataj kiel nutraĵo
Eiflavaĵo de ovo
Flava, meza parto de ovo
Eigelbblankaĵo de ovo
kuirite blanka,
antaŭe lakteca travidebla parto de ovo, situanta
inter la flavaĵo kaj la ŝelo.
Eiweiß
pano
pano
Bakaĵo simpla, ordinare nedolĉa, produktita surbaze
de tritika aŭ sekala faruno.
BrotNigra pano
estas produktita el
fermentita acida pasto, kies precipa konsistaĵo
estas faruno de sekalo.
dunkles Brot; Schwarzbrotkrakpano
Tre seka, malpeza, kraketanta
pano.
Knäckebrot
papavo
papavo
Herbo kun grandaj ruĝaj aŭ blankaj floroj kaj
lakta suko, kies nigraj globformaj semetoj estas uzataj en
specialaj bakaĵoj.
Mohnpapavokuko
Kuko, kies precipa konsistaĵo estas papavosemoj.
Mohnkuchenpapavostangeto
Bakaĵo en formo de
stangeto kaj spicita per papavsemoj.
Mohnstange
pasto
pasto
Miksaĵo el faruno kaj aliaj konsistaĵoj
kiel grasaĵoj, likvaĵoj, dolĉigaĵoj, kiu
estas bakota por fari panon, kukon kaj aliajn bakaĵojn.
Teigacida pasto
Fermentita pasto, uzata por baki nigran panon.
Sauerteigpasto kun bakpulvoro
pasto, entenanta bakpulvoron kiel fermento.foliigita pasto, tavolpasto
Pasto, kiu konsistas el pluraj kunpremitaj
tre maldikaj tavoloj kaj retavoliĝas dum la bakado.
Blätterteigglata pasto
Bone miksita kaj knedita pasto; homogena pasto.
pato
pato
Fritujo, konsistanta el malprofunda pelvo kaj tenilo,
uzata por fritado.
Tiegel; Pfannepatkuko
= krespo.
pelvo
Ronda neprofunda vazo por likvaĵoj
aŭ knedado de pasto.
Schüssel
peniko
Bastoneto, al kies fino estas ligita hartufo, servanta
por disŝmiri grasaĵojn aŭ
likvaĵojn.
Pinsel
pesilo
Instrumento por mezuri la pezon de objektoj.
Waage
pipro
Spico kun akra gusto, produktita el la
sekigitaj fruktoj de piprujo.
Pfeffer
pistako
Nukso verda, simila al migdalo, uzata ekz.
por marcipano kaj nugato.
Pistazie
pisti
pisti
Pecigi aŭ pulvorigi per batado.
zerstößelnpistilo
Dika bastoneto kun globsimila kapo por pisti.
Stößelpistujo
Vazo, entenanta la pistatan materialon.
Mörser
pokalo
pokalo
Trinkvazo el plasto, metalo aŭ ceramiko.
Bechermezurpokalo
Tia vazo uzata por mezuri likvaĵojn, sed ankaŭ solidajn
substancojn kiel farunon, sukeron k.s., kaj por tio havanta
skalojn laŭ la flankoj.
Meßbecher
polvumi
Superŝuti per polva substanco, ekz. per polvsukero.
bestäben
Porka Orelo
Bakaĵo el tavolpasto en formo de granda orelo.
Schweinsohr
poto
poto
Ronda ujo kun specifa formo, servanta por baki kukon.
Napf; Topfpotkuko
Kuko bakita en poto.
Napfkuchen
pudingo
Angla kuko el faruno, ovoj, lakto, bovgraso, kruda sukero,
sekaj vinberoj, rumo kaj diversaj aromaĵoj kaj
spicaĵoj. Ĝi estas ofte prezentata flamumata.
Pudding
recepto
Plej ofte skriba klarigo pri preparado de
manĝaĵo aŭ trinkaĵo.
Rezept
renversi
Transloki objekton tiel, ke la malsupra parto
fariĝas supra, kaj la supra fariĝas malsupra.
(um-)stürzen
ribo
ribo
Arbusto kun acidaj malgrandaj nigraj, flavaj aŭ
ruĝaj beroj aŭ kun haraj verdaj pli grandaj beroj (grosoj).
Johannisbeerstrauchgranda ribbero
groso.
rosti
Varmigi manĝaĵon super fajro sur krado
aŭ en kaserolo sen grasaĵo aŭ akvo.
ekz.rostitaj kafo, maizo, migdaloj, ternuksoj.
rösten
rozoleo
Aromaĵo.
Rosenöl
rulplatigilo
Ligna cilindro kun du teniloj, servanta por platigi paston.
Nudelholz; Teigwalze
rultranĉilo
Radeto kun tenilo, kiu servas por tranĉado de pasto,
ofte ĝi havas specialan radeton por produkti zigzagajn
randojn.
(Teig-)rädel
rumo
Alkoholaĵo, farita el la suko de sukerkano.
Rum
safrano
Flaviga spicaĵo el la sekigitaj stigmoj de
la samnoma specio de krokuso.
Safran
salo
salo
NaCl, kristala substanco, uzata por doni al
manĝaĵoj fortan guston.
Salzsalstangeto
Bakaĵo en formo de stangeto
spicita per salo.
Salzstange
sambuko
Arbusto kun umbeloj de kremkoloraj malgrandaj
floroj kaj nigraj beroj. La beroj estas uzataj por ŝvitiga
supo, la floroj ekz. en patkuko donas tre freŝan
guston
Holunderstrauch
sekigi
Eligi (ekz. per kreo de daŭre varma
medio) la akvon el io.
trocknen
sukero
sukero
Kristala dolĉa substanco, uzata por dolĉigi
bakaĵojn k.a.
Zuckerpolvosukero
Pulvorigita sukero.
Puderzucker
surŝmiri
Tegi ion per maldika tavolo de grasa aŭ
gluema substanco ekz.de butero, mielo.
bestreichen
ŝaŭmigi
ŝaŭmigi
bate kirli ion (ekz. kremon) tiel, ke estiĝas amaso de aerveziketoj, kio donas al ĝi tre maldensan konsiston.
schlagenŝaŭmigilo
In-strumento por ŝaŭmigi kremon k.s.
Schneebesen
ŝelo
Ekstera haŭto aŭ krusto de fruktoj k.a.
Schale
ŝtanci
ŝtanci
Tranĉi pecon kun difinita randlinio el io.
ausstechenŝtancilo
Instrumento el bendo de metalo aŭ alia materialo, kiu
ĉirkaŭas difinitan formon, kaj kies akra rando servas por elŝtanci ion.
Ausstechform
ŝtopi
Plenigi truon aŭ la internon de io per substanco.
füllen
ŝuti
ŝuti
Faligi substancon (ekz. sukero, faruno ktp.), kiu
konsistas el amaso de malgrandaj pecoj.
schüttensuperŝuteti
Faligi tian
substancon dise super objekton (ekz. kukon).
überstreuen; bestreuen
ŝveli
Dikiĝi; Ampleksiĝi. (ekz. gistopasto devas
ŝveli)
aufgehen; gehen
tegaĵo
Delikataĵaro, glazuro, surŝmiraĵo, kiu kovras kukon, torton aŭ alian bakaĵon.
Belag
ternukso
Frukto de arakido.
Erdnuß
tortfundamento
bakita pasto en malalta cilindra formo, kiu servas kiel bazo de torto, kaj sur kiu estas metataj fruktoj kaj
gelatenaĵo kiel tegaĵo.
Tortenboden
tranĉilo
Instrumento por tranĉi.
Messer
vaflo
Maldika malpeza bakaĵo, kiun oni bakas inter du
feroj.
Waffel
vanilo
vanilo
Longa grimpherbo Vanilla planifolia kun
ĉ. 20 cm longaj brunaj fruktoj.
Vanillevanilguŝo
Frukto de vanilo, ĝi
enhavas amason de grajnetoj, kaj estas uzata kiel bone odoranta
spicaĵo.
Vanilleschotevanilita sukero
Sukero, kiu estas
aromumita per vanilguŝo.
Vanillezuckervanilin-sukero
Sukero aromumita per la kemiaĵo, kiu kaŭzas la odoron de vanilo:
CH3O(OH)C6H3CHO.
Vanillinzucker
verŝi
Faligi likvaĵon el ujo.
schütten (Flüssigkeiten)
vinbero
vinbero
Bero de vito.
Weinbeeresekvinbero, sekigita vinbero
Multe uzata ĉe bakado, ekz. en Kristnaska Kuko, pudingo k.a.
Rosine; Sultanine; Korinthe
zingibro
Tropika herbo, kies supra radikparto estas uzata kiel spicaĵo, ofte kandizita.
Ingwer